Pastro Emile Peltier

 

fondinto de

Espero Katolika

 

Villandry, Tours, 20.09.1870

 

Lourdes, 17.02.1909

 

 

Legu lian biografion verkitan en 1963 de la iama redaktoro de Espero Katolika, Nico Hoen

   
 

1870: la originala dokumento pri la naskiĝo de Émile Peltier

 

 
 

N-ro 13
----------------

Naskiĝo-akto de Peltier Emile Claude, justa infano virseksa naskita la 20an de septembro kaj registrita la 21an.

Masklo.

----------------------

 

 

Jaron 1870, la 21an de septembro je la 9a matene. Antaŭ ni, Edouard Hainguerlos, Urbestro kaj Oficisto de la civila etato de la Komunumo de Villandry, kantono de Tours, suda departemento de Indre kaj Lojro, aperis: sinjoro Auguste Peltier, forĝisto de ĉaroj, 31-jaraĝa, loĝanta en Bourg de Villandry, kiu montris al ni infanon virseksan, naskitan la 20an de la nuna monato, je la horo 23a, en lia hejmo, el lia justa edziĝo kun Ernestine Anne Gachereau, merceristino, 26-jaraĝa; al ĉi tiu infano, kiun ni konstatis vivanta, oni donis la nomojn Emile Claude.

Ĉi-supraj prezento kaj deklaro estis faritaj je la ĉeesto de: Alphonse Chéophile Tabary, publika instruistino, 50-jaraĝa, kaj de Pierre Gascon, tajloro de vestaĵoj, 48-jaraĝa, ambaŭ loĝantaj en bourg de Villandry; la atestantoj kiel ankaŭ la patro de la infano subskribis kun ni ĉi tiun akton post farita legado.

   

 

La tombo de Pastro Peltier en Lourdes

  P. Peltier ripozas en tombejo "L'égalitè" de Lourdes.

Ekde pli malpli 1901 li suferis pro stomaka malsano kaj pro tio li devis forlasis sian karan laboron (por Espero Katolika). Timante la malvarmecon, li foriris al Pau, kaj post tri monatoj li petis, ke oni alkonduku lin ĝis Lourdes, kie li deziris ricevi resaniĝon de la Sankta Virgulino aŭ morti apud tiu Sanktega Patrino. Tiu lasta religia deziro estis nur efektivigita laŭ la Dia Volo.

Ĝis la lasta horo li konservis sian konscion, sian tutan submetiĝon al la volo de Dio, kaj ripetis: "Mia Dio, mi prezentas al Vi mian vivon por Franclando, por mia revuo Espero Katolika, por tiuj, kiuj preĝis aŭ preĝos por mia animo".

75 jarojn post lia morto, lia tombo estis tute rekonstruita, el bela kaj daŭra granito: benis ĝin, 3.10.1984, P. Louis Bourdon. Sur la steleo oni povas legi: Pastro Emile Peltier/ 1870-1909/ Fondinto de «Espero Katolika»/ Ekumena Esperanto-Revuo.

(alklaku la foton por pli granda formato)

 

   
  La tombo de P. Peltier kuŝas malantaŭ la monumenta tombo de familio Soubirous, kaj proksime de la monumento al la mortintoj de la dua mondmilito.

(alklaku la foton por pli granda formato)

 
  Koran dankon al Marija Belošević, kiu faris ĉi tiujn gravajn fotojn: fakte, la arkivo de IKUE ne disponis je fronta foto de la steleo.