Enhavo de Espero Katolika numero 1-2/1992

al la indekso de jarkolektoj 1991-1995

 

 

Sur la kovrilo: kelkaj el la partoprenintoj en la Sinodo pri Eŭropo

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj! 

En postaj paĝoj vi povos legi pri la gravaj eventoj, kiuj koncernis la katolikan Esperanto-movadon en ĉi tiuj lastaj monatoj. Ni esperas, ke la graveco de la atingoj igos pardonebla la prokraston, kun kiu aperas ankaŭ ĉi tiu numero de la revo: oni bonvolu memori, ni petas, ke estas ĉiam la samaj (bedaŭrinde, malmultaj) personoj, kiuj okupiĝas ĉu pri la rutinaj ĉu pri la eksterordinaraj aferoj de IKUE, tiel ke, kiam speciala demando urĝas, la ĉiutagaĵoj devas esti flankmetitaj.

Oni ankaŭ bonvolu memori, ke la redaktado de Espero Katolika estas farata volontule kaj senpage, sed la presisto (kaj la Poŝto) postulas monon: oni bonvolu, do, pagi ĝustatempe sian kotizon!

Ni kaptas la okazon por diri, ke ĝenerale Espero Katolika aperos ĉiun duan monaton, tamen daŭre en jara amplekso de almenaŭ 200 paĝoj. Ni estis devigitaj definitive elekti la dumonatan aper-ritmon, pro ĵusa ŝanĝo de la italaj poŝtaj tarifoj, kiuj estis unuecigitaj je la 100-grama pezo. Tial oni ricevos pli dikajn kajerojn, sed pli malofte.

Bonan legadon!

La Redakcio

al la indekso


 

 

Vivo-Parolo de marto 1992

 

“DISĈIPLO NE ESTAS SUPER SIA MAJSTRO;

SED ĈIU, PERFEKTIGITE, ESTOS KIEL SIA MAJSTRO”

(Luk 6,40)

 

En la Evangelio laŭ Luko tiu ĉi versiklo apartenas al kunteksto, konsistanta el mallongaj similaĵoj (Luk 6,39-49), en kiuj Jesuo intencas atentigi nin pri la devo kohere travivi liajn instruojn.

Jesuo mencias sentencon, kiu apartenis al la popola prudento. Oni kutime ĝin citis, por esprimi la idealon de disĉiplo, la plej altan kulminon, kiun li povus atingi. Jesuo uzas ĝin ankaŭ en aliaj kuntekstoj (Mat 10,24; Joh 13,16; 15,20), kun diversaj aplikoj kaj nuancoj. Ĉi tie gi ŝajnas signifi: tio, kio estas tiom malfacila en la mondo - ke disĉiplo atingus la nivelon de la majstro - estas en la sekvado al Jesuo atingebla de ĉiu ajn, kiu serioze travivas lian parolon.

Jesuo volas al ni memorigi - tio tuj evidentas - ke ja Li estas la vera kaj ununura majstro. Li estas la ununura kapabla malkaŝi al ni la veran sencon de nia vivo kaj gvidi nin sekure tra la mondo-vojoj (Luk 6,39). Li estas la ununura, kiu povas sanigi nian koron el pekado, igante ĝin taŭga doni fruktojn de pureco kaj vera bonkoreco (Luk 6,43). Li estas la ununura kiu povas igi nian vivon firma konstruaĵo, staranta por ĉiam (Luk 6,47).

Sed samtempe - jen la plej surpriza eco de tiu ĉi parolo - Jesuo al ni diras, ke ni ankaŭ povas esti kiel Li. Li al ni komprenigas, ke li volas porti nin al lia nivelo mem. Ĉi-cele li venis en la mondon: por al ni komuniki sian tutan lumon kaj amo-riĉon. Jesuo volas igi nin disĉiploj, sed egalaj al Li: disĉiploj, kiuj estu en la mondo vivaj kopioj de Li mem.

Kiel do ni travivos la Vivo-Parolon de tiu ĉi monato?

Rezolute celante al la evangelia kohereco, kiun ĉi tie Jesuo de ni postulas. Kaj kohereco signifas sindonan klopodadon por forigi eventualajn memkontraŭdirojn, por likvidi ĉiujn distancojn kaj malkongruojn, kiujn ni eventuale malkovras en ni mem, inter kredo kaj vivo.

En Jesuo videblis profunda unueco inter lia amo al la Ĉiela Patro kaj lia amo al la homoj, fratoj liaj. Estis tuta kohereco inter liaj vortoj kaj lia vivo. Kaj tio ĉarmis kaj allogis ĉiujn. Tiaj devas esti ankaŭ ni. Ni devas akcepti kun infana simpleco la vortojn de Jesuo, kaj ilin apliki en ilia pureco kaj brilo, en ilia forto kaj radikaleco, por esti disĉiploj tiaj, kiajn Li volas: disĉiple egalaj al la majstro: unuopaj Jesuoj disaj tra la mondo. Kaj ĉu eblus al ni alia aventuro pli granda kaj bela ol ĉi tiu?

Kaj por konkretigi ĉi tion, ni travivu dum tiu ĉi monato la parolon “Vi estu do perfektaj, kiel perfekta estas via ĉiela Patro” (Mat 5,48).

Chiara Lubich

 

al la indekso


 

 

Dudek jarcentoj de kristanismo

 

MALFACILAJ RILATOJ KUN LA MONDO

(jaroj 1800-1899) 

La francaj revoluciuloj estis deklarintaj, ke Pio la 6-a estas la lasta papo en la historio. Spite al tio, nova papo, nome Pio la 7-a, estis elektita en 1800, kaj akceptita de la popolo kun grandega entuziasmo. La nova papo suferis kvinjaran ekzilon, sed li ne cedis al la postulo de la imperiestro Napoleono, ke li subigu la Eklezion al la Ŝtato.

Post la falo de Napoleono (1814), en la Viena Kongreso la eŭropaj potencoj strebis al restaŭrado (= restarigo) de la malnovaj reĝimoj. Fakte, tamen, ne plu eblas reveni al la stato, kia ĝi estis antaŭ la Franca Revolucio: nova penso-maniero, kun la konceptoj de agnostikismo, raciismo, libereco de konscienco kaj kulto, antiklerikalismo (= politiko malfavora al la Eklezio) estigas gravajn problemojn en la rilatoj inter la Eklezio kaj la Ŝtatoj. Principe oni parolas pri «Libera Eklezio en libera Ŝtato», sed fakte inter la du institucioj estas gravaj konfliktoj.

Papo Gregoro la 16-a (1831-1846) religis rilatojn kun la protestanta mondo en Anglio kaj Usono, kaj relanĉis la misiojn en ĉiuj kontinentoj. Li renovigis la kondamnon kontraŭ sklavkomercado (jam kondamnita de papo Urbano la 8-a en 1639). Lia kondamno ricevas vastajn aprobojn, kaj forte kontribuas al la ĉesigo de tiu hontinda komercado.

Papo Pio la 9-a (1846-1878) unue estigis grandan entuziasmon pro sia malfermiteco kaj progresemo, sed li seniluziigis tiujn, kiuj postulis ke li militu kontraŭ Aŭstrio, sub kies regado estis parto de Norda Italio. En 1870 la itala armeo konkeris Romon, apartenintan dum pli ol 1000 jaroj al la papa Ŝtato. Tio fuŝis la rilatojn inter la Eklezio kaj la itala politiko ĝis 1929, kiam okazis oficiala pac-traktato, kun starigo de la liliputa Ŝtato Vatikano. Nuntempe oni juĝas la falon de la teritoria potenco de la Sankta Seĝo historie konvena, sed tiutempe oni malaprobis la unuflankan kaj perfortan solvon de la problemo.

Papo Leono la 13-a (1878-1903) akiris grandan internacian prestiĝon, eĉ ekster la katolika mondo. En rilato kun la pliakriĝantaj problemoj de la laborista mondo, li publikigis en 1891 la enciklikon Rerum Novarum (= Novaj Aferoj). Por la unua fojo iu papo pritraktis la socialan problemon en ties tuteco, proponante kristanajn solvojn. La dokumento, kiu maltrankviligis la konservativajn mediojn, oficiale enirigis la Eklezion en la bataladon por la sociala justeco. En Eŭropo kaj Ameriko estiĝis movadoj, sindikatoj kaj partioj laŭ kristana inspiro.

En la 19-a jarcento la kristanaj misioj rimarkinde disvastiĝis. Tiu estas la epoko de gravegaj geografiaj esploroj, kaj ankaŭ de koloniismo. Katolikaj misiistoj pioniras en Norda Kanado kaj en Fajrolando, meze de Ĉinio kaj en foraj insuloj de Pacifiko, en afrikaj dezertoj kaj praarbaro. Multaj misiistoj mortis eĉ tre junaj, pro tropikaj malsanoj. Ne mankis martiroj, kiaj la 40 kristanoj, katolikaj kaj protestantaj, martirigitaj en Ugando en 1886. 

 

Dokumento: Evangelia amo, por vera edukado (Johano Bosko)

Pastro Johano Bosko (1815-1888) estas la fondinto de la Salezanoj, kiuj en pluraj landoj ludis kaj ludas gravan rolon por la edukado de la junularo. Jen kelke el la principoj de tiu edukado. 

Ni rigardu kiel filojn tiujn super kiuj ni devas havi ian aŭtoritaton. Ni disponu nin kvazaŭ por ilia servo, kiel Jesuo, kiu venis por obei, ne por regi, kaj ni hontu eĉ nur pri ŝajno de regado; ni ne regu inter ili, krom por pli bone servi al ili.

Ĉi tian konduton havis Jesuo kun la apostoloj: li ilin eltenis kvankam krudajn, malklerajn kaj eĉ misfidelajn; kaj rilate la pekulojn li kondutis kun tia bonvolo kaj intima amikeco, ke iuj ekmiris, aliaj skandaliĝis, aliaj ekesperis ricevi de Dio pardonon. Tial li al ni komisiis esti mildaj kaj korhumilaj.

Ili estas niaj filoj; pro tio, kiam ni riproĉas iliajn erarojn, ni demetu ĉian koleron, aŭ ni ĝin bremsu, ĝis kvazaŭa estingo.

Nenia agitiĝo en la animo, nenia malŝato en la rigardo, nenia insulto en la buŝo, sed kompato por la estanteco, espero por la estonteco, kiel konvena al veraj patroj, strebantaj al vera korekto kaj bonigo de la infanoj.

En plej gravaj situacioj preferindas humile kaj insiste preĝi al Dio ol eligi torenton da vortoj, kiuj, ofendante la animojn de la aŭdantoj, nenian utilon alportas al la kulpuloj.

 

al la indekso


 

11-an de Aprilo 1992: Monda Tago de la Junularo

 

 

JUNULOJ APOSTOLU AL JUNULOJ

“Iru en la tutan mondon, kaj anoncu la Evangelion” (Mar 16,15) 

 

Ĉi tiuj vortoj de Jesuo konsistigas la temon de la 7-a Monda Tago de la Junularo, kiu tradicie okazas unu semajnon antaŭ la Pasko-dimanĉo, kaj do, ĉi-jare, la 11-an de Aprilo.

La esenco de la kristanismo konsistas en la malkaŝo, per Jesuo Kristo, de la granda amo de Dio al ni. La kristano, kaj des pli la juna kristano, profunde konvinkite pri la fidela amego de Dio malgraŭ ĉiaj pekoj kaj perfidoj, ne povas resti silenta; male, li sentas la devon komuniki al siaj kunuloj la grandan sciigon. Malfaciloj kaj malsukcesoj ne devus timigi lin, ĉar Dio diras al siaj senditoj: “Ne timu, ĉar mi estos kun vi” (Jer 1,8).

Kien, kaj al kiu anonci la Evangelion? En la tutan mondon, kaj al ĉiuj homoj: tia estas la tasko donita de Jesuo. Sed la junuloj estas speciale vokitaj diskonigi la bonan sciigon al la aliaj junuloj. La junularo ne malofte aspektas indiferenta aŭ eĉ malamika al religia kredo; sed intime ĝi estas malfermita al grandaj idealoj, al absolutaj celoj. Profunde do, la junuloj serĉas Dion, eĉ se senkonscie. Junuloj pli volonte estimas kaj sekvas samaĝulojn ol plenkreskulojn, kiam ili proponas kredindajn idealojn, ne per nuraj vortoj, sed ankaŭ per faroj.

La kristanaj junuloj do estas vokitaj apostoli inter siaj samaĝuloj, proklamante sen timo la Evangelian Parolon; atestante per sia konduto la veron, kiun ili kredas; agante kunlabore kun ĉiuj bona-volaj homoj, por efektivigi pli humanan mondon.

Kiel tion efektivigi? Unue nepras profunda konvinkiĝo pri Jesuo Savanto de la historio. Due necesas klopodo ami kaj kompreni la homaran historion laŭ la lumo de la Evangelio. Trie oni devos kuraĝe aliri la vojon de la kruco de Kristo: ĉar kristanismo estas amo, sed amo postulas sinoferon. La Morto kaj Releviĝo de Jesuo Kristo konsistigas la idealon kaj modelon de la kristana apostolado.

Ĉu sensenca utopio? Ne! En ĉiuj epokoj estis gejunuloj, kiuj forlasis siajn hejmojn kaj eĉ siajn landojn, por diversmaniere prediki la  Evangelian Bonsciigon ĝis la lastaj mondo-limoj.

B. C.

al la indekso


 

POST UNU JARO EN ALBANIO

 

Kiam pastro Simon Jubani, la 10-an de novembro 1990, faris publikan Di-servon en la tombejo de Shkoder, miloj kaj miloj da kredantoj, unuafoje post pli ol 43 jaroj, ploris vidante la sanktan Meson.

Ĉiuj tiuj homoj, kiuj ĝojis plorante, sciis ke ekster la muroj de la tombejo centoj da policanoj de la komunisma diktaturo estas pretaj pafmortigi la kredantojn.

Ĉiuj estis konsciaj pri tio, sed helpe de Dio neniu plu timis. Ĉiuj kune laŭte recitis rozarion. La vortoj de la maljuna pastro sonis ĉielaj, dolĉaj kiel neniam. Dum tiuj longaj obskuraj jaroj, ni tenis kaŝe en la koro la esperon ĉe Dio. Tiun tagon la katolikoj montris kuraĝe, laŭte kaj malkaŝe, ke ili kune scipovas venki. Tiu tago signis la finon de ateismo en Albanio.

La animo de la martirigita popolo eksplodis. Kaŝitaj ĵaluze, dum pluraj jaroj, vidis la lumon preĝaroj, dekoj da sanktfiguroj de rara beleco. Ĉiuj, laŭ siaj kapabloj, disponigis monon por rekonstruigi la detruitajn preĝejojn. La nigra nokto de komunismo subiris. La hela tago de amo je Dio, de espero je pli bona vivo, leviĝis brila.

Bapto de plenkreska albanino

La 10-an de novembro 1991 denove pastro Jubani mescelebris. La tombejo ne entenis la kredantojn. Sur la murojn kaj arbojn suriris la homoj. Iliaj vizaĝoj esprimis serenecon. Iliaj koroj sentis la ĝojon de libereco, de la senfina amo je Dio. La longa - preskaŭ duonjarcenta - koŝmaro forpasis. Oni spiras libere.

En la katedralo, transtrukturita al gimnastikejo de la eksa reĝimo, multaj laboristoj svarmas por rekonstrui ĉi tiun benitan konstruaĵon. En la eksa kinejo, iama preĝejo de la franciskanoj, audiĝas refoje la fama ĥoro. La gejunuloj, instruitaj de siaj patrinoj, scias parkere la preĝojn kaj la piajn kantojn...

…Ĉe la piedoj de la fortikaĵo Rozafat estis belega Sanktejo, dediĉita al la Sinjorino de Bona Konsilo, Patronino de Shkoder. Nek unu ŝtono de la iama konstruaĵo plu ekzistas. Forŝiris ĉion la freneza diktaturo. Tri kandeloj konsumiĝas lante, indikante la lokon kie staris la Sanktejo.

La maljunaj ekleziuloj, kiuj multe suferis, atingis sian celon: kunigi denove “la dispelitan gregon”. Nune la albanaj katolikoj ĝuas la veran religian liberecon.

Zef Mjeda, albana katolika esperantisto, eks-persekutito

(Shkoder, Albanio) (*).

 

(*) Nova landa Reprezentanto de IKUE en Albanio

 

al la indekso


 

BONFARADO 

Sen bonfarado ne ekzistas vera kristana sperto. Almozdonado estas nur signo, tion ni bone memoru. Ĝi estas mizerikorda bonfarado nur se ĝi naskiĝas el “karitato”, tio estas el “amo al Dio”. Alie ĝi estas filantropio, homama konduto en la nomo de solidareco kaj kompato, certe laŭdinda, sed ne sankta. La Sankta Spirito, kiu loĝas en ni, estas la radiko de nia kristana agado. En ĉi tiu kristana sperto ni iniciatas bonfarojn, utiligante Esperanton kiel plejbonan rimedon de interparolo.

La malriĉeco malkovrita de aliaj kaj al ni prirakontata estas grava, tamen ĉiam nerekta. Tiu malkovrita de ni per rekta kontakto estas pli signifa kaj trafa. Tion ni klopodis fari en la malĝoja realo de Albanio. Ni klopodis trovi albanajn esperantistojn, kaj ni sukcesis. Rektan priskribon de la albana malriĉeco mi havis de du albanaj esperantistoj (unu el kiuj estas la Prezidanto de la ĵus restarigita Albana Esperanto- Ligo, s-ro Muĉo Gafur), kiuj estis miaj gastoj dum unu semajno. Sed precipe mi havis kaj havas leteran kontakton kun albana katolika esperantisto, s-ro Zef Mjeda el Shkoder, kiu espereble povos viziti min en la estonteco.

Li skribis 18.11.1991:

“Mi akceptas esti Landa Reprezentanto de IKUE. Tio nenion ĝenas min. Kontraŭe, mi estas fiera.

Dum kelkaj jaroj mi kompilis esperantan lernolibron por Albanoj kaj eĉ esperanto-albanan vortaron kun pli ol kvardekmilo da vortoj. La du verkoj estas en manuskripto, ĉar mi ne posedas skribmaŝinon”.

Kuraĝon, ni ne ŝajnigu surdecon. Ĉi tiu frazo, laŭ mi, egalas al nerekta peto de skribmaŝino. Ĉu vere ni ne kapablas donaci ĝin? Se ni metas multnombre la manon en la poŝon, per la kunmeto de la solaj moneretoj ni povas atingi la bezonatan sumon! S-ro Mjeda estas pensiita instruisto de elementa lernejo, kaj li havas je dispono sufiĉe da tempo, kiun li utiligas je la servo de la paroĥa komunumo kaj de Esperanto. Pri tio li skribas:

“Mi sendas la nomojn de 25 gejunuloj, kiuj lernas Esperanton. Ankoraŭ mi ne povis trovi ejon por la kurso, ĉar ankoraŭ la Ŝtato ne redonis la domojn de la ekleziuloj. Nune la pastroj loĝas en la hejmoj de parencoj aŭ amikoj...

Vi povus helpi min per la multobligo de la lernolibro por la 25 kursanoj”.

Karegaj geamikoj, esperantistaj kaj simpatiantaj, al mi ŝajnas, ke la parolo estas klara kaj preciza. Estas bezonata mono, sed ankaŭ tempo: kiu povas prizorgi la tajpadon (aŭ, preferinde, la enkomputiligon) de la vortaro kaj de la lernolibro de s-ro Mjeda? Oni sin proponu, mi petas!

Duilio Magnani 

Postskripto:

mi sendis al s-ro Mjeda ioman kvanton da Esperanto-revuoj, kune kun kajeroj kaj karbopapero; venis kortuŝa dankletero, kiu evidentigis, ke karbopapero estas absoluta raraĵo kaj luksaĵo en Albanio. Mi sincere hontis, komparante tiun malriĉecon kun la okcidenta konsumismo: oni pensu, ke mi eĉ penis por aĉeti karbopaperon, kiu en Italio same fariĝis raraĵo, tamen pro tute kontraŭaj kialoj, ĉar nuntempe oni multobligas fotokopie, komputile, telefakse... ĉiel, krom per karbopapero!

Kun ĝojo mi donacos al s-ro Mjeda mian skribmaŝinon, en tre bonaj kondiĉoj, kiun mi utiligis lastafoje antaŭ 7 jaroj, kiam mi komencis skribi nur komputile. La problemo estos, kiamaniere havigi ĝin al la koncernato; sed espereble mi iel sukcesos solvi la demandon.

Same, mi volonte metas je dispono multe da Esperantaĵoj, sed la afranko estas terure multekosta: helpon, mi petas!

Antonio De Salvo 

al la indekso


 

Marĝene al la sinodo de la episkopoj pri Eŭropo

 

LA KURAĜO TURNI PAĜON

 

LaEsperanto-programo de Vatikana Radio, en sia elsendo de 1.12.1991, povis anonci, ke iu rumana Episkopo parolis al la sinoda kunveno pri la internacia lingvo Esperanto. Skandalo por kelkaj, utopio por aliaj, realo por malmultaj!

Lia Moŝto Georgo Jakubinyi estas unu el la rumanaj Episkopoj konsekritaj post la disfalo de la komunisma reĝimo, por restarigi la eklezian hierarkion preskaŭ nuligitan de 40 jaroj da ŝtata ateismo. Li konis persekuton. Nun li estas helpa Episkopo en la diocezo Alba Iulia, flanke de Kard. Todea. Spertulo pri Biblio, li estas lertega konanto de antikvaj lingvoj kaj lerta parolanto de modernaj lingvoj, inter kiuj la germana, la angla kaj la itala: ĉar tio ne sufiĉis, li estas ankaŭ lerta esperantisto. Jam en 1975 lia nomo aperas en la adresaro de IKUE, kiel sola membro en Rumanio (*). Estis bezonata granda kuraĝo, en tiuj jaroj, por kvalifiki sin katoliko kaj esperantisto en tiu lando. Efektive, ankaŭ IKUE, kiel ĉiuj katolikaj organizoj, estis eksterleĝa, kaj ankaŭ la esperanto-movado en si mem estis persekutata.

Parolante, en la Sinodo, tuj post alia esperantisto (la Ĉefepiskopo de Prago, Mons. Vlk), la 29-an de novembro 1991, Mons. Jakubinyi alfrontis la temon de la religia situacio en Rumanio, en rilato kun la nova Eŭropo. Interalie li diris: “Oni ankaŭ parolas pri la lingva imperiismo. La grandaj nacioj volas altrudi sian lingvon kun sia kulturo kaj mondpercepto. Latino estus taŭga solvo, sed hodiaŭ jam ĝi ne estas praktikata kiel iam. Do estas bezonata internacia artefarita lingvo, kiu ne havu nacion malantaŭ si. La praktikebla solvo estus esperanto. En la Eklezio ni devus ĉiam sekurigi la patrinan lingvon, por ne favori la asimiladon sub la mantelo de Liturgio”. 

La akcepto fare de la kunveno 

Kiel tiuj vortoj estis akceptitaj de la kunveno, ne estas precize konate. La okcidentanoj eble eĉ ridetis, pro koloniismaj antaŭjuĝoj. Sed en orienta Eŭropo oni komencas opinii alie, kaj oni ankaŭ havas la kuraĝon, se bezonate, turni paĝon.

Cetere, se en la lastaj tempoj esperanto faris grandegajn paŝojn en la Eklezio, tio ŝuldiĝas al la influo de la orienteŭropanoj. Tio montriĝis ĉe la oficiala enkonduko, decidita de la Sankta Patro, de esperanto en la liturgion; ĉe la neatendita, dufoja saluto en esperanto de la Papo al la junularo en Ĉenstoĥovo. Kaj nun, pro la kuraĝo de iu rumana Episkopo, atingas la Sinodon la propono de Esperanto, kiel rimedo por rompi la sorĉon de iu superrega nacia lingvo.

Kiel facile antaŭvideble, la propono de Mons. Jakubinyi ne eniris la finan rezolucion. Sed ĝi supozeble estis kaŭzo de pridiskuto en la sesioj de la “lingvaj grupoj”. 

La lingva problemo en la Sinodo 

La fakto, ja, ke por pridiskuti la proponon de fina referaĵo la sinodaj Patroj devis starigi 12 lingvajn grupojn, evidente pruvas, kiom estas grava por la Eklezio la solvo de la problemo de komuna lingvo. Kaj tio ankaŭ montras, kiom malkreskis la graveco de latino kompare kun la epoko de la dua Vatikana Koncilio.

La 12 lingvaj grupoj estis jenaj (surbaze de la parolata ĉeflingvo): 3 anglaj, 2 germanaj, 2 francaj, 2 italaj, 1 hispana, 1 slava, 1 latina. Iu sinoda Patro konfesis: “La anglalingvanoj estas koleraj, ĉar en la Sinodo oni parolas plimulte en la itala ol en la angla”. Cetere, nur 7 Patroj (plejparte el mezorienta Eŭropo) elektis latinon, dum la aliaj grupoj konsistis meznombre el 14/ 20 personoj.

Estas ankaŭ rimarkinde, ke (laŭ la vatikana gazeto “L’Osservatore Romano” de 12.12.1991) en la dua anglalingva grupo “oni atentigis, ke oni povus gramatike plibonigi la latinan tekston”!

Krome, la roma gazeto “Il Tempo” de 30.11.1991 substrekis, ke ĉe la Sinodo “en la samtempaj tradukoj, la rusa lingvo superis la hispanan”. Daŭras kaj plivastiĝas la vetkuro al lingva superregado.

Estus interese ekscii, kiomaj sinodaj patroj povis paroli kaj kompreni en la sama lingvo. El la multnombraj fotoj, kiuj ĉiutage aperis en “L’Osservatore Romano”, oni povas konstati, ke multaj surhavas kapaŭdilojn por samtempa tradukado, kio pruvas, ke neniu lingvo kontentigis ĉiujn. 

Kiu lingvo por la Eklezio? 

Oni povas konkludi, kun preskaŭ absoluta certeco, ke dum la Sinodo ne ekzistis komuna lingvo por ĉiuj. Kial, do, ne serĉi ĝin? Unu voĉo leviĝis kuraĝe; sed... por la momento, “voĉo en la dezerto”.

Tamen, la atmosfero en la Eklezio fariĝas pli kaj pli favora al Esperanto. Antaŭ la Sinodo mi skribis al multaj sinodaj Patroj; venis multaj respondoj, inter kiuj aparte signifaj tiuj de Kard. Martini (Ĉefepiskopo de Milano/ Italio), de Kard. Camillo Ruini (Prezidanto de la Itala Episkopara Konferenco), kaj de Mons. Tettamanzi (Sekretario de la sama Konferenco). Ĉi tiu lasta ankaŭ malkaŝis, ke en junaĝo li okupiĝis pri Esperanto.

Certe, oni devos agi laŭgrade kaj pacience; sed tio ne estas problemo: la esperantistoj jam pruvis, dum pli ol centjara historio, ke paciencaj ili estas.

Duilio Magnani 

(*) Nuntempe IKUE havas en Rumanio 24 membrojn, malgraŭ grandegaj monaj malfacilaĵoj.  

al la indekso


 

TROSTUDEMA KAJ  PAROLEMA

 

Juna disĉiplo estis mirindaĵo de klereco, tiel ke studuloj el ĉiuj regionoj serĉis lian konsiladon kaj admiris lian kulturon.

La guberniestro, bezonante konsiliston, iris al la Majstro - granda saĝulo kun granda spirita sperto - kaj demandis: “Diru: ĉu veras, ke tiu junulo scias ĉion, kion onidire li scias?”.

“Verdire - sarkasme respondis la Majstro - tiu ulo tiom multe legadas kaj tiom multe paroladas, ke mi ne vidas, kiel do li trovus tempon por ion ekscii kaj aŭskulti”.

 

al la indekso


 

PAŜON POST PASO

KUN PACIENCO KAJ DECIDEMO

 

Kelkaj historiaj notoj 

Estis la unua de aprilo 1910 kiam la semo de la unua katolika esperantista asocio, ĵetita sep jarojn pli frue en Tours (Francio) de pastro Peltier kaj de la laiko Auroux, elvenis sur la internacia grundo. La nova plantido, sub la nomo IKUE, estis ja oficialigita dum la unua kongreso de katolikaj esperantistoj, kiu havis lokon en Parizo, ekde la 30-a de marto 1910, kun la beno de la tiama Papo Pio la Deka.

La peto je tiu beno estis prezentita al la papo, la 17-an de marto, de la esperantista Monsinjoro Luigi Giambene; kaj en tiu okazo Papo Sarto, karakterizita de akravideco kaj de noviga spirito, eldiris profetece: “Mi agnoskas grandan utilon al Esperanto por la unueco de la kristanoj de la tuta mondo”. Kaj efektive la kongreso havis ekumenismon kiel temon kaj kiel celon.

IKUE naskiĝis kun tiuj trajtoj de fideleco al la Eklezio, kaj sub la protekto de Maria Sanktega, Patrino de la Eklezio.

La okazo mem al la unua kongreso estis donita de pilgrimo al la Maria sanktejo de Montserrat (Katalunio/ Hispanio), lige kun la 5-a Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono (1909). En tiu kongreso oni decidis kunveni la postan jaron en Parizo, kaj dume oni adoptis la flagon, kiu fariĝis la simbolo mem de IKUE: verda drapo kun kvinpinta stelo, en kies interno troviĝas kruco.

La plantido kreskis en mariana etoso. La 7-an de septembro 1913, dum la 5-a kongreso de IKUE en Romo, Maria estis proklamita Patronino de la katolikaj esperantistoj, sub la nomo “Nia sinjorino de la Espero”; kaj la 13-an de majo 1982 la tiama Episkopo de la Rimini (Italio), Mons. Giovanni Locatelli, konsekris IKUE-n al Maria per la ondoj de Vatikana Radio, en strikta ligo (spirita kaj tempa) kun Papo Johano Paŭlo la Dua, kiu, pilgrimante en Fatimo (Portugalio) kiel danko pro la evitita danĝero, rekonfidis la mondon al la Sanktega Virgulino. 

Survoje al agnosko 

Laŭlonge de pli ol 80 jaroj da vivo, IKUE kolektis aprobojn de ĉiuj Papoj, de Kardinaloj kaj de Episkopoj. En multaj diocezoj (precipe en Pollando kaj Italio, sed ankaŭ aliloke) la katolikaj esperantistaj grupoj estas agnoskitaj de la koncernaj Episkopoj, kaj aktive partoprenas en la apostola agado.

IKUE eĉ nombras beatulon inter siaj membroj, Patro Tito Brandsma el Nederlando, martiro en Dachau. Multaj katolikaj esperantistoj, krome, estis persekutitaj kaj eĉ konis karceron en la komunismaj landoj (Ĉeĥoslovakio, Ĉinio, Hungario, Jugoslavio, Pollando, Rumanio, Ukrajno, ktp): katolikaj esperantistoj estis ja duoble suspektataj, kaj rigardataj kiel duoble danĝeraj.

IKUE en si mem, tamen, ankoraŭ ne estis ricevinta oficialan agnoskon fare de la centraj instancoj de la Eklezio. Oni komencis serioze pensi je tio, kiam la sidejo de IKUE estis translokita al Romo.

La 24-an de aprilo 1980 la Prezidanto kaj la Sekretario de IKUE (Magnani kaj De Salvo) estis akceptitaj aŭdience de la tiama Prezidanto de la Pontifika Konsilio por Laikoj, la itala Kardinalo Opilio Rossi. La interparolo, kiu daŭris preskaŭ unu horon, estis neatendite afabla kaj malfermita. La Purpurulo ne estis nescia pri Esperanto, ĉar li estis jam parolinta pri ĝi, kiam li estis Papa Nuncio en Vieno, kun la tiama aŭstra Ŝtatprezidanto, la esperantisto Franz Jonas. La konkludo estis, ke oni prezentu formalan peton pri agnosko de IKUE, kun taŭga dokumentaro (statuto, priskribaj notoj, rekomendaj leteroj de Ekleziuloj, ktp).

La kolektado de tiuj dokumentoj postulis iom da tempo; nur la 20-an de novembro 1980, do, estis eble transdoni dosieron al la Sekretario de la Konsilio, la urugvajano D-ro Guzman Carriquiry. Kvin monatojn pli poste okazis dua renkonto kun la Kardinalo, sed... oni invitis al atendo. En 1984, fine, venis neformala respondo: IKUE sin adresu al la itala nacia Episkopara Konferenco, pro tio, ke ĝia sidejo estas en Italio.

Iom elrevigitaj - la respondo iamaniere aspektis elturniĝo, ĉar ja la fakto, ke la sidejo de IKUE estas en Italio, tute ne rajtigas difini “itala” la tutmondan agadon de tiu asocio - oni provis tamen la vojon de la Nacia Episkoparo; kompreneble, sen pozitivaj rezultoj.

Intertempe, la afero plej urĝa fariĝis la aprobo de la Meslibro en Esperanto, do la demando pri agnosko de IKUE estis iom preterlasita. 

La favora okazo 

La 3-a Renkontiĝo de la Eŭropaj Katolikaj Movadoj (Bratislavo, Slovakio, majo 1991) reflamigis la esperojn. Lige kun ĝi, la Prezidanto de IKUE skribis al la vicprezidanto de la Pontifika Konsilio por Laikoj, la germana Mons. Josef Cordes, atentigante pri la esperantisteco de pluraj Episkopoj de Ĉeĥoslovakio (inkluzive de la Ĉefepiskopo de Prago Mons. Vlk), kaj memorigante pri la sopirata agnosko de IKUE. La respondo venis tuj, la 23-an de majo, kun la invito prezenti Dokumentitan peton.

Somero kaj aŭtuno estis bezonataj por kolekti ampleksan dokumentaron, kiu estis transdonita al D-ro Carriquiry la 12-an de decembro, dum en Romo okazis la Sinodo de la Eŭropaj Episkopoj.

Kaj jen, venis la dekreto pri oficiala agnosko de IKUE, kun la dato de la 11-a de februaro 1992, soleno de la Virgulino de Lurdo: ne sen signifo, ne nur pro tio ke Pastro Peltier mortis kaj estas entombigita ĝuste en Lurdo, sed ankaŭ pro la daŭra ligiteco de IKUE kun Maria.

 

PONTIFIKA KONSILIO POR LAIKOJ

196/92/S-61/B-25

DEKRETO

 

Konsidere de la peto prezentita 12.12.1991 de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (I.K.U.E.) al la Pontifika Konsilio por Laikoj cele al ĝia agnosko kiel internacia asocio de fideluloj laŭ pontifika juro.

Kalkulante la longan kaj fruktodonan asocian tradicion de la dirita Unuiĝo, fondita en 1910, kiu nombras hodiaŭ milojn da membroj en pli ol 30 landoj de la kvin kontinentoj.

Aprezante la celojn de la Unuiĝo kiu, pere de esperanto, proponas al si:

«a) plenumi la ordonon de Jesuo Kristo: “Iru en la tutan mondon kaj prediku la Evangelion al ĉiuj kreitajoj” (Mar 16,15);

b)         montri la unuecon de la Eklezio utiligante la internacian lingvon en la liturgio kaj en la apostola agado;

c)         kontribui al la efektivigo de la interkompreniĝo inter la homoj, la frateco kaj la paco en la nuna mondo;

d)         strebi “por ke ĉiuj estu unu” (Joh 17,21)» (Statuto, n. 5);

samkiel la diversajn aktivecojn plenumatajn de la Unuiĝo en siaj programoj kaj servoj (kristana formado, publikaĵoj kaj komunikado, bonfara kaj ekumena agado);

Sciante pri la traduko en esperanto, laŭdeve aprobita, de la liturgiaj tekstoj, kaj pri la utiligo de ĉi tiu lingvo en eŭkaristiaj celebroj laŭ la “reguloj por la celebrado de la Meso en esperanto” diskonigitaj de la Kongregacio pri la Dia Kulto kaj la Reglamentado de Sakramentoj 23.3.1981 kaj ĝisdatigitaj 20.3.1990;

LA PONTIFIKA KONSILIO POR LAIKOJ

Konsciante pri la mesaĝoj de saluto, bondeziro kaj beno senditaj al la Unuiĝo de pluraj Papoj kaj la multnombraj atestoj de Kardinalaj kaj Episkopaj Moŝtoj, kiuj laŭdas kaj kuraĝigas ĝian agadon;

dekretas la agnoskon de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (I.K.U.E.) kiel internacia privata asocio de fideluloj, laŭ pontifika juro, kun jura personeco, laŭ la kanonoj 298-311 de la titolo Kvina (Libro Dua, Parto Unua) de la kanonjura Kodo, kaj la aprobon de ĝia Statuto, kies originala teksto estas deponita en la arkivoj de la Administrejo.

Kun la konfido de la Unuiĝo al la Madono de la Espero, al Sankta Pio la Deka, al Beata Maksimiliano Kolbe, ĝiaj ĉielaj patronoj, ĉi tiu dekreto esta donita en Romo la 11-an de februaro 1992, festo de la Beata Virgulino Maria de Lurdo.

 

Paul Josef Cordes                                           Kard. Eduardo F. Pironio

Vic-Prezidanto                                                Prezidanto

 

La transdono de la dokumento

La dekreto estis oficiale transdonita al IKUE la 19-an de februaro. Ĉeestis por la konsilio ĝia Prezidanto, la argentina Kardinalo Eduardo Pironio, kaj ĝia Sekretario, D-ro Guzman Carriquiry; por IKUE, ĝia Prezidanto (Pastro Duilio Magnani) kaj ĝia Sekretario (D-ro Antonio De Salvo), kune kun la responsuloj de la esperanto-programoj de Radio Vatikana (Pastro Carlo Musazzi kaj S-ro Carlo Sarandrea), la dominikana Pastro Giacinto Jacobitti, pioniro de la katolika Esperanto-movado en Romo, kaj S-ro Antonio Gambuti.

Antaŭ la sidejo de la Konsilio por Laikoj (foto Gambuti)

 

Kard. Pironio eldiris tre afablajn vortojn, eĉ promesante lerni Esperanton kaj lernigi ĝin al siaj kunlaborantoj. La Kardinalo aparte emfazis la modernecon de la celoj de IKUE (evangelizado al la tuta mondo, strebado al unueco), kiuj plene enkadriĝas en la nuntempan agadon de la Eklezio.

Kard. Pironio laŭtlegas la Dekreton (foto Gambuti)

La estonteco de IKUE 

Eĉ pli ol iam, la irado de IKUE devas nun fariĝi pli decidita kaj kuraĝa, pli kunordigita kaj kapilara. La vizaĝo de la katolika Esperanto-movado devas esti tiu de asocio de katolikaj aktivuloj je la servo de la diocezaj Eklezioj kaj de la universala Eklezio. La sola diferenco kun la aliaj katolikaj aktivuloj, same engaĝitaj en la disvastigo de la Evangelio kaj en la atesto de karitato, kuŝas en la apartaĵo de la lingva rimedo, simpla kaj neŭtrala, per kiu la celoj estas alstrebataj. Katolikaj esperantistoj ardas pro amo, kaj tion ili diskonigas per lingvo de ekumenismo kaj frateco.

Iam, espereble, IKUE ĉesos ekzisti: tio okazos kiam la mondo plene malfermos la pordojn al la utiligo de Esperanto. Ni ne estas profetoj por indiki datojn, nek fanatikuloj por starigi precizajn datlimojn. Ni atendas kun espero, sed kun piedoj firmaj sur la tero. Nin kuraĝigas la atingaĵoj de ĉi tiu lastaj jaroj.

Pastro Duilio Magnani, Prezidanto de IKUE

 

al la indekso


 

AFORISMOJ 

 

* Se vi ankoraŭ ne renkontis malicon, rigardu en vi mem (araba proverbo).

* Mi ne havas eksterordinarajn ideojn, sed miajn malmultajn ideojn mi efektivigas (Foch).

* Malavareco estas tuj donaci pli ol multe donaci (La Bruyere).

* Oni ne fariĝas granda, se oni ne kuraĝas ignori aregon da bagatelaĵoj (C. Dossi).

 

al la indekso