Enhavo de Espero Katolika numero 8/1991

al la indekso de jarkolektoj 1991-1995

 

 

 

Sur la kovrilo:  Rusa junulo okulfrape esprimas sian opinion pri la puĉistoj de aŭgusto 1991

 

 

 

 

 

 

 


 

GENERALO...

 

Generalo, via tanko

estas potenca maŝino,

ĝi ebenigas arbaron

kaj dispremas cent homojn.

Sed ĝi havas malperfektaĵon:

ĝi bezonas tankiston.

 

Generalo, via bombaviadilo

estas potenca maŝino,

ĝi flugas pli rapide ol ŝtormo

kaj portas pli ol elefanto.

Sed ĝi havas malperfektaĵon:

ĝi bezonas mekanikiston.

 

Generalo, homo kapablas fari ĉion,

povas flugi kaj murdi.

Sed li havas malperfektaĵon:

li povas pensi.

 

Bertolt Brecht, trad. Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

 

LA PAPO PAROLIS EN ESPERANTO 

Fine, la Papo parolis en Esperanto! Tio okazis en Ĉenstoĥovo (Pollando), la 14-an kaj la 15-an de aŭgusto 1991, okaze de la Tutmonda Kunveno de la Junularo.

De Pio la deka ĝis hodiaŭ, ĉiuj Papoj havigis al IKUE benojn, kuraĝigojn, eĉ publikajn menciojn, sed neniu, ĝis nun, estis eldirinta (kaj publike!) frazon en Esperanto; per sia esperantlingva alparolo, Papo Wojtyła ripetis la Pentekostan miraklon, esti komprenata de homoj el plej diversaj lingvoj kaj kulturoj, kaj implicite agnoskis la taŭgecon de Esperanto por la ekleziaj interrilatoj, post ĝia agnosko kiel liturgia lingvo. 

Johano Paŭlo la dua en Ĉenstoĥovo 

Cetere, aspektas kiel signoj de la Providenco la cirkonstancoj, en kiuj la esperantlingvaj mesaĝoj estis eldiritaj: en Pollando, patrujo Esperanto; okaze de Tutmonda Kunveno de la Junularo, por nova evangelizado de Eŭropo kaj por la konstruo de “Komuna Eŭropa Domo” oriente kaj okcidente; ĉe la Sanktejo de la Nigra Madono, de ĉiam Patronino de Pollando kaj ekde nun Patronino de la Popoloj.

 

La tekstoj de la papaj salutoj en 20 lingvoj aperis en la vatikana ĵurnalo "L’Osservatore romano" la 22an de aŭgusto. Jen ĉi-supre la esperantlingva saluto de la 14a de aŭgusto, kaj dekstre tiu de la 15a de aŭgusto.

 

Ankaŭ aliaj koincidoj estas okulfrapaj: la du salutoj en Esperanto estis eldiritaj en la festotagoj de Sankta Maksimiliano Kolbe (14-a de aŭgusto) kaj de Maria Ĉielenprenita (15-a de aŭgusto), la du Kunpatronoj de IKUE, kaj precipe, en Ĉenstoĥovo, kie dum la IKUE-Kongreso de 1977 la tiama Kardinalo Wojtyła estus devinta celebri S. Meson en Esperanto (laŭ speciala rajtigo de Papo Paŭlo la sesa), sed lastmomente ne povis ĉeesti.

 

 

 

La historia telegramo al Kard. Wojtyła por mesocelebro en Esperanto (1977) 

Estas juste, en ĉi tiu okazo, danki la homojn kiuj, per sia persista agado, ebligis la nunan atingon, precipe Pastron Jozefon Zielonka, Episkopon Władysław Miziołek, kaj Pastron Duilio Magnani.

Respondante al dankletero sendita al la Papo de la Prezidanto de IKUE, la papa Ceremoniestro Mons. Domenico De Luca, per letero de 29.8.1991, sciigis, ke la Papo “dankas pro la renovigita atesto de fileca respektego, alvokas sur la Prezidanton kaj sur la tutan Internacian Katolikan Unuiĝon Esperantistan la abundon de la ĉielaj gracoj, kaj kore donas la preĝpetitan Apostolan Benon, signon de lia korfavoro”.

A. D. S.

 

al la indekso


 

AŬDIENCO ĈE MONS. VLK 

La 15-an de marto 1991 Mons. Miloslav Vlk, Episkopo de České Budějovice (*), akceptis aŭdience reprezentantojn (**) de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, kies Patrono li estas. 

 

En la tempo de persekutado, Mons. Vlk laboris kiel vitro-lavisto

 

Miloslav Ŝvaĉek, Prezidanto de la Sekcio, komence alparolis en Esperanto; la Episkopo respondis per jenaj vortoj, same en Esperanto:

“Mi dankas al vi por ĉi tiu saluto. Ne estas nun facile por mi paroli esperantlingve pro ofta uzado de la itala lingvo. Mi povus paroli Esperanton, sed tio postulus iom da ekzercado en la lingvouzado. Ĉar nuntempe mi ne trovas okazon paroli esperantlingve, do la esperantlingva parolo estas ĉi-momente por mi malfacila”. 

La sekvanta intervjuo okazis en la ĉeĥa lingvo. 

Demando: Kun granda ĝojo la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj akceptas vian patronecon super ilia IKUE-Sekcio. Kia estas via rilato al Esperanto? 

Mons. Vlk: Esperanto estis la unua lingvo, kiun mi en mia vivo lernis krom la germana lingvo, kiu estis dum la milito deviga lernobjekto. Post la milito en 1946, do post mia alveno en České Budějovice, kiel studento mi konatiĝis kun Esperanto, kiun mi intense eklernis. Tiam ĉi tie vivis prof. inĝ. Krajic, kiun mi ekkonis kaj kies Esperanto-kurson mi frekventis. Ankaŭ ĉi tie loĝis s-ro Hofhanzel, kies kurson mi ankaŭ vizitadis. Li tre antaŭenigis la ideon de Esperanto. Mi lernis Esperanto en ĉi tiuj kursoj kaj mi partoprenis multajn renkontiĝojn de la esperantistoj. En la jaro 1952 mi eĉ frekventis porinstruistan kurson en Roznov p. R. La soldatservo kaj sekvanta preskaŭa malpermeso de Esperanto kaŭzis interrompon de miaj rilatoj kun esperantistoj. Poste mi kontaktiĝis kun pluraj lingvoj, kun la franca kaj poste, precipe en la lasta tempo, kun la itala.

En antaŭa tempo, antaŭ 40 jaroj, mi parolis esperantlingve sufiĉe bone, ĉar por la lingvoj mi havas malfermitan rilaton, sed hodiaŭ estas iom malfacile por mi, ĉar Esperanto ĉe mi multe intermiksiĝas kun la itala lingvo. Sed mi kredas, se mi havus la eblecon kaj la tempon, mi certe denove facile kapablus Esperanton kompreni kaj paroli.

Tia estas mia rilato al Esperanto. 

Demando: Kian opinion vi havas pri praktika eluzo de Esperanto kiel interkompreniga ilo en la vivo de la Eklezio, ankaŭ en la rilato kun anoj de aliaj konfesioj kaj religioj? 

Mons. Vlk: Mi scias kaj mi eĉ spertis ĝuste komence de la kvindekaj jaroj kaj dum ĉiuj renkontiĝoj kiujn mi partoprenis, ke Esperanto ne estas nur afero de la lingvo, sed ke ĉi tie ekzistas ankaŭ certa ideo. Kaj ĉi tiu ideo estas ne nur lingva interkompreniĝo, sed ankaŭ alproksimiĝo de la homoj. Tion mi ofte spertis dum diversaj renkontiĝoj kun esperantistoj en Prago, dum kiuj mi ekkomprenis ĉi tiun ideon de la homa alproksimiĝo. Tion mi ĉe Esperanto tre taksas, ĉar tio ne estas nura afero de la lingvo, sed ankaŭ la afero de pliproksimigo de la homoj. Kaj mi supozas, ke hodiaŭ estas gravaj ĉiuj vojoj kaj ĉiuj rimedoj, kiuj kondukas la homojn al pliproksimiĝo. La teknologia tempo, en kiu ni vivas, la homojn alproksimigas kaj, mi dirus, ilin sinkronigis, sed interne la homoj troviĝas tre malproksimigitaj, tre fremdigitaj. Esperanto povas esti ĝuste grava ilo de ĉi tiu interna ideo kondukanta al pliproksimiĝo de la homoj.

En la vivo de la Eklezio mi ne havis okazon tiom ĝui bonefikon de ĉi tiu lingvo, ĉar en tiu tempo la sekcio de la katolikaj esperantistoj, aŭ alia simila organizaĵo, ne ekzistis. Estas vere, ke mi tiam ricevadis la revuon Espero Katolika kaj mi interkorespondadis kun nederlandanoj, japanoj kaj kun diversaj landoj. Sed praktike renkontiĝi iunivele, sur iu forumo kun la katolika medio de Esperanto, tiun ĉi eblecon mi ne havis. Kiam poste ekzistis la IKUE-tendaroj en Herbortice, mi estis pri ili informita, sed mem mi ne havis eblecon ilin partopreni.

Kio rilatas la universalan nivelon en Eŭropo, ankaŭ tian sperton mi ne havas, ĉar en nuna tempo, kiam ni trovas eblecon eniri Eŭropon, mi moviĝas plej ofte sur aliaj niveloj kaj pere de aliaj lingvoj. Sed mi supozas, ke ankaŭ Esperanto, se ĝi disvastiĝas, povas farigi helpilo precipe dum grandaj renkontiĝoj, kiuj en la Eklezio okazadas.

Kaj rilate al anoj de la aliaj religioj mi opinias, ke estas necese, ke la esperantaj sekcioj de la apartaj landoj ne estu nur unukonfesiaj, sed la konfesioj tie simple kuniĝu, ĉar la ideo de ekumenismo kaj la ideo de la esperantistoj havas komunan bazon, t. e. la alproksimigon de la homoj. 

Demando: La Vatikana Radio jam longajn jarojn elsendas programojn ankaŭ en Esperanto. Pasintjare Esperanto estis aprobita ankaŭ kiel liturgia lingvo. Kiel, laŭ via opinio, ĝi povus ankoraŭ pli efike helpi al evangelizado, precipe dum internaciaj renkontiĝoj? 

Mons. Vlk: Tre min ĝojigis la sciigo, ke Esperanto estis aprobita ankaŭ kiel liturgia lingvo, ĉar dum diversaj renkontiĝoj sur la internacia nivelo de la katolikaj esperantistoj necesas, ke tie ne manku ankaŭ precipe la eŭkaristia Diservo. Tial estas konvene, ke la Diservo estu en Esperanto kaj ankaŭ same rilate al la evangelizado. Estas grave, ke ekzistas la tradukoj de la Sankta Skribo, ktp, por ke ankaŭ estu anoncata en ĉi tiu lingvo la Evangelio. Kompreneble ĉi tiu anoncado de la Evangelio en Esperanto dependas de tio, ĉu ekzistas homoj, kiuj tion aŭdas kaj kiuj tion komprenas. Mi supozas, ke rilate al la demando mi dume diru tion, ke la Diservoj kaj predikoj en Esperanto certe la homojn pliproksimigas, ĉar la diversaj naciecoj kaj la homoj de diversaj lingvoj aŭdas la saman lingvon kaj havas al ĝi la saman rilaton. Kaj tio starigas la homojn en la egalan nivelon, kiu esence al la Evangelio elkreskas. Mi ĉi tie dirus, ke estas konvene kaj bezone, ke la homoj pli multe sciu Esperanton, por ke povu esti tiunivele kaj en tiuj sferoj per ĉi vojo anoncata la Evangelio. 

Demando: Kiucele la katolikaj esperantistoj prefere direktu sian aktivadon? Ĉu vi volas al ili ion sciigi? 

Mons. Vlk: Ĝi estas demando, kiu iomete embarasas, sed mi supozas, ke la katolikaj esperantistoj la bazan ideon de alproksimiĝo plenigu ĉiam pli forte per la spirito de la Evangelio, ĉar temas ja pri la sama spirito. Kaj se la katolikaj esperantistoj kiel katolikoj vivas per la Evangelio, ili vivas per sopiro, por ke ĉiuj estu unu, kaj poste ili posedas la avantaĝon, ke ili havas Esperanton. Kaj ĉi tiun bazan ideon de Evangelio, do ankaŭ de ilia vivo, ili ĝin ankoraŭ pli intense vivu kaj disvastigu. Mi supozas, ke ĉi akcenton la katolikaj esperantistoj el la Evangelio ĉerpu kaj laŭ ĝi vivu, kaj tiel vere plenigu ideon de pliproksimiĝo de la homoj, ili plenigu ĝin efektive per la Evangelio kaj vivu ĝin el la Evangelio. 

Fine de la aŭdienco, la Episkopo adresis paŝtistan benon al ĉiuj esperantistoj.

(Surbaze de raporto aperinta en Dio Benu)

 (*) Intertempe, Mons. Vlk estis nomumita Ĉefepiskopo de Prago.

(**) Temis pri la Prezidanto, S-ro Miloš Šváček; la Vicprezidanto, inĝ. Jan Kalny; Sac. Josef Kobza; S-ro Ladislav Mlejnek; D-ro Václav Rajlich

 

al la indekso


 

ESPERANTO INTER LA “AGADOJ DE LA SANKTA SEĜO”

 

“Attivitŕ della Santa Sede” estas 1600-paĝa jarlibro, kiu prezentas la vivon kaj agadojn de ĉiuj instancoj, fakoj, kongregacioj, ktp de la Sankta Seĝo dum unu jaro. Ĉi tiu libro aperas ekde 1943, kaj tiam ĝi estis apenaŭ 100-paĝa. Malpli konata ol la “Papa jarlibro”, ĉi tiu eldonaĵo celas resumi - lau skiza, tamen kompleta verkmaniero - la multfacetan vivon de la koro de la Eklezio.

Kompreneble, unu ĉapitro estas dediĉita al Radio Vatikana, kaj ĉiu programo redaktas mem sian raporton. Ekde la volumo “1977” aperas indikoj ankaŭ pri la esperanta programo; unue temis pri du aŭ tri linioj, poste la spaco plivastiĝis, kaj jam de kvar jaroj, la temo “esperanto” aperas kiel memstara paragrafo. Ĵus aperis la volumo “1990”, kaj el ĝi ni tradukas la 18-linian prezenton de la esperanto-programo de Radio Vatikana: 

Esperanto (2 semajnaj elsendoj) 

Ĉi tiu (*) estis la 13-a jaro de agado de la Programo, kiu, konservante la kutiman ĝeneralan strukturon, reliefigis la intervenojn, paroladojn, verkojn, paŝtistajn vizitojn kaj apostolajn vojaĝojn de la Sankta Patro. Oni ne preterlasis la ĉefajn informojn pri la vivo de la Eklezio, kun aparta atento pri la Sinodo de la Episkopoj.

La nova situacio estiĝinta en orienta Eŭropo ebligis al multai geaŭskultantoj, restintaj “silentaj” dum jaroj, skribi al Radio Vatikana; kreskis la nombro de la leteroj el Sovetunio, Bulgario, Rumanio. Multaj estas la petoj pri plivasta religia informado kaj pri senpagaj eldonaĵoj, fare de personoj ĝis nun malebligitaj ricevi ilin.

Multaj estis la vizitoj de esperantistaj aŭskultantoj al la Programo, inter kiuj ni mencias tiujn de Mons. Władisław Miziołek, Help-episkopo de Varsovio, kaj de Mons. György Jakubinyi, Help-episkopo de Alba Iulia, Rumanio.

D-ro Antonio De Salvo, Mons. György Jakubinyi kaj S-ro Carlo Sarandrea ĉe Vatikana Radio (1990) 

En oktobro ŝanĝiĝis la elsendo-horo de ĵaŭdo, plifruigita pro teknikaj kialoj je dudek minutoj, je la horo 6-a kaj 40 de Romo. Ne ŝanĝiĝis la dimanĉa horaro.

Informoj pri la elsendoj aperas regule en la esperantista gazetaro de la tuta mondo.

(*) 1990 (n.d.R.)

 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

† S-ro Franco Bianchi, Italio

† F-ino Adelaide Casetta, Italio

† S-ro Eugčne Collet, Belgio

† S-ro Franco Galbusera, Italio, iama Sekretario de IKUE

† Sac. Bruno Hebenstreit, Aŭstrio

† S-ino Angele Judickiene, Litovio, Dumviva Membro de IKUE

† S-ro Naokazu Kawakaki, Japanio

† Sac. Jan Kos, Pollando, Plenumkomitatano de IKUE

† Prof. Stjepan Krčmar, Jugoslavio

† S-ro F. H. Vilain, Nederlando

† S-ro Karol Wierbicki, Pollando

† S-ino Louise Xhayet Vertongen, Belgio, Dumviva Membro de IKUE

† S-ino Zofia Zamiejska, Pollando.

 

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

al la indekso


 

MALLONGA MEMORAĴO PRI MALLIBEREJA TEMPO 

Ni prezentas kortuŝan raporton pri travivaĵoj de unu el niaj rumanaj membroj

 

Sac. Deziderio Teleky

 

Mi subskribita Deziderio Teleky, kiu naskiĝis en Tetues (Rumanio) la 27-an de septembro 1908, kaj en la jaro 1931 estis ordinita kiel pastro, dum la dua mondmilito estis en malgranda vilaĝo ĉe la limregiono de Hungario.

Tie, en la jaro 1944, estis kolektitaj judoj, 126 personoj en kaptitejo, kiuj post tri semajnoj estis transportataj per 12 veturiloj al Cluj; ĉe la limoj de la vilaĝo ili estis mortpafitaj. Nur pliposte mi aŭdis pri la masakro. La restintaj judoj serĉis la personojn, kontraŭ kiuj fari venĝon. Tie mi estis paroĥestro, mi estis arestita kaj kondukita al unuagrada tribunalo.

Post priaŭskultado, mi estis sendita hejmen. Denove mi estis arestita en novembro 1944 kun dek vilaĝanoj, kaj kun ĝendarma eskorto estis forkundukita al Turda, kaj de tie per vagonaro al Focsani, por esti transportata al Ruslando.

Ĉe la stacidomo (estis decembra vespero) mi fuĝis, kaj post du semajnoj mi alvenis hejmen, je Kristnasko. Kiam denove oni volis min aresti, mi transpasis la limon al Hungario.

En la jaro 1945 mi estis nomumita en Eremitu, kie mi servadis 37 jarojn. En 1951, antaŭ Kristnasko, mi estis denove arestita, kaj transportita al Cluj antaŭ tribunalo, kie mi estis priaŭskultita kaj tenita en arestejo. De tie, post unu jaro, mi estis portita al la plej rigora subtera malliberejo Zsilava. Mi pasigis tri vintrojn sen hejtado, manĝante nur hordean kaĉon, legomaĵon kaj po 250 gramojn da nigra pano, kaj trinkante nur akvon.

Post du jaroj mi estis transsendita al la Bukareŝta tribunalo, kiu fine eldiris la verdikton: 20 jaroj da trudlaboro kaj konfisko de ĉiuj posedaĵoj. Mi esperis je apelacio al la supera juĝistaro, sed la kunuloj, kiuj havis familion, estis nekonsoleblaj kaj ankaŭ ploris.

Nia kulpigo estis, ke ni ne haltigis la ekzekuton de la judoj. Sed kiel mi estus povinta ĝin haltigi, ne havante scion pri tio?

Ni estis katenitaj ĉe la piedoj, kaj post tri tagoj ni estis transigitaj al alia malliberejo en Lugoj. Tie ni estis pli bonŝancaj, ĉar ni povis peti de nia hejmo medikamentojn kaj vestaĵojn. Ni havis ankaŭ hejtadon kaj pli bonan nutradon. Povis nin viziti niaj familianoj, kaj interparoli en ĉeesto de gardisto.

Mia frato sciigis min, ke oni ne apelaciis kontraŭ la verdikto, ĉar post mallonga tempo venos amnestio. En la karcera ĉambreto ni estis 20 personoj, ĉiuj punitaj je 20 jaroj, krom mi ĉiuj pro politikaj aferoj. Inter ni estis 4 ortodoksaj pastroj; ĉiutage ni komune plenumis la vesperan preĝadon. Iam eniris nian ĉambreton nova karcerulo: li estis profesoro Tertuliano Langa (*); Li restadis plej ofte kun mi, ĉar nur mi tie parolis kungare. Langa estis ankaŭ poeto, sed li ne havis paperon, do li skribis belajn poemojn sur tolopecoj per blua metilino. Li pensis, ke kiam venos sia edzino, li povos ilin hejmen sendi, do li enmetis la tolaĵojn en la subŝtofon de sia ĉapo, kiun li klopodis transdoni al la edzino ĉe la fino de interparolo; sed la gardisto prenis la ĉapon, kaj la edzino povis forporti nur lavotajn tolaĵojn. Tamen, en manumo de unu el la ĉemizoj estis kaŝita skribaĵo, ke en flakono de medikamento oni havigu vinon por fari Meson. En la gardistejo oni trovis en la ĉapo 30 poeziaĵojn, kaj Tertuliano estis pli severe punita, ricevante dum unu semajno en unu tago nur panon kaj en alia nur akvon.

Post unu monato alvenis la vino, per kio - kune kun pano, kiu estis permesita - mi povis celebri la Eŭkaristion. Malĝoje mi adiaŭis miajn karcerajn kamaradojn, tamen kun ĝojo mi transpasis la sojlon de la malliberejo post kvar jaroj da aresto.

Granda estis la ĝojo kiam mi aperis ĉe la paroĥo, ĉar ĉiuj sciis, ke mi ne estas krimulo. Dum mia foresto mia patro estis mortinta; kaj mia patrino mortis tuj post mia reveno, la 4-an de januaro 1956.

Ĉi tie mi festis en 1956 mian 25-jaran pastran jubileon, en 1981 la 50-jaran, kaj en junio 1991 la 60-jaran; nun mi trankvile pretiĝas al la granda alvoko.

Deziderio Teleky, Alba Iulia, Rumanio

 (*) Pri li, v. EK 10/1990

 

al la indekso


 

 

EL ĈEĤOSLOVAKIO 

* Nialandaj Esperanto-aktualaĵoj ne estas tre ĝojigaj.

La ekonomia reformo alportas en sia komenca periodo tre gravan malboniĝon de la ĝenerala vivnivelo, kreskon de prezo de lupago, de veturkostoj, de poŝtafranko, kaj de multaj aliaj aferoj. Pro tio, ekz. oni devis ŝanĝi la lokon de la ĉi-jara IFEF-kongreso, kiu estis okazonta en Brno, sed fakte okazis en Olomouc. Kaj la planata Universala Kongreso okazonta 1992 en Prago, okazos efektive en Vieno. Nia lando, en la nuna tempo, ne estas kapabla organizi tian grandan aranĝon. Tiom pli, ke la ĝenerala postrevolucia etoso estas por la angla lingvo, kiel la ĉefa monda komunikilo. La Ŝtata prezidento Havel eĉ rifuzis akcepti la honoran patronecon de la kongreso. 

Prezidento Havel 

Krome, la ekonomia premo rekte tuŝas nian movadon. Ekz., iuj kluboj perdis la tegmenton, t. e. la senpagan lokon por kunveni. La Praga Klubo devis forlasi la kunvenejon en Kodanská-strato, ĉar tie nun estas renovigita privata restoracio; la klubo havas du luitajn ĉambrojn en Vejvodova-strato kaj tie ni nun kunvenas, en malvasta spaco. Kaj ankaŭ tiuj ejoj estas minacataj, ĉar la jara lupago naŭobliĝis, kaj la klubo simple ne havas monon por pagi tian sumon. Tial ni devos forlasi ankaŭ tiujn ejojn, kio estas pli doloriga, ĉar tie troviĝas ankaŭ la Praga Esperanto-Biblioteko, unu el la plej grandaj en la mondo, kvankam nun jam iom kaduka. Ni simple ne havos spacon, kien meti ĝin. Kaj la spaco mankos ankaŭ al la oficejoj de ĈEA post angulo, en Jilská-strato. Por superi la financajn problemojn ili luigos unu el siaj du ĉambroj al iu firmao, kaj tiel ili ricevos monon por pagi proprajn aferojn. Estas problemoj, kiujn ni ĝis nun ne konis.

Tamen ni esperas, ke post trapaso de la komenca peza periodo de la reformo nia ekonomia stato pliboniĝos, kaj tiam estos bona ankaŭ la stato de nia Esperanto-movado. Cetere en unu revuo aperas regule kurso de Esperanto, kaj ankaŭ en la tagmeza ĵurnalo Ĉeĥa Ekspreso aperas koncize ĉiutaga kurso de esperanto. Do tamen la poresperanta propagando ekzistas.

Tre grava estas la fakto, ke ni fine, post 42 jaroj, reakiris la liberecon, ke ni povas libere paroli, vojaĝi eksterlanden ktp. Kun mia familio mi jan partoprenis kelkajn vojaĝojn en najbarajn landojn, en Aŭstrion kaj Germanion. En julio 1990 mi estis eĉ unu tagon en Venecio. Ni veturis per aŭtobuso tutan nokton, kun dorsosako da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj surdorse por ke ni ne malsatmortu dum la ekskurso, kaj ni estis tre feliĉaj, ĉar ankaŭ la vetero estis bonega. Ni veturis perŝipe sur la Granda Kanalo, kaj mi ĉiam devis pinĉi min, ke mi ne sonĝas aŭ ne rigardas televidon, sed observas la veran kaj efektivan Venecion, ties kolorriĉajn palacojn, preĝejojn kaj abundajn vendejojn. Rava estis la Placo de Sankta Marko kaj ankaŭ aliaj vidindaĵoj. Ni eĉ elspezis grandan sumon por aĉeti unu glaciaĵon, por gustumi ĝin rekte en Italio, por kompari ĝin kun la itala glaciaĵo en Prago.

J. P., Prago (el letero al Radio Roma)

 

* La ĉeĥa IKUE-Sekcio havas 210 membrojn; ĝis la fino de ĉi-jaro ni planas varbi 20 novajn membrojn. Kompreneble, la problemojn ege kaŭzas financa situacio, ĉar rapidege kreskas vivelspezoj, dum la salajroj stagnas aŭ malaltiĝas, ankaŭ ĉe mi kaj mia familio. Verŝajne atendas nin senlaboreco, sed mi restas tute trankvila, ĉar mi scias, ke nia vivo estas en la manoj de Dio.

Ĝis kiam ni povos aktivadi, ni aktivados. Se nia agado estas verko de Dio, do ĉio dependas de Lia sankta volo. Nia tuteca aktivado celas spiritan renovigon de nia socio, kiu troviĝas en terure malbona stato. Ni, la katolikaj esperantistoj, volas aparte helpi sanigi la spiritan kaj moralan staton de la socio.

Miloš Šváček

 al la indekso


 

 

EL ĈINIO 

La urbo Xian estis ĉe ni unu loko de Esperanto-movado de la frua periodo.

Siatempe Patro Johano Baptisto Gao (Kao) ludis gravan pioniran rolon ĉi tie; poste li eliris, travojaĝis multajn landojn, kaj laste mortis en Tajvano.

Nuntempe la Esperantistoj de Xian volas verkadi historion de la loka movado, kiu tucerte devos tuŝi Pastron Gao. Tamen, la Episkopoj kaj Pastroj, kiuj esperantistiĝis dank’ al Pastro Gao, jam delonge forpasis unu post la alia, tiel ke neniu el niaj eklezianoj povas rakonti detale.

Do, tiurilate, se alilandanoj scias ion pri la esperanto-aktivado de Pastro Gao, eĉ guteton, bonvolu informi min aŭ la Esperanto-Asocion de Xian.

Petro S. Kaiz, Ŝanĥajo, Ĉinio

 al la indekso


 

ANEKDOTO 

* Stultulo klopodegis instrui azenon paroli. Saĝulo al li diris: “Kial vi ellaciĝas?... Ne vi instruos ĉi tiun azenon paroli, sed ĝi instruos vin silenti (Saâdi).  

 

 al la indekso


 

AFORISMOJ 

* Vere la nutraĵo ne estas tiom nepre necesa al la korpo, kiom la preĝado al la animo (Gandhi).

* La homo fariĝas pli granda, kiam li-ŝi surgenuiĝas (A. Manzoni).

* Ni amu la preĝadon, ĉar ĝi nin helpas ami (J. Mohana).

* Pli gravas meti en la preĝadon nian koron, ol meti en ĝin niajn vortojn sen koro (Gandhi).

* En la preĝado pli valoras koro sen vortoj ol vortoj sen koro (Gandhi).

* Dio helpas la mariston dum tempesto, sed la stiristo devas resti ĉe sia posteno (germana proverbo).

* Vera moskeo estas tiu konstruita funde de la animo (araba proverbo).

* La religio estas en la koro, ne en la genuoj (anonimulo).

* La mensogo povas kuradi dum unu jaro, la vero dum unu tago atingas ĝin (afrikana proverbo).

* Saĝulo neniam diras, kion li faras, sed li nenion faras, kion oni ne povus diri (ĉina proverbo).

* Ni ne rajtas konsumi feliĉon, ne produktante ĝin, pli ol kiom ni ne rajtas konsumi riĉaĵojn, ne produktante da ili (B. Shaw).

* Io por fari, iu por ami, io por esperi: jen la esencaj ingrediencoj de la feliĉo (Salvaneschi).

* Feliĉo ne estas alio, krom feliĉigi kunhomojn (Byron).

* Malĝojo estas mi. Ĝojo estas vi, mia Dio! (Perreyve).

* La ĉielo elaŭdas la preĝojn de la koro, ne de la animo (Gandhi).

* Kaloj ornamas manojn pli ol ringoj (ĉina proverbo).

* Se la mondo estus senmistera, arto ne ekzistus (A. Camus).

* Neniu estas tiom maljuna, ke li ne povus pluvivi unu jaron; kaj neniu estas tiom juna, ke li ne povus morti eĉ hodiaŭ (hispana proverbo).

* Por honori la mortintojn, iuj surportas funebran veston, aliaj iliajn juvelojn (G. Andréoli).

* La stultuloj estimas kaj admiras nur la ideojn kaŝitajn sub mistera lingvaĵo (Lukrecio).

* Parolu nur tiam, kiam vi certos, ke via diro estas pli bona ol silento (araba proverbo).

* Dio donis al vi du orelojn kaj unu langon, pro ke vi pli aŭskultu ol parolu (Bernardeno de Sieno).

 

al la indekso