Enhavo de Espero Katolika numero 2-3/1991

al la indekso de jarkolektoj 1991-1995

 

 

Sur la kovrilo: Kristo, reĝo de la mondo

 

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

 

 

"Ĉi tiu estas la milito de Bono kontraŭ Malbono, kaj niaj fortoj estas ĉe la flanko de Dio”  (Bush, Usona Prezidento, 27.1.1991).

 

 “Ĉi tiu estas la milito, kie Dio estas ĉe nia flanko, kaj Satano ĉe tiu kontraŭa” (Saddam, Iraka Prezidento, dum intervjuo al Peter Arnett)

 “La kredo en la sama Dio ne devas esti motivo de konflikto” (Johano Paŭlo la Dua, 27.1.1991).

 

al la indekso


 

 

PREĜO POR LA PACO

 

Dio de niaj Patroj,

granda kaj kompatema,

Sinjoro de la paco kaj de la vivo,

Patro de ĉiuj.

 

Vi havas planojn de paco kaj ne de aflikto,

malaprobas militojn

kaj disbatas la orgojlon de la perfortuloj.

 

Vi sendis vian Filon Jesuon

anonci la pacon al la proksimaj kaj al la malproksimaj,

unuigi la homojn el ĉiuj rasoj kaj el ĉiuj gentoj

en unu solan familion.

 

Aŭskultu la unuaniman krion de viaj filoj,

korŝiritan preĝpeton de la tuta homaro:

neniam plu milito, senrevena aventuro,

neniam plu milito, spiralo de funebroj kaj de perforto;

neniam ĉi milito en la Persa Golfo,

minaco al viaj kreitaĵoj

en ĉielo, sur tero kaj en maro.

 

En kunuleco kun Maria, Patrino de Jesuo,

plue ni vin preĝpetas:

parolu al la koroj de la responsuloj de la sortoj de la popoloj,

haltigu la logikon de reprezalio kaj venĝo,

sugestu per via Spirito novajn solvojn,

gestojn malavarajn kaj honorindajn,

spacojn de interparolo kaj pacienca atendado

pli fekundaj ol la hastaj datlimoj de milito.

 

Bonvole donu al nia tempo

pacajn tagojn. Neniam plu milito.

Amen.

 

Johano Paŭlo la 2a, 16.1.1991

 

 

al la indekso


 

Vivo-parolo de februaro

 

JEN ESTAS MIA PLEJ AMATA FILO: AŬSKULTU LIN

(Mar 9,7) 

La evangeliisto Marko - kaj same ankaŭ Mateo kaj Luko - al ni raportas ke Jesuo iun tagon apartigis la apostolojn Petro, Jakobo kaj Johano, kaj kondukis ilin sur altan monton. Tie subite okazis io eksterordinara. Jesuo trans-figuriĝis antaŭ iliaj okuloj: Liaj vestaĵoj iĝis blankegaj, kaj aperis Moseo kaj Elio, kiuj interparolis kun Li. Nubo ĉirkaŭis la tri apostolojn kaj el la nubo aŭdiĝis voĉo: estis la voĉo de la ĉiela Patro, kiu adresis al la apostoloj ĝuste ĉi tiujn vortojn:

Jen estas mia plej amata Filo: aŭskultu lin.

Sed kiu estas la signifo kaj rolo de tiu evento en la vivo de Jesuo kaj en la travivaĵo de kredo de la apostoloj?

La evento okazas dum Jesuo estas kun la apostoloj survoje al Jerusalemo, kie plenumiĝos Lia pasiono, kaj la apostoloj vidos sian Majstron misfigurita per malhonorigo kaj suferado. Tial Jesuo volis per tiu transfiguriĝo pretigi siajn disĉiplojn alfronti la skandalon de Lia suferado, prezentante al ili anticipaĵon de la glora estonta reviviĝo. Li intencis fortikigi ilin en la kredo, pli strikte ligi ilin kun Liaj persono kaj destino; komprenigi al ili ke en Li plenumiĝas la Mosea leĝo, la alianco, la profetoj, ĉiuj atendoj de la Malnova Testamento, kiujn reprezentis la figuroj de Moseo kaj Elio. Jesuo volis montri al ili, ke Li estas la vera Kristo-Mesio, la glora kaj venka Filo de Dio; kaj ke tamen Lia venko plenumiĝos tra la mistera vojo de la kruco.

Kiel ni travivos la Vivo-Parolon de ĉi tiu monato?

Klopodante ankaŭ ni, kiel la apostoloj, ĉiam aŭskulti Jesuon, travivi lian Parolon. Dum ĉi tiu monato - por esti konkretaj - ni klopodu elekti ĉiusemajne el la evangelio unu frazon, kiun Jesuo eldiris por nin instrui vivi kristane; kaj ni travivu ĝin. Se ni persistos ĉe l’ praktiko de tiu Parolo, ni ankaŭ estos kondukataj - eble tamen tra aliaj vojoj - sperti travivaĵon similan al tiu de la tri apostoloj. Jesuo kondukos nin al pli kaj pli profunda kono de Lia persono kaj al pli kaj pli strikta rilato kun Li. Tiel ni ekkonos la veran liberecon kaj la veran ĝojon. Ni fortikiĝos kaj iĝos kapablaj fideli al Li kaj atesti Lin meze de ĉiaj malfaciloj, tentoj kaj opozicioj de la mondo.

Chiara Lubich, trad. B. C.

 

 

Vivo-parolo de marto

 

“TIU, KIU FARAS LA VERON, VENAS AL LA LUMO”

(Joh 3,21) 

Ĉi tiuj vortoj konkludas la dialogon inter Jesuo kaj Nikodemo, raportitan de la apostolo Johano en lia Evangelio (Joh 3,1 ss).

Nikodemo, eminentulo en la religia mondo de Jerusalemo, estas veninta dumnokte por interparoli kun Jesuo. Jesuo gvidas la dialogon kun tute preciza celo: malkaŝi al Nikodemo la grandan amon de Dio por la mondo. Dio tiom amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon (Joh 3,16). Jesuo estas la vera lumo. Sed la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, ĉar iliaj faroj estis malbonaj (Joh 3,19).

Tiu, kiu, faras la veron, venas al la lumo”.

Per ĉi tiuj vortoj Jesuo volas al ni komprenigi, en ties profundaj kaŭzoj, la homan teniĝon rilate Lin.

Kiu faras la veron - tio estas, kiu agadas konforme al la vero, amante ĝin - tiu ne timas la lumon; li ne timas la juĝon kiu al li povos veni flanke de la vero, tio estas flanke de Jesuo. Estas agordo, estas profunda simpatio inter amo al la vero kaj aliĝo al Jesuo. Kiu faras la bonon, ĉar li amas la veron, tiu frue aŭ malfrue atingos Jesuon. Male, kiu faras la malbonon, ĉar li ne amas la veron, tiu ne atingos, kaj li eĉ rifuzos Jesuon.

Memkompreneble la malbono, pri kiu temas ĉi tie, ne estas simpla okazaĵo aŭ akcidento, kiu povus okazi en momento de senforteco, sed malbona ago, kiu malkaŝas kaj samtempe fortikigas fundamentan direktiĝon konscie akceptitan. Per nia malfermiĝo aŭ fermiĝo rilate Jesuon, libervole akceptita kaj kulturata per niaj faroj, ni konstruas en ni men savon aŭ kondamnon, lumon aŭ tenebron.

La malfermiĝo al la vero, la rezigno je niaj pasioj, la preteco sekvi Jesuon, eĉ sur la vojo de kruco, estas nepraj kondiĉoj por havi interne de ni la lumon, kiu al ni ebligas ekvidi kaj elekti klare kaj ĝuste.

Kiel do ni travivos la Vivo-Parolon de ĉi tiu monato? Kion fari, por gardi tiun malfermiĝon al la vero kaj por nutri tiun rektan kaj ĝustan konsciencon, pri kiu ĵus temis?

Antaŭ ĉio ni klopodos aŭskulti pli kaj pli atente la Parolon, kiun Jesuo al ni adresas en la Evangelio, kaj sekvi la internan lumon de la Sankta Spirito, kiu nin helpas pli kaj pli kompreni ĉi tiun Parolon, kaj efektivigi ĝin.

Kaj ĉar ni estas tre malfortikaj kaj ni povas fari multe da misaĵoj, ni promesos al ni, ke ni ĉiufoje rekomencos, ĉiam renovigante niajn bonajn intencojn kun humileco kaj fidemo en la graco de Dio.

Chiara Lubich, trad. B. C.

al la indekso


 

Dudek jarcentoj de Kristanismo

 

PROTESTANTISMO KAJ KATOLIKA REFORMO

(1500-1599)

 

La protestanta movado 

Kelkaj streboj de eklezio-reformo estis faritaj, sed nemulte fruktodonaj. Tial, kiam Marteno Lutero ribelis, okazis en la eklezio grava, ĝis nun neriparita skismo.

La okazigo estis kiam en 1514 papo Leono la 10-a, por rekonstrui la bazilikon de sankta Petro en Romo, promesis indulgencon al la mondonacantoj. La indulgenco-kampanjo estis farata en tiel skandala maniero, la «komercado de sanktaĵoj» estis tiel evidenta, ke kiam la aŭgustenana monaĥo Lutero en 1517 afiŝis en la preĝejo de Vitembergo (Germanio) siajn kontraŭtezojn li trovis (ankaŭ pro kulturaj kaj politikaj kialoj) vastajn konsentojn en la germanaj medioj. Princoj, nobeloj, teologoj, humanistoj, metiistoj aliĝis al Lutero. Tre verŝajne lia intenco estis ne dividi, sed reformi la eklezion, sed baldaŭ li turniĝis kontrau ĉio, kio estas roma aŭ papeca. Li deklaris, ke la papeco estas homa inventaĵo; ununura fonto de vero estas la Biblio; ne ekzistas eklezia instru-ofico aŭ tradicio; Jesuo fondis nur du sakramentojn: la bapton kaj la sanktan vespermanĝon.

En 1531 ribelis kontraŭ la papo ankaŭ la angla reĝo Henriko la 8-a, kiu antaŭe kontraŭstaris la protestantojn. Okazigo estis, ke la papo ne rajtigis lian eksedziĝon disde reĝino Katarina de Aragono por nova edziĝo kun Ana Bolena. Henriko kunvenigis la reprezentantojn de la angla pastraro, kiuj devis proklami lin ĉefo de la eklezio de Anglujo. La anglikana eklezio konservis kelkajn trajtojn de la katolikismo, kvankam ĝi ricevis multajn influojn de la protestantismo.

Plej rigoran formon de protestantismo teoriumis Johano Kalvino (1509-1564). El Ĝenevo la kalvinismo disvastiĝis en parton de Svislando, Francio kaj Nederlando.

La reformacia movado, ĝuste pro tio ke ĝi baziĝas nur sur la Biblio, sen rilato kun eklezia instruo-ofico kaj tradicio, pli kaj pli subdividiĝos kaj disfragmentiĝos en komunumojn kaj sektojn, sen unueco de kredo. Nur en la 20-a jarcento estiĝis, ĝuste en protestanta medio, la ekumena movado, strebe «al tiu unueco, kiun Jesuo Kristo volas». 

La koncilio de Trento 

Kion faris la katolika eklezio fronte al la protestanta movado? Evidentiĝis, ke ne sufiĉas ekskomuniki la ribelantojn. Por vere reformi la eklezian vivon estis kunvenigita la Koncilio, tio estas asembleo de ĉiuj katolikaj episkopoj, en Trento (1545-1563). Por reformi la pastraron, la Koncilio decidis la fondon de seminarioj por edukado de estontaj pastroj, por kiuj estis konfirmita la leĝo de celibato ( = fraŭleco) rifuzita de la protestantoj. La episkopoj ricevis la devon loĝi en siaj diocezoj, inspekti la paroĥojn per «paŝtistaj vizitoj». La pastroj devis prizorgi la katekizadon, la moralan vivon, la liturgion de la komunumoj.

La fruktoj de la katolika reformo vidiĝis en la estiĝo de multaj viraj kaj virinaj ordenoj, kiuj lanĉis aktivadojn favore al infanoj, junuloj, malsanuloj, ktp. La sanktaj Gaetano, Filipo Neri, Hieronimo Emiliani kaj Kamilo de Lelis estas nur kelkaj el la plej konataj. 

Geografiaj malkovroj kaj konkeroj 

Kolumbo, malkovris Amerikon (1492); Vasko de Gama atingis Hindion (1499) ŝipveturante ĉirkaŭ Afriko. Portugaloj starigis fortikaĵojn sur la afrikaj marbordoj kaj en Madagaskaro, Maŭricio, Hindio, Burmo, Hindoĉina duoninsulo, Ĉinio, Brazilo. Hispanoj faris ion saman en Okcidento: en Haitio, Kubo, Jamaiko, Honduro, Meksikio.

En 1519-1522 Magelano ĉirkaŭŝipveturis la mondon, malkovrante Argentinon kaj Filipinojn. En 1521 Fernando Kortes konkeris Meksikion. En 1530-1548 estis konkerataj Kolombio, Peruo, Ekvadoro, Ĉilio...

Bedaŭrinde, post la malkovrado okazis konkerado. La Hispanoj disponis je ĉevaloj, pafiloj kaj pafilegoj, tute ne konataj de la indianoj. La konkerantoj, avidaj je oro kaj senskrupulaj, malaperigis la brilajn civilizaciojn de Majaoj, Aztekoj kaj Inkaoj. Perfortaĵoj okazis ankaŭ on Afriko, fare de Portugaloj, kiuj koloniizis kaj, pli aĉe, praktikis sklav-komercadon. 

Katolikaj misioj 

Sur la vojoj de la malkovroj kaj konkeroj ekiris misiistoj entuziasmoplenaj, disponaj eĉ al martireco. La papo aprobis la konkerojn de la hispanaj kaj portugalaj reĝoj, al kiuj kompense li konfidis la «patronadon» de la kristanismo en tiuj regionoj. Tiu patroneco estis kaŭzo de konfuzoj kaj kompromisoj inter koloniismo kaj kristanismo. Malgraŭ tio, multaj misiistoj estis laŭdindaj.

En Afriko rimarkindas la kristanigo de Kongo-lando, kies reĝo Alfonso instigis la popolon al konvertiĝo. La reĝlando rapide kristaniĝis, sed post unu jarcento la sklav-komercado kaŭzis reagon, kiu malaperigis la kristanismon.

En Hindio, danke al sankta Francisko Ksavero, 200,000 antikvaj «kristanoj de sankta Tomaso» aliĝis al la katolikismo, sed pro la postulo de la misiistoj ke ili akceptu la latinan riton kaj la portugalajn kutimojn, ili denove skismiĝis.

Ĉinio tiutempe estis tute fermita al fremduloj. La kristanismo povis imponi nur per la prestiĝo de ties reprezentantoj. Tion sukcesis la itala jezuito Mateo Riĉi, elstara matematikisto kaj astronomo. Li konvertis nemultajn (ĉ 2000) sed prestiĝajn homojn, eĉ membrojn de la imperiestra familio.

Sankta Francisko Ksavero apostolis ankaŭ en Japanio, kie ĉe la fino de la jarcento la kristanoj estis ĉirkaŭ 300.000.

En Filipinoj la kristanismo disvastiĝis sen malfaciloj (nuntempe Filipinoj estas la ununura azia lando kun katolika plimulto).

Ankaŭ en la Nova Kontinento la misioj aktivis. Kristoforo Kolumbo, la malkovrinto de Ameriko, estis bonintenca homo: «Niaj gereĝoj sendis nin, ne por subigi sed por instrui al vi la veran religion». Sed fakte la konkerantoj, la koloniistoj kaj la sklavkomercistoj malhelpis aŭtentikan evangelizadon. La indianoj ja estis evangelizataj, sed la blankuloj traktis ilin kiel sklavojn. Foje, eĉ la misiistoj malestimis la indianan kulturon, kiun ili konsideris «barbareco», laŭ la tiama penso-maniero.

 

Dokumento: La rajtoj de la indianoj (Bartolomeo Las Kasas)

La dominikana Bartolomeo, per verko titolita «Mallonga raporto pri la rabado de la okcidentaj Hindioj», kuraĝe denuncis la malhumanan traktadon de la Indianoj. Jen fragmentoj de tiu verko: 

Ĉi tiuj sennombraj homoj, ege malsamaj, estas kreitaj de Dio tre simplaj, imunaj de ĉia trompo, ruzaĵo aŭ malico... Ili nature havas delikatan korpan konstitucion, nemulte harditan por penoj, tiel ke ili ne povas elteni laborojn aŭ klopodojn tro pezajn...

Inter ĉi tiujn ŝafetojn, tiel riĉe provizitajn fare de ilia Kreinto, alvenis la Hispanoj. Ekvidinte ilin, ili sin ĵetis mezen kvazaŭ rabemaj lupoj, kaj dum 40 jaroj de sia loĝado ĉe ili, nenion ili faris, krom gorĝotranĉi, teruri, turmenti, martirigi kaj ekstermi per ĉiuspecaj perfortoj, tiel ke el la tri milionoj kiul vivis en la insuloj de Haitio, kaj kiujn parte mi vidis miaokule, nun restas ne pli ol du mil animoj. Insulo Kuhn estas preskaŭ dezerta. La insuloj Porto-Riko kaj Jamaiko, tre vastaj kaj fruktodonaj, estas tute senhomaj, tiel ankaŭ la insuloj Bahamoj...

La motivo, pro kiu Hispanoj neniigis tiom da homaj vivoj, estas, ke ili koncentris ĉiujn siajn klopodojn al konkero de oro.

 

al la indekso


 

KRISTANA KREDO: KIO ESTAS (NE) ŜANĜEBLA?

 

Nia nederlanda leganto Christiaan M. N. T. Op’t Roodt skribis al ni leteron, por esprimi sian starpunkton rilate la eklezian instruon de la kredo. Ĉar ni supozas, ke pluraj homoj havas tiajn vidpunktojn kaj problemojn, ni publikigas lian (longan) leteron po parte, kaj po parte ni respondos. Kompreneble, temos pri debato, en kiu ankaŭ aliaj legantoj povos kunlabori, por prilumi la aferon el pluraj flankoj.

 

I) Ĉu Biblio kaj Scienco interkonfliktas? 

A) LA VIDPUNKTO DE S-RO OP’T ROODT

 Tre estimata Redakcio de Espero Katolika,

Mi volas fari kelkajn rimarkojn kiuj rilatas al la enhavo de Espero Katolika, ĉar en ĝi temas treege malofte pri problemoj, kiujn multaj seriozaj katolikoj havas kun la tradicia katolika kredo, kiu fakte estiĝis en tempo, kiam la homoj ĝenerale treege malmulte sciis aŭ havis tre primitivajn pensojn pri multai aferoj. Oni pensis tiam, ke nia tero formas la centron de la universo kaj ke la suno, la aliaj planedoj kaj la steloj moviĝas ĉirkaŭ la tero. Oni pensis tiam, ke la homoj en la centro de la universo devus havi eksterordinaran signifon. Oni eĉ kredis, ke Dio kreis la universon por tiu homo vivanta en tiu centro. Oni rezonis, ke Dio devus havi celon, por kiu li kreis la universon. Tiu celo devus nepre esti tiu homo en la centro de la universo. Kiam Galileo Galilei (1564-1642) asertis, ke ne la tero, sed la suno estus la centro de la universo, kaŭzis tiu aserto grandan maltrankviliĝon ĉe la gvidantoj de la Katolika Eklezio. Se tio estus vera, la homo falus de sia alta piedestalo, oni pensis. Galilei devis tiam konfesi, ke li eraris ĉe sia aserto. Nun ni scias, ke la tero estas unu el la naŭ planedoj, kiuj moviĝas ĉirkaŭ la suno, kaj ke la suno estas unu el la cent miliardoj da steloj, kiuj formas la stelaregon kiun ni nomas “la Lakta Vojo”, kaj ke estas miliardoj da tiaj stelaregoj. Kontraŭe al la pensoj en la biblia tempo ni nun scias, ke la universo kiel ni konas ĝin estas la rezultato de evoluo dum multaj miliardoj da jaroj, kaj ke la homa specio evoluis en la daŭro de eble 50 miliardoj da jaroj el la mamula ordo, la primatoj.

Se la homoj en la Biblia tempo klare havis tiel ege mankhavajn ideojn, opiniojn pri la universo, pri la estiĝo de la universo, pri la deveno de la homa specio, pri treege multaj aferoj, kiel oni povus fidi pri tio, ke la homoj en la Biblia tempo povus havi eĉ nur iomete ĝustajn ideojn, opiniojn sur la treege malfacila tereno de la religio?

La besto pluekzistas nur kiel specio pere de la generado, sed ne kiel individuo. La morto de besto estas do la absoluta fino de ĝia ekzistado kiel individuo. La homa specio evoluis el besta specio, diras la scienculoj sur la koncerna tereno. Tiel estiĝas la demando, kiel oni povas fari kompreneble ke por homa individuo la morto ne signifus la absolutan finon de lia ekzistado? Iu pli oni scias, des pli amasiĝas la problemoj, la moderna homo konsciiĝas. La homoj en la Biblia tempo havis malpli da problemoj, ĉar ili sciis tiom malmulte, oni povas diri.

Antaŭ iom pli ol dek jaroj mi legis kelkajn verkaĵojn de la en Nederlando fama dominikana pastro Lucas Grollenberg. Li studis Bibliajn sciencojn en la Biblia Lernejo de sia dominikana ordeno en Jerusalemo kaj partoprenis tie en Bibliaj esploroj. Li verkis interalie ampleksan libron bazitan sur liaj Bibliaj studoj kaj esploroj. Ĝi havas la titolon: “Nova rigardo sur la malnova libro”. Li konstatis ke la scienco donis al ni novan rigardon pri la tero, la spaco, la homo, jes, verdire pri ĉio. Ankaŭ pri la Biblio. Ni ne plu povas legi tiun libron en la maniero kiel niaj geavoj faris tion. La modernaj Bibliaj sciencistoj instruis nin ke ni demandu, kial staras io en la Biblio, kaj kial io estas skribita tiamaniere kaj kion la homo, kiu skribis ĝin, volis diri per tio. Tio estas nova legmaniero.

Alia libro, kiun Grollenberg verkis, havas la titolon: “Jesuo, vojo al esperplena kuna vivado”. En la fina ĉapitro de ĉi tiu libro li skribis jenon: “Okupante min daŭre pri la imago de tio, kion Jesuo verdire volis, kaj pripensante kiel tio devis igi Lin en kolizio kun lia medio kaj ĉiam pli interesiĝante pri tio, mi perdis iom post iom el vido ĉiajn antaŭajn verojn, kiel tezojn pri Dio kaj la Triunuo, pri Kristo kiel Dio-homo, pri la sakramentoj, pri neerarebla instrua aŭtoritato en la Eklezio, pri inspiriĝo de la Biblio kaj tiel plu. Tio ne signifas ke ĉi-ĉio fariĝis nevera. Sed ĝi malaperis el mia vidkampo. Tiuj pensmanieroj ne plu estis la miaj. Tiel mi kreskis for el tiu mondo de netuŝeblaj strukturoj kaj Diaj certecoj, en kiuj mi estis edukata. Mi pensas ke ĉi tio estas mia era partopreno en evoluo kiu plenumiĝas pogrande kaj al kiu ĉiu partoprenas en sia maniero, eĉ kiam li kontraŭstaras al tio. Ĉe multe da kristanoj dediĉantaj sin tute al la kristana kredo iras ĉi tiu evoluo akompanata kun multa doloro kaj peno, kelkfoje kaŭzante personajn dramojn, kiuj influas tre tre profunde ilian vivon.

Christiaan M. N. T. Op’t Roodt, Nederlando

(daŭrigota)

 

Pri evoluismo ...

... la Biblio nek asertas nek neas

 

B) RESPONDO DE B. CADEI 

La problemo de la rilatoj inter Biblio kaj scienco, inter kredo kaj racio estas nenova: oni trovas spurojn pri ĝi jam en la leteroj de la apostolo Paŭlo (ekz. l Tim 6,20). Ofte ŝajnas, ke se oni emfazas la kredon, oni tute aŭ parte senvalidigas la konkludojn de la scienco, kaj inverse.

Historie oni donis al tiu problemo diversajn solvojn, kies du plej ekstremajn formojn ni resumas jene:

a) Kredismo (aŭ fideismo, aŭ fundamentismo). Laŭ ĝi veras ĉiuj asertoj de la Biblio, tiaj kiaj ili tekstas, sendistinge de religiaj, historiaj, aŭ sciencaj temoj. Laŭ tiu starpunkto, kredanto devas taksi same veraj jenajn asertojn: Dio kreis ĉion (Gen 1,1); Metuŝelaĥo vivis 969 jarojn (Gen 5,27); la leporo estas remaĉulo (Lev 11,6); la suno turniĝas ĉirkaŭ la tero (Jos 10,12-13); Jesuo estas savanto de la mondo (Joh 3,16).

Kion diri pri tiu starpunkto? Ĝi ne distingas la diversajn aserto-temojn (religiajn, historiajn, sciencajn...), nek la diversajn literaturajn ĝenrojn (kronikojn, poemojn, paradoksojn, parabolojn, popolajn tradiciojn...). Tiu blinda kredo al ĉiaj Bibliaj asertoj ofte kondukas al tuta malkredo eĉ pri la religiaj asertoj de la Biblio.

b) Raciismo (aŭ racionalismo). Ĝi taksas neveraj ĉiajn asertojn, kiujn la homa racio ne tute komprenas. Sekve de tio ĝi nuligas multajn erojn de la kredo. Fakte, sekvante tiun penso-manieron, oni, laŭlonge de la diversaj epokoj, kredis ĉion kaj la malon de ĉio. Troviĝis kristanoj, kiuj malkredis la historian ekzistintecon de Jesuo, lian virgecan koncipiĝon, liajn miraklojn, lian reviviĝon...

Rimarku, ke “raciismo” kaj “racio” ne estas la sama afero. La raciismo pretendas, ke oni devas taksi veraj nur la aferojn, kiujn la homa menso komprenas aŭ pruvas, dum la (sana) racio agnoskas, ke iuj aferoj povas preferi, aŭ superi, aŭ transi la limojn de la homa menso.

Per a) kaj b) mi skeme prezentis du ekstremajn malajn sintenojn, sed la konkretaj situacioj estas multnombraj kaj tre diverse nuancitaj. Ŝajnas al mi, ke la starpunkto de s-ro Op’t Roodt inklinas al la solvo b). Mi faros kelkajn kritikojn al ĉi tiu sinteno, kaj poste mi prezentos la solvon c), kiu respektas la postulojn ĉu de la Biblio, ĉu de la sana racio.

Antaŭ ĉio: en la Biblio ne gravas la sciencaj eldiroj, sed la mesaĝoj koncernantaj la religion, t.e. la rilatojn inter Dio kaj la homoj. Tial mi ja konsentas, ke la nuntempaj sciencaj scioj estas ege pli multaj kaj pli perfektaj ol tiuj de la homoj, kiuj verkis la Biblion, sed tute malkonsentas kun s-ro Op’t Roodt, kiu ne fidas, “ke la homoj en la Biblia tempo povus havi eĉ nur iomete ĝustajn ideojn, opiniojn sur la treege malfacila tereno de la religio”. Jesuo en la Evangelio klare asertis: “Mi benas vin, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero, ĉar ĉi tion vi kaŝis al prudentuloj kaj inteligentuloj, sed revelaciis al etuloj” (Mat 11,25). Fakte ne ekzistas proporcio inter kulturo kaj kredo. Tio evidentiĝas interalie el la fakto ke Jesuo, kiam li elektis la apostolojn por evangelizi la mondon, ne vokis la homojn kulture aŭ science plej progresintajn, sed male; kaj la apostolo Paŭlo rimarkigas: “Ho fratoj, konsideru vian vokiĝon: el homa vidpunkto estas inter vi nemulte da prudentuloj, nemulte da potenculoj, nemulte da eminentuloj. Sed Dio elektis la homojn stultajn laŭ la mondo, por konfuzi la prudentulojn...” (1 Kor 1,26-27). Kaj iom pli supre (l Kor 1,19-21): “En la Biblio estas skribite: «Mi detruos la prudenton de saĝuloj kaj nuligos la inteligenton de inteligentuloj. Kie estas saĝulo? Kie inteligentulo?». Kie estas subtila rezonado de ĉi tiu mondo? La prudenton de ĉi tiu mondo Dio ja pruvis stulta. La mondo, kun sia tuta prudento, ne ekkonis Dion; tial Dio, en sia saĝeco, decidis, ke la kredantoj ricevu savon per la «malprudento» de predikado”.

c) Harmonio inter Biblio kaj scienco. Dio instruas nin per la lumo de la racio kaj per la lumo de la Biblio. Ĉar ambaŭ lumoj devenas de Dio, ili ne povas esti inter si kontraŭdiraj. Konflikto ekestas, kiam oni neĝuste aplikas la sciencon aŭ la Biblion. Unuflanke la scienco devas resti ene en siaj limoj (ĝi traktas nur tion kio estas spertebla, mezurebla), aliflanke oni ne devas peti en la Biblio mesaĝojn, kiuj ne apartenas al ĝi. Prave oni diris: “La Biblio instruas ne kiel iras la ĉielo, sed kiel oni iras al la Ĉielo”. Tio estas: oni ne serĉu en la Biblio informojn pri sciencaj aferoj, ekz. ĉu la suno turniĝas ĉirkaŭ la tero aŭ inverse, sed pri religiaj aferoj, ekz. kion fari por atingi Dion.

Ni devas konsideri la Biblion kiel libron samtempe homan kaj Dian.

1) Kiel homa libro, la Biblio spegulas la diversajn aŭtorojn, kun la diversaj penso-maniero, kulturo, lingvaĵo kaj stilo kiuj propris al ĉiu el ili. Tial ni ne miros, ke la Bibliaj libroj enhavas primitivajn aŭ neĝustajn sciencajn konceptojn. Ĉi-koncerne la katolika eklezio per la koncilio vatikana dua deklaras: “La vero estas diverse proponata kaj esprimata en la Bibliaj tekstoj vari-maniere historiaj, aŭ profetecaj, aŭ poeziaj aŭ per aliaj esprim-manieroj. Necesas do ke la Biblia interpretanto esploru la sencon kiun la sankta verkisto intencis esprimi kaj fakte esprimis en certaj situacioj, laŭ la kondiĉoj de lia epoko kaj kulturo, per la tiam aktualaj literaturaj ĝenroj…”.

2) Kiel Dia libro, la Biblio instruas, kiaj estas la rilatoj inter Dio kaj la homoj, kaj kiel la homoj devas rilati al Dio. La revelacio ne koncernas sciencon aŭ filozofion, sed religiajn temojn. “La libroj de la sankta Skribo - asertas la menciita koncilio - instruas certe, fidele kaj senerare la veron, kiun Dio por nia savo volis liveri en la Biblio”.

Provizora konkludo: ne estas konsenteble, ke novaj akiroj en la scienca kampo renversus la sencon de la Biblio kaj de la kredo. Teorie oni devas distingi inter la religia mesaĝo de la Biblio, kiu estas senerara kaj do neŝanĝebla, kaj aliaj aspektoj (literatura, scienca, historia ktp), pri kiuj eblas ĝisdatigoj kaj ŝanĝoj. Praktike la distingo inter la du diversaj kampoj ne ĉiam estas facila, tiel ke la risko troigi aŭ la raciisman aŭ la kredisman aspekton ĉiam ĉeestas.

B. Cadei

(debato daŭrigota)

al la indekso


 

EN TAIZÉ, POR LERNI FRATECON 

Taizé - malgranda vilaĝo en Francio. Tre ofte oni nomas ĝin malgranda printempo. La komunumo de fratoj, kiun gvidas la granda ĉampiono de ekumenismo, frato Roger, gastigas ĉiujare junajn homojn el la tuta mondo, kiuj serĉas sencon de vivo kaj amon. La fratoj surprizas per sia agado, malfermiteco, preteco servi al ĉiaj homoj dum la tuta tago. Modestaj manĝo kaj tendaro montras, ke homo ne bezonas multon por senti sin feliĉa. 

Frato Roger Schultz kaj Patrino Tereza  

Post mia restado en Taizé mi povas skribi: Jes, mi vizitis Taizé, tio estis granda feliĉo! Sed plej grava estas la konscio, ke Taizé ekzistas interne de mi plu! Ĉiujn sentojn oni povas esprimi en kelkaj banalaj frazoj:

Ĉiu homo estas bezonata kaj ĉiu homo estas am-donanto.

Ne sufiĉas aŭdi tion. Oni devas eksenti tion!  Se vi ne sentas, vi ne vivas...

Taizé instruas, kiamamere krei profundan, veran hom-komunumon. Tiu komunumo estas simila al la domino-ludo: tio estas vico de malgrandaj ŝtiperoj starantaj unu apud la alia... Sufiĉas tuŝi unu, por tuŝi ĉiujn aliajn.

Se vi renkontis en via vivo ion kio profunde tuŝis vian koron, ne timu! Ĝoju pro tio! Multegon dum la vivo ni perdas pro timo, nedecidemo, manko de fantazio, fido kaj amo.

Se okazis ankoraŭ nenio kio povus kortuŝi vin profunde, mi deziras al vi tion el tuta mia koro.

Sylwia Janikowska, Pollando

 

al la indekso


 

PER ESPERANTO POR LA LEPRULOJ

 

“Ĉi tie ni devas helpi!” - skribis antaŭ pli ol tri jardekoj du vidatestantoj, kiuj en la etiopia altplataĵo povis observi leprulojn je la unua fojo en sia vivo, vid-al-vide: homojn kies manoj kaj piedoj estis detruitaj de la terura malsano kaj en kies vizaĝo estis profunde markitaj la signoj de tiu ĉi malsano.

La krio pri helpo, el la lepra vilaĝo, de la franca kuracisto D-ro Féron atingis per ili Federacian Respublikon Germanujon kaj elvokis ondon de helpopreteco.

Tiamaniere fondiĝis la Germana Helporganizaĵo por la lepruloj (DAHW = Deutsches Aussatzigen-Hilfswerk), 18.1.1957.

D-ro Féron dediĉis sian vivon en la servon de la malfeliĉaj malsanuloj, kiel multaj aliaj pli frue.

Al la helpokrio de 800 lepruloj, kiuj de la havaja registaro estis enŝlositaj en la malliberejon “Molokaj”, donis grandaniman respondon P. Damiano, belga pastro. Lia koro ne povis resti netuŝita de tiom da mizero kaj malespero. 

P. Damiano

 

Li lasis sin kateni al ĉi tiuj suferantaj kaj forpuŝitaj homoj kaj vivis inter ili 16 jarojn, ĝis la lepro ankaŭ lin kaptis kaj postulis lian vivon.

La Germana Asocio por Helpi la Leprulojn povis kun rezulto uzi la pli ol 500 milionoj da DM-oj, ricevitaj el donacoj depost la fondiĝo en 1957, en la batalo kontraŭ la lepro.

650 projektoj, precipe regionaj kaj naciaj kontrolretoj, estis subtenataj en 70 landoj. Multaj grupoj per multspecaj aktivadoj akiras la kuracantajn donacojn. Inter ili troviĝas ankaŭ la Helpogrupo de la Lahnstein-anoj, kiu interalie je la iniciato de la Esperantisto D-ro J. Kondor mondskale memorigas kaj atentigas pri la afero la lepruloj, pere de la Esperanto-movado.

La glumarko, kiu ĝis nun aperis en 6 eldonaĵoj, montras la turon de la Johannes-preĝejo de Lahnstein kaj portas la nomon de la Johannes-gimnazio, heroldas la helpokrion de la lepraj samtempuloj kaj alvokas: “Helft den Leprakranken! - Helpu al la Lepruloj!”.

Ĉi tiu glumarko estas 16-jara kaj alportis kiel eĥon el la mondo de la esperantistoj pli ol 70.000 germanaj markoj pere de sanigaj donacoj.

Ĉi tiuj donacoj venis ne nur el la Federacia Respubliko Germanujo, sed ankaŭ el eksterlando (Nederlando, Danlando, Britio, Italio, Hungario).

La itala Esperantisto kaj dominikana pastro P. Hiacinto Jacobitti - fondinto kaj gvidinto de la Esperanto-elsendoj ĉe Radio Vatikana, kolektis kune kun siaj helpantoj la plej grandan parton de la supre menciita sumo: nome li povis pli ol la trionon (29.552,97 DM) donaci por la lepruloj.

Kaj la glumarko migras ankoraŭ ĉiam plu sur kovertoj kaj poŝtkartoj en la vastan mondon kaj memorigas la homojn pri la grava afero.

Multaj lepruloj atendas ankoraŭ helpon!

DAHW-P. Richard Ott,

gvidanto de la porleprula Agado en Lahnstein kaj ĉirkauaĵo, Germanujo

 al la indekso


 

 

MORTKONDAMNITA ANTAŬ NASKIĜO

KRUCVOJO DE NENASKIĜINTA BEBO

 

 

1) Kondamno al morto

Mi estas mortkondamnita pli frue ol mi naskiĝis. Al vivo min vokis ne amo sed egoismo. Nur sola Dio amas min. Mi ne renkontis homojn kiuj min amus... 

 

2) Li surprenas la krucon

Mi portas makulon de nenaskiĝinto. Miaj gepatroj malbenis min: mi devas esti forigita el vivo... Eble troviĝos iu, kiu protektos min ĉe Dio.

 

3) La unua falo

Mi estas nur sensignifa kazo. Mi ne estas aprobita de homoj kiel unu el inter ili. Mi estas nur kazo de nedezirita gravedeco kaj tial facile forigebla. Nur sola Dio volas min.

 

4) Renkontiĝo kun la Patrino

Al Vi, ho Sinjoro, estis dolorige renkontiĝi kun la Patrino. Sed mi entute malhavas la patrinon. Mi ne havas kiu priplorus min. Oni primokis min en sino de virino, kiu permesis mortigi min. Povas esti, ke mia patrino ne spertis veran amon, kaj pro tio mankas al ŝi tiu ĉi sankta sento.

Ho Sinjoro, mi volas turni min al Via Patrino, por ke Ŝi protektu la mian.

 

5) Oni helpas porti la krucon

Ho Sinjoro, porti la krucon helpis al Vi almenaŭ unu homo. Al mi neniu helpas. La kuracisto donis al la patrino narkoton, ke ŝi ne suferu dum mia morto.

Ho, Sinjoro, ĉi tie estas neniu Simono. Mi atendas nur Vin...

 

6) Oni donas la tukon

Ho ke almenaŭ unu Veronika povu konsoli min, dum mi tiom senfortas kaj solas! Ĉu eblas, ke neniu scias pri mia malfeliĉo? Kial do tiel simplas mortigi min? Eĉ via preĝo nenion povas ŝanĝi...

 

7) La dua falo

Mi estas tiom eta, kaj ili povas facile min venki. Mia patro prikalkulis kiom mi kostus se mi naskiĝus. Mia morto kostas malpli, kaj pro tio mi devas morti. Povas esti, ke liaj gepatroj priinstruis lin ĉion taksi per mono, kaj li ne komprenas kion signifas esti vera patro, kiu sian bebon akceptas el Dio, kaj por tiu ĉi donaco - por sia konduto kun ĝi li devos iam respondi.

Sankta Jozefo, priinstruu lin!

 

8) Li konsolas virinojn

Ho, Jesuo, plorantaj virinoj al Vi nenion helpis. Ili ne povis defendi Vin de morto. Ankaŭ min neniu povas defendi. Nur al via kompatemo mi povas konfidi min, ho Jesuo!

 

9) La tria falo

La kazo ne estas duba: mi devas perei. Tiel estas finplanite. Sur tiu ĉi granda tero por mi ne estas loko, ne estas pano... Mi devas morti. Kiel kompatindas ĉi tero, ke por la plej etaj ne estas sur ĝi loko. Kaj tiamaniere, ho Sinjoro, ĝi rifuzas Vin...

 

10) Forŝirataj vestajoj

De Vi oni forŝiris la vestaĵojn. Mi havas neniun vestaĵeton, nur la nudan haŭton, kiun jam baldaŭ tenajlo ŝirados... Kiel terurege!!!

 

11) Alnajlata al la kruco

Vin, ho Sinjoro, oni alnajlis al kruco. Dume min oni disŝiros je pecetojn kaj eĉ tiujn prikalkulos, ke ne okazu infekto.

Ho, Sinjoro, pardonu al ili!

 

12) Li mortas sur la kruco

Vi mortas senpeka pro pekoj de la homoj. Ho, Sinjoro, rememoru ankaŭ min dum Vi estos en la regno de eterna vivo.

 

13) Depreno de sur la kruco

Vin jam mortintan alpremis tiuj genuoj super kiuj Vi naskiĝis. Oni alpremis Vin kun amo. Mi estas malbeno, nur ŝarĝo, al neniu dezirinda objekto, kiu nur ĝenas konsciencon...

Nur Vi sola ĉirkaŭprenas min. Mi fidas Vin, ho Sinjoro.

 

14) Lin oni entombigis

Al Vi oni preparis tombon, mi estas forbruligata. Mi devas atendi la tagon de la lasta juĝo, por tie atesti kontraŭ miaj gepatroj. Tamen, ho Sinjoro, mi petas pri kompatemo. Donu, ho Dio, ke miaj gepatroj ekkonu la veran amon. Permesu, ke ili ekkonu Vin. Nur sola vi povas savi ilin; kaj ankaŭ aliajn ne naskiĝintojn, ke estu lasita por ili vojo al la vivo.

Amen

el la litova esperantigis Angele Judickiene 

al la indekso


 

ENGAĜIĜINTA ERUDICIULO KAJ ESPERANTISTO

ALEKSANDRO GIESSWEIN

(1856-1923)

Ofte kontraŭuloj de Esperanto provas kalumnii la movadon per la aserto, ke esperantistoj estas stranguloj kaj kimeruloj, kiuj, anstataŭ okupiĝi pri seriozaj aferoj, laboras por konstrui enaerajn kastelojn en verda utopio. La plej efika maniero refuti tiajn antaŭjuĝojn ne estas per lavango da propagandaj argumentoj, sed per ekzemploj de homoj, kiuj staras firme kun ambaŭ piedoj surtere, unu sur la propra faktereno, la alia en tiu parto de Esperantujo, kie ili povas kiel eble plej efike utiligi siajn talentojn kaj sciojn por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Tiaj homoj kapablas ne nur inspiri aliajn esperantistojn, sed ankaŭ veki intereson pri la Internacia Lingvo en fakaj rondoj, kie ili jam ĝuas prestiĝan pozicion.

Ŝajnas al mi, ke oni ne sufiĉe ofte reliefigas tiujn flankojn de la vivhistorio de esperantistoj, kiuj ludas gravan rolon en la movado aŭ kiel organizantoj aŭ kiel kontribuantoj al la beletra kulturo de Esperanto. Efektive, estas ĉiam agrabla surprizo por esperantistoj trovi la nomon de samideano konata al ili, en tute alia kunteksto, en agad-sfero, kiu ne rilatas rekte al Esperanto. Unu el tiaj homoj estas Sándor (= Aleksandro) Giesswein. La multfaceta agado de tiu ĉi aktivulo en kaj ekster la Esperanto-movado meritas vastan diskonigon por montri la vojon al la nuna generacio.

La estonteca ekleziulo, politikisto, socia reformanto, publicisto, filologo, pacifisto kaj esperantisto naskiĝis en la nordhungara urbo Tata la 4-an de februaro 1856. Post siaj gimnaziaj studoj en Tata kaj Györ, li studis teologion en la universitatoj de Vieno kaj Budapeŝto, kaj doktoriĝis pri tiu fako. Ekde 1878, kiam li estis ordinita pastro, li okupis diversajn postenojn en la hungara eklezia hierarkio: kapelano, sacerdoto, kanoniko, abato, papa prelato kaj funkciulo en katolikaj kulturaj organizaĵoj. Li interesiĝis pri vasta gamo de edukaj kaj soci-politikaj problemoj kaj dediĉis sin ankaŭ al filologiaj studoj kaj esploroj sur la tereno de kompara religio. Li partoprenis en la fondo de kristan-socialismo en Hungario, kaj aktivis en feminisma kaj pacifisma movadoj. Kaj li estis tre fervora subtenanto de la ideo de internacia lingvo.

Edmond Privat, la fama svisa esperantisto, survoje al Rusio en 1911, vizitis Aleksandron Giesswein en Budapeŝto. Jen lia vort-portreto de la eminenta prelato:

“La belegan urbon Budapeŝto mi ja konis jam, ĉar veturante al Ruslando dum la vintro 1911 mi jam faris prelegon tie kaj estis akceptita de nia konata samideano D-ro Giesswein, membro de parlamento kaj eminenta katolika prelato. Li estis altkreska forta viro kun impresa voĉo kaj potenca karaktero. Dikajn cigarojn li fumis, bonegan vinon de Tokaj li dons al la gastoj, kaj en lia (*) granda salono li montris la ĉerkon, kiun li tenis preta por si mem kiel memorigilon pri la senescepta ĝenerala fakto, ke ĉiuj homoj devas iam morti” (Aventuroj de pioniro de Edmond Privat, 1963, pg. 63)

(*) lia = sia

 

Estas grave montri, kiel Giesswein agis por Esperanto enkadre de siaj profesiaj laboroj. En 1905 li fariĝis parlamenta reprezentanto de la popola partio. Jam en 1911 li havis okazon paroli en la parlamento pri propono instrui Esperanton en lernejoj.

En 1913 fondiĝis en Budapeŝto la Hungaria Esperantista Societo Laborista (HESL) sub la prezido de Izoro Polgár. Ankaŭ en la provincoj formiĝis filioj. En la urbo Sékesfehérvár la polickapitano malpermesis la starigon de Esperanto-kurso por laboristoj, nigrigante Esperanton per la karakterizo “ŝtelista lingvo”. En la parlamento Giesswein interpelaciis pri tiu afero, deklarante: “Ĉu eble oni timas, ke la laboristoj lernas kaj scios lingvon, kiun la kapitalistoj ne komprenas? Nur laŭdon meritas tiuj laboristoj, kiuj komprenas la gravecon de Esperanto por akiri kulturajn valoraĵojn de eksterlande”.

Giesswein estis ne nur ano sed ankaŭ altranga funkciulo en pluraj gravaj kulturaj organizaĵoj en Hungario: vicprezidanto de la scienca kaj eldona Societo Sankta Stefano (1903), prezidanto de la Federacio de Kristansocialistaj Societoj (1904), prezidanto de la Hungara Pac-Societo (1910), prezidanto de la Nacia Katolika Eduka Konsilantaro (1912), prezidanto de la Hungarlanda Esperanto-Societo (1912-1923), koresponda membro de la Hungara Scienca Akademio (1914), prezidanto de la Akademio Sankta Stefano (1916-1921).

Ankaŭ eksterlande Aleksandro Giesswein partoprenis en Esperanto-aranĝaĵoj. La Ministro pri Instruo komisiis al li oficialan reprezentadon de Hungario ĉe la Universalaj Kongresoj de Esperanto en 1911 (Antverpeno) kaj 1912 (Krakovo). Li ĉeestis ankaŭ la kongreson en Prago en 1912. Giesswein, kiel pacifisto, iris al la pacifismaj kongresoj en 1915 en Berno kaj Hago kune kun unu el la gvidantinoj de la hungara Esperanto-movado, s ino K. Zipernovszky.

La artikoloj, traktaĵoj kaj libroj de Aleksandro Giesswein temas pri ĉiuj liaj interesoj kaj agadoj. Nature, teologio kaj sociologio okupas gravan lokon en lia bibliografio. En 1907 li verkis libron pri sociaj problemoj kaj kristana mondrigardo, kaj dum la milito en 1915 aperis lia traktaĵo pri milito kaj sociologio. Pli frue, en la 1880-aj jaroj, estis eldonitaj liaj unuaj studaĵoj pri kompara religio: en unu verko li pritraktis la antikvajn religioj de Mezopotamio kaj Egiptujo, en alia volumo la budhismon kaj la kristanismon. Prilingvaj studaĵoj ne mankas; tiuj, kiuj aperis libroforme, temas pri kompara filologio, la progreso de la lingvistiko, lok-adverboj en la uralaj lingvoj kaj la rilatoj inter kompara lingvistiko kaj teologio, antropologio kaj filozofio. Notinda estas lia artikolo “A világnyely kérdése” (La mondlingva demando), kiu troviĝas en la volumoj 42 kaj 43 de Filozófiai Társasag Közleménvei (Komunikaĵoj de la Filozofia Societo).

Lia filologia ĉefverko sendube estas Mizraim és Assur Tanusága (Atesto de Mizraim kaj Assur), kies du volumoj estis publikigitaj en Györ en 1887-1888. La subtitolo tekstas: la aŭtentikeco kaj dia inspiro de la sanktaj skriboj de la malnova testamento en la lumo de la egiptologio kaj la asiriologio. Tiu ĉi premiita libro, temanta pri la religioj de la antikva Egiptujo, Asirio kaj Babilonio, ne estas simpla legaĵo por ordinarulo. Por profiti de la tralegado oni devas posedi erudicion same altgradan kiel tiu de la aŭtoro.

Revenante al la enkondukaj rimarkoj de tiu ĉi artikolo, oni povas tiri la konkludon, ke la poresperanta agado de kleruloj kiel Aleksandro Giesswein tute ne povas mallevi ilian prestiĝon; male nepra efiko estas la plivalorigo de Esperanto, precipe en fakaj rondoj.

Bernard Golden, Hungario

 al la indekso


 

NI PENSAS METAFORE

 

Kio estas metaforo? Laŭ PIV ĝi estas “vortfiguro, per kiu oni donas al vorto signifon alian ol ĝian propran kaj klarigeblan nur per subkomprenata komparo”. Mi intencas klarigi, ke metaforo ne estas nura vortfiguro, do lingva fenomeno, sed ke ĝi estas esenca elemento de la homa pensado. Mia dua komento pri la PIVa difino estas, ke parolante pri la “propra” signifo de vorto, ni parolas jam metafore. Oni pripensu, ke vorto, kiel ĉiu alia estaĵo en la universo, ekzistas nur kiel parto de tutaĵo, kaj havas signifon nur rilate al la tutaĵo aŭ giaj partoj.

Ni komencu per nia Esperanto-himno “En la mondon venis nova sento” k.t.p. “En la mondon” prezentas la mondon kiel ujon, en kiun io povas enveni, kaj senton kiel objekton, kiu povas eniri ion. “Forta voko”, kiu jam estas en la mondo, trairas ĝin, eĉ traflugas ĝin per flugiloj de facila vento. Kvankam ni ĉiuj scias, ke sento ne estas objekto, ke vento ne havas flugilojn kaj ke enveninte en la mondon ĝi devas veni el ie ekster la mondo, tiuj metaforoj ne ŝokas nin. Ili estas akcepteblaj. Ili apartenas al pensmodelo, kiun ni akceptas sen konscia pensado.

La unua strofo de la himno kombinas kelkajn pensmodelojn. Unu estas, ke la vento portas mesaĝon. Tiun modelon oni trovas en multaj mondpartoj; ekzemple en la malaja “mesaĝo de vento”, kiu signifas “onidiro”; ne temas pri nura vortfiguro; temas pri pensmodelo, kiu ebligas komunikadon. Kelkaj el tiuj modeloj estas vaste disvastigitaj: aliaj apartenas al unu kulturo aŭ unu lingvo. Oni ne povas arbitre ŝanĝi ilin. “Sur naĝiloj de facila fiŝo ĝi vojaĝas inter kontinentoj” ridigus nin, kvankam ĝi estus tute taŭga kiel metaforo. Tamen ĝi ne apartenas al nia pensmodelo, kvankam ĝi ne estas malpli logika. Parenteze, mi mencias, ke “logika” eble signifas nur “apartenanta al pensmodelo, kiun ni imagas universala!”.

La dua strofo de nia himno nomas nin esperantistojn pacaj batalantoj, kaj diras, ke la afero kreskas per nia laboro. Tio montras, ke ne ĉiuj pensmodeloj estas universalaj. Ĉu io povas kreski per laboro? Jes, se oni apartenas al kulturo, kiu konas terkultivadon. Parenteze, la vorto “kulturo” mem estas metaforo; ĝi venas el latina radiko, kiu signifas terkultivadon. En socio, kiu nutras sin per ĉasado aŭ fiŝkaptado, tiu metaforo estus nekomprenebla. Alia, eĉ malpli universala metaforo estas, ke oni povas batali pro ideo, eĉ se oni aldonas “pace”. Mi dubas, ĉu tiu metaforo troviĝas, ekzemple, en la budhisma tradicio. Tamen, tiu pensmodelo, kiu rigardas nin kiel batalantojn, ludas gravan rolon en nia movado. Kaj, parenteze, la vorto “movado” jam antaŭsupozas pensmodelon, laŭ kiu homoj aŭ movas, tio signifas puŝas ion, aŭ estas movataj, do puŝataj.

 

Alberta S. Casey: Ludoviko L. Zamenhof

 

En la grava eseo de Zamenhof  “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia” ni legas pri pioniroj kiuj batalas, kaj pri batalado por atingi la celon. Do ia ideo, tiu estas interŝanĝo de pensoj, estas prezentata kiel batalo. Oni ne forgesu, ke Esperanto estas produkto de la 19a jarcento, do ĝi prezentis sin al la mondo per modelo, kiun homoj en tiu epoko akceptis kaj komprenis. Oni ja kredis, ke la vivo estas lukto kaj ke la plej fortaj travivas, ke natura fenomeno estas milito inter nacioj kaj klasoj. Kiam oni pensis pri paco, oni emis rigardi ĝin kiel finrezulton de batalo, ĉu politika, ekonomia aŭ ideologia. Sed ne nur la 19a jarcento pensis bataleme. Tiu sinteno estas parto de nia okcidenta tradicio. Jam Sankta Paŭlo en la Nova Testamento uzas metaforon de batalo, kaj teologoj parolis pri la “militanta eklezio”.

Eble oni diras: tio estas nura metaforo. Se oni volas diri, ke tio esta nura lingva ludo, mi malkonsentas. Ne temas pri lingva afero. Temas pi modelo de pensado, kiu donas signifon al la vortoj. Estante batalantoj, ni nepre havas kontraŭulojn. Batalo estas afero ne nur de forto, sed ankaŭ de taktiko. Do, samideanoj, kiuj malkonsentas pri taktiko, estas kontraŭuloj, ĉar ili malhelpas la venkon. Rezulte de tio la Esperantomovado, kiel la pacmovado ĝenerale, neniam estis sen kvereloj kaj kverelemuloj. 

En la eseo de Zamenhof troviĝas alia metaforo: “Ĉiu alportas sian ŝtonon al la kreskanta konstruaĵo”. Jen kombino de du metaforoj, kiuj kontraste al batalo signifas ion tuj akceptindan. Kresko kondukas al rikolto, kaj konstruado necesas por vivi, do ni akceptas la miksitan metaforon, kvankam kompreneble konstruaĵo ne kreskas, sed fariĝas. Tamen, ĉu eĉ tiu metaforo restas akceptebla en nia epoko? Ni nun scias, ke ne ĉiu kresko estas bona, kaj ke ekzistas konstruado, kiu estas kontraŭviva.

Estas danĝero en metaforo senpense uzata. Auld en “La fenomeno Esperanto” atentigas, ke nur biologia estaĵo vivas aŭ mortas. Kiam ni parolas pri vivanta aŭ mortinta lingvo, ni volas diri: lingvo kiun homoj uzas aŭ ne uzas. Por vivteni lingvon oni devas uzi ĝin: paroli pri ĝi ne sufiĉas. Ne uzante ĝin oni mortigas ĝin. Laŭ mi, du homoj, kiuj uzas Esperanton kiel komunikilon, faras pli por nia afero ol cent parlamentanoj, kiuj rekomendas sed ne uzas ĝin.

Pensmodeloj, el kiuj estiĝas metaforoj, ne estas eternaj aŭ senŝanĝaj. Ilin faras homoj, kvankam kutime ne konscie. El la sennombraj estaĵoj, kiuj ĉirkaŭas nin, la serĉlumo de nia atento prilumas kelkajn, kiuj gravas al ni. Tiuj ne estas la samaj en ĉiuj epokoj kaj en ĉiuj kulturoj. Se ni estas batalantoj, tio estas ĉar ni apartenas al tradicio, en kiu batalado gravas. Sendube en historio homoj, almenaŭ kelkaj el ili, interbatalis, sed homoj faris multajn aliajn aferojn. Ili kune laboris, kultis, konstruis, kantis, dancis. Historio estas la rakonto pri la relative mallonga epoko en la ekzisto de la homaro pri kiu ni havas skribitajn dokumentojn. Historio diras multe pri militoj, ĉar por la verkintoj de historio militoj gravis. Tamen historio pri militoj estas tre unuflanka rakonto pri la evoluo de la homaro. Ekzemple, la pli ol dujarmila epoko de la megalitika kulturo en Okcidenteŭropo postlasis pli da spuroj pri kunlaborado ol pri interbatalado. Ŝajne ĝi estis epoko relative paca, pli ol la nun pasintaj du jarmiloj. Ĉu por ni, kiuj deziras pacon, la plej taŭga metaforo estas batalado, eĉ se ni aldonas paca? Mi dubas.

Ni rajtas demandi nin, kiu estus la verŝajna rezulto, se ni rigardus la ideon pri internacia lingvo laŭ alia modelo. Mi proponas, ke ni rigardu ĝin kiel kunlaborado pri artverko. Tamen tion ni ne povas fari en izolo. Tio postulus sintenon malsimilan al la ĝenerale akceptitan. Oni imagu etoson, laŭ kiu diskuto neniam fariĝas disputo, laŭ kiu argumentoj celas ne venkon sed komprenon, laŭ kiu serĉado de la vero estus ne aktiveco de konkurantoj, sed pli similos al danco aŭ kunkantado, celanta harmonian tutaĵon. Se oni postulas adjektivon por karakterizi socion kun tia sinteno mi nomus ĝin verda socio. 

Ni revenu al la difino de PIV, laŭ kiu vortoj havas ne nur metaforan uzon sed ankaŭ propran signifon. Ni demandu nin, kiel ni limigas tiun signifon, ĉar signifo sen limoj signifus nenion. Kiel ekzemplon ni elektu “monton”. Laŭ PIV ĝi estas “granda natura amaso de roko kaj tero, kiu altiĝas super la nivelo de grundo laŭ pluraj centoj da metroj”. Bone, sed kiom da metroj? Kiam monto ĉesas esti monto? Tio dependas de ĝia loko; kio en Nederlando aŭ Danlando estus monto kun propra nomo, estus sennoma altaĵo en Skotlando aŭ Svislando. Krome, monto havas piedon, flankon kaj nomon, same kiel homo. Tiujn ne havas aliaj sed malpli daŭraj naturaj amasoj, kiel nuboj kaj ondoj. Pro kio tiu diferenco? Ĉar la parto de la universo, kiu ni nomas “monto”, funkcias en nia pensmodelo iomete kiel persono, kaj tion ne faras nuboj kaj ondoj, kvankam ankaŭ ondo povas havi kreston. Monto ekzistas kiel monto ĉar ĝi havas lokon en nia pensmodelo, kaj tiu loko estas malsimila al tiu, kiun havas nubo. Tio ne signifas, ke la universo ekzistas en nia menso, kiel opinias la ideistoj. Realas la energio, kiu estas la universo, kaj kiu inkluzivas nin, sed ni dividas ĝin laŭ niaj pensmodeloj, kaj tiuj ne estas la samaj en ĉiuj epokoj kaj ĉiuj kulturoj. Tio klarigas la kompletan fiaskon de la aprioraj lingvoj; tiuj estas lingvoj en kiuj aĵoj kaj agoj havas elpensitajn nomojn sen iu rilato al ekzistantaj lingvoj. Vortoj ne povas havi signifon senrilatan. Ĉiu vorto, kiu eniras Esperanton, eniras ĝin ne izolite, sed kiel elemento en pensmodelo. Kelkaj el tiuj modeloj estas komunaj al la tuta homaro, kaj pro tio ekzistas tradukebleco inter ĉiuj lingvoj. Aliaj modeloj ekzistas nur en kelkaj lingvoj aŭ kulturoj, kaj pro tio tradukado estas malfacila arto. Tio pravas eĉ por la tiel nomata propra signifo. Ĉu ekzemple la vorto “scienco” havas la signifon de la angla “science” aŭ, kiel mi supozas, la pli vastan sencon de la nederlanda “wetenschap”, germana “Wissenschaft”? Tio pravas eĉ pli por metaforoj. Ekzemple, en PIV mi trovas “la plezuroj de la tablo”. Multaj homoj, eĉ en Eŭropo, ne komprenos, ke temas pri manĝado: eble ili demandas sin, ĉu temas pri la plezuro de ĉarpentisto, kiu faris bonan tablon.

Oni pripensu, ke la ĉiomo (mi preferas tiun pure esperantan vorton al la latindevena “universo”) estas sistemo, per kiu ni elektas partojn de la ĉiomo kaj donas al ili iom da daŭro. Por ebligi nin komuniki, ni substantivigas, aŭ eĉ personigas okazaĵojn. Ekzemple, oni diras, ke ŝtato A invadis ŝtaton B. Kio okazis, se aliplaneda vizitanto povus sperti ĝin, estas, ke aro da homoj kun armiloj moviĝis unudirekten sen peti permeson. Inter ili ĉiu homo, kompreneble, estas aro da ĉeloj, kaj ĉiu ĉelo estas aro da atomoj, k.t.p. Ni surmetas modelon al la realo por ebligi komunikadon: tiu modelo fariĝas parto de la komuna pensmodelo. Tio pravas ankaŭ pri sentoj. Ni diras, ke amo kaŭzas multajn aferojn, sed kiu iam vidis amon?

Tamen, oni eble opinias, tio pravas pri abstraktaĵoj, sed estas aferoj, kiujn ni proprokule vidas. Sed jam ekde Kant ni scias, ke ni perceptas aĵojn ne tiel, kiel ili estas en si, sed kiel niaj pensmodeloj, kiujn Kant nomis kategorioj, montras ilin al ni. Kant opiniis, ke li scias kiuj estas tiuj kategorioj, kaj ke ili estas la samaj por ĉiuj homoj. Nuntempaj neŭrofiziologoj estas pli radikalaj ol Kant. Ili eltrovis, ke la perceptoj de niaj sensoj estas influitaj de niaj pasintaj spertoj, niaj atendoj kaj niaj celoj, kaj ke tio okazas ne post la percepto, sed jam antaŭ ol ni perceptas. Alivorte, ni ne vidas la saman mondon, ne nur ne la saman, kiun vidas birdoj aŭ abeloj, sed eĉ ne la saman, kiun vidas nia najbaro. Tamen per nia interkomunikado, tio estas pere de lingvo kaj aliaj simboloj, ni konstruas komunan pensosferon. Kelkaj nomis ĝin “noosfero” (el la helena “nous”, menso).

Tiu noosfero, la tutaĵo de niaj pensmodeloj, estas ne la sama kiel la mondo de eternaj ideoj, pri kiu parolis Platono. Laŭ mi, ĝi estas nek eterna nek senŝanĝa. Ĝi tamen estas reala kaj efika. Ĝi efikas, ĉar ĝi pensas en ni. Tio sendube ŝokas tiujn, kiuj kredas, ke niaj cerboj produktas niajn pensojn. Tamen neniu kredas, ke niaj televidaparatoj produktas televid-prezentadon.

Por kompreni la realon, kiu ĉirkaŭas nin kaj de kiu vi kaj mi estas partoj, la fiziko uzas la terminon “kampo”. Ĝi parolas pri elektromagneta kampo kaj pri gravita kampo. Tiuj kampoj ne troviĝas en aĵoj kaj ne estas rekte sperteblaj, sed estas konataj pro siaj efikoj. Mi opinias, ke ankaŭ por nia pensado, kaj speciale por nia lingvouzo, ekzistas modelestiga kampo, kiu estas rezulto de nia lingvouzo kaj ankaŭ ebligas ĝin. Tiu estas unu el multaj formoj de la formestiga kampo (angle: morphic field), pri kiu pioniris la biologo Rupert Sheldrake. Ĉar laŭ mi vivanta, tio estas uzata, lingvo estas reala, ŝajnas al mi ke uzi Esperanton, pensi kaj komuniki per ĝi, estas pli daŭre efika ol persvadi aliajn ke Esperanto utilas. Mi pensas ne pri “bonan-tagon-esperantismo” aŭ pri elpensado de abundaj neologismoj, sed pri klarvida uzo de la eblecoj de nia lingvo.

Mi resumas. Metaforo ne estas lingva ludo, sed ĝi rezultas el pensmodelo ne malhavebla se ni volas komuniki. Due, eĉ uzante vorton laŭ ĝia tiel nomata propra signifo ni ne indikas izolitan aĵon, ĉar tiaj aĵoj ne ekzistas, sed ni uzas komunan pensmodelon. Trie, uzante lingvon kun atento, iun ajn lingvon, sed precipe Esperanton, ni helpas estigi komunan mensan sferon kiu kondukas al interkompreno. Mi aldonas, laste, ke du- aŭ plurlingveco atentigas nin, ke tiu vorto ne havas ekzaktan ekvivalenton en alia lingvo, do ke homoj vidas la mondon ne tute sammaniere. Tiu konscio povas konduki al toleremo.

Mi finas per citaĵo el fama verko de granda poeto, el la fino de “Fausto” de Goethe: “Ĉio maldaŭra nur metaforas”.

Albert Goodheir (el “Esperanto en Skotlando” 150/1989)

 

al la indekso


 

 

E-SANKTA MESO EN SLOVAKIO

 

La 8an de decembro 1990, dum la 11-a Kongreso de Slovakia Esperanto-Asocio en Poprad, okazis la unuan fojon esperantlingva sankta meso kiel ĉefpunkto de la sekcia kunveno de IKUE. Celebris ĝin longjara samideano, pastro Imrich Sedlak, unu el la animzorgantoj de IKUE-sekcianoj en Slovakio.

La festan atmosferon de la tago de Senpeka Koncipiĝo pliampleksigis la etoso de la anima renkontiĝo de kongresanoj. Rezulte de la kunveno partoprenantoj sendis salutleteron al la metropolito de Slovakio, Mons. Jar Sokol, ĉefepiskopo, kaj al la dioceza episkopo František Tondra.

Raportis Magda Šaturová, Slovakio

 

al la indekso


 

 

POLAJ KATOLIKAJ ESPERANTO-ARANĜOJ EN 1991

 

La agadprogramo de la pola IKUE-konferenco por la nuna jaro enhavas longan liston da pilgrimoj kaj spiritaj ekzercoj, kio konfirmas, se necese, la viglan aktivadon de nia polaj gefratoj, gvidataj de la senlaca spirita asistanto, pastro Józef Zielonka.

Jen kelkaj el la antaŭviditaj aranĝoj: 

5an de majo, perpieda pilgrimo al tombo de Otto Schimek en Machowa;

26an de majo - 4an de junio, spiritaj ekzercoj en Niechobrz apud Rzeszów, per kiuj oni sin pretigos por partopreni en la papa vizito la 2an de junio. Tiam niaj polaj gefratoj partoprenos en la solena s. Meso kaj la esperantistoj havos siajn reprezentantojn en la kuncelebro kun la Papo;

7an ĝis 9a de junio, repaciga pilgrimo de Pollando al Ĉeĥa kaj Slovaka F. R.;

8an ĝis 9a de junio, konkurso de katolikaj E-kantoj en Opole;

16an de junio, pilgrimo al la tombo de la Dia servantino fratino Faustyna en Kraków-Zagiewniki; samtage, perpieda pilgrimo al Blotnica-sanktejo de la Dipatrino Maria;

30an de junio, pilgrimo al Matemblevo, sanktejo de la Graveda Dipatrino, apud Gdansko;

10an ĝis 15a de julio, spiritaj ekzercoj en Gostyń- Święta Góra;

5an ĝis 15a de aŭgusto, perpieda pilgrimo de Varsovio ĝis Ĉenstoĥovo, ĉar tie la 15an de aŭgusto okazos “Monda kunveno de la gejunuloj kun la Papo”;

12an ĝis 15a de aŭgusto, perpieda pilgrimo de Przemysł al Kalwaria Paclawska (25km);

25an de aŭgusto, perpieda montata pilgrimo el Bielsko al Szczyrk-Górka;

19an kaj 20an de oktobro, preĝotagoj en Ĉenstoĥovo-Hela Monto;

27an de novembro ĝis 1-a de decembro, pilgrimo al Pniewy, klostro de beata Ursula Ledochowska. 

Ĉijare okazos ankaŭ multaj aliaj kunvenoj, kiujn ne eblas ĉiloke anonci. Oni povas peti la kompletan liston de la religiaj aranĝoj en Pollando, publikigitan en la “Leteroj de la animzorganto”, skribante al Pastro Józef Zielonka.

 

al la indekso


 

ARMAND SU - ĈIELEN!

 

Armand Su, ĉino, fama Esperanto-poeto (1936-1990), kies poemoj eldoniĝis. Kiel multaj ĉinoj, li suferis malliberigon dum la Kultura Revolucio.

Lastan fojon, vizitante lin en la hejmo, mi vidis grandan krucifikson ĉe muro. Je mia demando, li respondis, ke li ne timas riproĉon, kaj montris al mi “Radiovaticana Programmes”, sur kiu publikiĝis liaj vortoj.

Oni do povas konkludi ke, kvankam terure malsana, li tamen kun neskuebIa firmeco kredis je Dio ĝis sia morto.

 

Armand - foren

ne alien - nur ĉielen

 

“Kvaropo” - persekutis vin

je la korpo - neniel la volo

al Patri’ - via amo

 

VOJON, VERON - vi sekvis

je Dio kredon - vi konfirmis

Jesu-krucon - sentime

de muro - vi pendigis

 

Di-benon - vi postulis

rekompencon - pacan

ripozon - vi gajnis

 

Armand - foren

ne alien - nur ĉielen!

 

Peterson, Ĉinio

 

al la indekso


 

KORESPONDE

 

El leteroj al Radio Vatikana - esperanto-redakcio: 

* Mi tre deziras korespondi esperante pri religiaj temoj kun iu pastro aŭ simple katolika religiulo el Vatikano. Dank’ al tia korespondado mi volus kontentigi mian intereson por la kristana religio. Mi jam korespondas kun katolika pastro el Meksikio kaj dank’ al nia korespondado mi konvinkiĝis, ke nia religio donas al homoj nur bonon, instruas homojn pri honesta, korekta vivo.

Kiam mi estis lernanto, la instruistoj encerbigis en niajn kapojn, ke la religio estas sintrompo, ke Dio forestas, ke pastroj narkotas popolon per la kredo Dia. Nin, lernantojn kaj instruistojn, eĉ punis pro celebraĵoj.

Ĝis nuntempo mi povis scii pri religio nur el kontraŭreligia literaturo. Nun mi estas 33-jara kaj sentas honton pro nescio de la plej elementaj dogmoj de la religio de miaj gepatroj kaj iliaj antaŭuloj. Nun dum regado de Gorbaĉov aperis espero pli proksime ekkoni nian religion.

Do, mi jam finas. Tamen mi ne insistas pri mia peto, ĉar mi komprenas, ke ne multaj pastroj scias esperanton kaj dubinde, ĉu iu el ili deziros skribi al mi pro sia okupado.

Sincere via:

Ivan I. Sudas, Gomel, Sovetunio

 * Estimata Vatikana Radio!

Vin ĝenas per peto samideanino el Estona Katolika Eklezio. Ĉu Vi povus informi min pri adreso de “Espero Katolika” aŭ transdoni la leteron al tiu? Mi havas nenian eblecon pagi respondon, internaciaj respondkuponoj ne haveblas ĉe ni - en Litova respubliko, kie mi studas, kaj en hejmlando Estonio same.

Ĉu iu povus helpi al mi ricevi E-lingvan katolikan literaturon? Diversnivelajn eldonaĵojn mi eĉ ne vidis. Mi tre dezirus fariĝi abonanto da Espero Katolika, sed mankas taŭga mono. Dume ĉe ni validas rusaj rubloj. Mi deziras korespondi, por tiu okazo mi donas kelkajn informojn pri mi: Siiri Rebane, estonino, naskita en 1969, studentino de litova lingvo en Vilnius. Interesoj: historio de kristanismo (komencantino), nuntempa ekumena movado - Taize k.a.

Siiri Rebane, Haapsalu, Estonio, Sovetunio.

 

al la indekso


 

 

AFORISMOJ

 

* Ĉiam oni povas doni al si aplombon. Neniam dignon (belga proverbo).

* Dio kreis nin el nenio, sed ne por nenio (J. Mohana).

* La plej aĉa peko kontraŭ niaj kunhomoj ne estas la malamo, sed la indiferenteco: ĝi konsistigas la esencon de malhumaneco (B. Shaw).

* La homoj maljuniĝas. Sed tio ne signifas, ke ili maturiĝas (A Daudet)

* Por fariĝi bona konversacianto, nur unu regulo: lernu aŭskulti (C Morley).

* Memamon oni povas vundi sed ne mortigi (Montherlant).

* Korvoj flugas arope, agloj izole (L. Visconti).

* Ŝajnas ke la horloĝoj faras la tempon, sed tio malveras: ili nur kalkulas ĝin (V. G. Rossi)

* Ni liberigas nin laŭmezure ke ni amas (Lanza del Vasto).

* Vera libereco estas tuta regpovo super si mem (Montaigne).

* Mi malaprobas tion kion vi asertas, sed mi defendos ĝismorte vian rajton aserti ĝin (Voltaire).

* La homo, kiu perdis la kapablon miri kaj admiregi la grandiozon de la aĵoj, estas kvazaŭ mortinta. Liaj okuloj estingiĝis (Einstein).

* Sinjoro, nia Dio, kiel grandas via nomo sur la tuta tero! (Psalmo 8).

* Eble la suferado estas la ununura rimedo kapabla rompi la dormon de la spirito (S. Bellow).

* La homo estas la ununura animalo kapabla ridi kaj plori, ĉar li-ŝi estas la ununura kapabla distingi inter la aferoj kiaj ili estas kaj kiaj ili esti devus (W Hazlitt).

* La hundoj kiuj bojas, foje mordas. La homoj kiuj ridas neniam pafas (Carlyle).

            * Mi havas nur tion kion mi donacis (anonimulo).

* Ĉiuj flatantoj vivas je elspezoj de iliaj aŭskultantoj (La Fontaine).

* Saĝulo, demandite, kiu do estas la plej malutila besto, respondis: “Inter la sovaĝaj, la tirano; inter la hejmaj, la flatemulo” (Plutarko).

 

al la indekso