Enhavo de Espero Katolika numero 8-9/1990

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo: la eksplodo de la unua atombombo en Hiroŝimo (6.8.1945)

 

 

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

 “KORFAVORU MIN, HO ETERNULO,

ĈAR ĈE VI RIFUĜAS MIA ANIMO!”

Meditado al la 57-a psalmo

 

1 Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min;

ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo,

kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas,

ĝis pasos la mizeroj.

2 Mi vokas al Dio Plejalta,

al Dio, kiu decidas pri mi.

3 Li sendu el la ĉielo kaj helpu min,

Li, kiu hontigas mian persekutanton;

Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.

4 Mia animo estas inter leonoj;

mi kuŝas inter homidoj avidaj,

kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj,

kaj kies lango estas akra glavo.

5 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;

Via gloro estu super la tuta tero.

6 Reton ili metis antaŭ miaj piedoj;

ili premis mian animon;

ili fosis antaŭ mi foson,

sed ili mem falis en ĝin.

7 Fortika estas mia koro, ho Dio,

fortika estas mia koro;

mi kantos kaj gloros.

8 Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo;

mi vekos la matenan ĉielruĝon.

 

9 Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj;

mi prikantos Vin inter la gentoj.

10 Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco,

kaj ĝis la nuboj estas Via vero.

11 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;

Via gloro estu super la tuta tero.

 

 

Kruca monumento memore al la Gdanskaj eventoj (Pollando) de aŭgusto 1980

 

Preĝante ĉi tiun psalmon mi pensas pri la situacio en la orienta parto de Germanio. Oni multe parolas pri la ŝanĝo de la situacio dum la pasintaj monatoj. Sed preskaŭ neniu mencias la kaŭzon, la komencon de la ŝanĝiĝo: estis grupeto de virinoj, kredantaj virinoj, fidantaj virinoj, kiuj komencis preĝi kune, intensive kaj precipe konfido-plene. Ili “vokis al Dio la Plejalta”. La grupeto kreskis, fariĝis grupo. Ili daŭrigis preĝi, kvankam ili “kuŝis inter homidoj avidaj”. Sen laciĝi ili daŭrigis. Kaj oni parolis pri ili, radio kaj televido raportis pri la “lunda preĝo”. Finfine ili iris el la preĝejoj al la stratoj.

Kaj Dio, la Plejpotenculo, aŭdis kaj elaŭdis ilian preĝon. Paca revolucio ŝanĝis la situacion! Ankaŭ ĉi tiuj homoj povas konfesi: “Lia boneco estas granda ĝis la ĉielo kaj ĝis la nuboj Lia vero!”. 

Pastoro (nun Episkopo de la Reformita Eklezio) László Tőkés,

ĉirkaŭ kiu koaguliĝis la popola ribelo en Timisoara, Rumanio

 

Nur esperante al Dio ni rajtas sperti savon kaj liberiĝon el niaj danĝeroj, niaj problemoj, niaj malliberecoj, nia malpaco ktp. Tio ne signifas, ke ni rajtas atendi la savon neniofare. Tute ne! Ni devas agi kaj samtempe ni rajtas esper-plene doni ĉion en la bonajn manojn de nia ĉiela Patro.

Li korfavoros, korfavoras nin, se ni nur fidas, konfidas Lin!

Fratino Theotima Rotthaus, Germanio

 

 

 

 

 

Infano atakas la (nun disfaligitan) Muregon de Berlino

 

 

 

al la indekso


 

RADIO VATIKANA

 Radio Vatikana elsendas en Esperanto du fojojn en ĉiu semajno, dimanĉe (je la 21-a laŭ itala horo) kaj ĵaŭde (je la 7-a).

Aŭskultu ĝin, kaj skribu laŭ la adreso: Radio Vatikana, Esperanto, Piazza Pia 3, I-00120 Roma, Italia.

Memoru, ke la kostoj de la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana estas pagataj grandparte de IKUE. Se vi deziras la daŭrigon de la programoj, subtenu ilin ankaŭ finance, per sendo de mono al IKUE.

desegnis Alessandro De Salvo

 

al la indekso


 

“Amon, veron kaj kredon mi alportas al vi”

 

VIZITO DE LA PAPO EN ĈEĤOSLOVAKIO

 

La unuan fojon en la historio de la ĉeĥa kaj slovaka popoloj, vizitis la 21-an kaj la 22-an de aprilo 1990 la Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua Ĉeĥoslovakion. Ĉeĥoslovakio estas, krom lia patruja Pollando, la unua lando de iama orienteŭropa bloko, kiun la Papo vizitis. Ĉi tiu lia vizito havas grandan signifon ne nur por Ĉeĥoslovakio mem, sed por tuta Eŭropo kaj ankaŭ por la tuta mondo. Pro tio, milionoj da katolikoj kaj certe ankaŭ alikonfesiaj kristanoj kaj la ceteraj homoj de bona volo tiuokaze direktis sian atenton al Ĉeĥoslovakio. La plej grandan ĝojon travivis ni, kiuj povis en la ĉeesto de la Papo travivi tiujn ĉi neforgeseblajn historiajn okazintaĵojn. La Papo alportis al ni, kiel li diris, amon, veron kaj kredon. La grandan ĝojon mi volas dividi kun vi, karaj IKUE-anoj kaj legantoj de Espero Katolika, kaj ĝuste tial mi raportas pri ĉi tiu grava vojaĝo de nia amata Sankta Patro.

 

Kard. Tomášek, Papo Johano Paŭlo la Dua kaj Prezidento Havel

 

Post alteriĝo sur flughaveno de Prago, la Papo kisis teron de la ĉeĥa lando. Nome de la tuta lando bonvenigis la Papon ĉeĥoslovaka Prezidento Václav Havel, kaj nome de la katolika eklezio bonvenigis la Papon kardinalo František Tomášek. Václav Havel kaj Johano Paŭlo la Dua prezentis siajn alparolojn.

Jen, la alparolo de Prezidento Havel: 

“Miraklo” 

Via Sankteco, karaj samcivitanoj,

mi ne scias, ĉu mi scias, kio estas miraklo. Malgraŭ tio mi aŭdacas diri, ke mi ĉi-momente estas ĉeestanto de miraklo: mi, la homo, kiu ankoraŭ antaŭ ses monatoj estis arestita kiel malamiko de la ŝtato, hodiaŭ kiel Prezidento mi bonvenigas la unuan Papon en la historio de la katolika eklezio sur tero, kie ĉi tiu ŝtato trovigas.

Mi ne scias, ĉu mi scias, kio estas miraklo. Malgraŭ tio mi aŭdacas diri, ke hodiaŭ posttagmeze mi estas ĉeestanto de miraklo: sur la sama loko, kie antaŭ kvin monatoj - dum la tago, kiam ni ĝojis pro sanktproklamo de Agnesa la Ĉeĥa - kie oni decidis pri estonteco de nia lando, hodiaŭ la estro de la katolika eklezio celebros sanktan meson, kaj dum ĝi li verŝajne dankos al nia sanktulino pro ŝiaj propetoj je Tiu, kiu havas en siaj manoj la misteran movon de tiuj aferoj.

Mi ne scias, ĉu mi scias, kio estas miraklo. Malgraŭ tio mi aŭdacas diri, ke mi ĉi-momente estas ĉeestanto de miraklo: en landon detruitan per ideologio de malamo alvenas heroldo de la amo; en landon detruitan per regado de malkleruloj alvenas vivanta simbolo de klereco; en landon ankoraŭ antaŭnelonge detruatan per ideo de la konfronto kaj disigo de la mondo, alvenas heroldo de la paco, dialogo, reciproka toleremo, respekto kaj afabla interkompreniĝo, anoncanto de la frateca unueco en diverseco.

Dum longaj tempoj estis el nia lando elpelata la spirito. Mi havas la honoron esti atestanto de la momento, kiam ĝian teron kisas apostolo de la spiriteco.

Via Sankteco, mi bonvenigas vin en Ĉeĥoslovakio! 

“Mi venas kuraĝigi!” 

Poste sekvis alparolo de la Sankta Patro, en kiu li dankis al la Prezidento kaj la Kardinalo por la invito. Dum sia kortuŝa parolo, la Papo interalie diris:

“Per la vortoj de la brava paŝtisto mi aŭdas vokadon de la kredantaj homamasoj, kiu aŭdiĝis dum la pilgrimoj, solenaĵoj kaj dum la manifestacioj por la religia libereco. Mi mem, post sanktproklamo de Agnesa la Ĉeĥa pasintjare en Romo, aŭdis potencan vokadon de la miloj da ĉeĥoj kaj slovakoj: La papo devas veni Pragon!

 

Grupo da ĉeĥoslovakaj geesperantistoj antaŭ la S. Petro-Baziliko en Romo, okaze de la sanktproklamo de Agnesa la Ĉeĥa 

La papo komprenis ĉi tiun imperativon de la sopiro, jes la papo, la unua slava papo, devas veni Pragon, Velehradon kaj Bratislavon. Al sospiro de la kredantoj respondas lia propra sopiro montri al fratecaj popoloj de Ĉeĥoslovakio, kiel ili estas kaj ĉiam estis al la papo proksimaj kaj karaj. Antaŭ kelkaj momentoj mi kun sincera amo kisis la ĉeĥan teron. Ĉi tiu papa kiso estis la kiso de la frateco, paco kaj repaciĝo.

La eklezio en ĉi tiu lando ne estas riĉa kaj potenca laŭ mondaj mezuroj, sed ĝi estas potenca pro la kredo profundigita kaj purigita per la jaroj de la persekutado. Mi volas kuraĝigi kredantojn de ĉi tiu lando, por ke ili per frateco de sia kredo helpu forigi dolorojn kaj problemojn de la socio, por ke ĝi bone ekiru la vojon de la libera vivo”.

La Papo finis ĉi tiun alparolon per jenaj vortoj:

“Mi venas kuraĝigi en la kredo ĉiujn, kiuj kredas en Dion, sed mi alportas la mesaĝon kaj la esperon ankaŭ al tiuj, kiuj ne posedas la donacon de la kredo”.

Posttagmeze okazis sur la ebenaĵo Letná en Prago la solena sankta meso de la Papo dum la ĉeesto de la Prezidento kaj ceteraj gravaj reprezentantoj de la ŝtato. La meson dum la pluvo partoprenis duonmiliono da fideluloj, ĉar nuraj scivolemuloj pro pluvo certe preferis resti hejme ĉe televidaparatoj.

Post la sankta meso okazis oficiala vizito de la Papo ĉe Prezidento Havel en la prezidenta sidejo - en la kastelo de Prago.

Vespere okazis en la prezidenta kastelo renkontiĝo kun reprezentantoj de aliaj eklezioj kaj de la kultura vivo.

La bonvenigan enhavoprofundan alparolon finis la Ŝtatprezidento Havel per la vortoj: “Mi bonvenigas vin, Sankta Patro, inter ni pekuloj”.

Sekvis longa alparolo de la Papo. Ĉiuj ĉeestantoj kun granda atentemo aŭskultis gravajn vortojn de la Papo, kiujn ne eblas ĉi tie citi.

Dum la persona interparolo de Prezidento Havel kun la Papo inter kvar okuloj, la Prezidento akceptis de la Papo benon.

 

Velehrad, lulilo de slava kristanismo 

La duan riĉenhavan tagon en ĉeesto de la Papo travivis centmiloj da kredantoj en Velehrad. Velehrad (Grandkastelo), malgranda urbeto, esta fama pro baziliko, kiu fariĝis grava centro de la kristanismo ne nur por la ĉeĥoj kaj slovakoj. Ĉi tiu loko estas sankta por ĉiuj slavaj landoj, ĉar ĝi estas firme ligita kun patronoj de Eŭropo - sanktaj Cirilo kaj Metodo. Velehrad estas lulilo de la kristanisrno de la slavaj nacioj, ĉar de ĉi tie pere de misio de ĉi tiuj grandaj ĉielaj Patronoj disvastiĝis la kristanismo en ĉiujn slavajn landojn. 

Sanktaj Cirilo kaj Metodo

 

Pro tio la slava Papo sopiris pilgrimi al ĉi tiu grava loko de la slavaj nacioj. Kaj ni sopiris ankaŭ pilgrimi ĝuste tien, por renkonti tie nian amatan Sanktan Patron kaj travivi en lia ĉeesto grandan misteron de la plej sankta Ofero. Jes, tio, kio ankoraŭ antaŭ kelkaj monatoj ŝajnis por ni esti nura revo, tiel rapide realiĝis, ke oni povas kun dankemo al Dio paroli pri vera miraklo kaj granda amo de la ĉiela Patro.

La sanktan meson celebris la Sankta Patro, same kiel en Prago, kun ĉeĥlingva homilio, kiun li komencis per bibliaj vortoj: Ĉi tiun tagon faris la Eternulo, ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi (Psa 118,24). Jes, la granda ĉeestanta homamaso vere ĝojis. La Papo memorigis al ni la gravecon de la misio de sanktaj Cirilo kaj Metodo. Li tuŝis ne nur la malnovan historion de la kristanismo en niaj landoj, sed eĉ ĉi tiun tute novan, nuntempan. Li - la heroldo de la amo, preĝis kun ni kaj kuraĝigis nin. Kun li ni je la fino de lia homilio ripetis la vortojn de la psalmo: “Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, ĉar eterna estas Lia boneco” (Psa 118,1).

La Papo finis la homilion per jenaj vortoj: “Sur la antikva kruco, kiun oni ĉi tie trovis, estas skribita mesaĝo de Velehrad por ĉiuj epokoj: Jesuo Kristo - Lumo - Vivo -Venkas. Ĉiu, kiu el Dio naskiĝis, venkas la mondon, kaj jen estas la venko venkinta la mondon: nia kredo (Joh 5,4). Kaj kiu venkas super la mondo, ol tiu, kiu kredas, ke Kristo estas Filo de Dio?

Amataj filoj kaj filinoj de Moravio, vivu ankaŭ vi per ĉi tiu kredo de Jesuo, por ke ankaŭ vi venku kun Li”. 

Eksterordinara Eŭropa Sinodo anoncita 

Velehrad ĵus enskribiĝis en la novan historion de la eklezio. Ĉi tie, antaŭ finiĝo de la dimanĉa sankta meso, la Papo Johano Paŭlo la Dua, de la altaro sin turnis al la kredantoj kun la anonco, kunvoki kromordinaran kunsidon de Episkoparo por Eŭropo.

Li diris: 

Karaj fratoj kaj fratinoj,

ĉihore kutime en Romo amasiĝas pilgrimantoj antaŭ la baziliko de sankta Petro, por ke kun la papo ili preĝu Anĝeluson. Hodiaŭ estas la centro de ĉi spirita renkontiĝo ĉi tie, en Velehrad, en Moravio.

Ni estas ĉi tie sur la pilgrimloko dediĉita al Virgulino Maria la Ĉielenprenita kaj al sanktaj Cirilo kaj Metodo, kiuj estas kune kun sankta Benedikto patronoj de Eŭropo.

Ne povis do troviĝi pli konvena okazo, por ke mi anoncu ion, kio tre tuŝas ĉi tiun kontinenton, kiun la militoj dum la tempoj disigadis, sed al kiu alportadis benon la ĉeesto kaj agado de multnombraj sanktuloj, kiuj ĉi tie abunde dissemadis semon de la evangelio. Ĝuste ĉi tie hodiaŭ montriĝas signoj de ĉi tiu beno dum promesdona okazado de profundaj vivoŝanĝoj.

En la lumo de ĉi tiuj okazajoj mi volas el ĉi tiu loko anonci al la eklezio mian intencon kunvoki por Eŭropo kromordinaran kunsidon de la Episkopara sinodo, por ke miaj fratoj en episkopa servo, amasigitaj en la formo, kiu havas tiel grandan signifon pro kolegeco kaj paŝtista amo, havu la eblecon enpensiĝi kun pli granda atenteco super signifo, kiun ĉi tiu momento de la historio havas por Eŭropo kaj ankaŭ por la eklezio.

La paŝtistoj havas respondecon kaj karismon gardi la pasantan tempon, por ke ili esploru ĝian signifon kaj trovadu en ĝi konvenan orientiĝon, kiun direkton iri. Kiel humilaj servantoj de Dio de la vero, kiu estas Sinjoro super la historio, ni volas disponi la okulojn por vidi, la orelojn por aŭskulti kaj la koron por tio, ke ni kun amo akceptu la donacon, kiun al ni la Dia providenco per sia saĝeco malkaŝas.

Ĉi tiun kromordinaran kunsidon de la sinodo, konvene preparitan, oni kunvokos en ne malproksima estonteco.

Mi konfidas ĉi tiun iniciaton sub protekton de la patronoj de Eŭropo, Cirilo, Metodo kaj Benedikto, kiel ankaŭ de la ceteraj sanktuloj - antaŭ ĉio de sankta Adalberto - kiuj dum pasintaj jarcentoj helpadis konstrui Eŭropon kristanan kaj katolikan.

Mi petas ilin, por ke ili ĉi tiun gravan eklezian agadon metu al la piedoj de la Plejsankta Virgulino kiel esprimon de la pieco, kiu havas profundajn radikojn en ĉiuj nacioj de ĉi tiu kontinento. Ŝian patrinecan protekton mi alvokas sur Ĉeĥoslovakion, por ke ĝi povu ĝoji pro libera kaj feliĉa estonteco kaj samtempe sur la tutan Eŭropon kun la deziro, ke ĝi trovu unuecon en la venka signifo de la kruco kaj la reviviĝo de Kristo la Sinjoro. 

Post adiaŭo kun ekleziaj kaj ŝtataj reprezentantoj, la Papo revenis Romon. 

Karaj gefratoj, kion konklude diri. Certe vi kredas, ke por esprimi ĝojon kaj ĉiujn profundajn impresojn, mankas al mi vortoj. Nur la koro mem, per siaj sentoj, tion kapablas diri. Milionoj da koroj en nia lando esprimas dankon al Dio, nia Savanto Jesuo Kristo, al nia ĉiela Patrino Maria, al sanktaj Cirilo kaj Metodo, al sankta Agnesa la Ĉeĥa, al ĉiuj ĉielaj naciaj patronoj kaj helpantoj pro la granda miraklo - pro la vizito de Sankta Patro en nia lando. La koroj de milionoj da kredantoj diras al Sankta Patro: ni dankas vin, ni amas vin kaj baldaŭ denove revenu! Ankaŭ mia koro ripetas la samon, ĉar grandan miraklon mi ĉeestis.

Miloslav Šváček, Ĉeĥoslovakio

al la indekso


 

Dudek jarcentoj de Kristanismo

 

LA JARCENTO DE FRANCISKO

(jaroj 1200 - 1299) 

La lastaj krucmilitoj 

En la 13-a jarcento okazis aliaj krucmilitoj, sed sen rimarkindaj sukcesoj.

La kvaran krucmiliton elprofitis la itala respubliko Venecio por siaj komercaj kaj politikaj celoj. Fakte, la Venecianoj disponigis siajn ŝipojn por transveturigi kruc-armeojn, sed kompense ili gvidis ilin al konkero ne de Jerusalemo sed la kristana Konstantinopolo, kie ili fondis la Latinan Imperion de Oriento (kiu daŭros 60 jarojn). Tio pliprofundigis la sulkon disigantan ortodoksojn kaj katolikojn.

Ankaŭ la kvina krucmilito, gvidata de imperiestro Frideriko la 2-a, ne atingis Palestinon, sed ĉi-foje, Egiption, kie la imperiestro sukcesis per intertraktoj elaĉeti la urbojn Jerusalemo, Betlehemo, Nazareto kaj aliajn lokojn survoje al tiuj urboj. Sed en 1244 Jerusalemon rekonkeris definitive la Turkoj.

La du lastajn krucmilitojn gvidis sankta Ludoviko la 9-a, reĝo de Francio, sed ambaŭ fiaskis; dum la dua, la reĝo mem pereis pro pesto. En 1291 falis la lasta krucista fortikaĵo en Oriento.

Tiel finiĝis, post du jarcentoj, la epoko de la krucmilitoj, kiujn plurfoje superregis ne religiaj motivoj, sed ambicio, komercista profitemo, perfortemo, eskapismo. Nuntempe neniu kristano, mi opinias, pravigus armean ekspedicion por religiaj celoj. Sed tiuepoke la religipolitikaj konceptoj estis malsamaj al la nunaj.

Ankaŭ kontraŭ la Prusoj, loĝantaj en Nordeŭropo, kaj obstine rifuzantaj la kristanismon, okazis milito, kiu preskaŭ detruis tiun nacion. Estas ja vere, ke la Prusoj estis farintaj amasmortigon de miloj da kristanoj, sed ne estas kristane respondi per venĝo. 

La eta malriĉulo de Asizo

La 13-a jarcento vidis ne nur krucmilitojn, herezajn ribelojn kaj inkviziciojn. Apud tiuj, kiuj ennome de evangeliaj malriĉeco kaj pureco malakceptis la eklezion, estis aliaj, kiuj strebis al reformo ne rompante la unuecon, kiu estas nemalhavebla eco de la eklezio.

Inter tiaj homoj eminentas frato Francisko de Asizo (1182-1226). Iama riĉa kavaliro, Francisko fariĝis la «eta malriĉulo», humila kaj gaja, frato de ĉiuj homoj kaj de ĉiuj kreaĵoj. Multaj miloj da junuloj aliĝis al lia frataro, vivanta laŭ la evangelio, sed en plena submetiĝo al la eklezio: «La fratoj ne prediku en la diocezo de ajna episkopo, se tion la episkopo malpermesus» (el la franciskana regulo).

Ankaŭ rilate la ne-kristanojn Francisko preferis sinceran predikadon ol krucmilitoj. En 1219, dum la kristana armeo sieĝis la egiptan urbon Damieto, Francisko, milda kaj sen armiloj, sukcesis rendevui kun sultano El Kamil, kaj al li anonci Kriston. La islama suvereno ne konvertiĝis, tamen li respekte aŭskultis kaj simpatie honoris la frateton apartenantan al malamika popolo.

Aliaj franciskanoj predikis en Tunizio, Maroko, Palestino, Turkio, Mezopotamio. Multaj el ili mortis kiel martiroj: sed ĉi tie estas la venko de la kristanoj, ne tiu de la krucmilitoj.

Franciskanoj misiis ankaŭ inter la Mongoloj. En 1245 la itala frato Johano de Pian del Karpine portis papan mesaĝon al la grand-ĥano (= suvereno) de la Mongoloj. En 1289 papo Nikolao la 4-a sendis fraton Johano de Montekorvino al la mongola imperiestro de Ĉinio. En Pekino frato Johano konvertis milojn da Ĉinoj, konstruis preĝejojn, tradukis psalmojn en la mongolan lingvon. 

Dokumento: Kiel misiadi inter la islamanoj (Francisko)

Ne ĉiuj kristanoj opiniis, ke kontraŭ islamanoj bezonatas krucmilitoj. Jen kion skribis Francisko de Asizo en sia «sen-bulea regulo»: 

La Sinjoro Jesuo diras: «Jen mi forsendas vin kiel ŝafojn meze de lupoj; estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj» (Mat 10,16). Tial tiuj fratoj, kiuj pro Dia inspiro volos iri inter la Saracenojn kaj aliajn nefidelulojn, iru kun la permeso de ilia gardanto.

La gardanto siaflanke donu al ili la permeson, kaj ne malhelpu ilin, se li vidos ilin taŭgaj por forsendi; fakte li devas doni konton al la Sinjoro, se en ĉi tiu kiel en aliaj aferoj li kondutos sendiskrete. Siavice la fratoj irantaj inter la nefidelulojn povas sankte vivi meze de ili du-maniere.

Unu maniero estas, ke ili ne havu kverelojn kaj disputojn, sed «submetiĝu al ĉiu homa institucio, pro amo al Dio» (1 Pet 2,13), kaj ili konfesu sin kristanaj.

La alia maniero estas ke, kiam ili vidos ke tio plaĉas al Dio, ili anoncu la parolon de Dio, por ke nefideluloj ekkredu en Dio ĉiopova Patro kaj Filo kaj Sankta Spirito, en Dio Kreanto de ĉiuj aferoj, kaj en la Filo Elaĉetanto kaj Savanto, kaj baptiĝu kaj fariĝu kristanoj, ĉar «se homo ne estas denove naskita el akvo kaj Sankta Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio» (Joh 3,5)...

...«Mi diras al vi, miaj amikoj: ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, kaj poste ne povas fari ion plu» (Luk 12,4).

 

al la indekso


 

NEVIDANTA AMIKINO DENOVE SKRIBAS

 

Karegaj Samideanoj, Pastroj kaj Civiluloj! Mi petas vin, vi fermu viajn okulojn kaj restu tiaj, por ke vi pli bone komprenu min. Mi jam 50 jarojn nenion vidas. Mi partoprenis neniun kurson. Mi mem aŭtodidakte lernis brajlon, Esperanton, maŝintajpadon. Mi hontas, ĉar vi estas bonegaj, spertaj Esperantistoj, dum mi faras multajn erarojn. Mi ne konas E-gramatikon, mi ne povas rigardi la vortaron, mi devas streĉi mian menson, ĉar mi malofte uzas la skribmaŝinon. Ofte mi devas ripozi, ĉar mi jam estas oldulino, mi proksimiĝas al 80-jariĝo. Mi naskiĝis la 9-an de februaro 1911.

Kiam inter vi estis pastro Battista Cadei mi ne hontis pro miaj mankoj, ĉar li tre bone konis min. Mi petas Vin, bonvolu ege elkore saluti Lin de mi, ĉeokaze.

Li, kiel ankaŭ aliaj miaj gekonatoj, pensas, ke mi certe jam ne vivas, se mi silentas. Dume, Dio, kiu estas boneco, amo kaj mizerikordo, lasas al mi vivi por aliaj. Mi ege amas homojn, mi multe preĝas por tiuj kaj mirige, ju pli multe mi suferas, des pli multe mi estas ĝojplena; ĉie, kie mi troviĝas, mi kaŭzas bonhumoron, ridon, ofte eĉ miakoste.

Ĉiuĵaŭde venas al mi 5 aŭ 6 personoj. Ni iom preĝas, iom legas la Evangelion, poste ni manĝas, babilas, diskutas, eĉ, kelkfoje, disputas. La temoj estas diversaj: kiamaniere konfesi niajn pekojn; kiel vivi, por ne plendi kontraŭ la vivmalfacilaĵoj; de kie kaj kiamaniere ĉerpi fortojn, por porti nian krucon sen plendoj. Ni ridas, kaj ofte eksplodas per ridego, kaj tiam vitroj tremas en la fenestrokadroj. Miaj najbaroj jam scias, ke ĉe mi estas ofte tre gaje.

En februaro ĉiujare mi organizas renkontiĝon de miaj geamikoj, okaze de mia naskiĝ- kaj nomtago. Unu aŭ du pastroj celebras la Sanktan Meson. Estas bela aktuala homilio, prediko, poste oni bondeziras al mi, kantas “cent jarojn vivu vi kun ni”. Estas gitaroj, multe da junularo. Sume trideko da personoj. Fine la tablo kovriĝas per vere bongusta manĝaĵo. Estas sandviĉoj, dolĉaĵoj, fruktoj kpt. En mia loĝejo kreiĝis rondo familia. Apartenas al ĝi 52 personoj, kiuj de tempo al tempo vizitas min, aŭ regule unu fojon en la semajno.

Patro de tiu familio estis pastro Romano Szczygieł el Otwock apud Varsovio. Li malsanis je tuberkulozo 39 jarojn. Li mortis la 9-an de januaro de ĉi-tiu jaro. Nia tuta familio, kies patrino mi estis, dolore funebris. Kun pastro Romano mi korespondis du jarojn. Ni skribis al ni reciproke po 5 leteroj. La mortinto en sia testamento deziris, ke niaj leteroj estu presotaj en libro. Multaj legis niajn leterojn kaj sopirantendas verŝajne interesan libron.

En septembro pasintjare p. Romano dum kvar tagoj celebris en mia loĝejo S. Meson. Imagu, kiel feliĉa mi estis, ke mi povis alpreni la S. Komunion. Jam de 4 jaroj mi ne povas iri al preĝejo. Oni amputis mian piedon kaŭze de malbona sangocirkulado. Iom estas mia kulpo. Mi neglektis, ke mia piedo estis ŝvelinta. Mi ne vidis, ke ĝi fariĝis ruĝa, ke iam ĝi doloras. Kiam vespere mi eksentis la doloron mi jam ne povis fari eĉ unu paŝon. Dum kelkaj tagoj mi ne volis konsenti je amputado. Kuracistoj prognozis, ke mi vivos nur kvar tagojn. Dume mi vivis 9 tagojn, ĝis kiam mi esprimis mian konsenton. Mi ĉiam bedaŭras, ke mi konsentis. Eble Dio inspirus iun, kion fari, por ke mi havu mian malsanan piedon sanigitan. Nun mi sidas sur invalida veturilo.

Eleonora Wisocka, Pollando (el letero al Vatikana Radio)

al la indekso


 

BONKORA SIMIO

 

Iam estis simieto, kiu unuafoje en sia vivo eliris el arbaro. Ĉirkaŭe kaj zigzage irante, ĝi atingis bordon de rivereto, kie, tra kristalpura akvo, naĝis trankvila fiŝeto.

“Kompatinda! - ekpensis la simio - Kiu scias, kiom ĝi suferas en en tiu stranga elemento, kaj brr, kian fridon ĝi ja sensas!”. Tial, kun granda lerteco, ĝi kaptis la fiŝon kaj ĝin demetis surteren, ĉe siaj piedoj.

“Ek, ek! Rekonsciiĝu! - ĝi diris - Ja nun vi estas savita”. Post nemulte la fiŝo ĉesis barakti kaj kompreneble ĝi mortis.

“Ege mi bedaŭras! - pensis la simieto - Tamen la kompatindulo mortis almenaŭ sur ĉi tiu varma tero, kaj ne en tiu stranga kaj malvarma aĵo, kien ĝi estis falinta”.

Por bonfari, ne sufiĉas bonintenco; nepras ekkono de la ulo al kiu oni volas fari bonon.

al la indekso


 

IKUE-SEKCIO EN SLOVAKIO

 

La 2an de junio 1990 kunvenis en slovaka urbo Žilina dum la fonda konferenco de IKUE-sekcio membroj de Slovakia Esperanto Asocio. Post pli ol 40-jara subpremado de la religia vivo en nia lando ni danke bonvenigis la novan liberecon, kiu ebligis publike daŭrigi la agadon de IKUE.

Post komuna preĝo de “Patro nia” la ĉeestantoj aŭskultis la alparolon de la spirita gvidanto, P. Alojz Dlugi, SJ, konata esperantista aktivulo. Li substrekis, ke per la graco de Sankta Spirito ni denove povas fondi apartan sekcion de IKUE ĉe Slovakia Esperanto-Asocio.

En la nomo de ĉeĥaj gefratoj alparolis la ĉeestantojn frato M. Šváček, landa reprezentanto de IKUE. Dum la konferenco okazis balotoj. Kiel prezidanto de la sekcio estis elektita frato Martin Majtán.

Konkretaj agadformoj de la sekcio estis esprimitaj en jenaj punktoj:

- Fondo de landa ligo de IKUE, kreita el la ĉeĥa kaj slovaka sekcioj de IKUE.

- Eldonado de sekcia bulteno “Katolika Esperantisto”.

- Kunlaboro kun alilandaj IKUE-sekcioj.

- Kontaktoj kun esperantistoj-kristanoj nekatolikaj kaj kunlaboro kun KELI en spirito de ekumenismo.

- Varbado de interesuloj por IKUE-sekcio inter esperantistaro en Slovakio.

- Organizado de renkontiĝoj, spiritaj ekzercoj kaj pilgrimoj.

- En lokoj, kie troviĝas pli ol 5 membroj, fondo de grupoj, kiuj ĉiumonate kunvenados por komuna preĝo kaj legado de Sankta Skribo.

Post fruktodona amika diskutado la ĉeestantoj finis la konferencon per komuna preĝo de “Saluton, Reĝino” kaj disiris kun firma decido labori por la gloro de Dio per Esperanto.

Magda Šaturová, Ĉeĥoslovakio

al la indekso


 

LITOVAJ E-KATOLIKOJ KUNVENIS

 

La 12-an de majo grupeto da litova katolika esperantistaro kolektiĝis ĉe nia Landa Reprezentanto Valerius Rudzinskas. Je la 12-a horo okazis preskaŭ plene esperantlingva sankta Meso kun esperanta prediko. La diservo okazis en la preĝej-korto, ĉar la preĝejo mem estas nuntempe riparata kaj la nova planko ĵuskalkumita. Meze de julio ili atendas viziton de la episkopo ...

Dum la sankta Meso senteblis ke multaj ne ĝin partoprenas, sed nur ĉeestas. Tamen ni ne urĝu miregi. En nia grupeto estis sufiĉe multaj instruistoj: kaj inter Lernejo kaj Eklezio ĝis nun estis ne trapaŝebla abismo…

Post la diservo ni ĉiuj (krom mi) iris viziti apudan kastelmonton. Vidaĵo de sur ties pinto estas belega.

Fine la mastro, pastro Valerius, regalis nin per teo kun biskvitoj. Dum tiu amika regalo plej multe oni parolis pri religia edukado de lernantoj (ju pli aĝaj, des pli malfacile ili edukeblas).

Pastroj, instruistoj, kuracistoj, eĉ sciencistoj amike ĉe la sama tablo, vere agrable!

Venonta renkontiĝo, se Dio permesas, okazos post du monatoj, ie aliloke.

Angele Judickiene, Litovio

al la indekso