Enhavo de Espero Katolika numero 7/1990

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo: la Babela Turo (mozaiko en la Preĝejo honore al Sankta Marko, Venecio, Italio)

 

 

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj legantoj, 

jen alvenis la tempo de feriado kaj vojaĝoj. Ni ne forgesu, tamen, la dramon de tiuj kies migrado ne estas turisma afero, sed bedaŭrinda neceso, aŭ por perlabori vivtenon aŭ por rifuĝi el netolereblaj perfortoj. Ĉi-cele, ni aperigas artikolon pri migrado kaj rifuĝado en Afriko, problemo kiu koncernas milionojn da homoj.

En la movada kampo, Carlo Sarandrea vivece raportas pri vizito al Ĉeĥoslovakio, kaj pri la novaj perspektivoj en la tiea agado.

Espereble, ankaŭ la aliaj kontribuaĵoj trafos vian intereson.

Bonan legadon (kaj bonan feriadon!)

La Redakcio

al la indekso


 

ĈU NI ANKORAŬ KAPABLAS MlREGI?

Medito al la 19-a psalmo

 

1 - La ĉieloj rakontas la gloron de Dio,

kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

2 - Tago al tago transdonas diron,

kaj nokto al nokto faras sciigon.

3 - Sen parolo kaj sen vortoj;

oni ne aŭdas ilian voĉon.

4 - Tra la tuta mondo iras ilia ordono,

kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj;

por la suno Li aranĝis tendon inter ili.

5 - Kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,

ĝojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.

6 - Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo,

kaj ĝia rondiro estas ĝis aliaj randoj;

kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego.

7 - La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon;

la atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon.

8 - La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron;

la ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj.

9 - La timo antaŭ la Eternulo estas pura, restas eterne;

la juĝoj de la Eternulo estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj.

10 - Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro;

ili estas pli dolĉaj, ol mielo kaj ĉelaraj mielgutoj.

11 - Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili;

kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.

12 - Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kaŝitaj.

13 - Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon,

ke ili ne regu super mi.

Tiam mi estos perfekta, kaj pura de granda peko.

14 - Akceptu favore la vortojn el mia buŝo

kaj la parolon de mia koro antaŭ Vi,

ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto. 

La preĝanto de la 19-a psalmo vidas la pied-spurojn de la Eternulo en la ĉiutagaj okazoj, en tago kaj nokto. La ĉiutaga sun-leviĝo kaj sun-subiro parolas al li pri la grandeco de Dio, pri Lia potenco. Sen vortoj, sen parolo la ĉieloj rakontas pri Liaj faroj. La psalmisto kapablas aŭskulti al iliaj mallaŭtaj, senvortaj himnoj pri la boneco kaj grandeco de la Plejpotenculo, kies suno varmigas la tutan mondon, ĉion. Li ne nur aŭskultas, li admiras ĉi tiujn grandegajn farojn, li admiras kaj samtempe li adoras la Kreanton. Lia koro estas malfermita por la anonco, kiun la brila lumo de suno kaj la milda brilo de steloj anoncas. Li lasas sin mem memorigi pri la Kreanto. Li vidas jam la bonecon de Dio, pri kio Jesuo parolas en la 5-a ĉapitro de Mateo, se Li diras, ke la ĉiela Patro levas Sian sunon sur malbonulojn kaj bonulojn (Mat 5,45). 

Francisko el Asizo 

Sed la psalmisto ne nur spertas la grandecon de la kreitaĵoj. Li spertas kaj scias, ke pli granda ol la tuta kreitaĵo estas la vorto de la Eternulo. Liaj faroj nur estas ombro de la vera gloro de Dio, kiu montras sin mem en Liaj fidelaj ordonoj, en Lia fideleco. Li, la Plejpotenculo, estas la fidela Dio, la forta roko kaj la Liberiganto, kiun la psalmisto kredas kaj konfidas, sur kiu li konstruas sian vivon. Por Li li kantas sian psalmon.

La preĝanto de la 19-a psalmo ne vidas la plenan revelacion de Dio. Li estas ankoraŭ survoje, vidas nur la ombrojn de plena revelacio, li ne rajtas vidi la plenumon de revelacio, kiu okazas en la Filo de Dio, en Jesuo Kristo, kiu fariĝis homo.

Ni rajtas sperti kaj vidi la plenan revelacion de boneco kaj amo de Dio. Ni rajtas aŭskulti la vorton de Jesuo. Ĉu ni povas kanti kaj jubili pri tiu grandega graco de Dio? Aŭ ĉu ni transiras al la tag-ordo, sen miregi, sen danki? Ĉu ni ankoraŭ admiras la belecon de la kreitaro kaj adoras ĝian Kreanton? La admiro de la kreitaro instruu al ni la pian timon antaŭ la Kreanto kaj la respekton antaŭ Liaj faroj!

Fratino Theotima Rotthaus, F. R. Germanio

 

al la indekso


 

DIO LA PEKOJN FORGESAS 

 

 

Onidire en la vilaĝo maljunulino havis viziojn.

La loka pastro postulis pruvon de ilia vereco: “Kiam unuafoje Dio al vi denove aperos - li diris - petu ke Li al vi malkaŝu miajn pekojn, kiujn nur Li konas. Tio estus la plej bona pruvo”.

Post unu monato la virino revenis, kaj la pastro demandis, ĉu Dio denove aperis. Ŝi respondis jese.

“Ĉu vi faris al Li tiun demandon?”.

“Jes, mi faris”.

“Kaj kion Li respondis?”.

“Li diris: Diru al via pastro, ke liajn pekojn mi forgesis”. 

 

al la indekso


 

ETENDI MANON AL DIO

 

Tre pia homo travivis tre malfacilan momenton. Tiam li komencis preĝi jene: “Sinjoro, memoru pri ĉiuj jaroj, dum kiuj mi servis vin kiel eble plej bone, ne petante ian rekompencon. Nun mi estas maljuna kaj sen mono, kaj unuafoje en mia vivo mi volus peti de vi komplezon, kaj mi certas ke vi ne respondos nee: igu min gajni je loterio”.

Forpasis tagoj, semajnoj kaj monatoj, sed nenio okazis. Fine, malespera, iun vesperon la maljunulo kriegis per la tuta voĉo de sia gorĝo: “Sinjoro, kial vi ne etendas al mi la manon?”.

Subite li ekaŭdis la voĉon de Dio, kiu rebatis: “La manon etendu vi al mi! Kial vi ne aĉetas loterian bileton?”.

 

al la indekso


 

Dudek jarcentoj de Kristanismo

 

KRISTANOJ UZAS PERFORTON

(jaroj 1100-1199)

 

Krucmilitoj 

Dum la 12-a jarcento rimarkeblas en la kristana mondo praktiko de perforto. Krom militoj kontraŭ la islamanoj, okazis ankaŭ ekspedicioj por kristanigi perforte la lastajn paganojn en Nordeŭropo. Bonŝance, konstateblas apud tio ankaŭ modela agado de sanktaj monaĥoj.

Militoj kontraŭ la islamanoj okazis ne nur en Palestino, sed ankaŭ en Hispanio, kies kvar kvinonoj estis okupaciataj de Araboj. Tie la kristanaj princlandoj Kastilio, Navaro, Aragono ktp, helpate de krucistoj francaj, germanaj kaj anglaj, liberigis Katalunion en 1114 kaj Zaragozlandon en 1118. En la okcidenta parto de la Hibera duoninsulo grafo Alfonso Henriko forpelis la islamanojn kaj fariĝis unua reĝo de Portugalio. En Palestino la situacio de la krucistoj estis malstabila. Islamanoj minacis el Turkio kaj Egiptio. En 1114 la Turkoj konkeris graflandon Edeso. El Eŭropo ekiris la dua krucmilitiro gvidata de la germana reĝo Konrado la 3-a kaj de la franca reĝo Ludoviko la 7-a, sed ĝi malsukcesis.

En 1187 atingis Eŭropon konsterna sciigo: la egipta sultano Saladeno rekonkeris Jerusalemon. Ekiris tria krucmilito, gvidata de la germana Frideriko Barbaroso kaj de la angla Rikardo la Leonkora. Ankaŭ tiu ekspedicio ne sukcesis. Jerusalemo restis sub la islamanoj. Tamen la du malamikaj partioj faris traktaton, laŭ kiu la islamanoj permesis al la kristanoj viziti la sanktajn pilgrimlokojn.

En ĉi tiu jarcento pludaŭras la kristanigo de Nordeŭropo: Skandinavio, Finnlando, parto de la Baltaj landoj, Prusio. Bedaŭrinde, foje la kristanigo okazis perforte, eĉ per veraj krucmilitoj, tiel ke multai konvertiĝoj estis nur supraĵaj. Feliĉe aktivis ankaŭ monaĥoj misiistoj, kiuj prizorgis liberajn konvertiĝojn kaj spiritan edukadon. 

Konkordato inter papo kaj imperiestro 

En la jaro 1122 finiĝis la «batalado pri la investituroj» per konkordato inter imperiestro Henriko la 5-a kaj papo Kalisto la 2-a. Laŭ la konkordato:

1) la imperiestro rezignu liveri la ekleziulan investituron (per episkopaj bastono kaj ringo); li agnosku la elektitojn fare de ekleziaj aŭtoritatoj; li ne enmiksiĝu en la elekton de la papo;

2) en Germanio, la nomumo de la ekleziuloj (flanke de eklezia aŭtoritatulo) okazu je ĉeesto de imperiestra reprezentanto; antaŭ la ekleziula ordino la imperiestro rajtu doni la feŭdan (ne la eklezian!) investituron. 

Sanktuloj kaj herezuloj por purigo de la Eklezio 

Por la morala purigo kaj disciplina reformo de la eklezio laŭ la evangelia spirito bonefikan influon havis homoj kiaj sankta Benardo, kiu reformis la cistercianajn monaĥojn; kaj Dominiko, fondinto de la dominikanoj, kiu zorgis la predikadon inter la popolo. Francisko de Asizo, naskita en 1182, fondos la movadon de la «minoraj fratoj».

En ĉi tiu epoko estiĝis pluraj popolaj movadoj por reformo de la kristana vivo, kiuj ofte ribelis kontraŭ la ekleziaj aŭtoritatoj. Temis pri herezuloj, kiaj la albigensoj, la lolistoj (el «lolo» = herbaĉo), la pataristoj, la kataristoj, la taboristoj. Ili predikis revenon al la Biblio kaj radikalan malriĉecon, ili neis parton de la katolikaj doktrino kaj sakramentoj. Tio zorgigis ne nur la papon kaj episkopojn, sed ankaŭ la imperiestron, pro tio ke la radikaleco de la herezuloj skuis ankaŭ la socian sistemon. Tiel la eklezia kaj la civila aŭtoritatoj alianciĝis por kontraŭbatali la herezojn. 

La inkvizicio 

En 1184 en Verono (Italio), sub prezido de papo Lucio la 3-a kaj konsente kun imperiestro Frideriko Barbaroso, estis establita «konstitucio» rilate herezojn. Ĉiu diocezo havu ekleziulojn komisiitajn por inkvizicio (= enketo) pri herezoj. La inkvizicio, aŭ tribunalo de la herezuloj, estas unu el la bedaŭrindaj aferoj en la historio de la kristanismo. Por eviti kruelajoĵn, la inkvizicio estis konfidita al monaĥoj, precipe dominikanaj. La eklezio per si mem ne aplikis perfortajn punojn, sed liveris la konviktitajn kaj obstinajn «kulpulojn» al la «sekulara brako» (= civila aŭtoritato). Ĉe la inkvizicio oni eldevigis kulpo-konfesoin per torturoj (laŭ la tiama proceduro), kaj oni punis eĉ per dumviva mallibereco kaj per brulmortigo sur ŝtiparoj (kvankam la nombro da viktimoj ne estas tiel alta kiel kelkaj kontraŭekleziaj historiistoj deklaras).

 

Dokumento: Por libereco de la Eklezio (Tomaso Becket)

Tomaso Becket (1118-1170) eks-kanceliero de la angla reĝo, fariĝinte episkopo, estis ekzilita pro lia rifuzo subigi la ekleziajn aferojn al la reĝa aŭtoritato. Reveninte, li daŭrigis sian bataladon, sed la reĝo murdigis lin (Pri tio la Nobel-premiito T. S. Eliot en 1935 verkis dramon titolitan: Murdo en katedralo). Ĉi-sube fragmento de letero de Tomaso por defendo de la eklezia libereco: 

Kiu dubas, ke la roma eklezio estas kapo de ĉiuj eklezioj kaj fonto de la katolika doktrino? Kiu ne scias, ke la ŝlosiloj de la regno de la ĉielo estas liveritaj al Petro? Ĉu ne en la kredo kaj instruo de Petro kunstaras la konstruaĵo de la tuta eklezio antaŭ nia renkonto kun Kristo, fariĝinte homo perfekta en unueco de kredo kaj agnosko de la Filo de Dio?

Necesas ke multaj homoj plantu, multaj akvumu...

Sed kiu ajn akvumu kaj plantu, tamen Dio al neniu donas kreskigon, krom al tiu, kiu plantis en la kredo de Petro kaj akceptas lian doktrinon. Fakte, al li estas submetataj la plej gravaj juĝoj, traktotaj de la roma pontifiko; kaj la juĝistoj de la patrina eklezio, sub li disponitaj partoprene en liaj zorgoj, plenumas la juĝo-rajton al ili konfiditan. Memoru, fine, kiel saviĝis niaj patroj, kiel kaj tra kiaj suferoj la eklezio kreskis kaj disvastiĝis; el kiaj tempestoj eskapis la ŝipo de Petro, kiu havas Kriston kiel stiranton; kiel atingis kronon homoj, kies kredo ricevis pli klaran brilon el afliktiĝo.

Ĉi-maniere progresis la aro de ĉiuj sanktuloj, tiel ke veras, ke kronon ricevas, nur tiu kiu laŭdeve batalis. 

 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

† Frato Claude Niquet, Francio;

† S-ro Pierre Regnier, Francio;

† S-ro Hans Siffrin, F. R. Germanio.

 

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

al la indekso


 

SURVOJE

 

La menso survoje

rigardadis nur antaŭen,

ĝi opiniis, ke nenio proksimas,

kaj ke la kaptendaj aĵoj

estas antaŭe,

fore.

 

Sopirante atingi la celon

mi marŝis la tutan tagon, obstine.

Nun la tago finiĝis,

finiĝis la marŝado;

retroturnante la rigardon

mi vidas, borde de la vojo,

ĉiujn aĵojn kiujn mi estus povinta kapti.

 

Tion, kion mi, tiom dolĉe,

taksis fora,

mi vidas malantaŭe,

tre fora.

 

Rabindranath Tagore, trad. A. D. S.

al la indekso


 

El studaĵo de la Internacia Labor-Buroo pri migradoj en Afriko

 

ELMIGRI POR TRANSVIVI 

 

Perforto kaj mizero pli kaj pli ŝanĝas la karakteron de la migradoj en Afriko. Tiele, hodiaŭ ĉiu kvina afrikana elmigrinto estas rifuĝinto, kaj monda-skale ĉiu dua rifuĝinto estas afrikana.

Plejparte la migrado en la ĉe-sahara Afriko ne dependas de personaj elektoj. Ĝin devigas timo de armitaj konfliktoj kaj la hantaĵo de malsato, kiu ŝvebas super kreskanta nombro da landoj trafitaj de tempo al tempo per sekeco. Tion konstatas ĵusdata esploro de BIT (Bureau International du Travail = Internacia Buroo pri la Laboro, kiu estas unu el la organoj de Unuiĝintaj Nacioj), kiu faras ĝeneralan skizon de la estintaj kaj nuntempaj migradoj en ĉi tiu kontinento.

Afriko estas disigita inter idealo kaj realo. La idealo estas unuiĝo, frateco, partoprenigo. Ĝi speguliĝas en la 17 interregistaraj grupoj estiĝintaj ĵusepoke. Sed la ĉiutaga realo esprimiĝas per la amasa elpelo de migrintoj fare de ĉi tiuj samaj registaroj. Dum la du lastaj jardekoj, ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj devis forlasi siajn novajn hejmlokojn.

«Estas paradokso ne plej eta de ĉi tiu kontinento, kiu alvokas al spiritaj valoroj tiel malavaraj kia la partoprenigo en la strebo al evoluo, kaj tamen toleras ke la migrado de siaj popoloj okazas en malsekureco kaj suferado», emfazas la esploraĵo de BIT.

Unu el la unuaj ekzemploj estas Gana-lando. De 1,2 ĝis 1,5 miliono da ganaanoj devis forlasi Niĝerion en 1983 kaj 150.000 ankoraŭ en 1985.

Ganao jam baraktadis pro aĉiĝo de sia ekonomio, kiu preskaŭ bankrotis pro la amaso da elmigrintoj revenintaj en la landon. La internacia helpo ebligis eviti kompletan ekonomian katastrofon. Oni kalkulkonjektas je 35 milionoj, tio estas 10% de la tuta loĝantaro de la ĉe-sahara Afriko, la kvanton da afrikanoj vivantaj ekster sia patrolando. Tamen la esploraĵo substrekas, ke temas pri proksimuma nombro, ĉar mankas fidindaj donitaĵoj.

El ĉiuj specoj de migrado, verŝajne plej tipe afrikana estas la ĉe-lima migrado, per kiu pluraj miloj da homoj ĉiutage transiras interlandajn limojn sen ia formalaĵo. “Ĉi tiaj translimaj migroj estas nur naturaj translokiĝoj de anoj el samaj etnaj grupoj”, rimarkas la esploraĵo. La politikaj landlimoj en Afriko, arbitre fiksitaj fare de la koloniaj potencoj en 1885, dividis teritoriojn de samgentaj popoloj, tiel ke ĉiu afrika lando havas almenaŭ unu etnon komuna kun najbara lando.

Ĝenerale la registaroj ne kapablas limigi ĉi tiajn migrojn, kaj ili hezitas eĉ provi tion fari. Fronte al la unueco kaj solidareco de popoloj kiuj jam de pluraj jarcentoj estas unuecaj, ĉia klopodo modifi la situacion estus destinita al fiasko.

Tamen, se oni ĝin lasas ĉiamdaŭri, “la tuteca migro-libero interne de komunaĵoj fiksitaj per landlimoj dividantaj etnojn, povas malfortigi la aŭtoritaton de la Ŝtato”.

La esploraĵo sugestas, kiel eblan solvon, liveri al la ĉe-limaj loĝantoj legitimilon kiu rajtigus liberan migron interne de la etnaj limoj, kaj faciligus al la landlimaj funkciuloj rekoni la homojn ne apartenantajn al la landlima zono.

Alia speco estas organizita migrado. Ĝi plejparte konsistas el ne multe kvalifikitaj laboristoj, celantaj kontraŭrimedi portempan aŭ longdaŭran mankon de manlaboristoj. Tia speco ĝenerale estas regulita per duflanka akordo inter la elmigra kaj la almigra lando.

En la suda parto de Afriko, la fluo de laboristoj el najbaraj landoj konsistigas organizitan migradon. La esploraĵo rimarkas ke la sindikata movado sukcesis plibonigi la laborkondiĉojn en la sudafrikaj minejoj, kaj ke la elmigraj landoj klopodas malpliigi sian dependon de la sudafrika ekonomio.

Tria speco estas tiu de la kaŝaj migrantoj, kiuj preferas eviti la administrajn procedurojn - kiujn ili taksas malhelpaj - de la organizita migrado. Ili facile transiras la nemulte gardatajn limojn, aŭ, laŭbezone, ili provas subaĉeti la funkciulojn, se la trapasejo estas bone gardata.

Tamen, en la gastigaj landoj la diferenco de stato inter laŭleĝaj kaj eksterleĝaj almigrintoj ne estas klara. Estas diversaj gradoj de eksterleĝeco, “laŭ ke almigrulo kontraŭiras regularon je almigro, restado, au nur enlaboriĝo”. Krome, ne ĉiam leĝo kongruas kun praktiko. Iuj registaroj povas eĉ fari politikojn kontraŭajn al la leĝo, kiun foje ili revalidigas ĉar ĝi estas facila rimedo por “liberiĝi el almigrintoj kiujn - pro ŝanĝo de situacio - ili ne plu bezonas”. Tiam okazas unuopaj aŭ amasaj elpeloj.

Se multnombraj migrantoj, leĝaj kaj eksterleĝaj, transiras la landlimojn serĉe al pli bona vivnivelo, la movadoj de rifuĝintoj pli kaj pli multiĝantaj, estas plej alarmigaj per la Afrikaj registaroj kaj por la establaĵoj de internacia helpo.

 

al la indekso


 

GRAVAJ NOVAĴOJ EL ĈEĤOSLOVAKIO

Denova agado 

La 19-a de majo 1990 restos neforgesebla tago por niaj ĉeĥaj fratoj. Fakte, tiun tagon okazis la oficiala refondo de la ĉeĥa IKUE-sekcio, kiu dum pluraj jaroj devis limigi sian aktivadon, aŭ tute ĉesigi ĝin, por kaŝa transvivado.

La movado de la katolikaj esperantistoj en Ĉeĥoslovakio estis malnova kaj nobla: sufiĉas mencii la agadon de frato Aleš Berka, jam en la tridekaj jaroj aktiva samideano en pluraj movadaj sektoroj, kaj la fakton, ke dum kelka tempo, la tuta arkivo de IKUE estis konservita en Prago (ĝis kiam la hitleranoj detruis ĝin).

Aleš Berka

Post la dua mondmilito la agado restartas, sed ne mankas malfacilaĵoj. La problemoj kulminas en 1977, kiam la aktivaj Miloslav Šváček kaj Pastro Vojtěch Srna estas arestataj pro sia agado en la organizado de katolikaj tendaroj en Herbortice. La tiama estraro de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, verŝajne pro superaj premoj, forpuŝas fraton Miloš el siaj vicoj, malfondas la IKUE-sekcion kaj, post la protest-artikoloj aperintaj en Espero Katolika, difinas la IKUE-revuon “konstante provokan”.

 

Šváček kaj Pastro Srna ricevos kondamnon iom pli malpezan, ankaŭ dank’ al la internacia kampanjo startigita de la gesamideanoj, kiu per multaj gazet-artikoloj kaj komunikoj tra la internacia ne-esperantista gazetaro, atestos evidente pri la kunuleco de la tutmondaj katolikaj samideanoj kun la du persekutatoj. Kelkajn jarojn poste, ankaŭ la slovaka frato František Adamík konos la “honoron” de juĝprocezo, pro la multobligo de religiaj presaĵoj.

Jiří Laube kaj František Adamík 

Kiom prahistoriaj aspektas nun tiuj ĉi eventoj! Verŝajne vundoj ankoraŭ ne komplete resaniĝis, sed kiom ili diferencas de la realo renkontata dum mia vojaĝo! Fakte, pasintan majon mi atingis Ĉeĥoslovakion, por reprezenti la IKUE-Prezidanton, Pastron Duilio Magnani, okaze de la oficiala refondo de la ĉeĥa IKUE-sekcio: ĝuste por atesti kiom multe oni ĝojas pro la lastjaraj eventoj, pro la reakirita libereco de tiom da fratoj kaj fratinoj, pro la espero, ke la semo, verdire ĵetita jam antaŭ multaj jardekoj, nun disfloros denove kaj donos fruktojn.

Nova etoso 

La aviadilo, kiu kondukas min tien, malfruas du horojn pro nebulo. Ĉe dogano neniu kontrolo - kaj mi havas en mia valizo 15 kilogramojn da religiaj presaĵoj. Preterpasante la baron de la doganaj ĝendarmoj en la praga flughaveno, kiuj faras al mi du rutinajn, ne kontrol-efikajn demandojn (etoso nova meze de jam nun ne utiligitaj strukturoj, monumento de la pasintaj kribradoj ...), mi provas diveni en mi mem, kiom da monatoj de karcero valoris ĝis antaŭ malpli ol 8 monatoj la IKUE-presaĵoj en mia valizo. Sed mi perdas ĉi tiun penson, ĉar, elirinte el pordo, mi vidas fraton Miloslav Šváček kiu staras atende je mi. Fine ni renkontiĝas, kaj la ĉirkaŭbrako tre valoras por mi. Pri li mi legis multon, ne konante lin persone, kaj tuj kiam flua interparolo estiĝas inter ni, mi rekonas, el liaj vortoj, ideoj kaj esprimomanieroj, la pac-aman, sinceran, spirite riĉan fraton, kiun mi lernis koni perletere.

Multaj estas la priparolataj temoj, dum ni veturas per trajno ĝis Česká Třebová, je 150 kilometroj oriente el Prago, kie okazos la solenaĵoj okaze de la refondo de la IKUE-sekcio. Sufiĉas aludo pri nomo, dato aŭ evento, por ke tuj la dialogo plivastiĝu kaj pliriĉiĝu.

Li konfirmas al mi, ke ja vere la situacio ŝanĝiĝis. Mi konfesas al li mian daŭran miron kaj ĝojon: “Mi, junulo kiu naskiĝis en la sesdekaj jaroj, kaj do ĉiam havis difinitan ideon pri Orienteŭropaj landoj, ne vivinte la situacion de la antaŭmilita tempo, nun mi preskaŭ ne povas kredi, ke Ĉeĥoslovakio fariĝis libera lando, malfermata, sen la pasintaj kontroloj”. Lia respondo similas al tiu, kiun mi ricevos ankaŭ de aliaj gefratoj: “Se vi ne kapablas koncepti tion, sciu, ke ankaŭ por ni tio estas ankoraŭ kvazaŭrevo”. 

IKUE-Sekcio refondita 

La postan matenon, sabate la 19-an de majo 1990, estas la tiom dezirita tago. La programo, zorge pretigita kaj realigita de fratino Cilka Kotyzová kaj de frato Miloslav Šváček, estas riĉenhava, ankaŭ kaj ĉefe spirite.

Unue la IKUE-konferencanoj kunvenas en la Kapelo de Sankta Katarino en Česká Třebová, por trapreĝo de la Maria rozario, por la konsekro de la IKUE-sekcio al la Plejsankta Virgulino Maria kaj por la sankta Meso kuncelebrata de 5 pastroj.

Estas la taŭga momento por esprimi ĉies sentojn. Frato Šváček parolas por ĉiuj. Liaj vortoj reeĥas la komunan emocion: «Ni nepre bezonos - li diras - ke la Dia amo akompanu nin dum nia agado, pro ke ni ne nur ĉiam amu Dion, sed ankaŭ nin reciproke». La eta Kapelo svarmas je samideanoj. Dum la sankta Meso oni preĝas intence de la Papo, de la episkopoj-patronoj de la ĉeĥa IKUE-sekcio (monsinjoroj Karel Otčenašek kaj Miloslav Vlk), de la IKUE-Prezidanto Pastro Duilio Magnani, por la forpasintaj samideanoj, inter ili precipe frato Berka, kaj por ĉiuj gefratoj proksimaj kaj malproksimaj. Ne mankas preĝo intence de la ĉeĥoslovaka Prezidento Václav Havel, verŝajne la vivanta simbolo de la novembra revolucio.

La eta Kapelo svarmas je personoj. Multaj gejunuloj. La tri liturgiaĵoj okazas en sentoplena kaj intensa etoso. Fine, ankoraŭ momento da komuna preĝado, kaj ĉiuj eliras silente, konsciaj pri la grava travivita momento.

Parto el la kongresanoj antaŭ la Preĝejo de S. Katarina

 

Inaŭgura konferenco 

Posttagmeze de sabato okazas la inaŭgura konferenco. Mi finfine konas persone, post tiom da korespondado kaj legado pri ili, multajn gefratojn: inter ili František Adamík kaj Jiří Laube.

La kunveno malfermiĝas per la salutoj. Mi laŭtlegas la salutmesaĝojn kiujn mi peras ennome de Pastro Carlo Musazzi, redaktoro de la Esperanto-redakcio de Radio Vatikana, de Pastro Giacinto Jacobitti kaj de Pastro Duilio Magnani. Alportas salutojn ankaŭ la reprezentantinoj de la frata IKUE-sekcio por Slovakio, kies refonda konferenco okazos la duan de julio en urbo Žilina. Fine la viglaj lernantoj de instruistino Zdenka Novotná surscenigas etan rakonton.

Komenciĝas la laborsesio. Šváček resumas la plurjaran historion de la katolika Esperanto-movado en Bohemio kaj Moravio. Poste li aldonas: «Ĝis hodiaŭ nia ĉeĥa IKUE-sekcio havas 150 membrojn kaj abonantojn de Espero Katolika. Mi esperas, ke ĝis la fino de la nuna jaro, la nombro kreskos ĝis 200. La frata slovaka IKUE-sekcio havas ĝis nun 80 membrojn. Mi esperas, ke la tutlanda ĉeĥoslovaka IKUE-ligo, kiun ni baldaŭ planas fondi kunlabore kun la slovakaj gefratoj, atingos venontjare la sopiratan nombron 300». 

Estraraj taskoj 

La ĉeestantaj IKUE-anoj, ĉirkaŭ 70, elektas la estraron. Partoprenos en ĝi: sinjoro Miloslav Šváček, fraŭlino Romana Bilderová, sinjorino Eliska Carbolová, inĝeniero Jan Kalny, fraŭlino Cilka Kotyzová, sinjoro Ladislav Mlejnek, sinjorino Zdenka Novotná, sinjoro František Štoviček, kaj sinjoro Václav Šandera. Spirita asistanto: Pastro Pavel Dominik Řičica.

El la elektikaj komitatanoj, Miloslav Šváček estas elektita prezidanto. La ĵus refondita IKUE-sekcio tuj aktivas: okazas neformala interparolo tuj post la konferenco; inter la planoj oni anoncas pilgrimon kaj renkontiĝon de la IKUE-anoj kaj eks-tendaranoj de Herbortice sur pilgrimloko Králiky, la 2l-an de julio; oni deziras okazigi komunan pilgrim-renkontiĝon en proksima parto de Slovakio; oni planas la tradician rozarian pilgrimon oktobre sur monteto Hory apud Česká Třebová.

La Konferenco finiĝas kiam Miloslav Šváček salutas ĉiujn: «Ni revenu hejmen kun la intencoj sindone labori sur la kampo por ni kara, sur la kampo de la esperanta katolika movado». 

En Prago 

La celo de mia vojaĝo finigis. La dato fiksita de la flugkompanio por la semajna flugo al Romo ebligas al mi resti plian tagon en Ĉeĥoslovakio. Antaŭ ol iri al Prago, la saman vesperon de sabato ni pilgrimas ĝis monteto Hory, en la nokta mallumo. Ni preĝas antaŭ la fermita Preĝejo dediĉita al la Dipatrino por esprimi dankemon kaj ĝojon. Taŭge kaj bele por fermi tiom intensan tagon. 

Gesinjoroj Klumpar kaj Miloslav Šváček 

Mi ĝojas pro la reakirita libereco, kaj mi esperas, ke ĝi disfloros laŭ ties plej aŭtentikaj aspektoj kaj valoroj. Vojaĝrevene al Romo mi transpasas kvar kontrol-barilojn en la flughaveno, sed samkiel ĉe la alveno oni tute ne pridemandas min aŭ kontrolas min. Oni eĉ ne stampas mian pasporton. Mi bedaŭras tion, ĉar mia pasporto estas preskaŭ tute blanka. Poste envenas al mi penso, kaj mi ridetas en mi pensante, ke pro tiu manko mi neniam foriris el Ĉeĥoslovakio. Tion ĉi mi tute ne bedaŭrus, pro la kora kaj frata akcepto ricevita. 

Carlo Sarandrea

El la kandeloj memore al Jan Palach (kiu en 1968 sin bruligis

proteste pro la subpremo de la ĉeĥoslovaka libereco) formiĝis impona soklo

al la indekso


 

MOVADE 

* Radio Vatikana elsendas en Esperanto du fojojn en ĉiu semajno, dimanĉe (je la 21-a laŭ itala horo) kaj ĵaŭde (je la 7-a). Aŭskultu ĝin, kaj skribu laŭ la adreso: Radio Vatikana, Esperanto, Piazza Pia 3, I-00120 Roma, Italia. Memoru, ke la kostoj de la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana estas pagataj grandparte de IKUE. Se vi deziras la daŭrigon de la programoj, subtenu ilin ankaŭ finance, per sendo de mono al IKUE.

* Ankaŭ la Itala Radio (Radio Roma) elsendas en Esperanto, sabate je la 20-a horo (laŭ universala grenviĉa tempo), je metroj 25,42 - 30,90 - 41,24. Prizorgas la programojn (kaj laŭtlegas ĉe la mikrofono) D-ro Antonio De Salvo, kunredaktoro de “Espero Katolika”.

* “La homa socio estas disŝirita per peko, malamo, egoismo kaj blindaj pasioj, per baroj inter nacio kaj nacio, raso kaj raso, klaso kaj klaso. En la definitiva kaj plej profunda senco la reunuiĝo de la homa socio efektiviĝos nur en kaj per la Eŭkaristia Regno de Kristo. Esperanto povas ludi atentindan kaj utilan rolon en la atingado de la alta celo per la divastigado de la katolika vero, per plifaciligo de tutmonda interkompreno kaj kunlaboro, kaj per la kreado de praktikaj institucioj kaj metodoj servantaj tiun klopodon”.  V. Solzbacher, Usono

al la indekso