Enhavo de Espero Katolika numero 6/1990

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo: Mons. František Tomášek, Ĉefepiskopo de Prago kaj Primaso de Ĉeĥoslovakio, 30.6.1990 plenumos 91 jarojn. Li estas Honora Membro de IKUE.

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 

 

 


 

KIU ESTAS TOMÁŠEK 

30.6.1899: li naskiĝas en Studénka (Nový Jičín), filo de terkulturisto, samtempe elementa instruisto. Lia patrino vidviniĝas je 32 jaroj kun 6 gefiloj.

1918: li eniras Seminarion en Olomouc.

5.7.1922: li estas ordinita Sacerdoto, kaj instruas religion en mezgrada lernejo de Olomouc-Povlovice.

1934: li ekinstruas pedagogion kaj katekizadon en la teologia fakultato de Olomouc.

1938: li doktoriĝas pri teologio.

1938: nazioj fermas la Fakultaton, kaj Tomášek denove instruas en la mezgrada lernejo.

1945: li reiras al la teologia fakultato, kaj fariĝas docento, poste (1947) profesoro pri pedagogio kaj katekizado.

12.10.1949: li estas nomumita titola Episkopo de Buto.

1950: la teologia Fakultato de Olomouc estas denove fermita.

1.1.1951: li fariĝas vikario-ekonomo de la paroĥejo Bohusov (Krnov).

23.7.1951: li estas arestita kaj enfermita en la laborkampo Želiv (Havlíčkov Brod), kie li restas ĝis 1954.

1.7.1954: li fariĝas vikario-ekonomo de la paroĥejo Moravská Nuzová (Olomouc).

18.2.1965: Paŭlo la 6-a nomumas lin Apostola Administristo de Prago.

27.12.1977: li estis nomumita Ĉefepiskopo de Prago.

 

al la indekso


 

SINJORO, HELPU MIN, JESI AL VI

 

Ĉiutage, Sinjoro, vi vokas min,

vi invitas min, forlasi ĉion, foriri.

Vi petas servi al vi, kaj stari ĉe via pordo.

Kaj ĉiutage, Sinjoro, mi pretekstojn trovas.

Kiel Moseo kaj Jeremio, diras mi banale:

Ĉu ĝuste min? Kial ne serĉas vi alian?

Kiel la riĉul’ Evangelia, restas mi pensema:

ŝajnas ververe, ke vi tro de mi postulas.

Mi ne kuraĝas diri kiel Petro:

Eĉ ĝis morto mi vin sekvos ĉien ajn!

Mi ja konas mian malbravon ...

Mi timas jesi al vi, Sinjoro.

Mi timas etendi al vi la manon: vi ĝin tenas en la via.

Mi timas min turni al via rigardo: vi estas delogema.

Mi timas vian petemon: estas vi ĵaluza.

Vi min persekutadas, sed mi min kaŝas.

Estas mi kaptita: sed mi baraktas kaj luktadas.

Kvankam venkite.

Ĉar vi estas ja pli forta, ho Sinjoro.

Vi tenas la mondon, kaj vi ĝin de mi derabas.

Kiam etendas mi la manojn, por kapti ulojn kaj aĵojn,

ili malaperas for de miaj okuloj.

Mi malsatas kaj soifas,

sed eĉ la tuta mondo ne povus min satigi.

Mi timas, ho Sinjoro, vian postulemon.

Sed kiu al vi rezistus?

Por ke alvenu via Regno, ne la mia,

por ke fariĝu via volo, kaj ne la mia,

helpu min, al vi respondi “jes!”.

 

(Anonimulo)

 

al la indekso


 

KANTADO - HOMA RESPONDO

AL LA AGADO DE DIO LA SINJORO

Referaĵo de fratulino Theotima en la 3-a kultur-semajno en la Chaux-de-Fonds (Svislando) de la 2-a ĝis la 6-a de oktobro 1989.

 

Kanti estas speciala formo de homa komunikado.Vere kanti nur homoj povas. Jes, ja, la birdoj belege kantas kaj ilia kanto kortuŝas nin kaj ĝojigas nin, sed la kantado estas nur natura devo. Ili devas kanti, kaj ne ekzistas ebleco, ke ili neas ĉi tiun devon. Ili ne kapablas diri: “Hodiaŭ mi ne emas kanti kaj pro tio mi silentas”. La birdoj devas kanti laŭ sia instinkto, ekzemple por defendi teritorion aŭ por allogi inon. Estas tute alia demando, ĉu ĉi tiu kanto estas ankaŭ formo de laŭdo kaj gloro de Dio aŭ ne. Tion mi ne volas pritrakti.

Kial kaj kiam kantas homo? Se homo libervole, spontanee komencas kanti, li volas esprimi sian animstaton aŭ eĉ li devas esprimi sian animstaton; tio signifas: lia koro estas tiel plenplena de iu evento, ke ne ekzistas alia formo de esprimo ol la kantado. Grandega ĝojo aŭ la atendo de ĝojiga evento unue igas homon kanti. Ankaŭ la sperto de amo povas esti la kaŭzo. Sed ankaŭ en la malĝojo, en funebro, eĉ en malespero homoj kantas kelkfoje. Mi ne parolas pri la kantado el la malgaja humoro, sed pri la kantado el aflikta, malespera koro. Sed estas tre interese, ke ni, estante plenkreskuloj, ofte mallernas ĉi tiun eblecon esprimi nian animstaton. Oni hontas montri siajn sentojn, oni timas, ke la aliaj povus moki pri ni, ridi pri ni. Ofte ni nur kantas en nia propra ĉambro, se neniu povas aŭskulti.

La infanoj ankoraŭ posedas ĉi tiun donacon. Ili senĝene kantas dancante aŭ dancas kantante siajn ĝojojn al la tuta mondo. Ĉiu partoprenu en ilia ĝojo, ĉiu atendu kune kun ili la viziton de iu tre ŝatata persono, la naskiĝ-tagon, Krist-naskon aŭ iun ajn vojaĝon. “Ĝoju kun ni, estas malĝoje esti sole gaja!” estas ilia moto. Ili eltrovas ĉiam denove aliajn melodiojn kaj dancojn por esprimi la ĝojon. Same ili povas prikanti la malĝojajn eventojn. Ofte la plorado transiras al kanto kaj inverse. La kantado ĉiufoje malfermas iliajn korojn kaj ankaŭ la korojn de aŭskultantoj. La kantado efektivigas liberigon, aŭ konsolas kaj forprenas la tristecon.

Bedaŭrinde, mi jam diris, ni plenkreskuloj ofte mallernas, subpremas ĉi tiun eblecon: ni sentas multe da inhibicioj, ni nin ĝenas kaj timas la mokadon de aliaj personoj. Kaj speciale nian interrilaton al Dio ni ofte kaŝas antaŭ aliaj homoj. Ni timas, ke ni spertos la samon, kion reĝo David spertis, kiam li dancis antaŭ la Sankta Kesto de Interligo okaze de ĝia transigo al Jerusalem. Lia edzino Miĥal mokis pri David kaj malestimis lin. Sed li ne ĉesis kanti kaj danci antaŭ la Eternulo. La Biblio rakontas tre lakone pri la respondo de la Eternulo al ŝia mokado: “Miĥal ne havis infanojn ĝis morto” (2 Sam 6,24).

Mi jam estas ĉe la biblia homo. La homoj de Biblio, precipe de Malnova Testamento, estas tiurilate infanoj. Ili montras sian animstaton kantante, kaj ne ekzistas diferenco inter la reĝo kaj la “normala homo”, la “homo de la strato”, kiel ni diras en la germana. Kaj la homo de Biblio vivas kun Dio, lia interrilato al Dio, al sia Dio, al la Dio de sia popolo destinas lian tutan vivon. Li ne estas nur sabate judo, kredanta judo, sed ĉiutage, ĉiam. La diversaj ordonoj de la kultaj leĝoj memorigas lin pri Dio kaj admonas lin al Dio. Tielmaniere li rigardas sian tutan vivon rilate al Dio. Kaj lia infana amo al Dio igas lin kanti al Dio.

La naturo, la fortoj de naturo, naskiĝo kaj morto, venko kaj malvenko, ĉiuj memorigas lin pri la grandaj faroj de la Eternulo. Ekzistas en la germana maten-kanto, kiu ankaŭ diras tion: “La tuta mondo estas libro, en kiu estas skribitaj por ni en multkoloraj linioj multaj vortoj, ke Dio restas fidela al ni. Arbaro, floroj, proksime kaj malproksime, kaj la brila maten-stelo estas atestantoj de Lia amado!”.

La biblia homo esprimas ankoraŭ ĉi tiun sperton kaj scion. Li kantas pri tio la gloron de la Kreinto, ekzemple en la unua ĉapitro de libro Genezo, en la miriga kread-kanto. Li esprimas sian miregon kaj laŭdas kaj dankas Dion. La psalmoj ankaŭ ripetas ĉi tiun laŭdon al la Kreinto, ekzemple en la 136-a psalmo. Tie la psalmisto ripetadas refrenon: ĉar eterna estas Lia boneco. Ankaŭ la 140-a psalmo prikantas la bonecon de kreado kaj la 19-a lasas la tutan mondon kanti: “La ĉieloj rakontas la gloron de Dio”. Dio kreis bonan mondon, sed Li ne nur kreis, Li estas kaj restas la estro kaj reĝo de la tuta mondo. Ne ekzistas alia dio krom la Eternulo. Nek suno, nek luno, nek steloj, nek akvo, nek pluvo nek fulmotrondro, neniu forto de la mondo estas dio. Ili ĉiuj devas servi Dion.

La Eternulo, la estro de la tuta mondo, gvidas la tutan mondon kaj ankaŭ la sorton de unu sola homo kaj de Sia popolo Izrael. Li donacas venkon kaj Li ankaŭ igas ke Izrael malvenkas. Pri tio la Eternulo estas la centro de kantoj, kiuj prikantas la venkon kaj de tiuj, kiuj ploras pri la malvenko.

Por mi estas ofte malfacilaĵo, ke la biblia skribisto tiel ĝoje rakontas pri la morto kaj pereo de malamikaj popoloj. Ili ja ankaŭ estas popoloj kreitaj de Dio. Eble estas iomete infana pens-maniero de biblia homo, kiu komprenas venkon, savon nur kiel pereon de malamikoj. Ekzemple la 18-a psalmo rakontas pri la helpo de Dio kontraŭ la amaso de malamikoj. En ĉi tiu psalmo ni legas la vorton: “Kun mia Dio mi transsaltas murojn” (Psa 18,29). La psalmo 60-a petas pri la helpo de Dio kaj Lia kompatemo post la malvenko, aŭ la psalmo 64-a alvokas Dion, por ke Li ŝirmu la piulon kontraŭ liaj malamikoj.

Dum tempo de malvenko, dum tempo de persona mizero aŭ de malsano la biblia homo luktas kun Dio en sia preĝo, li ĵetas sian plendon kontraŭ Dio. Li eĉ akuzas la Eternulon, sed akuzante li konfesas, ke Dio estas la Sinjoro, la Plejpotenculo. La libro de Ijob estas plena de plendo. Ankaŭ la rego Ĥizkija krias al Dio en sia malsano, aŭ Jona, la fuĝanta profeto, vokas al Dio el la interno de fiŝo. Kaj finfine la preĝanto trovas vortojn de konfido, eĉ de danko aŭ de laŭdo. Li povas akcepti sian sorton el la mano de Dio.

Pripensante ĉi tiun veron, mi opinias, ke ĉi tie montriĝas la vero de vorto, kiun diris Sankta Aŭgusteno: “Dufoje preĝas kiu kantas, kiu bone kantas”. La kantado ne restas agado de intelekto. La kantado ĉiam parolas al la koro, al la propra koro, kaj ĝi malfermas la koron. Pro tio Dio mem povas kortuŝi la kantiston kaj Li povas prepari lin akcepti, jesi la volon de la Eternulo.

Tio nature validas ankaŭ rilate al la laŭd-kantoj: kantante la koro malfermiĝas kaj poste la homo estas pli bone kapabla kompreni, vidi la grandajn farojn de Dio, ekzemple Ĥana ne nur vidas la donacon de Dio tiel ke ŝi havas nun filon, sed ŝi ankaŭ prikantas la tutan sav-agadon de Dio (1 Sam 2). Same David ne nur dankas pro sia propra feliĉo, li ankaŭ dankas pro la gvidado de la popolo per la Eternulo. Laŭdante Dion pro la liberigo el Egiptio, Moseo memorigas al la sav-agado de la Eternulo rilate al Lia popolo, ekde Abraham (Eli 15). Kompreneble, la liberigo el Egiptio estas grandega kant-temo en la psalmoj (ekzemple la jam menciita 136-a kaj ankaŭ la 114-a kaj la 106-a kaj aliaj).

Legante la libron de Jesaja, ni ekkonas la vortojn pri la venonta savtempo, pri la venonta Redemptoro. En ĉi tiuj kantoj Dio mem parolas al la popolo. La profeto rajtas esti la buŝo de Dio, li rajtas kanti la vortojn de Dio: la kantoj de Jesaja montras la venontan tempon de paco kaj de justeco en grandegaj bildoj: “La popolo en mallumo vidas brilan lumon” (Jes 9), aŭ la kanto pri la konsolado de popolo (ĉapitro 14-a). Mi ne volas forgesi la Kantojn pri la Servanto de Dio, kiu montras al ni la bildon de Jesuo Kristo en Lia suferado (la 42-a, la 49-a, la 50-a, kaj la fino de la 52-a kaj komenco de la 53-a ĉapitro).

Ankaŭ la 60-a ĉapitro, la pilgrimado de popoloj, estas grandioza kanto. La tekstoj de tielnomata deŭterojesaja (Alia Jesajo) intermiksas bildojn pri la liberigo el Babilon kaj pri la venonta sav-tempo. Por mi persone la komenco de la ĉapitro 43-a estas grandega himno al la boneco de la Eternulo. Dio vokas la unu solan homon laŭ lia nomo, ĉar la homo estas la propraĵo de Dio, amata propraĵo de Dio. “Ne timu, ĉar Mi savas vin!”.

Mi ne parolis ĝis nun pri la kantoj de Cion. Ili estas atesto de ĝojo, kiun sentas la piulo, alprosimiĝante al la sankta urbo Jerusalem. Precipe la libro Psalmaro enhavas kelkajn himnojn al la templo, al Jerusalem, ekzemple la psalmoj 120-a ĝis 134-a kaj ankaŭ la 84-a: “Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj!”. Preĝante ĉi tiujn psalmojn mi kelkfoje hontas, ĉar mi ne ĉiam sentas tiel grandan ĝojon, se mi iras al la Di-servo. Kial? Ĉu por ni la iro al la domo de Dio estas tro malmultekosta? Por ni la domo de Dio, la preĝejo, estas proksima! “Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo”. Ĉu vere? mi devas min demandi.

Ekzemploj por la plor-kantoj ni trovas en la libro de “Plorkantoj de Jeremia”. La profeto krias sian plendon pri la mizero de popolo Izrael en la mondo, kaj samtempe li akuzas la malfidelan popolon kaj admonas ĝin konvertiĝi al la kompatema Dio. Ankaŭ Jesaja plendas pri la malfidela popolo en la 1-a ĉapitro de sia libro kaj ankaŭ Jeĥezkel en la 16-a ĉapitro de sia libro.

La listo de kantoj kaj himnoj en la Malnova Testamento estas tre granda. Mi volas fini mian pensadon pri ili kaj iomete rigardi la kantojn kaj himnojn en la Nova Testamento. Ili estas rilate al la nombroj de la Malnova Testamento ne tiel multnombraj kaj ankaŭ ne tiel multspecaj. Eble mi rajtas diri: ŝajnas, ke la biblia homo plenkreskiĝis. La evangeliisto Luko transdonas al ni tri himnojn, kiujn kantas personoj, starante al la sojlo de Malnova al la Nova Testamento. La laŭd-kanto de Maria estas la paralelo al la himno de Ĥana, la patrino de Samuel. Maria kaj Ĥana prikantas la grandecon de la Plejpotenculo, kiu malriĉigas kaj riĉigas, malaltigas kaj altigas, kaj kiu savas Sian popolon (Luk 1, 46-55 kaj 1 Sam 2,1-10). Ankaŭ Zeĥarja, la patro de la Baptisto Johano, preĝas laŭ la maniero de Malnova Testamento. Li gloras la grandajn farojn de Dio, kiu vizitas Sian popolon (Luk 1, 68-79). La tria himno je Luko estas la vesper-preĝo de maljuna Simeon je la vespero de sia vivo, tenante la “Savon de Izrael la lumon por malkaŝo al la gentoj” en siaj manoj. Li konfesas kantante, ke Dio plenumas Sian vorton kaj sendas la Redemptoron.

La plejmultaj kantoj en la Nova Testamento estas mallongaj jubil-ekkrioj al Jesuo Kristo, al la amo de la Patro, al la graco de savo ktp. Precipe la apostolo Paŭlo plurfoje jubilas pri Dio, pri la graco, pri Jesuo Kristo, la Sinjoro. Preskaŭ ĉiujn siajn leterojn li komencas per laŭd-kanto al Dio, la Patro, kiu sendas Sian ununaskitan Filon en la mondon al Dia savo. Ekzemple la komenco de la letero al la Kolosanoj, aŭ la himno komence de la letero al la Efesanoj. En la dua ĉapitro de sia letero al la Filipianoj li admonas siajn kristanojn per himno. Aliaj ekzemploj estas la 8-a ĉapitro al la Romanoj: “Kiu apartigos nin de la amo de Kristo?” (Rom 8, 35 ss), aŭ lia ĝojkrio al la Triunua Dio: “Ho profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio!” (Rom 11, 33-36). Grandega himno de Paŭlo estas memkompreneble la alt-kanto de amo en la unua letero al Korintanoj. Lia priskribo de amo estas samtempe la priskribo de amo de Dio. Sole Dio amas vere tielmaniere!

La lasta libro de la Nova Testamento, la Apokalipso, denove enhavas multajn himnojn kiujn kantas la Sanktuloj antaŭ la vizaĝo de Dio kaj antaŭ la trono de Ŝafido. Laŭ mi la 20-a ĉapitro de Apokalipso estas ankaŭ himno al la amo de Dio. Estas la priskribo de la nova mondo, de la mondo sen doloro kaj sufero kaj ploro. Dio mem forviŝos la larmojn el niaj okuloj! De kiu ni lasas forviŝi niajn larmojn kaj kiu forviŝas larmojn en niaj okuloj? Nur iu, kiu nin amas. Nia patrino forviŝis niajn larmojn, se ni estis infanoj. Dio estas al ni kiel amanta patrino, kiel amanta patro!

Mi ne povas fini mian tekston sen paroli pri la himno je la komenco de la Evangelio laŭ Johano, pri la himno al la Logos, al la Vorto de Dio.

Verŝajne la juna Eklezio jam kantis ĝin al Jesuo Kristo, la Vorto de Dio, kiu estas la komenco de la mondo kaj kiu mem estas sen komenco. Ili konfesas, ke ĉi tiu vorto ne nur estas spirita, intelekta vorto, sed la vorto enkarniĝas kaj fariĝas homo!

En la Evangelio de Luko ni trovas ankaŭ kanton, himnon de Jesuo mem. La evangeliisto igas Jesuon glori la Patron, kiu malkaŝas sin mem kaj la misteron de savado al la infanetoj, al la malgranduloj (Luk 10, 21-22).

 

Luca della Robbia (1400-1482): Kantistoj (Florenco, Italio, Muzeo de la Katedralo)

 

Mi resumas: la kantoj kaj himnoj de la Biblio pri la situacio de homo, ĉiu situacio estas vidata en la lumo de Dio. La homo alportas sian tutan vivon al Dio. Se la homo rigardas sian vivon, se li meditas sian vivon en la lumo de Dio, ĉi tiu vido kaŭzas dankon, laŭdon, gloron al Dio, eĉ la plorado kaj peto, ankaŭ la konfeso de peko enfluas en la laŭdon. La Eternulo, la Sinjoro estas la centro de ĉiu kanto. Laŭ mia opinio oni povas skribi super la tuta Biblio, super kaj la Malnova kaj la Nova Testamento la vorton, kiun Sankta Benedikto skribis super la vivo de sia monaĥa familio: “ut in omnibus glorificetur Deus”, “por ke en ĉio estu glorata Dio!”, ĉar la tuta Biblio estas grandega laŭd-kanto al la grandfaraĵoj de Dio en la kreado kaj savado de Sia popolo, tio estas - laŭ la evangelio de Jesuo Kristo - de ĉiuj popoloj, serĉantaj Dion.

Fratino Theotima Rotthaus, F. R. Germanio 

al la indekso


 

Dudek jarcentoj de Kristanismo

 

LUMOJ KAJ OMBROJ

(jaroj 1000 - 1099) 

Kristanaj reĝoj misias 

Estas malfacile diri, ĉu dum la 11-a jarcento la kristanismo havas plimulte da «blankaj» aŭ da «nigraj» aspektoj. La skismo inter la orienta kaj la okcidenta eklezioj (kiu ankoraŭ daŭras) kaj la krucmilitoj estas «nigraj» punktoj. Inter la «pozitivaj» aferoj ni metas la klopodojn de papo Gregoro la 7-a por reformi la eklezion kaj liberigi ĝin disde la superregado de la germana imperiestro, kaj ĉefe ni metas la plu-kristanigon de Eŭropo, al kio multe kontribuis kristanaj reĝoj:

Kanuto la Granda, ekde 1015 reĝo de Danlando, pli poste ankaŭ de Britio kaj Norvegio, fondinto de preĝejoj kaj monaĥejoj; li multe aktivis por la evangelizado de siaj subuloj.

Olafo la 2-a, reĝo de Norvegio. Li militis kontraŭ la paganoj. Nuntempe ni ne povas pravigi ĉi-tiajn religi-militojn. En Mezepoko la penso-maniero estis malsama.

Boleslao la 1-a, reĝo de Pollando (992-1025). Li helpis la misiadon de sankta Adalberto inter la Slavoj, kaj venigis monaĥojn el Italio, Germanio, Bohemio kaj Hungario, por kreskigi la kristanan vivon en lia lando.

Stefano la 1-a, reĝo de Hungario (1000-1038) multe agadis por humanigi kaj kristanigi sian popolon. Li estas rigardata kiel fondinto de la kristana ŝtato Hungario.

Vladimiro la Granda, princo de Kievo (980-1015). Pagano, li kristaniĝis (988) okaze de sia edziĝo kun la fratino de la bizanca imperiestro. Li konvertis sian popolon, alprenis la cirilan alfabeton kaj la slavan liturgion. 

La skismo 

Ĉe la komenco de la dua jarmilo la kristana eklezio estas ankoraŭ ne dividita (se ne konsideri la minoritatajn komunumojn de nestorianoj kaj monofizistoj); tio signifas, ke la latina kaj la greka komunumoj ankoraŭ formas ununuran eklezion. Tamen, la kvereloj inter la du eklezioj fariĝas pli kaj pli oftaj.

La orienta imperiestro enmiksiĝas en la aferojn de la tiea eklezio, kiu aliflanke havas apartajn liturgion, teologion, tradicion kaj disciplinon, malsamajn ol la okcidentaj. Malsama estas la disciplino pri la pastra edziĝo, la religia fasto, la eŭkaristia pano. La gvidanta rolo de la roma papo estas teorie agnoskata, sed lia enmiksiĝo en la aferojn de la orienta eklezio estigis malpacon tian, ke el ĝi estiĝis definitiva skimo en 1054, kiam la papa delegito (kruda kaj maldiplomata homo, kiu ne konis la grekan lingvon) kaj la patriarko de Konstantinopolo Mikaelo Kerulario ekskomunikis unu la alian.

Al la orienta «ortodoksa eklezio» iom post iom aliĝis la eklezioj de Malgrandazio, Gruzio, Sirio, Palestino, Rumanio, Kieva Princlando. Aliĝis al la okcidenta «katolika eklezio» Okcidenteŭropo kaj parto de la balkana duoninsulo.

En la nuna jarcento, ekde papo Johano la 23-a (1958-1963), estiĝis daŭra klopodado por restarigi la unuecon inter la du eklezioj. 

Korupto en la okcidenta Eklezio 

Siaflanke, ankaŭ la germanaj imperiestroj enmiksiĝis en la aferojn de la okcidenta eklezio. En la feŭdisma sistemo, la imperiestroj emis konfidi la feŭdojn al la ekleziuloj, ĉar ĉi-lastaj ne rajtis heredigi, tiel ke ĉe la morto de ĉiu feŭdestro la feŭdoj revenis sub la imperiestran aŭtoritaton. Sed tio kaŭzis korupton de abatoj kaj episkopoj, kiuj strebis al feŭdoj pro avareco kaj ambicio, malzorgante la animpaŝtadon. Eĉ la elekto de papo dependis de laikoj, nome la romaj nobeloj. Kontraŭ tio reagis papo Nikolao la 2-a, kiu en 1059 dekretis, ke elekti la papon rajtas nur kardinaloj (= romaj altrangaj ekleziuloj). Kontraŭ la rajto de la imperiestro enoficigi episkopojn brave luktis (batalado pri investituroj) monaĥo Hildebrando, kiu en 1073 fariĝis papo kaj alprenis la nomon Gregoro la 7-a.

La konflikto estis tre akra: la papo dufoje ekskomunikis imperiestron Henrikon la 4-an, sed li mem devis ekziliĝi al suda Italio, kie li mortis. Sed liaj posteuloj sukcesos sendependigi la eklezion disde la imperiestraj ei miksiĝoj.

Por reformo de la eklezio, ĉefe por plialtigo de la morala nivelo de la pastraro, aktivis pluraj monaĥoj, kiaj Anselmo, episkopo de Kanterburio, Roberto, fondinto de la cistercianoj, kaj Bruno, fondinto de la kartuziana ordeno. 

La krucmilitoj 

Ĉe la fino de la 11-a jarcento okazis la unua el la krucmilitoj (ekspedicioj de soldatoj kun desegnita kruco sur ŝildoj kaj sur ŝultro) por liberigi la palestinajn kristanajn kultlokojn, ĉefe la tombon de Jesuo, disde la islamanoj.

En tiuj lokoj la arabaj islamanoj tradicie estis toleremaj kun la alvenantaj kristanaj pilgrimuloj. Sed pliposte tiun landon invadis la turkaj islamanoj, kiuj en 1084 prirabis Jerusalemon, detruis la preĝejon de la Sankta Tombo kaj persekutis la kristanojn.

La sciigoj pri tio kaŭzis grandan konsternon kaj indignon en la kristana mondo. Papo Urbano la 2-a lanĉis la ideon, ke la kristanaj popoloj kunmetu armeojn por liberigi la Sanktan Tombon de Jesuo. Ankaŭ la bizanca imperiestro petis helpon de la papo; kaj la sinodo de Klermonto (Francio), sub la slogano: «Dio ĝin volas», decidis la militiron.

Multaj kristanoj surprenis kruco-signon, kaj diversaj armeoj laŭ diversaj vojoj ekiris. Kiam ili alvenis sub la muregoj de Jerusalemo, la krucistoj estis malmultiĝintaj pro bataloj kaj malsanoj, sed la vido de la sankta urbo plenigis ilin per entuziasmo, tiel ke ili ekbatalis bravege, kaj post sieĝado daŭrinta 39 tagojn la urbo falis (15-an de julio 1099). Godfredo de Bujlono ricevis la titolon reĝo de Jerusalemo, kaj la konkerita teritorio estis disfeŭdigita sub regado de kristanaj estroj. 

Dokumento: Konsiloj de kristana reĝo (Stefano)

Stefano, reĝo de Hungario ekde 1000 ĝis 1038, verkis por sia filo «Admonon al la reĝido», por ke li kondutu kaj reĝu kristane. Jen fragmento: 

(La Eklezio), ho amegata filo, en nia regno ankoraŭ estas predikata kvazaŭ juna kaj nova; tial ĝi bezonas pli zorgemajn kaj pli eminentajn gardantojn, por ke la bono, kiun la dia bonkoreco donacis al ni senmeritaj, ne detruiĝu kaj neniiĝu pro via mallaboremo kaj pigremo kaj neglektemo. Ho filo mia plej aminda, dolĉeco de mia koro, espero de posteularo, mi petas kaj ordonas, ke per ĉio kaj en ĉio vi estu bonkora ne nur al la parencoj kaj boparencoj, aŭ al princoj, aŭ al dukoj, aŭ al riĉuloj, aŭ al najbaroj, aŭ al domanoj; sed ankaŭ al fremduloj kaj al ĉiuj venantaj al vi. Ĉar kompata bonfaro vin kondukas al plej alta beateco. Estu mizerikorda al ĉiuj suferantaj perforton, ĉiam gardante en via koro la biblian principon: «Mi deziras ne oferon, sed mizerikordon». Estu pacienca kun ĉiuj, ne nur kun potenculoj, sed ankaŭ kun senpotencaj.

Estu forta, por ke prospero ne tro vin levu, nek malfeliĉo vin tro deprimu. Vi estu ankaŭ humila, por ke Dio vin levu, nun kaj estonte. Estu modera, kaj neniun tromulte punu aŭ kondamnu. Estu milda, por neniam agi kontraŭ justeco. Estu honesta, kaj al neniu vi libervole faru malhonoron. Estu pudora, por eviti ĉiujn fetorojn de malĉasteco, kvazaŭ pikilojn de morto. Ĉiuj-ĉi aferoj konsistigas la reĝan kronon; sen ili neniu povas reĝi ĉi-tere, nek atingi la eternan regnon.

 

al la indekso


 

NOVA KANTIKO DE LA KREITARO

 

Altega, ĉiopova kaj bona Sinjoro,

aŭskultu min, mi petas,

la mondo ŝanĝiĝis!

 

Laŭdata vi estu, mia Sinjoro,

sed nun frato Suno

makuligas la haŭton

violkolore.

 

Laŭdata vi estu, mia Sinjoro,

sed, por atingi fratinon Lunon,

iuj homoj elspezis

vere kolosan sumon.

 

 

La usona poŝtmarko memore al la atingo de la Luno

 

 

Laŭdata vi estu, mia Sinjoro,

sed frato Vento iufoje

alportas la odoron de la morto.

 

Frato Vento iufoje alportas la odoron de la morto ...

 

Laŭdata vi estu, mia Sinjoro,

pro fratino Akvo, utila,

humila kaj altvalora,

sed ofte, ho ve!

venenigita de kemiaĵoj.

 

Laŭdata vi estu, mia Sinjoro,

pro frato Fajro bela,

gaja kaj fortika,

kiu tamen plene taŭgas

por intencaj bruligoj.

 

Laŭdata vi estu, mia Sinjoro,

pro nia patrino Tero,

en kiu multaj fosis

tranĉeojn por milito.

 

Laŭdata vi estu, mia Sinjoro,

sed eĉ pli laŭdata vi estos,

se la Homon - ĉi beston

por ĉiam vi ŝanĝos.

 

Umberto Donato (surbaze de Francisko el Asizo)

el la itala tradukis A. D. S.

 

al la indekso


 

ANGLALINGVEMO KAJ ANGLOPAROLADO

 

Antaŭ proksimume ok jaroj, ĉe la Kongreso de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) en Novjorko, iu membro de ELNA demandis min, kial esperantistoj tiel kontraŭstaras la anglan lingvon. La respondo, miaopinie, estas ke ne la angla lingvo ĝenas nin - la plimulto el la ELNA-anoj, inkluzive de mi, multe pli uzas la anglan ol Esperanton - sed la pretendoj de tiuj, kiuj insistas, ke la angla estas monda lingvo. En 1981-a, tiuj pretendoj estis tiel kolerigaj, kiel ili iam estis; de tiam ĝis 1989-a, ili iĝis preskaŭ netolereblaj, ĉar usonanoj kaj aliaj, reagante al malfrua agnosko, ke la angla fakte ne estas la ĝenerala lingvo, kiel ili ĉiam konsideris, eĉ ne la nedisputebla lingvo de Usono, ekkonfuzas anglalingvemon (entuziasmon pri la angla lingvo) kaj angloparoladon (kapablon paroli angle).

En 1981-a, kvincent milionoj da personoj parolis angle, laŭdire; en 1982-a, “Newsveek”, en kovrilpaĝa artikolo (instigita, miaopinie, de la ektrovo, fare de ĵurnalisto, de “El Popola Ĉinio” en ĉina fervoja stacidomo), fanfarone plialtigis la kvanton ĝis sepcent milionoj; en 1986-a, la PBS-serio “Historio de la Angla Lingvo” levis la kvanton ĝis mil milionoj; kaj en 1989-a, la brita “New Internationalist” parolas pri 1.400 milionoj da angloparolantoj en la mondo. La “Monda Kalendaro kaj Libro de Faktoj”, kompreneble, citas kvanton de 432 milionoj da angloparolantoj en la mondo. Sed la kriterio de la aŭtoro de la tabelo, D-ro Sidney Culbert, pri kio konsistigas angloparolanton, eble estas pli postulema ol tiu de “Newsweek”, “Historio de la Angla Lingvo” aŭ “New Internationalist”; D-ro Culbert insistas ke, por esti konsiderata angloparolanto, oni devas esti vere kapabla paroli angle.

ELNA-anoj daŭre sendas al mi interesajn artikolojn pri ĉi tiu temo. Conrad Fisher el Meadville havigis al mi artikolon de ĵurnalsekciisto Richard Reeves: “Super-Lingvo: Nova Angla Imperio Konkeras la Mondon”. S-ro Reeves, kiu revenas al la kvanto de “News-week”, mencias angle skribitajn ĉinajn panelojn por demokratio, la fakton, ke la dua oficiala lingvo de Svedio estas nun la angla anstataŭ la germana, la titolŝanĝon de la tri francaj sciencaj revuoj, la mondskalan uzadon de usonaj aŭtomobilpartaj terminoj, kaj la fakton, ke 95% el la mondaj teknikaj periodaĵoj aperas unue en la angla (la plimulto de la aliaj en la japana), kiel pruvojn de la disvastiĝo de la angla lingvo.

Respondo: tiujn ĉinajn anglalingvajn panelojn, direktatajn ne al la ĉina loĝantaro (kiel Reeves agnoskas) sed al Usono tra CNN kaj CBS, povus esti farinta la sama persono, eble eĉ ne ĉino; en la filmoj, kiujn mi vidis, almenaŭ unu el ili estis portata de blonda studento, kaj ne ekzistas blonda ĉinoj. Svedio ne havas nun, kaj laŭ mia scio neniam havis, duan oficialan lingvon (la najbara Finnlando ja havas du oficialajn lingvojn: finnan kaj svedan). Usonaj aŭtopartaj terminoj estas uzataj eĉ ne en la restanta anglalingva mondo: britoj havas tute malsaman aŭtomobilterminaron. Sendependa enketo de nederlanda instituto en la lastaj sepdekaj jaroj montris ke proksimume sesdek procentoj el ĉiuj teknikaj periodaĵoj estas publikigataj en la angla, kvanto ne tro malsama de tiu menciita de UNESKO en la 1950-a jaroj; la plimulto el la aliaj estis la en rusa, franca, germana, ĉina. Se kvin procentoj de la mondaj sciencaj periodaĵoj estas nun publikigataj en la japana, fakte, tiuj kvin procentoj devas esti ĉerpitaj el la angla partopreno, ĉar antaŭ nelonge la plimulton el la sciencaj periodaĵoj en Japanio oni publikigis, kompreneble, en legebla (kvankam entute ne perfekta) angla.

Miriam Chown el El Cerrito havigas al ni leteron al “New York Times” de iu Maurice B. Rosalsky el Englewood, kiu priskribas sian sperton pri la lingva situacio en Finnlando. Sidante en la restoracio Puyo Tower er Kuopio, diras S-ro Rosalsky, “petinte akvon ni trovis, ke neniu el la dungitoj povas paroli angle”. S-ro Rosalsky atingis sian akvon nur per la imagema uzo de signallingvo. Ŝajne la dungitoj de la restoracio ne sufiĉe atentis la sekcion de S-ro Reeves.

Victor Munson el Escondido, sendis al mi tutpaĝan artikolon el “Christian Science Monitor”, en kiu Clayton Jones, membro de “Monitor”, priskribas la rapide plimalboniĝantan lokon de la angla lingvo en Filipinoj. Oficiale, oni vaste anstataŭigis la anglan per la filipina (tagaloga): ĉi tio estas speciale evidenta en la televido, kie, post la ekrego de Cory Aquino, oni forigis la anglan de la ĉefa tempo. Universitataj kursoj uzinta la anglan kiel instruilon, rapide transformiĝas en tagalogajn. Je pli baza nivelo, nuntempe, por la unua fojo, pli da filipinanoj parolas tagaloge ol angle; kaj la kvalito de la parolata angla estas mizera. La usonaj aŭtoritatoj, entreprenante kampanjon por popola subteno al la restado de la Aerbazo Clark kaj la Marbazo de Golfeto Subic, nun deturnis de la angla lingvo (kiu produktis nenian rezulton) al tagaloga kaj cebuana.

La maja eldono (1989) de “Esperanto” de UEA mencias interesan enketon faritan de brita reklamagentejo en kontinenta Eŭropo. Mi citas: “Tipa selekto de plenkreskuloj en diversaj landoj estis demandita pri sia memtaksata kapablo kompreni (angle) kaj ĉi tion oni kontrolis per tri surbendigitaj frazoj. Evidentiĝis grandegaj diferencoj. En Nederlando (kie, laŭ tio kion oni ĉiam rakontis al mi, ĉiuj parolas angle), iom malpli ol 50% povis traduki iun donitan frazon, en Italio nur 6%. Tiaj diferencoj ekzistis eĉ en la sama lando, ekzemple inter franclingvaj belgoj (6%) kaj la flandra parto (46%). Pli junaj personoj montriĝis pli kapablaj pri la angla: en la ekzemplo pri Belgio, 7% kaj 72%, respektive, de tiuj malpli ol 25-jaraĝaj sukcesis en la traduko. Malgraŭ tiu pozitiva signo, la informo konkludas ke la kompreno de la angla estas rimarkinde sub niaj plej pesimismaj antaŭvidoj.

Ni konsciu - male kiel S-ro Reeves - ke anglalingvemo kaj angloparolado ne estas la sama afero, kaj ke la mondo estas nun ne pli angloparolanta, ol ĝi iam estis.

Don Harlow

El “The ELNA Newsletter (Usono).

Kun permeso de la aŭtoro elangligis Daniel Alberto Cotarelo Garcia (Argentino)

 

al la indekso


 

MOVADE 

* Bona novaĵo venas el Ĉeĥoslovakio: unu plia esperantista Episkopo. Estis nomumita Episkopo de České Budějovice Mons. Miloslav Vlk, ĝis nun paroĥestro en Cachrov. Naskiĝinte 17.5.1932 en Liznice, li estis ordinita Sacerdoto 23.6.1968. Li studis ĉe la Praga Universitato, akirante doktorecon pri filozofio. Li kunlaboris kun la studenta junularo kaj kun la intelektuloj, kaj pro tio li estis senigita je la ŝtata agadpermeso dum 8 jaroj. IKUE ĝojas kaj fieras pro lia nomumo. 

* Ekde aprilo 1990, S-ro Carlo Sarandrea deĵoras en la Centra Oficejo de IKUE de la 10-a ĝis la 13-a, en la tagoj lundo, mardo, ĵaŭdo kaj vendredo. La aranĝo estis ebligita de malavara donaco, farita de itala anonimulo (kies nomo estas, tamen, konata al la Redakcio), kiu havigis la koncernajn monrimedojn por unu jaro. Se la katolikaj Esperantistoj samopinias, ke la servo estas utila por igi pli trafa la agadon de IKUE, ili bonvolu kontribui por certigi ankaŭ en la estonteco tiun deĵoron. 

* Sabate 3.3.1990 okazis en Kaunas (Litovio) la unua renkontiĝo de la Religia Sekcio de Litova Esperanto-Asocio. La kunveno havis lokon en la Instruista Domo (iama palaco de la lasta antaŭmilita Prezidento de Litovio). Ĉeestis proksimume 100 personoj, inter kiuj Sac. Valerijus Rudzinskas, Landa Reprezentanto de IKUE por Sovetunio. En amikeca atmosfero, oni komencis per preĝkanto; sekvis paroladoj, interalie pri la rolo de la litova Prelato Aleksandras Dombrauskas en la Esperantista Movado. Oni tiel ĝuis la kunestadon, ke tri horoj forflugis preskaŭ nerimarkite. Oni decidis ripeti la renkontiĝon. (Raportis Angele Judickiene) 

* S-ro Vincent Irenée Agboul (Lomé, Togolando) estas unuajara studento pri teologio en la Seminario de Lomé. Li ĵus skribis: “Per koresponda kurso mi atingis nivelon, ke mi devas havi korespondanton kun kiu mi povas ŝanĝi lererojn, ideojn. Tiel mia profesoro donis al mi vian adreson por skribi al vi, pro ke vi donu al mi adresojn de esperantistaj pastroj”.

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

† F-ino Jeanne Michau, Francio, Dumviva Membro de IKUE;

† D-ro Rómulo Zeballos Morales, Landa Reprezentanto de IKUE en Urugvajo;

† S-ro Witold Mazur, Pollando, tre agema aktivulo;

† S-ro Jan Slaats, Nederlando. 

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

al la indekso