Enhavo de Espero Katolika numero 12/1989

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo:  la dolĉa vizaĝo de la “Madoneto”, la statuo de la Virgulino sur la plej alta pinto de la Katedralo de Milano (Italio)

 

 

historia noto: la kolora foto ĉi tie montrata, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj legantoj ! 

Grandaj timoj kaj grandaj esperoj ŝvebas nuntempe super la kristanaro kaj la tuta homaro. Grandaj defioj kaj ŝancoj estas antaŭ ni.

Nia revueto spegulas nur kelkajn aspektojn de sindevigo de la Eklezio en ĉi tia mondo; la aliaj artikoloj koncernas aspektojn proprajn de la kristana vivo.

Kiel vi povas konstati, la artikoloj ĉiam estas frukto de plej diversaj kontribuantoj, kiuj skribas al ni proponante publikigon de artikoloj, meditoj ktp.

Do, la kvalito de nia revuo dependas de tio, kion skribas al ni niaj legantoj ...

La Redakcio

al la indekso


 

Ni aŭskultu la parolon de Dio

 

RIGARDU SUPREN, NE MALSUPREN

 

Jesuo rakontis jenan parabolon por iuj, kiuj memfidis ke ili estas justaj, kaj malestimis la ceterajn:

Du homoj supreniris en la templon, por preĝi: unu el ili estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. La Fariseo, starante, komencis preĝi kun si mem jene: «Ho Dio, mi dankas vin pro tio ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj: rabemaj, maljustaj, adultemaj; kaj ankaŭ ne kiel ĉi tiu impostisto. Mi fastas dufoje ĉiusemajne, pagas dekonaĵon el ĉio kion mi akiras».

Male la impostisto, starante malproksime, eĉ ne volis levi la okulojn al la ĉielo, sed li batis sian bruston, dirante: «Ho Dio, indulgu al mi pekulo».

Mi certigas vin, ke ĉi tiu reiris hejmen justigita, male ol la Fariseo; ĉar ĉiu kiu sin altigas estas humiligota; sed ĉiu kiu sin humiligas estas altigota.

(Evangelio laŭ Luko 18,9-14) 

Vere Jesuo juĝas tre severe pri la fariseo en la parabolo, ĉu ne? La fariseo estas justa homo, kiu vivas laŭ la Dia ordono. Li ne estas rabema, ne maljusta, ne adultema. Li estas piulo laŭ profesio. Li preĝas al Dio, li donas la dekonaĵojn, li fastas eĉ dufoje. Kaj nun li dankas Dion, ke li estas justa homo. Kial juĝas Jesuo tiel severe pri li? Kio mankas al li? Kio ne plaĉas al Jesuo?

Jesuo ne juĝas tiel severe pri li okaze de liaj faradoj. Sed la fariseo estas sinplaĉa, memkontenta homo. Al li mankas la humileco kaj la amo. La fariseo scias, ke li estas bona homo, kiu sekvas la ordonojn de la Eternulo. Li scias, kaj pro tio li sentas sin mem pli bona ol la aliaj homoj. Li rigardas al ili de supre. Li dankas Dion, ke li estas bona homo, sed li ne estas dankema al Dio, ĉar Dio donacis al li la gracon esti bona homo, esti instruita en la Dia ordono ktp. Preskaŭ oni povas diri: li atendas, ke Dio danku lin, ke li obeas al la ordonoj. Kaj oni povas opinii, ke mankas al li la amo al Dio kaj al la proksimuloj.

La impostisto, la alia preĝanto de la parabolo, scias sin mem pekulo. Sed li ne malesperas pro tio. Li venas al la templo, al la Eternulo, kun siaj pekoj, kaj li konfesas sin mem pekulo, kaj li petas la Eternulon pardoni al li la pekojn, li petas la Eternulon pri la donaco de Lia graco. Li malfermas sian koron por la Dia kompatemo, por la Dia amo, por Dio mem. Li ne komparas sin mem kun la aliaj. Li nur rigardas supren al Dio. Li nur rigardas la grandecon de Dio kaj fidas Lian kompatemon. Li lasas sin mem al la kompatemo de la Eternulo. Pro tio Dio povas justigi lin!

Kaj ni? Kaj vi? Kaj mi? Kiu ni estas: ĉu la fariseo aŭ la impostisto? Kiam mi tuj respondus: «Mi estas ne la fariseo!», tiam mi verŝajne estas la fariseo. En mia koro mi komencas kompari min kaj la aliajn kaj mi pensas: «Ne, mi ne estas tiel fiera kiel la fariseo!». Sed en ĉi tiu momento mi faras la samon kiel la fariseo: mi plialtigas min mem super la aliajn.

Mi opinias, ke vere ni ne volas esti fariseo. Sed en ĉiu el ni vivas la fariseo, kiu ĉiam denove komparas sin mem kun la aliaj kaj sentas sin pli bona ol la aliaj. Ni ĉiuj estas en danĝero, malestimi tiujn, kiuj ne vizitas la Di-servon ĉiudimance, kiuj kritikas la papon, la eklezion, la predikojn de pastroj ktp. Sed ni ofte ne rimarkas, ke ni faras tute la samon. Tio ne signifas, ke ni ne rajtus aŭ devus vidi la malbonon en la eklezio, en la mondo. Ni devas nomi la malbonon «malbono» kaj la pekon «peko», sed ni ne rajtas juĝi pri la homoj, ni ne rajtas kondamni la aliajn. Ni rajtas danki Dion, se ni estas bonaj homoj, sed danki Dion, ĉar Li donacas al ni la bonon kaj protektas nin kontraŭ la malbono. Se ni rigardas supren al Dio, ni rimarkas niajn pekojn, kaj ni nur povas peti Lin: «Pardonu al ni niajn pekojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj, ni provas pardoni! Helpu nin! Donacu al ni Vian abundan gracon!».

Jesuo diras ankaŭ pri ni, al ni: «Li/ ŝi revenis al sia domo justigita!». Li volas diri tion al ni, ĉar Li amas nin abunde. Ni malfermu nian koron, nin mem al Li!

Fratino Theotima Rotthaus, F. R. Germanio

al la indekso


 

 

LA FRATOJ DE LA KARITATO - dua parto

(unua parto)

 

Inter la multaj ordenoj kaj kongregacioj, pri kiuj ni jam skizis la komunajn trajtojn, la Fratoj de la Karitato okupas propran lokon. Ni nun konsideru la ĥarismon (= specialan dian donacon favore al la homfratoj) kaj la specialajn karakterizajojn de tiu kongregacio.

La aldonaĵo “de la karitato” jam multe lasas diveni. La ĥarismo de la karitat-religiuloj montriĝas en neprofitema servemo al la kunhomoj kaj precipe al tiuj kiuj estas trafitaj en siaj korpaj kaj spiritaj kapabloj. Laŭ la celo de sia fondinto la Fratoj de la Karitato klopodas plibonigi la vivkondiĉojn de ĉiaj handikapitoj kaj marĝenuloj. Ili aktivas en institutoj por psikiatriaj pacientoj, por maljunuloj, blinduloj, surduloj, kripluloj, orfoj, malfacile edukeblaj infanoj. Krom tio ili ankaŭ servas en ordinaraj lernejoj elementaj, mezaj kaj profesiaj. 

Nevidantaj aŭ malbone vidantaj infanoj estas prizorgataj de la Fratoj de la Karitato

Kiam P. J. Triest fondis la kongregacion, li ĝin nomis:  “Fratoj de Sankta Vincento”, sed la popolo, vidante ilian bonfaran agadon, lanĉis spontanee la nomon kiu poste estis definitive akceptita: “Fratoj de la Karitato”. Aliflanke, Kanoniko Triest akiris la honortitolon “Belga Vincento de Paŭlo”, kaj la Belga Ŝtato dankeme honoris lin per bela blankamarmora maŭzoleo en la katedralo de Sankta Miĥaelo en Bruselo.

Sekvas nun konciza priskribo de la specifikaj trajtoj de la fratoj de la Karitato. 

1. Ĉar ni volas plenumi niajn karitatajn aktivadojn sur profesia bazo, ni zorgas ke ĉiu frato estu kiel eble plej kapabligata por la tasko al li konfidota. Ni do tre emfazas la profesian formadon. Grava aspekto de nia voto de obeemo estas la devo de ĉiu frato fervore sin kvalifiki por la tasko por kiu la superuloj taksas lin taŭga, kaj poste plenumi tiun taskon kun plena sindediĉo.

2. Grava karakteriza kvalito de la Fratoj de la Karitato estis ĉiam ilia simpleco en la kontaktoj kun ĉiuj. Ilia daŭra interrilatado kun simpluloj kaj senhavuloj igis ilin alergiaj je ĉia afektemo. Ili ŝatas sincerecon kaj koran afablecon, taŭgecon sen ornamaĵoj.

3. Ĉiu Frato de la Karitato estu diligenta laborulo. Tio montriĝu ekzemple en ia postulemo je si mem rilate al la libera tempo, la hobioj, la emeriteco. Tiu sinteno baziĝas sur la idealo de plena sindispono: se estas nur iel eble, ĉiu ajn povas ĉiam ajn kalkuli je liaj manoj, je liaj talentoj.

4. Sed, ke tiu aktivado nepre ne povas kaŭzi malvigligon de la spirita vivo, de la preĝo kaj la kontemplado, tion ni jam sufiĉe reliefigis kiam ni parolis pri la monaĥa vivo ĝenerale. La laboro instigu al preĝado.

5. La Fratoj de la Karitato kunvivadas vere frate. Ho certe, en kia ajn kunvivado iufoje estiĝas malglataĵoj. Iom da pacienco kaj humuro utilas al ni ĉiuj, kie ajn ni loĝadas. Ĉiuokaze en nia kongregacio ekzistas jam delonge tradicio de "demokratio", malfermiteco de unu je la alia, solidareco, kunsento kaj reciproka zorgago. Tiu aparteco karakterizas ankaŭ niajn kontaktojn kun niaj helpantoj, kun la parencoj de la pacientoj, kun la gepatroj de la lernantoj. Ni formas kun ili kvazaŭ unu grandan familion.

6. La Fratoj de la Karitato ŝatas bonajn rilatojn kun la ekleziaj kaj civilaj aŭtoritatoj, ĉar tio povas profiti al la homoj kies sorton ili deziras plibonigi. Pro la nuntempaj komplikaj administracioj tre gravas ke ni kulturu bonegajn rilatojn kun ĉiuj, nekonsiderante iliajn politikajn kaj filozofiajn konvinkiĝojn.

7. Fine, ni opinias ke la karitato estas afero de la tuta socio. Pro tio ni konstante strebas al pli ol nur supraĵa kunlaborado kun niaj multaj helpantoj kaj helpantinoj. Ni instigas ilin partopreni en nia ĥarismo, en nia apostolado. Estas ja nur dank’ al ilia vigla simpatio por nia kongregacio ke la ideo de la karitato iom post iom trafermentos la tutan socion kaj ke ni ĉiuj kune povos plivastigi la regnon de Kristo surtere. 

La Edukado de la Kandidatoj 

La formada periodo ampleksas la postuladon kaj la novicecon.

1. La postulado daŭras proksimune ses monatojn kaj celas plian reciprokan konatiĝon inter la kongregacio kaj la aspiranto. La moduloj (kie - kiel - kiam) povas adaptiĝi al la cirkonstancoj. Je la fino de la postulado la aspiranto formale petas esti akceptota por komenci sian novicecon.

2. La noviceco konsistas en la kanonika kaj la apostola jaroj.

a. La kanonika aŭ eklezijura jaro celas spiritan profundiĝon. La kandidato pasigas tiun jaron tute en la novicejo.

b. La apostola jaro celas, krom ankoraŭ spirita pliprofundiĝo, ankaŭ konatiĝon kun la karitataj aktivadoj en pluraj institutoj de la kongregacio.

Je la fino de la novicotempo la kandidato povas esti allasita al la monaĥaj promesoj por tri jaroj. Tiuj ĉi laŭtempe limigitaj votoj estas poste eventuale renovigeblaj, ĉu unu - ĉu maksimume dufoje. Do post tri, eventuale post ses aŭ naŭ jaroj, la frato povas esti allasita al la votoj por nelimigita tempo, tio estas por la tuta vivo.

Depost la unuaj votoj la frato povas esti envicigita en la aktivadojn de la kongregacio, sed ofte li devos ankoraŭ pli sin kvalifiki por sia estonta tasko per plua studado.

Kia ajn estu lia tasko, li ĉiam memoru la devizon de sia kongregacio: “Dio estas amo”. Neniu havas pli grandan amon ol tiu kiu donas sian vivon por siaj amatoj. Por ni, Fratoj de la Karitato, niaj amatoj estas ĉiuj helpbezonaj homoj.

Kara leganto, tiom da junuloj kaj junulinoj serĉas la feliĉon kie ĝi ne troviĝas. Nur servema vivo, rezultanta el niaj kristanaj kredo, amo kaj espero povas nin feliĉigi. Aŭskultu la psalmiston:

 

Serĉu vian feliĉon ĉe la Sinjoro,

Li donas, kion via koro deziras.

Al la Sinjoro konfidu la zorgon de via vivo,

fidu al Li, Li zorgos pri ĝi;

kviete atendu, kion la Sinjoro estas faronta,

konfidu vin tutkore al Li.

(Psa 37)

Frato G. De Ruyver, Belgio

 al la indekso


 

PREĜO DE INFANO

 

Ke mi estu nun, Savanto,

kiel brila sunradi’,

ke en mian hejmon ĉiam

helan ĝojon portu mi.

Ke mi estu nun, Savanto,

kiel pure blanka flor’,

kaj por ĉio bona, bela

estu preta mia kor’.

Ke mi estu nun, Savanto,

kiel birdo sur branĉet’,

kaj pro via gloro sonu

mia kanto kaj voĉet’.

 

Elvira Lippe, Latvio

 

al la indekso


 

Ni aŭskultu la Dian Parolon

 

MI VIDAS VIAN SAVON!

 

Nun lasu, ho Sinjoro,

ke via servanto foriru en paco

laŭ via parolo,

ĉar miaj okuloj ekvidis la Savon,

kiun vi preparis fronte al ĉiuj popoloj:

lumon por revelacio al la mond-gentoj,

kaj gloron por via popolo Izraelo.

(Evangelio laŭ Lŭko, 2,29-32).

 

 

 

LA VALORO DE LA PAROLO DE DIO 

Pri la valoro de la Dia parolo, la apostolo Paŭlo skribas: “Ĉiu Skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por eduko en justeco, por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉiu bona faro” (2 Tim 3,16-17). Analize, la parolo de Dio estas utila pro kvar kialoj: ĝi instruas la eternajn verojn pri Dio; komprenigas la realan situacion de homo; korektas la pekulon el ĉiaj liaj eraroj; perfektigas al virta vivo de kredo kaj pieco.

 

La parolo de Dio simboliĝas en la sankta Skribo per multaj kaj diversaj figuroj, kiuj pruvas ĝian grandan valoron:

 

1) La parolo de Dio estas kiel semo, ĉar, krom la biologia nasko de homo, ekzistas ankaŭ la spirita renaskiĝo. La apostolo Petro diras, ke Dio renaskigis nin ne per detruebla semo, sed per nedetruebla:

“Renaskite per la parolo de la Dio vivanta kaj restanta eterne, ĉar ĉiu karno kiel herbo, kaj ĉia gloro de homo kiel floro de herbo: sekiĝis la herbo kaj falis la floro; sed la parolo de la Sinjoro restas eterne, kaj tiu ĉi estas la parolo anoncita al vi” (1 Pet 1,23-25).

La Sinjoro mem prezentas sin kiel semanton, kaj la homajn korojn kiel sian kampon, “kultivaĵon de Dio” (1 Kor 3,9), kie li semas la semon, kiu estas “la parolo de Dio” (Luk 11). Kiel bezonatas semo por natura vivo, tiel nepras la parolo de Dio por la spirita vivo. Kel la malgranda semo enhavas grandan forton, kaj kiam ĝi falas en la teron, donas plantojn, florojn kaj fruktojn, tiel ankaŭ la parolo de Dio, kiam ĝi falas en la korojn, naskigas kaj ĝermigas la fruktojn de Sankta Spirito. Kaj kiel la semo, nur kiam gi enteriĝas, releviĝas, tiel ankaŭ la parolo de Dio relevas la pekulon el la tombo de la pasioj. Kaj kiel la tero nekultivata fariĝas sovaĝa, tiel la animo kiu “ne ĝuas disciplinon, elmetas dornojn”, diras sankta Ĥrisostomo.

 

2) La parolo de Dio estas kiel lakto, necesa nutraĵo por spirite suĉinfanoj: “kiel ĵusnaskitaj infanoj sopiru la logikan puran lakton, por ke vi per tio kresku en savon” (1 Pet 2,2).

 

3) La parolo de Dio estas kiel pano: La Sinjoro mem nomas sin pano por la spirita kreskado: “Mi estas la pano, kiu desupris de la cielo” (Joh 6,41).

 

4) La parolo de Dio estas kiel akvo, kiu sensoifigas kaj purigas: “sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos en eterno" (Joh 4,14). “Kiel kaj Kristo amis la Eklezion kaj donis sin por ĝi, por sanktigi ĝin per la bano de akvo kun la parolo” (Efe 5,25-26).

 

5) La parolo de Dio estas kiel mielo, kiu dolĉigas la animojn dum la malĝojoj de la vivo: “Kiel dolĉaj estas por mia palato viaj vortoj, pli ol mielo en mia buŝo” (Psa 119,103).

 

6) La parolo de Dio estas kiel martelo disrompanta harditajn kaj senpentajn animojn: “Kiel martelo, kiu disbatas rokon” (Jer 23,29).

 

7) La parolo de Dio estas kiel glavo por disvastigo de la Dia regno, aŭ kvazaŭ tranĉilo eniranta internen de la animo por forigi ĉian kanceraĵon: “la glavo de la Spirito, kiu estas la parolo de Dio” (Efe 7, l 7); “la parolo de Dio estas viva kaj evidenta kaj pli akra ol ĉia glavo dutranca, kaj penetranta ĝis divido de la animo kaj de la spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj la celojn de la koro” (Heb 4,12).

 

8) La parolo de Dio estas kiel fajro, kiu bruligas kaj purigas ĉian putraĵon kaj neutilaĵon, sed samtempe briligas kaj renovigas ĉiun sanaĵon kaj valoraĵon: “Miaj vortoj estas kiel fajro flamanta, diras la Sinjoro” (Jer 23,29); “La paroloj de la Sinjoro estas paroloj ĉastaj, arĝento trafajrigita en tera fandujo, kaj sepfoje refandita” (Psa 12,6).

 

9) La parolo de Dio estas kiel spegulo, kiu kontroligas la spiritan staton de la animo: “Se estas aŭskultanto de la parolo, kaj ne plenumanto, tiu similas al viro rigardanta sian naturan vizaĝon en spegulo, kiu rigardas kaj foriras, tuj forgesante kia li estas” (Jak 1,23-24).

 

10) La parolo de Dio estas kiel lampo lumiganta la marŝadon de la vivo: “Lumilo por miaj paŝoj via leĝo, kaj lumo al mia vojo” (Psa 119,105).

 

11) La parolo de Dio estas kiel pluvo, kiu revivigas la animon, por ke en ĝi kresku la semo: “Atentu, ĉielo, kaj mi parolos; aŭskultu la tero la vortojn de mia buŝo. Verŝiĝos kiel pluvo mia instruo, kaj desupru kiel roso miaj vortoj, kiel pluvego sur verdaĵon, kaj kiel grandaj gutoj sur herbon” (Rea 32,1-2).

 

12) La parolo de Dio estas kiel senbranĉigilo, kiu forigas ĉiun senutilan vinberbranĉon, por ke la vinberujo produktu spiritan frukton: “Jam vi estas puraj pro la parolo, kiun mi diris al vi” (Joh 15,3).

 

13) La parolo de Dio estas kiel oro, kiu estas la plej ŝatata valoraĵo por homo: “Pli bona por mi estas la instruo de Via buŝo, ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj”; “tial mi amis viajn ordonojn pli ol oron, eĉ ol puran oron...” (Psa 119, 72, 127). Ĝi estas trezoro, kiu neniam aĉiĝas.

 

El tio ni komprenas ke la parolo de Dio estas granda valoraĵo por la homo. En ĝi ni havas semon, senbranĉigilon, kaj pluvon por kultivi niajn animojn; spegulon, lumilon, fajron, martelon kaj tranĉilon por ilin kuraci kaj kontroli; lakton, panon, mielon, por ilin nutri kaj maturigi. Ĝi estas unika armilo, unika ilo, unika nutraĵo: “ĝi estas potenco de Dio al savo por ĉiu, kiu kredas” (Rom 1,16).

Kaj ni? Kion ni faros?

Johano Kotitsas, Greklando

 al la indekso


 

Dudek jarcentoj de Kristanismo

 

APERAS LA ISLAMISMO

(jaroj 600 - 699) 

Eŭropa kristanismo: unueco en diverseco 

En la sepa jarcento pludaŭras la kristanigo de Eŭropo, ĉefe per migrantaj monaĥoj-misiistoj, ĉefe irlandaj, sed ankaŭ gaŭlaj, frankaj, ktp.

La monaĥoj evangelizis la mezan kaj nordan parton de la franka regno (nuna Francio) kaj la teritoriojn oriente de Rejno-rivero. En 610 fondiĝis la monaĥejo de Westminster (Londono), de kie monaĥo Paŭleno daŭrigis la evangelizadon de Anglio. Ekde 690 la angla-saksa monaĥo Vilibrordo misiis dum preskaŭ 50 jaroj inter la Frisoj, en la norda parto de Germanio. En Azio la nestoriana monaĥo Olopen eniris en la Ĉinan landon, kie lin favore akceptis imperiestro Tai-Tsung.

La diversnaciaj misiistoj havis diversajn metodojn kaj ritojn laŭ sia deveno kaj laŭ la diversaj lokaj situacioj. Adaptiĝon al la lokaj moroj, kiam ili ne estis kontraŭaj al la evangelio, konsilis papo Gregoro la 1-a. Ekzemple, en la jaro 601 li skribis al la monaĥoj de Anglio leteron pri paganaj temploj kaj manĝoj: «Se la konstruaĵoj estas firme faritaj, estas bone ilin purigi kaj adapti al la kulto de la vera Dio. Kaj ĉar ĉi tiuj popoloj kutimas oferi bovojn al la diablo, estas oportune aranĝi feston por konverti ilian religian sintenon. Fakte ili devas lerni oferi la brutaron ne al la Maliculo, sed al la vera Dio, kaj poste disponi ties viandon por sia nutro. Manĝinte kaj satiĝinte, esprimu dankon al la Donacanto de ĉio bona...».

Tiel konstatiĝis en Eŭropo «diverseco en la unueco», ĉi sence, ke oni ja sentas sin en la unueco de la universala eklezio, kies ĉefrolanto estas la episkopo (aŭ papo) de Romo, sed samtempe multaj kutimoj estas diversaj. La liturgio distingiĝas laŭ la vizigota (en Hispanio), gaŭla (Francio) kaj irlanda ritoj, krom la roma. En la dua parto de la sepa jarcento komenciĝis unuecigo de la rito kaj de la lingvo; estis longa procezo, en kiu la «roma latina rito» malaperigis la aliajn ritojn kaj unuecigis la liturgion de Okcidenteŭropo. 

La predikado de Mohamedo 

En la sepa jarcento komencis disvastiĝi nova religio, kiu en pluraj lokoj haltigis kaj eĉ retroirigis la kristanismon. Temas pri la islamismo, fondita de la araba Mohamedo (571-632), kiu komencis prediki al la paganaj samnacianoj novan monoteismon (= unudiismon), prezentante sin kiel profeton de la ununura Dio, eterna, justa kaj kompatema. Laŭ la nova religio «Isa filo de Mirjam» (= Jesuo filo de Maria) estas unu el la profetoj, sed ne Filo de Dio.

La islamismo baldaŭ konkeris la arabajn gentojn, kaj poste disvastiĝis eksterlanden dank’ al «sanktaj militoj» por konkeri «malfidelulojn».

Ekde la jaroj 638-639 la mohamedanoj konkeris tute aŭ parte Palestinon, Sirion, Mezopotamion, Egiption, pli poste Persion kaj Nordafrikon. Inter islamanoj kaj kristanoj komence ne estis militoj aŭ persekutoj (kun kelkaj esceptoj). En oriento oni logas la kristanojn al islamiĝo per favoroj, ekz. senimposteco. En Afriko la situacio estas pli malfacila: la kristanoj, kiuj ne volas fariĝi islamanoj, devas elmigri. La tuta Nordafriko aliĝas al la nova religio, escepte de parto de Egiptio, kie restas monofizitaj komunumoj. En Mezopotamio, Sirio, Palestino kaj Malgrandazio restas kristanaj komunumoj, sed plej granda parto de la loĝantaro aliĝas al la islamismo. 

Dokumento: Konvertiĝo de la Angloj (Gregoro lo 1-a) 

Gregoro la Granda, kiu sendis Aŭgustenon kun 40 monaĥoj, «por ke la Angloj farigŭ anĝeloj», pli poste skribis al Aŭgusteno jenan gratulleteron: 

«Gloron al Dio en la altoj, kaj paco al la homoj de bona volo sur la tero, ĉar la tritika semo mortis falante en la teron, por reĝi ne sola en la ĉielo; pro kies morto ni vivas, pro kies senforteco ni fortikiĝas, pro kies sufero ni el sufero liberiĝas, pro kies amo ni en Britio serĉas frontojn nekonatajn, per kies donaco ni trovas tiujn, kiujn, ne konante, ni serĉis.

Kiu do sukcesus eldiri, kiom da ĝojo estiĝis ĉi tie en la koro de ĉiuj fideluloj, pro tio ke la gento de la Angloj, per la agado de la graco de Dio ĉiopova kaj per la laboro de via frataro, forpelinte la mallumon de eraroj, briliĝis per la lumo de la sankta kredo; pro tio ke kun purega menso jam nun ĝi piedpremas la idolojn, je kiuj antaŭe ĝin malsaĝa timo subestis; pro tio ke al Dio ĉiopova kun pura koro ĝi kliniĝas; pro tio ke el la faloj de malbonagoj nun per la reguloj de la sankta predikado ĝi ligiĝas; pro tio ke je la Diaj ordonoj ĝi spirite submetiĝas kaj mense leviĝas, ĉar ĝisteren ĝi en preĝado sin mallevas, por ke spirite ĝi surtere ne restu. Kiun do ni bezonas, se ne Tiun kiu diris: «Mia Patro ĝis nun laboras, kaj Mi laboras» (Joh 5, 17)?

Li, por montri, ke la mondo konvertiĝas ne per la homa prudento, sed per lia forto, elektis siajn predikantojn, kiujn li sendis en la mondon, malkleraj, kaj tion li faras ankaŭ nuntempe, ĉar inter la gento de la Angloj li degnis fari fortajn per senfortuloj». 

al la indekso


 

Cigano parolas pri cigana kulturo

 

ROM SIM!

 

Eble en la nuna krepuskiĝo de la civilizacio. kiam ŝajnas ke morto kaj timo kaj malamo pli kaj pli alpremiĝas ĉirkaŭ nin, la mondo ankoraŭ havas ion por lerni el la ciganoj koncerne la transvivon, la kapablon releviĝi, la fidemon je si mem, la kuraĝon, kaj ĉefe la defion je ĝojo (Ronald Lee) 

“Rom sim!”. Tion oni povas diri en dek du diversaj manieroj, en dek du diversaj dialektoj de la cigana lingvo, kaj tamen ĝi ĉiam signifas la samon. Esence ĝi signifas: “Mi estas cigano”, kaj ankaŭ: “Mi estas homo”. Sed, en sia plej profunda senco, ĝi asertas ke mi apartenas al popolo, kiu por la “alia”, por la “gaĝeo” (= ne-cigano) konsistigas enigmon, konsternan fonton de perplekso, aron da memkontraŭdiroj, eĉ misteron: homoj senhejmaj, kaj tamen hejmaj ĉie ajn; nacio sen patrujo, kaj tamen partoprena en ĉiu patrujo; popolo sen materiaj rimedoj, kaj tamen tradiciriĉa; homoj senradikaj, kaj tamen plenaj de vivo-ĉarmo ne konata de la homoj malliberaj interne de tiuj kvar (dom)muroj, pro kies konstruo ili tiom penegis; sen skribita historio, kies origino forperdiĝas en nebulo de pratempoj, inter ebenaĵoj, montoj kaj riveroj de Hindujo, kaj eble eĉ pli fore; homoj sen skribita alfabeto, kaj tamen ilia lingvo parolatas tra la kontinentoj - Eŭropo, Azio, Afriko, Ameriko, Aŭstralio - eble unu el la malmultaj lingvoj vere internaciaj.

“Rom sim” signifas ke neniu lando iam akceptos nin elkore en sia teritorio, tamen ĉiam en tiu lando mi havas milojn da fratoj kaj fratinoj, kiujn neniam mi renkontis, kiuj nenion scias ĉi-momente pri mi, sed kiuj akceptos min, tia kia mi estas, en siajn hejmojn kaj en siajn korojn, kiel membron de sia familio: tiu rom-o estas mia frato, kaj pro ĉiu rom-o frato estas mi. 

Kiam mi vekiĝas matene, mi dankas Dion pro la nova tago, ĉar ja Li decidis doni ĝin al mi, kaj Li juĝos min laŭ kiel mi travivas ĝin. Kiam mi eliras serĉe al laboro, mi petas de Dio helpon, ĉar dependas de Li, ĉu mi trovos aŭ ne trovos laboron. Se mi trovas ĝin, mi dankas Dion pro tio; se mi ne trovas, mi dankas Dion, ke Li donis al mi ripoztagon.

Se iu faras al mi viziton, mi salutas lin: “Vi venis kun Dio”; kaj la alia repondas: “Mi trovas vin kun Dio”; tiel kiam li adiaŭas, mi salutas lin: “Iru kun Dio”, kaj li respondas: “Restu kun Dio”.

Kiam la suno brilas super mi, mi dankas Lin pro ties varmo. Kiam pluvas, mi dankas Lin, ĉar la akvo purigas min kaj la aeron. Kiam varmas, mi Lin dankas pro ĉiu plej eta ombro; kaj kiam malvarmas, mi dankas pri la varmo de fajro kaj de homrondo ĉirkaŭfajre sidanta.

Iru kun Dio, restu kun Dio, dankon al Dio, se Dio volas: jen la betono kiu kunmentas la lingvajĵn de ĉiu rom-o en lia ĉiutaga irado.

Mi, kiel ĉiu alia rom-o, kredas en Dio, ĉar ni konas Lin. La rom-o ne bezonas serĉi pruvojn pri la ekzisto de Dio; ni scias ke Li ekzistas, ĉar Li ĉiuminute al ni sentigas sian ĉeeston. Sen ĉi tiu certeco, estus tute sensencaj nia mondo kaj nia estonteco.

Laŭ ni ne ekzistas vera morto; ĝi estas nur paso tra ponto de unu al alia mondo. Tiuj, kiuj jam trapasis, atendas nin, por montri ĝin al ni; kiel kiam ni alvenas en novan landon de tiu ĉi mondo, ĉiam estas rom-oj, kiuj nin atendadas, por instrui al ni la morojn de tiu lando. Kaj ni pensas ke en la transa mondo estas ekskluzivotaj kaj malbenotaj tiuj kiuj, malaminte kaj persekutinte la homfratojn, kondutis kiel tiuj kiuj malamis kaj persekutis Jesuon Kriston.

Derek Tipler (Laŭ Radio Vatikana)

al la indekso


 

MALDILIGENTA LERNANTO PREĜAS

 

Gardanĝelo, ni devas interkonsenti.

Morgaŭ, dum matematiko, gardu Instruiston

por ke li ne ekzamenu min:

ja vi mem scias, ke tiun matĉon oni ne povis ne rigardi.

Por ĵaŭdo mi lernos ĉion perfekte, vi ekvidos,

sed hodiaŭ parolu kun Gardanĝelo de Instruisto,

ke vi ambaŭ gardu por ke li ne ekzamenu min.

Pro tio nun mi iros dormi,

por ke vi jam min ne gardu kaj laciĝu.

 

Waclaw Oszajca S. J.; el la pola tradukis Robert Maryks S. J.

al la indekso


 

MESAĜO DE INFANO

 

Vi diras ke mi estas la estonto:

ne forviŝu mian nunon.

Vi diras ke mi estas espero de paco:

ne alkonduku min al milito.

 

Jam en frua aĝo ĉinaj infanoj estas hardataj al milito (foto UNICEF)

 

 

Vi diras ke mi estas promeso de bono:

ne konfidu min al malbono.

Vi diras ke mi estas lumo de viaj okuloj:

ne forlasu min en mallumo.

Mi ne atendas nur vian panon:

donu al mi lumon kaj sperton.

 

Aro da infanoj en Caltagirone (Sicilio, Italio)

 

 

Mi ne deziras nur gajesprimon afekcian,

mi petegas ke vi eduku min kun amo.

Mi ne petas de vi nur ludilojn:

mi petas bonajn ekzemplojn kaj parolojn.

Mi ne estas nura ornamaĵo de via vojo:

mi estas homo

frapanta ĉe-porde en nomo de Dio.

Instruu min labori kaj humili,

preĝadi kaj pardoni.

Kompatu min, gvidu min,

ke mi estu bona kaj honesta.

Korektu min siamomeme,

... eĉ se vi vidas min cagreniĝi.

Helpu min hodiaŭ, por ke morgaŭ

mi ne vin plorigu...

 

al la indekso


 

 

SPRITA VORTARETO 

H

HAZARDO: Eble ĝi estas la kaŝnomo de Dio, kiam li ne volas subskribi (A. France)

HERBAĈO: Planto kun ankoraŭ nekonataj ecoj (R.W. Emerson)

HEROO: Homo kiu faras tion, kion li povas (Romain Rolland)

HONESTECO: Grava malsano, bonŝance ne kontaĝa (Anonimulo)

 

I

INSULTOJ: Argumento de l’ malpravanto (J. J. Rousseau)

INTERNACIA KONFERENCO: Kunsido, kiu decidas, kiam okazos la sekvonta kunsido (H. Ginsberg)

 

J

JUSTICO: La fiksitaj maljustaĵoj (A. France)

JUSTICO EGALAS POR CIUJ: Pluvas por ĉiuj, sed ne ĉiuj havas ombrelon (Anonimulo)

 

K

KALUMNIO: Pluvo kiu falas sur ĉiujn sukcesulojn (Voltaire)

KAPHARO: Afereto kiu forfuĝas, ĉar ĝi timas maljunecon (Freire)

KATOJ: La tigroj de l’ malriĉulo (T. Gauthier)

KIRASKESTO: Aparato, kiu evitas al la ŝtelistoj enuigajn serĉadojn (Torquet)

KISO: Pra-mordo lerninta bontonon (R. Taddei)

KLARECO: Bontono de verkisto (J. Renard)

KLASIKA AŬTORO: Verkisto, kiun oni rajtas laŭdi, ne leginte lin (Chesterton)

KONATO: Ni konas lin sufiĉe por peti de li monprunton, sed malsufiĉe por pruntedoni al li (H. Miller)

KONFUZO: Vorto eltrovita por difini ne-kompreneblan ordon (A. Bierce)

KONKERANTO: Entreprenisto de murdoj (Arüss)

KONSERVATIVULO: Laŭ li nenio devas okazi unuafoje (Freire)

KONSULTI: Peti ke oni samopiniu kun ni (Decourcelle)

KONVERSACIO: Konkuri en reciproka interrompo (Pitigrilli)

KREIVO: Kapablo rigardi per nova okulo malnovajn aferojn (Ĉina proverbo)

KUKUMO: Frukto laŭgrande kaj laŭenhave simila al homa kapo (A. Bierce)

KULTURO: Ĝi estas tio kio restas post kiam oni forgesis la lernitaĵon (K. Kraus)

KURACISTO: Li vivas per la malsanoj, per kiuj la aliaj homoj mortas (Trébla)

KURAĜO: Timo, kiu rezistas iom pli longe (R. Taddei)

 

 

al la indekso