Enhavo de Espero Katolika numero 10/1989

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo:  infano bruligas kandelon antaŭ Maria-bildo en Sovetunio

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj, 

ni kore dankas Vin pro Viaj kontribuaĵoj - artikoloj, raportoj, fotoj - kiuj sendube pliriĉigas la enhavon kaj aspekton de nia revuo.

Por iomete plirapidigi la redaktadon de la aperontaj numeroj, ni petas ĉiujn kunlaborantojn ekde nun adresi siajn sendaĵojn al Pastro Battista Cadei en Bergamo.

Oni skribu al la Centra Oficejo en Romo se temas pri movadaj informoj, korespondodeziroj, specimenpetoj, kotizoj, kaj aferoj ligitaj kun la administracio, ekspedo de la revuo, aŭ IKUE.

Ĝusta adresado de Viaj leteroj helpos nian redaktan laboron.

Antaŭdankon!

La Redakcio

al la indekso


 

Ni aŭskultu la Parolon de Dio

 

NIA DIO VOLAS NIN RIGARDI!

 

 

«Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene:

Tielmaniere benu la Izraelidojn; diru al ili:

la Eternulo vin benu kaj vin gardu;

la Eternulo lumu al vi per Sia vizaĝo

kaj favorkoru vin;

la Eternulo turnu Sian vizaĝon al vi

kaj donu al vi pacon.

Tielmaniere ili metu Mian nomon sur la Izraelidoj

kaj Mi ilin benos»

(Nom 6, 22-27). 

Je la komenco de la Biblio, je la kreado, Dio benas la plantojn, la bestojn kaj precipe la homon. La beno estas ĉiam la signo de Dio. Dio ne malbenas Kain; la signo, kiun Dio faras sur Kain, estas signo de savo. Neniu rajtas mortigi Kain. Dio benas Noa kaj en li la tutan homaron - post la granda diluvo. La obeema Abraham mem fariĝas beno por aliaj, ĉar la Eternulo benas lin. Jakob-Izrael luktas kun Dio kaj ne forliberigas Lin antaŭ ol Li benas lin. La Eternulo ne forgesas la venditan Jozef en Egiptujo kaj tie Li helpas Sian popolon. Li benas kaj gvidas kaj gardas Izraelon.

Mi povus daŭrigi la nomadon de ben-agado kaj verŝajne ĉiu el ni povus kompletigi la liston per siaj propraj spertoj; ĉar nia Dio vere estas benanta Dio. Lia nomo “JAVEO-MI ĈEESTAS”, Mi ĉeestas por vi - ĉi tiu nomo mem jam estas beno. En nia teksto la Eternulo mem diras al Moseo: Tiel ili metu Mian nomon sur la Izraelidoj. “Nomen est omen” - “Nomo estas aŭguro”. Dio ordonas, ke Aaron kaj liaj filoj metu la Izraelidojn sub la nomo de Dio. La nomo de la Eternulo estu ŝirmo por Izrael.

La beno en la strikta senco estas tre antropomorfa (= homforma): “La Eternulo lumu al vi per Sia vizaĝo kaj favorkoru vin!”. Dio havas vizaĝon, kiu lumas al vi, al ni. Ĉu vi konas la situacion: homo vidas subite amatan homon, kaj la vizaĝo eklumas. Oni povas vidi la lumon de ĝojo, de feliĉo. Dio ĝojas, se Li vidas nin, se Li rigardas nin kaj Lia amo turniĝas al ni. Li turnas Sian vizaĝon al ni kaj donas al ni pacon. Li speciale turnas Sian vizaĝon al ni en Jesuo Kristo, Sia plejamata filo. En Jesuo Dio ja havas homan vizaĝon. En Jesuo ni povas rigardi la prabildon, laŭ kiu ni estas kreitaj. En la l-a ĉapitro de Genezo Dio ja diras: “Ni kreu homon laŭ Nia bildo! Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino li kreis lin” (Gen 1, 26-27). Nia Dio rigardas nin kiel amanta homo rigardas sian amatan homon, kiel patrino amo-plene rigardas sian infanon, preta helpi ĝin tuj, se ĝi bezonas la patrinan helpon.

“La Eternulo donu al vi pacon”. Jesuo ĉiam denove promesas: “Pacon Mi donas al vi, Mian Pacon Mi donas”. Ekde la komenco de la Dia sav-agado, la plej granda donaco de la Eternulo estas la paco, kaj samtempe la plej granda puno estas, ke la homo ne rajtas eniri en la pacon de Dio.

Dio volas donaci al la homo pacon, ankaŭ al ni. La beno de Aaron ankaŭ validas por ni. Dio, la Patro, estas preta turni al ni Sian vizaĝon en Jesuo Kristo. Ni petu Lin denove: “Turnu al ni Vian vizaĝon!”, kaj ni ankaŭ turnu nian vizaĝon al Li por ke niaj rigardoj renkontiĝu!

Fratino Theotima Rotthaus, F.R. Germanio

al la indekso


 

 

MI VOLAS VIN PREĜI 

 

Mi volas via preĝi

matene, vespere

mi volas via preĝi

por esti apud vi

ĉu en la ĝojo

ĉu en ĉagreno

ĉu en espero

ĉu en timemo

mi volas via preĝi, ho mia Sinjoro.

Mi volas vin preĝi

ĉe tagiĝo, vesperiĝo

kaj peti de vi

helpon al la mondo

kaj konfidi al vi

ĉiun homan koron.

 

Silvia Brovelli, Italio; trad. B. C.

 

al la indekso


 

Dudek jarcentoj de Kristanismo

 

KRISTANISMO KAJ BARBAROJ

(jaroj 400 - 499) 

Krizo de la imperio

La kvinan jarcenton karakterizas la invadoj en la romian imperion de barbaroj, tio estas de popoloj loĝantaj respektive oriente kaj norde de la riveroj Rejno kaj Danubo. Jam antaŭe la reciprokaj rilatoj inter Romianoj kaj barbaroj estis ofte konfliktaj: rabiroj de Germanoj en romia teritorio, militiroj de Romianoj transe de Rejno kaj Danubo. Sed ne mankis pacaj rilatoj: komercado; soldat-dungiĝo de Germanoj en la romia armeo. Antikvaj latinaj verkistoj (ekz. Tacito) laŭdis la korpan kaj moralan forton de la Germanoj, kontraste kun la kadukiĝo de la romiaj moroj.

Sed ĉe la tempo-paso la ĝermanaj popoloj en siaj migradoj pli kaj pli premis kontraŭ la romiaj landlimoj. En la kvina jarcento la ĝermanaj invadoj ne plu estis reteneblaj. En 410 la Vizigotoj, gvidataj de reĝo Alariko, prirabis la ĉefurbon Romo, kaŭzante grandegan konsternon. En 452 venis eĉ pli teruraj invadantoj, la Hunoj (ne ĝermanaj, sed mongolaj), gvidataj de reĝo Atilo, kromnomata «plago de Dio». La prestiĝa papo Leono la 1-a sukcesis konvinki la hunan reĝon indulgi Romon kaj forlasi Italion. En 455 Romon prirabis la Vandaloj.

En 476 estis detronigita Romulo Aŭgustulo, lasta okcidenta imperiestro: tiu jaro estas rigardata kiel findato de la okcidenta roma imperio (la orienta, kun ĉefurbo Konstantinopolo aŭ Bizanco - nuna Instanbulo - daŭros ankoraŭ preskaŭ mil jarojn).

La invadoj kaj priraboj de Romo, «la eterna urbo», kaŭzis konsternon kaj eĉ konscienc-krizon, ĉar ŝajnis ke, se Romo finiĝas, pereas la civilizacio kaj la mondo mem. Tiam la maljuna episkopo Aŭgusteno verkis libron titolitan «Civito de Dio», en kiu li klarigas ke ĉiuj civilizacioj, inkluzive de la romia, estas forpasemaj. Ĉi-tere la kristanoj devas travivi suferojn kaj bataladojn, ĉar - kiel klarigis Jesuo per la parabolo pri la bona tritiko miksita kun herbaĉo - la diabla civito batalas kontraŭ la civito de Dio, kiu fine triumfos; temos pri transmonda, ne pereema civito... 

Herezoj

La evangelio devas esti predikata al ciuj popoloj, do ankaŭ al la barbaroj. Kaj fakte ili baldaŭ fariĝis kristanoj. Sed plej granda parto el ili alprenis ne la katolikan, sed la arianan doktrinon.

La Gotojn evangelizis la ariana episkopo Ulfilo, kiu tradukis la Biblion en ilian lingvon. Arianaj estis ankaŭ la Vandaloj kaj la Longobardoj, kiel ankaŭ la plej granda parto de la Angloj, Saksoj kaj Jutoj, invadintaj Brition. Pli poste ĉi tiuj popoloj forlasis la arianismon kaj transiris al la katolikismo. Dekomence katolikoj fariĝis la Irlandanoj (evangelizitaj de sankta Patriko) kaj la Frankoj, okupintaj la nunan Francion.

Ankaŭ aliaj herezoj trafis la eklezion en la kvina jarcento: Pelagio neis la heredan pekon, kaj asertis ke la homo povas “savi sin” sen supernatura helpo. Nestorio tro emfazis en Kristo la homecon, kiu ne formas veran unuecon kun la dieco; Eŭtiko malemfazis lian homecon, tiel ke la dieco absorbas ĉion... Pelagianismo, nestorianismo kaj eŭtikanismo (pli konata kiel monofizismo = unu-natureco) estis kondamnitaj en diversaj koncilioj. La pelagianismo malaperis. Nestorianaj kaj monofizismaj eklezioj pludaŭras; sed nuntempe ilia doktrino pri Jesuo Kristo estas tre simila al la katolika kaj al la ortodoksa. 

Dokumento: Sendependeco kaj harmonio de eklezio kaj ŝtato (Gelazo)

Ne malofte la romaj imperiestroj, precipe orientaj, klopodis enmiksiĝi en la aferojn de la eklezio. Generale la orientaj patriarkoj tion akceptis, sed la romaj papoj energie defendis la sendependon de la eklezio. Ĉi-teme tie gravas la principoj proklamitaj de papa Gelazo (492-496), ĉar ili gvidos la sintenon de pluraj papoj dum la mezepoko. Ĉi-tie ni citas fragmentojn de letero de papo Gelazo al la orienta imperiestro Atanazo: 

Post kiam venis la vera Reĝo kaj Pontifiko (= Jesuo Kristo) la imperiestro ne plu surprenis la pontifikan titolon, nek la pontifiko al si arogis la reĝan dignon...

...Kristo donis, ĝustamezure laŭ dia piano, tion kio konvenas al la savo de Liaj anoj: li disigis la rolojn de la du regpovoj, al ĉiu el la du havigante proprajn aktivadojn kaj apartajn aŭtoritatojn, ĉar li volis ke liaj anoj saviĝu per humileco, kaj ne plu submetiĝu al homa orgojlo: kaj li volis, ke la kristanaj imperiestroj bezonu la pontifikojn por la eterna vivo, kaj ke la pontifikoi uzu la imperiestrajn dispoziciojn por la tempa vivo; krome li disponis, koncerne la spiritan rolon, ke ĝi estu tute apartigita disde la materiaj enmiksiĝoj kaj ke servanto de Dio ne sin impliku en materiajn aferojn (kp. 2 Tim 2,4); kaj aliflanke homo implikita en mondaj aferoj ne aspektu gvidi diajn aferojn; li igis ke estu modereco en la praktiko de la du regpovoj, ke al neniu el la du manku apogo, kaj speciale ke la kompetento en la aplikado kongruu kun la kvalito de la aktivado.

 

al la indekso


 

LA SANKTA SPIRITO KAJ NI, HODIAŬAJ KRISTANOJ

 

 

«La Spirito de la Eternulo estas sur mi,

ĉar Li min sanktoleis,

por bonanonci al malriĉuloj;

Li sendis min por anonci

liberecon al kaptitoj,

por meti la vunditojn en liberecon,

por proklami favorjaron de la Eternulo»

(Luk 4, 18-19). 

Tio estas evangelia deklaro de Jesuo Kristo, kiu ĝuste diris, ke sian mision li plenumas en la sanktoleado de la Sankta Spirito. Kristo estas la Kapo, dum la Korpo (la Eklezio) restas surtere. La sama Spirito, kiu elverŝiĝis sur la Eklezion dum Pentekosto, videblas ankaŭ hodiaŭ. 

La Sankta Spirito daŭrigas la agadon de Jesuo 

Hodiaŭ, eĉ ĉi-momente, dank’ al la Sankta Spirito, la Evangelio anoncatas al mizeruloj en la mondo, ankaŭ hodiaŭ resaniĝas spirite blindaj, ne malofte vidkapablon reakiras ankaŭ fizike blindaj. Elliberiĝas spiritaj malliberuloj, ĉar jam alvenis tempo de Dia graco. La Sankta Spirito hodiaŭ multe agadas, disdonante la Kristajn donacojn al la surtera Korpo de Kristo, la Eklezio. Iutempe ja Jesuo Kristo anoncis la Evangelion en sanktoleado de la Sankta Spirito, dum hodiaŭ ĉiu membro de la Korpo de Kristo (la Eklezio) sanktoleitas je la Sankta Spirito, por esti atestanto de la Evangelio. La Sankta Spirito laboradas pere de la Eklezio kaj plenumas la saman agon, kiun plenumis Kristo antaŭ 2000 jaroj en Palestino.

Jesuo Kristo daŭre agas kaj instruas pere de la Sankta Spirito. «Kaj elirinte ili predikis ĉie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la parolon per la signoj, kiuj sekvis» (Mar 16, 20). Kaj jen, ĝuste la samaj agoj, kiujn komencis Jesuo Kristo, hodiaŭ plenumatas inter ni pere de la Sankta Spirito. 

En la sankta Skribo oni legas: 

«Kaj mi petos la Patron,

kaj Li donos al vi alian Parakleton (= Konsolanton-Helpanton)

por ke li restadu kun vi por ĉiam»

(Joh 14, 16).

 

«Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero,

li gvidos vin en ĉian veron;

ĉar li parolos ne de si mem;

sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos.

Kaj li anoncos al vi venontajn aferojn.

Li gloros min,

ĉar li ricevos el miaĵo

kaj anoncos al vi»

(Joh 16, 13-14). 

Atentu, ke la Sankta Spirito prenas el la Sinjoro Jesuo Kristo kaj siavice montras al ni la ricevitan, montras al ci kaj mi.

Do, la agado de la Sankta Spirito inter la kredantoj daŭrigas la agadon de Kristo, kiun Sinjoro Dio komencis antaŭ 2000 jaroj.

Multaj homoj demandas: «Kial do ni ne vidas tiun agadon de Jesuo Kristo, kiu ripetiĝas inter ni?». Nur pro tio, ke multaj kristanoj jam zorgas nur pri aferoj korpaj kaj ne plu vidas kuneston de la Sankta Spirito, ili ne interesiĝas pri agado de la Sankta Spirito kaj tute ne penas akiri donacojn kiujn donas ĉi lasta. Inter ĉi tiaj duonmortintaj kristanoj kiaj do agoj de la Sankta Spirito povas ankoraŭ prezentiĝi?!

La Evangelio de Kristo ne estas historia antikvaĵo. Ni nur priatentu admonojn de la Letero de apostolo Judaso: «Sed vi, amataj, memoru la dirojn antaŭe parolitajn de la apostoloj de nia Sinjoro Jesuo Kristo; nome, ke Li diris al vi: En la lasta tempo estos mokemuloj, irantaj laŭ siaj propraj voluptoj malpiaj. Tiuj estas la disigantoj, laŭinstinktaj, ne havantaj la Spiritonn (Jud 17-19).

Atentu vi la vortojn «ne havantaj la Spiriton». Tie kie forestas la Sankta Spirito, ne povas plene manifestiĝi ankaŭ la viva Kristo. Kiam vi ekvidos ĉeeston de la Sankta Spirito inter ni, kiam vi bonvenigos kaj akceptos tiun ĉi ĉeeston, kiam vi absolute de li dependos - tiam vi ekvidos la agojn kaj instruon de nia Sinjoro Jesuo Kristo aperantajn en via persona vivo. Vi ekvidos kiel saviĝas la animoj, resaniĝas malsanuloj, forpelatas demonoj, ricevatas mirindaj respondoj al niaj preĝoj. Kristo sian agon ankoraŭ ne finis. Sian agon Li daŭrigas inter ni pere de la «alia Konsolanto», la Sankta Spirito. 

La movado de Renoviĝo en la Sankta Spirito 

Estiĝas demando: kiel ni mem povas sindoni al agado de la Sankta Spirito, liberiĝi el la materieco, renoviĝi?

La hodiaŭa Eklezio havas mirindan respondon por solvi tiujn problemojn, nome - renoviĝon en la Sankta Spirito pere de la Movado de Spirita Renoviĝo.

Mi volas prezenti al vi iom da informoj el la mesaĝoj de sacerdoto Tomo Forrest, direktoro de la Informa Centro de l’ Spiritrenoviĝa Movado, pri la Movado en la Katolika Eklezio.

«Movado de Spirita Renoviĝo en la Sankta Spirito pretas prezenti al la Eklezio tion, kion hodiaŭ ĝi pleje bezonas. La problemojn de la hodiaŭa Eklezio ni povas imagi diverse: sekulariziĝo, raciismo, progresismo, erao de teĥnologio, pelagianismo, ideo de l’ homa sinsavo sen Dio. Ĉiuj ĉi aferoj volas pruvi al ni, ke homo, do, kapablas savi sin mem - dank’ al sia scienco, percepto, teĥniko. Tamen unue oni bezonas diri, ke homo homon ne savas. Homo ne povas alian homon fari infano de Dio. Tio estas ago de Dio, kiu transpaŝas homajn eblecojn. Venas en la mondon Movado de la Spirita Renoviĝo kaj parolas al ni: «Por ni bezonatas Spirito de Dio, ni bezonas forton, kiun liveras Dio, ni bezonas diajn donacojn, por ke vi povu pruvi al homoj agon de Dio. Nur Dio povas konduki homon en la ĉielon, nur Spirito de Dio povas ekloĝi en ni kaj fari nin liaj iloj, kaj tion li deziregas».

La Movado diras: «Ne nur scienco, sed unue la kredo; ne homo estas unua, unua estas Dio; ne ĉefas plano de homo, sed plano de Dio; ne plejgravas vorto de homo, sed vorto de Dio, veninta el ĉielo; ne homa egoismo, sed amo kaj kunagado en Kristo». Dio estas interligo kaj ni same devas esti interligo, gefratoj reciproke fordonantaj la vivon unu por alia. Kaj ĉio tio estas mirinda, ĉarma, ne ripetebla. Mirinde kaj ĝojige estas vidi la saman Movadon en diversaj regionoj, en Afriko, Azio, Hindio, en landoj de Eŭropo... Kvankam tio ne estas facila laboro, tamen ja multaj homoj al ĝi aliĝas.

En la Movado de Spirita Renoviĝo estas multaj homoj, kiuj dediĉas sin por savi narkotistojn. Ekz., geedza paro en paroĥo sub gvido de kardinalo Etchegeray komencis ĉi laboron. Ĝi estas paroĥo de narkotistoj, prostituitinoj, alkoholistoj, krimuloj. Kardinalo konfidis ĝin al ĥarismuloj (tiel nomiĝas la menciitaj movadanoj)... Multnombraj membroj de la Movado en diversaj lokoj de l’ mondo sin dediĉas al tiaj agadoj. En Porto Riko alvenis knabinoj kiuj estis prostituitinoj kaj narkotistinoj. Iliaj problemoj estis komprenitaj. Kaj tio, kio helpis al aliuloj, helpis ankaŭ al      ili. Ekzemple, ĉefa problemo malespero: homoj sen fido je si mem, sen espero, forpuŝitaj. Se ni parolos al ili: «Ci devas fari tion kaj ĉi tion», ilia memfido malfortiĝas, ĉar ili tion fari ne povas. Tamen ni al ili parolas, ke Dio ilin savos, ke ilin povas ektuŝi la Sankta Spirito. Dume la Spirito de Dio envere ilin ektuŝas. Tiamaniere ni kreas en ili novan esperon, apogitan ne al ili mem, ĉar ili tiel malfortas, sed al Dio, kiu ilin amas.

Por ke okazu plena rehabilitado de tiaj homoj necesas tuta vico da aliaj aferoj, oni devas trovi por ili loĝlokon, trovi laboron. Tio estas komplikaj aferoj. Estas amaso da ĥarismuloj, kiuj dediĉas Sian vivon al tiaj personoj.

Se Dio iun elektis por helpi al tiaj homoj, tiu en la sama momento povas esti certa, ke la Sankta Spirito provizos necesajn ĥarismojn ( = donacojn). Kiam tiuj knabinoj venis al ni, unu el la aferoj, kiu elvokis en ili profundan travivaĵon de ĝojo, estis tio ke ni ilin vere amas kaj estimas, malgraŭ tio, ke ili mem ne amis sin kaj ne estimis. Tio estas donaco de l’ Sankta Spirito - ami tiajn homojn, kiujn neniu plu amas.

Al renkontiĝo de la gvidantoj de l’ Movado venis ĉefoj el Tajlando, Borneo, Bangladeŝo, Hindio, Japanio, Koreujo, Hong-Kongo, Singapuro, Aŭstralio... Entute el 15 landoj. Venis reprezentantoj preskaŭ el tuta Azio. La Movado speciale bonservas al disvastiĝo de la kredo je Kristo. En Koreujo mem estas pli ol 60.000 katolikoj-ĥarismuloj, inter ili 8 episkopoj, 250 sacerdotoj kaj 1000 fratinoj. Koreujo estas lando kie kristanismo disvolviĝas plej dinamike el inter ĉiuj landoj ed Oriento, oni povus eĉ diri ke Koreujo estas malgranda eksplodo de kristanismo. Ĉiujare konvertiĝas al kristanismo 45.000 homoj. Spirita seminario ne povas loki ĉiujn kandidatojn. Preskaŭ ĉiuj diocezoj havas oficialajn direktorojn de la Spiritrenoviĝa Movado kaj proprajn buroojn. Kardinalo Kim el Seulo deklaris, ke li treege amas kaj bontaksas Movadon de la Spirita Renoviĝo kaj havas en ĝi grandan esperon».

Ĝuste samspeca movado ekzistas ankaŭ en Litovio. Verdire ĝi ne estas ankoraŭ tro disvastiĝinta, tamen, dank’ al la Sankta Spirito, ĝi disvastiĝas. Speciala diservo por la membroj de la Movado okazadas ankaŭ en la preĝejo de nia paroĥo ĉiusabate je la 12-a horo. Do, ankaŭ vi ĉiuj, deziranta renovigi vian vivon en la Sankta Spirito, iĝi spiritaj homoj kaj feliĉaj en Jesuo Kristo, estas invitataj veni al niaj diservoj sabataj. Dio invitas vin ekvidi agadon de la Sankta Spirito, volas fari vin novaj homoj en Kristo Jesuo. Amen.

Predikis Sac. Valerijus Rudzinskas,

Lazdiju raj Rudamina, Litovio, Sovetunio

ellitovigis Angele Judickiene

al la indekso


 

SES MISIISTAJ RAKONTOJ 

 

1) Maljunulo por... maljunuloj

Dum la vintro mi vizitis en Costermano (Norda Italio) misiiston, kiu jam de multaj jaroj agadas en Urugvajo, en la regiono Salto. Li diris al mi: «Tie ĉi estas malvarme, sed en Salto ni havas someran varmegon... Mi venis ne nur por viziti mian familion, sed ankaŭ por kolekti iom da mono en Italio: mi volas konstrui ripozdomon por maljunuloj» .

Mi diris: «Patro Aldo, vi estas jam 70-jara: kial vi volas surpreni la ŝarĝon de grandaj elspezoj?». Kaj li: «Tiu ripozdomo estas mia revo jam de longtempe: mi estos kontenta kaj feliĉa, kiam ĝi estos konstruita».

Sac. Felice Ruaro, Italio

 

2)  Por interreligia paco

Post Pasko vizitis min salezana misiisto, kiu agadas en Sirio. Antaŭe li estis, dum deko da jaroj, en Betlehemo, kie la Salezanoj havas grandan lernejon por junuloj ne nur kristanaj, sed ankaŭ mahometanaj kaj judaj. Li diris: «Ankaŭ en Alepo ni havas multajn gejunulojn el diversaj religioj. Ili lernas la fratan amon, kiu estas bazo de kristanismo. Por agadi tie, kompreneble, oni devas koni la araban lingvon; mi havis la bonan ŝancon lerni ĝin antaŭ multaj jaroj...».

Sac. Felice Ruaro, Italio

 

3) Malgraŭ kor-malsano

En la malsanulejo de urbeto Garda, kie mi estas animzorganto, estas misiisto, patro Luciano, kiu dum deko da jaroj laboradis en Afriko. Li apartenas al la kongregacio fondita de Mons. Daniele Comboni (elp. Komboni), kiu dum multaj jaroj estis misiista episkopo en Centra Afriko.

Patro Luciano diris al mi: «Antaŭ ok jaroj mi havis koran infarkton, pasintmonate oni devis operacii mian koron en Verona, nun mi pasigas du aŭ tri semajnojn en ĉi tiu hospitalo, kelkajn monatojn en mia Instituto en Verona aŭ hejme, poste mi volus iri denove al Afriko, ĉar mia deziro estas jena: daŭrigi mian interrompitan agadon inter la malriĉuloj de Malavio».

Sac. Felice Ruaro, Italio

 

4) Mi estas katolikino

Iun vendredon en januaro 1988. Kaŭze de la ciklono neniu foriras el sia loĝejo en Tamatavo. Neniu alvenis en la lernejon. Feliĉe la ciklono ne kaŭzis damaĝojn, nur la rompitaj branĉoj malpurigis la stratojn, kelkaj arboj malhelpis veturi per aŭtomobilo, kaj sabate ĉiu ordigis la ĉirkaŭaĵon de sia loĝejo. Matene mi prenis mian motorbicikleton por rigardi la mezlernejon. Sabate mi ĉiam celebras la Sanktan Meson, tamen mi ne dubis, ke tiun tagon mi ne trovos gelernantojn preparitajn al la komuna preĝo: nenio mirinda.

Dumvoje mi devis halti, ĉar mia veturilo postulis purigon de la sparkilo (ĉi tio okazas al mi tre malofte!), kaj ĝuste tiam preterpasis iu lernantino de ĉi tiu lernejo de la Fratoj de la Kristana Lernejoj. Kaj ĝuste tiam kaj tie alia lernantino preterpasis kaj demandis al la unua:

- Kial vi iras al la lernejo? Hodiaŭ ne okazas lecionoj.

- Mi estas katolikino, kaj mi devas ordigi la korton de mia lernejo.

Mi estis en la lernejo pli frue ol ŝi. Baldaŭ ŝi balais la ĉirkaŭaĵon de la lernejo kune kun aliaj 56 gelernantoj, kiuj ne alvenis por lerni en ti postciklona tago.

Mia penso: Dio profitis de la malgranda paneo, por ke mi ekkonu la pensojn de iu 13-jara lernantino, amata de Dio, ĉar ankaŭ ŝi amas Lin.

Sac. Jan Sadowski, Madagaskaro

 

5) Ŝi ne plaĉas al mi

Si havas tri monatojn kaj ankoraŭ ne estas baptita. Kaŭze de ĉi tio suferas ŝia 12-jara fratino, kiu estas «sendita de Kristo». Ŝi estas konscia pri siaj devoj kiel anino de la katolika asocio por gejunuloj post la unu Komunio. Tamen ŝi timas instrui siajn gepatrojn. Kion fari?

Iun tagon, ŝi atente rigardis sian fratineton, kaj diris al sia patrino:

- Ho panjo, ŝi ne plaĉas al mi.

- Kial? - demandis la patrino surpriza.

- Ŝia animo estas ankoraŭ malpura - ŝi diris per mallaŭta kaj dolĉa voĉo.

La patrino ekhaltis senvorte, tamen Si estis kolerigita. Post unu semajno ŝi, kune kun sia edzo, vizitis min por peti la bapton de la filineto, kaj por rakonti pri la alia filino, kiu memorigis al ili la gepatran devon. Ĉiuj esti feliĉaj, ankaŭ mi ekkonante ĉi tiun historion.

Sac. Jan Sadowski, Madagaskaro

 

6) Scienco kaj kredo

Dum la kateĥizado, preskaŭ en ĉiu grupo mi estis pridemandata, kie estas la vero rilate la kreaĵojn, ĉar la instruo de la religio malsimilas ol la instruo de la naturscienco. Kiu mensogas: ĉu la pastro aŭ la alia instruisto? Kaj ridegis la gelernantoj.

Tamen, post mia respondo neniu ridetas: tio faris al mi grandan plezuron, kaj samtempe kuraĝigis la junularon demandi pri iu ajn problemo. Mia respondo estis tre simpla: la Biblio instruas al ni, kiu kreis la mondo kaj la homaron, dum la sciencistoj instruas nin, kiel Dio kreis la mondon.

Sac. Jan Sadowski, Madagaskaro

al la indekso


 

LEGENDO 

Foje du monaĥoj legis en malnova libro, ke en la ekstremo de la mondo troviĝas loko, kie la tero kaj la ĉielo renkontiĝas. Ili decidis serĉi tiun lokon kaj reveni nur post la trovo de la loko. Ili tramigris la tutan mondon, eltenis sennombrajn danĝerojn, suferis pro la plej diversaj malhavoj, kiujn renkontas migrantoj. Ili kontraŭstaris ĉiujn tentojn, kiuj povas homon deturni de la celo.

Sur tiu loko - tion ili legis en la libro - oni devas nur frapi je la pordo kaj oni tuj troviĝas ĉe Dio. Fine la du monaĥoj trovis tion, kion ili serĉis. Ili frapis je la pordo. Kun forta korbatado ili atendis la malfermon de la pordo kaj post la enpaŝo ili staris hejme, en la ĉelo de la monaĥejo.

Tiam ili komprenis, ke tiu loko, kie la tero kaj la ĉielo renkontiĝas, estas ĉi tie, sur la Tero, sur tiu loko, kiun Dio destinis por la homo.

Tradukis I. Nagy, Hungario

al la indekso


 

EN ĈINIO: KOMENCO BONA, LABORO DUONA 

Ĝojinde, ke ĉi-somere okazis katolikisma kurso por geknaboj 7-8 ĝis 15-16 jaraj en multaj paroĥoj de Ŝanhajo, per permeso de urba religia buroestro, kiu maje vizitis F.R. Germanion, Belgion kaj Nederlandon rilate al esplorado de okcidenta eklezio pri kristanismo, precipe katolikismo.

Hejmen reveninte, li, invitite, raportis sian impreson al parto de membroj de la Ŝanhaja Katolika Intelektula Asocio. Ankaŭ mi ĉeestis kaj pririgardis lian mienon kun granda plezuro, ĉar eble la okcidentuloj akceptis lin afable kaj favore.

Petro S. Kaiz, Ĉinio, 3.8.1989

al la indekso


 

“PERESTROJKO” EN HUNGARIO 

La vivo de tago al tago ŝanĝiĝas ĉe ni, bonegaj libroj estas aĉeteblaj ĉe la katolikaj eldonejoj, aperis kaj -os novaj gazetoj, revuoj, sed samtempe altiĝas la prezoj kaj malaltiĝas la pensioj. Estas tavolo en la socio, kiu tiel bone vivas, kiam en la diktaturo la aliaj.

Ĉio ĉi ne helpas la esperantistojn, precipe la pensiulojn. Sed tio estas nia afero. La deviga lernado de la rusa ĉesis, nun ĉiu lernas angle precipe kaj aliajn okcidentajn lingvojn. 

Martiro de devoplenumo 

Kiel tiutempe pastron Popieluszko en Pollando, ankaŭ Ludoviko Kenyeres (Kenjereŝ) la paroĥestron de la vilaĝo Tiszavárkony (Hungario), oni torturis al morto la 28-an de februaro 1957 - sekvajare post la nacia revolucio -, sur la bordo de la rivero Tisza (Tisa) en la salikejo. La alta bordo tie, plena de arbedoj, kavoj, ne estis vizitata, do oni facile povis malaperigi kadavron.

La paroĥestro biciklis hejmdirekte al la najbara vilaĝo, kie li instruis religion. Sekvatage en la salikejo estis trovitaj la biciklo, sangospuroj en la neĝo, rozario kaj la elbatitaj dentoj, kiuj atestis, ke la malaperinta paroĥestro ne forlasis sian patrion, kion disfamigis la komunistoj en la vilaĝo. La vilaĝanoj tre bone sciis la veron, sed...

Al la fia, sekretigita murdo ĵetiĝis lumo ĝuste post unu jaro «akompane de signoj». La 28-an de februaro 1958 furiozis «neniam spertita» ŝtormo. Grandegaj glaciblokoj ĵetiĝis al la alta riverbordo el la timige ondanta Tisza, per hazardo malfermante la tiam nur haste fositan sekretan tombon...

Sekvatage, proksime al la ŝufabriko Martfü, iu ekkriis: La rivero portas mortintan homon! Oni eltiris la kadavron. Ĝuste tiam ĉeestis ankaŭ la lernejkunulo de la paroĥestro, kiu identigis la kadavron. Li estis la malaperinta vilaĝa paroĥestro. En la oficiala protokolo oni jam ne povis registri: «nekonata kadavro».

Ludoviko Kenyeres estis entombigita sub la grandan ŝtonkrucon starantan antaŭ la preĝejo. La fideluloj priploris lin kaj konsternite rigardis la sendifektan kadavron konservitan de unu jaro... kvazaŭ li nur dormis de hieraŭ - diris la vilaĝanoj, nur la spuroj de la kolbo kaj la teruraj vundoj pruvis la iaman murdon.

Murdistoj ne estis.

Pli poste sur la alia bordo de Tisza, en lia naskiĝvilaĝo, li ricevis eternan ripozon apud la tombo de la gepatroj. Li vivis 49 jarojn. Dum pli ol tridek jaroj regis silento, sed ne forgeso. Eblas, ke la murdistoj vivas ankoraŭ.

Tradukis I. N., Hungario

al la indekso


 

 

EKUMENA KRISTANA KONGRESO EN ANNAN COURT

KAJ IKUE-KUNVENO EN BRIGHTON 

* La kunvenon de IKUE dum la Ekumena Kristana Kongreso en Annan Court (Britio) partoprenis, 27.7.1989, 17 personoj, el kiuj 15 membroj de IKUE.

Interalie, la ĉeestantoj voĉdone nuligis decidon, faritan en la antaŭa IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥovo, koncerne la nombradon (kaj numeradon) de la IKUE-kongresoj. Pro konsideroj ligitaj kun ekumenismo, oni decidis enkalkuli ankaŭ la Ekumenajn Kristanajn Kongresojn kiel IKUE-kongresojn; sekve, la oficiala listo estu jena: 

32-a Limburgo, F.R. Germanio (1968)

33-a Klagenfurt, Aŭstrio (1970)

34-a Como, Italio (1972)

35-a Hamburgo, F.R. Germanio (1974)

36-a Romo, Italio (1975)

37-a Ĉenstoĥovo, Pollando (1977)

38-a Varna, Bulgario (1978)

39-a Luksemburgo, Luksemburgio (1979)

40-a Dalfsen, Nederlando (1981)

41-a Lille, Francio (1983)

42-a Aŭgsburgo, F.R. Germanio (1985)

43-a Ĉenstoĥovo, Pollando (1987)

44-a Annan Court, Britio (1989) 

* Dum la Ekumena Kristana Kongreso venis propono de KELI, ke en 1990 aŭ 1991 aperu «alternative» (ĉu eble alterne?) Dia Regno, Evangeliaj Kajeroj kaj Espero Katolika, kaj ke la abonantoj ricevu po 4 numerojn de la tri publikaĵoj. La IKUE-kunveno principe konsentis pri la propono, tamen aldonante, ke «ĝia eventuala efektivigo dependos de la interparolo kaj decido de la redaktoroj».

Tia interparolo ankoraŭ ne okazis, ankaŭ pro la ĵusa morto de la redaktoro de Dia Regno, S-ro J. Van Keulen; la afero, tamen, aspektas malfacile realigebla, kaj ne nur pro financaj konsideroj. 

* Ekumena Diservo en Esperanto okazis en Annan Court dimanĉe 30.7.1989; el katolika flanko kuncelebris Sacerdotoj Angelo Duranti (Italio), Józef Gotter (Pollando, nuntempe Zambio), Guy-André Héroux (Francio) kaj Bernhardt Eichkorn (F.R. Germanio); el la alia flanko la sanktan Manĝon celebris Philippe Cousson (Francio) kaj David Featherstone (Britio).

Ekumena Diservo en Esperanto havis lokon ankaŭ en Brighton (Britio), 6.8.1989, dum la Universala Kongreso. Ĝin celebris el katolika flanko Sac. Lajos Kóbor (Hungario), aliflanke la anglikana pastro Petro Weatherby (Britio). Partoprenis 450 personoj.

Ambaŭ ekumenaj Diservoj okazis klare kaj sen ia konfuzo. Sur longa tablo, kovrita per verda kovrilo, la du finaj trionoj estis krome kovritaj per blanka tuko. Rigardante al la komunumo, dekstre okazis la sankta Meso kun aparta kaliko, pateno, hostioj, kruco, kandeloj..., ĉe la alia flanko la sankta Manĝo. La tekston oni diris alterne kaj paralele. La diferenco estis klare anoncita jam ĉe la komenco, kaj estis dirite, ke la katolikoj venos unuflanken por preni la Eŭkaristion, kaj la aliaj al la alia flanko por preni la sanktan Manĝon. Post la disdono de la Eŭkaristio, la kelkajn restintajn hostiojn manĝis Sac. Kóbor, kiu ankaŭ trinkis la sanktan Sangon. 

* En la IKUE-kunveno de 1.8.1989, dum la U.K. en Brighton, partoprenis 50 personoj. Sac. Lajos Kóbor, Vicprezidanto de IKUE, raportis pri la Ekumena Kristana Kongreso en Annan Court, kaj respondis je demandoj. Li akcentis la diferencon inter ekumenismo kaj interreligiismo, kaj diris, ke unu horon antaŭe, dum la interreligia kunveno, li protestis kontraŭ la vasta uzado de «ekumeno», ĉar tio kaŭzas multajn miskomprenojn. Estis menciita la temo de bonfaradoj. Pluraj diris, ke ni kristanoj devas ekvidi la bezonojn de la suferantoj. Oni menciis Agadon E3, Helpon al la Lepruloj, Bona Espero, Kolombio, ktp. 

* Dum la U.K. en Brighton ĉiutage okazis sankta Meso en Esperanto en la anglikana preĝejo S. Paŭlo; kuncelebris Sacerdotoj Lajos Kóbor (Hungario), Guy-André Héroux (Francio) kaj Manfred Odenwald (F.R. Germanio). Partoprenis meznombre 25-30 personoj.

 

al la indekso


 

POR JUSTECO KAJ PACO 

Kard. Roger Etchegaray, Prezidanto de la Pontifika Konsilio pri Justeco kaj Paco, skribis al la Prezidanto de IKUE jenan leteron en itala lingvo, datitan 2.5.1989: 

«Respektinda Pastro Magnani, 

mi deziras kore danki Vin pro Via afabla letero de la 2-a de pasinta januaro, skribita tuj post la televida elsendo «La landlimoj de la Spirito», dum kiu mi havis la okazon interveni per komento al la ĉijara Mesaĝo de Paco.

Deirante el la temo de tiu Mesaĝo, la respekto al la minoritatoj, Vi amplekse prezentis al mi la idealojn, kiuj animas la katolikajn esperantistojn. Temas pri idealoj, kiujn la Pontifika Konsilio pri Justeco kaj Paco dividas, kaj al kies antaŭenigo ĝi ĉiutage strebas: estas do kun favoro, ke ĝi taksas la laboron de ĉiuj kiuj klopodas por paco, frateco, internacia kompreniĝo kaj komunikado inter la popoloj».

al la indekso


 

INFORMI PRI ESPERANTO! 

Kelkaj plendoj pravas kontraŭ nia Revuo, sed ties kaŭzo ne estas nur la redaktoro, sed la anaro. Pri la vivo, «evoluo» de IKUE, oni scias nenion, sed mi mem ne scias, kio okazas en Hungario; al mi en EK mankas la literaturaĵoj, sed kredu al mi, en la membraro de IKUE aŭ abonantaro ne svarmas la verkistoj, poetoj, eseistoj, maksimume kelkaj tradukantoj.

Mi aĉetis la libron de G. Koritkowsky «Internacia lingva komunikado en la Eklezio kaj nuntempa mondo», sed en ĝi mi trovis por mi strangajn frazojn, kies esenco estas, ke la katolikaj aktivuloj ne propagandas ĉi tiun lingvon, nur uzas ĝin kiel lingvon. Ili agas do, ne por Esperanto, sed prefere per Esperanto.

Miaopinie, propagando estas, koncerne Esperanton, malbona esprimo. Oni informas pri la lingvo iun aŭ iujn, oni diskonigas la lingvon. Kaj tio eblas, estas permesite, ĉu ne? Do, IKUE faru tion! Kaj la problemo estas solvita. Tamen la esenco estas, ke la Eklezio aŭ Vatikano neniam diros al ekleziuloj aŭ al fideluloj «lernu Esperanton», sed: «se vi volas, lernu, sed mi ne helpas buŝe, vorte, gazete...». Nun mi jam multon komprenas.

István Nagy, Hungario

 

al la indekso


 

ĈU SCIENCISTOJ AŬ STRANGULOJ? 

Antaŭ ne longe (januaro 1989), en la unua paĝo de la franca ĵurnalo «Le Monde», dek el la plej gravaj francaj lingvistoj pledis por reformoj de la franca lingvo. Du monatojn antaŭe tion aŭspiciis multaj francaj instruistoj de la elementaj kaj mezgradaj lernejoj.

Ili asertas, ke jam estas tempo por revizii la tro multajn kapricajn regulojn, kiuj ege malhelpas la lernadon de ilia lingvo far la lernantoj, ĉu francaj ĉu eksterlandaj.

Ĉu strange? Kiu diris ke nur stultulo, kiu ne kapablas bone regi sian lingvon, volus ĝin ŝanĝi?

Ankaŭ en Esperanto, dum la unua jarcento, enŝoviĝis kelkaj malregulaĵoj. Kion ni atendu do, por forigi ilin, tial ke ni havu ilon perfektan, nome regulan kaj logikan?

Ne estas granda laboro! Kaj poste ni povos vere fieri kaj ne nur fanfaroni pri la taŭgeco de nia lingvo.

Ni memoru pri la vortoj de Zamenhof: «...la mondo devas scii, ke ni gardas la netuŝeblecon de nia lingvo nur por prudento kaj kiel homoj liberaj, kaj ke se iam efektive aperus ia senduba neceso ŝanĝi nian lingvon, ni principe havas la rajton tion fari tiel same, kiel ĉiu nacio principe havas la rajton fari kun sia lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa...» (el letero de 1912).

Pietro Dao, Italio

al la indekso


 

GRATULOJ 

* Gratulon al S-ro Walter Mudrak el Vieno (Aŭstrio), kiu en marto plenumis 85 jarojn. Aktiva en multaj Esperanto-kampoj, sed precipe en tiuj katolika kaj pacmovada, S-ro Mudrak daŭre plenumas, diligente kaj akurate, sian longjaran taskon de Landa Reprezentanto de IKUE en Aŭstrio. 

* Medellín (Kolombio) fariĝis fifama, lastatempe, pro la granda komercado de narkotaĵoj. Sed Medellín estas ankaŭ alio! En la foto oni povas vidi grupon de katolikaj Esperantistoj el tiu urbo, kiuj, sub gvido de la Landa Reprezentanto de IKUE en Kolombio, S-ro Jorge Velásquez, ofte preĝas esperantlingve la Rozarion en diversaj lokoj, inkluzive de hejmoj.

 

al la indekso