Enhavo de Espero Katolika numero 9/1989

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo:  Antaŭ la sidejo en Ĝenevo, Svislando, de la Ekumena Eklezia Konsilio

 

 

 

historia noto: la kolora foto ĉi tie montrata, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj legantoj, 

la renkontiĝo de la Eklezioj de tuta Eŭropo por pridiskuti la temojn de paco, justeco kaj medi-protekto konsistigos grandan parton de ĉi tiu numero. Ne mankos aliaj diversaj eroj devenantaj el diversaj mondo-partoj. Espereble tio ne estos senutila, nek malplaĉa...

Do, bonan legadon!

La Redakcio

al la indekso


 

 “PREĜU SENĈESE!”

(Evangelio laŭ Luko 11, 5-9) 

Jesuo rakontis jenan parabolon:

«Se iu el vi havas amikon, kiu venus noktomeze kaj dirus: “Amiko, pruntu al mi tri panojn, ĉar unu el miaj amikoj alvenis neatendite al mia hejmo post vojaĝo, kaj mi havas nenion por surtabligi al li”; kaj se tiu de interne respondus: “Ne ĝenu min: la pordo estas jam fermita, kaj miaj infanoj kuŝas enlite kun mi. Mi do ne povas min levi kaj doni al vi”; mi diras al vi: kvankam li ne volus leviĝi pro sia amikeco, tamen pro lia persisteco li leviĝos kaj donos al li tiom kiom li bezonas.

Kaj mi diras al vi: petu, kaj al vi estos donite; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite». 

Li estas treege impertinenta kaj altrudiĝema: noktomeze li frapas al la pordo de sia amiko kaj petas: «Amiko, pruntu al mi tri panojn; ĉar amiko mia venis al mi post vojaĝo kaj mi ne havas, kion meti antaŭ lin!».

La amiko interne ne emas malfermi la pordon kaj doni panon al li. Se li leviĝus kaj malfermus la pordon, li devus veki la tutan familion kaj ankaŭ la dom-bestojn. Kiu ŝatus tion noktomeze? Pro tio li respondas: «Ne ĝenu min! La pordo estas jam fermita kaj miaj infanoj kun mi estas en lito. Mi ne povas levi min kaj doni al vi!». Verŝajne li pensas: «Silentu kaj foriru tuj!».

Sed la amiko ekstere ne ĉesas frapi kaj voki! Finfine la ĝenata homo ne havas alian rimedon ol leviĝi kaj doni la panon al la petanta amiko, sciante, ke la alia ne silentus antaŭ ol li ricevus la panon.

Altrudiĝema homo, ĉu ne? Vere! Jesuo alligas ĉi tiun parabolon tuj al la «Patronia». Laŭ la atesto de Luko la disĉiploj petas Jesuon: «Instruu nin preĝi!» kaj Li donacas al ili la «Patronia»-preĝon. Nun Li montras al ili, al Siaj disĉiploj sed ankaŭ al ni, kiamaniere ni petu al Dio, nia Patro.

«Preĝu senĉese!» admonas Paŭlo la eklezion de Tesalonikanoj (1 Tes 5, 17). «Preĝu senĉese kaj preskaŭ impertinente!» ŝajnas esti la admono de Jesuo.

Virino preĝadas en Bombajo, Hindio

Ĉu ni povas preĝi tiamaniere al Dio? La pia timo antaŭ Dio ŝajnas malpermesi al ni ĉi tian preĝadon. Sed ĉu ne nia malfido kelkfoje kaŝiĝas malantaŭ tiu respekto? Ni preĝas al Dio, ni petas al Li, sed Li ŝajnas ne aŭskulti niajn preĝojn. Ni ne tuj vidas la sukceson de nia petado kaj ni rezignacias. Ni pensas kaj diras, ke Dio ne elaŭdas nian preĝon. Nia malgranda fido igas nin ĉesi nian preĝon. «Preĝu senĉese!» instruas Jesuo. Li scias, ke la Patro elaŭdas niajn preĝojn ĉiam, se ni kredante kaj fidante preĝas, se ni preĝante malfermas nian koron al Li. Se ni estas malfermitaj por Li, Li ne nur plenumas niajn petojn, Li plenigos nin, ĉar Li donacas al ni Sian Sanktan Spiriton, Sin mem. Kune kun la Sankta Spirito ni nur petos, kion plaĉas al Dio. La Sankta Spirito mem preĝas en ni kaj por ni. La apostolo Paŭlo parolas pri ĉi tiu preĝado de Sankta Spirito en la 8-a ĉapitro de sia letero al la Romanoj: «Ni ne scias kiel preĝi konvene, sed la Sankta Spirito mem propetadas por ni!» (Rom 8, 26).

Tiamaniere la vico fermiĝas. Preĝante al la Patro, ni ricevas la donacon de Dio, Lian Sanktan Spiriton. - Ĉar Dio ne donacas ion, sed Sin mem. Kaj nun la Sankta Spirito preĝas en ni, por ni. Lia preĝo estas laŭ la volo de Dio kaj kaŭzas nian savon. Lian preĝadon Dio ĉiam elaŭdas!

Fratino Theotima Rotthaus, F.R. Germanio

al la indekso


 

 

RELIKVOJ REVENAS 

Tagiĝis la 4-a de marto 1989, la 503-a datreveno de la morto de Reĝido Kazimiro. Hodiaŭ liaj relikvoj, el la preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo, kie ili havis rifuĝejon dum 36 jaroj, revenas en la renovigitan kapelon en la Vilniusa katedralo.

La adiaŭan sanktan Meson celebras nia eks-ekzilita episkopo Julijonas. Predikas ties paroĥestro Pranciškus. Li rememoras iaman gaston, kardinalon el Hungario; kiam la gasto, vizitante preĝejojn, enpaŝis tiun de sanktaj Petro kaj Paŭlo, la tiama paroĥestro klarigis al li: «Ĉi tie, sur la ĉefaltaro, estas ĉerko enhavanta relikvojn de sankta Kazimiro; tamen ni esperas, ke iam ĉio tio revenos en la katedralon». Tuj post tiu interparolo, certaj personoj el la registaro sufiĉe insultis la pastron, certigante, ke ni neniam rericevos la katedralon, kaj sankta Kazimiro neniam revenos tien. Tamen jen, la Dia Providenco aranĝis ion alian...

La sankta Meso finiĝis. Renkonte al la revenantaj relikvoj alvenis nia kardinalo, aliaj episkopoj... La procesio komenciĝas. Oni promesis veturigi la arĝentan ĉerkon per kaleŝo tirata de kelkaj ĉevaloj; kontraŭe la ĉerkon elportas seminarianoj, ĝin akompanas amaso da sacerdotoj, seminarianoj kaj junuloj en naciaj vestoj kun floroj enmane, kaj fine amaso da fideluloj, tamen ne malpli ankaŭ scivoluloj...

La procesio akompananta la relikvojn de S. Kazimiro (foto Judickiene)

En tiu homa amasego mi iras preskaŭ lasta. Tie kaj tie videblas litovaj naciaj flagoj, sed la komenco de l’ procesio, situanta en ĉirkaŭ duonkilometra distanco, ne plu videblas. Kelkaj viroj portas ĉapelon enmane, ceteraj - tute trankvile - sur la kapo. Vere hodiaŭ sekvas la ĉerkon kune - piaj kaj tute malpiaj... Jen apud mi iras du viroj, senĉapelaj (ĉu eble piaj?), kaj unu diras al la alia en litova lingvo: «Kiel kurioza estas tiu popolo: gravas por ĝi kolekti ĉiujn siajn ludilojn» (do, la relikvoj de sankta Kazimiro estas liaopinie nur ludilo!). Ne plaĉas al mi tiuj vortoj, sed kion fari? Ja ankaŭ Kriston mem, irantan kun la kruco sur monton Golgoton, akompanis la plej diversa homamaso... Jen iras virineto: en la dekstra mano rozario, en la maldekstra, brulanta kandelo. Tio ĉi certe al la sanktulo plaĉas.

Fine ni atingas la katedralon. La ĉefa parto de l’ procesio jam estas interne. La tuta amaso ne povas tie lokiĝi. La sankta Meso komenciĝas; ĝin kuncelebras la kardinalo kun episkopoj, predikas ankaŭ la kardinalo... Jen iras du seminarianoj: unu kolektas monoferojn, la dua donacas memorbildetojn. La sankta Meso finiĝis; iom post iom ni disiras.

Vespere la hodiaŭan feston raportas televido, poiomete de komenco ĝis fino. La raportanto diras: «La jungitaro pro objektivaj kaŭzoj ne venis: la ĉerko, enhavanta la relikvojn de sankta Kazimiro, laŭ la tuta vojo (eble unu kilometro, aŭ eĉ pli), estis portita de seminarianoj». Ŝajnas, ke sankta Kazimiro ne deziris komforton eĉ kaleŝan. Verŝajne, li antaŭsentis la vortojn de tiu viro... kaj decidis: «Se la ĉerko kun miaj ostoj estas nura ludilo, do ludu per ĝi junuloj kiuj speciale tion studas! Ilian sinoferon mi forgesos neniam dum ilia tuta vivo. Ludi per tiaj ludiloj estas milfoje pli saĝe ol per boteloj da ebriigaĵoj aŭ per atomaj bomboj».

Angele Judickiene, Litovio

al la indekso


 

KIU ESTIS SANKTA KAZIMIRO

(Laŭ la teksto de memorbildeto) 

Sankta Kazimiro (1458-1484) estis filo de litovo, Granda Duko de Litovio kaj Reĝo de Pollando, kaj de aŭstrino.

La juna reĝido vivis askete, sindediĉe al laboro kaj preĝado. Li vizitadis kaj subtenadis malriĉulojn. Malsaniĝinte je ftizo, je la instigo de la kuracistoj rezigni pri virga vivmaniero, li respondis: «Prefere morti ol peki».

La lastajn jarojn de sia vivo li pasigis en la litovaj kasteloj de Vilnius, Medininkai kaj Gardinas. Li mortis en Gardinas la 4-an de marto 1484, kaj estis entombigita en la Vilniusa katedralo. En 1602 Kazimiro estis proklamita sanktulo, en 1636 protektanto de Litovio, kaj en 1948 protektanto de la tutmonda litova junularo.

Dum la tempoj de malfeliĉoj kaj invadoj fare de alilandanoj, la relikvoj de la sanktulo estis elveturigataj el la katedralo kaj kaŝataj.

Post kiam en 1950 la katedralo estis malfunkciigita, la kreduloj ne plu povis viziti la ĉerkon de la sanktulo. En 1952 la ĉerko kun la relikvoj estis translokita en la Vilniusan preĝejon de sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo.

Hodiaŭ la Sankta Ekzilito denove revenas en sian kapelon en la Vilniusa katedralo.

Sankta Kazimiro, preĝu por ni kaj nia patrolando Litovio!

al la indekso


 

PANELO EN ESPERANTO 

Oni starigos panelon kun la teksto en Esperanto de la preĝo «Benedictus» (Benata), en la Sanktejo de Sankta Johano la Baptisto en Ain Karim (Sankta Lando), la urbo kie loĝis Elizabeta, kuzino de Maria, kaj do la loko kie okazis la Vizito de Maria al Elizabeta. La panelo, el fajenco, situos inter tiu en la greka kaj tiu en la latina.

La koncerna propono, lanĉita de la esperantista franciskano P. Carlo Cecchitelli, Gardanto de Sankta Lando, estis entuziasme akceptita de UECI (la itala sekcio de IKUE), kiu kolektis preskaŭ 80% el la bezonata mono (ĉirkaŭ 2.000 usonaj dolaroj); IKUE mem pagis la reston el sia propra kaso, sed estus tre bele se la unuopaj IKUE-anoj sendus mondonacojn aŭ mesintencojn, por ke la panelo estu vere komuna donaco de la Esperantistoj.

En la Sankta Lando jam ekzistas tri aliaj esperantistaj paneloj: «Patro Nia» en la klostro de la preĝejo de Patro Nia en Nazareto; «Magnificat» en la Kapelo de la Vizito en Ain Karim; bildo de «Nia Sinjorino de la Espero» en la preĝejo de la Anonco en Nazareto.

 

al la indekso


 

KRISTANOJ EN SLOVAKIO

 

Tre estimata s-ro Prezidanto!

Mi salutas vin kaj same konsentus ankaŭ la ceteraj IKUE-anoj ĉeestintaj ĉi-sabate kaj dimanĉe en nia fama pilgrimloko Levoča, kie ni, Slovakoj, ĉiujare solenas feston de la Vizito de la Virgulino Maria.

La Virgulino de Levoča (Slovakio)

Ĉirkau 300 mil Slovakoj pardonpetis nian Ĉielan Patrinon kaj kun larmoplenaj okuloj petegis Ŝian fortan protekton kaj helpon por estontaj pli bonaj kaj pli justecaj tempoj. Ni ĉiuj pilgrimantoj estas konvinkitaj ke Virgulino Maria, vidante nian sentoplenan rilaton al Ŝi, kaj purajn korojn, petegantajn Ŝian helpon por atingi ĝustan, religian edukadon de nia junularo, renovigon de la popolo kaj patrujo, certe elaŭskultos nin.

La pilgrimo estis vere grandioza, tre kortuŝa, entuziasma pruvo de nia amo, estimo, konfido kaj sindono al nia patronino. Tre ĝojiga estis la fakto, ke ĉirkaŭ 80% el la pilgrimantoj estis junuloj, kiujn jam ne kontentigas materio, sed serĉas vojon, kiu kontentigos iliajn animajn bezonojn. Agrabla surprizo estis ankaŭ kelkaj junaj vizaĝoj de novaj monaĥinoj, kiuj de post la milito al ni tute mankis: kvankam nombre malgranda, sed esperiga signalo por estonteco.

Ĉi-jara pilgrimo restos enskribita en mia koro por la tuta vivo. Ĉeestis ĝin ankaŭ grupo de italaj katolikoj (kun pastro) portantaj nacian standardon, ornamitan de rozario. La pastro transdonis al nia Patro Vikario ardan saluton de nia kara Papo, kiun bedaŭrinde ni ankoraŭ ne povas bonvenigi ĉe ni: ni tre esperis lin en Prago autune ĉi-jare okaze de sankt-proklamo de s-ta Agneta. Ni devas ankoraŭ multe preĝi kaj pacience atendi. Eble alifoje.

Mi kredas ke ankaŭ por ni, malgranda nacio sub Tatro-montoj, ekestos pli belaj, pli homecaj tagoj, plenaj de reciproka respekto kaj kompreno, ke ekregos estimo kaj libereco por ĝia tuta loĝantaro. Por efektivigi tion, helpu al ni la Dipatrino, Helpantino de kristanoj, Konsolantino de afliktitoj. Mi petas, subtenu nian intencon ankaŭ vi per viaj preĝoj. Dio benu!

Kun estimo

Marta K.

 al la indekso


 

Dudek jarcentoj de kristanismo

 

LIBERAJ, SED… (jaroj 300-399) 

Novaj problemoj

«Ĉiuj rajtu aliĝi al la religio, kiun oni mem taksas al si utila»: tion deklaris en 313 edikto de imperiestro Konstanteno, kiu proklamis la principon de toleremo por ĉiuj religioj, inkluzive de la kristana. Post tri jarcentoj de persekutadoj kontraŭ la kristanismo, la roma imperio devis agnoski, ke ĝi ne kapablas ĝin detrui, aŭ almenaŭ bremsi ĝian kreskadon. Iom post iom, la ŝtata toleremo por ĉiuj religioj ŝanĝiĝis al partiemo por la kristanismo. Imperiestroj faris leĝojn sub influo de kristanaj principoj: mastroj ne plu rajtas mortigi sklavojn; patroj ne plu havas absolutan aŭtoritaton super la familio; pederastio fariĝas kontraŭleĝa; la mortigaj cirko-bataloj estas kondamnataj; la ŝtato devas zorgi pri vidvinoj kaj georfoj...

La imperiestra protekto super la eklezio ofte fariĝis enmiksiĝo en ties aferojn, kiel evidentiĝis okaze de la ariana krizo. Arianismo estis hereza doktrino, lanĉita de la egipta pastro Ario, laŭ kiu Jesuo ne estas vera Dio (krom vera homo), sed kreaĵo de Dio. Por eviti malkonkordon kaj gardi unuecon en la imperio, la imperiestroj elpaŝis, aŭ kontraŭ la arianoj, punante ilin (kiel faris Konstanteno), aŭ inverse, kondamnante la katolikojn (kiel faros lia filo Konstanco). Tio ne estis avantaĝa al la kristanismo, ĉar ofte politikaj interesoj damaĝis la kristanan koherecon, des pli ke tiuepoke ne mankis homoj, kiuj kristaniĝis ne sincere, sed nur pro oportunismo; dum la persekutadoj la kristanismo estis pli fervora kaj heroeca; post ilia ĉesigo multaj senfervoriĝas kaj emas al kompromisoj, eĉ se ĝenerale la kristanaro estas tre vivema, kaj daŭrigas la transformadon de la pagana socio.

Fronte al la enmiksiĝoj de la imperiestroj en ekleziajn aferojn, iuj episkopoj submetiĝis, dum aliaj energie reagis. Inter ĉi-lastaj rimarkindas Ambrozo, episkopo de Milano ekde 374 ĝis 397. «Imperiestro estas en la eklezio, ne super la eklezio - li deklaris - Bona imperiestro strebas helpi la eklezion».

Kiam imperiestro Teodozo, por venĝi ribelon, reprezalie amasmortigis plurajn milojn da urbanoj en Tesaloniko, episkopo Ambrozo postulis ke la imperiestro publike pentofaru, antaŭ ol esti reakceptata en la preĝejo. Tiel, nokte de Kristnasko de la jaro 390 Teodozo sin prezentis malriĉe vestita inter la pentantaj pekuloj, kaj publike pardonpetis.

Kontraŭ la herezo de Ario kaj aliaj parencaj doktrinoj, la ortodoksa (= ĝusta), katolika (= universala) kredo estis difinita per la ekumenaj (= ĝeneralaj) koncilioj (asembloj de episkopoj) de Niceo (325) kaj Konstantinopolo (381), kiuj asertis kiel apostolan kredon ke Jesuo Kristo estas «ununaskita Filo de Dio, naskita el la Patro antaŭ ĉiuj jarcentoj. Dio el Dio, Lumo el Lumo, vera Dio el vera Dio, naskita, ne kreita, kunesenca kun la Patro... ». 

La lingvoj de la eklezio 

En kiu lingvo okazis la pra-evangelizado? En la aramea en la lando de Jesuo, en la greka aliloke. En la greka (tiama internacia lingvo) estis verkita la Nova Testamento (Evangelio, ktp), kiel ankaŭ la ekleziaj preĝoj kaj la libroj de la unuaj kristanaj verkistoj. En la kvara jarcento, en okcidento la latina iom post iom anstataŭas la grekan. La papo komisiis la kleran monaĥon Hieronimo fari latinan tradukon (aŭ la tradukitajn partojn revizii) de la Biblio. La «Vulgato» de sankta Hieronimo restos oficiala biblia teksto de la romkatolika eklezio ĝis nia jarcento.

Spagnoletto: S. Hieronimo tradukas Biblion (Milano, Italio, Pinakoteko Brera)

 

La animpaŝtistoj sentis la problemon de la popolaj lingvoj. Sankta Cipriano, episkopo de Kartago, bedaŭris ke la pastroj ne konas la punikan lingvon; sankta Ireneo, grekdevena episkopo de Lugduno (nuna Lyon, Francio) havas malfacilojn pro tio ke li ne konas la gaŭlan lingvon; Origeno, egipta erudiciulo, skribas: «Ĉar Dio estas la Sinjoro de ĉiuj lingvoj, li elaŭdas la petantojn en tiom da diversaj lingvoj, kvazaŭ ili preĝus unulingve». En la liturgio, tamen, oni uzis preskaŭ ekskluzive la grekan en oriento kaj la latinan en okcidento. 

Dokumento: Ĉu eblas vivi ĉaste? (Aŭgusteno) 

Vi faris nin por Vi; kaj sen-paca estas nia koro, ĝis pacon ĝi trovos en Vi!

Ĉi tion elkriis Aŭgusteno (354-430), brila retoro kaj genia filozofo, kiu post longa esplorado atingis la evangelian veron. Sed ne sufiĉas koni la veron: kiel forlasi siajn malĉastajn kutimojn? En libro titolita «Konfesoj» li personigas la internan debaton inter liaj fi-kutimoj kaj la ĉasteco, al kiu lin invitis la ekzemploj de modelaj kristanoj: 

La Kutimo, fortika, al mi diradis: «Ĉu vi kredas, ke vi povos malhavi tiujn aferojn?». Sed tion ĝi diris jam nun senenergie.

Ĉe la alia flanko, kien mia vizaĝo estis turnita, kaj kien mi timis transiri, malkaŝiĝis la nobla digno de la Ĉasteco: serena, gaja sen fivolupto, dece invitanta, ke mi aliru senkezite, kaj al mi etendanta piajn manojn, por min ampleksi, plenajn de bonaj ekzemploj. Tie pluraj knaboj kaj knabinoj, tie multnombra junularo, kaj homoj ĉiuaĝaj, kaj dignaj vidvinoj, kaj blankharaj virgulinoj. Kaj en ĉiuj la sama ĉasteco, tute ne senfrukta, sed fekunda patrino de idoj: la ĝojoj donitaj de vi, la edzo, ho Sinjoro. Kaj per instiga rideto, kvazaŭe ŝi diris: «Ĉu vi ne povos kion povis tiuj viroj kaj virinoj? Aŭ ĉu tiuj povas en si mem kaj ne en la Sinjoro ilia Dio? Ja la Sinjoro ilia Dio donis min al ili. Kial vi staras-nestaras en vi? Ĵetu vin en Lin sentime. Li ne retroiros tiel ke vi falos. Ĵetu vin senzorge: li vin akceptos kaj sanigos». Kaj mi treege hontruĝiĝis, ĉar ankoraŭ mi aŭdis la murmurojn de tiuj frivolaĵoj, kaj hezite mi pendis. Kaj denove la Ĉasteco kvazaŭe diradis: «Surdiĝu kontraŭ viaj malpuraj teranaj membroj, tiel ke ili mortiĝu. Ili prezentas al vi plezurojn, sed ne laŭ la leĝo de la Sinjoro via Dio». Tiu debato okazis en mia koro, nur de mi mem kontraŭ min mem...

al la indekso


 

HISTORIA RENKONTO EN BAZELO 

Pri «Paco, Justeco kaj Kreaĵar-gardado» kunvenis en Bazelo (Svislando) ekde la 15-a ĝis la 21-a de Majo 1989 asembleo lanĉita de la Monda Konsilio de la Eklezioj kaj de la Konsilio de la Eŭropaj Episkoparaj Konferencoj. Post la Reformacio ĝi estis la unua komuna Kunveno de Delegitoj de ĉiuj Eŭropaj Eklezioj (Katolikoj, Protestantoj, Ortodoksuloj). La Delegitoj estis 700 (350 Katolikoj kaj 350 Protestantoj kaj Ortodoksuloj), sed la kvanto da «kuntrenitaj» homoj estis multe pli alta: oni kalkulkonjektas ke ĉirkaŭ 20.000 homoj partoprenis en iniciatoj kaj manifestacioj rilate tiun kunvenon.

La katolika kardinalo C. M. Martini, kunprezidanto de la Bazela Asembleo, resumis la valoron de tiu evento jene: 

Kard. Martini kaj Metropolito de Leningrado Aleksio ĉerpas el la Paska Kandelego lumon por ĉiuj Eklezioj

 

La “Noveco” de Bazelo 

1) Unuafoje en la historio efektiviĝis ekumena kunveno tiel multnombra kaj vastreprezenta de diversaj Eklezioj kaj Ekleziaj realaĵoj: ne nur teologoj, ne nur fakuloj, ne nur paŝtistoj, ne nur respondeculoj, sed viroj, virinoj, gejunuloj: tutaj Eklezioj estis reprezentataj.

2) La kunven-temo: Paco, Justeco, Kreaĵ-gardado. Antaŭe la ekumenajn renkontojn motivis doktrinaj, disciplinaj kaj interekleziaj temaroj.

3) La demokrata metodo dum la kunveno, tio estas la voĉdonado, la egalvalora ĉeesto de tiom da personoj. Tio ja estas nova. La «dokumento» ellaborita tra aro da sinsekvaj paŝoj ebligis la kunlaboro de multaj. 

Antaŭaj timoj 

1) Timo pri neregebla asembleo: lingva babelo (almenaŭ 20 la lingvoj parolataj de la partoprenantoj).

Estis malfacile imagi ke oni sukcesos igi voĉdoni laŭorde en asembleo el tiel diversaj kulturoj, lingvoj, profesioj, konfesioj. (Mi diris al mi mem: eble ni devos kontentiĝi per ideala, principa konverĝo... ne per vera konsento pri komuna teksto).

2) Timo pri marĝenigo de la religia aspekto: oni timis ke, ĉar temas pri civilaj kaj sociaj aferoj, superregus la civila, sociala, politika aspektoj, forgesante la religian radikon, kiu nin kunigas, transante do nian taskon, kaj aliĝante al grupoj de politika prem-influo. Iuj tion timis, aliaj eble tion esperis; laŭ kelkaj ĉi tia timo estis eĉ katastrofa.

3) Timo ke nin superregos

ekstremismoj kun tro facilaj kaj «kurt-cirkvitaj» solvoj pri paco, malarmado, ekologio ktp.

retorikaj solvoj ne konsiderante la kompleksecon de la problemo kaj ĉion reduktante al grandaj sloganoj pri justeco, paco ktp., ne alfrontante konkrete kaj realisme la aferojn. 

La evento en si mem 

Mi havis en mi mem kelke da detenoj; mi diris al mi: ni vidos, kio do elvenos el ĉi tiu evento tiel nova. Sed tagon post tago mi travivis la eventon karakterizitan de iuj fundamentaj faktoj, kiuj pli kaj pli min ravis, eĉ emocie.

 

1) Multe da aŭtentika preĝado. Vere ĝi estis kunveno fondita sur preĝado kaj kredo.

- La etoso, kiun oni travivis en la katedralo, ĉiutage plenplena de miloj da homoj, vere estis etoso de intensa preĝado (kun multege da junuloj el la urbo kaj el ĉiuj partoj de Eŭropo).

- La alvoko al la Sankta Spirito ripetata en la diversaj lingvoj.

- La pardonpeto pro la kulpoj de ĉiuj fronte al la persistaj grandaj danĝeroj por la tero kaj la homaro.

- La laŭdo al Dio ankaŭ per la soleneco kaj perfekteco de la himnoj kaj kantikoj, kun spirito de vere grandioza partopreno.

- Preĝado ne nur en la katedralo, sed ankaŭ

antaŭtagmeze, fine de ĉiu kunveno: unuhorkvarona preĝado, kun multe da silentaj momentoj: vera preĝado, ne nur ia konkluda preĝo-diro;

posttagmeze, komence de la laborrondoj, denova preĝado. 

Ĉio vere donis la senton ke:

«Ni estas fronte al Dio,

pridemandataj pri gravaj problemoj niaj kaj de la tuta homaro,

antaŭ ĉio en sinteno de adorado, pardonpeto, kaj lumo-peto de la Sankta Spirito». 

 

2) Granda frateco.

Oni ĝin travivadis en la granda «eksponejo» kie okazis la kunsidoj, sed ankaŭ sur la tramoj kaj tra la stratoj... renkontoj, ĝojo, ĝojo pro tio ke oni vidas sin kunaj... tiu etoso disvastiĝis inter ĉiujn Delegitojn, nin interkonatigis, nin rekontigis.

La ĝojo karakterizis la tutan semajnon, tiel ke ĝi fariĝis vere pentekosta travivaĵo.

Tion mi deziris. Mi diris al mi mem: se Bazelo, krom la dokumentoj kiujn ĝi povos estigi, nin kunigas en profunda harmonio, nin, el tiom da konfesioj, lingvoj, kulturoj, civilizoj kaj popoloj ĝis hieraŭ reciproke malamikaj kaj militantaj... Kaj tio okazis! Tion travivis la partoprenantoj. 

 

3) Kunvenoj vere ordaj, vere atentemaj pri la problemoj, ĉiam kun multnombra ĉeesto je prelegoj, referaĵoj eĉ malfacilaj, kaj je klopodigaj diskutoj en la grupoj.

Tiu ĉi sento pri ordo kaj precizemo estiĝis ĉefe en la granda fina voĉdono de la sabata mateno, tre zorgeme preparita, sed allasanta multe da timoj. Temis pri voĉdonigo de dokumento kompleksa, kun dekoj kaj dekoj da modifoj, en kunveno el diversaj demokrataj kutimoj...

Malgraŭ tio ĝi estis vere modela labormaniero: dum kvar horoj oni sukcesis voĉdoni la dokumenton, aprobante la modifojn po unu tute orde. (Kvankam mi multfoje partoprenis en kunvenoj ĉe ni, malofte mi vidis kunvenon tiel akuratan kaj ordan).

Impresis min la fina momento. Post multhora voĉdonado - oni jam estis tre lacaj - temis pri aprobo de la dokumento en ties tuteco, kiel ĝi estis modifita po punkte: la laŭvica prezidanto (angla protestanto) diris: «Mi volas ke ĉi tiu lasta voĉdono estu religia ago; tial mi proponas al vi unu minuton da tuta silento kaj preĝo, post kiu ni voĉdonos la tutan dokumenton». Poste li diris laŭtvoĉe (li preskaŭ kriis) latinalingve «Veni, Sancte Spiritus » (Venu, Sankta Spirito). La dokumento estis aprobita per 94% da voĉoj. Certe tioma konverĝo estis neatendita rezulto. 

4) la kapablo de intertrakto inter malaj ekstremismoj.

La dokumento estas neperfekta, ĝi estas skizo, kompetentuloj povos ĝin kritiki, ĉar ĝi estas unuafoja provo kunmeti diversajn ideojn pri gravegaj problemoj, celante al minimuma akordiĝo.

Tamen ĝi havas propran kernon, propran idealon, proprajn difinitajn postulojn, kaj ĝi celas al ekvilibro inter diversaj ekstremismoj.

Se vi povos tralegi, post ilia publikigo, la Aktojn de la kunveno, vi vidos ke iuj prelegoj nin vaste instruis, kaj ke aliaj ne nur nin stimulis sed eĉ provokis. Oni povus do timi aŭ senkondiĉajn aprobojn aŭ perfortajn starpunktojn.

Al mi ŝajnis ke ĉi tiel varia reprezentantaro de la Popolo de Dio kapablas alfronti eĉ akrajn provokojn, strebante kapti en ĉia deklaro ties valoron, kaj transigi ĝin en ion praktikan.

Entute okazis ia interefiko de la ekstremismoj: la kredanta popolo en la kredo trovis la kapablon konkretigi tion kio vere estis ebla en la nuna situacio, ne cedante al «kurtaj cirkvitoj», aŭ al nur vortaj formuloj, kaj aliflanke ne retroirante al timo-pozicioj. 

La kerno 

1) Tre impresis min kaj pli kaj pli al mi klariĝis la kunfandiĝo de la diversaj tendencoj, kiuj aktualas en la Eŭropa situacio. Konsiderante:

- la streĉojn kaj stimulojn ekologiajn (zorgo por la vivmedio, la trans-vivo, la natur-gardado, kontraŭ la energi-malŝparo, por la vivebleco de tero, akvo, aero ktp.);

- la tendencojn kaj interesojn por-liberecajn (justeco, restarigo de ĝusta ordo kontraŭ ĉiuj maljustaĵoj, liberigo el ĉiaj subpremoj ktp.);

- la aron da interesoj kaj tendencoj koncerne la pacon (malarmado, konscienc-obĵeto, kontraŭnuklea movado ktp.). 

Kio okazis en Bazelo? 

Ke ĉi-ĉiuj realajoj renkontiĝis. Ili vaste ĉeestis, sed filtrate tra kredo kaj preĝado, ili trovis ĉefe unuecon, tio estas ili sentiĝis kiel komplementaj.

Unu elemento ne povas ekzisti sen la alia: paco, justeco kaj kreaĵgardo ne estas tri apartaj aferoj pledataj de apartaj homgrupoj kiuj unuflankece konscias nur unu el ili, sed ili konsistigas tutan grandan unuecon. Ne temas pri nuraj vortoj: oni vere trasentis la problemon en ties unueco. 

2) La radiko de ĉi tiu unueco estas la kristana vivkoncepto:  tio estis energie proponita. Kristana koncepto pri

- vivo;

- kosmo kiel kreaĵo submetita aI Dio;

- homdigno;

- liberiĝo el pekado per Kristo. 

Helpis la kredantan popolon de Dio kapti unuece ĉi tiujn postulojn kaj do senti ilin reciproke komplementaj, kaj doni al ili ĉefe etikan bazon.

Ne nur: «estas bele, estas necese, estas deve saviĝi el tuja katastrofo», sed: «estas bone». Tio estas, profunda etika radiko (ne nur historia aŭ ĉeokaza neceso) kiu speguliĝas en la mistero de Dio kaj en la amo de Dio al la homoj. 

3) Al mi ŝajnis grava ĉi tiu klopodo unuigi la diversajn streĉojn kaj trovi ties revelaciitan, kristanan radikon, kaj trasenti la harmonion inter la kontemplado de la Mortinta kaj Resurektinta Kristo kaj ĉiuj ĉi streboj. Oni tiel evitis la riskon defali al «politika influado», bona en si mem, sed ordinare ne apartenanta al la taskoj de la Eklezioj;

oni ankaŭ evitis la riskon de indiferentismo, kaj oni akordiĝis pri Kristo Krucumita kaj Resurektinta. 

Pri ĉi tiu deirpunkto la unua prelego de la ortodoksa ĉefepiskopo Cirilo de Smolensk tuj metis nin en renovigitan vidpunkton, donante ĝustan perspektivon: Justeco, Paco, Kreaĵo-gardo gravas, sed pli gravas ke la homo atingu la misteron de Dio, de la diecigita homo; la cetero jam estas inkluzivita en ĉi tio. Kaj el tio devenis rigora analizo pri la ekologiaj problemoj, pri la katastrofoj kaŭzitaj de ia civilizkoncepto, sed ĉiam sub ege kontemplema lumo. La kontribuo de la orientaj Fratoj, ĉefe de la Rusaj Eklezioj, tre gravis por ĵeti kontempleman lumon sur problemojn kiuj povus defali al bataloj kaj ekstremismoj. 

4) Fine, al mi ŝajnis ke la temo, tiel kara al papo Johano Paŭlo la dua, pri la kristanaj radikoj de Eŭropo, tio estas ke Eŭropo povas trovi sia veran unuecon - el Uralo ĝis Atlantiko - nur konsiderante sian kristana realaĵon, estis pruvata en nia ĉiutaga vivo. 

Konklude, ŝajnas al mi ke ĉi tiu evento - kvankam modesta - estas fakto kiu aldoniĝas al multaj aliaj, en pozitiva serio.

Al modesteco admonis nin ankaŭ germana fizikisto fine de sia parolado: «Estu modestaj; ĉiu en sia medio faru tiom, kiom li povas».

Estus ja malprave laŭdegi ĉi tiun okazintaĵon kvazaŭ ĝi havus neeldireblajn efikojn, sed certe ĝi havos estontecon.

Prizorgis Sac. L. Longoni, Italio

al la indekso


 

EL LA FINA DOKUMENTO: PRI VIV-MEDIO 

Ni ĉerpas el la (longa) Fina Dokumento de Bazelo fragmenteton rilate al la protekto de la vivmedio. 

- «La malŝparo de energio en la industriaj landoj atingis tiom gigantajn proporciojn ke urĝas forta redukto de ilia konsumo. Iuj Eklezioj sin devigis klopodadi por rimarkinda redukto de energi-konsumo. Ni alvokas ĉiujn Eŭropajn Ekleziojn kaj ĉiujn kristanojn fari laŭeble la samon kaj senhalte defii la respondeculojn pri politikaj, teknologiaj kaj ekonomiaj decidoj al pli efikaj strategioj cele al energetika ŝparo.

- Aparte ni mencias la fosiliajn brulaĵojn, kies konsumo povus reduktiĝi per efikaj ŝpar-teknikoj kaj per evoluigo de fontoj de renovigebla energio (suno, akvo, vento).

La necesajn financajn rimedojn oni povus kolekti per taŭga impostado. La nuklea energio, pro ties sociaj, teknikaj, ekologiaj kaj militaj riskoj, ne devus esti bazo por la estonta energetika provizado. La sekurec-kondiĉoj postulendaj ĉe la nukleaj centraloj devus leviĝi al la plej altaj internaciaj niveloj...

- Urĝas decidi specialajn rimedojn por protekti la ozon-zonon, por kontraŭbatali la forcejo-efikon, por konservi tion kio restas el la tropika praarbaro, por preventi pluan dezertiĝon.

La indiĝenoj de Amazonio defendas sian vivmedion ankaŭ por ni 

- Urĝas kontrolata internacia reglamentado pri formetado de rubaĵoj, speciale de nukleaj kaj aliaj danĝeraj rubaĵoj. La Eŭropaj landoj tute ne rajtas liberiĝi el rubaĵoj, damaĝante aliajn landojn, en iliaj maroj aŭ en internaciaj akvoj. Aparte atentinda, ĉi-koncerne, estas la problemo pri forĵetado de radioaktivaj skorioj (ekz. en la Pacifika Oceano).

Prioritate urĝas por ĉiuj Eŭropaj landoj starigi internaciajn akordojn pri formetaĵoj kiuj transas landlimojn, por malebligi pluan poluciadon de aero, akvo, tero kaj rebonigi la jam faritajn damaĝojn.

- Bezonatas kaj leĝdonado kun severaj kontroloj pri genetika esplorado kaj genetika inĝenierado kaj profesiaj kondutkodoj. Same urge la Eklezioj devas plu pripensi la lastajn evoluojn de la bio-teknologioj por havigi liniojn de etika konduto ĉi-probleme, pro la kunligoj kun la valoro ne nur de la homa vivo, sed ankaŭ de ĉiuj vivantaj kreaĵoj kaj de la naturo mem

- Oni devas alpreni urĝajn rimedojn por vivteni la variecon de la specioj kaj la genetikan riĉaĵon interne de la specioj... Por ni kristanoj, la varieco de la specioj montras la malavarecon de Dio la kreanto.

- Oni rekomendas dialogon kun la scienculoj pri ekologiaj problemoj kaj trastudadon de dokumentoj kia la Brundtland-Raporto. Ni petas ke ĉiuj kristanoj en Eŭropo helpu kaj subtenu siajn Ekleziojn kaj registarojn efektivigi ĉi tiajn decidojn. Ni petas ĉiujn alpreni vivstilon laŭeble malplej damaĝan al la medio. Tio signifos redukton de energi-apliko, uzon de publikaj trafikiloj, kaj limigon de malŝparoj. La lokaj komunumaj administrejoj povas enkonduki “ekologian librotenadon”. Ni devas lerni, ke nia feliĉo kaj nia sano dependas ne tiom el materiaj aĵoj, kiom el la donacoj de la naturo kaj de la kreaĵoj nin akompanantaj, el la interhomaj rilatoj kaj el nia rilato kun Dio» .

 

al la indekso


 

 

INTERVJUO AL EPISKOPO ALBERTO ABLONDI

(La lingva problemo en Bazelo) 

Mons. Alberto Ablondi el Italio 

D - Ni estas interesuloj pri lingvaj problemoj, tial ni demandas, ĉu la renkontiĝo de diversnaciaj kaj diverslingvaj kristanoj kaŭzis ĝenojn en la interrilatoj de la Ekumena Asembleo en Bazelo. 

R - Malgraŭ tio ke la oficialaj lingvoj estis kvar (rusa, germana, angla kaj franca), ne mankis malfaciloj. Necesas fakte konsideri ke - escepte de la kazo kiam oni havis la bonŝancon povi paroli en sia gepatra lingvo - ĝenerale oni malfacile parolas en fremda lingvo, eĉ kiam oni sufiĉe bone konas ĝin.

La konceptoj devas reduktiĝi al la kerno, kaj ne estas eblaj tiuj nuancoj kiuj konsistigas tre gravan aspekton de la penso; ĉefe tie kie oni unuafoje interrenkontiĝas, kaj en delikata interparolo, kia estas la ekumena, kaj des pli pri teologiaj temoj. Tiu ĉi ĝeno rimarkiĝis, tiom ke unu el la ĉefaj respondeculoj de la Kunveno deklaris ke en estonta okazaĵo oportunos limigi la elspezojn en aliaj fakoj, sed pliigi la eblojn de samtempa traduko, por havigi pli profundan kaj pli vastan paroleblecon al la partoprenantoj. 

D - Ĉu do la manko de komuna lingvo estigis malriĉiĝon en la partopreno? 

R - Se konsideri ke tie estis ĉefe granda Kunveno de la Popolo de Dio, kiu unuafoje renkontiĝis post mil jaroj ekde la disiĝoj inter la kristanoj de Oriento kaj Okcidento, kaj post kvincent jaroj ekde la Reformacio; konsidere ke ĉiumomente la Popolo de Dio ĉefrolis en la Kunveno, en la preĝado, en la diskutoj de la studrondoj, en la simbola transpaso de ne plu kontrolataj landlimoj inter Francio, Germanio kaj Svislando, do oni devas diri ke la lingva malsameco malpliigis en la Popolo de Dio la kapablon de interparolo, de sinesprimo, de komuniko, kaj de valorigo de ĉiu persono.

Estis ĝojego en ĉi tiu renkonto de baptitoj, kiuj reciproke agnoskis la riĉaĵon de la Sankta Spirito, donacita en la Bapto. Sed la Sankta Spirito por esprimiĝi foje bezonas homan kunlaboron; kaj rego de lingvo, faciligante komunikon, povas aperigi riĉaĵojn ne antaŭvideblajn ĝuste car fontantaj en la Sankta Spirito, eĉ ĉe plej simplaj homoj. 

D - Vi do kredas je ununura lingvo kiel nepra rimedo por la komunikado? 

R - Mi proponas distingon inter lingvo kaj komuniko. Ĉar la lingvo estas unu el la rimedoj por komuniki. Kaj en Bazelo, malgraŭ la manko de ununura lingvo, ne nur la kvar oficialaj lingvoj ebligis bonan komunikon, sed ankaŭ aliaj esprimmanieroj kaj aliaj homaj valoroj ĝin pliriĉigis. Ĉeesto kaj kunesto estas komunikoj; kaj Bazelo estis riĉa je travivaĵo, kiu post jarcentoj malkaŝis neatenditan fratecon. La gestoj estas komuniko; kaj Bazelo esprimiĝis per multe da gestoj, kiel la libera transpaso de landlimoj, kiel la momentoj de komuna preĝado, pliriĉigitaj per gestaj esprimoj, kiel la muziko kiu akompanis kaj substrekis tiom da momentoj, kiel la afiŝoj kaj la flagoj, kiuj estigis interfratigan etoson inter kunvenantoj kaj Bazela popolo. Alia komunikilo, kiu pliriĉigis la Bazelan Kunvenon, estis la prezento de la travivaĵoj de paco, de justeco kaj de prigardo de la kreaĵaro fare de tiom da movadoj, kiuj en Eŭropo sindevigas por ĉi tiu celo kaj idealo. 

D - Ĉu vi kredas ke lingvo kiel Esperanto povus helpi la Eŭropan interfratiĝon? 

R - Mi volus antaŭ ĉio diri ke Eŭropo bezonas interfratiĝon, por ke la komuna hejmo, kiun oni volas konstrui, havu vere interkomunikajn ĉambrojn, per nuligo de ĉia ideologia, religia kaj ekonomia barilo. Eŭropo bezonas interfratiĝon ĉar la estonta komerca unuiĝo bezonas kulturajn, religiajn kaj artajn fundamentojn. Eŭropo bezonas interfratiĝon por superi en si la traŭmatajn distancojn inter Nordo kaj Sudo, inter riĉeco kaj malriĉeco. Eŭropo bezonas interfratiĝon por povi gastigi la multegajn malriĉulojn kiujn ĝi en la mondo estigis, kaj kiuj nun frapas ĉe ĝia pordo, petante gastigon, laboron kaj subtenon. Por ĉio tio ĉu povus utili komuna lingvo? Mi pensas ke jes; kondiĉe ke ĝi ne estu enkonduko de nur teknika esprimilo, sed de kunlaboro en spirito de kunuleco, ankaŭ lingvo, por estigo de vera Eŭropa komunaĵo, malfermita al la pli vasta monda komunaĵo.

 

al la indekso


 

SPRITA VORTARETO

 

F

FAMULO: Lin konas tiuj, kiuj ne konas lin (Chamfort)

FELIĈECO: Paco kun si mem (L. Buńuel)

FILATELISTOJ: Kolektantoj de internaciaj kraĉoj (Pitigrilli)

FLATULO: Homo kiu ne diras malantaŭ via dorso tion, kion li diras antaŭ via vizaĝo (Millington)

FRAŬLO: Homo, kiu perdis la oportunon malfeliĉigi virinon (Garland Pollard)

FUĜI: Kuraĝi per la piedoj (Anonimulo)

 

 

G

ĜENULO: Demandite pri sia farto, li paroladas pri ĝi (B.L. Taylor)

 

al la indekso


 

ANONCETOJ

a slogano resumas la temon de la ĉi-foja 1-a de januaro, la komenca jartago en kiu la homoj reciprokas bondezirojn, kaj kiu ekde 1968 estas proklamita Monda Tago de Paco, por ke la bondezirojn akompanu konkretaj klopodoj por konstrui pacon. La iniciaton lanĉis la Roma papo Paŭlo la 6-a, kaj ĉiufoje la pactagon markas unu diversa temo, kiu atentigu pri unu aparta aspekto de la packonstruo, ekz. justeco, libereco, solidareco,… kaj ĉijare: respekto al minoritatoj (tio estas, malplimultoj).

Tre ofte kaj multloke la minoritatoj - etnaj, lingvaj, kulturaj, religiaj ktp - estas subpremataj kaj diskriminaciataj. Se ni konsideras la aktualajn konfliktojn en la mondo, ni povas konstati, ke plejgranda parto de ili estas inter plimultoj kaj minoritatoj.

Jen kelkaj ekzemploj: la negroj kaj la hispanlingvanoj en Usono; la indianoj en Brazilo; la almigrintaj azianoj kaj afrikanoj en Eŭropo; pluraj minoritataj triboj en Afriko; la landidoj en Aŭstralio; la alireligianoj en iuj islamaj landoj; la ciganoj preskaŭ ĉie.

Foje la persekutatoj en unu regiono, ĉar minoritataj, fariĝas persekutantoj aliloke, kie ili konsistigas plimulton.

Kie minoritatoj estas malŝatataj, tie vera paco ne eblas; ne nur la leĝaro sed ankaŭ la kulturo, la penso-maniero kaj la esprimomaniero devas esti respektemaj por ĉiuj homaj grupoj, eĉ malgrandaj, pro la konscio ke ĉiuj homoj estas egalrajtaj kaj egaldignaj, kaj ke ĉiu grupo portas unikajn spiritajn kulturajn valorojn, utilajn al la tuta homaro.

Siaflanke la kristanoj devas memori, ke Dio vokis ĉiujn homojn “el ĉiu raso, kaj gento, el ĉiu nacio kaj lingvo” (Apo 5, 9) sendiskriminacie, por ke ili konsistigu unu nuran familion.

B.C.

al la indekso