|
historia noto: la kolora foto ĉi tie montrata, aperis blanknigre en la originala papera eldono
|
||
|
|
||
|
ENKONDUKO Dank’ al skribaĵoj de legantoj, ankaŭ ĉi-numero enhavas niaopinie interesajn erojn el diversaj mondo-partoj. Interalie rimarkindas «Respondoj» al artikolo de ĉina ateisto. Verdire, kontraŭ la aperigo de tiu artikolo protestis unu leganto el Hungario, ĉar, laŭ lia opinio, ĝi «primokas Dion, la kristanismon. Kial legi tion en katolika revuo? Ĉu tial, ĉar la aŭtoro estas esperantisto?». Al tiu protesto ni respondas, ke ni devas respekti ĉiujn homojn, eĉ se ili sincere taksas ridinda nian kredon; ni devas strebi kompreni ilian starpunkton, kaj proponi al ilia konscienco seriozajn kialojn por kredi: ĝuste tion klopodas fari la «Respondoj» publikigitaj en ĉi tiu numero. Ĉiuokaze ni ne forgesu, ke Dio estas proksima al ĉiuj, kiuj serĉas la veron sincerakore... La Redakcio |
||
|
KIU ESTAS MIA PROKSIMULO? (Medito je la Jesua parabolo pri la kompatema Samariano, Luk 10, 25-37)
Stranga afero: venas homo al Jesuo kaj ĉi tiu homo, leĝisto, tentante Jesuon, demandas pri la vojo al la eterna vivo. Jesuo petas, ke li mem donu la respondon: «Amu la Eternulon, vian Dion, kaj vian proksimulon kiel vin mem!». La leĝisto ne estas kontenta. Li ja mem scias ĉi tiun respondon. Sed la tute simpla vojo ne sufiĉas al li. Li rimarkas, ke Jesuo ekkonas lin, lian malbonan intencon. Pro tio li devas pravigi sin mem: «Mia proksimulo - kiu estas mia proksimulo?». Denove Jesuo igas lin mem respondi al sia propra demando; Jesuo nur rakontas parabolon, la konatan parabolon pri la kompatema Samariano, kiu faris kompaton al la mizerulo, kiu falis en la manojn de rabistoj: ĝuste la fremdulo, la malestimata, nekredanta Samariano estas la kompatema homo, kiu zorgas pri la mizerulo kaj kiu fariĝas pro tio lia proksimulo, per sia helpanta amo.
La fratinoj de Patrino Tereza jam solvis la problemon, pri «kiu estas mia proksimulo?» La pra-eklezio vidis en la kompatema Samariano Jesuon mem, nian Savanton. Jesuo venas kaj vidas nian mizeron - aŭ Li vidas nian mizeron kaj pro tio Li venas. Sed Li ne nur vidas kaj venas. Li ankaŭ kortuŝiĝas kaj bandaĝas niajn vundojn kaj kondukas nin al gastejo, al domo de Sia Patro. Per Sia morto sur kruco Li pagas ĉiujn niajn ŝuldojn. Li pagas ĉion, kion ni bezonas. Li estas la vera kompatema Samariano, estas nia vera proksimulo, kiu estas ĉiam proksima al ni, preta helpi nin! Kiu mi estas en ĉi tiu fragmento de Evangelio? Ĉu mi estas la leĝisto, kiu provas tenti Jesuon kaj volas samtempe pravigi min mem kaj mian agad-manieron? Ĉu mi estas preta - kiel la leĝisto - aŭskulti la vorton de Jesuo kaj lasas Jesuon diri al mi: «Iru vi kaj faru tion saman!». Aŭ ĉu mi estas la mizerulo, kiu falis en la manojn de rabistoj? Kiuj rabistoj batis kaj vundis min, lasante min duone senviva? Kion oni rabis de mi? Ĉu mi ekkonas la kompateman Samarianon, Jesuon, kiu volas helpi min, kiu renkontas min - eble en la persono de iu ajn homo, kiun mi ne tre estimas, eĉ malestimas? Ĉu mi estas la pastro aŭ levido de la parabolo, kiu ŝatas la kultan leĝon, la kultan purecon pli ol la leĝon de amo, pli ol la amon? Ĉu mi ankaŭ povas preterpasi, kvankam mi vidas la mizerulon kaj la mizero? Ĉu mi ne volas malpurigi min mem aŭ ĉu mi timas, ke la rabistoj revenu kaj ankaŭ batu min? Aŭ ĉu mi rajtas esti la kompatema Samariano, kiu estas preta helpi sen demandi, kiu estas la bezonanto? Jesuo, kompatema Samariano, donacu al ni ĉiufoje ekkoni nian prosimulon: tiun, kiu helpas nin kaj tiun, kiu bezonas nian helpon! Fratino Theotima Rotthaus, F. R. Germanio |
||
VI AMOPLENA…
Ho mia Sinjoro, vi amoplena turnu l’ rigardon al la mondo skuita malfermu la mensojn al la lumo de l’ vero, kvietigu koleron kiu al venĝo kondukas. Vi amo senlima pardonu l’ pekulon, kiu sendanke forgesis kiom da amo vi donis.
Silvia Brovelli, Italio; trad. B. C. |
|||
|
Dudek jarcentoj de Kristanismo
LA KRISTANOJ MULTOBLIĜAS (jaroj 200-299)
Disvastiĝo kaj organiziĝo Malgraŭ sia rigora moralo, malgraŭ la popolaj primokoj, malgraŭ la publikaj persekutadoj, la kristanismo pli kaj pli disvastiĝis. La virtoj mem de la kristanoj: solidareco, ĉasteco, verdiremo, mildeco, kaj ĉefe la firma kohereco ĝis martiriĝo, altiris novajn adeptojn al la kredo de Kristo: la sango de la martiroj estas kvazaŭ semo de novaj kristanoj, skribis la apologiisto Tertuliano. Oni kalkulkonjektas, ke je la fino de la 3-a jarcento la kristanoj estis 5 aŭ 6 milionoj en oriento kaj 2 milionoj en okcidento. Malgraŭ kruelaj persekutadoj de imperiestroj kiaj Decio, Valeriano kaj Aŭreliano, kristanoj ĉeestis en la tuta imperio. En la jaro 250 la kristanismo transiris la romian teritorion kaj komencis disvastiĝi inter la ĝermanaj Gotoj en la malsupra Danubo-regiono. Tion kaŭzis la predikado de romiaj kristanoj, kaptitaj de “barbaraj” Gotoj okaze de rab-invadoj en la romia teritorio. La kristanismo ne nur kreskas laŭkvante, sed ankaŭ plifirmiĝas laŭstrukture. La Patroj de la eklezio (= sanktaj episkopoj-verkistoj) klarigas kaj defendas la ortodoksan (= rektan, ĝustan) kredon kontraŭ la herezoj kaj la eraraj ideologioj. La lokaj eklezioj organiziĝas, sub gvidado de la episkopoj, kun kiuj kunlaboras presbiteroj (t. n. pastroj) kaj diakonoj. Kelkaj antikvaj eklezioj akiras aŭtoritaton super la aliaj, kaj iliaj episkopoj (patriarkoj = ĉefpatroj) havas gvidan rolon. Tiaj estas, pro la antikveco de sia kristanismo, la eklezioj de Antiokio (Sirio), Aleksandrio (Egiptio), Kartago (Nordafriko) kaj Romo. La roma episkopo ricevis la titolon "papo" (= patro), kaj iom post iom akiris ĉefan rolon en la universala eklezio, surbaze de la ĉefrolo de la apostolo Petro en la pra-eklezio kaj de la urbo Romo en la imperio. La eklezio evoluigas la liturgion kaj la katekumenadon, tio estas la instru-edukadon de la katekumenoj (= kandidatoj al kristaniĝo: tiuepoke oni plejparte baptis plenkreskulojn, post kelkjara preparo), La problemo de la falintoj Inter la internaj problemoj de la eklezio estis la malkonsento pri la maniero trakti la “falintojn” (latine lapsi), tio estas la kristanojn kiuj dum persekutado pro timo malkonfesis sian kredon kaj adoris la paganajn diojn aŭ la imperiestrojn, sed post la persekuto-fino pentis kaj petis reaniĝon al la eklezio kaj al la komunio. En la eklezio ekestis du partioj: la rigorismaj kaj la indulgemaj. La unuaj rifuzis la komunion al la falintoj, eĉ ĉe ilia morto. La duaj ja postulis longan pentofaradon, sed iumomente (aŭ almenaŭ ĉe la vivo-fino) reakceptis la pentintajn en la komunumon. La disputado inter rigoremo kaj indulgemo daŭris ĝis la komenco de la kvara jarcento, kiam kelkaj koncilioj kondamnis la senkompatan rigorismon. Dokumento: Ni estas multnombraj... (Tertuliano) Tertuliano, advokato el Kartago, Nordafriko (160-220), estas la plej energia el la apologiistoj (verkistoj, kiuj pledis por la kristanismo). Jen fragmentoj el lia Apologio: Ni ekestis hieraŭ, kaj jam ni plenigis ĉiujn viajn mediojn: urbojn insulojn fortikaĵojn municipojn kunvenejojn armeo-kampejojn tribojn dek-opojn palacon senaton forumon. Nur templojn ni al vi forlasis. Por kia milito ne taŭgus aŭ ne pretus ni - eĉ se malplimultaj - kiuj tiel volonte lasas sin murdi, se laŭ nia doktrino ne licus murdiĝi pli ol mortigi? Ni povus batali kontraŭ vi eĉ sen armiloj, sen ribeloj: per nura malakordiĝo, per la sola rimedo de apartiĝo. Ĉar se tia multego da homoj disde vi forirus en ian foran apartejon de la terglobo, la perdo de tiom da ajnaj civitanoj hontigus vian imperion, kaj ĝin punus per la nura forlaso de ĝi. Sendube vi ektimegus je via izoleco, je la muteco de ĉiuj aferoj kaj la stuporo de kvazaŭ morta mondo; vi serĉus homojn por regi: al vi restus pli da malamikoj ol da civitanoj. Fakte nuntempe vi havas malpli da malamikoj dank’ al la granda nombro da kristanoj, ĉar vi havas preskaŭ ĉiujn civitanojn kristanaj. Sed vi preferis nomi ilin malamikoj de la homaro ol malamikoj de la homa eraro... Ni do kunloĝas en ĉi tiu mondo, ne evitante forumon vendoplacon banejojn vendobudojn gastejojn foirojn kaj viajn ceterajn rilatojn. Kun vi ni ŝipveturas kaj armee servas, kaj terkulturas kaj komercas...
|
||
|
VIZITO DE PAPO JOHANO PAŬLO LA DUA EN MADAGASKARO Sen troigo, neniu vizito de altrangulo el eksterlando estis nacia evento tiel grandega kiel tiu de Papo Johano Paŭlo la Dua en Madagaskaro ekde la 28-a de Aprilo vespere ĝis la 1-a de Majo posttagmeze. Tamen dum dek tagoj antaŭ tiu alveno, Antananarivo, la ĉefurbo, travivis politikan febron, kiu sufokis la ĉiutagan vivon de la loĝantaro per konfuzoj kaj vandalismo. Sed de la 23-a de Aprilo 1989, dimanĉe, estis trankvilo, paco. Pontifika «ĉesigo» por ke la Papo povu alveni kaj lia pastorala vizito estu tute sukcesa. De la 28-a de Aprilo ĝis la 1-a de Majo 1989, la tuta lando travivis gracan tempon dank' al la radio-elsendoj kaj la televido sekvantaj la diversajn etapojn de la Papo; unue lia alveno en Antananarivo, poste en Antsiranana kaj denove en Antananarivo kaj en Fianarantsoa. Tiuj tri urboj privilegiaj estis la scenejoj de homamasa alfluo neniam konata, kien katolikoj, kristanoj de aliaj komunumoj, islamanoj, tradiciaj religianoj kaj nekredantoj, Malagasanoj, tiel kiel fremdlandanoj alkuris, aliris por vidi tiun blankvestitan homon, Papo Johano Paŭlo la Dua aŭ por partopreni en unu aŭ alia religia ceremonio ĉefgvidata de li kaj malfermita por ĉiuj. Estis ne nur la vido de la spektaklo de tiu eksterordinara Papo, sed samtempe la malkovro de la malagasa popolo kaj ties interna eco fronte al tiuj grandegaj eventoj. La sekureca servo estis tre efika, miriganta la sekvantaron de la Papo, la fremdlandajn ĵurnalistojn kaj gastojn. La diversaj respondeculoj de la publika servo sindonis fervore al la sekureeco de la Papo kaj de la homamaso mem kaj al la perfekteco de la disaŭdigo de la sono kaj paroladoj interŝanĝitaj. Estis rekorda ordo kaj minimumaj akcidentoj kaj damaĝoj kompare al la vizitoj de la sankta Patro en alia landoj. Ĉi-tio postulis prizorgegan preparadon, kies merito apartenas al la strikta kunlaborado inter la registaraj instancoj kaj ĉefurba komunumo de tri regionoj kaj la katolika eklezio. Papo Johano Paŭlo la Dua konkeris la malagasan popolon, eble pli per sia radianta ĉeesto, sia komunika boneco kaj per la profundeco de sia spirita vivo kiu travidebliĝas tra lia tuta persono, ol per sia parolado kaj siaj predikoj elmontritaj en diversnaciaj lingvoj. Roger Randrianekena, Madagaskaro |
||
|
SANKTA ADALBERTO KAJ LA UNUECO DE EŬROPO Kardinalo Frántišek Tomášek, ĉefepiskopo de Prago kaj primaso de Ĉeĥio, adresis leteron al la episkopoj de kelkaj landoj (Aŭstrio, germanaj Ŝtatoj, Hungario, Italio kaj Pollando) kie vivis sankta Adalberto (ĉeĥe Vojtěch, pole Wojciech, hungare Béla). Jen traduko de tiu letero: Proksimiĝas la mila datreveno de la martira morto de Sankta Adalberto (la 23-an de aprilo 1997). La kredantoj de la Bohemiaj kaj Moraviaj diocezoj preparas sin por ĉi tiu jubileo per Jardeko de spirita renovigo de la popolo. La signifo de ĉi tiu Praga episkopo tamen superas la limojn de lia naskiĝlando. Lia personeco esence ligiĝas kun la komencoj de la kristana kulturo en pluraj landoj de Meza Eŭropo. En Hungario, Sankta Adalberto firmigis en la kredo la reĝon Sanktan Stefanon; en Orienta Prusio li fine trovis sian morton kiel martiro; kaj lia tombo en Gniezno fariĝis la baza ŝtono de la unua pola episkopejo, kaj - en certa senco - ankaŭ de la sendependeco de la pola ŝtato. Sankta Adalberto estis influata de la greka abato Nilo, kaj favoris la slavan liturgion; tiamaniere li kunigadis, per sia persono, la kulturon de la kristana Oriento kun la kulturo de Okcidento, precipe de Germanio, kie li estis klerigata, de Italio, kie li restadis, kaj Francio, kien li pilgrimadis al la tomboj de Sanktuloj. El la hungaraj monaĥejoj, konstruataj sub la patroneco de kunulo de Adalberto, Radba, la unuaj vojaĝoj direktiĝis al Ruslando. Al la regantoj de sia epoko, precipe al la imperiestro, Sankta Adalberto inspiradis la ideon de unueco sur kristana bazo. Sian konvinkon disvastigi la kristanismon nur per paca vojo, li sigelis per propra sango. Gniezno, Esztergom, Praha, Magdeburg, Aachen, Regensburg, Verona, Ravenna, Montecassino, Roma kaj aliaj lokoj, sanktumitaj per la vivo de Sankta Adalberto aŭ per kulto al li, formas kvazaŭ pilierojn de ponto kunliganta tutan Europon. Persiste ni konstruu ĉi tiun ponton per niaj preĝoj kaj per aliaj esprimoj de nia spirita kunuleco. Pro tio mi alvokas, miaj tre ŝatataj fratoj, ke ni ĉiujare, antaŭtage de la nomfesto de ĉi tiu Sanktulo, kreadu ponton el niaj preĝoj. Ni preĝu por spirita kaj morala renoviĝo de niaj popoloj, por interkompreniĝo, kaj por respektado de ĉiuj homaj rajtoj. Kaj ke Sankta Adalberto, simbolo de la spirita unueco de la popoloj de Meza Eŭropo, kiu baziĝas precipe sur nia komuna kristana heredaĵo, fariĝu la patrono de niaj klopodoj profundigi ĉi tiun unuecon kaj konstrui la civilizacion de la amo. Same mi petas vin, tre ŝatataj fratoj, ke vi kuraĝigu viajn episkopojn, sacerdotojn kaj laikojn, kiuj aparte vive komprenas la personecon de Sankta Adalberto kiel instigon por nia epoko, al la ideo krei rondon de amikoj de Sankta Adalberto. La misio de la rondo devus esti subtenado de servoj de la kristanoj al la popoloj de Meza Eŭropo sur la kampoj kultura, eduka, sociala kaj karitata, reciproka interŝanĝado de spertoj, kontribuante tiel al paco kaj interkompreniĝo inter la popoloj de tuta Eŭropo. Mi petas vin, tre ŝatataj fratoj, ke vi bonvole sciigu ĉi tiujn instigojn al viaj sacerdotoj kaj kredantoj. Kiel posteulo de Sankta Adalberto mi sendas al vi saluton de amo kaj paco.
La 25-an de januaro 1989 Francisko kardinalo Tomášek ĉefepiskopo de Prago kaj primaso de Ĉeĥio (trad. Jiří Laube)
Kard. Tomášek plenumis 90 jarojn 30.6.1989
|
||
|
LA MOVADO «RENOVIĜO EN LA SPIRITO» Kio ĝi estas La katolika movado «Renoviĝo en la Spirito», konata ankaŭ kiel «Karisma Renoviĝo», formiĝis en Usono en la sesdekaj jaroj, post la Koncilio Vatikana dua, kaj baldaŭ disvastiĝis en plurajn mondo-regionojn. La movadon karakterizas unue entuziasmaj kunvenoj, en kiuj oni aŭskultas la Biblian Dian Parolon kaj oni publike faras spontanajn preĝojn, laŭ la vortoj de la apostolo Paŭlo «Kiam vi kunvenas, ĉiu el vi havas psalmon, havas instruon, havas revelaciaĵon, havas lingvon, havas interpretaĵon. Sed ĉio fariĝu por edifo» (1 Kor 14, 26). Dua karakterizo de la movado estas la konstatebla efiko de la simpla, komunuma preĝado, laŭ la vortoj de la Agoj de la Apostoloj: «…Donu, Sinjoro, al viaj servantoj paroli vian vorton kun plena kuraĝo, dum vi etendos vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj fariĝos per la mano de via sankta Servanto Jesuo. - Post ilia preĝado skuiĝis la loko en kiu ili estis kunvenintaj; kaj ĉiuj pleniĝis de Sankta Spirito kaj parolis kuraĝe la vorton de Dio» (Ago 4, 29-31). Tipa frukto de la preĝo por ricevo de la Sankta Spirito estas viva, persona, matura konsciiĝo pri propra kristana vokiĝo. Trialoke estas la sperto pri karismoj (specialaj donacoj de la Sankta Spirito): dum la preĝado, multaj malkovras, ke ili ricevis karismojn, kiaj la lingvoj (laŭdi Dion per nekompreneblaj vortoj), la profetadoj, la sanigadoj.
La belga kardinalo J. L. Suenens, forta akcelanto de la Karisma Movado
Kion donis al mi la «Spirita renoviĝo» ? Inter la fervoraj anoj de la movado de renoviĝo en la Spirito estas nia litova L.R. pastro Valerijus Rudzinskas, kiu publikigas E-lingvan «Informbulteno-n pri la movado de katolika karisma renoviĝo en Litovio», el kiu ni eltiras jenan ateston: Laŭ profesio mi estas pedagogino, maturiginta mian mondkoncepton en ateisma spirito. Konstanta sentrankvilo, batalo por justo, strebado al bono kaj belo - ĉio, kion mi greftis en animojn de gelernantoj, al mi ŝajnis esti nobla kaj bona. Tamen al mi mem tre mankis io, kion mi tiam ankoraŭ ne konsciis. Antaŭ kelkaj monatoj mi estis invitita simple veturi kune al Sutkai por viziti unu konatan pastron. Dumvoje mi eksciis historion de tiu ĉi pastro kaj ekinteresiĝis. En Sutkai altiris min parolado de pastro pri kvieto. La kvieto, kiu mankis al mi. Mirinda afero! Konsternita aŭskultis mi kaj meditis, kio estas ĉi tiu homo, kondamnita de klerikaro kaj multaj laikoj, por la puno ekzilita en tiun ĉi foran lokon. Mi imagis lin premita, spirite traŭmatita, sufokita per klaĉoj kaj onidiroj. Sed ĉi tie - pastro flagranta per kvieto, disvastigante ĉirkaŭ si trankvilon. Pli malfrue mi komprenis, ke nur spirite renaskiĝinta homo havas tian kvieton. Nepercepteble mirindaj estas vojoj de la Sinjoro! Tiam mi mem ankoraŭ ne perceptis, ke tio estis invito por mi eniĝi la movadon de Spirita renoviĝo. Baldaŭ mi spertis elverŝon de S. Spirito kaj ricevis la donacon de lingvoj. Oni turnis mian vivon al nova direkto, mi iĝis nova homo en la vera senco de tiu vorto. La sabataj kunvenoj, komunaj preĝoj, pastra instruado, kiel vivi kun Kristo en Lia Spirito, ĝis nur ne aŭditaj pensoj el S. Skribo, instigo apliki S. Skribon en ĉiutaga vivo - ĉio tio levis la animon. Ni spertis la agadon de la difavoro de S. Spirito. Kristo firme eniris mian vivon per la vojo de spirita renoviĝo. Hodiaŭ mi rigardas al ĉio per aliaj okuloj. Mi ne kapablas klarigi, kio okazas en mi. Neperceptebla kvieto leviĝanta el mia interno akompanas min hejme kaj en laboro. Mi preĝas tutan tagon. Mi preĝas per lingvoj. Mi sentas firman influon de S. Spirito, mi fordonis al Kristo la decidon de ĉiuj tagaj problemoj. Pli frue tio ne okazadis. Mi certe scias, ke nenio mala okazos al mi, ĉar min amas mia Patro. Mi povas trankvile danki Lin dum tuta tago, adori Lin. Ĉio tio estas tiel mirinda, ke oni ne povas klarigi tion per homa lingvo. Nur estas domaĝe rigardi la homojn rapidantajn, zorgoplenajn, veantajn sub la ŝarĝoj, kiujn ili mem metis sur si. Mizeruloj! Ili ne havas la plej bonan - Kristan kvieton. Ili kredas al Dio, sed ne konfidas je Dio mem. J. Tarasevičiene (ellitovigis B. Trimakiene) |
||
|
MEMORI…
Mi ĝojas, ke EK aperigis la artikolon «Kiel oni malfunkciigis Vilniusan preĝejon en 1948». Similaj, eĉ pli kruelaj eventoj okazis en la pasintaj kvardek jaroj en Meza kaj Orienta Eŭropo dum la stalinisma proletara diktaturo. Hodiaŭ en Hungario oni jam povas legi pri tiuj teruraĵoj en la gazetaro kaj libroj, aŭ rakonti tiujn en la radio, televido. Antaŭ kelkaj tagoj mi legis, ke Stalin mortigis tricent episkopojn kaj kvardek mil pastrojn de diversaj religioj. En semajna gazeto, Ferenc Süle paroĥestro rakontis: «... tiam (memvolaj ŝtatdefendaj soldatoj) komencis piedbatadi min, poste tiom longe frapis mian kapon al la ŝtalŝranko Wertheim, ĝis el mia nazo kaj buŝo fluegis la sango...». Tiel trankvile rakontas nun tion la paroĥestro... - skribas la aŭtor-raportisto. Valoraĵoj, sed ankaŭ kasteloj kun pentraĵoj, centjaraj mebloj, bibliotekoj (vintre oni hejtis per ili), neniiĝis. Ili restis sendifektaj dum la milito, la bombadoj, sed en la paco ruinigis tiujn la potenco de la popolo. En katolika gazeto troviĝas artikolo: «Niaj pereintaj trezoroj». Interalie, en iu departemento, en pluraj komunumoj oni ĵetis per forkego en la flamojn la presitajn kaj la mane skribitajn librojn de la monaĥejoj. En 1950 en la korto de la kastelo Széchenyi, en grandegaj flamoj neniiĝis la dokumentoj, skribaĵoj, libroj de la fama hungara familio. Nekalkuleblaj libroj estis portitaj en la paperfabrikojn por dispisti ilin. Centoj da kriptoj estis prirabitaj. Kial daŭrigi? Mi scias, ke multaj ne kredas tion. Bedaŭrinde. Ĉu niatempe ne okazas io simila? Sed pri tio oni certe legis en la gazetaro. En Rumanio oni produktis el pli ol dekmil hungarlingvaj Biblioj ...higienan paperon por necesejo. En Usono (universitato Yale) oni konstatis tion post ekzamenado de la papero, ĉar restis legeblaj pluraj literoj, ciferoj, vortfragmentoj. Parton de la Biblioj oni «kolektis» en la hungaraj vilaĝoj, sed granda parto estis donaco de la okcidentaj eŭropaj landoj. Baldaŭ finiĝos la dudeka jarcento... I. Nagy, Hungario |
||
|
LEGENDA SVEDO: RAOUL WALLENBERG Meze de 1944 jam estis mortigitaj 430.000 hungaraj provincaj judoj. Sama sorto atendis la 230.000 judojn de Budapeŝto. Por ili Svedio ekfunkciigis sav-agadon. La 9-an de julio 1944 ĉe la Budapeŝta Sveda Reĝa ambasadorejo sin anoncas por speciala servo juna (32-jara) sveda diplomato. De tiam lia nomo estas simbolo: Raoul Wallenberg. Li havigis pli ol mil svedajn personajn dokumentojn al la persekutatoj. Wallenberg aĉetis 36 domojn, kiuj estas konataj kiel «defendataj svedaj domoj», en kiuj trovis rifuĝon la savitaj judoj. Lia sinofera agado savis multajn el malsatmortoj, mortmarŝoj, suferegoj. Wallenberg riskis sian vivon, kiam li savis judojn antaŭ mortpafadoj ĉe la bordoj de rivero Danubo. Li havis saman vivdanĝeran staton en brikfabrikoj kaj en aliaj eŝafodoj, kie la persekutitoj atendis la morton. La 17-an de januaro 1945 por la lasta fojo estis videbla Wallenberg, kiam li iris al la urbo Debrecen, por renkontiĝi kun soveta soldata komandanto kaj daŭrigi traktadojn pri la nutrado de la persekutatoj. Post tiu tago perdiĝis liaj postsignoj. Pri lia sorto aperis kontraŭdiraj raportoj tra la tuta mondo. En Hungario, dum longa tempo ne estis rekomendinde paroli pri la sorto de Wallenberg. Dum la stalinaj jaroj ĉiuj estis kulpaj, kiuj havis okcidentajn interrilatojn. Estas penseble, ke Wallenberg havis multe da mono, kiun li ricevis de la persekutatoj por gardo. Ĉi tiu fakto sufiĉis, pot ke la KGB (Ŝtat-sekureca Komitato de Sovetunio) rigardu lin kiel konspiranton. Verŝajne, esceptjuĝa soveta tribunalo (konsistanta el unu juĝisto, un komisiito de sekreta polico kaj unu soldata prokuroro) kondamnis la juna svedan diplomaton al longa malliberigo. En la hungara gazeto «Magyar Nemzet» de 18.1.1989, la soveta raportisto Gerasimov deklaris ke, laŭ dokumentoj, Wallenberg mortis en moskva malliberejo Ljubljanka en 1947. Kaj tamen konstante venis informoj, ke post tiam Wallenberg estis videbla dum kuracado ĉe diversaj malliberejoj. Ĝis nun 45 libroj aperis pri la vivo de Wallenberg. En 22 landoj funkcias asocioj aŭ unuiĝoj laŭ lia nomo, kaj de 1988 en Budapeŝto estas statuo je lia memoro: ĉi tiuj faktoj pruvas, ke lia sorto interesas milojn da homoj tutmonde. Sandor Termes, Hungario |
||
|
RESPONDOJ AL ĈINA ATEISTO La artikolo de s-ro Wang Xiaotie: «Kial serĉi Dion» (EK 3/1989, p. 30) estigis interesan debaton, kiun ni laŭeble raportos.
La «ordo» en la universo (el F. R. Germanio) Responde al la artikolo de s-ro Wang Xiaotie, jen rimarkoj el teismaj vidpunktoj ne nepre katolikaj, sed ĝenerale kristanecaj. Mi mem estas okcidentulo, kun laŭa mondkoncepto. Tial mi certe nur rajtas paroli pri tutpropraj pensoj, sen pretendi ĝeneralan validecon por ili. Sed mi volas provi respondi al la artikolo, kaj mi kuraĝas diri eĉ jenon: ni ne scias ĉu Dio ekzistas aŭ ĉu ne, ni scias absolute nenion. Sed tio ne sufiĉas por scii pli bone, ke Dio ne ekzistas. Se iu en la okcidento aŭ ankaŭ en la oriento kredas Dion, tio tute ne estas falsigebla, same kiel tio ne estas pruvebla. Tial la demando: ĉu Dio ekzistas aŭ ĉu ne, estas tute sensignifa. Pli bona estas la demando: kial serĉi Dion, se oni tion faras? Por tio ekzistas kialoj. Verŝajne la ĉefa kialo estas, ĉar ni konscias pri nia propra neperfekteco kaj nekompleteco. Se ni akceptas ian bonon, tiu nur povas esti super la unuopulo. Ĉu ni akceptas tian bonon, aŭ ĉu ni konceptas ĉion kiel relativan? Tio estas alia demando. Sed akcepti bonon ni povas kaj rajtas. Edukado, progreso, civilizacio, kulturo: tio ĉio kuniĝas kun koncepto de io bona, kaj ĉi tie temas pri io socia, t.e. io super la unuopulo. La alternativo de la unuopulo estas la ebla ekzisto de io aŭ iu bona en si mem, de io aŭ iu plej alta de iu dio aŭ Dio mem. Alia vidpunkto: se la hazardo estus Dio, tiam li ne ekzistas. Mi ne kredas la hazardon. Ĉu konstruaĵo neas sian konstruinton, ĉar tiu mem estus hazardaĵo? Ĉu urboj estas rezulto de infana ludo? Tiam ankaŭ mi povus kredi la hazardon. Dio ne konstruis la mondon helpe de martelo kaj ŝraubtirilo. Ne, lia vorto «estu!» estigis ĉion, laŭ la Biblio. Hazardo estus la malo: ne ordo, ne leĝo, ne plano! Frieder Weigold, F. R. Germanio La ŝlosila koncepto estas «amo» (el Pollando) Amo al mi ĉion klarigis Amo al mi ĉion solvis Pro tio adoras mi Amon Kie ajn ĝi estadas (Karol Wojtyła)
Mi malfermis «Espero Katolika»-n ĝuste je la paĝo 31 kaj jen la foto: simpatia, ridetanta ĉino brakumas sian filineton. Feliĉa filino, kiu havas amantan patron! Apogante nin sur via patra amo, ni kune serĉu Dion. Kaj tamen ni nevole pensadis: «Ĉu vere estas Dio en nia mondo?». Marksistoj volas krei feliĉan homaron tute apogante sur si mem. («Ni estos kiel dioj» - eterna tento, ekde Adamo kaj Eva: komparu Gen. 3, 3). Elinter la dioj de tempo al tempo antauŝoviĝas Zeŭso, ekz. Mao aŭ Stalin («la amanta patro de sia popolo»); sekve de tiu «amo» pereis milionoj da homoj! La ideo estas bela, sed kiam, sub ĉi tiu devizo, «ruĝaj brigadoj kaj armeo» murdas kaj perfortas, ni demandas: «En iliaj koroj kie estas Dio?». Ekzistas nur unu respondo: «Ne estas Dio kie ne estas amo». Sekve de kulto al la idoloj, «vero kaj malvero transkapiĝis». Jes, vero kaj malvero ne povas esti difinitaj de iu «grandulo». La eterna leĝo estas fiksita en la koro, en la konscienco de ĉiu homo. Same la kulto al idolo al t. n. reprezentanto de Dio estas danĝera («Sankta Religio» de Johns), ĉar ekzistas nur unu vera enkorpiĝinta Dio - Jesuo Kristo, jam promesita en la komenco, antaŭdirita de la profetoj - Mesio atendata dum jarcentoj. Kara nia Frato Wang Xiaotie, vi asertas, ke «iuj saĝuloj, kiuj havas veran scion, opinias ke ĉiu religio estas neatingebla iluzio», kaj ke vi «konsideras tre ridinda, kiam homoj kredas ke ekzistas la Kreinto de la mondo». Tre respektinda Sinjoro, vi kiel inteligenta homo ja scias, ke la plej multo da scienculoj, astronomoj kaj eltrovintoj kredas, ke ekzistas la Kreinto de la Universo. Do, kiu estas ridinda - ili aŭ -? Miriga estas via eldiro, ke multaj homoj por «inspiri bonan spiriton favoras tian fikciaĵon» (la kredon). De kie, de kiu estas ĉi tiu sopiro de la homa koro al belo kaj bono? De kie estas en via koro la patra amo? Kial serĉi Dion? Vi respondas: «Ĉar la homoj ne povas sin perfektigi mem». - Admirinda konstato! La perfektiĝo per Amo! La kunvivado, la kunagado kun la naturo, zorgado pri ĝi. Ja nia korpo estas parto de la naturo. Do ni amu la naturon! Mi tre respektas vin, kara ĉino, ĉar vi ankau «respektas la homojn, kiuj kreis Dion» (mi komprenas: - kiujn kreis Dio). Mi elkore salutas vin kaj brakumas vian filineton Yao-yao. Via amike Anna Mackiewicz, Pollando La «kvara» kialo (el Tajlando) Mi estas itala misiisto, en Tajlando de pli ol 50 jaroj, kiel membro de la eksterlandaj Misioj de Parizo. Mi ne parolas ĉine, sed dum kelkaj jaroj mi okupiĝis pri ĉinaj (krom vjetnamaj) katolikoj, kiuj ofte estis kaj foje ankoraŭ estas celo de ateisma propagando el sia devenlando. - Kial serĉi Dion - Ŝajnas al mi, ke s-ro Wang Xiaotie konsideras la demandon el jena vidpunkto: kial homo sin turnas aŭ eĉ nur sopiras al Dio? Kiuj estas la kialoj? Lia respondo ŝajnas al mi ĝusta sed ne kompleta. Li diras: 1 - Ekzistas homoj, kiuj tute ne turniĝas al Dio, tute nenion atendas de li, kaj taksas ridinda malan konduton, eĉ se sincera. Ili malikredas ekziston de ia Dio kreinto de l’ homo kaj neas rilatojn inter ni kaj li. «Kial do, kaj por kio lin serĉi?». Tiaj estas ekzemple la veraj adeptoj de la teorioj de Marks kaj Mao, kaj la aŭtoro deklaras sin unu el ili. 2 - Aliaj scias, ke Dio ne ekzistas, tamen ili favoras kredemon en li por eltiri profitojn, kaj por estigi «bonan kaj belan spiriton». 3 - Ceteraj, estante senpovaj fronte al malbonoj home nevenkeblaj, rifuĝas al la Dio, kiun ili vere kredas la Kreinto, por ricevi ties protekton kaj helpon. Mi opinias; ke tiuj estas, resume, la respondoj, kiujn la aŭtoro donas al la demando: kial serĉi aŭ sin turni al Dio? Mi konsentas ke ekzistas ĉi tiuj tri sintenoj al Dio, sed mi devas aldoni, ke ekzistas kvara speco de personoj: ili estas multnombraj, kaj al ili mi apartenas, kaj tial mi parolos pri tio unuapersone. Mi ne aŭskultas kion instruas ĉi-tiu aŭ tiu filozofo aŭ ajna grandulo, sed mi rigardas la fizikan realaĵon de la mondo, kaj pripensas per mia inteligento. Mi do vidas, kaj estas ĉiutaga sperto, ke la mondo, la universo, la homo kaj mi mem ne havas en si la sufiĉan kialon por esti kaj ekzisti. Mia intelekto do min devigas konsenti, ke ekzistas UNU malsama ol la mondo, malsama ĉar ĝi-li devas havi en si mem la profundan kialon de sia esto kaj ekzisto, ĉar esto kaj ekzisto en li estas unu nura, tute nepra afero, ties esenco, Li mem: ĉi tiu UNU, kiun mi nomas DIO, estas la unua kaŭzo de esto kaj ekzisto mia kaj de la universo (kiun mi preferas nomi la kreaĵaro). Ĉi tiu estas la kialo, pro kiu mi serĉas Dion: ĉar mi agnoskas lin mia Sinjoro; ĉar de li devenas la bono, kiun mi havas, kiu mi estas; ĉar mi bezonas lin; kaj mi sopiras al li, unua fonto kaj lasta celo de mia vivo, de mi. Mia Alfa kaj Omega. Ĉi tiu «kvara» sinteno al Dio estas tute mala ol la unua; mi ne povas akcepti kiel vere religian la duan; komprenas kaj kompatas la malsufiĉon de la tria. Mi ja bedaŭras la eraron kaj la malsufiĉon (kiujn kaŭzas homa senforteco pli ol malico) sed mi respektas la homojn, kiuj eventuale konceptas malsame ol mi, kvankam mi rimarkigas, ke la kvara sinteno estas pli racia ol la aliaj. Mi admiras s-ron Wang Xiaotie kaj mi agnoskas lian sincerecon, kaj mi esperas, ke li volos vidi en mia skribaĵo la parolon de sincera amiko kaj admiranto de la ĉina popolo. P. Francesco Andreoni, Tajlando
Vera religiemo kaj «misaĵoj» (el Ĉeĥoslovakio) Kial serĉi Dion? Mi plene komprenas junan ĉinon Wang Xiaotie, kiu proklamas, ke «inter li kaj Dio ekzistas neniu rilato». Mi ankaŭ vivas en la sama politika sfero, kie religiemon oni prijuĝas preskaŭ kiel krimon. Bedaŭrinde nia ĉina amiko ekkonis dum ateisma eduko nocion «religio» nur el propagandaj kontraŭreligiaj broŝuretoj. Tial li malfacile ekkomprenos, ke ekzistas multaj homoj, kiuj estas sanaj, vivas en feliĉa familio, sukcesplene laboras, havas neniujn malamikojn, renkontiĝas kun nenia materia senriĉeco, do ili ŝajne ne bezonus urĝe iun apogon en ĉiutaga mizero, kaj tamen ili estas religiemaj, kredas Dion, ili bezonas Lin por plene feliĉa vivo. Kredantojn ni ne serĉu nur inter iuj idiotoj. Multaj scienculoj, eĉ portantoj de Nobel-premio estas plejparte religiemaj homoj. Nia amiko ankaŭ en Ĉinio sendube ekkonis iujn, kiuj inklinis al religio, sed ili estis persekutataj de reĝimo. Tial nia junulo prijuĝis, ke pli facile estos ne kompliki sian vivon, laŭ proverbo: Kiu devas inter lupoj vivi, tiu devas kun lupoj hurli. El simbolplena Biblio li ekkonis nur iujn rakontaĵojn, kiujn li akceptis kiel fabelojn. Mi - simpla laboristo - ne kapablas (ankaŭ pro mia mizera lingva scipovo) analizi kun li ĉiujn filozofiajn kaj teologiajn problemojn (tio estus meritplena tasko por iu pli sperta fakulo), sed mi ekmiregis leginte, ke nia ĉino uzis kiel kontraŭreligian «argumenton» ankaŭ sektojn, nome la «Sanktan Religion» de Johns, unuigas ilin kun nia eklezio, miksas katolikojn kun ĉiuj sektanoj en kunan sakon. Mi opinias, ke nia ĉina amiko povus tion ekkompreni. Lia «religio» estas marksismo, komunismo. Sed kiu, kia? Li memskribas pri sennombraj tragedioj kun pleno da sango dum regado de Granda Mao, pri italaj «Ruĝaj Brigadoj» kaj japana «Ruĝa Armeo». Oni povus alkalkuli ekzemple «Rektan Vojon» en Peruo kaj multajn aliajn similajn. Kiu nombros milionojn da martiroj en siberiaj koncentrejoj kaj kondamnitajn senkulpajn viktimojn dum falsai juĝ-procesoj en ĉiuj komunismaj landoj? Ĉu ekzistas ie lando, kiu efektivigas ateisman komunismon sen teroro? Kaj ĉu ĉiuj tiuj gvidantoj de maljusteco ne estis (-as) heroldoj de marksismaj ideoj kiel nia ĉino? Li sendube ne konsentas kun ĝisnuna praktikado, li certigos nin, ke tiuj ĉiuj nur misuzadis hipokrite noblajn ideojn, ke ili nur prunteprenis nomon de Marx kaj profanis ĝin. Kaj simile ankaŭ ni - katolikoj - pravas respondi. Tiuj, kiuj opiniis kaj opinias, ke Kristo fondis iun malmulte perfektan Eklezion, ke ili devas plibonigi ĝin, tiuj plejparte ankaŭ nur prunteprenis nomon de Kristo por iliaj tute homaj kreaĵoj. Sinjoro Wang Xiaotie atendas, ke marksistoj, komunistoj, ateistoj sukcesos nur en estonteco elkonstrui feliĉan homaran socion. Tiu espero estas donkiĥoteco. Hodiaŭ jam ĉiu pripensema homo vidas, ke marksismo estis nur modo de pasinta erao, en nuna tempo ĝi estas jam malmoderna, arĥaika, kaj neniuj nuntempaj reformoj kapablas forturni ĝian morton. Nia Wang Xiaotie kompreneble havu liberan volon elekti tiun doktrinon, kiu ŝajnas al li plej perfekta. Neniu rajtas entrudi al li ion alian. Oni diras, ke ĉiu eĉ plej obstina ateisto eksentos almenaŭ unufoje en vivo Dian ĉeeston. Ĉina junulo ne sentas bezonon serĉi Dion, sed mi rekomendas al li, se Dio mem elserĉos lin, ke li ne rifuzu donitan Dian manon, ke li dankeme akceptu ĝin por sia feliĉplena vivo. Jaroslav Žák, Ĉeĥoslovakio |
||
|
|