|
historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono
|
||
|
|
||
|
ENKONDUKO Estimataj kaj karaj Legantoj! Tradicie, en la monato Majo la katolikaj kristanoj turnas apartan penson al Maria patrino de Jesuo. La enkarniĝo estas nepensebla sen Maria: per Ŝi Jesuo fariĝis ĉiusence homa estulo (escepte de la pekado: kp Heb 4,15): jen homeca aspekto de la Dia amo, kiu per Kristo manifestiĝas en la Eklezio. La raporteto pri la papa dokumento Christifideles Laici (= Lajkaj Krist-kredanoj) montras, interalie, kiel ĉiu kristano devus fariĝi signo kaj peranto de la amo de Dio al ĉiuj homoj. Bonan legadon! La Redakcio |
||
|
Ni aŭskultu la parolon de Dio
DIO NENIAM PRETERVIDAS NIN Jesuo eniris urbon Jeriĥo, kaj trairis ĝin. Viro - nome Zakĥeo, ĉefimpostisto kaj tre riĉa - strebis vidi, kiu estas Jesuo, sed sensukcese, ĉar ĉeestis granda homamaso, kaj li estis malgrandstatura. Tiam Zakĥeo kuris antaŭen, kaj surgrimpis arbon sikomoron, en loko kie Jesuo estis pasonta, por lin vidi. Jesuo, atinginte tiun lokon, supren rigardis kaj diris: Zakĥeo, desupru rapide, ĉar hodiaŭ mi devas gasti en via hejmo! Zakheo rapide desupris de la arbo kaj ĝojoplene lin gastigis (Luk 19, 1-6). Zakĥeo, la ĉefimpostisto, aŭdis pri Jesuo, kiu nun venas en lian urbon. Zakĥeo estas scivolema, li volas vidi Jesuon. Sed, bedaŭrinde, li estas malgranda. Li estas impostisto, homo, kiu kunlaboras kun la Romanoj. Li estas malamata, kaj pro tio li ne povas esperi, ke iu ajn lasos lin stari en la unua vico, kiam Jesuo trapasos. Aliflanke, li ne volas, ke iu ajn rimarku, ke ankaŭ li volas vidi Jesuon, la faman viron, kiu predikante kaj sanigante migradas tra la tuta lando. Zakĥeo volas Lin rigardi, ne pli. Zakĥeo ekhavas bonan ideon. Li antaŭkuras kaj supreniras sikomorarbon. De tie li povas rigardi Jesuon kaj neniu vidas lin, ĉar neniu interesiĝas pri la sikomor-arbo. Tie li estas nevidebla, li pensas! Sed Zakĥeo ne pravas, tute ne! Ĉi tiu homo, kiun li volas rigardi, kiun li volas vidi, Li vidas Zakĥeon. Jesuo scias, ke Zakĥeo volas vidi Lin. Li konas la koron de Zakĥeo, Li konas liajn dezirojn kaj lian sopiron, Li konas Zakĥeon pli bone ol Zakĥeo mem konas sin. Jesuo scias, ke la scivolemo de Zakĥeo jam estas la komenco de amo, la sopiro al amo, al Dio, kaj Li helpas Zakĥeon, ke li vere ekamu Jesuon. Jesuo parolas al Zakĥeo kiel oni parolas al kara amiko: «Rapide malsupreniru! Mi volas, Mi devas loĝi ĉe vi, en via domo!». Jesuo invitas sin mem en la domon de Zakĥeo; Li agas kvazaŭ Li estus la plej bona kaj kara amiko de Zakĥeo. Kaj Zakĥeo reagas kvazaŭ li estus la plej kara amiko de Jesuo. Li jesas al la meminvito de Jesuo. Li treege ĝojas pri ĝi tielmaniere, ke li donas al Jesuo la respondon de amo, kaj la respondo de amo ne kalkulas, ĝi ne estas respondo de racio, de intelekto. «Mi nur volus vidi Vin de malproksime. Sed Vi, ho Sinjoro, vidas, rigardas min de proksime, Vi amo-plene rigardas min kaj tuŝas mian koron. Nun ankaŭ mi kapablas ami. Mi estas tute nova homo, mi komencas esti vera homo, ĉar Vi estas mia gasto. Vi donacas al mi Vian rigardon, Vian amon, kaj pro tio mi kapablas donaci. Mi sopiras montri al Vi mian dankon, mian amon tielmaniere, ke, se mi agis maljuste kontraŭ iu, mi provos kompensi. Sed tio ne sufiĉas: mi donacas la duonon de miaj posedaĵoj! Mi ĝojas ke mi povas donaci, ĉar Vi donacas al mi abunde!». Zakĥeo lasas sin rigardi de Jesuo, de Dio, kaj Lia rigardo ŝanĝas lian vivon, ŝanĝas lin mem. La aliaj ne lasas sin rigardi de Jesuo. Ili nur rigardas, observas Jesuon envie, suspekteme. Ili ne lasas sin kortuŝi, kaj pro tio Jesuo ne povas sanigi ilin, ne povas savi ilin. Kaj ni, kaj vi, kaj mi? Ĉu ni estas Zakĥeo, ĉu ankaŭ ni ardas de scivolemo por vidi Jesuon, vere vidi Jesuon per la okuloj de amo, aŭ ĉu ankaŭ ni grumblas, ke Jesuo estas gasto en la domo de malsanuloj, de pekuloj? Fratino Theotima Rotthaus, F.R. Germanio |
||
|
|||
|
HO SINJOR’ DE ĈIUJ ĈIELOJ
Ho Sinjor’ de ĉiuj ĉieloj vi ne pompas superece. Vi estas milda vi sidas en la ĉielo ho reĝo, mia savanto vi estas milda. Vi estas milda, ho grandioza, vi ĉioscia, vi ĉiopova, ho Dio mia.
Silvia Brovelli, Italio; trad. Battista Cadei
|
||
|
La papo pri la rolo de la kristanaj laikoj
VOKITAJ AL FRUKTODONA LABORO EN LA MONDOKAMPO «La regno de la Ĉielo similas al domomastro, kiu frumatene eliris dungi la laboristojn por sia vinberkampo» (Mat 20, 1). Ĉi tiuj Jesuaj vortoj konsistigas la deirpunkton de la papa admono Christifideles Laici (= Laikaj Krist-kredanoj), datita la 30-an de decembro 1988, sed fakte diskonigita kelkajn monatojn pli poste. La laikaj kristanoj konstateble akiras pli kaj pli grandan rolon kaj respondecon en la nuna epoko. Tio estas gratulinda afero, kiu iel respondas al la vortoj de la sama parabolo de Jesuo: «Elirinte je la kvina posttagmeze, la domomastro trovis aliajn homojn starantaj, kaj demandis ilin: Kial vi staras ĉi tie senokupe la tutan tagon? Ili respondis: Ĉar neniu nin dungis. La mastro diris al ili: Ankaŭ vi iru en mian vinberkampon» (Mat 20, 6-7). Kio estas la kampo La senco de la vortoj de Jesuo estas klara: neniu rajtas resti senlabora en la kampo, tio estas la nuntempa mondo. Kio estas «kristana laiko» En tia mondo devas aktivi la kristanaj laikoj. Sed kio estas laiko? «Laiko» povas signifi, laŭ la kunteksto: homo nepastra, nereligia, aŭ eĉ kontraŭreligia. Sed la adresato de la papa dokumento estas laiko en la kristana senco (kiu estas la plej malnova), nome: membro de la popolo (greke laos) de Dio, apartenanta al Jesuo Kristo. Ĉi tion Jesuo klarigas jene: «Restu en mi, kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas per si mem doni frukton, se ĝi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne povas, se vi ne restas en mi. Mi estas la vinberarbo, vi estas la branĉoj...» (Joh 15, 4-5). Per alia figuro la Parolo de Dio diras, ke la kristanaro konsistigas kvazaŭ unu korpon, en kiu ĉiuj havas saman dignon, malgraŭ la diverseco de donacoj aŭ karismoj: la korpo «bone fartas» kiam ĉiuj membroj harmonie kunlaboras por komuna bono. Kion tio konkrete signifas? 1) La aliĝo al Kristo (al la «vinberarbo») okazas per la kredo, la bapto, la amo. Jesuo Kristo fariĝis homo por liveri al la homaro la Evangelion (= Bonmesaĝon), ke Dio amas la homojn kaj liberigas ilin el la malbono; 2) por tiu liberigado Jesuo kunlaborigas sian Eklezion, sian popolon: ĉiujn laŭ propraj donacoj kaj oficoj. La Eklezio ne povus plenumi sian mision sen la ofico de la pastroj nek sen la ofico de la laikoj. La Eklezio organiziĝas per diocezoj kaj paroĥoj, sed ankaŭ per asocioj, movadoj, grupoj kaj tiel plu. Gravas, ke en ĉio regu harmonio, amo, kunlaboro. Kio estas la laboro Anonci la Evangelion kaj servi al la homaro: jen la du taskoj de la kristana popolo en la mondo-kampo. 1) «Al ĉiuj nuntempaj homoj - skribas la papo - mi ripetas ankoraŭfoje la sentoplenan krion per kiu mi komencis mian papan servon: Ne timu! Malfermu, eĉ malfermegu la pordojn al Kristo!... La homo estas amata de Dio! Jen la simplega kaj konsterne miriga anonco, kiun la Eklezio ŝuldas al la homo». En ĉi tiu laboro de atestado kaj evangelizado la Eklezio ĉiamdaŭre bezonis kaj bezonas la kunlaboron de ĉiuj kristanoj, viroj kaj virinoj, en ĉiuj medioj de la homa vivo. 2) Eĉ pli grandan respondecon havas la kristanaj laikoj por igi la mondon pli homeca: por defendo de la homa vivo ĉiunivele, por ke la familio estu laŭ la Dia piano, por ke en la mondo regu ne ekspluatado kaj perforto sed justeco kaj solidareco. Inter la gravaj problemoj, kiuj defias la nuntempan kristanon, estas menciitaj: «Ĉio kio estas kontraŭ la vivo mem, kiel ĉiu speco de murdo: genocido, abortigo, eŭtanazio (= dolĉa mortigo), kaj eĉ laŭvola sinmortigo, ĉio kio kontraŭas al la integreco de homa persono, kiel mutiloj, korpaj kaj mensaj torturoj, perfortoj ankoraŭ la spirita intimeco; ĉio kio ofendas la homan dignon, kiel malhomaj vivkondiĉoj, arbitraj malliberoj, transloĝigadoj, sklavigoj, prostituado, komercado de virinoj kaj junuloj, aŭ ankaŭ maldignaj laborkondiĉoj», kaj krome: genetikaj manipuladoj... En la politika kampo estas menciitaj la defioj de perforto kaj milito, torturo kaj terorismo, koncentrejoj, militigo de la politiko, vetarmado, nuklea minaco. La sekvantoj de Jesuo, Sinjoro de paco, devas aktivi per konvertiĝo, per agado favore al vero, libereco, justeco kaj amo. En la sociala kampo laikoj devas estigi kaj kreskigi solidarecon, kaj ankaŭ ekologian respondecon. Ĉiuj vokitaj En la kampo de Dio ĉiuj laborantoj estas samdignaj, ĉiuj valoraj, ĉefe tiuj kiuj en la mondo estas malŝatataj. La junuloj: ilia «sentemo profunde perceptas la valorojn de justeco, senperforto, paco», frateco, amikeco, solidareco. «Sed ili estas ankaŭ ŝarĝitaj per maltrankviloj, seniluziiĝoj, angoroj kaj timoj de la mondo, krom per la tentoj propraj de ilia stato». Valoraj estas la infanoj kaj la maljunuloj. La digno de la virinoj estas remalkovrata en la nuna epoko, kaj ĝi trovas en la Evangelio noblan fundamenton, kaj en Maria patrino de Jesuo subliman idealon. Estas nia devo progresi en la teoria kaj praktika pliprofundigo de la rolo de la virino. Ankaŭ malsanuloj kaj suferantoj konsistigas valoran parton de la popolo de Dio: ĉu pro la amo kiu estiĝas ĉirkaŭ ili, ĉu pro la anonco de la sufero kaj reviviĝo de Jesuo kiun ili povas doni. Ĉiuj do esploru sian vokiĝon surbaze de medito de la Dia parolo kaj preĝado, laŭ konsilo de saĝa frato-gvidanto, surbaze ankaŭ de ricevitaj talantoj kaj de konkretaj situacioj kaj bezonoj. Neniu estas ekskluzivita, neniu situacio senrespondecigas: «Ĉi tiu spirita konduto de la laikoj devas alpreni apartan karakterizon el la stato de geedzeco kaj familio, aŭ de fraŭleco kaj vidveco, de malsano, profesio, socia rolo. Ili do ne neglektu kulturi la ecojn kaj eblojn al ili donitajn laŭ tiuj situacioj, ka eluzi la donacojn ricevitajn el la Sankta Spirito» (Dua Vatikana Koncilio). Multajn aferojn oni povus ankoraŭ aldoni al ĉi tiu eta resumo de longa (106-paĝa) papa dokumento. Sed ni finas per alia citaĵo el la Vatikana Koncilio, kiu substrekas ke la kristano devas esti modela ankaŭ en sia «monda» dimensio: «La laikoj multe taksu la profesian kompetentecon, la familian kaj civitanan senton, kaj la soci-rilatajn virtojn, tio estas: honestecon, justeco-spiriton, sincerecon, afablecon, spiritan energion, sen kiuj eĉ ne povas esti vera kristana vivo». Battista Cadei |
||
|
Dudek jarcentoj de Kristanismo
LA JARCENTO DE JESUO KAJ DE LA APOSTOLOJ (jaroj 1-99) Enkonduko Per 20 mallongaj ĉapitroj ni skizos la historion de la kristanismo, ekde la naskiĝo de Jesuo Kristo ĝis nun. Ni klopodos prezenti la aspektojn pozitivajn (heroaĵojn, martiriĝojn, agadojn por helpo, por paco, por civilizacio), kaj negativajn (malkonkordojn, militojn, maltolerojn...). Kompreneble, per 20 ĉapitretoj neeblas prezenti kompletan bildon de movado, kiu koncernas 20 jarcentojn kaj atingis ĉiujn kontinentojn. Espereble, tamen, ĝi donos almenaŭ ĝeneralan vidaĵon pri la ĉefaj aferoj. Plej grandan parton de la materialo ni ĉerpis el speciala numero (17/1983) de la itala revuo Missioni Consolata. Al ĉiu ĉapitro ni aldonis esperantigitan tradukon de unu teksto aŭ dokumento koncerne la pritraktitan jarcenton. Kompreneble, legantoj rajtos sendi (mallongajn) notojn, demandojn aŭ kritikojn pri nia skiza historio de la kristanismo. Jesuo La kristanismo certe markas novan epokon en la historio de la homaro. Novaj spiritaj valoroj kaj nova vivomaniero - malgraŭ kompromisoj kaj eraroj - disvastiĝis tra la mondo per la kristanismo. Ne malprave, do, oni kutimas kalkuli la jarserion el la naskiĝjaro (konvencia, ĉar ĝi ne estas precize konata) de Jesuo. Li estas historia persono, naskita epoke de imperiestro Aŭgusto, antaŭ preskaŭ dumil jaroj. Post junaĝo travivata en vilaĝo Nazareto, kie li laboradis kiel ĉarpentisto, Jesuo fariĝis vaganta majstro. Li predikis, kolektis disĉiplojn, estis arestita, mortkondamnita kaj krucumita. Okaze de lia kondamno kaj morto, liaj disĉiploj forkuris kaj sin kaŝis. La mirinda sperto de lia reviviĝo fariĝis por la disĉiploj motivo de neskuebla kredo. Jesuo donis al ili jenan mision: «Iru kaj igu disĉiploj ĉiujn popolojn, baptante ilin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito, instruante ilin obei ĉion, kion mi ordonis al vi. Jen, mi estas kun vi ĉiutage, ĝis la fino de la mondo». La pra-eklezio Ĉirkaŭ la apostoloj, kies ĉefo estis Petro, formiĝis la unua kristana komunumo aŭ eklezio. La eklezio ne estas nur homeca asocio: laŭ la promeso de Jesuo: «Mi estas kun vi ĉiutage», kaj per la aktivado de la Sankta Spirito, ĝi vivas kaj disvastiĝas malgraŭ malfaciloj kaj persekutadoj. Kvindek tagojn post la reviviĝo de Jesuo, liaj disĉiploj (entute 120 homoj), ricevinte forton de la Sankta Spirito, komencis fervore kaj kuraĝe anonci al ĉiuj la evangelion (= bon-sciigon) de Jesuo Savanto. La reagoj al tiu predikado estis diversaj: iuj akceptis la anoncon kaj aliĝis al la kristana komunumo, aliaj restis indiferentaj, aŭ rifuzis, aŭ eĉ persekutis la predikantojn. La unua viktimo de tiuj persekutadoj estis Stefano, ŝtonumita en Jerusalemo en la jaro 36: li mortis, kiel Jesuo, preĝpetante pardonon por siaj mortigantoj. Disvastiĝo kaj persekutado Ĝenerale la apostoloj predikis unue al la judoj, pliposte ankaŭ al la paganoj. La unua urbo, kie la evangelio estis predikata al la paganoj estis Antiokio (nuna Antakya en Turkio). En Romo oni predikis unue al la judoj, kiuj estis multnombraj en la ĉefurbo de la imperio. Kiam la disputoj, inter la judoj akceptantaj Jesuon kaj la rifuzantaj, kaŭzis tumultojn, imperiestro Klaŭdio forpelis la judojn de la urbo (inter ili estis forpelitaj ankaŭ kristanaj judoj), sed ne estis persekutado kontraŭ la kristanoj en si mem, kiuj en Romo povis vivi kaj disvastiĝi trankvile ĝis la jaro 64. Kruela persekutado eksplodis kiam, pro brulego kiu detruis grandan parton de la urbo, oni suspektis, ke pri tio kulpas la freneza imperiestro Nero. Tiam la imperiestro deturnis la suspektojn kontraŭ la kristanojn, kaj multajn el ili li krucumis kaj bruligis. Pri tiaj kruelaĵoj atestis interalie la pagana historiisto Tacito. La dua kristana generacio Malgraŭ la persekutadoj, la kristanismo progresis kaj transdoniĝis al postaj generacioj. Kolonoj de la eklezioj estis la apostoloj, kiuj viglis pri fideleco al la volo de Jesuo Kristo, kaj metis presbiterojn kaj episkopojn kiel posteulojn kaj daŭrigantojn de ilia misio. La apostolo kiu mortis kiel lasta estis Johano (mortinta ĉirkaŭ la 100 p. K.). Grandan prestiĝon ĝuis la «apostolaj patroj», t.e. aŭtoroj, konintaj la apostolojn, kaj do fidindaj atestantoj de la unuaj paŝoj de la kristana tradicio. Dokumento: La du vojoj (Didakeo) Unu el la plej famaj tekstoj de la «apostolaj patroj» estas la Didakeo, aŭ Doktrino de la apostoloj, kiu laŭ kelkaj kleruloj apartenas al la unua kristana jarcento. Ni citas el la unua ĉapitro: Estas du vojoj: unu de vivo kaj unu de morto; la diferenco inter la du estas granda. La vojo de vivo estas jena: unue, amu Dion, kiu kreis vin; due amu la proksimulon kiel vin mem; ne faru al aliuloj tion kion vi volas ke oni ne faru al vi. La instruo devenanta el tiuj vortoj estas jena: benu tiujn, kiuj vin malbenas, preĝu por viaj malamikoj, fastu por viaj persekutantoj... Dua ordono de la doktrino. Ne murdu, ne adultu, ne koruptu knabojn, ne malĉastu, ne ŝtelu, ne sorĉu, ne venenu, ne mortigu infanon per abortigo, ne murdu ĵusnaskiton, ne deziru havaĵon de via proksimulo, ne ĵurrompu, ne false atestu, ne estu klaĉulo, nek venĝemulo... Via parolo ne estu mensoga, nek vana, sed memorema pri faro. Ne estu avara, nek rabema, nek hipokrita, nek malica, nek malrespekta...
|
||
|
MIA KORO
Mia koro estas ampleksa senmezura kaliko. Mi ĝin prezentas al ĉiuj printempoj por ke ĝi pleniĝu per mirindaj koloroj per plej dolĉaj parfumoj rozkoloraj tagiĝoj sunsubiroj el fajro per freŝaj kantantaj riveroj per harmonioj de arbaroj per triloj, per flugoj de birdoj. Meze de tiaj mirindaĵoj mia animo beate ŝipveturas kaj mi sentas la ardan deziron donaci ĉi tiun grandiozan faraĵon de Dio al homo kiu kontemplas nenion al tiu kiu ĝuas nenion al la homo kiu nenion ekmiras.
Raffaele D'Arpino, Italio; trad. B. Cadei |
||
|
Vatikana dokumento kontraŭ rasaj diskriminacioj
KRISTANOJ KONTRAŬ ĈIA RASISMO Vast-vida dokumento «La Eklezio estas energie kontraŭa al rasismo. En Sudafriko ekde 1952 ni kondamnadas ĝin. Ĉi-teme ni skribis multege da dokumentoj. Nune estas tre grave havi subtenon el dokumento tiel valora kaj forta». Per ĉi tiu vortoj la sudafrika Stephen Naidoo, ĉefepiskopo de Kabo-urbo, komentis la lastan dokumenton de la Papa Komisiono por Justeco kaj Paco, titolitan «La Eklezio fronte al rasismo - por pli frateca mondo». La dokumento, publikigita komence de februaro, konsistas el kvar partoj, nome: 1) pri rasismaj kondutoj en la pasinta historio; 2) aktualaj formoj de rasismo; 3) digneco de ĉiuj rasoj kaj unueco de la homgentaro: kristana perspektivo; 4) kontribuo de la kristanoj, por kune kun la aliaj progresigi fratecon kaj solidarecon inter ĉiuj rasoj. Bedaŭrinde multnombras la popoloj viktimoj de diversaj formoj de rasismo tra la mondo. Tamuloj en Srilanko, almigrintaj Afrikanoj kaj Azianoj en Eŭropo, Kurdoj en Mezoriento, Negroj en Nordameriko, Indianaj gentoj en la Amazona praarbaro, Hutu-nacieco en Burundio, Neblankuloj en Sudafriko, Palestinanoj en Izraelio: jen kelke el la plej konataj kazoj de popoloj, kiuj suferas ĉefe pro tio ke ilia etno aŭ deveno estas malsama ol tiu de la regantaj grupoj; kaj ni pretersilentas la terurajn amasbuĉadojn de Hebreoj, Armenoj ktp en la pasintaj jardekoj... Negra familio en Usono La Vatikana dokumento analizas la diversajn aspektojn de la fenomeno. «Tio kio pleje min impresis ĉe esploro de la dokumento - deklaris la menciita ĉefepiskopo Naidoo - estis ĝia vast-videco; kaj ĉi tio tre gravas, ĉar la rasismo bedaŭrinde estas tre disvastigita en la nuna mondo. La teksto longe priskribas la situaciojn de la malmultaj lokoj kie la rasismo estas forta institucio, kiel ekzemple en Sudafriko. Mi ŝatas la tre ekvilibran manieron kun kiu ĉi tiuj aferoj estas esprimitaj. Mi pensas ke ĝi faras objektivan prezenton de la situacio en mia lando. Krome, pli sube troveblas konkretaj konsiloj kiel superi rasismon».
Kelkaj fragmentoj El tiel vast-vida dokumento ni ĉerpas kelkajn citaĵojn: «Nuntempe la rasismo ne likvidiĝis, male ĝi reaperas en maltrankviliga maniero, sub diversaj, spontanaj formoj, oficiale tolerataj aŭ institucie rajtigitaj. Fakte, se veras ke hodiaŭ pli kaj pli maloftas en la mondo situacioj de segregacio fondita sur rasismaj teorioj, ne eblas diri la samon pri fenomenoj de ekskluzivado aŭ agresemo, kies viktimoj estas kategorioj de homoj kies korpa aspekto, etnaj, kulturaj aŭ religiaj karakterizoj malsamas ol tiuj de la reganta grupo: kaj ĉi-lasta aljuĝas al tiuj karakterizoj denaskan kaj definitivan malplivalorecon, kiu do pravigas ĉian diskriminacion. Ĉar se la raso difinas homgrupon surbaze de ties senŝanĝaj heredaj trajtoj, la rasisma antaŭjuĝo, kiu diktas rasistajn kondutojn, povas etendiĝi, kun same damaĝaj efikoj, al ĉiuj personoj, al kiuj la etna deveno, lingvo, religio aŭ moroj donas diversan karakteron». «La plej malkaŝa formo de rasismo striktasence, kiel ĝi hodiaŭ aperas, estas la institucia rasismo, kiel ĝin sankcias konstitucio kaj leĝoj de lando, kaj ĝin pravigas ideologio pri supereco de la homoj el Eŭropa deveno super tiuj el Afrika, Hinda, «kolora» deveno, ideologio kiu foje deiras el tute erara interpreto de la Biblio. Temas pri la reĝimo de apartheid (apartismo) aŭ «separate development» (aparta evoluo). En Sudafrika Respubliko ĉi tiun reĝimon longtempe karakterizis radikala segregacio en diversaj formoj de la publika vivo inter la negra, mestiza, hinda grupoj unuflanke, kaj la blankhaŭta aliflanke, kiu kvankam laŭnombre malplimulta, ĝi sola tenas la politikan povon kaj rigardas sin mastro de preskaŭ la tuta teritorio. Ĉiu Sudafrikano estas ofice klasifikita laŭrase. Kvankam kelkaj paŝoj etas faritaj en la lastaj jaroj cele al ŝanĝo, la negra plimulto ankoraŭ estas ekskluzivita el efektiva reprezentado en la respublika registaro kaj ĝuas civitanecon nur vorte. Multaj homoj estas devigataj loĝi en «homelands» (hejmlandoj: fermitaj etnaj teritorioj) malbone traviveblaj, kiuj ĉiuokaze restas ekonomie kaj politike ligitaj al la centra aŭtoritato. Plej granda parto de la kristanaj Eklezioj de la lando denuncis ĉi tiun segregacian politikon. Ankaŭ la internacia komunumo kaj la Sankta Seĝo esprimis sin energie ĉi-sence».
Port Elizabeth (Sudafriko): strato rezervita al blankuloj «Sudafriko estas ekstrema kazo de raso-diskriminacia koncepto. La daŭra subpremado, kies viktimo estas plej granda parto de la loĝantaro, estas pli kaj pli maltolerata. Ĝi naskas en la subprematoj ĝermojn de rasismaj reakcioj, same malaprobindaj kiel la rasismo, de kiu ili estas viktimoj. Urĝas do transponti la abismon estigitan de la antaŭjuĝoj, por konstrui estontecon sur principoj de egaleco kaj konvinko pri sama digneco de ĉiuj homoj. La sperto cetere jam pruvis, kiel pacaj evoluoj ĉi-sence estas eblaj. La tuta Sudafrika komunumo unue, kaj la internacia komunumo, devas apliki ĉiujn rimedojn je dispono, por favori konkretan dialogon inter la roluloj. Necesas forigi la timon, kiu estigas obstiniĝojn. Necesas ankaŭ, ke internajn konfliktojn ne ekspluatu aliaj, damaĝante justecon kaj pacon». Battista Cadei |
||
|
LA IGNORATA SEGREGACIO
Mi ĉiufoje hezitis kiam mi volis skribi ĉi-tiun artikolon, sed finfine kuraĝe mi decidis skribi ion pri tiu ĉiama problemo, kiu malutilas al la senprivilegiaj personoj de la mondo. La religiaj homoj certe akordiĝas kun mia ideo, kiam mi asertas ke eĉ la silento pri la sufero de la kunhomoj ankaŭ estas peko! Mi malkontentas kiam la ĵurnaloj publikigas kaj la radioaparato blekas pri homaj rajtoj. Mi min demandas, ĉu vere ekzistas homaj rajtoj. Se ili ekzistas, ili estas nekompletaj.Oni ofte parolas pri «ras-apartigo» en Sudafriko, dum oni ignoras la segregacion organizitan kontraŭ la rifuĝintoj en la mondo. Tiu segregacio kontraŭ la senradikuloj, la senlanduloj kaj senhejmuloj (la rifuĝintoj) similas al la ras-apartigo en Sudafriko. Oni ignoras la persekuton travivatan de la rifuĝintoj en la mondo. Multe da landoj konscie fermas la okulojn kaj kruele partoprenas en tiu persekutado. Preskaŭ ĉiuj gastigantaj landoj estas implikitaj en tiu problemo. Latinamerikaj rifuĝintoj en Usono
Vjetnamaj rifuĝintoj ĵus savitaj en la Ĉina maro Multaj landoj laŭte trompas la internacian opinion, ke ili estas gastigemaj, sed ili vere estas mistraktemaj. Kiel en Sudafriko, tiu apartisma sistemo speguliĝas en la vivo de la rifuĝintoj: enfermitaj en kampadejoj, de kie ili ne povas eliri sen permeso, ili similas al la malfeliĉaj sudafrikaj negroj, kiuj ne rajtas eniri blankulajn urbojn sen permeso. Ili laboras kaj estas katenitaj en fermita cirklo, disigitaj de la resto de la mondo. Kutime rifuĝintoj ne rajtas labori sen speciala laborpermeso; kaj en multaj kampadejoj la estro rajtas meti rekte en malliberejon pretendatajn kulpulojn, ankaŭ sen la konsento de la polico aŭ de la juĝisto. La leĝoj aparte faritaj por aŭ kontraŭ rifuĝintoj, la malamo kontraŭ fremduloj (ksenofobio), la deturno de helpaj projektoj, vole aŭ nevole kreas segregacion inter rifuĝintoj kaj nerifuĝintoj. Salisi Kiwini Thombo, Tanzanio (Afriko) |
||
|
POR VIA MENUO
Prenu 20 litrojn da PACIENCO 1 tason da BONKORECO 4 kulerojn da BONA VOLO abundan dozon da KREDO;
aldonu 2 manplenojn da TOLERO 1 pakaĵon da SINDETENO 1 fasketon da SIMPATIO 1 manplenon el MODESTEC-herbeto grandan kvanton da HUMURO.
La tuton kondimentu per multe da KOMUNA SAĜO...
...kaj vi ekhavos BONEGAN TAGON.
|
||
KELKFOJE
Kelkfoje mi volus kun tenereco alklini la kapon surŝultre de panjo silente rigardi, karesi l’ amikon kaj kisi la fraton je «bonan nokton».
Kelkfoje mi volus ĝui naturon mi volus de l’ vento traaŭdi la blovon surhaŭte sensi tragliti la akvon de l’ floroj mi volus flari l’ parfumon.
Kelkfoje mi volus en iu preĝejo devote, kviete en mi lasi efiki l’ profundan silenton de Via Ĉeesto.
elgermanigis H. W. - B. C. |
|||
Rakonto por infanoj REFONDITA AMIKECO Liza, sepjara, vizaĝronda, okulgranda, figurdiketa, sed vigla, dancipova kaj kantema, bela kaj plaĉa knabino. Krom maljunaĝa avino, nur ŝi restas hejme sola. Ŝiaj gepatroj laboras, ne permesas ŝin eliri, timante pri ŝi. Ŝi tamen sentas sin enua kaj soleca, ĉar neniu knabo ludas kune kun ŝi. Iu najbaro, okjara amiketo, nome Paŭlo, ankaŭ solenaskito, post klaslecionoj reveninte hejmen, ankaŭ ne havas la permeson eliri eksteren, same kiel Liza. Kompreneble, knaboj estas ludemaj kaj petolemaj. Ankaŭ Paŭlo ne escepta. Iutage, la gepatroj de ambaŭ familioj eliris de la respektivaj hejmoj. Liza kaj Paŭlo hazarde ĉe la pordo samokaze intervidiĝis. «Ha-lo, Linjo, ni kuniru ludi en apudan ĝardenon, ĉu bone?», proponis Paŭleto. «Bone kaj feliĉe, miaj paĉjo kaj panjo ne estas hejme. Nun ni eku», ŝi konsentis. Liza ĝoje tiris najbareton je la mano, saltante kaj kantante valskanton, malproksimen for. Ĉirkaŭ duontagon poste, ili kaŝe enhejmiĝis unuope, kiam iliaj gepatroj ne revenis ankoraŭ. Tiamaniere, fojon post fojo, ili ofte kunludas aliloke. Kial la gepatroj de la du familioj ne lasas sian etulon kunludi en domo? Kial la geknaboj volas kaŝe agadi kaj ne igas siajn familiestrojn scii la sekreton? Kialo ne estas alia ol ke iliaj du familioj iam pro ia tre malgranda kaŭzo interkverelis; ekde tiam ili fariĝis kontraŭuloj; ne nur inter si ili estas «malamikoj», sed ankaŭ iliaj geetuloj, malpermesate, ne povas diri «saluton» unu al la alia. Sendube ili, vidote, devas esti insultotaj kaj eĉ batpunotaj. Tial ili do timegas terure. Iun dimanĉon, posttagmeze, ili denove elirinte senbrue el hejmo, promenadis survoje, ju pli kun interesiĝo, des pli foren. Tie estas vidinda loko: troviĝas gazono kaj florkulturejo, arbustoj kaj arbegoj, monteto kaj lageto kun ŝtonponto; sur ĝisfunde klara akvo kelkaj anseroj kun blanka plumaro naĝas duope-triope tien kaj reen. La geknaboj kuras unu post la alia, ĝoje kaptas jen papilion jen libelon. Laciĝinte, ili ambaŭ ripozas sur herbejo, kuŝante kun kapo ĉe kapo, tiel ke ili forgesis hejmen-reiri. Kiom longe pasis la tempo? Senkonscie sed fakte, vesperiĝas, la suno okcidenten jam estas subironta. Liza konsilis, dirante: «Paŭĉjo, ĉu hejmen?». Konsentinte, li returniĝis senvorte kaj tuj ambaŭ man’ en mano survojiĝis. Sed ŝi verŝajne laciĝas; la kruroj dolore spasmiĝas; ŝi piediras malfacile kaj ankaŭ eĉ ne povas moviĝi. Paŭlo tamen rapidas kaj fojfoje ŝin urgas. Neatendite, post trunko de arbego ili vidis renkonte alkurantan hundon, grandan, sovaĝaspektan kaj teruran; Liza ekploris, tremante de timo. Sed Paŭleto, brava, protektis ŝin, postkuris kaj forpelis la hundaĉon per vergo; tamen, pro malatento li forte falis teren, kaj vundiĝis ĉe genuo, kiu pleniĝis de sango. Li dolore lametis paŝeton post paŝeto. Ambaŭ konsciis: hodiaŭ ne eviteblos severa riproĉo kiel «bongusta plado»; survoje ili konsiliĝis unu kun la alia: enirinte domon, ĉiu el ili tuj eldiru al siaj gepatroj la veron pri la okazintaĵo. Fine iliaj gepatroj, pro ilia honesteco, efektive indulgis la respektiva etulon je ilia «eraro». La sekvan mantenon Paŭleto, bandaĝite en kliniko, estis ripozanta en la lito, ne povante viziti la lernejon. Liza tamen ne sciis ankoraŭ la staton de la vundito, kaj tre afliktiĝis. Post vespermanĝo Liza, prenante per ambaŭ manoj grandan pomon donitan de la avino, ĝin ne manĝis mem, sed kuraĝe alkuris ĉe Paŭlon kaj ĝin prezentis al la kuŝanto en lito; samtempe ŝi pardonpetis al liaj gepatroj: «Hieraŭ amiketo Paŭlo vundiĝis tute pro mi, mi tre bedaŭras. Bonvolu ne riproĉi lin; pardonon... koran dankon...». La patrino de Paŭleto, treege kortuŝite, multfoje kaj longe karesis ŝian hararon kaj kisis la vangojn, kaj ankaŭ akompanis ŝin reiri hejmen, kaj al la najbaroj konfesis pri sia malĝusta konduto: «Ni devus lerni de la infanoj. Jen, ili kore amikiĝas, kial ni plenkreskuloj ne? Kaj ni ambaŭ estas kristanaj familioj! La malpaco tute ne indas pro iama afero eĉ malgranda…». Peterson, Ŝanĥajo, Ĉinio
|
|||
|
|