Enhavo de Espero Katolika numero 1-2/1989

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo:  Patrino Tereza

 

 

 

historia noto: la kolora foto ĉi tie montrata, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

 

Saluton, karaj Legantoj novaj kaj malnovaj! 

Nova jaro komenciĝis, kaj ni daŭrigas niajn klopodojn, por ke Espero Katolika plu estu amiko modesta kaj honesta, varia kaj interesa, sincere kristana kaj malfermita al la mondo.

La Monda Tago por Paco (1.1.1989) kaj la preĝosemajno por kristana unueco (18-25.1.1989) karakterizas ĉi tiun jarkomencon. Por la venontaj monatoj ni anoncas, interalie, felietonan historion de la kristanismo.

Dum ni renovigas niajn bondezirojn por la nova jaro, ni memorigas, ke la prospero kaj nivelo de nia revuo povas dependi ankaŭ de via subteno kaj kunlaboro. Dankon!

La Redakcio

al la indekso


 

18-25 januaro: Preĝado por Unueco de Kristanoj

 

UNU KORPO EN KRISTO, TIO ESTAS: UNUECA KRISTANARO 

Ĉiuj kredantoj en Kristo estas vokitaj fariĝi unu nura familio kunligita per la amo. Ĉiujare la diversaj kristanaj konfesioj kaj komunumoj estas invititaj soleni specialan semajnon de intensa preĝado kaj klopodado por rekonstrui la unuecon interne de la komunumoj mem kaj rilate kun la aliaj kristanaj grupoj.

La ĉi-jara temo de la preĝo-semajno estas: “Konstrui la Komunumon, unu Korpon en Kristo”, kaj ĝi deiras el la Bibliaj vortoj:

 

“Ni multaj estas unu korpo en Kristo

kaj ĉiuj aparte membroj unu de alia;

kaj ni havas diversajn donacojn,

laŭ la graco al ni donita" (Rom 12,5-6a). 

La apostolo Paŭlo eluzas la faman apologon pri la korpo kaj ties membroj, por klarigi la rilatojn, kiuj devas validi inter la kristanoj, por formi unu nuran komunumon, por kies konstruo devas kontribui ĉiu unuopa ano de Kristo per siaj apartaj ecoj.

Fronte al la nekristana mondo, kia sin prezentas la kristanaro? Disfragmentiĝinta! Katolikoj, ortodoksoj, anglikanoj, luteranoj, kalvinanoj, kaj aliaj grupoj kaj grupetoj, ĝis la sektoj. Krome, eĉ interne de ĉi tiuj konfesioj estas disiĝoj. En la katolika Eklezio antaŭ kelke da monatoj ĉefepiskopo Lefebvre rompis la unuecon kun la papo kaj kun la katolikaj episkopoj; en la anglikana Komunumo la problemo pri la virina pastreco riskas estigi skismon; ade estiĝas novaj sektoj, kiuj foje akre batalas kontraŭ la tradiciaj konfesioj.

Dum la preĝo-semajno (18-25 januaro) ni ĉiuj estas vokitaj preĝadi kaj konsideri ke, kiel en homa korpo ĉiuj diversaj membroj estas same gravaj por ĝia harmonia funkciado, tiel la unuopulaj ecoj, donacoj kaj karismoj devas kunlabori por la konstruado de niaj paroĥoj kaj komunumoj en la amo. Do: ne forĵeti, sed harmoniigi la diversaĵojn.

Sammaniere en la rilatoj inter la diversaj konfesioj: oni ja devas eviti kompromisojn, sed samtempe oni devas akcepti kaj harmoniigi la aŭtentikajn valorojn de ĉiuj: la evangelian fidelecon de la protestantoj; la mistikecon de la ortodoksoj; la universalecon kaj “enkarnecon” de la katolikoj; la sektemon de iuj sektoj...

Iam iu diris: ortodoksoj estu vere ortodoksaj (tio estas, ĝuste-kredaj), kaj katolikoj vere katolikaj (tio estas, universalaj), kaj tiam la protestantoj ne plu protestos.

Per konstanta strebado al mempurigo kaj aŭtentika Kristo-sekvo; per reciproka respekto pri diverseco de tradicioj kaj sentemoj, kaj per ĉi-cela preĝado, ni kontribuos konstrui la kristanaran komunumon kiel unuecan korpon de Kristo.

B. C.

al la indekso


 

 

Ni aŭskultu la Parolon de Dio

 

“AMAS DI’ MALPLENAJN MANOJN

KAJ LA MANKO IĜAS GAJNO”

(Meditado al la laŭdkanto de Maria: Luk 2,46-55) 

Per ĉi tiuj vortoj komenciĝas la dua strofo de la poemo “La ĉiela kalkulado” de Werner Bergengruen, germana poeto kaj verkisto (1892-1964). Tre ofte mi pensas pri tiuj vortoj, se mi preĝas aŭ kantas la laŭdkanton de Maria.

Maria, la humila sklavino de Dio, staras antaŭ sia Dio kun malplenaj manoj. Ŝi scias pri tio, ŝi akceptas sian situacion. Sed ŝi ankaŭ scias, ke Dio donacas ion al ŝi, kaj ŝi ankaŭ atendas ion de Li.

Maria, la patrino de Filo de Dio, la patrino de Jesuo Kristo, iras senprokraste al Elizabeta, sia parencino, por helpi ŝin. Maria aŭdas kaj agas. Elizabeta laŭdas Marian, laŭdas ŝian kredon, ŝian fidon. Sed Maria scias sin mem sklavino de Dio, kiu spertis kaj spertas la gracon kaj la korfavoron de Dio. Pro tio ŝi devas kanti kaj laŭdi la grandecon de Dio, laŭdi Dion. Ŝi jesis la mision de Dio kaj obeas Lin. Ŝi ne konas la vojon, tra kiu Li gvidos ŝin. Nur kredante, fidante, ŝi scias, ke ĉiuj generacioj nomos ŝin feliĉa. Malgraŭe, ŝi restas la humila sklavino de Dio, kiun oni ne komprenas, miskomprenos.

Si partoprenos en la sorto de sia Filo Jesuo Kristo. Jozefo, ŝia fianĉo, estas la unua, kiu suferas pri la nekompreno, kaj kiu bezonas la helpon de Dio kaj Lian klarigon por kompreni Marian. Kaj ankaŭ nia tempo miskomprenas Marian kaj la dian planon kaj agadon pri Maria. Dio sendu ankaŭ al nia tempo klarigon!

Maria fidas je Dio kaj scias sin mem ŝirmata kaj rigardata de Dio. La generacioj nomos ŝin feliĉa ne pro ŝiaj meritoj, sed pro la graco de Dio. Li, kies nomo estas sankta, Li faras ĉi tiujn grandaĵojn ŝi al ĉar ŝi lasas Lin verki. Ŝi pie timas la Plejpotenculon, ŝi estas malfiera, humila antaŭ Li, ŝi malaltigas sin mem antaŭ la Plejpotenculo, ŝi konas sian malsaton kaj sian malriĉecon. Ŝi spertis kaj scias, ke ĉi tiu estas malgranda antaŭ Dio. Sed ŝi ne ribelas kontraŭ Dio kiel Adamo, ŝi malfermas siajn plenajn manojn, por ke Dio plenigu ilin.

Kial ŝi staras antaŭ Dio tielmaniere? Maria vivas el la fido kaj kredo de la popolo Izraelo, kiu rajtas sperti la ĉeeston de Dio dum la tuta historio, precipe dum la tempoj de mizero. Kiel ano de la popolo Izraelo ŝi konfidas je la fideleco de Dio kaj scias, ke “Dio multafoje kaj maltamaniere parolis en la tempo antikva al la patroj en la profetoj” (Heb 1, 1). Maria firmiĝis en ĉi tiu fido. Pro tio ŝi nun kapablas jesi la Dian mision.

Kaj ni? Ĉu nia fido estas ankaŭ sufiĉe granda, profunda, ke ni povas jesi la mision de Dio al ni? Ankaŭ ĉiu el ni estas vokata de Dio al sia propra misio, sia propra tasko. Ĉu ni estas pretaj malfermi niajn manojn, por ke Dio plenigu ilin? Aŭ ĉu ni ne povas malteni ĉion, kiu malhelpas nin obei la Dian alvokon? Ni lernu de Maria, kiu estas unu el ni. Maria helpu nin konfidi je la Dia korfavoro, la amo de Dio, kiu aperis en Jesuo Kristo, kiun naskis Maria, la Virgulino.

Fratino Theotima Rotthaus, F.R. Germanio

al la indekso


 

HO DOLĈA SINJORO 

 

Ho dolĉa Sinjoro!

Mian preĝon aŭskultu.

Faru ke mia koro

estu amoplena,

mian menson Vi konduku

per la lumo de la kredo.

Forigu la dubon

de mia pentinta koro,

igu min inda

je via granda amo.

En vi, ho Sinjoro,

mi esperas kaj fidas:

mian preĝon aŭskultu,

dolĉa mia Sinjoro!

 

Silvia Brovelli, Italio; trad. B. C.

 

al la indekso


 

LITANIO AL SANKTA ANTONO 

La 20-an de septembro 1987 mortis en Pollando, en sia 81-a vivojaro, Roman Brandstaetter: judo, polo, kristano, eminenta verkisto, poeto kaj dramaŭtoro, vera amanto de Kristo kaj spertulo pri la Sankta Biblio. Jen unu el liaj poemoj:

 

La mondo estas veturilo kun fojno,

kiel sur triptiko de Hieronimo Bosch:

Sankta Antono.

Ni perdis sencon de l' vivo,

la kredon,

l' esperon,

mezuron de ĉiuj valoroj

kaj nin mem.

Kiel ni nin retrovu,

Sankta Antono?

Kiel?

Kie?

Ni serĉas nin en oro,

en briliantoj,

en ŝparkasaj libroj,

en borsoj similaj al frenezulejoj,

en bankaj kiraskestoj,

en abundaj manĝo-provizejoj,

en mallumaj keloj de niaj deziroj,

en narkotaĵoj,

en brando,

en forkapto de homoj,

en murdo de homoj,

en burokratismo,

en alpremado de senutilaj stampiloj,

en ebriiĝo per povo.

Moviĝas veturilo kun fojno,

veturas...

Ĉiu volas preni el ĝi

pajloŝalmon.

Plej grandan ŝalmon,

aŭ etan almenaŭ.

Sankta Antono,

sankta trovinto de kudriloj en fojno-stako,

instruu nin retrovi la konsciencon,

kiun ni perdis,

eĉ ne sciante pri tio.

Moviĝas veturilo kun fojno.

Veturas…

kiel sur triptiko de Hieronimo Bosch.

 

Roman Brandstaetter, trad. Johano Kos

 

al la indekso


 

Dediĉita al tiuj, kiuj sincere serĉas Dion

 

ENKONDUKO EN LA KRISTANISMON (14)

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto

 sesa parto -. sepa parto - oka parto - naŭa parto - deka parto - dekunua parto - dekdua parto

dektria parto

Interparoli kun Dio

Pluraj estas la manieroj de spirita renkontiĝo kun Dio: la legado kaj aŭskultado de la parolo de Dio, la sakramentoj, la meditado kaj la preĝado. la laboro kaj la sindono por servi al la fratoj.

La preĝado estas la unua respondo de la homo, kaj speciale de la kristano, al la donacoj de Dio. Ĉar la homo nenion povus en la spirita vivo sen la helpo de la graco de Dio, la Sankta Spirito mem estigas en li la inspiron al preĝado. Tiel Dio estas ĉe la komenco kaj ĉe la fino de la preĝado, kiu enkondukas en la intimecon kun la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito.

La kristana preĝo havas tri ĉefajn formojn: adorpreĝo al Dio Kreanto kaj Patro; pet-preĝo, per kiu oni prezentas al Dio bezonojn siajn kaj aliulajn; dank-preĝo pro la ricevitaj donacoj. La kristano preĝas ankaŭ por la surteraj bezonoj, sed kun la konscio ke preĝo ne anstataŭas klopodadon, aŭ uzon de naturaj rimedoj, kaj ne celas servigi al si la Dian potencon, kvazaŭ magiaĵon. Ankaŭ estas antikva kaj sankta en la kristanismo la preĝado por la mortintoj, por esprimi fratecon kun ili, kaj peti ke Dio purigu ilin el la kulpoj kaj ilin akceptu en sian pacon.

La preĝo plej kara al la kristano estas «Patro nia», kiun instruis Jesuo al siaj disĉiploj, kaj per kiu la kristano sin turnas al Dio kiel filo al patro. Post Dio, la kristano preĝas ankaŭ al la sanktuloj, tio estas tiuj, kiuj jam estas ĉe Dio, kun sentoj de respektego, fidante je ilia frateca propeto.

Inter la sanktuloj privilegian rolon havas Maria, kiun la kristano amas filece, ĉar ŝi estas la patrino de Jesuo, kiu estas nia frato. Al Maria la kristano ofte sin turnas, preĝante ŝin per la evangeliaj vortoj Saluton Maria.

Krom individua preĝo, ĉiu kristano partoprenas diversmezure en la liturgio (= publika preĝo) kiun la Eklezio (= kristanaro) faras al Dio, en unueco kun Kristo kaj kun ĉiuj sanktuloj. En la liturgio la kristano preĝas ennome kaj favore de la tuta kreaĵaro en unueco kun la tuta kristana familio. Plejeminenta liturgia preĝo estas la sankta Meso.

Legante aŭ aŭskultante la Biblion, la kristano konscias, ke li trovas en ĝi la voĉon de Dio mem, kiu lin vokas kaj gvidas. La sankta Skribo, kvankam ĝi raportas pasintaĵojn, kiel ekzemple la historion de la antikva Izraelo, la vortojn de Jesuo, la mesaĝon de la apostoloj, tamen havas daŭran aktualecon por ĉiu kristano, kaj eĉ por ĉiu homo. Kompreneble, por ke ĉi tiu renkontiĝo kun Dio en la sankta Skribo estu fruktodona, necesas helpo de la Sankta Spirito de Dio. Por ĝin ricevi oni bezonas animon preĝeman kaj lerneman: tiam Dio lumigas la menson kaj fortigas la koron de kristano.

La medito, aŭ mensa preĝo, rekomendindas al la kristano, ĉefe al tiu kiu elektis religian vivo-staton. Ĝi estas ekzerco al disiĝo for de la surteraj zorgoj, klopodo al spirita supreniĝo, kaj pripenso de la bazaj veroj de nia savo. Tiam la menso absorbiĝas en personan sindevigan interparolon kun Dio, koncerne la celadon de nia tuta vivo al li. Tiu, kiu estas fidela al la praktiko de meditado, povas ricevi de la Spirito de Dio la donacon de la kontemplado, kiu ebligas spontanan kaj ĝojoplenan unuiĝon kun Dio.

 

Proponoj

1)         Legi  Luk 10,38-11,13 (pri preĝado); Kol 3,5-17 (admonoj por kristana vivo).

2)         Legi  ofte la Biblion (komence oni preferu la Novan Testamenton).

3)         Preĝi:  Via parolo, ho Dio, estu mia ĝvidilo. 

P. Rossano - B. Cadei

al la indekso


 

LA APUDVOJA KAPELETO

 

La malproksima

atendas

ĉe vojkruciĝo

kiu

alportos

plenbrakon

da bona volo

amasigita

dumvoje

flamigos

lumon

de pensmaniero

recitos

litanion

da verkoj

plenumitaj

kaj nerealigitaj

ekkantos

per silento

la MAGNIFIKATON

ĉe muziko

de la kaŝita

grilo

plenigos

la internon

ĝis la lasta

loko.

 

Helena Stosio, Pollando

al la indekso


 

SANKTA-VENDREDA MALLUMO 

Tri evangeliistoj (Marko, Mateo, Luko) raportas, ke en la tago de la krucumado de Kristo, de tagmezo ĝis la 15-a horo, mallumo kovris la ĉielon, kaj poste terura tertremo skuis la regionon.

Al la nuntempa homo tuj prezentiĝas la problemo: ĉu mencias ĉi tiun okazon ankaŭ aliaj, nekristanaj aŭtoroj? Kaj se jes, kiel ili priskribas ĝin?

Franca historiisto Bossuet atentigas pri du grekaj aŭtoroj: Tallos kaj Phlegon. El iliaj verkoj restis nur fragmentoj, cititaj de aliaj aŭtoroj.

Tallos estis eksa sklavo de la romia imperiestro Tiberio (43-47). El lia verko citas mallongajn partojn Julio la Afrikano (vivinta en la 3-a jarcento). Ĉi tion ni povas legi de li:

“En la unua jaro de la 203-a Olimpiado, kiam Kristo suferis krucmorton, mallumo nubigis la teron kaj tertremo disfendis la rokojn...”.

Sklavon Phlegon emancipis la imperiestro Hadriano. En lia kroniko estas legebla la sekvonta parto:

“En la kvara jaro de la 202-a Olimpiado estis tia eksterordinara suneklipso, kia ankoraŭ ne estis vidita sur la tero. En la sesa horo (tagmeze) estis tia malluma nokto, ke oni povis vidi la stelojn. En Bitinio (nordokcidenta parto de nuna Turkio) okazis detrua tertremo, kaj urbo Niceo (nuna Iznik) preskaŭ tute ruiniĝis”.

La malnovaj Olimpiadoj komenciĝis en junio-julio, tempe de la unua somera plenluno, do la jaro laŭ nia nuna koncepto (de januaro ĝis decembro) koincidis kun du olimpiadaj jaroj. Ĉi tiel la notoj de Tallos kaj Phlegon ne kontraŭdiras unu la alian: ambaŭ parolas pri la 33-a jaro de la kristana erao.

La ekleziaj Patroj kaj la unuaj kristanaj historiistoj, kiuj ofte citas la verkojn de Tallos kaj Phlegon, ĉiuj certigas la realecon de ĉi tiuj okazintaĵoj. Origeno, Eŭzebio kaj Malalas historiistoj, diakono Paŭlo, apologiisto Tertuliano asertas tion, ke la mallumo kaj tertremo, kiuj plenumiĝis en la tago de la morto de Kristo, vere estis tiel kaj tiutempe, kiel priskribis ilin Tallos kaj Phlegon.

La astronomiaj klarigoj estas nur supozoj.

Sankta-Vendrede unu asteroido estus krucinta la orbiton de la Tero ĉirkaŭ la Suno, kaj estus restinta daŭre ĝis 3 horoj inter la Tero kaj la Suno. Se la dimensioj estis proksimume identaj, la homoj kredis, ke ili vidas Lunon.

M. Dolfus, direktoro de la Meudon-a astronomia observejo, kiu same akceptas la asteroidan teorion, tiel opinias, ke unu aŭ pliaj “vojaĝkolegoj” de ĉi tiu asteroido defalis kaj faris tertremon. Ni kredantoj rajte povas pensi, kune kun sankta Hieronimo: “La tuta naturo, la tero kaj la ĉieloj, kune kun kelkaj starantaj homoj ĉe la kruco, volis fari ateston pri la morto de Mesio”.

Sandor Termes, Hungario

 al la indekso


 

LA KRUCO DE KRISTO

 

Al mond’ en fier’ kaj spirita malhelo

denove eklumis sur paska ĉielo

la signo de l’ venko kaj savo, ho nia konfido:

la Kruco! La Kruco de Kristo, la Dia Ŝafido.

La Kruco de Kristo nin ĉirkaŭ si ĉiujn arigas:

la Sango de Kristo nin, samajn gefratojn, kunligas;

en mond’ de malamo, avido kaj vanto

ne sekvas al Kristo, la Dia Gvidanto,

al celo eterna: spirite armitaj

de amo kristana en kor’ instigitaj!

Por Lia la regno ni marŝas kun kredo rok-forta

por Dio eterna kaj homa animo senmorta.

 

Walter Mudrak, Aŭstrio (1940)

 

al la indekso


 

 

SUB LA KRUCO

 

En la vespero de la Sankta Vendredo,

Patrino de ĉiuj patrinoj,

oni demetis sur viajn genuojn

la korpon de via Filo,

 

kiel tutpaĝe malfermitan libron,

kie vi senpene legis

la rakonton de amo, kiu iris

ĝis la fino de si mem.

 

Apud vi, dolorpatrino,

silente mi ekgenuiĝas.

Via tiama suferado

estis farita de tiu de via Filo,

 

sed ankaŭ de la suferoj

de la ĉiutempa homaro.

Ĉar, antaŭ ol morti,

Li donis vin, kiel patrinon, al ĉiuj homoj.

 

El “Preĝo por la tempo de malsano”

(traduko aperinta en Franca Katolika Esperantisto)

al la indekso


 

«J» 

 

Vesperiĝis, ili altabliĝis. Dum la manĝado «J» diris: «Vere mi diras al vi, ke unu el vi, kiu manĝas kun mi, perfidos min». Tiam ili tristiĝis kaj demandis unu post la alia: «Ĉu eble mi?... ». Sed Li jene respondis: «Unu el la dekdu, kiu trempas kun mi en la pladon».

Kaj tio jene okazis.

Tiunokte Li estis forportita.

Tio ankaŭ aliokaze ripetiĝis. Ĉiufoje, kiam ili sidiĝis al la sama tablo, unu el ili estis perfidita. Ĉiam kunulo perfidis kunulon. Tio fariĝis jam kutimo.

De tempo al tempo ilia societo kreskis. Venis novaj disĉiploj, novaj kreduloj, do novaj perfidontoj kaj perfidotoj. Ili manĝis el komuna telero senpeke kaj sensuspekte. En paco.

Sed la perfido neniam forrestis.

«J» kun dornokrono surkape, kun la peza lignokruco sur sia nuda ŝultro vundita de skurĝofrapoj ek- kaj ek-ŝanceliĝis sur la ŝtona vojaltiĝo. Laŭrande de la vojo homamaso tumultis kaj gapis al la kondamnito kun sangokovrita frunto, inter la armilhavaj soldatoj.

«Kiu estas LI?» demandis vojaĝanto laŭaspekte komercisto, kiu ĝuste tiam alvenis kaj puŝiĝis al la homamaso. La ondanta hommulto malhelpis la pluiradon. Li stariĝis sur piedpintoj por vidi ion super la kapoj.

«Do, vi ne scias?! La Nazaretano...».

«Ha, do jene!». La komercisto kapbalancis, sed aperis liavizaĝe la nescio pri kiu oni parolas. Li hontis demandi plu pri Li, nur tion diris: «Ĉu oni krucumos Lin?».

«Ho jes! Li estos krucumita kune kun tiuj du latronoj!».

«Kion malbonegan faris la kompatindulo?».

«Nenion malbonegan. Li faris nur miraklojn. Li predikis kaj sanigis. Li estas piulo. Oni diras: filo de Dio».

«Ni ĉiuj estas tiuj - ekĝemetis la vojaĝanto en la arda varmego, kaj per maniko de la kaftano li viŝis sian frunton kovritan de ŝvito - sed kiel mi transiru la vojon?».

«Ĉu vi ne venos sur la Monton de la Kranio? Ĉu vi ne rigardos la ekzekuton?».

«Ne, ne, mia amiko, Mi tenas min for de tiaĵo! Krome, mi estas negocisto kaj ne havas tempon. Tempo estas mono. Mi esperas, ke la procesio ne daŭros longtempe kaj mi atingos la urbon». 

* * * 

Jam sur la Monto Li ekvidis unu el tiuj, kiuj antaŭ nelonge kriis Barabason, tie, ne fore, antaŭ la palaco de la prokuroro. La viro ruĝiĝis de honto kaj forturnis la kapon. «J» ekbedaŭris lin. Pene trenante sin pli proksimen, Li diris al li:

«Ne turmentu vin, ĉar vi ne kuraĝis krii Jesuon anstataŭ la nomon de la rabisto, en la ĉeesto de Pilato...».

«Silentu!» frapis per la skurĝo sur lian nudan dorson la komandanto de la eskorto.

«Li parolis!» tiu homo almontris «J»-n, retropaŝante ektimege. «Mi staras ĉi tie, kaj Li provokis min. Ĉu mi ne rajtas rigardadi ĉi tie?».

«Bone, bone» voĉmurmuris la oficiro, kaj per la tenilo de la skurĝo li puŝis «J»-n. «Ĉiu gardu la ordon! La ordo estu respektata!». 

* * * 

Dum la surnajligo, pro doloro Li senkonsciiĝis, kaj nur sur la kruco li reakiris la konscion.

Li estis sur la kruco super ĉiuj, en la alto. Lia korpo doloris, sed la doloro nun estis elportebla. Nur la soifo turmentis Lin.

Li ektimis. La soifo ĉiam pli forte suferigis Lin. «J» timis, ke Li devos petegi. Li petegos por akvo. La unuan fojon Li estos malforta por elporti la suferon. Tion Li ne volis. Li fermis la okulojn, kaj koncentrante sian forton Li ordonis al si: peti nenion.

«Mi soifas...».

Tamen Li eldiris. Tamen Li humiligis sin. Li humiliĝis, antaŭ ili!

Lancopinte oni etendis al lia buŝo ĉifonon sorbigitan de vinagro.

«Jen li estas mizerikorda soldato» trafulmis lian kapon. Li tuj ekĝemis kvazaŭ Li estus mordinta fajron. Pro la vinagro liaj vundaj, sekiĝintaj lipoj eksangis.

Li kvietiĝis.

«Kvankam mi nur petis, tamen ili ne indulgis min» li pensis en si mem. Lia fiereco malĝojigis Lin. «Kiel mi povas esti ilia Savanto, se pro la pruvo de ilia krueleco mi sentas kontentecon? Mi amas ilin! Mi devas ami ilin! Mi amas, mi amas ilin...».

Tion li ripetadis en si mem, ĝis oni pikis per lanco al Li en la flankon. 

* * * 

«Majstro - metis foje demandon al Li en milda, silenta posttagmezo la plej amata disĉiplo, Johano - ĉu vere vi estos krucumita?».

«Vere...».

            Tio okazis multe pli frue antaŭ la morto, ankoraŭ en la tempo de la Instruado. Ili sidis en ombra arbareto, kaj la respondoj de la Majstro ŝajnin al li tute nekredeblaj. Johano multe pli per menso perceptis la instruojn ol per koro. Do, li demandis plu, kun iom da scivolemo.

«Ĉu tio estas via celo, Sinjoro?».

«Ĉu la morto? La morto ne estas celo. La morto okazos».

«Sed la morto sur kruco. La sinofero. Ĉu vi tion deziras?».

«J» kun delikata amo alrigardis sian disĉiplon.

«Mi ne deziras, Johano. Sed pro tio mi venis sur la Teron».

La junulo enpensiĝis. En la sablo kvarceroj brilegis ĉe la sunlumo. Facila vento alportis la parfumon de la floroj de olivarboj.

«Kaj ĉu tio ne povas okazi alie?» demandis Johano iom triste.

«Ne timu pri mi...».

«Mi ne volas, ke vi mortu! Mi ne volas, ke oni suferigu vin! Ke oni enbatu najlon en vian korpon! Ke oni verŝu vian sangon...».

«Do, vi volas, ke ĉiuj miaj instruoj fariĝu vanaj».

«Ĉu ili fariĝus vanaj, se vi ne oferus vin mem?».

«Mi mortos, sed leviĝos el la mortintoj».

«Vi promesas?».

«Mi mortos por esti kun vi ĉiuj poreterne. Tio estas la prezo».

«Eĉ imagi tion estas teruraĵo - timtremis Johano - precipe en tiel bela posttagmezo. Ekzistas nek trankvilo nek paco...».

«Ĉu vi timas, mia filo?».

«Mi timas. Mi timas, Majstro».

 

Károly Szakonyi, Hungario; el la hungara tradukis I. Nagy

 

al la indekso


 

1-a de januaro 1989: 22-a Monda Tago por Paco

 

“SE VI VOLAS PACON, RESPEKTU MINORITATOJN” 

La ĉi-supra slogano resumas la temon de la ĉi-foja 1-a de januaro, la komenca jartago en kiu la homoj reciprokas bondezirojn, kaj kiu ekde 1968 estas proklamita Monda Tago de Paco, por ke la bondezirojn akompanu konkretaj klopodoj por konstrui pacon. La iniciaton lanĉis la Roma papo Paŭlo la 6-a, kaj ĉiufoje la pactagon markas unu diversa temo, kiu atentigu pri unu aparta aspekto de la packonstruo, ekz. justeco, libereco, solidareco,… kaj ĉijare: respekto al minoritatoj (tio estas, malplimultoj).

Tre ofte kaj multloke la minoritatoj - etnaj, lingvaj, kulturaj, religiaj ktp - estas subpremataj kaj diskriminaciataj. Se ni konsideras la aktualajn konfliktojn en la mondo, ni povas konstati, ke plejgranda parto de ili estas inter plimultoj kaj minoritatoj.

Jen kelkaj ekzemploj: la negroj kaj la hispanlingvanoj en Usono; la indianoj en Brazilo; la almigrintaj azianoj kaj afrikanoj en Eŭropo; pluraj minoritataj triboj en Afriko; la landidoj en Aŭstralio; la alireligianoj en iuj islamaj landoj; la ciganoj preskaŭ ĉie.

Foje la persekutatoj en unu regiono, ĉar minoritataj, fariĝas persekutantoj aliloke, kie ili konsistigas plimulton.

Kie minoritatoj estas malŝatataj, tie vera paco ne eblas; ne nur la leĝaro sed ankaŭ la kulturo, la penso-maniero kaj la esprimomaniero devas esti respektemaj por ĉiuj homaj grupoj, eĉ malgrandaj, pro la konscio ke ĉiuj homoj estas egalrajtaj kaj egaldignaj, kaj ke ĉiu grupo portas unikajn spiritajn kulturajn valorojn, utilajn al la tuta homaro.

Siaflanke la kristanoj devas memori, ke Dio vokis ĉiujn homojn “el ĉiu raso, kaj gento, el ĉiu nacio kaj lingvo” (Apo 5, 9) sendiskriminacie, por ke ili konsistigu unu nuran familion.

B.C.

al la indekso


 

SOLENA DEKLARACIO DE LA INDIĜENAJ POPOLOJ

 

En rilato kun la temo «respekto al minoritatoj», ni publikigas la ĉi-suban dokumenton de reprezentantoj de indiĝenoj, kunvenintaj en Ekvadoro en 1984.

 

Ni, indiĝenaj popoloj de la mondo, kuniĝinte en ĉi tiu parto de la patrino tero, en granda asembleo de saĝuloj, deklaras al ĉiuj nacioj:

 

Ni grandlaŭdas nian honorindan paseon,

kiam la patrino tero estis nia nutraĵo,

kiam la malluma nokto formis nian ŝirmaĵon,

kiam ĉielo kaj luno estis niaj patroj,

kiam ni ĉiuj estis gefratoj,

kiam nia vasta civilizacio kreskis sub la suno,

kiam niaj estroj kaj pliaĝuloj estis grandaj gvidantoj,

kiam justeco markis la leĝojn kaj ties ordonojn.

Sed aliaj civilizacioj alvenis:

kun soifo al sango, oro, tero kaj ĉiuj ĝiaj riĉaĵoj,

levante per unu mano la krucon

kaj per la alia la glavon,

ne konante nek atentante, ne lernante la morojn de niaj mondoj.

Ili taksis nin malsupraj ol bestoj,

rabis niajn terojn, kaj delokigis nin for de ili,

transformis nin, idojn de la Suno, al sklavoj.

Tamen ili ne sukcesis ekstermi nin,

nek igi nin forgesi, kiuj do ni estas,

ĉar ni estas la kulturo de la tero kaj de la ĉielo.

Ni estas antikva idaro, kaj ni estas milionoj;

malgraŭ ke nia tuta universo estas detruita,

nia gentaro vivos pli longe ol la imperio de morto.

Ni kunvenis el la kvar anguloj de la mondo

por deklari fronte al ĉiuj nacioj

ke ni estas indiĝenaj popoloj,

ni ĉiuj havas konon de kulturo kaj naciecon;

ni scias kie landlimas ĉiu lando;

leviĝante post jarcentoj de subpremado,

elvokante la grandecon de niaj prapatroj,

memorige de niaj indiĝenaj martiroj,

omaĝe al la konsilo de niaj saĝaj olduloj,

ni solene promesas

rekapti nian destinon per niaj manoj,

reakiri nian kompletan homecon,

nian orgojlon, ke ni estas indiĝena gentaro.

 

Ekvadoro, 14.4.1984

 

al la indekso


 

Cigana legendo

 

KIAL CIGANINOJ KAPABLAS DIVENI

Kie estis, kie ne estis, unu malgranda vilaĝo estis en unu angulo de la granda mondo. Fine de ĉi vilago vivis unu vidvino kune kun sia filino. La malriĉa virino iris al la vilaĝo por purigi. Ĉi tiel ŝi vivtenis sin kaj sian filinon.

Kiam la homoj kondukis Kriston al krucumado, kaj la insultanta friponaro alvenigis la Diofilon antaŭ ŝian kabanon, pro la peza kruco Kristo falis sur la genuojn. La malriĉa virino tre bedaŭris, ankaŭ ŝi jetis sin sur la genuojn, kaj tiel ŝi glitis proksimen al Jesuo, prenis la tukon de sur sia kapo, kaj diris tion:

- Ho, Sankta Dio, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras kun vi! Vi estas la Filo de Dio, nia Savanto la Sankta Filo, pardonu kulpojn al ili kaj pardonu ankaŭ mian kulpon!

Kaj ŝi etendis sian tukon al li:

- Viŝu la ŝviton de sur via vizaĝo, mia Sinjoro!

Kristo rigardis je ŝi kaj diris tion:

- Veronika, Veronika, certe mi diras al vi, sankta virino vi fariĝos, kaj baldaŭ vi vivos en la ĉielo! Vi forgesos la malriĉecon de la tero, ĉar vi riĉa estos en la ĉiela mondo! Per ĉi tiu tuko, se vi ektuŝas malsanulon, tiu tuj resaniĝos, nur li kredu min kaj miajn vortojn.

Kaj li redonis la tukon.

Kiam la malriĉa virino alrigardis sur la tukon, ŝi preskaŭ paraliziĝis pro la timo, ĉar sur ĝi ŝi vidis la vizaĝon de la Diofilo. Ŝi bone kaŝis ĝin en sian bruston, poste hejmeniris. En la malgranda kabano ŝi surgenuiĝis sur la teron, kaj diris belan preĝon al Dio, ĉar granda estas la volo de Dio!

Foje, vizitante la vilaĝon, ŝi atingis unu domon, kie ĵus mortis unu malgranda knabeto. Lia patrino tre ploris, kaj tiam la bonanima Veronika rememoris tiun tukon, per kiu Kristo viŝis sian vizaĝon. Ŝi hejmeniris preni ĝin, kaj per ĝi ŝi ektuŝis la mortintan knabeton.

Dum tiu momento la knabeto eksidiĝis kaj petis manĝi. Li reviviĝis.

La famo de la miraklo disvastiĝis tra la tuta mondo. De ĉie la homoj venis al ŝi. Ili tiel staris en vico antaŭ ŝia kabano, kiel en la preĝejo. La malriĉa virino ricevis tiom da donacoj, ke ŝi jam ne havis kie ilin meti, kaj ankoraŭ estis portataj ŝafoj, bovoj, ankaŭ ĉevaloj. Ŝi riĉiĝis!

Poste ŝi vizitis plurajn landojn, ĉar ŝi estis la plej granda divenistino en la mondo, kaj povis kuraci ĉiun. De tiu tempo povas diveni la ciganinoj. Ili ellernis la diven-arton de ŝi.

Veronika instruis diveni ankaŭ al sia filino. Ili ankoraŭ nun vivas, se ili ne mortis.

Rakontis (1980) G. Varga, 64-jara cigano el Nagyvárad, Rumanio;

kolektis K. Bari; tradukis S. Termes, Hungario

 

al la indekso


 

Anekdoto 

DU FRATOJ

 

Mi vidis du fratojn, nur unu fojon mi ilin vidis. Mi ilin renkontis sur la strato de granda urbo. Unu el ili estis junulo de dudek jaroj aŭ iom pli; alia estis knabo dek aŭ dek unu.

Ili ien rapidis, kiel ĉiuj ĉiam en grandaj urboj.

Strangaj ili ŝajnis al mi en bruo kaj lumo de l’ urbo.

Ili ŝajnis vidi nenion, nek homojn rapide pasantajn, nek tramojn rapidege kurantajn, nek brillumigitajn fenestrojn de l’ belaj domegoj.

Ili ambaŭ ŝajnis pensi pri io, forgesinte pri ĉio kaj ĉiuj.

Kaj jen mi vidis kiel la knabo ekpremis la manon de sia frato, kaj mi aŭdis kiel li diris al li:

«Frato, aĉetu por mi malgrandan hundidon».

«Por kio bezonas vi ĝin?» demandis la frato iom mirigite.

La knabo respondis mallaŭte:

«Ĝi amus min pli ol vi kaj aliaj».

Kaj jen mi vidis kiel ia ombro kovris la altan frunton de la junulo, mi vidis kiel ektremis dufoje la malsupra makzelo kaj liaj iom ekpaliĝintaj lipoj ion sensone ekflustris.

Tio ĉi estis jam antaŭ longe. Mi memoras nek la urbon nek la tempon sed, ofte, tre ofte, kun stranga dolora persisto mi penas diveni kion ekflustris tiam iom ekpaliĝintaj lipoj, kial ektremis dufoje la malsupra makzelo. Kaj ofte, tre ofte, mi ankaŭ kaptas min mem je ripetado:

«Frato, aĉetu por mi malgrandan hundidon, ĝi povus ami min pli ol ili... ».

El: Velkintaj Folioj, de Eroŝenko

al la indekso


 

HOMET’,

 

en ĉiam tro-labor’

skrib-table vidis kun horor’

gravaĵojn kaj urĝaĵojn ajn.

Tuj-do komencis li barakti

kaj ĉiujn stokojn retro-trakti.

- Ruk! Jen por vi gajiga gajn’:

tut-surpriz’, ha, en ĉi-semajn’

ĉi tiu skrib’ al vi celante.

Se vi ĝin traktos nun galante,

memoru, hom’, alia nun

sopiras vane al fortun’.

 

Bernhard Eichkorn, F.R. Germanio

al la indekso


 

PLEDO POR LA LITERATURO

En EK 4/1988 du skribaĵoj vekis mian interesiĝon. La unua: «...la ĉi-kontribuaĵoj, kiujn ni ricevis, estas tradukaĵoj. Kion fari? Ni atendas konsilojn (pardonu: originalaĵojn!). La Redakcio». La alia estis la artikolo de K. Szczurek, Pledo por la kulturo. Intertempe mi ricevis la majan numeron, en kiu legiĝas nova redakcia bedaŭro: «La beletraĵoj estas tradukitaj, ne originale verkitaj en Esperanto».

Ke la Redakcio atendas originalaĵojn, rakontojn, novelojn, poemojn (ĉu eble ankaŭ librojn?), tio estas akceptebla, sed iom ne komprenebla. Ĉiu popolo estas fiera pri sia literaturo, sed la kulturon de popolo pruvas ankaŭ tiuj verkoj, kiuj estas tradukitaj el la mondliteraturo. Ankaŭ en la Esperanta literaturo troviĝas originale verkitaj kaj tradukitaj verkoj. Ĉu ni ne fieras pri la esperantlingvaj tradukoj el la mondliteraturo? Estas libroj, kiuj ne estas ĉefverkoj, tamen estas legataj en centmil ekzempleroj kaj tradukitaj en diversajn lingvojn. Kial ne traduki en Esperanton tiujn librojn aŭ novelojn, kiuj «fontas el la kristanaj mond- kaj vivkonceptoj»? Kiom da verkistoj havas la movado el la centmil aŭ el la miliono da esperantistoj? Kaj la nombro de la katolikaj esperantistoj? La IKUE-anoj? Dumil? Kompreneble tio ne ekskludas, ke inter ili estu verkisto(j), sed ties probableco estas tre malgranda, sed ne malebla: sufiĉus nur unu, kiu emas verki por EK.

Mi trafoliumis la Esperanto-Katalogon 1988/89, ankaŭ la ĉapitron Religio. Nu, la katolika Eklezio, la Mondeklezio estas tre modeste reprezentata. Jam sur la unua paĝo, el naŭ libroj sep estas eldonitaj de la Spirita Eldono-Societo. Ĉu ne valoras la penon eldoni religiajn librojn, ĉar tiujn oni ne aĉetas? Vere, ne sufiĉas nur eldoni. Oni devas organizi la vendon. Sed ne tiel: se en EK aperas recenzo pri aperinta religia libro, oni ne scias, kiom ĝi kostas kaj kie ĝi estas aĉetebla. Kiel eblas ĝin aĉeti? Ĉu ĉe IKUE? Por tiuj, kiuj hazarde troviĝas en Romo.

EK estas la oficiala organo de IKUE, legiĝas sur la kovrilpaĝo. La enhavo de kiu ajn gazeto, revuo, dependas nur de la redaktoro(j). Se la legantoj spertas, ke literaturaĵo ne aperas, neniu verkas aŭ tradukas (mi obstine sendis tradukojn, kaj se diri sincere, kelkaj el ili nur post du-tri jaroj estis legeblaj. Mi ne malesperiĝis, mi atendis pacience).

Pravas K. Szczurek, ke «la esperantlingvaj katolikaj literaturistoj ne sukcesis krei propran tribunon». Mi supozas, ke li aludas en sia artikolo al «fragmento de prozo», ĉerpita el la romano Klaŭdia. Ĝi ripozas de jaroj tirkeste (la hungarlingva romano, eldonita en tri mil ekzempleroj, elĉerpiĝis en du semajnoj). Ĉu tradukita, kial ĝi estus malpli valora?

La artikolo de K. Szczurek certe pensigos multajn legantojn pri nia kulturo, kiu en Esperanto signifas la literaturon.

I. Nagy, Hungario

Mi konsentas, ke ne nur originalaĵoj, sed ankaŭ tradukaĵoj povas es valoraj. Sed ni distingu la du aferojn! Esperanto-beletraĵo kaj Esperanto-kulturo estas pli ol nura esperantigo de nacilingvaj beletraĵoj kaj kulturaĵoj. Aliflanke oni povas konstati, ke EK akceptas ankaŭ tradukaĵojn, eĉ ne ĉiam bonkvalitajn.

Ĉiuj sendantoj de artikoloj ktp ŝatus vidi publikigita la frukton de sia peno. Tio ne ĉiam povas okazi. Fakte, la afero multe dependas de la redaktoroj, kiuj juĝas - laŭ sia (ne)klereco, (mis)sentemo kaj (mal)saĝeco - pri oportuneco, aktualeco, lingva kaj enhava nivelo, supozebla intereso por granda parto de la legantaro...

Gravan rolon ludas ankaŭ la spaco: en 20-paĝa numero, 3-paĝa kontribuaĵo estas artikolego. Krome, tekstoj malklare skribitaj aŭ bezonantaj multe da prilaboro riskas prokrastigon (kaj eble malaktualiĝon kaj do... enkorbigon) .

Ĉiufoje nia intenco estas elekti tion kio estas plej trafa, plej eleganta, plej varia, plej oportuna... sed neniu povas nin garantii kontraŭ fuŝoj kaj eraroj.

Battista Cadei, kunredaktoro

al la indekso


 

JESUO DIRIS...

«Jesuo diris: Mi gloras vin, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero, ke tion vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj» (Mat 11, 25).

Unu el la plej skuaj kaj plej konsolaj veroj de la evangelia bon-mesaĝo estas, ke antaŭ Dio eĉ la plej etaj kaj laŭdire plej sensignifaj homoj estas dignaj kaj valoraj, kaj ke la mirindaĵojn de la Dia amo pli multe komprenas la simplaj, la senpretendaj, la malkleraj, kaj malgrandaj, ol la laŭdire grandaj homoj de la mondo.

 

al la indekso


 

DEZIRAS KORESPONDI

*             Mi estas 41-jara iristruistino pri geografio, edziniĝinta. Miaj interesoj estas: geografio, astrologio, turismo, muziko. Mi deziras korespondi. S-ino Bożena Slezak, Łódż, Pollando.

*             Mi estas 17-jara studento. Mi dezirus korespondi (laŭeble kun samaĝuloj) pri vivo, junularaj problemoj, historio kaj diversaj temoj. F-lo Jaroslav Jana, Proseĉ u Skutce 165, Ĉeĥoslovakio.

*             Mi estas komencantino. Mi havas 58 jarojn, kaj mi estas oficistino. Ankaŭ mia edzo lernas Esperanton. Mi deziras korespondi por ekzerci la lingvouzon. S-ino Stanisława Narlik, Gdańsk, Pollando.

al la indekso