Enhavo de Espero Katolika numero 5/1988

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

 

Sur la kovrilo:  Jesuo Kristo (rusa ikono)

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj!

La miljara jubileo de la kristanigo de la antikva Rus’ (988-1988) havigas al ni la oportunon aperigi tri esperantigitajn rusajn literaturaĵojn: poemon de Puškin, preĝon verkitan de ruĝ-armeano dum la dua mondmilito, beletraĵon de nuntempa soveta verkisto.

Ĉina amiko sendis al ni artikolon en rilato kun la devoteco al Maria dum la monato Majo.

Ankaŭ la aliaj artikoloj estas variaj, kaj niaopinie interesaj.

Nur unu bedaŭro: la beletraĵoj estas tradukitaj, ne originale verkitaj en Esperanto.

Ĉiuokaze, bonan legadon.

La Redakcio

al la indekso


 

MADONO

 

Ne per multego da antikvaj majstraj bildoj

deziris ĉiam mi ornami mian hejmon,

ne ke ĝin vizitanto kun aplomb’ admiru

atente pri gravula takso de ekspertoj.

 

En anguleto mia, al soleca Bildo

deziris esti mi eterna rigardanto,

por ke de sur kolono kiel de sur nuboj

la Senmakula kune kun la Fil’ Savanto

 

rigardu min en gloro kaj radioj,

Ŝi kun majesto. Li kun saĝo en okuloj.

La solaj sen anĝeloj sub Ciono-palmoj.

 

Jen miaj deziroj plenumiĝis: la Kreinto

alsendis Vin al mi, ho Vi, Madono mia

el la plej pura ĉarmo, superbela Bildo.

 

Alexandr Puškin

(el la rusa esperantigis A. Mackiewicz)

 

Di-patrino de la Am-tenero

(Madono de Vladimir)

bizanca skolo de la 12-a jarcento (Moskvo)

 

al la indekso


 

Ni aŭskultu la parolon de Dio

 

NI ESTAS IDOJ DE DIO KAJ RAJTAS KRII: “ABA = PATRO!”

(Meditado pri la Dimanĉo de la Sankta Triunuo - 29.5.1988) 

La Dimanĉo de la Sankta Triunuo estas la festo de la grandeco de nia Dio. La legaĵoj de ĉi tiu tago anoncas tiun veron - ĉiu en sia maniero.

La unua legaĵo el la 4-a ĉapitro de Readmono montras el ni la Plejpotenculon, la Dion, kiu kreis la homon kaj la tutan mondon, kiu ankaŭ estas la Sinjoro en la ĉielo supre kaj en la tero malsupre. La Eternulo estas la Dio de dioj kaj la Dio de ĉiu popolo kaj lando, de ĉiu tempo. Li elektis la popolon Izraelo el ĉiuj popoloj, por ke ili estu Lia popolo. Al ili Li anoncis Siajn ordonojn kaj leĝojn. Li gvidas ilin kaj savas ilin.

La respond-psalmo, la 33-a psalmo, kantante laŭdas la grandecon de la Kreanto kaj de la Savanto, kiu ĉiam helpas sian popolon kaj savas ĝin el ĉiuj danĝeroj.

La legaĵoj el la Nova Testamento prezentas la Triunuan Dion, la Dion, kiu estas komuneco kaj amo.

La apostolo Paŭlo asertas al ni en la 8-a ĉapitro de sia letero al la Romanoj, ke ni estas idoj de Dio. Ni vere estas filinoj kaj filoj de Dio, se ni estas kondukataj de Lia Spirito. Lia Spirito, la Sankta Spirito estas la amo inter la Patro kaj la Filo, la amo, kiu fariĝis persono. La amo de Dio volas konduki nin, se ni lasas nin konduki. La Spirito de Dio volas gvidi nin al la amo. Li povas nin kapabligi ami, se ni malfermas nin por Lia gvidado. Kun Li kaj per Li ni kapablas doni al Dio la respondon de amo. La Sankta Spirito igas nin filinoj kaj filoj de Dio, kiuj rajtas esti liberaj, ĉar la Filo de Dio, Jesuo Kristo, elaĉetis nin per Sia kruco, morto kaj Sia releviĝo. En la Sankta Spirito la Patro amas nin kaj adoptas nin. Nun ni estas heredantoj de Dio kaj kunheredantoj kun Kristo - se ni kunsuferas kun Kristo kaj kune kun Li iras tra la morto al la releviĝo. Kun Kristo ni rajtas alparoli Dion tiel intime, tiel karese, kiel Jesuo alparolas Sian Patron: «Aba - Patro!» - Paŭlo transprenas ĉi tie la aramean vorton, kiun la infanoj uzas en la familio. Jesuo uzas ĉi tiun vorton - laŭ la atesto de Marko (Mar 14, 36) - kiam li preĝadis al la Patro en Getsemano, antaŭ Sia suferado. Kondukate de la Sankta Spirito, ni ankaŭ rajtas alparoli la Eternulon tielmaniere!

Se ni vere spertas, se ni rajtas sperti ĉi tiun proksimecon al Dio, la misio de Jesuo el la lasta ĉapitro de la evangelio laŭ Mateo estas memkomprenebla: ni devas anonci ĉi tiun evangelion, ĉi tiun sperton al ĉiuj homoj. Ni ne povas silenti pri ĉi tiu granda graco de nia elekto, ĉiuj homoj sciu, ke ni estas idoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, ke ni rajtas krii: «Aba - Patro!». Ni denove ĝoju kaj iru anonci ĉi tiun evangelion.

Fratino Theotima Rotthaus, F.R. Germanio

 

al la indekso


 

PREĜO DE RUSA SOLDATO

 

Elaŭdu min, ho mia Dio!

Neniam antaŭe mi parolis kun Vi.

Unue hodiaŭ mi bonvenigas Vin.

Ekde la jaroj de mia infanaĝo

oni enmartelis al mi:

«Vi ne ekzistas», «Vi ne povas esti»,

kaj mi idioto kredis tion.

Vian kreitaĵon neniam antaŭe mi prikonsideris,

sed hodiaŭ nokte el la kratero,

kiun fosegis la grenado,

mi vidis la stelomaron.

Rigardante tion mi komprenis,

kiel kruela povas esti la trompado.

Mi ne scias, ho Dio,

ĉu Vi donos al mi Vian manon,

tamen mi parolas al Vi.

Vi do komprenos min!

Kiel strange, ĝuste en la mezo

de ĉi tiuj teruroj

vidiĝis al mi la lumo,

kaj ĉi tie mi Vin spertis.

Tion nur mi volas diri,

ke mi ĝojas eksciinte Vin.

Al atako noktomeze oni trumpetos,

tamen mi ne timas.

Via rigardo ripozos sur ni.

Jam tondras signalo! Kiel deve,

mi leviĝas por iri.

Tiel agrable mi sentis ĉe Vi!

Ankoraŭ unu vorton:

Vi scias: la batalo fariĝos tre akra.

Povas esti, ke hodiaŭ nokte

mi frapos je Via pordo.

Ĉu Vi malgraŭ ĉio, kiam mi venos -

kvankam ĝis nun ne Via amiko -

permesos min eniri?

Ŝajnas al mi, ke mi ploras, ho mia Dio,

vidante miajn okulojn malfermiĝantaj.

Ĝis revido, ho mia Dio!

Vi vidas: mi iras

kaj verŝajne ne revenos.

Kiel strange,

sen timo mi rigardas la morton.

 

elgermanigis Hugo Westhoff, F.R. Germanio

al la indekso


 

KRISTO NE MALAKTUALIĜAS 

Estimata Redakcio de ESPERO KATOLIKA,

jen mi kunsendas rakonteron de la soveta verkisto Vladimir Pomerancev, kiu estis publikigita en la n-ro 4 (3157) de januaro 1988 de la ĵurnalo OGONIOK. La autoro jam ne vivas, kaj postrestis de lia plumo multaj nepublikigitaj verkoj: ĉi tiu rakonto titolita «Ne, ne, survoje estas doganistoj» , de kiu mi prenis por la traduko el la rusa la suban eron, estas unu el inter ili.

V. Pomerancev naskiĝis en klera familio, li scipovis la germanan lingvon kaj post la milito laboris en Berlin, kaj li estis ankaŭ tradukisto el la germana. Li estis la aŭtoro de la artikolo «Pri la sincereco en literaturo», kiun li publikigis en la literatura ĵurnalo NOVYJ MIR en la jaro 1953-a, post kiam li iĝis tre fama en Soveta Unio.

Esperante, ke tiu rakontero taŭgas por la legantoj de Espero Katolika, mi samtempe informas, ke la interparolon gvidas la heroo de la menciita rakonto kune kun germana oldulo, renkontita en unu el multaj malgrandaj germanaj urboj. Estus eble sence traduki la tutan rakonton, sed ĝi estas tro longa por nia modesta ĵurnalo.

Interesa estas la komparo de KRISTO kun ESPERANTO!

Bonvolu akcepti korajn salutojn

S. Śmigielski, Pollando 

«... Li veturigis min por pririgardi preĝejojn. Malnovtempajn kaj novkonstruitajn. Ili estis el diversaj mondoj. Hodiaŭ la arkitekturon de preĵejoj determinas la ŝtalo, la betono kaj la vitro.

- Noble, - mi diris - kiel gastejoj.

- Oni volas eligi la religian vivon el baroko. Nuntempigi!

- Kaj ĉu helpas? - mi demandis.

- Kristo ne estas politikisto - li respondis - Oni povas ne maltrankviliĝi, ke li elsaltos kaj ekfaros ian malutilan aĵon. La simpatioj por li ĝuste tial efektive sin vivtenas.

Mi ekridetis.

- Mi scias, - li diris - ke por vi ĉio ĉi tie ŝajnas estinto. Sed tio ne estas tiel. Ja sin vivtenas la magio de literaturo, de teatro, kaj de kinoarto. Kial ne la religio? Des pli, ke ĝi havas siajn avantaĝojn. Kristo - estas esperanto, fonto ĉe vojo, kolektiva propraĵo. Li, kiel vetero, ĉiam povas esti la temo por malkonatuloj. Li estas ankaŭ eterna juneco. Jes, jes, vi ne miru. Ja la ĉefa en la juneco - estas la esperado, esperoj, sekureco. Ja kiu pli krom Dio, permesas esperi en la aĝo de sepdek jaroj? Kie ankoraŭ, krom tie en la preĝejo, la grizhara homo nomiĝas filo?... Ne, konstruistoj ŝajne divenas. Vizitantoj en tiuj ejoj estos.

Oni sentadis, ke la oldulo multe pensadis pri tio, kion li nun diris. Kaj li diris tute ne kiel maljunulo, taŭga jam nur por tio, por ludi kune kun la kvarjara knabo.

- Rigardu, - li ekdiris, montrante al mi «episkopan urbon» kun ĝia multeco da domoj, sonorilejoj kaj turoj, dislokitaj apud arbara monto kaj sur la monto en mirige helaspekta kaj pitoreska unueco.

Ĉu tio estas senviva? Ĉi tie prilaboradas la eklezia penso. Tute ne entombigita. Ĝi estas senĉese malkontenta pri si mem, polemika kun si mem kaj tial ĝi restas viva. Se estus ĉe ĝi nur adeptoj, ĝi forpasus. Sed en ĝia medio estas kontraŭuloj, kaj tio signifas, ke ĝi ankoraŭ pluvivos... Vi diros, ke tio estas adaptiĝo por la jarcento, por scienco. Ne, por la scienco ne okazos adaptiĝo. Tiu ĉi jam longe dispartigis, disportis ĉion je ostetoj. Sed vanigita Dio restadas. Ĝi restadas, kvankam ne nur la scienco, sed la vivo mem verigas ĝiajn bonfarantojn. Okulfrape, ĝia signifo estas ne en ĝia perfektiĝo, sed en tio, ke sen ĝi estus enuige kaj povre.

Kaj post ioma silento li aldonis:

- Kaj, plej sincere, la homo rekte ne volas restadi solsola kun teraj vermoj...

Vladimir Pomerancev, el-rusigis S. Śmigielski

al la indekso


 

Maja preĝintenco por la misioj 

LAIKARA VOKIĜO KAJ MISIO 

Jen la maja preĝintenco: por ke en la Eklezio kaj en la mondo estu pli profunde konataj la vokiĝo kaj la misio de la laikoj.

Kiel okazis en la ekumena movado, ĝuste en misiaj landoj plikonsciiĝis la laika rolo en la Eklezio.

En la landoj de la komenca evangelizado la misiistoj sentis pli forte la neceson de kunlaborado de laikoj. Dum la pasintjara episkopa Sinodo oni multe parolis pri tiu temo; interalie ni povas indiki kelkajn asertojn, pri kiuj ĉiuj konsentis: la laiko ne estas duaklasa fidelulo. La unu sama vokiĝo, kiun la baptosakramento esprimas, donas al ĉiu kristano veran egalecon en la interno de la popolo de Dio.

La misio de la Eklezio, t.e. la evangelizado kaj transformado de la mondo per la evangelio, estas komuna misio; en ĝi la laikoj havas gravan kaj neanstataŭigeblan rolon en la familio, en la laboro, en la kulturo kaj en la politiko.

La laiko estas vokita al la sekvado de Kristo, al la sankteco en siaj vivkondiĉoj kaj laborloko.

Praktike la episkopa Sinodo rememoris la ideojn esprimitajn de la Ekumena Koncilio, precipe en la dokumentoj «Lumen gentium», «Ad gentes» kaj «Apostolicam actuositatem». La dokumento «Ad gentes» koncernas la agadon de la misiistoj, la dokumento «Apostolicam actuositatem» parolas speciale pri la laika apostolado.

«La Laikoj kunlaboras por la eklezia evangelizado kaj partoprenas kiel atestantoj kaj samtempe kiel vivantaj iloj en la sava misio de la Eklezio kiam ili, vokite de Dio, estas sendataj de la episkopoj al tiu agado. En la kristanaj landoj ili kunlaboras al la evangelizado kreskigante en si kaj en aliaj la konon kaj la amon al la misioj, favorante vokiĝojn en la familio, en la asocioj kaj en la lernejoj, donante Sian helpon por ke la donaco de la kredo, kiun ili ricevis, estu donata al aliaj. En la misiai landoj la laikoj devas instrui religion en la lernejoj, kunlabori en la paroĥa kaj dioceza agado, favori kaj helpadi diversajn formojn de laika apostolado, por ke la fideluloj de la junaj lokaj Eklezioj povu plenumi kiel eble plej baldaŭ sian propran rolon en la vivo de la Eklezio. La laikoj devas ankaŭ kunlabori sur la ekonomia kaj socia kampoj por la evoluo de la Tria Mondo...».

La dekreto laŭdas tiujn laikojn, kiuj en la Universitatoj kaj en la sciencaj Institutoj, per siaj historiaj kaj sciencaj studoj, favoras la konon de la popoloj kaj de la religioj, helpante tiumaniere la misiistojn kaj preparante la dialogon kun la nekristanoj.

Felice Ruaro, Italio

 

 al la indekso


 

Kristanoj en Ĉinio

 «PATRONINO DE KRISTANOJ, PREĜU POR NI!» 

La supredirita preĝvorto estas gravurita sur ŝton-lintelo de pordego de montpiedo-enirejo de SHESHAN-monto. Ĝi situas en antaŭurbo-regiono, okcidenta, kun pitoreska pejzaĝo, distanca for de urbo-centro, aŭtomobile, nur unu horon (ankaŭ turisma vidindaĵo por nekatolikoj).

Majo, ĉiujare, kiel konate, estas monato por kulti sanktan Maria-n. Ho, ĉe ni, ĉiutage en majo, centoj kaj miloj da fideluloj venis el diversaj lokoj, inter kiuj plimultas kamparanoj kaj fiŝkaptistoj, reminte per fiŝboato kun tuta familio, pro tio, ke ili plibonigis la vivo-nivelon, kaj rekonstruis sian domon nova anstataŭ la kadukan. Do, ili pilgrimis ne nur por kulti, sed precipe por esprimi al Di-patrino «elkoran dankon».

La vilaĝanoj, kamparanoj, de malproksime, parte atingis antaŭnokte, tranoktis en la akceptejo, aranĝita por ili, sed grandnombre da ili forlasis dormoliton, preferis kulti kaj preĝi; parte antaŭ la pavilono, en kiu estas starigita statuo de S. Maria kiel tiu de Lurdo, ĉirkaŭe ornamita per ampoloj, lumigitaj dumnokte; parte, genufleksante antaŭ la S. Krucvojo po-stacie, kies figuroj reliefigitaj el buksoligno, supreniras unu post aliaj. Tiam, sinklinante, la fideluloj, aŭ kamparanoj aŭ fiŝkaptistoj laŭte recitadas la preĝaron kun sama tono. Bedaŭrinde, la urbanoj ne estas tiel piaj kiel ili. Ankaŭ mi mem.

Ektagiĝe, pli kaj pli da fideluloj amasamase svarmiĝas en la preĝejo sur la montpinto. Kaŭze de tro da homoj, restantaj ekstere, post mescelebrado la pastro per mikrofono laŭtvoĉe vokas la mesĉeestantajn rapide eliri, por ke la ekstere starantoj povu enveni aŭdi la Meson.

De mateno ĝis tagmezo, tagon post tago, en tuta majo ja tiamaniere okazis la pilgrimado.

Eble estas nemulte da lokoj surmonde kiel ĉe nia SHESHAN-monto. Jen ĝia historio.

SHESHAN-monto, alinome, XIXIA-monto, dividita en du partojn, orientan kaj okcidentan, sudokcidente de Ŝanhajo, for de XUJIAHUI, distanca 36 km., ĝia supro plej alta 100m. super marnivelo.

Tutmonte, bambuaro densdensa, vojeto zigzaga, fonto murmura, antikvece fama pro ĝia pejzago bela, enviciĝis la unua el «9 montpintoj inter nuboj». Laŭtradicie, iu antikvulo familinomiĝis SHE, do poste oni nomis ĝin SHESHAN-monto.

En Song-dinastio troviĝis jam temploj granda kaj malgranda; nuntempe postrestigita ankoraŭ unu tureto ĉi-loke, kie ĝuste plurfoje rekonstruiĝis la Pujiao templo.

En Qing-dinastio, 1727, imperiestro KANGXI, inspektante, vagadis suden kaj haltis ĉi-tie, kaj poste donis al ĝi la nomon LUSUN-monto.

1863, ŝanhaja katolika diocezo, en la okcidenta parto, aĉetinte pecon da tero, konstruis domojn. Aŭguste 1866, sur montsupro estis konstruita pavilono kun 6 anguloj, ene stariĝis statuo de Di-patrino kaj altaro. Sur la montpinto en preĝejo, kiu finkonstruiĝis de 1871 ĝis 1873, Di-patrino estis kultata kiel Patronino de kristanoj.

1894, la preĝejo en montdeklivo estis konstruita, sur kies ambaŭflankoj sin trovis versparo: 

Preĝejete je montdekliv’ ripozu momenton,

obeema filo vin kulturu;

Palacon de sur altaĵo supren kelkajn paŝojn,

beno de Di-patrino postulu. 

Antaŭ la montdeklivo - preĝejo trovigas 3 pavilonoj: unu por Di-patrino, alia por S. Jozefo, kaj posta por S. Koro de Jesuo, kiujn oni ordinare nomas la pavilonoj de 3 sanktuloj; iam plurfoje rekonstruite, iĝas jam solenaj kaj elegantaj kiel bona loko preĝi kaj ripozi por fideluloj.

Ĉe la montpiedo estiĝas 4 ideografiaĵoj: JIN JIAO ZHI YOU signifas «Patronino de kristanoj» gravuritaj sur ŝton-lintelo de la pordego. Ekde ĉi tie, laŭ ŝton-ŝtuparo, oni grimpas sur la montdeklivon, kaj de tie trairadas alia vojo, sur kies komenco estas statuo de «Preĝado en Montĝardeno», kiu ekkonstruiĝis en 1907, laŭvoje, dividite staras 14 krucvojoj kun kiosko po-e. Fideluloj, irante laŭ krucvojo, supreniras al montsupro por rememori la pasionon de Jesuo Kristo.

La granda preĝejo sur la montsupraĵo, ekkonstruita 1925, 10 jarojn poste finkonstruiĝis. Ĉi tiu preĝejo kun nunaepoka konstru-tipo estas unu el famaj preĝejaj konstruaĵoj surmonde, planita de arkitekto, jezuita pastro DINIZ, portugalo, kostinta milionon kaj pli da arĝentaj jŭanoj. La preĝejo direkte al okcidento ĝis oriento, entute longa 56 m, larĝa 25 m, alta vertebraro 17 m kaj turo 38 m surface prezentiĝas krucforma; interne strukturo ĉefe ŝtona, inter spacoj de volboj gravurita per figuroj de anĝeloj, bildoj kaj floroj, tre vivsimilaj; ekstere, masonita per ruĝaj briko; tegmentoj surmetitaj per verdaj glazuraj tegoloj. La altaro el marmoro, sur kies supramezo staras statuo de Di-patrino ŝajnas centro videbla por la fideluloj.

Dum la dek jaroj de la t. n. granda kultura revolucio, la preĝejo sur SHESHAN-monto kaj aliaĵoj rilate religion, estis detruitaj kaj okupitaj; su la turpinto troviĝis kupra statuo de S. Maria kun Infano Jesuo, alta 4,8 m kaj peza 1,8 t.

En 1981, ŝanhaja registaro post faligo de politiko de mallibera kredo, decide redonis la SHESHAN-an preĝejon al ŝanhaja katolika diocezo, unue kaj poste kun subtenado de la registaro kaj diversaj sociflankoj rekonstruis kaj riparis ĝin kiel novan.

En majo, ĉiujare, ĉi tie fariĝas pilgrimejo por enlandaj fideluloj, inkluzive de hongkong-aj, aomen-aj kaj tajvan-aj samlandanoj kaj ankaŭ internaciaj amikoj.

Oktobre 1982 ekmalfermiĝis seminario, por 6 provincoj kaj urbo Ŝanhajo. Majon 1985, episkoparestro Zhang Jiashu prezidis celebradon starigi la 1-an konstru-ŝtonon por nova seminariejo. Septembre 1986, finkonstruiĝis la domegoj de la nova seminariejo, kiu iĝas eklezia instituto, kulturadi klerikaron en Orientĉinio dank’ al la Memstara kaj Memmastruma agado de Novĉinio. 

P., Cinio

al la indekso


 

Dediĉita al tiuj, kiuj sincere serĉas Dion

 

ENKONDUKO EN LA KRISTANISMON (9)

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto  - sesa parto -. sepa parto - oka parto

 

La mistero de la Eklezio 

Ne eblas esti kristano izolece, individuisme, sen rilato kun la aliaj kristanoj. Dio ne volis savi la unuopajn personojn, sen la interhoma ligilo: male, li volis konsistigi el ili popolon, kiu estu por la tuta homaro kiel ĝermo de espero. La Eklezio ( = kunvokitaro) estas la popolo, la komunumo, la «korpo kies membroj estas kiuj kredas en Jesuo Kristo, ricevis lian bapton, estas liaj atestantoj, kaj kunlaborantoj en lia misio savi la mondon».

La Eklezio ne estas, kiel la aliaj hom-societoj, fondita de homoj. Ĝi ja konsistas el homoj, sed ĝia fondinto estas Jesuo Kristo, tio estas Dio mem. Kaj Dio daŭre vokas la homojn al la Eklezio per la interna impulso de la Sankta Spirito, kiu malfermas la korojn al la kredo. Al ĝi estas vokataj ĉiuj homoj, sen diskriminacio de rasoj, kulturoj aŭ klasoj. La Eklezio, konscia pri tio, strebas havigi la Kristan bon-sciigon al ĉiuj homoj sendistinge.

La Biblio komparas la Eklezion kun korpo, kies kapo estas Jesuo, kies animo estas la Sankta Spirito, kies membroj estas kristanoj: ili havas rolojn diversajn, sed ĉiuj same dignajn kaj same gravajn por la harmonio kaj bona funkciado de la korpo, tio estas, por ke la Eklezio taŭge plenumu sian mision en la mondo. 

Diversaj membroj, unu nura Eklezio 

La rolo de la papo, spirita heredanto de la apostolo Petro, estas servi al la unueco kaj kunuleco de la popolo de Dio. La episkopoj, veraj posteuloj de la apostoloj, gvidas la lokajn Ekleziojn, en unueco kun la papo kaj frateco kun la aliaj Eklezioj. Al la episkopoj helpas la presbiteroj (= pastroj), kaj, por apartaj oficoj, la diakonoj (= servantoj). Papo, episkopoj kaj pastroj estas la atestantoj kaj edukantoj de la kredo de la popolo de Dio; al la popolo ili disdonas per la sakramentoj la Diajn donacojn, kaj ili ĝin gvidas al kristana amo per konsolo, admono, ekzemplo, kaj ankaŭ per aŭtoritato; sed la kristana aŭtoritato devas esti ne rego sed servo.

La laikoj (= la nepastra popolo) aŭskultas kaj atestas la Dian parolon, kaj plenumas specifajn rolojn laŭ siaj kompetentoj kaj laŭ la donacoj ricevitaj de Dio, en la kampoj de la familio, de la laboro, de la socialaj kaj humanaj problemoj, por disponi la surteran vivon laŭ la plano de Dio en Kristo Jesuo.

Membroj de la Eklezio estas ne nur la kristanoj vivantaj surtere, sed ankaŭ la forpasintaj, vivantaj ĉe Dio. Inter ĉiuj, vivantaj kaj forpasintaj, estas mistera solidareco, spirita ligilo, dank’ al kiu unuj povas ĝui la preĝojn kaj bonfarojn de la aliaj: ĉar ĉiuj estas unu en Kristo.

Inter la membroj de la Eklezio, apartan rolon ludis kaj ludas la patrino de Jesuo, Maria. La Evangelio nomas ŝin graco-plena (Luk 1,28), beata ĉar ŝi kredis (Luk 1,45); laŭdante Dion pro sia elektiteco, ŝi proklamis: Ĉiuj generacioj nomos min beata (Luk 1,48).

La kristanoj ekde la antikveco honoras ŝin per la titolo Di-Patrino, ne en la senco de patrino de Dio en si mem (estus absurde!), sed ĉar ŝi estas patrino de la homa naturo de Kristo, kiu estas nedisigeble vera homo kaj vera Dio. Ŝi humile kunlaboris en la mistero de la elaĉeto, ekde la koncipo de Jesuo ĝis lia morto surkruce.

Kunligite kun Kristo dumvive, tia ŝi restis postmorte, ricevante glorigon de la korpo, kiu iĝis simila al tiu de la resurektinta Jesuo. Maria estas rigardata kiel modelo de la Eklezio, kiel eminenta fratino kaj patrino de la kristanoj. 

La donacoj de Jesuo per signoj 

Jesuo en la Evangelio deklaras, ke li estas por la kristanoj paŝtisto, fonto, vinberujo, nutra pano. Tion li fakte plenumas per signoj - la sakramentoj - kiuj estas senteblaj esprimoj de tio kion Jesuo nevideble efektivigas en ni. Kiel en la interhomaj rilatoj oni esprimas nevideblajn afekciojn (ekz. amsenton) per sentebiaj signoj (ekz. kareso, flor-donaco), tiel Jesuo - la homiĝinta Filo de Dio - esprimas kaj efektivigas siajn grac-donacojn per signoj, devenantaj el li, kaj plenumataj de la episkopoj, pastroj, diakonoj. En ĉiu sakramento agas Jesuo mem; ĝia spirita frukto dependas de la kredo, obeemo, korpureco de la ricevanto.

Pri la unuopaj sakramentoj: bapto, konfirmacio, eŭkaristio, pek-pardono, sanktoleado de malsanuloj, pastra ordino kaj kristana geedziĝo, ni parolos kiam ni traktos pri la kristana vivo-maniero. 

La nekristanoj 

La sava amo de Jesuo Kristo estas universala. Ĝi ampleksas ĉiujn bona-volajn kaj bona-fidajn homojn, kiuj fidele obeas sian konsciencon, ankaŭ tiujn, kiuj ne kredas en Jesuo kaj ne ricevas liajn sakramentojn. La Dia providenco ne rifuzas la necesajn graco-helpojn al tiuj, kiuj ankoraŭ ne atingis klaran konon kaj agnoskon de Dio kaj klopodas, ne sen Dia graco, praktiki justan viv-manieron (Konc. Vat. 2-a). Tial la kristanoj sentas devon kaj privilegion agnoski la spiritajn valorojn de la nekristanoj, kaj ili faras al ĉiuj sinceran ateston pri Kristo, en kiu la homoj trovas la plenecon de religia vivo. 

Proponoj 

1) Legi 1 Kor 12,12-13,13 (la Eklezio devas esti kiel korpo, kunligita per amo); Ago 2,36-47 (la unua kristana komunumo); Mat 16,13-19; Joh 21,15-19 (la rolo de Petro).

2) Kompari sian koncepton pri Eklezio kun la supre skizita.

3) Preĝi: Ho Dio, unuigu vian Eklezion.

P. Rossano - B. Cadei - (daŭrigota)

 

al la indekso


 

Prelego pri Esperanto-tradukoj de la Biblio (oka parto)

 

LA ELDONO DE LA NOVA TESTAMENTO DE IKI - (3)

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto - sesa parto - sepa parto

 

Kritikoj 

Ni volas nun paroli pri negativaj aspektoj de la eldono de IKI. Estas kelkaj diferencoj en la traduko de la teksto. Kelkaj modifoj ŝajnas nebonaj, kvankam la fina bilanco estas favora. La traduko de la Nova Testamento estas pli bona ol tiu de la eldono de 1926. Tiu ja estas traduko de la jaro 1912. La nova traduko aperis post la unua ekumena esperanto-kongreso en Limburg/ Lahn (1960) kaj tiu ĉi estas bonaŭgura, ke la ekumenismo progresas, kreskas, prosperas.

La negativaj aspektoj:

1. La traduko de IKI estas arkaika, ĉar ĝi sekvas la eldonon de 1926.

2. La teksto montras neniun influon de la ekspertaj biblistudoj, kiuj estas faritaj dum la pasintaj 70 jaroj; ĉiujare oni eldonas almenaŭ 150 revuojn pri orientaj kaj bibliaj studoj en la tuta mondo. En la teksto de IKI oni trovas neniun influon de ĉi tiuj novaj studoj.

3. Ĝi konfuzas ofte la leganton, ĉar ĝi misprezentas ofte la sencon de la originala teksto, kiel faris ankaŭ la teksto de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo, kaj ne estas komprenebla por la originale leganto - ekzemplojn vidu poste.

4. Ankoraŭ la presprezento de la teksto estas speciale malbona. Oni presis ĉiun verson kvazaŭ paragrafon. La versoj ja estas invento de la renesanca epoko. En la Biblio originale ne estis versoj. Hodiaŭ ni kutimas meti numerojn en la versoj, por pli bone kaj facile ilin trovi.

5. Dum la pasintaj dumil jaroj, ni kreis por ni - por kristanoj kaj hebreoj - specialan lingvon, t. e. ni donis al multaj vortoj specialan eklezian signifon, kiu ne troviĝas en la komunaj leksikonoj. Kaj ni akcepris por eklezia uzado hebreajn kaj grekajn idiotismojn, kiujn neekleziano ne komprenas. Vidu poste faritain ekzemplojn. Malbone ĉi tiun kutimon la traduko de IKI transprenis en esperanto. La Brita Komitato ja ankaŭ faris tiel. Sed oni devas kompreni, ke ili unue nur povis pensi pri traduko. Sed nun, ĉar ni havas tradukon, ni devus pensi pri la ĝusta senco de la vortoj. En la nova traduko de IKI ekleziano, kristano, hebreo, kiu jam studis komentarion pri Biblio, aŭ kiu aŭskultadis predikojn de pastroj aŭ de rabenoj pri la Biblio, kaj kiu konas la familiarajn liturgiajn tekstojn, facile legas kaj komprenas, sed tiu, kiu neniam antaŭe sciis pri la Biblio, prenas ĝin kiel granda enigmon.

Komparu 1 Kor 1.23 «Sed ni predikas Kriston krucumitan, por judoj falilon, kaj por Grekoj malsaĝon». IKI tradukas same: Kristo estas falilo por Judoj. Ĉu tio estas komprenebla por tiuj, kiuj neniam aŭdis pri bibliaj paroloj? Kaj ankaŭ en la noto IKI nenion klarigis.

Alia komparo: 1 Kor 2,29: «Por ke neniu karno fieru antaŭ Dio». Ĉu oni facile komprenas “karno fieru”? Ni scias tion, sed ĉu tiu komprenas, kiu neniam aŭdis pri kristanaj doktrinoj? Ĉu ne restas enigmo? Same en 1 Kor 15,44 «Ĝi estas semata laŭanima korpo, ĝi releviĝas laŭspirita korpo». Tio estas alia enigmo. Oni devas ĝin klarigi, sed en la noto ne estas klarigo. Oni ne nur donu tradukon, sed ankaŭ klarigon de tia enigma nocio. Pro tio ni kritikas ankaŭ la novan tradukon de IKI.

6. Ĉiuj notoj havas teologian tendencon. Ili redonas mezepokan filozofion. Tio povas plaĉi ankaŭ al protestantoj, ĉar multaj el ili estas tradiciaj filozofie kiel kelkaj katolikoj. Ili estas tendence tradiciaj; ni havis kelkajn abonantojn de Biblia Revuo, kiuj post kelkaj jaroj de abonado rifuzis, ĉar ili diris, ke ili ne volas legi la klarigojn de la modernaj interpretistoj. Mi ne volas diri, ke en Biblia Revuo ni preferas modernajn ideojn, sed ni listigas ankaŭ la opiniojn de la modernaj. Ankaŭ la modernaj interpretistoj rajtas diri siajn opiniojn.

Kiu havas bonan menson, povas elekti kaj rifuzi la opiniojn de ĉi tiuj. La tradicia mezepoka teologio de la IKI-notoj tute ne kongruas kun la tendencoj de la modernaj interpretistoj. En la germana kiel en la itala lingvoj estas bonaj tradukoj, kiuj bone kongruas kun la opinioj de la modernaj tradukistoj. En nia traduko la notoj estas pli ol la teksto mem. Mi havas ekzemplon ĉi tie, hazarde foliumitan, en kiu estas tri alineoj da teksto kaj la resto estas klarigoj. Mi legas: «Kaj veninte al loko nomata Golgota, tio estas krania loko...». En la notoj oni klarigas la vorton “Golgota”: «En la greka “Golgota”... (?), transskribo de vorto el la aramea kaj hebrea; latine oni diras “Kalvario”. Laŭ Origeno la nomo estiĝis el juda legendo, laŭ kiu tie estis entombigita la kranio de Adamo, la unua homo. Hieronimo klarigas ĝin el la fakto, ke tie oni ekzekutis la kondamnitojn. Verŝajne ĝi estis tiel nomata pro la formo de la 5 metroj alta supro, similanta al kranio». Utila klarigo, sed ĉi tie sen teologia tendenco.

Ĉu estas hodiaŭ loko por nova traduko de la Biblio en esperanto, kiu vere estus moderna kaj kiun povu kompreni ĉiuj, ankaŭ tiuj, kiuj neniam legis Biblion?

D-ro Angelo Duranti (*)

(daŭrigota)

(*) La prelegserio de D-ro Duranti okazis antaŭ kelke da jaroj, kaj do iuj sciigoj malaktualiĝis (N.d.R.). 

 

al la indekso


 

UNUAFOJA EKUMENA OKAZAĴO EN EŬROPO 

Je Pentekosto 1989, de 16. ĝis 21. de majo, kunvenos en Basel, Svisio, unuafoje de post la reformacio de Lutero, ĉiuj kristanaj eklezioj de Norda Eŭropo, Suda Eŭropo, Okcidenta Eŭropo kaj Orienta Eŭropo. Estos reprezentataj eklezioj apartenantaj al la ekumena Konsilio de la eklezioj en Ĝenevo (World Church Council WCC aŭ Conseil Oecuméniques des Eglises COE) kaj 25 romaj katolikaj episkopaj konferencoj (Consilium Conferentiarum Episcopalium Europae CCEE) kun sekretariejo en St. Gallen, Svislando.

La granda temo estos «paco en justeco». La ideon havis la germana filozofo kaj fizikisto Carl Friedrich von Weizsacker, la frato de la nuntempa germana ŝtata prezidanto. Lia celo estas mondkunveno de ĉiuj kristanoj en 1990. Ĉiuj eklezioj kunvenu por diskuti pri la respondeco de la Kristanoj koncerne justecon, pacon, kreitaĵon kaj konservadon de la kreitaĵo. La eŭropa konferenco estos preparado al tiu mondkunveno. En la unua fazo ĉiuj kredantoj estu alvokataj por pripensi la temon «paco en justeco». En la diskutadoj la interesitaj homoj serĉu solvon de la gravaj problemoj de la homaro. Ĉirkaŭ 700 delegitoj el ĉiuj eklezioj venos al Basel por priparoli la rezultojn. En Basel mem oni preparos kun fervoro la kunvenon nomatan «Konvokacio». La ŝtato kaj la lokaj eklezioj subtenos sin reciproke. La loĝantaro ĝojas pri la venonta okazaĵo.

Jam 1431-1449 okazis en tiu urbo granda kristana kunveno, la koncilio de Basel. Por la memorigo pri tio papo Johano la 23a donacis koncilian kandelon. Tiu staras hodiaŭ en la preĝejo St. Clara. Por ke tiu konferenco sukcesu mi petas, ke ĉiuj legantoj de Espero Katolika multe preĝu. Tiam ankaŭ la ĉiopova Dio donos sian benon.

Guido Appius, Svisio

al la indekso


 

E-travivaĵo 

DRAMOPLENA RENKONTIĜO 

Malvarma kaj pluva nokto de oktobro 1942. En la tuta mondo tage kaj nokte furiozas kruela milito, murdoj, timegoj.

La mezgranda pola urbo Piotrków Trybunalski ŝajnas tranokti trankvile. Ĉu vere la loĝantaro povis endormiĝi malantaŭ la zorge vualitaj fenestroj ĉiam timante aeralarmon aŭ pordfrapegon de Gestapo? Ĉu la urbo dormos longtempe?

En la urba fajro-gardistejo nokta deĵoranto maldormas sola ĉe la telefon- kaj la alarm- aparataro. Maltrankvile li iradas tien kaj reen en la granda deĵorejo, ofte rigardante la poŝhorloĝon. Ĝis noktomezo mankas ankoraŭ kelkaj minutoj. Aeralarmoj plej ofte sonoras noktomeze. Malrapide pasas sekundoj kaj minutoj. Ĉu li devos funkciigi ankaŭ ĉi-nokte la timigan hurlegon de la alarmsireno por veki la urbon? La telefono ĝis nun silentas. Senpacience atendata, venas fine la horo unua, kaj la nokta deĵoranto jam esperas ne devi veki la urbon.

Subite en la tomba silento eksonoras tamen la telefono. La deĵoranto anoncas sin germane. Ĝendarmo de Schutpolizei (sekurpolico) postulas tujan alvenon de la fajro-brigado pro brulego en la proksima hebrea geto! Nun la eventoj sinsekvas rapide. La deĵoranto per la internaj alarmsonoriloj rapide vekas la fajrogardistojn, kaj post unu minuto la alvokita brigado forveturas.

Anstataŭita de alia, la nokta deĵoranto kunveturas en la malluma nokto, mane tenante torĉon. Post alveno ĝis la indikita strateto de la geto plena de fumo, oni devas trovi akvofonton. La deĵoranto kuras tien kaj reen traserĉante. Baldaŭ li alvenas al la centra placo kaj tie en preskaŭ senfuma aero li rimarkas homon forpelitan el pordego de ĝendarmo, kiu elkrias: «Schnell, schneller, du…» («Rapide, pli rapide, ci…»). Forte batita per karabeno en dorso, la forpelita homo terenfalas.

Tiu eta persono, mizere vestita per ĉifono, estis juna hebreino. Ekstarante tuj ŝi rimarkas sur la pavimo iun libron, kiu de ŝi falis. La hebreino turnas la ŝultrojn al la ĝendarmo, kaj ŝi volas repreni la libron, tamen li rebatas ŝin per la karabeno kaj ŝi ankoraŭfoje falas. Tiam la ĝendarmo furioziĝinte piedtretas la libron per sia boto, fuŝante ĝin. Kun kroma kriego li forpuŝas la hebreinon. La fajrogardisto devis daŭrigi sian traserĉadon. La libro restis tere, en la koto.

La dramoplena sceno daŭris kelkajn sekundojn, sed ĝi ege kortuŝis la noktan deĵoranton. Li komprenis ke okazas amasmortigo de la loĝantaro de la geto. En lia menso, dum kelkhora lukto kontraŭ la brulego, daŭris konsterno pro la travivaĵo. Samtempe li sentis fortan scivolon: kial la hebreino absolute ne volis disiĝi de tiu libro? Kial ŝi riskis dolorajn batojn provante reakiri tiun libron? Krom la libro ŝi ŝajnis havi nenion kun si.

Kiu libro estis ĝi? Kian trezoron ĝi povis konsistigi por ŝi, en tiu momento de vivo-risko?

Dum pli ol kvar horoj la libro kuŝis disŝirita sur la kota pavimo, kiel blanka kolombo, dum la pluvo malsekigis ĝin. Tiu fakto daŭre ne lasis trankvila la koron de la fajrogardisto. Li decidis havigi al si tiun libron, savi ĝin. Ĉirkaŭrigardante kaj singardeme, li atendis la ĝustan momenton kiam ne estis proksime ĝendarmo en la centra placo, poste li alkuris en la mallumo, li kunmetis rapide la disajn paĝojn, kaŝante la  «trezoron» en sian bruston ene de sia uniformo, kaj li rapide revenis en la strateton de kie li eliris.

Post la horo kvina la fajro-brigado revenis al la fajro-gardistejo. Baldaŭ en la deĵorejo restis denove sola la nokta deĵoranto, denove en la granda silento. Li eligis la libron kun grandega intereso, li iom purigis la kotkovritajn paĝojn kaj, trovinte la titolpaĝon, li legis eĉ plurfoje, jenajn mirindajn vortojn:

 

LINGVO INTERNACIA

ESPERANTO

Prilaboris: Dr. L. Zamenhof,

Fundamento de Esperanto, gramatiko, ekzercaro

Varsovio - 1930 

Vere la vortoj ravis la junan leganton. La ideo pri internacia lingvo tute ne estis konata al li. Unu lingvo por la tuta homaro estas ja belega idealo de internacia amikeco kaj paco. Verdan standardon li surprenis de la kota pavimo en tiu kruela nokto de la dua mondmilito. Nun li komprenas la valoron de la libro, de tiu «trezoro» de kiu disiĝi la hebreino ne volis, eĉ en mortrisko. Tuj li komencis lerni, kaj li decidis dum la tuta vivo fideli al Esperanto kaj al la zamenhofa idealo, por ke neniam plu okazu malamaj tragedioj inter la homoj.

Pasis multaj jaroj, kaj la nokta deĵoranto aktive kaj konstante plenumis sian decidon. 

* * * 

La urbo ne sukcesis dormi trankvile tiun nokton, kiel male estus dezirinta la nokta deĵoranto. Inter kriegoj, batoj, lamentoj, tumultoj, ĉirkaŭ 1500 homoj de la geto perdis sian vivon. Tamen en la koro de la nokta deĵoranto restas ĉiam ioma espero, ke eble la Dia Providenco savis la posedantinon de la «trezoro» tiam perdita.

Jan Kabała, Piotrków Trybunalski (Pollando)

Placo de la Tribunaloj en Piotrków Trybunalski.

La krucosigno montras la lokon, kie falis la hebreino.

 

S-ro Jan Kabała kun enmane la E-gramatiko

al la indekso


 

 

SPRITAĴOJ DE LA DEZERTO-MONAĤOJ

 

* Tute escepte, en la dezerto pluvis dum tri tagoj. Monaĥo demandis alian:

«Ĉu venas nova diluvo?».

«Neeble! La senutileco de la unua malkonsilas Dion sendi duan...».

 

* Pri juna skribisto, kiu skribis tro malrapide, senpaciencigante la diktantojn, oldulo konsilis:

«Konfidu lin al balbuta diktanto».

 

* Monaĥo dormis dum la oldulo komentis la Biblion:

«Mi daŭrigos, kiam li vekiĝos».

«Mi opinias, ke li vekiĝos kiam vi ĉesos...».

 

* Iam olda dezerto-monaĥo invitis fratulon manĝi kun li panon kaj salon. Rimarkinte, ke li manĝas senĝue, li diris:

«Se vi manĝas senĝue, eble vi faras senĝue ankaŭ pli gravajn aferojn...».

al la indekso