Enhavo de Espero Katolika numero 4/1988

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

 

Sur la kovrilo:  Kristo reviviĝis!

 

 

 

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj proksimaj kaj foraj!

Kiel vi povas konstati, la enhavon de nia revuo plejparte konsistigas artikoloj de legantoj. Unu el tiuj skribas plede por kristana Esperanto-kulturo kaj literaturo. Sed, fakte, la ĉi-koncernaj kontribuaĵoj, kiujn ni ricevas, estas tradukaĵoj. Kion fari? Ni atendas konsilojn (pardonu: originalaĵojn!).

Ĉiuokaze, bonan legadon al ĉiuj.

La Redakcio

al la indekso


 

La papa encikliko Sollicitudo rei socialis 

EVOLUO, TASKO DE ĈIUJ POR ĈIUJ 

Oficiale datita 30.12.1987, sed fakte publikigita 20.2.1988, la encikliko (solena papa cirkulero) Sollicitudo Rei Socialis (= Zorgo por Sociala Aferoj) daŭrigas la serion de la papaj dokumentoj pri socialaj temoj en la lasta jarcento, inter kiuj elstaras la enciklikoj Rerum Novarum (= Nova Aferoj, 1891) de Leono la 13a; Mater et Magistra (= Patrino kaj Majstrino 1961) kaj Pacem in Terris (= Pacon sur la Tero, 1963) de Johano la 23a, Populorum Progressio (= Progreso de la Popoloj, 1967) de Paulo la 6°, Laborem Exercens (= Praktiko de la Laboro, 1981) de la nuna papo.

La encikliko Sollicitudo Rei Socialis estas adresata ne nur al la membroj de la Eklezio, sed ankaŭ al ĉiuj homoj kun bona volo. Ĝi estas publikigita en la dudeka datreveno de la encikliko de papo Paŭlo la 6a «Populorum Progressio», kaj ĝia temo estas la problemo de la aŭtentika evoluo de ĉiuj popoloj, aktuala en la nuna tempo.

Post resumo de la encikliko, ni citos longan fragmenton de ĝi. 

Resumo 

La papo rimarkigas ke la evoluo estas problemo ne nur ekonomia ka sociala, sed fundamente kultura kaj morala. «Se oni reduktus la evoluon al nur teknika problemo, oni senigus ĝin de ĝia vera enhavo kaj per tio oni farus perfidon kontraŭ la homoj kaj kontraŭ la popoloj, al kies servo la evoluo devas esti destinata».

La encikliko, malgraŭ la rigora analizo de la multspecaj formoj de subevoluo kaj mizero en la mondo, ne intencas proponi konkretajn solvojn de la problemoj, sed ja indiki al la popoloj la horizonton en kies kadro alfronti la gigantajn defiojn de la evoluo. Tia horizonto estas la solidareca koncepto de la tuta mondo: tio estas: la interhoma solidareco estas morala devo kiu devas havi tutmondajn dimensiojn, ĉar hodiaŭtempe ĉiuj dependas de ĉiuj: «La kunlaboro por la evoluo de la tuta homo kaj de ĉiuj homoj, estas devo de ĉiuj rilate al ĉiuj, kaj devas samtempe esti komuna je la kvar partoj de la mondo: oriento kaj okcidento, nordo kaj sudo».

En la analizo de la subevoluo, kiu trafas grandan parton de la suda duonglobo, sed tuŝas ankaŭ pligrandiĝantajn procentojn de homoj en la industriaj landoj, la papo mencias la mankon de nutraĵoj, de higieno, kaj sanitaraj servoj, de loĝejoj, de laborpostenoj kaj de dignaj laborkondiĉoj, sed ankaŭ la analfabetecon, la limigon aŭ eĉ mankon de homaj rajtoj, kiaj la religia libereco, la rajtoj de asocio, de sindikato, de kultura identeco.

La encikliko «Sollicitudo rei socialis» alfrontas la moralan problemon de la internaciaj ŝuldoj; ĝi denuncas ideologian kaj armean kontraŭmeton de la du blokoj: liberista kapitalismo kaj marksista kolektivismo, ambaŭ kun imperiismaj emoj. Inter la plagoj de la moderna mondo, severe denuncitaj en la encikliko, estas la internacia komercado de armiloj, la danĝero de la nukleaj armiloj, la milionoj da rifuĝintoj, la terorismo, la malmoralaj solvoj de la demografia problemo, la atencoj kontraŭ la vivmedio kaj kontraŭ la ekologia ekvilibro. Bonŝance hodiaŭtempe pligrandiĝas la konscio pri la tutmonda interdependo, kaj ne mankas homoj kaj organizaĵoj, kiuj pli kaj pli konsciiĝas pri la morala devo de tutmonda solidareco. La evoluigo estas la tasko de ĉiuj por ĉiuj: tial Johano Paŭlo la 2a faras alvokon por kunlaboro kun la nekatolikaj kristanoj kaj kun la nekristanaj religianoj.

Ĉi tiu vera evoluo, je morala, familia, labormedia kaj politika niveloj, postulas la respekton al Dio, kreinto de ĉio. Por atingi veran evoluon oni devas kontraŭbatali la pekadon kaj la pekajn strukturojn de la socio, kies ĉefradikoj estas la avido al ekonomia profito kaj al potenco: profitemo kaj regemo kondukas al imperiismo, al kulto de mono, de ideologio, de klaso, de teknologio. Tiuj ĉi idolkultoj turniĝas kontraŭ la homo.

Inter la strukturoj, kiuj bezonas reformon, la papo mencias la internacian komerco-sistemon, la interŝanĝon kaj por-homan aplikon de teknologioj, la statuton de la internaciaj organizaĵoj.

Al la kristanoj la papo rememorigas, ke neniu rajtas neglekti la urĝan devon de klopodado de ĉiuj por la evoluo de ĉiuj, kaj ke la Ekleziaj patroj admonas, ke fronte al mizeraj kunhomoj, oni devas esti pretaj eĉ forvendi superfluaĵojn kaj valoraĵojn de la preĝejoj, por ilin helpi. 

Citaĵo: alvoko al universala respondeco 

«Ne estas pravigeblaj malespero nek pesimismo nek malaktiveco. Kun ĉagreno necesas diri ke, kiel oni povas peki pro egoismo, pro avido al troa gajno kaj potenco, tiel same oni povas manki, fronte al la urĝaj necesoj de subevoluintaj homaj amasoj, pro timo, pro sendecidemo, entute pro malagemo. Ni ĉiuj estas vokataj, eĉ devigataj, alfronti la teruran defion de la lasta jardeko de la dua jarmilo. Ankaŭ ĉar la urĝaj danĝeroj minacas ĉiujn, nome monda ekonomia krizo kaj senlandlima milito sen venkontoj nek venkotoj. La distingo inter personoj kaj landoj riĉaj, kaj personoj kaj landoj malriĉaj, fronte al tia minaco malmulte validos, escepte ke pli grandas la respondeco de tiuj kiuj plimulte havas kaj povas.

Sed ĉi tiu motivo estas nek unu nura nek ĉefa. Temas pri la digno de la hompersono, kies defendon kaj evoluigon al ni konfidis la Kreinto kaj al kies plenumo rigore kaj respondece estas devigataj ĉiuj viroj kaj virinoj en ĉiu historia situacio. La hodiaŭa panoramo - kiel multaj homoj pi malpli klare perceptas - ŝajnas ne kongrui kun tiu digno. Ĉiu homo esta vokata okupi propran postenon en ĉi tiu paca kampanjo, farota per pacaj rimedoj, por atingi evoluon en la paco, por gardi la naturon mem kaj la mondon ĉirkaŭ ni. Ankaŭ la Eklezio sentas sin profunde kunligita en ĉi tiu vojo, je kies feliĉa finsukceso ĝi esperas.

Tial, laŭ la ekzemplo de papo Paŭlo la Sesa per la enciklico Populorum progressio (= Progreso de la popoloj), mi deziras min turni ku simpleco kaj humileco al ĉiuj, viroj kaj virinoj senescepte, por ke, konvinkite pri la graveco de la nuna momento kaj pri la respektiva individua respondeco, ili - per la persona kaj familia vivo-stilo, per la uzomanieroj de la havaĵoj, per la partopreno kiel civitanoj, per la kontribuo en la ekonomiaj kaj politikaj decidoj, per klopodado en la naciaj kaj internaciaj planoj - apliku la rimedojn inspiritajn je solidareco kaj je prefera opcio por la malriĉuloj. Tion postulas la nuna momento, tion postulas super ĉio la digno de la hompersono, nedetruebla bildo de la Kreinto, kiu estas egala en ĉiu el ni.

En ĉi tiu klopodado la filoj de la Eklezio devas esti modelaj kaj pioniraj...

Speciale mi deziras min turni al ĉiuj kiuj, per la bapto kaj per la sama kredo-konfeso, partoprenas kun ni en vera eklezia kunuleco, kvankam neperfekta. Mi certas, ke ĉu la zorgo esprimata en ĉi tiu letero, ĉu la motivoj, kiuj ĝin animas, estas al ili intimaj, ĉar inspiritaj je la Evangelio de Kristo Jesuo. Ĉi tie ni povas trovi denovan inviton al unuanima atesto de niaj komunaj konvinkoj pri la digno de la homo, kreita de Dio, elaĉetita de Kristo, sanktigita de la Sankta Spirito, kaj vokata vivi en ĉi tiu mondo konforme je ĉi tiu digno.

Al tiuj kiuj partoprenas kun ni en la heredaĵo de Abrahamo, «nia patro en la kredo» (kp Rom 4,11 s.), kaj en la tradicio de la Malnova Testamento, tio estas la Hebreoj, kaj al tiuj kiuj kredas, kiel ni, en Dio justa kaj kompatema, tio estas la Islamanoj, mi same adresas ĉi tiun alvoko kiu etendiĝas ankaŭ al la sekvantoj de la grandaj mondaj religioj.

La renkonto okazinta la 27-an de oktobro 1986 en Asizo, la urbo de sankta Francisko, cele al preĝado kaj sindevigo por paco - ĉiu en fideleco al sia religia kredo - malkaŝis al ĉiuj ĝis kiu grado la paco kaj ties nepra kondiĉo, la evoluo «de la tuta homo kaj de ĉiuj homoj», estas ankaŭ religia demando, kaj kiom plena efektivigo de paco kaj evoluo dependas de la fideleco al nia vokiĝo de kredantaj viroj kaj virinoj. Ĉar ĝi dependas, antaŭ ĉio, de Dio». (Sollicitudo rei socialis, 47-48).

B. C.

al la indekso


 

KREDKONFESO PRI JUSTECO KAJ PACO 

Mi kredas en Dio, Patro de ĉiuj, kiu donis la teron al ĉiuj popoloj, kaj amas ĉiujn egalmaniere.

Mi kredas en Jesuo Kristo, kiu venis por doni al ni kuraĝon, kaj nin sanigi el nia pekado, por nin liberigi el ĉia subpremado, kaj proklami al la homaro la Dian pacon.

Mi kredas en la Sankta Spirito, kiu aktivas en ĉiu bona-vola viro kaj virino. Li sin donis al la mondo kaj alportas la Dian vivon en ĉiun popolon. La vivanta Dio estas inter ni.

Mi kredas en la Eklezio, starigita kiel lumturo por ĉiuj nacioj, kaj gvidata de la Sankta Spirito, por servadi al ĉiuj popoloj. Mi kredas ke fine Dio neniigos la potencon de la pekado en ni ĉiuj, kaj ke ĉiuj homoj partoprenos en la eterna vivo.

Mi ne kredas en la rajto de la pli fortika, nek en la potenco de armiloj, nek en la povo de la subpremantoj. Mi kredas en la homrajtoj, en la solidareco inter ĉiuj popoloj, en la forto de senperforto.

Mi ne kredas en la rasismo, en la riĉaĵoj, en la privilegioj, nek en la starigita ordo. Mi kredas ke ĉiuj viroj kaj virinoj estas egalmaniere homoj, kaj ke ordo fondita sur perforto kaj maljusteco ne estas ordo, sed malordo.

Mi ne kredas, ke mi povus kontraŭbatali malproksiman subpremadon, se mi toleras proksiman maljustecon, nek ke mi povus proklami aŭ voli pacon, se mi aplikas aŭ laŭdas aplikon de perforto por liberigo el ajna subpremado.

Mi kredas ke ekzistas unu nura kaj egala rajto por ĉiuj homoj, kaj ke mi ne estas vere libera dum eĉ unu persono restas en sklaveco.

Mi ne kredas ke milito kaj malsato estas neeviteblaj, nek ke la paco estas neesperebla.

Mi kredas en la beleco, en la simpleco, en la amo kun malfermitaj brakoj, en la paco surtera.

Mi ne kredas, ke suferado estas vana, nek ke la morto estas fino de ĉio.

Mi kredas, ĉiam kaj spite al ĉio, en nova homaro, kaj ke Dio mem estigos novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj ekfloros amo, paco kaj justeco.

Indoneziaj kristanoj, laŭ «Asia News», tradukis B. C.

 

al la indekso


 

Eseo

 

CIGANARO EN LA SOCIO 

La prapatrio de ciganoj estas Hindio. Ilia lingvo - la romanesa lingvo - povas parenciĝi kun la nordokcidentaj hindiaj lingvoj. Laŭ unuopaj etnografiaj, lingvistikaj, antropologiaj opinioj estas imagebla ankaŭ nordpersia deveno. La cigana lingvo havas multe da persaj elementoj. Verŝajne, dum la 2-a jarcento en du ondoj ili migradis al Sirio kaj al Armenio. La bizancaj kronikoj atestas, ke la ciganoj dum 835 jam estis en Anazerbos (sudorienta parto de Malgranda Azio), de tie ili migradis en kelkaj ondoj en du direktojn. La unua vojo kondukis al Egiptio, al mediteraneaj bordoj de Nordafriko kaj Hispanio, la dua vojo tuŝis Mez-Eŭropon.

Unu parto de ciganaro dum 10-a/ 11-a jarcentoj jam atingis Grekion kaj la apudejojn de rivero Danubo. Iliaj pli grandaj grupoj nur post la 1400-aj jaroj ekiris norden laŭ Danubo. Ili alvenis en Mez-Eŭropon trans la nunan Rumanion kaj Jugoslavion. Laŭ kronikisto Dalimil dum 1242 la ciganoj aperis ankaŭ en Ĉeĥio. En la dua duono de la 12-a jarcento jam ili multnombre vivis norde de Nigra Maro kaj apud suba fluo de rivero Danubo. Ili aperis amase dum la 14-a jarcento en Eŭropo. «Greke» parolantaj ciganoj estis en 1416 en Meissen, en 1418 en Zuriĥo, en 1417 en Francio, ĉirkaŭ 1500 en Anglio, en 1540 en Utrecht, en Hessen kaj en Bazelo. Jam dum 1447 unu parto el inter ili migris trans Vaskan landon en Hispanion, aliuloj direktiĝis norden kaj dum 1512 jam alvenis en Svedion kaj en Finnlandon. La ciganoj kredis, ke ili alvenis el «Malgranda Egiptio», kaj ke ili devas iri en Romon por pentofari por la kulpoj de praavoj. Al la okcidento migrantoj loĝis sur la ĉaroj, la orientanoj vivis en nigraj tendoj. Dum 14-a jarcento ili alvenis al la Balkana duoninsulo. Ili havis la nomon «Gran Banda» dum 1417. Kiel grafon, kiel princon mencias la kronikistoj la unuajn estrojn de ciganaro.

La «prapatrio» de eŭropa ciganaro estis Grekio. Ilia haltejo: la nuna Rumanio, Serbio, Hungario, Ĉeĥio, la germanaj teritorioj, okcident- kaj nord-Eŭropo kaj de ĉi tie pluen Pollando kaj Nord-Rusio (de Danubo-delto multaj migris en Besarabion kaj en Sud-Rusion). De miljaroj migranta ciganaro dispartiĝis je grupoj, perdis la devenkonscion de la «komuna patrio». Ilia gepatra lingvo fandiĝis kun multaj elementoj el la lingvoj de akceptantaj landoj. Ili tre persistis en tradicioj. Ankaŭ ĉi tio okazigis, ke de la 16-a jarcento komenciĝis ilia amasa persekutado.

Tio estis verŝajne kaŭzo de persekutado: ke en tiu tempo jam estis fortaj feŭdismaj ŝtatoj en Eŭropo, kiuj per ĉiuj rimedoj defendis la privatan posedaĵon. En la rondo de ciganaro ankoraŭ regis tiu vivformo, kiu estis antaŭ la feŭdismo. Ili ne akceptis la privatan posedaĵon kaj ne estimis la leĝojn. Ili vivis en «senklasa» socio kaj daŭrigis migrantan vivoformon. En Germanio dum 1497, malgraŭ imperiestra azilrajto, la ciganoj fariĝis persekutataj. Unu post la alia naskiĝis per la mortpunoj aŭ per kripligoj malpermesaj leĝoj pri ekloĝo de ciganoj en 1501 en Anglio, en 1565 en Francio, en 1662 en Danio kaj en Svedio, en 1711, 1713 kaj 1725 en Prusio. Laŭ la 1725-a edikto de prusia reĝo Frederiko Vilhelmo la 1-a: «ĉiu cigano, pli ol 18-jara, trovebla sur teritorio de prusa ŝtato, estas pendigenda sen indulgo». En Prusio ankoraŭ dum 1772 aperis tia edikto, kiu rajtigis la mortpafojn de ciganviroj, vergofrapojn kaj brulstampigojn de ciganvirinoj. Laŭ unuopaj informoj dum regado de Elizabeto la 1-a 18.000 ciganoj estis pendigitaj en Anglio.

La faŝismo transpasis ĉiun barbaraĵon de antaŭaj jarcentoj. En la hitlera Germanio komenciĝis la internigo de ciganaro. Kiuj ne estis internigitaj, de tiuj petis la oficiala organo skriban deklaron por ilia steriligo. Kiu rifuzis ĉi tiun, pri lia plua sorto decidis la regna kriminala polico. Dum 1943/ 1944 en Auschwitz-a kaj Birkenau-a mortfabrikoj estis ankaŭ la ciganoj. Karakteriza estas ilia stato: aparta cigantendaro estis en Birkenau. Dum la dua mondmilito en la faŝista Germanio pereis ĉirkaŭ 600.000 ciganoj. El ĉi tiu sumo estis 50.000 hungaraj ciganoj. Nuntempe en Eŭropo la nombro de vivantaj ciganoj laŭ la taksoj estas pli ol 3,5 milionoj. La plimulto el ili vivas en socialismaj ŝtatoj.

En Hungario la plej alte taksita parto de ciganaro estas la profesiaj muzikistoj. Ne estas hazarde, ke la hungararo ofte nomas ilin «sinjoraj ciganoj». Ili perdis la gepatran lingvon, parolas hungare, kaj delonge akceptis la lokan vivoformon. La hungaraj ciganmuzikistoj havas grandajn meritojn por gardo de hungaraj popolmelodioj. Ilia muziko faris grandan efikon al Liszt, Brahms, Monti, Sarazate, ktp. La hungara violonartisto Miklos Hubav instruis al la ciganmuzikistoj altnivelan virtuozecon. Ankaŭ li mem komponis muzikpecojn por la ciganorkestroj.

Tamen la hungara socio havas centjarajn neglektojn al la plejmulto de hungarlanda ciganaro. Aliflanke, la ciganoj ne komprenas la vokon de nova epoko. La tradicioj ofte malhelpas ilin por la socia progreso. La plimulto el la ciganjunuloj ne finas la 8-klasajn lernejojn. Ĉi tiel ili ne povas lerni metion, kaj ĉi tiu amaso havas pli malaltan vivnivelon, ol la lernintaj ciganoj. El inter ili estas la plimulto da hungaraj analfabetoj.

Lande funkcias kaj batalas la cigankonsilantaroj por plibonigi la socian staton de ciganaro. Monate aperas la dulingva gazeto (cigane kaj hungare) «Romano Nyevipe - Cigany Ujság». En Hungario estas konataj pluraj talentaj artistoj. La mortinta cigana naiv-pentroartisto Janos Balazs diris: «Tiu estas la tragedio de ciganaro, ke ĝi ankoraŭ ĉiam vivas en pasinteco, ankoraŭ ne atingis la hodiaŭon, kaj nenion zorgas por estonteco».

Mi esperas, ke li eraris! 

Laŭ artikolo de d-rino Istvanne Kozák: La konformiĝo de ciganloĝantaro al nia socio (Reflektor, 1983); tradukis kaj skribis la hungar-rilatan parton: Sandor Termes, Hungario.

 

al la indekso


 

Novelo

 

ESPERO-HALTEJO 

Ĉi-loke, post la kurbiĝo de la vojo, la buso iris jam pli malrapide, kvazaŭ ĝi estus laca pro la pezo, kvankam la lacmienaj interpremiĝantaj foiraj vendistoj, kun grandaj korboj enmane, jam ĉiuj elbusiĝis. Ni restis duope kiel pasaĝeroj. Mi, antaŭe apud la busostiristo, kaj malantaŭe, super la rado, viro kun fermitaj okuloj. Probable li estis sub alkohol-influo, ĉar lia korpo senpove sekvis la ritmon de la busirado. Foj-foje ĉe la skuiĝado de la buso, en iom pli profundaj kotkaĉoj, estis timinde, ke li falos de sur la sidloko, sed li tiel lerte ekvilibrigis sin, ke li restis ĉiam sialoke kaj dormetis plu. Nun la busoŝoforo akcelis la rapidecon. Ni trapasis ebenan spacon, kie nenia spuro vidiĝis pri homa vivo.

- Imagu, vivi ĉi tie! - diris la ŝoforo konjektante pri kio mi pensas. Per unu mano li prenis la stirilon, per la alia li lerte verŝis el la termobotelo kaj trinkis el la plasta glaso vaporantan fluidajon. - Iam ĉi tie troviĝis granda vilaĝo, sed la loĝantoj forlasis ĝin. Kiu havis eblon, tiu foriris. La vivteno iĝis malfacila.

- Ĉu iuj restis?

- Dek ĝis dekdu maljunuloj vivas ankoraŭ en la domoj. Kiam la vintro transdonas sian lokon al la printempo, ili forlasas la domojn kaj kiuj povas marŝi, tiuj iras en la urbon por porti necesaĵojn al la aliaj. Dume la hejme restintaj nur sidadas atendante la foririntojn.

Dum kelkaj minutoj la ŝoforo sidis okulferme. Ĉu li dormemis aŭ li bildigis al si la kadukantajn domojn, ties fenestrojn surŝpinitajn per araneaĵoj, malantaŭ kiuj sulkiĝintaj, de vivo laciĝintaj vizaĝoj observas la mortan vojon, sur kiu neniu venas al ili...

Nigraj nuboj rajdis rande de la horizonto.

- Pluvos. Mi sentas ĝin en mia talio.

Li denove pligrandigis la rapidecon, kvazaŭ li volus anticipi la tempeston. Sed la nuboj proksimiĝis pli rapide kaj baldaŭ ni kuregis en preskaŭ netravidebla pluvkurteno ĝis la lasta haltejo.

- La vojo revene ne estos facila - murmuris la ŝoforo, kaj li glatigis al si la maldensajn harojn. - Ĉi-vetere piediri... - kaj Ii kapsignis al la viro dormetanta sur la malantaŭa sidloko.

Ni forlasis la vojkurbiĝon kaj la ŝoforo bremsis.

- Haltejo BP! - li kriis. Verŝajne la ekskuiĝo de la buso vekis la dormetantan viron. Iom hezite li ĉirkaŭrigardis, ne sciante precize, kie li troviĝas, poste etendis la manon por preni sian saketon kaj pezpaŝe ŝanceliĝe li ekiris al la pordo.

- Ĉu ne trafos lin io malbona? - mi demandis flustre.

- Dio lin gardas - respondis la ŝoforo, dum la altstatura viro sin garde desupris tra la buso-ŝtupoj.

Mi ekridis, ĉar venis al mi en la kapon la malnova diraĵo pri la antaŭtuko de la Sankta Virgulino. Sed la ŝoforo havis seriozan mienon.

- Atentu! - li diris laŭte al la viro staranta apud la buso, okulmezurante la padon.

La ŝoforo fermis la buso-pordon kaj singarde ekirigis la buson. Li observis la ĵus ekirintan viron. Subite li bremsis, haltigis la buson, malfermis la pordon kaj komencis serĉadi ion inter siaj iloj kaj necesaĵoj. Li elprenis mantelon, elbusiĝis kaj postkriis la viron:

- Atendu min, via pastra moŝto! Mi donas al vi pluvmantelon. Revene, vi redonos ĝin.

Konsternite mi rigardis la haltintan viron, pri kiu mi pensis, ke li drinkis iom pli ol necesis. Li transprenis la mantelon kaj ekridetis. Poste li reekiris kaj lia staturo iĝis pli kaj pli malgranda.

- La parokestro de T - diris la ŝoforo, kaj li piedpremis la gaspedalon. Post tempeto li aldonis: - Li celebros meson por la maljunuloj.

Ni silentis. Mi fermis la okulojn kaj ŝajnis al mi vidi, kiam en la forlasita vilaĝo alvenas al la maljunuloj la anoncanto de la Bona Novaĵo, kiu donace portas la eternan esperon.

R. L., elhungarigis I. N.

al la indekso


 

Ni aŭskultu la Dian parolon 

JESUO KRISTO FARIĜIS OBEEMA ĜIS MORTO - POR NI!

Meditado al la Palmo-dimanĉo kaj la Sankta Semajno 1988

 

Dum la lastaj tagoj de la Sankta Semajno la eklezio ĉiam denove ripetas en la liturgio ĉi tiun vorton el la letero al la Filipianoj (2, 6-11). Kaj tiu vorto estas ankaŭ la granda temo de la tuta Sankta Semajno. La obeo de Jesuo savis nin, ĝi jam savis nin, ni estas savitaj, eĉ se nia peko, nia kulpo volas nin instrui, ke ni estas malbonaj pekuloj. Jes, ja, ni estas, ni restas pekuloj, sed savitaj pekuloj. Kiam ni falas en pekon, tiam ni scias, ke ni rajtas leviĝi, konvertiĝi, ĉar Jesuo savis kaj liberigis nin per Sia morto kaj Sia releviĝo. Sciante tion, ni celebras la Sanktan Semajnon.

Sed la celebrado volas denove helpi nin, ke ni pli decide sekvu Jesuon. Kion signifas tio por ni? La kun-teksto de ĉi tiu vorto montras al ni vojon, precipe la frazo antaŭ la komenco de ĉi tiu legaĵo: «Tiu sama spirito estu en vi, kiu estas en Kristo Jesuo!» Kiu spirito estis, estas en Jesuo Kristo? Estas la spirito de Dio, de amanta kaj kompatema Dio, kiu volas savi nin. Pro tio «Jesuo ne rigardis kiel ŝatindajon la egalecon kun Dio, sed Li malplenigis sin!». Estas ne laŭ nia gusto malplenigi nin mem. Ni ofte tre zorgeme atentas pri nia renomo. Ni suferas - laŭte aŭ mallaŭte - se iu ajn malestimas nin. Ni estas vunditaj, ofenditaj. Jesuo libervole malplenigis sin por ni, por nia savo!

Li alprenis la formon de sklavo. Se Paŭlo parolas pri «sklavo», liaj sam-tempuloj komprenas sklavon kiel la plej malnoblan homon, preskaŭ nur kiel aĵon, ne homon. Jesuo tiumaniere humiliĝis por ni, por nia savo.

En ni estu tiu sama spirito, kiu estis en Kristo Jesuo!

Konscie Li fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco. Li konfidis Sian Patron senlime, kaj lasis sin mem al la Patro. Ĉar Li scias la teruran vojon de kruco kaj morto, Li petis la Patron formeti ĉi tiun kalikon. Sed samtempe Li preĝis: «Ne plenumiĝu mia volo, sed Via!» (Luk 22, 42) La volo de Dio, la volo de la Patro estis la plej alta normo de Lia agado.

En ni estu tiu sama spirito, kiu estis en Kristo Jesuo!

Jesuo akceptas krucon kaj morton. Li trinkas la kalikon de doloroj kaj de soleco. Li krias al Dio: «Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?» (Mat 27, 46) Sed finfine Li povas ankaŭ preĝi: «Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton!» (Luk 13, 46). Li estas obeema kaj pro tio Li povas konfidi la Patron.

Por ni ofte la obeo estas multekosta; multekosta, ĉar ni devas rezigni pri nia propra volo, pri la memplanado de nia vivo. «Homo proponas, Dio disponas», diras proverbo. Akcepti la Dian volon aŭ eĉ jesi ĝin, estas ofte tre malfacile. Mia propra volo, mia propra celo estas ankaŭ tre bona; mi volas la plej bonon por mi, por miaj proksimuloj. Sed miaj pensoj ne estas la pensoj de Dio, Liaj vojoj ne estas miaj vojoj. Kaj ofte mi ne povas kompreni, kial mi devas iri tiun vojon de malsano, de aflikto, de malsukceso ktp. Kiam mi kapablas akcepti ĝin malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj, kiam Li donacas al mi la gracon, akcepti Lian volon, tiam iomete la sama spirito estas en mi, kiu estas en Kristo Jesuo.

Kiam mi, kiam ni provas malfermi nin por ĉi tiu spirito, kiu estas en Kristo jesuo, kiam ni provas sekvi Lin obeemaj sur la vojo de kruco. tiam ni rajtas esperi, ke ankaŭ por ni validas, kion diras Paŭlo en la 9-a verso: «Dio tre alte superigis Lin, kaj donis al Li nomon, kiu estas super ĉia nomo». Ankaŭ ni estas survoje al la hela lumo de Pasko, al la ĝojo de Pasko. Ni ofte forgesas tion en la malhelo de Sankta Vendredo. Sed ankaŭ la «Sankta Vendredo» de nia vivo, niaj doloroj, malsanoj, niaj suferoj kaj afliktoj, ankaŭ nia «Sankta Vendredo» gvidas al Pasko. Se ni iras kune kun Jesuo en Sankta Semajno, Li iras kun ni tra Sankta Vendredo al la hela suno de Pasko, al senfina ĝojo de eterna Pasko en la komunumo kun Dio.

En ni estu tiu sama spirito, kiu estas en Kristo Jesuo. En ni estas kaj estos ĉi tiu sama spirito, ĉar Li donacas ĝin al ni, se ni estas, volas esti kun Li survoje!

Fratino Theotima Rotthaus, F.R. Germanio

 al la indekso


 

Ni aŭskultu la Dian parolon

VERE KONI JESUON

(Meditado al la 4-a paska dimanĉo. Jaro B, 24.4.1988: Joh 10, 11-18)

 

Grandan vorton Jesuo diris pri Sia rilato al ni, pri nia rilato al Li. La unua parto estas tute klara kaj mi povas akcepti ĝin dankeme. Jes, ja, Jesuo konas min. Li konas mian koron, miajn pensojn, ankaŭ la sekretajn. Li konas min, ĉar Li amas min. Mi ne povas kaŝiĝi antaŭ Li, ĉar mi nur vivas, vere vivas en Li kaj per Li. Lia amo zorgas por mi, ĉiam, eĉ se mi forkuras de Li. Li estas la bona paŝtisto, kiu serĉas la perditan ŝafon kaj Li defendas la Siajn kontraŭ ĉiuj malamikoj. Li estas la bona paŝtisto, sed ne cedema. Li estas eĉ preta demeti Sian vivon por la Siaj, por ni. Lia kompatema amo ne limigas nin aŭ malliberigas nin, kontraŭe: Li volas nin gvidi al libereco. Li volas, ke ni libervole sekvu Lin, ankaŭ sekvu Lin en Lia zorgo por la homoj.

Sed kial mi sekvu Lin? Mi devas koni Lin. Mi nur estas preta sekvi, se mi scias, kiun mi sekvas. Mi devas akcepti la celojn, al kiuj mi estas survoje en la sekvado. Sed ĉu mi konas Jesuon? Li diris, ke la Liaj konas Lin tiel same, kiel la Patro konas Lin kaj Li konas la Patron. Legante, aŭdante ĉi tiujn vortojn, mi nur povas honti kaj suspiri: «Ho jes, estus bone, se mi konus Jesuon tiel same, kiel la Patro konas Lin kaj Li konas la Patron!» Ofte, preskaŭ ĉiam denove ni spertas, ke Jesuo, ke Dio ne respondas al nia imago pri Li, tute ne! Ĉiam denove Li montras sin tute diference ol niaj spertoj. Li estas ĉiam la tuta alio. Mi neniam povas koni Lin. Li estas tro alta, tro majesta, tro granda. Mi ne kapablas koni, kompreni Lin. Kaj estas bone, ke mi ne kapablas, ĉar Li ne estus Dio, se mi povus kompreni Lin!

Malgraŭe! Jesuo diris: «La Miaj konas Min!». Li ne diras: «La Miaj konu Min!»«La Miaj konos Min!», Li diras: «La Miaj konas Min!». Nun ili jam konas Lin. Sed se Li diras tion, Li scias ke ni estas kaj estos survoje al ĉi tiu celo. Ni vere konos Lin ne antaŭ nia morto.

Kion signifas: esti survoje por koni Lin? Verŝajne estas unue, ke mi akceptas, ke Li amas min kaj ke mi ne povas vivi sen Li, sen Lia amo. «Sen Mi vi nenion povas fari!» diras Jesuo en la 15-a ĉapitro de Johano (Joh 15,5). Ni volonte faras multe el nia propra forto. Estas ofte malfacile akcepti kaj koncedi, ke ni estas bezonantaj helpon, dependaj. Sed se mi akceptas mian malriĉecon antaŭ Li, se mi estas preta akcepti ĝin, mi estas survoje komenci ami Lin. Dum mia tuta vivo mi komencas ami Jesuon, ami Dion, ĉar mia amo estas ĉiam tro malgranda kompare al Lia amo al mi. Sed sufiĉas mia komenco de amo. Li estas kontenta - se mi rajtas diri tion laŭ homa parol-maniero. Mia malgranda amo tamen helpas kaj helpos min, ekkoni Jesuon pli kaj pli bone. Mia malgranda amo kapablas montri al mi - paŝon post paŝo - la grandecon de Lia amo. Paŝon post paŝo mi rajtas pli sperti la amon de Jesuo, de la Triunua Dio. Validas ĉi tie ankaŭ ila vorto de Saint-Exupery el la «Eta Princo»: «Oni nur vidas bone per la koro!». Nur la amo kapablas kompreni iomete la grandan amon de Jesuo, kiu montriĝas en la morto kaj releviĝo de Jesuo.

Koni Jesuon, ekkoni Jesuon signifas, ke ni eniras en Lian taskon, partoprenas al Lia zorgo. Ĉiu el ni havas sian propran taskon, kiun la amo de Jesuo montras. La 4-a paska dimanĉo, la dimanĉo de la «Bona Paŝtisto» estas la dimanĉo de la spiritaj vokiĝoj. La Eklezio preĝas, ke Jesuo, la Sinjoro, voku homojn en Sia sekvado. Ni petu la Bonan Paŝtiston, ke Li voku homojn, kiuj daŭrigu anonci la evangelion pri Lia amo al ni, al la mondo, al ĉiuj homoj. Ekzistas multaj eblecoj anonci Lian amon ne nur predikante, sed ofte pli bone, amante. Eble la homoj de nia tempo pli bone komprenas ĉi tiun anoncon sen vortoj, la anoncon per la amo, per la agadoj de amo. Ni ĉiuj estas vokataj esti bonaj paŝtistoj de niaj proksimuloj, ĉiu je sia loko.

Ni respondu al Lia voko.

Fratino Theotima Rotthaus, F.R. Germanio

al la indekso


 

Aprila preĝintenco

 

POR LA MALSANAJ KAJ MALJUNAJ MISIISTOJ

 

La preĝo por malsanaj kaj maljunaj misiistoj estas temo, kiun la Papo ofte rekomendis. Li montris kiom estas proksima al lia koro tiu parto de la Eklezio ankaŭ okaze de sia vizito al Zairio.

Tiam, parolante al grupo da reliĝiulinoj en Kinŝaso, li diris: «Mi ne povas forgesi la malsanajn kaj maljunajn reliĝiulinojn, kiuj dumtage kaj ofte dumnokte, kiam estas malfacile dormi, prezentas al la Sinioro la silentan oferon de siaj pregoj kaj de siaj korpaj kaj animaj suferadoj».

En la jaro 1982 estis celebrita, laŭ iniciato de Unuiĝintaj Nacioj, la internacia jaro de la maljunulo. Je la fino de tiu jaro Patro Timmermans, ĝenerala superulo de la misiista kongregacio de la «Sankta Spirito», en sia letero okaze de la sankta Kristnasko skribis: «Bonvolu permesi, ke mi antaŭ ĉio adresu mian vorton al miaj maljunaj fratoj. La jaro de la maljunulo baldaŭ finigos. Mi demandas vin: dum la jaro, ĉu vi rimarkis, ke via posteno kaj via tasko en nia komunumo estis pli bone komprenataj? ĉu vi komprenis, ke via ofico ŝanĝiĝis, sed ne finiĝis? La nombro da maljunuloj kreskas kaj tial ĉiam pli urĝas, ke ni dediĉu nian atenton al ĉi tiu stadio de nia religia vivo. Kion vi pensas pri tio? kion vi diras? kiun mesaĝon vi deziras lasi al viaj junaj kunfratoj?».

La tutmonda misiista tago de la sankta jaro 1975 estis celebrita en Romo kun eksterordinara partopreno de misiistoj. Sekve de invito de la Kongregacio pri la Evangelizado de la Popoloj, kunvenis 30 episkopoj misiistoj, kiuj estis forlasintaj sian postenon pro maljuna ago aŭ pro malsano aŭ pro la fakto, ke ili estis forpelitaj el la landoj de sia misia agado. Tiu ago de la kongregacio intencis fari signifoplenan omaĝon al ĉiuj eksmisiistoj.

Dum la aŭdienco Paulo la 6a diris al ili: «Se pro alta aĝo aŭ pro malbona farto aŭ pro alia malhelpo vi forlasis vian postenon en la misioj, via digno de misiistaj episkopoj daŭre distingas vin kaj restas benata ĉio, kion vi faris por la disvastigado de la dia Regno».

Felice Ruaro, Italio

al la indekso


 

Dediĉita al tiuj, kiuj sincere serĉas Dion

 

ENKONDUKO EN LA KRISTANISMON (8)

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto  - sesa parto -. sepa parto

 

La mistero de savo en Jesuo Kristo 

Jesuo ne estas teoria koncepto, sed konkreta persono.

Por koni lin, ne studu abstrakte, sed aŭskultu konkrete el la evangelio la sonon de lia voĉo, la etoson de lia kunuleco, la vibradon de liaj sentoj... Por trovi lin, vivu en unueco kun tiuj kiuj serĉas lin: Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili (Mat 18,20).

Por unuiĝi kun kaj tra li kun la Patro, praktiku lian parolon: Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li (Joh 14,23).

Serĉu lin konkrete en via bezonhava homfrato, ĉar kion ajn - li diris - vi faras al la plej eta el miaj fratoj, al mi vi faras (kp Mat 25,40).

Konsciu, ke la kerno de la Kristo-mistero ne estas ia teorio, nek ia sentimentaleco, sed la enkarniĝo, per kiu la eterna Vorto de Dio, la Filo de Dio, unuiĝis kun nia homeco, por igi ĝin intima kun lia dieco: La Vorto fariĝis karno, kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de ununaskito de la Patro, plena de graco kaj vero (Joh 1,14).

Ĉi tiu kunuleco de Dio estas por la tuta homaro fonto de senfina ĝojo kaj espero. En Kristo ĉeestas tutplene la dieco; en li la amo de Dio al la homoj fariĝas sentebla, tuŝebla; en li Dio konkrete partoprenas je la travivaĵoj, la angoroj kaj esperoi, kiuj, ekde la naskiĝo ĝis la morto, akompanas la homo-vivon. Jesuo estas modelo, kiu montras, kia esti devas la aŭtentika homo, en kunuleco kun Dio kaj kun la kunhomoj. En Kristo ĉiu homo trovas la savon, aliĝante al li per la kredo, sekvante liajn vivon kaj parolon, por ĝui la fruktojn de lia misio.

Fakte, Kristo en sia morto rolis samtempe kiel pastro kaj kiel reprezentanto de la homaro, oferante sian vivon anstataŭe kaj satisfakcie por la homoj. Oferante sin mem al la Patro, en spirito de fileca obeo kaj amo, li restarigis la obeemon kaj kunulecon de la homoj kun Dio.

En lia volo ni estas sanktigataj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por ĉiam (Heb 10,10). Kiel per la malobeo de unu homo multaj fariĝis pekuloj, tiel per la obeo de unu multaj fariĝos justaj... Kie abundis la kulpo, tie superabundis la graco (Rom 5,19-20).

Per sia resurekto (reviviĝo), Jesuo donis al la homoj la plej grandan venkon, nome la venkon super la morto, havigante al ili la eblecon kaj esperon de tia reviviĝo. Per sia resurekto Jesuo fariĝis kapo de la popolo de Dio, primico de la renovigita homaro, por konduki la tutan kreaĵaron al Dio. Fakte, la resurekton de Jesuo kronas lia ĉieleniro, per kiu la renovigita, ne plu mortema homa naturo eniras en gloran intimecon kun la Patro.

Tiel la tuta homaro nun jam havas potenco-plenan reprezentanton kaj efikan peranton ĉe Dio. Ĉiuj homaj aspiroj, larmoj, kaj savo-alvokoj pasas tra Jesuo Kristo, kiu ilin efike prezentas al la Patro. 

La donaco de la Sankta Spirito 

Sublima estas la evangelio ( = bon-sciigo): per la kredo en la reviviĝinta Jesuo Kristo, la homo povas intimiĝi kun Dio, kaj fid-atendi personan reviviĝon kaj gloriĝon ĉe Dio. Sed per si mem la homo ne kapablus tion kompreni, nek plenumi, se Dio ne sendus al li la promesitan Sanktan Spiriton. Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi - deklaris Jesuo al siaj disĉiploj - sed vi ne povas ĝin nun elporti. Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en la tutan veron (Joh 16,12-13). Kaj en Ago ni povas legi, ke la apostoloj, ricevinte la Sanktan Spiriton, transformiĝis el timemaj al kuraĝaj, tiel ke la disvastiĝo de la evangelio povis efektiviĝi.

Tiu kiu kredas, ricevas la Sanktan Spiriton, kiel donacon de la Patro kaj de la Filo. La Sankta Spirito ĉeestas interne de la kristano, iel diecigas lin. Ĉi tiu enloĝado de la Sankta Spirito ne estas kunfandiĝo de Dio kun la kreajo; la persono de la Sankta Spirito ne nuligas la homan personon, kiu restas malfortika kreaĵo, kiu povas suferi tenton, kaj eĉ fariĝi malfidela. Sed la Sankta Spirito resanigas ĝin el ĝiaj spiritaj malfortecoj kaj kadukeco, liberigas ĝin el la sklaveco de pasioj kaj egoismo, donas lumon, fortecon kaj esperon, kaj enmetas sentojn de amo, ĝojo, paco, pacienco, bonkoreco, komplezemo, mildeco, sinregado, ĉasteco (Gal 5,22). Tiel la kristano alvokas la Sanktan Spiriton kiel Gaston de la animo. Sub la lumo de la Sankta Spirito la kristano kapablas senti, al kia spirita mizero li estus trenata, se Dio ne lin helpus.

Kelkajn aspektojn de tiu pekeco la apostolo Paŭlo prezentas jene: malĉastaĵo, malpudoro, voluptamo, idolkulto, sorĉado, malamikeco, malpaco, ĵaluzo, kolerego, partiemo, skismoj, herezoj, envioj, ebriiĝoj, diboĉadoj kaj aliaj tiaĵoj (Gal 5,19-21).

Tiu ĉi transforma ĉeesto de la Sankta Spirito en la animo nomiĝas graco. Diri, ke homo estas vivigata de la Spirito de Dio, ke li posedas en si mem la vivon de Kristo, ke li estas filo de Dio, ke li havas la gracon: estas kvar dirmanieroj por eprimi la saman koncepton pri la mistero de la savo en Kristo: mistero kiu dum jarcentoj estis kaŝita al la pasintaj generacioj, sed nun klarigita: ...Kristo en ni, espero de gloro (Kol 1,26-27).

Ĉi tiu Dia ĉeesto instigas la kristanon iradi al Dio, kun kredo, espero kaj amo; kaj al la kunhomoj kun frateca amo. 

Proponoj 

1) Legi Joh 18,1-20,23 (suferado, morto, kaj reviviĝo de Jesuo, kiu donas al la disĉiploj la Sanktan Spiriton).

2) Ofte pensi pri Jesuo.

3) Preĝi: Venu, Sankta Spirito.

P. Rossano - B. Cadei

(daŭrigota)

al la indekso


 

24an de aprilo 1988: Monda Tago de la Vokiĝoj

 

PREĜO POR LA VOKIĜOJ 

Ni ĉiuj EK-anoj varme kaj persiste preĝe kunstrebu kun la Misiistoj de Jesuo kaj Maria (kp EK 7/1987: Alvoko de infanoi misiistoj) disvastigi la Dian Regnon. Ĉi-rilate rekomendiĝas i. a. la preĝo ĉiutaga por pastraj kaj religiaj vokiĝoj, kiu la 7an de junio 1963 ricevis la eklezian aprobon en Antverpeno (Belgio) de C. Evskens, kaj kiu tekstas:

 

«Ho Jesuo, bona Paŝtisto,

Vi venis serĉi la perditajn ŝafojn

por savi ilin.

Vi estigis la sanktan ordinon

por daŭrigi vian mision ĝis la fino de la mondo.

Insiste ni petegas Vin:

sendu laboristojn en vian vitejon.

Bonvole donu sanktajn pastrojn al via Eklezio.

Krome sendu religiajn fratojn kaj fratinojn.

Neniu nevokite venu en vian sanktejon.

Ĉiuj sekvu vian vokon, kiujn Vi de eterno elektis.

Fortigu ĉiujn pastrojn, fratojn kaj fratinojn

por ilia malfacila misio.

Benu iliajn laborojn kaj penojn,

Ili estu la salo de l’ tero

por gardi ĝin kontraŭ ĉia koruptiĝo.

Donu al ili saĝon, paciencon kaj persiston

por akceli vian gloron.

Ili disvastigu vian Regnon en la koroj de la homoj

kaj gvidu ilin al la eterna vivo. Amen.

Ho Maria, Reĝino de la Apostoloj, preĝu por ni!»

 

Anton Kronshage, F.R. Germanio

al la indekso


 

Prelego pri Esperanto-tradukoj de la Biblio (sepa parto)

 

LA ELDONO DE LA NOVA TESTAMENTO DE IKI - (daŭrigo)

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto - sesa parto

 

La propraj nomoj 

Patro Wannemakers eldonis eĉ liston de propraj nomoj de la Sanktuloj esperantigitaj kaj li verkis ankaŭ en la latina kaj esperanta lingvoj, kiel en la franca kaj germana.

Li eldonis ankaŭ broŝuretojn kun dulingvaj formoj de propraj nomc de personoj. Ekz. sur la p. 10-a de iu broŝureto troviĝas la latina formo, la greka kaj la hebrea de la nomoj. Sed, kial li esperantigas “Aaron” per “Aron”, “Arono”, sed ne “Abadon” per “Abadono”? Li ne kuraĝas aldoni la “o”, kiel oni devus diri. Dum “Abel” li esperantigas per “Abelo”, Aĥias (nomo kiu troviĝas en Mateo) li esperantigas per “Aĥio”, “Abiatar” restas tiel kaj li ne uzas “Abiataro”, kiu ŝajnus pli bona; same “Abiut” resta “Abiut”, “Abram” fariĝas “Abraamo”, “Archaikus” (nomo en la unua Letero al la Korintanoj) oni esperantigus per “Arĥaiko”, kie la “ch” iĝus “ĥ”. “Achas” nur estas esperantigita per la ĉapelo sur la “h”, t. e. “c” kaj “h” fariĝas esperantlingve “ĥ”, do “Aĥas” ne “Achaso”. Estas listo kompleta de la nomoj kiuj aperas en la Nova Testamento.

Ne estas multaj tiuj nomoj kaj li povis facile fari. Ekzistas apartas vortaroj pri ĉiuj bibliaj nomoj, precipe de la Malnova Testamento. Patro Wannemakers preferas - kaj en tio ni konsentas kun li - ke la nomoj estu esperantigitaj laŭ la latina formo, ne laŭ la greka. Pro tio “Felix” (latine) li esperantigas per “Felikso”, kaj “Festus” per “Festo”, kaj “Fortunatus” per “Fortunato”, kiu estas la formo pli konata en la mondo. 

Rimarko pri la lingvo 

La latina lingvo estas la bazo de ĉiuj latinidaj lingvoj, t. e. de la franca, itala kaj hispana; kaj hodiaŭ, ankoraŭ pli ol en la tempo de Zamenhof, la hispana lingvo estas la plej parolata en la mondo, eble eĉ pli ol la angla, ĉar la mondo, en kiu oni parolas la hispanan lingvon, estas la tuta Sudameriko escepte de Brazilo, kaj tie la homaro pli kreskas ol en la angle parolantaj mondpartoj. Vere en la trafiko kaj aviado estas pli parolata la angla, sed oni devas ankaŭ rigardi la nombrojn de la parolantoj. 

(Patro Bourdon rimarkas: Vojaĝante trajne kompreneble tra Francio kaj Germanio estis neniu anglalingvano. Ni renkontis neniun personon parolantan la anglan lingvon, kaj kiam ni hieraŭ iom malfruiĝis, serĉante en Heilbronn la eblecon atingi Bad Wimpfen per publika trafikilo, ni trovis neniun kiu parolis la anglan aŭ la francan lingvojn). 

Bedaŭrinde patro Wannemakers mortis antaŭ ol fini sian planon. Tio estas tre bedaŭrinda, ĉar neniu alia provis anstataŭi lin. Patro Bourdon (*) diris, ke iu demandis lin, ĉu li povus daŭrigi tiun tradukon, sed li ne scias, kiun parton li devus traduki, kaj kio estas ankoraŭ tradukenda. Vere oni finu tiun tradukon. 

Propono kompletigi la verkon 

(Al Patro Bourdon): Vi finu tiun tradukon. Vi uzu la novan eldonon de la Biblio de Jerusalemo. Vi ne komencu denove, sed vi daŭrigu tiun parton, kiu ankoraŭ ne estas farita. Estas nia propono. Vi povas vojaĝi al Tilburg kaj serĉi tiujn partojn, kiuj jam devas esti tradukitaj en esperanton, ekz. la enkondukoj en la Katolikajn Leterojn, eble en la deka kajero, jam estas tradukitaj en esperanto. Sufiĉas represi tiun, kiun ni jam havas. Ankaŭ enkonduko en la Apokalipson jam estas aranĝita. Estus bone se la katolikoj kapablus eldoni la tutan tradukon de la Nova Testamento, kaj ne nur la duonon, kiu nun jam estas eldonita).

Bedaŭrinde neniu plu interesiĝis pri la postlasitaĵoj de Patro Wannemakers. Oni diris al mi, ke ĉiujn postlasitaĵojn de li simple oni metis en sakon, kaj neniu scias ĉu estas iu interesiĝanto pri tiu afero. Ankoraŭ Pastro Paruzel, polo, antaŭ kelkaj jaroj sukcesis kontakti kun tiuj, kiuj scias ion, kaj oni scias, kio kutime okazas en monakejo, kiam mortas iu frato. Necesus rilati kun la jezuita ejo en Tilburg, Nederlando. Eble Patro Bourdon povos kontakti: estus grave.

Tiu traduko estas la lasta farita en katolika medio, kaj pro tio ni devas fari ion por havi almenaŭ la tutan Novan Testamenton. Eĉ se ĝi ne estas tute kontentiga pri la teksto, la notoj tamen estas kontentigaj. La protestantoj ne havas Biblion en esperanto kun notoj. Pro tio ili nenion povas diri al la esperantistaro. Nur la katolikoj povas tion fari.

La notaro estas teologie konservativa. Ni ne povas atendi ion alian de la dominikanaj patroj, alie, se temus pri Jezuitoj.

Ĉu ankaŭ notoj povus esti en ekumena traduko?

Ni legas, kion skribis pri tio profesoro Broadribb en Biblia Revuo 1961/1: «Ni ofte demandis nin pri tio, kaj la respondo estas: Kial ne? Kial ne povas esti en la ekumena?». La Biblio de Jerusalemo estas aklamata ankaŭ de la protestantoj, ne nur de la katolikoj. 

Komparo inter la eldonoj de 1926 kaj de IKI 

Nia esperanta eldono - oni parolas pri eldono de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo - estis egale akceptata de ambaŭ partoj. Do por la teksto de la Biblio-traduko oni uzis la tekston de la eldono de 1926, kaj kutimas uzi ĝin ankaŭ hodiaŭ ĉu la katolikoj ĉu la protestantoj. Oni reviziis iomete la lingvouzon kaj oni modifis la stilon fojfoje, por plifaciligi la legadon. Sed, kiel montras komparo inter la du eldonoj, plejparte la teksto estas identa. Do, pri la teksto la protestantoj ne devas tro ĝeniĝi, ĉar ŝajnas ke Patro Wannemakers, kvankam tradukante el la franca lingvo, ĉiam rigardis la tekston esperantan jam ekzistantan. Tio estas valida afero, kaj valora ankaŭ. Tiu profesoro nomas la novan eldonon “reviziita teksto” de la tradicia eldono jam ekzistanta en esperanto, ne nova traduko. Eble la plej granda ŝanĝo estas tiu de la nomoj.

Oni esperantigis ĉiujn nomojn laŭ la latina formo (vidu supre), kaj pro tio oni donis ne malgrandan helpon al la ordinara leganto, ĉar estas pli facile al la hodiaŭa leganto kompreni la nomojn laŭ latina formo, ĉar en la hodiaŭa mondo la latina daŭre estas scienca lingvo.

Ankaŭ la ĉinoj, kiam ili devas paroli pri floroj aŭ bestoj, devas uzi la latinan formon. Kiam oni esperantigas nomojn, oni devas atenti kion komprenas la plimulto de la homaro. La principo de Esperanto estas. ke ne temas pri artefarita lingvo, sed pri natura lingvo, kiu devas sekvi la leĝon de la pli granda parto de la kono de la vortoj.

Sac. Angelo Duranti

(daŭrigota) 

(*) Patro Bourdon partoprenis la Biblian Semajnfinon kaj tiun prelegon (Rim. de la skribanto)

al la indekso


 

 

PLEDO POR LA KULTURO 

En la kajero 9/1986 de «Espero Katolika» la atenton de multaj legantoj frapis du rimarkoj: «Mi tre bedaŭras, ke la promesita literatura numero de EK ne aperis. La esperanta kulturo estas la literaturo, kaj ĝuste tio mankas, ne ekzistas en la Katolika Esperanto-movado». Istvan Nagi

«Jes, tre bedaŭrinde, ke literatura numero ne aperis. Kaj ĝi ne aperis, ĉar neniu artikolo alvenis». Battista Cadei 

La supraj vortoj tuŝas problemon por la katolika esperanta medio ekstreme gravan, sed malgraŭ tio rare traktatan kaj ĝis nun ne solvitan: la katolikan (entute la kristanan) literaturon. «Espero Katolika» ofte emfazas sian naskiĝon en la 1903-a jaro, kaj fakte ĝi apartenas al la plej daŭraj revuoj, sed ĉu pritraktante religiajn aferojn, samtempe ĝi estis spegulo de la katolika literaturo? Estas fakto stranga sed senduba: la esperantlingvaj katolikaj literaturistoj, ekde la naskiĝo de Esperanto ĝis ties centjariĝo, ne sukcesis krei propran tribunon, ankaŭ «Espero Katolika» ne plenumas tian ĉi funkcion. Bedaŭrinde, ĉar ĝi ja povus ĝin plenumi.

Tamen, ne estas mia intenco plendi. Mi emas nur rimarki, ke se EK kuraĝus dediĉi parton de sia ĉiukajera spaco al la literaturo, eĉ entute al la kulturo, baziĝanta sur la kristanismo, tio ege pligrandigus la valoron de la revuo kaj ĝian prestiĝon. Tio ankaŭ kreus eblecon montradi, kiel kontribuas al la tutmonda esperanta kulturo la katolika medio.

Ne eblas preteratenti la fakton, ke plimulto de la nuntempaj esperantlingvaj revuoj, ĉu tute ĉu parte dediĉitaj al kulturo, nutras sin per ideologioj fremdaj aŭ kontraŭaj al la kristanismo. ofte al ĉiu religio, do sensence estus esperi ke ili pledu por la kristana kulturo. Ĉi tion devas fari la kristana medio mem.

Por speguli la katolikan kulturon, ne sufiĉus publikigi de tempo al tempo aforismon, versaĵon aŭ fragmenteton de prozo. La literatura parto de EK devus esti konstanta, aparta, kohera tutaĵo, ekz. kelkaj lastaj folioj de la revuo. Tiel, post kelka tempo, la legantoj pli klare ekkonscius ke apud la religio ili havas ankaŭ propran literaturon kaj kontribuas al la monda literaturo. Memkomprenebie, temas ĉi tie ne pri tekstoj pure religiaj, ja ili ĉiam aperadis en EK, sed pri literaturaĵoj ĝenerale, tamen fontantaj el la kristanaj mond- kaj vivkonceptoj.

Se ĉi tia evoluo realiĝus, se «Espero Katolika», revuo principe religia, fariĝus religia-kultura, ĝi elirus el la tre limigita mondo de preskaŭ nur IKUE-anoj, kaj, vole ne-vole, enirus la mondon de la tuta esperanta literaturo. Ni havas ion por diri, tial mi pledas por religia-kultura karaktero de la revuo.

Kazimierz Szczurek, Pollando

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

† Frato Arni Decorte, Belgio;

† S-ro Köstler, Aŭstrio;

† S-ro Kuipers, Nederlando;

† S-ro Petar Levar, Jugoslavio;

† S-ro Charles Marr, Usono;

† S-ino Irena Missiuro, Pollando;

† F-ino Lea Patrizi, Italio;

† S-ro Francesco Polimeni, Italio;

† S-ro André Ribot, Francio;

† S-ro Roth, F.R. Germanio.

 

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

al la indekso


 

ANONCETOJ 

* Nova esperantisto, 16-jara, deziras korespondi pri literaturo kaj fotografio, ĉefe kun japanoj: Przemysław Przybylski, Poznan, Pollando

* “Mi petas helpon por mia korespondpropono. Mi estas komencanta esperantisto, sed la ideo de Zamenho plaĉis al mi, kaj tial mi deziras trovi iom da internacia amikeco... Mi estas 25-jara viro...”: Marek Warmuz, Krakow, Pollando

* “Pacon en Kristo. Mi estas lernanto de ĉi tiu internacia lingvo, kiun al ni testamentis la granda Majstro d-ro Zamenhof... Mi deziras korespondi”. Diomedes Rogrigues Leite, Piquete/SP, Brazilo.

* “Mi estas studento de Esperanto kaj membro de IKUE en Usono kaj mi deziras korespondi kun membroj de IKUE en Romo. Mi havas edzinon, tri infanojn, magistrecon de instruado kaj mi estas kvindekjara: Laŭrenco Schmidt, Florence, Kentucky, Usono.

* Deziras korespondi Sac. Abramo Marchesi, Parma, Italio (li estas entuziasma nova esperantisto, bonvolu skribi al li!)

* Jaroslav Jana, Prosec, Ĉeĥoslovakio, 17-jara studento, deziras korespondi pri religiaj temoj, junularaj kaj socialaj problemoj, historio, politiko, ĉiuj temoj.

al la indekso


 

SPRITAĴOJ DE LA DEZERTO-MONAĤOJ  

Du monaĥoj el du diversaj monaĥejoj estis tranoktontaj en la sama gastejo. La unua diris al la gastejestro:

«Mi liveras al vi mian sakon por gardi, ĉar mi ne fidas je mia kunulo».

«Mi metos ĝin kun tiu de la alia, kiu diris al mi la samon».

 

Ĉar juna monaĥo estis tre forgesema, la oldulo lin sendis al apoteko aĉeti «memoron». La junulo revenis dirante: «La medikamentisto ne plu havas da “memoro” por mi, sed li diris, ke li povas vendi multe da “pacienco” por vi».

 

Monaĥo-pentristo demandis al ŝafisto:

«Ĉu vi permesas, ke mi pentru viajn ŝafojn?».

«Mi bedaŭras, sed, se mi permesus, neniu plu aĉetus ilian lanon».

 

Iam maliculo demandis maljunan monaĥon:

«Kiel eblas, ke Jonaso vivis tri tagojn en la ventro de fiŝego?».

«Mi lin demandos, kiam mi iros en la ĉielon».

«Sed kio, se li estus en la infero?».

«Tiukaze ja lin demandos vi».

 

Juna monaĥo gratulis al longabarba oldulo je lia 100-a jariĝo:

«Mi esperas, ke venontjare mi festos vian 101-an naskiĝtagon».

«Ankaŭ mi esperas tion, konsidere ke via sano estas bona...».

 

Iam straba dezert-monaĥo marŝante koliziis kontraŭ alian monaĥo kiu diris:

«Vi devus rigardi, kien vi marŝas!».

«Kaj vi devus marŝi, kien vi rigardas!».

 

Ĉe la sojlo de preĝejo almozpetis ruzulo. Monaĥo lin riproĉis:

«Ĉu vi ne hontas? Antaŭ unu monato vi estis blinda, nun vi estas sen brakoj».

«Ne koleru, sed ĝoju: kiam mi reakiris la vidpovon, mia emocio estis tiel granda, ke miaj brakoj falis...».

 

al la indekso