Enhavo de Espero Katolika numero 2-3/1988

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo:  Giovanni Bellini "Giambellino" (1430-1516). Dolora Patrino - Kompato. Venecio, Galerioj de la Akademio.

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj legantoj, 

la tempo rapidas, kaj ni proksimiĝas al Pasko. Pasko por la hebreoj estas memorigo de la mirakla liberigo de tiu popolo el la sklaveco de la kruda egipta faraono; por la kristanoj ĝi estas soleno de la liberigo de la homaro per Jesuo Kristo, kiu venkis la morton. La Paskon preparas Karesmo: tempo de konvertiĝo kaj pentofaro, por komenci liberiĝi el la malico kiu estas en ni, por esti disponaj ricevi la liberigon kiu devenas el Kristo.

Ĉi tiu numero enhavas mediton pri la kruco, kiu estas prepara al Pasko. La aliaj diversaj artikoloj celas, kiel ĉiam, tuŝi la diversajn aspektojn (kristanajn, ekumenajn, humanajn) kutimajn en nia revuo.

Nuntempe la materialo, kiun ni ricevis, estas abunda. Ni do ne povas publikigi ĝin tuta: vi paciencu.

Ĉiuokaze ni deziras al vi bonan legadon.

La Redakcio

al la indekso


 

MEDITO SUB LA KRUCO 

Pastro D-ro Sándor Szénási el Hungario esperantigis por EK ĉi tiun ĉapitron el la libro «Meditadoj pri la Evangelio», de la hungara episkopo Ottokár Prohászka (1858-1927).

 

Tie mi staras profundiĝinte en min mem... eksentante la sorĉpovon de la senfina dia amo. Mian animon kaptas kompato kaj profunda sento de adoro; en miaj okuloj kolektiĝas larmoj; mi mallevus la kapon, sed la kruco altiras min, kaj instigas, ke mi rigardu ĝin, ĉar «ili rigardos tiun, kiun ili trapikis, kaj ili ploros pri li» (Zeĥarjo 12,10).

A) Kion ni donis al Vi, Sinjoro; al Vi, kiun ni devus ami kaj adori? Vi alvenis kaj en kavernon enpremiĝis; Vi ĉirkaŭrigardis kaj en Egiption fuĝis; en alivestaĵo aperante, Vi estis simpla ĉarpentisto. Nur unufoje ni ekiris kun palmbranĉoj renkonti Vin, kaj Vi ploris; unufoje ni volis kronon plekti por Vi, kaj ni faris ĝin el dornoj; unufoje Vi lasis Vin al ni, kaj ni elektis Barabason. Nur unu bildon ni ricevis de Vi, kaj la vizaĝo de la «Ecce Homo» (Jen la Homo, Joh 19,5) restis por ni. Unufoje montriĝis, ke ankaŭ Vi havas patrinon, kaj jen: ŝi farigis Patrino dolorplena; unufoje Vi petis de ni trinki, kaj ni al Vi prezentis vinagron. Ho, kiu estus imaginta, ke Vi havos inter ni tian sorton kaj tian vivovojon? Kaj nun Vi pendas ĉi tie, kiel frostigita preĝo, kiel krianta vorto. Kun etenditaj brakoj kaj apertaj lipoj Vi kriadas por indulgo. Vi preĝadis sur multe da montoj, sed sur ĉi tiu monto fariĝis Via prego laŭta, krianta propeto. Kiel granda kaj sankta estas tiu Sinjoro, kiu eĉ «Sian propran Filon ne indulgis» (Rom 8, 32). Kiel tremigante kaj majeste anoncas ĉi tion la kruco! Homoj, timu Dion kaj amu Kriston! Tion Li krias al vi; Li kriadas tion ĝismorte. Ho, se iam, do hodiaŭ vi ekaŭdu Lian krion; Li petegas, ke vi gardu kaj aprecu vian animon.

B) Profunde ektuŝas min sur ĉi tiu nuda korpo la unusola «ornamaĵo», la dornkrono. Li ekiris kiel fianĉo, kiel heroo, do Li devis havigi por Si florkronon; Li luktis por ĉi tiu krono, kaj akiris ĝin. Anstataŭ estimo kaj amo oni kronadis Lin per krono de malbeno. Kiel terura malbeno estas la peko, malbeno de la infero kaj malamo. Kaj Li surprenis sur Sin ĉion ĉi tion, por ke ĝi ne povu renversi nin. Kristo plektis la tutan malbenon de la mondo en kronon por meti ĝin sur sian kapon. Dornkrono: nia brulanta arbetaĵo en la dezerto (kp Eli 3, 2), senfine dolĉa kaj forta amo brulas en vi; ankaŭ ĉi tie mi aŭdas la proklamon: «sankta estas la loko, sur kiu vi staras; deprenu viajn ŝuojn de viaj piedoj» (Eli 3, 2-5). Ho, kiel sankta estas ĉi tiu loko! Kaj ĉi tiu nia Moseo ne kontraŭas la mision de la elaĉeto de Sia popolo, sed Li klinas Sian dornokronan kapon antaŭ la sankta volo de Dio, obeante la sanktan leĝon de la ofero. Vere, nia dornarbetaĵo estas Vi, ho krucumita Sinjoro Jesuo; palruĝaj estas Viaj rozoj: viaj sanktaj vundoj, kaj Via kruco estas vere de dornoj ornamita. Do, necese estas por ni havi kaj dornon kaj belecon, por ke la animo ekfloru.

C) La beno kaj forto de la sango de Jesuo estas profunda, sankta mistero. Li lasis krevi al Si la koron, kaj elverŝis Sian sangon ĝis la lasta guto, kaj «la domo pleniĝis de la odoro de la ŝmiraĵo» (Joh 12, 3); pleniĝis de tio ankaŭ la ĉielo, la tero, kaj precipe la eklezio. Sur ties altaro staras la Gralkaliko de la sankta sango! Nur unu guteton, Sinjoro, nur unu guteton! Ĉi tiu fajra sango, ĉi tiu sanga fajro forbruligas venenon, aflikton, pekon, morton. Ĝia ĉiu guto ekirigas eternan printempon en nia animo; ĉi tiu dolĉa sango estingas soifon; sur nia frunto gi brilas kiel reĝa ŝmiraĵo, kiun evitas la venĝo kaj la «ekstermanta anĝelo» (Eli 12, 23). Sur la lipoj estas dia dolĉaĵo ĉi tiu sango, kaj eterna rideto; en la koro: sango de herooj. Kio mi estus sen vi, dia sango? Kio mi estus, se ne vi ŝaŭmetas en mi, kaj kia terura malbeno pezigus sur min, se vi, dia sango, ne restus sur mi kaj sur miaj gefratoj? Kiam mi iras pek-konfesi, en ĉi tiu sango mi lavas min; kaj kiam mi komuniiĝas, ĉi tiun sangon mi ricevas, kaj sur mia vizago ruĝas ĝia fajro.

Episkopo Ottokár Prohászka

 

al la indekso


 

DOLORA SABATO

 

Ke fermiĝu nun, floret’,

la petala kaliket’.

Aj, galanto, aj, galant’,

dormi devas la Savant’.

 

Bird’ - alaŭdo en aer’,

jen, kun vi jubilas ter’.

Eksilentu via kant’,

dormi devas la Savant’.

 

Oran kronon, sunradi’

tra nebul’ ne plektu vi,

estingiĝu, vi - brilant’,

dormi devas la Savant’.

 

Fonto, ne torentu plu,

kvietiĝu gaja flu’.

Eksilentu, ond-bruant’,

dormi devas la Savant’.

 

Vi ekmutu, homa kor’,

teron premas nun dolor’.

Dormi devas la Savant’.

 

Elvira Lippe, Latvio

 

al la indekso


 

Februara preĝintenco 

 

MALFERMIĜU LA PORDOJ AL KRISTO

“Por ke la landoj ankoraŭ fermitaj al la Evangelio malfermu la pordojn al Kristo”

 

La februara preĝintenco memorigas la vortojn de Johano Paŭlo la Dua okaze de lia papa enoficiĝo: «Malfermu la pordojn al Kristo! Ne timu!».

Nun la Papo ripetas la saman alvokon aparte pensante pri la landoj, kiujn ankoraŭ ne atingis la mesaĝo de la Evangelio, aŭ kie la evangelia mesaĝo trovas grandajn malhelpojn.

La unuaj fermitaj pordoj, kiujn oni devas malfermi, estas tiuj de la landoj kie la rajto al religia libereco ne estas agnoskata. Unuiĝintaj Nacioj estas preparantaj dokumenton pri tiu temo; sed jam la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, aprobita en la jaro 1948, asertis: «Ĉiu homo havas rajton al libereco de penso, konscienco kaj religio; tiu rajto inkluzivas la rajton praktiki religion aŭ kredon, izolite aŭ kune, private aŭ publike...».

Se ni volus listigi la landojn, kiuj subskribis tiun deklaracion, sed poste malobservis ĝin tute aŭ parte, la listo estus longa.

Sed ni devas konsideri ankaŭ la direktivojn de la Vatikana Koncilio kiu en la dekreto pri la Eklezia misiado deklaras: «Du miliardoj da homoj - kaj ilia nombro kreskas ĉiutage - unuigitaj en grandaj kaj determinitaj grupoj per kulturaj ligoj, per malnovaj religiaj tradicioj kaj firmaj sociaj rilatoj, ankoraŭ ne aŭdis aŭ apenaŭ aŭdis la evangelian mesaĝon...».

De la tempo de la Koncilio la nombro multe kreskis: nun oni povas diri, ke 3 miliardoj kaj 300 milionoj da homoj ne konas Kriston, aŭ konas Lin de malproksime, kiel fremdan religion, sed praktike ne konas la Filon de Dio enkarniĝintan por ĉiuj homoj.

Sac. Felice Ruaro, Italio

al la indekso


 

Marta preĝintenco

ĈINOJ EVANGELIZU SAMPATRUJANOJN

«Por ke le ĉinaj katolikoj estu fidelaj atestantoj kaj heroldoj de Kristo» estas la intenco proponita al nia preĝado por la monato marto.

Pri Ĉinio kaj ĉinaj katolikoj ni jam parolis plurfoje. Nun ni parolos pri la regiona Eklezio en Tajvano/ Formozo, des pli ke en tiu malproksima insulo ni havas anojn de nia IKUE.

Ni konscias, ke la ĉinoj de la kontinento kaj tiuj de la insulo estas fratoj.

En Tajvano vivas pli ol 300 mil katolikoj, el kiuj multaj naskiĝis en la kontinento kaj venis en insulon Tajvano ekde la kvindekaj jaroj. La tiea katolika komunumo estas tre vigla kaj iniciatema.

Antaŭ kelke da semajnoj, la ĉinoj en Tajvano okazigis en la katolika Universitato de Taipei la unuan Simpozion pri la evangelizado de Ĉinio, evento je kiu la Eklezio de Tajvano preparis sin dum tri jaroj. La episkoparo sendis al siaj fideluloj multajn leterojn, el kiuj la lasta estas la plej grava. La episkopoj rekomendis la pliprofundigon de la Evangelio, la pormisian agadon de la laikaro, la kunlaboradon de ĉiuj por la konstruo de Eklezio aŭtentike ĉina. Ili menciis la vortojn de la papo (novembre 1985): «Kiel ĉinoj vi estas la naturaj evangelizantoj de la granda ĉina familio»; kaj ili atentigis, ke por evangelizi oni devas esti evangelizataj de la Dia Vorto: «Ni estas konvinkitaj, ke la Biblio estas nia spirita nutraĵo, kaj la fonto de nia katolika kredo». Kun ĝojo ili konstatis, ke formiĝis multaj bibliaj studgrupoj, kiuj rimarkinde kontribuis al la revigligo de la kredo, kaj ili rekomendis la disvastigon de tiaj grupoj.

La episkopoj ne preterlasis substreki la gravan rolon de la katolika laikaro, kaj memorigis la vortojn de Johano Paŭlo la Dua en novembro 1985: «Ni preĝu al Nia Sinjorino, la ĉiela Reĝino de Ĉinio, al sankta Jozefo, patrono de Ĉinio, kaj al la sanktaj martiroj de nia lando, por ke la ĉiela Patro sendu la Sanktan Spiriton, kaj la Simpozio estu por la ĉina Eklezio nova Pentekosto de renovigo kaj misiista fervoro».

Sac. Felice Ruaro, Italio

 

al la indekso


 

Simpozio pri Maria-jubileo 

Internacia Simpozio pri la Dumiljara Jubileo de Maria okazos en Respubliko San Marino de la 22-a ĝis la 25-a de majo 1988.

La prezidanto de IKUE, p. Magnani, aranĝos senpagan gastigon por kelkaj Esperantistaj pastroj.

 

Respubliko S. Marino, Sanktejo honore al la Senmakula Koro de Maria

 

al la indekso


 

Ni aŭskultu la Parolon de Dio

 

SE DIO ESTAS POR NI, KIU ESTAS KONTRAŬ NI?

Meditado al la 2-a dimanĉo de la antaŭ-paska tempo (28.2.1988) 

Ŝajnas ofte, ke nia vivo estas destinata por danĝeroj kaj timegoj. Ni vidas ĉiutage multege da danĝeroj en la mondo. Militoj, milit-danĝeroj, la vet-armado de la plej-potencaj nacioj kaj de la malplej potencaj, la teruraj armiloj en la orienta kaj okcidenta parto de la mondo, la perfortaĵoj kaj brutalaĵoj inter la homoj ktp, ktp, timigas nin. Pri tio ŝajnas esti kompreneble, ke multaj homoj malesperas, ke ili ne vidas vojon el tiuj mizeroj, ke kelkaj homoj ne povas kredi al estonteco, al bona estonteco.

La apostolo Paŭlo ankaŭ vidis kaj konis la danĝerojn de sia tempo, sed li sciis, ke la danĝeroj ne estas plej potencaj. Li diris al siaj sam-tempuloj, li ankaŭ diras al ni, kio estas pli potenca ol la danĝeroj, kiu estas la Plejpotenculo. Estas vera jubilado, vera ĝoj-krio, kiun Paŭlo skribas komence de la dua legaĵo: «Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni?» (Rom 8,31b). Dio staras sur nia flanko. Ni estas mult-valoraj laŭ Dio. Li donacas al ni ĉion, eĉ la plej valoran: Sian propran Filon, la plej amatan Filon, Jesuo Kristo. Pro tio neniu povas ataki nin, povas akuzi nin. Dio estas por ni! Kristo Jesuo propetadas por ni!

Ĉu ni povas jesi ĉi tiun ĝoj-krion de Paŭlo? Ĉu ni vere estas sen timo, povas esti sen timo? - Verŝajne, ni sentas kaj sentos timon. Nature, ni timas kaj timos, ĉar la danĝeroj ekzistas kaj minacas nin kaj nian vivon. Sed malgraŭe ni povas esperi, se ni fidas Dion, se ni konfidas Lin. Jesuo mem diras al Siaj disĉiploj, diras al ni: «En la mondo vi havos suferadon. Sed kuraĝu! Mi venkis la mondon!» (Joh 16,33). La dua parto de ĉi tiu frazo montras al ni la kaŭzon, kial ni povas vivi esper-plene en la mondo; Jesuo venkis la mondon. Li travivis por ni la dolorojn, la timojn kaj eĉ la morton kaj, travivante, Li venkis la krucon kaj la morton. Pro tio la kruco estas nun por ni la signo de savo, de venko. Nature ni restas «infanoj de nia tempo, de nia mondo». Nature ni devas vivi kun ĉi tiuj danĝeroj kaj timoj. Ni devas trafi kontraŭ la malbonon kaj la mizerojn. Ne estas la ĝusta vojo nei ilin. Ni devas rigardi ilin. Ni devas provi malgrandigi ilin. Ni ofte ne venkos ilin, verŝajne ofte ili venkos nin. Ni suferos de la malbono. Sed ni rajtas vivi kaj esperi, sciante ke Jesuo venkis la malbonon. Ni sciu, ke nek danĝeroj nek timo nek malbono povas apartigi nin de la amo de Kristo, de Jesuo Kristo kaj de la Patro. Se ili venkos nin, se ili igos nin fali, ni falos en la manojn de nia bona Patro, kiu ĉiam tenas nin, ŝirmas nin, ankaŭ en la mort-danĝeroj.

Ni konfidu Dion! Ni estu por Dio! Dio estas kaj estos por ni! Sufiĉas!

Fratino Theotima Rotthaus, F.R. Germanio

al la indekso


 

BIBLIO, PATRUJO MIA 

Roman Brandstaetter, judo, polo, kristano, franciskano. Ekde sia junaĝo li legis la Biblion en hebrea kaj pola lingvoj. Li multe suferis kiel hebreo kaj polo. Lia patrino kaj ĉiuj parencoj pereis en getoj kaj koncentrejaj krematorioj. Dum milito li vivis eksterlande. Li mortis 27.9.1987.

 

Biblio, patrujo mia,

Biblio, mia lando pola,

galilea

kaj franciskana.

Ho vi, Libroj de mia junaĝo,

skribitaj en dueca lingvo:

pola-hebrea.

Dulingvo

Sankta kaj

unika.

 

Kiam vespero alvenas

kaj de sur tili’ ĉedoma folioj defalas,

studas mi Vin,

Biblio.

Kaj mi elvokas el ĉi strofoj Viaj

ĉiujn plej bonajn,

kies modelon atingi ne eblas,

ĉiujn plej belajn,

kiujn mi admiras,

ĉiujn plej noblajn,

kiuj min superas.

Biblio,

kiu al mi parolas per voĉ’ de admono,

kaj per voĉ’ riproĉa,

kaj per voĉ’ kolera,

per voĉ’ de puno,

foje eĉ kondamno.

Per voĉ’ de averto

kaj de konscienco,

Biblio

plenumanta super mi

juĝon.

 

Vi krias al mi el profundo

per psalmo de krematorioj,

per ploro sur ruinoj de Varsovio,

per lamento sur cindroj de fajranta geto,

per memoro pri Auschwitz,

pri Treblinka,

pri Majdanek,

per Jeremia ĝemo

de mia duoble martireca

historio.

 

Ĉio estas en Vi,

kion mi travivis,

ĉio estas en Vi,

kion ajn mi amis.

Ĉio.

La tuta vivo

de la homo,

vivanta en afliktita de Satano

tempo.

 

Implikite en ĝiaj konstrastoj,

en frenezoj,

mensogo,

kiel Abŝalom en kverkobranĉaro,

el Vi mi lernis vivi,

el Vi mi lernis legi,

el Vi mi lernis skribi,

el Vi mi lernis pensi.

El Vi mi lernis peti pekpardonon,

el Vi mi lernis ami,

el Vi mi lernis saĝon,

el Vi mi lernis humilon,

el Vi mi mi lernis preĝi.

Se tamen mi ne ellernis vivi,

mia kulpo,

mia kulpo,

mia tre granda kulpo.

 

Vespero jam proksimiĝas,

de sur tili’ ĉedoma folioj defalas,

homoj de mia vivo sen reven’ foriras,

kaj pliaj tomboj ol vivaj amikoj...

Eĉ ink’ paliĝis sur patrinleteroj,

skribitaj al mi nokte

el kvartalo de masakro...

 

Kaj mi sidas kun Vi,

Biblio,

kaj mi lernas morton...

Eble ĉi-ununuron fine ellernos mi.

 

P. Roman Brandstaetter, Pollando

esperantigis Sac. Johano Kos

 

al la indekso


 

ANKORAŬ PRI LUKO 1,28 

Mi plene konsentas kun s-ano Degoul (Francujo) pri lia faka «Kritiko de katolika traduko» (EK 10/1987). Miaopinie li estas lingve plene prava.

La tradukvarianto «plena je graco» estas proprasence ne traduko, sed interpreto laŭ kunteksto aŭ antaŭfiksita kredo-konvinko. Ĉi tie ne estas la vera problemo, ĉu la katolika interpreto estas dogmece prava/ pravigebla aŭ ne - miaopinie ĝi estas tia - sed ĉu «plena je graco» estas trafa traduko el la greka - ne el la latina Vulgato! - aŭ ne. Kaj tiurilate ĝi konsiderinde lamas, laŭ mia opinio. Bedaŭrinde mi ne scias la tradukon de tiu ĉi loko en la nova Vulgato (*).

Ŝajnas al mi, ke laŭvorte la tekston oni povas traduki: «Saluton, ho gracita» (el via noto; emfazo de mi), sed lingve oni devas fari ĉi tion.

Sendube ĉiu traduko perdas iom da nuancoj, kaj ĉiu traduko ankaŭ enhavas en si pli aŭ malpli grandan eron de interpreto, ĉar neniu lingvo plene kaj ĉiuaspekte egalas alian, sed ĉi-kaze la afero ne ŝajnas al mi lingve tro malklara. Cetere, «plena je graco» havas por mi tre aĵan, objektan kromnuancon, dum mi preferas interpreti «gracon» per pli personecaj kategorioj.

Heinz Platzer, Aŭstrio

 

 (*) La Latina nova Vulgato tekstas: gratia plena (noto de la Red.).

al la indekso


 

ALVOKO POR ARTIKOLOJ 

La temo de la 5-a numero de «Evangeliaj Kajeroj» (aprilo 1989) estos: la Regno de Dio, ĝia veno, kiam? kiel?

Mi dezirus scii, kiu pretus verki por tiu ĉi numero artikolon, kiu pritraktus iun aspekton de la ĝenerala temo, aŭ kiu donus specifan vidpunkton. La kontribuo povas esti mallonga peco aŭ pli longa artikolo.

Jen listo de delkaj ideoj, kiuj povus instigi verki (eĉ reage), prefere antaŭ la 1-a de majo 1988. Mi tiris ilin el broŝuro pri la Monda Konferenco de Melburno en 1980. Kompreneble, oni povas proponi ion tute alian kadre de la sama ĝenerala temo.

 

A) La anonco de la Regno de Dio:

 

- je la centro de la predikado de Jesuo;

- ĉu invito provi plenumi ĝin, aŭ antaŭ ĉio eskatologia kaj transcenda?

- ne disigebla de la fina rivelo de la justeco de Dio kaj de la pravigo de la homo;

- unue promesita al la malriĉuloj;

- kun la strebo al unueco de la popolo de Dio ili estas du nedisigeblaj sindediĉoj.

 

B) La Regno de Dio nun travivata:

 

- Via Regno venu, preĝo de la kristana komunumo;

- distingi gian ĉeeston ĉirkaŭ ni;

- la triunua Dio laboranta en kaj por la mondo;

- evidentigita de la Releviĝo de Jesuo;

- ĉu juganta aŭ plenumanta la homajn esperojn kaj batalojn?

- la loka Eklezio, primico de la Regno;

- liturgio, ebleco sperti sian realecon;

- kiel ĉiuj povoj povas submetiĝi al la povo de la krucumita reĝo?

- proklamante la sinjoran Reĝecon de Dio, la Eklezio relativigas ĉian homan povon.

Philippe Cousson, Francio

al la indekso


 

ANKORAŬ EL FEA SIBERIO 

Post montoj, post valoj, post profundaj riveroj, post densegaj arbaroj, post rapidaj riveroj, kuŝas belega lando. Tie en la denseco de la arbaroj loĝas neordinaraj bestoj kaj nestas maloftaj birdoj. Altaj montoj apogas la ĉielon kaj interne de la montoj sin kaŝas multegaj trezoroj. De la montopintoj al la valoj fluegas riveroj, kiuj nutras per akvo plugterajn kampojn kaj paŝtejojn. Kaj la oriento de la lando estas blua maro, kies bruantaj ondoj senĉese batalas kontraŭ la rokajn bordojn. Kaj la loĝantoj de la lando estas fortaj kaj belaj, bonkoraj kaj kuraĝaj homoj. Ili kultivas grenspecojn, kaptas fiŝojn, ĉasas bestojn en la arbaroj, elfosas subterajn trezorojn, produktas diversajn aĵojn, kaj navigante per ŝipoj ili interŝanĝas siajn varojn eksterlande.

Malgraŭ tia iom fabeleca komenco de la rakonto, ĉi tie temos ne pri iu fabela lando, sed pri la fakte ekzistanta reala lando, kiu portas la nomon Ĉemara Provinco (Ĉemarujo) kaj kiu situas en la Malproksima Oriento de Soveta Unio. Se oni deziras koni ion pri la urbo Vladivostoko, oni nepre ekkonos ankaŭ ion pri Ĉemarujo mem. Ĉar ĝin Vladivostoko eniras kaj ties ĉefurbo ĝi estas.

Inter urboj de Soveta Unio Vladivostoko estas io aparta, neordinara kaj iom surpriza, samkiel surpriza estas Ĉemarujo mem.

Por atingi la urbon oni povas envagoniĝi en Moskvo ĉe la Jaroslavski stacidomo kaj de tie veturi per speciala trajno «Rusio» direkten al Vladivostoko. La trajno startas, kaj vi rigarde povas ĝui variajn pejzaĝojn, kiuj etendiĝas tra la eŭropa parto de Sovetunio ĝis la azia, kaj tra la azia ĝis Vladivostoko mem. Sed tia pertrajna vojaĝo de Moskvo ĝis la limoj de Ĉemarujo konsumos sep tagnoktojn. Vere, fora estas la urbo. Kaj vi propraokule vidos, ke la lasta mejloŝtono apud la stacidomo en Vladivostoko markas 9.288 kilometrojn.

Oni povus daŭre prezenti pruvilojn, ke la lando Ĉemarujo (kiun alilandanoj kutime lokas ie en Siberio aŭ konsideras Vladivostokon ĝia parto) esta io neordinara. Tial ne senrajte en la komenco de la rakonto estas kreita iom fabela etoso. Fakte ne bezonatas tion pruvi, ĉar Ĉemarujo efektive estas siaspece originala. Ĝuste tia specifeco tre influas la labor- kaj vivokondiĉojn ĉi tie.

Ekzemple, ni konsideru tiom foran distancon de la esenca landoparto. Ega malproksimeco de ĉefaj mastrumaj, administraciaj kaj kulturaj centro de Sovetunio estas ne nur geografia fakto, sed ankaŭ ĝi konsiderendas kiel ekonomia kategorio.

Kompreneble al ni persone ne tiel gravas, ĉu veturi peraere dum ĉirkaŭ 10 horoj de Moskva flughaveno aŭ dum semajno pertrajne. Sed oni ne povas peraviadile transporti la «Kamaz»-kamionojn aŭ turbinojn el Leningrado, samkiel motorbrulaĵon por kombajnoj dum rikoltosezono en Ĉemarujo. Nur en kantoj longegaj distancoj reduktiĝas, sed en realo longaj distancoj restas senŝanĝaj. Miloj da kilometroj estas simple miloj da kilometroj.

La distanca faktoro per si mem devige kondiĉas la karakteron de mastrumado kaj vivomanieron. Pro tio, kontentigi la bezonojn surloke propraforte - jenas la ĉefa postulo por evoluigo de la ekonomio. Nur tiakondiĉe la ekonomio povos funkcii glate kiel memstara elemento de la tuto.

Al la tuta sovetia mastrumado multe gravas kontribuoj de Ĉemarujo, ĉar ĝi liveras fiŝojn, produktojn de kolor-metalurgio, efektivigas martransportadon, provizas per ligno, ĉi tie estas ŝipriparejoj, aparatkonstruaj entreprenoj, oni kultivas rizon, sojfabojn k. a. Tie ĉi la geografiaj, klimataj kaj naturaj kondiĉoj estas vere specifaj. Proksimeco de Pacifiko, sudlatituda situo, kaj aldone kvar kvinonojn de la teritorio okupas montoj.

Rimarkindas la klimato. En vintro kvazaŭ regule blovas nordai, nordokcidentaj ventoj, tial dum vintro vetero estas serena kaj frosta, neĝas malmulte kaj surstrate en Vladivostoko neĝo rare videblas.

Nur eksterurbe en arbaroj neĝo restas preskaŭ tutan vintron. En somero pro la musona karaktero de la vetero, ventoj blovas inversdirekten el la maro, kaj tial unua duono de somero estas malvarmeta, ofte aperas nebuloj kaj pluvetas. Super la teritorio de Ĉemarujo ne malofte trapasas ciklonoj. Danke al ili vintre povas okazi plivarmiĝo kaj somere malplivarmiĝo. Ofte ĉio ĉi okazas subite.

Al loĝantoj de ne nur Vladivostoko estas konataj ankaŭ tajfunoj, kiuj du-tri-foje dum somero vizitas la urbon kaj Ĉemarujon. Kutime en julio en la vladivostaka regiono akvo de Orkorna Golfo sufiĉe plivarmiĝas kaj komenciĝas naĝosezono, kiu ofte daŭras ĝis mezo de oktobro. Kiam venas fino de la tajfunsezono kaj la orient-siberia anticiklono ne formiĝis ankoraŭ, en la regiono de Vladivostoko komenciĝas varma kaj daŭra aŭtuno. Iom post iom la temperaturo malaltiĝas ĝis en novembro ekneĝas. Sed ankaŭ tiam ne maloftas varmaj sunbrilaj tagoj.

Danke al sia sudlatituda situo la sunradiado ĉirkaŭ Vladivostoko kaj en Ĉemarujo portas siajn efikojn. La kreskaĵoj ĉi tie estas buntaj kaj miksitaj. En la arbaroj renkontiĝas sudregionaj arbospecioj kun la nordaj. Ekzemple, dimorfanto, frakseno, aralio, specoj de abio, pino, piceo, cedro, lariko, speco de korkarbo, speco de manĉura juglandarbo, betulo, tilio, acero, kverko, tremolo k. a. Arboj estas foje volvitaj de volvogrimpantaj specoj de ampelopso (sovaĝe kreskanta vinberujo) kaj aliaj dukotiledonaj kreskaĵoj (similaj al vinberujo). Tre alloge estas trovi ginsengon en densega Ussuri-tajgo (arbarego). Al tia ekzotikeco de kreskaĵoj aldoniĝas tiu de bestoj: tigro, leopardo, speco de cervo, kies kornoj utiliĝas en la orienta medicino, zibelo, vizono, fazano, ibiso k. a. En somero multas fungoj.

En la maro oni kaptas diversajn fiŝojn: haringo, osmero, plateso, moruo, krome salikoko, pekteno, mitulo, holoturio, kalmaro, polpo, kraboj kaj ankaŭ salmo, truto k. a.

La tero estas taŭga por kultivi grenspecojn: tritiko, sekalo, aveno, hordeo, milio, fagopiro. Sed la terkultivado estas komplikita de ofte longa kaj malvarma printempo, de nebulo, pluvoj kaj fine tajfunaj pluvegoj. Abundego da akvo rezultigas inundojn, kaj oni riskas rikoltojn. El fruktoarboj oni menciu pomojn, pirojn, abrikotojn, prunojn, sed ili ne estas tiel dolĉaj kaj sukoplenaj, kiel tiuj en la eŭropa parto de Sovetunio. Sed interese, ke melonoj kaj akvomelonoj sukcesas kaj bongustas.

La bordo de Ĉemarujo estas konvena por havenoj, ĉar multas naturhavenoj en golfoj kaj krekoj. Al Siberio estas bezonata aliro al la oceano kaj ĝi eblas sole en Ĉemarujo.

Kvankam la urbohistorio ne estas longa (ĝi datiĝas je la jaro 1860) estis farita jam multo. La loĝantaro jam superis la nombron 600.000. Oni konstruis fabrikojn, minejojn, ercminejojn, havenojn, elektrocentralojn ktp. Ĉemarujo kalkulas naŭ urbojn, dum komence nur Vladivostokon oni nomis urbo.

Nun en Vladivostoko estas tri teatroj, multaj kinejoj, dek superaj lernejoj, kaj universitato, multaj sciencesploraj kaj projektaj institutoj, kio ebligis fondi branĉon (filion) de Scienca Akademio de USSR en Vladivostoko. Jen tia estas nia lando Ĉemarujo.

A. S., Vladivostoko (Sovetunio)

al la indekso


 

POR KUNLABORA BONFARADO 

P. Eichkorn al P. Magnani 

Kara amiko! 

Hodiaŭ, la unuan dimanĉon de advento, mi predikis pri la senco de la advento kaj interalie ankaŭ instigis la paroĥanojn, ne tiom streĉe, haste kaj nervoze kuri tra tiu tempo, sed serĉi ankaŭ trankvilon kaj mediteman pripensadon. Kaj mi utiligis la aldonitan poŝtkarton en la pentofara preĝhoro posttagmeza, kiun ni kutime faras komence de la adventa tempo. Hejmenveninte mi konsekvence decidis ne labori, sed mi trankvile komencis tralegi la stokon da esperantaj revuoj kolektiĝintaj nelegitaj en mia ĉambro. Inter ili estis la tri lastaj numeroj de ESPERO KATOLIKA kun multaj instigoj. Finfine mi decidis skribi tiun leteron al vi responde al via alvoko en EK 10/1987.

Tralegante viajn pensojn pri starigo de bonfara projekto por malriĉuloj mi admiris vian laboron. Kaj post via finvoko «Ne silentu!» mi volas respondi:

Unue impresis min, kiel vi venkis la mokojn rilate al via esperantisteco nekomprenita de kelkaj paroĥanoj. Ankaŭ mi konas tian nekomprenon. Kaj vi pravas: tion oni nur povas venki per agoj videblaj kaj kompreneblaj de la plimulto.

Poste mi pensis, ke en mia paroĥo preskaŭ ĉiudimanĉe ni estas devigataj kolekti monon por multaj bonfaraj aferoj. Precipe en advento kaj karesmo ni preparas grandajn monkolektojn de la episkopaj organizoj Adveniat kaj Misereor. Ĉu ne estas tro da almozpetado, nun ankoraŭ aldoni novan iniciaton? Sed mi pensas, ke estus tre bone komenci rektrilatan helpon. Ĉar ofte - kiel vi mencias - paroĥanoj dubas, ĉu la helpo pare de organizo atingas sian celon. Aliflanke estas danĝere, ke la rekta helpo hazarde atingas tiujn, kiuj ne tiom bezonas helpon, kiom aliaj, kiuj hazarde ne estas konataj. Por eviti tion, vi prave atentigas, ke necesas aprobo de la koncernaj episkopoj.

Mi eĉ pensas utiligi la spertojn de niaj grandaj helporganizoj Misereor, Adveniat kaj Missio. Ili havas grandan superrigardon kaj scias, kie helpo estas pleje necesa. Kaj se ni samtempe proponas niajn projektojn al ties aprobo, aŭ se ni petas projektojn de ili kun la kondiĉo, ke estu esperanto-parolanto, kiu povas peri la de vi nomitajn rektajn informojn, ni konatigas Esperanton en tiuj gravaj organizoj (kaj eble eĉ iu lernos Esperanton speciale pro tiu helpo - kia revo!).

Do - vi vidas, ke mi jam komencas revi. Pro tio mi volas reiri al la far-eblaĵoj: bonvolu sendi al mi precizajn adresojn de Esperantistoj kaj precizajn indikojn, kiel utiligi la kolektotan monon. Mi pretas komenci por karesmo 1988. Sed mi volas zorge prepari ĉion.

Sac. Bernhard Eichkorn, F. R. Germanio 

al la indekso


 

MOVADE

75-jara jubileo de AKLE 

La Aŭstria Katolika Ligo Esperantista (AKLE), fondita en 1912, solenis en Vieno sian 75-an vivojaron marde 8.9.1987. La jubilean kunvenon ĝojigis gratula letero de la emerita ĉefepiskopo de Vieno, nuna prezidanto de la internacia katolika paco-movado Pax Christi (= Paco Krista), kardinalo Franz König, kiu skribis (germane): «Tutkore mi deziras al vi kaj al Aŭstria Katolika Ligo Esperantista plej riĉan Dian benon». (laŭ raporto de W. Mudrak)

Esperantista novpastro 

La 23-an de januaro 1988, en urbo Lorena, en la Brazila ŝtato San-Paŭlo, estis ordinita pastro frato Tadeu Luiz Fernandes, el la ordeno de la Franciskanaj Minoraj Fratoj, kiu sendis al ni invitilon en pluraj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Al la esperantista nova pastro, nian gratulon kun la deziroj de Paco kaj Bono!

Kard. Tomaŝek al P. Magnani 

La 89-jara ĉefepiskopo de Prago, kard. František Tomašek, «fortika kverko de la kredo» (laŭ la difino de papo Johano Paŭlo la Dua), estas aktiva batalanto por la kredo-libereco, ĉe-kape de la ĉeĥoslovaka kredantaro. Rilate la mildigon de la puno kontraŭ la ĉeĥa katolika esperantisto František Adamík, siatempe kulpigita pro multobligado kaj distribuado de religia literaturo (kp EK 7/1987), la IKUE-prezidanto p. Duilio Magnani ricevis de la ĉefepiskopo de Prago jenan leteron (en itala lingvo):

Pacon kaj Bonon!

Pardonu mian malfruan respondon, ĉar mi ĉiam estas ege okupita.

La kazo de nia s-ro Fr. Adamík sukcesis. Li estas vere apostolo nia, ĉiam preta al ĉia sinofero por la regno de Dio.

Bonan Kristnaskon kaj feliĉan Novjaron!

Kun multaj salutoj kaj kun mia beno

 

Via en Kristo sindona

Fr. Kard. Tomašek

ĉefepiskopo de Prago

al la indekso


 

DULINGVAJ KANTOJ SERĈATAJ 

«Esperanto: voko al gejunuloj» estas la titolo de libreto (ĉ. 100-paĝa, dulingva: Esperanto kaj franca), kiun mi preparis okaze de la unua jarcento de la Internacia Lingvo. Ĝi ne estis finpreta por julio 1987, kaj nun mi prizorgas ĝin senhaste (antaŭ la dua jarcento!).

Kun pluraj desegnaĵoj kaj mapoj, utilos prezenti kelkajn kantojn, tre belajn, popolajn kaj mallongajn, devenantajn de diversaj partoj de la mondo. Ekzemple, mi pensas pri «Bonvenu paco sur vin» (hebrea: Hevenu shalom; «Agordu la voĉojn» (franca: Unissons nos voix); «Bonan nokton» (amerike: Good night, Ladies). Por Ĉinio, mi havas nur «Verdo, ho vi, stel’» (kp El Popola Cinio 6/1986); ĉu eblas alia pli taŭga kanto, kun Esperantaj vortoj? Por Afriko mi ŝatus havi vortojn de «Knosi sikeli Afrika» el Sudafriko. Ankaŭ iujn laŭeble el Brazilo, Hindio, Oceanio (mi ŝatus «Now is the hour… good-bye» en Esperanto).

Sed certe, iujn kantojn tre indajn mi ne konas: ĉiuj sugestoj estas bonvenaj (kun vortoj kaj muziko, ĉiam!). Bonvolu sendi plej baldaŭ, ĉa mi esperas ke almenaŭ la unua libreto (Esperanto-franca) estos preta en julio 1988.

Pli poste estos utile, mi pensas, eldoni registraĵon sur kaseto de la Esperanta teksto kun muziko. Mi intencas havi laŭeble plurajn dulingvajn eldonojn de la libreto, sed nur unu registraĵon.

Mi dankas pro via atento kaj komprenemo: cetere mi estas komencanto pri Esperanto, la 12-a lingvo kiun mi lernis.

Sac. Andre Heroux, Francio

al la indekso


 

DEK DU KONSILOJ POR ESPERANTISTOJ 

1.         Konsciu, ke vi estas membro de tutmonda lingva komunumo.

2.         Kredu la celon de Esperanto.

3.         Lernu kontinue kaj ellernu la lingvon.

4.         Laŭ via kapablo entreprenu ian laboron por Esperanto.

5.         La Esperanta literaturo estas nia kulturo. Legu, por akiri ĉi tiun kulturon.

6.         Konu la historion de Esperanto.

7.         Ne hontu, ke vi parolas vivantan lingvon - Esperanton.

8.         Pri Esperanto ĉiam nur la faktojn diru.

9.         Se Esperanto ne plaĉas al vi, ne volu ĝin reformi, sed forlasu la movadon.

10.       Esperanto-amo rilatas nur al la lingvo. Ĉio alia estas ĉies privata afero.

11.       La valoron de Esperanto neniam juĝu nur laŭ kelkaj ĝiaj adeptoj.

12.       Ne kredu, ke ĉiu esperantisto laŭ ĉi tiuj principoj vivas.

István Nagy, Hungario

al la indekso


 

Bibliografia noto 

Katolika literaturo ne abundas. Tial salutindas la apero de «Sanktuloj de la Romia kalendaro»: kompilis J.E. Olsthoorn, el la nederlanda esperantigis L.H. Brans. La 160-paĝa, glubindita libro enhavas pli ol 200 biografiojn kun ĝeneralaj informoj pri la plej gravaj sanktuloj de la katolika Eklezio: ekde Stefano, la unua martiro, al Francisko, la malriĉulo de Asizo, al Paŭlo Miki japana martiro (16-a jarc.), al Karolo Lwanga, uganda martiro (19-a jarc.), ĝis Maria Goretti, itala martirino (20-a jarc.).

La lingva nivelo de la verko estas sufiĉe korekta, sed ne eminenta. Kritikindas, miaopinie, la tuta malordo en la uzo de la propraj nomoj de personoj, urboj ktp: kelkaj estas en originala lingvo, aliaj tradukitaj en la nederlandan, plej granda parto (mis)tradukitaj en esperanton. La tradukinto evidente ne konas (aŭ eĉ ignoras) la esperantigojn de PIV kaj de «Propraj nomoj de Sanktuloj kaj Sanktulinoj», latine-esperante, eld. IKI, Tilburg 1962. Sama persono estas nomata Diokletiano (p. 10) kaj Diokleciano (p. 12), Francisko kaj François (ambaŭ p. 12); Vincencio a Paŭlo (p. 108) kaj Vincenco de Paulo (p. 159); Jeanna (p. 13) estas nek franca (Jeanne, elp. Ĵan) nek Esperanta (Johana)... Bedaŭrinde, ne maloftas en Esperantujo kazoj de fervoro por publikigo, eĉ proprakoste, sen fervoro por lingva korekteco. Estas vere, ke ĉe la uzo de propraj nomoj Esperanto ne atingis unuecon, sed interne de unu sama verko oni sekvu ajnan principon! Neniam oni sufiĉe rekomendos submeti publikigotajn verkojn al juĝo de neflatemaj kompetentuloj, prefere alilingvaj.

Malgraŭ tiuj aspektoj, laŭ mi kritikindaj, la libro estas plaĉa kaj utila.

B. C.

al la indekso


 

KORESPONDE

El Irano 

Estimata sinjoro, varman saluton al vi. Mi estas tre interesiĝa pri la kristanismo kaj volas aboni vian revuon, sed bedaŭrinde mi ne povas transpagi. Bonvolu, se eblas, helpu min per akcepto de mia aliĝo senpage. Se ne, almenaŭ donacu al mi unu specimenon. Antaŭe mi dankas, sincere,  Mohammad R.S., Irano

 

Mia nomo estas Allum 

Mia nomo estas Allum. Kial mi nomiĝas Allum? Jesuo Kristo diris (Joh 7,8): «Mi estas la lumo de la mondo. Ĉiu ajn kiu sekvas min, havos la lumon de la vivo kaj neniam iros en mallumo». Mi sopiras al lumo, strebas al lumo, kaj deziras ke mia vivo estu plena de lumo. Do mi decidas sekvi je Nia Sinjoro Jesuo Kristo eniri en la luman vojon. Por lumigi mian homvivon, mi studas la «Sankta Biblio»-n en Esperanto kaj la «Nova Testamento»-n en angla lingvo, kiuj donas al mi fortojn lukti kontraŭ mia malfeliĉa fatalo. Kvankam mi estis senlabora, tamen mi ne eniris en kriman vojon devigite de malriĉa vivo. Ĉar Nia Sinjoro ĉiam estas en mia koro, tiel ke mi povas rezisti al la tentoj de Satano. 

S-ro Allum 

Mi estas handikapulo, suferinte je infana paralizo en la aĝo de 3 jaroj; pro tio estis tre malfacile por mi trovi taŭgan laborpostenon. Mi fariĝis senlaborulo dum sep jaroj, post kiam mi diplomiĝis ĉe supera mezlernejo en 1980. Kaŭze de mia lama piedo, mi ne povis iri al Universitato nek fabriko. Ĉiuj pordoj de vivo ŝajne fermiĝis al mi. Nur unu pordo ĉiam malfermiĝas por mi, tio estas la pordo de preĝejo. En ĉiudimanĉa mateno mi vizitis preĝejon, kaj preĝis de Dio helpi min kaj doni al mi inteligenton kaj forton por venki malfacilaĵojn kaj ŝanĝi mian malbonan staton.

La unua farinda afero estis, ke mi lernu la Sanktan Biblion por obei la Vorton de Dio. Tamen, tre bedaŭrinde, la mono mankis al mi por aĉeti la libron, kaj ĝi estis nevendata en mia loka librejo. Kion fari? Ĝuste tiam la redakcio de «Espero Katolika» tre afable donacis al mi plurajn ekzemplerojn, kiuj efektive alportis al mi Esperon. Ankaŭ la «Internacia Biblio-Misio» senpage sendis al mi, laŭ mia peto, la «Sankta Biblio»-n. Mi tuj absorbiĝis en tiaj bonaj materialoj kaj studis ilin diligente, tiel do miaj niveloj de Esperanto kaj angla lingvo altiĝis tre rapide. Mi sukcese pasigis la ekzamenon por iĝi tradukisto. Finfine mi gajnis bonan kaj enviindan laborpostenon kiel tradukisto de angla lingvo.

Nun mi estas konvinkita, ke Dio ĉiam providencas pri tiu, kiu zorge pripensas Liajn Vortojn. Kiam oni demandas al mi pri la sekreto de mia sukceso, mi fiere deklaras: «Ĉar mi studas la “Sankta Biblio”-n en angla lingvo kaj Esperanto, kaj Nia Sinjoro Jesuo Kristo ĉiam benas lian sekvanton por la lumo de la vivo».

Do, mia nomo estas Al-lum. Ĉu ĝi ne estas bonsignifa nomo?

Wu Weiguong (Allum), Zhanjiang, Ĉina Popola Respubliko (*)

(*) V. EK 12/1986.

al la indekso


 

SPRITAĴOJ DE LA DEZERTO-MONAĤOJ 

* Iam dikventra bedueno demandis longbarban monaĥon, kion fari por malgrasiĝi, kaj la monaĥo konsilis fari ĉiutagajn galopadojn rajdante sur kamelo. Post du semajnoj la monaĥo renkontis la beduenon:

« Kiel iris la afero?».

«Tre bone, patro. En du semajnoj la kamelo malgrasiĝis dudek kilogramojn!».

 

* Junulo sin prezentis en monaĥejon, por fariĝi monaĥo. Tiam la oldulo lin ekzamenis:

«Se vi havus tri orajn monerojn, ĉu vi disdonus ilin al malriĉuloj?».

«Tutvolonte, patro».

«Kaj kio, se vi havus tri arĝentajn monerojn?

«Mi ilin tute ne fordonus!».

«Kiel do?».

«Ĉar mi havas ilin!».

 

* Oni diris al olda dezerto-monaĥo:

«Vi fariĝas forgesema».

«Mi ja scias. Sed tio havas avantaĝon; mi ĝuas la samajn aferojn plurfoje kvazaŭ unuafoje».

 

* Longabarba monaĥo diktis regulon al juna skribisto. Leginte la skribaĵon, li elkriis:

«Mi diktis unu aferon, vi komprenis alian, kaj skribis trian».

 

* Monaĥo Arseno konfesis al maljunulo:

«Mi multe trastudis librojn, sed malmulte lernis».

«Multaj iras fiŝkapti trutojn, kaj hejmen portas nur reŭmatismojn».

 

* Abato Sisoes diris pri la teologoj: «Se Dio estus komisiinta la teologojn skribi la dek ordonojn, anstataŭ dek ili skribus mil da ili».

 

* Ĵus konvertita junulo demandis oldan monaĥon:

«Patro, ĉu nun mi devos rezigni la mondon?

«Ne timu. Se vi estos vere kristano, ja la mondo rezignos vin».

 

* Juna monaĥo estis lavanta salaton. Frato, por lin provi, demandis:

«Pri kio temis ĉi-matena prediko?».

«Mi forgesis».

«Kiel do vi aŭskultas predikon, se vi ĝin forgesas?».

«Ĉu vi vidas ĉi tiun korbon? La akvo ne restis en ĝi, kaj tamen salato estis lavita».

 

Erudiciulo donacis komentarion de la Biblio al olda monaĥo; kaj post iom da tempo, lin vidinte, demandis:

«Ĉu la komentario utilis por kompreni la Biblion?».

«Male: mi devis legi la Biblion, por kompreni la komentarion!».

 

* Maljuna monaĥo predikis legante. Junulo lin interrompis:

«Patro, kiel eblas, ke ni memoros, se vi mem bezonas legi por ne forgesi?».

 

* Antikva episkopo preferis studadon ol animpaŝtadon. Iam venis oldulo, por lin konsulti. La sekretario respondis:

«Mi bedaŭras: la episkopo ne povas vin akcepti, ĉar li devas studi».

«Estas bedaŭrinde, ke episkopo ankoraŭ ne finis sian stud-kurson...».

 

* Oni rakontis al oldulo, ke kanibaloj en la dezerto manĝegis monaĥon. Li respondis konsole: «ili ĝuis la guston de nia religio».

 

* Kiam monaĥo Besariono estis forironta al dezerto, fi-junuloj lin mokis:

«Kien ci fuĝas? Ĉu ci ne scias, ke la diablo mortis?».

«Mi do kondolencas vin, kompatindaj orfoj!».

al la indekso