Enhavo de Espero Katolika numero 1/1988

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo:  juna kapristino el Kenjo

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj legantoj novaj, meznovaj kaj veteranaj! 

Jen ni alpaŝas al la dua jarcento de Esperanto kaj al 85-a vivojaro de la plej aĝa el la Esperanto-gazetoj. Jes, Espero Katolika rajtas fieri pri sia rekorda vivodaŭro! Sed samtempe tio sentigas al ni respondecon daŭriĝi ĝian tradicion kaj plialtigi ĝian nivelon. Tio dependas grandparte de la artikoloj senditaj de la legantoj. Ĉi-rilate ni rimarkigas, ke abundas la artikoloj pri la kristana vivo, sed malmultas tiuj pri ekumenaj, humanaj kaj ventuale beletraj temoj, kaj preskaŭ mankas recenzoj.

Alia, praktika rimarko: havas pli grandan probablon de publikiĝo artikoloj originalaj en Esperanto, akurataj kaj aktualaj, nelongaj, bonstilaj, klare legeblaj (preferinde tajpitaj). Ĉiuj-ĉi elementoj influas, interalie, ĉar la redaktoroj ĉiutage devas akre batali kontraŭ la tempo (kaj malgraŭ tio ili ne malofte suferas malvenkojn, ho ve!).

Per tio ni ne volas senkuraĝigi homojn kun ne tute pura stilo aŭ sen tajpomaŝino: tute ne! Vi sendu, sendu, sendu: ni elektos kaj korektos. Nur ne koleru, ne koleru, ne koleru, se tempo aŭ spaco nin malhelpos!

Kun amikaj bondeziroj

La Redakcio

al la indekso


 

1-a de januaro 1988: 21-a Monda Tago por Paco

RELIGIA LIBERECO POR MONDA PACO

«La religia libereco, kondiĉo por paca kunvivo» estas la temo proponita de papo Johano Paŭlo la 2a por la ĉi-jara monda paco-tago.

En sia mesaĝo al «la respondeculoj de la Nacioj kaj de la internacia Organizaĵoj kaj al ĉiuj fratoj kaj fratinoj en la mondo, kiuj estas zorgaj pri la paco-afero», la papo deklaras, ke religia libereco kaj paco estas strikte interligitaj, ĉar «la paco, kiu konstruiĝas kaj firmiĝas je ĉiuj niveloj de la homara kunvivo, radikas en la libereco kaj en la malfermiteco de la konsciencoj al la vero»: kaj tie radikas ankaŭ la aŭtentika religieco.

Deirante el la valoro de la hompersono kaj el la netuŝeblaj homrajtoj, kiujn ĉiu nuntempa socio devus garantii sendiskriminacie al ĉiuj civitanoj, Johano Paŭlo la Dua argumentas, ke la ŝtato «ne povas arogi al si la rajton altrudi aŭ malpermesi al unuopulo aŭ komunumo la konfeson kaj la publikan praktikon de religio… Neniu-kaze la ŝtata organizaĵo rajtas anstataŭi la konsciencon de la civitanoj, nek depreni viv-esencajn spacojn, aŭ okupi la lokon de iliaj religiaj asocioj».

La papo rimarkigas ke, 40 jarojn post la Universala Deklaracio de la Homrajtoj, «ni devas konstati ke milionoj da homoj en diversaj mondopartoj ankoraŭ suferas - kiel unuopuloj kaj kiel komunumoj - pro siaj religiaj konvinkoj, viktimoj de subpremaj leĝaroj, foje eĉ de malkaŝaj persekutadoj, pli ofte de subtila diskriminacia praktiko. Tiu ĉi situacio, per si mem netolerebla, konsistigas antaŭkondiĉon kontraŭ paco».

La papo esprimas solidarecon por ĉiuj kristanoj, kiuj estas persekutataj aŭ diskriminaciataj pro sia kredo. La mesaĝo de la papo ne pretersilentas la respondecojn kaj devojn de la kredantoj de ĉiuj religioj por konstruo de paco. Ili devas ne instrumentigi la religion por profito aŭ por ambicio, il devas «esprimi siajn konvinkojn kaj organizi la kulton kaj ĉiun alian propran aktivadon, respektante la rajton de la aliaj: de tiuj kiuj ne apartenas al tiu religio aŭ konfesas neniun kredon». La papo mencias la modelan travivaĵon de Asizo (27.10.1986), kie «la respondeculoj de la ĉefaj mondaj religioj kunvenis por kune deklari - kvankam en plena fideleco al ĉies respektiva religia konvinko - sian komunan sindevigon por konstruo de paco».

Al la kristanoj la papo memorigas, ke «la sindevigo por la vero, la libereco, la justeco kaj la paco distingas la sekvantojn de Kristo Sinjoro». La amo de Dio al la homoj kaj la interhoma amo konsistigas la esencon de la evangelia bonsciigo: «El jeno ĉiuj ekscios ke vi estas miaj disĉiploj - diris Jesuo - se vi amos unu la alian» (Joh 13, 3).

«La granda defio de la nuntempa homo - finas la papo - la ludveto de lia aŭtentika libereco, kuŝas en la evangelia beatproklamo: Beatas la pacfarantoj» (Mat 5,9).

B.C.

al la indekso


 

LETERO EL ZAIRIO

Mieluzeyi Kinshalu estas dudekunu-jara esperantista zairiano. Li vivas kun sia patrino, kiu devas perlabori sian vivon kaj la vivon de la kvar gefiloj kune vivantaj: ŝi terkulturas laŭ arkaika sistemo, per piedpioĉo kaj battranĉiloj.

La familio de Kinshalu manĝas viandon nur la unuan de januaro: tio ne pro iaj religiaj aŭ tradiciaj kutimoj, sed pro tio ke mono ne sufiĉas: la egalvaloro de okdek afrankoj por letero al Eŭropo estas la salajro de unu lia frato, kiu, kvankam havante propran familion, tamen klopodas helpi sian patrinon. «Do, ni nature iĝas vegetaranoj - rakontas Kinshalu - Sed kiaj vegetaranoj? Ni manĝas nur unufoje tage, ja vespere. Tagmeze ni havas panpecon kun taso da senlakta teo, kaj matene ni nenion havas por manĝi antaŭ ol iri al la lernejo aŭ al laboro».

Kinshalu studis matematikon kaj fizikon ĝis junio 1987. Poste li sukcese transpasis la abiturientajn ekzamenojn kun fina rezulto de 71 procentoj. De tiam li ne plu studas.

Kinshalu klopodis eniri unu el la du ŝtataj universitatoj, «tiun de Kinshasa, kie oni trovas nur en unu klaso mil aŭ mil kvincent studentojn», sed li ne sukcesis, pro la alta nombro da aliĝoj.

Lia patro, kiu mortis komence de 1986, promesis «ĉion fari por ke li estu la unua universitatano en la familio, sed - daŭrigas Kinshalu - bedaŭrinde lin vokis Dio antaŭ la realigo de ĉi tiu deziro».

Nun restis al Kinshalu konfidi je la malavareco kaj helpo de la esperantistoj. Li esperas povi veni en Eŭropon, aŭ en Amerikon, aŭ kien ajn li povus enskribiĝi en universitato por atingi valoran doktoriĝon en agronomio aŭ politekniko, kiu permesu al li helpi sian familion.

«Mi kapablas viziti universitaton, kondiĉe ke mi ricevu stipendion aŭ estu subtenata de iu bonvolema esperantisto aŭ kompatema sinjoro, kiu venigus min. Post miaj studoj, se mi eĉ devus labori por mia helpinto, mi ne hezitos».

 

al la indekso


 

Letero el fora Oriento

FABELA VLADIVOSTOKO

La rotacianta kaj vojaĝanta ĉirkaŭ la suno Terglobo tagon post tago pli kaj pli proksimigas nin ĉi tie al aŭtuno, kiun ni vladivostokanoj sopiregas ĉi-jare pro kaŭzoj, klarigotaj ĉi-sube.

La vivo ne nur en nia Primorje (Ĉemara Provinco), sed ankaŭ la tuta vivo en nia vastega lando pivotas ĉirkaŭ novaj tendencoj kaj vivodirektoj, kiuj tagon post tago plifortiĝas, precipe post la antaŭnelonga vizito de nia ŝtatestro Gorbaĉev en nian regionon. Ĝuste kun lia nomo nun estas ligataj pluraj renovigoj en la vivo de la sovetianoj. Pri iuj el ili vi eble estas jam informitaj de viaj gazetoj kaj aliaj amaskomunikiloj. Sed mi per ĉi tio dezirus prezenti al vi mian personan sintenon al kelkaj fenomenoj en nia vivo.

La klimato de nia regiono estas tre surpriza kaj kaprica pro la forta influo de Pacifiko (tra la Japana Maro). Tial ni estas bone alkutimiĝintaj al ĉio okazanta pri ĉi-tiea vetero. Estas kutima ĉe ni longedaŭra kaj nevarma printempo. Ĝuste tia ĝi estis ankaŭ ĉi-jare. Kaj kiel kutime (okazas tiel dum ĉiuj jaroj) en majo ekbrilis varma suno kaj la sunradioj ĝojigis nin per sia malavareco. Ĉio en la naturo kvazaŭ festenis belegan komencon de somero kaj la verda koloro de plantoj sin manifestis per unuanimeco kaj en la montoj kaj en la valoj, kiel en la ĝardenoj kaj en la kampoj.

Kaj estas kutime vidi de tempo al tempo densajn nebulojn, kiuj oftege kovras nian urbon kiel pufa lanuga litkovrilo. Kaj tio ĉi estas vere nemalhavebla trajto de nia bela pejzaĝo: ĉe vesperiĝo aŭ dum mateniĝo oni povas desur montetoj observi kiel io dense blanka ŝoviĝas de la maro kaj volvas vinde la havenon kaj la golfetojn de la urbo. Tiam ĉiaj trafikiloj ekhaltas aŭ okulfrape malrapidiĝas, de la maro aŭdeblas longaj muĝoj de ŝipsignaloj, kiuj tiamaniere «vidigas sin» por ne kunpuŝiĝi, la ŝoseoj en la urbo prezentas sin kiel malrapide serpentumantaj rampuloj kun centoj da brilantaj okuloj-reflektoroj. Ĉio ĉi vere memorigas al ni iun orientan fabelan drakon kaj tiom pli klare vidigas, ke ni estas en Azio kaj de ĉi tie preskaŭ je la distanco de braketendo troviĝas Ĉinio kaj Japanio.

Sed ĉi-jare tiaj belaj vidaĵoj ne plu tiel ĝojigis, ĉar preskaŭ senĉesaj pluvetoj akompanis niajn nebuldrakojn. Tia estis junio kun nur tri-kvar tagaj esceptoj, kiam vidiĝis la suno. Ne nur kreskaĵoj, sed ankaŭ ĉiuj vivestaĵoj aspiris kaj sopiris varmon kaj la sunon. Ĉio ĉirkaŭe aspektis griza, eĉ makabre griza kaj malseka: la stratoj, la muroj, la urbo kaj la urbanoj vestitaj tute ne laŭsezone kun ĉiamaj ombreloj kontraŭpluvaj kaj kun pluvmanteloj enmane.

Ĉiuj kalkulis, ke julio impetos kun siaj «altecoj» kutimaj ĉi tie: alta temperaturo kaj alta grado de malsekeco. Sed de junio ankaŭ julio heredis 100% malsekecon kaj tian saman pluveman veteron kun la temperaturo ne pli ol 15° C.

Homoj tuj komencis diradi, ke jes, okazas tiel, tia estas nia klimato, kial plendi... Kaj samtempe ili transigis siajn bonajn esperoj al aŭgusto.

Kaj mi mem konsoliĝis, ke se okazas tiel, okazu do... Sed mi decidis iel fuĝi de la urbo kaj ekĝui pli serenan veteron for de la urbo nur pro la kompato je miaj kvar filetoj, kiuj preskaŭ senelire rezidis en nia enurba loĝejo, trovante amuzojn per variaj specoj de huliganado kaj petolado, huraante aŭ hurlante pro interbataloj, tiamaniere elprovante miajn nervojn ka tiujn de la patrino (mia edzino).

Jes, ni trovis rifuĝejon, azilon en la domo de mia patro. Li loĝas en ligna dometo en apudurbo de Vladivostoko je 45-minuta veturado per elektrovagonaro, 26 kilometrojn de la urbocentro.

Tian decidon mi prenis pro tute evidenta kutimaĵo: la ŝvebantaj nebulozaj pluvetoj etendiĝas ĝis la marbordo, kovrante la strandojn ĝis 3-5 km, sed ne pli. Kaj de mia infanaĝo mi konas, ke ofte nebuloj staras super la urbo mem, dum en la areo de la patra domo estas se ne pluvo, do tute serene, kaj fojfoje eĉ sunvetero.

Plie mi aldonas, ke por iom beligi kaj plikamparanigi nian restadon ĉe la patro, ni venigis de la bopatrino du kapridojn kun du kaprinoj ĉekape. La kaprinojn ĉiutage melkis mia edzino kaj tial ni havis tre bongustan ka sanigan lakton por niaj infanoj ĉiam plej freŝa. Ni tute ne celis per ĉi tio anstataŭigi ĉion haveblan el la apud-doma ĝardeneto. Verdire, la legom- kaj fruktoĝardenoj tute ne inspiris ĉisomere, ja tiom da fruktoj kaj legomoj putris kaj ŝimiĝis difektitaj de pluvoj juniaj kaj juliaj. Pli-malpli sukcesis nur terpomoj, kiuj ŝajne same difektiĝos pro pluvegoj kutimaj ĉi tie komence de aŭgusto. Laŭ mia kalkulo nur ĉirkaŭe kreskanta sovaĝa vinberujo portos aŭtune abundan rikolton, se ne okazos io kutime neordinara...

Rafanoj, brasikoj, karotoj, fragoj kaj framboj estas magraj, sed tamen estas do.

Aŭgusto anoncis sin ekde la 3a per intensaj pluvegoj kun fulmotondroj kiajn ni ĉi tie jam ne plu memoris. Dum tagnokto la pluvokvanto atingis ĝis 200 mm. La pluvoj ĝissate regalis ne nur Vladivostokon, sed ankaŭ la tutan Ĉemaran Provincon. La kampoj en valoj estis kovritaj de akvotavoloj je ĉ. 2 metroj, akvotorentoj impetis laŭ vojoj, detruante ĉion renkontitan survoje, la riveroj ŝvelis minace, la nivelo de akvo en riveroj atingis 3,8 metrojn kontraŭ la kutime normala.

Precipe granda inundo okazis en la suda parto de Ussurijsk-urbo, kie en kelkaj riveroj la nivelo de akvo atingis 5 metrojn. Telefon-, elektro- kaj akvoprovizado (debitado) ekhaltis. Nur la 7an de aŭgusto la inundo komencis cedi kaj la akvotavolo komencis normaliĝi. Kiel kutime (jes, ĉio ĉe ni estas kutima!) oni tuj organizis sav-taĉmentojn por helpi savi ĉion saveblan kaj helpi per helpebla. Tiamaniere jam delonge ne spertita tempesto (tajfuno «Vera») anoncis sin per propraj al ĝi kruelaĵoj. «Kutimas do!» - oni ĉi tie diradas.

Por pli ekzotikigi la ĉi-tiean etoson, mi aldonas, ke ekde ĉi jaro (1986) nian apudurban areon komencis vizitadi tigroj. Jes, ĝuste tiaj belaj bestoj kun strioj surdorse kaj longa vosto, pri kiuj ni abunde ĉerpis faktojn kutime el hindiaj fabeloj. En miaj okuloj staras ĝia enkorpigo nur laŭ Maŭgli-fabeloj de Kipling. Kaj tute nekutime ekde januaro oni ekobservis pli kaj pli ofte spurojn de tigroj tre proksime al la urbo, ĉar la urbo troviĝas inter montetoj, kovritaj de arbaroj, kie ĝis nun oni observis ĉiujn bestojn observeblajn en nia regiono, sed ne tigrojn. Dum la partia kongreso en Moskvo unuafoje oficiale estis anoncite, ke apud Vladivostoko aperis tigroj, kiuj komencis per brutbuĉado turmenti loĝantojn kaj poste eĉ ekatencis kelkajn kamparanojn kaj unu spertan ĉasiston. Pri buĉadoj de homoj ne aperis anoncoj, sed urbanoj gustumante detalojn rakontas plej neimageblajn okazojn kiel kutime «aŭditajn senpere de fidinda persono», kie ĉefrolis tigrobuĉisto. Tamen ĉiu ĉi tie legis gazetanoncojn, tekstantajn jene: La ĉasista asocio avertas, ke pro la jam registritaj kaj observitaj ĉe-urbe tigroj, oni ne rekomendas veni kaj promeni profunden en la arbaroj kaj speciale oni ne kunprenu hundojn, kiuj allogas tigrojn, por eviti eventualajn kunpuŝiĝojn»...

Tiamaniere ni nun travivas ne nur la jaron de Pluvo, sed ankaŭ (kio pli ĉarmas! ) la jaron de Tigro. Kion plu komenti? Vere orienteska kalendaro!

Por (mal)kvietigi vin mi diras, ke post speciala intertraktado kun Moskvaj respektivaj instancoj oni jam ĉasmortpafis 16 tigrojn.

Mi restas kun frataj salutoj via,

A. S., Vladivostoko (Sovetunio)

al la indekso


 

ILUZIO

Vi opinias, ke kaŭzo de via malfeliĉo estas, ke vi malhavas tion aŭ jenon, aŭ ke vi estas malsana, forlasita, sen laboro, sen amikoj.

Sed fakte mi konis riĉulojn malesperajn, klerulojn ĉagrenitajn, potenculojn nervozajn. Kaj inverse: mortantojn serenajn, malliberulojn paciĝintajn, malriĉulojn kontentajn. Kaj ankaŭ vi (mi vetus). Kio do? Kiam do vi volos ekkompreni, ke feliĉo ne povas veni deekstere, sed deinterne? Kiam do vi ĉesos iluziiĝi, ke feliĉo estas rajto, sen viaflanka klopodo semi en via koro sindevigon konstrui ĝin?

Ĉi tio estas parolmaniero akra - mi konsentas - eĉ repuŝa. Sed feliĉon al vi donas neniu kaj nenio, se vi mem antaŭe ne volas feliĉi per vi mem, kia ajn vi estas: ĉu inteligenta aŭ malklera, kavaliro aŭ almozulo.

Feliĉo kaj malfeliĉo naskiĝas el la koro: ja via fi-deziro rigardas distorde; via voluptamo malpurigas la aferojn; via malvigleco banaligas ĉion; via maltroa kredo senfervorigas la mondon.

Ĉiutage renoviĝu, ho amiko. Ĉiutage renaskiĝu. Donu al la aĵoj kaj al la homoj peceton de via konkerita feliĉo. Ĝi al vi redoniĝos centoble.

Angla Anonimulo, 13-a jarcento

 

al la indekso


 

ANKAŬ…

Ankaŭ dum vintro frostega

troviĝas birdet’, kiu trilas;

ankaŭ dum nokto malhela

troviĝas stelet’, kiu brilas!

 

Inter la nuboj grizegaj

ankaŭ traiĝas la suno;

portas venteto la suda

varmon eĉ dum aŭtuno!

 

Ankaŭ en mond’ egoista

troviĝas la kor’, kiu amas;

ankaŭ dum hor’ de l’ mizero

konsola esper’ kiu flamas.

 

Roman Frenkel

 

al la indekso


 

Dediĉita al tiuj, kiuj sincere serĉas Dion

 

ENKONDUKO EN LA KRISTANISMON (7)

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto  - sesa parto

 

La mistero de la universo-kreo

Dio estas je la origino de ĉiuj estajoj, kiuj disponiĝas laŭ progresa gradaro, ekde la elementa materio, tra la organikaj kaj vivaj estuloj, ĝis la spirita vivo en la homo kaj, kulmine, la memstaraj spiritoj, tiel nomataj anĝeloj, ĉe la plej alta ŝtupo de la kreaĵaro. Ĉio kio ekzistas, devenas el Dio, kiu donis la ekeston al la kreaĵoj, por partoprenigi al ili siajn perfektecon kaj amon. La unuaj paĝoj de la Biblio elvokas, per esprimmaniero simpla kaj bildo-plena, sed profunda, la originojn de la universo kaj de la homo, nur fare de Dio. La ago, per kiu Dio estigis ĉion, nomiĝas kreo. La Biblio, por esprimi la senkomparan potencon de tiu ago, diras ke Dio kreis per sia parolo, kaj ĝi aldonas: Dio rigardis tion kion li faris, kaj jen: ĝi estis tre bona (Gen 1,31).

La Biblio deklaras, ke Dio estas la kreanto de ĉio, sed nenion ĝi diras pri la maniero aŭ procezo de kreado: la biblia priskribo konsistas el bildoj aŭ simboloj, kiujn ni ne rajtas interpreti laŭvorte. Se la moderna evolucia teorio validas, ĝi ne kontraŭstaras kun la revelacio, laŭ kiu la homo estas ĉe la kulmino de la videbla universo.

La homo-kreo

Dio estas senfine supera kaj diferenca ol la mondo. Tamen, li ne estas al ĝi fremda aŭ indiferenta: li en ĝi agadas kaj ĝin konservas kaj gvidas al estontaj destinoj. En la universo apartan lokon okupas la homo, en kiu speciale reflektiĝas la Dia saĝo kaj grandeco. En biblia psalmo ni legas:

Ho Dio, Sinjoro nia, kiel grandas via nomo sur la tero!

Kiam mi rigardas la ĉielon, faron de viaj manoj,

la lunon kaj stelojn, kiujn vi metis,

kio estas homo, ke vi lin memoras?

Aŭ la ido de homo, ke vi lin prizorgas?

Lin tamen vi faris nemulte malsupra al Dio,

lin vi kronis per gloro kaj beleco,

vi faris lin reĝo super la verkoj de viaj manoj,

vi ĉion submetis sub liajn piedojn

(Psa 8, 1.3-6).

La homo ricevis de Dio la suverenecon super la kreaĵaro. Ĉi-cele li ricevis apartan similecon kun Dio en la inteligenteco kaj en la libera volo. Fakte, nur libera amo povas plaĉi al Dio.

La homo-falo

Estas profunda mistero, kial la libero, kiu esprimas la plej grandan similecon kun Dio, povas konscie leviĝi kontraŭ li. La sperto instruas, ke tio eblas; kaj la revelacio atestas, ke tio okazis.

La Biblio simbole rakontas pri la falo de la pra-homoj, Adamo kaj Eva. Kreite de la amo de Dio, por atingi Dion, ili ribelis kontraŭ lin, pro egoismo kaj orgojlo, starigante sin kiel celon kaj leĝon de si mem. Estis granda tragedio, kiu renversis la ordon de la homaro kaj de la historio.

La tuta homaro estis kuntrenita en la falon de siaj prapatroj. El la revelacio ni scias, ke la unuaj homoj estis kreitaj ne nur bonaj, kiel la aliaj kreaĵoj, sed ankaŭ sanktaj, tio estas en amika kuneco kun Dio. Sekve de la prakulpo, tiu sankteco estis detruita, kaj la homo sentis sin nuda kaj konfuza, tiel en sia rilato kun la universo, kiel en sia interna persona ordo. La prapeko ĵetis en la homan spiriton la semon de ribelo, kies konsekvencoj estas la streĉo inter senso kaj volo, la malamo, la instinkto al malbono, kaj ĉefe la korpa morto: Kulpe de unu homo la pekado eniris en la mondon, kaj per la pekado la morto, deklaras la apostolo Paŭlo. La ribela anĝelo (aŭ diablo, aŭ demono, aŭ satano: en la Biblia rakonto sub simbolo de serpento, Gen 3,1), kiu instigis la prapatrojn al pekado, fariĝis, laŭ difino de Jesuo, estro de ĉi tiu mondo (Joh 12,31).

Tio ne signifas ke la homo fariĝis esence malbona: li restas kapabla je bono, libera kontraŭbatali tentojn al malbono, kaj pluhavas nesatigeblan sopiron al Dio, kaj al senfina vivo kun li. Tio ĉi estas la radiko de la religia strebado de ĉiuj homoj. Eĉ la perforto, la narkotismo, la utopioj ofte estas mis-respondoj je tiu neforigebla soifo al Dio.

La savo-promeso kaj -preparo

La prakulpo ne haltigis la amon de Dio al la homoj. Laŭ la revelacio, Dio faris al la homaro la promeson de Savonto. La tuta homa historio havas kiel konverĝo-punkton Jesuon Kriston, en kiu ĉio restariĝos kaj plejnobliĝos. La historio, kia ĝin spegulas la Malnova Testamento, montras ke Dio estis fidela kaj pacienca kun la homoj. Malgraŭ iliaj perfidoj, li ripete starigis kun ili aliancojn. Plej gravaj estis tiu kun Abrahamo, patro de la Izraela popolo, kaj tiu kun Moseo, la liberiginto kaj leĝodoninto. De tempo al tempo li sendis profetojn, por revoki la homojn al Dio kaj reveki en ili la esperon en la savo fare de Dio. Fine li alproksimiĝis al la homoj en decida kaj eksterordinara maniero per Jesuo Kristo.

Proponoj

1) Legi Gen 1,1-3,4 (Simbola revelacio pri la komenco de la mondo kaj de la homaro).

2) Respekti la vivmedion.

3) Preĝi: Ni dankas vin, Di-Sinjoro, kiu kreis la universon.

 

P.Rossano - B.Cadei

al la indekso


 

Ni aŭskultu la parolon de Dio

 

 LI PAROLAS KUN AŬTORITATO!

(Mar 1, 21-28. Dimanĉon 31-1-1988)

Dufoje diras Marko en nia teksto, ke la aŭskultanta popolo miras pri la prediko kaj la faroj de Jesuo. Ili ekkonas, ke Li parolas kun aŭtoritato. Ankaŭ la malpura spirito ekkonas ĉi tiun aŭtoritaton de Jesuo kaj ĝi scias, ke la aŭtoritato de Jesuo, ke Lia potenco estas pli granda ol sia potenco. La malpura spirito ekkonas sed ne agnoskas. Kontraŭe, ĝi provas senpotencigi Jesuon, helpe de magiaj rimedoj. Estis ja antikva opinio, ke la nomo signifas la tutan personon kaj se mi konas la nomon de iu, mi havas potencon pri tiu persono. Sed Jesuo, la Sanktulo de Dio, ne perdas Sian potencon, Sian aŭtoritaton per magio. Li restas la Plejpotenculo. Li igas la malpuran spiriton agnoski la Dian aŭtoritaton kaj obei Dion.

Ekkoni la aŭtoritaton kaj agnoski la aŭtoritaton estas du diversaj aferoj.

La popolo ekkonas la aŭtoritaton de Jesuo, ili miregas kaj admiras Jesuon.

Marko ne raportas, ke ili tiras la konsekvencojn el ĉi tiu ekkono. La malpura spirito tiras la konsekvencojn, sed la malĝustajn.

Kaj mi? Kaj ni? Ĉu ni estas pretaj agnoski la aŭtoritaton de Jesuo por nia vivo? Aŭ ĉu ni ankaŭ nur ŝatas aŭdi Lian vorton, aŭskulti al Lia vorto sen persona sindevigo? Eble Lia vorto kortuŝas nin. Ni ekkonas, ke Lia vorto efikas, devas efiki en nia vivo. Ni ekkonas, ke ni devus reagi al Lia vorto. Sed ĉu ni ankaŭ agnoskas Lian vorton kiel vokon al ni? Ĉu ni agnoskas Lin kiel nian Sinjoron kaj Dion? Se mi agnoskas Lian aŭtoritaton, se mi vere tiras la konsekvencojn, mi devas sekvi Lian vokon, mi devas sekvi Lin.

Kiel kaj kien mi sekvu Lin? Li vokas ĉiun el ni persone kaj ĉiu havas sian propran vojon, kiel kaj kien Li vokas kaj gvidas. Ne gravas la vojo; sed ĉiu havas la saman celon: esti kun Jesuo kaj ĉe Jesuo en la regno de la Patro. Gravas nur, ke ni, ke mi klopodas ekkoni la vokon de Jesuo en mia vivo kaj por mia vivo. Se mi ekkonis Lian vokon, mi sekvu Lin, mi devas sekvi Lin, ĉar Li havas la aŭtoritaton voki min for de mia nuna laboro, for de mia nuna viv-maniero.

Kial Li havas tiun aŭtoritaton, kiu postulas de mi obeon? Lia aŭtoritato estas bazita sur Lia amo. Li montras al ni sian amon ĉiam denove. Sed Li montris ĝin precipe, ĉar Li savis nin, ĉar Li amas nin senfine, ĝis morto, ĝis la morto sur kruco. Per Sia amo Li volas nin gvidi al la eterna vivo.

Fratino Theotima Rotthaus, F. R. Germanio

al la indekso


 

Januara preĝintenco

 

AFRIKO, TIMOJ KAJ ESPEROJ

En la unua monato de la nova jaro, ni petu de Dio la donacon de evoluo, frata amo kaj aŭtentika kaj daŭra paco por la Afrika kontinento. En la lastaj jaroj en Afriko, pro la rapida kresko, estiĝis malkonkordo kaj streĉoj: konfliktoj en Sudo kaj Nordokcidento, problemoj de politika nestabileco, de socia fermiteco, kiel pruvas la pli ol kvin milionoj da rifuĝintoj; krome, ofte okazas naturaj katastrofoj, kiel ekzemple la granda sekeco, kiu minacas 19 milionojn da homojn en Etiopio, Sudano, Angolo kaj Mozambiko.

Rasismo

En Suda Afriko la konflikto estas inter blankuloj kaj negroj: tiuj lastaj vidas sin senigitaj de la fundamentaj homaj rajtoj, kaj pro tio ili malamas la blankulojn.

Ankaŭ en Ĉadlando ekzistas konfliktoj inter diversaj partioj. Ugando ŝajne ne kapablas trovi pacon, ankaŭ pro la rapida sinsekvo de la diversaj registaroj.

En Burundio, kie de kelkaj jaroj okazas konfliktoj inter la rasaj plimulto kaj malplimulto, la Eklezio estas persekutata. Ekzistas signoj, kiuj esperigas, ke la situacio pliboniĝos.

Aktivado de la Eklezio en Afriko

La konfliktoj, pri kiuj ni parolas, ne signifas, ke Afriko denove fariĝis sovaĝa. Temas pri krizoj, kiuj normale akompanas rapidan kreskon. Afriko klopodas trovi sian propran vivon, ofte tra la suferoj; ĝi trairas en malmultaj jaroj la vojon, kiun multaj eŭropaj landoj trairis dum miloj da jaroj.

La Eklezio travivas plene la problemojn kaj situaciojn de tiu kontinento.

En la jaro 1986, katolikoj kreskis je 3 milionoj, pastroj je 173 membroj, la religiuloj je 373, la katekistoj je 17.380 anoj. El la 481 Episkopoj de la kontinento, 363 estas denaskaj Afrikanoj.

Okaze de la Simpozio de la Episkoparo de Afriko kaj Madagaskaro, en 1985, estis publikigita tre interesa dokumento, en kiu i. a. oni diras: «Neniu malscias, ke Afriko estas malfavorita kontinento. Malgraŭ tio ni, filoj kaj paŝtistoj de ĉi tiu kontinento, invitas vin konsideri la vivon de niaj popoloj kun koro plena de kristana espero, kiu cedu nek al malespero nek al fatalismo. Tia konsidero ebligos al ni malkovri la multnombrajn valorojn de nia kulturo, sur kiuj ni devos baziĝi por konstrui Afrikan kontinenton, en kiu la homo povu kreski disvolvante sian propran homdignon».

Tiuj esperoplenaj vortoj resumas la spiriton de nia januara preĝintenco.

Felice Ruaro, Italio

al la indekso


 

PRI LA T.N. APEROJ EN MEĐJUGORJE

Mi persone estis en Međjugorje (Meĝugorje) en Paska Lundo 1984. Venis ankaŭ, la duan fojon, Sac. Duilio Magnani, prezidanto de IKUE, kun plena aŭtobuso de pilgrimantoj el Rimini, Italujo. Krome, pliaj du aŭtobusoj el Italujo, entute almenaŭ 150 italoj! Mi vidis francojn, germanojn, amerikanojn, veran internacia katolikan kunvenon. Nature ke tie estis ankaŭ multaj loĝantoj el Medjugorje mem kaj ĉirkaŭaĵo.

Je la sesa horo vespere la preĝejo estis plenplena, mi eĉ ne povis eniri. Ekstere staris pliaj eble 100 personoj kun mi, ĉiuj silentis, preĝis kaj surgenuiĝis kaj tiel surgenue iris ĉirkaŭ la preĝejo. Impresa bildo de silento, preĝo kaj pieco. En la preĝejo oni kantis kaj preĝis laŭte kaj komune.

Ĉirkaŭ la sepa horo aperis la Dipatrino al kvin infanoj, la apero daŭris kelkajn minutojn. Mi ne povis ĉeesti en la sakristio de aperoj pro la granda homamaso. Tuj sekvis la Sankta Meso kuncelebrita de kroataj, italaj kaj francaj sacerdotoj. La Evangelio de Pasko estis legata en la kroata, itala kaj franca lingvoj. Post la Meso mi pasigis la vesperon kun Sac. Magnani kaj lia grupo, vespermanĝis kaj tranoktis kun ili en la hotelo.

Kion mi povas diri pri la aperoj? La ĵurnaloj kaj libroj raportas: Maria komencis aperadi la 24-an de Junio 1981 kaj aperas ĉiutage al grupo da infanoj en la sakristio de aperoj (la preĝejo havas du sakristiojn). Vespere oni recitas la rozarion en la preĝejo, kaj la infanoj foriras en la sakristion kaj komencas tie preĝi la Patronian. Dum la preĝo la Virgino Maria aperas. Nun estas ankoraŭ kvin vidantoj, antaŭe estis pliaj, al kiuj la Dipatrino ĉesis aperadi. La aperoj mem komence daŭris duonon da horo, nun malpli longe, nur kelkajn minutojn. Maria donas al la infanoj mesaĝon por la paroko, por la episkopo, por la Eklezio kaj por la mondo. Ŝi diris pri si mem, ke ŝi estas «Reĝino de la paco».

Dum la aperoj la infanoj falas en ekstazon, rigardas ĉiuj en la saman direkton supren, jesas per la kapo kaj movas la lipojn. La ĉirkaŭstarantoj, 10-15, nenion vidas nek aŭdas, nur la kvin infanoj vidas kaj aŭdas la aperaĵon. Post la apero ili leviĝas ĉiuj kune, foriras en la preĝejon kaj preĝas kun la popolo sepfoje «Patro nia»,«Mi vin salutas» kaj «Gloro»... kaj unufoje la Kredkonfeson. La infanoj-vidantoj estas normalaj kiel ĉiuj aliaj infanoj, ili iras en la lernejon kaj faras siajn devojn.

Multaj pilgrimantoj, solaj kaj en grupoj, venas ĉi tien por preĝi kaj konfesi la pekojn, el ĉiuj partoj de Jugoslavujo, precipe el la katolikaj regionoj Kroatujo, Bosnio kaj Slovenujo. Same multe aŭ eble eĉ pli venas eksterlandanoj: italoj, francoj, germanoj, aŭstroj, amerikanoj, ofte per aŭtobusoj kaj personaj aŭtoj.

La loka episkopo de Mostar, Mons. Pavao Zanić, malkonsilas grupajn pilgrimadojn, li estas singarda kaj deziras atendi, por pli klare vidi kaj prijuĝi la signojn por kaj kontraŭ. La opinioj estas dividitaj: kelkaj tre konvinkitaj, ĉar okazas konvertiĝoj, oni fervore preĝas kaj fastas. Aliaj ne kredas... La najbara episkopo, Mons. Dr Frane Franić de Split, kredas ĉi tie je la supernaturaj signoj, ĉar la aperoj tiel longe daŭras - preskau kvar jarojn ĉiutage - alportas la fruktojn de la kredo, kaj la infanoj estas kaj restas normalaj.

Aperis kelkaj libroj en diversaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.

Franjo Gruić, LR de IKUE por Jugoslavujo

 

al la indekso


 

Prelego pri Esperanto-tradukoj de la Biblio (6)

 

LA ELDONO DE LA NOVA TESTAMENTO DE IKI

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto

 

Plano de nova traduko de la NT

En la jaro 1934 en Nederlando estis starigita Internacia Katolika Informejo (IKI) de Jezuito H.P. Wannemakers, mortinta antaŭ ĉ. dek jaroj. Ekde la morto de Patro Wannemakers bedaŭrinde neniu plu laboris en tiu societo, ĉar la celo de tiu asocio estas informi ne nur la katolikojn pri tio kio okazas en la katolika medio, sed precipe la protestantojn. Tiujn informojn oni dissendis nur esperantlingve. Oni ankaŭ eldonis konstituciojn de la Dua Vatikana Koncilio. Wannemakers havis kunlaborantojn, el kiuj kelkaj ankoraŭ vivas en Tilburg, kie li laboris. Estus bone se iu el katolika medio interesiĝus, ĉar ili havis bonan celon. Kaj mi ne scias kial oni ne daŭrigas tiun celon.

Ekde la jaro 1960 IKI komencis novan entreprenon: la eldono de katolika Biblio en esperanto, sed nur de la Nova Testamento. Oni faris planon de la tuta entrepreno kaj oni komencis eldoni en Vojo - Vero - Vivo la tradukojn de la libroj de la Nova Testamento unu post la alia. Temas pri traduko el franca lingvo. Patro Wannemakers decidis traduki por la esperantistoj la famkonatan verkon nomatan la Jeusalema Biblio. Ĝi estas nun tradukita en 4-5 lingvojn naciajn. 

La Biblio de Jerusalemo 

La Biblio de Jerusalemo estas dominikana entrepreno. Patro de Vaux laboris pri ĝi en Jerusalemo, nun li vivas en Parizo. Li ŝatas esperanton sed mem ne konas ĝin. Li petis Patron Bourdon traduki la novajn notojn en esperanton. La franca traduko de la  «Biblio de Jerusalemo» ne est laŭlitere, sed rigardas la sencon. Kaj tio faras, ke en multaj kazoj, kiam la vortoj originalaj de la Biblio ne estas klaraj, kvankam oni komparas ilin kun la tradukoj el la greka, la siria kaj ankaŭ la latina, la dominikanoj klarigas, tiel ke la francaj legantoj de la Biblio povas trovi, ke en la Biblio ĉio estas klara. Se kelkaj vortoj de la Biblio al ni ŝajnas neklaraj (al inspiritaj skribantoj eble ili estis klaraj) nun ni opinias pli bone lasi ilin neklaraj. En la ekumena traduko itallingva de la Biblio, t. e. «La Bibbia Concordata», ni klopodis zorge enmeti niajn proponojn en notojn ne en la tekston. Ankaŭ ni penas uzi bonan italan lingvon, sed kiam la teksto originala ne estas klara, ankaŭ la itala teksto ne estas klara, pro tio ni metis notojn kun klarigoj. Sed ni opinias ke neniu havas la rajton klarigi la tekston mem. Do oni komprenas la karakteron de la Biblio de Jerusalemo. Sed kompreneble tio, kio vere valoras, estas la notoj. Ili estas tre multaj kaj povas klarigi ĉiujn dubojn al tiuj, kiuj legas la tekston. Tio ne okazis en aliaj eldonoj. Ni havas en Francio belan eldonon en tri volumoj, eldonitan en Parizo, literature belan, unu el la lastaj tradukoj.

En la jaro 1960 la Internacia Katolika Informejo (IKI) planis eldoni tiun ĉi novan tradukon el la franca lingvo, en la espero, ke multaj protestantoj (oni memoru la celojn de IKI: konatigi inter protestantoj la katolikajn aferojn) akceptu tiun novan eldonon kiel ekumenan. Patro Wannemakers esperis, ke tiu jam rekonita modelo de biblia traduko povos montri la aktualan lingvouzadon de esperanto, kaj samtempe povas esti okazo por la protestantoj legi kion pensas katolikoj pri la Biblio. Kaj estas sendube merito de ĉi tiu eldono prezenti la rezultojn de la plej profundaj kaj modernaj biblistudoj. Do en 1961 IKI komencis eldoni folietone en sia revuo tiujn tradukojn kaj poste bindis en apartaj libretoj.

La aperintaj partoj

Jen la ĝenerala indekso de la verko: estis plano eldoni la Biblion en 12 volumoj. Sed aperis nur kelkaj el ili, kaj ne unu post la alia, sed unue la 7a kaj la 8a kajeroj. La plano antaŭvidis ke la unua kajero enhavu la ĝeneralan enkondukon en la Novan Testamenton, kiu fakte aperis ĝuante prezentan leteron de monsinjoro Alfred Pichler, episkopo de Banja Luka (Jugoslavio). Temas pri bona esperantisto, iama respondeculo antaŭ la vatikanaj instancoj pri la katolika misalo en esperanto, pri kiu li laboris siatempe kun Patro Jacobitti. (Mi mem laboris kun Patro Jacobitti, ricevinte la taskon kontroli kelkajn erojn de tiu ĉi traduko de la misalo farita el la latina lingvo, ĉar oni ne rajtas fari alian tradukon, kiel okazas en ĉiuj aliaj nacilingvaj tradukoj de latina misalo, kvankam oni ofte faras kompromisojn). Episkopo Pichler skribas en la prezento de tiu verko: «La Sankta Biblio estas vorto de Dio, la Nova Testamento estas vorto de Jesuo Kristo. Ĝi estas do senerara vero, savanta vero, iluminanta la problemaron de ĉi tiu vivo kaj gvidanta pian leganton al la misteraj kaj brilantaj horizontoj de nia estonta destino; ĝi estas ankaŭ refreŝiga verko, pano de vivo por niaj animoj. Tial mi elkore bonvenigas la novan esperantan tradukon de la Nova Testamento. Farita de fakuloj kaj provizita per konvenaj klarigoj, ĝi parolas al la nuntempa homo pri paco kaj savo, uzante esperanton, la lingvon de interkompreniĝo kaj paco. Multnombraj do estu la legantoj kaj meditantoj de ĉi tiu libro. Ili fortikigu sian kredon, sian neestingeblan esperon kaj sian nedetrueblan amon al Dio, kiu taksis nin indaj je sia vero».

Kaj poste en la unua kajero enestas la Evangelio laŭ Sankta Mateo. Tiu unua kajero aperis en 1961. La 2a kajero devis enhavi la Evangelion laŭ Marko; la 3a la Evangelion laŭ Luko; la 4a la Evangelion laŭ Johano; la 5a la Agojn de la Apostoloj; la 6a la Leterojn de Sankta Paŭlo, precipe la enkondukon en tiujn leterojn. Ĉi tiu enkonduko aperis en aparta kajero. Do aperis ĉiuj enkondukoj en la Novan Testamenton t. e. en Evangeliojn, la Agojn de Apostoloj kaj la Leterojn. Li tradukis ankaŭ Leterojn al la Korintanoj (7a kajero), kaj la Leterojn de Sankta Paŭlo al la Galatoj (8a kajero) kun tiuj al la Efesanoj, Filipianoj, Koloseanoj kaj la du Leteroj al la Tesalonikanoj. Poste nenio plu aperis.

La mankantaj partoj

La 9a kajero estus devinta enhavi la Leterojn al Timoteo, Tito, Filemono kaj Hebreoj. Tiun lastan oni nun kutimas ne plu nomi “Letero de Sankta Apostolo Paŭlo” sed simple “Letero al la Hebreoj”. Certe ĝi esta inspirita je la pensoj de Sankta Apostolo Paŭlo, sed sendube ĝi ne estas de Sankta Paŭlo. En Anglujo estas komputilo per kiu oni komparis ĉiujn vortojn de la leteroj, kaj ĝi montris ke sendube la Letero al la Hebreoj ne estas de Paŭlo.

La 10a kajero estus devinta enhavi la tielnomatajn Katolikajn Leterojn. Ankaŭ ĉi tie ni havas nur la enkondukon. Ĉiuj enkondukoj estas eldonitaj ankaŭ en alia kajero titolita «Studoj kaj Klarigoj», pro kio estas ia konfuzo inter la diversaj partoj kiuj estus devintaj troviĝi en la unua kajero, sed nun estas en aparta kajero.

La antaŭlasta kajero estas la 11a; ĝi estus devinta enhavi la Apokalipson de Sankta Apostolo Johano.

Fine la 12a kajero kun la indeksoj kaj mapoj.

D-ro Angelo Duranti

(daŭrigota)

al la indekso


 

UNU KOMUNA BIBLIO EN LA JAPANA 

En septembro 1987 finfine aperis Biblio, kiun tradukis katolikoj kaj protestantoj kunlaborante dum 18 jaroj.

Pli ol 16 tradukitaj specoj de Biblio ekzistas en nuna Japanio, kaj ĉiu kristana sekto uzas apartan Biblion. Ili ĝis nun havis apartan Biblion, sed de nun ili havas la komunan bazon. Multaj el ili alte taksas la laboron kaj diras, «Fakte realiĝis movado, kiu celas novan unuiĝon. La unuiĝo de Biblio estas tre grava okazintaĵo por japanaj kristanoj».

Katolikoj kondukos la novan Biblion tuj en ĉiuj eklezioj, protestantoj baldaŭ iom post iom, kaj eble ankaŭ metropolito de la ortodoksaj.

En Japanio katolikoj kaj protestantoj diskutis, ĉu la komuna Biblio estas ebla aŭ ne, kaj konkludis en 1970, ke nove kaj komune tradukota Biblio estas necesa kaj realigebla. Tiam naskiĝis plenuma komitato por komune traduki Biblion, kaj laboris 70 kristanoj, kiuj studas Biblion.

La klopodo de la komitato naskis en 1978 novan testamenton tradukitan en la moderna japana lingvo. Oni tradukis novan testamenton kun la celo, ke nekristanoj legu ekster eklezio kaj facile komprenu. Tial iom mankis terminaj kaj literaturaj belecoj de frazoj.

Sed nun ili nove tradukis novan testamenton kaj aldonis al ĝi malnovan testamenton kaj apokrifon. La plej nova kaj komuna Biblio por ĉiuj japanaj kristanoj estas ne nur riĉa je la enhavo, sed ankaŭ abunda je la beleco kaj religia imponeco.

Baldaŭ ĉiujn japanajn kristanojn en diversaj sektoj ligos komuna spirita bazo, la Biblio.

INONE Naoki kaj ONO Takao

(El «Novaĵoj Tamtamas», Jokohamo, Japanio)

al la indekso


 

Bibliografia noto

Cherpillod A., Kanto de Kantoj. Enkonduko, originala teksto, Esperanta traduko, filologia komento, indekso. Eldonita de la tradukinto 1987; ISBN 2-906134-03-1; paĝoj 128.

«La tuto de tiu ĉi laboro estis farita helpe de mikrokomputilo, kaj programo de teksto-aranĝado. Ĉiuj literoj, inkluzive de la hebreaj vokaloj kaj kromsignoj, estis tre facile faritaj, sen ia informatika scio, helpe de programo de literfarado» (el la antaŭparolo).

Jen salutinda eldono kaj komento de tiu unika ampoemo, konata kiel «Alta Kanto». La broŝuro aspektas simple sed elegante. La mikrokomputilo faris mirindajn servojn: ĝi uzas ne nur la hebrean kaj Esperantan alfabetojn (diversgrande) sed ankaŭ la siriakan, fenican, araban, etiopan, kaj laŭbezone cirilan ktp (tial, ŝajnas al mi, malaktualiĝis, el teknika vidpunkto, la «klasika» polemiko pri la esperantaj supersignoj...).

La enkonduko prezentas mallonge kaj klare la historion de la interpreto de la Kanto de la Kantoj. La komento citas plurlingvajn tradukojn (ne nur eŭropajn). Sekvas tabelo de ĉiuj vortoj de la poemo. La bibliografio (4 paĝoj) citas verkojn el la lingvoj akada, amhara, angla, araba, aramea, esperanta, franca, germana, hebrea, helena, hispana, hungara, itala, latina, pola, portugala, rusa, serba kaj siriaka.

La Esperanto-lingvo estas eleganta, la esprimomaniero ĉiam klara. Ĉio estas al mi tre plaĉa. Ĉar ne bibliisto, mi prezentis nur la ĉi-supran noton, espere ke kompetentulo faros recenzon.

B. C.

al la indekso


 

Jubileo en Bydgoszcz

Fine de oktobro 1987 nia katolika komunumo en Bydgoszcz (Pollando) festis la centan S. Meson en Esperanto en nia urbo. La nombro de la partoprenintoj superis nian esperon. Dum kutime alvenas ĉirkaŭ 40 personoj, tiun fojon ili estis pli ol 100.

Ni multe preĝis por la prospero de nia religia agado. Oni povas paroli pri ia sukceso, ĉar 2 pastroj eklernis Esperanton, kio certe kontribuos al la regula celebrado de la S. Mesoj.

J. P. Bieliński, Pollando

al la indekso


 

PENSOJ ANTAŬ LA DUA JARCENTO

•          Laŭ statistiko la nombro de la katolika pastraro estas ĉ. 400 mil, tiu de seminarianoj ĉ. 80 mil. - Du malfacilaj demandoj: Kiom da ili scias, ke eblas celebri meson ankaŭ en Esperanto kaj..., ke Radio Vatikana disaŭdigas ankaŭ esperantlingvan programon? Kies kulpo estas ilia nescio?

•          La lingvan belecon de Esperanto nur tiu sentas, kiu regas ĝin perfekte aŭ almenaŭ bonege.

•          Plena Ilustrita Vortaro kaj Plena Analiza Gramatiko ne signifas la venkon super la lingvoj.

•          Esperanto venkis, sed ne la naciajn lingvojn, kiujn ĝi neniam venkos, sed la ĉ. mil artefaritajn lingvojn kaj lingvo-projektojn.

•          En la unua jarcento la esperantistoj devis «esperi», en la dua ili devos «kredi».

•          Pripensinda konstato de Zamenhof: «...progreso por la mondo estas nur tio, kion ni povas reale montri al ĝi».

•          Konvinki Vatikanon pri Esperanto estas la tasko de la Esperantaj ekleziuloj kaj ne tiu de la simplaj fideluloj.

•          Oni neniam pagu anticipe ies promeson pri laboro plenumota por Esperanto future, sed nur la plenumatan kaj la plenumitan.

•          Multaj esperantistoj fieras pri sia esperantisteco, sed pluraj el ili tuj prisilentas sian Esperanto-scion, se ili okupas gravan postenon en la socio, kie ili povus fari ion por Esperanto.

•          Ĉiu IKUE-ano portas en sia poŝo la eblon fariĝi prezidanto.

•          IKUE-anoj, ĉu vi volas helpi al la estraro? Skribu al EK: «Kion mi farus, se mi estus IKUE-prezidanto?».

•          Okazis en la Jubilea Jaro. La iama prezidanto de la Akademio de Esperanto, fama verkisto, eseisto, poeto, renkontiĝis, sur la ŝoseo kondukanta al Varsovio, kun Zamenhof, kiu subbrake portas siajn verkojn. «Kvo irantas Senioro?»(*) - li demandas. «Mi iras al Varsovio reeldoni la Fundamenton de la lingvo de mi kreita, kiun vi nomas Esperanto». La famulo ĝuste volis ion diri, sed la Kreinto de Esperanto nenie estis videbla.

István Nagy, Hungario 

(*) Kien vi iras, Sinjoro?

al la indekso


 

Anekdoto

Homo ŝajne mortis, kaj liaj amikoj portis lin al tombo. Dum li estis entombigata, la homo subite vekiĝis kaj komencis frapi la ĉerkan kovrilon. Oni do malfermis la ĉerkon; tiam la homo eksidis kaj diris al la ĉirkaŭstaranta homamaso: «Kion vi faris? Mi estas vivanta, mi ne mortis!».

Liajn vortojn oni akceptis kun mirigita silento. Fine unu el la ĉeestantoj diris:  «Amiko: kaj kuracistoj kaj pastroj diris ke vi mortis. Fakuloj ne povas erari». Tial oni rekovris la ĉerkon kaj entombigis la homon.

Foje dogmisma antaŭjuĝo estas pli forta ol evidenta konstato.

al la indekso


 

SPRITAĴOJ DE LA DEZERTO-MONAĤOJ

* Monaĥo plende diris al oldulo: «Patro, mi komencas maljuniĝi». «Se vi volas lerni maljuniĝi, rimarku ne tion kion maljuneco forportas, sed tion kion ĝi lasas». 

* Iam oldulo plendis kun alia monaĥo: «Maljuniĝo estas ĉagrena afero!». «Sed ĝi estas la ununura rimedo por vivi longe». 

* Monaĥo diris al oldulo: «Vi tro multe fastas». «Kaj tamen mi estas okdekjara, kaj mi fartas bone». «Sed se vi fastus malplie, vi estus naŭdekjara». 

* Ŝtelisto eniris nokte en monaĥan ĉelon, kaj, dum li palpserĉis por ŝteli, li aŭdis la voĉon de la monaĥo: «Amiko, kial vi serĉas en mallumo tion, kion eĉ dumtage vi ne trovus?» 

* Monaĥo diris al oldulo: «Mi silentadis dum sep jaroj». «Kaj mi fastadis dum 110 tagoj». «Ne estas eble». «Kial, frato, se mi ebligas al vi silenti sep jarojn, vi ne ebligas al mi fasti 110 tagojn?». 

* Iam longhara, longbarba oldulo iris al monaĥo-razisto, kiu, pro laceco kaj fasto, faris al li strektranĉon sur la mentono kaj abrazion sur la kapo. Finrazinte, li demandis: «Ĉu unuafoje vi venis al mi?». «Jes: la orelon detranĉis la dezerto-rabistoj...». 

* Monaĥo Atanazo, mortanta, al la kuracanto kiu al li diradis ke temas pri negrava malsano: «Bonŝance! Mi mortas sana». 

* Du monaĥoj vivis multajn jarojn en la sama ĉelo en perfekta konkordo. Iam unu diris al la alia: «Ni provu kvereli, kiel faras ĉiuj». «Mi ne scias, kio estas kverelo». «Jen: inter mi kaj vi, mi metas brikon. Mi diras: ĝi estas mia. Vi respondas: ĝi ne estas via, sed mia. Tiel komenciĝas ĉiuj kvereloj». Ili do intermetis brikon, kaj la unua monaĥo diris: «Ĝi estas mia». «Ne, sed mia». «Se ĝi estas via, prenu ĝin, kaj iru en paco». Kaj ili ne sukcesis kvereli. 

al la indekso