|
historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono
|
||
|
|
||
|
ENKONDUKO Karaj Legantoj! La ferio-tempo estis por multaj esperantistoj tempo de vojaĝoj kaj... de kongresoj. Apud la impona Varsovia Jubilea UK, la katolikaj esperantistoj fieras ankaŭ pri la Ĉenstoĥova IKUE-kongreso. Post la somera paŭzo, la redaktoroj kaj presistoj de EK nun re-aktivas. Ĉi tiu numero aperas iom malfrue, sed la (jam presata) sekvonta numero espereble estos akurata. La enhavo de EK ĉiam dependas de la kunlaboro de la legantoj. Pri la IKUE-kongreso, espereble ni ricevos (promesitan) pli detalan raporton, kiun ni aperigos venontnumere. Rilate la aliajn artikolojn, krom la felietonaj, ni rimarkigas la temon, malmulte priparolatan, pri la religia situacio en Albanio, kaj la alvokon kontraŭ fumado kaj alkoholismo. Bonan legadon. La Redakcio |
||
|
ESTRARAJ KUNVENOJ EN ĈENSTOĤOVO Partoprenis la estrarajn kunsidojn dum la IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥovo: Sac. Duilio Magnani (Prezidanto); Sac. Alfons Beckers (Estrarano kaj Honora Prezidanto); Sac. Lajos Kóbor kaj Sac. Franjo Gruić (Vicprezidantoj); Sac. Jan Kos kaj Sac. Roman Forycki (Komitatanoj); S-ino Franciszka Bardecka, S-ino Alberta Casey kaj S-ro Carlo Sarandrea (invititoj);
Multaj pastroj ĉeestis en la IKUE-Kongreso
Oni decidis, ke: 1) oni sendu telegramon al Lia Papa Moŝto Johano Paŭlo la Dua; 2) la IKUE-kongresoj havu sian nombrovicon, aparte de la ekumenaj; 3) pro manko de kandidatoj, la Estraro (inkluzive de la Prezidanto) restu en sia loko; 4) eniru la Estraron P. Roman Forycki, kaj du virinoj: S-ino Alberta Casey el Usono kaj S-ino Barbara Pochanke el Pollando; 5) por Hungario estu Komitatano S-ino Elizabet Kaszab; 6) en 1988 aperu IKUE-adresaro; en ĝi la nuraj abonantoj havu apartan indikon; 7) ĉar la presaj (kaj precipe la poŝtaj) kostoj estas altaj, principe ne eblas malaltigi la nunajn kotizojn; sed en kelkaj landoj (Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario) oni klopodu trovi aliajn fontojn de enspezoj, por ke tie estu ebla pli milda kotizo; 8) oni klopodu trovi pli taŭgan sidejon por IKUE en Romo (en tiu nuna - cetere malvasta - IKUE estas nur gasto); 9) Espero katolika estu populara revuo, ne por teologiaj disputoj. Krome, la kunvenintoj pritraktis jenajn temojn: 1) stato de la kaso de IKUE kaj de la diversaj stipendioj (surbaze de raporto de la Prezidanto); 2) aperigo de «Historio de IKUE» de S-ro Hoen; 3) oficialigo de IKUE en la Eklezio, per la apogo de la Sacerdotaro kaj de la Episkoparo; 4) daŭraj kontaktoj kun la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto pri la liturgiaj tekstoj en Esperanto; 5) favora pritakso de la nivelo de Espero Katolika, kiu plaĉas al la legantoj. (Ekstrakte el la oficiala protokolo, redaktita de Sac. Lajos Kóbor)
|
||
|
LA IKUE-KONGRESO EL LA VIDPUNKTO DE FINNLANDA KELI-ANINO
Kiel unu el la partoprenintoj en la IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥovo, mi kuraĝas sendi al vi ĉi-kunajn liniojn, kun la espero, ke ili trovos lokon en la organo de IKUE, kiel dankesprimon pro la kortuŝa etoso, kiu trafis min tie. Kio ajn okazu, ni restu firmaj en nia kredo al Jesuo Kristo (kaj la Dipatrino). Dio, nia ĉiela Patro, benu kaj indulgu nin ĉiujn: Pacon al vi! Helm Jaakkola, Finnlando
Alproksimiĝis la jubilea jaro de Esperanto kune kun unikaj solenaĵoj en Varsovio. Ĉu partopreni aŭ ne? Kaj kristanaj esperantistoj, ĉu ankaŭ ili kongresos ie en Pollando? Evidentiĝis, ke romkatolikoj kongresos en Ĉenstoĥovo, sed la loko ne plaĉis al KELI por kune kongresi tie. Kial, mi ne povis kompreni. Mi fariĝis scivola. Mia korespond-amikino el Krakovo skribis al mi, ke ŝi ne povos partopreni la UK-n en Varsovio, sed ke anstataŭe ŝi partoprenos la IKUE-kongreson en Ĉenstoĥovo. En aprilo min atingis letero de pola IKUE-ano, kiu skribis, ke li supozas, ke «ankaŭ KELI-anoj povos partopreni tiun kongreson kiel gastoj, kaj la temoj de la IKUE-Kongreso estos parte adaptitaj ankaŭ al KELI-anoj, ekzemple: «Kristanismo kaj Esperanto-movado, frateco, paco, toleremo, ktp»; «Kontribuo de kristanoj al la Esperanto-movado». Mi pli kaj pli interesiĝis, kaj post du tagoj mi sendis jesan respondon al tiu letero. Mi iros al Ĉenstoĥovo, se Dio permesos. La cirkonstancoj favoris min, kaj marde vespere 21.7.1987 (mi malfruis du tagojn!), mi trovis min en la akceptejo de la Kongresejo, kie (strange!) jam atendis min S-ino Franciszka Bardecka. Ŝi flugigis mian kofron en ĉambron al mi nekonatan, kaj min mem en la salonon, kie jam okazis «iu interesa spektaklo» (poste mi legis en la Kongresa Libro, ke temas pri Arta Vespero en la Papa Salonego). Estis duonmallume, ĉar la spektaklo daŭris. Tio, tamen, ne malhelpis mian krakovan amikinon, kiu sidis ne malproksime, tuj saluti min per kisoj kaj ĉirkaŭbrakoj. Neforgeseblaj momentoj! Kaj espereble la aliaj ne ĝeniĝis!
Parto el la Kongresanoj
Mi ne kapablas esprimi ĉiujn miajn travivaĵojn dum la sekvaj tri tagoj, sed mi diras nur tion, ke mi daŭre sentis min vere hejmeca kaj feliĉa, kaj precipe dankema al Dio, ke li plenumis miajn dezirojn partopreni Kongreson en Ĉenstoĥovo. Mi sentis min privilegiita inter KELI-anoj, ke mi rajtas nun gustumadi ion pri la spirito kaj religia etoso de Pollando, kaj (kiel diris la Prezidanto de IKUE dum la Sankta Meso en la Mirakla Kapelo de Maria) «aŭdi la batojn de la pola koro». Vere, li pravis. Mi ankaŭ ne trovas la vortojn por priskribi la grandecon de Dio, kiu estis sentata en la Katedralo de Wadowice pere de kantĥoro kaj orkestro. Certe neniu el la aŭskultantoj restis netuŝita. Ni esperu kaj preĝu, por ke efektiviĝu vera, sincera ekumenismo sur ĉiuj niveloj de la homa vivo, «por ke ĉiuj estu unu». Helm Jaakkola, Finnlando |
||
|
PENSOJ LIGE KUN LA 100-JARIĜO DE ESPERANTO Estis unu el la plej grandaj kaj belaj ideoj de la homaro la ideo de D-ro Zamenhof kaj de liaj kunlaborantoj, kiuj kreis en la 1887-a jaro nian ŝatatan internacian lingvon. Ĉi tiu lingvo povus ebligi la interkompreniĝon de la tuta homaro, kaj interkompreniĝo estas fundamento de la paco. La tuta homaro povus interkompreniĝi esperante, ĉar Esperanto estas la plej facile eklernebla lingvo. Ĝi estas klara, senescepta kaj logika. Ĝi estas ankaŭ fundamento de la paco en alia senco, ĉar ĝi estas neŭtrala, nenacia kaj ĝi ekskludas la hegemonion de unu kulturo aŭ popolo super la aliaj. Bedaŭrinde, 100 jarojn post sia komenco ĉi tiu lingvo ne estas fariĝinta la konata universala helplingvo kiel deziris Zamenhof. Komprenas aŭ parolas ĝin ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj, eble 10 milionoj. Sed la homaro nombras pli ol 4 miliardoj da homoj! Kial ĉi tiu malsukceso? La kaŭzoj laŭ mia opinio estas diversaj: - La koloniismo de la lastaj jarcentoj jam disvastigis la anglan, la francan kaj la hispanan kiel internaciajn helplingvojn. - La sciencoj kaj la tekniko disvastigis tutmonde la anglan. - Multaj homoj opinias: Kial uzi artefaritan lingvon, se ekzistas tiom da naturaj lingvoj? - La Esperantistoj ofte restis malgrandaj grupoj enfermitaj en «oraj turoj». - Eble la radikoj de Esperanto estas tro eŭropaj, do tro malmulte universalaj. - Ekzistas en la mondo grandegaj fortoj kiuj ne volas la pacon, ĉar la militoj estas ilia profito, kaj sekve ili ontraŭbatalas la pacokaŭzantan internacian lingvon. Ĉu ni devas sekve rezigni? Tute ne! Sed ni bezonas ankoraŭ pli kuraĝe propagandi Esperanton: - Paroli kaj korespondi esperante. - Legi aŭ eĉ aboni esperantajn gazetojn kaj revuojn. - Aŭskulti radiostaciojn kiuj disaŭdigas E-elsendojn, kaj skribi ofte al la redakcioj. Konatigi al la Esperantistoj kaj al la aliaj la frekvencojn kaj la horojn de la disaŭdigoj. - Inviti radiostaciojn, kiuj ne ankoraŭ disaŭdigas programojn en Esperanto, fari ĝin. - Prezenti Esperanton en nacilingvaj gazetoj, revuoj kaj konferencoj. - Konvinki la politikistojn (ekzemple en la U.N.) pri la alta valoro de Esperanto. - Precipe enkonduki Esperanton en la lernejoj (elementaj lernejoj, mezlernejoj, altlernejoj kaj lernejoj por plenkreskintoj). Se Esperanto estos gajninta la lernejojn, ĝi estos gajninta la mondon! Sed kial diri kion «oni» devus fari, kion «la aliaj» devus entrepreni? Proverbo diras: «Pli bone ol lamenti pri malheleco estas ekbruligi malgrandan lumon». Pro tio mi estas lerninta aŭtodidakte Esperanton antaŭ kelkaj jaroj; tiel estas unu plia homo, kiu uzas Esperanton. Aleksander Thaler, Svislando
|
||
|
DUM LA KONGRESO
30.7.1987, en la preĝejo S. Stanislao Kostka en Varsovio (Pollando), estis celebrita la unua S. Meso ĉe la tombo de P. Jerzy Popieluszko. Kune kun Mons. Władysław Miziołek, Helpa Episkopo de Varsovio, kuncelebris 17 pastroj. Multaj kongresanoj de la tiam okazanta UK partoprenis la S. Meson. Ili preĝis laŭ speciale preparitaj preĝlibretoj, kaj bele kantis sub gvido de P. Jozef Zielonka. Post la S. Meso la Episkopo, la kuncelebrintoj kaj la partoprenintoj metis florkronon ĉe la tombo de P. Popieluszko. (raportis Marta Sosińska) |
||
|
Dediĉita al tiuj, kiuj sincere serĉas Dion
ENKONDUKO EN LA KRISTANISMON (4) unua parto - dua parto - tria parto
La disĉiploj Dum sia surtera vivo, Jesuo estis en ama intimeco kun la Ĉiela Patro (al kiu ofte li preĝis), kaj samtempe en profunda solidareco kun ĉiaj homoj: viroj kaj virinoj, justaj kaj pekaj, riĉaj kaj malriĉaj, samgentaj kaj fremdaj, kun speciala preferemo al la suferantaj, al la senesperaj, al la humilaj uloj. Ĉirkaŭ li ariĝadis popolamaso, kiu aŭskultis lian predikon, admiris liajn miraklojn kaj sekvis lin en la diversaj lokoj de Palestino. La misio de la apostoloj Sed Jesuo mem ekde la komenco elektis apartajn disĉiplojn, por ke ili estu liaj kunlaborantoj. La Evangelio rakontas (ekz. Mar 3,13-19; Joh 1, 35-51), ke Jesuo elektis tiujn, kiujn li volis, kaj destinis dek du el ili prediki lian mesaĝon. Ĉi-tiujn li nomis apostoloj, tio estas senditoj. Al ili Jesuo transdonis speciale sian mision kaj sian povon; kaj foje ili iris prediki, eĉ dum Jesuo ankoraŭ vivis surtere. Inter la dek du apostoloj Jesuo aparte zorgis pri Petro, al kiu li konfidis la gvidadon kaj gardadon de ĉiuj kredontoj, dirante al li: Firmigu viajn fratojn (Luk 22,32). Al la apostoloj li promesis, ke la Sankta Spirito de Dio ilin speciale lumigos kaj gvidos transdoni kun fideleco lian mesaĝon al ĉiuj popoloj. La apostoloj rolos kiel specialaj respondeculoj de lia sav-agado sur la tero, kaj estos perantoj de liaj spiritaj donacoj al la kredantoj: la bapto, la peko-pardono, la vespermanĝo de la Sinjoro, pri kiuj ni traktos pli poste. Antaŭ ol foriri al la ĉielo, li diris al la disĉiploj: Al mi estas donita ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero. Iru do, kaj igu disĉiploj ĉiujn popolojn, baptante ilin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen, mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la fino de la mondo (Mat 28, 18-20). La unua kristana komunumo La apostoloj komencis plenumi sian misiadon en la tago mem, en kiu ili ricevis la promesitan Sanktan Spiriton, dek tagojn post la foriro de Jesuo de sur la tero. Petro, la ceteraj apostoloj, kaj iliaj unuaj kunlaborantoj, komencis anonci kaj atesti, publike kaj tutlibere, la «feliĉo-anoncon» pri la savo disponigita de Dio en Jesuo Kristo. Ĉiuj sciu kun certeco - proklamis Petro - ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio igis Sinjoro kaj Mesio (Ago 2, 36). Sankta Paŭlo parolis pri la agado de la apostoloj jene: Ni rolas kiel ambasadoroj de Kristo, kaj Dio mem admonas per niaj vortoj; ni do petegas vin en la nomo de Kristo: rekuniĝu kun Dio (2 Kor 5, 20). Kaj la apostolo Johano: Kio okazis, kion ni aŭdis, kion ni vidis per niaj okuloj, kion ni rigardis, kion niaj manoj palpis... tion ni anoncas al vi, por ke ankaŭ vi estu en kunuleco kun ni; kaj nia kunuleco estas kun Dio Patro kaj kun lia filo Jesuo Kristo, por ke via ĝojo estu plena (kp Joh 1, 1-4). Tiuj, kiuj akceptis la ateston de la apostoloj, ricevis la bapton, kaj konsistigis la unuan kernon de la Eklezio (= kunvokit-aro), tio estas de la kristana komunumo. La pra-eklezio konsistis el homoj devenantaj el Azio, Afriko kaj Eŭropo. Esencaj elementoj de la kristana Eklezio La libro de la Agoj de la apostoloj, kiu dokumentas pri la pra-eklezio, priskribas jene la vivon de la pra-kristanaro: Ili persistis en la instruo de la apostoloj, en la unueco, en la dispecigo de la pano, kaj en preĝoj (Ago, 2, 42). En ĉi-supra frazo troviĝas la esencaj elementoj de ĉiu kristana Eklezio, nome : 1) la instruo de la apostoloj fidele transdonata ekde la apostoloj de generacio al generacio, surbaze de la Evangelio kaj de la aliaj Bibliaj libroj; 2) la unueco: en la reciproka amo; en la komuna kredo; en ligiteco kaj obeemo al la apostoloj kaj al iliaj posteuloj; 3) la dispecigo de la pano; temas pri la vespermanĝo de la Sinjoro, aŭ Eŭkaristio, pri kiu ni traktos pli poste. Proponoj 1) Legi Mat 10, 1-23 (Misio de la apostoloj). 2) Sekvi sian konsciencon, eĉ koste de suferoj. 3) Preĝi: Ho Dio, kion vi volas ke mi faru? P. Rossano - B. Cadei (daŭrigota) |
||
|
Aŭgusta preĝintenco POR LA JAPANA EKLEZIO Pasintjare la Papo ricevis aŭdience grupon da japanaj episkopoj, kaj parolis al ili pri la evangelizado kiel kuraĝa enkonduko de la Evangelio en la kulturon de la popolo. Johano Paŭlo la Dua gratulis pro la zorgema respondo de la japana Eklezio al la postuloj de la evangelizado en la soci-kultura kunteksto. Valoras ĉi-rilate mencii, ke la japana episkoparo jam en junio 1984 proklamis, ke urĝas antaŭ ĉio anonci la Evangelion kaj evangelizi la kulturon kaj la socion. Por respondi al la papa invito, kaj por esti fidelaj al la decidoj de la jaro 1984, la japanaj episkopoj planis por venonta novembro grandan nacian kunvenon en la malnova urbo Kioto. En la pasintdecembra letero al la fideluloj la episkoparo diris i. a.: «La Episkopara Konferenco konsideras oportune, ke oni pripensu la kredon deirante el la vivo kaj el la konkretaj problemoj de la japana socio. La elektita ĉeftemo estas jena: konstrui apertan Eklezion. Nia precipa deziro ne estas adapti la vivon al kredaj principoj abstrakte formulitaj, sed renovigi nian praktikan kredon deirante el la atenta esploro de la japana vivo...». La episkopara letero estas frukto de longa studado kaj kunlaborado je diversaj niveloj. Partoprenos la kunvenon ne nur la episkoparo, sed ankaŭ pastroj, religiuloj kaj laikoj, kiel reprezentantoj de la diversaj diocezoj kaj ekleziaj movadoj.
|
||
|
Septembra preĝintenco
POR LA KUNLABORO INTER KRISTANAJ KAJ ISLAMAJ JUNULOJ
La vizito de Johano Paŭlo la Dua en Maroko en aŭgusto 1985, kaj precipe lia parolado al la junularo, sugestas la misian preĝintencon por septembro. En Casablanca, la plej moderna urbo de Maroko, la Papo renkontiĝis kun la kristana komunumo, kun la reĝa familio kaj en la urba stadiono kun la islama junularo. Tiu lasta renkontiĝo estis la plej grava kaj fama. La Papo deiris el la komuna kredo en unu Dio, ĉiopova kreinto, origino kaj fonto de tio kio estas bona kaj bela kaj vera. Surbaze de la komuna kredo eblas kunlabori sur pluraj kampoj: favori la unuecon de la homa familio, respekti la homajn rajtojn, plenumi kuraĝe kaj respondece siajn proprajn devojn, favori la interparolon inter diversaj kulturoj, batali por justeco kaj paco, zorgi pri la malfacilaj vivkondiĉoj de aliaj homoj, kreski en la spirita vivo kaj akcepti reciproke la proprajn diferencojn. Johano Paŭlo la Dua, espriminte la deziron, ke la mondo pliboniĝu per la fervora kunlaborado de kredantaj gejunuloj, finis sian paroladon per jenaj vortoj: «Tiam povos naskiĝi nova mondo, en kiu la homoj kun vigla kaj efika fido kantos gloron al Dio kaj klopodos konstrui homan socion laŭ la Dia volo». |
||
|
Ni aŭskultu la parolon de Dio
KIEL GRANDA ESTAS NIA DIO! (Meditado pri Rom 11, 33-36 kaj Mat 16, 13-20) Antaŭ kelkaj jaroj amiko rakontis pri vizito en iu zoologia ĝardeno kune kun sia kvin-jara filo. Kiam la knabo vidis la ĝirafon, li rigardis ĝin de malsupre al supre, alte kaj pli alte, kaj lia mirego kreskis. «Paĉjo, tio ne povas ekzisti!» ekkriis la infano. Li ne kapablis kompreni la grandecon de ĉi tiu besto. Ŝajnas al mi, ke ni - ju pli ni plenkreskas, des pli ni mallernas miregi. Ni ekkonas pli kaj pli la interrilatojn de la mondo, ni kapablas klarigi la kaŭzojn. Ni scias! Ni ankaŭ scias multe pri Dio. Ni kredas, ni fidas Dion, jes, ja! Sed ĉu ni povas miregi pri Dio? Tradukante parton de psalmo-komentario, mi serĉis Esperantan vorton por la germana vorto «Ehrfurcht». Respekto, respektego ne plaĉis al mi, estas laŭ mia opinio malforta, senkolora. En la traduko de la letero al la Hebreoj mi trovis la vorton «pia timo» kaj tiu traduko plaĉas al mi. Dum tiu serĉado mi persone meditis: Kion signifas «pia timo» por mi, por mia rilato al Dio? Dio estas por mi, interalie, la bona Patro, kiu amas min senlime, senfine. Al Li mi povas iri ĉiam. Sed ĉu mi eble forgesas Lian grandecon, Lian majeston? Ĉu Dio eble estas ankaŭ parto en mia demokratia ordo, pensmaniero? La apostolo Paulo montras al ni la grandecon, la bonecon de Dio en la 11-a ĉapitro de la letero al la Romanoj. Li miregas pri Dio. Lia grandeco estas supermezura. Neniu homo povas ekkoni Liajn pensojn, neniu homo kapablas esti Lia konsilanto. Dio kreadas ĉion kaj ĉiun. Li estas la Plejpotenculo. Sed Li volas, ke la homo kunlaboru kun Li en la mondo, ankaŭ ĉe la sav-agado. Mateo rakontas en la 16-a ĉapitro de sia evangelio, ke Jesuo igas la apostolon Petron roko, sur kiu Li volas konstrui Sian eklezion. Li ja konas Petron, tamen Petro fariĝas roko, li ricevas la potencon fermi kaj malfermi, ligi kaj malligi. Se mi rigardas medite mian propran vivon, mi rimarkas ofte okazojn por miregi, por admiri la grandecon kaj bonecon de Dio, kiu estas videbla en mia vivo. La vortoj de la 139-a psalmo substrekas tiun miregon: «Ho Dio, kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj!» (Psa 139, 17). Mi opinias, ke ju pli ni miregas pri la grandeco kaj boneco de nia Dio, des pli malgrandiĝas nia timo, nia malespero kaj ankaŭ ĉiuj mizeroj, ĉar ni scias nin mem ŝirmataj kaj ĉirkaŭataj de Lia korfavoro. Kaj ankaŭ por ni validas la vorto el la letero al Romanoj: «Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni?» (Rom 8, 35-31). Fratino Theotima, F.R. Germanio
|
||
|
Kristana oriento EN ALBANIO DIO NE MORTIS La 6-an de junio ĉi-jare, kiam papo Johano Paŭlo la dua faris pertelevidan rozario-preĝon malferme de la Maria-Jaro, pluraj centmilionoj da homoj en la mondo aliĝis al tiu preĝo, okazanta en la baziliko de Sankta Maria la Granda en Romo. Mi kredas, ke samtempe preĝis ankaŭ la katolikoj de la martira, katakomba Eklezio en Albanio. Kvankam jam de preskaŭ dudek jaroj albanoj estas tute izolitaj de la ceteraj landoj, kaj vivas en teruraj situacioj, indicoj montras, ke en Albanio Dio ne estas mortinta! Kun granda konfido mi volus inviti vin al ĉiutaga preĝado, dum la tuta Maria-Jaro, por la martira Eklezio de Albanio. Tiamaniere ni plenumos la deziron, kiun la papo esprimis okaze de sia vizito en urbo Bari (Suda Italio) la 26-an de februaro 1984: «El tiu-ĉi urbo... mia penso iras ankaŭ al niaj gefratoj de Albanio, kiuj ne povas ekstere montri sian religian kredon, fundamentan rajton de la hompersono. Dum mi ilin rekomendas al via preĝado, mi deziras certigi ilin, ke ili speciale ĉeestas en mia koro, kaj ke mi ilin konfidas al la protekto de la Patrino de Dio». El la historio de la albana popolo Eble multaj povus nun sincere demandi: sed kio estas Albanio, kaj kia estas la albana popolo? Preskaŭ nenion ni aŭdis pri ilia historio kaj nuntempa vivo! La albana popolo, en sia lingvo, nomas sin «Filoj de agloj», eble pro tio, ke ili vivas inter malfacile alireblaj granitaj rok-montoj. Dum sia dumiljara historio, tiu popolo preskaŭ mirakle savis sian ekziston kaj sian identecon en tempo de longdaŭraj militoj kaj invadoj de gotoj, hunoj, vandaloj, slavoj kaj fine islamanaj turkoj. La Evangelio de Kristo atingis tiun teritorion jam en la tempo de la apostoloj. Ekestis multnombraj preĝejoj kaj monaĥejoj. En la 15-a jarcento la nacia heroo Skanderberg rezistis kontraŭ la turka invado. Sed poste, sub 400-jara turka jugo, la plejparto de la albana nacio estis islamigita. Katolikaj grupoj transvivis en foraj montaraj regionoj de Mirdiza. Multaj forlasis sian patrujon, venis en Italion, kie ekestis albanaj komunumoj en Kalabrio kaj Sicilio. Admirinda estas ilia fideleco al la nacia tradicio: ili ĝis hodiaŭ konservis la gepatran lingvon kaj orientan katolikan riton. Tio estas granda merito de la katolikaj pastroj, kiuj estis dum jarcentoj gardantoj de la lingvo kaj de la nacia identeco de la transmigrintaj albanoj. En Albanio la movado por la liberigo estis kronita per la sendependeco ekde la jaro 1912. Komenciĝis periodo de disvolviĝo de la kristana vivo, literaturo kaj edukado. Fine de la dua mondmilito la albana Eklezio konsistis el 6 diocezoj, 117 paroĥejoj kaj 357 gemonaĥoj, kaj gvidis multajn lernejojn. Martira vojo post la dua mondmilito Kiam komunistoj formis diktaturan reĝimon en 1944, komenciĝis en Albanio periodo de plej kruela religia persekutado, kiu daŭras ankoraŭ hodiaŭ. Dum pli ol kvardek jaroj pluraj miloj da martiroj oferdonis en Albanio sian vivon por Kristo. Preskaŭ ĉiuj episkopoj, pastroj kaj monaĥoj estis enkarcerigitaj kaj poste pafmortigitaj. El la senfina listo de la albanaj martiroj, jen kelkaj nomoj: episkopoj Gasper Thasi, Vincenco Prenushi, Gjergj Volaj; prelato Nikola Deda; pastroj Nikola Gazulli, Petro Cuni, Ded Macai. Ni preĝu, por ke iliaj nomoj aldoniĝu al tiuj de la nuntempaj martiroj el la hitleranaj koncentrejoj: el Auschwitz sankta Maksimiliano Kolbe kaj beata Edita Stein; el Dachau beata Michael Kozal kaj la esperantista Tito Brandsma. La albana oferego ankoraŭ daŭras. En 1967 Albanio proklamis sin «unua ateista ŝtato en la mondo». De post tiu tempo ĉiu religia praktiko, ĉu publika, ĉu privata, estas konsiderata krimo. En 1969 estis fermita la lasta katolika preĝejo, nome la katedralo en Tirano. En 1972 estis mortpafita pastro Shtjefen Kurti, pro tio ke li baptis infanon. En la paska dimanĉo de 1980 (6-an de aprilo) estis trovita en kaŝa kelo de lia domo la ĉefepiskopo de Skutari, Ernesto Coba, dum li estis celebranta la Eŭkaristion: komunistaj junuloj lin mortigis per bastonado. Tio estas la lasta sciigo, kiun ni konas pri la martireco de la albana Eklezio. Signoj de espero Povus ŝajni, ke la Eklezio en Albanio, komplete detruita, sen pastroj kaj episkopoj, neniam reviviĝos. Sed jam en antikvaj tempoj la kristana verkisto Tertuliano diris: «La sango de la kristanoj estas semo». Kaj Jesuo Kristo promesas: «Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola, sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto» (Joh 12,24). Fakte, esperigaj indicoj ne mankas. En regiono Kosovo en Jugoslavio vivas multaj katolikaj albanoj. En 1985 albanlingva revuo proklamis literaturan kaj artan konkurson por honori la 75-jariĝon de patrino Tereza de Kalkuto, albandevena fratino, ricevinta Nobel-premion por la paco pro sia laboro inter la plej malriĉaj en Hindio: al la konkurso aliĝis tiel multnombraj albanoj kaj kun tiel granda entuziasmo, ke oni opinias tion historia evento por la albanaj katolikoj. En junio ĉi-jare en Romo mi renkontis albanan junulon, kiu kun granda certeco diris al mi: «Baldaŭ Dio povos malfermi la landlimojn de Albanio por katolikaj misiistoj. Tio dependas ankaŭ de niaj preĝoj». Solidareco kun la albana Eklezio Se la Eklezio estas kiel korpo el multaj membroj, la problemoj de unu parto devas fariĝi problemoj de la tuta Eklezio (kp 1 Kor 12,12-27). Radio Vatikana ĉiutage elsendas en albana lingvo, por informi, instrui kaj kuraĝigi la albanajn fratojn. La papo, kies tasko estas servi al la unueco de la Eklezio, instigis al solidareco kun la albana Eklezio okaze de sia vizito en Otranto, la itala urbo plej proksima al Albanio, la 15-an de aprilo 1980: «Mi ne povas ne turni mian rigardon al la ne malproksima, heroa Eklezio en Albanio, turmentata de dura kaj longdaŭra persekutado, sed riĉa je atestado de siaj martiroj: episkopoj, sacerdotoj, monaĥoj kaj monaĥinoj kaj multaj simplaj fideluloj. Krom al ili mia penso iras ankaŭ al la aliaj kristanaj fratoj kaj al ĉiuj kredantoj en Dio, kiuj suferas persekutadon en tiu nacio. Esti spirite proksima al ĉiuj, kiuj suferas perforton pro sia kredo, estas speciala devo de ĉiuj kristanoj, laŭ la tradicio heredita ekde la unuaj jarcentoj. Mi dirus ion pli: ĉi-tio estas afero de solidareco, kiun oni ŝuldas al la personoj kaj al la komunumoj, kies fundamentaj rajtoj estas perfortataj kaj fine tute piedpremataj. Ni devas preĝi, ke la Sinjoro helpu tiujn fratojn per sia graco en tiel malfacilaj provoj. Ni ne forgesu la martirojn de nia epoko, ni ne kondutu kvazaŭ ili ne ekzistus». Jakub Szostak
|
||
|
Prelego pri Esperanto-tradukoj de la Biblio (3)
LA PROBLEMOJ DE LA BIBLIA TRADUKADO
LA MALNOVAJ TRADUKOJ DE LA BIBLIO ANTAŬ ZAMENHOF
La unuaj eroj de la Biblio tradukitaj
En 1887 Zamenhof eldonis la unuan libron por la Rusoj, titolitan «Libro de Internacia Lingvo». Tie Zamenhof jam tradukis la unuajn erojn de la Biblio: la Patronian kaj la versojn 1-10 el la unua ĉapitro de la Biblio, t. e. Genezo. Patronia fariĝis tiel la unua internacia preĝo. Tiuj ĉi estas la unuaj tradukoj el la Biblio. En 1893 s-ro Neumark el Grodno, kiu tiutempe loĝis en Nürnberg, proprelspeze tradukis la libron Rut, trarigarditan de Zamenhof. Tio ĉi lasta signifas, ke Zamenhof ĉiam interesiĝis pri la tradukoj de la Biblio, ankaŭ se kompreneble li ne trarigardis ĉiujn tradukojn de aliaj libroj; sed kiam temis pri bibliaj tradukoj, li laŭeble trarigardis ĉiujn. En 1906 ankoraŭfoje aperis plia traduko de la Biblio. D-ro Noel el Nancy (Francujo) tradukis por nekatolika diservo en la Universala Kongreso Genezon 11,1-9. Kaj ankoraŭ por Kongresa diservo de nekatolikoj en la jaro 1907 Pastro Rust tradukis kelkajn psalmojn: la 67an, la 95an, la 98an kaj 110an, Jes 11, 1-9, kaj el la Unua Letero de la Apostolo Paŭlo al la Korintanoj la tutan 13an ĉapitron. Kiu estas tiu John Cyprian Rust, anglikana paroĥestro de la urbo de Soham en Cambridgeshire (Anglujo), kiu dum 23 jaroj interesiĝis pri esperanto? Li studis la hebrean, araban kaj sirian, fundamentajn lingvojn por tiuj kiuj volas traduki la Biblion el la originalaj lingvoj, kaj li predikis en la unua neromkatolika esperantlingva diservo en Ĝenevo en 1906, kaj li ankaŭ kutimis uzi la grekan tekston por la Nova Testamento. (Poste ni parolos pri li kiam temos pri la traduko de la Nova Testamento). En 1910 iu anonimulo el Parizo eldonis proprelspeze la biblian profeton Cefanjo. Li tradukis ĝin kiel antaŭanoncantan esperanton ĉar ni legas en la profeto Cefanjo (3.9) «Tiam mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al li unuanime». Ni ne bone scias, ĉu Cefanjo vere intencis paroli pri esperanto, sed tiu anonimulo el Parizo en 1910 estis certa, ke li parolis pri tiu ĉi lingvo. Kaj la anonimulo prenis okazon por traduki la tutan profeton. Ankaŭ ĉi tiu estas parto de historio de la fruaj tradukoj de la Biblio en esperanto. La broŝuro estis «La biblia profeto Cefanjo antaŭanoncinta Esperanton, kun notoj». Tiun profeton li elektis por tiu verso kiun li tradukis: «ĉar tiam mi alturnos (anstataŭ: mi redonos) al la popoloj lingvon purigitan (anstataŭ: puran) por ke voku ĉiuj (anstataŭ: vokadu) per la nomo Jehovon (anstataŭ Eternulon) por servi lin unuŝultre ». Pri «Eternulo»: la afero estas komprenebla, ĉar Zamenhof ja estis hebrea kaj ne povis nomi lin Jehovo. Li devis anstataŭigi per iu alia vorto, ka elektis «Eternulo». Pri tio oni parolis laŭ la reguloj starigitaj de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo. Kiam Zamenhof elektis «Eternulo», oni konsentis, sed ne tro facile, ĉar oni ne trovas ĝin en aliaj lingvoj aŭ tradukoj. Kelkaj preferas traduki «Sinjoro». - «por servi lin unuŝultre». Zamenhof «kaj servadu al li unuanime»; eble estas pli bone «unuanime», anstataŭ «unuŝultre». Estas ankoraŭ alia traduko el la Biblio, t.e. la Alta Kanto. En 1913 Edinburga presisto John Fred por blinduloj eldonis en esperanto tradukon de la «Alta Kanto» aŭ de la «Kanto de la Kantoj» aŭ «Kanto de Salomono». Sendube ĉi tiu tradukanto estas hebrea ĉar en la antaparolo li citas ne nur Zamenhof, sed ankaŭ multajn rabenojn. Pro tio ni supozas, ke temas pri Judo, sed ni ne havas pliajn konojn pri Fred, ni nur raportas el historio, kiun ni trovis. Oni scias nur, ke Zamenhof reviziis ĉi tiun tradukon de Fred, kaj ke li ŝanĝis kelkajn versojn kaj ankaŭ punktojn, kaj ankaŭ interpunkciaĵojn en kelkaj partoj de la traduko. Farinte komparon oni trovis ke en ĉi tiu traduko de la Alta Kanto de Fred, Zamenrof ŝanĝis 168 tradukerojn, t.e. li ne trovis bone tradukitaj ĉi tiujn erojn. Kaj ĉi tio diras al ni, ke Zamenhof deziris, ke sia traduko de la Biblio estu bone farita laŭ la originalo. Ĉi tiu Fred en 1913 tradukis ankoraŭ, sed ne presigis, tiel ke restis en maŝinskribita formo: Rut, Ijob, Plorkanto. Ni aldonas ke Fred sendis en 1915 ĉi tiujn tekstojn maŝinskribitajn pere de la rusuja ambasadoro en Londono al Zamenhof, kiu tiutempe loĝis en Rusujo. Kaj Zamenhof uzis ĉi tiun tradukon. Do Zamenhof kontrolis ankaŭ la tradukojn de aliaj personoj por sia eldono de la Biblio en esperanto. Fred tradukis ankaŭ Eliron, Danielon kaj ankaŭ du malgrandajn profetojn. Do kvankam traduko de Zamenhof estis finita, tamen li povis denove kontroli la ĝustecon de sia traduko, kiu ja ankoraŭ ne estis eldonita. D-ro Angelo Duranti
|
||
|
KONTRAŬ ALKOHOLISMO KAJ FUMADO
Mi petas enkonduki en IKUE-n batalon kontraŭ sociaj patologioj alkoholismo kaj nikotinismo en la esperantistaj medioj. La Tutmonda Organizo por la Sano (WHO) deklaris la alkoholon ĉefa narkotaĵo, kaj la fumadon ilo de morto, pri kiu jam ne plu oni povas silenti. Drinkado kaj fumado kondukas al malvirto kaj gravaj malsanoj, kio kolizias kun la kvina ordono de la Dekalogo. Medicino kaj biologio vokas al abstinenco kiel fundamenta postulo de la homa sano. Terura vizaĝo de nikotina kaj alkohola atakoj pligrandiĝas per profitemo de produktantoj kaj komercistoj. Ankaŭ malprogresaj kutimoj en distrado kaj socia vivo kaj ignoro de medicino, aldone detruas la homan moralon. Pro tio mi petas: 1) enigi en la statuton de IKUE la batalon kontraŭ alkoholismo kaj nikotinismo; 2) propagandi abstinadon ne nur kiel gravan leĝon de medicino, sed ankaŭ kiel gravan leĝon de la katolika movado; 3) la problemon de abstinado kaj batalo kontraŭ socia patologio enigi en la kongresajn temarojn de IKUE; 4) tiun temaron absolute kaj konstante propagandi en «Espero Katolika»; 5) ideon de abstinado flegi kaj disvastigi ne nur en la esperantista movado; 6) memori pri la eminenta nestoro de esperantista abstinado, profesoro Mieczysław Sygnarski el Krakovo (Pollando), jam ne vivanta. K. S., Pollando
|
||
|
AFORISMOJ KAJ CITAĴOJ * Dio, faru, ke mi ne maltrankviliĝu, kiam la animo forlasos la korpon. Ne kaŝu vian vizaĝon, kiam mi aperos antaŭ Vi; ne deturnu de mi vian rigardon, kiam Vi juĝos la kaŝajn kaj malkaŝajn farojn de la homoj. Via vorto fariĝis karno, estis krucumita, mortis, estis entombigita, reviviĝis por mi: faru ke la malbono ne superregu min, kaj ne deŝiru min de via mano. Dio, donu al mi puran koron kaj perfektan kredon (Scenudi, 5-a jarc.) * Estu al ni bonvola en ĉi tiu tago, Dio sankta, ĉiopova patro, eterna Sinjoro, kompata kaj mizerikorda, defendanto kaj gvidanto, lumo de niaj koroj. Gardu niajn pensojn, la vortojn, la farojn, por ke ni plaĉu al Vi, kaj ni plenumu vian volon, kaj ni iru rektavoje dum la tuta tempo de nia vivo (Antifonaro de Benghor). * La Sinjoro Jesuo Kristo metu ankaŭ al ni la manojn sur la okulojn, por ke ni komencu rigardi ne la aferojn videblajn, sed la nevideblajn. Li malfermu niajn okulojn, por ke ili rigardu fikse ne la estanton, sed la estonton; li igu la rigardon de nia koro klara, por ke ni kontemplu Dion spirite, per la sama Jesuo Kristo, al kiu estu gloro kaj potenco poreterne (Origeno).
|
||
|
|