Enhavo de Espero Katolika numero 4/1987

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo: en ĉiuj lokoj kaj en ĉiuj epokoj homoj serĉas Dion (foto Costalonga)

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

La Evangelio rakontas (Luk 24, 13-35) ke, post la morto de Jesuo, du el liaj disĉiploj ekforiris al vilaĝo Emaŭso, seniluziaj, ĉar ŝajnis al ili ke la Jesuo-afero tute fiaskegis. Survoje, fremda vojaĝanto kuniĝis kun ili: li estis Jesuo mem, reviviĝinta. Tamen, ili ne rekonis lin, kaj daŭrigis plendi pri sia malfeliĉo. Sed kiam ili rekonis lin, ili ekĝojegis, kaj revenis komuniki al siaj kamaradoj, ke Jesuo vivas.

Multaj el la nuntempaj homoj ne plu sukcesas agnoski la spurojn de Dio en la mondo.

Espero katolika komunikas kaj proponas sian «esperon» al la libera konscienco de la kunhomoj.

En ĉi tiu numero vi povas legi interalie pri enkonduko en la kristanismon, pri homa solidareco («La festo ne okazas»), kaj pri la Esperanto-jubileo.

Bonan legadon!

La Redakcio

al la indekso


 

 

ĜOJU, HO KRISTA EKLEZI’

 

Ĝoju, ho Krista eklezi’, gaja kant’,

ja reviviĝis Krist’ al ni, vivas la Mond-Savant’.

 

Por la pekanta homara gent’ venas per Krist’ sankta elaĉet’.

Kantu, ja gloran Haleluja.

 

Gajo ekregis, ho plezur’ venis el tomb’ Jesu’,

laŭ de profetoj bonaŭgur’ vivas Jesuo plu.

 

Reviviĝinte je tria tag’ savis li homojn per sia ag’.

Kantu, ja gloran Haleluja.

 

Ĝoju en mondo ĉiu hom’, savis nin Dia Fil’,

venkis li super mort-fantom’, super diabloj mil.

 

Kantas ĉiele anĝela ĥor’, ĝojas animoj, ke ĉesos plor’.

Kantu, ja gloran Haleluja.

 

El la slovaka tradukis Jiří Kořínek

 

La resurektinta Jesuo aperas al Maria de Magdala

al la indekso


 

Dediĉita al tiuj, kiuj sincere serĉas Dion

 

ENKONDUKO EN LA KRISTANISMON – 1

Antaŭparolo

«Ĉu mi povas ricevi informojn pri kristana vivo?»... «Min interesas la kristanismo»... «Mi deziras vivi laŭ Kristo »...

Ĉi-tiaj frazoj el leteroj de esperantistoj el Irano, Ĉinio, Nepalo ktp instigis min entrepreni koncizan prezenton de la kristanismo. Plej grandan parton de la materialo mi ĉerpis el libreto de la itala P. Rossano: La espero de la kristanoj, kiun antaŭ kelke da jaroj mi elsendis poparte en la Esperanto-programo de Radio Vatikana, sub la titolo: Kion signifas esti kristano?

Invito al kunlaboro

Ĉar temas pri prezento tre konciza, mi ege deziras, ke interesuloj reagu per rimarkoj kaj demandoj, tiel ke per respondoj mi povos iel pliklarigi kaj kompletigi la enhavon. Do, ĉi tiu «enkonduko en la kristanismon» dependas ankaŭ de via kunlaboro. Mi dankas anticipe.

Serĉi Dion

Ekde sia origino, la homo deziras kompreni la sencon de la vivo. Kiu estas la senco de nia ekzisto? Kial en la mondo ĉeestas bono kaj malbono? Kia estas la origino kaj la senco de la suferado kaj de la morto? Ĉu ekzistas vojo, por atingi veran feliĉon, aŭ ĉu la premaj demandoj de nia spirito restos senrespondaj?

Ekde la prahistorio la homoj serĉas Dion, kiel pruvas multspecaj restaĵoj de la homa religiemo en ĉiuj mondo-partoj kaj en ĉiuj epokoj. Lin serĉis kaj serĉas primitivuloj kaj kleruloj, simplaj homoj kaj filozofoj. La modernaj progresoj en la sciencoj ne forigis la bezonon serĉi Superan Estaĵon aŭ Estulon, aŭ Principon de la universo kaj de la vivo.

Verdire konstateblas grandaj malsamecoj inter la diversaj religioj, kaj multaj homoj estas dubemaj, skeptikaj, nekredemaj, foje eĉ ateistoj: se homoj havas tiel diversajn opiniojn pri la dieco, kie do troviĝas la vero? Se Dio ekzistas, kial li toleras maljustaĵojn? Ĉu li estas bonkora, indiferenta, aŭ kaprica?

La antikva helena filozofo Platono konkludis, ke la homaj konoj pri Dio restos malcertaj kaj miksitaj kun eraroj, se Dio mem ne sciigos al la homoj la veron pri si.

Nin serĉas Dio

La kristanoj kredas, ke Dio mem fakte manifestis sin al la homoj: li revelaciis (= malkaŝis), ke li estas amoplena, kaj volas estigi intimajn rilatojn kun la homoj; ke Jesuo Kristo venis serĉi la homojn, por montri al ili la vojon de Dio: Mi estas la vojo, la vero, la vivo... - li diris - kiu sekvas min, tiu ne iras en mallumo, sed ricevos la lumon de vivo (Joh 14,6; 8,12). En la lumo de Kristo la kristano solvas la misterojn de sia ekzisto.

Jesuo Kristo, la revelacianto

La kristanismo originas el Jesuo, historia persono, kiu naskiĝis, vivi kaj mortis en la antikva Palestino, regiono situanta ĉe la renkontiĝo de tri kontinentoj kaj civilizacioj: Azio, Afriko kaj Eŭropo.

Kristano estas tiu, kiu kredas en Jesuo Kristo, la Savanto sendita por montri la amon de Dio, igi nin liaj filoj, kaj doni sencon al la tuhomara historio.

Kiel ni vidos en plipostaj artikoloj, fundamento de tiu kredo estas la reviviĝo de Jesuo Kristo, kiun liaj disĉiploj konstatis kaj kuraĝe atestis ĝis martireco, disvastigante la kristanismon malgraŭ kruelaj persekutadoj ka ĉiuspecaj kontraŭstaroj.

La revelacio de Jesuo, disvastigita de liaj disĉiploj aŭ apostoloj (= senditoj), nomiĝas evangelio (= bon-sciigo, feliĉo-anonco). Ĝin ni povas legi en la skribaĵoj de la disĉiploj, kiuj konsistigas la Novan Testamenton: ĝi nomiĝas Nova kompare kun la Malnova Testamento, t.e. la hebreaj sankta skribaĵoj de la tempo antaŭ Kristo: la Malnova Testamento estas la unua stadio de laŭgrada revelacio, kiu fariĝis definitiva en Jesuo Kristo. Ambaŭ Testamentoj konsistigas la Biblion.

La tuta Biblio, kia ĝin interpretis Jesuo Kristo, kaj predikis la apostoloj, prezentas revelacion pri la rilatoj inter Dio kaj la homaro.

En la venonta artikolo mi parolos pri la antaŭkrista historio el ĉi tiu vidpunkto.

Proponoj

1) Legi Luk 15,4-7 (Dio serĉas erarintan homon, kiel paŝtisto perdiĝintan ŝafon).

2) Peti pardonon de Dio.

3) Preĝi: Ho Dio, montru al mi vian vojon (Psa 25,4).

P. Rossano - B. Cadei

(daŭrigota)

al la indekso


 

Noto: kiel uzi la Biblion

La revelacio antaŭ Kristo estas dokumentita en la 45 libroj de la Malnova Testamento (MNT), kaj tiu post Kristo en la 27 de la Nova Testamento (NT). Ĉiun el la libroj (= verkoj aŭ verketoj, foje unupaĝaj), oni kutime citas per mallongigo aŭ siglo. Ni sekvas la triliteran sistemon, proponitan de IABO (= Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj).

Jen la libroj: 

http://www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1984_0708.htm#5 

Ekzemploj de Bibliaj citaĵoj: 

Mat 5,3 = Evangelio laŭ Mateo, ĉapitro 5, verso 3

Mar 14,10-11 = Evangelio laŭ Marko, ĉapitro 14, versoj 10 kaj 11

Ago 5,17-42 = Agoj de la Apostoloj, ĉapitro 5, versoj ekde 17 ĝis 42

1 Kor 6,18-7,8 = Unua letero de Paŭlo al la Korintanoj, ekde ĉapitro 6, verso 18 ĝis ĉapitro 7, verso 8 

Por aĉeti (kompletan) Biblion aŭ nuran Novan Testamenton en Esperanto oni mendu ĉe la Centra Oficejo de IKUE.

Personoj kun objektivaj malfacilaĵoj de pago kontaktu la Centran Oficejon.

al la indekso


 

SONU, KANTO!

 

Kantu, kantu pri Savanto,

pri mirinda sangofort’,

ĝi animojn liberigas

de pereo kaj de mort’.

 

Kantu ni, resonu kanto

en sen-dia, ombra val’,

ĝin aŭskultu tristaj koroj

laciĝintaj pro fatal’.

 

Kantu ni ke pekmakulojn

havas sankta sangofont’,

ke de tero al ĉielo

estas forta savopont’.

 

Kantu, kantu pri Savanto

kantu, kantu pli kaj pli,

kian ĝojon kaj miraklon,

kian Savon trovis ni.

 

Elvira Lippe, Latvio

 

al la indekso


 

Ni aŭskultu la Parolon de Dio

 

LA PASKAJ DONACOJ DE JESUO

La evangelio (Joh 20, 19-29) de la 2-a paska dimanĉo (26-a de aprilo 1987) parolas - laŭ mia opinio - pri tri ĝojigaj veraĵoj de nia kredo.

La unua estas: Jesuo vivas. Li leviĝis kaj nun Li venas al Siaj disĉiploj. Je la komenco de la 20-a ĉapitro Petro kaj Johano kuras al la tombo kaj vidas nur la malplenan tombon. Ili ekkredas, ke Jesuo denove vivas, sed ne vidas Lin. Nun Li aperas al Siaj disĉiploj, kiuj treege timas kaj fermis zorgeme la pordojn. Sed Lin ne povas reteni fermitaj pordoj, subite Li ĉeestas. Li deziras al Siaj disĉiploj la pacon, Sian pacon. Nun, post la pasiono kaj la morto Li donacas al ili la pacon de Dio, pri tiu Li parolis antaŭ Sia morto, je la lasta vesper-manĝo (Joh 14,27 ss).

La dua ĝojiga veraĵo de nia teksto estas la donaco de la pardono, de la sakramento de la pardono. Jesuo, sendita de la Patro por forigi la pekojn de la mondo, nun transdonas la rajton forigi la pekojn al Siaj disĉiploj. Nun, post la morto kaj reviviĝo de Jesuo, ili rajtas partopreni al Lia potenco kaj ni, hodiaŭaj disĉiploj de Jesuo, rajtas ĉiam denove sperti, ke Dio pardonas niajn pekojn kaj parolas al ni la pardonantan vorton per la eklezio. Estis kaŭzo de kverelo inter Jesuo kaj la fariseoj, kiuj plurfoje ĉagreniĝis kaj demandis: «Kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola?». Lia paska donaco al Liaj disĉiploj, al Lia eklezio, al ni estas nun la sakramento de la pardonado de pekoj, kaj ki estas la frukto de Lia ofer-morto por ni.

La tria punkto de nia evangelio montras, kiel Jesuo akceptas nin, kiel Li venas por akompani nin en nia nuna vivo, en nia fido. Tomaso ne ĉeestas, kiam Jesuo aperas, kaj li ne povas kredi la nekredeblan anoncon, ke la mortigita Jesuo vivas. Verŝajne lia doloro pri la kruela morto estas tiel granda, ke la anonco ŝajnas al li freneza. Li volas ateston. Li volas tuŝi la vundojn de Jesuo, li bezonas solidan pruvon. Kaj Jesuo jesas la peton de Sia apostolo. Li venas denove kaj permesas al Tomaso tuŝi Liajn vundojn. Tomaso rajtas «palpi» Lin, kaj nun li komprenas: «Mia Sinjoro kaj mia Dio!» estas lia konfeso.

Jesuo ne grumblas, ne faras riproĉojn al Tomaso pri lia malgranda fido, lia malkredo. Li nur nomas feliĉaj tiujn, kiuj ne vidas kaj tamen kredas.

Mi opinias, ke tiu parto de la perikopo estas konsolo por ni, se ni havas malfacilaĵojn kun Dio, kun nia kompreno de Dia agado. Mi kredas, mi fidas, ke ankaŭ kun mi Li estas kaj estos pacienca. Li atendas min, ĝis mi kuraĝas salti, transsalti mian propran ombron, transsalti miajn timojn, miajn dubojn, miajn antaŭjuĝojn kaj salti en la fidon, en Lian amon.

Fratino Theotima, F.R. Germanio

al la indekso


 

Aprila preĝintenco por la Misioj

 

HELPI LA LOKAJN PASTROJN

Dum aprilo ni preĝu por la Papa Fondaĵo Sankta Petro Apostolo por la formado de la pastroj en misiaj teritorioj.

La fondaĵon iniciatis en la jaro 1889 la franca fraŭlino Johana Bigard, kiu tute sin dediĉis al la katolikaj misioj. Ŝi konvinkiĝis, ke plej efika rimedo helpi la pastrojn en misiaj landoj, estas «adopto», per kiu oni surprenas la taskon spirite kaj ekonomie helpi kandidaton al la pastreco. Ĝi estas ankoraŭ unu el la plej uzataj helpo-manieroj. «Ĉiu junulo adoptita de fraŭlino Bigard fariĝis filo de ŝia animo; ŝi estis spirita patrino de multaj seminarianoj; ŝia patrineco maturiĝis en la kontemplado de la Virgulino Maria sub la kruco» (D.C.).

Ekde la jaro 1918 la Fondaĵo «Sankta Petro Apostolo» dependas de la Papa Kongregacio por la Disvastigo de la Kredo (nuna Kongregacio por la Evangelizado de la Popoloj).

Dum 1985 ĝi helpis 675 seminariojn en la mondo, entute 54.000 seminarianojn. Samtempe malfermiĝis 30 novaj porpastraj seminarioj: 15 en Afriko, 11 en Azio, 3 en Ameriko kaj 1 en la diocezo Tongo en la Paca Oceano.

«La vokiĝoj kreskas senĉese. La plej urĝaj problemoj estas: konstrui novajn seminariojn, anstataŭigi malnovajn konstruaĵojn per novaj kaj modernaj, riĉigi la bibliotekojn per filozofiaj kaj teologiaj verkoj... Estus grava kaj nepardonebla kulpo, se ni devus rifuzi novajn vokiĝojn pro manko de monrimedoj» (E.P.).

Tiucele fondiĝis antaŭ nelonge komitato: Opus vocationum (= Establo por vokiĝoj).

Sac. Felice Ruaro, Italio

al la indekso


 

LA FESTO NE OKAZAS

El Ĉinio venas la jena historio: juna paro preparis sin al geedziĝa festo. Ili estis malriĉaj, sed pensis, ke ju pli multaj venas, des pli granda estos la ĝojo. Ja la dividita ĝojo estas duobla ĝojo! Ili dissendis la invitilojn kaj petis la invititojn, ke ĉiu portu kun si botelon da vino. Ĉe la enirpordo de la domo staros barelo kaj ĉiu verŝu en ĝin sian vinon. Tiamaniere ĉiu dividas sian vinon kun tiu de la alia kaj ili fariĝos unu en la komuna ĝojo!

En la komenco de la geedziĝa festo, la servistoj dividis la komunan vinon kaj plenigis la glasojn.

Sed kiom granda estis la surprizo kaj ŝokiĝo, kiam ili trovis akvon anstataŭ vinon en la glasoj. Ĉar kio okazis? La invititoj portis akvon en siaj boteloj kiel donacon, en la forta kredo, ke ja neniu rimarkos la unusolan botelon da akvo en la multo da vino. Tiamaniere senpage, je la kosto de la aliaj ili mangos kaj trinkos.

La gastoj rigardis unu al la alia, embarasiĝo kaj honto kaptis ilin, ĉar la akvo en la vinpokaloj malkaŝis ilian ruzan, kalkuleman spiriton. La muziko eksilentis, kaj la gastoj senparole, kvazaŭ fuĝe, forlasis la geedziĝan domon. La festo ne okazis, kaj pro tio ekskluzive ili estis respondecaj.

Nu, tio ja estis fajna societo! Unu volis esti pli ruza ol la alia, ĉiu volis superruzi la alian. Ĉiu volis festi, manĝi-trinki je la kosto de la alia, sen propra kontribuaĵo kaj ofero. En tiu ĉi egoista societo, kiu serĉis nur la propran utilon kaj avantaĝon, ne estas malfacile nin mem rekoni. Ni ŝatas bonvivi, komforton havi, aliajn homojn eluzi, la pezan kaj molestan laboron lasi al aliaj, la rajtojn menciadi kaj postuli, sed pri la ŝarĝoj kaj taskoj simple forgesi. Sed kio estos tiamaniere el nia homeco, precipe kristana homeco? Se ni pensas ĉiam nur pri ni mem, se ni preteriras apatie apud la sufero de la aliaj, se ni vidas sangantajn vundojn, sed ilian bandaĝadon ni ŝovas sur aliajn?

Jesuo donis al ni ekzemplon, ke ni povas progresi nur tiam, se ni ne provas la ŝarĝojn ŝovi sur la ŝultrojn de la aliaj, se ni ne volas atingi nian privatan feliĉon kaj prosperon sur la dorso de la aliaj kaj je ilia damaĝo. Jesuo respondis per amo al la malamo, per pardono al la insultoj, li donacis vivon, kiam oni sendis lin en la morton. Tio estis la «ruĝa fadeno» de li vivo kaj misio.

Esti kristano signifas sekvi lin en tiu ĉi sinteno. Jesuo komparas la ĉielon kun la geedziĝa festo. Kiuj volas partopreni en ĝi, devas esti tute aliaj, ol menciitaj gastoj en la supra ĉina historio. La vortoj de Jesuo estas ne miskompreneblaj: kiu vivas je la ŝarĝo de la alia, tiu ne serĉu lokon en lia geedziĝa festo (Ĉielo).

Ni, akceptis la inviton al la geedziĝa festo, kiam ni fariĝis kristanoj.

Sed se ni vere volas en ĝi partopreni, tiam ni devas al ni surŝultrigi la spiriton de Kristo kaj kune kun ĝi la vojon, kiun aspergas la sango de vundoj, kiujn kaŭzis nia memamo.

El la hungara tradukis libere Josef Kondor

al la indekso


 

HELPO AL LA LIBANA EKLEZIO EN MIZEREGO

Kio estas «Helpo al la Eklezio en mizerego»

Temas pri katolika asocio, kiu celas helpi al la kredo-fratoj suferantaj pro malriĉeco, rifuĝado, persekutado ktp.

Ĝin fondis la nederlanda patro Werenfried Van Straaten, naskiĝinta en 1913. Lia patro, instruisto, volis, ke lia filo sekvu lian ekzemplon. Sed la junulo, ne facilanima, decidis fariĝi pentristo, kaj sindoni ankaŭ al la sociaj problemoj.

Subite, en 1934, je la ĝenerala familia surprizo, Werenfried elektis la religian vivon, kaj sacerdotiĝis en la belga monaĥejo de Tongerloo.

Jen la evento, kiu lanĉis lin sur la vojon de lia ĉefa agado. Decembre de 1947, la sindonema patro aŭskultas per la radio prelegon pri la terura malfeliĉo de 6 milionoj da rifuĝintoj, forpelitaj de la orientaj landoj de Germanio fare de la sovetaj trupoj. Senhezite, kuraĝe, patro Van Straaten titolas la kristnaskan artikolon de la abateja revuo: «En la bunkroj ne estas loko por Li», kaj petas Belgojn kaj Nederlandanojn helpi la iam konkerintajn Germanojn, nuntempe venkitajn, kiuj estas fratoj en Kristo.

La respondo superis la esperojn de la Patro: vasta movado ekestis, kiu alkondukis al tiuj rifuĝintoj tunojn da manĝaĵoj kaj vestoj. Kelkajn monatojn poste, Papo Pio la 12-a konfidis al la agema Patro la prizorgon de tiuj milionoj da rifuĝintoj, kiuj akompanis ilin. La «Helpo al la Eklezio en mizerego» estis naskita!

La libana Eklezio en mizerego

Sendube la Eklezio troviĝas en tre bedaŭrinda stato en Libano.

Antikva lando de la Fenicoj, ofte trairita de Kristo kaj de la Apostoloj, Libano estis unue teritorio de kristanoj. La monaĥejo de Sankta Maron ĉe Oronto estis la bonefika lulilo de tiu Eklezio, kaj formis ĝian apartan kaj interesan liturgion. Bedaŭrinde estis, ke sekve de la koncilio de Monto Libano en 1736, oni anstataŭigis antikvajn ritojn per banala adapto de iu itala libro de preĝoj. Feliĉe, la maronitaj kleruloj revenas iom post iom al pli certa.

Sendependa ekde 1943, la «Granda Libano» (10.000 kvadrataj kilometroj) estis modelo de paca kunvivo de divers-konfesiaj kristanoj kaj islamanoj. Fakte, la paco dependas de la interkompreno de tiuj du komunumoj. 72-foje citita en la Biblio, Libano pace vivis (kun 17 kristanaj komunumoj) ĝis antaŭ kelkaj jaroj.

Hodiaŭ, la situacio ŝajnas preskaŭ nesolvebla. La Palestinanoj, kiuj perdis sian patrolandon, provas trovi alian en Libano: tio estus dua maljustaĵo, kiu ne korektus la unuan. Aliflanke, la muzulmanaj ekstremuloj provas superforti la tutan landon. Fine, la druzaj milicoj, direktitaj de Walis Jumblatt, amasbuĉas kristanojn kaj prirabas iliajn domojn.

Francaj katolikoj helpas

Sendita de sia superulo, la katolika maronita Patro Youssef Awad venis en Lille (Francio) - kie li estis frate akceptita de la Dominikanoj - kum 35 geknaboj, aĝaj 8 ĝis 13 jaraj, kiuj perdis siajn gepatrojn en la milito.

 

Du libanaj georfoj, gastoj en francaj katolikaj familioj (foto Bourdon)

 

La infanoj estas akceptitaj en katolikaj familioj, kiuj havas almenaŭ unu infanon samaĝan kiel la Libanano. La familio okupiĝas ne nur pri la gastigado sed ankaŭ pri la vestoj kaj la instruado de la franca lingvo. Tiuj infanoj esta maronitaj katolikoj. Samspeca grupo sekvos en septembro. La monkolekto kaj donacoj por la ĉi-jara grupo nur parte kompensis la 10.000 francajn frankojn necesajn por unu infano dum unu jaro.

Alvoko de Kardinalo Albert Decourtray

Kardinalo Decourtray substrekas, ke la vera Libano estas tiu popolo unika en la mondo, kie malsimilaj kristanoj kaj malsimilaj muzulmanoj kunvivis, laboris kaj regis. Sed nuntempe ĉio ŝajnas konspiracii por kompromiti tiun longdaŭran ekvilibron.

La kristana komunumo estas minacata. Ĝi konsistas el katolikoj (950.000 laŭ maronita rito; 150.000 laŭ greka rito; 45.000 laŭ armena, siria, kaldea kaj latina ritoj); ortodoksoj (415.000); protestantoj (10.000). La muzulmana komunumo nuntempe ne estas minacata en sia ekzisto. La defendo de la vera Libano, de la Libano de la kunviveco, postulas la aktualan defendon de la Kristanaj komunumoj.

Sac. Louis Bourdon, Francio

al la indekso


 

Novelo

HOMOJ SUR LA PADO 

Li estis hakministo, kvindektri-jara, sed aspektis sepdekjarulo. Vespere li iris labori, matene li venis el la laboro kaj ekde la pordego de sia domo ĝis la minejo nur malofte li renkontiĝis kun homo. Jam delonge li loĝis en la vilaĝo. Proksimume antaŭ dek jaroj ĉe mineja akcidento forpasis lia filo.

La vilaĝo troviĝis sur la alia bordo de la rivero. Malantaŭ la brikfabriko - kie li iris kaj venis - vidiĝis nur la nebula makulo de la urbaj lumoj kaj trans la parko nur la vasta, malplena spaco. Tie staris la katolika preĝejo, apud ĝi la parokestrejo, antaŭ tiu la ĝardeno kun multaj floroj kaj kun ruĝpintaj palisoj. Kun la pastroj li ofte renkontiĝis sur la digo. Li konis ilin. Ili estis triope: unu ruĝvizaĝa, ridetmiena; unu nigra, altstatura; kaj la plej olda, grizhara kun sulkita frunto.

Plej ofte ili venis renkonte al li. Ili preteriris unu la alian sen saluto. Nome, li neniam salutis la pastrojn. Eĉ, nur fojefoje aliulojn. En la minejo li salutis la kunlaborantojn per ia laca kapbalanco kaj voĉmurmuro. En la vilaĝo ĉiam la kampuloj salutis lin unue, ĉar ĉiuj konis la oldulon. Ili sciis, ke granda ĉagreno pezas sur lia koro. Se oni interesiĝis pri lia filo, li respondis nur per amara voĉo. Li mortis. Nur tion li diris.

Foje iun matenon li haltis antaŭ la parokestrejo. Li enrigardis tra la duone malfermita ĝardenpordo; li vidis mallarĝan vojeton ŝutitan per flava sablo.

La ridetmiena juna pastro staris kun kuspe falditaj manikoj inter la ruĝpintaj palisoj, kaj pritondis la rozujojn per kurba tondilo. Dornhavaj ŝosoj falis surteren; brilis la suno.

Estis bela mateno.

- Rozoj - diris la oldulo, kaj ribelaj pensoj ombris ĉi belan vorton. - Por ili ĉiam nur festotago, por mi ĉiam nur labortago... - kaj post morna ŝultrolevo li ekiris hejmdirekte.

Foje okazis ĉe aŭroro.

Ankaŭ ĉi tiu aŭroro estis tia kiel la aliaj, kiujn li ĝis nun vidis. Ankaŭ nun regis silento sur la rivrbordo. Nigraj nuboj kovris la ĉielon... Decembra mateniĝo... Sed nun okazis io. De la minejo li venis kun la juna vagonetisto sur la pado - kies surfaco fariĝis vera glitejo pro la grajlo – kiam ili ekvidis homon sin apogantan al la trunko de poplo.

Veninte pli proksimen, la oldulo rekonis lin; li estis tiu, kiu en la ĝardeno de la parokestrejo pritondis la rozujojn.

- Via pastra moŝto, kio okazis al vi?

La pastro estis pala kaj anstataŭ respondi li almontris sian piedon. Poste li faris moveton pos paŝi. Pro la doloro li eligis mallaŭtan ĝemeton. La oldulo etendis ambaŭ siajn manojn al la vagonetisto, kaj kun la pastro sur sia kunplektitaj manoj ili garde ekiris.

Ili portis lin en la drinkejon jam frumatene malfermitan apud la ferponto. La junulo iris voki la kuraciston.

En la drinkejo la silenton de la atendado rompis nur la malkuraĝa, vortavara voĉmurmurado de la olda ministo.

- Do, kiel... kiamaniere... okazis la afero al la piedo?... Ĉu vi estis devigita eliri ĝuste en veteraĉo?

- Mi ne povis fari alion, mi estis vokita al agonianto en la forstista domo. Dank’ al Dio, mi povis plenumi mian devon.

Per sia aŭto venis la distrikta kuracisto kun subbrake bruna necesujo. Li estis junulo, alta, eleganta, sed nun li suprenfaldis la kolumon de la surtuto, ĉar li ne ligis al si kravaton.

Li klinis sin super la piedon de la pastro, longe ekzamenante ĝin.

- Ĉu rompo? - demandis la oldulo emociite.

- Verŝajne, la Rentgen-radio montros.

- Ĉu via parenco? - demandis la kuracisto.

- Ne - respondis mallaŭte la ministo - mi havis filon, sed en la minejo...

- Mi memoras...

Nova printempo venis post la vintro, poste somero. La oldulo laboris ankaŭe plue en la nokta laborsekcio. Foje la pastro venis renkonte al li. La olda ministo levis la manon al la trouzita ĉapo.

- Bonfortunon,

- Benon de Dio.

Kaj ili salutis sin reciproke per forta manpremo.

 

Kalman Cser; el la hungara tradukis Istvan Nagy

al la indekso


 

LA KATOLIKA EKLEZIO,

ĈU SURVOJE AL TRIA LINGVO-ALPRENO?

Ĉi tiu artikolo povus taŭge tradukiĝi en naciajn lingvojn, por propagandi Esperanton en ekleziaj medioj.

 

Greka-latina periodo

Por plejbone kompreni tiun ĉi demandon, oni bezonas historian retrorigardon.

Ni devas ja memori, ke la latina ne estis dekomence la lingvo de la kristanoj. Jesuo parolis aramee. Eble iom la grekan. Certe ne la latinan. La prakristana eklezio troviĝis en la sama situacio. En Romo, kie la Evangelio alvenis en la dua duono de la unua jarcento, la kristanismo esprimis sin per la greka, la internacia lingvo de tiu epoko, parolata de la romaj prakristanoj, plejparte judoj el la «diasporo». Rimarkindas, ke ankoraŭ nuntempe en kelkaj sud-italaj vilaĝoj oni parolas greke!

Estis Afriko, kiu donacis la latinan al la Eklezio, inter la dua kaj la tria jarcento.

Komence de la kvina jarcento, la afrika Eklezio havis 700 Episkopojn. Sed la prospero de la kristanismo en Afriko ne multe daŭris, pro la invadoj unue de la ĝermanaj Vandaloj, kaj poste de la Araboj.

La roma Eklezio transiris de la greka al la latina inter la jaroj 360 kaj 380. Tio koncernas nur la okcidentan parton de la katolika Eklezio, ĉar la orientanoj celebris aramee, greke, sirie, kopte; pli poste slave, arabe; lastdate ruse, indiane, eskime..., laŭ la vivantaj lingvoj de la diversaj tempoj kaj lokoj.

La roma eklezio disvastigis la kristanismon en Eŭropon, ekde la 4-a ĝis la 8-a jarcento, ĉiam lige kun la latina lingvo. En la 9-a jarcento ĝi subtenis la apostolojn de la Slavoj, Cirilo kaj Metodo, kontraŭ tiuj kiuj volus malpermesi, ke ili uzu la slavan lingvon. Sed la ĝeneraligo de la latina estis kutima en okcidento. Tio kaŭzis, ke la popolo ne komprenis la liturgion (= ekleziajn di-servojn), kaj turnis sin al privataj devotecoj. La franca rego Luizo la 14-a trapreĝis rozarion dum la sankta Meso. Ankaŭ la Koncilio de Trento (1545-1565), okaze de la protestanta krizo, nur konfirmis la devigon de la latina lingvo en la liturgio.

Nacilingva periodo

Necesis la evangelia kuraĝo de Papo Johano la 23-a, por lanĉi duan lingvan alprenon: tiun de la popolaj lingvoj. «Se pripensi la belajn preĝojn, kiujn mi ĵus diris, kaj pri kiuj vi nenion komprenis... estus bone, ke iam ili estu komprenataj de vi»: tion diris Johano la 23-a dum prediko en iu roma paroko 13.3.1960. La duonoficiala vatikana gazeto «L'Osservatore romano» cenzuris ĉi tiun papan frazon, kiu tamen estas magnetofone surbendigita. Fine, la dua Vatikana Koncilio rajtigis la popolajn lingvojn en la liturgio kaj Papo Paŭlo la 6-a, 7.3.1965, povis deklari: «Tiu ĉi dimanĉo estas memorinda tagdato en la spirita historio de la Eklezio, ĉar la parolata lingvo oficiale eniras en la liturgian ritaron...

Ja sian propran lingvon la Eklezio foroferas: forofero de religia lingvo grava, bela, eksterordinare esprimiva kaj eleganta. La Eklezio forlasas jarcentajn tradiciojn kaj ĉefe unuecon ĉe diversaj nacioj, cele al tiu ĉi plej granda universaleco, por atingi ĉiujn unuope. Kaj tio por vi, fideluloj, por ke vi povu partopreni en la preĝado de la Eklezio, vi povu forlasi vian sintenon de simplaj spektantoj, kaj fariĝi fidelaj, aktivaj partoprenantoj; kaj se vi kapablos elprofiti tiun ĉi zorgon de la Eklezio, vi havos grandan ĝojon, meriton, kaj feliĉon atingi spiritan renoviĝon».

Universala lingvo por la estonto

Post tiu ĉi historia skizo, ni alfrontas la komencan demandon: la katolika eklezio, ĉu survoje al tria lingvo-alpreno?

Estas sciate, ke en la nuna jarcento la mondo rapidege evoluis, kaj pli kaj pli evoluas. Plej diversaj komunikiloj ebligis grandskalajn kaj ĉiaspecajn kontaktojn ne nur nacie, sed ankaŭ internacie. Aŭtoj kaj aŭtobusoj, fervojoj, ŝipoj, aviadiloj, telegrafo, telefono, radiotelevido estas potencaj fortoj de lingva proksimigo.

Per ili transiras la limojn de regionoj, landoj, kontinentoj ne nur varoj, ne nur homoj, sed ankaŭ vortoj.

La evoluo de la teknikaj faktoroj alportas al egalnivelado de la kulturo kaj civilizo en la tuta mondo. Ankaŭ la katolika Eklezio ne povis flankeresti je tiu ĉi evoluo. Ĝi fiksis siajn bazajn principojn precipe pere de la Dua Vatikana Koncilio. Unu el ili estis la fama difino pri Eklezio: grekdevene kunveno, asembleo.

«Plaĉis al Dio sanktigi kaj liberigi la homaron ne individue kaj sen ia interhoma ligiteco, sed Li volis konsistigi el ili unu popolon, kiu agnosku Lin sur la Tero kaj sankte Lin servu. Kristo starigis tiun ĉi novan interligon aŭ novan aliancon, per sia sango, vokante homgrupojn el judoj kaj el alia nacioj, por ke ili fandiĝu en unueco, ne laŭkarne, sed spirite, kaj konsistigu la novan popolon de Dio».

Jen ni ja trafas la kernon de la afero. La Eklezio estas popolo. Ĝi ne estas konceptata vertikale, kiel hierarkia Eklezio, sed horizontale, kiel Dia popolo. Eklezion konsistigas ĉiu el la membroj de la mistika Korpo de Kristo, nome, de la Papo ĝis la lasta baptito.

Kaj se la Eklezio estas popolo de Dio, ĝi devas paroli. Oni ne povas pensi, ke la popolo de Dio estas muta. Tio estus grandega blasfemo kontraŭ Dio.

Jen nia argumentado plede al tria lingvo-alpreno. Kiel ĉiu apartenanto al kiu ajn regiono parolas la regionan dialekton, al nacio la nacian lingvon, tiel same la Eklezio kiel popolo de Dio devas paroli lingvon katolikan, nome universalan. Alie, ĝi perdas sian identecon, sian unuecon, kaj, precipe, sian katolikecon (= universalecon). Lingvo estas fenomeno «socia», kaj ne «natura» aŭ «biologia». Tio signifas, ke la portanto de la lingvo estis kaj estas iu hom-grupo. Tio tute ne signifas, ke tiu portanto estas, aŭ devas esti, nur «nacio».

Laŭdinde, la Dua Vatikana Koncilio enkondukis la lingvojn parolatajn regione aŭ tutlande. Kompreneble, ĉiu itala kredanto devas preĝi itale en la itala Eklezio, la hispanoj hispane en sia propra nacia Eklezio, ktp, sed kiel katolika popolo ĝi tute mutiĝis.

Iam la latina lingvo havis ian universalecon, kvankam ne tutecan. Eĉ la mezepoka latino estis klasa lingvo, komuna, krom la hierarkia eklezio, al la regantaj tavoloj de diversaj landoj. La lingvo ludas tre gravan rolon en la popolo.

«Estante socia fenomeno, la lingvo havas siajn radikojn en la socio, sed samtempe, foje, ekestinte, ĝi mem influas sian propran bazon... Tiu ĉi fakto havas unuarangan signifon por la ĝusta kompreno ne nur de la esenco mem de la lingvo, sed ankaŭ por la rolo, kiun ĝi ludas en la socio... La internacia lingvo ŝuldas sian formiĝon, vivon kaj progreson al la unuecigaj fortoj en la sino de la tuthomara socio» (Esperanto en perspektivo, p. 28).

Jam estas tempo, ke oni komencu nomi la aferojn laŭ iliaj veraj nomoj.

Lingvo universala en la Eklezio fortikigus ties unuecon kaj grandskale faciligus ekumenismon, nome, ties universalecon. Estu al ni permesate iom reve fantazii pri nenombreblaj avantaĝoj, kiujn havigus al la katolika Eklezio universala lingvo.

Oni povus rekte aŭskulti kaj vidi per televido, kiam la Papo dissendas siajn mesaĝojn al la tuta homaro.

Kial li devas paroli itale? Estas vere, ke li estas Episkopo de Romo, kaj ke la romanoj esprimas sin itale. Sed kiam li faras paroladon kiel Papo, nome, kiel Ĉefepiskopo de la tuta popolo de Dio, li devus paroli lingvon kompreneblan por ĉiuj.

Ĉu latine? Ĝi estas jam mortinta lingvo. Eĉ ekleziuloj jam ne gin komprenas.

Ĉu nacilingve? Kiu lingvo? Angle? Ĝi ne estas universala, sed nur etnisma lingvo, kaj certe ne de la popolo de Dio. Ĉiu nacia lingvo estas fremda por multaj, kaj precipe ne komprenata de la plej humilaj tavoloj, kiuj tamen apartenas al la popolo de Dio.

Kion diri pri di-servoj de la Papo sur la Placo de Sankta Petro, dum kiuj la ĉeestantoj, venintaj el ĉiuj mondopartoj, tedite interbabilas, ĉar ili komprenas nenion pri la okazanta di-servo?

Kion ni povas pensi pri la venonta Koncilio, se jam en la lasta multaj Episkopoj tre malmulte komprenis la uzatajn naciajn lingvojn kaj la latinan?

Kial ĉe la ekleziaj Universitatoj de Romo la profesoroj instruas itale? Kion signifas la itala lingvo por studentoj pri filozofio aŭ teologio, venintaj el ĉiuj kontinentoj? Kial ili devas pene kaj ŝvite ellerni lingvon - konsentite, belsonan kaj kulturan - se ili poste neniam ĝin uzos?

Kion ni sincere opinias pri la longaj karavanoj da turistoj, laboristoj, metiistoj, kuracistoj, sciencistoj k.t.p., kiuj transpasas la limojn de sia patrujo por tempe loĝi en diversaj landoj? Ĉu ili partoprenas, eĉ se ili volus, la dimanĉan Meson? Eĉ miaj italaj familianoj, kiuj min vizitas en Hispanio, diras, ke ili ne volas ĉeesti, ĉar ili nenion komprenas; sekve, ili sentas sin nedevigitaj.

Ĉu ankoraŭ ne ekzistas iu universala lingvo? Mi dirus, ke jes. Ĝi estas tre facila, belsona, pli perfekta ol iu ajn nacia lingvo. Kaj ĝi ne estas nur projekto, senkarna, abstrakta kaj sensuka.

Ĝi, ĉi-jare, centjariĝas. Verdire, por lingvo, unu jarcento estas nenio. La internacia lingvo jam pasis de balbutado al plena kaj kontentiga maturiĝo, kaj ĝi povas montri al la tuta mondo grandan plejadon da poetoj kaj verkistoj, kiuj pli kaj pli evoluigas kaj igas vivanta la lingvon.

Ĉu, do, ĝi estas vivanta lingvo? Jes, ne nur skribe sed ankaŭ parole. Se vi volas konvinki vin, sufiĉas, ke vi ĉeestu unu Universalan Kongreson de Esperanto, dum kiu plurmiloj da esperantistoj el plej diversaj nacioj interparolas ĝojplezure kaj fratece, en nur unu lingvo: la internacia lingvo Esperanto.

La nuntempa homaro tute bezonas komunan lingvon: ĉiuj aliaj komunikiloj jam estas universaligitaj, nur la pure homa komunikilo, la lingvo, restis ĉe limigita nacia stadio.

La homaro bezonas plej vastan spiron kaj parolkapablon; ni helpu la homon iĝi parolanta!

Carlos Musazzi Rimoldi, Hispanio

al la indekso


 

PENSOJ EN LA JUBILEA JARO

 

* En la historio de Esperanto nur Zamenhof ne estas anstataŭebla.

* Esperantistoj estigu tian mondorganizaĵon kiel romkatolika Eklezio, nur la religion ili anstataŭigu per la lingvo.

* La kristanoj eĉ post cent jaroj devis timi la leonojn en la amfiteatroj; niatempe la esperantistoj same, sed nun la diktatorojn.

* Unue en la movado, Esperanto devas pruvi, ke per ĝi eblas krei pacon inter la samlingvanoj.

* Esperanto estas centjara, sed ne en ĉiu kontinento ĝi havas centjarajn radikojn.

* Komuna lingvo nur per komuna laboro povas atingi sian celon.

* Kiel malĝojige, ke la plej grandajn atingojn de Esperanto, la mondo indiferente akceptas.

* La akurateco estas la ĝentileco de la reĝoj. La ĝentileco de la esperantistoj estas: respondi al la leteroj, kiuj respondon meritas.

* Esperanto estas «pontlingvo» - jen ofta slogano. Domaĝe, ke la esperantistoj malofte uzas ĉi ponton.

* Kial ne disvastiĝas Esperanto en la Eklezio? «Eble» tial, ĉar iuj pensas, ke kiuj lernis latinon, tiuj ankaŭ scias, parolas latine. Regas la sama opinio: se ekleziuloj de malgrandaj popoloj volas paroli unu kun alia aŭ partopreni internacian kongreson ktp., lernu iun t. n. «mondlingvon».

* Esperanto estas eŭropa lingvo, sed la lingvoj de Eŭropo - el kiuj konsistas Esperanto - estas parolataj en ĉiuj kontinentoj.

* Zamenhof diris: «... ĉar al tia afero kiel la nia, la registaroj venos kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estos jam tute preta». Ho, se ni scius, kion signifas en la frazo la vorto «ĈIO»?

* Ne sufiĉas nur ellerni Esperanton, necesas scii, kiel defendi ĝin per argumentoj kontraŭ mokantoj, kalumniantoj.

* Ne povas esti indiferenta por Esperanto tiu, kiu neniam aŭdis pri ĝi.

I. Nagy, Hungario

al la indekso


 

PROGRAMO DE LA 41-A KONGRESO DE IKUE

(ĈENSTOĤOVO, 20-24.7.1987)

20-a de julio, lundo

14-a h.  Inaŭguro (Papa Salonego): Veni Creator (esperantlingve); bonveniga parolado de kongresaj partoprenantoj kaj gastoj (Mons. Stanisław Nowak, dioceza Episkopo de Ĉenstoĥovo); legado de telegramoj; kantado de IKUE-himno           

16.30   Prelego pri «Esperanto kaj Kristanismo» (Sac. Alfons Beckers, Sac. Franjo Gruić)

17.30   S. Meso kuncelebrata, sub la gvido de la pola Primaso Kard. Józef Glemp; bonveniga alparolo de la Generalo de Paŭlanoj aŭ de la Helmonta Prioro

20-a h.  Arta programo

21-a h.   Helmonta Alvoko

21-a de julio, mardo

8-a h.   S. Meso kuncelebrata sub la gvido de la dioceza Episkopo aŭ de la Generalo de Paŭlanoj

11-a h.   Prelego pri «La rolo de Maria en la Eklezio» (Sac. Jan Kos)

16-a h.   Prelego pri « Historio de IKUE. Elektitaj informoj kaj problemoj» (Sac. Bernhard Eichkorn)

18-a h.    Debatoj de IKUE-anoj

18-a h.   Rozaria Diservo

20-a h.   Arta programo

21-a h.   Helmonta Alvoko

22-a de julio, merkredo

8.30     Ĥorpreĝoj honore al la Plej Sankta Virgulino Maria

9-a h.   S. Meso kuncelebrata sub la gvido kaj kun homilio de Episkopo Władisław Miziołek

11-a h.   Prelego pri «La Plej Sankta Eŭkaristio - fonto de sankteco kaj unueco» (Sac. Józef Zielonka)

14-a h.    Vizitado de Jasna Góra (Hela Monto)

17.30      Krucvojo sur la remparegoj de Hela Monto

20-a h.    Arta programo

21-a h.    Helmonta Alvoko       

23-a de julio, ĵaŭdo

Pilgrimo al Oświęcim/ Auschwitz, Wadowice kaj Krakovo

24-a de Julio, vendredo

8.30    Ĥorpreĝoj honore al la Plej Sankta Virgulino Maria

9-a h.  S. Meso kuncelebrata sub la gvido de Kard. Franciszek Macharski

11-a h. Konkludo kaj fermo de la Kongreso; je la 12-a h. Anĝeluso, kaj por fino kantado de la IKUE-himno.

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

• ...Koncize pri miaj impresoj dum la legado de la lastaj 3 numeroj de EK:

N-ro 12-1986: «La paco kaj ni» de Prof. Piron estas simple eminenta! Mi vere ĝuis ĝin!

La artikolo de P. Kaiz pri la preĝado por paco rememorigis min pri S. Meso en Pekino, dum kiu la ĉinaj gefratoj tiom kortuŝe, emociige preĝis kaj kantis!...

La alvoko de ĉina samideano Wu tuj kaptis mian atenton, kaj mi ĵus sendis diversajn numerojn de EK...

N-ro 1/1987: la Proverboj estas ege instruaj, trafaj! Dankon al s-ino Mackiewicz!

La intervjuo Sarandrea-Cecchitelli bonege sukcesis. Mi eĉ ne sciis, ke tiu grava franciskano estas esperantisto.

La meditado de fratino Theotima: Venu post mi! estas bonega, ĉu laŭ lingvo ĉu laŭ enhavo.

N-ro 2/1987: bonege, ke vi metis foton de ĉina knabino sur la frontpaĝo. Niajn ĉinajn gefratojn ni devas ĉiumaniere subteni, helpi kaj instigi!

Kion mi diru pri la artikolo de kara Petro Kaiz, en kiu li konfesas sian vivon?... Mi atendas kun scivolemo la daŭrigon. Kun lia disĉiplo, f-ino Zhang (la kriplulino), mi regule korespondas, kaj ŝi kore ĝojas ĉiam pri miaj leteroj...

Mi estas scivolema, ĉu la artikolo pri miaj glumarkoj favore al la lepruloj iom efikos...

Josef Kondor, F.R. Germanio

• Estimataj!

En EK mi legis artikolon kontraŭ fumado. Ĉiuj atentigoj pri la sandanĝeroj estas vanaj, dum fumas kuracistoj. Kaj eĉ sen tio la fumantoj diras: «Li fumis kaj mortis, alia ne fumis kaj mortis ankaŭ». «Malmoderna homo ja ne havas ŝancon por kariero!».

Laŭ mia opinio la fumado estas peko, ĉar sano estas Dia donaco, do oni ne darfas ĝin detrui, same la sian kaj des pli tiun de la aliaj. Sed ankaŭ tiu atentigo estas vana, dum fumas eĉ pastroj, kiel mi vidis dum iu UK.

La unusola helpo estas, konvinki la diktatorojn de la mondo, ke ili elpensu ian alian manieron, kiel okupi la fingrojn dum babilado kaj similaj situacioj. Mia amikino rakontis, ke en Grekio oni havas iajn ŝnurojn da globetoj, per kiuj la gastoj dum vizito ludas, preninte ilin el korbeto apud pordo. Sed tion devus dikti la modo. Modo kulpas ankaŭ la ceterajn malvirtojn kaj obei la modon kaŭzas la homa orgojlo, la bazo de ĉiuj malbonoj.

Dio benu!

El Ĉeĥoslovakio

al la indekso


 

AFORISMOJ

* Sinjoro, mi komprenis, ke por ami Vin, kaj por ami miajn fratojn, mi devas esti interne malriĉa. Sinjoro, por ke, mi ĉiam pensu pri la aliaj, instruu min kontentiĝi per malmulto, uzi nur tion, kio necesas, ne esti postulema, ne zorgi pri mi mem pli ol necese. Mi lernu tion, por sekvi Vin, por kompreni ke Vi estas la ununura riĉaĵo, ke ĉio estas perdita, kiam Vi mem ne estas la vera riĉaĵo de mia koro (G. Volpi).

* Lasu ke la etuloj venu al mi, kaj ne malpermesu ilin, ĉar al tiaj apartenas la regno de Dio (Evangelio).

* Ekde la mateno mi levas al vi la manojn, Sinjoro. Mi volas nek fari nek permesi ian malbonon, sed oferi al Vi, ho Ĉiopova, ĉi tiun novan tagon resti senŝancela kaj regi miajn pasiojn. Mi hontas, ke mi estas ankoraŭ tie malaltnivela post tiom da jaroj, mi, kiu partoprenas ĉe sankta tablo. Jen miaj intencoj, ho Kristo: Vi plenumu ilin (Gregorio la Nazianzano).

* Kie estas infanoj, tie estas ora epoko (Novalis).

* La unu nura kutimo, kies akiron ni devas malpermesi al infano, estas ke li akiru nenian kutimon (Rousseau).

* Infanoj havas la animon en la okuloj (Proverbo). 

* Tra la tempo la infanoj fariĝas plenkreskuloj (La Fontaine).

* La infanoj bezonas ja multe da pacienco rilate la plenkreskulojn! (H. Camara).

* Potenca Dio kaj Sinjoro, restu kun ni en ĉi tiu tago, kaj gvidu miajn farojn, parolojn, pensojn. Gardu miajn piedojn, por ke ili ne promenu mallabore. Gardu miajn manojn, por ke ili ne etendiĝu, por ricevi koruptajn donacojn, sed leviĝu al Vi senmakule. Gardu mian buŝon, por ke ĝi ne diru vanajn vortojn, aŭ trivialaĵojn, ĝi ne klaĉu kontraŭ la proksimulo, sed ĉiam ĝi estu preta laŭdi Vin. Gardu miajn orelojn, por ke ili ne aŭskultu kalumniojn, malveraĵojn, vanajn vortojn, sed ĉiam ili estu disponaj al via parolo por plenumi vian volon (G. Bernabei).

 

al la indekso