Enhavo de Espero Katolika numero 1/1987

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo: evoluo kaj solidareco, du ŝlosiloj por paco

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj legantoj, rutinaj aŭ novaj!

 Komenciĝis la Jubilea Jaro de Esperanto, kaj Espero Katolika, la plej malnova ankoraŭ aperanta Esperanto-revuo, enpaŝas kun entuziasmo kaj fervoro sian 84-an vivo-jaron.

Kiel plej granda parto de la Esperanto-aferoj, ankaŭ EK estas en la manoj de homoj, kiuj havas amason da aliaj devoj kaj okupoj. Ni klopodas ĉiuforte por ke ĝi estu varia, interesa kaj malfermita. Ni fidas je via komprenemo kaj eventuala kunlaboro.

Rilate la enhavon de ĉi tiu numero: vi trovas artikolon de nia IKUE-Prezidanto pri Esperanto-aktivadoj en ĉi tiu Jubilea Jaro; longajn fragmentojn el la papa mesaĝo por la paco-tago; artikolon pri la semajno por la unueco de la kristanoj, Biblian mediton de fratino Theotima el Germanio (kiu aperos ĉiumonate).

Ni jam antaŭanoncas, ke ekde la februara numero la ĉina Petro S. Kaiz rakontos la historion de sia vivo.

Do, bonan legadon!

La Redakcio

al la indekso


 

La Papa Mesaĝo por la 20a Tago por Paco 1.1.1987 

 

EVOLUO KAJ SOLIDARECO, DU ŜLOSILOJ POR PACO

 Ekde 1967, la unua de januaro estas monda tago de la paco, kaj ĉiujare la papo sendas al la kristanoj kaj al ĉiuj bona-volaj homoj mesaĝon, por emfazi unu aspekton de la paco. La ĉi-jara resumiĝas per la slogano «Evoluo kaj solidareco, du ŝlosiloj por paco». 

Sento de tuthomara solidareco 

«La agnosko de la socia solidareco de la homara familio neprigas la respondecon konstrui deirante el tio kio unuigas. Tio signifas akceli efek tive kaj senescepte la egalan dignecon de ĉiuj, kiel homaj estuloj ĝuantaj fundamentajn kaj nerezigneblajn rajtojn. Tio koncernas ĉiujn flankojn de nia individua vivo, same kiel de nia vivo en la familio, en la komunaĵo kie vi vivas kaj en la mondo. Kiam ni vere ekkomprenas ke ni estas fratoj kaj fratinoj en komuna homeco, ni povas, konsekvence de la solidareco kiu nin unuigas, orienti nian sintenon koncerne la vivon. Tio speciale validas pri ĉio kio rilatas la fundamentan universalan projekton: la pacon.

En la vivo de ĉiu el ni, iuj momentoj kaj eventoj nin kunligis reciproke en konscia agnosko de la unueco de la homaro. Ekde la tago kiam ni unuafoje povis vidi bildojn de la tero el la kosmo-spaco, okazis sentebla ŝanĝo en nia kompreno de la ter-planedo, de ties eksterordinaraj beleco kaj fragileco. Danke al la rezultoj de la kosmo-spaca esploro, ni malkovris, ke la esprim-maniero «komuna heredaĵo de la tuta homaro» ekde tiu dato akiris novan sencon. Ju pli ni partoprenas je reciprokaj artaj kaj kulturaj riĉaĵoj, des pli ni malkrovas nian komunan homecon. Speciale la junuloj pliprofundigis la senton pri unueco per regionaj kaj mondaj sportaj okazaĵoj, aŭ aliaj similaj aktivaĵoj, plifirmigante siajn fratecajn ligilojn». 

Praktika solidareco 

«Samtempe, en la lastaj jaroj, ni havis tre ofte la oportunon etendi fratecan manon por helpi homojn kiujn frapis natura katastrofo aŭ kiujn afliktis milito aŭ malsato. Ni estas atestantoj pri la kolektiva pligrandiĝanta deziro - transe de politikaj, geografiaj kaj ideologiaj limoj - helpi la malplifavoratajn membrojn de la homara familio. La suferado de miaj fratoj kaj fratinoj de la sub-sahara Afriko, kiu pludaŭras kaj estas tiel tragika, estigas konkretajn formojn kaj manifestiĝojn de la universala solidareco de la homara familio...

Jes, la homa spirito scipovas respondi kun granda sindonemo al la suferoj de la aliuloj...

... Tamen ni devas fari plimulte. Necesas, ke ni alprenu fundamentan sintenon koncerne la homaron, kaj en la rilatoj, kiujn ni havas kun ĉiu persono kaj kun ĉiu grupo en la mondo. Tie ni povas komenci vidi, kiom la sindevigo por la solidareco de la tuthomara familio estas ŝlosilo por paco. La projektoj, kiuj favoras la bonon de la homaro aŭ la bonan volon inter la popoloj, estas etapo en la efektivigo de la solidareco. La ligoj de simpatio kaj amo, kiuj nin instigas helpi la suferantojn, evidentigas alimaniere nian unuecon. Sed la subestanta defio por ni ĉiuj estas alpreni sintenon de socia solidareco kun la tuta homara familio, kaj alfronti kun tia sinteno ĉiujn sociajn kaj politikajn situaciojn.

Tiel, ekzemple, la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj igis la 1987-an la Internacia Jaro de la loĝejo por la senhejmuloj. Ĉi-maniere ĝi atentigas pri temo, kiu estas objekto de gravaj maltrankviloj, kaj ĝi subtenas sintenon de humana, politika kaj ekonomia solidareco por la milionoj da familioj senigitaj de loko necesa por deca familia vivo».

 

Unuiĝintaj Nacioj lanĉis kampanjon por enloĝigado de senhejmuloj: ankaŭ tio estas rimedo por konstrui pacon

 

 

Malhelpoj al solidareco 

«Bedaŭrinde abundas la ekzemploj de obstakloj, starigitaj kontraŭ la solidareco fare de politikaj kaj ideologiaj elektoj, kiuj fakte limigas efektivigon de la solidareco. Temas pri elektoj aŭ politikoj, kiuj ignoras la fundamentan egalecon kaj dignecon de la homa persono, aŭ ilin rifuzas».

Inter la obstakloj menciitaj de la papo estas: la ksenofobio (= malamo al alilandanoj), kiu fermas la naciojn aŭ estigas diskriminaciojn interne de la landoj; la arbitra kaj nepravigebla fermo de landlimoj, kiu malebligas delokiĝojn, vizitojn al parencoj, helpojn al bezonuloj; la ideologioj kaj sistemoj de malamo, malfido en la rasa, religia kaj sociala kampo, kiuj esta motivo de gravaj reagoj kaj malamikecoj; alia grava malbono de la nuna epoko estas la terorismo. Ĉiu politiko kontraŭa al la fundamenta digno kaj al la homaj rajtoj de ajna persono kaj de ajna grupo de personoj estas neakceptebla.

 

Egaleco kaj libereco estas nepraj por konstrui pacon

 

Superi la obstaklojn 

«Male, oni devas subteni la politikojn kaj programojn, kiuj starigas rilatojn malfermitajn kaj honestajn inter la popoloj, kiuj kunmetas ĝustajn aliancojn, kiuj unuigas la personojn por honorinda kunlaboro. Tiaj iniciatoj ne ignoras la realajn lingvajn, rasajn, religiajn, socialajn aŭ kulturajn diferencojn inter la popoloj, kaj ne evitas vidi la grandajn malfacilojn superi la delongajn disiĝojn kaj maljustaĵojn. Sed ili metas en la unuan rangon la elementojn de unueco, kiel ajn malfortaj ili estus.

Ĉi tiu solidareca spirito estas spirito malfermita al la dialogo. Ĝi radikas en la vero, kaj la vero estas necesa por ties disvolviĝo. Estas spirito, kiu strebas konstrui pli ol detrui, unuigi pli ol disigi. Ĉar la solidareco estas universala en siaj aspiroj, ĝi povas alpreni multe da formoj. Regionaj interkonsentoj por akceli la komunan bonon kaj kuraĝigi la duflankajn intertraktojn povas utili por malpliigi la streĉitecojn. La partoprenigo de la teknologioj kaj de la informoj, cele eviti katastrofojn aŭ plibonigi la kvaliton de la vivo de la homoj en difinita regiono, kontribuos al la solidareco kaj plifaciligos aliajn decidojn sur pli vasta bazo. 

La aŭtentika evoluo 

«La evoluo estas la nova nomo de la paco», proklamis antaŭ 20 jaroj, en sia encikliko «Popolorum Progressio» (= la Progreso de la Popoloj), papo Paŭlo la 6-a, kiu aldonis: «la tuteca evoluo de la homo ne povas okazi sen solidara evoluo de la tuta homaro. Vera humanismo estas tiu, kiu celas al la homa persono en ĉiuj ties korpaj kaj spiritaj valoroj, kaj al la tuta homaro.

 

 

Reciproka respekto estas unu el la principoj sur kiuj baziĝas la paco

 

 

Ne sufiĉas etendi la manon helpe al bezonuloj. Ni devas ilin helpi malkovri la valorojn, kiuj al ili ebligas konstrui novan vivon kaj okupi sian ĝustan postenon en la socio, kun digno kaj en justeco. Ĉiuj personoj havas la rajton serĉi kaj atingi tion, kio estas bona kaj vera. Ĉiuj havas la rajton elekti tion, kio levas la vivon, kaj la socia vivo tute ne estas morale neŭtrala. La sociaj elektoj havas sekvaĵojn, kiuj favoras aŭ kompromitas la veran bonon de la persono kaj de la socio.

En la kampo de la evoluo, kaj de la helpo por evoluo, oni proponis programojn, kiuj pretendas esti «ekstervaloraj», sed kiuj fakte estas kontraŭaj al la vivo-valoroj. Se konstati ke registaraj programoj aŭ mondaj helpoj virtuale devigas komunaĵojn aŭ landojn, akcepti, kiel prezon po la ekonomia evoluo, kampanjojn de kontraŭkoncipigo kaj dispoziciojn favore al abortigo, necesas diri kun klareco kaj energio ke ĉi tiuj proponoj malobservas la solidarecon de la homara familio, Ĉar ili malakceptas la valorojn de la homaj digno kaj libereco.

Tio, kio veras pri la evoluo de la personoj danke al la elekto de valoroj, kiuj levas la vivon, validas ankaŭ pri la evoluo de la socio. Ĉio, kio malhelpas la veran liberecon, kontraŭbatalas la evoluon de la socio kaj de la sociaj institucioj. La ekspluatado, la minacoj, la perforta subigo, la rifuzo de unu parto de la socio doni ŝancojn al alia: ĉio tio estas ne akceptebla kaj kontraŭdiras al la vera koncepto pri homa solidareco. Tiaj agoj, interne de socio, aŭ inter la nacioj, bedaŭrinde povas ŝajni sukcesi dum kelka tempo. Tamen, ju pli tiaj kondiĉoj longiĝas, des pli probablas ke ili kaŭzos plifortigon de la sufok-premado kaj pligrandigon de la perforto. En la establita maljusteco jam troviĝas la ĝermoj de detruo. Rifuzi al frakcio de iu socio aŭ al nacio la rimedojn efektivigi sian evoluon, povas nur konduki al malsekureco kaj al sociala maltrankvilo. Tio estigas malamon kaj disigon, tio detruas la esperon pri paco.

La solidareco, favoranta la tutecan evoluon, estas tiu kiu protektas kaj defendas la laŭdevan liberecon de ĉiu persono kaj la ĝustan sekurecon de ĉiu nacio. Sen ĉi tiu libereco kaj sekureco, la veraj kondiĉoj de evoluo mankas. Ne nur la unuopuloj, sed ankaŭ la nacioj devas havi la eblecon partopreni en la elektoj, kiuj ilin koncernas. La libereco, kiun la nacioj devas havi por sekurigi sian kreskon en la evoluo kiel egalrajtaj partneroj en la familio de la nacioj, dependas de ilia reciproka respekto. Strebi al ekonomia, armea, aŭ politika supereco, koste de la rajtoj de aliaj nacioj, detruas ĉian perspektivon al vera evoluo kaj al vera paco». 

Solidareco kaj evoluo, ŝlosiloj por paco 

Ĉi tiuj estas la kialoj, pro kiuj mi proponis pripensi ĉi-jare pri la solidareco kaj la evoluo, kiel ŝlosiloj por paco. Ĉiu el ĉi tiuj realaĵoj havas specifan signifon. Ambaŭ estas necesaj por la celoj, al kiuj ni strebas. La solidareco havas etikan naturon, ĉar ĝi antaŭsupozas valortaksadon pri la homaro. Pro tio ankaŭ ĝiaj konsekvencaj ligoj por la homa vivo sur la terglobo kaj por la internaciaj rilatoj estas etikaj: la komunaj ligiloj de nia homeco postulas, ke ni vivu harmonie kaj ke unuj akcelu tion, kio estas bona por la aliaj. Ja surbaze de ĉi tiuj etikaj kunligoj la solidareco estas fundamenta ŝlosilo por paco.

Laŭ tiu lumo la evoluo akiras sian tutan sencon. Ne plu temas nur pri plibonigo de iuj situacioj aŭ iuj ekonomiaj kondiĉoj. Entute, la evoluo fariĝas problemo pri paco, ĉar ĝi helpas plenumi tion, kio estas bona por la aliaj kaj por la tuta homara komunaĵo.

En kadro de vera solidareco, ne ekzistas danĝero de ekspluatado aŭ de misuzo de la evoluigaj programoj profite al minoritato. 

Aktualaj problemoj 

La papa mesaĝo parolas pri kelkaj nuntempaj problemoj, kiujn oni devas kune esplori kaj klopodi solvi en spirito de solidareco kaj perspektive al daŭra evoluo. Temas pri la eksterlandaj ŝuldoj de multnombraj evoluantaj landoj; pri la novaj profundaj disiĝoj inter la landoj kiuj disponas je teknologioj, kaj tiuj kiuj malhavas ilin; pri la rilato inter malarmado kaj evoluo; fine, ĝi parolas pri la problemo de la familio:

«Kontraŭ la paco estas ankaŭ alia minaco, kiu, en la tuta mondo, trafas la radikojn mem de ĉiu socio: la disrompiĝo de la familio. La familio estas la unua loko, kie la evoluo okazas aŭ ne okazas. Se ĝi estas sana kaj florema, grandas la ebloj de tuteca evoluo de la tuta socio; tro ofte, tamen, tio ne okazas.

Bedaŭrinde, en tro multe da socioj la familio fariĝis duaranga elemento. Ĝi relativiĝas sekve de diverstipaj intervenoj, kaj ofte ĝi ne ricevas de la Ŝtato la protekton kaj subtenon kiun ĝi bezonas. Ne malofte ĝi estas senigita je la ĝustaj rimedoj kiujn ĝi rajtas por povi kreski kaj havigi al siaj membroj la medion, kie ili povus disvolviĝi.

La fenomeno de la rompitaj familioj; tio ke la familio-membroj estas devigitaj disiĝi por transvivi; la malebleco trovi loĝejon kiu ebligus fondi familion aŭ ĝin vivteni, ĉio tio estas signo de morala subevoluo kaj de socio perdinta la sencon de siaj valoroj. La graveco, kiun popolo aŭ nacio atribuas al la evoluo de la familioj, estas fundamenta indico pri ĝia saneco. Kondiĉoj favoraj al la familioj helpas la harmonion de la socio kaj de la nacio, kaj siavice plifirmigas la pacon, tiel interne kiel en la mondo.

Ni vidas hodiaŭ la teruran spektaklon de etaj infanoj forlasitaj aŭ perforte senditaj sur la labor-merkaton. Ni renkontas infanojn kaj junulojn en barakaroj aŭ en vastaj nepersonecaj urboj, kie ili trovas nur magrajn vivrimedojn kaj malmultan aŭ nenian esperon por la estonteco. La disrompo de la familia strukturo, la disŝiriĝo de ties membroj, ĉefe de la tute junaj, kaj la malbonoj kiuj sekve de tio ilin atakas (toksomanio, alkoholismo, efemeraj kaj sensignifaj seksaj rilatoj, ekspluatigo fare de aliuloj) estas elementoj negativaj por la evoluo de la tuta persono, kiun nur la sociala solidareco de la homara familio povas favori. Renkonti la rigardon de alia persono kaj ekvidi en ĝi la esperojn kaj angorojn de frato aŭ fratino, esta malkovri la sencon de la solidareco». 

La sindevigo de la kredantoj kaj speciale de la kristanoj 

«Ĉiuj el ni, kiuj kredas en Dio, estas konvinkitaj, ke la harmonia ordo, al kiu ĉiuj popoloj aspiras, ne povas efektiviĝi per nur homaj klopodoj, kiom ajn nepraj ili estas. Ĉi tiu paco - la persona paco, kaj la paco kun la aliuloj - devas esti serĉata samtempe en la preĝado kaj en la meditado. Tion dirante, mi havas antaŭ la okuloj kaj en la koro la profundan travivajon de la freŝdata monda Tago de Preĝado por Paco en Asizo. La respondeculoj kaj la delegitoj de la kristanaj Eklezioj, de la ekleziaj Komunumoj kaj de la Religioj de la mondo prezentis vivan esprimon de solidareco en la preĝado kaj la meditado por la paco. Ĝi estis, flanke de ĉiu el la partoprenantoj - kaj de tiuj kiuj spirite unuiĝis kun ni - videbla sindevigo serĉi la pacon, esti konstruantoj de paco, fari ion eblan en profunda spirita solidareco, cele labori por socio, kie la justico floros kaj la paco abundos (kp Psa 72, 7).

La justa Juĝanto, kiun la psalm-aŭtoro al ni priskribas, estas tiu kiu faras justecon por la malriĉuloj kaj la suferantoj. «Li estas favorkora por malriĉuloj kaj senhavuloj, li savos la vivon de mizeruloj. De malico kaj subpremo li savos ilin...» (Psa 72, 13-14). Ĉi tiuj vortoj estas antaŭ niaj okuloj hodiaŭ, dum ni preĝas, por ke la aspiro al paco, kiu markis la kunvenon de Asizo, estu la dinamisma forto de ĉiuj kredantoj kaj speciale de la kristanoj.

Ĉar la kristanoj povas rekoni en ĉi tiuj inspiritaj vortoj de la Psalmoj la figuron de nia Sinjoro Jesuo Kristo...

Ankaŭ ni estas vokitaj simili je Kristo, esti konstruantoj de paco per rekuniĝo, kunlabori kun Li en la tasko alporti la pacon sur ĉi tiun teron, progresigante la aferon de justeco por ĉiuj popoloj kaj por ĉiuj nacioj. Kaj ni devas neniam forgesi lian parolon, kiu resumas ĉiun perfektan esprimon de la homa solidareco: «Ĉion ajn, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili» (Mat 7, 12). Kiam ili ne observas ĉi tiun ordonon, la kristanoj devus kompreni, ke ili estas kaŭzo de disiĝo kaj ke ili faras pekon. Ĉi tiu peko havas gravajn efikojn en la komunumo de la kredantoj kaj en la tuta socio. Ĝi ofendas Dion mem, kiu estas la kreanto de la vivo, kaj la vivtenanto.

...Fine, la plej granda solidareca faro kiun la mondo ekkonis - la morto sur Kruco de Jesuo Kristo por ĉiuj - malfermas por ni, kristanoj, la vojon por sekvi. Por ke nia porpaca laboro estu plene efika, ĝi devas partopreni en la transformanta potenco de Kristo, kies morto donas la vivon al ĉiuj homoj naskitaj en ĉi tiu mondo, kaj kies triumfo super la morto estas la definitiva garantio, ke la justeco necesa por la solidareco kaj por la evoluo kondukos al la ĉiamdaŭra paco». 

Fina alvoko 

La papo finas sian mesaĝon per alvokoj al la registaroj, al la partoprenintoj en la monda Preĝo-tago por paco en Asizo, al la junuloj de la tuta mondo, kaj eĉ al la teroristoj. Kaj li konkludas jene:

«Mi alvokas al vi ĉiuj, kie ajn vi estas, kion ajn vi faras - ke vi povu vidi la vizaĝon de frato aŭ fratino en ĉiu homa estulo! Tio kio nin unuigas tiom multe pli grandas ol tio kio nin disigas kaj dividas: ĝi estas nia homuna homeco. 

«.. vidi en ĉiu homa estulo vizaĝon de frato aŭ de fratino...»

 

La paco estas ĉiam donaco de Dio, kaj tamen ĝi dependas ankaŭ de ni. Kaj la ŝlosiloj de la paco estas de ni atingeblaj. Al ni apartenas ili uzi por malfermi ĉiujn pordojn!». 

Johano Paŭlo la dua 

al la indekso


 

 

PROVERBOJ

 

Pli bone forbruli rapide,

ol longe fumaĉi avide.

 

Ju pli kore vi suferas,

des pli vi vin mem superas.

 

Ĉiuj estas en mortlisto,

ĉu sinjoro, ĉu servisto.

 

Ne batalu por kolero,

sed por paco kaj por vero.

 

Se vi amas min el koro,

ne demandu min pri oro.

 

Kvazaŭ vespo, kvazaŭ muŝo

dornon havas ŝi en buŝo.

 

Per prirido li ŝatas brili,

esceptinte, se temas pri li.

 

Kiam la terur’ forpasas,

bondecidoj nin forlasas.

 

Vi riproĉas vian fraton,

sed meritas vi - la baton.

 

Kiam vi ekperdos dentojn,

vi ne havos por nuks’ tentojn.

 

Estu nur sinjoro en la propra korto,

kaj estu kontenta pro via vivsorto.

 

Ju pli vi ricevas des pli vi avidas,

kor’ senfine revas, avidojn ne bridas.

 

Anna Mackiewicz, Pollando

al la indekso


 

18-25 januaro: Preĝo-semajno por la Unueco de la Kristanoj 

 

KUNE EN KRISTO - NOVA KREAĴO 

Ĉiujare la divers-konfesiaj kristanoj kuniĝas ekde la 18-a ĝis la 25-a de januaro, cele mediti kaj preĝi por atingi tiun unuecon, kiun Jesuo volas inter la kristanoj kaj en la tuta homaro. La Biblia teksto por komuna preĝado kaj meditado estas 2 Kor 5, 17 - 6, 4. El ĝi estas ankaŭ tirita la ĉi-jara slogano: «Kune en Kristo, nova Kreaĵo».

«La Eklezio transas ĉiujn diferencojn de klaso, de politika aneco, de raso kaj sekso. Riĉaj kaj mizeraj, potencaj kaj malfortaj, ĉiuj homoj estas egalaj fronte al Dio, kaj ĉiuj kiuj estas kredantaj kaj baptitaj en la korpo de Kristo estas vere unu. Tiu gefrataro estas vere nova kreaĵo. La Preĝo-semajno al ni rememorigas, ke la kristana unueco estas ne nur idealo, sed celo efektivigenda ekde nun en nia vivo kaj en niaj Eklezioj. Ni preĝu por ke la Eklezioj povu tiel renoviĝi, ke ili ŝanĝu siajn reciprokajn rilatojn kaj povu kune atestadi kaj servi al la unueco».

(El interkonfesia teksto por la ĉi-jara Preĝo-semajno) 

Jen vortoj de la Dua Vatikana Koncilio pri la ekumenismo:

«La Filo de Dio, antaŭ ol li oferis sin por la kredantoj sur la altaro de la kruco, preĝis al la Patro tiel: «Por ke ili ĉiuj estu unu tiel same kiel ni estas unu, por ke la mondo kredu, ke vi sendis min», kaj li starigis la mirindan sakramenton de Eŭkaristio, per kiu la unueco de la Eklezio estas simboligata kaj efektivigata».

La unueco de la Eklezio, spirita realo, kiu ekstere manifestiĝas en la kulto, la sakramentoj, la kredo kaj la unueco inter paŝtistoj kaj fideluloj, devas esti senĉese petata de la Sinjoro per preĝado. Preĝo kune farata favoras la atingon de la unueco, precipe kiam ĝi okazas kune kun la disiĝintaj gefratoj; aparte signifa estas en tiuj kunvenoj la «Patro nia» kaj la kredo-konfeso.

La unueco devas esti manifestata kaj petata ankaŭ per la konkreta atesto de la vivo de la kredanto. La plej alta kaj grava esprimo de la unueco kaj la plej efika agado rilate ĝin estas la praktikado de la amo, kiu karakterizas la disĉiplojn de Kristo. Precipe per ĝi realiĝos la unueco de la kredantoj kaj ankaŭ la unueco inter Eklezio kaj homaro: fakte la Eklezio estas inter la homoj la simbolo kaj la signo de la aspiroj kaj de la vokiĝo de ĉiuj homoj al la origina unueco.

 Sac. Felice Ruaro

al la indekso


 

INTERVJUO PRI LA SANKTA LANDO

 

 

La franciskana pastro Carlo Cecchitelli (= C.C.) estis intervjuita de s-ro Carlo Sarandrea (C.S.).

C.C., kiu estas esperantisto, ekde jaro 1986 estas “Gardanto de la Sankta Lando”, t.e. Ĉefo de la franciskanoj komisiitaj prizorgi la lokojn de la Evangeliaj eventoj en Palestino.

 

C.S.: La ĉeesto de la disĉiploj de Francisko de Asizo en tiuj lokoj daŭras ekde antikva tempo...

C.C.: Jes fakte. Nia ĉeesto datiĝas ekde la jaro 1217, kiam, post la «Kapitulo (= Kunveno) de la matoj» en Asizo, sankta Francisko dividis la mondon en kvar partojn, kaj sendis unuan areton da fratoj en la Sanktan Landon, inter la Saracenojn (= islamanojn). Sed laŭjure la Gardado de la Sankta Lando establiĝis en 1333, kiam la Reĝoj de Francujo, de Napolo kaj de Majorko aĉetis el la Sultano la Sanktan Vespermanĝejon, liveris ĝin al la franciskanoj, kaj petis el la Papo la privilegion konfidi la Sanktajn Lokojn al la franciskanoj kiel ununuraj gardantoj. Fakte, per Papaj buleoj dekretiĝis, ke la Sankta Vespermanĝejo sur Cion-monto fariĝu la unua loĝejo de la franciskanoj, kaj la Gardanto de la Sankta Lando titoliĝis «Gardanto de Cion-monto». Tiu loĝejo de la Gardantoj daŭris ĝis 1552. De tie la franciskanoj transiris al la Sankta Tombo, poste al Betlehemo, en la 17-a jarcento al Nazareto, ĉe la fino de la 18-a kaj la komenco de la 19-a jarcentoj al la aliaj santktejoj: Kafarnaumo, Emauso, Tabor-monto, Sankta Johano en Karemo. Nuntempe ĉiujn sanktejojn gardas la franciskanoj, kun jena detalo: en la Sanktan Tombon, en Betlehemon, kaj en la Tombon de la Di-Patrino en Getsemano eniris ankaŭ la grekaj ortodoksuloj kaj la armenaj ortodoksuloj. Elprofitante periodon de malforteco de la franciskanoj, kaj apogate de Rusujo, ili eniris; kaj, post kiam ili eniris, ne eblis elirigi ilin. Tial hodiaŭtempe validas «statu quo» (= akirita pozicio): tio kion ili ekposedis, al ili apartenas; tio kion ni konservis, apartenas al ni.

C.S.: Kiaj estas la rilatoj kun ili?

C.C.: Oni strebis al «modus vivendi» (= praktika kompromiso), sed, certe, ĝis la vizito de Papo Paŭlo la 6-a, la rilatoj kun la ortodoksuloj estis iom streĉaj, ĉar estis daŭraj disputoj pri posedrajto. Post la vizito de Paŭlo la 6-a, stariĝis etoso de vera komprenemo kaj kunlaboro, ekumena etoso: oni reciprokas vizitojn...

C.S.: ...Ankaŭ pro la forigo de la reciprokaj ekskomunikoj...

C.C.: Jes, jes, evidente: ankaŭ per la Papoj Johano la 23-a kaj Johano Paŭlo la 2-a, kaj per la tuta ekumena movado, malfermiĝis la dialogo kun la ortodoksa Eklezio, kun la Anglikanoj, kun la Eklezioj de aliaj ritoj.

C.S.: La termino "Gardanto" elvokas multajn imagojn. Sed, kiuj estas ĝuste la taskoj de la "Gardanto de la Sankta Lando"?

C.C.: Ĝis la pasinta jarcento, ekde la falo de la Latina Regno de Jerusalemo ĝis la restarigo de la Latina Patriarkeco de Jerusalemo en 1847, la «Gardanto» - almenaŭ el katolikeca flanko - estis ĉio en Mezoriento. Li estis Apostola Prefekto, Apostola Vikario, li havis Episkopajn privilegiojn, li estis reprezentanto de la Sankta Seĝo en Mezoriento, ĉe la Sultanoj kaj la Ŝtatestroj. Dum la jarcentoj la Gardantoj de la Sankta Lando estis senditaj de la Papo al la Egipta Sultano kaj al ĉiuj grandaj Kalifejoj. La Gardantoj estis veraj aŭtoritatuloj, tiel ke ĉe la fino de ilia gardanteco ĝenerale ili fariĝis Episkopoj, foje eĉ Kardinaloj.

C.S.: Kaj kio post la restarigo de la Latina Patriarkeco de Jerusalemo?

C.C.: La proprasenca dioceza jurisdikcio transiris al la Patriarko de Jerusalemo, same kiel la rajto estigi Kavalirojn de la Sankta Tombo, kio antaŭe apartenis al la Gardanto. Ni diru, ke dividiĝis la taskoj. La Latina Patriarko de Jerusalemo fariĝis normala dioceza Episkopo. La Gardanto ankoraŭ estas, kiel li estis antaŭe, la unuaranga ĉe la Orientanoj kaj kiel aŭtoritato super la Sanktaj Lokoj. En la tuta Mezoriento la Gardanto ankoraŭ estas la persono plej aŭtoritateca el katolika flanko. Kaj ĝuste pro sia glora pasinteco, li konservis kelkajn privilegiojn, kiel fari pontifikajn diservojn en la sanktejoj, kaj surporti Episkopajn insignojn: mitron, brustkrucon, ringon; sed ne plu la paŝtistan bastonon, ĉar ĝi simbolas jurisdikcion super la fideluloj...

C.S.: Do, malpliigo de jurisdikcio, sed ne de prestiĝo.

C.C.: Jes; ĉe la Orientanoj, la Gardanto, kaj ne la Latina Patriarko, nek la Apostola Delegito, estas daŭre agnoskata kiel Papa reprezentanto.

C.S.: ...Kun valideco ne nur simbola sed ankaŭ diplomata...

C.C.: Jes, jes, kaj fakte la Gardanto havas du diplomatajn pasportojn, kiujn al li havigas la Papa Ŝtatsekretariejo, kaj diplomatan aŭtomobilon, kun flago de la Sankta Lando (kun kvin krucoj), kaj havas himnon, kiel ŝtatestro: la himnon de la Sankta Lando.

C.S.: Kiel statas nuntempe la situacio en la Sankta Lando?

C.C.: En la Sankta Lando la situacio estas trankvila; nenio speciala... Certe, ekstere estas la teroristoj, kiuj minacas: ĉi-jare, ekzemple, la pilgrimoj iom malpliiĝis kompare kun la aliaj jaroj, sed entute la pilgrimoj pludaŭras, kaj nenio speciala okazis: eblas vojaĝi libere.

C.S.: Kiaj estas la ekumenaj rilatoj? 

C.C.: Ni, la franciskanoj, ekde la 17-a jarcento, ekde kiam ni kunestis aŭ kunhavis kelkajn sanktejojn kun la ortodoksuloj, havis ĉiam rilatojn, ni diru, humanajn: reciprokaj vizitoj okaze de Kristnasko aŭ Pasko aŭ okaze de elekto de novaj Gardantoj aŭ novaj Patriarkoj: reciprokaj ĝentilecaj vizitoj. En la lastaj tempoj tiu etoso tiel ĉi «etiketa» ŝanĝiĝis: ĝi ne plu estas la kutima rutino, kiun oni devas plenumi pro ĝentileco, sed ekzistas la deziro renkontiĝi, interparoli, komune pritrakti la lokajn problemojn kiujn ni ĉiuj travivas. Ni sekvas la dialogon ankaŭ je pli alta nivelo: la Papo, la ekumena Patriarko kaj tiel plu. Ni ĉiam celebris kune la Preĝosemajnon por la Unueco de la Kristanoj, kaj ĉiujare pli kaj pli vidiĝis la intereso preĝi kune: unu tagon ĉe ni, alian tagon ĉe la ortodoksuloj, trian ĉe la anglikanoj, la baptistoj... 

C.S.: Kaj kio pri la popolo?

C.C.: La fideluloj ne sentas disiĝojn: «ni ĉiuj estas kristanoj», ili diras, kaj la problemo pri la Papo ne ekzistas.

C.S.: Ĉe tiom da diverslingvaj pilgrimuloj, kiel solviĝas la lingva problemo?

C.C.: Ni, la fratuloj, estante el diversaj nacioj, uzas la italan por interkompreniĝi. Ni havas katolikajn komunumojn arablingvajn, kaj tie la paroĥestroj, la lernejestroj estas arabaj; ĉeestas ankaŭ alinaciaj fratuloj, kiuj tamen bone konas la araban. Fakte, ni, en la Sankta Lando, ĝenerale konas tri aŭ kvar lingvojn: almenaŭ la anglan, la francan, la hispanan.

C.S.: Kaj kio pri Esperanto? Kiel vi ekkonis ĝin?

C.C: Esperanton mi ekkonis unuafoje kiam mi estis en la novicejo de Betlehemo, ĉar la novicejestro estis sekvinta Esperanto-kurson en Grottaferrata (apud Romo), kie, tiutempe, vivis pastro Carolfi, iel pioniro de Esperanto en Italujo, kiu instruadis ĝin en la Instituto «Antonianum» en Romo kaj en la Pedagogia Instituto ĝuste en Grottaferrata. Kiam la novicejestro revenis en la Sanktan Landon, li kunportis la Esperanto-gramatikon. Foje, rigardante la bibliotekon, mi legis libro-titolon: «Grammatica dell'Esperanto» (= Gramatiko pri Esperanto), kaj mi eksentis iom da scivolo, Mi komencis legi ĝin, mi ekkontaktis kun patro Carolfi, kiu sendis al mi Esperanto-revuojn. Kun aliaj entuziasmuloj mi komencis reciproki Esperanto-frazojn. Poste mi komencis korespondi. Mi ankaŭ ekzameniĝis kaj ricevis diplomon. Veninte al Romo, mi ekkontaktis kun Romaj esperantistoj: patro Jacobitti, familio Minnaja, kaj ofte mi partoprenis en la esperantlingva sankta Meso ĉe la preĝejo «Kristo Reĝo».

Fariĝinte pastro, mian unuan sanktan Meson mi celebris ja en Esperanto, kun la Roma Katolika Esperanto-Grupo. Reveninte al Jerusalemo, mi kontaktis ankaŭ la tiean grupon de la Izraela Ligo Esperantista, kie mi ankaŭ faris prelegojn. Reveninte al Romo, mi daŭrigis la Esperanto-aktivadon, sed malpli multe, pro miaj okupoj. Mi daŭrigis ricevi «Espero Katolika»-n kaj «Katolika Sento»-n, por iom sekvi la aferon ĝenerale, sed la korespondadon kaj aliajn aferojn mi iom post iom forlasis, Mi ĉiam estas entuziasma simpatianto de Esperanto, mi daŭre ŝatas la ideon de Esperantismo; sed mi ne plu estas aktiva membro...

(intervjuis Carlo Sarandrea)

 

 

 

Plurlingvaj strataj ŝildoj en Jerusalemo

 

 

 

La partoprenintoj en la unua S. Meso de P. Cecchitelli (19.3.1961)

 

al la indekso


 

«VENU POST MI!» 

Ni meditu la Parolon de Dio 

La evangelio de la 3-a dimanĉo ordinara (25-a de januaro) estas en rilato kun la unua legaĵo de la nokta diservo de Kristnasko. Mateo aplikas la vorton el la 9-a ĉapitro de libro Jesaja al Jesuo, al la komenco de Lia predikado. Nun aperas la vera lumo, nun ĝi estas vere videbla, ne nur kaŝite videbla por la paŝtistoj de Bet-Lehem, sed ĉiu, kiu estas preta kredi, povas nun vidi la lumon; ĉar Jesuo, la lumo de la mondo, komencas anonci la regnon de Dio, la alproksimiĝon de la regno de la ĉielo.

Jesuo piediras apud la maro de Galileo kaj Li vidas du fratojn, Petron kaj Andreon je la ĉiutaga laboro. Ili estas fiŝkaptistoj, simplaj homoj, kies laboro estas peza. Ilia ŝipo, iliaj retoj estas ilia tuta posedaĵo. Jesuo diras al ili: «Venu post Mi! Mi faros vin kaptistoj de homoj!». Kaj tuj ili forlasas la retojn kaj sekvas Lin. Same la fratoj Johano kaj Jakobo, kiujn Jesuo renkontas poste, ankaŭ forlasas ŝipon, retojn kaj gepatrojn kaj sekvas Jesuon.

Mi ĉiam denove pripensas, kial ili sekvas Jesuon. Laŭ la atesto de Mateo, Jesuo komencas prediki. La disĉiploj ne konas Lin. Malgraŭe ili obeas Lian alvokon. Ili povas jam vidi la lumon. Eble ili ne scias, kial ili obeas la alvokon, eble nur «la koro brulas en ili», kiel la koro de la disĉiploj migrantaj al Emaus. Ili estas pretaj migradi en la lumo de Dio, ŝanĝi la viv-manieron kaj fariĝi lumo por aliaj.

Mi povas admiri ĉi tiujn virojn, ilian fidon kaj kredon, sed tio ne sufiĉas. Ni ne bone legas la evangelion, se ni nur estas kortuŝataj. Denove ni estas alparolataj de tiu vorto de Jesuo. Li diras al vi, al mi: «Venu post Mi!».

Sed kion signifas tiu vorto por mi, por vi, hodiaŭ? Ni jam sekvas Jesuon delonge. Ni estas kristanoj, baptitaj, fideluloj. Kial Li diras al mi: «Venu post Mi»? Aliflanke ni opinias, ni kredas, ke ni laboras tie kaj tion, kie kaj kion. Li volas. Eble ni akceptas nian profesion vere kiel vokiĝon. (En la germana ni havas parencajn vortojn: profesio = Beruf, vokiĝo = Berufung. Estas iomete vort-ludo: Beruf-Berufung). Ĉu mi nun ŝanĝu tiun profesion por obei la alvokon de Jesuo?

Eble iu devas vere forlasi sian profesion por sekvi Jesuon. Mi opinias, ke la vorto de Jesuo: «Venu post Mi» signifas ankaŭ por mi, ke mi estus ĉiam denove preta ekiri, ekiri for de miaj kutimoj, for de la danĝero ekdormi kaj fariĝi senmova en miaj pensoj kaj mia fido, for de mia malvigleco, kiu blindigas min, ke mi ne vidas la zorgojn kaj problemojn de miaj proksimuloj. «Venu post Mi» ankaŭ signifas por mi ekiri for de mia kulpo kaj peko, kaj iri al la kompata amo de Jesuo, iri hejmen al la pardonanta amo de Patro.

Sed «Venu post Mi» ne nur estas postulo de Jesuo sed ankaŭ promeso, estas ja evangelio. Laŭ mia opinio tiu vorto de Jesuo ankaŭ diras al ni: «Venu post Mi, ĉar Mi volas donaci al vi la savon, ĉar Mi estas via Savanto. Mi savas vin el ĉiu malbono al la ĝojo kaj la paco, ĉar Mi amas vin. La vojo al ĉi tiu celo estas nature la kruco-vojo. Sed fidu min, la vojo gvidas tra la kruco al gloro. Vi neniam estas kaj estos sola survoje. Mi, via Savanto kaj Frato, ĉiam estas ĉe vi!».

Se ni sekvas Jesuon, ni ankaŭ estu lumo por la aliaj homoj, por nia gefratoj, kiuj estas kune kun ni survoje. Ankaŭ ni estu kaptistoj de homoj, kaptistoj per la reto de amo. Ankaŭ de ni oni devus diri: «Vidu, kiel ili amas unu la alian!», kiel oni diris pri la pra-eklezio.

Komence mi diris, ke mi miras, ke la disĉiploj tuj sekvas Jesuon. Ni havas avantaĝon super la disĉiploj kaj apostoloj: Ni scias, fidas, konfesas, ke Jesuo estas la Savanto, ke la kruco de Jesuo ne estas la fino. Ni scias, ke sekvas Pasko. Sed ni havas neniun avantaĝon super la apostoloj rilate al nia propra vivo, kio okazos, se ni vere sekvos Jesuon. Ni ankaŭ nur rajtas fidi Jesuon, ke Li gvidas kaj gvidos nin ĉiam kaj per ĉio kaj tra ĉio al nia savo!

Ĉu ni estas pretaj sekvi Lin kiel Liaj disĉiploj?

Fratino Theotima, F.R. Germanio

al la indekso


 

Alvoko de la IKUE-Prezidanto por konkreta helpo 

 

EVANGELIZADO PER ESPERANTO 

Se la evangelizado estas tasko de ĉiuj kristanoj (kp EK 10/1986, p. 176), celo de IKUE-ano devas esti la evangelizado per Esperanto, ĉar li estas esperantisto. Efektive, en la IKUE-statuto prave oni eĉ ne mencias, inter la celoj (art. 5), la diskonigon de la lingvo Esperanto; ĝuste, oni nur diras ion inter la rimedoj (art. 6). Sekvas, ke ĉiuj agadoj kaj iniciatoj de nia asocio (revuo EK, Vatikana Radio, eldonaĵoj, la deĵorado ĉe la Centra Oficejo, ktp), kaj ankaŭ tiuj de la grupoj aŭ de la unuopuloj, celas la disvastigon de la evangelia mesaĝo, eĉ kiam oni instruas Esperanton.

Surbaze de tio oni proponis starigi stipendion «Evangelizado per Esperanto» (v. EK 6/1986, p. 120), por financi ĉiujn iniciatojn estantajn kaj estontajn de IKUE, ĉar ili estas «misiaj agadoj» kaj bonfaroj, do evangelizado. Sekve, ĉiu kaj ĉia helpo al IKUE estu taksata kiel bonfaro, samvalora kiel helpo al ordinara misiisto aŭ al nekonata bezonanto aŭ mizerulo. Ĉar nia karismo (nia speciala karakterizo) estas evangelizadi kaj bonfari per Esperanto, estas logike kaj oportune adresi kaj adresigi ĉiujn rimedojn al la Centra Oficejo de IKUE. Konkrete, jen kion transdonu al IKUE speciale la Esperantistaj pastroj:

1) personaj monoferoj aŭ monata procentaĵo el propra salajro kaj eventualaj posedaĵoj kaj heredaĵoj;

2) mondonacoj ricevitaj de paroĥanoj aŭ de iu laiko sen difinita celo. Ofte oni diras al pastro: «Bonvolu helpi iun ajn!»;

3) procentaĵo el paroĥaj monkolektoj destinitaj ĝenerale al misiado;

4) post antaŭa interkonsento kun la organizantoj, procentaĵo el loterioj, aŭkcioj, ktp.

Krome, la Esperantistaj pastroj konsilu la eventualajn bonfarantojn donaci por «Evangelizado per Esperanto» kaj por la aliaj stipendioj de IKUE: «Resurekto» (por seminariano), «Sankta Familio» (por rifuĝintoj, ekzilitoj, persekutitoj), «Pentekosto» (por malriĉa studento), «Senmakula» (por deĵorantoj ĉe la Centra Oficejo kaj Vatikana Radio).

Por la fonduso «Evangelizado per Esperanto» estis persone pridemanditaj 22 italaj pastroj; el ili respondis 10, kiuj (kune kun kelkaj eksterlandanoj, kiuj donacis pli modestajn monsumojn) kolektis por la stipendio ĉirkaŭ 25 milionojn da italaj liroj (proksimume 18.000 usonajn dolarojn). Granda sumo kompare kun la limigita nombro de la bonfarintoj, sed tre malgranda kompare kun la multnombraj celoj (mondskale plifortigi kaj firmigi nian asocion; plibonigi kaj diskonigi nian revuon; helpi al Esperantistaj misiistoj kaj aliaj bonfaraj iniciatoj; eldoni religiajn verkojn; subteni ekumenan agadon; financi la Esperanto-elsendojn de Vatikana Radio; prizorgi kaj eldoni Meslibron en Esperanto; ktp). Efektive, la rentumo de kolektita kapitalo, malgraŭ zorgaj kaj sekuraj investoj prizorgitaj de la C.O., ne superos ĉiujare 2.250.000 lirojn (ĉirkaŭ 1.600 usonajn dolarojn). Do, nepre necesas pligrandigi la kapitalon de la stipendio «Evangelizado per Esperanto». Se ĉiuj alilandaj Esperantistaj pastroj (pli ol 200!) kontribuus same kiel la 10 italaj; se ĉiuj Esperantistaj katolikaj laikoj bonfarus pere de IKUE; se ĉiu membro de IKUE donacus ĉiujare por IKUE-bonfarado kaj IKUE-misiado, la kapitalo de la stipendio centobliĝus, kaj ĝia rentumo garantius daŭran misian agadon. Ĉu mi revas? Tute ne, kiel pruvas la mondonacoj de la 10 italaj pastroj. Eĉ el landoj kun transpagaj problemoj oni povas helpi, havigante mes-intencojn. Guton post guto estiĝas maro!

Permesu al mi evidentigi, ke la jaraj kotizoj pagataj al IKUE apenaŭ vivtenas la Asocion. Se la volontuloj iel ajn rezignus la taskon, ĉio malvigliĝus aŭ eĉ falus.

Konsilindas al la Landaj Ligoj starigi, iom post iom, nacian help-kason, por subteni la enlandajn iniciatojn kaj helpi al la naciaj bezonanto Tio validas ankaŭ por la orient-eŭropaj IKUE-anoj. Se ili faras aliajn laŭdindajn aktivadojn por evangelizado kaj bonfarado (kp EK 6/1986 , p. 184), ili konsideru, ke ankaŭ ĉi tio estas evangelizado kaj bonfarado. Do, eble, ili ne petu specialajn rabatojn, tiel ke ni povu helpi diskonigi EK ĉe islamanoj, ortodoksoj, ĉinoj, afrikanoj k.a. plimulte bezonantaj.

Se oni deziras alian pruvon, bonvolu konsideri, ke mi mem grandparte kolektis la kapitalon de la 4 pli fruaj stipendioj, kiu jam superas 120 milionojn da italaj liroj (85.000 usonajn dolarojn). Ĉu tio signifas, ke mi estas riĉa? Tute ne! Kion mia dekstra mano ricevas de la Dia Providenco, tion mi tuj transpasas al la maldekstra por atingi Doktoron De Salvo, nian fidindan kaj kapablan administranton. Se oni amas la Asocion kaj oni estas konvinkitaj ke ĝi evangelizas kaj bonfaras, oni elektas kaj elektigas ĝin anstataŭ turniĝi kaj turni aliajn al neesperantistaj helpaj organizoj.

Iu demandis, kial nur unu studento (s-ro Mulamba Kabutakapua el Zairio, nun doktoriĝinta) ĝis nun fakte profitis stipendion. La respondo estas ke aliaj stipendiuloj, ricevinte unuan partopagon de stipendio, estis poste eksigitaj, ne plenuminte siajn promesojn (daŭrigi siajn altlernejajn studojn, lerni Esperanton, iom helpi en la agadoj de IKUE). Cetere, por teni la intereson de la stipendiuloj oni devus meti ja ilia dispono homon kun la tasko zorgi pri ili, kaj D-ro De Salvo, jam superŝutita per amaso da okupoj, tute ne havas la tempon zorgi ankaŭ pri la stipendiuloj. Estus alie, se oni havus plentempan prizorganton de la C.O.; ni kunlaboru por trovi tian prizorganton!

Alia problemo: venontjare mons-ro Oggioni, episkopo de Bergamo (Italio), revokos al sia diocezo pastron Battista Cadei, redaktoron de la Esperantaj elsendoj de Vatikana Radio. Kiel trovi anstataŭanton? Ĉu estas alia pastro aŭ religiul(in)o? Mi turnas min precipe al religiul(in)oj, kiuj pli facile povas translokiĝi al Romo ĉe sian ordenan monaĥ(in)ejon, kaj labori duone por sia Instituto kaj duone por IKUE (oni klopodos rekompenci tian aktivecon). Bonvolu, mi petas, priatenti serioze la problemon kaj proponi solvon. La monatoj pasas, kaj ni riskas faligi la evangelizadon per Esperanto.

Dankon al ĉiuj, kiuj pacience legis ĉi tiun alvokon ĝis la fino, kaj precipe dankon al tiuj, kiuj klopodos atingi la diritajn celojn, per la proponitaj rimedoj aŭ alimaniere. 

Sac. Duilio Magnani, Prezidanto de IKUE

al la indekso


 

SUPLEMENTA RECENZO PRI «BIBLIA VORTARO» 

Mi legis en EK la tre favoran recenzon pri «Biblia Vortaro». Sendube estas multe pli facile kritiki ol mem fari ion pli bone, sed mi neniel intencas kritiki la personon de la recenzinto aŭ lian recenzon, mi volas nur aldoni mallongan suplementon el mia propra vidpunkto.

Estas klare evidente, en la antaŭparolo kaj konkludo, kiom da laboroj kaj penegoj kaŝiĝas en tiuj paĝoj. Pro tio la eldoninto kaj la kontribuintoj estu sincere dankataj kaj laŭdataj. Estas vere admirinde, ke - spite al la ege malfavoraj eksteraj kaj personaj malfacilaĵoj, kaj spite al la longadaŭra kompilado - tiu verko povis esti elpretigata. Kaj same ne estas mirige, ke ne ĉio entenata en ĉi tiu tiom multpaĝa kaj ampleksa vortaro estas harmonia kaj kohera en si mem. Kaj pri tio, la recenzinto certe tute prave reliefigis la meritojn de ĉi tiu verko.

Mi nun intencas, tiom koncize kiom eble al mi, surpaperigi, kial mi opinias, ke malgraŭ ĉio tia senrezerve favora recenzo ne ĝuste trafas la realon. Mi nur citos du aspektojn, kiuj ne plaĉas al mi, estante eĉ tre ĝenaj rilate miajn interesojn:

1) la elekto aŭ neelekto de la artikolvortoj;

2) la scienca valoro de kelkaj kontribuaĵoj, difinoj, ktp.

Permesu al mi, ke mi donu mallongajn ekzemplojn:

Pri 1): kelkafoje estas tre komplike eltrovi sub kiu kapvorto oni serĉu. Ĉu «Koheleto»«Predikanto» (kp p. XV «Bibliaj mallongigoj laŭ trilitera sistemo»). Ne, sed vi sukcesos elserĉi la septuagint-vulgatan nomon «Eklesiasteso». Ĉu vi senprobleme trovos la kapvorton «parto»? Ĝi mise troviĝas post «pontano». Aliaflanke ĝis nun mi ne kapablis trovi artikolon pri la letero al la Romanoj. Tio sufiĉu por la unua punkto.

Pri 2): pri tio mi ne intencas multe skribi. Mi mem ne estas fakulo aŭ biblio-scienculo, sed estu permesate al mi demandi, ĉu la artikoloj, difinoj, klarigoj, ktp, troveblaj en «Biblia Vortaro» ĝenerale spegulas la nivelon de la modernaj bibliosciencoj. Tro ofte mi opinias, ke ne. Mi citu nur du ekzemplojn, kiuj tuŝas la aŭtorecon kaj teksto-evoluon: 1) ĉu vere ekzistis iam aramealingva evangelio laŭ Mateo?; 2) malgranda nombro da sciencistoj hodiaŭ restas fidela al la teorio, ke la apostolo Paŭlo verkis la leteron al la Hebreoj. Sed la listo povas plilongiĝi laŭbezone.

Mia «suplemento» ne celas malgrandigi la meritojn de ĉi tiu verko tiom longe arde dezirita de nemalmultaj kristanoj-Esperantistoj. Male mi tutkore sincere esperas, ke ĝi vendiĝos sufiĉe bone, ke ĝustatempe nova reviziita eldono povos esti farata.

Heinz Platzer (Wien, Aŭstrio)

al la indekso


 

AFORISMOJ  

° Suferi pro la Eklezio estas pli fruktodone ol suferi por la Eklezio. 

° Konanto de aliuloj estas inteligenta; konanto de si mem estas prudenta. 

° Plimulte valoras tio, kion vi faras, ol la scienco, kiun vi havas. 

° Tuja faro, eĉ modesta, plimulte valoras ol revo eĉ brila. 

° La silento estas la plej granda lukso de nia epoko. 

° Iuj elprofitas eĉ la kapricojn de l’ vento, por konduki sian ŝipon er havenon. 

° Inteligento estas kiel alumeto: por ĝin flamigi oni devas ĝin froti je malglataĵo.

al la indekso