Enhavo de Espero Katolika numero 12/1986

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo: la Jesuo-Infano de Prago

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj legantoj proksimaj kaj foraj! 

Finiĝas la paco-jaro 1986, kaj, rerigardante, eĉ se oni ne rajtas iluziiĝi kvazaŭ la problemoj estus solvitaj, oni tamen povas rimarki, ke kelkaj semoj de paco estas feliĉe ĵetitaj. La tutmondaj esperantistoj, per la U.K. en Pekino kaj per aro da grandaj kaj etaj aranĝoj en ĉiuj mondopartoj, donis plurflankan kontribuon al la paco-afero. En tio ne mankis la modesta kunlaboro de EK. Ĉi-temo okupas rimarkindan parton ankaŭ de la nuna numero, ĉefe per unika raportaĵo pri pac-preĝado en Ĉinio, per grava preleg-artikolo de C. Piron, kaj per artikolo pri Jesuo, «Princo de paco», en rilato kun la Kristnasko-festo.

La kristanoj, ja, tradicie celebras la Kristnasko-feston en ĉi tiu jartempo. Verdire, neniu konas la ĝustan daton de la Jesuo-naskiĝo (pri kies historia vereco, tamen, neniu serioza klerulo dubas). Ĉiuokaze, la alveno de Jesuo markas ŝanĝiĝon en la homara historio, kaj eĉ se la Regno de Dio estas kvazaŭ semo, kun kiu la Malamiko kunmiksis herbaĉojn (Mat 13, 25), ni devas doni bonajn fruktojn (Mat 7, 17).

Jen la bondeziro, kiun ni faras al ĉiuj amikoj kaj simpatiantoj okaze de Kristnasko kaj Novjaro.

La Redakcio

al la indekso


 

MALRIĈA JESUO-NASKO 

 

Arboj krevantaj pro frosto,

nokto malhela, mistera,

helpu al mi, lacigita,

migri sur vojo danĝera.

 

Korpon traboras doloro,

donu, Jozefo, konsilon,

kie mi naskos Infanon,

kie mi trovos azilon?

 

Kion faros mi mizera,

mankas vindoj kaj kovrilo,

mankas pelvo kaj kulero,

mankas povra eĉ lulilo.

 

Kie mi naskos Fileton,

kien mi solece vadas?

Inter arboj hurlas lupoj,

vulpoj tie sur neĝ’ kuradas.

 

Jam doloras miaj piedoj,

pro bedaŭro mankas larmo,

kaj post vojo malproksima

ne atendas hejma varmo.

 

Ernest Bryll (el la pola tradukis Irena Missiuro)

 

al la indekso


 

 

LA PRAGA JESU-INFANO KAJ EDITH STEIN 

La «Jesueto de Prago» estas bildo, kiu fariĝis fama ekde 1628. Pri ĝi ni citas ĉi-sube fragmenton de letero de Edith Stein, moderna martirino.

Edith Stein, juda filozofino, naskita (1891) en tiama Breslau, nuna Wrocław, dum sia junaĝo perdis la kredon. Pli poste ŝi fariĝis kristana (1922), kaj karmelana monaĥino (1933), loĝanta en Kolonjo (Germanio) kaj en Echt (Nederlando).

Arestite kiel judino, ŝi estis kondukita en la fifaman koncentrejon Auschwitz-Oświęcim, kie ŝi mortis (1942).

Dum sia deportado al Auschwitz, ŝi deklaris:

«Kio ajn venos, mi estas preta por ĉio. La kara Jesu-Infano ankaŭ tie-ĉi estas ĉe ni».

Kaj en letero de la 2-a de februaro 1942 ŝi skribis:

«Hieraŭ antaŭ la bildeto de la Praga Jesu-Infaneto subite alvenis al mi la pripenso, ke li ja portas la imperiestran kron-ornaton, kaj certe ne hazarde li aperis per sia aktiveco ĝuste en Prago. Prago ja vere estis, dum jarcentoj, la sidejo de la antikvaj germanaj «romiaj» imperiestroj, kaj ĝi faras tian majestan impreson, ke neniu alia urbo kiun mi konas povas konkuri kun ĝi, eĉ ne Parizo nek Vieno. La Jesu-Infaneto venis ĝuste kiam la politika imperiestra gloro en Prago finiĝis. Ĉu ne li (la Jesu-Infano) estas la «sekreta imperiestro», kiu ja ĉesigos ĉiujn mizerojn? Li ja havas la kondukilojn en siaj manoj, kvankam la homoj opinias regadi...». 

Fratino Tereza Benata de la Kruco (Edith Stein) 

(Laŭ informilo de «Arkivo Edith Stein» en Kolonjo; trad. Hugo Westhoff)

 

al la indekso


 

Ni aŭskultu la Dian Parolon 

 

LI ESTAS LA PRINCO DE PACO

 «Popolo, kiu iris en tenebro, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumego... Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia ŝultro, kaj lia nomo estos: Mirinda. Konsilanta, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco»  (Jes 9, 2-6) 

La unua legaĵo en la nokta Sankta Meso de Kristnasko estas el la 9-a ĉapitro de Jesajo. Tiu teksto parolis al la popolo de Izrael, vivanta en la mallibereco en Asirio, malproksime de la sankta urbo Jerusalem, malproksime de la templo de Dio. La homoj estis malfeliĉaj, ili sentis sin en mallumo, proksime al la morto. En ĉi tiu situacio la profeto rajtis anonci la proksimecon de la Dia savo en la bildo de la granda lumo kaj de la nasko de reĝa infano. Ĉi tiu infano finos la malliberecon kaj renovigos la regnon de la granda reĝo David. Ĝia regno estos regno de justeco kaj paco, ĉar ĝi donacas la proksimecon al Dio.

La eklezio aplikas tiun tekston al la nasko de Jesuo, al Lia veno en nian malluman mondon. Unue la teksto parolas pri la nasko de Jesuo en Betlehem antaŭ preskaŭ 2000 jaroj.

Sed tio estas nur unu senco. Ĉiu biblia teksto parolas al ni hodiaŭ. Ĉiam validas la vorto el la 95-a psalmo: «Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon...» (Psa 95, 7). Mi kuraĝas diri: Tiu teksto estas parolita por ni hodiaŭ, ĝi alparolas nin en nia hodiaŭa situacio, en via, en mia nuna situacio.

Vi, mi estas tiu, kiu vivas en mallumo, mi sidas en la morta ombro. Kie? Kiel? Kie mi vidas grandan lumon?

Ĉiu el ni vivas verŝajne en diversa formo de mallumo, ĉiu havas siajn mortajn ombrojn. Eble iu estas malespera, ĉar ŝi/ li estas malsana, malfeliĉa, ĉar ŝi/ li perdis karan homon aŭ devas vivi en iu formo de mallibereco. Ankaŭ la situacio de nia mondo povas kaŭzi la mallumon, ekzemple la timo antaŭ nova mond-milito, antaŭ atoma katastrofo. La estonteco estas por multaj homoj morta ombro.

Eble iu diras: «Kiel mi povas ĝoji pri Kristnasko? Mia koro estas tro malgaja, ĉar la mondo estas malbona, plena de malpaco, de danĝeroj. Kiam la naturo mortos, ĉar ni mortigas gin? Kiam mi mem mortos, ĉar mia vivospaco estas venenata, ke mi ne plu povas spiri? Estas nun preskaŭ 2000 jaroj post la nasko de Jesuo en Betlehem. Sed la mondo, la homoj estas pli malbonaj ol en pasintaj jaroj. Mi ne vidas lumon!».

Malgraŭe! La vorto de profeto Jesaja validas ankaŭ por ni, por nia tempo. Ni rajtas vidi la lumon, kiu lumigas nian mondon ekde la nasko de Jesuo, ekde Lia morto kaj reviviĝo. Kiam ni konsentas kun Jesuo, ni kapablas vidi Lian lumon.

Nature, post la 25-a de decembro 1986 la mondo ne estos paradizo. La militoj inter Irano kaj Irako, inter nigruloj kaj blankuloj en Afriko, inter katolikoj kaj protestantoj en Irlando ktp ne estos finitaj, bedaŭrinde ne, ankaŭ ne la malgrandaj militoj inter kaj en familioj, en loĝ-komunumoj ktp.

Sed ĉiu el ni persone povas malfermi sian koron por la paco de Jesuo. La unua paŝo estas verŝajne la plej grava: ke mi akceptu la veron, ke mi mem bezonas la pacon en mi mem kaj kun Dio. Ofte la plej malamata homo estas nia propra «mi», ĉar ni ne kapablas akcepti nin mem kun niaj eĝoj kaj eraroj. Kiam ni akceptas tion, Dio respondas per Sia amo, per Sia pardonado, Li donacas al ni Sian pacon abunde. Kaj poste ni kapablas paciĝi kun niaj proksimuloj. Ofte mi devas nur donaci rideton, salut-vorton, kaj la alia redonas al mi pacon. Kaj tiu paco, paceto estigas cirklojn kiel la ŝtono ĵetita en la akvon, pli kaj pli vaste.

Ŝajnas, ke tio ne estas la afero, priskribita de la profeto Jesaja. Mi opinias, ke ĝi estas! Se mi, se vi, se du el ni estas pretaj, ke Jesuo povas naskiĝi en ni, tiu parto de mondo estas pacigita, ĉi tie Jesuo estas la princo de paco kaj la Dia regno de paco denove kreskas en la mondo. La potenco de Dia malpotenco povas kreski en ni, per ni. Ne opiniu tro malgrande pri nia valoro! Dio ŝatas nian kunlaboron ĉe Sia sav-agado.

 

Fratino Theotima, F.R. Germanio 

al la indekso


 

PREĜADO POR PACO 

La paco estas valoro sen landlimo, de nordo ĝis sudo, de oriento ĝis okcidento; ĉiuloke estas unusola popolo kunigita en unusola paco.  Johano Paŭlo la Dua

 

Mi tutcerte kredas, ke ĉiuj estas por, kaj neniu kontraŭ la suprediritaĵo de unu el la plej grandaj homoj en la mondo, nia nuna papo. Ankaŭ la ĉina popolo estas pacama, inkluzive de la ĉinaj katolikoj, kompreneble. Jen pri preĝado por paco en Ĉinio.

Dum la Popola Kongreso, la prezidanto de la ĉina katolika episkoparo, nome la 94-jara episkopo de la Ŝanhaja diocezo, Zhang, kiel reprezentanto de la popola kongreso, kune kun aliaj religiuloj proponis, ke en la tuta lando okazu pacpreĝado je indikota dato. Post tio, oni tuj preparis ĉion. Tiam, mi veturis ne tra tuta lando, sed nur al la urbo Taiyuan. Mi rakontas nur pri tiu travivaĵo; sed oni povas rigardi unu punkton kiel la ekzemplon de la tuto.

La Taiyuan-a preĝejo, entenanta ĉirkaŭ 2.000 fidelulojn, estis konstruita antaŭ multe pli ol 100 jaroj. Dum la t.n. granda kultura revolucio, ĝi estis detruita ĝisfunde; post la falo de tiu religia politiko, ĝi estis rekonstruita denove nur en 1985. Ĉiuj lokaj fideluloj, ekaŭdinte la informon pri redono de la sankta Domo, tuj ekbolis kaj ardegis, ĉar la sanktejo estis fariĝinta fabriko, kie troviĝis multege da maŝinoj kaj varoj. Se dungotaj laborantoj devus forporti ilin, oni devus pagi multe da mono, kaj oni bezonus longe da tempo. Do, la fideluloj memkonscie organiziĝis kaj propramane elmetis diversaĵojn al difinita loko, per laboro tute ne deviga kaj sen rekompenco, tiel ke ĉio ĉi rapide, bone kaj ekonomie plenumiĝis. Nun la preĝejo prezentiĝas nova kaj bela: ĉiuj kolonoj kaj la plafono estas pentrita kolore kun flor-desegnaĵoj, kaj la altaro estas ornamita belege.

Vespere de la 15-a de junio 1986, je la 19-a horo (ĉi tie kutime okazas Diservo en vespero, ĉar samkredanoj revenas hejmen post taglaboro) homoj amasiĝis en la katedralo. Unue, la episkopo predikis pri la pacpreĝado, kaj poste komenciĝis la sankta Meso. Honora gvardio marŝis antaŭe, sekve la episkopo, kiu surhavis purpuran veston kun longa «vosto» tirata de du knaboj kun blanka robeto, kaj li, kun bastono en la maldekstra mano, senĉese benis la duflankan fidelul-amason. Dume, en la ĥorejo super la pordego elektronika orgeno estis ludata majeste, kun akompanado de muzik-bando (violonoj, violonĉeloj, hobojoj, flutoj, trumpetoj, harmoniumo, ktp). Kiam la episkopo, forlasinte sian tronon, venis al la altarŝtuparo, tiam la tuta ĥoranaro kun pli ol 100 gejnuloj ekkantis «Kyrie eleison» kun kvar voĉoj laŭ akompanado de orgeno kaj orkestro.

Rimarkinde, ke ĉi-loke ne nur la ĥoranaro, sed ankaŭ la ordinaraj fideluloj (viroj kaj virinoj, junaj kaj maljunaj) scipovas kantadi iujn himnojn kaj kantojn. Do, ĉi-vespere la tuta preĝejo tondris preskaŭ detruunte la domsupron.

Kiom da homoj koncentriĝis? Laŭ mia kalkulo, troviĝis minimume pli ol 2.000 personoj. Ĝojinde, kelke da lokaj ŝtatoficistoj kaj ĵurnalistoj, invitite, ankaŭ ĉeestis nian solenan kaj grandiozan sanktan Meson.

Por eviti longigon de tempo, post la hostio-levado 4 sacerdotoj tuj disdonis la sanktan Komunion al piuloj, kiuj lasinte siajn benkojn, iris ĉe la balustradon antaŭ la altaro. Ĝis la fino de la Meso, tiu faro ankoraŭ ne finiĝis. Post la Meso, kiam la fideluloj eliris el la preĝejo, la veturila trafiko havis malhelpojn pro la popolamaso sur la strato.

Samkiel ĉie, ne nur la katolika eklezio, sed ankaŭ aliaj religioj agis tiele. Ekzemple: veturinte al la urbo Xian, mi vizitis la grandan templon (Da Yan Ta), kien fama monaĥo de la Tang-dinastio, reveninte el okcidento, kunportis budaisman verkon kaj tradukis ĝin en ĉinan lingvon. Kvankam mi ne trafis la grandan ceremonion, tamen mi rigardis ĝiajn postsignojn: antaŭ la pordo de la templo-halo, mi vidis kolonon el betono, sur kiu estis la frazo: Yuan Wei Shijie Heping Qidao (Deziru preĝi por mondpaco!).

Mi ankaŭ vizitis la tiean preĝejon kaj interparolis kun la paroĥestro p. Liu, kiu sciigis min, ke la episkopo Ji mem komprenas Esperanton, kaj subtenas du seminarianojn lernadi ĝin en libertempo. Mi bone memoras, ke tie naskiĝis patro Johano Baptisto Gao Siqian (*), seminto de nia lingvo. Reveninte hejmen (Ŝanhajon), mi eksciis, ke ankaŭ la Ŝanhaja diocezo okazigis samtage pacpreĝadon, per solena Meso en kelkaj preĝejoj.

Ĝenerale, iuloke ĉine kaj aliloke latine, oni grandvoĉe kantis la himnon «Donu pacon, Sinjoro, en niaj tagoj, ĉar ne ekzistas alia, krom vi, mia Dio».

Mi firme kredas, ke nia Granda Sinjoro certe aŭskultos nian preĝvoĉon por mondpaco.

Petro S.Kaiz (Ĉinio)

 (*) J.B. Kao (noto de la Redakcio)

 

al la indekso


 

LA PACO KAJ NI 

Okaze de la U.K. en Pekino, kadre de la Paco-tago (1-a de aŭgusto 1986), faris interesan prelegon prof-ro Claude Piron, sviso, akademiano, psikoterapiisto. Ni dankas, ke li disponigis la tekston de la prelego, adaptitan al nia revuo. La Redakcio

 

Oni multe parolas pri paco, sed…

 1986: Jaro de la Paco. Ĉu entute eblas akceli pacon? Kiu povas ion fari? Ĉu ni, etaj individuoj perditaj en amasoj multmilionaj, kies sorton decidas kelkaj altlokaj politikuloj? Ĉu tiuj decidantoj mem? Al ili ni ofte turnas la rigardon, jen espere, jen senespere. Sed ĉu ili estas pli liberaj ol ni, aŭ ĉu ili povas nur reagi al situacioj, kiujn ili ne regas, laŭ siaj karaktero, kompreno, ideologio, ne laŭvole elektitaj, sed truditaj al ili de la hazardaj lok- kaj temp-cirkonstancoj, en kiuj ilia personeco disvolviĝis?

Kaj jen ni krias neaŭskultate, timantaj pri ebla amasmortigo, konsciaj, ke ni vivas sur dormanta vulkano, teruritaj de la propra senpoveco, Aŭ, per sana reflekso, ni ĉesas pensi pri ĝi. Se ni povas fari nenion, kial nin turmenti? Ni do plu vivetas, laboras, butikumas, distras nin per vojaĝoj, legado aŭ televido, kaj se dum kelkaj minutoj nin vibrigas konkreta sangofluo en Libano, Afganio, Irako-Irano aŭ Centra Ameriko, temas pri io ne vere asimilebla en la menson, tiel ke nia kompato nur sporade aperas kaj apenaŭ daŭras kelkmomente, steriligita de nia nepovo agi. 

Tra la silento 

Ĉu ĉia strebado al pli paca mondo do vanus?

Se ni prezentas la demandon al nia menso, ĝi ĉirkaŭrigardas, vidas nur la murojn kaj barilojn de nia senpoveco kaj malespere respondas: jes, vanas. Sed se la demandon ni submetas al nia koro, tiu ribelas kontraŭ la sento de vaneco, ĉar nia koro neniam akceptas la kaĝon, en kiu oni volas ĝin teni. La plejprofundo de nia koro postulas liberecon; tie ja ĝi tuŝas al Dio, kaj Dio estas libereco.

Dio estas ankaŭ kreemo. Tial nia koro krias: se solvo ne ekzistas, solvon ni kreu. Nu, bone, sed kiel?

Ni povas almenaŭ preĝi. Enprofundiĝi en nian koron, eniri la silenton en ni, kaj tie aŭskulti. Resti kun menso silenta estas malfacile, kaj eble, komence, oni sukcesas nur kelkajn sekundojn. Ne gravas. Oni trejniĝas pri preĝo kiel pri sporto aŭ muziko: sin-ekzerce. La hodiaŭaj sekundoj morgaŭ fariĝos minuto kaj postmorgaŭ minutoj. Aŭskultu la plej profundan deziron en vi. Ĉu vi ne deziras esti bona, pli bona, feliĉa, pli feliĉa?

En la plejprofundo de nia koro ni deziras harmonion kun la mondo kaj kun ĉiuj estaĵoj. Ni deziras esti amataj kaj ami. Kiam oni sentis tiun fundan bezonon, oni sopiras kontakti ĝin kiel eble plej ofte, ĉar iel oni divenas, ke tiu amdeziro estas dia, ke renkonti ĝin estas renkonti Dion mem. Tiam oni nepre volas ĉiutage rendevui kun Tiu, kiu riveliĝas tra la silento en ni. Kaj iutage oni konstatas, ke la regula rendevuo en la plej-interno ŝanĝis en ni ion: ni akiris animpacon.

Animpaco! Eble ni estas senpovaj pri paco en ties tutmonda, interŝtata politika aspekto, sed rilate al paco en ni, ni havas iun povon. Ĉu ni ne eraris en nia unua aliro? Eble paco ne estas io, kion ni komence postulu de la potenculoj. Eble la unua ŝtupo estas en ni. Kiu scias, kien ĝi kondukos?

Valoras la penon ĉiutage ekzerci nin al silentigo de nia menso, sperti en tiu kvieto nian amsoifon, kaj akrigi niajn sentojn por percepti la ĉeeston de la Amfonto, kiu respondas al ĝi. Tiam ni ekkomprenas, ke la ŝajna silento fakte estis nur la respekto de Dio al ni, kaj Lia humileco. Kaj tiu Dio-humileco parolas: ankaŭ pri paco vi komencu modeste. Vi ne povas atingi perfektan pacon per unu decido, eltrovo aŭ manovro. Ĉu esperanto ne estis komence nur eta ideo en eta, senpova knabo? Kaj vidu, ĝi prosperis kaj nun vi povas uzi ĝin de Mongolio al Brazilo, de Islando al Aŭstralio preskaŭ ĉie en la mondo. Same pri paco. Ne timu pri la eteco de la ĝermo. Flegu ĝin, kaj ĝi plej vaste dissemiĝos. Sed kiel vi povus ĝin taŭge flegi sen kompreni ĝin? Kaj kiel vi povus kompreni sen observi? Komencu do per humila studo de la realaĵoj. Observu pacon tie, kie ĝi efektive troviĝas. 

Lerni el la insuloj de paco 

Tion observante, vi konstatos, ke, se universala paco ne ekzistas surtere, tamen ekzistas multaj, multegaj etaj insuloj de paco. Observu familiojn. Estas familioj, kiuj estas malpacaj, sed ankaŭ familioj, kie paco regas. Same pri paroj, pri lernejaj klasoj, pri societoj, pri labormedioj, pri individuoj.

Kaj rigardu la historion. Kial en la deksesa, deksepa, dekoka jarcentoj, dum Eŭropon senĉese ŝiris militoj, Svislando estis paca? Ĉu pro la montaroj? Ne: montaroj ne kovras la tutan teritorion kaj, en la mondhistorio, multaj montaj regionoj spertis militon. Ĉu pro sia riĉeco? Ne. Sen mineraloj, sen aliro al la maro, kun reliefo multloke maloportuna por terkulturi kaj komerci, ĝi estis unu el la plej malriĉaj landoj en Eŭropo. Ĉu do pro tiu malriĉeco? Ne. Militoj neniam ŝparis malriĉajn landojn. Ĉu pro sia armea forto? Svislando efektive havis unu el la plej fortaj armeoj el Eŭropo, sed ankaŭ multaj aliaj ŝtatoj estis same militfortaj.

La diferenco kun la ceteraj landoj estas, ke Svislandon ne regis iu reĝo, imperiestro, princo aŭ grandduko. Suverena estis la popolo, kiu decidis mem pri siaj aferoj, jam tiuepoke voĉdone.

La svisa suvereno - la popolo - kiam ĝi disponis armean forton admiratan en tuta Eŭropo, ne uzis tiun forton por konkeri: kontraste kun la aliaj eŭropaj suverenoj, ĝi respektis la najbarojn.

Estas interese vidi, ke la ingrediencoj de paco, rekoneblaj en la svisa historio, estas la samaj, kiuj igas paron, familion, klason aŭ labormedion pli paca ol la najbaraj. Kaj estas la samaj, kiuj kreas pacon en individuo.

Respekto estas unu el ili. Paco en lerneja klaso venas grandparte de tio, ke la instruisto respektas la infanojn, traktas ilin kiel respektindajn estaĵojn, tiel ke, ekzemple, li neniam humiligas aŭ mokas.

Inter la aferoj, kiujn ni devas respekti por estigi pacon, gravan lokon okupas la sentoj. Miaj sentoj iurilate estas mi. Se vi ne respektas miajn sentojn, vi ne respektas min. Sed sentoj ne dependas rekte de volo kaj ne estas juste kulpigi onin pri ili. Se do vi sentas timon, aŭ malamon, aŭ ĵaluzon, tiuj estas sentoj, kiujn mi devas respekti, se mi deziras, ke paco instaliĝu. Ĉu vere ankaŭ malamon? Jes, ankaŭ malamon, kondiĉe, ke ni apliku alian regulon gravan por paco, nome: «Sentu, kiuj animmovoj formiĝas en vi. Esprimu, kion vi sentas. Sed ne agu detrue».

Ni supozu, ke infano plore kaj kolere venas plendi: «Toĉjo malfaris mian konstruaĵon. Li ĉiam detruas miajn aferojn. Mi abomenas lin». Multaj gepatroj emos respondi: «Nu, vi devas kompreni, ke li estas malgranda. Ne estas bele abomeni la frateton. Vi devas ami lin». Kiel tio efikos? La knabo pensos: «Mi ne rajtas senti, kion mi sentas. Mi devas ami, sed mi ne kapablas ami tiun, kiu detruas miajn aferojn. Mi estas malbona, ĉar mi estas tia, kia mi estas, kvankam mi tion ne elektis. Li havas ĉiujn rajtojn, mi neniun. Oni traktas min maljuste. Oni ne komprenas min, Oni ne akceptas min, kia mi estas. Oni do ne amas min». Ĉu tia etoso, interne de li, helpos al familia paco? Ne. Prefere diru: «Estas vere, ke Toĉjo ĉiam detruas viajn konstruaĵojn. Mi komprenas, ke vi furiozas kontraŭ li, eĉ ke vi malamas lin. Vi faris tiun belan domegon, kaj nun ĝi estas tute pecigita! Kompatindulo! Venu, ke mi kisu vin». Tiam la knabo sentos sin komprenata, respektata en siaj sentoj, eĉ negativaj, juste traktata de la plenkreskulo, unuvorte, amata. Vi ne juĝas lin, vi ne donas ordonojn, vi ne moralismas, vi nur revortigas liajn sentojn, kio montras vian komprenon kaj fidon je la bono en li. Rezulte, post kelkaj minutoj, la negativa sento malaperos mem. Anstataŭ iri bati la fraton, li verŝajne ŝultrolevos kaj diros iom superece: «Nu, li estas malgrandulo, li ne scias, kion li faras», aŭ ion similan. Tie estos la ĝermo de kompreno kaj pardono. Kaj, sekve, de paco.

En Svislando ne estas malpli da malamo ol aliloke, nek interne, nek rilate al la najbaraj landoj, sed pli frue ol multaj popoloj la svisa komprenis, ke ne valoras la penon detrui, pro tio, ke oni malamas. Longperspektive, tio ne konformas al la propraj interesoj. La diferenco inter milito kaj paco paralelas la diferencon, ne inter egoismo kaj malegoismo, se inter tuja egoismo kaj longperspektiva. Kiu serĉas la propran bonon longperspektive, tiu estas devigata trovi solvojn, kiuj kreas harmonion, eĉ se li malamas. Cetere, multaj ŝtatoj invadis landojn kaj kaŭzis terurajn suferojn sen ia malamo, nur pro deziro kapti, konkeri, grandiĝi aŭ pro la iluzio ke tiel firmiĝos ilia sekureco. Estas do erare kredi, ke forigo de malamo estas nepra kondiĉo por paco. 

Ses reguloj por starigi pacon 

Fakte, se oni komparas pli pacan medion kun malpli paca, montriĝas, ke paco estas ligita al ses agmanieroj, nome:

1) respekto al ĉiuj (kio inkluzivas la regulon: «ne agu detrue al alies memrespekto, personeco kaj havaĵoj»);

2) partopreno de la anoj en la decidoj, kiuj koncernas ilin;

3) konscio de la propraj sentoj kun rajto kaj scipovo ilin esprimi (en maniero ne detrua por la aliaj);

4) kono de siaj rajtoj kaj kompreno pri alies rajtoj;

5) honesta konigo de la faktoj;

6) efektiva plenumo de la promesoj kaj sindevigoj. 

Ĉio ĉi havos pli da ŝancoj aperi, se troviĝos en la koncerna medio persono kun vera animpaco. Kial? Ĉar se oni havas pacon en si, oni ne bezonas subpremi la aliajn, ekspluati ilin, superi ilin aŭ nepre pravi ĉiakoste. Oni nature respektas ilin, aŭskultas ilian vidpunkton, konsideras ĝin, esprimas la proprajn sentojn kaj opiniojn sentime, kaj oni kapablas vidi kaj agnoski siajn malbonajn flankojn. Rezulte, oni ne bezonas havi potencon super la aliaj aŭ kaŝi al ili la veron (kio estas, fakte, maniero scii pli ol ili kaj do havigi al si pli da povo). Kaj ĉar oni respektas kaj konsiden la aliajn, oni faras tion, kion oni diris, ke oni faros. La aliaj do sentas sin traktataj juste, korekte, komprene, tiel ke ili sentas emon kunlabori, kaj ne fuŝi. Tiel kreiĝas tute harmonia speco de homaj rilatoj.

Kiel oni akiras animpacon? La procezo estas tro kompleksa, por ke eblu ĝin priskribi ĉi tie. Kiel ni vidis antaŭe, tio ĝenerale postulas, ke ni ekzercu nin eniĝi profunden en nia koro, fronti la silenton tie, kaj direkti niajn silentajn pensojn (pli ĝuste sentojn) al tio, kio estas plej bona, plej bela, plej amika, plej kortuŝe humana. Tiel, fakte, ni silente vokas Dion, iam ni perceptos Lin. Sed tia spirita ekzercado ne sufiĉas por ĉiuj. Multaj ne povas trovi animpacon solaj. Ili bezonas dialogon kun persono komprenema, kiu kapablas aŭskulti respekte, sen juĝi. Dio agas per homoj. Tial inter-persona dialogo, se ĝi estas aŭtenta, sincera, senorgojla, estas parto de la dia logo, kiu kondukas nin amen (profundaj veroj fojfoje kaŝiĝas en lingvo).

Ĉiaokaze, ju pli ni preĝos tiucele, des pli ni favoros la realiĝon de la koncerna espero. Tiu preĝado povas alpreni plej diversajn formojn. Ĉi-supre ni priparolis nur la individuan, solecan. Sed ĝin bone kompletigas ankaŭ kolektiva alparolo al Dio: kune preĝi estas efike. Same, se silenta, ĉiutaga rendevuo kun Dio kondukas al kvieta, senkompara ĝojo, ankaŭ gravas tiuj momentoj, en kiuj ni turnas nin al Li kun preciza vortigo. Ni tiam povas preĝi por la ŝtatestroj kaj aliaj politikaj decidantoj, por tiuj, de kiuj dependas libereco kaj justeco, por la kaŭzantoj kaj viktimoj de milito, ktp. Taŭgan lokon en nia preĝado devus hodiaŭ okupi la teroristoj, iliaj organizantoj, iliaj viktimoj kaj la homoj, kiuj respondecas pri publika sekureco, ĉar terorismo nun iĝis formo de milito, eĉ se ne ŝtatoj ĝin direktas. Ni povas preĝi ankaŭ, por ke la principoj de paco estu studataj kaj komprenataj kaj por ke ĉiu el ni ilin apliku, tiel ke ni fariĝu packreaj ĉeloj kapablaj plejeble disradii sian luman etoson. Jes, ni povas multe, multe preĝi.

El tia preĝado ni ĉerpos la forton kaj komprenon necesajn por pli kaj pli agi laŭ tiuj principoj. La principoj ĉi-supre listigitaj baziĝas sur kontrolebla leĝo de kaŭzo kaj efiko: estas fakto, ke se vi aplikas la kaŭzon (alpreni la diritajn sintenojn en la rilatoj kun ĉiu alia homo), vi ricevas la efikon (paco). Kompreneble, la fortoj de tuja egoismo - kontraste kun ĝusta sento pri la propraj post-kelktempaj interesoj - estas ege potencaj kaj certe kontraŭmetos viglan reziston al la akcepto de tiuj principoj. Temas pri lukto inter la fortoj, kiuj akcelas maturiĝon de la homaro, kaj tiuj, kiuj timas ĝin. Tiu esence spirita lukto bezonas kiel eble plej multajn kunlaborantojn pretajn agi por favori homaran maturiĝon.

Studi kaj mediti la packreajn principojn, sin ekzerci apliki ilin en la ĉiutaga vivo, kune preĝi, estas efikaj armiloj por tiuj, kiuj volas kunlabori al tiu porpaca agado. Ekuzi ilin havas grandan avantaĝon: tio estas konkrete farebla. Oni tiel povas eliri el la kutima sento de senpoveco, kiu kondukas al nenio pozitiva. Tiu sento de senpoveco entenas eĉ pli danĝeran riskon: igi homojn partopreni - pro bezono almenaŭ fari ion - en agadoj, kiuj prezentiĝas porpacaj, sed kiujn iliaj unuflankeco kaj partia organiziteco rivelas kiel maskon pot politika manovrado. Ĉar preĝado ofte instigas al aktiveco, ĝi krome kondukos multajn al ĉiuflankaj, senpartie organizitaj luktoj por homrajtoj kaj aliaj similaj celoj, kiuj fakte rilatas al la packreaj reguloj ĉi-supre resumitaj.

Ĉu vi opinias, ke fari «nur tion» estas tro malmulte, tro malgrave? Sed se la elekto estas inter malmulto kaj nenio objektive valida, ĉu ne indas elekti la malmulton? Ni memoru pri la sinapa semeto. Ĝi estas la plej malgranda el ĉiuj semoj, sed plantu ĝin kaj lasu ĝin kreski: ĝi fariĝos arbo, en kiu la birdoj venos ripozi. Kaj ĝui pacon.

Claude Piron 

al la indekso


 

Konstrui insulojn de paco

 

AMIKO RAKONTIS…

 

Kun edzino mia mi kverelis,

Satana iĝis tuj nia dom’.

La ravin’ inter ni plu inferis.

Fileto jam havis la febron.

 

Nokto ĉagrena regis hejme.

En niaj vejnoj tio pulsis.

La vorto iris nur mallerte

kaj la fileto senĉese tusis.

 

Fileto inter ni. Nokto venis.

Li spiris, dormis malfacile.

Al lia sin’ mi manon tenis,

kun koro frosta, emocie.

 

Kiel sur monto de Turmento

tie edzina mano estis:

pro tuŝo ŝin la sama sento

kaptis, la fingrojn sur min plektis.

 

Plektis la manon al la mia

kun sovaĝa sopiro mute.

La kor’ de fileto tenerbirda

batis freneze, tie sube.

 

Matene ĉio, kiel kutime

fluis: laboro, rido, planoj.

Pro fil’ sankteco venis subite;

ne povis venki ar’ de Satanoj.

 

Kiu super la infana koro

ne povas sin venki kaj resti saĝa,

nur farbu vizaĝen ruĝan koloron:

li estas freneza, aŭ besto sovaĝa.

 

Laszlo Mécs, trad. Sento, Budapeŝto

 

al la indekso


 

Anekdoto 

LA PLEJ MALFACILA PREĜO 

Pri Sankta Bernardo, pri la «miel-lipa doktoro» notis kroniko jenon. Li kapablis tiel droni en preĝado, ke li forgesis pri ĉio kaj pri ĉiu, kio kaj kiuj lin ĉirkaŭis. Foje surazene li vojaĝis la tutan tagon surborde de la lago Lemana. Vespere en la restejo liaj vojaĝkunuloj, antaŭ la ekripozo, menciis la lagon.

- Pri kiu lago vi parolas, fratoj miaj? - li demandis.

Evidentiĝis, ke li nenion vidis el la lago sur kies bordo li pasis dum horoj.

Tamen aliokaze, kiam li vojaĝis same surazene al iu monaĥejo kun siaj fratoj, li plendis ke malfacila estas la preĝado. Hazarde ankaŭ malriĉa kampulo vestita en trivita-ĉifita sakŝtofa mantelo, piediris kun ili; li aliĝis al la vojaĝantaj monaĥoj en iu restejo, ŝirmon esperante kontraŭ la rabistoj. La malriĉulo - aŭdante la plendon de la sanktulo - kontraŭvole ekridis, kompreneble nur mallonge kiel kompatinda vagabonda hundo kutimas ekbleki.

La fratoj kun kuntiritaj brovoj turniĝis al li. Bernardo demandis lin:

- Kial estas ridinda tio, kion mi diris?

La kampulo kuntiriĝis kaj honte ekskuzis sin:

- Pardonon al mi, patro. Vi estas konata kiel sanktulo. Tamen vi plendas, ke vi ne scias bone preĝi.

Bernardo tempeton enpense rigardis la nekredeman sakŝtof-mantelan kampulon, poste ekvoĉis:

- Frato mia, ĉu vi vidas ĉi tiun azenon, sur kies dorso mi sidas? Se, dum vi preĝas nur unu Patronian, vi ne pensos pri alio, vi ricevos la azenon. Sed estu sincera, ĉar mi vidas la profundon de via animo. Tuj kiam via menso vagos aliloke, konfesu tion honeste.

- Ho patro - ridis la sakŝtofe vestita vojaĝkunulo, ja tio ne estas problemo, eĉ ne por mi.

Kaj li tuj komencis:

- «Patro nia, kiu estas en la ĉieloj»...

Li atingis ĝis «sanktigita estu nomo via». Liaj okuloj haltis sur la azeno.

- Ĉu li donos al mi ankaŭ la kolbridon? - leviĝis en li la demando.

Venis al li en la kapon la kondiĉo kaj denove li komencis preĝi la Patronian... Nun li sukcesis atingi ĝis «fariĝu via volo».

- Jen, kian bonon povas voli Dio - flustris voĉo al li en la orelojn...

Li skuis la kapon, kvazaŭ li volus forpeli vespon...

En la sekva provado eĉ ĝis tio li ne atingis kiel antaŭe.

- Ĉu ĉi tiu azeno estas femalo? - zumis en la orelojn la vespo -  Sekvontjare ĝi estos jam graveda.

Tiam li haltis, ĵetante senkuraĝiĝintan rigardon malpli al Bernardo, plie al la azeno. Bernardo instigis lin:

- Provu ripetfoje, frato! Ne senkuraĝiĝu! Valoras ĉi tiu azeno unu Patronian.

La kampulo komencis ree kaj ree la preĝon. Fine li malespere ekkriis:

- Patro! Tuta azenaro iras-venas en mia kapo! - Kaj li rigardis tiel dolorplene, ke ankaŭ larmoj ekbrilis liaokule. La kunvojaĝantoj ridis. Sed Bernardo seriozmiene respondis:

- Vere, mia frato, estus dece, se mi jam ĉikanis vin, ke mi donu al vi la azenon kaj mi mem piede daŭrigu la vojon. Sed mi scias, ke vi ne atingus malproksimen sur ĝi. Vojrabistoj atakus vin, ili forprenus de vi azenon kaj vin eble mortigus... Ĉu vi havas familion?

- Mi estas malriĉa vagisto.

- Nu mi proponas al vi: ne ĉi tiu azeno servu al vi, sed vi servu al ĉi tiu brava azeno... Dungu vin al mi... Vi estos ĝia zorganto. Ĉu vi volas?

- Feliĉe, patro! - eligis krion la kampulo tuj ekkaptante la kolbridon de la azeno...

Ferenc Sinko, tradukis el la hungara S.N.

al la indekso


 

Historia evento en Asizo 

 

LEVIĜIS PREĜOJ, MALLEVIĜIS ARMILOJ 

Unika evento okazis la 27-an de oktobro 1986 en la itala urbo Asizo, naskiĝloko de sankta Francisko. Unuafoje en la historio, eminentuloj de pligravaj religioj en la mondo kunvenis kun la celo preĝi por la paco. Samdate, preskaŭ ĉiuj militoj kaj geriloj aktualaj en la mondo observis unutagan batalhalton. Ambaŭ iniciatojn lanĉis papo Johano Paŭlo la Dua.

Aliĝis al la preĝo-tago, krom divers-konfesiaj kristanoj (ortodoksoj, katolikoj, protestantoj, anglikanoj...): islamanoj, hinduistoj, budaistoi, hebreoj, ŝintoistoj, sikhoj, ĝainoj, zoroastranoj, sekvantoj de afrikaj kaj amerik-indianaj tradiciaj religioj... 

Ekumena interrilato en Asizo 

La reprezentantoj de la diversaj religioj ne kunpreĝis, sed preĝis aparte. Tio estas: unue, la reprezentantoj de la diversaj religioj preĝis diversloke (sed la divers-konfesiaj kristanoj kune, pro la komuna kredo en Kristo); poste, ili preĝis sinsekve, en bazilika placo, je la respekto-plena ĉeesto de la alikredanoj. Papo, patriarkoj, pastoroj, bonzoj, rabenoj ktp konsistigis etoson de intensa preĝado.

Religiaj reprezentantoj en Asizo 

En ĉi tiu aranĝo oni zorgis respekti ĉies konsciencon, agnoskante, ke en ĉiu religio laŭkonscience praktikata enestas io pozitiva, «kaŝiĝas la Regno de Dio»; aliflanke, oni celis eviti ĉian formon de eklektismo (= indiferentisma kunmikso de religioj). En tia kadro, la papo en la ferma parolado anoncis, kun humileco kaj respekto, la kredon ke «la paco estas Jesuo Kristo».

Ne bagatela efiko de la Asiza preĝado estis la samtaga batalhalto de plej granda parto de la militoj kaj geriloj en la mondo. Nur unu pactago estas certe malmulte. Sed tio montras vojon por ĉiuspecaj kredanoj kaj bona-volaj homoj: preĝi kaj praktike sindevigi por universala paco.

B. C.

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Alvoko el Cinio 

Altestimata pastra moŝto Battista, 

unue, bonvole akceptu miajn bondezirojn: Dio benadu vin, kaj ĉiam kun Dio!

Pardonu, ke mi ĝenas vin. Vi ne konas min, sed mi scias vian faman nomon jam delonge, ĉar ni estas katolikaj amikoj. Antaŭ du jaroj, mi studis Esperanton en Esperanto-Kolegio de Ahnhui (unu provinco en Ĉinio). Mia kara sinjoro instruisto Petro S. Kaiz, kiu estas katoliko, ofte interbabilis kun mi pri la katolikismo, kaj kondukis min al preĝejo dimanĉe. Mi tre admiris lin oferema en la katolika Esperanto-movado, tiel ke mi volonte fariĝus katoliko kiel li. Li pruntedonis al mi la revuojn «Espero Katolika» de tempo al tempo. Leginte ilin, mi akceptis utilegajn lecionojn kaj multajn sciojn pri religio.

Mi kredas je Dio, legas la «Sankta Biblio»-n preĝeme en ĉiu tago, kaj vizitas la preĝejon de mia hejmloko, urbo Zhanjiang. Mi pensas, ke la Sinjoro Jesuo envenis en la mondon por savi pekantojn. Krimoj ĉiam tromplogas min kaj mizera vivo pelos min al krimo. Sed mi tute ne volas aliri al krima vojo. Mi ĉiam preĝas, ke Dio min konduku laŭ la vojo de justeco.

«Espero Katolika» tre plaĉas al mi, ĉar ĝi ja povas instrui min kiel vivi laŭ la vera katolika vivmaniero. Sed, bedaŭrinde, mi ne kapablas pagi la revuo-kotizon, kaŭze ke mi estas senlaborulo. Diplomiĝinte ĉe la Esperanto-Kolegio, mi revenis en mian hejmlokon en la komenco de 1986, kaj ne povis havigi al mi konvenan laborpostenon ĝis nun, ĉar mia fako (Esperanto) ankoraŭ ne estas vaste uzata en nuntempa socio. Aliflanke, mi estas kriplulo. Kiam mi estis 3-iara, mi suferis je infana paralizo. Neniu bezonas mian laboron. Nun mi ankoraŭ dependas de mia patrino.

Estas facile, ke mi gajnos monon pere de maljusta kaj malbona rimedo, tamen mi ne volas fariĝi pekanto. Ho ve! kiu volas helpi kaj savi min? Eble Dio scias. Ĉu vi havas afablon helpi min? Mi nur esperas, se eble, bonvolu donaci la revuojn «Espero Katolika» al mi, ili certe donos al mi, malesperulo, la katolikan esperon. La revuo estas la vorto de Dio, ankaŭ estas rimedo, per kiu mi informiĝos rilate tion, kion mi devas fari. Trankviliĝu, se mi povos perlabori la monon, mi nepre postpagos al vi. Nun mi nur antaŭdankas vin el la tuta koro, se vi plenumos mian peton.

Wu Weiguong, Ĉinio

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Plu pri la Atestantoj de Jehovo 

... Estas same emfazinde, ke ilia senĉesa (tre ofte agresema) varbado estas plej fruktodona precipe inter tiel nomataj «bonaj kristanoj»: tiuj kiuj pli-malpli sincere interesiĝas pri religio kaj kredo, sed kiuj ne havas eblon aŭ volon (intense) kunvivadi en laŭevangelia «frateca» loka komunumo (paroĥo), est(iĝ)i vivanta ĉenero en ties multaj divers-specaj interhomaj rilatoj. En niaj grandeg-nombraj paroĥoj, kiuj troviĝas ne nur en urbetoj, estas praktike neeble krei (aŭ plu kreskigi) veran «fratecon» (reton de intensaj personaj, fidaj, reciprokaj amrilatoj) inter ĉiuj paroĥanoj. Tie regas praktike anonimeco. Oni ne sentas sin «hejme» en anonimeco. Oni estas reale tute soleca, malgraŭ la aliaj ĉeestantoj. taga (sekulara) kaj dimanĉa (religia) vivoj preskaŭ ne intertuŝas sin. Kelkafoje kaj kelkaloke oni estas instruata pri doktrinoj, kred-verajoj, k.s., sed tiuj apenaŭ efikas sur la realan vivon, pro preskaŭ absoluta manko de rilato inter «teorio» kaj «praktiko» (reala vivo).

Tre verŝajne ĉi tio estas la vera kerno de la problemo. Sen komumuna vivo, sen kunaj spertoj pri la «ĉiutageco» kaj «enmondeco» de la kredo, kaj sen konstanta interŝanĝado de tiuj spertoj, rapide fariĝas kampo matura por la rikolto fare de la «sektoj» (mi ne amas ĉi tiun esprimon, preferante ofte alian: «speciala komunumo»). Kaj ankaŭ la Atestantoj plej bone scias pri tio! Ili (same kiel aliaj «specialaj komunumoj») tute ne havs lokajn komunumojn el pli ol 8.000.

Tre verŝajne ĉi-kadre estus ankaŭ la plej bona eblo por urĝe bezonata kateĥizado de plenkreskuloj, familioj kaj unuopuloj. Tre probable, en tiuj plimalgrandnombraj komunumoj, la rolo de la pastroj devus ŝanĝi iomete (same kiel la roloj de la «kristana popolo»); sed tio estus alia longega letero.

Tio, kio min plej ĝenas, estas, ke kun Atestantoj estas apenaŭ eble trovi komunan fundamenton por sincera dialogo.

Heinz Platzer, Aŭstrio

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Pri Tito Brandsma, nemulte da informoj 

Pri Tito Brandsma (*) estis multe da publikeco en Nederlando okaze de lia beatigo. Sed neniel oni montris al liaj aktivecoj kiel esperantisto. Oni povas plendi pri tio, sed oni devas ankaŭ konscii ke ni, esperantistoj, mem kulpas pri tiu manko. Mi - post longa kaj kompletiga televidsendo pri Tito Brandsma - skribis leteron al la katolika Episkoparo en Nederlando pri la esperantista vivo de Tito Brandsma. Ĉe ni oni diras, ke oni tiam venas kun sia falĉileto post la rikolto! Sed pli bone malfrue ol neniam!

Tito Bandsma verŝajne estis aktiva en la Esperanto-movado dum certa periodo en sia vivo; laŭ mencioj en la organo «Nederlanda Katoliko» li estis sekretario de la «Komisiono por Literaturo kaj Studo», kaj religia recenzanto de la «Komisiono por la Biblioteko», ambaŭ de la nederlanda esperantista Ligo. Cetere li verkis kelkajn artikolojn en «Nederlanda Katoliko», kiuj defendis la lingvon Esperanton. Oni devas ankaŭ konscii, ke pastro Tito Brandsma vivis antaŭ kvidek jaroj, kaj ke preskaŭ neniu konis lin. 

S.P. Smits, Landa Reprezentanto de IKUE en Nederlando

 (*) Pri Tito Brandsma aperis artikolo en EK 11/1985

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Katolika Esperantisto kondamnita 

Post ĉefaj juĝtraktadoj antaŭ la Regiona Juĝejo en Ostrava (Ĉeĥoslovakio), la 6-an de novembro 1986 s-ro František Adamík, nask. 17.4. 1932, laboristo, katolika Esperantisto, loĝanta en Přerov, estis kondamnita al 2-jara nekondiĉa karcera restado pro «preparo al punago de renversigo de la respubliko» (par. 7, alineo 1, kaj par. 98, alineo 1 de la punleĝaro), pro multobligado kaj distribuado de religia Literaturo. La kondamnito apelaciis al la plej alta Juĝejo.

al la indekso


 

Boecio: Konsolo de la Filozofio,

trad. D-ro albert Goodheir, Glasgow, eld. Kardo 1984, 146 paĝoj. 

Do finfine la verko aperinta ĉ. la jaro 523 de nia erao en la tiam inter kleruloj internacia lingvo estas ellatinigita en Esperanton, la nuna ho ve! nur potenciale internacian lingvon.

Jam de la komenco, tamen, nacilingvaj tradukoj necesiĝis, kaj ili aperis kiel la unuaj literaturaĵoj en naskiĝantaj lingvoj: ekz. en la anglo-saksa de Reĝo Alfredo (9-a jarc.), kaj en la malnova germana de Notker unu jarcenton poste. La verko restis influhava dum la tuta Mezepoko, sendube ĉar ĝi distilas la filozofian instruadon de la klasika Antikveco rilate la grandegajn problemojn de la Malbono, de la Libera volo k.c., per lingvaĵo plena de eĥoj de grekaj poetoj kaj filozofoj kaj de bone konataj latinaj poetoj. La prozajn diskutojn, nome, interplektas poeziaĵoj en variaj metroj kaj de varia longeco. Ke la verko ravas la klerulojn, tio estas certa; sec ĉu ĝi konsolas?

Estas iom mirige, ke Boecio, certe mem Kristano, elektis paganajn argumentojn por serĉi la solvon de problemoj tiom teologiaj kiom moralaj, kaj ke li citas antikvajn filozofojn anstataŭ la Novan Testamenton. Ĉu pro tio, ke li alparolis la klerularon, kaj ke tiu estis ankoraŭ alkutimigita pli al la potenco de la racio ol al tiu de la fido? Oni ja nomis Boecion «la lasta de la Romianoj, kiujn Katono aŭ Cicerono estus agnoskinta kiel samlandanojn», kaj tamen la Mezepoko opiniis lin sanktulo. Liaj ostoj ripozas en sarkofago en la Preĝejo de Sankta Petro en Ora Ĉielo en Pavia (Italio).

Ĉi tiu traduko estas ĉiel inda je la originalo, tiel en la prozo kiel en la poezio, kion oni atendus, kiam la tradukinto estas ankaŭ poeto. Ja la redono de la poezio laŭ konformaj metroj estas aparte sukcesplena. La Enkonduko bone enkuntekstigas la verkon.

Mi dubas, ĉu la Konsolo estas iam tradukita plibone en iun ajn lingvon, ĉar ĝi estas fidela, klara kaj eleganta el la plej alta grado. 

D.B. Gregor, Britio (el «Esperanto en Skotlando»)

al la indekso


 

AFORISMOJ 

° Dio estas Amo, jen la fundamento de la kristanismo.

° Dio amas eĉ tiujn, kiuj ne kredas ke Li ekzistas.

° Ne eblas tuteca soleco, se oni fidas je Dio.

° Plej bela momento por nin fordoni al Dio, estas kiam ŝajnas, ke Li forlasas nin.

° La diablo potencas neniom super nia volo, iom super nia menso, ka ĉiom super nia fantazio.

° Oni ne religias per religio, sed per la vivo.

° Por multe da kristanoj la religio koncernas la dimanĉon, sen rilato kun la lundo.

° Per la inteligento oni povas multe karieri en la Eklezio, sed ne en la religio.

° Estas facile komenci per rifuzo de Eklezio-establo, kaj fini per rifuzo de Eklezio-esenco.

° Ho Dio, donu al ni la serenecon akcepti tion, kio ne estas ŝanĝebla, la kuraĝon ŝanĝi tion, kio estas ŝanĝenda, la saĝon distingi unu disde la alia (R. Niebuhr)

° Nek vi nek mi sukcesos forigi mizeron. Sed se vi kaj mi faros ĉion eblan kaj ankaŭ ion plian, kelkaj homoj, niaj gefratoj, saviĝos (Raoul Follereau)

al la indekso