Enhavo de Espero Katolika numero 1/1986

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo: repertura fotografio

 

 

 


 

LA VERA NOMO DE PACO ESTAS AMO

 

Kosmo celas ekvilibron kaj harmonion. Homa koro strebas al amo kaj feliĉo. Gefianĉoj feliĉas, kiam ili reciprokas amon. «Du korpoj - unu animo»: jen antikva difino de amikeco.

Familio idealas, kiam inter ties membroj fluas amo.

Entreprenoj, lernejoj, laborpostenoj plej prosperas, kiam regas amo. Kion diri pri harmonia socio, pri «bankedo de la popoloj», pri mondo senmilita?

Kiel rava ĝi estus!

Ho ve! nepras la us-formo: ĉar da amo estas tro malmulte.

Kaj sen amo ne estas amikeco, nek familio, nek harmonio, nek paco... «Hom' al homo lupas»: jen antikva, bedaŭrinda proverbo.

Kion do fari? Ĉu resti indiferenta? Ĉu iri kontraŭflue?

Dank’ al Dio eblas ami, eblas venki per bon’ malbonon (kp Rom 12,21); kaj se ni atentas, ni povas ĉie malkovri imitindajn ekzemplojn de la amo, kiu savas la mondon. Jen senco de la «simpla preĝo» atribuita al Francisko el Asizo:

 

«Ho Sinjoro!

igu min instrumento de Via Paco:

kie estas malamo, mi portu amon;

kie estas ofendo, mi portu pardonon;

kie estas malkonkordon, mi portu harmonion;

kie estas eraro, mi portu la veron;

kie estas la dubo, mi portu la kredon;

kie estas malespero, mi portu esperon;

kie estas tenebro, mi portu la lumon;

kie estas aflikto, mi portu la ĝojon.

 

Faru, Sinjoro, ke

 

pli ol konsoliĝi, mi strebu konsoli;

pli ol kompreniĝi, mi strebu kompreni;

pli ol esti amata, mi strebu ami.

 

Ĉar:

 

donante, oni ricevas;

sin forgesante, oni sin trovas;

pardonante, oni pardonon ricevas;

mortante, oni releviĝas por Eterna Vivo».

 

Kiel esperantistoj kaj kiel kristanoj, ni devas kunlabori al konstruo de nova, unueca mondo. En tio partoprenas ankaŭ nia revueto EK. La monato januaro havas du gravajn rendevuojn, kiuj motivas la enhavon de ĉi tiu numero:

- la unua de januaro estas la Monda Tago por Paco (ĉi-jara temo: Unusola paco por la tuta mondo);

- de la 18a ĝis la 25a de januaro estas la ekumena preĝo-semajno por la Unueco de la Kristanoj (ĉi-jara temo: Atestantoj de Kristo en la tuta mondo).

Ĉar la ĉi-jara mesaĝo de papo Johano Paŭlo la Dua por la Monda Tago de Paco tre kongruas kun la idealoj de la Esperanto-movado, ni decidis publikigi ĝin tuta. Pri la preĝo-semajno, ni menciis la Biblio-tekstojn por medito.

En ĉi tiuj monatoj ni klopodos plibeligi la redakcian aspekton kaj igi pli varia la enhavon de EK. Ni esperas, ke vi reabonos ĝin, kaj eventuale abonigos aliajn. Per tio vi kaj ni faros modestan kontribuon al la konstruo de «civilizacio de amo».

La Redakcio

al la indekso


 

Johano Paŭlo la Dua:

 

MESAĜO POR LA 19-A PACO-MONDOTAGO

1-a de Januaro 1986

 

La Paco estas valoro sen landlimoj: Nordo-Sudo, Oriento-Okcidento: unu sola Paco

 

La paco kiel universala valoro

 

Komence de la Nova Jaro, ĉerpante inspiron de Kristo, Princo de Paco, mi deziras konfirmi mian strebon kaj tiun de la tuta Katolika Eklezio por ĉi tiu nobla afero. Samtempe, mi adresas al ĉiu unuopulo kaj al ĉiuj popoloj surtere mian elkoran saluton kaj miajn bon-dezirojn: Pacon al vi ĉiuj! Pacon al ĉiuj! Pacon al ĉiuj koroj! La paco estas valoro tiel grava, ke ĝi devas esti denove proklamata kaj akcelata de ĉiuj. Ne ekzistas homa estulo, kiu ne ricevus avantaĝon de ĝi. Ne ekzistas homa koro, kiu ne sentas sin konsolata, kiam ĝi regas. Ĉiuj Nacioj en la mondo povas plene realigi siajn interligitajn destinojn nur se ili kune celas al paco kiel universala valoro.

Okaze de ĉi tiu 19-a Monda Tago de Paco, en la Internacia Jaro de Paco, proklamita de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, mi proponas al ĉiu homo, kiel mesaĝon de espero, mian profundan konvinkon: «La paco estas valoro sen landlimoj». Ĝi estas valoro, kiu respondas al la esperoj kaj aspiroj de ĉiuj homoj kaj de ĉiuj Nacioj, de junuloj kaj olduloj, de ĉiuj bonavolaj viroj kaj virinoj. Ĉi tion mi malkaŝe proklamas al ĉiu homo, kaj, speciale, al la estroj de la mondo.

La problemo de paco kiel universala valoro postulas, ke oni ĝin alfrontu kun plejgranda intelekta honesteco, kun spirita lojaleco kaj kun profunda sento de respondeco rilate sin mem kaj rilate la Naciojn surtere. Mi volus peti la respondeculojn pri la politikaj decidoj koncerne la rilatojn inter Nordo kaj Sudo, inter Oriento kaj Okcidento, konvinkiĝi, ke UNUSOLA PACO povas ekzisti. La homoj, de kiuj dependas la estonteco de ĉi tiu mondo, senkonsidere de iliaj politika filozofio, ekonomia sistemo aŭ religia strebo, ĉiuj estas vokitaj kontribui al konstruo de unusola paco surbaze de la sociala justeco kaj de la digno de ĉiu homa persono.

Tia tasko postulas radikalan malfermon al la tuta homaro, laŭ la konvinko, ke ĉiuj Nacioj estas interligitaj. Tiu ĉi interligo manifestiĝas per interdependo, kiu konkrete povas rezulti aŭ profunde avantaĝa aŭ profunde detruiva. Konsekvence de tio, la mondskala solidareco kaj kunlaboro konsistigas etikajn imperativojn, kiuj imponas al la konsciencoj de la unuopuloj kaj al la respondeco de ĉiuj Nacioj. Ja en ĉi tiu kunteksto de etikaj imperativoj mi turnas min al la tuta mondo por la 1-a de lanuaro 1986, proklamante la universalan valoron de la paco.

 

Minacoj al la paco

 

Proponante ĉi tiun paco-koncepton ĉe l’ tagiĝo de la nova jaro, mi profunde konscias, ke la paco en la nuna situacio estas ankaŭ valoro, kiu baziĝas sur tre malfortaj fundamentoj. Unuavide, nia intenco, igi la pacon absoluta imperativo, povas ŝajni utopia, ĉar la mondo donas tre ampleksan elmontron de tro egoisma profitemo en la kadro de la kontraŭmetitaj politikaj, ideologiaj kaj ekonomiaj sistemoj. Enkaptite en ĉi tiuj sistemoj, la estroj kaj la diversaj grupoj inklinas strebi al siaj ambicioj de potenco, de pligrandiĝo kaj de riĉeco, ne sufiĉe konsiderante la neceson kaj devon de internacia solidareco kaj kunlaboro, avantaĝe al la komuna bono de ĉiuj popoloj kiuj konsistigas la homaran familion.

En ĉi tiu situacio formiĝis kaj restas blokoj, kiuj disigas kaj kontraŭmetas reciproke popolojn, grupojn kaj unuopulojn, igante la pacon malstabila kaj starigante gravajn obstaklojn al la evoluo. La starpunktoj rigidiĝas, la tro-deziro konservi sian avantaĝon aŭ pligrandigi sian partiaĵon fariĝas ofte la efektiva ĉefmotivo por la agado. Ĉi tio kondukas al ekspluatado de la aliuloj, dum plu-kreskas la spiralo al polarizo, kiu sin nutras per la fruktoj de egoisma profitemo kaj de kreskanta malfido je la aliuloj. En tia situacio, la etulo kaj senfortulo, la malriĉa kaj la senvoĉa plej multe suferas. Tio povas okazi senpere, kiam la regforto tenas submetita popolon malriĉan kaj relative sendefendan. Tio povas okazi nerekte, kiam oni uzas la ekonomian potencon, por senigi personojn je ilia ĝusta porcio, kaj ilin teni en sociala kaj ekonomia subeco, estigante malkontenton kaì perforton. La ekzemploj hodiaŭtempe bedaŭrinde plejmultas.

 

Oriento kaj Okcidento

 

Ĉi-koncerne, la ekzemplo plej dramoplena kaj nekontestebla restas la hantaĵo de la nukleaj armiloj, kiu havas sian originon ĝuste en la opozicio inter Oriento kaj Okcidento. La nukleaj armiloj estas tiel potencaj en sia detruivo, kaj la nukleaj strategioj estas tiel ampleksaj kaj vastaj en siaj planoj, ke la popolan imagivon ofte paralizas la teruro. Tia teruro ne estas senfundamenta. La unusola vojo, por alfronti ĉi tiun pravan teruron pri la sekvaĵoj de nuklea detruo, estas teni la intertraktojn marfermitaj, por malpliigo de la nukleaj armiloj kaj por interkonsento pri la rimedoj, kiuj reduktu la probablojn de nuklea milito. Mi volus ankoraŭfoje peti la nukleajn potencojn pripensi sian gravegan moralan kaj politikan respondecon ĉi-teme. Estas devigo, kiun kelkaj akceptis ankaŭ jure per internaciaj akordiĝoj; por ĉiuj ĝi estas devigo motive de fundamenta kunrespondeco por paco kaj evoluo.

 

 

Hiroŝimo, Japanio: monumento al la atombombitaj infanoj

 

Sed la minaco de la nukleaj armiloj ne estas la ununura kaŭzo pro kiu la konflikto fariĝas daŭra kaj iĝis pli grava. La kreskanta komercado de armiloj - konvenciaj, sed treege rafinitaj - kaŭzas katastrofajn efikojn. Dum la plej grandaj potencoj evitis rektan konfliktiĝon, ofte iliaj rivalecoj estis eksportitaj en aliajn mondopartojn. Lokaj problemoj kaj regionaj diferencoj estas pliaikrigataj kaj plidaŭrigataj per la armilaroj disponigataj de pli riĉaj Landoj kaj per la ideologiigo de lokaj konfliktoj fare de potencoj, kiuj serĉas regionajn avantaĝojn, elprofitante la situacion de la malriĉaj kaj de la sendefendaj homoj.

 

Nordo kaj Sudo

 

La armita konflikto ne estas la ununura maniero, per kiu la malriĉuloj devas elteni malĝustan parton de la pezo de la nuna mondo. La evoluantaj Landoj devas alfronti grandegajn terurajn defiojn, eĉ kiam ili estas liberaj de la milito-plago. En siaj multflankaj dimensioj, la subevoluo restas kreskanta minaco por la monda paco.

Fakte, inter la Landoj, kiuj konsistigas la «Nord-blokon» kaj tiuj de la «Sud-bloko», ekzistas sociala kaj ekonomia abismo, kiu dividas la riĉulojn disde la malriĉuloj. La statistìkoj de la ĵusaj jaroj montras la signojn de pliboniĝo en malmultaj Landoj, sed ankaŭ la pruvon de plivastigo de la disiĝo en tro da aliaj Landoj. Krom tio, ekzistas la neprognozebla kaj oscilanta financa situacio, kun sia rekta efiko sur Landojn grandŝuldajn, batalantajn por atingi ian pozitivan evoluon.

En ĉi tiu situacio la paco, kiel universala valoro, estas en granda danĝero. Eĉ se ekzistus nenia aktuala konflikto proprasence armita, kie ekzistas maljusteco, tie aktualas kaŭzo kaj potenciala faktoro de konflikto. Ĉiuokaze, situacio de paco, en la plena senco de ĝia valoro, ne povas kunekzisti kun maljusteco. La paco ne povas reduktiĝi al nura manko de konflikto: ĝi estas trankvileco kaj pleneco de ordo. Ĝi pereas pro la sociala kaj ekonomia eksplutado fare de apartaj interesgrupoj, kiuj agadas je internacia nivelo aŭ aktivas kiel elitoj interne de la evoluantaj Landoj. La paco pereas kaŭze de la socialaj disiĝoj, kiuj instigas la riĉulojn kontraŭ la malriĉuloj inter la Ŝtatoj aŭ interne de la Ŝtatoj. Ĝi pereas, kiam la uzo de forto produktas la amarajn fruktojn de malamo kaj disiĝo. Ĝi pereas, kiam la ekonomia ekspluatado kaj la internaj streĉiĝoj en la socio lasas la popolon sendefenda kaj seniluzia, viktimo preta por la detruivo de perforto. Kiel valoron, la pacon daŭre endanĝerigas firmiĝintaj interesoj, diverĝaj kaj kontraŭstaraj interpretoj kaj eĉ ruzaj manipuladoj serve al ideologioj kaj al politikaj sistemoj, kiuj havas kiel lastan celon la regadon.

 

Ĉiuj militoj estas intercivitanaj, ĉar ĉiuj homoj estas fratoj.
 Slogano dum surstrata manifestacio. (foto LDC)

[noto de 2006: la frazon eldiris
François-Marie de Salignac de La Mothe-Fénelon (1651-1715)]

 

Superi la nunan situacion

 

Iuj asertas, ke la nuna situacio estas natura kaj neevitebla. Oni deklaras, ke la rilatojn inter la unuopuloj kaj inter la Ŝtatoj karakterizas ĉiamdaŭra konflikto. Ĉi tiu teoria kaj politika koncepto estas aplikata al modelo de socio kaj al sistemo de internaciaj rilatoj regataj de rivaleco kaj antagonismo, en kiuj superregas la plej fortika. La paco devenanta de tia koncepto, povas esti nur «kompromiso», sugestita de la principo de Realpolitik (= realisma politiko), kaj, ĉar «kompromiso», ĝi ne celas solvi la demandojn per justeco kaj ĝusteco, sed prefere nur reguligi la diferencojn kaj konfliktojn, por tiel konservi specon de ekvilibro destinita savi ĉion kio apartenas al la reganta partiaĵo. Estas evidente, ke «paco» konstruita kaj tenata sur la sociaj maljustaĵoj kaj sur la ideologia konflikto neniam povos fariĝi vera paco por la mondo. Tia «paco» ne povas alfronti la fundamentajn kaŭzojn de la streĉiĝoj en la mondo aŭ doni al ĝi la tipon de koncepto kaj de spiritaj valoroj, kiuj povus kunaranĝi la disiĝojn, kiujn reprezentas la polusoj Nordo-Sudo kaj Oriento-Okcidento.

Al tiuj kiuj pensas, ke la blokoj estas neeviteblaj, ni respondas, ke eblas, eĉ nepras, projekti novajn modelojn de socio kaj de internaciaj rilatoj, kiuj sekurigu justecon kaj pacon sur stabilaj kaj universalaj bazoj. Efektive, sana realismo sugestas, ke tiajn modelojn oni ne povas simple trudi desupre aŭ deekstere, aŭ efektivigi nur per metodoj aŭ teknikoj. La kialo de tio estas, ke la plej profundajn radikojn de la opozicio kaj de la streĉiĝoj, kiuj stumpigas la pacon kaj la evoluon, oni devas spuri en la homa koro. Ja ĉefe la koro kaj la sinteno de la homoj devas ŝanĝiĝi, kaj tio postulas renoviĝon, konvertiĝon de la unuopuloj.

Se ni esploras la evoluon de la socio en la plej freŝdataj jaroj, ni povas vidi ne nur profundajn vundojn, sed ankaŭ la rezolutecon de multaj el niaj samtempuloj kaj de popoloj superi la aktualajn obstaklojn, cele estigi novan internacian sistemon. Jen estas la vojo kiun la homaro devas ekiri, se ĝi volas eniri eraon de universala paco kaj de tuteca evoluo.

 

La vojoj de solidareco kaj dialogo

 

Ĉiu nova internacia sistemo, kapabla superi la logikon de la blokoj kaj de la kontraŭstaraj fortoj, devas fondiĝi sur la persona klopodo de ĉiu unuopulo fari el la bazaj kaj nepraj bezonoj de la homaro la unuan imperativon de la internacia politiko. Nuntempe sennombraj homaj estuloj en ĉiuj mondopartoj akiris vivan senton pri sia fundamenta egaleco, pri sia homa digno kaj pri siaj nerezigneblaj rajtoj. Samtempe, pli kaj pli kreskas la konscio, ke la homaro havas profundan unuecon de interesoj, de vokiĝo kaj de destino, kaj ke ĉiuj popoloj, en la varieco kaj riĉeco de siaj diversaj naciaj karakterizoj, estas vokitaj formi unu nuran familion. Al tio aldoniĝas jeno, ke la riĉofontoj ne estas senfinaj, dum la bezonoj estas senmezuraj. Tial, prefere ol malŝpari riĉaĵojn aŭ ilin uzi por H-detruaj armiloj, necesas uzi ilin antaŭ ĉio por plenumi la unuajn kaj bazajn bezonojn de la homaro.

Same gravas rimarki, kiel fortikiĝas la konscio, ke rekuniĝo, justeco kaj paco inter unuopuloj kaj inter Nacioj ne estas nur nobla alvoko destinita al nemultaj idealistoj, sed kondiĉo por la transvivo en si mem. Konsekvence, la starigo de ordo bazita sur justeco kaj paco estas hodiaŭ viv-esence necesa kiel klara morala imperativo, valida por ĉiuj homoj kaj reĝimoj, super la ideologioj kaj la sistemoj. Kun kaj super la aparta komuna bono de unu Nacio, la neceso konsideri la komunan bonon de la tuta familio de la Nacioj estas tutklare etika kaj jura devo.

La ĝusta vojo por starigi mondan komunumon, en kiu justeco kaj paco regos sen limoj inter ĉiuj popoloj kaj en ĉiuj kontinentoj, estas la vojo de solidareco, de dialogo kaj de universala frateco. Ĝi estas la ununura ebla vojo. La politikaj, ekonomiaj, socialaj, kulturaj rilatoj kaj sistemoj, devas esti trapenetritaj per la valoroj de solidareco kaj dialogo, kiuj siavice postulas institucian flankon sub formo de specialaj Establoj de la monda komunaĵo, dediĉitaj al prizorgo de la komuna bono de ĉiuj popoloj.

Evidentas ke, cele al efektiva formiĝo de ĉi-speca monda komunaĵo, la politikaj pensmanieroj kaj konceptoj, afekciitaj de la potenc-avido, de la ideologioj, de la defendo de propra privilegio kal bonstato, devas esti forlasitaj kaj anstataŭitaj de emo al partoprenigo kaj al kunlaboro kun ĉiuj, en spirito de reciproka fidemo.

 

Nova solidareco

 

Tiu alvoko, agnoski la unuecon de la homara familio, havas tute efektivajn reeĥojn en nia vivo kaj en nia klopodado favore al paco. Ĝi signifas, antaŭ ĉio, ke ni rifuzas tiun pensomanieron, kiu kondukas al disdivido kaj al ekspluatado. Ĝi signifas, ke ni devigas ilin por nova solidareco: la solidareco de la homara familio. Ĝi signifas konsideri la streĉiĝojn inter Nordo kaj Sudo kaj ilin anstataŭigi per nova rilat-formo: la sociala solidareco de ĉiuj. Tiu ĉi sociala solidareco starigas sin kun honesteco fronte al la aktuala abismo, sed tute ne akceptas rezignacie ajnan ekonomian determinismon. Ĝi agnoskas la tutan komplikecon de ĉi tiu problemo, kiun tro longe oni lasis neregata, sed kiun viroj kaj virinoj, kiuj sin prezentas kunaj en frateca solidareco kun ĉiu alia estulo sur ĉi tiu terglobo, ankoraŭ povas ĝuste enkadriĝi. Estas vere, ke la ŝanĝoj en la modeloj de ekonomia evoluo tuŝis ĉiujn mondopartojn, kaj ne nur la plej malriĉajn. Sed la persono, kiu rigardas la pacon kiel universalan valoron, volos eluzi ĉi tiun oportunecon, por redukti la diferencojn inter Nordo kaj Sudo, kaj favori tipon de rilatoj, kiu igos ilin reciproke pli proksimaj. Mi pensas, ekzemple, pri la prezo de la krudaj varoj, pri la bezono de teknologia kompetenteco, pri la preparado de la laborfortoj, pri la potenciala produktivo de milionoj da senlaboruloj, pri la ŝuldoj kiuj premas la malriĉajn Naciojn, kaj pri plibona kaj plirespondeca uzo de la fondusoj interne de la evoluantaj Landoj. Mi pensas pri la granda nombro da faktoroj, kiuj unuope kaŭzis streĉiĝojn, kaj kombinite polarizis la rilatojn inter Nordo kaj Sudo. Ĉio tio povas kaj devas ŝanĝiĝi.

 

Temoj de la paco-tagoj

 

La iniciaton celebri la 1-an de januaro de ĉiu jaro kiel internacian paco-tagon lanĉis papo Paŭlo la Sesa en 1967. Jen la temoj de la ĝisnunaj paco-tagoj:

 

1968 (l): Paco al la mondo

1969 (2): Akcelo de homaj rajtoj – vojo al paco

1970 (3): Paco - devo de ĉiuj

1971 (4): Ĉiu homo estas mia frato

1972 (5): Se vi volas la pacon - aktivu por la justeco

1973 (6): Paco estas ebla

1974 (7): Paco dependas de ci

1975 (8): Rekuniĝo - vojo al paco

1976 (9): La veraj armiloj de paco - serve al nova homaro

1977 (10): Se vi volas la pacon - defendu la vivon

1978 (11): Ne al perforto, jes al la paco

1979 (12): Por atingi pacon - eduki al paco

1980 (13): La vero - forto de paco

1981 (14): Por servi al paco, respektu liberecon

1982 (15): Paco, donaco de Dio al la homoj

1983 (16): Dialogo por paco - defio de nia epoko

1984 (17): Paco naskiĝas el nova koro

1985 (18): Junuloj kaj paco - marŝas kune

 

La longa vojo de la dialogo

 

Se la sociala justeco estas la rimedo por akceli pacon por ĉiuj popoloj, tio do signifas, ke ni rigardas la pacon kiel ne-divideblan frukton de rilatoj ĝustaj kaj honestaj je ĉiu nivelo - sociala, ekonomia, kultura kaj etika - de la homa vivo surtere. Tiu ĉi konvertiĝo al senco de sociala solidareco, utilas ankaŭ por evidentigi la mankojn en la nun aktuala situacio Oriento-Okcidento. En mia mesaĝo al la Dua Speciala Sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri malarmado, mi analizis multajn el la elementoj postulitaj por plibonigo de la situacio inter la du plej grandaj potenco-blokoj de Oriento kaj Okcidento. Ĉiuj kontraŭrimedoj tiam rekomenditaj kaj ekde tiu tempo reasertitaj baziĝas sur la solidareco de la homara familio, kiu kune marŝas laŭ la vojo de dialogo. La dialogo povas malfermi multajn pordojn fermitajn pro la streĉiĝoj, kiuj karakterizis la rilatojn inter Oriento kaj Okcidento. La dialogo estas rimedo, per kiu la personoj sin malkovras unu al la alia, kaj malkovras la esperojn de bono kaj la aspirojn al paco, kiuj tro ofte restas kaŝitaj en iliaj koroj. La vera dialogo transpasas la ideologiojn, kaj la personoj renkontiĝas en la konkreto de sia homa vivo. La dialogo rompas antaŭkonceptitajn nociojn kaj artefaritajn barilojn. La dialogo kondukas al reciproka kontaktiĝo la homajn estulojn, kiel membrojn de unu sola homara familio, en la tuta riĉeco de iliaj kulturaj kaj historiaj diversecoj. La konvertiĝo de la koro engaĝas la personojn akceli universalan fratecon, kaj la dialogo helpas atingi tiun celon.

Hodiaŭ la dialogo necesas pli ol iam ajn. Armilaroj kaj armilaraj sistemoi, strategioj kaj armeaj aliancoj, lasite al si mem, fariĝas rimedoj de fortimigo, de reciproka kulpigo kun la konsekvenca teruro, kiu nuntempe trafas grandan parton de la homoj. Male, la dialogo konsideras ĉi tiujn rimedojn en ilia rilato kun la homa vivo. Mi pensas antaŭ ĉio pri la diversaj interparoloj en Ĝenevo, kiuj strebas intertrakti por reduktoj kaj limigoj de la armilaroj. Sed ja estas ankaŭ la dialogoj farataj en la kadro de tiu multflanka procezo, komencita per la Fina Akto de Helsinkio de la Konferenco pri la Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, procezo, kiu estos denove esplorata venontjare en Vieno kaj pludaŭrigata. Rilate la dialogon kaj la kunlaboron inter Nordo kaj Sudo, oni povas mencii la gravan rolon konfiditan al Establoj kiaj UNCTAD (Konferenco de Unuiĝintaj Nacioi pri Komerco kaj Evoluo), kaj la konvenciojn de Lomeo, en kiuj estas sindevigita la Eŭropa Komunaĵo. Mi pensas ankaŭ pri la tipoj de interparoloj kiuj okazas, kiam la landlimoj estas malfermitaj kaj la homoj povas vojaĝi libere. Mi pensas pri la dialogo kiu stariĝas, kiam unu kulturo pliriĉiĝas per la kontakto kun alia kulturo, kiam la studuloj estas liberaj interkomuniki, kiam la laboruloj estas liberaj kunveni, kiam la junuloj kunmetas siajn fortojn por la estonteco, kiam la maljunuloj estas kunaj kun siaj familianoj. La vojo de dialogo estas vojo de malkovroj, kaj ju pli ni malkovras nin reciproke, des pli ni povas anstataŭigi la pasintecajn streĉitecojn per ligiloj de paco.

 

Novaj rilatoj bazitaj sur solidareco kaj dialogo

 

En la spirito de solidareco, kaj per la iloj de dialogo, ni lernos:

- respekti ĉiujn homajn personojn;

- respekti la aŭtentikajn valorojn kaj la kulturojn de la aliuloj;

- respekti la ĝustan memstarecon, kaj la memdecidon de la aliuloj;

- rigardi transe de ni mem, por kompreni kaj subteni la bonon de la aliuloj;

- kontribui per niaj propraj rimedoj al sociala solidareco, por evoluo kaj kresko devenantaj el ĝusteco kaj justeco;

- konstrui strukturojn, kiuj sekurigu ke la socia solidareco kaj la interparolo estu stabilaj karakterizoj de la mondo en kiu ni vivas.

La streĉiĝoj devenantaj el la du blokoj estos feliĉe anstataŭitaj de pli striktaj rilatoj de solidareco kaj dialogo, kiam ni kutimiĝos insisti pri la unuarangeco de la homa persono. La digno de la persono kaj la defendo de la homaj rajtoj, ĉu de la viro, ĉu de la virino, estas nestabilaj, ĉar ofte ili iamaniere suferas pro tiuj streĉiĝoj kaj distordoj de l’ blokoj, kiujn ni analizis. Tio povas okazi en la Landoj, kie multaj individuaj liberoj estas garantiitaj, sed la individuismo kaj konsumismo fuŝas kaj distordas la valorojn de la vivo. Tio okazas en la socioj, kie la persono estas kvazaŭ sufokita en la kolektiveco. Tio povas okazi en la junaj Landoj, kiuj sopiras ekregi mem siajn proprajn destinojn, sed ofte estas kunpremitaj interne de certaj politikoj fare de la potenculoj, aŭ allogitaj al tujaj gajnoj kun damaĝo de la popolo mem. Ĉe ĉio tio, ni devas insisti pri la unuarangeco de la persono.

 

Kristana vivkoncepto kaj sindevigo

 

Miaj fratoj kaj fratinoj en la kristana kredo trovas en Jesuo Kristo, en la mesaĝo de la Evangelio kaj en la vivo de la Eklezio la noblajn kialojn, kaj, eĉ plie, la inspirajn motivojn fari ĉian klopodon, por porti unu solan pacon en la hodiaŭan mondon. La kristana kredo havas kiel sian fokuson Jesuon Kriston, kiu etendas siajn brakojn sur la Kruco por rekunigi la disperdiĝintajn filojn de Dio (kp Joh 11,52), por faligi la disigajn intermurojn (kp Efe 2,14) kaj reunuigi la popolojn en frateco kaj paco. La Kruco, eklevita sur la mondo, simbole brakumas kaj havas la potencon rekunigi Nordon kaj Sudon, Orienton kaj Okcidenton.

La kristanoj, prilumitaj per la kredo, scias ke la definitiva kialo, pro kiu la mondo estas teatro de disiĝoj, streĉiĝoj, rivalecoj, blokoj, kaj nejustaj malegalecoj, anstataŭ esti loko de aŭtentika frateco, estas la pekado, kiu signifas la moralan malordon de la homo. Sed la kristanoj ankaŭ scias, ke la graco de Kristo, kiu povas transformi ĉi tiun hom-situacion, estas daŭre proponata al la mondo, ĉar «kie la peko abundis, la graco multe pli superabundis» (Rom 5,20). La Eklezio, kiu daŭrigas la aktivadon de Kristo, disdonante ties elaĉetan gracon, havas ĝuste la celon rekunigi ĉiujn unuopulojn kaj popolojn en unueco, frateco kaj paco. «La akcelo de unueco – diras la Dua Vatikana Koncilio - fakte respondas al la profunda misio de la Eklezio, kiu ja estas en Kristo kvazaŭ sakramento, tio estas signo kaj ilo de intima unuiĝo kun Dio kaj de unueco de la tuta homara gento (Gaudium et Spes, n. 42). La Eklezio, kiu estas unu kaj universala en la varieco de la popoloj, kiujn ĝi kunigas, «povas konsistigi plejintiman ligilon inter la diversaj homaj komunumoj kaj Nacioj, kondiĉe ke ili fidu al ĝi kaj efektive agnosku ĝian veran liberecon por la plenumo de ci tiu misio» (samloke). Tiuj ĉi koncepto kaj postuloj, kiuj fontas el la kerno mem de la kredo, devas antaŭ ĉio persvadi ĉiujn kristanojn fariĝi pli kaj pli konsciaj pri la situacioj, kiuj ne harmonias kun la Evangelio, por ilin purigi kaj korekti. Samtempe, la kristanoj devas agnoski kaj ŝati la pozitivajn signojn, kiuj montras la klopodojn faratajn por solvi tiajn situaciojn, klopodojn kiujn ili devas efektive apogi, subteni, firmigi.

Animitaj per viva espero, kapablaj esperi kontraŭ ĉia espero (kp Rom 4,18), la kristanoj devas superi la barilojn de la ideologioj kaj de la sistemoj, por povi starigi dialogon kun ĉiuj bona-volaj homoj, kaj estigi novajn rilatojn kaj novajn formojn de solidareco. Ĉe tio, mi volus esprimi ŝaton kaj aplaŭdon al ĉiuj, kiuj klopodadas en la internacia volontula agado cele estigi ligilojn de partoprenigo kaj frateco, je nivelo pli alta ol tiu de la diversaj blokoj.

 

Internacia Jaro de Paco kaj fina alvoko

 

Karaj Amikoj, Fratoj kaj Fratinoj ĉiuj: por la komenco de la Nova Jaro mi renovigas mian alvokon al vi ĉiuj, por ke vi flankenlasu la rivalecojn, rompante la katenojn de la streĉitecoj ekzistantaj en la mondo. Mi alvokas al vi, por ke vi scipovu transformi tiujn streĉitecojn inter Nordo kaj Sudo, inter Oriento kaj Okcidento, en novajn rilatojn de sociala solidareco kaj de dialogo. La Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis la 1986-an kiel Internacian Jaron de Paco. Tiu ĉi nobla strebo meritas nian kuraĝigon kaj nian subtenon. Ĉu povus troviĝi pii bona maniero por favori la celojn de Jaro de Paco ol igi la rilatojn inter Nordo kaj Sudo, inter Oriento kaj Okcidento, bazo de paco kiu estu universala?

Al vi, Politikistoj kaj Ŝtatistoj, mi diras: montru gvidliniojn, kiuj instigu la popolojn al renovigita klopodo tiudirekte.

Al vi, Aferistoj, kaj al vi, kiuj respondecas pri la financaj kaj komercaj Organizoj, mi diras: konsideru denove viajn respondecojn rilate ĉiujn viajn fratojn kaj fratinojn.

Al vi, armeaj Strategiuloj, Oficiroj, Scienculoj kaj Teknikuloj, mi diras: apliku vian spert-lertecon en manieroj, kiuj povu akceli la dialogon kaj la komprenemon.

Al vi, Suferantoj, handikapitoj, al vi ĉiuj kiuj havas fizikajn malavantaĝojn, mi diras: oferu viajn preĝojn kaj viajn vivojn, por ke estu faligitaj la bariloj kiuj dividas la mondon.

Al vi ĉiuj, kiui kredas en Dio, mi diras: travivu vian ekziston, konsciante, ke vi estas unusola familio sub la patreco de Dio.

Al vi ĉiuj, kaj unuope al ĉiu el vi, junaj kaj maljunaj, malfortaj kaj potencaj, mi diras: brakumu la pacon kiel grandan valoron, kiu unuigas vian vivon. Kie ajn vi vivas sur ĉi tiu planedo, mi arde instigas vin persisti en solidareco kaj sincera dialogo:

 

La paco estas valoro sen landlimoj

de Nordo ĝis Sudo, de Oriento ĝis Okcidento,

ĉiuloke estas unusola popolo,

kunigita en unusola paco.

 

El Vatikano, la 8-an de decembro 1985.

Johano Paŭlo la Dua

 

al la indekso


 

 

18-25 januaro: Preĝo-semajno por la Unueco de la Kristanoj

 

ATESTANTOJ DE JESUO POR LA UNUECO DE LA KRISTANOJ

 

Komuna atesto estas plej bezonata

 

La vortoj de Jesuo: Vi estos miaj atestantoj estas la temo de la ĉi-jara Semajno por la unueco. La urĝo de ĉi riu problemo estas evidenta. Sufiĉas memori, ke la moderna ekumena movado naskiĝis ĝuste en la misiaj teritorioj, el la deziro anonci unuecan kristanismon al la popoloj, kiuj skandaliĝis pro la malsamaj kredkonfesoj de la diversaj misiistoj.

En la nuna mondo, pluraj disigaj fortoj plivastigas la abismon inter kontraŭaj ideologioj kaj inter diversaj vivniveloj. La kristana ekumenismo aktivas por reveno el Babelo al Nova Pentekosto. La progresoj faritaj en la lastaj jardekoj estas neneigeblaj. Ankaŭ nuntempe, malgraŭ malfaciloj kaj laciĝoj, la afero progresas. Oni pliprofundigas la teologian dialogon. En multe da landoj la Biblio, iam kaŭzo de disiĝo, nun fariĝis ligilo de la kristanoj. Pliboniĝis la kunlaboro de la lokaj Eklezioj, ĉefe kie la homraitoj estas subpremataj.

Sed ni devas agnoski, ke la plena unueco ankoraŭ ne estas atingita, kaj kun bedaŭro ni ankoraŭ ne rajtas manĝi el la sama Pano kaj trinki el la sama Kaliko en la Eŭkaristio. La preĝo-semajno celas elpeti la Dian helpon kaj instigi nian sindevigon, por la konstruo de vera unueco de la kristanoj, «por ke la mondo kredu» (Joh 17,21).

La temon kaj la gvidliniojn de la ĉi-jara preĝo-semajno proponis la Miksa Komisiono de la Monda Ekleziara Konsilio kaj de la Katolika Elezio, laŭ projekto de «ekumena grupo» en Slovenio, unu el la ses federaciaj Respublikoj de Jugoslavio.. En tiu kunteksto, plejgravas la komuna atesto. Tio, ke la prepara grupo ampleksis katolikajn, ortodoksajn, luteranajn kaj pentekostalajn reprezentantojn, estas en si mem ekzemplo de komuna atesto.

 

Ĉiutagaj temoj kaj preĝintencoj

1-a tago

Kristo, atestanto de la Patro, en la Spirito

 

Jes 9.1-6: Infano naskiĝis al ni

Psa 104,1-12: La kreaĵaro atestas la grandecon de Dio

Efe 1,3-14: La savo-plano de Dio

Joh 17,11-21: Ke ili estu unu, por ke la mondo kredu

 

2-a tago

La Bapto, konvertiĝo por komuna atesto

 

Joe 2,12-18: Dio nin vokas al konvertiĝo

Psa 95: Ne obstinigu vian koron

1 Kor 12,7-13: En unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis

Mat 28,18-20: Baptu en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito

 

3-a tago

Atestantoj de la kredo, fronte al la nekredantoj

 

Rea 8,11-19: Gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon!

Psa 53: La stultulo diris: Dio ne ekzistas

Heb 11,1-10: La grandaj atestantoj de la kredo

Mar 16,14-16: Kiu kredos, tiu estos savita

 

4-a tago

Atestantoj de la espero, fronte al mizeroj malesperigaj

 

Jer 31,1-13: La Di-Sinjoro kolektas kaj levas sian popolon

Psa 16: Dio estas nia hereda parto

Heb 6,11-20: Ni havas la esperon, kiel arikron de la animo, en Dio

Mat 8,23-27: Kial vi estas timemaj, ho etkredaj?

 

5-a tago

Atestantoj de la amo, fronte al malamo

 

Gen 50,15-21: Servantoj de amo, per pardono

Psa 85: Amo kaj fideleco kunestas

Kol 3,12-17: Amo estas la perfekta kunligilo

Luk 9,49-56: Kreiva potenco de amo

 

6-a tago

Atestantoj de la homa digno, fronte al la homo-malŝato

 

Gen 1,26-31 b: La homo estas kreita laŭ la bildo de Dio

Psa 8: La homo estas reganto de la kreaĵaro

Gal 3,26-29: En Kristo ĉiuj estas egalaj

Luk 10,30-37: Ĉia homo estas nia proksimulo

 

7-a tago

Atestantoj de justeco kaj paco, fronte al perforto kaj milito

 

Jes 32,15-18: Produkto de justeco estas paco

Psa 72,1-2, 12-14. Dio estas la fonto de justeco

Fil 4,6-9: La Dio de paco estas kun ni

Mat 25,31-46: En la kompato ni imitu Kriston

 

8-a tago

Eŭkaristio: alvoko por atesto de unueco

 

Jes 25,6-9; Festeno por ĉiuj popoloj

Psa 133: Estas ĝoje, se fratoj vivas kune

1 Kor 11,17-34: La vera celebro de la Vespermanĝo de la Sinjoro

Joh 13,1-7: Jesuo lavas la piedojn al siaj disĉiploj

 

Preĝo

 

Patro nia kiu estas en la ĉielo, ne permesu ke ni restadu en reciproka fremdeco kaj disiĝo. Rigardu la aspirojn de niaj koroj, elaŭdu niajn petojn, kaj faru ke ni baldaŭ unuiĝu en unusola Eklezio, per via Filo Jesuo Kristo, kiu, en la kunuleco de la Sankta Spirito, vivas kaj reĝas por eterne. Amen.

 

al la indekso


 

PREĜO POR INTERRELIGIA PARTOPRENO

 

Ĉiopova kaj eterne vivanta Dio, Mastro de la Universo kaj Mastro de niaj vivoj, ni laŭdas Vin. Vi kreis nin por ke ni estu via popolo, deveninta de la abunda varieco de la familioj kaj religioj de la mondo, por ke ni estu la fidanta familio de Unu Sola Patro.

Ni konfesas, ke ni estas kaptitaj de antaŭjuĝoj, ligitaj, per la ĉeneroj de pasintaj maljusteco kaj timo. Ni preĝas, ke Vi pardonu la malbonon kiun ni faris, kaj liberigu nin de nia reciproka timo, liberigu nin, por ke ni festu, kiel unu religia familio, la gloran liberecon de la gefiloj de Dio.

 

Preĝo de la membroj de la Glasgova lnterreligia Grupo (El “Skota Esperantisto”)

 

al la indekso


 

LIBERIGU VIAN EKLEZION

 

Vi scias, kio konvenas al via Eklezio:

ĉu katakomba fervoro aŭ rutino

de oficiala «protekto».

Donu al ĝi tion, kio plibonas,

eĉ karceron aŭ malriĉecon...

 

Liberigu nin

de l’ silento de satulo

fronte al sociala maljusteco;

liberigu nin

de l’ silento «prudenta»,

kiu ne volas kompromitiĝon.

 

Liberigu, Sinjoro, vian Eklezion

de ĉiu monduma gusto;

ĝi ne aspektu kompanio

kun siaj mastroj,

akciuloj,

privilegioj,

funkciuloj,

kaj sia burokratio.

 

Ke via Eklezio neniam

estu «silenta» Eklezio:

ĝi kriu kun libero,

sen preferoj nek malbravoj.

Neniam ĝi silentu:

nek fronte al blankaj gantoj,

nek fronte al la arrmiloj.

 

Luis Espinal (trad. B. C.)

 

al la indekso


 

MISIA AGADO

 

Kristane

 

Karaj legantoj de EK!

Dum la kunveno de IKUE en Aŭgsburgo, okaze de la lasta Ekumena Esperanto-Kongreso (1985), mi akceptis la proponon aperigi regule artikolojn pri misioj en nia revuo.

Estas juste, ke nia Asocio sentu ĉiam pli la gravan problemon kaj taskon de la Eklezio disvastigi la Evangelion, kaj ke ĝi helpu per preĝoj kaj aliaj konkretaj signoj de solidareco tiujn sindonajn homojn, kiuj, inter multaj malfacilaĵoj, laboras en malproksimaj landoj: precipe, la misiistojn apartenantajn al IKUE.

Mi petas vin pri informoj rilate la Esperanto-misiistojn, kiujn vi konas. Laŭ miaj informoj agadas Pastro Gotter en Zambio (Afriko), Pastro Sadowski en Madagaskaro (Afriko), Pastro Perray en Tajlando (Azio), Pastro Ostropolski en Argentino, Pastro Urbaitis en Brazilo.

Se vi volas sendi monon al ili, aŭ al misioj ĝenerale, bonvolu sendi rekte vian monoferon al la Centra Oficejo de IKUE en Romo, indikante la celon de via helpo («por misia kaso» aŭ io simila). Ekzemple, nia Prezidanto Pastro Magnani transdonis al la IKUE-kaso du milionojn da italaj liroj en la nomo de sia paroĥo, por la katolika centro, kie laboras Pastro Sadowski. Ni imitu lian ekzemplon, laŭ niaj eblecoj.

Ankaŭ informojn pri misioj vi povas sendi al la Centra Oficejo de IKUE aŭ rekte al mi.

Mi kore salutas vin ĉiujn kaj viajn familiojn.

P. Felice Ruaro

 

al la indekso


 

DUDEK JAROJN POST LA DEKRETO "AD GENTES"

 

En decembro 1965 aperis la koncilia Dekreto « Ad gentes”. Ĝi memorigas, ke la misia agado estas problemo tuŝanta la tutan Eklezion, t.e.: ĉiu kristano devas esti misiisto kaj labori por disvastigi la Evangelion, kompreneble en diversaj manieroj.

Pro tio la Koncilio invitis ĉiujn kristanojn al profunda interna renoviĝo, por ke ili sentu la problemojn kaj zorgojn de la Eklezio kaj malfermu sian koron al ĉiuj popoloj, ĉar Kristo venis por ĉiuj.

Fakte multaj kristanoj, kiuj antaŭe lasis al la Papo kaj al la misiistoj la problemojn de la disvastigo de la Dia Regno, iom post iom sentis sian respondecon ĉi-rilate; kaj ĉi tiu misiista sento en la Eklezio ĉiam pli maturiĝas.

Evoluis kaj pliboniĝis ankaŭ la metodoj en la misiista agado, kaj la rilatoj al aliaj religioj.

Klara signo de tiu evoluo estas, ekzemple, la vizito de la Papo en Maroko, kaj lia parolado al multaj junaj mahometanoj (v. EK 9/1985, p. 154).

Ni scias, ke la longa listo de la martiroj ne finiĝis. Ni havas antaŭ niaj okuloj la heroan agadon de la lastaj tempoj. Sed perforto kaj murdoj ne haltigas la sindonajn homojn, kiuj laboras en la unuaj vicoj de la Eklezio inter multaj danĝeroj kaj malfacilaĵoj.

Ni helpu ilin per nia preĝado, nia estimo kaj nia konkreta helpo, por ke ili daŭrigu sian altvaloran agadon.

Felice Ruaro

 

al la indekso


 

 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

† S-ino Elvira Kollàr, Hungario; ŝi multe helpis en la disvastigo de EK en Hungario kaj en najbaraj landoj;

† S-ro Wilhelm Hartmann, F.R. Germanio;

† S-ino Anja Viedka Vahen, Pollando;

† S-ino Mica Petrić, Jugoslavio, aktiva kunlaborantino de la Landa Reprezentanto de IKUE.

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

(Surbaze de informoj senditaj de Ges-roj Bernhardt Eichkorn, Edita Fiutak, Felice Ruaro, Jacques Tuinder)

*          La nederlanda samideano Jacques Tuinder, kiu jam de multaj jaroj fervore propagandas la porblindulan agadon E3, komunikis: «Du dekojn da jaroj, miloj da esperantistoj kaj aliaj homoj de bona volo energie batalas por plidolĉigi la sorton de vido-handikapuloj en landoj ekonomie malbonfartaj... Okaze de tiu historie relative interesa fakto ni decidis eldoni specialan glumarkon, kiu simbolas la tri kategoriojn de niaj projektoj: okulkuracan, optikan kaj brajlan».

 

*          S-ro Frantiŝek A., IKUE-ano el Ĉeĥoslovakio, estis arestita en novembro 1985 pro religia aktivado. Li estis kulpigita pri «malhelpado de ŝtata inspektado super eklezioj kaj religiaj societoj, laŭ la paragrafo 178 de la ĉeĥoslovaka punleĝo, ĉar minimume dum la daŭro de la jaro 1985 li multobligis presaĵojn kun religia enhavo, kiujn li poste transdonadis por distribuo al nekonataj personoj».

 

*          De la 29a de novembro ĝis la 1a de decembro 1985, 35 personoj el diversaj regionoj de Pollando partoprenis la duan eldonon de Spiritaj Esperanto-Ekzercoj en Pniewy, organizitaj de fratino Bobola Nowakowska.

            Du S. Mesoj en Esperanto estis kuncelebritaj de Pastroj Jozefo Zielonka kaj Stanislavo Stolc. Okazis ankaŭ S. Krucvojo, Adoro al la Plejsankta Sakramento, Rozario, vesperaj preĝoj, religiaj kantoj, kaj kortuŝa teatroludo pri P. Popieluszko.

 

* Biblia Sabat-Dimanĉo plilongigita en la abatejo Grüssau, Bad Wimpfen, proksime de Heilbronn apud Stuttgart en F.R. Germanio. Tempo: 1-4 majo 1986. Oni pritraktos kaj meditos la Evangelion laŭ Luko, kantos la psalmojn en Esperanto, kaj ĝojos pro la printempo en la Nekar-valo. Esperanto-komencantoj tradukos kaj priparolos partojn el la Esperanto-Biblio.

Negermanoj ĝuos rabaton de duono de la prezoj. Informas: Pastro Eichkorn, F.R. Germanio.

 

Estas nun ekzamenata la ebleco okazigi en Romo Sciencan Konferencon pri Esperanto. Kun la celo atentigi la oficialajn instancojn pri la kultura nivelo de la movado, la IKUE-anoj, kiuj posedas doktoran aŭ magistran titolon, estas afable petataj informi pri tio la Centran Oficejon de IKUE, detaligante sian studofakon kaj sian profesion.

 

al la indekso


 

MAKSIMOJ

 

* Kiel neesplorebla estas la homa koro, kaj kiel plena de memkontraŭdiroj kaj de malpuraĵoj! (Pascal)

 

* La grandeco de homo dependas nur de la intenseco de lia rilato kun Dio (Kierkegaard)

 

* En la vera homo kaŝiĝas infano, kiu volas ludi (Nietzsche)

 

* Tio, kio iras kontraŭ la homon, iras kontraŭ Dion (Enzo Biagi)

 

* Se ekzistas io sankta, tio estas la homa korpo (Whitman)

 

*  Sinjoro, faru ke mi povu kontempli mian korpon kaj mian koron sen malĝuo (P. Verlaine)

 

* Jesuo sciis, kio estas en la homo (Evangelio laŭ Johano)

 

* Dio revas mirindajn aferojn pri la homo (J.M.R. Tillard)

 

*  Mi estas io neripetebla, kies kopio aŭ anstatauaĵo ne ekzistas (A. Heschel)

 

* La grandeco de la homo grandas en tio, ke li konas sian mizeron (Pascal)

 

* La homo havas flugilojn, kiujn li ne konas (G. Thibon)

 

* La ĉeftasko de la homo en la vivo estas naski sin mem (E. Fromm)

 

* Dio donis du brakojn al la homo, por ke tiu ne ĝenu lin daŭre (Pitagoro)

 

al la indekso