Enhavo de Espero Katolika numero 11/1985

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

Sur la kovrilo: P. Tito Brandsma

 

 

 


 

ENKONDUKO

 

Karaj legantoj!

 

Kristana penso pri la mortintoj malfermas ĉi tiun numeron de novembro, monato tradicie dediĉita de la katolikoj al memorigo de la mortintoj. Sekvas kelkaj kontribuaĵoj pri la katolika vivo (kredo, historio, aktualeco).

Ĉi tie vi trovos artikolon pri la novbeata martiro Tito Brandsma, pri kiu ni malkovris, ke li estis esperantisto kaj IKUE-ano. Ĉar ni certas, ke multaj legantoj volus ekscii plimulte pri tio, ni alvokas ĉefe al nederlandaj legantoj, por ke ili faru esplorojn kaj sendu al ni pli detalajn sciigojn pri la Esperanto-aktivado de patro Tito.

Sur la ekumena kampo, jen artikolo de kvakero pri kvakerismo: reciproka kono helpas, ni kredas, al reciproka amo, eĉ tiam kiam oni konstatas malsamecon en la kredo.

Sur la humana kampo, ni havas mallongan sed (laŭ ni) interesan dekalogon de ekologio.

Sekvas, kiel ĉiam, informoj pri katolika esperantismo.

Ke nia revueto restu, ankaŭ por la venonta jaro, ligilo inter homoj, kredantaj aŭ ne, kiuj serioze esploras, kio do estas trans la horizonto de niaj materiaj spertoj!

La redakcio

al la indekso


 

 

FUNEBRAJ SONORILOJ

 

Per ombr’ de l’ mort’ akompanita,

forlasis vi de l’ mondo vojon,

sur ter’ doloron suferitan

kaj ĉarman floron de la ĝojo.

 

Sonorilegoj de l’ funebro

la korojn per ploreg’ ŝiradas.

Forsilentinte por la tero,

vi ploron vian ne plu aŭdas...

 

Al tron’ de Dio ĉiopova

vin daŭre sekvos faroj viaj,

nur ili akompani povas

post lasta paŝ’ sur tero nia.

 

Ĉe katafalko estingiĝos

malgajaj fajroj tremetantaj...

Al Eternulo kor’ leviĝos

por vi pri graco preĝpetante.

 

Ni en doloro ĉe altaro

preĝpetas Vin, ho Di’, humile:

etendu manon de la graco,

akceptu revenantan filon!

 

(El preĝeja murgazeto; aŭtoro anonima;

el la litova lingvo tradukis Angele Judickiene)

 

al la indekso


 

LA MODERNA MARTIRO TITO BRANDSMA

ESTIS ESPERANTISTO

 

Dimanĉon 3.11.1985, papo Johano Paŭlo la Dua proklamis beata patron Tito Brandsma, pereintan en la germana koncentrejo Dachau en 1942.

Naskita en la nederlanda regiono Frislando en 1881, li fariĝis karmelana pastro en 1905. Li estis korpe malsanema sed fizike energia. «Mi estas denaske optimisma», li diris pri si mem. «Ne esperu, ke li ŝanĝos opinion! Li estas danĝera homo!»; jen la vortoj de nazia policano post esplora demandado.

Doktoriĝinte pri filozofio en Romo, patro Brandsma revenis al Nederlando kaj sin dediĉis al la ĵurnalisma aktivado, kiu estis la granda intereso de lia tuta vivo. Ekde 1923 li estis profesoro pri filozofio kaj historio de mistiko en la katolika Universitato de Nimego. En 1935 la ĉefepiskopo de Utrecht elektis lin spirita zorganto de la katolikaj ĵurnalistoj.

Kiam, en majo 1940, Hitler invadis Nederlandon, patro Tito jam estis konata kiel unuavica en la kontraŭnazia aktivado. Fronte al la perforto kontraŭ hebreoj kaj kelkaj katolikaj establoj, patro Tito ne silentis; kaj kiam Hitler klopodis altrudi al la gazetaro siajn ideojn kaj silentigi la kontraŭulojn, patro Tito skribis al la katolikaj ĵurnalistoj: «Sciu la redakcioj kaj estraroj, ke ili devos formale malakcepti la altruditan komunikon, se ili deziras konservi la katolikan karakteron de la gazeto. Tio eĉ se la malakcepto alportus minacojn, monpunojn, portempajn aŭ definitivajn fermojn... ». Kaj li finis skribante: «Nia unueco estos fonto de forto».

La konflikto kun la nazia reĝimo kulminis en 1942 per aresto de patro Brandsma, kiu, jam 60-jara, spertis la rigorajn malliberejojn, la enketojn, la suspektojn. Post etapoj en diversaj nederlandaj karceroj, li atingis, 19.6.1942, la germanan koncentrejon Dachau.

Nemultajn tagojn post lia malliberigo, li skribis, citante sanktan Terezan: «Nenio vin zorgigu, nenio vin teruru; ĉio pasas, Dio ne ŝanĝiĝas; pacienco venkas ĉion; al tiu kiu havas Dion nenio mankas: nur Dio sufiĉas». Kaj li aldonis: «La vokiĝo por la Eklezio kaj la pastreco riĉigis min per multaj dolĉecoj kaj multaj ĝojoj, tiel ke mi volonte akceptas tion, kio povus ŝajni malagrabla... Kvankam mi ne scias, kiamaniere la afero finiĝos, tamen mi ja scias, ke mi estas en la manoj de Dio: kiu min disigos de la amo de Dio?».

Patro Tito travivis la semajnojn antaŭ la Pasko-festo en la infera karcero Amersfoort. En la Sankta Vendredo, kiu estas memorigo de la morto de Kristo, patro Tito parolis al la kunkarceranoj pri la sufero kaj morto de Jesuo, komparante ĝin kun ilia situacio. Pli poste, en la koncentrejo Dachau, lia partopreno en la sufero de Kristo fariĝis pli intensa: piedfrapoj, vundoj kaj tiel plu. En tiu aĉa loko, kie plu ne ekzistis humaneco kaj amemo, patro Tito ne zorgis pri si mem, sed nur pri la aliaj, tiel ke ĉiuj, kredantoj kaj nekredantoj, alpremiĝadis al li.

«Li estis afabla eĉ kun la SS-policanoj» deklaris atestanto. Liaj preferoj estis favore al la malsanuloj kaj mortantoj.

Korpe elĉerpita, li travivis siajn lastajn vivotagojn en la kuracejo de Dachau. Tie laboris juna flegistino, al kiu oni ĵurigis, ke Hitler estas la unusola Dio. Nu, tiu virino surpriziĝis, ke malgraŭ siaj suferoj, patro Tito havas afablajn vortojn al ŝi, kiun ĉiuj malamis. «Iam - ŝi rakontas - li prenis mian manon, kaj diris al mi: kiom malfeliĉa vi estas! Mi preĝos por vi; kaj li donis al mi sian rozarion, por ke mi preĝu. Mi respondis, ke ĝi senutilas, ĉar mi ne kapablas preĝi. Li respondis, ke mi tamen eldiru la duan parton de la preĝo Saluton Maria, nome: preĝu por ni pekuloj».

La flegistino trovis patron Tito sinipatia, tamen, ŝi rekte kunkulpas en lia ekzekuto: «Mi faris al li injekton - ŝi rakontas - de fenolo je la unua kaj 50 minutoj. La tutan tagon mi malbonfartis. Tiu injekto profunde impresis min, male ol la aliajn fojojn, kiam mi tute ne impresiĝis. Li mortis je la dua posttagmeze. Mi ĉeestis je lia morto».

Ĉi tiu virino, dank’ al patro Tito, konos la ĝojon de la kredo, kaj novan vivon en la amo.

Patro Brandsma estis Esperantisto, kaj eĉ IKUE-ano. En malnovaj jarlibroj de IKUE (ekz. de jaroj 1926, 1928 kaj 1931-32) eblas legi lian nomon kaj adreson (pri tio aperis artikolo de P. Manuel Casanoves en EK de aprilo 1973).

Estas la unua fojo, en la tuta historio de IKUE, ke IKUE-ano estas oficiale suraltarigita!

 

El malnova jarlibro de IKUE: indikoj pri Patro Tito Brandsma (foto Casanoves)

 

 al la indekso


 

PIERRE TEILHARD DE CHARDIN

dua parto - (unua parto)

 

Konfliktoj inter scienco kaj kredo

 

Estas evidente, ke fidelaj kristanoj, ĉu katolikaj ĉu ortodoksaj aŭ protestantaj, kaj precipe ties teologoj, ne ĉesis batali kontraŭ tiuj multflankaj ofensivoj de «la» scienco. Unue oni tute simple ignoris la argumentojn, al kiu sinteno forte kontribuis - almenaŭ en katolikaj universitataj medioj - du papaj (kvazaŭ)kondamnoj. Poste, kiam ignorado pruviĝis komplete vana, oni provadis integrigi la novajn malkovrojn en la klasikajn religiajn dogmojn kaj inverse. Sed finfine ankaŭ tio pruviĝis vana klopodado. Oni tial simple devis kredi je ĉiuj revelaciaj veroj kaj je la instruoj de la Biblio, kvazaŭ tiuj povus ekzistadi tute sendepende de natursciencaj observaĵoj kosmologiaj: «La Biblio neniel intencas doni historiajn kaj kosmologiajn informojn». Kredemo sekve farigis «privata afero», sen rilato al sciencaj okupiĝoj, escepte de moralaj kondutoreguloj. Ni do ne miru, ke plimulto el la intelektularo iom post iom forturnis sin de la Eklezio, kaj - post kiam la sendia filozofo Markso (Marx) ekradikis en «proletaj» medioj - eĉ ankaŭ preskaŭ la tuta «laborista klaso».

 

La revo de Teilhard de Chardin

 

En tiu situacio ekaperis Teilhard de Chardin, montrante novan vojon por ree interakordigi sciencon kal religion, kaj por iel novkrei la grandiozan harmonion kian majstre sinteze formulitan de sankta Tomaso, kaj iompostiome perditan depost la Mezepoko. Li argumentas, ke la tuta evoluado estas nenio alia ol efektiviĝo de Dia plano rilate al la homo. Ekde iu komenca punkto (alfa, kiun li strange neglektas kaj nur implicite kalkulas) ĉio disvolviĝus laŭplane kaj plencele, direkte al fina kulmina punkto (omega), kiu identus kun la Paruzio, kun la alsopirata Reveno de Nia Sinjoro. Sur la bazo de statistika meĥanismo, ĝi trairus tri sinsekvajn fazojn. Unue purmateria fazo (la geogenezo), en kiu konstruiĝas la necesaj antaŭkondiĉoj por ekesto de vivo. La vivulara fazo (biogenezo) siavice kaj sur pli alta nivelo konstruiĝus por realigi la necesajn antaŭkondiĉojn por ekesto de pensanta estaĵo: la homo. Kaj en la tria fazo (noogenezo) la homo konstruus sian socion kaj siajn kapablojn por krei la necesajn antaŭkondiĉojn por ekesto de plej supera stadio, en kiu la «superhomo» povos integriĝi kun Kristo, la centro kaj esenco de la komo. Lia ekira ideo ja estas, ke la homo esence estas (la sola) memkonscia kaj libera estaĵo, kiu - kvankam apenaŭ mikrobo sur la maldika ŝelo de iu planedeto inter miliardoj da similaj planedetoj - kapablus, almenaŭ mense, enpenetri kaj regi la tutan vastegan kosmon, space kaj tempe. Teilhard tiele vastigas la kutiman teorion pri evoluado jendirekte al kosmologio kaj alidirekte aI psikologio.

Evoluo irus senĉese, kvankam iam-tiam per saltoj (mutacioj), al ĉiam pli kaj pli granda komplikiteco kaj memkonscio, kun multnombraj vojdisbranĉiĝoj kaj eĉ retroiroj, laŭ la leĝoj de la hazardo, de plejetaj atomeroj al la grandioza retaro de la cerbo (cefalifiĝo). La vojon trans ĉi tiu antaŭlasta stadio montrus la tendenco de la tuta homa kolektivo, spite ĉiujn ties konfliktojn, al planede vasta unuecigo: en sciencoj, teknikoj, artoj, sociaj organizaĵoj, filozofioj, kaj eĉ religioj (ekumenismo).

Enfunde, lia tuta teorio redukteblas al la demando, ĉu la homo estas hazarda (= kaprica, neantaŭdirebla) kromprodukto de evoluo, aŭ ĉu la evoluo estas determinita (= plancela, antaŭdirebla) meĥanismo por produkti la homon. Kristano nedubeble elektos la duan respondon, materialisto nedubeble elektos la unuan.

Por konstrui sian tezon, Teilhard de Chardin ekiras de du klare formulitaj premisoj: prioritato de psikismo (pensado) super la materio, kaj biologia (evolua) signifo de la homsocio. Kiu malakceptas la validecon de tiuj du saltbretoj, plivole lasu lian tutan verkaron nelegita.

Se la kerna ideo de mezepoka kosmologio estis stabileco (konservemo), la kerna ideo de moderna kosmologio estas dinamikeco (progresemo). La pledado de Teilhard de Chardin tiel klopodas vidigi kristanismon kiel religion de evoluado; la Dio, kiun li alstrebas, ne plu estas Tiu iama de neŝanĝebla mondordo, sed Tiu de mondo perfektiĝanta. La Kristo, kiun li deziras sekvi, estas Tiu kiu kondukos la homon kune kun la kosmo al absoluta fino. En tiu sanktigo de la Kosmo oni iel reaŭdas la pensojn de Platono pri ekzisto de iu «mondanimo»: «Tiel ĉi do oni devas diri, laŭ probableca rezonado, ke tiu ĉi mondo ekestis laŭ dia providenco, kvazaŭ vivanta estaĵo, vere provizita per animo kaj prudento. Dio ja deziris, ke la mondo similu en ĉiuj aspektoj al plejeble perfekta mensobildo. Pro tio Li konstruis ĝin kiel unikan, videblan, vivantan estaĵon, ampleksantan en sia sino ĉiujn vivantaĵojn, kiuj laŭ sia naturo al ĝi parencas». Kaj: «Nia animo, kapabla primeditadi eternecajn ideojn ne hejmas sur la tero. Nur la regno de la eternaj steloj estas ĝia patrujo: la homo ja estas vegetalo, kiu radikas ne sur la tero sed en la ĉielo». Aŭ eĉ pli klare kaj koncize, laŭ la koncepto de Johano Eriugena (9a jarcento p.K.): «Per savo de la mikrokosmo (la homo) ankaŭ la makrokosmo estas kondukata aI sia findestino en Dio».

Sur pure filozofia kampo, Teilhard laboras en sulko, kiun fosadis do ne nur Platono, sed ankaŭ homoj kiaj Spencer, Wallace, Bergson, por kiuj la tuta Universo montras disvolvon de evolua plano - «morta» materio kaj homsocio tute same kiel faŭno kaj flaŭro. Kaj, ĉar ĉio estas laŭ li trapenetrita de Kristo kaj tiel de iu «mondspirito», li aniĝas al la ideo de panpsikismo, verŝajne tiel malnova kiel la kulturo mem. Unuflanke ni ja retrovas ĝin en «primitivaj» religioj, same kiel ekz. en ŝintoismo; aliflanke en okcidenta saĝumado, kun nomoj kiaj Taleso el Mileto, Schopenhauer, Lotze, Fechner, Whitehead kaj pliaj.

Kvankam Teilhard enformigis siajn ideojn jam en la tridekaj jaroj, estas nur post la postmorta eldono de lia «Fenomeno» en 1955, ke lia filozofia sistemo ekvekis vere publikan atenton mondvastan. Al tiu obskurantismo ne malmulte kontribuis la nepra malpermeso, fare de liaj ordenaj superuloj, instrui aŭ publikigi siajn hipotezojn, kaj lia fakta ekziliĝo el sia amata hejmlando Francio. En multaj landoj, post tiu dato, estiĝis diskutgrupoj kaj organiziĝis prelegoserioj; periodaĵoj, artikoloj kaj libroformaj komentarioj svarmis, kaj la verkoj de Teilhard de Chardin unu post la alia atingis eksterordinarajn eldonkvantojn. Ŝajnis en iuj jardekoj - proksimume de 1950 ĝis 1970 - ke la nova mondbildo aŭguras reviviĝon de Kristanismo ĝenerale kaj de Katolikismo speciale. Laŭ pluraj ĉeestintoj de la Dua Vatikana Koncilio, neniu filozofo aŭ teologo estis tiel multe kaj ofte menciata en konversacioj kiel Teilhard, kvankam en oficialaj paroladoj kaj dokumentoj oni prisilentis lin. Sed jen, depost tiu Koncilio la granda freŝa ventoblovo komencis perdi impeton, tiele ke hodiaŭ estas preskaŭ hazarde se lia nomo ankoraŭ estas menciata. Kiel klarigi tion?

Estas pluraj motivoj, tiom sur scienca kiom sur religia kampo:

- por ateismaj (precipe marksismaj) sciencistoj, la premiso de Teilhard de Chardin pri kaŝita psika faktoro en la homo daŭre restas nepruvita kaj nepruvebla; des malpli en ceteraj vivantaĵoj kaj en la senviva materio. En tiu tendaro, la origina interesiĝo do baldaŭ marasmis. Ni tamen ankaŭ ne neglektu detekti en tiu forvelko la rolon de politikaj agadoj marksismaj, kies ideologio rigide tenas sin je la konvinko ke la homa historio nepre kaj nekontraŭstareble strebadas al senklasa (ne hierarĥia) homsocio, al granda pure surtera kaj materia «paradizo», por kiu ja necesas per ĉiu ajn rimedo realigi la tutmondan revolucion de subprematoj kontraŭ subpremantoj;

- por protestantaj medioj, kie, kiel konate, regas vasta fundamentalismo (= la Biblio devas esti laŭvorte interpretata), oni daŭre malemas al ĉiaspeca evoluisma principo. Krom tio, evangelia kristano ne tre ŝatas la ideon ke Dio cedis atingadon de la «superhoma stadio» en la manojn de la homaro mem. Por li ja validas la fundamenta regulo ke «la kredo, kaj nur la kredo, savas nin». Ĉiu aktiva partopreno de kristano, ekzemple en politiko, se tute konsekvenca, estus tia vantaĵo. Kaj same la daŭra gvidado de la Sankta Spirito, kiu «instruos ĉion ankoraŭ kaŝitan», laŭ promeso de Nia Sinjoro mem, inspiras protestantojn nur sur pure individua nivelo;

- sed por la Katolika Eklezio (kiu en principo ĝoje aklamus natursciencan pravigon de la Sav-historio, laŭ la iama modelo de la Mezepoko) enestas en la teorio tute malakcepteblaj kaj danĝeraj herezaĵoj. Unue, plu ne estas esenca loko en ĝi por iu origina homparo nek por ties ekribelo kontraŭ Dio, sekve ankaŭ ne por la sinofera morto de Dia Savanto; eĉ ŝajnas esti prefero por t.n. poligeneza aŭ plurbranĉa deveno de la homaro, kiu ne lasas lokon por tutaparta kreo de la individua homa animo. Due, la Kristo de Teilhard estas ne nur centro kaj celo de la kosmo, sed Li iel apartenas al ĝia mistika esenco, tiel ke oni apenaŭ kapablas dise teni la du naturojn en Kristo, aŭ devas akcepti eĉ tri; despli ĉar la aŭtoro foje mem nomas sian teorion «Krista panteismo». Ankaŭ lia poeta karaktero sendube estas kaŭzo de oftaj lirikaj troigoi, ambiguecoj, kaj eĉ sinkontraŭdiroj. Trie, kaj ne lastrange, lia hipotezaro kuntrenas novan moralon dinamikan, en kiu «ĉio estas bona kio helpas la homon atingi sian punkton Omega, kaj ĉio estas malbona kio malhelpas lin en tio». Se tute konsekvence kaj sen modifoj aplikadi tiun regulon, ĝi advokatas ĉiun ajn progreson, tiel ke eĉ la hodiaŭtempaj teknologiaj aktivecoj fariĝas tute pravigeblaj, ĉiuj sendistinge, same kiel la marksisma koncepto pri progresado kiel rimedo por efektivigi komunisman mondrevolucion. Ni do ne miru, ke Romo dubeme kuntiris la brovojn kaj manovris tiamanere, ke la nova teorio fariĝis kondamnita en praktiko, se ne oficialdekrete.

Laŭ modesta privata opinio, tiu bedaŭrinda formorto de la bela revo estas imputebla ne nur al miskomprenoj kaj misprezentoj, sed ankaŭ al ankoraŭ mankantaj elementoj, pri kiuj iamezure «kulpas» ankaŭ la eminenta aŭtoro mem. Sed estas apenaŭ loko tie ĉi por pritrakti tiun vastan temaron.

Kiam la Dua Vatikana Koncilio «malfermis siajn pordojn al la ekstera mondo» - nur por enlasi la fumon de Satano, laŭ fama eldiro de Papo Paŭlo la Sesa - la intereso de teologoj turniĝis plenokupe al la granda «ĝisdatigo», en kiu ne restis loko por tejardismaj diskutoj. Kiel bonsciate, la katolika trajno ekde tiam komencis fakte erarveturi en la ĝangalo de «modernismo» - tiu kolektujo de multaj falsaj doktrinoj. Kredeble, oni tro facilanime forcedis konkretigadon de la konciliaj dekretoj en la manojn de ne (sufiĉe) preparitaj kaj ne (sufiĉe) selektitaj laikoj, gvidataj cetere de strikte «horizontal-dimensiaj» teologoj en strategiaj universitataj katedroj. La alvoko de kardinalo Ratzinger, estro de la Kongregacio por la Doktrino de la Kredo, al «restaŭrado», bonaŭguras en la oreloj de multaj fideluloj. Sed pri Teilhard de Chardin kaj lia evoluisma hipotezo? Nu, la tomisma (skolastika) mondbildo estis direktita al la pasinteco; «la ĉefaferoj de Sav-historio estas jam okazintaj». La tejarda (eskatologia) mondbildo, male, estas direktita al la estonteco: «la ĉefafero de Sav-historio estas ankoraŭ okazonta». Ĉu la tuta vero ne troviĝus en iu kunligo de ambaŭ direktoj ... ?

Manuel Halvelik, Belgio

 

al la indekso


 

ALBANIO: TIMOJ KAJ ESPEROJ

 

Post kvardekjara regado, mortis 11.4.1985 la Albana Prezidanto Hoxha (elp. Hoĝa). Ekde 1944 lia reĝimo persekutis la Katolikan Eklezion (230.000 kredantoj, 13 % de la loĝantaro), kiel ankaŭ la Ortodoksan (19 %) kaj la Islamanan Komunaĵon (67%). La kontraŭreligia persekutado estis severa, ĝis malliberigo, torturo kaj ekzekuto de episkopoj, ekleziuloj kaj laikoj. Ĝi kulminis en 1975, kiam la nova Konstitucio proklamis: «La Ŝtato nenian religion agnoskas; ĝi kuraĝigas kaj akcelas ateisman propagandon» (art. 37).

Ĉia religia aktivado estis malpermesata, la kultejoj estis detruitaj aŭ transformitaj al muzeoj, ĉia religia signo forigita. Kelkaj pastroj estis mortpunitaj pro tio, ke ili donis sakramentojn. En Albanio ne plu estas katolikaj episkopoj; oni ne scias, ĉu pluvivas pastroj laj religiuloj. Nenia kontakto kun la tieaj katolikoj eblas. Estas tamen kelikaj indicoj, ke la religiemo ne tute malaperis el la popolo.

En tia situacio okazis iniciatoj kaj apelacioj de diversaj organizaĵoj (inkluzive de la Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Homrajtoj) favore al religia libero en Albanio; sed vane. Same senefikaj estis la apelacioj de la lastaj papoj. Paŭlo la Sesa, ekzemple, deklaris: «Albanio, al ni proksima geografie (notu, ke la sudorienta pinto de Italio distancas de Albanio nur 70 km), kaj eĉ pli proksima pro nia respektoplena amemo al ĝi; sed fortenita de ni per bariloj, kiuj igas ĝin kvazaŭ distancigita per vasta oceano».

Lastatempe aperis signoj esperigaj de malfermiĝo. Dezirinde!

 

al la indekso


 

LIA SANKTA MOŜTO PAPO JOHANO PAŬLO LA DUA

EN TOGOLANDO

 

Du Togolandaj esperantistoj skribis al ni longan. buntan raporton pri la vizito de Papo Johano Paŭlo la Dua en ilia lando (8-10.8.1985). Bedaŭrinde, la mallonga spaco je nia dispono devigas nin publikigi nur fragmentetojn.

 

... En ĉiuj stratoj de la ĉefurbo flirtis flagoj de Vatikano kaj Togolando, kaj estis grandegaj reklamoj kaj fotoj pri Johano Paŭlo la Dua...

... Generalo Eyadema, Togolanda ŝtatestro, eldiris paroladon, en kiu li bonvenigis la Sanktan Pastron, kaj invitis lin senti sin libere kaj pace en Togolando kvazaŭ ĉe si, en Vatikano. Responde, la Papo esprimis sian ĝojon esti inter Togolandanoj, kaj petis de Dio, ke Li starigu pacon kaj fratecon, kaj malaperigu suferojn ĉie en la mondo, aparte en Togolando...

... Necesis ĉeesti la meson en la Katedralo de Lomeo, por atesti kiel ĉiuj Togolandanoj amegas la Papon kaj sian estron; la Katedralo estis tute plena.

Verdire la Papo estas magneta persono, la aspekto de la aviadilejo ĉe la alveno tion pruvis. Ĉiuj volis vidi per siaj propraj okuloj la Pastron tiel famegan, kiu pasigos tri tagojn en Togolando...

Ĉu estis diferenco inter antaŭ kaj post la papa vizito? Certe jes, ĉar la menso de multaj Togolandanoj aliiĝis. Ĉu Kristo vere venis kaj venos? La Papo tion pruvis. Kredeble kristanoj en Togolando - precipe katolikoj - plimultiĝos, ĉar la svarmoj de homoj, kiuj aklamis la Sanktan Papon, estis ege grandaj. De Lomeo al Kara kaj al Togoville, estis mirindaĵoj kaj revoj; tiom da svarmoj, kiom oni neniam vidis en Togolando. Eble pro la lerteco, komplezemo, laboremo, afableco... de la Papo. Kiel homo povas tiel konduti, kaj neniam laciĝi!...

... Krom katolikoj kaj aliaj kristanoj, ĉeestis la meson mahometanoj, paganoj kaj ateistoj, ĉar la Papo diris: «Mi venis ne nur por la katolikoj, ĉar ĉiuj adoras Dion laŭ sia maniero»,..

Ĉiuj Togolandanoj revas: kiam la Papo ankoraŭ vizitos ilian landon?

 

Raportis: Koffi Gbeglo, Nyekonakpoe, Lomé (Togolando), kaj Mensah B. A. Agbemadon, Aneho (Togolando).

 

Papo Johano Paŭlo la Dua en Togolando

 

al la indekso


 

LA «DEK PAROLOJ» DE LA «BONA PAPO»

 

Johano la 23-a (Angelo Giuseppe Roncalli) estis solene enoficigita 4.11.1958.

Okaze de tiu datreveno, ni publikigas jenan sintezon de lia vivkoncepto.

 

Papo Johano la 23-a

 

Johano la 23-a, la «bona papo», ravis multajn eĉ nekredantajn homojn. Kial? Ĉu tio dependis de lia nature milda karaktero, aŭ de bonkoreco konstruita tagon post tago laŭ celkonscia vivplano? L. Eliott, nekatolika verkisto, kiu esploris la 38 kajerojn de la «Anima Taglibro» de Johano la 23-a, ĉerpis el ili la principojn, kiuj inspiris kaj gvidis la vivon de tiu papo; kaj li resumis ilin jene, sub formo de dekalogo:

1) Amo al vero estas eterna infaneco. La plej profundajn misterojn Dio revelacias al la infanoj, kaj kaŝadas al la tiel nomataj mondo-saĝuloj.

2) Malriĉeco memkontenta kaj Di-benata postulas malmulte, protektas la floradon de plej noblaj virtoj, disponigas al plej altaj atingoj en la vivo.

3) La kredanto ne timtremas, ne trourĝas la aferojn, ne konsternas la proksimulon.

4) Vidi ĉion, malŝajnigi multon, korekti malmulte: oni per tio faras grandajn progresojn.

5) La preĝado estas fundamento de la aktivado, kaj partumas la oferon; sen ĝi la aktivado estas senfrukta eksteraĵo, kaj la ofero io akra kaj senvarma.

6) Bonas tio kio unuigas; nebonas tio kio disigas. Foje en la unuiĝo ĉeestas malfaciloj, sed ĝi estas senmezure pli bona ol ĉia izoleco.

7) El mildeco kaj korhumilo dependas jeno, ke oni afable akceptas, parolas kaj traktas; kaj oni pacience eltenas, kompatas, silentas kaj kuraĝigas.

8) Jen la fundamento de ĉia apostola agado: ni lasu, ke la Di-Sinjoro portu nin.

9) Ĉiuj kapablas sugesti, pluraj kritiki; sed, sin turni al humila kaj simpla laboro, tio estas alia afero.

10) Kiam la anĝelo de la Di-Sinjoro alportas la anoncon de la morto, tiam fermiĝas la pordego de la tempo, malfermiĝas tiu de la eterno, kaj komenciĝas la vera vivo sen funebroj, nek larmoj, nek sunsubiroj, en la lumo kaj ĝojo de Dio.

Konkluda pripenso: la ĉi-supraj principoj ĉerpitaj el la Evangelio, profunde efikis, kvazaŭ fermentaĵo, en la vivo de Johano la 23-a. Imitinde!

 

al la indekso


 

LA SPUROJ DE PETRO KAJ PAŬLO EN ROMO:

lasta parto: KULTO-SPUROJ

unua parto - dua parto - tria parto

 

«Memorajo de la Apostoloj» sub la baziliko de sankta Sebastiano

Dum la konsulado de Tuscus kaj Bassus (258 p.K.) estiĝis kultejo de Petro kaj Paŭlo sub la nuna baziliko de sankta Sebastiano, ĉe la strato «Appia».

Arkeologiaj elfosaĵoj konfirmis la estiĝon de tiea kulto al sanktaj Petro kaj Paŭlo en la mezo de la tria jarcento, sed neniu scias kial. En la sepa jarcento, okaze de la pesto de 680, la kulto de sankta Sebastiano malheligis tiun de la du Apostoloj.

 

La dokumentoj

La kleruloj tre multe esploris ĉi tiun aferon, sed ĝis nun ili ne trovis kontentigajn klarigojn. En la antikvaj dokumentoj ni havas du malsamajn atestojn. Unu estas la «Depositio martyrum» (= Entombigo de la martiroj), verkita antaŭ la jaro 366. Temas pri kalendaro de la martirfestoj en Romo. Je la 29-a de junio ni legas: «Dudeknaŭan de junio, festo de Petro en loko nomita Katakomboj, kaj de Paŭlo survoje al Ostia, sub konsulado de Tuscus kaj Bassus».

La dua dokumento estas la «Hieronima martirlibro», kompilaĵo farita en la kvina jarcento surbaze de antaŭaj kalendaroj. En ĝi oni legas: «En Romo festo de martirigo de sanktaj Apostoloj: Petro ĉe strato Aurelia en Vatikano; kaj Paŭlo survoje al Ostia, de ambaŭ en loko Katakomboj sub konsulado de Bassus kaj Tuscus».

Kaj la «Deposito martyrum» kaj la «Hieronima martirlibro» havis praktikajn celojn, nome montri la festojn de la martiroj kaj la daton kaj lokon de la celebrado. Estas do certe, ke unu tia festo celebriĝis almenaŭ ekde 258 en la loko de la nuna baziliko de sankta Sebastiano. Ĉu ĝi koncernis nur Petron aŭ ankaŭ Paŭlon? Ĉu tiu kulto datiĝas ekde 285 aŭ ĝi estas pli malnova? Ĉi tiuj demandoj restas senrespondaj.

 

La monumentoj

Sub la baziliko la arkeologoj malkovris tombojn paganajn kaj kristanajn. En unu estas skribaĵo kun greka vorto signifanta «fiŝo», kies konsistigaj literoj respondas al la komencaj literoj de la grekaj vortoj Jesuo Kristo Dia Filo Savanto (akrostiko). Fiŝo kun ankro troviĝas ankaŭ en kelkaj apudaj tomboj. Inter la bildoj tie pentritaj estas la Evangelia parabolo de la Bona Paŝtisto kaj la Evangelia rakonto de la sanigo de la demonposedato de Gerasa.

 

«Triclia»

Komence, la tomboj estis konstruitaj tiamaniere, ke ili ebligis kunvenon de nemultnombraj familianoj aŭ asocianoj. Sed, meze de la tria jarcento, aldoniĝis pli grandaj konstruaĵoj, nomitaj «Triclia», por kunveno de la kristana komunaĵo. Ekde tiam la gratskribaĵoj ne plu koncernas la tieajn mortintojn, sed la du Apostolojn. Kial ĝuste ekde la jaro 258? Estis la epoko de la plej severa persekutado de la kristanoj fare de imperiestro Valerianus, kiu pligravigis la punojn, ĝis ekzilo, punlaboro, kaj eĉ mortigo. La havaĵoj de la Eklezio estis konfiskitaj. En tiu jaro papo Siksto la 2-a estis martirigita kune kun kvar diakonoj.

Laŭ la moro de la antikvaj Romaj kristanoj, la kultejoj de la martiroj kunligiĝis kun ilia tombo. Tial tre probabla hipotezo estas, ke tien estis translokitaj la ostoj de Petro kaj Paŭlo, aŭ parto el ili. Povas esti, ke imperiestro Konstanteno reportigis la ostojn de Petro al Vatikano, kie li konstruigis marmoran ĉerkon, kaj supre la belegan Vatikanan bazilikon.

 

Konklude

Nuntempe, por trovi en Romo spurojn de Petro kaj Paŭlo, ne necesas serĉi. Forirante el Romo, pilgrimantoj kaj turistoj kunportas memoron de grandiozaj konstruaĵoj. Urbo de Romiaj Cezaroj nun estas urbo de Petro kaj Paŭlo, kiel deklaris en la kvina jarcento papo Leono la Granda:

«Tiuj ĉi estas la homoj kiuj, ho Romo, briligis sur vi la Evangelion de Kristo, kaj vi, iam majstro de eraro, fariĝis instruejo de vero. Tiuj ĉi estas viaj sanktaj patroj kaj veraj paŝtistoj, kiuj, por suprenirigi vin al la ĉielaj regnoj, fondis vin eĉ plibone ol tiuj kiuj zorgis starigi viajn muregojn. Fakte, tiu el ili, kiu donis al vi la nomon, senhonorigis vin per frata murdo. Tiuj ĉi estas kiuj glore fondis vin, por ke vi estu sankta homgento, elektita popolo, sacerdota kaj reĝa urbo».

 

P. Carlos Musazzi

 

al la indekso


 

KVAKERO PAROLAS PRI KVAKERISMO

 

Kiom da, kaj kiaj Kvakeroj

 

La Societo de Amikoj (Kvakeroj) estas mondvasta Eklezio, kiu enhavas ĉirkaŭ 200.000 membrojn. En Latina Ameriko kaj Orienta Afriko troviĝas multe da Kvakeroj, kaj oni konjektas, ke ĝis la fino de la jarcento la plimulto da Kvakeroj troviĝos en la Tria Mondo.

La plimulto da Kvakeroj estas Evangeliaj Kristanoj, kiuj plejparte akceptus la saman vidpunkton kiel Protestantoj pri diferencoj inter ili kaj la Roma Katolika Eklezio. En ĉi tiu tradicio la plej granda nombro da Kvakeraj grupoj havas pagitajn pastorojn kaj kondukas «programitajn» Ador-kunvenojn (kiel nomiĝas diservoj) kun himnoj, predikoj kaj legaĵoj el la Biblio. La nombra malplimulto (eble unu triono) etendiĝas de tiuj kiuj estas tute ortodoksaj Kvakeroj ĝis tiuj por kiuj Jesuo estas bonega morala instruisto sed ne savanto. Ĉi tiu tradicio adoras silente, ĉiu ĉeestanto estante libera paroli se la Sankta Spirito lin paroligas, io kio efektive okazas en la programita tradicio sed ne tiel signife, ĉar en la programitaj kunvenoj kutime nur troviĝas mallonga periodo de silento. Do, ne estas eble fari ian deklaron pri ĉiuj Kvakeroj; tial, mi povas prezenti nur miajn proprajn interpretadojn.

 

Koncerne la Papon

 

La respekto, kiun sentas la plimulto el la nekatolikoj al Papo Johano Paŭlo la Dua, estas vaste tenita inter Kvakeroj. En Britio, Kvakeraj reprezentantoj renkontis lin ĉe ĉiu ekumena okazo dum li restis ĉi tie. Kiam li alvenis ĉe la flughaveno apud Coventry en 1983, la sekretario de nia provinca grupo, virino en ĉi tiu okazo, estis unu el la ekleziestroj, kiuj bonvenigis lin. Lian sintenon pri homaj rajtoj kaj monda malriĉeco forte subtenas ĉiuj Kvakeroj. En la silenta tradicio (al kiu ni apartenas en Britio), kaj inter multe da Amikoj en la pli granda tradicio, laŭ mia opinio, liaj eldiraĵoj pri naskolimigo kaj eksedzigo estas tute neakcepteblaj, kaj liaj vidpunktoj pri la familio nerealismaj. Mi sentas, ke tio estas kion la nereligia (kaj plejparte la religia) publika opinio en nia lando ankaŭ dirus.

 

Kion signifas «Kvakero»

 

La vorto «Kvakero» origine estis insulto. La fondinto de la Societo, George Fox (1624-1691) diris, ke unue uzis ĝin juĝisto en Derby, ĉar Amikoj instigis homojn tremi (angle: quake) pro la vorto de Jehovo. Aliaj diras, ke la vorto aludas al la fizika ŝanceliĝo, kiu onidire okazis en la unuaj Kvakeraj kunvenoj. Kvankam ĝi estis ligita kun tia kulposcio, kiu ofte okazas dum la unua etapo de konvertiĝo, tamen pli vere ĝi estis sperto de efektiva reaĉeto: la animo senpere spertas la potencon kaj forton de Dio, kiu vizitas la individuon, premante pekon kaj donante povon rezisti kontraŭ ĝi. Sendube la okazo de ĉi tiu invito estas konscio de peko, sed la tremado leviĝis de sento de dia povo kaj ne de la homa neadekvateco.

 

Kiel estas organizita la Societo

 

La nacia societo de Kvakeroj en Anglio estas nomita «Londona Jarkunveno». Ĝi konsistas el ĉirkaŭ 450 lokaj Kunvenoj (1). Ni ne havas pastoraron aŭ klerikaron. Ĉiu membro de la kunveno portas respondecon pri pastora zorgado kaj volontas paroli en la kunveno, se Dio donas la vortojn. Ĉiu loka kunveno elektas sekretarion aŭ oficiston, kune kun zorgantoj kiuj respondecas pri pastora zorgado, kaj Konsilantoj kiuj prizorgas la spiritan vivon de la kunveno. Tiuj ĉi estas ordinaraj membroj de la kunveno konataj pro posedo de spirita percepto, kaj tiuj estas elektitaj por trijara periodo. Oni ne postulas eksterajn kondiĉojn.

Seso ĝis dekduo da lokaj kunvenoj kune renkontiĝas monate por tio kion oni nomas «Monata Kunveno», kiu estas la administra instanco pri posedaĵoj, kaj por akcepti membrojn. Jare estas granda sinodo nomata «Jar-kunveno». En la tuta mondo la Societo estas dividita en Jarkunvenojn (2).

Jarkunveno estas la rega instanco de la Societo, kaj ĉiu membro havas la rajton ĉeesti la solenojn kaj partopreni. Tial ĝi ŝajnas esti tre demokrata afero, kaj estas tia en la senco, ke neniaj apartaj oficistoj havas difinitajn rajtojn kontroli ĝin. En la senco, kontraŭe, ke la Kvakera aferkunsido kunvenas sub la povo de la Spirito por eltrovi la volon de Dio por solvi la problemojn kiuj leviĝas, kaj ne por serĉi homan saĝecon, ĝi estas nedemokrata. Pro tio voĉdonado neniam okazas en Kvakeraj aferkunsidoj, kaj ni daŭrigas la diskuton ĝis Dio kondukos nin en unuecon. Tiu ĉi estas tre malfacile akceptebla disciplino; ne ĉiam ĝi sukcesas; tamen mi kredas, ke ĝi estas multe pli bona ol la apartigeco de plimultoj kaj malplimultoj.

La paca, socia kaj filantropia laboro de la Societo, pro kiu la Societo de. Amikoj estas bone konata, estas farata, en Britio, de ofica stabo en Londono kaj de laborantoj en diversaj kampoj, notinde en la Tria Mondo, sub la direkto de ĉefa komitato konata kiel «Kunveno por Suferado», instanco origine starigita por helpi Amikojn enkarcerigitajn pro sia kredo, sed kiu nun havas la principan respondecon por la Societo inter la Jarkunvenoj; ĝi konsistas el reprezentantoj de la Monataj Kunvenoj.

 

Kion ili kredas

 

Nun al la teologiaj demandoj. La unuaj Kvakeroj akceptis nenian formularon, kiu ne estis en la Sankta Skribo. Pro tio ili rifuzis esti envolvitaj en diskutoj pri «personoj» de la «Triunuo», aŭ pri «sakramentoj», ĉar ili diris, ke tiuj vortoj kiuj ne troviĝas en la Biblio ne estas devigaj por Kristanoj. Ili ankaŭ asertis, kiel en la anabaptista tradicio, ke la procedo de doktrina formularo en la frua Eklezio kaj la adopto de Kristanismo fare de la Romiaj imperiestroj, signifis, ke oni uzis la povon de la ŝtato por altrudi religian unuformecon, kiu rezultigis korupton en la Kristana doktrino. Pro tio ili rifuzis akcepti la pruvojn de ortodokseco postulatajn de la Kredkonfesoj, kaj havas ateston, ke Kristaneco ne troviĝas en Kredkonfesoj sed en Kristo-simila vivo.

Nuntempe la programita tradicio de Kvakerismo iom similas ortodoksan Protestantismon, escepte de tio, ke tiaj Amikoj ne baptas, nek celebras la lastan vespermanĝon. Tamen, multaj el ili forte kredas pri la neeraripovo de la Biblio.

La Londona Jarkunveno de tempo al tempo inklinas deklari, en «Konsiloj kaj Demandoj» kaj en aliaj libroj, kion ĝi komprenas esti la tradicio, sed ne postulas ion, al kiu ĉiuj Amikoj devas konformi sin. Kondiĉe, ke troviĝu larĝa lojaleco al Kvakeraj valoroj kaj al Kvakera instruado, aparta konsento pri apartaj aferoj ne estas bezonata. Tial neniam estas eble elekti iun aferon kaj demandi, ĉu ĉiuj Kvakeroj konsentas pri ĝi.

 

John Punshon, Studodirektoro pri Kvakeraj Studoj, Britio (artikolo speciale verkita por IKUE, originale en angla lingvo).

 

(1) «Kunveno» signifas ĉu renkontiĝon de la kunadorantoj, ĉu grupon da kunadorantoj.  Adorkunveno povas okazi en ia ajn konvena kunvenejo, kaj ne bezonas specialan konstruaĵon.

(2) «Jarkunveno» signifas ĉu la kunvenon okazantan unu fojon en la jaro, ĉu landan aŭ grandregionan membraron.

 

al la indekso


 

DEKALOGO DE EKOLOGIO

 

Grupo da hebreaj kaj kristanaj junuloj kongresis ses tagojn en insuleto (Halling Hooge) apud la norda bordo de F.R. Germanio, kaj, meditante surbaze de la Biblia libro Genezo, esploris pri la homa respondeco koncerne la kreaĵaron, ĉefe en rilato kun la nuntempa ekologia krizo. Kiel frukton de tiuj pripensoj, ili formulis jenan dekalogon:

 

1) Mi estas Dio, via Sinjoro, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero. Memoru, ke vi estas miaj kunlaborantoj en la kreado; tial vi zorgu pri aero, akvo, tero, plantoj, bestoj, kvazaŭ ili estus al vi fratoj kaj fratinoj.

2) Vi sciu, ke donante al vi la vivon, mi donis al vi respondecon, liberecon, kaj limigitajn vivofontojn.

3) Ne ŝtelu el la estonto; honoru viajn gefilojn, ebligante ke ili vivu longtempe.

4) Enigu en viajn gefilojn amon al la naturo.

5) Memoru, ke la homaro ja povas apliki teknikaron, sed detruitan vivon ĝi ne povas rekrei.

6) Organizu en viaj komunaĵoj opini-premajn grupojn, por preventi riskon de katastrofoj.

7) Forigu ĉiujn armilojn, kiuj kaŭzas senrevenan detruon en la vivofontoj.

8) Estu memdisciplinaj eĉ en la plej etaj detaloj de via vivo.

9) En via semajna ripoztago, vi trovu tempon por vivi kun la naturo, ne por ekspluati ĝin.

10) Memoru, ke vi ne estas proprietuloj de la tero, sed nur gardantoj.

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

(Surbaze de raportoj senditaj de: Franciszka Bardecka, Eusebiusz Drzewiecki, Edita Fiutak, Marian Łaba, Duilio Magnani, Ippolito Pellis, Carlo Sarandrea).

 

Kuncelebrado en Augsburg, en la preĝejo S. Antono (foto Łaba)

 

* Ankaŭ ĉi-jare, la itala sekcio de IKUE prizorgis Esperanto-standon dum la Mitingo por Amikeco inter la Popoloj en Rimini (Italio). La pruvo, ke la stando efikis, videblas en la fakto, ke en aparta librostando (prizorgata rekte de la Mitingo) estis venditaj 32 gramatikoj de Esperanto.

La temo de la venontjara Mitingo rekte koncernos informadon («Tamburoj, bitoj, informoj»); estus oportune skribi al la Direkcio de la Mitingo, petante la starigon de ronda tablo pri komunikado.

 

* Okaze de la 23-a Pollanda Kongreso de Esperanto en Poznań, 12.8.1985 havis lokon S. Meso en Esperanto en la preĝejo «S. Savanto». Celebris P. Jozefo Zielonka; partoprenis pli ol 300 personoj.

Alia S. Meso estis celebrita, 13.8.1985, en la Klubo de Katolika Inteligentularo, antaŭ ĉirkaŭ 40 personoj.

14.8.1985, en la Kongresejo, S-ro Eusebiusz Drzewiecki prezentis al ĉirkaŭ 150 personoj historion de la katolika Esperanto-movado en Pollando.

 

* En la kadro de la 56-a Itala Kongreso de Esperanto, okazinta en Grado, dimanĉon 8.9.1985 P. Ippolito Pellis celebris S. Meson en Esperanto.

Merkredon 11.9.1985 havis lokon la jara kunveno de la itala sekcio de IKUE.

 

* La tradicia «Preĝtago» en Ĉenstoĥovo (Pollando), aranĝita kaj gvidita de P. Jozefo Zielonka, okazis 21-22.9.1985 (de sabato posttagmeze al dimanĉo posttagmeze), kun partopreno de pli ol 700 gesamideanoj.

Salutajn leterojn sendis Kard. Józef Glemp (Primaso de Pollando), Kard. Franciszek Macharski (Metropolito de Krakovo), Kard. Henryk Gulbinowicz (Metropolito de Vroclavo), Episk. Władysław Miziołek kaj Episk. Stanisław Napierala.

Du S. Mesoj estis kuncelebritaj, resp. sabate kaj dimanĉe, de Pastroj J. Zielonka, J. Gotter, St. Stolc, St. Płachta kaj Fr. Szpilka.

Dum diskutadoj estis priparolitaj la problemoj ligitaj kun distribuado de Espero Katolika, la aferoj de IKUE en Pollando, la agado de la Landa Reprezentantino de IKUE S-ino Franciszka Bardecka (varme aplaŭdita), la plano de religiaj kaj esperantaj aranĝoj por 1986, la Ekumena kaj la Universala Kongresoj en Augsburg (kun personaj impresoj de P. Stolc). Krome, oni adiaŭis per simbolaj donacoj P. Gotter, kiu decembre forveturos al Zambio.

 

* 13.11.1985, P. Duilio Magnani (Prezidanto de IKUE), P. Roman Forycki (speciala komsiito de Mons. Władysław Miziołek, Helpa Episkopo de Varsovio kaj Prezidanto de la Internacia Esperantista Liturgia Komisiono) kaj D-ro Antonio De Salvo (Sekretario de IKUE), transdonis la reviziitan tekston de la «Ritaro de la Meso kun popolo» al Mons. Piero Marini, komisiito de la S. Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto.

La teksto estis akompanita de rekomenda letero de Mons. Miziołek, kiu petis la aprobon de la tekstoj fare de la Kongregacio.

 

al la indekso


 

MAKSIMOJ

 

* La homo estas rabobesto alivestita kaj parfumita (G. Marotta)

* La homo estas sendube la plej kruela el la animaloj. Pripensu momente: ni kirlas ovojn; ni pistas migdalojn; ni vundas mem-amon; ni sufokas skandalojn; ni fulmas per okulfajro; ni perfortas regulojn; ni subterigas sekretojn (P.J. Vaillard)

* La spacoj de la homo fariĝas pli kaj pli grandaj; kaj la homo fariĝas pli kaj pli eta (V. G. Rossi)

* La homo estas socia animalo, kiu malamas siajn similulojn (Delacroix)

* La homoj maljuniĝas, sed tio ne signifas, ke ili maturiĝas (A. Daudet)

* La homoj perfektigis ĉion, escepte de la homo (amerikana proverbo)

            * Sufiĉas esti homo, por esti povra homo (Pastro Mazzolari)

* Sociologoj, psikologoj, psikanalizistoj scias amason de aferoj koncerne la homon. Unu nuran aferon ili nescias: kio estas la homo (V. G. Rossi)

* Kio estas do la homo? Ĉu simila al Dio aŭ egala al la bestoj? Kia terura ŝiriĝo! Kio do ni estas? Ĉu kreaĵoj neripareble falintaj, aŭ embrioj de neeldirebla vivo? (Pascal)

* Oni ne devas kredigi al la homo, ke li estas nur besto aŭ nur anĝelo; estas bone, ke li konu ambaŭ flankojn de sia realaĵo (Pascal)

* Estas tiom da bono en la plej malbona homo, kiom da malbono en la plej bona (ĉina proverbo)

* La homo estas nur kano, la plej malforta estaĵo en la mondo; sed li estas pensanta kano (Pascal)

* Ne necesas, ke la universo provu frakasi la homon: sufiĉas neniaĵo, sufiĉas guto de akvo, por mortigi lin. Sed eĉ se la universo sukcesus lin neniigi, la homo estus ankoraŭ pli nobla ol tiu kiu lin mortigas, ĉar li scias, ke li mortas, dum la universo scias nenion (Pascal)

* Se pritaksi la plejmulton de la kredantoj, jeno min mirigas: ke, tiel diferencaj ol mi koncerne la konceptojn, tiel malmulte ili diferencas koncerne la farojn (J. Rostand)

* Mi estas konvinkita, ke hodiaŭ Eŭropo reprezentas nek la spiriton de Dio nek la kristanismon, sed la spiriton de Satano (Gandhi)

* Ŝajnas al mi, ke ekde pluraj jaroj la kristanoj havas kuirmanieron sen salo (G. Bessière)

* La kristano estas homo, kiu ĉiutage devas konvertiĝi (G. Greene)

* Sopiro al vokiĝo jam estas vokiĝo (J. Green)

* Kompatu la povran predikanton kaj preĝu por li, ĉar per siaj malgrandai lipoj li strebas diri grandajn aferojn (Bruce Marshall)

* La plej bona difino de homo estas: dupiedulo sendanka.

 

al la indekso