Enhavo de Espero Katolika numero 10/1985

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

Sur la kovrilo: Preĝado

 

 


 

ENKONDUKO

Estimataj legantoj !

 

Jen denove atingas vin la modesta sed amema voĉo de EK.

Kiel vi povas konstati, ĝi klopodas tuŝi ĉiufoje tri temarojn karakterizajn de nia kristana esperantismo:

1) kristana vivo (Biblio, preĝado, liturgio, historio de la kristanismo, aktualaĵoj de la eklezio);

2) ekumenismo en vasta senco (reunuiĝo de la kristanoj, sektoj, nekristanaj religioj, ateismo);

3) humanismo (justeco, paco, homrajtoj, viv-rimedoj), laŭ la principo:

Por la membroj de l' homa rondo nenio fremdas en tiu ĉi mondo.

Inter la ĉi-fojaj artikoloj ni mencias la kleran kontribua jon de M. Halvelik (Belgio) pri T. de Chardin.

Epereble ni pluricevos interesajn kontribuaĵojn por la ĝuo de ĉiuj legantoj.

Anticipan dankon.

La redakcio

al la indekso


 

 

SINCERE SERĈU DION

 

  • Sincere serĉu Dion. Ne vin mem. Ne vian volon. Sed diru: Sinjoro, kion vi volas, ke mi faru? Kaj vin trafos surprizo: vi opiniis, ke vi serĉas ion, kaj vi malkovros, ke vin serĉas Dio. Guste kiel Maria Magdalena ĉe la Jesuo-tombo: ŝi serĉis kadavron, kaj ŝin vokis Kristo (Joh 20, 16).

Pri serĉo al Dio, ni ĉi tie kolektas frazojn de modelaj kristanoj:

  • La Di-Sinjoro volas nian tutan koron: pri duonigitaj koroj li ne zorgas (Martinengo).

  • Se la nekreita Dio fiksiĝis en vi, vi fiksiĝu — mi petas — en Dio. Alkuru per via sopiro al ĉi-fonto de vivo kaj lumo.., dismalfermu la okulojn, por rigardi en la vizaĝon de Jesuo! (Bonaventuro).

  • Se vi volas trovi gracon, vi devas agadi: la parolo de Dio ne apartenas al tiu kiu ĝin aŭskultas aŭ predikas, sed al tiu kiu ĝin praktikas (Egidio).

  • Kredante en Kristo, la animo reakiras -- per la kredo — la spiritan aŭdan kaj vidan povon: aŭdpovon por aŭskulti la Diajn vortojn; vidpovon por kontempli la brilegon de lia lumo (Bonaventuro).

  • Kontempli estas disiĝi de ĉio, kaj kuniĝi nur kun Dio (Egidio).

  • Dio postulas de vi nenion, krom vian koron: vi ĝin liberigu kaj purigu per daŭra preĝado, por ke pli bone vi povu Lin vidi (Katarina el Bolonjo).

  • Transformiĝu, per kontemplado, en bildon de la dieco. Tiam ankaŭ vi spertos la sekretan dolĉecon kiun Dio rezervas al Liaj amantoj (Klara).

  • Alpremiĝu al la dolĉega patrino de la Sinjoro: kiel la glora Virgino, tiel ankaŭ vi ĉiam povas, per humileco kaj malriĉeco, spirite porti la Sinjoron! (Klara).

  • Se la animo ne vivas serene kaj solece en la ĉelo de sia korpo, ja ne utilas ĉelo konstruita per mano de homo! (Francisko).

  • Se ĉion oni eltenos pacience kaj gaje, pensante pri la suferoj de Jesuo benata, vi skribu ke ĉi tie kaj en tio estas perfekta gojo (Francisko).

  • Persistu en la preĝado kun fideleco kaj pieco: la gracon kiun Dio ne donas unu fojon, Li povas doni alian fojon (Egidio).

  • Beata la pia animo, kiu enamiĝas je la kruco de l' Krucumita Jesuo. Beata la servantino kaj edzino de Kristo, kin elektas Lian amoplenan bruston kiel sian ĉiamdaŭran fermitan klostron! (Varano).

  • Tiom vi pekis, kiom vi amas la pekon (Bernardeno).

  • Vi farus ĉian malbonon, se Dio ne vin retenus; kaj vi farus nenian bonon, se Lia dolĉa mano ne vin puŝus (Varano).
     

al la indekso


 

20-an de oktobro: 50-a monda tago por la katolikaj misioj

 

 PORTI KRISTON AL LA MONDO - TASKO DE ĈIUJ

 

«Dio, nia Savanto. volas, ke ĉiuj homoj saviĝu kaj venu al scio de la vero. Ĉar ekzistas nur unu Dio, kaj nur unu Peranto inter Dio kaj homoj: la homo Kristo Jesuo, kiu sin donis kiel elaĉeton por ĉiuj» (1 Tim 2, 3-6).

 

La homoj povas atingi Dion, tio estas la feliĉon, nur per Jesuo Kristo. Certe, Jesuo kondukas al Dio ankaŭ tiujn kiuj senkulpe nekonas lin, sed sincere serĉas veron kaj juston per puraj konscienco kaj konduto. Tamen, la sekvantoj de Kristo havas la devon disikonigi lin tra la mondo, laŭ lia ordono:

«Iru kaj disĉipligu ĉiujn popolojn» (Mat 28, 19).

En sia ĉi-jara mesaĝo por la Monda Tago de la Misioj, papo Johano Paŭlo la Dua emfazis, ke ne nur la misiistoj, sed la tuta kristana popolo devas esti misiema. Apartan alvokon li faras al la junuloj, en ĉi tiu jaro al ili dediĉita:

«Perspektive al la proksimiĝanta tria jarmilo, kaj en ĉi tiu kriza momento de la homa historio, en kiu obskura minaco de detruo kaj neniigo ŝajnas pezi sur nia mondo, mi vin vokas, vin instigas, en nomo de Kristo Sinjoro, fariĝi anoncantoj de la Evangelio, disvastigi per viaj tutaj fortoj la parolon kiu savas, la veron de Dio, ĉu proponante per via viv-maniero ateston pri la fina regno de vero kaj amo; ĉu konkrete klopodante por la transformo, laŭ la Evangelia spirito, de la tuta surtera realaĵo, supervenkante la tenton de la senkuraĝiĝo, kiu kondukas al la fermiĝo kaj al la senklopodeco».

La historio de la Eklezio pruvas, ke la kristanaj komunaĵoj fervoraj kaj vivemaj estas misiemaj, dum tiuj fermitaj en si mem estas malkonkordaj kaj pereemaj.

La sindevigo por la misioj estas nemalhavebla dimensio de la kristana vivo.

 

 

 

Misiisto en Afriko (foto Jesus)

 

al la indekso


 

LA SIGNIFO DE TEILHARD DE CHARDIN POR NIA TEMPO

 

Volonte ni publikigas ankaŭ ĉi tiun artikolon - originale verkitan en Esperanto - pri Teilhard de Chardin (elp. Tejar deŝardèn). Pro spaco-manko ni, kun bedaŭro, forigis (escepte de unu) la abundajn piednotojn, kiuj akompanis ĝin. Pri tio ni pardonpetas la Aŭtoron.

 

 

Pierre Teilhard de Chardin

 

Enkonduko

Pierre de Chardin (1881-1955) estis klera franca Jezuito, filozofo, poeto kaj paleontologo. Kiel sciencisto, li pristudis kaj pritraktis multajn fosiliojn, i.a. de Pekin-homo, dum sia multjara restado en Ĉinio. Plej konata kaj eĉ mondfama tamen li estas pro filozofia-teologia verkaro pri evoluismo kaj kristanismo, precipe pro sia ĉefverko «Le phénomène humain» (La homa fenomeno). Unuflanke pelate de pastra animzorgemo kaj aliflanke ĉagrenate de konfliktoj inter scienco kaj kredo, li elpensis kaj proponis novan teorion, kiu ree akordigu la du malamikajn tendarojn kaj ree integrigu Sav-historion kaj Mond-percepton.

Por klare komprenigi la solvon de li proponatan, ni devas unue iom priskribi la problemaron: t.e. skizi la historion de la konflikto turniĝanta ĉirkaŭ interpretado de la tri klasikaj fundamentaj nocioj: homo, mondo, Dio.

 

Mezepoka alianco inter kredo kaj scienco

En la menso de multaj hodiaŭaj homoj, la termino «Mezepoko» estas sinonimo de «maltoleremo, malscio, maljusteco» kaj aliaj «maloj». Sed, kiel objektivemaj esplorantoj kaj historiistoj ĉiam pli konstatas, tiu epoko - spite ĉiujn siajn evidentajn mankojn, kompare al la aktuala stato de niaj sciado kaj teknologia organiziĝo - multrilate brilis, kulture kaj spirite. Ĉefa kaj centra afero: religio kaj socia vivo tiam formis unu grandan nedisigeblan tuton, kompareblan al tiu kiun ankoraŭ demonstras ekz. hinduismo kaj islamo. Kaj en tiu socio la homoj estis kompare kontentaj - spite malsanojn, mizeron, militojn kaj ĉian malkomforton - ĉar por ili la mondo kaj la vivo havis klare difinitan sencon.

Dio kreis la kosmon kiel perfektan kaj glate funkciantan maŝinon por servi kaj gvidi la homaron dum ties vojirado direkte al la Dia Regno. La harmonio de tiu kosmo estis eĉ tia, ke la homoj povis nur admiri ĝin - kaj pere de ĝi ankaŭ la kreinton - kaj devis fari ĉion por spegule kopii tiun grandiozan, sencoplenan, kaj eĉ sanktan ordon; en la socia vivo samkiel en la individua vivo. Ĝi estis ja la ordo de Dio, kaj ĉiu - laŭ ĝenerala konsidero - tiel konsekvence akceptis la hierarĥian pozicion, en kiu Dio lin aŭ ŝin naskigis, ĉu tiun de riĉega nobelo aŭ de almozpetanta kriplulo. La Paradizo estis ja promesita al ĉiu ajn, kondiĉe ke tiu plenumu plej konscience la devojn de nia surtera vivo, flegu virtojn kaj fuĝu pekojn.

Inter religio (bazita sur studado de la Sanktaj Skriboj kaj ties Revelacio) kaj scienco (bazita sur studado de la naturo) ekzistis neniu esenca malakordo. Unu kompletigis kaj eksplikis la alian. Anĝeloj, ekzemple, formis integran parton de la kosmo, ĉar ili i. a. zorgis pri regula movado de la planedoj, laŭ perfektaj rondoj, ĉar ties pozicioj grave influis la surterajn vivkondiĉojn kaj eventojn, konsistigante instrumentojn de la Dia provideneo (astrologio estis rigardata tre aprobe fare de teologoj!). Laŭ maksimo de Sankta Aŭgusteno - tute konforma al instruo de la Apostolo Paŭlo (Rom 1,20), ke oni povas ekkoni Dion kaj Liajn ecojn el studado de la kreita naturo - estas du libroj, el kiuj oni povas ekkoni Dion: la libro de la naturo kaj la Biblio. Studado de la unua «libro» havis celon, ne pro si mem - kiel en niaj modernaj tempoj - sed nur pro la argumentoj, kiujn ĝi havigis por kompreni la kristanan Sav-historion. Ni rimarku, preterpase, ke la ellaborado de la skolastika kosmologio estis ankaŭ, certe en la fruaj jarcentoj de kristanismo, apologetika necesaĵo por konvinki paganajn intelektulojn, trapenetritajn de helenismaj konceptoj (rilate al kreado, providenco, libera volo, ktp), por tiele pravigi kaj akceptigi la kristanan doktrinon.

La mondpercepto estis tiu de Ptolemeo, geocentrisma, en kiu la Suno kaj ĉiuj planedoj sur sep niveloj kaj per perfektaj cirkloj rivoluis ĉirkaŭ la Tero (la machina mundana). Sur pli alta nivelo turniĝadis la steloj (la coelum cristallinumfirmamentum), fiksaj truetoj en la koncerna sfero, tra kiuj oni perceptis la eternan lumon de la ĉielo (coelum empyreum), restadejo de Dio kaj de la sanktularo (cirklo estas, ja, la plej perfekta formo de moviĝo, ĉar ĝi havas nek komenciĝon nek finiĝon, kaj ĉiam revenas al sia origino).

Kiel atestas la Genezo, Dio kreis ĉion en ses tagoj. Laŭ saĝe pripensita kaj hierarĥie strukturita plano: supre Dio en la plejalta ekzistofero, sub tiu la stelaro, poste la planedaro (movata de anĝeloj), kaj fine la Tero kun ĉiuj vivantaĵoj, kreitaj por la homo kiu estris super ili. Laŭ la neŝancelebla aksiomo «Ĉiu potenco kaj aŭtoritato venas de Dio» strukturiĝis do la kosmo, spegulante la hierarĥian (= vertikaldimensian) organizon de la Eklezio en granda piramido: ĉekape la Papo, kiel posteulo de Petro kaj senpera anstataŭanto de Kristo sur la Tero; sub li sinsekve kardinaloj, episkopoj, pastroj kaj diakonoj, por fini ĉe la simpla laikaro. De plej nobla al malplej nobla, de plej potenca al malplej potenca. En tia perspektivo, ĉia kritiko kaj ribelo kontraŭ la kosma ordo ne povis ne esti interpretata kiel kritiko kaj ribelo kontraŭ Dio mem! Tiu tuta sistemo, tiu tuta meĥanismo, turniĝadus plu ĝis kiam ĉiuj lokoj, vakiĝintaj pro la falintaj anĝeloj, estus okupitaj de gebeatuloj. Tiam la kosmo, perdinte sian gvidadan kaj vivosubtenan funkcion, ĉesus turniĝadi kaj ĉio fariĝus poreterne paca paradizo por la gesanktuloj, sed infero por la damnitoj lokitaj en la centro de la Tero kie ardis eterna fajro.

Tiele la mezepoka homo vivadis en bonege ordigita universo. Eĉ la plej sensignifa servutulo certis troviĝi en la centro de ĉio kaj esti ricevinta de Dio propran rolon en la homa socio, eĉ se suferigan kaj mizeran. Dubo pri la senco de la vivo, pri celo kaj utilo de ĉio okazanta, ĝeneralregule ne kapablis estiĝi en la menso de mezepoka viro aŭ virino - male al nia moderna situacio, en kiu multaj (eĉ junaj) homoj mortigas sin mem pro la ŝajna sensenceco kaj abomeneco de la homsocio.

Evidente, ankaŭ la mezepoka homo ne povis ne konstati kaj mem sperti suferojn kaj maljustaĵojn kaj malbelecojn en la naturo. Sed tiuj makuloj klare estis imputeblaj al la Origina Peko de la unua homparo, kiu misfaro fuŝis ĉion bonan en la verkego de Dio, sed kiun elaĉeti kaj reesperigi venis la Mesio Jesuo, la Filo mem de Dio. La ĉefa tasko de la homo do reduktiĝis al memperfektigo, al senĉesa klopodado por realigi en si la perfektan hierarĥian ordon de la Universo, en kiu la spirito plene estris la materion.

La harmonia intimeco kaj unueco inter la kristana (precipe katolika) doktrino kaj la ĝenerala mondpercepto de tiu epoko hodiaŭ estas apenaŭ imagebla. Pri ĝi atestas multaj artverkoj tra tuta Eŭropo kaj brilaj filozofiaj-teologiaj studoj, inter kiuj certe menciindas la enciklopedia «Summa contra Gentiles» de Sankta Tomaso el Akvino (Thomas Aquinas). Oni rajtas do aserti ke la mezepoka homo - koncerne almenaŭ lian mondpercepton - estis relative pli feliĉa ol aktualaj homoj! Sed la forto de tiu mondpercepto - ĉu ne bedaŭrinde? - estis ankaŭ ĝia malforto. Ja, se la kosma sistemo pruviĝus erara kaj falsa, ĝi ne povus ne kuntreni en sia falo ankaŭ la religian parton, kiu ligiĝis al ĝi kiel muskoloj al skeleta ostaro. Kaj ĝuste tiel okazis...

 

Modernepoka krizo

La unuan trabreĉon en tiu spirita fortreso faris Nikolao Koperniko (Kopernik), pruvante per solidaj (matematikaj) argumentoj, ke ne la Tero troviĝas en la centro de la kosmo, sed jes la Suno. La homo perdis sian pivotan tronon kaj sambate ne ĉio ŝajnis kreita nur por la homo! La proceso kontraŭ Galilejo (Galileo), granda sciencisto el la 15-16a jarcento kaj propagandanto de heliocentrismo, estas tro bone konata por fari pli ol mencii ĝin ĉi tie. La «Sankta Oficejo», kiel oficiala reprezentanta organizaĵo de la Katolika Eklezio, kondamnis lin - fakte pli surbaze de la aŭtoritato de Aristotelo ol surbaze de biblia ekzegezo - kaj sambate... sin mem. Estis la plej granda eraro, kiun povis fari la Romkatolika Eklezio, kaj kies eĥoj resonas ĝis hodiaŭ.

Ekde tiam la kristana doktrino kaj natursciencaj konceptoj ĉiam pli kaj pli diskuris - prave aŭ malprave - laŭ tute kontraŭaj direktoj, ŝajne por neniam plu renkontiĝi. Eminentaj pioniroj, kiaj ekzemple Kartezio (Descartes), Neŭtono (Newton), Keplero (Kepler), unu post la alia forprenis konstru-blokojn el la iama grandioza mondobildo de la Mezepoko. Universala gravito kaj matematikaj leĝoj forviŝis pli kaj pli la bele ordigitajn sferojn de Ptolemeo kaj Aristotelo; la kosmo fariĝis nekalkuleble kompleksa kaj vasta spacego, kaj la Tero samproporcie sensignifa. Kaj eble plej domaĝe: kune kun la plejalta sfero malaperis ankaŭ la Vivo Eterna, fariĝante por multaj nura fabelo (*).

En la 19a jarcento okazis dua gravega trabreĉo, nome eklanĉo fare de Darvino (Darwin) - kun multnombraj detaloj kaj konkretaj argumentoj - de la ideo pri natura evoluado de ĉiuj vivantaĵoj, unu specio rezultanta el alia specio. Fiaskis jen ankaŭ la kredo ke Dio senpere kreis ĉiujn plantajn kaj bestajn speciojn tute prete «fabrikitaj», kaj la homon tutspeciale kaj aparte. Tiel ĉi la homo perdis nun ankaŭ sian elstaran pozicion en la vivanta naturo, fariĝante nur unu el la eblaj rezultoj el multego da disbranĉiĝoj regataj de statistika hazardo. Ankaŭ la historio mem komencis vastiĝi trans centoj da miljaroj, trans ĉiuj kalkuloj faritaj surbaze de strikte bibliaj donitaĵoj, kaj do fine ankaŭ trans la Biblio mem kiel plej malnova dokumento.

Kaj en la sama 19-a jarcento okazis ankaŭ tria grava trabreĉo: la malkovro de la homa subkonscio fare de Freŭdo (Freud). Nun eĉ la ekzisto en la homo de dia-natura animo ekŝajnis ĥimero, tiele ke psikiatroj komencis anstataŭi konfesprenantajn sacerdotojn.

Neniel mirige do ke, por la 20-jarcenta intelektulo, la tuta Universo ŝajnas esti senborda oceanego, sur kiu li flosas perdite kaj kiu havigas neniun firman apogon por konstrui spiritan dimension, malpleje tian pentritan de la Biblio. Plej akre formulis tion ekzistadismaj filozofoj kiaj Sartro (Sartre). Spite ĉiujn progresojn de la Scienco - ja ĝuste pro tiuj progresoj (Relativeca Teorio!) - ni modernuloj plu ne kapablas formi al ni koheran bildon pri la Universo, kiu same evidente, simple, homogene kaj konvinke inspirus, kiel faris tion la mezepoka sistemo geocentra. Al ni restas nur giganta amaso da timiga komplekseco, tiel mikrokosme kiel makrokosme, sen apogpunkto kaj sen celo aŭ signifo. «La» vero ŝajnas al ni pli malproksima kaj nekaptebla ol iam ajn antaŭe.

La sola elemento, kiu aktuale ankoraŭ plu ŝajnas elstarigi la homon, tiom el religia starpunkto kiom el naturscienca starpunkto, estas lia solposedo de «racio», tiu kapablo pri pensado kiun la Franca Revolucio gloris kiel diinon. Sed eĉ ĉi lasta bastiono de niaj homa digno kaj supereco hodiaŭ estas forte minacata pro la rapidege progresanta efektivigo de «artefarita inteligenteco». En nia propra fino de la 20a jarcento ni do travivas kvazaŭ la lastan fazon de jarcentojn longa malkonstruado de la bela, stabila kaj ordoplena mondpercepto ellaborita en la mezepoko. Anstataŭ hierarĥia aŭtoritato, de supro al malsupro, venis la demokrata principo, de malsupro al supro, eble plej karakteriza trajto de modernaj tempoj.

 

(*) Nepre rimarkindas, ke modernaj ateismo kaj humanismo ŝatas reprezenti tiujn eminentajn figurojn samokaze kiel batalantojn kontraŭ la Eklezio kaj eĉ kontraŭ Kristanismo. Sed tio estas kruda tordo de la historia vero, ĉar ĉiu el ili laŭ la moroj de sia tempo ankoraŭ ŝatis sian Eklezion kaj kredon, kaj fakte deziris per siaj malkovroj ne lastvice (re)aplombigi ĉion, laŭ novmaniera (re)interpreto de la kristana doktrino; tute ne, malamike ataki ĝin aŭ ignori la Kreinton! Neŭtono, ekzemple, verkis tiom multe pri pure religiaj temoj, ke oni taksas la kvanton je 1.200.000 vortoj! Eĉ la plej moderna inter ili, Ejnstejn (Einstein), la genia elpensinto de la Relativeca Teorio - kvankam ne kredanto laŭ strikta formo - estis ĉio escepte de ateisto, ĉar li ĝismorte rifuzis akcepti la ideon, ke la Universo estus ne determinisma (planita kaj gvidata), kaj plurfoje deklaris volonte kredi je la ekzisto de iu mistera Supera Forto en la kosmo, laŭ la filozofio de Spinozo (Spinoza).

Manuel Halvelik, Belgio

(daŭrigota)

 

al la indekso


 

LA SPUROJ DE LA APOSTOLOJ PETRO KAJ PAŬLO EN ROMO

(tria parto) - (unua parto - dua parto)

 

Artaj kaj legendaj spuroj

Pri la pasinteco foje postrestas nekonfuzeblaj dokumentoj, ekz. kronikoj, moneroj, portretoj. Alifoje restas dokumentoj malpli klaraj, ekz. artverkoj kaj legendoj. Ĉi-specaj estas, ekzemple, la dokumentoj pri la mistera Etruska popolo (antikva Meza Italio), pri kiu ni havas aregon da tomboj, vazoj, freskoj ktp, sed kies lingvon kaj historion ni ne konas.

Ĉi-specaj estas ankaŭ multaj atestoj pri la estado de Petro kaj Paŭlo en Romo.

 

La miraklo de la fonto

Tre oftaj estas en Romo la antikvaj bildoj pri Petro kiu eligas akvon el mirakla fonto. Temas pri imitaĵo de la miraklo de Moseo, kiu eligas akvon el roko, laŭ Eliro 17, 6.

La ofteco de tiu ĉi Biblia temo dependas de jeno, ke oni komparis la kristanan bapton kun la akvoj, kiuj mirakle fontis el la dezerto por elsavi la soifantajn Izraelidojn. Ĝenerale oni donis al la miraklisto, kiu frapis la rokon por eligi akvon, la tradiciajn vizaĝ-trajtojn de Petro, kiaj ili estas tradicie fiksitaj. Almenaŭ dufoje la nomo de Petro estas eksplicite skribita apud la bildo, por certigi, ke temas pri Petro kaj ne pri Moseo.

 

Karcero «Mamertinum»

Estis tre horora malhele malseka karcero, en kiu siatempe estis enfermitai eminentaj malamikoj de Romo. Ĝi funkciis kiel karcero ankoraŭ en 368 p. K.

La enkarcerigo de Petro multe impresis la Romajn kristanojn, kiuj ĝuste pro tio transformis la malliberejon al preĝejo. Nuntempe ne plu estas videblaj spuroj de la antikva malliberejo.

 

La enkarcerigo de Paŭlo

La Agoj de la Apostoloj atestas, ke Paŭlo suferis en Romo dujaran malliberecon (Ago 28, 30). Pri tio skribas Paŭlo mem: «Mi elportas suferadon ĝis katenoj, kiel krimulo. Sed la parolo de Dio ne estas ligita» (2 Tim 2, 9). Tamen, la mallibereco de Paŭlo estis forstrekita de la memoro de la Romaj kristanoj: pri ĝi ne restas arkeologiaj spuroj.

 

Quo vadis?

Sugestoplena legendo rakontas, ke Petro, por eskapi de la persekutado, provis forfuĝi de Romo, sed li renkontis Jesuon marŝantan direkte al la urbo. Quo vadis? (= kien vi iras?) demandis la apostolo. «Mi iras Romon martiriĝi anstataŭ vi», estis la respondo de Jesuo. Tiam Petro retroiris al Romo, kie li martiriĝos. En la Quo-vadis-preĝejo videblas ŝtono, en kiu estas skulptita la spuro de la piedparo: laŭ la legendo, temas pri la spuroj de Jesuo en la loko, kie li ekhaltis por paroli kun Petro. Fine de la pasinta jarcento la eminenta pola romanverkisto Henryk Sienkiewicz donis «al la antikva tradicio belegan literaturan bildon», kiel diris la unua pola papo, Johano Paŭlo la Dua.

 

Sankta Petro «in vinculis»

Alia loko ligita kun la mallibereco de Petro estas la baziliko de sankta Petro in vinculis (= en katenoj). En tiu preĝejo estas konservataj la katenoj, kiuj, laŭ antikva tradicio, ligis la karcerigitan Petron. En la preĝeja absido, latin-lingva mozaika enskribaĵo (eble de jaro 431) diras:

«Delonge konservas

ĉi domo katenojn

sanktajn ligilojn de Petro

feraĵon pli valoran ol oron».

El tiuj katenoj oni kutimis depreni fragmentetojn aŭ fajlaĵojn, kiujn oni enmetis en ŝlosilformajn relikvujojn.

 

Sankta Petro «in Montorio»

La naiva devoteco de la fideluloj en la mezepoko kunligis alian lokon kun la mallibereco de Petro: temas pri Sankta Petro in Montorio. Laŭ tiu legendo, Petro estis mortigita ĝuste tie, sed ne eblas trovi por tio historian fundamenton. La eminenta arkitekto Bramante (1444-1514) konstruis tie belegan preĝejeton.

 

Katakomboj de Domitila

En ĉi tiuj, kiuj estas la plej longaj galerioj sub Romo, uzitaj kiel tombejo, kelkfoje troviĝas bildoj de la 12 apostoloj kun Petro kaj Paŭlo rimarkinde elstaraj inter la ceteraj.

 

Kunigo de Petro kaj Paŭlo en la ikonografio

Multfoje la protektantoj de Romo estas bildigitaj kune en la sgrafitoj, freskoj, bareliefoj, mozaikoj ktp de Romo. Oni kunigis ilin en la kulto, pro tio ke ambaŭ venis al Romo, kaj tie ambaŭ martiriĝis. Sur sarkofago el Romo, nun konservata en la Arkeologia Muzeo de Madrido, estas bildigitaj Petro kaj Paŭlo antaŭ imperiestro Nerono. Estas la ununura fojo, en kiu la kunigo de Petro kaj Paulo estas prezentita kiel historia evento, kaj ne nur kiel esprimo de liturgia kulto aŭ de popola devoteco.

 

La koko-krio

Unu el la plej kuriozaj bildoj pri Petro estas la sceno de la koko. Ĝi prezentas Petron, kiu, malkonfesinte Jesuon, aŭdas kokerikon kaj pentploras pro sia peko: «Kaj tuj koko kriis. Petro rememoris la parolon de Jesuo, kiu diris: antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Tiam li eliris kaj ploregis» (Mat 26, 74-75).

Tiu bildo rilatas kun la fino de la persekutadoj, dum kiu vidiĝis la forteco de la martiroj, sed bedaŭrinde ankaŭ la falo kaj perfido de multaj malkonfesantoj de la kredo. La prakristana arto bildigis tion per la sceno de la pento kaj pardono de la ĉefapostolo Petro. Ĝi estis kuraĝiga mesaĝo por la vivantoj, kaj certigo de pardono por la mortintoj.

Petro, elektita de Jesuo kiel paŝtisto de lia grego (Joh 21, 15) kaj roko de la Eklezio (Mat 16, 18), estis homo bonintenca, sed senforta kaj timema. Tamen, per la graco de la Sankta Spirito, li konfirmis siajn fratojn en la kredo (Luk 22, 32), kaj en sia martiriĝo li pruvis, ke li vere amas Jesuon (Joh 21, 15). Kia konsolo kaj kuraĝigo por ni, kompatindaj pekuloj!

Carlos Musazzi

(daŭrigota)

 

al la indekso


 

20 jarojn post la vizito de Paŭlo la Sesa

 

UNUIĜINTAJ NACIOJ - ESPERO DE PACO

 

Junie de 1945, kiam la dua mondmilito ankoraŭ furiozis, la delegitoj de 50 landoj subskribis la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj. Post la fiasko de la Ligo de Nacioj, entuziasmoj estis pli singardaj, tamen la starigo de tiu monda organizaĵo markis faktan progreson survoje al la paco.

Evidentiĝis tuj la limoj de tiu organizaĵo: unuflanke la rajto de vetoo de la militvenkaj potencoj, kiuj povas bloki ajnan iniciaton; aliflanke la nur morala aŭtoritateco, sen materia potenco, tiel ke ĉiu ŝtato, surbaze de sia rigida suvereneco, povas malobei ĉian rezolucion de U.N.

Malgraŭ tio, Unuiĝintaj Nacioj estas pozitiva afero: temas pri forumo, kie eblas renkontiĝi kaj dialogi, kien oni povas reeĥigi postulojn kaj problemojn. Krome, la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioi enhavas principojn, kiuj pli kaj pli fariĝas komuna bazo por la kunekzisto de la tuta homaro. Eblas mencii pozitivajn elpaŝojn de U.N.: ekz. en la konflikto inter Norda kaj Suda Koreio; la blu-kaskuloj (armeanoj de UN) por garantii pacon ĉe la Sueza Kanalo kaj en Kongo-lando. Meritoplenaj, malgraŭ ĉio, estas la organizaĵoj FAO, UNESCO, BIT, OMS, en la kampo respektive de nutrado, kulturo, laboro, sano.

La katolika Eklezio, al kiu, pro ĝia longa sperto, ne mankas realismo, rigardas al U.N. kun intereso kaj fidemo.

Paŭlo la Sesa, la 4-an de oktobro 1965 faris en la «Vitra Palaco» de U.N. unu el la plej rimarkindaj paroladoj de sia papado. Al la ĝenerala asembleo li prezentis la Eklezion kiel «spertan pri homeco», instigante la ŝtatojn agnoski sin reciproke, kaj lanĉante la alvokon: «Ne plu milito! La paco, la paco devas gvidi la homaron... se vi volas esti fratoj, faligu la armilojn de viaj manoj». Paŭlo la Sesa ripetis la inviton, ke «almenaŭ parto de la ekonomioj, kiuj efektivigeblas per la redukto de la armilaro, iru favore al la evoluantaj landoj». La parolado de Paŭlo la Sesa multe impresis. En 1980 ankaŭ papo Johano Paŭlo la Dua faris paroladon al la ĝenerala asembleo de U.N. en la «Vitra Palaco».

Nuntempe multaj aferoj ŝanĝiĝis, novaj problemoj estiĝis: konfliktoj (en Irano-Irako, Libano, Sudafriko, Afganio); sekego kaj malsato; nepageblaj ŝuldoj de la malriĉaj landoj kiuj fariĝas pli kaj pli malriĉaj. Malgraŭ tio, la ideoj pri homa digno, homrajtoj, solidareco, justeco kaj paco plufermentas.

Ni aŭdacas esperi, ke ju pli la mondo fariĝos «ununura vilaĝo», des pli la rolo de U.N. fariĝos malpli teoria kaj pli ekfektiva. Ĉar tio konvenas al ĉiuj homoj.

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

* Bonvolu permesi, ke mi, polino, naskita en Vilno antaŭ 80 jaroj, prenu parolon pri «Kristanismo» kaj pri la rimarkoj «pri Kristanismo» (EK 6/1985, p. 97-103).

Malgraŭ ke en mia junaĝo oni instruis kateĥismon tradicie, parkere, tamen la kredo estis tre profunda; miaj geavoj multe devis suferi, pro sia fideleco al katolikismo; en mia gepatra domo oni ne ŝlosis nokte pordojn, ĉar en mia urbeto ne estis ŝtelistoj.

La tuta urbeta societo estis tre solidara. Kaze de ia malfeliĉo aŭ morto, oni rapidis kun hekpo. La moroj estis puraj. Niaj gepatroj sciis preĝi, la ĉiutagan laboron ili ligis kun preĝkanto. Mi pensas, ke ĉi veran piecon oni ŝuldan al la kulto kaj varma amo al la Senmakula. Kiam ni infanoj jam enlitiĝis, mia patro ankoraŭ laboris. Poste, nokte, mi revekiĝinta aŭdis patron preĝanta S. Rozarion.

Mi, laŭ la deziro de Papo Pio la Deka, allasis miajn geinfanojn (9-jaran, kaj eĉ 6-jaran) al la Sankta Komunio.

Mi tre kunsentas al «la 13-jaraj ĝemelaj filinoj», kies deziroj de la Sankta Komunio estis rifuzitaj de la gepatroj. Ja, S. Meso estas per Komunio renkontiĝo kun Jesuo, kiu edukas, ŝanĝas, fortikigas kaj disflamas Amon. Ĉu oni rajtas malakcepti la helpon de Jesuo, kiu estas nia Vivo, Vojo kaj Vero?

Kompreneble, post la allaso al S. Komunio la kateĥizado daŭru plu. «Oni devas serĉi Dion dumvive», profundigi sian kredon kaj spirigi ĝin per preĝado.

Mi sopire atendas, kiam do ni revenu al la kutimoj de la prapatroj kaj preĝu per psalmoj. En la tempo de la benataj reĝinoj Kinga kaj Jadviga, analfabetoj parkere recitis kaj kantis psalmojn, kiujn en sia tempo certe kantis Jesuo Kristo.

Kiel aspektas pale niaj nuntempaj (ne ĉiuj!) preĝaretoj ĉe la Psalmaro.

Ni ne kondamnu tutece la parkeran instruadon, precipe versan.

Poste dum nia vivo, kiam multe da sciaĵoj elvaporiĝos el nia kapo, restos ĝuste tio parkerigita verse. Ĝuste ĝi kelkiam estos kiel lumo meze de nokto:

«Mi serĉis Dion kaj Li min respondis

kaj liberigis min de ĉiuj timoj.

Provu kaj vidu la bonecon Dian.

Feliĉa homo, kiu al Li fidas.

(el la Psalmo 34)

Anna Mackiewicz, Pollando

 

* Lige kun la artikolo «Pri kristanismo» en EK 6/85, du fotoj kun signifaj subskriboj (p. 97, 101). Sur la unua iu olda «pastro en sutano kaj bireto instruas katekismon al infanoj laŭ formuloj lernendaj parkere». Sur la dua - grupo da junularo kaj subskribo: «Katekismo estas, nuntempe, ofte instruata de junaj laikoj, en gaja atmosfero, kaj kun rekta rilato al vivospertoj».

Tuj altrudas sin jena kodkludo: Ne estas konvene, ke katekizadon gvidu pastroj. Ili faras tion enuige, teorie, sen apliko al vivo. Ne estas konvene, ke ili elpaŝu en sutano. Moderna katekizado estas tiu gvidata de laikoj. Nur ili scipovas fari tion «en gaja atmosfero, kaj kun rekta rilato al vivo-spertoj...».

Ĉu tio ne povas iriti?

Mi priskribos la situacion en nia parto de la Eklezio (Pollando): ĉe ni - instruas ĉefe pastroj. En la kazo de bezono helpas ilin fratulinoj kaj laikoj. La pastroj instruas kutime en sutano. Tiu tradicia pastra vesto vekas ĉe fideluloj estimon. Ĉi lastaj ŝatas vidi pastrojn vestitaj per sutano kaj ofte eĉ miras, se iu pastro surmetas civilan veston (krom dum ripoztempo, laboro, aŭtoveturado k.s.).

La pastroj katekizas kun ega sindediĉo (dum 20-30 horoj semajne), kaj pro tio ili havas konstantan kontakton kun infanoj, junularo, gepatroj - kaj tio gravegas! Edukitaj pedagogie en porpastraj seminarioj la pastroj konas kaj aplikas modernajn instrumetodojn kaj helpilojn kaj kutime katekizas interese kaj praktike. Do ne mirindas, ke infanaro kaj junularo eĉ preferas esti instruataj de pastroj ol de laikoj.

Aldone, ankaŭ apud ni ekzistas tre multaj rondoj, grupoj, oazoj da infanoj, gejunuloj, gepatroj, kie ili mem aktivas (preĝas, prelegas, diskutas, gvidas kursojn ktp).

Ofte aŭdiĝas plendoj pri la krizo de vokiĝoj en la Eklezio de okcidentaj landoj, pri manko de pastroj, pri tio, ke la pastroj sentas sin izolitaj de laikaro, senbezonaj, ke la preĝejoj estas malplenaj... Apud ni la vokiĝoj estas multnombraj kaj laboro de pastroj grandega. Homoj amase partoprenas en S. Meso ne nur dimanĉe, sed ankaŭ ĉiutage, ofte pekkonfesas, la preĝejoj estas ĉiam malfermitaj, nia junularo frekventas katekizadon en 90%. Do, laboro ne mankas, kontraŭe ofte ĝi superas la fortojn. Sed samtempe la pastroj ne sentas sin izolitaj, senbezonaj, elreviĝintaj. Animzorgaj okupoj entiras ilin senreste. Kaj la homoj vidas tion, pozitive pritaksas kaj ĉirkaŭas siajn pastrojn per estimo kaj respekto.

Eble, laŭ aprezo de iuj, ni laboras tro multe, ni ne estas modernaj, progresemaj ktp. Tamen la rezultoj de nia vivostilo kaj laboro  certigas nin, ke ni iras ĝustan vojon.

Sac. Jan Kos, Pollando

 

* Mi tute ne povas rezisti al incito, kiun provokis al mi la artikolo «Katolikismo, ekumenismo kaj karismo» (EK 5/1985). Precipe, mi akre reagis al la letero de sinjoro Brady el Britio. Oni povas respekti lian opinion, sed el kristana vidpunkto oni tute ne povas akcepti la spiriton kaj esprimomanieron de liaj opinioj. Tute kontraŭe, mi plene konsentas la respondon de P. Cadei, kaj pro ĝi mi gratulas, same kiel mi gratulas pro la ekumenisma orientiĝo de Espero Katolika. Jam malnova greka pensulo Empedoklo skribis, ke en kosmo ekzistas du fortoj: amo kiu kunigas, kaj malamo kiu disigas. Doni avantaĝon al la fortoj kiuj disigas homojn, kaj precipe kiuj disigas homojn kaj religiojn kiuj kredas kaj konfesas la saman Kristan amon, tute ne povas esti la lingvo de la Evangelio, nek inspiro de la Sankta Spirito!

Iam, pli frue, mi kelkfoje estis surprizita pro la antipapismaj tendencoj tre forte akcentitaj en la koncernaj medioj de Britio; sed, post la legado de la letero de sinjoro Brady, mi multe pli bone komprenas ilin, kaj bedaŭras pro ambaŭ.

Josip Barin, Jugoslavio

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

(Surbaze de raportoj senditaj de: Franciszka Bardecka, Serio Boschin, Pasquale Campobasso, Jerzy Dmochowski, Menyhàrt Ernö, Edita Fiutak, Marian Łaba, Duilio Magnani, Barbara Poterucha)

 

* Antaŭ Pasko 1985 S-ino Edita Fiutak vizitis Romon. Dum aŭdienco por poloj, ŝi enmanigis al Papo Johano Paŭlo la dua Esperanto-flageton kun bildo de Nia Sinjorino de la Espero.

 

S-ino Edita Fiutak interparolas kun Papo Johano Paŭlo la Dua

 

* En la numero 3237 (4.5.1985) de la prestiĝa jezuita revuo «La Civiltà Cattolica» (La Katolika Civilizacio) aperis ampleksa artikolo pri Esperanto, verkita de la jezuito Pedro Beltrão, Profesoro ĉe la Pontifika Gregoria Universitato en Romo kaj ĉe Universitato en Brazilo.

 

* P. Stanislao Stolc el Sarbsk, animzorganto de la Esperantistoj de norda Pollando, planis inaŭguri sian animzorgadon per pilgrimo, 9.5.1985, de la Katedralo de Koszalin ĝis la S. Monto de Dipatrino de Pomeranio.

Post S. Meso en la Katedralo, kuncelebrita de Pastroj Jozefo Zielonka kaj Stanislao Stolc (kun du alumnoj el Tarnovo kiel ministrantoj), komenciĝis la pilgrimado. Bedaŭrinde, en la arbaro antaŭ la S. Monto, milicanoj baris la vojon kaj ne permesis pluan pilgrimon; 6 personoj (inkluzive P. Stolc) estis provizore retenitaj en la milicejo por klarigi la celon de la pilgrimo ktp.

 

* De la 23-a ĝis la 25-a de majo 1985 okazis tritagaj spiritaj Ekzercoj en S. Adalberto apud Gdansko (Pollando), zorge de Pastroj J. Zielonka, St. Stolc kaj St. Płatek. Interalie, estis celebritaj tri S. Mesoj en Esperanto.

 

* Dum la 8-a Ĉebalta Esperantista Printempo en Mielno (Pollando), kiu disvolviĝis de la 23-a ĝis la 29-a de majo 1985, P. Jan Kos celebris S. Meson en Esperanto.

 

* S. Meso en Esperanto estis celebrita en Słupsk (Pollando), 24.5.1985, de P. Stanislao Stolc. Jam pli frue okazis en tiu urbo kelkaj sporadaj S. Mesoj en la internacia lingvo, sed ĉi-foje temis pri la starigo de konstanta celebrado, ĉiun trian vendredon de la monato (escepte de somersezono), en la preĝejo S. Jakobo.

 

 P. Stanislao Stolc dum celebrado de S. Meso en Słupsk (foto Dmochowski)

 

* 26.5.1985 trideko da geesperantistoj pilgrimis (jam la naŭan fojon) al la Sanktejo de Graveda Dipatrino en Matemblevo (Pollando), kie estis celebrita S. Meso en Esperanto.

 

* 27.5.1985 P. Jozefo Zielonka celebris S. Meson en Esperanto en la preĝejo S. Andreo Bobola en Sopot (Pollando).

 

* La Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Belgio havis sian jarkunvenon 1.6.1985 en Bruselo. La kunveno estis neordinara pro la ĉeesto de du oraj jubileuloj en sacerdoteco, P. Alfons Beckers (Esperantisto de 60 jaroj) kaj Frato Arni Decorte (Esperantisto de 40 jaroj).

S. Meso estis kuncelebrita de Pastroj Alfons Beckers kaj Louis Muller. Okazis, krome, raportoj, paroladoj, prelegoj kaj projekciado de diapozitivoj.

 

 De maldekstre: S-ro Hubert Audenaert (Landa Reprezentanto de IKUE en Belgio), P. Alfons Beckers, Frato Arni Decorte kaj P. Louis Muller (foto Poterucha)

 

* Esperantistoj el pluraj norditalaj urboj kunvenis en Treviso, 21.6.1985, okaze de la vizito de Papo Johano Paŭlo la Dua je la 150-a naskiĝjaro de Papo Pio la 10-a.

Artikolo pri la rilatoj inter Pio la 10-a kaj Esperanto aperis en la dioceza gazeto «La vita del popolo».

 

* P. Pasquale Campobasso, Landa Reprezentanto de IKUE por Italio, vizitis 21.6.1985 la tombon de P. Emile Peltier en Lurdo (Francio), ĵus rebonigitan laŭ iniciato de P. Bourdon. La restaŭrita tombo, nun el bela ŝtono kaj kun orlitera dediĉo, situas tuj malantaŭ tiu de familio Soubirous.

 

 P. Pasquale Campobasso ĉe la tombo de P. Peltier en Lurdo

 

* 29.6.1985 P. Stanislao Stolc celebris S. Meson en Esperanto en la preĝejo de Redemptoristoj en Gdynia (Pollando), okaze de la «Marfesto». Partoprenis ĉirkaŭ 70 personoj.

 

* 30.6.1985, P. Jozefo Gotter (iama Landa Reprezentanto kaj Vicprezidanto de IKUE) celebris S. Meson en Esperanto en Trzebnice (Pollando), intence de la jubileanta P. Alfons Beckers, preĝe al la mortinta IKUE-ano Henriko Litewska, kaj adiaŭe al sia patrujo. Fakte, decembre P. Gotter forlasos Pollandon por misiadi en Zambio (Afriko).

 

P. Jozefo Gotter (dua de dekstre) dum Esperanto-aranĝo

(noto de hodiaŭ: en la foto rekoneblas ankaŭ pastroj Jan Kos - unua de dekstre - kaj Zbignew Bodecki - frontloke makdekstre)

 

* De la 8-a ĝis la 14-a de julio 1985 okazis en Gostyń Poznański (Pollando) la 12-aj Spiritaj Ekzercoj. Partoprenis 70 personoj, inter kiuj 5 Pastroj (Jozefo Zielonka, Antonio Gucwa, Lukasz Rys, Jozefo Gotter kaj Stanislao Stolc).

Plurfoje estis celebritaj S. Mesoj en Esperanto, kaj estis preĝataj Anĝeluso, Rozario kaj litanioj. Ankaŭ havis lokon prelegoj pri la temo «Lernejo de Unuiĝo».

 

* Preĝtago estis organizita de P. Jozefo Zielonka, 21.7.1985, en la pitoreska regiono nomata «Etujo» (Pollando). Post S. Meso en la hejma kapelo de P. Zielonka, oni iris kun brulantaj kandeloj al apudvoja kapeleto, starigita en 1982 en formo de granda, verda stelo. Sekvis kunveno, dum kiu oni preĝis kaj kantis, en amika kaj familia etoso.

 

* Per la enhavo de tri kamionoj estis plenigita “TIR”-ŝarĝaŭto, kiun la Prezidanto de IKUE, P. Duilio Magnani, aranĝis donace por la Paroĥo S. Stanislao en Varsovio (Pollando). P. Magnani ĉifoje ne povis mem akompani la ŝarĝaŭton al Pollando, en julio 1985, pro serioza malsaniĝo de lia maljuna patro.

 

 Kelkaj kunlaborantoj de P. Magnani en la aranĝo de ŝarĝaŭto al Pollando

 

* Inter la 22-a kaj la 29-a de julio 1985 okazis la 41-a Internacia Junulara Kongreso en Eringerfeld (F.R. Germanio).

Sabate 27.7.1985 estis varmeta somera nokto. Je noktomezo okazis ekumena medita horo. En la centro de la vilaĝo estas kastelo, en kies parko oni dekoris arbeton simple per arĝentbrilaj metalplatoj. Sub la arbeto brulis kelkaj kandeloj, nur ili lumigis la homojn kaj la medion. Ankaŭ la vojon al la arbeto indikis nur meĉoj en la mallumo. Iu junulino mallaŭte kantis kun mola gitara akompano. Ni sidis aŭ staris ĉirkaŭ la arbeto. La unuopaj gejunuloj laŭte dankis kaj petis Dion. Tiel la homoj de malsamaj patrolingvoj aktive kontribuis al komuna preĝado. Poste iu laŭtlegis la pensojn de Zamenhof pri homaranismo. Tiu teksto komplete taŭgis por ekumena meditado. La belega atmosfero de la kunveno allogis pli ol 100 homojn dum pli ol unu horo.

 

al la indekso


 

MAKSIMOJ

 

* Tio, kio postulas plejmulte da kuraĝo, estas konfesi veran kredon malgraŭ la malveraj homoj kiuj ankaŭ konfesas ĝin (Bruce Marshall)

* Havi malmultan kredon, estas havi nenian kredon (ĉina proverbo)

* La Di-Sinjoro scias, ke mi ekzistas. Kaj tio al mi sufiĉas (Johano la 23-a)

* Oni devas fidi al la Sinjoro. Li atendigas, ne ĉiam respondas (Johano la 23-a)

* Nutru vian kredon, kaj via malbono mortos de malsato (anonimulo)

* Kredo en Dio, kiu ne kunhavus kredon en la homo, estus eskapo kaj narkotaĵo. Kredo en la homo, kiu ne malfermiĝus al tio kio, en la homo, iras trans lin, detranĉus de la homo lian dimension specife homan: la transcendon (Roger Garaudy)

* Azeno povas eĉ eniri templon. Ne pro tio ĝi fariĝas monaĥo (ĉina proverbo)

* Kiucele kuiri nutraĵojn, se la kuirpoto estas malpura? Al kio utilas la religiaj praktikoj, se ne puras la koro? (ĉina proverbo)

* Ja ne apartenas al la religio altrudi la religion (Tertuliano)

* Ekde kiam la homo ne plu kredas je la infero, li transformis sian vivon al io, kio similas al la infero. Li ne povas ĝin malhavi (E. Flaiano)

* Kie Dio konstruis preĝejon, ankaŭ la diablo konstruis kapelon (Lutero)

* La diablo estas pli diableca, kiam li havas dignan aspekton (Browning)

* La plej fia ago, kiun la diablo al ni faris, estas kredigi, ke li ne ekzistas (Baudelaire)

* Dio la homon faris, kaj la peko lin misfaris (P. Claudel)

* Se Dio ne pardonus, la paradizo restus malplena (berbera proverbo)

* Kristo ne apartenas nur al la kristanismo, sed al la tuta mondo (Gandhi)

* Kristo agoniadas ĝis la mondo-fino, do ni devas ne dormi (Pascal)

* La Evangelio neniam liveras receptojn, neniam pravigas, neniam vin lasas en paco (S. Bonnet)

* Se la Evangelio malvenkas en unu el ni, pli-malpli suferos pro tio la tuta Eklezio (J. Green)

 

al la indekso