Enhavo de Espero Katolika numero 2-3/1985

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

Sur la kovrilo: Ĉiuj religioj emfazas la gravecon de preĝado

 

 

 

historia noto: la fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj legantoj!

Antaŭ kelke da jaroj nia revueto foje penis trovi materialon sufiĉan por plenigi ĉiun numeron; nuntempe ni havas la malan problemon, kaj foje ni devas rezigni aŭ resumi interesajn kontribuaĵojn. Tio ŝajnas al ni ĝojinda afero. Tamen, ni ŝatus, ke EK fariĝu eĉ pli varia kaj bunta: tio respondas al la spirito de Esperanto.

Ĉeftemo de ĉi tiu numero estas la rilatoj kun la nekristanaj religioj. Ni jam ricevis kontribuaĵojn ankaŭ pri traktota temo, nome la nuntempa ateismo. Aliaj skribu ĉi-teme! Memoru: la kvalito de nia laboro dependas de ĉies kunlaboro.

Ni kaptas la okazon por danki al ĉiuj, kiuj pagas abon-kotizon por ne-povantoj, kaj al ĉiuj privataj perantoj, kiuj havigas nian revueton tien, kien alivoje ĝi malfacile alvenus.

La redaktoraro

al la indekso


 

La 20 ekzisto-jaroj de la Roma Sekretariato por Nekristanoj

 

DIALOGE KUN LA NEKRISTANAJ RELIGIOJ

 

Pri la Sekretariato por la Nekristanoj, starigita de Papo Paŭlo la 6-a en 1964, ni parolas kun ĝia subsekretario, pastro Johano Bosko Ŝirieda, japano, naskita kaj edukita en budhista medio.

 

D. Unue, bv rakonti al ni la historion de via konvertiĝo.

 

R. «Mi estis praktikanta budhisto, sed sekve de la japana malvenko de la dua mondmilito, mi perdis ĉion: paĉjo, armea komandanto, pereis en Ĉinio; la belan domon en Kagoŝima bruligis la lastaj usonaj bombadoj; intima amiko mortis en Hiroŝimo, malaperigita de la unua atombombo; fine, la idealon mem de armea kariero faligis la malvenko.

Mi devis ĉion rekomenci, ekde la loĝejo. Tiele, iun tagon mi iris en katolikan preĝejon, konstruatan en Miyakonojo, por ŝteli najlojn. La unua parto de mia plano mirinde sukcesis. Mi plenŝtopis min per najloj; sed iumomente min kaptis misiisto. Laŭfakte, en tiu momento kaptis min Kristo.

Tiu eksterlanda misiisto, anstataŭ doni al mi bastonbatadon, kiel mi atendis, al mi donacis aliajn najlojn, kiom mi plue bezonis, kaj kiom mi kapablis porti, kaj min adiaŭis, nenion dirante pri la kristanismo.

Jam la postan tagon mi revenis al la preĝejo de Miyakonojo, por serĉi la misiiston. Mi lin trovis, kaj al li diris, ke mi rezignas fariĝi generalo de la imperiestra armeo, sed ke li instruu min fariĝi kiel li. Tiutempe, neniam mi dirus, ke li instruu min fariĝi kristano; mi volis nur fariĝi kiel li. Mi vidis en li la «majstron» de la vivo. «Mi estas la vivo», diris Jesuo. Post kelke da tempo mi baptiĝis.

Sed tiu misiisto, al kiu mi ŝuldas la graco-vivon, oferis sian vivon, sen bedaŭro, por atesti sian amon por Japanoj. Dum granda brulego, por savi junan amikon mian, kiu ne rapidis saviĝi, li sin ĵetis brave en la disflamiĝantan fajron, kaj mortis inter la flamoj, brakumante la junulon: restis nur manpleno da cindro.

Plurfoje li estis dirinta al mi: «Masajuki (mia japana nomo, kiu signifas «Justulo»), mi havas nur unu deziron: fariĝi japana tero». Tio li farigis. Tiam, preninte tiun manplenon da cindro, mi unuafoje komprenis, kio estas la misiada sopiro de la Krucumita Sinjoro. Mi decidis okupi la postenon de tiu misiisto, pastro Adino Roncato, italo, kaj mi fariĝis kiel li salezano kaj pastro».

 

D. Kiel la katolika Eklezio starigas interparolon kun la grandaj mondaj religioj pere de la Sekretariato por la Nekristanoj?

 

R. «Por kompreni la karakteron kaj la agad-linion de la Sekretariato, necesas legi ekleziajn dokumentojn, ekz. la Deklaracion "Nostra aetate" de la dua Ekumena Vatikana Koncilio, kaj la enciklikon "Ecclesiam suam" (1964) de Paŭlo la 6-a. Ĉi-lasta lanĉas la dialogon per tri Sekretariatoj (pri la Nekatolikaj Kristanoj, pri la Nekristanaj Religioj kaj pri la Nekredantoj kaj Ateistoj).

Koncerne la Nekristanajn Religiojn, la encikliko deklaras, ke la katolika Eklezio respektoplene agnoskas iliajn spiritajn kaj moralajn valorojn; kaj ĝi, kune kun ili, akcelas kaj defendas komunajn idealojn, kiaj estas la religia libereco, la homa frateco, la kulturo, la sociala justeco, la civitana ordo. En la encikliko emfaziĝas konceptoj, kiaj: “ekkoni la aliulon”, “respekti lin”, “akcepti lin”, “interkomuniki”, “kunlabori”...

Atentinda estas ankaŭ la parolado de Paŭlo la 6-a okaze de la deka ekzisto-jaro de la Sekretariato (1974): "Via ĉeesto en la Eklezio - deklaris interalie la papo - devas esti ĉeesto de Amo. Ĉi tiu estas la granda tasko, kiu atendas vin: disvastigi reton de frateco kaj paco inter la religiajn homojn de la tuta mondo.

 

D. Kiuj estas la agad-linioj de la Sekretariato en sia dialogo kun la aliaj religioj?

 

R. «Antaŭ ĉio, la Sekretariato limigas la temon de la dialogo je la religia dimensio de la homo, kaj evitas eniri en interparolon soci-kulturan, ekonomian kaj politikan. Ĝi diskutas pri la religiaj problemoj, pri la valoroj spiritaj kaj transcendaj, pri la lastaj demandoj. Kiam ĝi akceptas pridiskuti aktualajn homajn problemojn, tion ĝi faras nur el «religia» vidpunkto.

Due, la Sekretariato estas centra organo de la Eklezio, kiu akcelas la dialogon kun la aliaj religioj, por ke ĝi disvolviĝu ĉie en la mondo. Ja, la lokaj Eklezioj devas sindevigi en senpera dialogo. La Sekretariato ne devas anstataŭi la lokajn Ekleziojn, sed nur helpi ilin, por ke ili sukcesu fari dialogon laŭ sia propra identeco kaj kapablo.

La Sekretariato plenumas sian interparoladon divers-nivele:

1) komenca nivelo, «malfrostiga» nivelo: oni klopodas disfaligi la disigantan muron de malamikeco, kaj starigi unuigantan ponton de amikeco;

2) intelekta nivelo: oni kune studas kaj esploras, klopodante serioze profundigi la objektivan konon de la religioj, tiele forigante malkonon kaj antaŭjuĝojn;

3) praktika nivelo: oni kunlaboras en la vastega sociala kampo kun la aliaj religiaj organizaĵoj por la konstruo de socio pli homeca, justa kaj paca;

4) «traviva» nivelo: oni klopodas komuniki siajn religiajn travivaĵojn. Ĝi estas dialogo je profundaj niveloj, kie ĉiu klopodas porti la ateston de sia travivata kredo;

5) popola nivelo: ni estas konvinkitaj, ke la dialogo ne estas privilegio de elitanoj (intelektuloj, monaĥoj, religiestroj...), sed ĝi devas atingi la bazon. Vera kaj fruktodona interparolo devas okazi inter ordinaraj homoj, kaj speciale inter la gejunuloj, kiuj estas la espero de la mondo kaj la estonteco de la religioj. Ĝi nomiĝas ĝuste «vivo-dialogo».

 

D. Cu vi povas mencii iujn iniciatojn je junulara nivelo?

 

R. Inter la grupoj alvenintaj al Romo valoras mencii tiun el la japana budhista laika movado Rissoo Kosei Kaj. Kune kun katolikaj samaĝuloj el la tuta mondo ili partoprenis en la diversaj renkontiĝoj planitaj por la internacia Jubileo de la Junularo, esprimante, laŭ sia propra kredo, la sencon de la elaĉeto kaj de la repaciĝo. Aparte bela kaj kortuŝa estis ilia renkontiĝo kun reprezentantoj de diversaj katolikaj movadoj en la sidejo de la Sekretariato. Estis vera kredo-dialogo, kiu konfirmis, ke ankaŭ la nekristanoj aspiras al la samaj valoroj de la Ĉiela Regno, kiuj estas la amo, la justeco, la paco, la libero, la solidareco.

 

D. Konklude: kial nun, pli ol iam ajn, necesas komuna agado de ĉiuj mondaj religioj?

 

R. Hodiaŭ, ĉiuj religioj egalmaniere alfrontas serion da kontraŭreligiaj defioj:

la sciencismo, kiu kondamnas la religion kiel malracian superstiĉon;

la marksismo, kiu strebas al likvido de ĉiuj religioj;

la nihilismo, patro de la terorismo, kiu detruas ĉiujn instituciojn;

la indiferentismo, frukto de la sekularizado, kiu rigardas la religion kiel senutilan;

la egoismo, la malsana strebo al propraj profitoj, ĉu en la individua ĉu en la internacia kampo, kiu kaŭzas ĉie misekvilibrojn, disiĝojn kaj militojn;

la morala krizo, natura filo de socio de bonstato kaj konsumismo, sen idealoj, kun praktikado de narkotismo, de senbremsa sekso-ĝuo, disvastiĝo de krimado...

Ĉio tio endanĝerigas ne nur la aŭtentikajn spiritajn kaj transcendajn valorojn de la homaro, sed eĉ ties ekziston. Tial ĉiuj religiemaj homoj devas unuiĝi por serĉi solvojn por la bono de la tuta homaro».

Silvano Stracca

(mallongigo el "Bollettino Salesiano")

 

al la indekso


 

 

PREĜADO DE LA POPOLOJ

Kvara parto - (unua parto - dua parto - tria parto)

 

Hebrea preĝado

La preĝado de la hebrea tradicio estas tiel ampleksa, ke ne eblas per unu artikolo mencii ĉiujn ĝiajn aspektojn. Ĝi celas nur Javeon, la ununuran Dion, la Sinjoron de la popolo Izraelo, kaj per tio ĝi distingiĝas disde la samtempaj preĝaroj, ekzemple de la egipta religio.

Javeo starigis aliancon kun Izraelo, kaj daŭre intervenis en ties historion; pro tio en la hebreaj preĝoj estas oftaj aludoj al tiu historio, kiu estas rakonto de la savo-faroj de la Di-Sinjoro.

La hebrea pensomaniero estas tre konkreta; tial ĝi preĝpetas precipe surterajn bonaĵojn.

La hebrea preĝado estas konfido-plena. La konfido baziĝas sur la historio de la savo-faroj de la Di-Sinjoro, sur ties fideleco kaj amo, kaj ankaŭ sur la necesoj de la preĝanto.

La psalmaro estas kolekto de 150 mirindaj preĝoj (psalmoj). Sed ankaŭ en aliaj partoj de la hebrea Biblio (= Malnova Testamento) troviĝas belegaj preĝoj, precipe en la libroj de la Profetoj. Ni menciu, fine, la postbibliajn preĝojn, ekzemple tiujn de Talmudo.

 

Ĉiutaga kredkonfeso

«Aŭskultu, ho Izraelo! La Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola. Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto. Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro; kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas; kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj; kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj»

(Readmono 6, 4-9).

 

Dio en la historio

«Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamanta kontraŭ Vian popolon, kiun Vi elirigis el la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano? Ĉu por malbono Vi elirigis ilin, por mortigi ilin en la montoj kaj por ekstermi ilin de sur la tero? Forlasu Vian flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraŭ Via popolo. Rememoru Abrahamon, Isaakon kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi ĵuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris: Mi multigos vian semon kiel la stelojn de la ĉielo, kaj tiun tutan landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos ĝin eterne»

(Eliro 32, 11-13).

 

Mia heredo

«La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko;

Vi subtenas mian sorton.

Loto agrabla trafis min,

ĉarma estas mia heredo.

Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min;

eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.

Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi;

ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano,

mi ne falos...»

(Psalmo 16, 5-8)

 

Mia animo sopiras al Vi

«Kiel cervo sopiras al fluanta akvo,

tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.

Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion;

kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?

Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte,

ĉar oni diras al mi ĉiutage: kie estas via Dio?»

(Psalmo 42, 1-3)

 

Bonfaroj de Dio

«Benu, ho mia animo, la Eternulon,

kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon.

Benu, ho mia animo, la Eternulon,

kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.

Li pardonas ĉiujn viajn pekojn,

Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn;

Li savas de la tombo vian vivon,

Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco;

Li satigas per bonaĵoj vian maljunan aĝon,

kaj via juneco renoviĝas kiel ĉe agIo»

(Psalmo 103, 1-5)

 

Dio parolas per la profeto

«Ĉar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo. Kiom la ĉielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj etas pli altaj ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj. Ĉar kiel la pluvo kaj la neĝo falas de la ĉielo kaj ne revenos tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas ĝin kaj donas semon al la semanto kaj panon al la manĝanto: tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia buŝo; ĝi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi ĝin sendis»

(Profeto Jesajo 55, 8-11)

 

Por la ĉiutagaj bezonoj

«La aĵoj, kiujn bezonas Via popolo, estas multaj, ĝia eltenemo estas malgranda. Via volo, ho Sinjoro, nia Dio, konsentu tion kion bezonas la vivtenado. Al ĉiu estulo donu kiom taŭgas al liaj necesaĵoj. Benata estu Vi, ho Sinjoro, kiu elaŭdas la preĝojn»

(Talmuda preĝo).

 

Ununura Dio!

«Ho Eternulo, nia Dio, ĉe Vi estas mia fido.

Revelaciu la gloron de Via potenco, ekstermu la idolojn de la tero, detruu la malverajn diaĵojn, reordigu la universon en la justeco. Estu la glora Reĝo de la tuta tero, ĉiu homido alvoku Vin per Via vera nomo.

Antaŭ Vi kurbiĝu ĉiuj popoloj, akceptu ili la jugon de Via superregado. La reĝa povo apartenas nur al Vi, reĝu en la gloro, de unu eterneco ĝis la alia, ho Sinjoro, nia Dio».

(Hebrea ritaro).

 

Preĝo en kuneco kun la hebreoj

Ni preĝu por ke la Sinjoro plenumu sian promeson al Abrahamo kaj al lia posteularo en la jarcentoj; por ke la Izraela popolo estu la portanto de sia unika destino kaj ĝin travivu. Ĝi estas necesa fermento en la mondo ĝis kiam la alveno de la Mesio evidentiĝos al ĉiuj, por la tuteca liberigo de la homo kaj por la renovigo de ĉiuj estaĵoj.

Ho Eternulo, faru ke ĉu Via popolo, ĉu ni, devenantaj el la paganaj gentoj, neniam forgesu Vian Parolon, ĉu skribitan en la sankta Biblio, ĉu vivantan en la historio. Helpu nin, por ke ni ne malĉastu per pluraj diaĵoj de la tero

Via kono, ho eterna kaj vera Dio, plenigu la teron, samkiel la profundaĵoj de la maro estas plenkovritaj de la akvoj. Kaj nin, viajn servistojn kaj filojn, gvidu tra la vojoj de via justeco, mizerikordo kaj paco. Amen».

P. Carlos Musazzi - (daŭrigota)

 

al la indekso


 

INFANO

 

Vi sepjaras, lernejen iras.

Viaj vestoj gluodoras

lignaĵiste.

Vi plenigis la plumujon kampa-flore.

Iras vi sen rapid’ kot-evite.

Vin la steloj pik-jukigas sur hararo.

Vi bedaŭras iomete abi-odoron.

Vi dezirus halteti por partigi panon

kun la pasanta etulino.

Unuarangas vi ne ĉiam en lernejo.

Vi babilemas,

vi sur sorb-paper’ katetojn desegnas,

vi tra la fenestro rigardas ĉielen,

vi paŝtistojn de via naskiĝo prirevas;

sed kapablas vi legi jam en vent’

vi eltrovas sekretajn vortojn en silent'

kaj ĉi-vortoj plezurigas viajn lipojn.

Vi scipovas plekti junkon, gvidi kaprojn,

paca-geste la ĉevalojn trankviligi,

sibli kiel laŭro por konsolo de la birdo.

Vi ŝatas karesi la frunton de l’ patrino.

Vi de mi Infan’ kultata estas.

Jes ja, la Filo de Dio.

 

Renato-Vito Cadou (1920-1951),

instruisto en kampara regiono de Bretonio (Francio).

Tradukis Francisko Degoul

 

al la indekso


 

KOLOMBIDOJ

 

Jozefo kaj Maria «portis Jesuon al Jerusalemo, por prezenti lin al la Di-Sinjoro, ĉar la leĝo preskribis: Ĉiu virseksa unuenaskito apartenas al la Sinjoro. Kaj ili aldonis la laŭleĝan oferon: paron da turtoj, aŭ du kolombidojn» (Luk 2, 22-24)

 

Ekde tiu tago

kiam turtoj oferiĝis

pro la novnaskita

filo de Maria,

aparta kreitaĵo

estas la kolombo;

tiel ke la plej

senpretenda palumbo

fariĝas (ĉu vi ne

konstatis?) leterkolombo

mesaĝisto el forega lando.

Kiu havas okulojn

por vidi, tiu legu

kiel iam Francisko,

liberiganto de kolomboj

enkaĝigitaj…

 

Roderic Mc Dermott, Britio

 

al la indekso


 

TAGOJ DE SOLIDARECO EN 1985

 

Januare 1:                   Por Paco

Januare 18-25:            Por Unueco de la Kristanoj

Januare 27:                 Por la Lepruloj

Februare 17:               Preĝado por la Studentoj

Marte 8:                      Por la Virinoj

Marte 17:                    Pri la Maro

Marte 23:                    Pri Meteologio

Marte 27:                    Kontraŭ Rasismo

Aprile 7:                     Por Saneco

Aprile 28:                   Por la Vokiĝoj

Maje 1:                       Por la Laboristoj

Maje 8:                       Por la Ruĝa Kruco

Maje 14:                     Por la Patrinoj

Maje 17:                     Pri la Telekomunikado

Junie 5:                       Pri la Vivmedio

Septembre 8:              Por Alfabetizado

Septembre 17:            Unuiĝintaj Nacioj por Paco

Septembre 24:            Informado pri la Evoluigo

Oktobre 7:                  Por la Infanaro

Oktobre 16:                Pri la Nutrado

Oktobre 20:                Por la Katolikaj Misioj

Oktobre 22:                Por Unuiĝintaj Nacioj

Oktobre 31:                Por la Reformitaj Eklezioj

Novembre 21:            Por la Klostraj Monaĥinoj

Decembre 7:               Por la Ciganoj

Decembre 10:             Por la Homaj Rajtoj

Decembre 11:             Por UNICEF (la Fonduso de

                                   Unuiĝintaj Nacioj por la Infanoj)

 

Krome, la tuta 1985 estis proklamita de Unuiĝintaj Nacioj «Jaro por la Junularo».

 

al la indekso


 

EL ISLAMA LANDO

 

Temas pri letero privata, el kiu, pro la escepta situacio de la loko de la skribinto, ni publikigas nur parton.

 

Mi ricevis vian leteron kun korplezuro. Dankon pro tio: via respondo, la revuo, la adreso de la Eklezio (…).

Mi estas 27-jara, edzo kaj patro; mia edzino ankaŭ estas esperantisto. Ni ambaŭ estis studentoj. Ni lasis la universitaton (...). Mi malamas la militon kaj bedaŭrinde ĉi tie oni ĉiutage diras: la milito! la milito! ĝis la venko!

Mi ne havas difinitan religion. Mi estis Islamano kaj nun mi serĉas en aliaj religioj por plia scio. Mi estas interesiĝinta pri la afabla kaj pacema karaktero de Jesuo. Lia vivmaniero plaĉas al mi, sed ankoraŭ mi devas legi multe. Mi klopodas kompreni pli bone Jesuon, kaj por tio mi petas vian helpon! (...).

Fine, mi tre deziras scii pri la movado en via lando, pri la movado en la katolika Eklezio kaj pri vi mem. Mi denove dankas vin kaj atendas vian respondon».

 

al la indekso


 

 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

† S-ino Myriam Lecat, Belgio, edzino de la Prezidanto de la belga sekcio de IKUE;

† Fratino Gertrud Anna Tomasek, oblatino en Vieno (Aŭstrio), 93-jara, de pli ol 60 jaroj fervora esperantistino, ĝislaste fidela partoprenantino en la IKUE-agado. Laŭ ŝia deziro, en ŝia mortanonco legiĝas jena eldiro en Esperanto: «Post mia morto estu laŭdo al Dio por mi unusola premio!».

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

al la indekso


 

El la leteroj de la radio-aŭskultantoj

 

RADIO VATIKANA KVAZAŬ EN SPEGULO

 

Detalo de bildkarto utiligata de Vatikana Radio por konfirmi la raportojn de la aŭskultantoj. La granda palaco videbla ĉe la antaŭo (laŭ la adreso “Piazza Pia 3”) gastigas la redakciajn oficejojn (foto RV)

 

 «Kiu kie aŭskultos?»: jen la demando, kiu obsedis min, kiam mi komencis labori kiel Esperanto-redaktoro ĉe Radio Vatikana. Poste mi malkovris, ke ekzistas kvazaŭ spegulo, aŭ eble eĥejo, de mia laboro, nome la leteroj de la aŭskultantoj. Tiu ĉi spegulo estas ja parteca, pro la diversa skribemo kaj la diversa korespondo-povo de la homoj, sed ĝi donas varian kaj multflankan vidadon pri la aŭskultantaro.

Jen kelkaj donitaĵoj. En 1984 nia Esperanto-redakcio ricevis 1.650 korespondaĵojn (inkluzive de revuoj, bultenoj, cirkuleroj...), el 45 landoj, nome: Pollando (274 poŝtaĵoj), Italio (258), F.R. Germanio (187), Hungario (146), Ĉeĥoslovakio (126), Germana Demokratia Respubliko kaj Svislando (po 90), Nederlando (60), Francio (53), Britio (50), Aŭstrio (43), Belgio (33), Sovetunio (27), Danlando (23), Finnlando (21), Jugoslavio (19), Hispanio (17), Svedio (16), Bulgario (14), Japanio (12), Kolombio (10), Alĝerio, Brazilo kaj Norvegio (po 8), Koreio kaj Malto (po 7), Greklando (6), Kanado, Usono kaj Zimbabvo (po 5), Argentino, Ĉina Popola Respubliko kaj Madagaskaro (po 3), Irano (2), Aŭstralio, Eburbordo, Hindio, Niĝerio, Omano, Pakistano, Portugalio, San Marino, Turkio, Vatikano kaj Venezuelo (po 1).

Kaj nun, jen kelkaj eroj de ĉi tiu varia spegulo.

 

“Estis la unua fojo...”

 

Ĉiam ĝojigaj estas la sin-anoncoj de novaj aŭskultantoj, precipe junaj. Ni citas du el ili.

S-ro Mikael Hultgren el Svedio skribas:

«Personaj aferoj: 15-jara, studento en la finklaso de la baza lernejo... Estis la unua fojo - sed ne la lasta - ke mi aŭdis Radion Vatikanan. Mi daŭrigos aŭdi viajn anglajn kaj Esperantajn dissendojn».

 

“Mondekleziaj aferoj”

 

Kaj jen alia junulo: Zoltan Dukai el Jugoslavio:

«Pri la ekzistado de la esperantlingva programo de Radio Vatikana mi sciis antaŭlonge, sed ĝis nun neniam mi aŭskultis ĝin. Mi decidis fariĝi via aŭskultanto post mia vizito en Romo inter la 11-a kaj la 15-a de aprilo 1984, kiam mi partoprenis la finan aranĝon de la sankta jaro «Junulara Jubileo». Dum la unua tago de la pilgrimo nia grupo estis akceptita en Radio Vatikana. La vortoj de la gastiganto konsciigis min, ke via instanco funkcias por tiuj, kiuj deziras pli profunde koni sian kredon kaj sian Eklezion. Bedaŭrinde, ne ĉiuj kredantoj sentas grave informiĝi pri la mondekleziaj aferoj...».

Sinjoro Eloi Thiolličre el Francio: «Estas por mi ne nur plezuro, sed ankaŭ ĝojo, esti kunligita kun samkredanoj tra la vasta mondo, por la gloro de la Sinjoro».

Kaj letero el Ĉeĥoslovakio tekstas jene: «Kun larmoj en la okuloj mi aŭskultis la raporton pri jubileo de la junuloj en Romo». Kaj en alia letero el tiu sama lando ni legas: «Tre ni sopiras, ke nia amata papo vizitu nian lanson. Ĉu okazos ĉi-miraklo?».

 

“Mi ne estas katoliko, tamen mi aŭskultas...”

 

Ni konstatis, ke pluraj nekatolikoj aŭskultas nin; tial ni aparte priatentas la ekumenajn temojn.

«Mi ne estas katoliko, sed kalvinano - skribas s-ro Stefano Bencsik el Hungario - tamen mi aŭskultas viajn elsendojn kun intereso, precipe tiujn informojn, kiuj sciigas pri la movado kiu celas la denovan unuigon de la kristanoj. De multaj jaroj mi aŭdis jam pri tio, sed en la lasta tempo plifortiĝas ĉi tiu tendenco, kaj mia ĝojo estus granda, se la menciitaj klopodoj sukcesus, kvankam mi scias, ke ni staras antaŭ longdaŭra proceso ».

S-ro Tiinela el Finnlando: «Eĉ se mi ne estas katoliko, mi ĉiam sekvas kun interesiĝo, kion vi rakontas pri la papo ».

Kaj s-ro Reidinger el Hungario: «Admirinda estas la lasta faro de nia sankta patro Johano Paŭlo por kunigi la kristanojn, kiam lia moŝto vizitis la evangelikan preĝejon. Mia patro havis religion evangelikan, mi estas fidela katoliko, kiu povas alte taksi ĉi-faron por kunigo de la kristanoj ».

El Pollando s-ino Danuta Zelińska skribis: «Mi aŭskultas Vatikanan Radion en pola kaj esperanta lingvoj. Precipe ĝojigas min la disaŭdigoj en Esperanto. Aŭskultante ilin, mi pensas pri miaj eksterlandaj amirkoj, el kiuj kelkaj estas ne-kredantoj, aŭ anoj de diversaj sektoj, ĉar mi scias, ke en la sama tempo ili ankaŭ sidas ĉe siaj radioaparatoj, kaj aŭskultas la saman tekston kiel mi. En la leteroj ili skribas pri siaj rimarkoj kaj opinioj, petas informojn; kio pruvas ilian interesiĝon pri la Eklezio... Viaj esperantaj disauŭdigoj plenumas tre gravan rolon. Ili helpas ne nur kompreni alian homon, sed ankaŭ aŭskulti la Dian Vorton, kiun neniam oni aŭdus en sia propra medio».

 

Por pli humana mondo

 

Alia temaro, kiun ni pritraktas, kaj kiu interesas kredantojn kaj nekredantojn, estas la komune homaj problemoj. Ĉi-teme skribis, interalie, s-ro De Bruijn el Nederlando: «La enhavo de la programo ankaŭ por mi, kvankam nekatoliko, estis interesa. La konstatoj, kiujn vi faris en la de vi citita parolado pri la mizeroj de malsato, senlaboreco, atencoj al homaj rajtoj, estas bedaŭrinde veraj. Oni nur povas esperi, ke ĉiuj homoj de bona volo, kristanoj kaj ne-kristanoj, konscios ke nur per ŝanĝo de la mensoj kaj per komuna streĉo povos malfermiĝi elirvojo. Mi konstatis, ke pluraj el la novaĵoj, kiujn vi dissendis post la citita parolado de Johano Paŭlo la dua, estis ne menciitaj en la gazetoj, kiujn ni legas ĉi tie».

 

Alispecaj programeroj

 

Krom la menciitajn temarojn, la aŭskultantoj ŝatas ankaŭ aliajn temojn. Korespondanto el Ĉeĥoslovakio difinis «enpensiga» nian malferman Religian Penson.

Pri la ĵaŭda rubriko pri edifaj okazaĵoj skribas s-ro Leopold Patek el Aŭstrio: «Hodiaŭ mi aŭskultis la programeron Blanka Kroniko por la unua fojo. La programero tre plaĉas al mi, ĉar ĝi raportas pri la ĉiutaga vivo de homoj, kiuj majstras nefacilan vivon».

La monatfina «Leterkesto» estas ĉiam atendata kun intereso.

Pozitivajn reagojn estigis la unutemaj programoj (ekz. la lepro; la monda nutro-situacio laŭ FAO; la alfabetizado; la monda loĝantar-kvanto; papaj vojaĝoj). La samon oni povas konstati pri intervjuoj, ekz. p. Kevin Laughery el Usono (temo: la usonaj episkopoj por paco); Gigi Harabagiu el Rumanio, nun Usono (travivaĵoj en divers-religia medio); prof. Hannibalsson el Islando (la konstruo de vera paco); p. Jan Sadowski el Pollando (pri sia misiado en Madagaskaro) .

 

Nia bulteno «Radio Vaticana Programmes»

 

La korespondantoj ŝatas nian senpagan plurlingvan program-bultenon. Skribas s-ro Leo Funken el F.R. Germanio: «Mi estas tre kontenta pri la interesa kaj laŭvera enhavo de la raportoj de la radio-sendaĵoj, tiel same ankaŭ en la programkajeroj, kiuj estas ĉiam vere zorge redaktitaj, kaj tio en tiom da diversaj lingvoj!». Kaj s-ro Burgmeister el Sovetunio: «Karaj gesamideanoj, sinceran dankon pro la sendita program-bulteno de Radio Vatikana. Mi devas konstati, ke ĝi estas tre belaspekta laŭ eksteraĵo kaj ankaŭ ege interesa...».

Ni rememorigas, ke ĉiujare oni devas konfirmi la senpagan «reabonon», resendante la adreso-slipeton (tre gravas ĝia kon-numero, ĉar la adresado okazas per komputilo).

 

La Esperanto-programoj estas mallongaj

 

Pluraj korespondantoj petas plilongigon kaj plimultigon de niaj programoj. Ernst Bünemann, 15-jara aŭskultanto el F.R.Germanio, skribas: «Ĵus mi aŭskultis vian bedaŭrinde nur 10-minutan internacilingvan elsendon. Aparte de sia mallongeco, la programo tre plaĉis al mi».

La pliampleksigo de la programoj dependas, laŭ mia kompreno, de la papa ŝtat-sekretariejo. Ni provas frapeti al tiu ĉi pordo.

 

Ni dankas

 

Ni dankas pro ĉiuj sendataj esperantaĵoj, sed ĉefe pro tiuj, kiuj «spegulreflektas» la aŭskultadon. Ĝuste kiel al ni deziris s-ro Thomas el Germana Demokratia Respublirko: «Ni kore deziras al vi kontinue kreskantan nombron da komprenoplenaj aŭskultantoj kaj korespondantoj, kiuj konfirmos al vi, ke vi ne «parolas vane en la vento».

p. Battista Cadei

 

al la indekso


 

MI SEMAS KAJ SEMAS...

 

Mi legis en EK 1-2/1982 artikolon pri Frato Kornel Kaczmarek, iama disĉiplo de Patro Kolbe. Jes, li estas kapabla esperantisto, sed vi ne scias, kiel li fariĝis tia. Mi tion scias, kaj volonte rakontas.

Antaŭ kelkaj jaroj mi ekskursis al la naskiĝloko de Ŝopeno (Chopin), kaj de tie mi iris al Niepokalanów, kie Frato Kornel vivas kaj ĉiĉeronas en Muzeo pri Patro Kolbe.

Frato Kornel parolas la italan, ĉar li studis en Romo; pro tio mi tiutage kontaktis lin, propagandante pri Esperanto. Ĉar mi aŭdis, ke post kelkaj tagoj alvenos Pastro Paruzel, mi lasis ĉe Frato Kornel kelkajn librojn por li.

Somere de la posta jaro mi ricevis leteron en Esperanto de Frato Kornel, kiu eĉ verkis gramatikon por si mem; li estis helpata de maljuna patro, Esperantisto, tiam vivanta en la sama monaĥejo.

Mi semas Esperanton laŭ mia povo, ne nur per kursoj. Sed mi ne memoras, eĉ ne scias, kiom da fojoj mi havis rikoltojn. Kelkaj estis tute neatenditaj: mi rakontas nur du aliajn okazintaĵojn.

Antaŭ 13 jaroj, mi konatiĝis kun la tiam 6-jara Wenche Stogheim el Norvegio. De tempo al tempo ŝi skribis al mi en angla lingvo, kiun ŝi studis en lernejo. Ŝajnis, ke ŝi neniam interesiĝos pri Esperanto; tamen, mi ne rezignis, kaj havigis al ŝi esperanto-norvegan gramatikon. Nu, antaŭ kvar jaroj, Wenche skribis al mi en Esperanto, kaj diris, ke ŝi studas ĝin kun aro da gekamaradoj.

Somere de 1980, revenante de Varsovio al Italio, mi konatiĝis en la vagonaro kun la juna Hanna Turkowska el urbeto apud Poznano. Ŝi rakontis al mi, en la itala, ke ŝi gajnis konkurson por studi en Italio. Mi parolis al ŝi pri Esperanto, sed ŝi ne montriĝis interesita, ĉar ŝi kapablas paroli itale kaj eĉ pli bone france. Tamen, post kelka tempo ŝi sciigis min, ke ŝi studas Esperanton kun aliaj gejunuloj.

Tiuj estas la sunstrioj de mia vivo. Mi semas kaj atendas. Mi eĉ ne atendas: mi forgesas.

Plia afero: okaze de la Unua Komunio de mia neveto Claudio (tiam 9-jara), en 1982, mi enŝovis en la donacojn la libreton «Privilegia Vojo», kun alloga dediĉo. Ĉu ankaŭ tiu semeto fekundiĝos?

Lina Trenner Gabrielli

 

* De Frato Kornel Kaczmarek, kiu plurajn jarojn estis en koncentrejo, ricevis leteron antaŭ nemulte nia Prezidanto P. Magnani. Jen fragmento el ĝi:

«Mi ĉiam estas kormalsana, sed ĉe skribotablo mi povas normale labori. Nur irado kaŭzas doloron en mia brusto. Mi komencis mian 71-an jaron de vivo; do restas al mi nur malmulte da tempo, por ke mi povu prepari min por la decida momento, de kiu dependas mia tuta eterneco. Nuntempe mi loĝas en la antaŭa kapelo, en kiu preĝis Papo Johano Paŭlo la dua dum sia vizito en Pollando. Tio instigas min por pli bona vivo kaj laboro».

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

* Vian Revuon mi ricevadas ĉiam regule, kaj legas ĝin ĉiam kun granda intereso. Al mi ege plaĉas tio, ke la temoj lastatempe fariĝis vere ekumenaj, kaj tio estas ankaŭ laŭ Esperanta ideo. Certe multaj legantoj, kiel ankaŭ mi, tre volonte ekkonas la diferencojn kun la aliaj konfesioj, kaj la opiniojn de alikredantoj pri nia katolika konfesio. Ŝajnas al mi, ke la interŝanĝo de opinioj kondukas al pli bona ekkono kaj kompreno de aliaj homoj, kiuj tamen havas ion komunan: kredon je nia Sinjoro Dio. Kaj tio ja estas la plej grava afero inter ni ĉiuj diverskredantoj: la Sinjoro Dio ligas nin ĉiujn. Urszula Langowska, Pollando

 

* La unua celo de la bonfarado estas, sendube, la servo al Kristo en la bezonantoj. Sed bonega afero estas aldoni, kiel kroman celon, la diskonigon de la internacia lingvo kaj la instigon al la esperantistoj partopreni en la bonfarado.

Tial mi petas ĉiujn Esperantistajn misiistojn kaj Landajn Reprezentantojn de IKUE de Afriko, Azio kaj Latinameriko, ke ili sendu projektojn (por konstruo aŭ plibonigo de putoj, lernejoj, metiejoj, kuracejoj; por helpoj al rifuĝintoj, orfoj, ktp), kun la koncernaj klarigoj kaj kostoj en usonaj dolaroj.

Ĉu unuopuloj, ĉu Esperanto-grupoj, ĉu Esperantistaj pastroj, povos elekti unu el la proponitaj projektoj por helpi, kaj ankaŭ lanĉi la iniciaton al ĉiuj fideluloj de sia komunumo. Mia paroĥo estas jam preta tion fari. Sac. Duilio Magnani, Italio

Ni konsentas kun la propono de pastro Magnani, kaj memorigas la jam aktualajn iniciatojn: Agado E3 (Jacques Tuinder), Madagaskaro (P. Jan Sadowski), okulvitroj por Afriko (Tuinder, Magnani, Kóbor ktp), Lepruloj (Kondor), Bona Espero en Brazilo (Grattapaglia), ktp. La redaktoraro

 

* Karaj redaktoroj! Mi scias, ke la redaktora laboro estas malfacila (mi redaktis «Hungara Esperantisto»-n dum 11 jaroj); sed samtempe bela ĝi estas. Kiel domaĝe, ke ne troviĝas en la revuo rubrikoj kiel movadaj novaĵoj aŭ pri IKUE en la mondo, krom pri la celebritaj Mesoj... Sed kion faras, planas la Estraro, elektita antaŭ jaroj... Kien moviĝas la Esperanto-movado en la Eklezio?.. Ĉu IKUE festos la centjariĝon de Esperanto? Se jes, kiu estas la modesta programo? Tio ne estas riproĉo, nur demandoj, aŭ timo ke en la Eklezio oni tute forgesos IKUE-n kaj Esperanton. Stefano Nagy, Hungario

 

* «...Bedaŭrinde, nia kontakto kun la samideanoj, fidelaj al la verda stelo de IKUE, estas tre malforta; sed malgraŭ tio ni, litovoj, ĉiam estas pretaj aliĝi al la komuna idealo. Ni, katolikaj esperantistoj en Litovio, deziregas uzi la internacian lingvon por la disvastigo de la Evangelio, por ke en la koroj de tiuj, kiuj ekscios la instruadon de la Majstro, ekbrulu kristnaska ĝojo - ĝojo pri la naskiĝo de la Savanto... Humile ni akceptu de Liaj manoj ĉiujn elprovojn, kiujn ni renkontas sur nia vojo... La Novjaro, per la Dia beno, alportu novajn atingojn en la nobla esperantista katolika movado». Diakono V.R., Litovio

 

al la indekso


 

MEMHELPU VIN, DI’ HELPOS VIN

 

La Esperanto-movado estas malriĉa kaj la unuopaj aktivaj esperantistoj ĝenerale ne apartenas al la plej mono-havaj tavoloj de siaj socioj.

Okazas tiele ke ofte agadoj por la disvastigo de la internacia lingvo estas bremsataj pro manko de rimedoj. Por provizi tiujn rimedojn Universala Esperanto-Asocio starigis antaŭ kelkaj jaroj sendependan institucion je la nomo de Hector Hodler: Institucio Hodler ‘68. Ĝi celas, kaj jam praktike faris, kunmeti kapitalon el kies rento oni prenos monon por subvencii agadojn por Esperanto. La kapitalo estis starigita per pruntoj de esperantistoj je fiksita daŭro.

Nun, antaŭ la jubileo, necesas pligrandigi la kapitalon kaj, sekve, la helpeblajn poresperantajn agadojn. Se vi opinias ke vi povas kunhelpi (ni serĉas malgrandajn, ne nur grandajn mecenatojn), kontaktu la Institucion Hodler: Institucio Hodler ‘68, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

* La tombo de Pastro Peltier en Lourdes/ Lurdo (Francio) estas tute rekonstruita, el bela kaj daŭra granito: benis ĝin, 3.10.1984, P. Louis Bourdon. Sur la steleo ani povas legi: Pastro Emile Peltier/ 1870-1909/ Fondinto de «Espero Katolika»/ Ekumena Esperanto-Revuo. La tombo de P. Peltier kuŝas malantaŭ la monumenta tombo de familio Soubirous, kaj proksime de la monumento al la mortintoj de la dua mondmilito. (Raportis Georgette Preux kaj Louis Bourdon)

 

* La 25-an de januaro 1985 P. Jozefo Zielonka kuncelebris S. Meson en Esperanto, kune kun P. Tadeo Cabala, en la preĝejo honore al S. Andreo Bobola en Sopot apud Gdansko (Pollando). La postan tagon, S. Meso estis kuncelebrita, en la preĝejo de la Plej Sankta Virgulino «Stelo de l’ Maro» en Sopot, de Pastroj Jozefo Zielonka, Stanislao Płatek (animzorganto de la Esperantistoj) kaj Stanislao Stolc (el Sarbsk). La S. Meso estis ege solena kaj kortuŝa. Poste oni kunvenis en salonego, kie okazis alparoloj, kantoj, interŝanĝo de donacetoj, en kora kaj familia etoso. (Raportis Edita Fiutak)

 

* Fine de februaro kaj komence de marto, P. Duilio Magnani denove veturis al Pollando per kamiono plena je donacaj varoj. La celo de la vojaĝo estis, ĉifoje, la urbeto Stary Sącz en la suda parto de la lando, kie animzorgas la komitatano de IKUE Sac. Jan Kos. En tiu okazo, P. Magnani havis fruktodonajn kontaktojn kun P. Zielonka kaj P. Kos pri la preparata Meslibro en Esperanto. Li ankaŭ longe renkontiĝis kun la Landa Reprezentantino de IKUE, S-ino Franciszka Bardecka, kune kun kiu li estis akceptita en aŭdienco, 4.3.1985, de Kard. Franciszek Macharski, Metropolito de Krakovo. (Raportis Duilio Magnani)

 

 

Geparoĥanoj de P. Magnani en Rimini helpas ŝarĝi kamionon
per pakaĵoj destinataj al Pollando

 

* Du mil jaroj da historio pretas bonvenigi la partoprenontojn de la 6-a Ekumena Kongreso (IKUE-KELI), samkiel tiujn de la tuj posta 70-a Universala Kongreso de Esperanto. Ĝuste en 1985, ja, Aŭgsburgo (latine, Augusta) solenas la dumil-jaran datrevenon de sia fondiĝo, fare de romiaj legioj de la imperiestro Aŭgusto. Ankaŭ el religia vidpunkto, Aŭgsburgo de tre longa tempo estas grava urbo, ne nur pro siaj monumentoj (katedralo kun tre malnova kolor-vitralo, baziliko de Sankta Ulrich, preĝejo de Sankta Anna, ktp), sed precipe pro siaj travivaĵoj: episkopa sidejo, loko de agado de la bankista familio Fugger (kiu ankaŭ konstruigis la unuan domaron por malriĉuloj kaj maljunuloj en la mondo), grava scenejo de la luteranaj eventoj (en 1530 la «Aŭgsburga Kredkonfeso» estis publikigita ĝuste en tiu urbo), kaj simbolo de la repaciĝo inter katolikoj kaj protestantoj (tie estis starigita la paco en 1648). Partoprenu, do, en la aŭgsburgaj aranĝoj; vi certe ne pentos pri tio!

 

al la indekso


 

LA PAĜO DE LA INFANOJ

 

Tre karaj infanoj kiuj lernas Esperanton, mi ĝoje salutas vin. Certe nia grupo da mesoservantoj ne ricevis multajn leterojn, tamen ni havis la ĝojon legi kelkajn. Ni respondis persone al ĉiuj; sed, ĉi tie, ni donas al vi la adresojn de niaj korespondantoj.

Unue, estas junulo el Svedio, 15-jara, kiu ne estas katolika sed estas tre simpatia. Li skribis tre bone en Esperanto al la Vatikana Radio. Mi skribis al li; li afable respondis per tre longaj leteroj. Jen lia adreso: Mikaelo Hultgren, Norrköping, Svedio.

Kaj tre agrabla surprizo: pola avo, 80-jara, juna (kore) maljunulo, skribis al ni tre interesan leteron pri sia juneco en la parto de Pollando okupita de Aŭstrio antaŭ la unua mondmilito. Tiu letero estis skribita en perfekta lingvo. Dum tri semajnoj, niaj gelernantoj lernis el ĝi kiel tre profitiga ekzerco!

Ankaŭ el Pollando afable skribis al ni Lucjan Maria Katodriejski, kiu loĝas en Borscin Dólny.

Same el Pollando, alvenis letero de Stanisław Tomczak, Strabla woj. Bialystok. Li loĝas apud la naskiĝurbo de Zamenhof.

Skribis al ni ankaŭ Helena Ošlak, Klagenfurt, Austrio.

Mi donas al vi ankoraŭ alian adreson: Vaclav Zahradnicek, Most, Ĉeĥoslovakio. Li estas 17-jara, ankaŭ li mesoservanto, kaj de multai jaroj korespondas kun ni.

Kiel vi povas vidi, tio ne estas granda fasko! Tamen, ni multe ĝojis ricevante tiajn lererojn. Ni atente legis ilin, kaj kiam ni klopodis fari respondon, ni pli bone komprenis, kiel nia kara lingvo Esperanto estas bona ligilo inter la homoj.

Tial, ni volonte ricevos viajn leterojn. Estos por ni tute agrable, se vi povos sendi al nia grupo poŝtmarkojn de viaj landoj; kompreneble, ni klopodos sendi al vi aliajn!

Bonvolu, ni petas, skribi per majuskloj viajn nomojn kaj adresojn, ĉar ne ĉiam estas facile por ni deĉifri la vortojn. Dankon al vi!

 

La Paska mistero

 

Baldaŭ ni celebros Paskon. Pasko ne estas nura memoraĵo pri la reviviĝo de nia Sinjoro Jesuo. Kompreneble, ĝi estas tio, sed multe pli. La Paska mistero estas Jesuo, kiu sin oferas al la Patro, unue je la vespero de la Sankta Ĵaŭdo, due, je la Sankta Vendredo, kiam li suferas kaj mortas sur la kruco. Sed ne estas ĉio. Dum la Paska nokto, Jesuo reviviĝas. Post kvardek tagoj, li supreniras en la ĉielon. Je Pentekosto, li sendas sur la apostolojn la Sanktan Spiriton por fondi la Eklezion. Kaj ni atendas lian revenon en gloro por juĝi la homojn. Nu, ĉio estas la Paska mistero, ne nura memoro, sed por ni la ebleco vivi la misteron. La Santkta Meso estas ankaŭ partopreno en la Paska mistero. Tial ni devas ĉiam klopodi por pli bone kompreni la riĉecon de nia partopreno en la Sankta Meso. Ni povus pli facile tion bone kompreni, se ni travivus sankte kaj fidele la tre belajn ceremoniojn de la Sankta Semajno, precipe la tri tagojn de la fino, tio estas la Ĵaŭdo, la Vendredo kaj la Sabato.

Sac. G. Schneider

 

 

al la indekso


 

PLORAS KOROJ EN ACOROJ

 

Nederlanda kuracisto atentigis pri la ploriga vivo-sorto de handikapuloj en Acoroj. Almenaŭ 10.000 handikapitaj infanoj, sur tiu atlantika insularo, urĝe bezonas medicinan kaj alispecan helpon. Nur malgranda parto el tiu dekmilo ĝuas iometon da «terapio», ĉar la manko de bone instruitaj fakuloj kaj specialaj rimedoj estas nepriskribeble giganta. Kroma problemo estas larĝe disvastiĝinta alkoholismo. Ampleksa intermikso de parencoj sange tro proksimaj naskigas nombron relative altan de idoj nefortaj, malsanaj, handikapitaj: ĉirkaŭ 1 el 15!

Sur tiu insularo, kiu apartenas al Portugalio, estas bezonataj rulseĝoj, brajliloj, bastonoj por blinduloj, ktp, sed precipe interŝanĝo de spertoj kaj taŭga informado. Malestas kompetentaj terapiistoj, ekz. neŭrologoj, okulistoj, kiuj cetere havus tre «riĉan» laborterenon!

Responde al la helpopeto, iu bonfara instanco sendis lernilojn, specialajn lernotablojn kaj seĝojn por blindaj infanoj, keramik-fornon; krome, ludilojn havigitajn de afablaj esperantistoj el Orienta Eŭropo. Tiu instanco nun petas subvencion, por kovri la elspezitajn 4.614 nederlandajn guldenojn, kaj por havigi specialan aparaton (monofonatoron) al surdaj aŭ malbone aŭdantaj infanoj. Krome, estas urĝe bezonata elektra brajlotajpilo (elektra pro tio, ke kelkaj blindaj infanoj havas ankaŭ motoran difekton).

La meritplena «Agado E3» (kunordigata de s-ro Jacques Tuinder) lanĉis alvokon por kolekti la bezonatan monon (entute, pli ol 8.000 nederlandajn guldenojn).

 

 

al la indekso


 

LITANIO

 

Mi preĝas, Dio, ardege,

mi preĝas, Dio, elkore:

pro maljustaĵoj al humilaj,

pro tremoj de atendantoj,

pro nereven’ de mortintoj,

pro senfortec’ de agoniantoj,

pro malgajec’ de nekomprenataj,

pro senespere petantaj,

pro ofenditaj, mokataj,

malsaĝaj, malbonaj, mizeraj,

pro la kurantaj senspire

voki la kuraciston,

pro revenantaj hejmen

kun malbonsenta korbato,

pro puŝitaj krudaĉe,

el teatr’ forfajfitaj,

enuiĝantaj, malbelaj,

kaj en la viv’ senhelpaj,

pro malfortaj, batataj,

turmentataj maljuste,

pro ĉiame sendormaj,

pro la morton timantaj,

pro atendantaj zorgplene

ie en apotekoj,

pro la malfruiĝintaj

hodiaŭ je la lasta trajno,

por ĉiuj homoj en Mondo,

pro la ĉagrenoj iliaj,

malĝojoj kaj malagrablaĵoj,

maltrankviloj, doloroj,

sopiroj kaj malbonŝancoj,

por ĉiu korskuo ilia,

kiu ne estas feliĉo,

kiu ne estas la ĝojo,

ke tamen feliĉo kaj ĝojo

fine por ĉiu ekbrilu.

Mi preĝas, Dio, ardege,

mi preĝas, Dio, elkore.

 

Julian Tuwim

el la pola trad. Józef Toczyski

(el «Pola Esperantisto»)

 

 

al la indekso


MAKSIMOJ

 

* Ho Jesuo, instruu al ni la amon, kaj tiam ni apartenos al vi, apartenos al ni, apartenos al ĉiuj (Giuseppe De Luca)

* Vi konas la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo: ke kvankam li estis riĉa, tamen pro vi li fariĝis malriĉa, por ke vi per lia malriĉeco fariĝu riĉaj (2 Korintanoj 8,9)

* Kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servanto (Mateo 20,27)

* Dio kreis la homon laŭ sia bildo; laŭ la bildo de Dio, li kreis lin (Genezo, 1,27)

* Per amo servu unu la alian. Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene: Amu vian proksimulon kiel vin mem! (Paŭlo al Galatoj 5,13-14)

* Se vi prezentas vian oferon ĉe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi, lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon (Mateo 5,23-24)

 

al la indekso