Enhavo de Espero Katolika numero 1/1985

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

Sur la kovrilo: repertuara foto

 

 

 

 

historia noto: la fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj!

La nova jaro alportu al ĉiuj pacon. «Paco kaj junularo» estas temo de nia artikolo rilate la mondan tagon por paco (1.1.1985). La preĝosemajno (18-25.1.1985) por la unueco de la kristanoj kaj la preĝado de la budhistoj konsistigas du aliajn gravajn temojn de ĉi tiu unua numero de la nova jaro. Sed vi povas konstati, ke troviĝas en ĝi diversaj kontribuaĵoj. Dum ni dankas pro la tuta sendita materialo, el kiu ni povas elekti la plej taŭgan, ni petas: bonvolu sendi artikolojn ne-longajn, kaj preferinde prozajn ol poeziajn.

Ni denove invitas vin al reabono kaj abonigo al EK, kaj ni rememorigas la ses temojn, kiujn ni volas pritrakti ĉi-jare (sed nur se ni ricevos helpon!):

* kredo, nekredo, ateismo;

* konkretaj ekzemploj de packonstruo;

* nekristanaj religioj kaj kristanismo;

* junularo por la jaro dumila;

* kristanaj konfesioj kaj katolika kristanismo;

* voĉoj de nacioj.

La redaktoraro

al la indekso


 

18-a Monda Tago por Paco (1.1.1985)

 

“PACO KAJ JUNULARO MARŜAS KUNE”

 

Temas pri la slogano de la 18-a Tutmonda Tago por Paro, solenita la unuan de januaro kiel ĉiujare ekde 1968, kiam la papo Paŭlo la 6-a lanĉis ĝin. Ĉiufoje la Tago havas apartan temon ao sloganon, proponitan de la papo. Ĉi-jare Johano Paŭlo la 2-a kunmetis la temon de la paco kun tiu de la junularo, lige kun la aktuala (1985) Jaro de la Junularo, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj.

 

Paco

Vera paco staras, laŭ papo Johano la 23-a (encikliko «Pacem in terris»), sur kvar fundamentoj:

1) Vero, kiu postulas klarvidan esploron, honestan diskonigon, lojalan konduton;

2) Justeco, kiu postulas plenumon de la interhomaj rajtoj kaj devoj, agnoskon de la plano de Dio rilate la mondon;

3) Libereco, kiu ebligas al ĉiuj veran dignon, respekton de la rajtoj, kaj postulas sinlimigon, por ke nia libereco respektu tiun de la aliaj;

4) Solidareco, ne nur kun sia propra grupo, ĉar tio estus kolektiva egoismo, sed kun ĉiuj kunhomoj, sub la signo de estimo, partoprenigo, amikeco kaj amo.

Por ekscii, ĉu oni ne nur revas, sed ankaŭ laboras, por konstrui pacon, oni pridemandu sin: ĉu mi estas vera, justa, libera kaj solidara?

 

Gejunuloj

La ĉi-jara Paco-tago koncentris sian atenton al la gejunuloj, konsidere de tio, ke al ili apartenos la estonteco de la mondo. Ĉiuj gejunuloj, el ajna mondregiono, el ajna haŭtkoloro, el ajna vivkondiĉo. «Vi estas respondecaj pri paco; vi respondecas ne nur je via nivelo, sed la tuta mondo kalkulas je vi» (Johano Paŭlo la 2-a). Per tio la papo kuraĝigas ĉu tiujn, kiuj jam laboras por konstrui pacon, ĉu tiujn, kiuj la pacon revas kaj esperas, sed nefidas, ike ili povas praktike agadi, por ĝin efektivigi.

 

Marŝas

Oni ne devas koncepti pacon kiel trankvilon, kiel Dian donacon sen homa sindevigo. La ĉi-jara temo parolas pri «marŝo», ĝuste por komprenigi, ke ĝi estas ne io statika, sed io dinamika, kiu postulas kIopodon, strebon progresi. En la Biblio ni vidas, ke Dio devigas Abrahamon jene: «Iru el via lando, el via parencaro el la hejmo de via patro, al la lando, kiun mi montros al vi» (Gen 12, 1). Kaj en la Evangelio Jesuo diras al paralizulo (kiu simbolas la pekan homaron): «Leviĝu kaj marŝu!» (Mat 9, 5).

 

Kune

La vojo al paco ne estas komforta ŝoseo, sed ŝtonoza pado, prisemita per malamo, miskomprenoj kaj konfliktoj. Kaj tamen pli kaj pli da gejunuloj, sentemaj pri la nobla paco-idealo, surprenas dorso-sakon kaj ekmarŝas kun la paco kaj por la paco, kun aliaj junaj homoj, kaj ankaŭ kun Kristo, kiu estas Vojo, Vero kaj Vivo.

 

al la indekso


 

 

LA PAPO AL LA JUNULARO

 

«Ekzistas inter la gejunuloj rimarkinda kaj tre ampleksa konsento pri la neceso de paco, kaj tio konsistigas egan potencialan forton por la bono de ĉiuj. Sed la gejunuloj ne devas kontentiĝi pri instinkta paco-deziro: tiu deziro devas transformiĝi en firman moralan konvinkon, kiu ampleksu la tutan kampon de la homaj problemoj, kaj konstruu valorojn profunde ŝatatajn. La mondo bezonas gejunulojn profunde ĉerpintajn ĉe la fonto de la vero. Vi devas aŭskulti la veron, kaj tial vi bezonas purecon de koro; vi devas kompreni la veron, kaj tial vi bezonas profundan humilecon; vi devas submetiĝi al ĝi, kaj tial vi bezonas forton, por rezisti al la tentoj de la orgojlo, de la egoismo kaj de la manipulado. Vi devas formi en vi mem profundan senton de respondeco».

(El la mesaĝo de Johano Paŭlo la dua por la paco-tago 1.1.1985)

al la indekso


 

18-25 de januaro 1985: semajno por Kristana unueco

 

DE MORTO AL VIVO KUN KRISTO

 

«Senmezura estas la kompato de Dio, kaj granda estas la amo, kiun li montris por ni. Memoru, ke ni saviĝis nur pro la Dia graco. Ĉar pro niaj pekoj ni estis senvivaj, kaj Dio revivigis nin kun Kristo. Kun li Dio levis ankaŭ nin el la mortintoj, kaj kunigis nin kun sia Filo, por ke ni reĝu kun li. Tiel li montris sian bonkorecon al ni, pere de Jesuo Kristo; kaj ankaŭ al tini, kiuj estonte venos, li montris la superabundan riĉecon de sia graco» (Efe 2,4-7).

 

«De morto al vivo kun Kristo» estas la slogano, eltirita de la ĉi-supra Biblia teksto, de la ĉi-jara preĝo-semajno por la unueco de la kristanoj. Por ĉiu tago de la semajno, ni ĉerpas mallongajn citaĵojn preparitajn ĉi-cele de ekumena grupo el la insulo Jamaiko.

 

Vendrede 18.1.1985: kun Kristo el la morto al la vivo

«Ricevu la Sanktan Spiriton: kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj» (Joh 20, 22-23).

Ni preĝu por tiuj, kiuj havas nenian esperon en la vivo, precipe por la gejunuloj, kiuj pli kaj pli serĉas falsajn esperojn. Ili malkovru la veran vivon en kunuleco kun Kristo.

Hodiaŭ ni preĝas por la unueco de la Eklezioj en AZIO.

 

Sabate 19.1.1985: Dio estas kompato-riĉa

«Estu benata la Sinjoro, Dio de Izraelo, ĉar li vizitis kaj elaĉetis sian popolon» (Luk 1,68).

Ni preĝu por la homoj sen laborposteno, por tiuj kiuj ĝin perdis kaj por tiuj kiuj ne ĝin trovas; ni preĝu ankaŭ por ĉiuj kiuj spertas malriĉecon. Ili malkovru en la Eklezio la manifestiĝon de la kompato kaj de la riĉaĵoj de Dio, en unueco kun Kristo.

Hodiaŭ ni preĝas por la unueco de la Eklezioj en OCEANIO.

 

Dimanĉe 20.1.1985: Dio amis nin senmezure

«Dio tiel amis la mondon, ke li donis sian solenaskitan Filon» (Joh 3,16).

Ni preĝu por tiuj, kiuj pro malhoma laboro perdis ĝojĝuon pri la vivo, kaj serĉas kompensaĵon en narkotismo. Ili malkovru en la amo de Dio, kaj en la amo kiun ni atestas, la veran sencon de la vivo.

Hodiaŭ ni preĝas por la unueco de la Eklezioj en AFRIKO.

 

Lunde 21.1.1985: pro niaj pekoj ni estis senvivaj

«Salajro de pekado estas la morto» (Rom 6,23).

Ni preĝu por tiuj, kies vivo frakasiĝis pro maljusteco, rasismo, karcero, torturo, religia fanatikeco. La unuiga forto de la popolo de Dio sukcesu venki la fortojn de la pekado.

Hodiaŭ ni preĝas por la unueco de la Eklezioj en LATINAMERIKO.

 

Marde 22.1.1985: per la bapto ni atingis la vivon

«Ĉiuj eI vi, kiuj al Kristo baptiĝis, Kriston surmetis» (Gal 3,27).

Ni preĝu por tiuj, kiuj vivas marĝene de nia socio, por la handikapuloj. Ilia homa digno konfirmiĝu; kaj ili malkovru en la komunaĵo de la baptitoj amikan kaj familiecan etoson.

Hodiaŭ ni preĝas por la unueco de la Eklezioj en KARIBIO.

 

Merkrede 23.1.1985: reciproke dividite, ni rekuniĝis kaj saviĝis per la graco

«La Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditojn» (Luk 19, 10).

Ni preĝu por tiuj, kiuj suferas pro ideologiaj konfliktoj, kaj tial fariĝis nuraj spektantoj de siaj destinoj. Ili malkovru, ke la Dia graco ebligos, ke ili libere konduku siajn proprajn vivojn.

Hodiaŭ ni preĝas por la unueco de la Eklezioj en NORDAMERIKO.

 

Ĵaŭde 24.1.1985: la regno de Dio jam ĉeestas

«Ĉar jen, la regno de Dio estas inter vi» (Luk 17, 21).

Ni preĝu por tiuj, kiuj malesperas pri la Eklezio, ĉar ili ne sukcesas vidi en ĝi la signojn de la Regno. Nin helpu la graco de Dio, por ke ni konvertiĝu, fariĝante veraj signoj de la Regno.

Hodiaŭ ni preĝas por la unueco de la Eklezioj en EŬROPO.

 

Vendrede 25.1.1985: la Sinjoro montru al ni sian bonkorecon

Ni preĝu por la familioj kiuj travivas malfacilaĵojn, kaj por la granda familio de Dio en la tuta mondo.

Hodiaŭ ni preĝas por la unueco de la Eklezioj en la TUTA MONDO, por ke baldaŭ venu la tago, en kiu la tuta popolo de Dio kunvenu por ununura Eŭkaristia celebrado.

 

al la indekso


 

MALLONGA HISTORIO DE LA PREĜO-SEMAJNO
POR UNUECO DE LA KRISTANOJ

 

En 1908, Patto Paul Wattson, anglěkana pastro, kiu poste fariĝos katoliko, iniciatis la preĝo-semajnon por la unueco de la Eklezio, celebratan ĉiujare de la 18-a ĝis la 25-a de januaro. Dum pluraj jaroj la preĝo-semajno, bazita sur la principo de la reunuigo kun la romkatolika Eklezio, estis celebrata en la katolika mondo.

En la sama epoko, aliaj kristanoj akiris pli profundan konscion, ke la preĝado ludas gravan rolon ne nur en la persona vivo, sed ankaŭ en la konstruo de la unueco. En 1926 la (nekatolika) ekumena movado «Kredo kaj Konstitucio» lanĉis preĝo-semajnon por unueco de la Eklezio, celebratan ĉiujare dum la Pentekosto-tempo.

En la tridekaj jaroj Patro Paul Couturier, katolika pastro en Liono (Francio), iniciatis ĉiujaran semajnon de preĝado por unueco de la kristanoj laŭ nova bazo: preĝi por la unueco, kiun Kristo volas, per la rimedoj, kiujn Li volas. La vidpunkto de Pastro Couturier, pli ampleksa ol tiu de Pastro Wattson, tuj kuntrenis vastan aliĝon de protestantoj, anglikanoj kaj ortodoksuloj. La temojn de la preĝo-semajnoj preparadis la Centro por kristana Unueco de Liono kaj ekumena komisiono «Kredo kaj Konstitucio».

La dua Vatikana ekumena Koncilio instigas la katolikojn preĝi kune kun la aliaj kristanoj por la unueco. Ekde tiam la konkretan preparon por la semajno faras grupo el la Monda Ekleziara Konsilio kaj el la Roma Sekretariato por Unueco de la Kristanoj. Nuntempe, la preĝo-semajnon celebras milionoj da Kristanoj en la tuta mondo, ĝenerale en januaro aŭ en la Pentekosto-tempo.

(el « Oraciňn y servicio »)

al la indekso


 

PREĜADO DE LA POPOLOJ

Tria parto - (unua parto - dua parto)

La Budhanoj

Budhismo, kune kun kristanismo kaj islamismo, konsistigas la triopon de la nuntempaj universalismaj religioj. Fondis ĝin Sidarto Gotamo, alnomata Budho aŭ Budao (= Iluminiĝinto), en la sesa jarcento antaŭ Kristo. Fronte al la konstato, ke la doloro estas neapartigebla de la ekzistado, li starigis doktrinon por homa savo sen Dia perado, forlasante la hinduan politeismon.

Fundamenta kerno de budhismo estas la fama parolado de Budho en Benareso. Laŭ li, esenco de la vivo estas la doloro (unua vero); ĝin kaŭzas la deziroj de la sensoj kaj la nescio (dua vero); necesas, do, detrui la doloron per sankta vojo el 8 punktoj (tria vero); ili kondukas al la liberiĝo el la ekzistado, aŭ nirvano (kvara vero).

Jen la okpunkta vojo: 1) ĝusta kono; 2) ĝusta penso; 3) ĝusta parolo; 4) ĝusta ago; 5) ĝustaj vivo-rimedoj; 6) ĝusta klopodo; 7) ĝusta atento; 8) ĝusta kontemplo. Tiu ĉi vojo celas liberigi el monduma aŭ profana vivo, kaj konduki la budhanon al kompleta neniigo de ĉia vivdeziro, ĉar ĉiu aktiveco kaŭzas karmon, nome, laŭ la hindua tradicio, ion kio estigas nepran pludaŭron de la ekzisto-ĉeno. Eĉ la morto ne nuligas la karmon entenatan en la vivo, kaj pro tio, fininte unu vivoformon, la estulo transiras al alia formo, kiu siavice enhavas alian karmon. Por liberiĝi de la fera leĝo de karmo, kaj do de la ciklo de la sinsekvaj renaskiĝoj, Budho proponas siajn kondutregulojn. Kiam li elĉerpas la karmon entenatan en siaj antaŭaj vivoj, la homo fine atingas nirvanon. Ĝi povas esti komprenata aŭ kiel simpla ne-ekzisto aŭ kiel speco de paradizo.

En ĉi tiu klopodado por la liberiĝo el karmo, la asketa vivo-maniero kaj la preĝado ludas rimarkindan rolon: tial la bonzoj-monaĥoj estas gravai personuloj en la budhana vivo.

 

Budhanaj preĝoj

«Laŭlonge de sennombraj ekzistadoj ni multe renovigis la karmon, kiu nin kunligas kun la tero. Milda lumo, gvidu min, por ke mi ne perdu la saĝon de la koro» (J’an Juan).

 

«Ĉiuj estaĵoj, kiuj estas en oriento, ĉiuj estaĵoj, kiuj estas en okcidento, ĉiuj estaĵoj, kiuj estas en nordo, ĉiuj estaĵoj, kiuj estas en sudo, havu ĝojon kaj bonstaton, povu vivi sen malamo» (Libro pri Universala amo).

 

«Mi oferas mian korpon, por ke ĝi detruiĝu. Mi donacu mian karnon al malsatuloj, mian sangon al soifantoj, mian haŭton por vesti nudulojn, miajn ostojn bel brulaĵon por la homoj kiuj malvarmas. Mi oferas mian feliĉon al kompatinduloj, mian vivon por reanimi la mortantojn» (tibetana preĝo).

 

«Mi povu anonci senkonfuze la veron al ĉiuj estuloj; mi povu doni al ili ĝojon, helpon, interkoniĝon» (Vasubandhu, budhana teologo, 4-a jarc. a. K.).

 

«Senfina kiel la ĉieloj estu mia kompato por la vivantaj estaĵoj. Mia menso, malligita el la katenoj, estu libera kaj apartigita el la teraj aĵoj. Kiel floroj de lotuso, senmakulaj kaj belaj, eĉ naskiĝante el la koto, tiaj estu miaj meditoj plenumataj en tiu ĉi mondo de iluzio. Kun devoteco ni omaĝas al la Lumiganto» (japana zen-preĝo).

 

«Ho senfina Lumo, ho nekomparebla Lumo, pura, kvieta, milda kaj konsola. Ni deziras resti ĉe Vi. Freneze, dum la sennombraj ekzistadoj, ni renovigis la karmon, kiu nin ligis al la tero. Ho, fine rigardu nin, ho milda Lumo, por ke ni ne perdu plu la saĝon de la koro. Neniu baro malebligu al la estaĵoj renaskiĝi en la paco kaj en la feliĉo apud Vi. Ni kultu Vin per la tuteco de la koro kaj en perfekta kredo» (japana budhana preĝo).

 

«Vi, kiu vivas silente en la profundo de la koro, revelaciu Vian senliman realon, vivigu en ni Vian vivan ĉeeston. Liberigu nin el la katenoj de la deziro, el la sklavigo al niaj mizeraj celoj, el la miraĝo de nia limigita egoismo. Kovru nin per Via hela saĝo, ekflamigu nin per Via arda amo, kiu ĉirkaŭas kaj brakumas la tenebrojn kiel la lumo, kiu gardas la obskuran meĉon, kiel la patrina amo, kiu ĉirkaŭas la vivon kreskantan interne de sia malhela sino! Estigu en ni la ĝermon el kiu naskiĝos Via lumo, tiel ke ni povu rompi la ŝelon de nia egoismo.

Kiel la semo, kiu mortas por retrovi la vivon, transpasigu nin tra la sojlo de la morto de la inicado. Ni vekiĝu al la vivo pli vasta kaj pli malsama, la vivo de Via amo, kiu ĉion brakumas, la amo de Via saĝo, al kiu nenio estas kaŝita» (Anagarika Govinda).

 

Preĝo en kuneco kun la budhanoj

«Ho Dio, donu daŭrigon al ĉiuj, kiuj rekonas Vin, nuligante sian propran egoismon, kaj en Vian Nenion mergiĝas, por trovi plenecon, ĝojon, pacon, amon, sindonon al la plej ignorataj vivantoj, liberecon. En Via hela lumo reordigu la pilgrimulojn kiuj, ĉe la suriro de la suno, en ruĝaj aŭ flavai vestoj, respektegas ĝian nomon; kaj ankaŭ nin, kovritajn per aliaj vestoj, kaj adorantojn de aliaj nomoj.

Ho Vi, laŭ kiu nenio estas mio aŭ alio.

Ho sen limo, ho sen bildo, ho sen nomo!»

(Vannucci)

P. Carlos Musazzi (daŭrigota)

 

 

al la indekso


 

EMOCIOJ DE RADA

 

Rada esti alta, svelta kaj bela knabino, kun simplanimaj klaraj okuloj, aminda, pura kaj helkolora vizaĝo, kiun la nigra kaptuko aspektigis pli bela. Lastatempe Rada estis tre okupata en la lernejo, ĉar proksimiĝis la jara ekzameno. Ties tago rapide venis. Jam de la mateno la knabina lernejo komencis pleniĝi de lernantinoj, feste vestitaj, harkombitaj kaj ornamitaj kiel papilioj fare de iliaj patrinoj. Kun malfermitaj libretoj ili zumadis kiel svarmo da abeloj kaj por lasta fojo ripetadis siajn lecionojn.

La diservo en la preĝejo jam finiĝis kaj homoj komencis amase eniri la lernejon, por vidi laŭkutime la jarajn sukcesojn de la lernantinoj. Belegaj fIorkronoj ornamis la pordojn, la fenestrojn kaj la katedron; la bildoj de la sanktaj Kirilo kaj Metodo rigardis el mirinde bela kadro el rozoj, freŝaj floroj, branĉetoj de piceo kaj bukso.

Rada sinĝene ordigis la lernantinojn sur la benkojn kaj mallaŭte donis al ili kelkajn instrukciojn. Ŝia aminda vizaĝo, vivigita de emocio pro la solena horo kaj lumigita de ŝiaj grandaj okuloj, estis tamen belega. Diafanaj rozkoloraj nubetoj, ludantaj sur ŝiaj vangoj, perfidis la vibradon de ŝia animo.

La lernobjekto, pri kiu oni ekzamenis, estis bulgara historio. La instruisto Kliment turnis sin kun la libreto al Miĥalaki Alafranga, Miĥalaki kapneis kaj diris, ke li ekzamenos pri la franca lingvo. La instruisto turnis sin dekstren kaj ripetis la inviton al Stefĉov. Li konsentis, metis la libron sur la tablon kaj laŭte starigis demandon. La demandata junulineto silentis. La glacia, malafabla rigardo de Stefĉov penetris kiel frosto en ŝian infanan animon. Stefĉov ripetis la demandon. La knabino silentis plu.

- Ŝi iru al sia loko - li diris seke al la instruistino - alvoku iun alian.

Eliris alia knabino antaŭen. Stefĉov demandis ŝin. Ŝi aŭdis, sed ne komprenis la demandon kaj restis silenta. Silenta estis ankaŭ la tuta publiko, ekposedita de ia peniga sento. Stefĉov ĵetis glaciigan rigardon al Rada kaj ekgrumblis:

- Sufiĉe malzorgeme oni estas instruinta la infanojn. Alvoku alian lernantinon.

La tria lernantino respondis ion tute alian. Vidinte malaprobon en la rigardo de Stefĉov, ŝi ekmiris kaj senespere ĉirkaŭrigardis. Konfuziĝo nebuligis ŝian rigardon, Ŝiaj lipoj ektremis. Subite ŝi laŭte ekploris kaj forkuris, kaŝante sin ĉe sia patrino.

Rada estis konsternita. Eĉ guto da sango ne restis en ŝia vizaĝo.

La publiko ne plu povis elteni tiun streĉitan staton kaj ekbruis maltrankvile. Nur sur la triumfanta vizaĝo de Stefĉov pentriĝis kontento. Subite ekregis tomba silento kaj ĉiuj rigardoj direktiĝis antaŭen. El la publiko eliris Bojĉo Ognjanov, kiu ĝis nun staris nerimarkite, kaj turninte sin al Stefĉov, diris firme:

- Sinjoro, mi ne havas la honoron koni vin, sed pardonu. Viaj demandoj, malklaraj kaj abstraktaj, povus embarasi eĉ lernantinojn de la kvina klaso... Kompatu tiujn ĉi nespertajn infanojn...

Kaj, turninte sin al Rada, li demandis:

- Fraŭlino, ĉu vi permesos?

Kaj, ne sidiĝinte, li petis, ke oni alvoku unu el la jam ekzamenitaj knabinoj.

La vizaĝoj de la ĉeestantoj sereniĝis, la brustoj libere ekspiris.

Tute simple, Ognjanov demandis la knabinon pri la sama afero, pri kiu demandis ŝin ankaŭ Stefĉov. Nun ŝi respondis. Oni alvokis alian knabinon. Ŝi ankaŭ, laŭ sia aĝo, respondis kontentige.

Tiam ĉiuj infanoj, timigitaj terure antaŭ kelkaj minutoj, fiksis amike siajn rigardojn al Ognjanov; ili nun eĉ komencis disputi, kiu el ili eliru la unua, por interparoli kun tiu bona homo, kiun ili jam ekamis.

Mirigita, kortuŝita ĝis larmoj, surprizita, Rada rigardis dankeme al tiu grandanima homo, kiu helpis ŝin en tia peza minuto.

Al la tria knabino Ognjanov starigis la demandon:

- Rajna, diru al mi, ĉe kiu bulgara caro la bulgaroj fariĝis kristanoj, estis baptitaj?

Kaj li rigardis milde kaj amike la senkulpajn okuletojn, turnitajn al li, en kiuj ankoraŭ vidiĝis spuroj de larmoj.

La knabineto pripensis iom, ekmovis siajn lipojn kaj per voĉeto klara, dolĉa kaj sonora kiel de alaŭdo, kiu kantas frumatene en la aero, ekkriis:

- La bulgara caro Boris baptigis la bulgarojn!

- Tre bone, brave, Rajna... Diru nun al mi, kiu inventis nian alfabeton?

Tiu demando iom embarasis la knabinon. Ŝi preskaŭ fermis la palpebrojn, kvazaŭ por alvenigi al si la respondon, malfermis la buŝon por diri, sed haltis hezitante, jam preta konfuziĝi.

Ognjanov helpis ŝin:

- Nian A, B, C, Rajna, kiu verkis ĝin?

La infana rigardo eklumis. Rajna etendis sian ĝis la kubuto nudan delikatan brakon, ne dirante ion ajn. Ŝi montris al Kirilo kaj Metodo, kiuj rigardis favore al ŝi.

- Jes, jes karulineto, la sanktaj Kirilo kaj Metodo, aŭdigis kelkaj aliancanaj voĉoj de la antaŭaj seĝoj.:

- Longan vivon donu al vi Dio, Rajna! La sanktaj Kirilo kaj Metodo helpu vin iĝi carino - kortuŝite elbabilis popo Stavri.

- Brave, Rajna, sidiĝu - afable diris Ognjanov.

Ridante pro ĝojo kaj konsciante sian triumfon, Rajna alkuris al sia patrino, kiu ĉirkaŭbrakis kaj premis ŝin al sia brusto, surŝutante ŝin per ŝtormaj kisoj kaj larmoj.

Ognjanov turnis sin al la instruisto Kliment kaj redonis al li la libron.

La ekzameno daŭris plu kaj finiĝis tute trankvile.

Ivan Vazov

(El «Sub la jugo»)

 

al la indekso


 

 

SANKTA METODO, KUNPATRONO DE EŬROPO

 

La jaro 1985 estas grava jaro por ĉiuj Slavoj. Ĝuste tiujare la Eklezio memorigas al ni la 1100-an datrevenon de la morto de sankta Metodo - la granda apostolo, kiu kun sia frato Cirilo heroldis kredon al la slavaj nacioj.

La korpo de ĉi tiu granda kunpatrono de Eŭropo ripozas sur la teritorio de Moravio, do estas morala devo de la ĉeĥaj IKUE-anoj memorigi al ĉiuj IKUE-anoj ĉi tiun gravan jubileon. Tion ni volas fari per kelkaj artikoloj sur la paĝoj de nia kara organo Espero Katolika.

Hodiaŭ ni volas konigi al vi la enhavon de la Komuna Paŝtista Letero de la ĉeĥaj episkopoj, kiu estis legita dimanĉon la 2-an de decembro 1984 dum ĉiuj sanktaj Mesoj. La enhavo estas aktuala ne nur por ĉeĥoj, sed precipe por ĉiuj Slavoj kaj ankaŭ por la ceteraj anoj de la Eklezio, ĉar temas pri okazaĵo de universala signifo.

 

KOMUNA PAŜTISTA LETERO

OKAZE DE LA JUBILEA JARO DE SANKTA METODO

 

Amataj fratoj kaj fratinoj en Kristo!

Ni inaŭguras la jubilean jaron de sankta Metodo, nia apostolo instruinto de ĉiuj slavaj nacioj, kiu estas, kune kun sanktaj Benedikto kaj Cirilo, patrono de tuta Eŭropo. Ni memorigas al ni lian beatan morton antaŭ 1100 jaroj, kiel priskribas ĝin al ni lia disĉiplo kaj biografiisto, verŝajne sankta Kliment de Ochrid, kiu skribas: «Kiam dum Palma Dimanĉo amasiĝis la tuta popolo, eniris Metodo en la preĝejon, kaj ĉar li estis malsana, li eldiris benon al la imperiestro, al la princo kaj al la sacerdotaro kaj al la popolo: «Zorgu pri mi, infanoj, ĝis la tria tago». Do tiel fariĝis. Dum mateniĝo de la tria tago, li diris lastajn vortojn: «En viajn manojn, Sinjoro, mi metas mian animon». Li mortis sur la manoj de pastroj en la sesa tago de la monato aprilo jare 885. Sian ĉefpaŝtistan benon donis la sanktulo dum la adiaŭo al niaj prapatroj kaj pere de ili ankaŭ al ni ĉiuj. Kun ĉi tiu beno li restigis al ni ankaŭ sian tutan verkon kiel multvaloran heredaĵon, kiun ni devas fidele konservi kaj per fervora kristana vivo multobligi. Ĝi estas la sankta heredaĵo, kiun ni prikantas en la konata kanto: «Heredaĵon de la patroj, konservu al ni, Sinjoro!».

Al ĉi tiu heredaĵo apartenas precipe la Vorto de Dio, kiun al ni sanktaj Cirilo kaj Metodo perbuŝe predikis kaj ankaŭ skribe konservis. Ili tradukis en la slavan lingvon la ĉefajn partojn de la Sankta Skribo, bezonatajn por legado dum liturgio, kaj fine sankta Metodo mem antaŭ la morto kompletigis la tradukaĵon per la mankantaj partoj, kiel tion priskribas la biografiisto: «Li sidigis el siaj disĉiploj du sacerdotojn, la kapablajn rapidskribistojn, kaj li tradukis rapide ĉiujn librojn de la Skribo krom la libro de la Makabeoj el la greka lingvo je la slava dum ok monatoj, ekde la monato aprilo, kiam li komencis traduki, ĝis la 26-a tago de la monato oktobro». Neniu alia eŭropa nacio, krom la greka kaj romana, tiutempe povis fieri pro la traduko de la tuta Sankta Skribo. Nur la Slavoj, merite de sanktaj Cirilo kaj Metodo, atingis tuj sur la sojlo de sia historio ĉi tiun multvaloran donacon, per kiu ili enviciĝis inter la plej kulturajn naciojn de la mondo.

Al la heredaĵo cirila-metoda apartenas ankaŭ la slava liturgio, celebrata en la nacia lingvo. Ĉi tiun grandan privilegion por ni akiris sanktaj Cirilo kaj Metodo. Ili ne ŝparis penon, tempon kaj personajn oferojn por traduki la liturgiajn librojn en la slavan lingvon. Ili lernigis centojn da pastroj por la servo en ĉi tiu lingvo kaj brave ili defendis ĉi tiun privilegion kontraŭ ĉiuj malamikoj. Malgraŭ tio, ke post la morto de sankta Metodo ilia ideo estis fouŝovita malantaŭen en la intenco plifirmigi la unuecon de la kredo, tamen ĝi ne malaperis, sed post 1100 jaroj ĝi venkis dum la 2-a Vatikana Koncilio jare 1963, kaj tiel ĝi estis renovigita, sed ne plu kiel privilegio nur por la Slavoj, sed kiel la rajto de ĉiuj nacioj de la mondo. Ĝi estas granda kontentigo por la klopodoj de niaj sanktaj apostoloj. Dependas nur de ni, ĉu ni tion laŭeble plej multe eluzos por pli granda ekamo de la sankta Meso, se ĝi nun estas celebrata per la gepatra lingvo kaj ĉu ni ĝin ofte partoprenos kaj el ĝi ĉerpos forton por la oferoj de la kristana vivo.

Sankta Metodo vivis en la tempo, kiam la unueco de la Eklezio estis minacata de konfliktoj inter Konstantinopolo kaj Romo, kaj ĉe ni de konfliktoj inter pastroj slavaj kaj germanaj. Eĉ en tiuj danĝeraj tempoj restis sankta Metodo fidela al la unueco de la Eklezio, li tenis la kontaktojn kaj kun Romo kaj kun Konstantinopolo, kiel tion atestas liaj vojaĝoj en Romon kaj ankaŭ en Konstantinopolon. En konfliktoj kun germanaj pastroj li apogadis sin je la aŭtoritato de la roma Papo, kaj tiel li kapablis teni ekvilibron inter pastraroj slava kaj germana. En liturgia praktiko li ĉerpis el la orienta liturgio, sed li utiligis ankaŭ elementojn okcidentajn, kaj tiel li formis novan harmonian tutaĵon kunigantan preferaĵojn de Oriento kaj Okcidento. Tio estas la ĝusta metodo por ekumena kunlaboro en la nuna tempo. Ni devas agnoski kaj estimi la pozitivajn valoraĵojn, kiujn ni trovas ĉe disigitaj fratoj.

Testamenton de sankta Metodo oni povas koncize resumi en tri punktojn: Sankta Skribo, Sankta Meso kaj Unueco de la Eklezio. Kaj ĉi ĉio supozas kaj postulas daŭran kuniĝon kun Kristo, ĉar sole en Li estas nia savo. Ke do ĉi tiu jubilea jaro, kiun ni inaŭguras sur la sojlo de la nova liturgia jaro, signifu por ni ĉiuj paŝon pli proksimen al Kristo, al lia vero kaj amo, kaj pere de Kristo ankaŭ al vera kaj daŭra paco sur la tuta mondo. Ke nin en ĉi tiuj klopodoj akompanu, kaj per siaj propetoj helpu, la Di-Patrino. Ŝian kulton la sanktaj Cirilo kaj Metodo enigis en la koron de nia nacio, ĉar ŝi estas sekura gvidantino al Kristo. Dum ŝia festotago, la 8-an de decembro 1985, ni intencas ĉi tiun jubilean jaron fermi per nia konsekriĝo al ŝia Senmakula Koro. Ke al ni ankaŭ helpu la daŭra propeto de nia sankta Metodo, al kiu ni turnas nian insistan petegon, kiu elŝprucis el la ardanta koro de la biografiisto: «Vi do, sankta kaj honorinda patro, rigardu el la ĉielo per viaj propetoj nin, kiuj sopiras pri vi, kaj liberigu viajn disĉiplojn de ĉiu ajn danĝero kaj disvastigu la Dian instruon, herezaĵojn ekstermu, por ke ni ĉi tie vivu digne laŭ nia vokiĝo, kaj poste ni ekstaru kun vi kiel via grego sur la dekstra flanko de Kristo nia Dio, kaj ke ni akceptu de li eternan vivon».

Tradukis M.Š.

 

al la indekso


 

FINIĜIS LA KAZIMIRA JUBILEO

 

La Litovoj en patrolando kaj elmigrintaj ĵus finis la Jubilean Kazimiran Jaron memorige de la princo sankta Kazimiro (1458-1484).

En aŭgusto 1984 okazis en Litovio solenaj celebroj memorige de sankta Kazimiro. La Papo, ne povante partopreni persone, faris celebron en sia somera loĝejo de Castelgandolfo apud Romo.

 

 

Litovaj knabinoj aŭdience ĉe la Papo

 

 

Princo Kazimiro, modela junulo

«Filo de la (litov-dinastia) Kazimiro la 4-a, reĝo de Pollando kaj Litovio, tiu-epoke kunigitaj kiel komuna ŝtato, li estis destinita unue por la reĝa trono de Hungario, poste por tiu de Pollando-Litovio. Li, tamen, preferis la «Ĉielregnon», kaj travivis sever-moran vivon, konscie dediĉitan al la Eŭkaristio, kun ĉasteco konsekrita al Nia Sinjorino kaj prizorgado al malriĉuloj kaj malsanuloj. Eble helpante tiujn, li trafiĝis de tuberkulozo, kiu baldaŭ forportis lin, 25-jaraĝan, en la tombon (4.3.1484). Tamen, li restis por ĉiam vivanta: sanktulo, modelo, protektanto.

Li estis enterigita en la kapelo de la katedralo de Vilnius (Litovio). Papo Leono la 10-a deklaris lin sanktulo en 1521».

(P. Pedro Urbaitis, Persona Paroĥejo de la Litovoj en San-Paŭlo/ Brazilo)

 

PREĜO

 

Ho sankta Kazimiro, vi kiu serĉis kaj trovis en Jesuo-Eŭkaristio la kontentigon de via Di-malsato, vi kiu respektegis la sanktan Virgulinon ne nur per la lipoj, sed ja per la vivo-pureco, vi kiu amis Dion tra malriĉuloj kaj forgesitoj, vi kiu kiel arda junulo rezignis je iu ajn monda gloro pro la Regno de Dio, estu nia modelo kaj nia gvidanto, en la malfacila vojo de la kristana vivo.

Ni ankaŭ petas vin, kiu tiom da fojoj montris vin potenca protektanto de via popolo en malhelpoj kaj danĝeroj, rigardu nun al via lando kaj via popolo, kaj venu por helpi ilin.

 

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

* «Pri EK, mi opinias, ke ĝi povus esti plibona ĵurnalo. Ĝia redaktoraro ŝajnas al mi fermita: sub la artikoloj oni ĉiam legas la samajn nomojn. La enhavo de EK, laŭ mi, estas nekontentige mezkvalita. Ĝi bezonas pli da internacieco, riĉeco...

Se vi skribemas al mi, bonvolu konkrete diri, per kiaj artikoloj mi povus trarompi la muregojn de Espero Katolika.

Esperante, ke mia letero ne afliktos vin, mi kun franciskana saluto deziras al vi Pacon kaj Bonon.

Frato Zoltán Dukai, Jugoslavio

 

Respondas la kunredaktoro Battista Cadei:

 

Mi tute konsentas: EK estas mezkvalita, kaj bezonas pli da internacieco kaj riĉeco. Ankaŭ mi bedaŭras (kredu min!), ke sub la artikoloj oni legas la samajn nomojn. Atentaj legantoj eble ekvidis, ke ne mankas klopodoj, por igi la revuon pli internacia kaj pli varia. Sed vidu, kio okazas. Mi citas du ekzemplojn. En la januara numero nepris unu artikolo pri la Paco-Tago kaj unu pri la Unueco-Semajno. Sed ni ne havis ilin. La redakcio estis, do, devigita ilin pretigi, malgraŭ la multegaj okupoj. Koncerne vian landon, ni volis faris raporteton pri la Kroata Eŭkaristia Kongreso en Marija Bystrica, kaj ni petis ĉi-cele fotojn, sed ni ne ricevis ilin; dume la tempo forpasis, kaj la afero fariĝis malaktuala.

Per kiaj artikoloj trarompi la muregojn de Espero Katolika? De longe ni plorpetas kunlaboron por serio da temoj listigitaj ankaŭ en la Enkonduko de ĉi tiu numero! Kaj krome: gravaj mondaj ekleziaj aŭ ekumenaj aŭ religiaj eventoj, kun bonkvalitaj, karakterizaj bildoj.

Kompreneble, la mallonga disponebla spaco devigas nin al selekto, kaj foje ni devas kun bedaŭro rezigni interesajn aferojn. Mi estu ĝisfunde sincera: ne havas ŝancon aperi artikoloj nelegeblaj, lingve malbonaj, trolongaj; malgrandan ŝancon havas poeziaĵoj (da ili estas tro multe kaj ofte nebonkvalite!).

Kara frato: via letero ne afliktis nin. La samon mi esperas pri mia respondo, kiun mi finas reciprokante la ŝatatajn dezirojn de Paco kaj Bono.

 

* Mi gratulas pro la bona aspekto de la revuo «Espero Katolika». Ĝi estas bonega laŭ enhavo kaj aspekto.

Daŭrigu tiel!

Raymond Steenhout, Belgio

 

al la indekso


 

LA PAĜO DE LA INFANOJ

 

Karaj infanoj kiuj lernas Esperanton!

 

Mi kredas, ke vi atente legis mian alvokon. Mi ne estas surprizita pri la fakto, ke mi ankoraŭ ne ricevis viajn leterojn. Sendube, en viaj landoj, kiel ĉi tie, la vintro mallertigas la pensojn! Sed mi estas kuraĝa, kaj mi scias atendi, kiam tio estas necesa. Tamen mi esperas, ke baldaŭ vi skribos al mi. Tiam ni estos feliĉaj respondi al vi en nia kara revuo. Laŭeble, ni provos respondi al vi ankaŭ persone. Ĝis baldaŭ!

 

Kelkaj detaloj pri nia grupo

Nia grupo naskiĝis je la jaro mil naŭcent sepdek naŭ (1979). Tiam, ĉirkaŭ dek meso-servantoj komencis la lernadon. Ni laboris per libreto eldonita de la danaj esperantistoj kun la titolo «Sub la Verda Standardo», kiu estas tre bona metodo por komencantoj. La esperanta prononco estas iom malsama ol la franca. Por korekti niajn erarojn, ni aŭskultis la registritajn elsendojn de la Vatikana Radio. Mi esperas, ke vi aŭskultas ofte la Vatikanan Radion: ĝi estas la Radio de la Papo, kaj ĉiuj katolikaj esperantistoj devus ĉiam aŭskulti ĝin, precipe la Esperantajn elsendojn.

Lastan sabaton, malgraŭ la malvarmo, venis ĉe min kvar el niaj junaj grupanoj, tre junaj kiel Hieronimo (naŭjara) kaj Filipo (dekunujara), aŭ iomete pli aĝaj kiel Fernando kaj Raŝela (dekkvarjaraj). Ili ricevas «Espero Katolika»-n, sed ili ne povas kompreni ĉion de la artikoloj. Kiam ni kunvenas, oni klarigas, kaj ofte la tekstoj estas por ni tre profitiga ekzerco de lernado. Kompreneble, ni legis kaj klarigis mian alvokon, kaj mi proponis al ili la agrablan taskon de la korespondado kun vi. Kun entuziasmo ili akceptis tiun proponon, kaj de nun ili salutas ĉiujn, kiuj bonvolos skribi al ni.

 

Medito

La apostolo Paŭlo diris al la kristanoj, ke la tero ne estas ilia vera patrujo. En tiu mondo, ni do estas ekterlandanoj, kiel pas-loĝantoj. Nia vera patrujo estas la ĉielo, ĉe nia Patro, kun la anĝeloj kaj la sanktuloj. Ni marŝas al nia vera patrujo.

Certe, ne ĉiam estas malagrable iri eksterlanden! Sed kiam oni iras por labori, por gajni la panon de la familio, aŭ kiam, kiel dum la lasta mondmilito, oni estas deportita... tiam oni komprenas pli bone la komparon de la apostolo!

Kiam oni devas resti eksterlande, oni deziras renkonti samnacianojn, paroli kun ili, retrovi la etoson de la hejmo. Kaj ni ankaŭ deziras renkonti la ambasadoron de nia lando. En ĉi tiu mondo ni multe bezonas viziti la ambasadorejojn de nia lando, de nia vera patrujo. Ofte, tre ofte ni sentas tiun bezonon. La ambasadorejo de nia patrujo estas nia preĝejo. Tial, ni devas ĝoje, ofte, kun plezurego viziti (precipe dimanĉe) la kunvenon de niaj samnacianoj, la kristanoj. Jesuo diris en la Evangelio, ke se du aŭ tri kunvenas en Lia nomo, Li estas kun ili.

G. Schneider, Francio

 

al la indekso


 

6-A EKUMENA ESPERANTO-KONGRESO

(Aŭgsburgo, 27 jul.-3 aŭg. 1985)

 

Pri la programo

Oni decidis subteni la ĉeftemon de la Universala Kongreso de Esperanto: «Antikvo kaj moderno, kion ŝanĝi, kion konservi?». Ankoraŭ oni ne decidis pri la detaloj, sed jam prepariĝas jenaj punktoj:

- Ekumenismo: malgranda katekismo de Lutero; Aŭgsburga kredkonfeso; ekumenaj diservoj; vizito de ekumene gravaj lokoj en Aŭgsburgo; la «Dekreto pri la Ekumenismo» de la Dua Vatikana Koncilio; prelego de Walter Mudrak pri «Max Josef Metzger, katolika sacerdoto, 1887-1944, pioniro dc Ekumenismo, esperantisto»; ekskurso al Instituto en Meitingen, fondita de pastro Metzger.

- Biblio: intimiĝo kun psalmoj; ekzegeza kaj teologia enkonduko (v. ankaŭ «Kantikoj»); prelegoj de pastro Angelo Duranti, direktoro de la Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (I.A.B.O.), pri Biblia Vortaro de I.A.B.O. kaj pri la ekumena traduko de la Biblio (temoj ankoraŭ ne fiksitaj).

- Familio: la kristana familio en la nuna mondo («Familiaris consortio»); prelego de prof. Tyburciusz Tyblewski pri psikologiaj faktoroj de la familio.

- Kantikoj: Koruso kun novaj kaj malnovaj kantikoj («Adoru kantante»; «Tero kaj ĉielo kantu»); la ĉantado de psalmoj laŭ gregoria maniero: enkonduko kaj praktikado.

- Ekskursoj: Aŭgsburgo kaj Meitingen (v. «Ekumenismo»); koncentrejo Dachau.

- Mesoj: ĉiutagaj, kaj komuna preĝado (ĉantado) de la Breviero.

al la indekso


 

ANKORAŬFOJE PRI LA VORTO “ADORI”

 

Ne por diskuti, sed se ni ne konservas la originalan, la bazan signifon de la vorto «adori», ni ne povas esprimi en Esperanto tre gravan religian agadon. Nome, en la kristana mondo oni «nur Dion adoras».

Ankaŭ mi citas el PIV.1. (unua signifo): Honori kiel diaĵon per la decaj vortoj kaj gestoj. «La veraj adorantoj adoras la Patron laŭ spirito kaj vero». (N), do laŭ la Nova Testamento. Adoro. «La viro... faris adoron al la Eternulo». «La adoro de la Magoj».

Kompreneble, kiel multaj vortoj, ankaŭ ĉi tiu vorto povas esti ankaŭ «metafore» uzata. Jen el PIV: «Adori la poezion». Ĉi tio estas la tria signifo: havi pasian emon al io. Per la verbo adori oni povas krei esprimojn kiel: mi adoras vojaĝi (en la hungara) aŭ adori la torton (ege amegi ĝin), sed tio ne signifas, ke iu genuiĝas kaj adoras ĝin, preĝante al ĝi; aŭ mi adoras mian fianĉinon (mi legis ie), kio signifas, havi grandan amon.

Latina-hungara. Adoro, adorare = petegi, preĝi; (acc) adori iun.

Itala-hungara. Adorare (ekl) = adori, (metafore) ekz. adoro le fragole.

G. Waringhien: Grand Dictionnaire Esperanto-Français. Adori = adorer, vénérer; adorado = adoration.

Dizionarietto Religioso Italiano-Esperanto. Adorabile = adorinda; adorazione = adoro, adorado (adorare mankas).

La Sanktan Virgulinon oni respekt(eg)as, estim(eg)as pro ŝia di-patrineco, same la sanktul(in)ojn pro iliaj vivoj, sed ili ne estas adorataj kiel Dio. Oni adoras Dion, preĝas al Li, preĝe petas ion de Li, sed Marian adori ne eblas, nur respektegi ŝin kiel patrinon de Jesuo Kristo kaj preĝe peti ion de ŝi aŭ preĝi al ŝi por...

La baza signifo de adori estas la latina adorare kaj ĉi lasta estas la etimo. Se la vorto «adori» ne rilatas al Dio kaj nur al Dio (kaj ĉi-kaze ne metafore!), per kiu vorto eblas ĝin anstataŭigi?

S. Ĉapody

 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

† Mons. Tadeusz Etter, Helpa Episkopo de Poznań (Pollando), granda amiko de la Esperantistoj (bone memoras lin la partoprenintoj en la Spiritaj Ekzercoj en Gostyń, kaj la anoj de ĉeĥoslovaka Esperantista pilgrimo al Poznań de antaŭ kelkaj jaroj);

† F-ino Clementina Tranque Iglesias (Hispanio);

† S-ino Marija Koprivec (Jugoslavio);

† S-ro Josef Mraz (Aŭstrio), 90-jara;

† S-ro František Pospišil (Ĉeĥoslovakio), 82-jara;

† Patro Cyril Šima (Ĉeĥoslovakio), dominikano, fervora devotulo de beata Zdislava (v. EK 9/1984, p. 145), en kies naskiĝloko Křižanov lastatempe li loĝis.

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

* La itala Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, Giulio Andreotti, respondante 16.11.1984 (en itala lingvo) al letero de la Prezidanto de IKUE, komunikis, ke la kompetentaj ministeriaj oficejoj estas ekzamenantaj la peton (formulitan de P. Magnani) pri patronado de la solenaĵoj por la 100-jara jubileo de Esperanto en 1987, kaj ke la Itala UNESKO-Komisiono estis pripetita eldiri sian opinion kaj esprimi proponojn, por difini, kiamaniere UNESKO partoprenu en tiuj solenaĵoj.

 

* En oktobro 1984 la katolikaj esperantistoj de Łódz (Pollando) solenis nekutiman datrevenon: 20 jaroj da Sanktaj Mesoj en Esperanto. Dum ĉi tiu periodo agadis pastroj Roman Forycki, Tadeusz Nowakowski, Jan Szamburski, Francisco Szpilka kaj Maciej Krzymowski; krome, distingiĝis gesinjoroj Stanisław Bukowski, Simeon Wejland kaj Zofia Kłopocka. La grupo de Łódz faras ankaŭ aliajn alktivadojn: partopreno je la Esperanto-preĝtagoj en Ĉenstoĥovo kaj je la Spiritaj Ekzercoj en Gostyń, prizorgado de la tomboj de Esperanto-pioniroj, pilgrimoj, ktp. (Raportis Zofia Klopocka)

 

* S. Meso en Esperanto estis kuncelebrita en la katedralo de Florianňpolis/ SC (Brazilo), dimanĉon 18.11.1984, en la kadro de la 3-a Sudbrazila Esperanto-Renkontiĝo; kuncelebris pastro Bruno Ostropolski (Landa Reprezentanto de IKUE en Argentino), pastro Pedro Urbaitis (Landa Reprezentanto de IKUE en Brazilo) kaj frato Bertino Goemer (el Porto Uniăo, Brazilo).

 

* Nova Landa Reprezentanto de IKUE en Italio: Sac. Pasquale Campobasso, Rimini (Forlě). En Ĉeĥoslovakio vakas la posteno de Landa Reprezentanto.

 

* Biblia Semajnfino en la Abatejo Grüssau/ Bad Wimpfen (F. R. Germanio), 10-12 majo 1985. En la programo: ekzegezo, priparolado, meditado kaj traduko de psalmoj kaj de la komenco de la Evangelio laŭ Sankta Mateo; ĉantado en Esperanto de Laŭdoj, Mezaj Horoj, Vesproj kaj Kompletorio; S. Meso kun la monaĥoj de la Abatejo; fondo de la germanaj diocezaj laborrondoj de IKUE; urbopromenado. (Pastro Bernhard Eichkorn)

 

 

al la indekso


 

MAKSIMOJ

* «Ne ĉiu, kiu diros al mi Sinjoro, Sinjoro! eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo (Mateo 7,21) .

* Laŭ tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, ĝoju; por ke ankaŭ en la manifestiĝo de lia gloro vi ĝoj-raviĝu (1 Petro 4,13)

* Ne estas sub la ĉielo alia nomo - krom tiu de Jesuo Kristo - donita al la homoj, per kiu ni povas ricevi la savon (Agoj de la Apostoloj 4,12)

* Provu, kiel bona estas la Sinjoro; estas beata la homo, kiu lin fidas (Psalmo 34,8)

* Jesuo diris: «Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estos, tie estos ankaŭ mia servanto» (Johano 12,26)

* Ĉu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi? (1 Korintanoj 6,19)

* Ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio (Paŭlo al Romanoj 8,14).

 

al la indekso