Enhavo de Espero Katolika numero 9/1984

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

 

Sur la kovrilo: indianino el la irokeza gento en Kanado. Okaze de sia vojaĝo en tiu lando, la papo pledis por la konservo de la kulturoj de la indianoj kaj eskimoj.

 

 

 

 


 

NI JAM PLANAS POR 1985...

 

Karaj legantoj proksimaj kaj foraj!

 

Jen, post la somera paŭzo (ni parolas pri la norda parto de la terglobo), denove ni diskrete frapetas vian dompordon. La ĉefaj enhavoj de la ĉifoja numero estas:

 

* «La plej mirinda alianco» (plua artikolo);

* la vivo de la Eklezio en Jugoslavio;

* humanaj problemoj: ĉi-foje ni traktas pri la analfabeteco, lige kun la Monda Tago por la Alfabetizado (8a de septembro);

* movadaj novaĵoj.

 

Rilate la ĝis nun faritan laboron, kelkaj legantoj rimarkis, ke niaj klopodoj plialtigi la nivelon de la revuo donis kelkajn fruktojn, kaj skribis al ni laŭdajn leterojn. Ni estas dankaj; sed ni konscias, ke multo estas ankoraŭ farenda. Por la estonteco, ni klopodos plibeligi la eksteran, redakcian aspekton de la revuo (ekz.: pli da bildoj; du-kolumna teksto; eventualaj grafikaĵoj). Por tion efektivigi, ni devos alfronti du specojn de malfaciloj:

unue, ke ni ne estas profesie kompetentaj;

due, ke nia budĝeto estas tre modesta.

Por superi la unuan malhelpon, ni petos kunlaboron kaj... ni klopodos pliakrigi nian cerbon. Por superi la duan, kelkaj amikoj jam faris ĉi-celan mondonacon: se iu volus kuniĝi, li/ ŝi povas tion fari...

Rilate la enhavon, evidentiĝis, ke la «eksteraj» kunlaboroj estas tre ŝatataj (vidu ekz. en la maja numero: «Pri Maria diversvoĉe»; kaj en tiu julia-aŭgusta: «Ĉu Esperanto estas Di-Regna?»). Tial ni ripetas nian alvokon al kunlaboro.

Por 1985, ni intencus dediĉi ses revu-numerojn al po unu diversa temo. Kompreneble, tio efektiviĝos, nur se al ni alvenos artikoloj (prefere originalai, sed ankaŭ tradukitaj aŭ tradukotaj el naciaj lingvoj), leteroj, rakontoj de travivaĵoj, pripensoj, ilustraĵoj k.a. el diversaj mondo-partoj. Superfluas rimarkigi, ke ili devas esti nelongaj kaj lingve bonkvalitaj (se ne, ni devus - laŭeble - resumi aŭ modifi). Jen la ses temoj:

* Kredo, nekredo, ateismo (situacio; motivoj; kion fari?)

* Konkretaj ekzemploj de packonstruo (imitindaj personoj, iniciatoj, agoj. Paco koncernas ne nur la politikon...)

* Nekristanaj religioj kaj kristanismo (valoraĵoj de ĉiuj religioj; kiel alireligianoj prijuĝas kristanismon; kiu estas Jesuo Kristo por vi?; dialogo kaj kunlaboro)

* Junularo por la jaro dumila (1985, jaro de la gejunuloj; junularo en diversaj mondo-partoj; junularo por la paco; rajtoj kaj devoj de la gejunuloj)

* Kristanaj konfesioj kaj katolika kristanismo (aktuala ekumenismo; teoria kaj fakta rolo de la paco; kio estas la Eklezio; ortodoksa, protestanta ktp vidpunktoj; devoj de la katolikoj)

* Voĉoj de nacioj (se unu abonanto el ĉiu nacio, kie Espero Katolika estas legata, sendus unu originalan aŭ tradukitan artikolon, beletraĵon ktp, pri iu aspekto de sia nacio, ekestus mirinde bunta interesveka revu-numero!).

 

Kiel ni foje jam faris, ni publikigos ankaŭ artikolojn de alikredanoj kaj nekredantoj, eĉ se la ĝenerala vidpunkto de la revuo estas kaj restas katolika. Ĉiuokaze ili ĉiuj serĉu la veron tute sincere.

Ĉu tiu ĉi plano por 1985, tute aŭ parte, efektiviĝos? La afero - vi jam komprenis - ne dependas nur de ni!

La redakcio

 

al la indekso


 

LA PLEJ MIRINDA ALIANCO

(Deka parto)

Unua parto - Dua parto - Tria parto
Kvara parto - Kvina parto - Sesa parto
Sepa parto - Oka parto - Naŭa parto

 

La vivo de la Eklezio

Ni scias, ke la Nova Alianco inter Dio kaj la homaro stariĝis en la enkarniĝinta Filo de Dio, kiu «al tiuj, kiuj lin akceptis, donis la rajton fariĝi filoj de Dio» (Joh 1, 12).

Sed, kiel manifestiĝas la vivo de tiuj, kiuj konsistigas la familion, alivorte la Eklezion, de Dio? La Agoj de la Apostoloj priskribas la vivon de la prakristana komunaĵo jene: «Ili persistis en la instruo de la Apostoloj, en la kunuleco, en la dispecigo de la pano kaj en la preĝado» (Agoj 2,42).

Jen do la tri fundamentoj de la Eklezia vivo:

1) Parolo de Dio (= «instruo de la Apostoloj»);

2) Eŭkaristio (=«dispecigo de la pano kaj preĝado»);

3) Unueco kaj frata amo (= «kunuleco»).

 

La instruo de la Apostoloj

Fundamento de nia kredo estas la predikado de la Apostoloj. Al ili Jesuo diris: «Kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas» (Joh 20, 21).

La Eklezio estas «apostola», se ĝi gardas tion, kion Jesuo per la Apostoloj transdonis al ĝi (kp 1 Tim 6, 20). En tiu ĉi transdonaĵo ĉefan rolon ludas la Skriboj de ambaŭ Testamentoj. Ĉi-teme la dua Vatikana Koncilio rekomendas:

«Necesas, ke la tuta Eklezia predikado, kiel ankaŭ la tuta kristana religio, estu nutrata kaj regata de la Biblio. En la sanktaj Libroj, fakte, la ĉiela Patro venas amoplene renkonte al siaj filoj, kaj ekinterparolas kun ili. Krome, en la Parolo de Dio estas tia energio kaj potenco, ke ĝi estas subteno kaj forto de la Eklezio, kaj, por la filoj de la Eklezio, firmeco en la kredo, nutraĵo de animoj, pura kaj ĉiama fonto de spirita vivo».

La Biblio ludas gravan rolon en la Di-servoj (legado kaj predikado); ĝi estas deirpunkto de la teologio kaj de la preĝado. En la familia kaj individua vivo de la kristanoj, la Biblio, komprenata laŭ la apostola tradicio, estas tute necesa. Ĉar, kiel deklaris sankta Hieronimo, «ignori la Biblion estas ignori Kriston!».

La dispecigo de pano kaj preĝado

Antaŭtage de sia morto surkruce, Jesuo faris kun siaj intimaj disĉiploj adiaŭan vespermanĝon. Li prenis panon, ĝin dispecigis kaj disdonis al la disĉiploj, dirante: «Prenu kaj mangu ĉiuj: ĉi tio estas mia korpo, oferata por vi» (Mat 26, 26). En la sama maniero, verŝinte vinon en kalikon, li ĝin donis al ili, por trinki, dirante: «Prenu kaj trinku ĉiuj: ĉi tio estas la kaliko de mia sango, verŝata por vi kaj por ĉiuj, por pardono de la pekoj» (Mat 26, 27-28). Kaj li ordonis: «Tion faru, por memorigo pri mi» (Luk 22, 19).

Obeante tiun ordonon, la disĉiploj de Kristo, de generacio al generacio, «persiste» ripetas la geston de Jesuo, kiu enhavas lian amoplenan viv-oferon por ni. Temas pri la Eŭkaristio, aŭ Meso, fonto kaj kulmino de la Eklezia vivo, ĉar:

- ĝi memorigas Jesuon Kriston, por ni mortintan kaj resurektintan;

- Jesuo mem en ĝi ĉeestas, kuniĝas kun ni, kaj kunigas nin mem inter ni.

Tamen, oni ne rajtas ricevi la Komunion malinde, por ne «manĝi kaj trinki sian kondamnon» (l Kor 11, 29).

Estus iluzie, kredi ke sufiĉas legi la Biblion, aŭ ke sufiĉas celebri la Eŭkaristion, sen praktika aplikado en la ĉiutaga vivo: ĝi estas la tria fundamento de la Eklezia vivo, kiun mallonge ni prezentas ĉi-sube.

 

La kunuleco

Eĉ tiuj, kiuj nur malprecize konas la kristanismon, scias, ke ĝi estas religio de amo. Jesuo mem deklaris: «Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi amos vin reciproke» (Joh 13, 35). Fundamento de tio estas, ke Dio konatigis sin kiel amo-plenan Patron, kiu sendis sian Filon, Jesuo Kristo, morti surkruce kaj elaĉeti al Dio «homojn el ĉiu gento, kaj lingvo kaj popolo kaj nacio, farante ilin al nia Dio regno kaj pastraro» (Apok 5, 9).

La dua Vatikana Koncilio klarigas, ke Jesuo Kristo «sanktigis la homajn interrilatojn... submetante sin volonte al la leĝoj de sia patrolando. Li volis travivi la vivon de laborulo de sia epoko kaj de sia regiono. En sia predikado, li eksplicite ordonis al la filoj de Dio trakti sin reciproke kiel fratojn. En sia preĝo li petis, ke ĉiuj liaj disĉiploj estu unu. Li eĉ oferis ĝismorte sin mem, por ĉiuj, kiel elaĉetanto de ĉiuj. Neniu havas amon pli grandan ol tiu, kiu demetas sian vivon por siaj amatoj (Joh 15, 13). Li krome ordonis al la apostoloj anonci la evangelian bonmesaĝon al ĉiuj popoloj, por ke la homara gento fariĝu la Dia familio, kies kulmina leĝo estas la amo».

 

 

 

Frata amo kaj pardono estas nemalhaveblaj trajtoj de la kristana vivo. En la foto: papo Johano Paŭlo la dua vizitas sian atencinton, s-ron Ali Agĉa, en prizono de Romo

 

 

 

 

 

La frata amo, la pardono, la kompato, la ĉiuspecaj bonfaroj, la porhelpaj iniciatoj devas karakterizi ĉiujn verajn kristanajn individuojn kaj komunumojn. Tial ni devas zorge klopodi kaj preĝi, por ke en niaj komunumoj regu paco kaj amo, por ke la diversaj kristanaj konfesioj reunuiĝu, por ke ĉiuj homoj fariĝu unu, ĉar Jesuo diris: «Aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne apartenas al ĉi tiu ŝafejo: ankaŭ ilin mi devas konduki. Ili aŭskultos mian voĉon, kaj fariĝos unu ŝafaro, unu paŝtisto» (Joh 10, 16).

Battista Cadei - (daŭrigota)

Dekunua parto

al la indekso


 

LA PAPO EN KANADO

 

De la 9-a ĝis la 21-a de septembro papo Johano Paŭlo la dua vizitis Kanadon.

Temis pri la 23-a vojaĝo de la nuna papo ekster Italio, kaj ĝi havis gravan reliefon el katolika, ekumena kaj humana vidpunkto. La papo mem resumis sian paŝtistan viziton en Kanado jene: «Dum la multnombraj renkontoj, ni parolis pri la paŝtistaj problemoj internaj de la katolika Eklezio, por fortikigi ĉiun en lia propra kredo kaj tasko, en lia vokiĝo de pastro aŭ religiulo, aŭ en lia apostolado de laiko. Ni ankaŭ preĝis kaj interparolis kun la disigitaj fratoj, tre sindevigitaj en la ekumenaj rilatoj. Ni traktis pri la problemoj, kiuj prezentiĝas al ĉiuj bona-volaj homoj kredantaj aŭ nekredantaj: nome, la problemoj pri la sociala harmonio, la influo de la teknologio, la disvolviĝo, la justeco, la paco». Por la indianaj kaj eskimaj praloĝantoj de Kanado, li petis respekton al ilia kulturo, kaj rajton al memdecido.

 

al la indekso


 

BEATA ZDISLAVA, PATRONINO DE LA GEEDZOJ

 

Ĉeĥa nobelino, modela edzino kaj patrino, membro de la tria ordeno de sankta Dominiko, tiu ĉi beatulino el la 13-a jarcento (ĉ. 1215-1252) alparolas homojn de ĉiuj tempoj. Ankaŭ al nuntempaj homoj ŝi ĉiam pretas helpi per siaj propetoj. Pro tio estas sopirarendata proceso por ŝia kanonizado.

«Dio, vi lernigis beatan Zdislava iri vojon de perfekteco per plenumado de la taskoj de la geedza vivo, per farado de la amaj taskoj. Plenumu, pro ŝiaj propetoj, ke la kristanaj familioj daŭre renoviĝu kaj disfloriĝu per atestado de pli sanktaj moroj».

M. S.

 

al la indekso


 

ATEISTOJ KAJ KREDANTOJ

INTERPAROLIS EN JUGOSLAVIO

 

Interscienca internacia kolokvo super la temo: «Scienco kaj kredo» okazis en la slovena ĉefurbo Ljubljana, de la 10-a ĝis la 12-a de majo 1984, iniciate de la Slovena Akademio de Sciencoj kaj Artoj, kaj de la Papa Sekretariato por la Nekredantoj. Estas la unua fojo, ke oficiala registara establo konfrontiĝas kun tiu Vatikana Sekretariato. Fakte, la Akademio ĝuas la subtenon de la respublika kaj de la federacia registaroj, kaj en la honora komitato estis interalie Mitja Ribičić, membro de la Centra Komitato de la Ligo de la Jugoslavaj Komunistoj (t. e. la jugoslava komunista partio).

 

Marksismo kaj ties limoj

En la kolokvo partoprenis kvindeko da reprezentantoj de la du flankoj, fakuloj pri diversaj sciencoj: historio, sociologio, filozofio, astronomio, genetiko kaj teologio. «En la intencoj de la organizintoj - skribis patro Franc Rodé, membro de la Sekretariato por Nekredantoj - tiu ĉi renkonto devus malfermi spacon por interparolo kaj kunlaboro inter homoj kun diversaj kulturai horizontoj, kun diferencaj politikaj kaj ideologiaj konvinkoj, kaj estigi etoson pli favoran al solvo de la antagonismoj, kiuj kontraŭmetas la nuntempajn homojn».

En la historia fako, Juan Casanovas, eminentulo de la Vatikana Observatorio, raportis pri la lastaj esploroj super la konflikto inter scieneo kaj kredo en la fama «kazo de Galilejo (1564-1642)».

Multajn konsentojn estigis Zdenko Roter, eminenta sociologo el la «skolo de Ljubljana», kiu prelegis pri la «interdependoj de scienco kaj religio en socialisma lando». Farante superrigardon al la historio de Jugoslavio, Zdedko Roter rimarkis, ke la superrego de dogmeca marksismo, kiel oficiala ŝtata ideologio, malhelpis objektivan konsideron pri la religia fenomeno, pro tio ke la marksisma ateismo estis rigardata kiel scienco super ĉiuj sciencoj. Nur ekde 1966, post subskribo de la «Protokolo de Beogrado» inter Jugoslavio kaj Sankta Seĝo, naskiĝis respekta sinteno, malakriĝis la marksista dogmismo, kaj oni scienee konsideris la religion, kiel homan kaj socian fenomenon.

La sociologo Srdjan Vrcan, profesoro pri religia sociologio en la urbo Split, asertis, ke devas ne esti opozicio inter scienco kaj kredo, pro tio ke ili estas du diversaj manieroj aliri al la scio, malgraŭ tio, ke ĉiam povas okazi faktaj streĉiĝoj, kun reciprokaj pozitivaj kaj negativaj aspektoj. La kredo, li aldonis, ĉiam enhavas elementon de kono, kun diversgrada probableco. Ĉi-sence ĝi estas konstanta elemento de la homa vivo, al kiu ĝi alportas fidon kaj sencon.

Aliaj pritraktitaj temoj estis la pra-eksplodo (t,n. origina big bang) kaj la evoluo de la universo; la molekula genetiko kaj la origino de la vivo; la taskoj de teologio fronte al la nunepoko.

La prelego de la slovena filozofo A. Kirn, kiu prezentis la klasikajn tezojn de dogmisma marksismo, ricevis opozicion, kaj tio pruvas la profundan aktualan revizion en Jugoslavio super tiu ĉi temaro.

 

Valoro de la plurismo

Fine de la kolokvo publikiĝis neniu oficiala komuniko. Sed signifoplena estas la fina deklaro de Janez Milcinski, prezidanto de la Slovena Akademio: «La kolokvo - li diris interalie - plenumis la. esperon estigi pli vastan spacon por kunlaboro inter homoj kun diferencaj mondkonceptoj. Mi estas konvinkita, ke la informoj pri la laboro farita en ĉi tiuj tagoj transiros niajn landlimojn, kaj ankaŭ aliloke ili vekos iniciatojn por novaj renkontoj kaj kunlaboroj». Kaj kun klara aludo al la ideologia totalismo, li aldonis: «La kolokvo pruvis, ke la kultura, politika kaj scienca plurismo konsistigas en la hodiaŭa mondo senmezuran avantaĝon por la homara socio; temas pri firma garantio, ke ne plu eblas trudi denove modelon de socio monolite unueca, kaj kulturan, politikan kaj sciencan totalismon, sub kia ajn titolo ĝi prezentiĝus».

 

Reagoj en la jugoslava gazetaro

Ŝajnas, ke en la jugoslava gazetaro ne estis kontraŭaj reagoj. La lokaj amasaj komunikiloj donis grandan reliefon al la interscienea konferenco. Inter ili rimarkindas la slovena periodaĵo «Naši Razgledi», kiu publikigis la prelegon de Zdenko Roter; kaj la ĉefa, taga gazeto de Ljubljana, «Delo»; kiu aperigis ampleksan intervjuon de episkopo Poupard. La dioceza semajnaĵo «Druzina» komentariis, ke post tiu kolokvo, en kiu ĉiuj konsentis ke ne estas opozicio inter kredo kaj scienco, necesos revizii la lernolibrojn, kaj la mondkoncepton, kiun oni instruas en la jugoslavaj lernejoj.

 

Dialogo, tasko de la Eklezio

Kiel klarigis papo Paŭlo la sesa en sia encikliko «Ecclesiam suam» (traduko en Esperanto: «La vojoj de la Eklezio», eld. Ekumena Esperanto 1965), la dialogo estas ĉiama devo de la Eklezio, krom kiam ĉe la alia flanko oni ĝin rifuzas aŭ nur ŝajnige akceptas. Fakte, la interparolo kun la ateismo estas ofte malfacila, foje eĉ neebla.

1) En oriento, la oficiala antaŭjuĝo, ke la religio estas kontraŭscienca, estigas oftajn malfacilojn.

2) En okcidento, la sendiuloj kaj la agnostikuloj (t.e. tiuj kiuj diras: ni ne scias, nek povas scii) ĝenerale ne apartenas al specifaj asocioj. Tial estas malfacile interparoli kun ili.

3) En pluraj industriaj landoj estas jam nun situacio de post-ateismo: Dio estas tiel for de la kultura horizonto, ke li ne plu bezonas neadon aŭ pravigon de la nekredo pri li. «Tial, kiam oni parolas pri nekredantoj, (tiuj post-ateistoj) ne sentas sin koncernataj». Ĉi lasta citaĵo estas tirita el «Ateismo e Dialogo», plurlingva revuo de la papa Sekretariato por la Nekredantoj, kiu esploras kaj debatas ĉi tiun problemaron.

Sed ĉie ajn, kie malfermiĝas spaco, la kristanoj kaj la Eklezio devas starigi interparolon, humile kaj fideme, kuraĝe kaj pacience, ĉar, kiel skribis Paŭlo la sesa en la admono «Evangelii Nuntiandi» («La Evangelia Anonco»), «La mondo, kiu malgraŭ sennombraj signoj de rifuzo pri Dio, paradokse serĉas lin tra neatenditaj vojoj, kaj kub sufero sentas ke ĝi bezonas lin, postulas evangelizantojn, kiuj parolu al ĝi pri la Dio kiun ili mem konu, kaj estu al ili familiara, kvazaŭ ili vidus la Nevideblan».

Battista Cadei

al la indekso


 

KROATIO: SENŜANCELA FIDELECO

 

Kroatio, unu el la ses respublikoj, kiuj konsistigas la Jugoslavan Federacion, estas tradicie katolika. Ĉi-jare la Kroata Eklezio solenas la 13-an jarcenton, ekde kiam la Kroatoj unuaj inter la Slavaj gentoj - komencis fariĝi kristanaj. Dum naŭ jaroj ĝi sin preparis al tiu ĉi jubileo per diversaj aranĝoj, sed precipe per la sindevigo pliprofundigi la kredon.

La jubileaj solenaĵoj kulminis la 8-a kaj 9-an de septembro per nacia kroata eŭkaristia kongreso en la pilgrimloko Marija Bistrica, apud la kroatia ĉefurbo Zagreb. «Ni ricevis - skribis en ĉi tiu okazo la kroataj episkopoj - la torĉon de la kredo elde niaj prapatroj; ili, dum longaj jarcentoj, ĝin konservis kaj al ni transdonis, ne sen angoraj afliktiĝoj kaj grandegaj sinoferoj... Necesas, ke dum ĉi tiu jaro ni serioze pripensu super ĉi tiu historio de la kredo de niaj patroj, aĝa de dektri jarcentoj. Indus mencii la multnombrajn sanktulojn, virojn kaj virinojn, vivintajn en nia jarmilo; paroli pri la grandaj homoj, kiujn la kroata kristanismo donis al la universala Eklezio kaj al la homaro en la pasintaj jarcentoj, al la evoluigo de la spirito kaj de la civilizacio sur nia teritorio. Ni varme instigas niajn teologojn, historiistojn kaj studulojn, ilustri ĉi tion».

En majo de la nuna jaro, la kroata komunaĵo loĝanta en Romo aranĝis, kunlabore kun la Papa Laterana Universitato, simpozion, por kontribui en la esploro de la historio de la Kroata Eklezio. La prelegoj evidentigis la aktivan ĉeeston de la Eklezio en Kroatio en la lasta jarcento, koncentrante la atenton super la katolika laikaro, kies vigla aktivado estas signo de la vivemo de la kristanismo en tiu lando.

 

al la indekso


 

8-an de septembro: Monda Tago de la Alfabetizado

 

ANALFABETECO, SPIRITA MALRIĈO

 

 «Alfabetizado ne estas nur kapablo legi kaj skribi. Alfabetizado estas enkonduko al civilizacia vivo. Ĝi signifas ekkoni niajn vivofontojn; prilabori la grundon kaj ĝin irigacii; ĝi signifas kapablon starigi simplajn metiojn kaj industriojn. Alfabetizado estas ankaŭ diskonigo de la plej simplaj higienaj praktikoj, kiuj malebligas la disvastigon de malsanoj. AI la alfabetizado apartenas ankaŭ la kono de la leĝaro kiel rimedo por la civitana vivo kaj la konsciigo pri propraj rajtoj kaj devoj» (S. Calvani)

 

En la epoko de la komputeroj kaj telematiko, de artefaritaj satelitoj kaj amaskomunikiloj, unu triono de la monda homaro ankoraŭ estas analfabeta.

lniciate de la Unuiĝintaj Nacioj, la 8-an de septembro celebriĝas la Monda Tago de la Alfabetizado, por atentigi pri tiu ĉi problemo, kiu grave malhelpas la evoluon de la popoloj. La kampanjoj de Unuiĝintaj Nacioj, de humanaj organizaĵoj kaj de unuopaj registaroj, malgraŭ rimarkindaj sukcesoj, ankoraŭ ne malaperigis de la mondo tiun ĉi plagon. «La analfabeto - skribis Papo Paŭlo la sesa - estas homo spirite subnutrita, ĉar, nesciante la fundamentajn regulojn de la homa aktivado, li estas destinita suferi la sekvaĵojn de tiu nesciado». Sekvajoj de malklereco estas subevoluo, malsato, fatalismo, malkapablo ĝui la bonojn de la mondo.

«Preskaŭ ĉiuj miaj parokanoj - skribas hinda pastro - estas analfabetaj kampuloj. Ili ne nur nescias legi kaj skribi, sed nescias prizorgi siajn brutojn. Ĉi tiu estas la kaŭzo de ilia granda mizero... Tiam mi kunvenigis miajn kampulojn, kaj faris al ili ĉi-specan paroladon: «Vi havas trezoron, sed vi ne konas ĝin. Ĝi estas viaj bovinoj, kiuj, se traktitaj laŭkonvene, donus al vi ĉiutage po 12 litrojn da lakto anstatau du…». Por ilin konvinki, mi starigis bredolernejon, kun paroka stalo... Mia episkopo esprimis entuziasmon por mia iniciato, kaj certigis min ke, se la iniciato sukcesos, li konatigos ĝin al ĉiuj parokestroj de la diocezo». Fakte la eksperimento sukcesis, kaj la parokaj staloj multobliĝis.

«La alfabetismo - deklaris Johano Paŭlo la dua - estas esenca agado, por akceli la homan dignon». Fakte, per la klerigo ebliĝas edukado al higieno, al metilernado; al sociala konscio. Foje, por eliri de la mizero, ne estas bezonataj rafinitaj teknikaroj, sed alfabetizado kaj «ŝoveliloj, hakfosiloj, puŝoĉaretoj, plugiloj, masontruloj, marteloj, segiloj, skulptiloj, rabotiloj, ktp». Delonge tion faras la misiistoj en miloj da vilaĝoj kaj vilaĝetoj de la tuta mondo. «Komence mi devis penegi - skribas unu el ili - por konvinki la geknabojn viziti la lernejon. Oni eĉ pagis kompenson al la gepatroj, por ke ili sendu la infanojn al la lernejo. Sed, iom post iom, la lernejoj ne plu sufiĉis, kaj oni devis konstrui novajn».

Inter la katolikaj iniciatoj kontraŭ analfabeteco menciindas O.P.A.M., tio estas la Organizaĵo Por Alfabetizado en la Mondo, kiu celas konsciigi la publikan opinion, stimuli la kompetentajn instancojn, kaj starigi centrojn de alfabetizado kaj edukado. «Tute analfabeta homo - deklaris la fondinto de O.P.A.M., la itala pastro Carlo Muratore - malfacile povas koni kaj ĝui la rajton al libereco, al egaleco, al sindefendo kontraŭ maljusteco kaj arbitraĵoj, al respondeca geedziĝo, al esprimo de siaj pensoj, al konscia partopreno en publikaj aferoj de la komunaĵo, al elektoj postulataj de la vivo, al laboro, al justa salajro, al defendo de siaj interesoj, al vivnivelo garantianta sanon kaj ekonomian bonstaton por si kaj por la familio, al edukado de la gefiloj, al kono kaj observo de la devoj rilate sin mem, la familion kaj la socion, al kono de la rajtoj de la aliuloj...».

Por la indiĝenoj de Amazonio la salezanaj misiistoj starigis radio-Iernejojn. Ĉiutage, de lundo ĝis vendredo, funkciadas kvar radioelsendaj stacioj, kiujn aŭskultas 164 unuagradai lernejoj, 24 mezgradaj, kaj 104 lernejoj por alfabetizado. La radiolernantoj sekvas la lecionojn helpate de loka kursgvidanto.

«Ĉiu instruu po unu homon» estas la programo de S.U.N.S., tio estas Studentara Unuiĝo por Nova Socio en Ŝtato Madja Prades (meza Hindio). Laŭ tiu programo, lanĉita de la katolika diocezo Sagar, ĉiu studento sin devigis instrui almenaŭ unu analfabeton skribi sian nomon. La Unuiĝo fondiĝis en 1982, kaj ekde tiam 5.000 homoj lernis skribi sian antaŭnomon kaj nomon, kaj 3.000 eĉ legas gazetojn kaj ekscias, kio okazas en la lando kaj en la mondo. «Nia celo estas, utiligi la kapablojn de la studentoj, sendepende de ilia kasto aŭ kredo, por plibonigi la socialan strukturon de la norda kaj meza parto de Ŝtato Madja Prades, kontraŭbatalante analfabetecon, malriĉon kaj maljustaĵojn. La movado celas ankaŭ al spirita pliriĉigo de la studentoj mem».

En la movado aktivas ĉirk 600 studentoj, plejparte nekristanaj. Dum la semajnfinoj ili agadas por helpi malriĉulojn kaj viziti prizonojn kaj hospitalojn. «Kiam la studentoj vizitas niajn pacientojn, duono de ilia malsano malaperas», deklaris d-ro Deepalk Malhorta, kuracisto en kampara hospitalo.

La studentoj fieras pri sia agado. Ilia kontento devenas de jeno, ke ili sukcesis transdoni siajn konojn; anstataŭ malbeni la mallumon, ili ekbriligis la lumon de la alfabetizado.

Ni povas konkludi per jena evangelia variacio: «Mi estis malklera, kaj vi instruis min» (kp Mat 23, 25).

Battista Cadei

 

al la indekso


 

MAKSIMOJ

 

* Inter la aferoj elirintaj de la manoj de Dio, la amikeco estas inter la plej dolĉaj... Ĝi havas nur unu malfortan flankon: ĝi estas tro rara (Bougaud)

 

* Ami ne signifas: kontempli sin reciproke, sed: ambaŭ rigardi samdirekten (Saint-Exupéry)

 

al la indekso


 

 

KRISTANOJ, AŬSKULTU!

 

Mi malsatis kaj vi starigis

filantropian klubon

por priparoli mian malsaton.

Mi dankas!

 

Mi estis en prizono kaj vi alkuris

en preĝejon

por preĝi por mia liberigo.

Mi dankas!

 

Mi estis nuda kaj vi serioze

pristudis la moralajn sekvojn

de mia nudeco.

Mi dankas!

 

Mi estis malsana, kaj vi surgenuiĝis

por danki la Sinjoron

pro la bonfarto al vi donita.

 

Mi estis senhejma kaj vi predikis

pri la riĉaĵoj de la Dia amo.

Vi aspektis tiel piaj, tiel Di-proksimaj.

 

Sed mi plue malsatas, daŭre mi estas

sola, nuda, malsana, mallibera kaj senhejma.

 

Mi frostas!

 

Anonima poemo el Malavio (Afriko)

Tra itala versio tradukis Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

ĈINA SAĜO: YANZI, LA NANO

 

En la antikva Ĉinio la diversaj provincoj vasalaj de la Imperio estis en senĉesa interkverelado. Tiuj disputoj reliefigis personulojn kiel Yanzi.

 

 

Ian tagon la suvereno de Qi-lando ordonis al Yanzi iri kiel ambasadoro al la regno de Chu-lando.

La monarko de tiu ĉi teritorio sentis sin malŝatata, eksciante, ke oni al li sendis nanon kiel diplomaton. Tiel, li decidis humiligi lin.

Kiam Yanzi alvenis antaŭ la pordego de la ĉefurbo de Chu-lando, oni invitis lin eniri tra pordeto farita ĝuste por li apud la granda enirejo. Yanzi, montrante la pordeton, deklaris al la aŭtoritatuloj de la enirejo: «Kiel povus homa estulo pasi tra tie? Se mi estus ambasadoro al la hunda reĝlando, mi enirus tra tiu malgranda truo. Sed al Chu-reĝlando mi estas sendita!». La autoritatuloj malfermis la pordegon kaj lasis, ke Yanzi eniru.

Enirinte en la ĉefurbon, la ambasadoro renkontis la Chu-suverenon. Ĉi tiu abrupte demandis: «Ĉu do neniu plu estas en Qi-reĝlando?». Yanzi respondis kun trankvilo: «En Qi-reĝlando, sufiĉas, ke ĉiuj kune levas la brakojn, por ke iliaj mantelmanikoj forigu la sunlumon; kaj, kiam ni ĉiuj nur staras eksterhejme, la piedpintoj de unu tuŝas la kalkanojn de la aliaj. Kiel do vi povus diri, ke neniu plu estas ĉe ni?». La Chu-suvereno rebatis: «Se tiel ĝi estas, kial sendi vin kiel ambasadoron?». Yanzi respondis: «Jen: la Qi-reĝlando rezervas la plej bonajn diplomatojn por la popoloj plej eminente virtaj kaj lertaj; male, oni sendas la plej aĉajn al la gentoj sen saĝo. Ja tiele mi estis nomunita por via nobla reĝlando».

Kaptite per sia propra kaptilo, la princo de Chu-lando elpensis en sia koro alian ruzaĵon. Ian tagon la soldatoj kaptis malbonfarulon, kiu pasis antaŭ la palaco. La monarko demandis: «Kiu do estas tiu homo?». La soldatoj respondis: «Li apartenas al Qi-lando, kaj li estis kaptita ĉe ŝtelo». La princo sin turnis al Yanzi kaj diris al li: «Ĉu via honorinda popolo konsistas nur el ŝtelistoj?». Yanzi respondis: «Mi aŭdis, ke en Jangnan-regiono estas specio de mandarinarbo, kiu, se oni ĝin transplantas en Jangbei-regionon, degeneras kaj fariĝas dorna oranĝarbo kun tutmalgrandaj fruktetoj. La kaŭzo de tiu ŝanĝiĝo estas evidenta: la grundo kaj la akvo estas diversaj en la du regionoj. Nuntempe la vivo de la popolo de Qi-lando estas sana, kaj la civitanoj bonvirtaj. Sed en la Chu-teritorio, ili fariĝas ŝtelistoj. Ĉu ne estas la grundo kaj la akvo de via kara teritorio, kiu instigas nian popolon malbonfari?».

La princo de Chu-lando, ne sukcesinte faligi Yanzi-n, ekkomprenis, ke la ambasadoro, kvankam malgranda, plejabundas je saĝo kaj lerto. Li decidis fari al li fidon, kaj faciligi lian taskon. Kelktempe pliposte, Yanzi demisiis. Reveninte al Qi-reĝlando, li estis nomumita Ĉefministro.

 

(Laŭ franca traduko, el «Peuples du Monde», L. M.)

 

al la indekso


 

KIU AL SI HELPAS, AL TIU DIO HELPAS

 

Du ermitoj, la maljuna majstro kaj lia juna disĉiplo, decidis fari ĝardeneton por tie kulturi legomon al siaj malsanaj fratuloj. Ĝi ne estis facila entrepreno, ja la fekunda tero devis esti portata de malproksime, de la river-bordo. Ili serĉis la plej bonan teron, fosile ĝin malkompaktigis, ensakigis kaj surdorse pene portis al siaj ĉeloj inter la rokojn. Ili pene portis la sakojn, de frua tagiĝo ĝis malfrua noktiĝo, kaj nur tial ili ĉesigis la laboron, ke ili recitu la preĝon, kiun ili preskribis al si mem.

Iun tagon, kiam la suno varmege brilis, la junulo eksplode ekvoĉis.

«Patro, mi ne eltenas plu. Mia pacienco elĉerpiĝis».

«Do, petegu por pacienco! - respondis la maljunulo. - Donu ĝin al vi la Sinjoro. Li helpu vin».

«Mi jam petegis. Li ne donas ĝin. Li ne helpas min».

Post tio la maljunulo kliniĝis kaj senvorte daŭrigis la fosadon kaj plenigis la sakon per tero. Kiam ĝi pleniĝis, li diris al la junulo:

«Venu, mia filo, helpu al mi, ke mi povu levi la sakon».

La junulo helpeme rapidis al li por levi la sakon. Ankaŭ la maljunulo ĝin ekprenis, sed nur iome. Vane provis surŝultrigi la ŝarĝon la disĉiplo, la maljunulo lasis, ke ĝi terenfalu.

«Kion vi faras, patro! - ekkriis la junulo - Vane mi helpas al vi, ja vi ne volas ĝin levi, eĉ vi malhelpas surŝultrigi ĝin».

«Jen, mia filo! Same ni estas ankaŭ kun la helpa graco de Dio».

 

El la hungara trad. S. Nagy

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

* S. Meso en Esperanto estis celebrita 27.5.1984 ĉe la Sanktejo de la Graveda Dipatrino apud Gdansko (Pollando). Kuncelebris sacerdotoj Jan Majder, Józef Zielonka kaj Stanisław Płatek.

(Raportis Stanisław Płatek)

 

* 9.6.1984, dum Internacia Esperanto-Renkontiĝo, okazis en Bydgoszcz (Pollando) la esperant-lingva geedziĝo de la lokaj geesperantistoj Władysław Bieliński kaj Malgorzata Winkler. Celebris Sac. Władzimierz Kowal; ĉeestis ĉirkaŭ 300 personoj, kiuj substrekis la altan etoson, kiu regis la tutan tempon, kaj ne ŝparis pregojn kaj kantojn.

(Raportis Józef Paweł Bieliński)

 

* S. Meso en Esperanto estis celebrita de Sac Józef Zielonka, 10.6.1984, en la kadro de la solenoj por festi la 30-an datrevenon de la rekonstruo de la Kulturdomo de Rzeszów {sudorienta Pollando). La okazigo de la S. Meso estis menciita en la oficiala programo.

(Raportis Edita Fiutak)

 

* 30.6.1984 estis ordinita pastro la Esperantisto Antoněn Basler el Olomouc (Ĉeĥoslovakio). Sian unuan Sanktan Meson li celebris en Ruda n. Mor 7.7.1984, en ĉeesto de kelke da Esperantistoj el Ĉeĥoslovakio mem kaj el Nederlando.

(Raportis Jacques Tuinder)

 

* Preskaŭ samtempe plenumis 80 jarojn du elstaraj agantoj de la katolika Esperanto-Movado: Patro Giacinto Jacobitti kaj Pastro Louis Bourdon, ambaŭ dominikanoj. Al ili iras niaj plej varmaj bondeziroj.

(Raportis Georgette Preux kaj Carlo Sarandrea)

 

* De la 5-a ĝis la 8-a de julio 1984 okazis la ĉiujaraj «Spiritaj Ekzercoj» en Gostyń apud Poznan (Pollando), organizitaj de Sac. Józef Zielonka. Partoprenis ĉirkaŭ 80 personoj, inter kiuj la Misiisto Sac. Jan Sadowski el Madagaskaro.

5.7.1984 estis kuncelebrita S. Meso de Sacerdotoj Zbigniew Bodecki, Józef Gotter, Jan Sadowski kaj Józef Zielonka.

6.7.1984, post S. Meso same kuncelebrita, Sac. Sadowski rakontis pri sia misiado en Madagaskaro, dum la seminariano Antonio Budzik rakontis pri sia vivo en seminario, kaj frato Paĥomio pri sia vivo en monaĥejo.

7.7.1984 kaj 8.7.1984 kuncelebris sacerdotoj Bodecki kaj Zielonka.

Ĉiutage oni preĝis Anĝeluson kaj Litaniojn.

(Raportis Edita Fiutak)

 

* S. Meso en Esperanto havis lokon en Vankuvero (Kanado) okaze de la Universala Kongreso. Celebris P. Kevin Laughery el Usono, partoprenis ĉirkaŭ 80 personoj. Bedaŭrinde, pro diversaj kaŭzoj, ne eblis okazigi la planitan Ekumenan Diservon. (Raportis Kevin Laughery)

La disdonado de Eŭkaristio dum la S. Meso en Vankuvero (Kanado)

 

 

* En la kadro de la Itala Esperanto-Kongreso en S. Pellegrino Terme, dimanĉon 9.9.1984 havis lokon S. Meso en Esperanto en la Paroka Preĝejo. Celebris Sac. Battista Cadei, laŭ Meslibreto porokaze pretigita. Dum la Kongreso, ankaŭ okazis bone vizitata kunveno de la itala sekcio de IKUE, sub la gvido de P. Albino Ciccanti kaj de d-ro Antonio De Salvo.

P. Battista Cadei dum la celebrado de S. Meso en Esperanto en S. Pellegrino Terme (foto Sarandrea)

 

 

* Sankta Meso en Esperanto estis celebrita sabaton 8.9.1984 en Treviso (Itatio), okaze de la Trilanda Esperanto-Renkontiĝo. Celebris P. Albino Ciccanti. Por la okazo, la organiza komitato eldonis plaĉan, presitan Meslibreton.

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

El Bulgario

Hodiaŭ mi ricevis «Espero Katolika»-n. Mi legas ĝin atente, kaj konigas al miaj geamikoj ĉi tiun revuon kun riĉaj ilustraĵoj kaj riĉa enhavo. Dank’ al ĝi, mi havas la eblecon legi ion, kio en Bulgario mankas.

 

Ankoraŭ pri la vorto «adori»

Mi rimarkis, ke la vorto «adori» kaŭzis miskomprenon inter miaj katolikai gefratoj. Tamen, laŭ PIV adori signifas: ami per respektoplena pasio («ŝi estas virino, kiu meritas esti adorata»). Adori ankaŭ signifas: admiri; havi pasian emon al io aŭ io. Ambaŭ signifoj koncernas vian sintenon al Maria. La trian signifon laŭ PIV (honori kiel diaĵon) mi tute ne povis celi, ĉar tiu signifo koncernas religiojn ne kristanajn. Mi esperas, ke per ĉi tiuj frazoj mi forprenis la miskomprenon. Cetere mia letero estis persona respondo al persona demando, kaj mi estis mirigita trovi ĝin inter la diversaj voĉoj pri Maria. Tamen, la tuta numero estis ege interesa! Dankon!

Jelly Koopmans-Schotanus

 

Brila, brilega

Antaŭ tri tagoj mi ricevis «Espero Katolika»-n 7-8/1984, kaj mi jam finlegis ĝin kun granda plezuro. La ĉefartikolo de s-ano C. Piron estas simple brila, brilega! Mi neniam pensis, ke liaj pensoj estas tiel noblaj, delikataj! Tiun ĉi artikolon oni devas plurfoje kaj zorge trastudi. Eksterordinare bonega numero! Dankon kaj gratulojn! Ankaŭ la bildoj estas lerte elektitaj. La traduko el la itala «Laŭdo al la Sinjoro» estas majstra laboro! Ankaŭ la raportoj kun pola temo estas interesaj, plaĉaj.

 d-ro Josef Kondor, F.R. Germanio

 

 

 

 

Prof. Claude Piron (plej maldekstre) prelegas liberaere en Rimini, okaze de la Junulara Esperanto-Festivalo (18-23.4.1984). Foto Gambuti

 

 

 

 

 

 

Proponoj

14.7.1984 mi estis en Lurdo, akompanante grupon da italaj pilgrimantoj al la Sanktejo de la Virgulino. Mi estis ankaŭ ĉe la tombejo, por viziti la tombon de pastro Emile Peltier, la fondinto de nia ŝatata revuo «Espero Katolika», sed mi ne sukcesis trovi ĝin. Ĉu ne estus bone publiikigi mapeton de la tombejo por facile trovi ĝin? En Lurdo, apud la Sanktejo, estas la sidejoj de katolikaj movadoj (Misia Ekspozicio, Legio de Maria, Centro por Vokiĝoj, ktp). Ĉu ne estus bone, ke en iu el tiuj sidejoj estu registro (aŭ granda kajero), kie la membroj de IKUE aŭ ĉiu esperantisto, vizitante Lurdon, povu almeti subskribon?

 Patro Riccardo Di Prinzio, Italio

 

al la indekso