|
Sur la kovrilo: Rafaelo, Transfiguriĝo (Vatikana Bildgalerio).
NOTO POR LA HISTORIO:
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
PRI LA DU VOJOJ
Bono kaj malbono interbatalas ekde la komenco de la homaro, kaj ĉiumomente ni devas elekti inter la du. Ĉi-teme vi legos en ĉi tiu numero artikolon de Claude Piron, titolitan «Ĉu Esperanto estas Di-regna? ». Ni estas dankaj pro ĉi tiu interesa frukto de niaj alvokoj sendi kontribuaĵojn por nia revuo. Malgraŭ ĝia longeco, ni publikigas ĝin tuta per unu fojo, ĉar ĝi estas tiel logike kunligita, ke ĝi ne estas dispartigebla. Se oni legos ĝin kun atento, ni opinias, ke ĝi estos pripensiga kaj fruktodona. La temo de la du vojoj (bono-malbono) jam troviĝas en la antikva helena mito pri Heraklo ĉe la disvojiĝo. Ni retrovas ĝin en unu el la plej antikvaj ne-bibliaj kristanaj verkoj, titolita Didaĥe aŭ Instruo de la Apostoloj; ĝi komenciĝas jene: «Du estas la vojoj: tiu de vivo kaj tiu de morto; kaj ili multe inter si diferencas. Jen estas la vojo de la vivo: Amu Dion, kiu kreis vin, kaj amu vian proksimulon kiel vin mem... Dua ordono de la instruo: Ne mortigu, ne adultu, ne koruptu knabojn, ne malĉastu, ne ŝtelu, ne sorĉu, ne venenu, ne murdu infanon abortigante, ne mortigu ĵusnaskiton, ne deziru havaĵojn de via proksimulo, ne ĵurrompu, ne misatestu, ne klaĉu, ne venĝu... ». La saman temon ni trovas en la Nova Testamento. Ekzemple, sankta Paŭlo kontraŭmetas la farojn de la karno (= de la homa egoismo) kaj la frukton de la Sankta Spirito: «Iradu laŭ la Spirito, kaj tiel vi ne kontentigos la dezirojn de la karno... Evidentaj estas la faroj de la karno: malĉastaĵoj, fiaĵoj, voluptamo, idolkulto, sorĉado, malamo, malpaco, ĵaluzo, koleroj, ambicioj, malkonkordoj, malkonsentoj, envioj, ebrieco, diboĉado kaj aliaj tiaĵoj. Pri ĉi tiuj aferoj mi admonas vin, kiel mi antaŭe avertis vin, ke tiuj kiuj tion faras ne heredos la regnon de Dio. Sed la frukto de la Spirito estas: amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezemo, bonkoreco, fido, mildeco, sinregado...» (Gal 5, 16.19-23). La artikolo de C. Piron pliprofundigas la saman temaron per aktuala lingvaĵo.
Mi tute ne pensis... Verdire, C. Piron mem skribis pri tio: «Mi tute ne pensis pri la leteroj de Paŭlo, kiam mi verkis. Do, se mi uzis similajn konceptojn, tio estas vere hazarda koincido, ĉar tiun tekston mi certe aŭdis multfoje en la Meso, kaj do ĝi verŝajne gravuriĝis en mi, ne laŭvorte, sed enhave. Homa memoro estas ofte mistera! Fakte, mi komencis verki sekvante mian propran inspiron, kaj nur kiam la unua malneto estis preta mi havis la ideon konsulti la Biblion, sed mi elektis ne la Leterojn, sed la Predikon sur la monto, en Mateo. Tial mi aldonis partojn ekzemple pri la paco kaj la persekutoj. Mi estis en iom stranga mensostato, kiam mi verkis. Mi tute ne estis intelektulo, kiu streĉas sian menson por ion trovi kaj tion bone esprimi, kiel mi ofte estis, kiam mi verkis artikolojn pri aliaj temoj. Tute male, mi estis pasiva, kvazaŭ mi estus sekretario, kiu provas plej ĝuste skribi tion, kion oni diktas al li. Mi preskaŭ havis la impreson, ke mi ne estas la vera aŭtoro, kaj ke ne estas honeste meti mian nomon sub tiu artikolo! Mi esperas, ke mi ne aperas tro freneza al vi per ĉi tini diroj, sed, vere sincere, tio estas la maniero, laŭ kiu mi spertis la aferon. Eble neniam antaŭe mi sentis tiel forte la signifon de la vorto inspiro».
La aŭtoro Prof-ro Claude Piron, belgo loĝanta en Svislando, ekstradukisto ce UN, profesoro pri psikologio ĉe la Universitato de Ĝenevo, membro de la Akademio de Esperanto. Li estas konata ankaŭ kiel Esperanto-komponisto kaj kabaredisto.
La bildoj Ni ilustras la artikolon de C. Piron per bildoj de du diversaj artistoj. Unu estas la itala Fra Giovanni da Fiesole, pli konata kiel Beato Angelico (= Anĝeleca, 1387-1455), kies bildoj plenas de «amo, paco, mildeco». La dua estas la nederlanda Hieronymus Bosch (1450-1516), kies bildoj sentigas «sorĉadon, malpacon, diboĉadon, kaj aliajn tiaĵojn». La kovrilpaĝa ilustraĵo (Transfiguriĝo de Rafaelo) prezentas samtempe la du malsamajn situaciojn. En la malsupra sceno vidiĝas la vana baraktado de la apostoloj, kiuj ne sukcesas forpeli la diablon de demonhavanto (kp 17, 14-18), dum supre regas paco kaj harmonio, tiel ke Petro elkrias: «Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie!» (Mat 17, 4). La redakcio
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
ĈU ESPERANTO ESTAS DI-REGNA?
Kiu konatiĝas kun Dio, eĉ se nur treege parte (pli ol parte, kiu povus?), baldaŭ komprenas, ke en nia mondo troviĝas du tute malsamaj kategorioj de ekzistaĵoj: tiuj, kiuj favoras la iron al Dio, la alvenon de ties Regno, kaj tiuj, kiuj malfavoras ĝin. Kio kondukas al la regno de Dio, tion ni povas nomi «di-regna». Kompreneble, en multaj okazoj, la situacio ne estas simpla. En ĉiu el ni, ekzemple, fortoj diregnaj kaj kontraŭ-diregnaj batalas inter si, kaj same en la socio, kaj same en multaj sferoj: ekzemple, en la literaturoj, en la tradiciaj manieroj eduki, en tiu aŭ alia politika doktrino, en la Eklezio. Tamen, la koncepto pri diregneco montriĝas utila, kaj povas esti interese ĝin apliki al esperanto.
Atentigo pri la kriterioj Por distingi, ĉu io estas diregna aŭ ne, ekzistas tuta serio da kriterioj. Sed antaŭ ol pritrakti ilin, ni devas noti, ke en io diregna agas fortoj, kiuj radias eksteren, kaj transdonas siajn kvalitojn, formante kvazaŭ reton de konstantaj interŝanĝoj. Rezulte, inter la diregna afero, individuo trafita de ĝi kaj la medio, en kiu ĝi renkontiĝas, troviĝas tiel intima rilato, ke vortoj mankas por esprimi la realon. Ekzemple, la medio, kiu subtenas la diregnaĵon, samtempe estas subtenata de ĝi; simile, la individuoj, kiuj nutras ĝin, kaj sen kiuj ĝi ne ekzistus konkrete sur nia planedo, samtempe estas de ĝi nutrataj. Aperas do konstanta interŝanĝo de energio: multan energion la koncernaj individuoj kaj medioj dediĉas al la diregna afero, sed ili per tiu agado mem mistere ĉerpas el ĝi abundan energion. Pro tio, la kriterioj, kiujn ni ĉi-sube pritraktos, rilatos jen al la diregna afero mem, jen al la individuoj, kiuj sin donas al ĝi, jen al la medio en kiu ĝi vivas. Okazas fenomeno de harmonio: la diregnaĵo, la individuo kaj la komunumo kunvibras. La dia kvalito en io diregna ne estas difinebla; tial oni ne serĉu ĉi tie ian matematikan aŭ juran precizecon, la vortoj uzotaj ne povas rekte montri, ili nur elvokos kaj sugestos, tiel ke la nedireblaĵon, al kiu ili celas, vi povu intuicie koni. Se via koro estas malfermita al la transteraj realaĵoj, tio sufiĉos, por ke vi povu firme apliki la kriteriojn. Konsiderante ilin kiel erojn de unu tuto, vi faros al vi bildon ĝustan; vi sentos, ke ĉiuj kursive presitaj vortoj estas deirpunktoj de diversaj vojoj, kiuj konstante interkonektiĝas, kaj kondukas al unu sama, sed neesprimebla, Centro.
Amo kaj justeco Inter tiuj kriterioj, eble la plej evidenta, el kristana vidpunkto, estas amo. Sed ne iu ajn amo. Amo poseda, inklina submeti al si la «amaton», ne estas amo kristansence. Ni rigardas amo nur aman sintenon, kiu respektas la individuecojn, kaj kiu sekve favoras unuiĝon de diversuloj, tiamaniere, ke la koncernatoj, kvankam unuiĝintaj, tamen restas diversaj. Tial la modelo de amo estas la Triunuo: tri personaj estaĵoj, kiuj amas unu la aliajn tiel tute, ke ili kunplektiĝas en unupersonan (*) estaĵon, kiun ni nomas Dio. Amo postulas ne nur respekton, sed ankaŭ deziron koni kaj kompreni la alian en ties vera esenco, kiel eble plej profunde. Ĝi do ne povus ekzisti sen dialogo inter kunparolantoj, al kiuj egala digneco estas agnoskita. Krome, se la amo estas aŭtenta, ni deziras, ke la aliulo plene disvolviĝu lau propra naturo, ne laŭ nia ideo pri li aŭ ŝi. Tiu principo, kiu radikas en respekto, kondukas al justeco: neniam manku al iu tio, kion li rajtas havi, kaj neniam unu havu tro rilate al la «maltroo» de alia. Ĉirilate, kristanismo emfazas, kiel facile la etuloj, nekapablaj sin defendi, riskas esti preterlasitaj; tial ĝi instigas al speciala atento al senpotenculoj, etuloj, kripluloj, subuloj, věktimoj de diskriminacio, ĉiuj estaĵoj malestimataj kaj socie malfavoritaj. Kiel ni ĵus vidis, amo enhavas la deziron, ke la amata persono aŭ estaĵo - la samo ja validas pri planto aŭ besto - kresku, disfloru, disvolviĝu en feliĉo, kaj produktu bonon, fruktojn feliĉportajn. Tiu emo helpi ke la latenta fruktodoneco de la amata disvolviĝu, montras, ke diregneco inkluzivas ankaŭ fekundecon. Kie troviĝas harmonio kun la dia regno, tie ĝenerale ankaŭ arta kreemo renkontiĝas: la Spirito estas fekunda kaj la amo, kiun Ĝi stimulas, nepre bezonas esprimiĝi per belo. Kie do la Spirito inspiras - kio estas alia maniero priskribi tion, kion ni nomas «diregna» - tie ankaŭ viglas vivo. Se ni vidas sklerozon, rigidiĝon, tie ni ne frontas al io diregna. Tiu vivo pulsas mult-aspekte, jen pli interne, per profundiĝo de la propraj valoroj, aŭ per persista elteno dum la ĉirkaŭaj cirkonstancoj estas malfavoraj, jen pli ekstere per disvastiĝo, fondo de novaj ĉeloj, kiuj mem kreas novajn kaj tiel trasdonas plu tiun spirite riĉigan specon de vivo.
Beato Angelico: Sankta Laŭrenco disdonas almozon al malriĉuloj.
«Kristanismo... instigas al speciala atento al senpotenculoj, etuloj, kripluloj...» (C. Piron).
«Mi laŭdiĝu, ne pro tio, ke mi, kiel pentristo, ŝajnis kvazaŭ dua Apelo, sed ĉar mi fordonis ĉiujn miajn riĉaĵojn al vi, ho Kristo. La verkoj de unuj transvivas surtere; tiuj de aliaj enĉiele» (Sur la tombo de Beato Angelico).
Se oni trovigas en diregna medio, oni tuj sentas tiun vivon en la ĉiea vigleco, kaj rido tie abundas, dum maloftas deprimiĝo. Tial alia kriterio de io diregna estas, ke ĝi favoras ĝojon; ĝi, per si mem, emas disradii etoson de gajeco. Aŭtenta ĝojo neniam estas egoisma. Eĉ en siaj plej primitivaj, infanecaj formoj, ĝi serĉas komunikiĝon, transdonon. Per tio, ĝi rilatas ankaŭ al amo, kiu estas, finfine, feliĉkonstrua rilato. Tiu bezono krei feliĉon ĉirkaŭ si, kune kun la deziro kompreni, kunnaskas kompatemon, t.e. kunsenton pri sufero.
Beato Angelico: Kompatemaj virinoj sub la kruco de Kristo (detalo). «Tiu bezono krei feliĉon ĉirkaŭ si... kunnaskas kompatemon, t.e. kunsenton pri sufero» (C. Piron). «Onidire, frato Johano (Angelico) neniam tuŝis penikojn sen antaŭa preĝado. Neniam li pentris krucifikson, sen malsekigi siajn vangojn per larmoj; tiel ke, el la vizaĝo kaj en la sinteno de liaj figuroj, oni vidas la virtecon de lia sincera kaj granda animo en la kristana religio» (G. Vasari, 1550).
Iom paradokse, ĝojo kunordiĝas kun kapablo suferi. La ĝojo disfloras ene de la diregna medio. Sed ĉar la ekstera mondo tiun ofte ne komprenas, sed forĵetas, ĵaluzas aŭ timas, la kontakto kun la ekstero multfoje alprenas la formon de kolizio, kaj tiuokazaj batoj kaj streĉiĝoj estigas suferadon en tiuj, kiuj volas resti fidelaj al la diregna trezoraĵo. Io simila okazas, en individuo aŭ grupo, kiam konfliktas diregnaj kaj kontraŭ-diregnaj fortoj. Nur prenante la suferon sur sin akcepteme oni povas superi la konflikton. Kiu suferon antaŭakceptas, tiu vekas en si kuraĝon. Kio ja baras la vojon al kuraĝa ago, se ne la timo suferi?
Ĉu havi aŭ esti? Ĉu grandioza aŭ plej simpla? Al amo, al akcepto de sufero kaj al la emo transdoni ĝojon ligiĝas la volo servi, ĉefe al malgranduloj, ne serĉante profiton por si. Unu el la karakterizoj de io diregna sekve estas, ke ĝi estas donema. Fakte, homo kerne trafita de la diregnaĵo sin donas al ĝi kaj ni povas aldoni al niaj kriterioj ankaŭ sindediĉon. La kapablo doni postulas, ke oni ne estu katenita al posedaĵoj. Efektive, io diregna estas neligita al materio, ĝi estas spirita, ĝi rilatas pli al la sfero de esto ol al tiu de havo. Mono, sekve, neniam povas esti celo de iu dediĉita al ĝi. Kiu strebas havi pli ol esti iĝas kaptita de la emo posedi kaj ĝenerale bazos sian vivon sur la propra riĉiĝo: li metas la centron de sia aktiveco en sin mem. Tiu memcentreco, neakordigebla kun diregna agado, povas prezentiĝi subforme de orgojlo. Fakte, ĉi-lasta estas la origina kulpo, kiel klare montras la vortoj de l'serpento praardena. Rezulte, ni povas atendi, ke inter la kriterioj helpantaj juĝi, ĉu io estas diregna aŭ ne, troviĝos humileco, modesteco. Sub ofte mizera, ridinde negrandioza ŝajno – ni pensu pri la naskiĝo de Jesuo aŭ pri la elekto de azeno por eniri Jerusalemon - kaŝiĝas io ege valora. Ĉu la Regno de Dio mem ne estis komparita al kaŝita trezoro? Sed por atingi tiun trezoron, necesas iĝi pura, seniĝi je multo kruda kaj balasta, rafiniĝi, forlasi la altajn komplikaĵojn de snobeco por fariĝi infanete simpla, kun malriĉo pli riĉ-enhava ol riĉeco, ofte ŝarĝita per superfluaj ornamaĵoj. En io diregna ĝenerale troviĝas ia kristaleca, pura kvalito. Ĝi estas travidebla kiel la ĉielo mem. Materio estas ligita al spaco kaj tempo. Io diregna ne. Tial unu el la signoj, ke homa strebado harmonias kun la dia regno estas la ĉeesto en ĝi de pacienco kun ties kunulo persistemo. Ni ja konas la ĉielan paciencon. La pedagogio de Dio rigardas jarcentojn horoj, kaj ne forlasas sian celon pro tio, ke ĝi renkontas fortegajn kontraŭstarojn. Malligita disde tempo kaj spaco, diregnaĵo sekvas la ritmon de historio, ne de unu homa vivo aŭ de modo forflugonta, kaj ĝi strebas al spaco tutvasta, t.e. al universaleco.
Venki pace Ami, respekti, pacienci, kompreni alies suferon kaj rezigni la orgojlan tenton montri sin pli forta, ĉiuj ĉi trajtoj kune naskas unu plian: la rifuzon al perforto. Io diregna, laŭ la kristaj instruoj, ne neniigas siajn malamikojn en grandioza triumfa batalo. Ĝi venkas per kaj pro si mem, pro la propraj internai kvalitoj, per la disradiado de propra ena bono. Fakte, ĝi ĉiam agas diskrete, kiel apenaŭ spurebla fermento, kaj ĝi venkŕs per la vero. Trompo uziĝas por submeti, sed vero liberigas. Kaj kiu respektas la aliulon, tiu lasas lin libera. Ni do enmetu liberecon en niajn kriteriojn, memorante pri la «libereco de la infanoj de Dio». Tamen ni rimarku, ke ne temas pri iu ajn libereco, certe ne pri tiu libereco, kiu, manke de konsidero al la aliuloj aŭ de intelekta rigoro, kondukas al detruo kaj ĥaoso.
Hieronymus Bosch: la iluziisto (detalo). «Trompo uziĝas, por submeti... Io diregna troviĝas malkomforte rilate al la sintenoj de la ĉirkaŭa mondo: sin deviginte respekti la veron kaj neniam perforte agi, ĝi malfacile povas defendi sin kontraŭ tiuj, kiuj juĝas supraĵe kaj preferas uzi mensogon...» (C. Piron).
Ne estas facile tuj kompreni, ke libereco postulas rigoron. Sed por liberigi sin de infekto, necesas, rezigninte la eraran opinion de tiuj, laŭ kiuj libero estus povi fari ion ajn, severe obei la regulojn de higieno. Kaj kiel la homoj sukcesis liberigi sin de fiksiteco al Tero por atingi Lunon? Ĉu ne rigore studante la leĝojn de la universo (fizika, ĥemia, astronomia) kaj rigore obeante ilin? Tiu harmoniigo de du aspektoj unuavide kontraŭdiraj - ci-kaze libereco kaj rigoro - estas tipa pri multaj diregnaj aferoj. Simila kunordigado retroviĝas inter ĝojo kaj sufero, simpleco kaj riĉeco (vera, interna riĉeco) , saĝo kaj frenezo (saĝi laŭ eternaj normoj estas frenezi laŭ ĉi-mondaj), racio kaj sentoj, grandeco kaj eteco (ni pensu pri la grandeco de Dio, kreanto de ĉiuj ekzistaĵoj, enkarnigita en «fiaskinta» surkruca malfortulo aŭ en bebo en-manĝuja). La nomitaj paradoksoj fakte rilatas al strebado solvi la konfliktojn per malkovro de pli alta vidpunkto. Al la diregna sfero tute certe apartenas la volo meti pacon tie, kie ĉiu el la kontraŭuloj volas trudi sin aŭ siajn ideojn. Feliĉaj la pacigantoj!
De kalumnio al espero Eble ĉar diregnaĵo malhavas la evidentajn allogon, brilon kaj potencan aspekton de tio, kio fascinas ĉi-monde, ĝi ofte estas malestimata kaj miskomprenata de la modokreantoj kaj de la amasoj, kiuj ilin sekvas, ĉar sekvi gvidanton estas pli facile kaj sekure ol mem kritike rezoni. Al la klarvidantoj, diregnaĵo montras la profundan superecon de io modesta super supraĵa brilo kaj delogantaj pseŭdosolvoj. Tiuj ĝiaj kvalitoj povas estigi en granda parto de la publiko ĝenan pridubadon pri la kutima aŭ laŭmoda pensmaniero. Pro tio, ofte, oni mokas, ridindigas, eĉ kalumnias kaj persekutas ĝin. Pro la propra esenco, ĝi ja ne povas konformiĝi al la postuloj de ĉi-mondo, ĉar tio estus nei sin mem; ĝi do rezistas, kaj tiu rezisto al konformiĝado vekas koleron kontraŭ ĝi en multaj ĉi-monduloj. Io diregna sekve troviĝas malkomforte rilate al la sintenoj de la ĉirkaŭa mondo: sin deviginte respekti la veron kaj neniam perfette agi, ĝi malfacile povos defendi sin kontraŭ tiuj kiuj juĝas supraĵe kaj preferas uzi mensogon kaj la tutan premon de sia ĉi-monda famo, potenco aŭ pozicio, ol fronti al la simpla, nuda vero.
Hieronymus Bosch: Kristo krucportanta (detalo). «La di-regnaĵojn ofte oni mokas, ridindigas, eĉ kalumnias kaj persekutas» (C. Piron). «Ĉio, kio estas nenormala kaj misforma, trafas kaj logas la fantazion de Bosch: ŝajnas, ke li sentas specon de malinklino al la harmonia regulo kaj al la skemoj simetrie aranĝitaj, dum male li sentas preskaŭ diablecan raviĝon por ĉia priforma arbitraĵo...» (M.J. Friedlinder, 1921).
Male al la eksteruloj, tiuj, kiuj spertis mem la diregnaĵon, sentis ĝian valoron tiagrade, ke naskiĝis en ili plena fido al ĝi; cetere, ĝi ne seniluziigis ilin: kiom ajn modesta kaj mokata ĝi aperas, ĉe elprovo ĝi fakte montriĝas fidinda kaj fortika. Nutrataj ĉe la sama fonto, la aliĝintoj emas fidi ankaŭ la sam-diregnaj-ulojn pli ol iun, kiu ne konas ĝin, ne partoprenas en ĝia vivo, ne ĝuis ĝian sekretan - t.e. rezervitan al spertantoj - plezurdonon. En tiu komuna kaj reciproka fido kuŝas la radikoj de solidareco. Rezigninte je trompo kaj perforta sintrudo, la diregna afero devas ĉerpi gran energion el io alia, nek memcentra, nek agresa. Kiel amo, la ĵus priparolitaj fido kaj solidareco estas du el tiuj gravai energifontoj. Alia nomiĝas espero. Espero estas kompleksa, tre matura sento, ĉar ĝi postulas samtempe, ke oni firme koncentru la rigardon al la celo, kaj ke oni tamen sciu, ke eble oni ne atingos ĝin. Se la celon oni neeviteble atingos, oni ne plu diras «mi esperas», sed «mi estas certa». Tamen, esperi estas tre efika sinteno. Malespero kondukas morten, dum obstina espero savas.
Konkludaj rimarkoj pri la kriterioj Noti ĉiun apartan kriterion certe estus neeble, sed la ĉefaj verŝajne estis ĉi-supre menciitaj. Gravas atenti, ke delikata ekvilibro necesas inter la diversaj aspektoj de diregna afero, el kiuj ĉiu nuancas kaj korektas la aliajn. Ekzemple, se mankas humileco kaj ankaŭ respekto al la aliulo tia, kia li estas - t.e. alia, do malsama - tiaj elementoj kiel sindediĉo, akcepto de kalumnio kaj persekutoj, fido, solidareco kaj persistemo povas naski sintenon fanatikan. Simila sekta kvalito ne retroviĝas en io aŭtente diregna. Se mankas humileco kaj respekto, mankas io esenca, kio signifas, ke la esenco de la afero fariĝis alia ol diregna. Sekve, por juĝi pri diregneco, oni kontrolu, ĉu la diversaj kriterioj harmonie kunordiĝas inter si. Tio ne signifas, ke necesas trovi ĉiujn kriteriojn kune, por ke io estu difinebla kiel diregna - ne ĉiu kriterio ja estas aplikebla al ĉiu kazo - sed ke neniu trajto de la prijuĝata afero, agado, estaĵo aŭ kolektivo kontraŭu unu el la kriterioj. Fanatikeco povas esti klasita kiel ne-diregna, ĉar ĝi kontraŭas la kriteriojn «respekto», «humileco» kaj «rezigno je perforto» (perforto kompreneble inkluzivas ankaŭ psikologian perforton). Ni plue rimarku, ke verŝajne nenio surtera povas esti cent-procente diregna. Kiel ni vidis komence, ĝenerale fortoj diregnaj kaj kontraŭ-diregnaj retroviĝas samtempe en la sama loko, kolizie aŭ disŝire. Estas do saĝe relativece rezoni: ĉu en afero x diregnaj fortoj estas alte superaj al la kontrauŭdiregnaj? Ĉu afero x estas pli diregna ol afero y? Oni povas vortigi la situacion jene. La kriterioj, ĉi-supre revuitaj, kune signas iun ĝeneralan etoson. La demando sekve estos: ĉu la etoso de la koncerna afero, homo, grupo, politiko, konduto, ktp, havas ĝeneralan harmonion kun la etoso signita de la nomitaj kriterioj? Ekzemple, movado, kiu stimulas malamon, ne povas esti diregna, eĉ se ĝi respondus al multaj el la aliaj kriterioj, ĉar instigo al malamo kreas etoson, kiu absolute ne povas akordi kun la diregna etoso, kia ĝi estis ĉi-supre prezentita.
Kie situas Esperanto? Ĉu esperanto estas diregna? Al tiu demando mi ne respondos. Mi lasos al vi, kara leganto, la plezuron respondi al ĝi per via propra meditado. Meditu unue pri ĉio ĉi-supre dirita. La kriterioj estas signitaj per vortoj presitaj kursive. Pensu pri la aferoj, kiujn vi konas kiel venantajn de Dio kaj kondukantajn al Li, laŭ viaj propraj religiaj spertoj kaj laŭ tio, kion vi trovis plene kredinda en via religia instruiĝo. Pensu ankaŭ pri la aferoj, kiuj klare kontraŭas la Regnon de Dio. Se vi trovos, ke la kriterioj ĉi tie listigitaj estas pravaj, apliku ilin al la internacia lingvo, memorante la principon, ke oni juĝu arbon laŭ la fruktoj. De esperanto vi povas konsideri tri aspektojn: (1) la lingvon mem, ekzemple el struktura vidpunkto; (2) ĝiajn devenon, komencan estiĝon kaj historion (kiuj estis la motivoj de Zamenhof, la cirkonstancoj de la naskiĝo de la lingvo, la obstakloj, kiujn ĝi renkontis kaj kiel ĝi reagis al ili...?); (3) la esperantistaron, kiel kolektivan portanton de io laŭ ĝi tre valora, kion ĝi sentas sin respondeca transdoni al la homoj. Ĉu, kaj kiel mi, vi trovos kelkajn el la nomitaj trajtoj en la lingvo mem? Por mi, ekzemple, esperanto enhavas ion puran, travideblan, kion oni malofte renkontas en homaj lingvoj (travideblas la analizo de la frazo, travideblas la signifo de multaj vortoj, kiel ekzemple ne-re-san-igebl-a: kaj ĉu, kompare kun la aliaj, esperanto ne estas lingvo multrilate senbalasta?). Simile, mi retrovas la kriterion «respekti» en la maniero, laŭ kiu Esperanto traktas la vortelementojn: neniam radiko estas detruata, misformata, perfortata por adaptiĝi al la postuloj de kompleksa signifo aŭ al sia rolo en la frazo; la lingvo konstante respektas ĝian integrecon. Ĉu vi retrovos la kriteriojn de diregneco ankau en la estiĝo de nia lingvo? Ĉu ankau en nia kolektivo, en la etoso de niaj renkontiĝoj, en la motivoj, kiuj allogas la plimulton el ni, ne ĉiam klare kaj konscie, al tiu por elksteruloj stranga sindediĉo? Ĉu iuj esperanto-medioj respondas al tiuj kriterioj, sed aliaj tute ne? Meditu, leganto, mia frato. Mian konkludon vi probable divenis. Interesus min scii, ĉu la via similos al ĝi. Claude Piron
(*) Teologoj dirus: «unuesenca» (n.d.R.)
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
MAKSIMOJ
* Ĉiu homo laŭ mi estas Kristo, kaj, ĉar ekzistas unu sola Jesuo, la homo, kiu pasas apud mi en la nuna momento, estas laŭ mi la ununura homo en la mondo (Tereza de Kalkuto) * La vivo estas al ni donita per serĉi Dion; la morto, por lin trovi; la eterno, por lin ĝui (P. Novet) * Bonvolu, Sinjoro, ke mi estu tiel pura, ke mi ĉirkaŭbraku la mondon sen voli ĝin reteni (M. Quoist) * Ni petas de Dio tion, kion ni ŝatas, kaj li al ni donas tion, kion ni bezonas (L. Bloy) * Sinjoro, faru, ke mia rigardo estu tiel profunda, ke ĝi rekonu vian ĉeeston sur la tero, kaj ke miaj okuloj neniam fermiĝu fronte al la mizero de la homoj (M. Quoist) * Herbo sekiĝas, floro velkas, sed la parolo de Dio restas eterne (Jesajo) * Necesas, ke la amo lernu servi, kaj la doloro lernu kanti (Salvaneschi) * Ĉu vi estas malĝoja? Serĉu ĉirkaŭ vi komplezon por fari, ĉagrenon por konsoli, mizeron por levi, kaj vi trovos ĝojon (J. Coeur)
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
LEGANTOJ SKRIBAS
* “Sed jam ne estas tempo por timi, sed laŭ modelo de unuaj kristanoj sekvi vojon de Kristo spite de malagrablaj konsekvencoj. ... Mi volas ne nur gratuli, sed ankaŭ dankegi pro belega aspekto kaj vere bonega enhavo de Espero Katolika. Ja ĝi estas la ununura katolika legaĵo, kiun ni kun dankemo povas legi. ... La tuta enhavo de EK estas interesa, instrua kaj instiga al amo al Dio kaj proksimuloj kaj amo al nia sankta Eklezio. Do, nome de ĉiuj, kiuj pli ŝatas kritiki ol danki, mi esprimas dankojn kaj dankemon!». El Ĉeĥoslovakio
* Pri Esperanto mi okupiĝas jam de kelkaj jaroj, sed kun katolika Esperanto-movado mi kuniĝis antaŭ unu jaro, partoprenante spiritajn ekzercojn en Gostyń, kie mi konatiĝis kun la ĉefaj animzorgantoj de la polaj Esperantistoj. Post la reveno el Gostyń mi tradukis historion de mia monaĥejo por eksterlandaj turistoj, kiu pendas ĉe vando en vestiblo de la klostro. Mi serioze kunlaboras kun la landa animzorganto de ciganoj. Por lia agado mi tradukis biografion de la unua Diservanto el la cigana popolo, Zefiro Jimenez Malla. Lian biografion mi intencas eldoni. Mi pensas, ke mi devas nobeligi Esperantismon per la Evangelio, kaj larĝe uzi ĝin en mia laboro. Sed, por ke povu realiĝi miaj planoj, mi devas multe lerni la lingvon. Franciskanoj, mia ordeno, volegas kun ĝojo aktive partopreni la tutan vivon de la katolika Eklezio. Do, meze de katolikaj Esperantistoj estas multe da franciskanoj, kio gajigas min. Mi bondeziras agrablan kunlaboron kun miaj fratoj en IKUE. Frato-lernanto Pachomius Andrzej Lewkowicz, Pollando
* Bedaŭrinde, mi ne havas eblecon rakonti al Vi multajn aferojn, kies atestanto estas mi mem. Tamen, mi grandege ĝojas pri la evidenta spirita renovigo de nia alumnaro kaj religia junularo. Z. S., Litovio
* Longan leteron al ni skribis nia laika amiko Franco Polimeni: « Kara amiko, gratulojn, gratulojn kaj denove gratulojn pro la numero 5/1984 de Espero Katolika! Vere mirinda numero, kiu rompas la kutimon kaj malfermas novan vojon: al la malkonsento, al la diversaj voĉoj, al la diversaj religioj... Mi prezentos al vi mian juĝon, de la unua ĝis la lasta paĝo, senindulge pri la, laŭ mi, ne pozitivaj punktoj». La longeco de la letero de nia leganto (5 dense tajpitaj paĝoj) devigas nin al resumo. S-ro Polimeni faras rimarkojn kaj eventualajn kritikojn ĉu pri la diversaj opinioj cititaj, ĉu pri nia redakto-laboro. Li petas, ke ni klarigu la originon de la diversaj kontribuaĵoj. Ni respondas, ke la kerno de la artikolo konsistas el respondoj al demandoj faritaj de pastro Duilio Magnani, prezidanto de IKUE, al diversreligiaj esperantistoj, pri la figuro de Maria patrino de Jesuo laŭ ilia respektiva tradicio, en rilato kun la 2000-a datreveno de ŝia naskiĝo (konjekta dato: ĉirkaŭ 15 a.K.). Al la enketo de pastro Magnani respondis: la hebrea d-ro E. Baraka, el Jerusalemo; la islamano Kasim Hadżić, profesoro pri islamistiko el Sarajevo (Jugoslavio); la reformita pastorino Jelly Koopmans el Nederlando; la kvakero Arnold J. Leather el Britio. Al tiuj esperantlingvaj respondoj ni aldonis kelkajn esperantigitajn citaĵojn, eltiritajn ĉefe el du itallingvaj libroj: a) «Maria en la ekumena komunaĵo»: diverskonfesiaj prelegoj kaj bibliaj meditoj (1982); b) «Faru tion, kion li al vi diros»: pripensoj kaj proponoj por akceli la marianan piecon (1983), fare de la ĝenerala Kapitulo (= Konferenco) de la ordeno (= monaĥa societo) de la Servantoj de Maria, fondita en la Mezepoko kaj karakterizita de devoteco al la Patrino de Jesuo; la Kapitulo publikigis ĉi tiun libreton, por klarigi la aŭtentikan sencon de tiu devoteco en la nuna tempo. En la ekumena parto, ĝi faras interesajn citaĵojn, inkluzive de Korano. El la multaj aliaj rimarkoj kaj demandoj de s-ro Polimeni, ni citos nur jenon: «Senfinan dankon al la revuo pro la bildo (Afrikana interpreto de la Anunciacio) kun tiu naiva elemento: la koverto de la letero de la Eternulo, kiun la ĉefangelo transdonas al la virino! Tamen: de kie venas la bildo? Kiu faris ĝin, kie ĝi troviĝas? La leganto emas scii...». Ni respondas: la bildo estis prenita el la bildlibro en itala lingvo «Madono en pentroarto» (1961); la aŭtoro estas tie indikita kiel «la afrikano P. Woelfel» (sen klarigo pri nacia aparteno); la loko de konservado ne estas indikita. Ni dankas al amiko Franco Polimeni, ke li tiel atente legis la artikolon. Ni promesas, ke estontece la redakcio klopodos esti pli preciza kaj klara, memorante, interalie, ke ne ĉiuj trovas facila la religian, ekleziulan terminaron. La redakcio
* «Mi ricevas bone ŝatatan Espero Katolika (6 ekzemplerojn, mi sendas 5 eksteren). Mi ŝatas la ideon, por majo fari specialan numeron, laŭ titolo Pri Maria diversvoĉe. Mi legis la artikolon de pastorino Koopmans, mi aŭdis ŝin en Hamburgo kaj Luksemburgo. Mi estis surprizita speciale je paĝo 73, legante: «Mi pensas, ke tiel honori kaj adori ŝin... (Marian»). Certe, la Maria kulto en certaj cirkonstancoj, far certaj preĝantoj, povas esti konsiderata kiel ne konvena, ekscesa ktp. Sed eĉ por la trovalorigant(in)o neniam kaj neniu adoris Marian». Eloi Thiolličre, Francio Noto de la redakcio: Fakte, la katolikaj teologoj distingas inter la adoro (greke «latria», latine «adoratio») al Dio, kaj la respektego (greke «dulia», latine «veneratio») al sanktuloj. La saman distingon faras ankaŭ la simplaj fideluloj: en katolikaj medioj neniam uziĝas la verbo «adori» rilate Marian. Reciproka kono pli kaj pli evitigu misajn atribuaĵojn al la kredo de la alikonfesianoj.
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
BIBLIAJ MALLONGIGOJ LAŬ “TRILITERA” SISTEMO
La lasta kunsido de IABO (Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj) decidis unuecigi la mallongigojn de la Bibliaj libroj kiel ĉi-sube. Ĉiu mallongigo konsistas el tri literoj. Tiu ĉi sistemo estas oficiala por IABO, Biblia Vortaro, Biblia Revuo kaj Espero Katolika.
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
LAŬDO AL LA SINJORO PRO LA SOCIAJ KOMUNIKILOJ
Nova «Kantiko de la kreitaĵoj» laŭ la intuicio de pastro Alberione fondinto de la Paŭlana Societo
Laŭdo al vi, Sinjoro Dio, pro la presita vorto, kiu estas pano de la inteligento kaj lumo de l’ animo.
Ni vin preĝas, Sinjoro, por ĉiuj tutmondaj ĵurnalistoj, la desegnistoj de bildostrioj, la pentristoj de reklamaj afiŝoj. Prilumu per via lumo tiujn, kiuj verkas kaj disvastigas, presas kaj legas: ili estu humilaj servantoj de la vero en la amo.
Laŭdo al vi, Sinjoro Dio, pro la potenco de kinoarto. Per sia vigla rakontado ĝi intense efikas sur la homon: ĝi enhavas en si la forton kaj la allogon de teatro kaj fotografio, de presado kaj de viva parolo, de muziko kaj de pentroarto.
Gvidu, Sinjoro, reĝisorojn kaj produktorojn, aktorojn kaj spektantojn, al tio kio estas vera kaj bona, kiu prikantas la vivon kaj konstruas la homon.
Laŭdo al vi, Sinjoro Dio, pro radio, ĉie ĉeestanta, kiu iras per la flugiloj de l’ vento kaj tiel malgranda igas la teron.
Ni vin preĝas, Sinjoro, por la elsendaj radiostacioj etaj kaj grandaj. Ĉi tiu kreaĵo de la homa lerteco estu utiligata por igi la homojn liberaj kaj frataj.
Laŭdo al vi, Sinjoro Dio, pro televido. Ĉi tiu «katedro», kiu sin metas en la koron de ĉiu hejmo, ne perturbu, sed nutru la harmonion de la familio, preparu novajn homojn por nova mondo baziĝanta sur via Evangelio.
Laŭdo al vi, Sinjoro nia Dio, pro la progreso de tekniko kaj elektroniko.
Laŭdo al vi pro ĉiuj rimedoj de komunikado, kiujn hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ vi metas en niajn manojn je la servo de l’ homo kaj de via Regno. Amen!
(el la itala trad. Antonio De Salvo)
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
FRATINO KATARINA
Ĉi tiun leteron ni ricevis pere de s-ro Tuinder, Nederlando, kiu iniciatas kaj kunordigas multajn helpajn agadojn.
«Permesu al mi prezenti min: mi estas Fratino Katarina Arns, membrino de la Kongregacio de Misiistinoj de Nia Sinjorino de Afriko. Jam 37 jarojn mi aktivas en Ruando, kaj gvidas edukejon de ĉirkaŭ 200 knabinoj, kiuj lernas ĉi tie arte kaj metie labori: ili nodas tapiŝojn, tablotukojn, kusenojn, ktp, brodas kaj kudras, plektas korbetojn kaj bananaĵojn, faras sisalproduktojn. Mi povas havigi al ili taskon nur, se mi havas materialon. La artiklojn, kiuj estas farataj ĉi tie, ni vendas al turistoj, kaj per tiu enspezo mi povas doni «salajron» al ĉiuj kiuj lernas-laboras en nia instituto (entute 400). Ruando estas tre malriĉa landeto kun multege da nesolveblaj problemoj. Pli ol 60% el la loĝantoj estas malpli ol 18-jaraĝaj. Da lernejoj estas malmultaj. Ĉiu familio devas vivi el la terpeceto, kiun ĝi havas. Pli ol 80% el la homoj vivas en granda mizero. Tial mi venis al la ideo instrui al la junularo tiel, ke ĝi mastru metion por trabati sin tra la vivo... Fratino Katarina Arns, Nyundo, Gisenyi, Ruando, Afriko
MALJUSTECO
Vendejon survoje eniris mi foje. Tra lumaj efektoj mil luksaj objektoj multforme abundas, per bril’ nin inundas. En bela vitrino ebura diino, juveloj kaj gemoj, edziĝ-diademoj. Sur silk’ kaj veluroj fajencaj figuroj, karafoj kristalaj kaj pladoj ovalaj, vinglasoj tre fajnaj, kafkruĉoj or-ŝajnaj, ĉampanaj pokaloj el glataj metaloj. La muraj speguloj por niaj okuloj obligas rebrile la varojn subtile. Pro lerta prezento altrudas sin tento. Eĉ kontraŭdezire mi revas sopire. Sed stranga impreso pri vana progreso min ĝene turmentas - kaj honte mi sentas: la troan eŭropan lukson kaj la mondan maljuston.
Lilli Giloteaux, Francio (El « Defa-bulteno» 5 /1984; unua premio en poezia konkurso okaze de la Dana Esperanto-Kongreso 1984).
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
TRA LA MOVADO
S-ro Walter Mudrak, unu el la plej fidelaj kaj viglaj agantoj en la Esperanto-movado (precipe katolika), antaŭnelonge plenumis 80 jarojn. Al li ni sendas, en ĉi tiu okazo, varmajn gratulojn, kaj la esprimon de granda dankemo. Per impona manifestacio estis inaŭgurita, 20.5.1984, la Paco-monumento en St. Ulrich apud Steyr (Aŭstrio). Partoprenis la aranĝon, interalie, 13 geesperantistoj, kiuj transdonis brikon por la monumento. (Raportis Hans Zeller)
4.3.1984 diakoniĝis la juna kaj fervora esperantisto Valerio Rudzinskas el Stakiai, Litovio, Sovetunio, kiu pretas agadi por IKUE en sia patrolando.
De la 24-a ĝis la 26-a de majo 1984 havis lokon Spiritaj Ekzercoj en Gdansko, Pollando, en la kvartalo Sw. Wojciech, sub la gvido de P. J. Zielonka. 24.5.1984 okazis kuncelebrado de S. Meso en Esperanto fare de pastroj Józef Zielonka kaj Stanisław Płatek. 25 kaj 26.5.1984 celebris p. Zielonka je la 7-a matene; sekvis prelegoj, Krucvojo, anĝeluso, litanioj kaj preĝoj. 27.5.1984 la esperantistoj partoprenis en la solenaĵoj honore al la Madono de Matemblevo. En la esperantista Krucvojo partoprenis ankaŭ neesperantistoj, kiuj ŝatis la kantadon. (Raportis Edita Fiutak)
Vendrede 25.5.1984 je la 19.30 estis celebrita S. Meso en Esperanto en preĝejeto de Mielno (ĉemara ripozloko 10 km for de Koszalin, Pollando). Kuncelebris pastroj Jan Kos kaj Stanisław Stolc, kune kun la loka pastro Stanisław Pankanin. La Diservo okazis dum la «7-a Ĉebalta Esperantista Printempo». (Raportis Marian Łaba)
Okaze de la «12-a Renkonto de Sileziaj Esperantistoj» en Opole (Pollando), dimanĉon 27.5.1984 havis lokon S. Meso en Esperanto; celebris pastro Leszek Solakiewicz, kaj mesoservis la franciskana alumno fr. Paĥomio. (Raportis Ludmila Hubczeńko)
S. Meso en Esperanto estis celebrita dimanĉon 3.6. 1984 en Asti, Italio, de P. Albino Ciccanti, okaze de regiona Esperanto-renkontiĝo. (Raportis Albino Ciccanti)
Dep. Giulio Andreotti, kristandemokrato, Ministro pri Eksterlandaj Aferoj kaj unu el la plej prestiĝaj politikistoj de Italio, sendis 8.6.1984 al pastro Duilio Magnani jenan leteron (en itala lingvo): Respektinda Prezidanto, mi dankas Vin pro Via letero. Estas mia opinio, ke la disvastiĝado de komuna lingvo estus tre utila por la alproksimiĝo de la popoloj, kaj mi sekvas kun viva intereso la agadon de la katolika esperanto-movado. Kun respektema koreco, Giulio Andreotti. (Raportis Duilio Magnani)
Mulamba Kabutakapua, la juna ĝuinto de la stipendio «Pentekosto» de IKUE, 12.6.1984 akiris la licencian gradon pri Socialaj Sciencoj ĉe la Pontifika Universitato «Sankta Tomaso el Akvino», per 183,3 poentoj el 200 kaj «granda laŭdo». IKUE ĝojas, ke ĝi povis konkrete kontribui al la studoj de ĉi tiu promesplena junulo, per la stipendio kaj per senpaga gastigado ĉe la asocia sidejo (aliflanke, S-ro Mulamba ĵus translokiĝis al nova hejmo, kune kun la intertempe edzinigita virino kaj kun kelkmonata filino).
Laŭ komunikaĵo sendita de S-ro Hans-Jörg Kindler, nuntempe pastro de la «prakatolika reformeklezio», estas formiĝanta rondo de prakatolikaj esperantistoj, kiuj pretas ekumene kunlabori kun la membroj de la aliaj kristanaj eklezioj. Informilo en Esperanto pri la prakatolika eklezio estas mendebla ĉe pastro Bernd O. Wnuk, Blumberg, F.R. Germanio.
Nova Landa Reprezentanto por Kanado fariĝis S-ino Françoise T. Dufour el Montréal. Sinceran dankon al la ĝisnuna Reprezentanto, S-ino Pauline Proulx, kiu devis rezigni pri la tasko pro sanstataj kaŭzoj.
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|