Enhavo de Espero Katolika numero 6/1984

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

 

Sur la kovrilo: la bronza statuo de Imperiestro Mark-Aŭrelo en Romo, tuj antaŭ radikala restaŭrado.

 

 

 


 

ENKONDUKO

 

Karaj Legantoj apudaj kaj foraj!

 

Nia revueto denove atingas vin, kiel modesta sed fidela ligilo inter amikoj el diversaj mondo-partoj kaj ne malofte el diversaj mondo-konceptoj. Unuflanke ĝi malkaŝas sen ambigueco sian katolikan kvalifikon; sed, aliflanke, ĝi klopodas eniri en sinceran interparolon kun ĉiuj bonavolaj homoj: jen, laŭ ni, la senco de ĝia titolo Espero Katolika, t.e. Universala Espero.

Kiel ĝeneralan, homfratan temon ni prezentas artikolon en rilato kun la Monda Tago de Unuiĝintaj Nacioj por la Vivmedio (5-a de junio).

Aliaj artikoloj temas pri la unueca vokiĝo de Eŭropo kaj pri paco.

Ne mankas ekumenismaj temoj; ĉiuokaze, la katolika vivo okupas grandan parton de nia kajero: jen artikolo de nia iama radio-parolanto, la usona pastro Kevin Laughery, pri la nova Kanonjura Kodo (= Eklezia Leĝaro); jen debato: «Dubanto demandas - Kredanto respondas», ktp.

Orientlanda leganto skribas, ke Espero Katolika estas laŭdinda. Ne estas sekreto, ke aliaj legantoj ne trovas ĝin tiel senmanka.

Espero Katolika, niaopinie, devus esti samtempe varia, popularnivela kai bonkvalita. Ni ja konscias, ke stabo pli klera, pli profesia, pli larĝmensa, kun pli da libera tempo, pli da monrimedoj, pli da kunlaborantoj... farus la revuon pli bona. Ni faras laŭpove. Ni serioze konsideras la alvenantajn kritikojn, konsilojn, sugestojn. Ni danke akceptas la artikolojn; la taŭgajn (laŭ lingvo, enhavo, aktualeco, longeco) ni publikigas. Kiel preskaŭ ĉie en Esperantujo, iom tromultas poemoj, malmultas prozaĵoj.

Ni daŭrigas nian aktivadon; vi daŭrigu vian interesiĝon.

Elkore dankas

la redaktoraro

 

al la indekso


 

DUBANTO DEMANDAS - KREDANTO RESPONDAS

 

Ĉu nova rubriko?

Nia «laika» amiko Franco Polimeni sendis al ni «provokan» artikolon, kun la propono starigi novan rubrikon sub la titolo «Dubanto demandas - Kredanto respondas». Niaflanke ni estas disponaj, se la legantoj skribos siajn dubojn kaj problernojn. Neniel ni pretendas posedi la tutecan veron pri ĉio, sed ni pensas, ke respektoplena debato povas nin progresigi en la esploro de la vero.

Battista Cadei

 

Dubanto demandas:

kial la suferado savas?

 

Laŭ la papa apostola letero Salvifici Doloris (*), pri kiu parolis lastatempe Sac. Battista Cadei ĉe Vatikana Radio, la senco de la homa suferado devus esti, ke la suferado savas.

Serĉante la kialojn de la homa doloro, la apostola letero de la papo mencias, ke en la kazo de Ijobo, la sufero celas provpruvi la doloron kiel rimedon por admoni kaj konverti la homojn.

Tamen la letero atentigas nin, ke tiuj lastaj ne estas plenaj klarigoj. La plena revelacio de la senco de la suferado kuŝas en Kristo mem, substrekas la letero. Kristo supervenkas la pekadon kaj morton per sia reviviĝo, kai li atingas ĉi tiun venkon per la alpreno sur sin de la homaj suferado kaj morto.

Nu, mi opinias, ke se Kristo supervenkis tiujn malbonaĵojn, tio estas lia afero kaj lia sukceso. Fakte, mi kaj ĉiuj homoj de la tero daŭrigas peki kaj morti. Se li reviviĝis, ni neniel reviviĝas. Ŝajnas al mi, ke Kristo ne prenis sur sin mem mian suferadon kaj morton, ĉar alie mi ne plu suferus kaj mortus. Kaj se mi devas suferi «en kunuleco kun Jesuo», kiamaniere tio «savos» min?

Aldone, permesu al mi rimarki iujn kontraŭdirojn en la letero (kompreneble, miaj kritikoj rilatas la dokumenton tia, kia ĝi estis prezentata en la Esperanto-programo de Vatikana Radio). La letero diras ke en la unuiĝo kun Jesuo Kristo troviĝas la kristana solvo de la enigmo de la suferado, kaj tial Kristo plene revelacias la kaŝitan sekreton de la doloro. Sed, samtempe, ĝi asertas ke tiu senco estas ne revelaciita, sed revelaciota. Tamen, aliloke ĝi certigas, ke «la homo havas (per Kristo) la savodonan respondon pri la kialo de la suferado». Oni ne rajtas aserti ion kaj ĝian malon samtempe.

Cetere, se ni provas forŝiri la vualon de tiu mistero, ni trovas ke la «solvo» de la sufero estus, ke ni devas suferi post Kristo mem: «Kiu volas veni post mi, tiu rezignu sin mem, surprenu sian krucon, kaj sekvu min». Mi ne opinias, ke tiu estas «solvo de la enigmo».

Mi havas grandan respekton por la vortoj de Jesuo. Tamen mi opinias, ke li ne donis, kaj ne intencis doni, iun kompletan klarigon pri la problemo. Suferon li trovis sur la tero, kaj suferon li lasis post si. Kontraŭe, ŝajnas al mi, ke la Eklezio pretendas doni solvojn, sencojn, klarigojn, kialojn kaj revelaciojn, kaj falas en kontraŭdirojn. Bonvolu klarigi ilin. Prave oni diras, ke unu el la taskoj de la Eklezio estas forigi la dubojn el la kapo de la dubantoj. Jen non dubanto, kiu nomiĝas

Franco Polimeni

 

Kredanto respondas:

ĉar amoplena sufero valoras…

 

Kiam la «dubanto» konfidence montris al mi sian artikolon, li iom ekmiris, ke mi ne skandaliĝas. Sed «homo mi estas, kaj nenio homa estas al mi fremda»: ĉiu serioza dubo kaj problemo meritas respekton kaj konsideron. Aliflanke, la suferado kaj la morto konsistigas «la ĉefan problemon» de la homa vivo.

Al tiu problemo ĉiu homo siamaniere implicite aŭ eksplicite donas respondon; ne mirinde, do, ke la letero de la papo, kun konsideroj pri la kristana solvo, estigas reagojn. Mi provu modeste doni respondojn kaj klarigojn al la artikolo de Franco Polimeni.

La suferado kaj reviviĝo de Jesuo, laŭ nia kredo, ne estas nur «lia afero kaj lia sukceso»; ĉar jam Jesajo, en la Malnova Testamento, profetis: «Li (t.e. la Mesio) ŝarĝis sin per niaj suferoj kaj surprenis niajn dolorojn... per liaj vundoj ni estas sanigitaj» (Jes 53, 4-5).

Sed nia amiko skribas: «Se li reviviĝis, ni neniel reviviĝas. Ŝajnas al mi, ke Kristo ne prenis sur sin mian suferadon, ĉar alie mi ne plu suferus kaj mortus».

Eble la tro resuma prezento de la papa letero estigis ĉi tiujn miskomprenojn. Pri la aiktualeco de la homa suferado eĉ post la reviviĝo de Jesuo, estas nenia dubo. Ĝi estas eĉ tro evidenta ĉiutaga sperto kaj travivaĵo... kaj ĝuste pro ties konsidero la papo skribis la leteron Salvifici Doloris! En ĝi Johano Paŭlo la dua priskribas la «mondon de la suferado» kun granda emocia partopreno.

La Nova Testamento ne diras, ke la ĉi-tera suferado ne plu ekzistas, sed ke ĝi estas, por la kredanto, senproporcie malgranda kompare kun la estonta eterna feliĉo rezervita al la elaĉetitoj. Alivorte: la sufero ne malaperis, sed nia sinteno al ĝi ŝanĝiĝas.

Sed la «dubanto» demandas: «Kaj se mi devas suferi en kunuleco kun Jesuo, kiamaniere tio «savos» min?» Respondo: Jesuo estas mia modelo kaj helpanto. Li homiĝis, por solidariĝi kun mi. Li volonte submetiĝis al suferado, por kontraŭbatali la malbonon. Por kompreni la sencon de tio, ni povus mencii la admirindajn ekzemplojn de tiuj, kiuj suferas kaj sinoferas por bona afero: patrino por filo, konscia civitano por pli bona socio, heroo por savi dronanton... neniu dirus, ke tiuj sufero-kazoj estas sensencaj aŭ senefikaj. La kristano ne akceptas la suferon pro ĝi mem (li ne estas masoĥisma!), sed li provizore eltenas ĝin en unueco kun Kristo kaj solidareco kun la kunhomoj, cele al la eterna Bono.

Pri la kontraŭdiro «revelaciita - revelaciota», jen mia respondo: se tion mi komprenigis, mi certe eraris, kaj mi dankas, ke la «dubanto» havigas al mi la okazon klarigi, ke la kono de la savodona senco de la suferado estas jam revelaciita: «Ĝoju kaj raviĝu, ĉar granda estas via rekompenco en la ĉielo » (Mat 5, 12); sed ĝia efektiviĝo estas poste revelaciota, en la estonta vivo: «Partoprenante en la suferoj de Kristo, ĝoju, ĉar tiel vi povos ravite ĝojegi en la revelacio de lia gloro» (1 Pet 4,13).

S-ro Polimeni opinias, ke la vortoj de Jesuo «Kiu volas veni post mi... tiu surprenu sian krucon...» (Mat 16,24), ne estas solvo de la enigmo, sed nur konstato pri ĝi. Mi rimarkigas, ke la Evangelio daŭrigas jene: «Ĉar tiu kiu volas savi sian vivon, pereigos ĝin; sed kiu perdos sian vivon en ĉi tiu mondo pro mi, tiu trovos ĝin» (Mat 16, 25).

Ĉi tie ni tuŝas la kernon de la kristana kredo, nome la reviviĝon de la mortintoj, kaj la amoplenan eternan vivon kun Dio: «se tio ne estas vera, ni estas la plej kompatindaj el la homoj» (1 Kor 15, 19).

Ĉu ni kredas tion? Eble, pli ol demonstrojn, ni bezonas atestojn. En ĉiu epoko, dum 2000 jaroj, la martiroj tion atestis. «Mi ja kredas al atestantoj, kiuj lasas sin mortpiki» (Pascal). Ĉirkaŭ la jaro 110 post Kristo, la martiro Ignaco de Antiokio, kondamnite al la sovaĝbestoj, skribis: «Nun mi komencas fariĝi disĉiplo de Kristo». Kaj tiu vera kristano, kiu estis Francisko de Asizo, el riĉega kavaliro fariĝinte almozulo, ripetadis: «Tian bonon mi atendas - ke ĉiu aflikto de mi amendas».

La vera kristano estas nek masoĥisma nek stoika. La antikvaj stoikistoj opiniis, ke la kompatemo estas pasio, spirita malforteco, kaj do ĝi estas malvirto. La malon skribas la papo, komentante la Evangelian rakonton pri la kompatema Samariano, kiu kortuŝiĝas, vidante survoje vunditan homon. Tiu ĉi emocia partopreno (= kompato) en la sufero de kunhomo, instigas al helpo: jen la nobleco de la homo, kiam li efektive kaj sendiskriminacie malfermiĝas al la aliulo!

Kaj Jesuo diros (al kredantoj, dubantoj kaj ne-kredantoj, se nur bonavolaj kaj kun malfermita konscienco): «Venu, vi benataj... ĉar mi malsatis, kaj vi satigis min... kiom vi faris alla plej eta el ĉi tiuj fratetoj miaj, al mi vi faris» (Mat 25, 34-35.40).

Ĉar Jesuo estas la Elaĉetanto de ĉiu homo.

Jen, kara amiko, kion klopodis respondi la eta kredanto.

Battista Cadei

 

(*) Salvifici Doloris (= Sava Sufero) estas la titolo de letero de Johano Paŭlo la dua pri la suferado, datita 11.2.1984.

 

al la indekso


 

ADORKLINIĜU AL MI!

 

Mi ekzistas antaŭ la kreado de la lumo!

Mi vidis la matenruĝon

de la unua tagiĝo.

Mi vidis la sunlumon

sur la unua horizonto.

Mi vidis la krepuskon

de la unua noktiĝo.

Mi vidis la unuan fonton

elŝpruci.

Mi vidis la unuan semon

ekĝermi.

Mi vidis la unua rozon

ekflori.

Mi vidis la unuan dornon

ekkreski.

Mi vidis la miregon

de la unua viro,

kiam li sin ektrovis

meze de l’universo.

Mi vidis la ĉarmon

de la unua virino,

kiam ŝi ekrigardis sin

ĉe la fonto de la vivo.

Mi vidis la unuan rideton,

per kiu ili rekonis unu la alian.

Mi vidis la unuan kison,

per kiu ili ekparolis reciproke.

Mi ne naskiĝis! Mi ekzistas! Mi estas!

Mia patrio estas la senfineco.

Mia loĝejo estas la sentempeco.

Mi estas la enigmo kaj la solvo

de l’ universo.

Mi estas la serĉo kaj la celo

de l’ homa koro.

Mi estas la mistero kaj la simpleco de l’ ekzisto.

Mi estas la venkanto de la morto.

Mi estas la pleneco de la vivo.

Adorkliniĝu al mi! Mi estas Dio!

Adorkliniĝu al mi! Mi estas Amo!

 

al la indekso


 

LA PLEJ MIRINDA ALIANCO

(Naǔa parto)

Unua parto - Dua parto - Tria parto
Kvara parto - Kvina parto - Sesa parto
Sepa parto - Oka parto

 

Unu nura Peranto de la Nova Alianco

Jesuo Kristo starigis la Novan Aliancon inter Dio kaj la homaro. De tiu Alianco li estas unu nura Peranto. Li diris: «Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi» (Joh 14,16). Kaj la apostolo Petro deklaris: «En neniu alia estas savo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia Nomo, donita al la homoj, per kiu ni devas saviĝi» (Agoj 4,12).

 

Nova popolo

Tiele estiĝas Nova Popolo de Di-aliancanoj: kiel skribas la apostolo Paŭlo: «Vi ne plu estas fremduloj aŭ pasloĝantoj, sed apartenantaj al la popolo kaj al la familio de Dio. Vi apartenas al konstruaĵo sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies ĉefa ŝtono estas Jesuo Kristo mem,.. en kiu ankaŭ vi estas konstruitaj por esti sanktejo de Dio en la Sankta Spirito» (Efe 2, 19-22). Kaj sankta Petro siaflanke skribas: «Vi estas elektita gento, sankta nacio, popolo Di-posedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antaŭe ne kompatitaj, sed nun ricevintaj mizerikordon» (1 Pet 2,9-10).

 

Universala Alianco

Jesuo Kristo starigis la Novan Aliancon ne kun la nura Izraela popolo, sed kun ĉiuj homoj. Li vokas ĉiujn: «Venu al mi ĉiuj, kiuj estas penigitaj kaj ŝargitaj, kaj mi ripozigos vin» (Mat 11, 28); sen diskriminacioj de raso, kulturo, klaso aŭ sekso: «Ja ne estas Judo nek Greko, sklavo nek liberulo, viro nek virino: ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo» (Paŭlo al Galatoj 3, 28).

Kondiĉo por tiu Alianco estas la mensa kaj fakta aliĝo (= kredo) al Jesuo Kristo enikarniĝinta Dio, revelacianto de la amo de la ĉiela Patro, Savanto de ĉiuj homoj.

La disvastigo de tiu kredo estas tasko de la kredantoj mem, al kiuj Jesuo ordonis: «Iru kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi» (Mat 28,19-20).

Tiuj, kiuj senkulpe ne akiras tiun kredon en Jesuo, ricevas tamen de li la savon, kondiĉe ke ili sincere serĉu la veron kaj honeste sekvu sian konsciencon, kiu estas Dia leĝo skulpita en la homa koro.

 

Unueca popolo

La sekvantoj de Kristo konsistigas unuecan frataron: «Estas unu korpo kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokataj en unu espero... unu Sinjoro, unu kredo, unu bapto, unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj kaj tra ĉiuj kaj en ĉiuj» (Efe 4, 4-6).

Tiu unueco estas esenca por la kristana vivo, kiel Jesuo mem diris: «Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu la alian; kiel mi amis vin, tiel ankaŭ vi amu unu la alian. Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi amos unu la alian» (Joh 13, 34-35).

Praktikan aplikon de ĉi tiu ordono ni legas en la Agoj de la Apostoloj, novtestamenta libro, kiu priskribas la vivon de la prakristana komunaĵo: «La anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havaĵo estas propra al li; sed ĉe ili ĉio estis komuna» (Agoj, 4, 32).

 

La Eklezio

Tiu ĉi frataro de la sekvantoj de Kristo ricevas en la Nova Testamento diversajn nomojn: fratoj, kredantoj, sanktuloj, popolo de Dio, ŝafaro, sanktejo, korpo de Kristo, Eklezio. Ĉi-lasta estas grek-devena vorto, kiu proksimume signifas «kun-vokitaro», kaj indikas la kunularon de la vokitoj de la Patro per Jesuo Kristo en la Sankta Spirito «sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj» (Efe 2,20). Pri la Eklezio ni intencas pritrakti en venonta artikolo.

 

Sac. Battista Cadei - (daŭrigota)

 

al la indekso


 

INTERRELIGIA DEKLARO KONTRAŬ RASISMO

 

En Francio, kie loĝas alta nombro da almigrintoj, la reprezentantoj de la ĉefaj monoteismaj konfesioj publikigis senprecedentan komunan deklaron kontraŭ la rasismaj tentoj tie estiĝantaj. Post enkonduko pri la loka situacio, la dokumento daŭrigas jene:

 

«Niaflanke, ni instigas ĉiujn kredantojn sekvi sian propran spiritan vokiĝon: nia kredo en Dio postulas la respekton de la aliulo kaj la memregadon.

Kiel en ĉiuj malfacilaj epokoj, iuj starigas ideologiojn kiel absolutaĵojn. Aliaj sinlasas al la timo kaj rifuzas la aktualajn ŝanĝiĝojn. Ni estas surprizitaj kaj mirigitaj pro la nova amplekso de ĉi tiuj reagoj.

Fronte alla risko de maljustaj kaj ekstremismaj sintenoj, ni alvokas la membrojn de niaj komunumoj:

1) forlasi malŝatajn taksadojn, simplismajn prezentojn kaj diskriminaciajn sintenojn en ĉiu ajn formo. Male, ili devas strebi kompreni pli bone la diversajn homajn grupojn, kun ilia kulturo, iliaj konvinkoj ikaj iliaj problemoj.

2) iri fratece renkonte al la aliaj homoj sendistinge pri ilia deveno, por kune partopreni en la konstruo de socio taŭga por nia epoko. En ĉi tiu klopodado, ili devas havi zorgon por la malpli favorataj.

3) Serĉi kune solvojn, kiuj garantiu feliĉan kunekziston de la diversaj homaj grupoj, kaj respektigu la rajtojn kaj la dignon de ĉiu unuope.

4) Akcepti ankaŭ la reciprokajn riĉigojn, kiujn la ĉiutagaj interrilatoj, travivataj en reciproka estimo, povas alporti.

5) En ĉiuj agadoj favore al justeco kaj al pli frata etoso, vigli por plenumi siajn devojn en la socio, kaj por laŭdeve respekti la leĝajn dispoziciojn.

Tiuj ĉi perspektivoj estas postulemaj. Ni memorigas, ke ĉiu kredanto estas vokita de Dio, laŭ sia kredo, kontraŭstari la malbonon, kiu estas en li aŭ en la grupoj, al kiuj li apartenas. Sed ni opinias, ke ni devas adresi ĉi tiun mesaĝon de paco kaj justeco al ĉiuj. Multnombraj efektivigoj jam stariĝis por «plibona kunvivo». Ili estas tro ofte ignorataj, dum ili estas signo de eblecoj, kiujn ni ankoraŭ ne kalkulis.

Ni, reprezentantoj de la grandaj religiaj konfesioj en Francio, pensas, ke la aserto de niaj diferencoj ne devas nin disigi. Tute male, nia reciproka respekto kaj la partoprenigo de niaj zorgoj de kredantoj povas kontribui al la dinamismo de socio serĉanta novajn vojojn.

 

S-ro Ŝejko Abbas, Rektoro de la Granda Moskeo de Parizo.

S-ro René Samuel Sirat, Ĉefrabeno de Francio.

Episkopo Jean Vilnet, Prezidanto de la Franca Katolika Episkoparo.

Pastoro Jacques Maury, Prezidanto de la Franca Protestanta Federacio.

Episkopo Meletios, Prezidanto de la Ortodoksa Interepiskopa Komitato.

 

al la indekso


 

EKUMENA GIMNASTIKADO

 

«Mi enmetas etan artikolon, kiu fariĝis prediko por mi dum unu el la gimnastikaj horoj. Mi sendas la saman artikolon al «Dia Regno».

Samtempe ni volas deziri al vi IKUE-anoj kaj al ni KELI-anoj, ke ni per la amo de Jesuo Kristo pli kaj pli povu alproksimiĝi unue al Li, kaj sekve ankaŭ unu al la alia».

L. V.

 

Ĉiusemajne mi partoprenas en gimnastikado, bone adaptita por ni «en la tria aĝo».

En unu el la movoj oni interplektas la manojn laŭ protestanta preĝmaniero, alterne oni kunfaldas ilin laŭ katolika maniero.

Mi pensas, ke tio similas al nia alcelado kiel kristanoj de diversaj konfesioj - ekzemple KELI/ IKUE - de ekumena movo, ĉar nur per preĝado ni povas alproksimiĝi unu al la alia.

Nia ĉarma gvidistino diris al ni: «Se vi scius, kiel feliĉaj estas vi, kiuj kapablas interplekti viajn manojn! Multaj el miaj kursanoj ne plu kapablas fari tion». Tiu mencio kvazaŭ fariĝis prediko por mi. Mi havas sanajn manojn, kiujn mi povas interplekti; mi ricevis la fidon en mia koro, ke «ĝem’ de preĝanto iras rektvoje al Patra kor’» (laŭ mia plej ŝatata sveda kanto, n-ro 255 en Adoru Kantante).

Estas bone povi ekzerci la manojn tielmaniere, ne nur en gimnastikado, ĉu ne?

Lilli Vikstrom, Svedio

 

al la indekso


 

EPISKOPO POR PACO

 

Je la kulmino de la disputado pri paco kaj «posta armiĝo » en F.R. Germanio pasintjare, aperis libro de la Episkopo de Limburg, Franz Kamphaus. Ĝi kondukas la diskutadon reen al la fundamento de la kristanaj ideoj pri paco, reen al la Evangelio. Ĝi estas plena de la volo prediki la bonan mesaĝon de Jesuo Kristo, kaj samtempe plena de brulanta aktualeco. Mi pensas, ke estus konsiderinda kontribuaĵo al la repaciĝemo inter kristanaj anoj de diversaj nacioj, prezenti tiun libron al internacia legantaro. Tial mi intencas traduki ĝin Esperanten. Mi tre ĝojus, se IKUE estus preta eldoni ĝin. Aŭ ĉu vi povus konigi al mi alian eblecon?

Hatto van Hatzfeld, F.R. Germanio

 

Aŭ tio aŭ jeno

(el la unua ĉapitro, trad. H. v. Hatzfeld)

Ni kutimas fari kompromisojn. Ni lernis ligi ankaŭ Dion kun ĉiuj aliaj eblaj aĵoj: Dio kaj posedo, Dio kaj mono kunestas pace, kvazaŭ tio estus tute memkomprenebla. La demando estas: kie ĉesas tiu kompromiso? Kie la kredo estas kompromitata? Tie, kie aĵoj de ni mem akiritaj iĝas plejaltvaloro, iĝas nia ununura ĉio: ni fiksas nian koron al ili kaj fidas, ke ili garantias vivon kaj sekurecon. Tiu estas la momento, en kiu idoloj naskiĝas. Tiu estas la punkto, je kiu por la kredo ne plu ekzistas «kaj tio kaj jeno», sed nur «aŭ tio aŭ jeno». Tie ĉi decidoj estas farendaj: «Vi ne povas servi al ambaŭ, al Dio kaj al mamono». Mamono havas multajn nomojn. Ĝi povas esti interpretata kiel «posedo» aŭ kiel «kapitalo» - aŭ kiel «armado», kiu el ĝi sekvas per interna logiko.

Sur kio ni apogas nian estontecon? Ĉu sur armado aŭ sur Dio? Tiu demando nuntempe akriĝadas. Jam antaŭ pli ol 40 jaroj Teilhard de Chardin skribis: «Ne plu malproksima estas la tago, je kiu la homaro povos elekti inter sinmortigo kaj adorado». Tiu tago alvenis. La mondpotencoj kun siaj satelitaj ŝtatoj timegoplene vetarmiĝadas. Estas granda tento, atendi de la armiĝo la savon. Ĝi povas farigi idolo, kiu ŝajnas garantii sekurecon, sed fakte kaŝas en si la morton. Ĝi nun kondukis nin al la rando de la sinmortiga abismo. Nia generacio spertas ion, kio neniam antaŭe estis ebla: la homaro iĝis neniigebla per homoj.

Kio havas por ni pli da realeco: la kredo je Dio - aŭ je armado? Kiun ni plie fidas: la Di-filon aŭ la mondpotencojn? De kiu ni atendas la savon: de la viviganta Spirito aŭ de la mortigaj armiloj?

 

al la indekso


UNUECA EŬROPO POR UNUECA MONDO

 

Komunaj radikoj de Eŭropo

 

La 17-an de junio: balotoj por la Eŭropa Parlamento en Strasburgo. Tio koncernas nur unu (okcidentan) parton de Eŭropo. Sed, historie, la tuta Eŭropo, «de Atlantiko ĝis Uralo», malgraŭ ĉiuj diversecoj, havas komunajn radikojn. Bedaŭrinde «...Eŭropo estas dividita. Nenaturaj disrompiĝoj senigas ĝiajn popolojn je la rajto renkontiĝi en etoso de amikeco, ĉiuj reciproke, kaj libere kunmeti siajn klopodojn kaj siajn geniecojn, serve al paca kunvivo kaj al solidara kontribuo por la solvo de la problemoj, kiuj afliktas aliajn kontinentojn» (Johano Paŭlo la Dua). Ĉu tio estas utopiaĵo? Ni klopodu ĉi-cele!

 

Al la filoj de Eŭropo

 

Domaĝu la akiritajn talentojn, Eŭropa infano

heredanto de gotikaj katedraloj, de barokaj kirkoj

kaj de sinagogoj, kie reeĥis plorado de insultegata popolo;

ido de Kartezio kaj Spinozo, heredanto de vorto «honoro»,

postmorta filo de Leonido,

respektu la talentojn akiritajn en horora horo.

Vi havas menson harditan, tujkapablan distingi

flankojn bonajn kaj fiajn de ĉiu afero,

vi havas menson skeptikan kaj elegantan, fonton de plezuroj,

kiajn primitivaj popoloj eĉ ne imagas.

Gvidate de ĉi-menso, vi tuj rekonos

la pravon de la konsiloj de ni donitaj.

La dolĉo de la tago ŝveligu viajn pulmojn.

Tion celas niaj saĝaj precizaj instrukcioj.

 

Czesław Miłosz, Pollando

(surbaze de itala versio tradukis B. C.)

 

al la indekso


 

MALLONGE EL LA MONDO

 

Bangladeŝo

«Kontraŭserpenta ŝtono», eltrovita de katolika misiisto, kaŭzas multnombrajn sanigojn de homoj mord-pikitaj de venenaj serpentoj.

 

Brazilo

Alkoholo kiel brulaĵo en motoroj anstataŭ naftaĵoj fariĝas jam nun aktualaĵo en Brazilo. La novspeca brulaĵo produktiĝas el sukerkano. Oni konjektas, ke post kvin aŭ ses jaroj ne plu estos en Brazilo benzinmotoroj. Apud la avantaĝoj (malalta prezo, enlanda produktado), ne mankas malavantaĝoj kaj riskoj: forlaso de kultivado de nutraĵoj, medio-polucio per skoriaĵoj...

 

Britio

La ĉijara «Templeton-premio por la Progresigo en la Religio» estis aljuĝita al la anglo Micael Bordeaux, fondinto de studo-centro pri religio kaj komunismo, kiu kolektas dokumentojn kaj informas pri diskriminaciataj kristanoj, kaj kuraĝigas, donante «fortan espero-senton al ĉiuj, kiuj punpagas la prezon de sia atesto al la vero».

Inter la gajnintoj de la Templeton-premio en pasintaj jaroj (ekde 1973) estas: Tereza de Kalkuto, kardinalo Suenens de Bruselo, la usona baptista predikisto Billy Graham.

 

Ĉinio

Ĝis nun Ĉinio havas nenian kontakton kun Vatikano. Tion deklaras komunikaĵo de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Pekino, kiu aldonas, ke dum Vatikano havas diplomatajn rilatojn kun Tajvano (Formozo), kaj daŭrigas enmiksiĝi en la internajn aferojn de Ĉinio, kaj ignoras la ĉinan suverenecon, tute ne eblas starigi rilatojn.

La papo plurfoje klopodis komprenigi, ke la Sankta Seĝo ne estas politika potenco, kaj la komunikeco de la ĉinaj katolikoj kun la universala Eklezio tute ne signifas submetiĝon al fremda suvereno.

 

«La predikado de ateismo ne estas unu el la prioritatoj de la ĉina komunisma partio». Tion deklaris la ĝenerala sekretario de la ĉina patriota Eklezio, episkopo Ding, vizitante la Mondan Ekleziaran Konsilion en Ĝenevo. Kaj li aldonis: «La partiaj gvidantoj ja scias, ke la ĉinoj tute ne estas disponaj akcepti ateismon». La gvidantoj opinias, ke je la fino en la komunista socio «ne plu estos klasoj, nek partioj, nek nacioj, nek religioj»: sed tio ĉi estas prokrastita al estonteco ankoraŭ malproksima.

 

Eŭropa Parlamento

En la aprila ĝenerala sesio la Eŭropa Parlamento en Strasburgo aprobis raporton, kiu atentigas pri la religio de Moon kaj similaj sektoj, kiuj uzas neleĝajn rimedojn, kiel ekzemple: izolado, psikologia premado, psikaj «plagiatoj».

 

Hongkongo

La «boatpopolo», kiu daŭre rifugas el Vjetnamo, ade revas al Hongkongo, kie ĝi trovas gastigon kaj elirejon por definitive adopta lando. La registaro de Hongkongo strebas senkuraĝigi tiun emon, uzante severajn policajn procedurojn kun la rifuĝantoj-pasloĝantoj. Des pli, ke multaj landoj gastigantoj praktike fermis siajn pordegojn. La landoj, kiuj plejmulte akceptis vjetnamajn rifuĝintojn, estas Usono (58.000) kaj Britio (15.000).

 

Jugoslavio

Ekde 1981, kelkaj geknaboj en vilaĝo Medjugorje vidas preskaŭ ĉiutage la Virgulinon Maria. Tion ili deklaras. Pluraj pilgrimuloj daŭre alvenas al Medjugorje eĉ de eksterlando. La loka episkopo deklaris, ke apartenos al la Eklezio, post atenta esploro, deklari la aŭtentikecon de la aperoj. Sed unu fakto estas ekde nun konstatebla: ĉirkaŭ Medjugorje estiĝis grava movado de konvertiĝoj per pekokonfesado, preĝado kaj pentofarado.

 

 

 

La «viziuloj » de Medjugorje (de maldekstre): Wicka Ivanković, Iakov Kovo, Maria Pavlović, Ivan Dračicević. La foto estis farita 7.1.1984, dum pilgrimado de paroĥanoj de P. Magnani
(videbla en la bildo)

 

 

 

 

 

Pollando-Usono

En Pollando estis batalado de la Krucifiksoj: la registaro decidis forigi ilin el la lernejaj klasĉambroj. Lernantoj protestis. En Usono la senato malaprobis la leĝo-proponon reenkonduki la publikan preĝadon en la lernejojn. Do: kaj oriente kaj okcidente, pro diversaj motivoj, Dio «maloportunas». Kial?

 

Sankta Seĝo

La papa Sekretariato por la nekristanoj estas nun 20-jara, kaj estas pretiganta dokumenton pri «Dialogo kaj Misio». La defio de la ateismo urĝas la kunlaboron inter tiuj kredantoj en transcenda destino de la homo.

 

Sovetunio

En 1988 la rusa ortodoksa Eklezio solenos la unuan jarmilon de la bapto de la «Sankta Rusa lando».

 

Svislando

De la 12-a ĝis la 17-a de junio Johano Paŭlo la Dua vizitas Svislandon. Temas pri la 22-a vojaĝo de la nuna papo ekster Italio.

 

Venezuelo

Por la lastaj monatoj de 1984 la venezuelaj episkopoj planis grandan nacian misiadon, kies celoj estas «kora konvertiĝo» kaj «sociala sindevigo», por pli justa socio.

 

al la indekso


 

 

NOVA KANONJURA KODO:

ĜI ENMETAS LA KONCILION EN NIAN VIVON

 

En novembro 1983, Papo Johano Paŭlo la Dua, parolante al la kanonjuraj profesoroj de la Pontifika Gregoria Universitato en Romo pri la tiam validiĝonta Kanonjura Kodo, emfazis, ke la Kodo «ne estas la Kodo de 1917, ĉar tiu pasinteca Kodo estis nur la unuigo kaj la purigo de jam ekzistanta juro». La renovigita Kodo, kontraŭe, estas «Kodo tre diversa»; ĉar ĝi «plivivigas la juron per la konciliaj spirito kaj normoj». La nova juro, diris la Papo, estas «la lasta koncilia dokumento»; kiam finfine estos publikigitaj la fontoj de la Juro, ni vidos, kanonon post kanono, la kodigon de la konciliaj dokumentoj, kaj precipe la tute renovigitan koncepton pri Eklezio, surbaze de la fundamenta koncilia dokumento: la Dogma Konstitucio Lumen Gentium pri la Eklezio.

 

La strukturo

En la strukturo de la nova Kodo, oni vidas kiel la instruoj de la Koncilio revoluciigas la juron. En la pasinteca Kodo, la organizado de la kanonoj sekvis la eŭropajn civilajn kodojn de tiu tempo: estis kvin sekcioj nomitaj «Ĝeneralaj Normoj»; «Personoj»; «Aĵoj»; «Procesoj»; «Krimoj kaj Punoj». La nova Kodo, kontraŭe, havas sep sekciojn: «Ĝeneralaj Normoj»; «La Popolo de Dio»; «La Instrua Misio de la Eklezio»; «La Sanktiga Misio de la Eklezio»; «La Portempaj Posedaĵoj de la Eklezio»; «Sankcioj en la Eklezio»; «Procesoj». Klare estas vidi, ke el la antikva sekcio venis la tri libroj pri instrua misio, sanktiga misio, kaj portempaj posedaĵoj. Sendube, laŭ la teologia vidpunkto, ne estis ĝuste ke la sakramentoj estu konsiderataj sub la sama kategorio («aĵoj») kiel la portempaj posedaĵoj de la Eklezio. La nova ordigo de la Kodo emfazas pli bone tiujn aferojn, kiuj estas pli centraj al la vivo de la Eklezio (la popolo mem, kaj la misiado de la popolo), kaj malemfazas la aferojn kiuj, kvankam gravaj, estas malpli centraj (la portempaj posedaĵoj, la sankcioj, la procesoj). Tia emfazo de la aferoj centraj al la vivo de la Eklezio akordas kun la spirito de la Koncilio, kiu klare instruis pri la identeco de la Eklezio kiel sacerdota «Popolo de Dio», kiu laboras por plenigi la mondon per la spirito de Dio.

En la sekcio mem titolita «La Popolo de Dio», oni vidas la koncilian instruon pri la radikala egaleco de ĉiuj baptitoj. Kompreneble, la kodo pritraktas la hierarkiajn distingojn inter laikoj kaj klerikoj ktp.; tamen, antaŭ ol fari tion, la Kodo, sekvante la instruon de la Koncilio, pritraktas unue tion, kio estas komuna inter la membroj de la Popolo de Dio, inkluzive de komunaj rajtoj kaj devoj. Ĉi tiu pritrakto estas tute nova; en la malnova Kodo, estis nur du kanonoj kiuj eksplicite pritraktis la staton de laikoj en la Eklezio.

 

La lingvo

El la lingva vidpunkto, ankaŭ, la nova Kodo estas revolucia. En 1917, la Sankta Seĝo strikte rezervis al si mem la rajtojn pri traduko. Historie, okazis ke la Kodo estis tradukita nur en la hispanan lingvon. En 1983, kontraŭe, la Sankta Seĝo eldonis specialajn normojn por faciligi la eldonadon de aprobitaj tradukoj en pluraj lingvoj. Ĝis nun, tradukoj de la Kodo de 1983 estas aperintaj en lingvoj hispana, itala, portugala, germana, pola, kaj angla (kun du anglaj eldonoj: unu brita-irlanda kaj unu usona). Mi rekomendas, ke ĉiu leganto kiu regas unu el ĉi tiuj lingvoj legu la Kodon, por ke oni pli profunde konsciu pri la maniero, laŭ kiu la Koncilio konkrete kaj sisteme eniras la vivon de ĉiu kredanto.

 

Sac. Kevin Laughery

studento pri kanona juro,
Pont. Gregoria Universitato

 

 

 

 

Sac. Kevin Laughery

 

 

 

al la indekso


 

 

SE NI MORTIGAS LA VIVON, KIO POSTRESTAS?

 

Socio de bonstato kaj polucio

La grandega industria progreso donis al la homaro la impreson pri nova bonstato. Sed la progreso alportis ankaŭ damaĝojn: ĝi kreas verajn amasmalsanojn, ĝi do postulas repagon kelkfoje altegan.

La fizika medio estas unueca: aero, akvoj, tero, flaŭro, faŭno, homaj estuloj, strikte rilatas inter si. Samkiel, en la individuo, malsano de unu organo povas malbone efiki ankaŭ en aliaj korpopartoj, tiel, misa ŝanĝo en la media ekvilibro povas kaŭzi, sinsekve, malevoluon kaj detruon. Polucio, transpasinta ĉiujn landlimojn, konsistigas minacon por la vivo. Ni faru nur du ekzemplojn.

 

Enspirata plumbo

La ĉefa funkcio de plumbo en benzino estas malfaciligi la eksplodon, kiu estas difektiva por la motoroj. Sed plumbo ne brulas kune kun benzino: ĝi estas forpuŝata kun la ellasaj gasoj. Tiel la densa urba trafiko venenigas la aeron, kiun ni enspiras. Ni riskas malsaniĝi je plumba veneniĝo, kies simptomoj estas: malfacilego en mensa koncentriĝo, senapetiteco, abdomenaj kolikoj, anemio, neŭrologiaj malekvilibroj, ĝis morto.

Oni kalkulis je du mikronoj por ĉiu aera kubmetro la elteneblan kvanton da plumbo. En benzino, plumbo estas ja anstataŭigebla; sed naftovendistoj kaj aŭtomobil-konstruistoj ne volas modifi instalaĵojn kaj motorojn. En Japanio, tamen, preskaŭ ĉie oni utiligas benzinon sen plumbo, kaj same okazas en Usono. F.R. Germanio daŭre utiligas 0,15 gramojn da plumbo por ĉiu benzinlitro, sed oni antaŭvidas por 1986 tutan likvidon de ĝia uzo.

 

Acidaj pluvoj, vaganta danĝero

La ĉefa fonto de atmosfera polucio pro sulfuroksido estas brulado de karbo, mineralaj oleoj, nafto, gasojlo, utiligataj por energi-produktado, por industriaj celoj, kaj por hejtado. La poluciaj gasoj, disaj en la atmosfero, vojaĝas per kaj kun la grandai aer-amasoj. Post tagoj, monatoj kaj eĉ jaroj, kaj en lokoj distancaj dekojn da miloj da kilometroj, ĉi tiuj venenoj refalas teren per la pluvoj.

Ĝis nun, la landoj plej trafitaj estas Kanado, Skandinavio, F.R. Germanio. Al Kanado flugas la acidaj nuboj produktataj de Usono; al la skandinaviaj landoj tiuj el F.R. Germanio kaj Britio; al F.R. Germanio tiuj de la orient-eŭropaj landoj, krom, kompreneble, la enlanda. Per tio oni kondamnas al detruado neanstataŭigeblajn naturajn riĉaĵojn, kiaj arbaroj de Kanado kaj F.R. Germanio (en ĉi tiu lasta lando, oni kompromitis areojn vastajn entute pli ol duonmilionon da hektaroj), la lagaj ekologiaj sistemoj de Svedio kaj Norvegio (malaperas fiŝoj, krustuloj kaj moluskoj, pli kaj pli vastiĝas nenormaj specioj de bestoj kaj vegetajoj).

En la urboj, monumentoj pereas: tion atestas, ekzemple, la difektiĝo de la bronzaj ĉevaloj de la S. Marko-Baziliko en Venecio.

Ankaŭ por ĉi tiuj pluvoj ekzistas alternativaj solvoj: forigo de sulfuro el la fosiliaj brulajoj antaŭ la bruligo, aŭ novaj teknologioj ellaboritaj por la eliminado de sulfuro el la ellasaj tuboj de grandaj instalaĵoj.

Ekde 1.1.1985 validos direktivo de la Eŭropa Ekonomia Komunaĵo, kiu antaŭvidas specifajn regulojn por la industriaj instalaĵoj; sed kiu garantios, ke ĝi estos ĉiam kaj ĉie respektata?

 

Kien?

Pri ĉi tiuj temoj oni invitas al meditado en ĉi tiuj tagoj, okaze de la Internacia Tago por la Medio (ĉiujare la 5-an de junio), en la datreveno de la malfermo en Stokholmo de Kolokvo de Unuiĝintaj Nacioj pri la Medio, okazinta en 1972. Sed, konsiderante la malgrandan efikon, kiun havas ĉi tiuj solenaĵoj, ni devas konfesi, ke estas aliaj aferoj, kiuj atentigas pri la danĝeroj, tra kiuj ni vivas ĉiutage.

Ekologio, malnova «nova scienco» - kiu, ĝis antaŭ kelkaj jardekoj, trastudis la reciprokajn rilatojn inter la vivantaj estuloj (bestoj kaj plantoj) - nun plivastigas siajn studobjektojn, esplorante ĉefe la rilatojn inter la homa socio kaj naturo. Scienco, do, tre grava, kiu parolas pri polucioj, kaŝitaj venenoj kaj aliaj danĝeroj, kiujn ni havas. Ekzistas Ministerioj pri Ekologio (en Italio, ekde julio 1983), kaj Komisionoj pri Ekologio ĉe Registaroj, Regionoj, Komunumoj; stariĝas universitataj studkursoj; oni parolas pri ekologia konscio, pri ekologia politiko. Prave kaj necese. Ni estas kvazaŭ parazitoj sur ĉi tiu tero: krom polucion, ni redonas al la mondo, interŝanĝe de la riĉaĵoj kelkfoje forprenitaj misuze, bruegojn kaj malpuraĵojn, malrespekton, malamon.

Oni antaŭvidis - tutcerte, troige - por la jaro 2000 la finon de la homaro pro ekologia katastrofo (hodiaŭ oni eĉ kutimas anticipi tiun daton, pro la vetarmado kaj la danĝero de atoma milito). Eblas esti pli optimismaj. Sufiĉas kompreni, ke se ni defendas la medion en kiu ni vivas, la naturon, ni defendas nin mem, la homo defendas la homon. Sufiĉas paroli kaj ekkonscii pri ĉi tiuj temaroj. Ne estas bezonate haltigi la progreson, sed oni devas ĝin alvojigi laŭ plej sekuraj trakoj; sed por fari tion oni bezonas, unue, konon de la problemoj, kaj de tiuj devas fonti la volo solvi ilin.

Solvoj malsimilas kaj pluras. Diversaj estas perspektivoj, bezonoj, ideologioj. La mondo disdividiĝas, kaj vere malmultaj estas la internaciaj interkonsentoj, la solaj kiuj plurfoje povus savi certajn situaciojn. Nia unuopula strebo, kvankam pogute, aldone al alies prizorgo, kapabligos nin konstrui novan kulturon, novan filozofion, novan politikon, retrovi homan interrilaton kun la «verda mondo», vivi en mondo pli pura, kaj lasi al niaj idoj medion iom pli akcepteblan. Defendi kaj konservi la naturon signifas malakcepti egoismon kaj ruzecon, senti sin kunrespondeca civitano.

Plibonigi la mondon, komencante de ni mem, estas celo, al kiu ni devas direktiĝi. Por savi nian planedon.

Carlo Sarandrea, Italio

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

25.5.1984 P. Duilio Magnani estis akceptita en aŭdienco de la Papo, kune kun preskaŭ aliaj 100 estroj de paroĥaj kinejoj (la paroĥa kinejo de P. Magnani, dirite interkrampe, nomiĝas «Espero»). Post la alparolo de la Papo, P. Magnani sukcesis enviciĝi tiel, ke li povis diri al Johano Paŭlo la Dua: «Mi havas la honoron transdoni brakumon flanke de la katolikaj Esperantistoj al Via Sankteco». La Papo kapjesis, tamen diris nenion. Pli poste, P. Magnani denove sukcesis trabori al si vojon inter la premantaj ĉeestantoj, kaj diris al la Papo kelkajn vortojn pri la Meslibro en Esperanto kaj pri la espero kuncelebri kun li Esperantlingve. La Papo ankoraŭ ridetis, dirante nenion. P. Magnani ankaŭ alparolis la personan Sekretarion de la Papo, la polan Monsinjoron Stanisław Dziwisz. «Ha, la Esperantistoj - diris ridetante la Monsinjoro - estas malĝojaj, ĉar la Papo ne salutas Esperantlingve!». «Jes, ĝuste - respondis P. Magnani - tamen ili esperas celebri la Meson kun la Papo post la aprobo de la Meslibro». «Ni vidos» aldonis la Monsinjoro. (Raportis Duilio Magnani)

 

 

Post interŝanĝo de leteroj kaj starigo de rendevuo, 3.6.1984 P. Duilio Magnani renkontiĝis, en Rimini, kun la itala Vic-ĉefministro, la kristandemokrato Arnaldo Forlani. Estis nedetale prezentitaj kelkaj petoj, rilate pli aktivan subtenadon de la Esperanto-movado fare de politikistoj. Estis interkonsentite, ke oni daŭrigos perleterajn kontaktojn. (Raportis Duilio Magnani)

 

S. Meso en Esperanto (kaj laŭeble Ekumena Diservo) havos lokon en Vankuvero (Kanado), en la «University Bill United Church», 22.7.1984 je la 17-a horo, lige kun la 69-a Universala Kongreso de Esperanto. Celebros la S. Meson (kaj, pli ĝenerale, prizorgos la katolikan flankon de la Diservo) Sac. Kevin Laughery. Dum la U. K. ankaŭ havos lokon kunveno de IKUE.

 

S. Meso en Esperanto havos lokon en Treviso (Italio), dimanĉon 9.9.1984, en la kadro de la tradicia Trilanda Renkontiĝo.

 

S. Meso en Esperanto okazos dimanĉon 9.9.1984, je la 9-a horo, en la paroĥa preĝejo de S. Pellegrino Terme (prov. Bergamo), okaze de la 55-a Itala Kongreso de Esperanto.

 

al la indekso