Enhavo de Espero Katolika numero 12/1983

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

Sur la kovrilo: P. Emile Peltier, fondinto de “Espero Katolika”

 

 

 

Propono de Societo
Aperas la unua numero
La figuro de Peltier
Apostola Beno
Claudius Colas
Al kiu apartenas EK?
La aŭstria pruntepreno
Georges Ramboux
Dusemajna ofteco
Denove monata
Font Giralt

Propraĵo de IKUE
EK renaskiĝas
De Jong
Truus Durenkamp
Vento de novismo
Stefan Maul
Ne plu historio, sed kroniko...

 

 

Koran dankon

            al tiuj kiuj kontribuis (per artikoloj, informoj kaj bildoj) al la redaktado de ĉi tiu jubilea numero: C. Sarandrea, M. Casanoves, W. Solzbacher, R. Lecocq, R. C. Colas, W. Mudrak, E. Migliorini, A. Beckers, F. De La Puente, B. Cadei, A. De Salvo, D. Magnani, L. de Jong-Roobek.

La redaktoraro

 

 


 

ESPERO KATOLIKA 80-JARA

 

Espero Katolika aĝas 80 jarojn!

Pli ol mezlonga vivodaŭro en Eŭropo! Sed se EK iam estis bebo kaj poste infano kaj ankaŭ kaprica knabo, nun ĝi estas ne ankoraŭ plenaĝa, des pli ne maljuna. Ĝi daŭre maturiĝas kaj kreskas en vigla juna vivo: tion atestas numero 10/1983, kiam la redaktoro farigis redaktoraro.

Kompreneble, samkiel la vivo, ankaŭ nia organo havis feliĉajn kaj malfelicajn periodojn; tamen, la malagrablaĵoj ĉiam estis venkitaj per la arda fervoro de la IKUE-membraro kaj abonantaro. EK respegulas kaj sekvas la sortojn de sia asocio, kiu, spite al ĉio, povas fieri pri rekorda eldontempo kompare kun ĉiuj aliaj Esperanto-gazetoj.

Prezentante la jubilean numeron de EK, mi opinias, ke mia unua devo estas danki ĉiujn ĝiajn redaktorojn, la mortintajn kaj la vivantajn: tiujn per propetaj preĝoj, la lastajn per respektoplena honoro. Efektive, nur tiuj kiuj spertis tian laboron, mi substrekas «volontula», povas kompreni la spiritan streĉadon kaj la fizikan pezon. Inter la unuaj mi memorigas pastron Emile Peltier, kaj inter la lastaj pastron Felice Ruaro kaj doktoron Antonio De Salvo.

Kia estos la estonteco de EK? Tia, kian ni volos! Trafe emfazis la nuna redaktoraro en EK 11/1983: «La kvalito de nia laboro dependas de ĉies kunlaboro».

Ni ĉiuj atendas senpacience la revuon, kaj vigle protestas kiam ĝi ne alvenas aŭ malfruas.

Jes, ĉar ĝi estas grava ligilo, kiun ni tre bezonas; sed ni ne forgesu, ke ĝi devas esti ankaŭ rimedo de evangelizado, kaj skriba atesto pri Kristo kaj lia Eklezio en la nuntempa mondo. Kial, do, ne donaci abonon al iu nekristana korespondanto? Krome, ĉar nia revuo celas ekumenismon, ĝi povus esti ankaŭ instrumento de dialogo inter ni kaj gefratoj de aliaj konfesioj. Mi kredas, pri tio, ke ĉiuj alte aprezis la intervjuon kun pastoro Burkhardt en EK 11/1983.

Do, ni ĉiuj klopodu ĉiamaniere subteni nian redaktoraron, kaj plifortigli ĝin per niaj sugestoj kaj kunlaboro. La prestiĝo de IKUE plue atentigos la ekleziajn mediojn, renkonte al la jubilea jaro de Esperanto en la jam baldaŭa 1987.

La Sankta Spirito, per la propeto de la Senmakula kaj de niaj ĉielaj kunpatronoj, estigu pere de EK tutmondan «novan» Pentekoston.

Sac. Duilio Magnani

Prezidanto de IKUE

 

al la indekso


 

KVAZAŬ HISTORIO

 

Ĉi tiu artikolo eble tiklos multajn legantojn, Okaze de eventualaj precizigoj, oni bonvolu konsideri, ke la eseo baziĝas sur tre sinteza trarigardo de la tuta kolekto de “Espero Katolika”, kaj ne sur personaj rememoroj (la kompilinto, Carlo Sarandrea, havas 21 jarojn!)

La redaktoraro

 

Propono de Societo

 

Iun tagon de aŭgusto 1902, senfama esperantisto, sinjoro Henry Auroux el Bretonio (Francio), skribis leteron al alia senfama esperantisto, pastro Emile Peltier, kiu nur de kelka tempo estis lernanta Esperanton. En tiu letero, s-ro Auroux proponis la fondon de speciala societo por la disvastigo de Esperanto inter la katolikoj; kaj Peltier, malgraŭ sia ankoraŭ nematura esperantisteco, ne hezitis akcepti la proponon.

Tiam komenciĝis intensa korespondado por bone difini la regularon, aranĝi ĝian disvastigadon kaj varbi aliajn esperantistojn. Al la alvoko respondis 80 personoj, kaj en decembro 1902 estis fondita la Societo «Espero Katolika», kiu ricevis aprobon de la tiutempa Ĉefepiskopo de Tours, rekta superulo de pastro Peltier:

 

«Kara Sinjoro,

Vi postulis mian juĝon pri entrepreno, kiu celas unuigi la ĉiunaciajn katolikojn per la internacia helpa lingvo nomata Esperanto. Mi tre volonte aprobas tiun projekton, kiu al mi ŝajnas favori la disvastigadon de l’ Evangelio kaj la pliunuiĝon de l’ popoloj»

 

René François, Ĉefepiskopo de Tours

la 6-an de decembro 1902

 

Por la aliĝantoj al ĉi tiu praa katolika organizo, aperis 4-paĝa organo, entenata en la franca gazeto «L’Aube» (La tagiĝo) ekde januaro 1903.

La klopodoj por plivastigi la membraron daŭris ĝis somero de 1903, tamen sen rimarkinda sukceso. En aŭgusto, Peltier vizitis Auroux; post pripensoj kaj interparoladoj, ili decidis formeti dum kelke da tempo la ideon de societo, kaj intertempe fondi revuon, kiu celu ne la propagandon de Esperanto, sed ĝian utiligon: revuon, kiu estu ne lingva, sed literatura revuo kaj internacia ligilo inter la katolikoj.

 

Aperas la unua numero

 

La unua numero de «Espero Katolika» (redaktoro Auroux, direktoro Peltier) aperis en oktobro 1903, post longa malfruo kaŭzita de la malfacilaĵo havigi al si la ĉapelitajn literojn.

La unua numero malfermiĝis per la fama poeziaĵo de P. Dombrovski «Al lia plej sankta Moŝto Papo Pio X». La enkondukaj vortoj de Auroux (Vekiĝu esperantistoj!) prezentas klaran ribelon kontraŭ la deviga neŭtraleco, kiun la Esperanto-movado komence sekvis. En ĝi legeblas:

«Neŭtrala estas ankaŭ tiu, kiu, dirante ĉion, kion li pensas, permesas al ceteraj diri ĉion, kion ili volas: tiele ĉi neŭtralos Espero Katolika».

La unua numero de la revuo, tamen, ne tre plaĉis al la gazetaro esperantista, ĉar ĝi entenis kelkajn ŝanĝetojn pri la lingvo, por kiuj pledis precipe Auroux. Tre baldaŭ, estiĝis malkonsentoj inter Peltier kaj Auroux, kiu eksiĝis, tiel ke Peltier restis sola, travivante laborojn kaj maltrankvilojn.

 

La figuro de Peltier

 

Kiu estis Peltier?

Li naskiĝis en Villendry apud Tours (Francio) la 20-an de septembro 1870, ĝuste en la sama tago, en kiu finiĝis la surtera povo de la Papoj.

Ekde junaĝo, Peltier interesiĝis pri lingvoj; la latinan lingvon li eklernis tre juna, kaj ĝin majstris jam antaŭ la sacerdotiĝo. Li konis ankaŭ la anglan, la germanan, la italan, la hispanan kaj la portugalan. Li lernis Esperanton en 1901. Li celebris la S. Meson dum la unua Universala Kongreso en Bulonjo-sur-Maro (1905), sed ne povis prediki en Esperanto, pro malpermeso de la tiea Episkopo. En ĉeesto de samcelanoj el 22 landoj, li tiam diris:

«Karaj gefratoj,

la koroj de ĉiuj ĉi tie estas plenaj je frataj sentoj. Sed ĝis nun oni parolis nur pri la frateco inter diversnacianoj. Mi esprimas la deziron, ke Esperanto ankaŭ fratigu la diversreligianojn: ke ĉiuj pastroj katolikaj, protestantaj, rusortodoksaj unuiĝu per Esperanto por kune labori al universala frateco».

 

Apostola Beno

 

En 1906, venis Apostola Beno por EK. La esperantista Monsinjoro Luigi Giambene el Romo, akceptite en privata aŭdienco de Pio la Deka 2.6.1906, prezentis al la Papo la tutan kolekton de EK. La Papo legis laŭtvoĉe (kvankam malkorekte) la tutan poeziaĵon al li dediĉitan, dirante je ĉiu verso: «Mi komprenas!». 25 tagojn poste, 27.6.1906, la Papo sendigis leteron kun Apostola Beno «al la redaktoroj de l’ Revuo».

La novaĵo pri la Beno alvenis al pastro Peltier ĝuste en la unua tago de la Universala Kongreso en Ĝenevo. Franclingva traduko de la letero aperis en la ĝenevaj gazetoj. La Papa Beno estis ankaŭ anoncita ĉe la Kongreso, fare de la prezidanto, la protestanta pastoro Schneeberger; tondre aplaŭdis eĉ liberpensuloj.

Post la papa aprobo, io ekmoviĝis. Venis la permeso por prediko en Esperanto, kiu okazis 2.9.1906 en la preĝejo «S. Francisko»: «Hodiaŭ estas kvazaŭ bapto de Esperanto», ĝoje diris Peltier.

Kulmino de la sukcesoj, la apostola beno konsistigas gravan momenton en la vivo de Peltier, valoran rekonon por tiu ĉi pastro, kiu - rifuzante, pro humileeo, la ateston kiel «al li persone direktitan» - finfine vidas ion konkretan moviĝi ĉirkaŭ si. Novaj fortoj alproksimiĝas, fortoj tre bezonataj, dum la sanstato de Peltier pli kaj pli malboniĝas. Kvankam la laboro por «Espero Katolika» estas peza kaj temporaba, Peltier daŭrigas sian vojon, eĉ plibeligante la revuon laŭ enhavo kaj paĝokvanto, ĝis 1908, je kies fino «Espero Katolika» ne aperas pro malsano de nia pastro.

 

Claudius Colas

 

Post ŝajna trimonata morto, la revuo reaperas gvidate de nova komitato kaj tre lerta ĉefredaktaro: Claudius Colas. Redaktejo kaj administrejo translokiĝas al Parizo.

La fondinto de «Espero Katolika» ne postvivas longe: 17.2.1909 pastro Peltier mortas en Lurdo. Nuntempe, okazas kampanjo par rebonigi lian tombon, difektitan de la tempopaso.

S-ro Colas, tiam 25-jara, prenas sur sin la taskon redakti la revuon, ĝis 1911, kiam stariĝas tripersona redaktoraro: pastro Duvaux, Gustave Gautherat kaj d-ro Noel.

 

Al kiu apartenas EK?

 

La proprieto de «Espero Katolika», tamen, daŭre apartenis al la patrino de Peltier. La problemo de la proprieto de la revuo longe turmentis la fruajn jarojn de la katolika Esperanto-movado. La demando stariĝas tuj post la fondo de IKUE: kian rilaton havu al la Unuiĝo ĉi tiu revuo, kiu entute estas privata propraĵo? En 1911 la pariza Komitato aĉetis EK-n, kreante «Akcian Societon» (registritan 1.5.1912) inter la membroj de la ĵus fondita IKUE, tiel ke la gazeto estu ĉies propraĵo; sed nur en 1936, post longegaj kaj tre komplikaj diskutoj (foje eĉ disputoj) la proprieto de EK estis formale transigita al IKUE mem.

La «Akcia Societo» zorgis pri la eldonado de EK, sub la redaktado de la nederlandano J. N. J. Smulders, ĝis la numero de aŭgusto 1914, kiam la milito haltigis la aperon de la gazeto. La milito, cetere, draste batis la movadon: inter la multaj pereintaj IKUE-anoj, menciindas Claudius Colas, apenaŭ 30-jara.

 

La aŭstria pruntepreno

 

La postmilita renaskiĝo de EK estas karakterizita de la travivaĵo de «Internacio Katolika», ĝis la «Akcia Societo», dankante «je la nomo de ĉiuj katolikaj esperantistoj kore P. Meštan, P. Koller kaj s-ron Schröder, kiuj prunteprene eldonis la gazeton dum la jaroj 1920 kaj 1921...», denove ekeldonis ĝin «samkiel antaŭ la milito», do denove sub la redaktado de Smulders.

Dum la «aŭstria epoko» (20.8.1920), «Espero Katolika» ricevis denove Apostolan Benon, ĉifoje de Papo Benedikto la 15-a.

Dum la konfuza epoko, kiu sekvis la aperon de Internacio Katolika kaj de ĝia esperantlingva organo «Katolika Mondo», ne estis facile kompreni pri du unuiĝoj (IKUE kaj IKa) inter si konkurantaj. Smulders strebis klarigi la situacion, sed post esperigaj interrilatoj estiĝis novaj kvereloj, ĝis la problemo konkrete solviĝis pro la laciĝo aŭ morto de la interbatalantoj kaj pro la progresiva malesperantiĝo de IKa. La lasta numero redaktita de Smulders aperis en julio 1922; koncerne la kaŭzojn de la halto, oni menciis «financajn kialojn», sed ankaŭ «aliajn gravajn problemojn», cetere facile imageblajn. Menciindas, ke en tiuj jaroj EK aperis eĉ 98-paĝe, laŭ rekordo neniam plu atingita.

 

Georges Ramboux

 

La renaskiĝo de EK ŝuldiĝas al pastro Georges Ramboux (konata ankaŭ sub la pseŭdonimo Max Roub).

En 1924, «konscia pri la urĝa bezono por la katolikaj esperantistoj havi ortodokse katolikan kaj pure esperantistan gazeton», ĉi tiu franca pastro, profesia ĵurnalisto (tiam 37-jara, naskiĝinte 28.1.1887) kontaktas d-ron Smulders. La propono pri «prenado de la redaktado», kaj la anonco, ke «F-ino Larroche, ŝatate konata de la katolikaj esperantistoj, akceptus la multpezan financan taskon, kiun la Akcia Societo ne plu kapablis porti», plifaciligas la efektivigon de la celo.

La unua numero de la nova kolekto aperas en septembro 1924. Sed la laboro de Ramboux komenciĝas malbone; li mem plendas pro la atakoj al li direktitaj de kelkaj, kiuj ne ŝatas lian samtempan partoprenon en Internacio Katolika kaj en la redaktado de «Espero Katolika». Guste pro tiu duobla rolo, Ramboux esperas esti taŭga arbitracianto; sed li estas senĉese akuzata labori por malpaco, kvankam lia tuta sintenado estas pacema. Ramboux korelverŝe atentigas, ripete, pri «malamikoj, kiuj celas mortigi la revuon». Da ci tiuj alarmokrioj estas plena, cetere, la tuta kolekto de EK; sed la revuo feliĉe transvivis ĉion.

La reapero de «Espero Katolika» estas salutata ankaŭ de la Papo. Kiam oni prezentis la numeron «unu» (oni rekalkulis de la komenco la novan eldonserion) al Pio la 11-a, ĉi-lasta (en novembro 1924) ne hezitis doni sian Apostolan Benon, jam la trian por EK.

 

 

Dusemajna ofteco

 

Sub la gvidado de P.Ramboux la revuo disfloras. La formato (ekde la reapera numero) pligrandiĝas de cm 13,5 x 21,5 al cm 17,5 x 24,5. Pli poste, estiĝas nova grafikaĵo por la kovrilo, kaj pliboniĝas la kvalito de la papero; kaj ekde 15.4.1929 «Espero Katolika» fariĝas dusemajna, kun 20 gis 28 paĝoj. Ŝajnas alproksimiĝi la revo de Peltier: EK kiel grandformata gazeto, kun korespondantoj el ĉiuj mondopartoj. Sed... dum la IKUE-Kongreso en Prago (1929) tiel sin esprimas Ramboux: «Ĉu la katolika esperantistaro entute respondis al la klopodoj de la direkcio por la progreso de nia katolika revuo esperantlingva? Ni devas sincere respondi: ne».

EK estas ankoraŭ oficiale sendependa revuo, kiu devas vivi per siaj rimedoj. Oni konstatas, ke dum «Sennaciulo» sukcesis atingi mil novajn abonantojn, la katolika organo akiris nur 200, kaj eĉ kontraŭ perdo de 100 malnovaj. Ramboux mem, kiu zorgas ankaŭ pri la administrado (al li forlasita de f-ino Larroche), komprenas, ke «la ario estas tuta konata, multfoje, tro ofte kantata», sed, li diras: «oni konas la rimedon por ne plu ĝin kanti».

 

Denove monata

 

La abonantoj, tamen, ne montriĝas «bonaj aŭskultantoj». Ekde 1931 EK fariĝas denove monata; samtempe la rubriko pri katolikaj informoj estas apartigita al nova dusemajna bulteno («Katolika Vivo»); abonantoj de uni el la du gazetoj rajtas ricevi ankaŭ la alian.

La memstareco de EK daŭre estigas problemojn. La «Akcia Societo» havas nur ŝuldojn, kaj la monrimedoj por EK estas prizorgataj de Ramboux mem. Kvankam la subtitolo de EK estas «oficiala organo de IKUE», la Unuiĝo nur help(et)as per malaltaj mondonacoj. Cetere, ĝuste la IKUE-anoj ne bone subtenas sian propran oficialan revuon. Estiĝas la problemo de tiuj, kiuj aliĝas al IKUE sed samtempe ne abonas EK. Ĉi-koncerne skribas Ramboux: «Ĉu vi volas ciferojn? Jen! En Nederlando ni kalkulas proksimume 200-250 abonantojn, dum la IKUE-anoj estas 800. En Ĉeĥoslovakio estas 131 esperantistoj katolikaj; kaj ni kalkulas en tiu lando nur 42 abonantojn...».

Post la numero de aprilo 1931, sekvas sesmonata interrompo. Dum IKUE-kunveno en Eindhoven (16.8.1931) oni donacas 200 guldenojn por pagi la ŝuldojn de la «Akcia Societo», kaj metas 100 guldenojn en la «Rezervan Kason» de IKUE, cele al plia eniro de IKUE en la administradon de EK.

 

Font Giralt

 

Ankoraŭ du numeroj (en oktobro kaj novembro 1931), kaj Ramboux eksiĝas el sia redaktora posteno. La tiama Prezidanto de IKUE, pastro J. Font Giralt, fariĝas nova redaktoro, administranto, kaj proprakosta eldonanto de la revuo. Li skribas: «Vi rememoras la neregulan aperadon de EK dum la pasinta jaro kaj vi konas la fakton, ke la iama glora Espero Katolika, la plej malnova el la esperantaj gazetoj, fariĝis kvazaŭ la Cindrulino de la Esperanto-gazetaro.

Kaj tion ni ne povis plu suferi... Ni tute ne volas akuzi aŭ ataki iun... sed estas absolute necese preni novan direkton kaj alporti novan vivon en Espero Katolika-n. La nuna eldonado de Espero Katolika estas nur persona entrepreno de Pastro Font Giralt, sen ia rilato kun ĉefestraro de IKUE».

P. Font Giralt redaktos la revuon, pli-malpli regule, de januaro 1932 ĝis oktobro 1934, kiam oni ne plu havas sciigojn pri pastro Font Giralt. Post multaj provoj starigi kontaktojn, sensukcese pro nerespondo fare de la pastro, nederlandanoj (ĉefe la ĝenerala sekretario de IKUE, Schendler) ekprenas la taskon redakti la revuon. Estiĝas redaktoraro, konsistanta el Schendeler (kiu estas ankaŭ prezidanto-komisaro de la «Akcia Societo»), Smulders kaj s-ro Elias.

Nur poste oni eksciis pri la kaŭzo de la silento de pastro Font Giralt: grava malsano. Lia vivo, cetere, ne konis pacon: li mortis en 1936, viktimo de la interna milito en Hispanio.

 

 

 

P. Font Giralt

 

 

 

 

 

Propraĵo de IKUE

 

En decembro 1936, Schendeler adiaŭas kiel redaktoro de EK. La revuo ĵus farigis, finfine, propraĵo de IKUE; la revo longtempe alcelita realiĝis: kaj Schendler povas abdiki siajn postenojn (de redaktoro kaj administranto de EK).

La 18-a Kongreso en Brno (Ĉeĥoslovakio) donas novan Estraron al IKUE. Kiel ĝenerala sekretario kaj kasisto estas elektita Aleš Berka, kiu samtempe administras la revuon. Redaktas Petrus Micheel Brouwer, nederlandano, kiu lernis Esperanton por «konvinki la esperantistojn, ke Esperanto ne estas vivanta lingvo, sed baldaŭ konvinkiĝis pri la malo kaj fariĝis fervora Esperantisto». Brouwer preskaŭ silentas en la paĝoj de EK: nur de tempo al tempo oni povas legi liajn intervenojn, kaj eĉ pri lia enoficiĝo mankas oficiala komuniko.

 

La dua mondmilito

 

La mondo, intertempe, iras renkonte al dua mondmilito. La presado de la revuo estas translokita al Belgio. Anonima letero el Ĉeĥoslovakio iumomente informas, ke Gestapo forprenis la tutan havaĵon de IKUE (dokumentojn, librojn, arkivojn...). Provizora sekretario de IKUE fariĝas L. G. C. De Jong. Malgraŭ la eksplodo de la milito, EK daŭre aperas ĝis februaro 1940 (unu el la lastaj informoj entenataj en ĝi estas tiu pri la morto de Smulders); poste, longa silento, ĝis 1946.

Inter la mortintoj en tiu periodo, ni volas mencii fraŭlinon Larroche, estingiĝintan en 1942. Ĉi tiu malforta virino, kiu esperantiĝis 55-jara en 1909, estis, por IKUE plurfoja kaj neanstataŭigebla gvidantino. Kasistino, ŝi zorgis ankaŭ pri multaj aranĝoj (inkluzive de kongresoj kaj administrado de EK). Ŝi estas la sola virino, kiu ĝis nun atingis la funkcion de vicprezidanto de IKUE (eĉ, de afergvidanta prezidanto, en 1920). Ŝia nobla figuro sincere kortuŝas; ŝi aperas unuavice en multaj IKUE-fotaĵoj, sed ŝi ankaŭ staris unuavice kiam la bezono alvokis al laboro.

 

F-ino Larroche en 1936

 

EK renaskiĝas

 

La reapero de EK en 1946 ŝuldiĝas precipe al la nederlandano Petrus Heilker, IKUE-prezidanto de 1935, kaj al L. G. C. De Jong, daŭre ĝenerala sekretario. Reorganiza kunveno apud Hilversum (Nederlando), 3.8.1947, donas novan forton al IKUE; eniras la Estraron sac. Alfons Beckers, dum A. F. Leideritz Jr fariĝas redaktoro de la revuo, kiu tamen denove silentas post la numero de februaro 1948, ĉar «la abonkotizoj ne povis atingi la kasiston en Nederlando». La silento daŭras ĝis oktobro 1949; sed la vera refunkciado de IKUE okazas nur en 1950, sekve de la 22-a Kongreso en Romo, kie Beckers fariĝas prezidanto.

En 1952, EK denove ŝanĝas sian formaton; la granda «18 x 25,5» cm reduktiĝas al «16,5 x 24» cm, kaj la paĝokvanto malgrandiĝas al 8. Krome (plia signo de ŝparemo!), la revuo aperas ne plu presite, sed mimeografite. Kulpas pri ĉio «...la enormaj plikariĝo de l’ papero kaj plialtiĝo de la salajroj ktp dum la pasinta jaro».

 

De Jong

 

Ekde la numero de februaro-marto 1952, Leideritz eksiĝas kiel redaktoro, pro «multokupiteco»; anstataŭas lin, portempe, De Jong. EK restas en malriĉa vesto ĝis meze de 1953, kiam redaktorino farigas f-ino Truus Durenkamp. Tiel skribas pri ŝi Beckers: «La faktoj montros, ke ŝi estas inda okupi tiun postenon. Ŝi komprenas pli ol 10 lingvojn, kaj do kampo de dokumentado estas sufiĉe vasta. Ŝia teknika kaj ĵurnalistika scioj estas sufiĉe konataj por ke ni plenplene povas komisii al si la malfacilan taskon de redaktoro. Mi estas certa, ke EK iros novajn vojojn sub ŝia gvidado».

 

Truus Durenkamp

 

La «nova vojo» estas tuj alprenita. Kvankam en pli malgranda formato (14 x 21 cm), la revuo revenas al presita formo. Sampaŝe kun la resaniĝo de la kaso de IKUE, EK iom pliampleksiĝas: en 1955 al 12 paĝoj kaj en 1957 al 16 paĝoj.

En oktobro 1957, De Jong, pro malsano, forlasas la taskon de ĝenerala sekretario de IKUE; provizore (ho, kiom ripetiĝas ĉi tiu vorto en nia movado!) zorgas pri la vakantaj taskoj Truus Durenkamp.

La revuo laŭgrade pliboniĝas laŭ stilo, enhavo kaj grafika aspekto. En 1959 la paĝoj estas 20 plus la kovrilpaĝo. Ekde januaro 1961, Esperanto-traduko de la Nova Testamento aperas suplemente al EK.

En 1962, post 10-jara deĵoro, f-ino Durenkamp forlasas sian postenon de redaktoro. La afero prezentas kelkajn aspektojn ankorau hodiaŭ ne tute klarigitajn. En adiaŭa artikolo, f-ino Durenkamp skribas: «Kiel vi jam scias, s-ro N. Hoen transprenos la redaktadon de nia revuo ekde la sekvanta numero, januaro 1963... Jam multaj esprimis al mi sian bedaŭron pro mia eksiĝo: al ili mi diras, ke povas esti tre bone por revuo, se ĝi ne tro longe restas en la manoj de la sama redaktoro. Certe vi rimarkos, ke la nova redaktoro havas aliajn ideojn pri la enhavo kaj aranĝo de la artikoloj, kaj mi opinias, ke EK nur povas gajni per la ŝanĝo».

Hoen mem estis montrinta siajn ideojn en artikolo, aperinta unu monaton pli frue: «La periodo de konfirmo kaj restarigo, kiu komenciĝis post la lasta mondmiIito, certe nun povas esti juĝata kiel definitive pasinta. Tutcerte ni povas konkludi, ke nia dinamika tempo postulas la plej viglan ritmon, kaj la plej modernajn metodojn de aktiva organiza aktiveco. Ankaŭ IKUE nepre devos transiri al plej progresemaj metodoj, pli konformaj al la ŝanĝiĝintaj circostancoj».

Certe, estas ia kunligo inter la du asertoj (de Hoen kaj Durenkamp); tamen, en EK neniam aperis eksplicita klarigo pri la kaŭzoj de la eksiĝo de f-ino Durenkamp.

 

Vento de novismo

 

La «vento de novismo», kiu blovas tra IKUE post la Kongreso de 1962 (apud Romo), aperigas en EK vortojn kiaj «reaktivigo, renovigo, gravaj iniciatoj, novaj planoj». Ja la estraro celis kaj «al multe pli intensa organiza kontakto» inter la gvidaj organoj, kaj «al fundamenta renovigo kaj reaktivigo de informaj taskoj de IKUE».

EK estas tuŝita de ĉi tiu blovado ekde januaro 1964. Nova ekbrilo por la 60-jara gazeto: formato 21 x 27 cm, glacea papero, multe da bildoj (fotoj, grafikaĵoj, simboloj), varieco en la presliteroj.

La julia numero de 1964 enhavas gravan anoncon: Paŭlo la 6-a (eble la Papo, kiu plej ameme rigardis al Esperanto) akceptis aŭdience parton el la IKUE-estraro, kune kun la peranto de la renkontiĝo, pastro Giacinto Jacobitti.

 

 

La aŭdienco ĉe Papo Paŭlo la Sesa

 

 

 

 

Stefan Maul

 

Tiu «vento de noveco» daŭre blovadas. Ĉi-foje temas pri personoj: jen nova redaktoro por EK kaj nova prezidanto por IKUE. De la komenco de 1966 redaktas Stefan Maul, germano naskita en Jugoslavio, profesia ĵurnalisto (la sama, kiu kelkajn jarojn poste naskis «Monato»-n). En aŭgusto 1966, P. Beckers forlasas la prezidantecon de IKUE post 20 jaroj; lin sekvas la nederlandano Jaeques Tuinder, tiam 33-jara. Por esprimi sian dankon kaj admiron pro la longjara laboro por IKUE kaj Esperanto, la IKUE-estraro distingas p. Beckers per la titolo «Honora Prezidanto».

Vere la sesdekaj jaroj alportas ĉiam pliajn novaĵojn al nia revuo. Ekzemple, la numero de septembro 1968 estas «komuna eldono» kun la frata «Dia Regno» (oficiala organo de KELI, Kristana Esperantista Ligo Internacia), sekve de la unua komuna kongreso de la eldonaj asoeioj (IKUE kaj KELI) en Limburg/ Lahn. La iniciato ripetiĝos plurfoje.

 

Ne plu historio, sed kroniko...

 

La komenco de la uova jardeko (1970-80) alportas al EK novan ŝanĝon. Por la dua fojo en sia historio, la revuo estas presata ofsete, kaj la granda formato reduktiĝas al iu preskaŭ «poŝa» cm 14,5 x 21. La ĝenerala aspekto, tamen, estas plaĉa kaj eĉ eleganta, dank’ al la grafiika inventemo de la redaktoro Stefan Maul (kiu ankaŭ mem prizorgas la tajpadon kaj enpaĝigon).

Ĉi tiu aranĝo de EK daŭris ĝis marto 1971. Intertempe, estiĝis en la movado intensa debato pri la gvidlinioj de la revuo; la diversaj intervenoj, aparte viglaj en ligo kun temoj tre aktualaj en la tuj postkoncilia periodo, reeĥis la plej novajn aŭ «progresemajn» tendencojn en la vivo de la Eklezio. Ne ĉiuj samopiniis pri tio. Ĉiel ajn, la balotado de februaro 1971 rezultigis novan estraron, kaj la revuo translokiĝis al Italio (kie ĝi daŭre troviĝas).

La unua itala redaktoro estis Sac. Felice Ruaro, kiu oficis ĝis la fino de 1977. La plej grava anonco, kiun donis EK en tiu periodo, estis sendube la komenciĝo de la Esperanto-elsendoj de Vatikana Radio; EK trafe difinis tion «plensukcesa venko de la senlacaj klopodoj de nia roma «apostolo», P. Giacinto Jacobitti, unua redaktoro de la elsendoj (ekde 1980 lin anstataŭis sac. Battista Cadei).

De 1978 alia italo, Antonio De Salvo, zorgas pri EK (ekde la fino de 1983, kunlabore kun sac. Cadei). De Salvo, naskita en Romo en 1942, eklernis Esperanton en 1956, kaj vigle aktivas en pluraj kampoj de la Esperanto-movado. Li ŝatas difini sin «Direktoro», pli ol «Redaktoro» de EK. Sub lia prizorgo, la revuo regule aperigas ĉiujare almenaŭ 200 paĝojn, en la intertempe (de 1977) alprenita formato cm 17 x 24.

En 1983 EK festas sian 80-an datrevenon. Por soleni ĝin, oni eldonas «jubilean numeron», kun resumo pri la longjara historio de la revuo. Jes ja, kara leganto, ĝuste tiun, kiun vi havas ĉemane...

Carlo Sarandrea

 

La tuta kolekto de «Espero Katolika»

 

 

 

 

 

 

 

al la indekso


 

ANKORAŬ PRI PASTRO DOMBROVSKI

 

Kun granda plezuro mi tralegis la bone dokumentitajn artikolojn pri pastro Aleksandro Dombrovski, kiujn verkis tiu nova fenomeno en Esperantujo, la multflanka kompetentulo s-ro Bernard Golden (EK 2, 3, 4-5/1983, paĝoj 32-33, 46-47, 73-74).

Mi esperas, ke li indulgeme pardonos min, se ankaŭ mi kontribuos per kelkaj kromaj detaloj al la biografio de nia pioniro, pri kiu, cetere, Golden mem konfesas, ke «nekompletaj estas la biografiaj donitaĵoj » (EK 2/1983, p. 32) kaj «multaj aspektoj de la vivo de la unua katolika esperantisto mankas» (EK 4-5/1983, p. 74).

 

Atesto pri kapableco

 

En Internacia Korespondado Esperanta - kolekto da adresoj, proponoj kaj petoj (kiu estis vendebla ĉe Presa Esperantista Societo en Parizo), troviĝas listo de tiuj, kiuj estis ricevintaj la Ateston pri kapableco (ekzameno starigita de «Societo franca por la propagando de Esperanto»). Elstaraj katolikaj pastroj troveblaj en tiu listo estas:

« (n-ro) 69. Abato Peltier, Cheillé Francujo... en majo 1903 (p. 70),

147. Abato Dombrowski, Sankta-Peterburgo... en aŭgusto-septembro 1903 (p. 71),

206. S-ro Luigi Giambene, profesoro, Romo,... en junio 1904» (p. 72).

En la broŝuro, kun enkonduko de L. de Beaufront, mankas indiko pri eldonjaro. Verŝajne 1906, ĉar la lasta ekzameno menciita (n-ro 348) okazis en decembro 1905.

 

Pri la pseŭdonimo

 

Laŭ Golden, ne estas klare, ĉu Dombrovski uzis la pseŭdonimon A. Jakštas ekskluzive por siaj litovlingvaj verkoj, aŭ ĝi troviĝas ankaŭ kiel subskribo de kelkaj el liaj verkoj en Esperanto. Mi estas preskaŭ certa, ke tiun pseŭdonimon li uzis por siaj litovlingvaj poemoj, kiujn li aperigis en litovaj gazetoj sen rilato al E-movado. En grava artikolo de A. Poška Profesoro Aleksandro Dambrauskas-Dombrovski - litova pioniro de Esperanto, aperinta tuj post ties forpaso en Litova Stelo (III periodo, IV jaro, n-ro 2 (20), marto-aprilo 1938, p. 2-3), oni legas: «Pro. Al. Dambrauskas estis granda aganto de litova renaskiĝo. Li ekagis kontraŭ maljusteco de rusa registaro kaj sentime protestis kontraŭ ĝi. Li kunlaboradis en unuaj litovaj gazetoj kaj vekigadis litovojn el la nacia apatio. Liaj versaĵoj (sub pseŭdonimo Adomas Jakštas) estas plenaj de patrujamo, de sopiro al belo, al justo kaj al fina celo - la servado de Dio...».

 

Pri sciencaj studoj

 

En la sama numero de Litova Stelo (p. 8-9) troviĝas artikolo subskribita de Loko pri A. Dambrauskas kiel matematikisto. Tie oni legas, interalie: «Li jam en la komenco de tiu ĉi jarcento interrilatis kun la francaj profesoroj-matematikistoj kaj aperigis en franca revuo la konkludon de sia unua matematika verko Koncerne la V-an Eŭklidan postulaton. Dijon 1902. Post tri jaroj, en 1905, aperis jam plena verko, pliampleksigita kaj korektita, sub la nomo Pri unu speco de kurbaj linioj koncernantaj la V-an Eŭklidan postulaton. Sekvontjare aperis nova verko, kiel titola paĝo estas jena: Pri novaj trigonometriaj sistemoj. Originale verkis Prof. A. Dombrovski. 1906. Germanujo. Esperanto Verlag Möller kaj Barel. Berlin S. 42. Ĝin tuj tradukis franclingven prof. E. Lefevre.

Pri matematikaj demandoj A. Dambrauskas korespondadis kun multaj scienculoj. Ni povas ĉi tie noti jenajn: D-ro Cyrill Vorös, prof. E. Lefevre, S. Moharović, C. Bourlet, Cb. Méray kaj J. Boudier. Li korespondadis esperantlingve».

 

Pri religia verkaro

 

Lia poemo «Laŭdadu Dion ĉiuj gentoj teraj», inkludita en la Preĝareto por katolikoj de Louis de Beaufront, kiel Golden guste diras, estas tiu sama kanto pri kiu mi skribis antaŭ kelkaj jaroj: Datrevenoj... Unua diservo kun E-lingvaj kantoj: Smolensk (Rusujo), 1896.10.26 (EK 1/ 1977, p. 12). Fakte ni nur citis la vortojn de Dombrovski en letero al la fondinto de EK, pastro Peltier (12.5.1902). Nova preĝejo katolika estis kostruita en Smolensk, kaj «tieaj katolikoj volis... fari tiun ĉi feston plej eble solenan. Ĉe tiu okazo Smolenskaj esperantistoj ekdeziris ankaŭ ekmontri siajn religiajn sentojn. Tial, preninte el la Beaufront'a «Preĝareto» mian poezion «Laŭdadu Dion ĉiuj gentoj teraj», verkigis muzikon por ĝi kaj en la dirita solena tago trakantis ĝin ĥore dum la Meso. Oni min sciiigis post factum pri tio ĉi».

Alia kanto de Dombrovski, kiun oni efektive kantis, estas supozeble tiu sama «Himno-kanto esperantista», kiun Golden mencias, kun poezio de Dombrovski kaj muziko de s-ino Josée Guivy, kaj publiikigita en 1907 de Presa Esperantista Societo en Parizo. Mi ne scias, ĉu ĝi estas ankaŭ unu el tiuj poemoj de Dombrovski jam aperintaj en la kolektaĵo Versaĵareto en 1905. La fakto estas, ke dum la diservo okaze de la l-a UK de Esperanto (Boulogne-sur-Mer, 6.8.1905), oni kantis, interalie la himnon «El ĉiuj landoj kaj el ĉiuj gentoj Ni kunvenintaj Vin adoras, Di'», kiun Dombrovski verkis por la okazo. La 5-strofan tekston mi legis en la Parva Anthologia fine de la latinlingva lernolibro de Jakobo Bianchini Cursus completus Esperanti... (1934), p. 115: «Himno dediĉita al la esperantista kongresanaro, kantita dum la meso de la unua Esperantista Kongreso de Boulogne-sur-Mer».

S-ro Alfons Sabadell (1859-1932), kiu dum multaj jaroj estis la sola persono, kiu posedis la voĉon de Zamenhof en malnovaj vaksaj cilindroj, jam en 1905 partoprenis tiun unuan kongreson kiel delegito de la katalunaj esperantistoj. Li verkis pri ĝi sep artikolojn (!) en la grava katalunlingva gazeto Joventut, kaj en la dua artikolo (n-ro 290 - 31.8.1905, - p. 563-564), li diras, ke dum la solena diservo okazinta dimanĉon la 6-an de aŭgusto, (mi elkatalunigas) «oni kantis diversajn komponaĵojn en Esperanto, inter ili belan himnon verse verkitan de pastro Dombrovski el Peterburgo, kun muziko de s-ino Guivy el Tours ...Por ke la legantoj mem juĝu la belecon de la strofoj de la himno, jen mi citas kelkajn» (nun sekvas la 1-a kaj 5-a strofoj).

 

Pri lia morto

 

Litova Stelo, en sia n-ro 1 (19) de januaro-februaro 1938, solenas la 20-an datrevenon (1918-1938)) de litova sendependeco: «La reviviĝinta Litovujo 20-jara!» - ni legas sur la titolpaĝo, apud la bildo de «Antanas Smetona - la unua kaj la nuna Prezidanto de Litovujo». Nu, en la sekvanta numero (marto-aprilo 1938), tiu sama ŝtatestro aperas antaŭ la korpo senviva de pastro Dombrovski (mortinta la 19-an de februaro): «Litova ŝtatprezidanto A. Smetona (maldekstre) adiaŭas la mortinton».

La novaĵo pri la forpaso de Dombrovski aperis en EK n-ro 157, majo 1938, p. 58: «A. Dombrovski † Lumigilo de Litovujo. La 19-an de februaro en Kaunas, la nuntempa ĉefurbo de Litovujo, por eterne ekdormis nia pioniro, la senlaca paca batalanto - prof. prelato Aleksandras Dambrauskas - Adomas Jakštas...».

Dum la unua laborkunsido de la 30-a UK en Londono, la 1-an de alŭgusto 1938, ĉiuj «starante aŭskultis nomojn de la mortintaj samideanoj, inter ili nomon de mortinta litova Esperanto-pioniro prelato Aleksandro Dombrovski», laŭ Litova Stelo (n-ro 5, septembro-oktobro 1938, p. 1).

 

Dombrovski, preskaŭ-fondinto de IKUE

 

Raportante pri la 5-a UK de Esperanto, okazinta en Barcelono en septembro 1909, la ĉefredaktoro de EK, s-ro Claudius Colas, skribas (EK, n-ro 58, septembro-oktobro 1909, p. 1):

«Dekfoje, dum tiu neforgesebla semajno, la katolikoj kunvenis... Ni laboris. Ni organizis ne nur vorte, sed efektive, la tutmondan societon de katolikoj esperantistaj, al kiu ni donis la nomon «Katolika Unuiĝo Esperantista», kaj kies regularon oni legos en tiuj paĝoj...».

Poste, sur paĝoj 4-8, oni legas la gravan kaj longan leteron de Dombrovski al la katolikaj kongresanoj, post tiuj ĉi enkondukaj vortoj: «Kun profunda emocio estis aŭskultita de ĉiuj katolikaj kongresanoj la ĵena altsenta kaj belega letero de Patro Dombrovski, dum la kunsido okazinta en la «Joventut Católica» la 7-an de septembro. Oni ne povus esprimi pli elokvente kaj pli belstile la sentojn, kiuj devas esti en la koroj de ni ĉiuj Esperantistoj katolikaj, kaj inspiri ĉiujn niajn agojn». Kaj tuj sekvas la letero, kies komencaj vortoj estas:

«Estimataj geanoj en Esperanto kaj karaj gefratoj en Kristo,

Ne povante el la malproksima Litovujo veni Barcelonon kaj partopreni persone en la solenaj kongresaj festoj, mi petas vin, honorindaj kongresanoj, doni al mi kelkajn minutojn por vin alparoli letere kaj esprimi miajn sentojn, je kiuj okaze de kongreso estas plena mia koro...».

Nu, preskaŭ je la fino de la longa letero, aperas lia epokfara propono krei organizaĵon tutmondan de katolikaj esperantistoj:

Ĉu gi nomiĝos «Internacia Katolika Esperantista Unuiĝo», ĉu alie, tio ĉi estas ne grave... Kia ĝi devas esti por plej bone respondi al la nuntempaj bezonoj de la katolikaro - mi ĝin nune difini ne povas. Mi nur sentas ĝian senprokrastan bezonon kaj estus vere feliĉa, se vi, estimataj kongresanoj, ĝin pripensu, priparolu kaj fondu».

Fakte, tiu estis ja la intenco de la kunvenintoj (almenaŭ de pastro Richardson, kiu prezidis la Katolikan Komitaton, kaj de tiuj, kiuj jam konis la envenintan leteron de Dombrovski). Unuflanke, post la senlacaj tiudirektaj klopodoj jam faritaj de pastro Peltier, la demando pri unuiĝo de la katolikaj esperantistoj estis unu el la punktoj antaŭviditaj jam antaŭ la kongreso en Barcelono (EK, n. 52, 1909, p. 188-190): «8-e. La Societoj Esperantistaj. Ĉu ni devas unuigi la tri ekzistantajn societojn?» (Ŝajnas, ke temas pri «Societo Katolika Internacia», «Pastra Esperantista Frataro» kaj «La Abelo Esperantista»). Aliflanke, jam dum la kongreso, la 7-an de septembro 1909, «S-ro Richardson, prezidanto, malfermis la kunsidon... kaj sciigis, ke la celo de la kunveno estas: konigi la regularon de la fondata tutmonda katolika asocio. Antaŭ ol pastro Llirň, kiu skribis la regularon, konigis ĝin al ĉeestantoj, s-ro Colas legis belegan kaj elokventan leteron senditan de famekonata Pastro Dombrovski, el Kovno (Rusujo), al Katolikoj de la Kvina Kongreso. Per tiu letero li plendis, ke li ne povas ĉeesti la kongreson, kaj poste li montris per gravaj kaj logikaj argumentoj la neceson de unuiĝo de katolikoj; li varmege petis, ke oni bonvolu pripensi tion senpartie, kaj ke oni sin decidu fari la deziritan unuiĝon. Li estas tiel certa, ke lia deziro efektiviĝos en la katolika urbo Barcelono, ke li tutkore aliĝas al decidoj de la samreligianaj kongresanoj... S-ro Colas rimarkigis, ke la programo de la fondota asocio sin tute trovis en la ĵus de li legita letero, kaj proponas, ke oni donu al ĝi la nomon «Katolika Unuiĝo Esperantista» ĉar en la vorto «Unuiĝo» troviĝas la tuta senco de la asocio, kaj de nia idealo. Jes, katolikoj bezonas forton, kaj unuiĝo estas forto! Poste P. Llirň, fervora kataluna esperantisto, legis la regularon. Ĝi estis akceptita unuvoĉe ankaŭ, P. Richardson estis elektita ĝenerala Prezidanto de la ĵus fondita K.U.E. (Raporto pri la agado de la katolikoj dum la V-a Kongreso, aperinta en EK (n-ro 59, novembro 1909, p. 36-42) kaj poste ankaŭ en la oficiala dokumentaro pri la Kvina Universala Kongreso de Esperanto (Esperantista Centra Oficejo, Parizo, 1910, p. 104-108).

En la sama novembra numero de EK (p. 48-49) aperis la Regularo de «Katolika Unuiĝo Esperantista» (K.U.E.), kies l-a artikolo tekstas jene: «Fondiĝas Universala Societo de tutmondaj katolikoj Esperantistaj kun la nomo “Katolika Unuiĝo Esperantista” (K.U.E.)». Post la 10-a kaj lasta artikolo sekvas noto, kiu sciigas, ke ĉi tiu regularo estis adoptita de la Katolika Kongresanaro en Barcelono. Nun oni prezentas ĝin al la aprobo de la naciaj sekcioj de KUE, kiuj rajtas sendi rimarkojn aŭ kritikojn al la redaktoro de EK. La definitivan formon de tiu regularo oni fiksos «dum la Unua internacia Kongreso de KUE», kiu devos okazi kaj efektive okazis - en Parizo en 1910, laŭ decido de la Barcelona Kongreso.

La 12-an de septembro 1909, tuj post la fino de la Kongreso, la katolikoj pilgrimadis al la sankta monto de la Dipatrino de Montserrat - la kataluna Ĉenstoĥovo - kie dum la Meso pastro Llirň predikis en Esperanto kaj poste pastro Richardson benis la unuan flagon de (I)KUE, «kiu estonte flirtos meze de ĉiuj niaj festoj kaj kongresoj», kiel li mem skribis (La Beno de nia Standardo, EK, samloke, 45-47). Laŭ mia scio, tiu flago efektive flirtis dum la IKUE-kongresoj almenaŭ ĝis 1924 en Vieno (mi vidis fotografaĵon), kaj eble ankaŭ dum postaj kongresoj. Ĉu iu el niaj legantoj ion scias pri ĝia posta sorto?

En la albumo por aŭtografoj de elstaraj vizitantoj, kiun la monaĥoj de Montserrat konservas, estas ankoraŭ bone videblaj (folio 174 v) la jenaj subskriboj de kongresanoj de la 5-a U.K.:

«- Austin Richardson, Pastro kaj profesoro en Institut St Louis Bruxelles. Prezidanto de la «Katolika Komitato»

- C. Colas. Ĉefredaktoro de «Espero Katolika ». 10 rue Béranger, Paris

- Alfonso Sabadell - Vicepresidente del 5° Congreso Internacional de Esperanto

- Arthur Hay Nankivell - Pastro anglikana en Torquay, Anglolando

- George Gibbens, Membro de la Brita Esperanta Asocio. Redhill, Anglujo

- Jean Hubert Richard (adreso ne bone legebla), Paris».

Mi esperas, ke kvankam tre modeste, mi iel kontribuis al la biografio de Dombrovski kaj ankaŭ al la historio de la unuaj paŝoj de nia amata IKUE.

 

Manuel CASANOVES, cmf.

Komitatano, Dumviva Membro de IKUE,

Prezidanto de «Kataluna Esperanto-Asocio»

 

 al la indekso

 


 

REFOJE PRI INTERNACIO KATOLIKA

 

(Partoj el prelego por la Esperanto-Kunvenoj de la Internacia Eŭkaristia Kongreso en Rio de Janeiro 1955. La kompleta teksto de la prelego aperis en la MEMORLIBRO DE LA TRIA ESPERANTISTA EŬKARISTIA MONDKUNVENO, kompilita de Pastro D-ro Johano Kao, O.F.M., Rio de Janeiro, 1956, sur paĝoj 145-157).

 

Kiam post la milito de 1914-1918 la Mondpacligo Kruco Blanka serĉis kunlaborantojn en landoj antaŭe aliancanaj aŭ neŭtralaj, multaj el ili venis el la katolika Esperanto-movado. Post apero de la encikliko Pacem Dei de Papo Benedikto la XV-a (23 Majo 1920), la Mondpacligo Kruco Blanka tuj tradukis tiun enciklikon en Esperanton kaj publikigis ĝin, kun alvoko al katolikoj kaj katolikaj organizoj ĉiulandaj kaj kun la statuto de la MondpacIigo, sub la titolo Kristo kaj la Ligo de Nacioj. La alvokon subskribis katolikaj eminentuloj el ok landoj (Aŭstrujo, Ĉekoslovakujo, Germanujo, Hungarujo, Italujo, Nederlando, Polujo, Usono). Inter ili estis eminentaj Esperantistoj: Monsinjoro Aleksandro Giesswein, Membro de la Hungara Parlamento; Pastro Giacomo Bianchini, Italujo, unu el la fondintoj de IKUE; S-ro J. P. Niesten, Prezidanto de Nederalnda Katoliko; Pastro H. Becker, Prezidanto de la Germana Ligo de Katolikaj Esperantistoj; Pastro D-ro Max Joseph Metzger, ĉefdirektoro de la Blanka Kruco, Aŭstrujo. Inter ili ankaŭ estis ne-Esperantistoj eĉ pli eminentaj, ekzemple: L.E.M. J. Rössler, Episkopo de Sankt-Polten, Aŭstrujo; Profesoro Heinrich Lammasch, la lasta Ĉefministro de Aŭstrujo-Hungarujo antaŭ la Revolucio; Monsinjoro Ignaz Scipel, kiu fariĝos Ĉefministro de la nova Aŭstrujo; Pastro D-ro Karl Sonnenschein, pioniro de katolika socia agado en Germanujo; Profesoro John Herbers, Usono; Hermann Bahr, famkonata aŭstra verkisto; Baronino de Ferkas, Ĉefgvidantino de la Socia Misia Societo, Budapest; Monsinjoro Frey, Ĝenerala Vikario de la ĉefdiocezo Salzburg.

Ĉar multaj katolikaj Esperantistoj laboris en IKUE kaj en Mondpacligo Kruco Blanka samtempe, kaj ĉar tuj post la milito la gvidantoj de katolikaj organizoj en ĉiuj landoj favoris la fondon de internacia katolika organizo por kunlaboro en diversaj praktikaj laborkampoj - gazetaro, filmo, lernejoj, elmigrado kaj enmigrado, socia agado, ktp. - la ideo estiĝis, fondi grandan organizon sub la nomo Internacio Katolika kaj uzi la kunlaborantojn de IKUE kaj Mondpacligo Kruco Blanka kiel ĉeflaborantojn de tia organizo. Internacia Katolika Kongreso okazis en Den Haag, Nederlando, en Aŭgusto 1920. IKA fondiĝis tie kun Pastro Poell, nederlanda Esperantista eminentulo, unu el tri Prezidantoj, Pastro D-ro Metzger kiel Direktoro de la Centra Oficejo en Graz, Aŭstrujo, kaj Pastro Andreo Cseh el Rumanujo, famkonata Esperanto-instruisto, kiel Ĝenerala Sekretario. Komence multaj katolikaj organizoj diverslandaj aliĝis al IKA. En 32 landoj IKA eknomis «landajn direktorojn» por direkti kaj «kunordigi» la laboron. Ĉiuj estis Esperantistoj. Dum mallonga tempo ŝajnis, ke vere grandioza katolika mondorganizo funkcias pere de Esperanto. Granda oficejo kun pagitaj oficistoj ekzistis en Graz, kaj la aŭstra inflacio ebligis grandskalan laboradon eĉ kun modestaj monsumoj ricevitaj el altvalutaj landoj. IKUE funkciis dum iom da tempo kiel faka organizo en IKA. Espero Katolika servis por mallonga tempo kiel organo de IKA. Dum tiu periodo ĝi ricevis la Apostolan Benon de Papo Benedikto la XV-a.

Sed ne ĉio funkciis bone. Venis plendoj pri kelkaj el la metodoj uzataj de Pastro Metzger. Venis plendoj pri la neperfekta Esperanto-stilo uzata en kelkaj publikigaĵoj de IKA. Kelkaj el la estroj de IKUE malkontentiĝis. Pastro Poell, kies episkopo malaprobis kelkajn el la agadmetodoj de IKA, eksiĝis kiel Prezidanto de IKA. Aliaj nederlandaj IKUE-anoj, ĉefe D-ro Smulders kaj S-ro Schendeler, reprenis la gazeton Espero Katolika kaj laboris por tute sendependa IKUE. En Majo 1921, perdinte la uzon de Espero Katolika, IKA fondis novan Esperanto-gazeton sub la titolo Katolika Mondo, «organo por tutmondaj interesoj katolikaj». Dun kelke da tempo ekzistis du IKUE-organizoj, unu en IKA; la alia ekster IKA. Sed en 1922 IKA fondis Internacian Katolikan Esperanto-Oficejon (IKEO), en Graz kaj restis nur unu IKUE, tute sendependa, kiu publikigis sian organon Espero Katolika - kun kelkaj interrompoj pro financaj krizoj - kaj organizis tiujarajn Katolikajn Esperanto-Kongresojn, ĉu sendepende, ĉu okaze de la Universalaj Kongresoj de Esperanto.

Rigardante la IKA-IKUE-konflikton de tiuj jaroj el historia perspektivo, oni facile vidas, ke ambaŭ partoj havis bonajn argumentojn kaj ke ambaŭ grupoj da katolikaj Esperantistoj havis seriozajn meritojn. IKA havis tre malklaran bazon kaj estis fondita sen sufiĉe serioza preparo. Fakte ĝi volis efektivigi ion, por kio la tempo ankoraŭ ne estis matura kaj por kio sufiĉa nombro da taŭgaj kaj spertaj gvidantoj same mankis kiel sufiĉa financa bazo. Ankaŭ la rilatoj de la organizo al la Ekleziaj aŭtoritatoj ne estis tute klaraj. Estas ankaŭ vere, ke en IKA oni iom post iom malpli uzis Esperanton, ĉar, se en la komenco Esperantistoj sukcesis havigi al si la rajton reprezenti gravajn katolikajn organizojn, poste tiuj organizoj sendis siajn proprajn gvidantojn, kiuj plej ofte ne parolis Esperanton. Pro la resendependiĝo de IKUE, IKA perdis multajn Esperanto-sciantajn kunlaborantojn, kiujn ĝi urĝe bezonus. Ĝi ankaŭ perdis en 1923 la helpon de Pastro Metzger kaj en 1925, pro financaj kaŭzoj, la eblecon havi bone funkciantan oficejon kun pagitaj oficistoj. La nova Afergvidanta Prezidanto, Monsinjoro Miklos Pfiffer en Košice, Ĉekoslovakujo, sciis Esperanton, sed ĉefe interesiĝis pri la organizo de studkonferencoj pri katolikaj sociaj principoj. La Esperanto-laboro de IKA tial preskaŭ tute transiris al propra Esperanto-Sekcio kaj al Mondjunularo Katolika.

Sed malgraŭ ĉio estas vere, ke la Esperanto-laboro de IKA en la periodo inter 1920 kaj 1925 estis eble la plej grandskala klopodo iam farita por atentigi la katolikojn pri Esperanto. Ĉiuj episkopoj kaj preskaŭ ĉiuj estroj de katolikaj organizoj kaj redaktoroj de katolikaj gazetoj tiam almenaŭ aŭdis pri Esperanto kaj ĝia uzado por katolikaj celoj. Parto de la pionira laboro por internaciaj katolikaj organizoj nun ekzistantaj, ekzemple en la kampo de la gazetaro, katolika filmoficejo, kunlaboro de kristanaj sociaj organizoj, estas farita en la fakaj kunsidoj de la IKA-Kongresoj de tiuj jaroj, kaj la uzo de Esperanto ludis signifan rolon en ĉiuj.

 

al la indekso