Enhavo de Espero Katolika numero 3/1983

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

Sur la kovrilo: Clermont-Ferrand (Francio), Katedralo, “Nia Sinjorino de Kompato” (ligna plurkolora skulptaĵo de la 15-a jarcento)

 

 

 


 

SANKTA JARO

 

Enkonduko

 

La 25-an de marto malfermiĝas la eksterordinara Sankta Jubileo de la Elaĉeto. Fakte, pli-malpli en la 33-a de nia erao, do antaŭ 1950 jaroj, okazis evento fundamenta por la kristanismo kaj por la tuta homaro: nome, la Morto kaj Resurekto de Jesuo por nia savo.

En ĉi tiu Sankta Jaro gravos la konvertiĝo de koroj, la reveno al la Evangelio, kaj, tra la Evangelio, al Jesuo Kristo, Nia Elaĉetanto, kiu nin liberigas de la mizero kaj kondukas al la feliĉo de sia Regno.

 

Mizero de la homo

 

La nuna socio estas seniluzia kaj malsana. Malgraŭ vetkurado al materia bonstato, proklamado de «liberigaj valoroj», promesado de nova, plibona mondo, ni estas premataj de malkontenteco kaj timo. Terura egoismo kaj kor-malmoleco regas la mondon. En malriĉaj landoj estas kulturataj narkotaĵoj, kiuj estas vendataj en riĉaj landoj. Ie diktaturoj senkompataj kaj subpremaj, aliloke demokratioj afliktitaj de korupto, perforto, anarkiismo. La malegalecoj inter homoj aŭ hom-grupoj ofendas la homan dignon kaj kaŭzas konfliktojn. Ĉie plej diversaj ekspluatadoj per reklamoj, ĉantaĝoj, terorismo, trompado, prostituado, pornografio. Per vet-kurado al plej kostaj kaj detruaj armiloj, dum centoj da milionoj da homoj pereas pro malsato, oni strebas al tute iluzia sekureco. La mondon disdividas du blokoj ŝajne kontraŭstaraj, sed fakte konverĝaj en la rifuzo de Dio per persekutado aŭ indiferentismo, materiismo filozofia au fakta.

 

Jesuo elaĉetanto, centro de la historio

 

Ĉe tiaj malesperigaj konstatoj, ĉu ne estas iluzie paroli pri Jesuo Kristo? Ĉu li solvos niajn materiajn problemojn? Ni respondas, ke li solvos, ja li estas la nura solvo de niaj homaj problemoj. La Sinjoro estis antaŭ ol la homo komencis sian surteran aventuron, kaj estos post kiam la tero estos dezertigita; la Sinjoro akompanas la homaron en ĉiu etapo de ĝia turmentata historio. Kaj, ĉefe, «Dio tiel amis la mondon, ke li donis sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu kredas en li, ne pereu, sed havu eternan vivon» (Joh 3,16). Prave, do, Johano Paŭlo la dua komencis sian unuan Enciklikon jene: «Elaĉetanto de la homo (Redemptor hominis), Jesuo Kristo estas centro de la universo kaj de la historio. Al li turniĝas mia penso kaj koro en ĉi tiu grava viv-momento de la Eklezio kaj de la tuta homara familio».

La Papo klarigas, ke la Filo de Dio surprenis la homan naturon en ĝia tuta konkreteco: «li laboris per manoj de homo, pensis per menso de homo, agadis per volo de homo, amis per koro de homo. Per lia naskiĝo el la Virgino Maria, li vere, fariĝis unu el ni, tute simila al ni, escepte la pekadon. Li estas la Elaĉetanto de la homo!». Dio, do, ne estas malproksima de la konkreta vivo de la homoj, de ĉiuj homoj, kaj de la tuta homa historio.

 

La mizerikordo

 

La amo-plena, kompato-plena kaj fidela sinteno de Dio al la homaro resumiĝas en la vorto mizerikordo, pri kiu traktas la dua Encikliko de Johano Paŭlo la dua, kiu ĉerpis sian titolon el sankta Paŭlo, Efe 2, 4: «Dio, riĉa en sia mizerikordo (dives in misericordia), pro sia plejgranda amo, per kiu li amegis nin, eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj pekoj, nin vivigis en Kristo». La Encikliko klarigas, ke ekde la unuaj paĝoj de la Biblio Dio prezentas sin kiel mizerikordan, sed «en la Nova Testamento tiu eco de Dio plene evidentiĝas en la predikado kaj agado de Jesuo, kaj ĉefe en lia morto surkruce».

 

Repaciĝo

 

La vera, profunda kaŭzo de mizero de la homoj estas ilia disiĝo de Dio: «ĉar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vaniĝis per diskutadoj, kaj ilia sensaĝa koro mallumiĝis... Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj...» (Rom, 1, 21-26).

De tia situacio la homo ne povas leviĝi per si mem, sed nur per senkompensa donaco de Dio: «ĉar per graco vi saviĝis per kredo; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio» (Efe 2, 8).

Jesuo reproksimigas la homon al Dio kaj la homojn inter si reciproke, forprenante la diskriminacion inter izraelidoj kaj paganoj kaj ĉian alian apartigon: «nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimiĝas en la sango de Kristo. Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ, kaj rompis la intermuron de disiĝo, en sia karno neniigante malamon... » {Efe 2, 13-15).

La kristanoj, do, intimiĝu kun la kono de Jesuo: ili sciu la misteron de Dio, Kriston, «en kiu estas kaŝitaj ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj scio» (Kol 2, 2-3). Kaj ili ne nur konu, sed konsekvence tion apliku en sia vivo: «kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li, kaj firmigite en la kredo, kiel vi estas instruitaj» (Kol 2, 6-7).

La kristanoj, pacigite kun Dio, kun si mem kaj kun la kunhomoj, aktivos, por ke la mondo estu pli homeca, kaj eĉ se ili devos suferi, ili ne perdos sian esperon, ĉar: «nek morto nek vivo... nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas Kristo Jesuo, nia Sinjoro» {Rom 9, 38-39).

 

Konkrete

 

Unue ni «kresku en la scio de Kristo» per intensa meditado de la Dia parolo kaj preĝado.

Due, ni kontraŭbatalu en ni mem ĉiun formon de egoismo kaj voluptamo.

Trie, ni vivu en komuniko kun la Eklezio, per partopreno en ĝiaj Di-servoj kaj ĝiaj iniciatoj okaze de la Sankta Jaro.

Fine, ni strebu al repaciĝo kun la fratoj kaj plibonigo de la mondo, per kristana amo.

Battista Cadei

 

al la indekso


 

PASTRO ALEKSANDRO DOMBROVSKI

Dua parto - Unua parto

 

Alfabeto malpermesita

 

Dombrovski ne povis publikigi sian verkon ie ajn en la rusa imperio, ĉar cara dekreto de la jaro 1864 malpermesis al litovoj presadon de libroj kaj gazetoj per la latina. alfabeto. Por eviti tiun obstaklon, litovoj presigis siajn eldonaĵojn eksterlande, ĉefe en Germanio, kaj kaŝe venigis ilin en sian hejmlandon je risko de malliberigo aŭ ekzilo en Siberio. Dombrovski sekvis la saman vojon, kaj lia libro Mokintuve Terptautiszkos Kalbos aperis en la orientprusia urbo Tilzito (nuntempe Sovetsko, Sovetunio) en 1890. En julio 1891, Zamenhof informis Dombrovski, ke li ankoraŭ ne ricevis ekzempleron de la litova lernolibro, kaj li intencas sciigi en La Esperantisto, ke aĉetontoj turnu sin rekte al la eldonisto, J. Schönke, en Tilzito. Kvin jarojn poste, en januaro 1896, Zamenhof skribis, ke li volonte akceptos por vendado 15 ekzemplerojn de la lernolibro, sed li avertis Dombrovski, ke la vendado longe daŭros, ĉar pro la malpermeso kontraŭ litovaj libroj, la libro devas figuri en la «Nomaro» kiel «ne ricevebla». La ŝajne nesupereblaj baroj kontraŭ ĝia distribuado daŭris, kaj dek du jarojn post eldono, Zamenhof demandis Dombrovski, en januaro 1902, «Ĉu oni povos ie ricevi vian litovan lernolibron de Esperanto? Ĉu vi ne povus sendi al mi almenaŭ unu ekzempleron?». Dek du tagojn poste li povis konfirmi ricevon de la longe atendata libro. Kiam la dua eldono aperis en 1908, ĝi povis esti libere vendata, ĉar jam en 1904, post 40 jaroj, la cara malpermeso estis nuligita. La litova lernolibro de Dombrovski estis listigita sub noto 47 en la «Nomaro de verko» en Esperanto. Ĝi konsistas el du partoj: en la unua estas la gramatiko kaj tradukaĵoj de «Patro Nia», pecoj el la Biblio, proverboj, leteroj, litovaj popolkantoj, kaj aliaj versaĵoj; la dua parto estas dudirekta Esperanta kaj litova vortaro.

 

Religia verkaro

 

En januaro 1896 Zamenhof petis Dombrovski traduki ion por la «Biblioteko de Esperanto» - «se la tempo al vi permesas». Tri jarojn pli frue Dombrovski sendis al Zamenhof versaĵon, eble pri religia temo, por eventuala aperigo en La Esperantisto. En sia respondo, Zamenhof skribis, ke li ne scias, ĉu ĝi aperos, ĉar s-ro Trompeter, la mecenato, kiu finance apogis la gazeton, «estas granda malamiko de ĉiuj religiaj kaj politikaj demandoj». Religiaj versajoj de Dombrovsiki estis publikigitaj en Preĝareto por Katolikoj de Louis de Beaufront, eldonita en 1893 en Reims, Francio. Tiu verko enhavas la versaĵon «Estu Estu!», kiun Dombrovski dediĉis al Papo Leono la 13-a okaze de lia 50-jara episkopeca jubileo. Ankoraŭ unu verko de Dombrovski inkludita en la Preĝareto estas la kanto kun la vortoj «Laŭdadu Dion, ĉiuj gentoj teraj...». En 1902 Dombrovski publikigis en Peterburgo kanton, dediĉitan al la Societo «Espero» por ĝia dekjara jubileo; ĝi estis fondita en Peterburgo en 1892. J. Novialis komponis la muzikon, kaj Zamenhof kontrolis la lingvan ĝustecon de la teksto. En Fundamenta Krestomatio, kies unua eldono datiĝas de 1903, troviĝas tri versaĵoj de Dombrovski: du litovaj popolkantoj, «Mia Mizero» kaj «La Malliberulo», kaj unu originala poemo, «Nova Kanto».

En 1905 estis eldonita Versaĵareto, kolektaĵo da religi-etosaj poemoj verkitaj de Dombrovski. «Himmo - kanto esperantista» kun poezio de Dombrovski kaj muziko de s-ino Josée Guivy, estis publikigita de Presa Esperantista Societo en Parizo en 1907. En Kaunas (Kovno) en 1914-1915 aperis La reĝo judea, kvarakta dramo de K. R. (kriptonimo de Konstantin Romanov), tradukita de N. Devjatnin kaj redaktita de Dombrovski. La dua eldono aperis en 1923. Dombrovski kontribuis originalajn verkojn kaj tradukaĵojn al jenaj gravai periodaĵoj: L'Espérantiste (Parizo), Lingvo Internacia (Upsalo), La Revuo (Parizo), kaj Literaturo (Londono). De 1922 ĝis 1926 li redaktis en Kaunas Litova Stelo, la organon de la Litova Esperanto-Asocio. La sama organizaĵo publikigis samloke en 1923 Litova Almanako, enhavantan literaturon kaj artikolojn pri la litova kulturo fare de Dombrovski kaj aliaj litovaj esperantistoj.

 

Sciencaj studoj

 

Dombrovski dediĉis sin ankaŭ al sciencaj studoj kaj publikigis du verkojn pri matematiko: Pri unu speco de kurbaj linioj, koncernantaj la V-an Eŭklidan postulaton kaj Pri novaj trigonometriaj sistemoj (Berlino, 1906). Tria scienca verko estas la broŝuro Esperanto kiel scienca helpilo, raporto legita al la Kovna Esperantista Societo (Kovno, 1910). Estas nature, ke pastro interesiĝas pri filozofiaj demandoj, kaj tio estas atestebla ĉe Dombrovslki per lia libro Malgrandaj Pensoj pri Grandaj Demandoj: artikolaro kaj leteraro (Kovno, 1908). Dombrovski tuŝis teologiajn demandojn en diskuto kun Zamenhof sur la paĝoj de Ruslanda Esperantisto en 1906. En la januara kaj februara numeroj Zamenhof aperigis anonime artikolojn temantajn pri lia neŭtrala religia filozofio nomata unue hilelismo, poste homaranismo. Kiam A.I. Asnes, la redaktoro, informis Zamenhof, ke pastro Dombrovski sendis longan artikolon kritikantan laŭ katolika vidpunkto la filozofian sistemon proponitan de Zamenhof, tiu ĉi konsilis al la redaktoro aperigi la atakon. Uzante la pseŭdonimon Homarano, Zamenhof rebatis en la maja numero de Ruslanda Esperantisto, substrekante, ke la kritikado fare de Dombrovski estis kaŭzita de simpla malkompreniĝo. Verŝajne tiel finiĝis la polemiketo, ĉar pluaj interŝanĝoj de opinioj pri tiu temo ne okazis.

Bernard Golden - (2. daŭrigota)

Tria parto

 

 al la indekso

 


 

KIEL LEGI LA BIBLION

Tria kaj lasta parto

Unua parto - Dua parto

 

Kelkaj aplikoj de historia-kritika legado

 

1) Rea 12, 13: Vi ne manĝu sangon, ĉar la sango estas la animo. Lingva esploro klarigas, ke animo, ĉi tie, signifas vivo, do, laŭ tiama koncepto, oni identigas la sangon kun la vivo. Etnologiaj komparaj esploroj klarigas, ke tia-specaj nutro-tabuoj, ligitaj kun la sango, estas kutimaj ĉe pluraj primitivaj kulturoj. La senco de tiu leĝo estas, ke oni devas respekti la vivon. Male, la atestantoj de Jehovo rifuzas sango-transfuzon, eĉ ĝis danĝero por la vivo! Ne ĉiam laŭvorteco signifas fidelecon.

 

2) Apo 20, 2: mil jaroj.

Por kompreni ĉi tiun tekston, oni devas intimiĝi kun la literatura ĝenro de apokaliptiko, plenplena de simboloj kaj alegorioj, kie gravan rolon ludas la nombroj, kiuj tamen ne havas matematikan sencon, sed simbolan, ekz. sep = perfekteco; 12 = izraelaj gentoj; mil = grandega kvanto.

 

3) Gen 2, 22-24: kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun li prenis de la homo, virinon, kaj li venigis ŝin al la homo. Kaj la homo diris: jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj, kaj karno el mia karno; ŝi estu nomata Virino, ĉar el Viro ŝi estas prenita. Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.

Ni ne devas imagi, ke Dio materie eltiris virinon el vira ripo, sed ni ne rajtas primoki ĉi tiun rakonton, kiu prezentas la geedziĝon kiel «du en unu karno»: ĉu oni povus pli bone esprimi tiun idealon de harmonia komplementeco de viro kaj virino?

 

4) Mat 19, 12: Estas eŭnukoj, kiu; eŭnukigis sin pro la regno de la ĉielo. Kiu povas kompreni, tiu komprenu.

Tiuj ĉi vortoj, kiel aliaj en la Evangelio (se via mano skandalas al vi, detranĉu ĝin, Mat 5, 30) estas paradoksaj. Unuflanke ili emfazas la radikalecon de la Dia parolo (kiu povas kompreni, tiu komprenu!), aliflanke ili ne ordonas sin-vundon, ĉar ni devas respekti nian korpon. Ĉe-dube, ni rigardu la tradician instruon de la Eklezio. La senco de tiuj vortoj estas: homoj, kiuj havas tiun specialan karismon, rezignu la geedziĝon, pro la regno de la ĉielo.

 

5) Jos 10, 12: Suno, haltu.

Temas ne pri scienca, sed pri komun-uza esprim-maniero, same kiel ankoraŭ nuntempe oni diradas: la suno leviĝas, subiras... malgraŭ tio, ke oni scias ke ne la suno turniĝas ĉirkaŭ la tero, sed inverse.

La senco estas: la izraelidoj travivis tiun venkon kiel miraklon: la tago daŭris ĝis ili supervenkis siajn malamikojn.

 

Bibliaj Rondoj

 

En pluraj mondo-partoj multobliĝas Bibliaj Rondoj, tio estas hom-grupoj, kiuj regule kunvenas, por aŭskulti la Parolon de la Biblio.

Kompreneble, ne ĉiuj grupoj sin tenas en la sama maniero. Mi priskribas kiel funkcias grupoj, en kiuj mi partoprenas, en la periferio de Romo. Temas pri homoj simplaj (laboristoj, dom-mastrinoj, adoleskantoj), foje religie ne praktikantaj, kiuj, invitite de geamikoj aŭ konatoj, «malkovras» Jesuon ĉe tiuj Bibliaj grupoj.

 

1) Ĉiusemajne, ekz. merkrede vespere, deko da personoj kunvenas ĉe unu familio por aŭskulti la Evangelion (pli ĝuste: la Sinjoron, kiu parolas en la Evangelio). Estas la Sinjoro mem, kiu nin kunvokas (la grek-devena vorto eklezio signifas ĝuste kunvoko). Ni komencas per mallonga improvizita preĝo, ekz.: «Dankon, Patro, ke vi venigis nin ankaŭ ĉi-vespere, por aŭskulti la Parolon de Jesuo. Sendu vian sanktan Spiriton malfermi niajn korojn, ke ili alkceptu kaj fruktigu vian Parolon. Amen». Kreiĝas etoso de silento, malfermiteco: Kristo, en sia komunaĵo (Eklezio), parolas al mi, al ni; nia koro fariĝu disponebla; ni ne reduktu la Dian Parolon al niaj skemoj; ni estu disponaj rezigni niajn vidpunktojn.

 

2) Unua direkto: de ni al la Parolo: ni strebas aŭskulti. Lego seninterrompa de tuta Evangelia fragmento, ne-longa, sed kun kompleta senco, el senriproĉa traduko (ni uzas tiun de la liturgio, en eldono kun mallongaj klarigai notoj kaj referenco de paralelaj Bibliaj tekstoj). Sen erudiciaĵoj, iu mallonge klarigas la ĝeneralan sencon. La notoj kaj paralelaĵoj helpas.

 

3) Dua direkto: de la Parolo al ni: la Parolo tuŝas nian vivon: «Ĉar kiel la pluvo kaj la neĝo falas de la ĉielo kaj ne revenas tien, sed sensoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas ĝin, kaj donas semon al la semanto kaj panon al la manĝanto: tiel estos mia Parolo, kiu eliras eI mia buŝo; ĝi ne revenos al mi vane, sed plenumos mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio mi ĝin sendis» (Jes 55, 10-11).

Estas momento de pripenso kaj interna preĝado. Ni sentas nin provokataj, juĝataj de la Parolo de Dio. Ni relegas la tekston, sed ni povas ĝin ĉiupaŝe interrompi: kaj dum unu parolas, eĉ se li estas infano, ĉiuj atentas: sekvante la sanktan Spiriton, ni strebas al konkretaj aplikoj: en nia rilato kun Dio, kiu ne plu aperas kiel timinda suvereno, sed amo-plena Patro: en nia eklezieca sento, tiel ke ni konscie partoprenas en la liturgia kaj komunuma vivo; en nia ĉiutaga vivo (hejmo, laborposteno, lernejo...), kie ni strebos konduti kiel fratoj kaj kiel atestantoj de tiu Kristo, kiun ni estas malkovrantaj. La postulemo de la Evangelio: «Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj surprenu sian krucon, kaj sekvu min» (Mar 8, 34), enkrizigas nin, sed ne forprenas nian pacon, ĉar «ni ĉion povas en tiu, kiu nin fortikigas» (kp Kol 4, 13): la sento de nia Dia fileco nin subtenas en nia irado.

 

4) Post niaj paroloj, ni denove relegas seninterrompe la tutan fragmenton, por ke restu en niaj koroj la eĥo de Dio-kiu-parolas. Sekvas kelkaj improvizitaj preĝoj. Stare ni preĝas «Patro Nia»-n kaj ni konkludas per kanto.

 

La tuta kunveno daŭras ĉirkaŭ unu horon kaj duonon. Ĉe la komenco aŭ ĉe la fino oni ankaŭ parolas pri malsanuloj, maljunuloj al kiuj oni helpu. Irante hejmen, ni sentas kiel la Emaŭsaj disĉiploj: «Ĉu nia koro ne brulis en ni... dum li klarigis al ni la Skribojn?» (Luk 24, 32).

 

Battista Cadei

 

al la indekso


 

NOVA KANONJURA KODO

 

La nova kanonjura kodo, promulgita de Papo Johano Paŭlo la dua 25.1.1983, inspiriĝas, antaŭ ĉio, al la baza principo traduki en precizajn jurajn regulojn la transformiĝojn deciditajn de la katolika Eklezio per la dua Vatikana Koncilio.

Papo Wojtyła, kiu persone donis la lastajn tuŝojn al la nova kodo, parolis pri «historia evento», kaj aldonis, ke la posteuloj juĝos ĉi tiun leĝaron, en kies redaktado partoprenis, dum preskaŭ 20 jaroj, katolikoj el 31 landoj.

La nova kodo, kiu anstataŭas tiun promulgitan de Papo Benedikto la 15-a en 1917, malfermiĝas al la postuloj de la nuntempa socio, kaj celas interpreti fidele la spiriton de ekumena renoviĝo de la dua Vatikana Koncilio.

Inter la ĉefaj novaĵoj, meritas mencion la regulo, kiu preskribas egalecon inter klerikoj kaj laikoj koncerne rajtojn kaj devojn. Lajkoj alprenos, sen diskriminacioj, rimarkindajn funkciojn en la eklezia organizo. Virinoj rajtos fariĝi eklezia juĝisto, episkopa kancelariano, celebranto de geedziĝo, prizorganto de funebra ceremonio, kaj eĉ administranto de parokejo sen sacerdotoj. Unuvorte, laikoj (viroj kaj virinoj) povos fari preskaŭ ĉion, escepte de mescelebrado kaj konfespreno. Sacerdotoj ne povos plenumi publikajn funkciojn, aŭ aktive partopreni en politikaj partioj, aŭ estri sindikatojn.

Tre pli simpla estas la regularo pri geedziĝoj: estis aboliciita la malpermeso je geedziĝo inter duagradaj gekuzoj; estis forigita la malpermeso je geedziĝo inter membroj de diversaj religioj; estis plivastigitaj la eblecoj je nuligo de geedziĝo. Krome, dum la malnova kodo asertis, ke la ĉefa celo de geedziĝo estas la generado, tiu nova pli multe emfazas la personecajn aspektojn de la geedza rilato.

La kazoj de ekskomunikado, por la pli gravaj faroj, estis malpliigitaj de 42 al 9. Koncerne la havaĵojn de la Eklezio, estis forigita la ĝisnuna sistemo, kiu antaŭvidis apartajn kasojn por ĉiu paroko: anstataŭe, estos kreita komuna kaso por ĉiu diocezo.

 

Cappellani, laŭ Radio Roma-Esperanto

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

PENSOJ ĈE LA SKRIBOTABLO

 

. . . ke ankaŭ vi daurigu la pensadon.

 

Ne ekzistas ankoraŭ unu alia mondorganizo kun tiom da multlingvaj membroj kiel la Eklezio. Pro tio ĝi estas la plej bona tereno por la Internacia Lingvo Esperanto. Tamen kio malhelpas ĝian disvastiĝon?

 

La Eklezio havas grandajn, gravajn problemojn (la pacon, ekumenismon, dialogon kun la mondo, ktp). Tiel estas. Sed oni ne forgesu, ke ĉe la unua paŝo de la nova religio, kiam la Apostoloj la unuan fojon parolis pri la Bona Novaĵo, disvastigis kristanismon, la Sankta Spirito antaŭ ĉio solvis ĝuste la lingvan problemon, la lingvan malfacilaĵon de la Apostoloj.

 

Ĉiu katolika pastro sciante latinon scias ankaŭ Esperanton, almenaŭ sufiĉe multe da vortoj kaj la bazon de la gramatiko, sed tion li ne scias, ĉar neniu diras kaj pruvas tion al li.

 

Pluraj Papoj favoris Esperanton, kvankam samtempe multai pastroj malfavoris ĝin, eĉ mokis pri ĝi. Kiel bonŝance por ni, ke ne el ĉi lastaj fariĝis la Papoj!

 

Diri, ke Esperanto estas kontraŭ latino estas tiel ridinde kiel diri tion, ke la naciaj lingvoj estas kontraŭ latino, kiam ili fariĝis lingvo de la liturgio.

 

Ne la liturgio kaj Vatikano bezonas Esperanton, sed la pastraro kaj la katolikaro, ĉar tiuj ne havas komunan lingvon.

 

Radio Vatikana ne forgesu, ke multaj fideluloj nur en Esperanto povas aŭskulti la disaŭdigojn, ĉar RV ne parolas al ili en iliaj gepatraj lingvoj.

 

Pri kio oni ne scias, tio (por oni) ne ekzistas. Jen nia granda problemo en la Eklezio koncerne Esperanton. Eĉ pli tragike, se oni estas misinformita pri ĝi.

 

Vi, kara leganto kiel IKUE-ano, kiam kaj kiel vi aŭdis pri Esperanto kaj kiel vi fariĝis esperantisto? Kiam kaj kiel vi aŭdis pri IKUE? Kiel vi fariĝis IKUE-ano? Ĉu hazarde? Ĉu vi pensas, ke ĉi tiu metodo sufiĉas kaj taŭgas en la nunaj tempoj, ke el la okcent milionoj da katolikoj nur 1% informiĝu pri la katolika Esperanto-movado? Nu, kion vi diras? Kaj pensu ankaŭ pri la solvo.

 

Inter la esperantistoj de la mondo, parto da ili estas katolikaj. Unue ni turnu nin al ili kaj voku ilin en niajn vicojn.

 

Kiel disvastiĝas Esperanto en la Eklezio? Ho kiel bone estus tion scii!

 

Kara IKUE-ano, ĉu viaopinie eblas disvastigi ideon, penson, teknikon aŭ kion ajn sen propagando, informado, gazetaro, amas-komunikiloj, do mute, silente? Certe ne. Nu, kiel vi opinias pri la pluaj paŝoj por la disvastigo de Esperanto en la Eklezio?

 

En la Statuto de IKUE mi aldonus: «IKUE celas sian ĉeeston en la Romkatolika Eklezio, helpas realigi per siaj rimedoj ties celojn, kaj, kiel propran, ĝi celas realigi per la komuna lingvo Esperanto, ke ĉiuj katolikoj komprenu unu la alian en la tuta mondo».

 

La «bona libro» ĉiam vendiĝas en Esperantujo. Tion pruvas la vivo. Kie troviĝas niaj libroj aperintaj en la pasintaj jardekoj? Ĉe privatuloj, en bibliotekoj. Ĉu nenia eblo estas reeldoni tiujn, kiuj iam rapide elĉerpiĝis, ĉar ili estis «bonaj libroj»? Kaj kiujn ankaŭ la nuntempaj libroamantoj ŝatus legi kaj havi sur la librobretoj.

 

La vojo de la futuro? La dialogo. Dialogo kun la neesperantista mondo. Jen, kion ni volas. Ĉu vi scias ion pli bonan? Se ne, ni diskutu kune tion, kion ni proponas.

 

1983 estas la Monda Komunika Jaro. Ankaŭ por ni.

S. Ĉapody (Hungario)

 

al la indekso


 

 

ESPERANTO KIEL PAROLA LINGVO

Unua parto - Dua parto

 

Enkonduko

 

Kiel redaktoro de Esperantaj radio-programoj, mi devas solvi apartajn problemojn, rilatajn kun la buŝ-parola lingvo. Konsideru, ke la radio-aŭskultanto ne havas antaŭ la okuloj skribitajn vortojn, sed li nur aŭdas fluantajn sonojn. La leganto povas malrapidigi la legadon de malfacilaj frazoj, kaj eventuale serĉi en vortaro nekonatajn vortojn, sed la aŭskultanto ne povas tion fari. Al tio aldoniĝas, ke la radio-aŭskulteblo ne ĉiam estas perfekta pro bruoj ktp, au ke la prononco povas esti influata de nacilingva substrato (ekz. elparolo angleca, ruseca ktp).

Tio kondukas al pli ĝeneralaj konsideroj pri Esperanto kiel parola lingvo.

 

Origineco de la buŝ-parolo

 

Lingvistoj kaj psikologoj konsentas, ke la artikulacia buŝ-parolo estas originaĵo. La aliaj lingvaĵoj (mimado, skribado, ktp) aŭ akompanas la parolan lingvon aŭ deriviĝas de ĝi. Eĉ muta pensado aŭ rezonado eblas nur se oni scipovas paroli. Alivorte: eblas pensi konceptojn nur se oni pensas vortojn (ĉe mutuloj la gestoj estas konvencia traduko de vortoj).

 

Skribado estas (neperfekta) derivaĵo

 

Kaŭze de la prestiĝo de la literaturo, oni emas taksi la skriban lingvon pli «nobela» ol la parolan. Tamen, la skrib-lingvo estas nur proksimuma spegulaĵo de la parol-lingvo. Krome, neniu lingvo havas dudirektan respondon inter sono kaj litero kaj inverse. Tio validas ankaŭ pri Esperanto, malgraŭ ĝia principa fonetikeco. «Ĉiu vorto estas legata kiel ĝi estas sikribata» (9-a regulo de la Fundamento). La kvara eldono de «Plena analiza gramatiko de Esperanto» (PAG) dediĉas dekon da dense kompostitaj paĝoj al la prononco de Esperanto. Se absolute validus la regulo de la dudirekta respondo, sufiĉus duona paĝo por kontentige priskribi ĉion. Tio validas eĉ se oni ne konsentas pri ĉiuj tezoj de PAG.

La alfabetaj skrib-sistemoj de la diversaj lingvoj konsideras ne ĉiujn son-nuancojn (ili estas tiom nombraj, kiom la unuopaj parolantoj!), sed nur la distingajn sonojn, nome tiujn, kies ŝanĝo estigus konfuzon aŭ miskomprenon. Ekzemple: en Esperanto oni devas klare distingi inter «l» kaj «r», ĉar vortoj kiel «levi» kaj «revi» havas malsaman signifon. En la korea lingvo, onidire, «l» kaj «r» estas inteŝanĝeblaj sen ŝanĝo de signifo, kiel en Esperanto oni povas indiferente elparoli «r» lango-pinte aŭ kartave (gorĝe): la dua prononco estos eble malpli oportuna, sed ne senco-ŝanĝa. La ortografio (korekta sbrib-sistemo) do respegulas ne ĉiujn elparol-nuancojn de lingvo, sed nur tiujn, kiuj evitu senco-konfuzojn.

 

Homofonio kaj homografio

 

Homofonaj estas du diversaj vortoj, kiuj fakte samsonas: ekz.: minus: 1) konjunkcio (= malplus); 2) verbo mini, kondicionalo. En nia kazo la du vortoj estas ambaŭ homografaj, t.e.; same skribitaj. Malgraŭ la principa fonetikeco de Esperanto, oni zorgas, ke la maloftaj homofonoj estu almenaŭ malsame skribitaj:

koro: korpa organo; kor’o: biblia mezurunuo;

kubo: sesedro; Kubo: insulo;

sin: akuzativa refleksivo; sin’: elizia sino.

 

Sed, kiel supre dirite, lingvo konsistas unua-vice el tio, kion oni prononcas, kaj ne eblas prononci apostrofojn kaj majusklojn! Kiel do oni povas eviti konfuzojn? Ĝenerale helpas tio, ke la du homofonaj vortoj apartenas al diversaj paradigmaj aroj: minus-konjunkcio kontraŭ minus-verbo; sin-akuzativa pronomo kontraŭ sin’-nominativa substantivo, tiel ke ili aperas en diversaj sintagmaj kuntekstoj; aŭ ili estas semantike diferencaj, tiel ke ili troviĝas en kuntekstoj enhave malsamaj (se kor’o indikus korpan organon, ekz. pulmon, la vorto estus konfuziga, kaj do ne uzebla).

Foje homografaj vortoj estas ne tute homofonaj: ekz. konjunkcioj kaj pronomoj plurfoje havas malfortan akcenton, kaj tio evitigas konfuzon.

 

Homeofonio

 

Pli grava, ĉar pli ofta kaj foje tuŝanta samajn paradigmajn, sintagmajn kaj semantikajn kuntekstojn, estas la problemo de la homeofonoj, t.e. de la vortoj, kiuj ne sonas egale sed simile, tiel ke oni povus konfuzi inter ili. Ĝenerale, kiam oni aŭskultas parolon, oni ne aŭdas ĉiujn sonojn, sed nur parton, kaj nia cerbo integras la neaŭditajn surbaze de la kunteksto. Problemoj ekestas kiam la kunteksto ne helpas, kiam temas pri nekutimaj vortoj aŭ propraj nomoj. Malfacile estas kompreni, eĉ en sia gepatra lingvo, familiajn nomojn, aŭ nomojn de vilaĝoj ktp, kiam ili ne estas jam konataj de antaŭe. Eble ankaŭ al vi okazis, ke vi diktis vian nomon antaŭ giĉeto de oficisto, kaj tiu komprenis drolan kripligon de via estimata nomo! Pli grava estas la problemo, kiam tiuj nomoj aŭskultiĝas per radio aŭ telefono, ĝenate de bruoj.

En Esperanto, dum maloftaj estas la homofonoj, pluraj estas la homeofonoj. Sed ne ĉiuj estigas problemojn. Levi kaj revi, aŭskultataj per radio, povas. soni preskaŭ egale (des pli, ke la elparolo de «l» kaj «r» povas varii laŭ la nacieco de la parolanto), tamen la kunteksto helpas.

La konfuzo estiĝas, kiam en sama kunteksto ambaŭ similaj vortoj estas senco-havaj. Ni citas kelkajn ekzemplojn: diskuti-disputi; preni-premi; mi-ni (verbo-finaĵoj ne helpas); mia-nia; lumo-luno; ses-sep; kiel-kien, tiom-tion-kiom-kion; kiam-kian-kial; junio-julio; en-el {enspezo kaj elspezo estas malaj aferoj, kaj do oni devos iamaniere malkonfuzigi ilin).

Ankaŭ la nomoj de la alfabet-literoj estas problem-havaj: bo-go-do; po-ko-to, ktp.

 

Apudaj parolsonoj

 

Teorie, en Esperanto ĉiu sono povas troviĝi apud ĉia alia: oni ne povas teorie decidi, ĉu «hkuelsmro» povus esti Esperanta vorto. Aliflanke tio, kio estas facile prononcebla por germano, ne estas tia por japano. Multaj slavoj palataligas konsonantojn antaŭ «i»: ni farigas nji. Anglalingvanoj ne sufiĉe audigas antaŭkonsonantan «re». Aparte forta, sed diversmaniera de popolo al popolo, estas la tendenco asimili, t.e. similigi du apudajn sonojn: ek-zumi farigas eg-zumi, en-premi farigas em-premi. Zamenhof, en siaj «Lingvaj Respondoj», konsilas toleri, en la parola lingvo, tiajn faktajn asimilojn. Ni rimarkigas, ke la tendenco al asimilado estas ja universala, sed diversaspeca laŭ la lingva substrato de la parolanto.

Ekzistas ankaŭ inversa problemo, t.e. la apudeco de similaj parolsonoj. Listo de kvalitoj, ĉiuj finiĝantaj per -eco, ne sonas elegante; aro da diversaspecaj homoj: -uloj, -uloj, -uloj; serio da mal-ecoj: mal-, mal-, malsame ĝenas. Konsideru, krome, ke en la unuaj du kazoj la akcentoj (do plej klare aŭdeblaj silaboj) apartenas al tute ĝeneralaj sufiksoj, dum la radikaloj, aŭdate per telefono aŭ radio, povus esti ne tute klaraj.

 

Poemoj kaj kantoj

 

Foje poetoj kaj oratoroj intence serĉas ripetojn de sonoj (ekz. rimoj) aŭ de vortoj (ekz. anaforoj); kio pruvas, ke «ripeto» estas efekta, kaj do oni devas ĝin eviti, kiam speciala efekto ne estas celata.

Problemoj de komprenebleco okazas ankaŭ kiam oni aŭskultas poemojn aŭ kantojn. Ilin kaŭzas, interalie: malkutimaj vortoj aŭ fraz-konstruoj; elizioj kaŭzantaj kunpuŝon de tromulte da konsonantoj; abortaj rimoj (ekz. vundo-profunda) kaj rimoidoj (ekz. vintro-cindro).

Rimoj celas ne nur al harmonio - por ĝi sufiĉas eĉ rimoj neperfektaj sed ankaŭ al plifaciligo de kompreno kaj parkerigo: por la dua celo mis-rimoj malhelpas.

En ĉi tiu parto de la artikolo ni listigis kelkajn problemojn de Esperanto kiel buŝ-parola lingvo. En venonta parto ni esploros, kiel solvi la problemojn.

Battista Cadei (daŭrigota)

 

 

 

 

Parolaj problemoj prezentiĝas ofte ĉe radiaj elsendoj. En la foto: registrado de Esperanto-programo ĉe ORF (Radio Vieno)

 

 

al la indekso

 


 

TRA LA MOVADO

 

La Universitato de Rennes II (Bretonio, Francio) ĵus fariĝis la tria franca Universitato, kie Esperanto estas instruata kiel kursero sankciita per ekzamenoj. La enkonduko de Esperanto ŝuldiĝas al sukcesplena instru-eksperimento, dum pasinta universitata jaro, de la IKUE-ano André Rannou, docento pri anglistiko.

 

La estraro de LKEB (landa sekcio de IKUE en Belgio) kunvenis 19.3.1983 en Antverpeno, kaj priparolis, interalie, la nunan membrostaton en Belgio. Estis planita landa kunveno 7.5.1983 en Bruselo. (Raportis H. Audenaert)

 

Sac. Louis Muller (Belgio) gvidas Esperanto-kurson kun dek lernantoj en la «Universitato de la tria aĝo» en Lieĝo. Ni gratulas, kaj bondeziras, ke tiu ekzemplo havu imitantojn.

 

Ekde 19.3.1983, la S. Meso en Esperanto, celebrata de P. Giacinto Jacobitti por la romaj Esperantistoj kaj por la gastoj el aliaj lokoj, ne plu okazas dimanĉe, kiel ĝis nun (de 23 jaroj), sed sabate, je horo 16.30. Senŝanĝa restis la preĝejo, S. Prassede (tre proksime de la centra stacidomo Termini). Post la Diservo, kunveno okazas en la apuda ejo de Placo S. Maria Maggiore 8. (Raportis C. Sarandrea)

 

De la 23-a ĝis la 30-a de julio 1983 okazos en Esztergom-Kertvàros (Hungario), sub aŭspicio de KELI, Kristana Kongreso, en kiu estos bonvenaj ĉiuj kristanaj gefratoj. (Raportis J. Van Keulen)

 

La aŭstriaj katolikaj Esperantistoj ne faros specialan aranĝon okaze de la Aŭstria Katolika Kongreso (Katholikentag), 9-11.9.1983, en kiu ĉeestos la Papo mem; ja, en la kadro de ampleksa ĝenerala programo ne estus tempo kaj loko por la katolika Esperanto-movado. Tamen, la aŭstria sekcio de IKUE (AKLE) havos sian kutiman regulan kunvenon marde 13.9.1983 (do, sufiĉe en tempa proksimeco kun la Kongreso), en la horoj inter la 17-a kaj la 19-a kaj duono, en Graben 13/IV (Kreuzbundheim), Wien I, relative proksime de Stephanplatz. (Raportis W. Mudrak)

 

La Katolika Oazo Esperantista de Gdansko (Pollando) celebris, 29-30.1.1983, sian ĉiujaran solenan Krist-feston («Oblato»). Jam 28.1.1983 Sac. Jozefo Zielonka el Tarnów celebris S. Meson en Esperanto, posttagmeze, en la preĝejeto «S. Andreo Bobola» en Sopot; sekvis kunveno en la kapelo «S. Adalberto» en Sopot mem. 29.1.1983, Sac. Zielonka kaj Sac. Stanislao Płatek (ĉi-lasta, oficiala animzorganto de la esperantistoj en la regiono de Gdansko) kuncelebris en Esperanto en la kapelo «S. Adalberto». En posta kunveno partoprenis 36 personoj, kiuj preĝis, kantis, kaj – laŭ pola tradicio - dividis inter si la ofer-panon. Alia, ferma S. Meso en Esperanto havis lokon 30.1.1983, en la kapelo « S.Adalberto» en Sopot. (Raportis E. Fiutak)

 

Sac. Henriko Molenda celebris S. Meson en Esperanto 30.1.1983, en la preĝejo «S. Maksimiliano» en Bielsko-Biała (Pollando). Partoprenis ĉirkaŭ 40 personoj kiuj, postmese, kantis kristnaskajn kantojn, preĝis rozarion kaj ĝuis belan religian etoson. (Raportis Barbara Pochanke)

 

Malgraŭ diversaj malfaciloj, okazos la planita IKUE-Renkontiĝo en Romo (22- 24.8.1983) kun posta vojaĝo al Rimini (25-27.8.1983). Detaloj pri la programo sekvos. Poloj turnu sin al Sac. Roman Forycki, Kilińskiego 20, PL-05.850 Ozarow Maz. (estos je dispono en Romo, por ili, 30 lokoj en malkara tranoktejo; en Rimini ili gastos senpage).

 

al la indekso

 


 

 “AGADO E 3”

INTERNACIA KAMPANJO POR SOLIDARECO

KUN BLINDULOJ EN LA TRIA MONDO

 

Ni klopodas, nuntempe, helpi al Kamerunio (okulkliniko) kaj Kostariko (revalidiga centro). Sed, antaŭ nelonge, petis nian urĝan subtenon la nederlanda misiisto Patro Jos Craemers, kiu vivas en Ganao (Afriko). Tiu katolika pastro renkontis en tiu fora lando tiom da homoj kun malakra vidpovo, ke li decidis dediĉi sin, apud siaj striktaj animzorgaj taskoj, al... optiko. Tiucele, li kolektas kaj utiligas okulvitrojn novajn kaj uzitajn, duoblefokusajn kaj cilindrajn, montumojn novajn kaj surhavitajn, ktp. Tiun materialon oni sendas al li el la tuta mondo..

En la optika laborejo de Patro Craemers deĵoras 14 homoj laŭ dugrupa sistemo, de la frua mateno ĝis la malfrua vespero. Ĝenerale temas pri junaj gedungitoj, kiuj bezonas ankoraŭ multe da teknika instruado. En februaro 1983, tre sperta teknikisto vojaĝis tien ekskluzive por helpi kaj instrui du semajnojn. Feliĉe oni disponas pri bonaj, ĝisdataj kaj plene aŭtomataj mezuriloj kaj aliaj optikaj aparatoj.

El letero de Patro Craemers ni citu la jenon:

«Estas strange ĉi tie. Nenie en Ganao okulvitroj nun estas haveblaj; nur ni kapablas helpi al la homoj! Sed la bezonataj nombroj tiom kreskadas, ke devos okazi io plia, io ekstra. La lastan semajnon ni servis meznombre al pli ol 70 homoj en unu tago... Vespere ili alfluadas per kamionoj, kaj ĉiunokte ni subtegmentigas ilin en la konstruaĵo, kie dormas ankaŭ multjara dungitino kun sia patrino. La apudan ejon oni pruntedonis al ni, tiel ke nun ni havas lokon por dudek dumnoktaj gastoj. Sed nutraĵon ni ne povas surtabligi, ĉar ni mem ne havas. Ofte ili mem zorgas pri manĝaĵoj. Multaj devas vojaĝi plurajn tagojn por viziti nin. Bedaŭrinde nun la plej ordinaraj vitroj (ekz. + 0,50) komencas malstokiĝi aŭ tute disdoniĝis. Sed ni ne volas seniluziigi homojn, kiuj faris tiom longajn vojaĝojn... Dank’ al Dio ni povas helpi al multaj per uzitaj vitroj, orde aranĝitaj kaj numeritaj en la tirkestoj. Ofte ni devas iom adapti ilin, interŝanĝante unu vitron per alia. Dum la tuta tago almenaŭ unu, sed ofte ankaŭ du aŭ eĉ tri personoj tramezuras kaj laŭspecigas la uzitajn okulvitrojn. Kvar studentoj konstante prilaboras kaj riparas la malnovajn montumojn. Ĉarpentisto pligrandigas la nombron da tirkestoj. Pasintan ĵaŭdon ni servis al 90 homoj, kaj kiam je la sesa horo vespere ni volis fermi la laborejon, alkuris ankoraŭ 5 lastamomentaj klientoj. Jes, baldaŭ ni devos helpi al po cent homoj ĉiutage! Ni sendis du junajn kunlaborantojn por trijara periodo al granda okulhospitalo en Agogo, por ke oni plispertigu ilin pri optiko. Ni pagas la kostojn por tiu utilega instruado».

Povas esti, ke geesperantistoj, aŭ aliaj bonaj homoj, pretas kaj kapablas helpi al la bonega iniciato de Patro Craemers. Ĉar Ganao de tago al tago plimalriĉiĝas, la optikisto petas ankaŭ facile transporteblajn nutraĵojn por siaj klientoj (treege bonvenas: rizo, sekigitaj supoj, faboj, laktopudro, ladskatoloj kun viando aŭ legomoj, kaj simile). Oni skribu al Rev. Patro Jos Craemers, P.O. Box 234, Keta, Ganao (Ghana). Se iel prezentiĝas lingvaj aŭ alispecaj malfacilaĵoj, mi volonte proponas al ĉiu miajn servojn.

Kun multe da danko pro ĉio, kion oni faras por «Agado E 3», kaj esperante ke oni vidos eblojn subteni ankaŭ ĉi tiun gravan laboron, mi elkore salutas.

 

Jacques Tuinder

(Adreso de «Agado E 3»: Henegouwenlaan 35, NL-1966 RH Heemskerk, Nederlando).

 

al la indekso


 

FERIOJ KUN ESPERANTISTAJ FAMILIOJ

 

Familioj kun infanoj bezonas ripozigajn feriojn en bela naturo kun akvo, montoj kaj arbaro. Kial ĉiuj Esperantistaj familioj aparte feriu ie? Ĉu ne estus bone, renkontiĝi en iu ferio-loko kaj komune migri, sin bani kaj ludi kun la infanoj?

Ni jam elektis ferio-centron, kie ni volas feriadi ĉi-jare dum aŭgusto. Ĝi situas proksime al la urbo Clausthal-Zellerfed en la montaro Harz (F.R. Germanio), kaj estas facile atingebla ankaŭ de Danlando, Nederlando, Belgio kaj Francio. Kiuj Esperantistaj familioj ŝatus esti dum la sama tempo tie kaj havi tiom da kontaktoj, kiom oni volas?

Ne atendu programon aŭ grandiozajn Esperanto-aranĝojn. Ĉiu organizu mem sian feriadon (loĝadon, ferio-daŭron, ktp). Mi pretas kunordigi la tuton, t.e. kolekti informojn kaj diskonigi ilin al ĉiuj partoprenontoj; krome, precipe por eksterlandanoj, helpi trovi loĝlokon, tradukante kaj perante mendojn, sendante prospektojn kun aldonaj Esperant-lingvaj klarigoj, ktp...

Por pliaj detaloj, laŭeble baldaŭ turnu vin al Esperantista familio

 

Rudolf Fischer, D-4418 Nordwalde (F.R. Germanio).

 

 

al la indekso