Enhavo de Espero Katolika numero 2/1983

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

Sur la kovrilo: Kard. Vaivods. La bildo estis afable donacita al la Redakcio de “Espero Katolika”fare de la Kardinalo mem.

 

 

 


 

KIEL LEGI LA BIBLION

Dua parto - Unua parto

 

Resumo

 

En la unua parto de nia artikolo (EK 1/1983, paĝoj 9-11) ni parolis pri kvar diversaj manieroj de Biblio-legado: 1) laŭvorta; 2) subjektiva; 3) psikologia-objektiva; 4) politika-sociala.

Ni vidis, ke la laŭvorta legado foje miskomprenigas la veran sencon de la Biblio. La subjektiva legado riskas privilegii la reagojn de la leganto kaj preterlasi la esencan mesaĝon de la Sankta Skribo. Similan riskon havas ankaŭ la psikologia legado: ĝi estas objektiva en la senco, ke ĝi rilatas ne al la leganto, sed al la psikologio de la Bibliaj roluloj: kuraĝo de Abrahamo, ĉagreniĝo de Jesuo, fervoro de Paŭlo... sed foje ĝi ne trafas la esencan mesaĝon. La politika-sociala legado instigas forlasi individuismon kaj spiritecismon; aliflanke, ĝi riskas esti tro «surtera» kaj tro partiema.

 

Liturgia legado

 

La Eklezio, ekde la komenco, en la Di-servoj donas privilegian lokon al la legado de ambaŭ Testamentoj. La tekstoj estas ordigitaj tiamaniere, ke la ĉefaj eventoj de nia sav-historio estu celebrataj en la ciklo de unu jaro:

- komenco de la savo-historio kaj atendo de la Savanto (Advento);

- Enkarniĝo (Kristnasko);

- Preparo al la Jesua sufero kaj reviviĝo (Karesmo);

- Sufero, morto kaj reviviĝo de Jesuo Kristo (Pasko);

- Sankta Spirito kaj fondo de la Eklezio (Pentekosto).

En la liturgia legado la Eklezio interpretas la tekstojn de la Malnova Testamento laŭ «plena senco», tio estas sub la lumo de Kristo. Tiel jam faras la Nova Testamento citante la Malnovan, kaj tion pravigas la principo, ke ambaŭ Testamentoj apartenas al la unueca savo-plano de Dio.

 

Historia-kritika legado

 

Ekde almenaŭ du parcentoj la okcidentaj kulturaj movadoj (klerismo, racionalismo, historiismo) instigis apliki la koncernajn metodikojn ankaŭ al la Biblio. Tio okazis ne sen kontraŭstaroj, kaj en la katolika kaj en la protestanta mondo: ĉu oni rajtas trakti la Biblion kiel ĉian alian homan tekston? Ĉu tio ne kaŭzus perdon de la kredo? Aliflanke: kiel respondi je la kontraŭdiroj de la filologoj, de la historiistoj, de la scienculoj? Okazis disdivido en du tendencojn. Unuflanke la tradiciemuloj, kontraŭaj al ĉia novaĵo (oni diskutis, eĉ inter protestantoj, ĉu la punktoj kaj la komoj estas inspiritaj de Dio, nesciante, ke la Biblio siatempe estis verkita sen interpunkcioj).

Aliflanke, la progresemuloj foje aplikis ne nur novajn metodojn, sed ankaŭ mondkonceptojn fremdajn al la kristana kredo: tion faris la liberalaj protestantoj kaj la modernismaj katolikoj, rigardante la Biblion nur kiel produktaĵon de la homa genio.

Nuntempe, oni principe superis la konflikton inter la postuloj de la kredo kaj tiuj de la racio: la Sinjoro sendis al ni transcendan, Dian mesaĝon, sed tion Li faris tra la perado de tute homaj verkoj. La kredantoj, do, devos esplori tiujn homajn verkojn, por atingi la Dian mesaĝon, laŭ la deklaro de la dua Vatikana Koncilio: «ĉar Dio en la Sankta Skribo parolis per homoj kaj laŭ homa maniero, la interpretanto, por ĝuste kompreni kion Dio intencis al ni komuniki, devas atente esplori, unuflanke, tion kion la aŭtoroj intencis diri, aliflanke, kion Dio bonvolis revelacii per iliaj vortoj».

Por koni la intencojn de la aŭtoroj, oni devas atingi la originalan tekston. Ĉar ni posedas ne la originalojn, sed kopiaĵojn, la teksto-kritiko esploras la tradiciadon, nome la transdonadon de la Biblia teksto de generacio al generacio; per interna analizo kaj komparado de la diversaj kodeksoj (t.e. manuskriptoj), oni difinas la plej verŝajnan originalon. Arkeologiaj malkovroj (ekz. de Kumranaj manuskriptoj) pruvis, ke la Biblia teksto estis kopiata kun granda fideleco laŭlonge de la jarcentoj. Sed la teksto-kritiko estas nur bazo de la historia-kritika laboro. Per literatura kritiko oni esploras la lingvon, la strukturon, la stilon de la teksto. Por tion fari, necesas profunda kono de la lingvoj kaj literaturoj ne nur Bibliaj (hebrea, aramea, greka), sed ankaŭ parencaj (ekz. ugarita, siria, araba). Por kompreni literaturan tekston, tre gravas difini ĝian literaturan ĝenron, tio estas, kiu speco de literaturaĵo ĝi estas, ekz. ĉu historio, genealogio, popolralkonto, poemo, parabolo, psalmo, leĝo, sentenco, funebra lamento... Ekz., ni ne rajtas konsideri parabolon kiel historian rakonton. Aliflanke, ni devas trakti historian rakonton laŭ la kriterioj de la Biblia epoko, ne de la nuntempo. «Por kompreni en ĝusta senco tion, kion la sankta aŭtoro intencis aserti, oni priatentu la kutimajn manierojn de konceptado, de esprimo kaj rakontado de la tempo de la Biblia verkinto, kaj la kutimojn de la homaj rilatoj en tiu epoko» (dua Vat. Konc.).

La lastaj vortoj de la citaĵo aludas al la historia kritiko, kiu esploras la epokon, la medion, la aŭtoron de ĉiu Biblia verko. Ekz., ni malkovras, ke «Samariano» havas ne nur etnan-geografian sencon (= loĝanto de regiono Samario), sed ankaŭ religian (= ano de ne juda-ortodoksa religio).

 

La Dia mesaĝo

 

Eble iu kontraŭdiros: se la Biblio estas homa verkaĵo, farita laŭ homaj manieroj, kie estas la Dia mesaĝo? Ni respondas, ke la Dia mesaĝo ne estas en ĉiu unuopa vorto de la Sankta Skribo, sed en tio, kion ĝi instruas por nia spirita bono. Sankta Aŭgusteno skribis, ke la Biblio instruas ne kia estas la ĉielo, sed kiel oni atingas la Ĉielon (bedaŭrinde, tion forgesis la juĝistoj de la astronomo Galilejo). «La libroj de la Sankta Skribo instruas certe, fidele kaj senerare la veron, kiun Dio volis liveri en la Biblio por ma savo» (dua Vat. Konc.).

Do en la Biblio oni serĉu ne sciencan, sed religian veron. Por ĝin malkovri, oni apliku la historian-kritikan metodon; krome, oni «klarigu la Biblion per la Biblio». Fakte, ĉar la tuta Sankta Skribo apartenas al la ununura savo-plano de Dio, unu teksto kompletigas la enhavon de alia, kaj la tuta Biblio (Malnova kaj Nova Testamento) konsistigas harmoniaĵon. Trie, oni legu la Biblion ne individuisme, sed komunume, en la Eklezio, ĉar al tiu ĝi estas konfidita. Same kiel en la tempo de la formiĝo de la Bibliaj libroj, la Sinjoro parolas ne al izoluloj, sed al la popolo de Dio, al la Eklezio de Li establita sur la tero, vivigata de la Sankta Spirito, servata de la paŝtantoj, posteuloj de la Apostoloj, kaj de ĉiuj fideluloj laŭ la diversaj karismoj (t.e. personaj spiritaj donacoj), por la harmonia konstruo de la komunumo.

Battista Cadei - (2 - daŭrigota)

Tria parto

 

al la indekso


 

TRAVIVI LA ESPERON, KUN JESUO KAJ MARIA

 

Kian strangan programon proponas al ni la pilgrimado al Lurdo! En nia mondo la terura vet-armado ŝajnas nerezistebla, la malsatego plivastiĝas al la plimulto el la popoloj, multegaj homaj grupoj fariĝas nekredantaj. ĉu la kristana kaj eĉ homa Espero ne estas logike kaj racie vana, eĉ stulta?

Ni vivas ĝuste en la momento, kiam tre atente ni devas aŭskulti la voĉojn de Kristo kaj Maria. «Konfidu, mi venkis la mondon», diris kaj nuntempe diras al ni la Filo de Dio enkarniĝinta por ni. «Kion ajn Li diros al vi, tion faru», konsilis al la servantoj Lia Di-Patrino ĵus antaŭ la miraklo en Kana. Sed senĉese la eterna Vorto eldiras mirindajn, miraklajn, savajn parolojn, sub la fidema rigardo de Maria.

De la 5-a ĝis la 12-a de aprilo 1983, post la festo de la Reviviĝo de Jesuo, ni estos en Lurdo, kie Jesuo resanigis multajn korpojn kaj multegajn animojn. Per nia sennacieca lingvo ni preĝos por ĉiuj nacioj. por la tutmonda paco, por la feliĉo de la gefiloj de Dio.

Nia sankta patrono Maksimiliano Kolbe trovis ĉe la piedoj de la Senmakula apud Massabielle la spiritan doktrinon, kiu kondukis lin kuraĝe prediki la Evangelion tra la mondo, kaj finfine doni sian vivon por savi kunulon de koncentrejo.

Ankaŭ tie Pastro Emile Peltier lanĉis, antaŭ 80 jaroj, sian kruc-agadon jam celantan la Unuiĝon de la Eklezio de Kristo. Al la esperantista periodaĵo kreita por akceli tiun ekumenan agadon li konfide donis la titolon «ESPERO KATOLIKA».

Posteuloj de Maksimiliano Kolbe kaj Emile Peltier, ni multaj kunvenos en Lurdo, por plen-espere preĝi kaj labori por ni mem, por la Eklezio de Kristo kaj por la tuta mondo.

 

Sac. Louis Bourdon, Francio

 

 al la indekso

 


 

LA KONSISTORIO RELIEFIGIS

LA UNIVERSALECON DE LA EKLEZIO

 

Iu Eklezio, kiu plivastigas sian universalan dimension: jen la indiko, kiun oni povas ĉerpi el la listo de la 18 Kardinaloj solene nomumitaj de Papo Johano Paŭlo la dua 2.2.1983. La novaj purpuruloj reprezentas ĉiujn kvin kontinentojn, kaj por la unua fojo eniras la Kardinalaron reprezentantoj de Ebura Bordo, Angolo kaj Tajlando. Signifoplena aspektas la nomumo de kvar kardinaloj vivantaj en orienta Eŭropo, kaj precipe tiu de la 87-jara Julijans Vaivods, unua Kardinalo vivanta en Sovetunio (Latvio) post la Oktobra Revolucio; la aliaj estas la Primaso de Pollando Glemp, la Ĉefepiskopo de Zagrebo (Jugoslavio) Kuharić, kaj tiu de Orienta Berlino (Germana Demokratia Respubliko) Moisner: ilia nomumo verŝajne enkarnigas la ideon, tiel ŝatatan de Papo Wojtyła, pri iu Eŭropo unuigita de la komunaj kristanaj radikoj de la unuopaj popoloj, trans la politikaj baroj kaj la ideologiaj disiĝoj.

Apartan lokon inter la novaj Kardinaloj okupas Pierre Khoraiche, Patriarko de Antiokio laŭ maronita rito, vivanta en Bejruto (Libano). Estis li, kiu nome de ĉiuj adresis salutajn kaj dankajn vortojn (*) al la Papo, dum la nomuma ceremonio; kaj Johano Paŭlo la dua eldiris vibrajn vortojn por la maronita Eklezio, «ĉiam firma en sia aliĝo al la malnovaj tradicioj, malgraŭ la suferoj, en kiuj ĝi estas implikita kune kun la tuta libana popolo».

La Papo ne evitis memorigi al la novaj Kardinaloj la riskojn kaj la respondecojn, kiuj apartenas al la Kardinaloj en la plenumado de ilia ofico: sindevigo, kiu povas eĉ atingi sangoverŝadon, kiel simbole reliefigas la ruĝa bireto kaj vesto. Cetere, inter la novaj Kardinaloj ĉeestas kelkaj, kiuj en freŝaj aŭ malfreŝaj tempoj travivis dolorajn spertojn: la angolano Alexandre do Nascimiento, kiu en pasinta novembro estis unu monaton en kaptiteco ĉe gerilanoj, kaj la latvo Vaivods, kiu en 1958 estis kondamnita al dujara punlaboro pro la verkado de libro laŭ religia temo.

Caporilli, laŭ Radio Roma-Esperanto

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

(*) En franca lingvo. Estas interese, ke la Papo parolis en latina lingvo dum la sekreta parto de la ceremonio (en ĉeesto de la nuraj Kardinaloj), sed poste li uzis naciajn lingvojn (precipe la italan) dum la publika parto (N.d.R.).

 

al la indekso


 

LUTERO 500-JARA

Viglas, en la du germanaj ŝtatoj, la preparoj por celebri la 500-jaran datrevenon de la naskiĝo de Marteno Lutero. Centoj da aranĝoj estos okazigataj, kaj kekaj jam okazas, por memorigi la protestantan reformiston. En Nurnbergo, en la Nacia Germana Muzeo, estos inaŭgurita en junio ekspozicio pri «Marteno Lutero kaj la Reformo en Germanio», dum kiuj oni povos vidi pentraĵojn kaj originalajn dokumentojn venantajn el publikaj kaj privataj kolektoj de pluraj eŭropaj landoj. En Koburgo la ĉefaj ekspozicioj estos dediĉitaj al «La vivo de Lutero laŭ la bildoj de la 19-a jarcento» kaj al «Broŝuroj kaj flugfolioj de la Reforma epoko ». Sed estas multegaj la ekspozicioj, la kulturaj kunvenoj, la eldonaĵoj kaj la debatoj, kiuj okazos ĉijare en la germanaj landoj, praktike en ĉiuj gravaj urboj.

En Federacia Respubliko Germanio, la aranĝoj por celebri Luteron estas prizorgataj kaj de la Ŝtato kaj de la evangelia Eklezio, tute sendepende. En Germana Demokratia Respubliko, kontraŭe, jam de du jaroj laboras grupo da spertuloj, sub la estrado de la ŝtatestro, Erich Honecker. Interalie, en Germana Demokratia Respubliko troviĝas, praktike, ĉiuj ĉefaj vivlokoj de Lutero. En Eisleben, en la provinco Halle, kie la ribelema monaĥo naskiĝis 10.11.1483, estis restaŭritaj ĉiuj lokoj kie la reformisto vivis kaj agadis; same en Erfurt, kie Lutero iĝis monaĥo en la monaĥejo de Aŭgustenanoj. Bone konservita kaj restaŭrita estas ankaŭ la kastelo de Wartburg, kien Lutero rifuĝis por saviĝi de la imperiestro, kaj kie li tradukis en la germanan la «Nova Testamento »-n. Same en Demokratia Germanio troviĝas Wittenberg, mezvoje inter Berlino kaj Lejpcigo: tie Lutero longe vivis, instruis ĉe la Universitato, kaj al la pordo de la kastela preĝejo alfiksis la famajn «95 tezojn» de la ribelo. En tiu preĝejo la protestanta monaĥo estas entombigita. Por Germana Demokratia Respubliko la figuro de Lutero, dum longa tempo neglektata, konsistigas precipe figuron reakirendan al la marksista revolucio: estas interese, ke la oficialaj tekstoj nun parolas pri li kiel pri pioniro de la ribelo kontraŭ la Eklezio kaj la burĝaro.

 

Priasco (laŭ Radio Roma-Esperanto). Trad. A.D.S.  

 

al la indekso


 

KATOLIKOJ EN ĈINIO

 

Se Oriento ne trovas Okcidenton en Kristo,

ĝi ne renkontos Okcidenton, kaj ne amos ĝin.

Se Okcidento ne trovas Orienton en Kristo,

ĝi ne renkontos Orienton, kaj ne amos ĝin.

Se Oriento ne okcidentaniĝas,

ĝi estos pli aĉa ol Okcidento.

Se Okcidento ne orientaniĝas,

ĝi fariĝos pli aĉa ol Oriento.

Se Oriento kaj Okcidento ekster Kristo unuiĝas,

ilia unuiĝo ne estos daŭra,

kaj la rezultato estos momenta raviĝo,

kiu naskos nur monstrojn.

Nur unuigite en la sino de Kristo

ili sin amos reciproke per la amo de Kristo,

kaj ilia unuiĝo naskos novan homon.

(D-ro Wu, 1958)

 

Ĉinio pli kaj pli altiras la atenton kaj interesiĝon de la mondo ĝenerale kaj de la kristanoj speciale. Tion pravigas la grandiozeco de la «ĉina fenomeno»: unu miliardo da homoj, kiuj lanĉis al la historio la defion konstrui novan Ĉinion sendepende de la Okcidenta mondo. Per ĉi tiuj kelkaj notoj ni klopodos kompreni almenaŭ parteton de tiu fenomeno.

Komence, la okcidenta mondo konis la ĉinan revolucion precipe pere de la ekzilitoj, kiuj emfazis la negativajn flankojn de la evento. Ĉirkaŭ la komenco de la sepdekaj jaroj, la verkoj de Maŭ Zedong, plenaj de idealismo, logis multajn. Fine de la sepdekaj jaroj, post la morto de Maŭ kaj la falo de la «kvarpersona bando», kaj la lanĉo de la «kvar modernigoj», la ĉina mondo malfermiĝas.

Sed ni vidu, laŭorde, kiel evoluis la aferoj.

 

Historia retro-rigardo

 

Ĉina Popola Respubliko fondiĝis en la jaro 1949. Tiam la katolikoj estis pli ol 3 milionoj. Ĉirkaŭ unu kvarono de la ĉinaj diocezoj aŭ alispecaj distriktoj havis ĉinajn estrojn. Eksterlandaj misiistoj prizorgis la aliajn. El la 5.788 pastroj, 2.698 estis ĉinaj. Inter la humanaj kaj klerigaj establaĵoj, ni menciu du katolikajn Universitatojn, kun entute dekmil studentoj.

Ĉirkau unu jaron post la establiĝo de la nova Cinio, komenciĝis la malfaciloj por ĉina katolikismo, rigardata ne kiel religio kaj kredo, sed kiel «ilo de fremda imperiismo». En 1952 estis starigita la «Patriota Katolika Asocio», kiu estu lojala al la nova Ĉinio. La eksterlandaj misiistoj estis arestitaj kaj resenditaj al siaj landoj. Inter 1957 kaj 1961 estis elektitaj ĉirkaŭ 40 episkopoj, membroj de la «Patriota Katolika Eklezio», sen aprobo de la Papo. Pluraj episkopoj, pastroj kaj laikoj, kiuj ne volis aliĝi al la «patriota» Eklezio (kies oficiala celo estas la memstareco de regado, ekonomia administrado, kaj disvastigado) estis malliberigitaj, kaj kelke da ili ankoraŭ estas en karceroj.

En 1968 komenciĝis la «kultura revolucio», dum kio ĉio antaŭa (inkluzive de la patriota Eklezio) estis kritikita: ĉia esprimo de religiemo estis malpermesita.

 

Pliboniĝo de la situacio

 

Post la falo de la «kvarpersona bando» (1976), la situacio komencis pliboniĝi. En 1978 Den Ksiaoping malfermis novan, pli liberecan periodon. El la korespondado kaj el la vizitoj (unuafoje rajtigitaj) de elmigrintaj ĉinaj pastroj al siaj familioj, evidentiĝis, ke post pli ol 30 jaroj, la katolika vivo ankoraŭ viglas en Ĉinio. Preĝejoj estas remalfermitaj. Pastroj «patriotaj» rajtas ofici. Kristanaj geedzoj baptis kaj edukis kristane siajn gefilojn. La suferoj pro la kredo plifirmigis multajn fidelulojn en la religio.

 

Problemoj

 

La pliboniĝo de la situacio ne signifas, ke ĉiuj problemoj estas solvitaj. Unu el tiuj problemoj estas la kunigeblo de la memstareco de la ĉina katolika Eklezio kun la unueco de la universala katolika Eklezio. Aliflanke jeno, ke la Sankta Seĝo ne rompis la diplomatajn rilatojn kun Tajvano/ Formozo, estas rigardata de Popola Ĉinio kiel obstaklo al la starigo de rektaj rilatoj kun la Papo. Ankaŭ la nova konstitucio garantias la liberecon de religia kredo, sed ĝi aldonas: «La religiaj aferoj ne povas esti regataj de fremda lando».

 

Alvokoj de Johano Paŭlo la dua

 

Okaze de vojaĝo al fora Oriento la Papo faris en Manilo, 18.2.1981, alvokon alla katolikaj ĉinoj, por ke ili estu samtempe lojalaj civitanoj kaj fidelaj al la universala Eklezio. Li diris, interalie: «Mi, Johano Paŭlo la dua, episkopo de Romo kaj posteulo de Petro, salutas vin, miaj karaj fratoj kaj fratinoj en Ĉinio, en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo... Mi deziras esprimi mian profundan admiron por la atesto de heroeca kredo, kiun multaj el vi montris, kaj ankoraŭ hodiaŭ daŭrigas. La tuta Eklezio fieras pri vi, kaj sentas sin plifortigita per via atestado». Kaj 6.1.1982 Johano Paŭlo la dua skribis al la tutmonda episkoparo: «Mi petas, ke vi preĝu, ke vi unuiĝu en la Spirito de Dio kun la filoj kaj filinoj de la katolika Eklezio, kiuj vivas en Ĉinio, kun kiuj ĉesis, jam de kelkaj jardekoj, ĉia videbla rilato. Per la preĝado ili, eĉ se ekstere senigitaj de ĉiu komuniko kun ni, restas en la koro mem de la Eklezio de Kristo».

 

La kazo de episkopo Deng

 

Episkopo Dominik Deng, Apostola Administranto de urbo Kanton’ ekde 1951, enkarcerigita en 1958, liberigita en 1980 kaj agnoskita kiel episkopo de Kanton’, ŝajnis la homo, kiu povas esti agnoskata ĉu de la ĉina registaro ĉu de la Sankta Seĝo. Sed, kiam la Papo donis al li la oficialan titolon de ĉefepiskopo de Kanton’, tio kaŭzis fortan reagon fare de Ĉinio, kiu denuncis la «neleĝan enmiksiĝon de Vatikano».

 

Matteo Ricci, ponto inter Ĉinio kaj Okcidento

 

La hodiaŭa Ĉinio praktikas politikon de amikeco kaj de kultura kaj scienca interŝanĝo inter la popoloj, agnoskante per tio la komplementecon de la diversaj homaj spertoj. Laŭ agnosko de la ĉina komunista partio mem, la «kultura revolucio» estis kaŭzo de plej gravaj damaĝoj. Inter la aferoj ruinigitaj de la «ruĝaj gardistoj» estis ankaŭ la tombo de la itala misiisto Matteo Ricci, «importinto de imperiisma kulturo». En 1979 oni decidis restaŭri la tombon de patro Ricci, «pioniro de la kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Okcidento» (laŭ difino de la pekina «Tag-gazeto de la Popolo»). Okaze de kongreso aranĝita (en oktobro 1982) por celebri la jubileon de la alveno de patro Matteo Ricci al Ĉinio (1582), Johano Paŭlo la dua denove alvokis al restarigo de la dialogo: «Matteo Ricci kiel unua sukcesis engreftiĝi en la ĉinajn kulturon kaj socian vivon, konatigante ĉu al tiu granda lando la sciencon kaj teknikon de Eŭropo, ĉu al Okcidento la civilizacion kaj kulturajn riĉaĵojn de la ĉina popolo...». La Papo parolis pri la aktualeco de patro Ricci, super la opozicioj inter ĉinoj en Popola Ĉinio kaj en aliaj mondopartoj en la nuna momento: «Estas momento - li diris - en kiu pri la ĉina nacio pli kaj pli evidentiĝas al la mondo la esenca unueco de la humanaj kaj kulturaj valoroj de ĝia popolo, unueco en kiu la tutmondaj ĉinoj sin agnoskas... La tombo de Matteo Ricci en Pekino memorigas al ni la tritikan greneron kaŝitan en la sino de la tero, por doni abundan frukton. Ĝi estas elokventa alvoko, kaj al Romo kaj al Pekino, restarigi tiun dialogon, de li komencitan antaŭ 400 jaroj, kun tiom da amo kaj tiom da sukceso».

H. Montano

 

 al la indekso


 

 

NUNTEMPA SITUACIO EN POPOLA ĈINIO

 

En Ĉina Popola Respubliko nuntempe vivas 50 episkopoj, el kiuj 9 nomumitaj de la Sankta Seĝo kaj 41 de la patriota Eklezio, sen papa rajtigo. El la 9 elektitaj de la Papo, 4 apartenas al la Ĉina Episkopara Konferenco, 3 estas enkarcerigitaj, kaj 2 malebligataj rezidi en siaj diocezoj: unu estas mons. Dominik Tang de Kanton’.

Freŝa statistiko informas, ke en Ĉinio estas ĉirkaŭ 3 milionoj da katolikoj, el kiuj 20 mil en Pekino. El la 4 preĝejoj iam funkciintaj en la ĉina ĉefurbo, 2 estas denove malfermitaj. En la pekina diocezo oficas dekduo da pastroj, aĝaj inter 50 kaj 70 jaroj. En 1981 ili baptis 300 homojn, celebris centon da geedziĝoj, konfirmaciis pli ol 300 fidelulojn. Ili baptas nur plenkreskulojn, kaj postulas seriozan preparon. Dek junuloj sin preparas al la pastreco. La Sankta Meso estas celebrata latine, kun la ĉeesto de ĉirkaŭ 2.000 homoj en la festotagoj.

 

al la indekso

 


 

KATOLIKOJ EN SOVETUNIO

 

La nomumo de Kard. Vaivods atentigis la publikan opinion pri la ekzisto de rimarkinda nombro da katolikoj en Sovetunio. Ili estas, entute, preskaŭ dek milionoj, malgraŭ jardekoj da persekutoj kaj la ofta malagnosko, je oficiala nivelo, de ilia ekzisto: ekzemple, en Ukrajno 4 milionoj da katolikoj estis alligitaj, per ŝtata dekreto, al la ortodoksa Patriarkujo de Moskvo. Preskaŭ tri milionoj kaj duono estas la katolikoj en Litovio, du milionoj en Belorusio (precipe en ĝia okcidenta parto, iam pola), 250 mil en Latvio (kaj estas interese, ke ĝuste el Latvio, do el la malplej signifa el la sovetiaj komunaĵoj, estis elektita Kard. Vaivods: verŝajne, homoj el aliaj pli multenombraj komunaĵoj estus kreintaj pli da problemoj por la jam tiklaj rilatoj inter la Sankta Seĝo kaj Sovetunio). Malgrandaj grupoj de katolikoj estas ankaŭ dissemitaj en Estonio, Rusio, Armenio, Gruzio, Siberio kaj Kazaĥlando (ĉi-loke, temas precipe pri germanoj, tien forportitaj dum la dua mondmilito).

 

al la indekso

 


 

PASTRO ALEKSANDRO DOMBROVSKI

Unua parto

 

La unua katolika esperantisto

 

Laŭ Enciklopedio de Esperanto (EdE), tuj post la publikigo de la «Unua Libro» de d-ro Esperanto en 1887, kelkaj kleraj katolikoj, loĝantaj en la tiutempa rusia imperio, montris interesiĝon pri la nova lingvo. Unu el ili estis iu episkopo Zerr el Saratov, pri kiu silentas aliaj movadhistoriaj konsultlibroj. Verŝajne li neniam subskribis kaj sendis al Zamenhof la promeson lerni Esperanton, kiu estis presita sur folio en la «Unua Libro», do lia nomo ne aperis en iu Adresaro de Esperantistoj.

Elstara aktivulo en la fruaj jaroj de la Internacia Lingvo estis la franco Louis de Beaufront (pseŭdonimo de Louis Chevreux. Ankoraŭ ne tute dokumentita estas la vera biografio de tiu ombreca persono, sed estas certe, ke li estis fervora katoliko, kiu, laŭ sia propra eldiro, studis teologion kaj fariĝis membro de la Dominikana ordeno, kvankam ne kiel ordinita pastro.

La dato de lia esperantistiĝo estas 1888, tamen li ne estis la plej unua katoliko, kiu lernis la zamenhofan lingvon. Unu jaron pli frue, ĝuste en 1887, aliĝis al la Esperanto-movado katolika pastro el Litovio. Aleksandro Dombrovski. Tiu estas la kutima literado de ha familia nomo, sed ankaŭ jenaj variaĵoj estis uzataj: Dombrowski, Dambrauskas kaj Dabraūskas. Li havis ankaŭ pseŭdonimon, A. Jakštas, sed ne estas klare, ĉu li uzis ĝin ekskluzive por siaj litovlingvaj verkoj, au ĉu ĝi troviĝas ankaŭ kiel subskribo de kelkaj el liaj verkoj en Esperanto.

Nekompletaj estas la biografiaj donitaĵoj ankaŭ de Pastro Dombrovski. Li naskiĝis unu jaron post Zamenhof, la 26-an de aŭgusto 1860, en Kurofilai, Latvio, regiono tiam sub la regado de la rusa caro. La artikolo pri Dombrovski en EdE informas, ke li eksciis pri Esperanto, kiam li estis studento en la Peterburga Pastra Akademio en 1887, sed sub n-ro 186 en la Adresaro la adreso de Dombrovski estas Ustjujna, urbo en la gubernio Novgorodo, preskaŭ 400 km. sudoriente de Peterburgo. En siaj rememoroj, publikigitaj en la Ora Libro de la Esperanto-Movado en 1937, duonjarcenton post lia esperantistiĝo, Dombrovski rakontas jene: «Unu belan aŭtunan tagon de 1887 mi trovis en kroniko de varsovia ĉiutaga gazeto mallongan noteton pri eltrovita «nova internacia lingvo Esperanto». La dato estas la sama kiel tiu en EdE, sed, bedaŭrinde, Dombrovski ne mencias la nomon de la urbo, en kiu li legis la varsovian gazeton. La pastro estis ekzilita inter la jaroj 1889-1895 laŭ EdE, ĉar, malpermesante, ke katolikoj vizitadu rusortodoksan preĝejon, li malobeis caran odonon. Mi konjektas, ke Ustiujna estis lia ekzilejo.

 

«Lingvo por ŝtelistoj»

 

Ni reiru momente al la jaro 1887. La artikolo, kiun Dombrovski legis en varsovia gazeto, malfavore traktis Esperanton, rimarkigante, ke «la tutmondai ŝtelistoj povos de nun ekuzi tiun novan interkomprenigilon por siaj internaciaj celoj...». Dombrovski reagis tute kontraŭe: «Tiu malica primoko min efikis tute alia, ol la gazetisto eble volis, ĉar la saman tagon mi tuj venigis el Varsovio la polan eldonon de la unua zamenhofa broŝureto». Traleginte ĝin, Dombrovski tuj skribis mallongan leteron en Esperanto, informante Zamenhof, ke li ne atendos, ĝis kiam dek milionoj da homoj lernos Esperanton, sed li tuj komencos alproprigi al si la Internacia Lingvon.

Laŭ alia versio de la sama rakonto, Dombrovski skribis poŝtkarton en senerara Esperanto al Zamenhof unu semajnon post ricevo de la «Unua Libro». Tiu korespondaĵo, ĉu letero aŭ poŝtkarto, jam de longe malaperis, sed ĝi povas esti la unua korespondaĵo, kiun Zamenhof ricevis, skribita en lia ĵus publikigita lingvo. Dum la sekvaj jaroj Zamenhof kaj Dombrovski korespondadis, kaj en 1937 Dombrovski menciis, ke li ankoraŭ konservas «ĉirkaŭ 20 mallongajn negocajn leterojn» de Zamenhof. Fakte, temas pri poŝtkartoj, kies tekstoj estas publikigitaj en Originala Verkaro kaj Plena Verkaro de Zamenhof. La enhavo plejparte koncernas libromendojn fare de Dombrovski kaj lian krediton, kiun Zamenhof kalkulis ĝis la lastaj kopekoj.

La du viroj plurfoje interŝanĝis ankaŭ novjarajn salutojn, kaj, en julio 1891, Zamenhof dankis Dombrovski pro lia fotografaĵo. Dombrovski regule sendis al la aŭtoro de Esperanto ekzemplerojn de siaj publikigaĵoj en la Internacia Lingvo. En poŝtkarto sendita al la litova pastro en januaro 1890, Zamenhof esprimis ĝojon, ke Dombrovski komencas traduki vortareton por litovoj, kaj li konsilis pri kostoj, cenzurado kaj presado.

Bernard Golden (daŭrigota)

Dua parto

 

al la indekso

 


 

 

TRA LA MOVADO

 

Radio Lille (Francio) disaŭdigis, 1.12.1982, 45-minutan intervjuon kun P. Louis Bourdon, komitatano de IKUE, pri pacaj temoj. Patro Bourdon estas, interalie, honora prezidanto de la franca Pacodomo en Roubaix. (Raportis L. Giloteaux)

 

Havis lokon en la varsovia preĝejo «S. Aleksandro» (Pollando), 9.1.1983, la jam tradicia solena Novjara S. Meso. Kuncelebris, kun la Parokestro Episkopo Władysław Miziołek, Sacerdotoj Józef Zielonka, Roman Forycki kaj Tadeusz Bazylewicz. Partoprenis pli ol 200 personoj, kiuj fervore preĝis kaj kantis. Artisme kantadis la koruso «Muzilo» kaj la solistoj S. Nafalski kaj S. Kasperowicz.

Sekvis kunveno, kun partopreno de 120 personoj, kiuj travivis kortuŝan kaj neforgeseblan renkonton, en amika kaj frata etoso. (Raportis Marta Sosińska)

 

Kiel ĉiun duan dimanĉon de la monato, S. Meso en Esperanto havis lokon 9.1.1983 en la preĝejo «S. Stefano» de Krakovo (Pollando).

Kuncelebris Sacerdotoj Henriko Molenda kaj Antono Gucwa, memore al la forpasintaj P. Henriko Paruzel kaj s-ino Janina Horoszko. Sekvis kunveno, kun deklamado de poeziaĵoj kaj kantado de kristnaskaj kantoj. Partoprenis pli ol 40 personoj, en pia kaj amika atmosfero. (Raportis Franciszka Bardecka)

 

Pli ol 50 personoj partoprenis, 22.1.1983, esperantistan pilgrimadon al Niepokalanów (Pollando), la loko, kiu plej multe konservas la memoron pri Sankta Maksimiliano Kolbe.

Sanktan Meson celebris la juna pastro Tadeusz Bazylewicz. Sekvis diversaj edifaj aranĝoj, interalie preĝado por la unueco de la Kristanoj (des pli en la okazo de la Por-unueca Semajno), spektado de lumbildoj, aŭskultado de programo de Radio Vatikana en Esperanto. Bedaŭrinde, pro malsano, ne povis ĉeesti la pilgrimadon P. Kornel Kaczmarek, la esperantista franciskano loĝanta en Niepokalanów, kiu siatempe estis kamarado de P. Kolbe. (Raportis Marta Sosińska)

 

La grupo de Milano de la itala sekcio de IKUE (kiu nomiĝas «Katolika Esperanto-Centro P. Ferdinando Longoni», laŭ la nomo de la mortinta fama Prezidanto de IKUE) daŭrigas sian agadon en la katolikaj medioj de la milana diocezo (laŭdire, la plej granda en la mondo, almenau laŭ nombro de parokoj). En januaro, la Centro ekz. kontaktis pli ol 300 katolikajn lernejojn, per cirkulero celanta la starigon de kunlaboro. Animzorganto de la Centro estas Sac. Lorenzo Longoni, frato de P. Ferdinando.

 

Sekve de la agado «Pakaĵoj al Pollando», iniciatita de Sac Duilio Magnani, multaj geesperantistoj el Pollando jam regule korespondas ne nur kun italaj samideanoj, sed ankaŭ kun neesperantistoj kaj diversaj asocioj, lernejoj, ktp.

Jam okazas, ke italoj klopodas skribi sian unuan leteron en Esperanto, dum en Pollando viglas la serĉado de homoj, kiuj scipovas la italan kaj kapablas traduki la alvenantajn leterojn. La agado estis bonega propagando por la IKUE-movado. (Raportis H. Z.)

 

Ni gratulas je la 60-jariĝo de la karmelana Patro Suitbert Siedl, universitata Profesoro en Salzburg (Aŭstrio), kiu estas denaska Esperantisto, kaj restis fidela al la Esperanto-idealo malgraŭ siaj multaj kaj signifaj lingvo-scioj (li regas la lingvojn germanan, francan, italan, hispanan, latinan, grekan, hebrean). (Raportis Walter Mudrak)

 

Por honori la 100-jaran jubileon de Esperanto, la Dumviva Membro de IKUE Doktoro Serio Boschin (Italio) decidis donaci unu milionon da liroj (sumon apartigitan per multaj personaj for-oferoj) favore al juna studento de la Pontifika Instituto por Eksterlandaj Misioj (PIME) de Preganziol/ Treviso, kiu devontigis sin lerni Esperanton. La monsumo estos liverata poparte en 5 jaroj, de 1983 ĝis 1987, surbaze de la lingvaj progresoj de la studento.

 

De la 15-a ĝis la 17-a de aprilo 1983 kunvenos en Pfaffenhofen (F.R. Germanio) la membroj de «Bavaria Esperanto-Ligo».

Interalie, la komitatano de IKUE P. Albino Ciccanti (Italio) benos la flagon de la loka Esperanto-klubo, kaj la IKUE-ano Hans-Jörg Kindler (pli konata kiel «Trixini») varbos por Esperanto sur la ĉefplaco, per siaj magiaĵoj.

 

al la indekso

 

 


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

+ S-ro Ramon Molera i Pedrals, Hispanio (60-jara; tre fervora Esperantisto kaj modela kristano, senlaca propagandisto de la internacia lingvo kaj kolektanto de Esperantaĵoj. De multai jaroj membro de IKUE. La funebran Meson, celebritan 29.1.1983 de la IKUE-komitatano Sac. Manuel Casanoves, ĉeestis la tuta loĝantaro de lia loĝ-urbeto Moiŕ);

+ Sac. Jos Kerfs, Belgio (apenaŭ 44-jara. Prezidanto de la «Movado sen Nomo»).

 

 al la indekso


 

ASOCIAJ NOTOJ

 

La Sekretario de IKUE havis afablan interparolon en Romo, 7.2.1983, kun la Helpa Episkopo de Varsovio (Pollando), Mons. Władysław Miziołek, koncerne la eblecojn okazigi en venonta aŭgusto IKUE-kunvenon en Romo kaj Rimini, kun tre favoraj kondiĉoj por membroj el landoj kun transpagaj problemoj.

Surbaze de la favora sinteno de la Pontifika Instanco pri Pilgrimadoj, kaj en rilato kun la oferemo de la Paroko «SS. Giovanni e Paolo» de Rimini (kies Parokestro estas ĝuste Sac. Duilio Magnani, Prezidanto de IKUE),), oni eĉ planis proponi al 30 personoj el Pollando tre malmultekostan restadon en Romo kaj senpagan gastigadon en Rimini, kaj favorajn kondiĉojn ankaŭ por la homoj el aliaj landoj.

Bedaŭrinde, tamen, 15.2.1983 la preĝejo «SS. Giovanni e Paolo» de Rimini estis preskaŭ detruita de abrupta brulego, kiu kaŭzis tiom da damaĝoj (almenaŭ 70 milionojn da liroj nur por la plej urĝaj riparoj), ke certe oni ne plu povos kalkuli je la kontribuo de tiu paroko.

Pro tio, ni prokrastas al venonta numero de EK ĉian decidon pri la okazigo aŭ ne de la planita kunveno.

 

 al la indekso


 

PRI ANĜELOJ

 

Oni deprenis de vi blankajn vestojn,

viajn flugilojn kaj eĉ ekzistadon.

Mi tamen kredas al vi,

senditoj.

Kie ekzistas la mondo alia,

teksaĵ’ el steloj kaj bestoj brodita,

vi promenadas kaj rigardas stebojn.

Mallonga tie estas restad’ via,

eble tre frue ĉe la ĉiel’ pura,

en melodio de bird’ ripetita,

aŭ en odoro de poemoj vespere,

kiam eksorĉas ĝardenojn la lumo.

Oni supozas, ke iu vin elpensis,

sed tio por mi ne estas pruvita,

ĉar homoj ankaŭ sin mem elpensis.

Voĉo - ĝi eble estas por ni pruvo,

ĉar ĝi apartenas al estaĵoj helaj,

tiel leĝeraj (kial ne?), flugilaj,

per fulmobrilo zonitaj.

Ĉi tiun voĉon mi aŭdis en sonĝo

kaj ekkomprenis bone, malpli bone

en lingv’ anĝela ordonon aŭ vokon:

tuj venos tago,

ankoraŭ unu.

Faru, kion vi povas.

 

Czesław Miłosz, Pollando

El la pola tradukis Irena Missiuro

 

 al la indekso


 

EKLEZIO KAJ MALARMADO

 

La ĵusa vizito al Romo de la usona vicprezidento Bush, kaj lia interparolo en Vatikano kun Johano Paŭlo la dua, akrigis la intereson pri tio, kio en la katolika Eklezio maturiĝas pri la problemo de malarmado: iu temo, kiun la Papo ĉiam pli ofte alfrontas en la publikaj okazoj kaj en la oficialaj deklaroj.

Ke, fronte al la spiralo de la vet-armado, la Eklezio decidis reagě per konkretaj iniciatoj, estas afero jam de longe konata. Ĉi tiu volo estas la fundamento de la ripetaj alvokoj de la Papo al «ekvilibra malarmado», kaj de la nova sinteno de la usonaj Episkopoj, kiuj, en majo, publikigos leteron, kiu, ankoraŭ en la stato de projekto, jam naskis multajn palemikojn (en ĝi estas dirite, interalie, ke la sinteno de Usono koncerne la atoman fortimigon estas «klare ne kontentiga el morala vidpunkto»).

Antaŭ ne longe havis lokon en Vatikano estrarkunveno pri la temo de malarmado, fare de reprezentantoj de la okcidentaj episkoparaj konferencoj, kun la celo konstati la sintenon de la unuopaj naciaj Episkoparoj. Laŭdire, en tiu kunveno oni decidis pliprofundigi la temon, por doni al la iniciato de la usonaj Episkopoj iun pli ekvilibran enhavon, kiu konsideru ne nur la sinarmadan politikon de la Registaro Reagan, sed ankaŭ la pli ĝeneralan strategian vetkonkuron inter la du grandaj potencoj.

Pri la renkontiĝo inter Johano Paŭlo la dua kaj Bush mankas oficialaj deklaroj. La duonoficialaj fontoj de Vatikano malkonfirmas, ke la Papo pritraktis la problemojn emfazitajn de la usona Episkoparo; pli verŝajne, la interparolo koncernis la ĝenevan intertraktadon pri eŭropaj raketoj. Oni supozas, pri tio, ke la Papo memorigis siajn ĵusajn alvokojn (de la l-a kaj de la 15-a de januaro) al la «potencoj, kiuj staras unu kontraŭ la alia», por ke decidite kaj rapide ili «kune laŭiru la diversajn etapojn de malarmado», kaj sindevigu «en ĉiu etapo en egala maniero». Oni opinias, tamen, ke se iel oni parolis pri la starpunkto de la usonaj Episkopoj (la Papo ne partoprenis mem en la kunveno de la okcidentaj Episkoparoj, sed li akceptis en aŭdienco la partoprenintojn), la priparolo rilatis nur al la klarigo, fare de la Papo, de la moralaj kaj religiaj kialoj de la episkopara iniciato. Koncerne la akuzon pri unuflankeco, ĉar ĝi konsideras nur la usonan politikon kaj ne ankaŭ tiun sovetian, Kard. Bernardin mem (la ĉefa responsulo de la paŝtista letero de la usonaj Episkopoj) antaŭanoncis iun pli ekvilibran tekston.

 

Brancoli, laŭ Radio Roma-Esperanto

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

 al la indekso


 

EKLEZIA VIVO EN OCEANIO

 

Oceanio, la plejnova kontinento, situanta en la Pacifika Oceano, ampleksas Aŭstralion, Tasmanion, Novzelandon kaj grandegan kvanton da insuloj kaj insuletoj konsistigantaj Melanezion, Mikronezion kaj Polinezion.

Tiu ĉi kontinento, kun nur 21 milionoj da loĝantoj, prezentas plej akrajn kantrastojn: apude de primitivaj triboj, evoluas modernaj, rafinitaj teknikaĵoj.

98,6% el la oceania loĝantaro estas kristanaj; katolikoj estas 5 milionoj kaj 700 mil, kaj loĝas precipe en Aŭstralio, Papulando-Novgvineo kaj Novzelando. La evangelizado kaj la animzorgo estas konfidita al ĉirkaŭ 5.600 pastroj, 3.200 religiuloj, 17.200 religiulinoj.

En kelkaj landoj, kiaj Aŭstralio kaj Novzelando, la lokaj Eklezioj devas kuraĝe batali kantraŭ la danĝeroj de ateismo, materiismo, sekularismo, indiferenteco, kiuj minacas la familiojn kaj la unuopulojn. Rimarkiĝas, tamen, precipe inter la gejunuloj, promesplena strebo al vivo pli simpla kaj malfermita al la spiritaj valoroj.

Gravajn problemojn starigas la grandaj distancoj, precipe en la insularoj.

Multe malhelpas la misiistojn la koncepto de la indiĝeno pri la blankulo, ofte konata kiel senskrupula ekspluatanto; tial kelkaj el la unuaj misiistoj estis martirigitaj. La estonteco de ĉi tiuj Eklezioj estas konfidita al la loka pastraro, sed bedaŭrinde la vokiĝoj lastatempe iomete malpliiĝis.

Tre sentata en Aŭstralio estas la problemo de la indiĝenoj (la t.n. «aborigenoj»). El 300.000 ĉe la alveno de la eŭropanoj, ili reduktiĝis ĝis 80.000 ĉe la komenco de la unua jarcento. Sekve de oportunaj iniciatoj, kelkaj el ili lanĉitaj de la misiistoj mem, nuntempe la aŭstraliaj aborigenoj estas 150.000. La episkopoj faris plurajn alvokojn, por ke la indiĝenoj reakiru la lokon, kiu al ili konvenas en la socio.

Novzelando estis evangelizita ekde la komenco de la pasinta jarcento, precipe fare de la mariistaj pastrij. En 1944 estis ordinita la unua maoria pastro.

Novgvineo estas tre malfacila regiono. Raporto al Unuiĝintaj Nacioj antaŭ nelonge difinis ĝin «je ŝtonepoka nivelo». Malfermita al la katolika evangelizado en la dua duono de la pasinta jarcento, inter grandegaj malfacilaĵoj de klimato kaj vivmedio, ĝi havigis la unuajn konvertiĝojn nur en la lastaj jardekoj.

 

(El « Popoli e Missioni». El la itala tradukis kaj koncizigis B. C.)

 

 al la indekso