Enhavo de Espero Katolika numero 1/1983

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

Sur la kovrilo: Kristo Elaĉetanto, mozaiko en la Katedralo hon. al S. Justo en Triesto, Italio.

 

 

EN ĈI TIU NUMERO - vi trovos, ke finfine la Redaktoro sukcesis trovi kunlaborantojn, tiel ke ĉi tiu numero de la revuo preskaŭ ekskluzive ŝuldiĝas al aliaj homoj. Aparte grava, tiusence, estas la kontribuo de Sac. Battista Cadei, kiu bonvole promesis eĉ prizorgi regulajn rubrikojn, precipe pri bibliaj temoj, eklezia vivo kaj esperantologio. Ĉu aliaj pretas sekvi lian bonan ekzemplon?

 


 

La papa mesaĝo por Novjaro

 

 DIALOGO POR LA PACO, DEFIO POR NIA TEMPO

 

Ĉiuj homoj aspiras al la paco. Tamen, paco ne stariĝos, ne konserviĝos sen apliko de taŭgaj rimedoj. Kaj plej eminenta rimedo por la paco estas la aŭtentika dialogo en la familioj, en la socioj, inter landoj aŭ inter lando-blokoj, kie ajn konfliktoj minacas aŭ jam kompromitis la pacon.

Jen la kerno de la mesaĝo de Johano Paŭlo la dua okaze de la 16-a Monda Tago por Paco (1.1.1983).

Karakterizoj de la vera dialogo (ĉiuokaze ebla kaj deviga, malgraŭ ĉiaj malfaciloj) estas: strebo al vero, bono kaj justo; konsidero de la justaj postuloj de la kontraŭulo; objektiva taksado de tio kio disigas, sen tro-kompromiso aŭ tro-postulemo; strebo al tio, kio estas komuna inter la homoj.

Ecoj malfavoraj al vera dialogo estas: egoismo; superregemo; koncepto de rigida suvereneco; totalismaj ideologioj.

En la internacia kampo oni devas haltigi la vet-armadon: «La Sankta Seĝo - deklaras la Papo - ne ĉesos kuraĝigi ĉiujn paŝojn, eĉ plej malgrandajn, en ĉi tiu viv-esenca kampo. Sed, krome, oni devas strebi al nova internacia ordo, surbaze de ĝenerala interkonsento pri ĝusta disdivido de la havaĵoj, de la servoj, de la sciado, de la informado; kaj surbaze de firma intenco subordigi ĉi tiujn postulojn al la komuna bono».

Adresatoj de la papa mesaĝo estas la estroj de Ŝtatoj kaj registaroj; la diplomatoj; la internaciaj organizaĵoj, «eminentaj ejoj kaj iloj de vera porpaca dialogo»; la agantoj de la amaskomunikiloj; ĉiuj viroj kaj virinoj, kaj, fine, la gejunuloj.

Rilate la amaskomunikilojn, la Papo skribas: «La ĉagrenaj eventoj, travivitaj de la mondo en ĵusaj tempoj, konfirmis la gravecon de klare informita publika opinio, por ke konflikto ne aĉiĝu ĝis milito. Fakte, la publika opinio povas bremsi militemajn tendencojn, aŭ, inverse, ilin favori ĝis blindiĝo. Nu, kiel fakuloj de radiaj kaj televidaj elsendoj kaj de gazetaro, vi havas rolon pli kaj pli graviĝantan ĉi-koncerne: mi kuraĝigas vin, taksi vian respondecon kaj lumigi kiel eble plej objektive la rajtojn, la problemojn kaj la penso-manierojn de ĉiu el la partioj, por akceli interkomprenon kaj dialogon inter la grupoj, la landoj kaj la civilizacioj».

Al la gejunuloj la Papo diras:

«Vi havas plurajn okazojn renversi la barojn de egoismo, de miskompreno, de agresemo, dank’ al via dialoga stilo, ĉiutage en via vilaĝo, en via kvartalo, en la asocioj de via urbo, de via regiono, por ne mencii la neregistarajn organizojn».

 

La dialogo por la paco estas afero de ĉiuj

 

«Ke la kristanoj - konkludas la Papo - pli kaj pli konsciu sian vokiĝon esti, kontraŭ ventegoj kaj tajdoj, humilaj gardantoj de tiu paco, kiun, en la nokto de Kristnasko, Dio konfidis al la homoj. Kaj ke kun la kristanoj, ĉiuj bonavolaj homoj akceptu ĉi tiun defion de nia tempo, eĉ meze de plej malfacilaj situacioj».

B. C.

 

al la indekso


 

JESUO KRISTO, VIVO DE LA MONDO

 

La Semajno por la Unueco de la Kristanoj

 

«Jesuo Kristo, vivo de la mondo» estas la temo de la ĉi-jara Semajno por la Unueco de la Kristanoj (18-25.1.1983). La temo, interkonsentita de la Monda Ekleziara Konsilio kaj de la Katolika Eklezio, estos ankaŭ objekto de la sesa Ĝenerala Kunveno de la Monda Ekleziara Konsilio, kiu okazos en Vankuvero (Kanado) de la 24-a de julio ĝis la 30-a de aŭgusto de ĉi tiu jaro. Ĉiu el la 300 Eklezioj-membroj prepariĝas al la Kunveno reviziante sian vivo-manieron kaj sian misiadon. Speciale dum la Semajno por la Unueco, ĉiuj kristanoj devas preĝadi kaj esplori la volon de Kristo, kiun ili devas anonci kiel «vivon de la mondo».

 

Biblia aspekto

 

La temo de la Semajno estas ĉerpita el la komencaj versoj de la unua Letero de Johano: «Tio, kio estis en la komenco, kion ni aŭdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, tion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, tio estas la VORTO DE VIVO: kaj la vivo manifestiĝis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis ĉe la Patro kaj montriĝis al ni. Kion ni vidis kaj aŭdis, tion ni anoncas al vi, por ke vi ankaŭ havu kunulecon kun ni; kaj nia kunuleco estas kun la Patro, kaj kun lia Filo Jesuo Kristo. Kaj ĉi tion ni skribas, por ke nia ĝojo estu perfekta. Kaj jen estas la anonco, kiun ni aŭdis de li kaj ni transdonas al vi: ke Dio estas lumo, kaj mallumo en li tute ne estas. Se ni diras, ke ni havas kunulecon kun li, kaj vivas en la mallumo, ni mensogas, kaj ne faras la veron. Male, se ni vivas en la lumo, kiel Dio estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, lia Filo, nin purigas de ĉia peko» (l Joh 1, 1-7).

Kiel la suno estas centro, ĉirkaŭ kiu turniĝas la planedoj, tiel Kristo estas la centro, kiu vivigas la paseon, la estantecon kaj la futuron de la Eklezio kaj de la mondo. Plurfoje Johano emfazas tion: «Jen kiel la amo de Dio elmontriĝis en ni: ke Dio sendis en la mondon sian Filon solenaskitan, porke ni vivu per li (l Joh 4,9). «Mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde» (Joh 10,10). «La pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo» (Joh 6,51).

Tiu «vivo» riceveblas donace, «per graco», kondiĉe ke oni havu la «kredon», kiu ne estas nura intelekta kono, sed profunda malfermiteco al Dio. Frukto de tio estas nova maniero rigardi, prijuĝi, starigi rilatojn, unuvorte: nova vivo-maniero. Imite de Kristo, la karakterizoj de la nova vivo-maniero estas obeemo kaj sinofero:

«Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; al ili mi donas eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano» (Joh 10, 27-28). «Vere, vere, mi diras al vi: se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto» (Joh 12, 24).

 

Ekzistenciala aspekto

 

En la nuntempa mondo, kiu kulturas «civilizacion de morto», «Kristo vivo de la mondo» estas tre aktuala temo. «Al mondo minacata de detruo, de scienca progreso, kiu pretendas regadi eĉ viv-komencon kaj morton; kiu senbride sin armadas, kiu vidas la morton de milionoj da malsataj homoj dum alia parto de la homaro vivas en tro-abundo; al junularo, kiu provas eskapi de la abomeninda mondo plonĝante en la revon de narkotismo; al mondo strebanta al novaj vivo-manieroj», la kristanoj intencas anonci Kriston, esperon kaj vivon de la mondo.

Battista Cadei

 al la indekso

 


 

RADIO VATIKANA EN ESPERANTO

(Intervjuo al la Redaktoro, Sac. Battista Cadei)

 

Espero Katolika (EK): Kiom da Esperanto-programoj dissendis Radio Vatikana en 1982?

 

Cadei (RV): Ĉiusemajne ni havis po du programojn: dimanĉe vespere (10 minutojn) kaj ĵaŭde matene (15 minutojn). Al ili aldoniĝis 8 eksterordinaraj dissendoj, vespere de nedimanĉaj festo-tagoj. Entute ni faris 112 programojn. Krome, ni devas mencii dekkelke da Bibliaj legaĵoj en la Mesoj (ĉiumatene Radio Vatikana dissendas Di-servon en latina lingvo, kun Bibliaj legaĵoj «en kelkaj Eŭropaj (!) lingvoj», inter kiuj estas foje ankaŭ Esperanto). Ankaŭ en la ĉiunokta muzika programo «Kun vi en la nokto» audiĝas, dum la paŭzoj, mallongaj Bibliaj frazoj en pluraj lingvoj, inkluzive de Esperanto.

 

EK:  Kiu estas la enhavo de viaj programoj?

RV: Krom la ĵus menciitaj Bibliaj fragmentoj, ni havas tre diversajn programerojn. La dimanĉa kaj festo-taga programo malfermiĝas per mallonga religia penso (penso, aŭ konsidero super la tiutaga evangelia fragmento). Sekvas informoj. Bedaŭrinde la tempo estas tiel mallonga, ke ni devas kvazaŭ «traigi kamelon tra kudriltruo», kaj ofte ni estas devigitaj nur aludi aŭ eĉ tute pretersilenti tre gravajn sciigojn.

 

EK: Kial ne peti plilongigon de la Esperanto-programoj de Radio Vatikana?

RV: Ja pluraj provoj estis faritaj ĉi-sence, sed ĝis nun sensukcese. Aliflanke oni ne forgesu, ke Radio Vatikana elsendas en pli ol 40 lingvoj, kaj aliaj «frapetas la pordon ». Ekzemple, la svahila (lingvo de mez-orienta Afriko) havas 100 milionojn da parolantoj, kaj ankoraŭ ne estas uzata de Radio Vatikana.

 

EK:  Sed, onidire, la Papo estas Esperantisto...

RV: Malgraŭ la onidiroj, mi havas nenian seriozan informon, ke Johano Paŭlo la dua estas Esperantisto. La mesaĝo de la tiama Ĉefepiskopo de Krakovo al la Ĉenstoĥova IKUE-Kongreso en 1977 estis en pola lingvo. Entuziasmuloj emas konfuzi konjektaĵon kaj certaĵon, revon kaj veron... kaj tio tre malhelpas al nia afero.

 

EK:  Sed ni revenu al la enhavo de viaj programoj.

RV: La sciigoj koncernas tri ampleksajn temarojn: la katolikan Eklezion, la ekumenismon, gravajn humanajn problemojn. Foje la sciigojn anstataŭas intervjuoj al esperantistoj (neniam pri la Esperanto-movado en si mem; sed pri la supre menciitaj temaroj, eventuale en rilato kun la Esperanto-movado). Alifoje ni faras redakciajn servojn pri apartaj temoj (ekz., 24.12.1982 pri la renkontiĝo en Romo de 25.000 Eŭropaj gejunuloj de la ekumena komunaĵo de Taizé). En la lasta dimanĉo de ĉiu monato ni pritraktas la leterojn senditajn de la aŭskultantoj, kun citado de fragmentoj el ili. La ĵaŭdaj programoj konsistas el sciigoj pri ekleziaj, ekumenaj kaj humanaj temoj, plus pritrakto de religia temo, serie daŭrigata. En 1981 la temo estis: «Kion signifas esti kristano?» (sinteza prezento de la katolika doktrino); en 1982 la temo estis «Renkonte al Jesuo» (pri la kerno de la kristana vivo); en la kuranta jaro 1983 la servo temas pri: «Atestantoj de Kristo» (prezento de la vivo kaj vortoj de modelaj disĉiploj de Kristo laŭlonge de la jarcentoj). La sigla muziko estas fragmento de «hoboja koncerto» de Arcangelo Corelli (italo, 1653-1713).

 

EK: Unu... tikla demando: ĉu vi estas libera elekti viajn programerojn, aŭ estas limigoj?

RV: Ni ne nur rajtas, sed devas aranĝi la programerojn laŭ la karakterizoj de la aŭskultantaro. La ekumenaj aŭ humanaj temoj estas pritraktataj konsidere de tio, ke la esperantistoj ĝenerale estas sentemaj pri tiuj problemoj. Aliflanke ni devas esti singardaj, ĉar se ni senpripense esprimus opinion, ne substrekante ke temas pri privata opinio, jen gazetoj raportus ke «Vatikano deklaris...», kio estus misaĵo.

 

EK: Kiom da aŭskultantoj sekvas la Esperanto-programojn de RV?

RV: Estas tute neeble konjekti la kvanton da E-aŭskultantoj. Ununura indico estas la leteroj de la aŭskultantoj.

 

EK: Oni devas, do, instigi la aŭskultantojn kaj la aliajn esperantistojn skribi kiel eble plej multe, ĉu ne?

RV: Jes, sed permesu al ni precizigon. Valoras ne la kvanto, sed la varieco de la leteroj. Cent leteroj de unu sama korespondanto atestas pri la fervoro kaj fideleco de unu aŭskultanto. Leteroj blufaj, pretekstaj, aŭ tute ĝeneralaj, povas esti eĉ kontraŭefikaj, malgraŭ la bona intenco de la skribantoj. Ni do ne povas kalkuli la kvanton da aŭskultantoj, sed entute ni havas la impreson de rimarkinda nombro, ĉar la amaso da ricevitaj leteroj estas alta (1.694 el 37 landoj en 1982), kaj ĉiumonate estas leteroj de novaj aŭskultantoj. Jen, laŭorde, la landoj el kiuj ni ricevis tiujn 1.694 leterojn: Italio, F.R. Germanio, Ĉeĥoslovakio, Pollando, Germana Demokrata Respubliko, Francio, Svislando, Hungario, Britio kaj Nederlando, Aŭstrio, Danlando kaj Belgio, Hispanio, Finnlando, Sovetunio, Brazilo kaj Svedio, Vatikano, Jugoslavio, Japanio, Sudafriko, Usono kaj Malto, Korea Respubliko, Madagaskaro kaj Kanado, Bulgario, Norvegio, Aŭstralio, Greklando, Novzelando, San Marino, Argentino, Luksemburgio, Venezuelo, Ĉina Popola Respubliko.

 

EK: Kia devus esti, entute, la rolo de la leteroj de aŭskultantoj?

RV: Diversaj roloj. Unue: informi, ke aŭskulto okazis (aŭ: ke aŭskultado okazadas). Krome, la raportoj (faritaj laŭ la SINPO-kodo) tre helpas plibonigi la teknikan flankon, sciigante pri la kondiĉoj de aŭskultebleco en la plej diversaj mondo-partoj. Eble, la plej fruktodona kontribuo konsistas en la daŭra interparolo inter la aŭskultantoj kaj la redakcio, tiel ke ĉi-lasta povu pli bone respondi alla atendoj de la aŭskultantaro. Temas pri tre interesa kaj plurfoje tre kortuŝa dialogo. Ĝenerale la juĝoj esprimitaj pri la enhavo, la lingvo, la elparolo estas tre pozitivaj (eble tro afablaj: oni ne forgesu, ke ankaŭ objektiva kritiko, ĝenerala aŭ pri detaloj, povas helpi). Niaflanke, ni agnoskas niajn ...neperfektaĵojn, sed ni daŭre estas pretaj korektiĝi kaj pliboniĝi.

 

al la indekso


 

KIEL LEGI LA BIBLION

Unua parto

 

Enkonduko

 

Laŭ nia kredo, la Biblio estas Parolo de Dio, fundamento kaj nutro de vere kristana vivo: «Ĉiu Skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco» (2 Tim 3,16).

La Biblion oni povas legi en diversaj manieroj. Ĉu ĉiuj legomanieroj estas same bonaj kaj aprobindaj? Por respondi, ni prezentos (skeme) diversajn tipojn de legado, kaj ni vidos, ke ĝenerale oni devas eviti unuflankecon, kaj strebi al komplementeco. Fine, ni faros kelkajn sugestojn por fruktodona Biblia lego-preĝo-sindevigo.

 

Laŭvorta legado de la Biblio

 

Aplikante naive la principon, ke la Biblio estas Parolo de Dio, oni interpretas laŭvorte ĉiun Biblian eldiraĵon. Ekzemple, surbaze de Rea 12,23: «Vi ne manĝu la sangon, ĉar la sango estas la animo», la ortodaksaj judoj, laŭ mia scio, neniam manĝas karnon de sufokita besto, kaj la atestantoj de Jehovo malpermesas eĉ sango-transfuzon, kiu povus savi endanĝerigitan vivon. Aliaj ekzemploj: la «mil jaroj» de Apokalipso 20 estigis la teorion de la mondofino post mil jaroj; la rakonto de la kreado pensigis, ke la evoluismo ne povas esti vera; la vortoj «Dio la Eternulo konstruis el ripo, kiun li prenis de la homo, virinon» (Gen 2,22) kredigis, ke la Kreinto materie eltiris virinon el osto de viro. Foje la laŭvorta (aŭ fundamentisma) Biblia interpreto kaŭzis verajn dramojn: surbaze de Mat 19,12 «Estas eŭnukoj, kiuj eŭnukigis sin pro la regno de la Ĉielo», historie estas konataj kazoj (kondamnitaj de la oficialaj Eklezioj) de viroj, kiuj sin malvirigis; surbaze de Jos 10,12 «Suno haltu» la teologoj kondamnis (malprave) la astronomon Galilejon (Galileo Galilei), kiu asertis, ke la tero turniĝas ĉirkaŭ la suno, kaj ne inverse. Kiel prijuĝi la aferon? Se laŭdinda estas la strebo, tute ne ŝanĝi la originan sencon de la Biblia teksto («Evangelio sen komentario!» diradis Francisko de Asizo), tamen la laŭvorta interpreto ofte miskomprenigas, kaj foje eĉ perfidas, la veran sencon de la Biblio, kiel ni vidos.

 

Subjektiva legado de la Biblio

 

El la principo, ke per la Biblio Dio parolas al ĉiu homo en ĉiu vivokazaĵo, oni demandas: «Kio min impresas legante ĉi-tiun tekston? Kio min frapas? Kio al mi plaĉas, aŭ malplaĉas, pensigas, kaŭzas penton, sindevigon?». Laŭ ĉi-tiu legomaniero plejmulte gravas la reago de la leganto. Ekzemple, fronte al la menciita teksto: «Ne manĝu sangon» (Rea 12, 23), la leganto povas:

senti la devigon esti vegetarano;

senti la devon fariĝi pacifisto;

resti indiferenta, ktp.

Historie estas konataj kazoj de homoj, kiuj sentis sin rekte trafitaj de Bibliaj vortoj: ekz. la egipta Sankta Antono, aŭdinte la vortojn: «Vendu ĉion, kion vi havas... kaj venu, sekvu min» (Mar 10, 21), ĉion vendis kaj fariĝis ermito. Sankta Aŭgusteno konvertiĝis el malĉasta vivo-maniero, legante la vortojn de Paŭlo: «Ni iradu dece... ne en diboĉado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj ĵaluzo; sed surmetu la Sinjoron Jesuon Kriston, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj» (Rm 13,13-14).

Provizore ni konkludas, ke ankaŭ ĉi-tiu legomaniero havas ian valoron, sed oni klopodu eviti troan subjektivismon, t.e. ke la Biblio fariĝu nur preteksto por niaj reagoj, kiuj estus pli gravaj ol la Biblia mesaĝo aŭ alvoko.

 

Psikologia-objektiva legado de la Biblio

 

Surbaze de la principo, ke la Bibliaj roluloj kondutas laŭ homaj manieroj, aŭ adresiĝas al homoj, oni esploras la sentojn, sintenojn, reagojn de la diversaj roluloj. Ĉi tiu legomaniero havas longan tradicion: la firma kredo de Abrahamo, malgraŭ lia interna dramo; la suferado de Jesuo kaj de lia patrino; la kor-malmoleco de liaj kontraŭuloj; la perfidemo de Judaso; la batalema fervoro de Paŭlo inspiris ne nur la piecon, sed ankaŭ la artojn, la dramverkadon, la poezion de tutaj generacioj de oriento kaj okcidento. Laŭ tiu perspektivo, la menciita «Ne manĝu sangon» (Rea 12, 23) instigas al mildeco, al kormalkrueleco. Kontraŭ la moderna tendenco al seka, intelektisma analizo (historio-kritika legado, kiun ni pritraktos en estonta daŭrigo de la artikolo), la psikologia legomaniero havas sian rolon, sed oni klopodu eviti, ke la psikologia aspekto fariĝu tiel grava, ke ĝi flankenŝovu la esencan kernon de la religia mesaĝo.

 

Politika-sociala legado de la Biblio

 

El la principo, ke la Biblio ne adresiĝas al unuopuloj (ankaŭ al ili, kompreneble) sed ĉefe al la komunaĵo, oni akcentas la politikajn kaj socialajn aspektojn de la Biblio. Temas pri tre novaj legomanieroj, kiuj ne estas unuecaj. Fakte, iuj deiras de nuntempaj situacioj (malpaco, subpremado, sociala malegaleco, fakta koloniismo, medio-malpurigo), kaj serĉas en Bibliaj tekstoj respondojn al tiuj problemoj; aliaj deiras de Bibliaj situacioj (egipta aŭ babilona mallibereco; maljustaĵoj kiaj subpremado de vidvinoj kaj orfoj, trompoj, ŝteloj, maljustaj juĝprocesoj...). Ekzemple, la profeto Amos faras jenan denuncon: «Ili vendas virtulon pro arĝento, kaj malriĉulon pro paro da ŝuoj; ili premas la kapon de la senhavuloj en la polvon de la tero, ili baras la vojon de la humiluloj» (Amo 2, 6-7).

La plurfoje menciita «Ne manĝu sangon» povas esti taksata kiel klopodo mildigi la morojn, aŭ kiel ritisma sintrudo de klerikalisma regado fare de la pastroj.

La politika-sociala legomaniero konsciigas (kaj aktivigas) la kredantojn pri siaj sociaj kunrespondecoj. Sed oni devas eviti la riskon instrumentigi aŭ redukti la sencon de la Parolo de Dio.

Sac. Battista Cadei, Italio

(daŭrigota)

Dua parto

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

De la 10-a ĝis la 12-a de decembro 1982 okazis la tria eldono de «Esperanto-tagoj» en Krakovo, Pollando. En la kadro de tiu aranĝo, 12.12.1982 je la 8-a havis lokon S. Meso en Esperanto en la preĝejo honore al S. Norberto, prizorgata de saletanoj. (anoj de la ordeno de Nia Sinjorino de la Salette). Kuncelebris Sacerdotoj Józef Zielonka, Jan Kos kaj Antoni Gucwa. Partoprenis pli ol 200 personoj. Kantis la koruso «Kamea». (Raportis Franciszka Bardecka)

 

Dum tritaga ekskurso en septembro 1982 renkontiĝis multaj ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj. La esperantista Episkopo Karel Otčenašek (membro de IKUE) celebris S. Meson en Ustí nad Labem. Ankaŭ en 1983 okazos simila plurtaga migrado kun renkontiĝoj. (Raportis A. Berka)

 

Estas finpreparata la Komuna Adresaro IKUE-KELI, kiu (antaŭvideble) estos uzata ne nur en 1983, sed ankaŭ por pluraj postaj jaroj. Jen aparte favora okazo reklami en 3.000-ekzemplera eldonaĵo kun longa vivo!

 

Estas nun detale esplorataj la eblecoj okazigi internacian Renkontiĝon de Katolikaj Esperantistoj en Rimini (Italio), fine de aŭgusto 1983, en la kadro de la Internacia Mitingo por la Amikeco inter la Popoloj, kun posta ekskurso al Romo kaj partopreno en la aranĝoj de la eksterordinara Sankta Jaro.

Tiu Renkontiĝo (malpli formala ol «Kongreso») respondus almenaŭ parte al la deziro esprimita dum la IKUE-Kongreso en Lille 1982, ke estu IKUE-Kongreso en Romo dum 1983. Ankoraŭ restas solvendaj, tamen, pluraj konkretaj problemoj, antaŭ ĉio la gastigado en Romo (ankaŭ sendepende de la Sankta Jaro, estas tre malfacile trovi nemultekostan komfortan loĝadon en Romo, pro la granda amaso da turistoj en ĉiuj sezonoj de la jaro).

 

La 6-a Internacia Ekumena Kongreso de IKUE kaj KELI (Hamburgo, F.R. Germanio, 14-21.7.1984) temos, verŝajne, pri «Eklezia sociala laboro». La Kongreso okazos en la centra Hotelo «St Raphael», Adenauer Allee 41 (proksime de la ĉefa fervoja stacidomo) , kie estos je dispono 2 prelegaj salonoj, granda Kapelo kun orgeno, 1 manĝoĉambro, 40 parklokoj kaj pluraj teknikaj aparatoj (laŭtparoliloj, projekciilo, ktp).

 

Nova Landa Reprezentanto por Usono: f-ino Alberta S. Casey, P.O. Box 626, La Jolla, CA 93038-626, Usono.

 

S. Meso en Esperanto havis lokon 24.10.1982 en Radom (Pollando). Celebris P. Józef Zielonka; partoprenis 25 personoj. (Raportis Anna kaj Antoni Dorosz)

 

Ĉe IKUE estas senpage mendeblaj, ĝis elĉerpiĝo, bildkartoj kun pretigita peto al la Papo por celebrado de la Duajarmila Datreveno de Maria. Similaj kartoj estas ankaŭ mendeblaj (kontraŭ libervola ofero) en la lingvoj itala, franca, angla, germana, hispana, portugala kaj pola, ĉe «Centro del Bimillenario Mariano, Convento dei Cappuccini, I-62018 Potenza Picena MC, Italio»; la koncernajn petojn oni faru en Esperanto.

Kompense de la kostoj, Pastroj povas ankaŭ celebri Mesojn intence de la Centro; al landoj kun transpagaj problemoj (kaj precipe al Pollando) la kartoj estas sendataj senpage.

 

Dum la jaro 1982, alvenis al la Esperanto-Sekcio de Radio Roma/ Itala Radio 557 korespondaĵoj, fare de 191 aŭskultantoj el 28 Landoj (en 1981: 793 korespondaĵoj de 266 aŭskultantoj el 32 Landoj). Tio signifas netan malprogreson.

 

En 1978, la sendo al eksterlando de unu ekzemplero de EK kostis 21 lirojn (15 por poŝtmarko kaj 6 por koverto); en januaro 1983, tiu sama sendo kostas 195 lirojn (175 por poŝtmarko kaj 20 por koverto); en februaro 1983, ĝi kostos 420 lirojn (400 por poŝtmarko kaj 20 por koverto). Por komparo, la kotizo de IKUE en 1978 estis 7.000 liroj, dum en 1983 ĝi estas 14.000; en svisaj frankoj, tiu kotizo kreskis nur de 20 al 22.

 

 al la indekso


 

 

PREĜO POR NIA TEMPO

 

Patro Nia,

ni estas homoj de nia tempo

kaj de niaj cirkonstancoj.

Ĉirkaŭ ni

staras signoj kaj simboloj de timo,

de malamo, de morto.

Patro, ni klopodis

trovi vojojn al paco kaj reakordiĝo,

sed ĉiam ili montriĝis tro mallarĝaj,

ĉiam tro malfruaj.

Ĉiam niaj fortoj estis detruitaj.

Ni sentas nin en embaraso, koleraj,

eĉ senesperaj.

Ni deziras ĉion forlasi,

lavi niajn manojn kaj fini la aferon.

Sed ĉiufoje kiam

ni retroiras,

la vojo estas blokita,

barita de la kruco de Kristo.

Konvertu nin, Sinjoro,

al popolo de espero.

Savu nin el cinikeco

kaj disperdiĝo.

Vi donis al ni la veran esperon,

baziĝantan sur via venko

super la malbono,

super la malamo

kaj super la morto mem.

Kaj ĉi tiu espero

en via renaskiĝinta vivo

envenas en nian vivon venkintan,

kvazaŭ lumo kiu ekbrilas

meze de la profunda mallumo,

kvazaŭ malgranda semo,

kiu kreskas meze de dezerta lando.

Dio la Patro,

ni estas gefiloj de nia tempo.

Ĉirkaŭ ni staras signoj

de malespero,

sed ni esperas en la signo

de la signoj,

via kruco malplena.

Ĉar ja vi estas viva jam por ĉiam

kaj via popolo estas kaptita:

kaptita de la espero.

Dank’ al Dio. Amen.

 

El «Oración y Servicio» 4/1982

el la hispana/ kastilia tradukis Antonio De Salvo

 

al la indekso

 

 


 

POST 2000 JAROJ DE EVANGELIZADO:

PLI OL UNU MILIARDO DA KREDANTOJ, SED DISIĜINTAJ

 

Laŭ la plej fidindaj statistikoj, nuntempe la kristanoj estas entute unu miliardo kaj 200 milionoj: iom pli ol 28% de la tutmonda loĝantaro, kiu estas ĉirkaŭ kvar miliardoj kaj 300 milionoj. La kristanoj, do, konsistigas la plej multnombran religion en la mondo, sed bedaŭrinde ili prezentas sin disaj en grupoj apartaj kaj foje konkurencantaj: katolikoj (750 milionoj), protestantoj (350 milionoj), ortodoksuloj (100 milionoj).

La kreskado de la kristanismo estis konstanta, sed ne ĉiam proporcia kun tiu de la monda loĝantaro.

Ĉirkaŭ la jaro 1000, estis tute kristanaj la okcidenta Eŭropo kaj vastaj orientaj regionoj. Sed ekde la 632-a, jaro de la morto de Mohamedo, okazis retropaŝo, kaŭze de la autaŭeniro de la islamismo. Preskaŭ malaperis la kristanaj komunaĵoj de Nord-Afriko kaj Malgrand-Azio.

Post la jaro mila la evangelizado estis farata preskaŭ nur de la religiaj ordenoj: franciskanoj, dominikanoj, lazaristoj, jezuitoj, kiuj organizis kuraĝajn misiojn en Azio (Hindio, Tibeto, Ĉinio, Japanio) kaj en Afriko (Kongolando, Angolo, Mozambiko, Gvineo, Etiopio). Tamen, kun efemeraj rezultatoj.

En 1662, per la establo de la roma kongregacio «De Propaganda Fide», t.e. por kredo-disvastigo, la evangelizado estas sub la senpera respondeco de la centro de la katolika Eklezio. La misioj ricevas novan impulson, kaj etendiĝas al novaj teritorioj: norda kaj suda Amerikoj, Oceanio, kaj ankoraŭ Afriko kaj Azio.

Sed la vera kaj granda evangeliza erao komenciĝas ĉirkaŭ la mezo de la pasinta jarcento, sekve de la novaj geografiaj malkovroj kaj de la koloniismo. La rezultatoj estas tre modestaj en Azio, sed surprizaj en Afriko. La negativa flanko de ĉi tiu periodo estas, ke foje la evangelizado konfuziĝas kun la koloniismo. Sekve de la dua Vatikana Koncilio, la misiado de la Eklezio akiras dimensiojn de pura anonco de la Evangelio. Jam nun estas la epoko de la ekumenismo, de la respekto de la diversaj kulturoj, de la naskiĝo de junaj lokaj Eklezioj en Afriko kaj Azio: ĉu anonco de pli feliĉa kaj decida antaŭeniro de la kristanismo?

 

(El «Missioni Consolata»; el la itala tradukis B. C.)

 

al la indekso

 


 

MISIADO EN MADAGASKARO

 

Dum la lastaj monatoj mi ofte forlasis la misiejon. Vizitante katolikajn komunumojn mi povis pli bone ekkoni la malagasojn kaj kompreni ilin. Sed mi ankaŭ demandas de mi, ĉu mi povos helpi al ili. Jen kelkaj travivaĵoj, kiuj deprimas min.

Preskaŭ en ĉiu vizitata vilaĝo mi registris la lernantojn, kiuj sin preparas al la solena Komunio kaj ofte ankaŭ al la Bapto. Preskaŭ en ĉiu vilaĝo mi lasis unu libron pri katekismo. Sed mi ofte aŭdis, ke neniu kapablas instrui pro la «malbona vidado», kiu bezonigus okulvitrojn. Tio ne ĉiam estas vera. Mi mem bezonas okulvitrojn, kaj tio pliprofundigas la lokan komplekson pri la «blanka homo»; la malagasoj ege deziras alsimiliĝi al la eŭropanoj, kaj neniu kapablas konvinki ilin, ke ili kapablas legi en la malforta lumeto de petrola lampo kaj ne bezonas okulvitrojn.

En iu vilaĝo mi instigis la katolikojn legi la Biblion, sciante ke ili havas la Novan Testamenton. Sed la inspektoro respondeca pri la katekizado en kvar najbaraj vilaĝoj klarigis al mi, ke li mem havas tiun libron, kaj ke li ne povas aĉeti iun novan. Pro tio, la vilaĝanoj preĝas nur dum la vizito de la misiisto, do tri-kvarfoje dum la jaro.

En alia vilaĝo, la loĝantoj petadis de mi medikamentojn. Mi havas ĉiam malmulte da ili, sed mi ne timas ilin disdoni, kvankam mi ne estas kuracisto kaj povus erari.

Mi ne timas eĉ bandaĝi vundon; sed mi timas, ke ricevinte medikamenton malsanulo ne vizitos kuraciston. Laŭ la opinio de la malagasoj, unu medikamento de la blankulo efikas por ĉiu ajn malsano, kaj ili ripete petas la «medikamenton de la blankulo». En tiu vilaĝo mi donis iun medikamenton al kvin homoj; dum dudek minutoj, alvenis al mi pli ol dek «malsanuloj», kiuj petadis la saman medikamenton.

Sed mi travivis ankaŭ tre agrablajn momentojn.

22.6.1982 mi vizitis vilaĝon, en kiu dum sep jaroj ne okazis Sankta Meso. En septembro mi vizitis vilaĝon, kie la lasta Sankta Meso estis celebrita jam antaŭ dudek jaroj, ankoraŭ en latina lingvo! En novembro mi estis ĉe katolikoj, kiuj lastafoje ricevis viziton de pastro antaŭ dudek jaroj. Ofte okazas, ke post la morto de katekisto la fideluloj kunvenas por preĝi kune kun la anglikanoj, aŭ - pli ofte - ne plu preĝas. La alveno de novaj misiistoj stimulas renovigi la komunumon. En la lastaj monatoj mi estis invitita de ses vilaĝoj. Tio ĝojigas min, sed ankaŭ senkuraĝigas, ĉar mi ankoraŭ ne bone scipovas la malagasan lingvon, kaj ne povas multe klarigi al ili. Mia konsoliĝo estas en la abunda graco de nia bona Dio, kiu disdonas ĝin pere de la malfortaj homoj.

Ne mankas amikoj, kiuj helpas; mi ankaŭ scias pri la spirita helpo de la malsanuloj, pri la Sanktaj Mesoj celebritaj miaintence, pri la rozario... Sed kiom da amikoj ne sciigas min pri siaj oferoj kaj preĝoj? Bona Dio, rekompencu ilin!

Sac. Jan Sadowski, Madagaskaro/Pollando

 

al la indekso

 


 

 

ĈU LA KRISTANISMŇ ESTAS TRO RIGIDA?

 

Ofte oni tion demandas. Kiel respondi? Se per tio oni subkomprenas, ke la kristanismo faras seriozajn postulojn, la respondo estas sendube jesa. Pli ol morala kodo, la kristanismo estas alvoko al perfektiĝo, kaj tial ĝi neniam diras: «sufiĉas».

«Estu perfektaj kiel estas perfekta la enĉiela Patro». Per ĉi tiuj vortoj Jesuo tre efike resumis la kristanan vokiĝon, konsistantan esence en modeligo de propra vivo laŭ la lumo de Dio mem: «Al vi estis dirite: okulon pro okulo kaj denton pro dento... Sed mi diras al vi: amu viajn malamikojn, bonfaru al viaj persekutantoj, por esti filoj de via ĉiela Patro».

Tiu ĉi radikaleco ampleksas ĉiujn flankojn de la homa vivo, inkluzive tiun plej propran kaj intiman de la sentoj kaj afekcioj. La sekso mem estas ja bonaĵo, sed fari sin ĝia sklavo estas manko de perfekteco: «Ĉiu, kiu rigardas virinon por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro». La malbonon konsistigas la intenco, pli ol la materia faro. Krome, laŭ Jesuo, la malbono estas konsiderata ne laŭmezure de la homa malforteco, sed en si mem, eĉ se la kulpeco trovas en la Evangelio la plej homecan kaj diecan komprenemon. Kiam Jesuo diras: «Ne juĝu, por ne esti juĝataj», li ne intencas, ke ni fermu la okulojn antaŭ la malbono, sed ke ni gardu nin de la tento juĝi la malbonfaranton. Nur Dio povas juĝi la homon. Por la adultulino, juĝita de la homa justico kiel mortpuninda, Jesuo havas vortojn de pardono; en ŝiaj juĝantoj li kondamnas la hipokritecon.

La homo kiu, multe aŭ mulmulte, agnoskas sin kulpa, ĉiam trovas komprenemon kaj pardonon flanke de Dio, kiel pruvas la kortuŝaj paraboloj de vojerarinta ŝafo kaj de la perdiĝinta filo: «Estas pli granda ĝojo enĉiele pro unu pentinta pekulo ol pro naŭdek naŭ justuloj ne bezonantaj konvertiĝon».

Kial, do, la kristanismo estas tiel postulema? Ĉar ĝi resumas la tutan leĝon per unu nura vorto: amo. Kaj la amo, per si mem, ne konas limojn: «Amu la Sinjoron, vian Dion, per via tuta koro... kaj amu vian proksimulon kiel vin mem».

 

(El «Missioni Consolata»; el la itala tradukis B. C.)

 

al la indekso

 

 


 

ESPERO KATOLIKA - EN PLI MULTE DA EKZEMPLEROJ

 

Ĉu revo? Bona ideo, sed... Do, pri kio temas? Lando, en kiu estas eblo, eldonu nacian numeron de EK, nur unu numeron. En kazo de sukceso (kaj kial tio ne sukcesus?), ankaŭ plie. Kion ĝi enhavu? Artikolojn pri la lando, eklezian vivon, preĝejojn, novelon, intervjuon kun eminentulo, bildojn, fotojn, kaj... sed tio jam dependos de la redaktoroj.

Kiu eldonus? La IKUE-anoj de la unuopaj landoj. Kaj la eldonkostoj? Memvolaj donacoj, sed antaŭ ĉio per la helpo de la ekleziaj gvidantoj. Ne temas pri tiom granda monsumo, ke por ĉi tiu nobla, internacia, religia, eklezia celo la esperantistoj, unufoje en unu jaro, ne povus ĝin akiri. Tiuj, kiuj intertraktos kun la kompetentaj ekleziaj personoj aŭ instancoj klarigu, ke ĉi tiu nacia EK trafos en dekojn da landoj: tiuj elkonos nin, nian vivon, kaj ĉio per unu sola lingvo, Esperanto, pri kiu pluraj Papoj tiel favore deklaris. Ni volas nun realigi iliajn vortojn. Ni petu, ekz., ke Episkopo skribu la antaŭparolon.

El kio vivas la grandaj mondrevuoj, la ilustritaj gazetoj? Grandparte el anoncoj, reklamoj. Jen unu el la rimedoj, ebloj, per kiuj oni povas akiri monon por la eldonkostoj.

Se la plano realiĝos nur en tri landoj, ni povos paroli jam pri sukceso. Se ni kune agos, ne povos okazi fiasko. Certe ni legos pri bonaj ideoj, eĉ pri spertoj, kiujn la aliaj povos utiligi. Espereble EK havos pli multe da abonantoj; ja oni ricevos, per la sama kotizo, kromajn ekzemplerojn. Jen la titolo: ESPERO KATOLIKA; sub tio (ekz.): «Itala eldono» (ĉu eble ni havos ankaŭ vatikanan eldonon?).

Ĉu IKUE, t.e. la IKUE-anoj, ne estus kapablaj fari ion novan? Unu paŝon antaŭen?

 

S. Nagy, Hungario

 

 al la indekso


 

EN HOSPITALO (*)

 

Dolĉamare septembras.

En tiu ĉi sezono, Jesuo,

kvinoble vi sigelis Franciskon,

vian malriĉulon: de kiam

li dolore portis en sia korpo

viajn proprajn vundojn,

elaĉeton por ĉiuhoma

peko kaj mizer'.

 

Mi dankas, Sinjoro,

ke ĉi-sezone ankaŭ min vi tuŝis

- kiom pli supraĵe! -

per via fingro. Jam de nun,

dumvive, mia kora histo

cikatron portos, akre memorigan

pri la eterno.

Mi do memoru, restante

des pli fidela sub via mano.

 

Roderic Mc Dermott, Britio

 

(*) En septembro 1982 la aŭtoro suferis seriozan kor-atakon. kiu igos necesa operacion en aprilo 1983. La IKUE-anoj estas petatai preĝi por li (N.d.R.).

 

 al la indekso


 

PAPAJ PREĜINTENCOJ POR 1983

 

Ĝeneralaj:

 

JANUARO: por ke Kristo estu agnoskata kiel «Vivo de la Mondo»

FEBRUARO: por ke disvastiĝu la kristana vidado de l' laboro

MARTO:  por ke Karesmo estu por la Kristanoj «tempo de vero»

APRILO: por iu pli justa distribuo de la riĉaĵoj kaj de l’ laboro

MAJO: por ke la kristana familio estu vere kredanta kaj evangelizanta komunaĵo

JUNIO: por ke la sacerdotoj manifestu al la homaro la Koron de Kristo

JULIO: por ke la responsuloj de la popoloj de Centra Ameriko favoru kristanan pacon

AŬGUSTO: por ke ĉiuj kristanoj preĝu kaj travivu «Patro Nia»-n

SEPTEMBRO: por ke la katekizado de la plenkreskuloj estu pli disvastigita kaj pli efika

OKTOBRO: por la baldaŭa sinodo pri la temo «Repaciĝo en la Eklezio»

NOVEMBRO: por ke la justeco supervenku la perforton de terorismo

DECEMBRO: por la forigo de la atomaj armiloj en ĉiuj landoj

 

Misiaj:

 

JANUARO: por la dialogo de la katolikoj kun aliaj kristanaj konfesioj, kun aliaj religioj kaj kun la nekredantoj

FEBRUARO: por la maljunaj misiistoj

MARTO: por la respektado de la familiaj kaj religiaj valoroj en Ĉinio

APRILO: por ke ĉiuj kredantoj sentu sin respondecaj pri la Evangelizado en la Eklezio kaj en la mondo

MAJO: por taŭga formado de la seminarianoj kaj novicoj de Azio

JUNIO: por ke la principoj de la Apostola Admono «Familiaris eonsortio» pri familio povu esti travivataj ankaŭ en la landoj, kie katolikoj estas minoritato

JULIO: por la Institutoj naskiĝantaj en Latina Ameriko, Azio kaj Afriko en la servo de la misiado eksteren

AŬGUSTO: por la kristanaj turistoj, kiuj vizitas la nekristanajn landojn

SEPTEMBRO: por ke la katekizado de la plenkreskuloj estu pli disvastigita

OKTOBRO: por la evangelizantoj, kiuj suferas pro la kredo

NOVEMBRO: por la religia libereco en Albanio

DECEMBRO: por la respekto al la laboristoj en la Tria Mondo

 

 al la indekso