Enhavo de Espero Katolika numero 7/1982

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

Sur la kovrilo: Mons. Giovanni Locatelli, “Amiko de Esperanto”. Mons. Locatelli estas, iusence, “internacia” Episkopo: lia Diocezo, ja, ampleksas teritoriojn de du Ŝtatoj: Italio kaj San Marino.

 

 

 

 


 

RAPORTO DE LA SEKRETARIO

(selektitaj eroj)

 

La membroj, kiuj pagis por 1982, estas (ĝis 5.7.1982) 949. Por komparo, en 1977 (tuj antaŭ mia enoficiĝo) ili estis 312. Oni konsideru, krome, ke ĉijare mankas la aliĝoj de la poloj (pasintjare ili estis proks. 350), kaj ke kelkaj landaj reprezentantoj ankoraŭ ne komunikis la nomojn de la pagintoj.

Zorgoj estiĝas rilate la sidejon, ĉar P. Duranti (kiu subskribis, siatempe, konvencion kun IKUE, pri la senpaga uzado de la sidejo, en la nomo de iu religia fondaĵo) planas forveturi al Azio dum multaj jaroj.

La konata situacio en Pollando devigis IKUE-n sendi la revuon rekte al la unuopaj adresoj (kun tre pli granda elspezo). Aliflanke, ankaŭ por 1982, IKUE ricevis subvencion de germana karitata instanco, ĝuste por ebligi la sendadon de la revuo al socialismaj landoj.

La rilatoj kun la redakcia stabo de Radio Vatikana-Esperanto (Cadei kaj Lipari) estas tre striktaj kaj amikaj. Ni helpas unu la alian. Granda estas la sindonemo de la redakcianoj (kaj de kelkaj aliaj volontuloj, kiuj kunhelpas). Demarŝoj estis kaj estas faritaj por pli firma solvo, sed ankoraŭ senrezulte.

Daŭris intensaj kaj bonaj kontaktoj kun kelkaj instancoj de la Sankta Seĝo, precipe kun la Kongregacio pri Sakramentoj. La reviziita teksto de la S. Meso ĵus atingis Romon. Nun oni kopias ĝin, por ĝin prezenti al la Kongregacio por la fina aprobo, kaj tiel fermi tiklan ĉapitron en la historio de IKUE.

La eldonado vidis nur la aperigon de libro kun la paroladoj de Dalfsen («En la lumo de la Biblio»), kunlabore kun KELI. Ankoraŭ grandaj kvantoj da kelkaj pli malnovaj volumoj kuŝas ĉe IKUE, malgraŭ reklamado (ankaŭ en pluraj revuoj). Nun estiĝis nova spaco-problemo, ĉar la brita prizorganto interpretis kiel «mendon» la animpretecon de IKUE (laŭ la protokolo de la kongreso en Dalfsen) subteni la reeldonon de «Nova Testamento», kaj do li antaŭanoncis la sendon de mil ekzempleroj de tiu volumo. Tio kaŭzus katastrofan situacion en la C.O., pro manko de spaco. Intertraktado daŭras.

Por la stipendioj «Pentekosto» alvenis 4 petoj; ĝis la fino de septembro oni devos aljuĝi. Verŝajne P. Magnani (kies sindonemo estas vere admirinda, kaj ne nur en ĉi tiu kampo: li estas vere altvalora interparolanto kun lokaj kaj centraj aŭtoritatuloj, religiaj kaj civilaj) sukcesis/ os trovi alian monon por plivastigo de la stipendio al aliaj personoj.

«Espero Katolika» aperis malpli regule ol pasintece, ne nur pro eksterordinara okupiteco de la redaktoro kaj pro presejaj malfeliĉoj (malsanoj, brulego, ktp), sed precipe pro la ankoraŭ nebula situacio de Pollando, kiu kauzis, ke oni precize ne scias, kiom da kopioj iru tien. Estos certigita, ĉiukaze, la paĝonombro (200).

Antonio De Salvo

al la indekso


 

ĈU ESTAS VERE «NEEBLAJ» LA EVANGELlAJ MIRAKLOJ?

 

«Niaj prapatroj kredis pro la mirakloj. Ni, kontraŭe, kredas malgraŭ la mirakloj». Ĉi tiu frazo de la religia verkisto L. Evely esprimas, en radikala maniero, la disvastigitan alergion, kiun la nuntempa homo, eĉ kredanta, sentas rilate la fenomenojn koneksajn kun mirindaĵoj.

Ekzistas, tamen, iu nekontestebla fakto. En la Evangelio laŭ Marko la rakontoj pri mirakloj okupas 31% el la teksto (temas pri 209 versoj el 666); se ni ne kalkulas la rakonton pri la Pasiono, kiu havas memstaran aranĝon en la Evangelio, kaj ni konsideras nur la publikan agadon de Jesuo, la proporcio kreskas cĉ al 47% (209 versoj el 425).

Ni strebu malpliigi la nombron de tiuj mirakloj, pensante, ke la semidoj ofte vidas la faron de Dio ankaŭ kiam temas pri naturaj fenomenoj; ni klopodu apliki iun ĝustan, senmitigan legaranĝon, ekvidante, ke iuj mirakloj estas la primitiva esprimmaniero de iu religia vero; ni agnosku la neneigeblan tendencon de Oriento, laŭ kiu peko/ malsano kaj pardono/ resaniĝo estas nedisigeblaj binomoj; ni koncedu, ke en la evangelia epoko oni malmulte konis la psikajn perturbojn, kiujn oni rapideme atribuadis al la kampo de demonismo. Malgraŭ ĉio, tamen, ni ne povas tute forigi ĉi tiun «falŝtonon», en kiun ni trafas legante la Evangeliojn.

Estas memkompreneble, do, ke la pli ĵusa esplorscienco pri la Evangelioj okupiĝis pri la problemo, kaj skrupule kribris la evangeliajn miraklojn. Ni devas, tamen, fari kelkajn premisojn. Laŭ difino, miraklo estas iu supernatura interveno en la naturajn eventojn; pro tio, ne eblas konstati la historian realon de miraklo en si mem, sed nur oni povas pruvi la firman historian probablon de iu eksterordinara okazintaĵo, pri kies preciza interna deĉifrado oni povas diri nenion. Alivorte, historio kaj scienco ne povas konfirmi la verecon de iu miraklo, ili povas nur konstati iun nenormalan eventon aŭ donitaĵon. Alia bezonata premiso: por la kredanto (des pli por la evangeliisto) miraklo estas precipe signo, montrilo de iu pli profunda realo. Pro tio, pli ol la esencon de la miraklo, la Evangelioj substrekas ĝian signifon. Lasta premiso: ne ĉio, kio estas reala, estas ankaŭ historia. Por ke io reala iĝu historia, estas bezonataj pruviloj, kiujn ne ĉiam ani povas dokumenti kaj konservi. Pro tio estas nepre necese, ke la historiisto plene konsciu pri stai limoj.

 

Metodo de malkontinueco

 

El la multaj metodoj, kiujn ani aplikas por studi la «miraklojn» de la Evangelioj, ni menciu du gvidprincipojn.

La unua nomiĝas «metodo de malkontinueco»: estas tre probabla iu evangelia donitaĵo, kiu ne povas deveni el la judismo kaj el la principaro de la pratempa Eklezio, kaj do ne povis esti «produktita» de ili.

Nu, diference de la profetaj mirakloj, ĉiam faritaj en la nomo de Javeo, Jesuo enkondukas iun novan kaj «blasfeman» manieron fari miraklojn. Al la leprulo Li diras: «Mi volas, estu purigita» (Mar 1, 41); al la paralizito: «Mi diras al vi: levigu!» (Mar 2, 11). Liaj malamikoj mem kontestas ne tiom lian miraklofaradon, kiom la aŭtoritatecon, kiun Li pretendas (kp. Mat 12, 26-27). La originaleco de Jesuo, krome, manifestiĝas en la «skandala» elekto de la intervenoj, kiun neniu rabeno estus farinta.

Ni konsideru, ekzemple, la rakonton de la resanigo de la leprulo en Mar 1, 40-45. Leprulo estis taksata, ce la Hebreoj, la maksimumo de la honto. Li estis ne nur malsanulo, sed ankaŭ ekskomunikito. Punita de Dio pro neeldireblaj kaj enormaj pekoj, li estis devigata vivi ĉe la rando de la domaroj, ĝenerale en grotoj aŭ en rubejoj, kaj li havis la devon signaladi sian ĉeeston tuj kiam sanulo ekmontriĝis. Li estis, do, homo socie mortinta, evitata de ciuj fideluloj kaj pastroj, kiuj timegis ne nur fizikan, sed ankaŭ moralan infektiĝon.

Jesuo, kontraŭe, ne nur alproksimiĝas al la leprulo kaj tuŝas lin, ne nur ne kondamnas lin, sed eĉ «kortuŝiĝas», sanigas, kaj - kvazaŭ ironie - lin sendas akiri la oficialan atestilon pri resaniĝo kaj reallaso en la civilan socion. Ĉi tiu miraklo, kiu forigas ĉiujn tabuojn de tiu epoko, markas la absolutan originalecon de iu fakto, kiun oni ne povas atribui al invento fare de iu puritana socio.

Diference de la apokrifaj Evangelioj (kiuj enkondukas la bildon de iu Infano Jesuo kiu muldas argilajn birdojn kaj ilin vivigas), kaj malsimile de la malfruaj kristanaj rakontoj pri mirindaĵoj, la Evangelioj priskribas nur tre sobrajn miraklojn, kiuj nur celas alporti bonon al aliaj, en pure religia kunteksto. Eĉ pli, Jesuo tre ogte ordonas prisilenti la okazintaĵojn. Jesuo rifuzas fari plenumon antaŭ Herodo; Li malakceptas fari venĝajn miraklojn, al kiuj instigas Lin kelkaj disĉiploj (kp Luk 9, 51-56). Jesuo neniam prezentiĝas kiel sorĉisto. Li neniam utiligas sorĉaĵojn, preternormalajn manovrojn, mirigajn dekoraciojn. Liaj gestoj, kontraŭe, estas tute elementaj. Li tuŝas la okulojn aŭ la orelojn, surmetas la manojn, preĝas, parolas, maksimume li utiligas salivon (kiun la tiutempa popola medicino opiniis kuracilo por la okuloj). En unu kazo, Li eĉ ne sukcesas sanigi tuj (kp Mar 8, 22-25). Jesuo, pli ol Ia triumfon kaj la sukceson de sia «sekto», celas la personan konvertiĝon de la sanigito; jen kial Li sanigas ankaŭ kiam ne ĉeestas homaj amasoj (kaj, do, malestas ĉiu perspektivo de propagando).

 

Metodo de kontinueco

 

Alia esplormetodo estas tiu, kiu ekzamenas la kontinuecon de la mirakloj de Jesuo kompare kun la socia kaj kultura kunteksto de Lia epoko, kaj precipe kun la resto de Lia agado kaj penso. La mirakloj, kiuj polemikas kontraŭ fariseismo, ne povas esti inventitaj de la evangeliistoj, ĉar en la tempo, en kiu la Evangelioj estis verkitaj, Jerusalemo jam estis disfalinta, kaj la kristanismo celis aliajn mediojn, romiajn kaj helenajn.

Ĉi tiu kohereco ekzistas ankaŭ interne de la predikado de Jesuo, kiu abomenas la politěkeman mesianismon de la samtempuloj: Li volas, kontraŭe, anonci la decidan alvenon de la Dia Regno, pri kiu la mirakloj praktike atestas. La mirakloj, laŭ Jesuo, estas tuŝebla alvoko al konvertiĝo, kaj ne propagandai rimedoj (kp Mat 11, 21). La profunda ligo inter kredo en la Regno kaj mirakloj estas emfazata de Jesuo mem en Mat 12, 28. «Se mi elpelas demonojn per la Spirito de Dio, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin ».

En «kontinueco» kun sia elekto favore al la malriĉuloj, al la marĝenigitoj, Jesuo dediĉas al ili ne nur Sian vorton, sed ankaŭ Sian bonfaran agadon.

Krome, oni ne povas neglekti, ke (kiel atentigas E. Cothenet), «se la kristana predikado, en la memorigo de la faroj de Jesuo, ne estus bazita sur firmai faktoj, facile ĝi estus ricevinta kontestadojn fare de la tiutempaj palestinanoj. La diskutoj, kontraŭe, neniam tuŝis ĉi tiun terenon, sed la signifon de tiuj faktoj».

 

For ĉiu racionalismo!

 

Ĉi tiu mallonga ekzameno lernigas, ke oni devas malakcepti la racionalismon de la pozitivistaj sciencistoj, laŭ kiuj nur tio kio estas pruvata estas reala, kaj la racionalismon de la religiaj apologiistoj, kiuj klopodas enkadrigi ĉion en sistemon de pruvoj, senigante la kredon je ĝia paradokso. Per si mem, povas esti prava la reago de tiu ateista kuracisto, kiu en Lurdo, fronte al la akiro de la vidpovo fare de infano naskiĝinta sen retino, konkludis: «Mi nepre devas revizii ĉiujn miajn sciencajn sciojn; ĝis nun mi opiniis, ke oni ne povas vidi sen retino, kaj nun mi devas konstati, ke tio eblas». Sed estus nescienca alia tipo de konkludo, nome ke tio, kion oni ne povas esplori, ne povas ekzisti, Tia eldiro preterirus la areon, en kies kadro la studulo pri naturaj sciencoj rajtas esprimi opinion.

 

Gianfranco Ravasi (el la katolika gazeto «Jesus» 10/1979).

El la itala tradukis kaj koncizigis Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

ARGENTINA SPERTO

 

En la nuntempa Argentino ne mankas vokiĝoj, ili eĉ estas multenombraj. La malnovaj seminarioj estas plenplenaj; kelkaj duobligis la lokojn je dispono, kaj malgraŭ tio ili ne povas akcepti la seminarianojn de aliaj diocezoj. Tial la Episkopoj estis devigitaj haste malfermi malnovajn seminariojn, aŭ eĉ starigi novajn institutojn. Similaj fenomenoj okazas en la domoj por formado de religiuloj, kvankam pli modere.

Oni povas diri, ke hodiaŭ la pli granda malfacilaĵo ne estas la ektrovo de vokiĝoj, sed la ektrovo de edukistoj, kiel evidentiĝas el la kurioza anonco aperigita de iu argentina Episkopo en animzorga revuo: «Edukistoj serĉataj! Mi havas seminarianojn kaj ne edukistojn. Ĉu iu bonvolas helpi min ne preteratenti ĉi tiujn junulojn?».

La afero estas tiel miriga, ke ĝi stimulas pridemandi sin pri la kaŭzoj kaj la perspektivoj.

Antaŭ ĉio, la krizo travivita de la argentina Eklezio ekde la sesdekaj jaroj, kaj kiu aparte trafis la sacerdotojn (malheliĝo de sia identeco, reduktado de animzorgado al politika agado, multenombraj kaj bruaj ekspastriĝoj), naskis, en la ekleziaj komunaĵoj kaj en la familioj, la urĝon revalorigi la nepran rolon de la sacerdoto; ĝi sentigis la urgĝn bezonon de sacerdotoj por la spirita pluvivo, kaj de daŭra preĝado por la vokiĝoj. Oni preĝis kaj preĝas multe, tiucele.

 

Puriĝo de la Eklezio

 

La krizo mem, krome, estis okazo por suferplena puriĝo de la argentina Eklezio, en ĝiaj membroj kaj en ĝiaj institucioj. La sacerdotoj ne nur eklaboris pli multe en la animzorgado, sed ili ankaŭ remalkovris sian identecon kaj serene ĝin emfazadas, sen vantemo sed ankaŭ sen timemo. La samon oni povas diri pri la seminarioj, kiuj, ne sen peno, klarigis sian rolon kaj progresive renovigis la sacerdotan pedagogion, firme gardante ĝiajn aspektojn (spiritajn, doktrinajn kaj paŝtistajn), kun la celo formadi firmajn kaj malfermitajn animzorgantojn, kapablajn marŝadi kune kun ĉiuj gefratoj. La klareco, ĉu pri la sacerdota identeco, ĉu pri la tempoj kaj la manieroj de formiĝo, multe helpis la junulojn en la malkovro kaj en la kompreno de la vokiĝo, kaj ilin stimulis al sindonema kaj konvinkita elekto. La ekflorado de la vokiĝoj, cetere, estas nur la videbla parto de iu pli ampleksa fenomeno. La vokiĝoj enkadriĝas en la vigla religia renaskiĝo de la argentina junularo. La religia kredo kaj sperto estis remalkovritaj de multaj gejunuloj, kiuj ilin travivas ma1kaŝe, spontane kaj ĝoje. Jen la partopreno en multnombraj junularaj movadoj; jen la paca kaj ĝoja akceptado de la liturgia renoviĝo; jen la gusto kunkanti, partopreni en la popolaj festoj kaj pilgrimi; jen forta devoteco al Maria, kiu evidentiĝas ankaŭ en la kutima preĝado de rozario; jen iu senkonflikta kunlaborado kun la sacerdotoj kaj la episkopoj.

Kompreneble, ne ĉio estas rozkolora, kaj ne ĉiuj gejunuloj estas tiaj. Sed tiuj supre diritaj estas faktoj, sperto travivata de multaj.

 

Disfalo de mesianismoj

 

Krome, ioma influo sur ĉi tiun renaskiĝon de la vokiĝoj estas atribuenda ankaŭ al la elreviĝo pri la surteraj mesianismoj, pri la totalismaj ideologioj, kiuj prezentadis sin kun la pretendo esti savodonaj, kaj kiuj montriĝis fiaskaj. Estas klare, ke la disfalo de la falsaj idoloj malfermas la vojon al la remalkovro de la vivanta Dio.

Ĉi tiu cirkonstanco havus iom ambiguan karakteron, se ĝi devenus el la eskapo el la surtera sindevigo (politika kaj socia). Sed ĝi estas, kontraŭe, la malakcepto de iu surtera vivikoncepto, kiu longatempe kaj altrude estis prezentita kiel morala homa horizonto.

Kiaj perspektivoj malfermiĝas?

Antaŭ ĉio, oni povos plenigi la nunajn animzorgajn malplenojn (ekzistas pluraj parokoj sen sacerdoto, kaj multaj diocezoj kun malabundo da sacerdotoj). Sed, precipe, oni povos kalkuli kun iu pastraro pli klera, kapabla labori en apartaj medioj (kulturo, familio, laboristoj, amasaj komunikiloj).

Probable, la multobliĝo de la viraj vokiĝoj alportos, preskaŭ kontaĝe, la kreskon de la vokiĝoj al monaĥiniĝo; cetere, tiu kresko estas jam konstatebla en multaj virinaj institutoj. La samon oni povas diri pri misiado: la intereso estas tiel vigla, ke oni insiste parolas pri malfermo de tiucela seminario.

 

Nova laikaro

 

Fine, la revekiĝo de la vokiĝoj kontribuos formi laikaron, kiu kapablu ĉeestigi la Eklezion en ĉiuj kampoj de la Nacio (kultura, politika, sindikata, ktp), sindevigante en la konstruado de iu nova Argentino, kiu povu superi siajn malfacilaĵojn per la laboro kaj la partopreno de ĉiuj, en dialogo kaj en paco. Kaj, tiel, la junaj argentinanoj, kiuj plenigas la seminariojn, des pli partoprenos en tiu nacia realo, el kiu ili ne eskapis, kaj al kiu ili servos per la vero kaj la graco de la Sinjoro Jesuo.

 

Luis Alessio, Argentino/ Vatikano, el la vatikana gazeto «Osservatore Romano»

El la itala tradukis kaj koncizigis Antonio De Salvo

 

 al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

Pere de esperantaj korespondantoj ĝemeliĝis la parokoj «S. Antono» en Chorzňw (Pollando) kaj «St Pasquier» en Nantes (Francio).

 

La kongreso de 1983 de la Franca Katolika Esperanto-Asocio okazos, la semajnon post Pasko, en Lurdo/ Lourdes, zorge de P. Louis Bourdon.

 

Mag-ino Helena Massalska povis rekomenci, 1.4.1882, intensan kurson de Esperanto por ĉirkaŭ 20 gestudentoj de la Porinstruista Altlernejo de Kielce (Pollando), post interrompo kaŭzita de la milita stato.

30.4.1982, Mag-ino Massalska ankaŭ komencis la Esperanto-instruadon (jam por la 8-a jaro) en la Porpastra Seminario de Kielce. Prepare al tio, 22.4.1882 P. Roman Forycki, Rektoro de la Seminario de Ożarów Mazowiecki kaj Estrarano de IKUE, prelegis pri «Esperanto en la servo de la Eklezio nuntempe». Aŭskultis lin ĉirkaŭ 200 personoj (pastroj profesoroj, diakonoj kaj seminarianoj).

 

Ĉiujare okazos en Nancio/ Nancy (Francio), la unuan semajnfinon de junio, «Internaciaj Spiritaj Ekzercoj en Esperanto», gastigotaj de la ma. monaĥinoj de «Le Cénacle».

Pri tiu decido (alprenita de la Kongreso de la Franca Katolika Esperanto-Asocio) skribas P. Roger Degrelle:

«Tio gravas pro pluraj kialoj:

1) En okcidento, kiel jam delonge en Orienta Eŭropo, okazos Spiritaj Ekzercoj Internaciaj por Esperantistoj: ni internacie pripensos nian kredon, nian esperon, nian amon; internacie ni preĝos, diservos, iros al Dio per Jesuo en la Sankta Spirito; internacie ni uzos nian kantikaron, ni kantos psalmaron.

2) Rezultate estos anoncite, ke en Nancio Kristanaj Esperantistoj uzas Esperanton por diskuti, preĝi, decidi, legi la Sanktan Biblion; rezultate ni havos eblecon pruvi al la aliaj homoj, en la domo de la Spiritaj Ekzercoj, ke Esperanto estas taŭga kaj vivanta lingvo de vivanta kristanaro.

3) Nancio estas sufiĉe proksima al Nederlando, Luksemburgio, Belgio, Germanio, Svislando, Norda Italio, por ke ĉiufoje, almenaŭ espereble, tiuj Spiritaj Ekzercoj ricevu internacian karakteron».

 

23.5.1982 okazis en Tarnów (Pollando) solena sacerdotiĝo de 37 novpastroj de tiu diocezo; el ili, 3 estas esperantistoj (lernantoj de P. Jozefo Zielonka).

Post la impona ceremonio en la Katedralo, ĉiu el la novpastroj celebris la Primican S. Meson en sia naskiĝloko. Una el la esperantistaj novpastroj, Johano Grybel, invitis esperantistojn al sia vilaĝo Ptaszkowa; tiel, dimanĉon 30.5.1982, inter la homamaso kiu plenigis la vilagan preĝejon, troviĝis ankaŭ pli ol 20 esperantistoj, gviditaj de P. Zielonka. Post la Meso, P. Grybel dankis la ĉeestantojn, kaj aparte menciis la esperantistan grupon. En la posta procesio ĉirkaŭ la preĝejo, ankaŭ la esperantista standardo estis portita. Sekvis (por la esperanto-grupo, sed kun la partopreno ankaŭ de kelkaj vilaĝanoj) S. Meso en Esperanto, zorge de P. Zielonka.

Dum posta bankedo, en kies aranĝo kunhelpis la tuta vilaĝo, oni alparolis kaj solene salutis en Esperanto la novpastron Grybel.

 

Dum dek tagoj, en junio, okazis festoj en Perpignan (Francio), por celebri la 20-an datrevenon de la kvartalo «Moulin-ŕ-Vent », kie jam loĝas pli ol 18.000 homoj. En la kadro de tiuj festoj, la IKUE-ano Jean Amouroux prezentis sufiĉe ampleksan Esperanto-ekspozicion. Artikoloj pri ĝi aperis en la lokaj gazetoj «L'Indépendant» 2.6.1982, 4.6.1982 kaj 6.6.1982 (kun aparta mencio de la Esperanto-elsendoj de Vatilkana Radio kaj de religiaj eldonaĵoj en la internacia lingvo) kaj «Midi Libre» de 3.6.1982.

 

Kard. František Tomašek (Ĉeĥoslovakio) plenumis 60 jarojn da sacerdoteco. La Prezidanto de IKUE sendis al li gratulan leteron en itala lingvo, menciante la plurajn okazojn, en kiu la Kardinalo montris sian simpation al la IKUE-movado (interalie, ĝuste Kard. Tomašek estus devinta konsekri la IKUE-movadon al Maria, 13.5.1982, sed lastmomentaj malhelpoj ne ebligis tion).

 

Pastroj Magnani, Ciccanti kaj Campobasso (esperantista sacerdota triopo el Rimini, Italio) konsekras al Maria la lokan IKUE-grupon, 13.5.1982.

 

D-ro Imre Pethes, Prezidanto de MEM (Mondpaca Esperanto-Movado), sendis al la 39-a IKUE-Kongreso varman salutleron, kiu emfazas la gravecon de la kongrestemo «La Paco»).

IKUE kaj MEM, jam de kelka tempo, regule interŝanĝas siajn revuojn.

 

Ekvalidis 18.7.1982 leĝo (por kies aprobo multe agis IKUE, kiu tiucele intervenis ĉe pluraj Deputitoj kaj Senatanoj), laŭ kiu ĝis 17.11.1982 oni rajtas sendi pakaĵojn, de Italio al Pollando, sen pago de sendokostoj kaj sen doganaj kaj valutai formalaĵoj.

IKUE, kiu pro iniciato de P. Magnani jam havigis al Pollando pli ol 400 pakaĵojn, nun pliintensigos sian agadon tiukampe.

 

 

 

 

 

 

 

P. Duilio Magnani kun grupo de lernantoj el Rimini (Italio), kiu entuziasme prizorgis pakaĵojn al Pollando

 

 

al la indekso


 

ASOCIAJ NOTOJ

(selektitaj eroj)

 

Lastafoje, IKUE ricevis liston de la membroj de Pollando en la jaro 1978. De tiam, malgraŭ insistaj petoj, la landa reprezentanto kaj distribuanto ne havigis pli ĝisdatajn listojn. Pro tio, ekde numero 1-2/1982, la revuo estas sendata rekte de Romo (anstataŭ, kiel ĝis tiam, al la Landa Reprezentanto en dikaj pakaĵoj) al la unuopaj adresoj de tiuj, pri kies ekzisto la Centra Oficejo havas certan indikon, pro freŝe ricevita korespondaĵo.

Kompreneble, tio kostas al IKUE tre pli multe, sed almenaŭ oni havas la certecon, ke la revuo alvenas en tolerebla tempo (oni ĵus eksciis, ke la numero 10-11/1981, dissendita de Romo al la pola reprezentanto en novembro 1981, estis distribuita nur en aprilo 1982).

Krome, pro manko de ĝisdata membrolisto el Pollando, lamas la redaktado de la Komuna Adresaro IKUE-KELI.

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Ekde 14 jaroj mi zorgas (kiel prezidanto de IABO, Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj) pri la nova ekumena traduko de la Biblio en Esperanton, kies enkondukoj kaj piednotoj servu ne nur al hebreoj kaj kristanai, sed taŭgu ankaŭ por budhanoj, hinduoj, konfuceanoj, ŝintoistoj, islamanoj, ktp.

Por tion realigi, mi devos longtempe vivi en Malproksima Oriento, en kontakto kun spertuloj kaj anoj de tiuj religioj, lasante kiel eble plej baldaŭ ĉiujn agadojn en Italio, dum almenaŭ 5-10 jaroj. Mi nun klopodas aranĝi mian anstataŭigon en la paroko «Madonna degli Angeli» apud Raveno, kiun mi prizorgas de 22 jaroj. Mi multe ŝatus, se tien povus veni pola sacerdoto kaj 3-4 monaĥinoj aŭ laikaj virinoj, laŭeble esperantistaj.

Sac. Angelo Duranti, Italio

 

«Espero Katolika» estas, laŭ iuj, iom teda, ĉar la artikoloj estas kutime verkitaj de la sama homo. Kelkaj trovas plezuron tralegi ĝin.

El la bulteno de la Franca Katolika Esperanto-Asocio

 

Mi eksiĝas de IKUE, ĉar la enhavo de EK ne plaĉas al mi: estas tro multe da artikoloj pri la Papo, kaj troiga sindonemo al la Papo. Krome, la gazeto aperigas unuflankajn ideojn rilate la «malbonan orienton» kaj la «fidindan kaj sinceran okcidenton».

M. V. B., Nederlando

 

Mi povus facile eskapi el la kritiko per spritaĵo, dirante, ke la aŭtorino de ĉi tiu plendletero evidente «mistrafis la adreson», kiam, siatempe, ŝi decidis aliĝi al IKUE anstataŭ al alitendenca asocio. Sed mi ne volas lasi sen respondo la kernan demandon; kaj, pri ĝi, mi kuraĝus aserti, kun pura konscienco, ke mi ne kredas, ke iam ajn mi alprenis la drastan kaj unuflankan sintenon, pri kiu la legantino plendas. Kompreneble, mi ne prisilentas la orientajn misfarojn; sed mi ankaŭ klopodas ne silenti pri tiuj okcidentaj, kaj plurfoje mi esprimis mian konvinkiĝon, ke kapitalismo estas, en si mem, same kontraŭkristana kiel marksismo.

Ĉiukaze, mi ne neglektos la kritikon, kaj strebos sekurigi la senpartiecon de la revuo, dum mi restos ĝia redaktoro.

Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

 

PARO ESPERANTISTA SURVOJE POR EVOLUO KAJ PACO

 

Verŝajne neniu povas kredi, ke lando kun valutaj problemoj kiel Ĉeĥoslovakio okupas duan (!) lokon sur la listo de landoj kontribuantaj al Agado E3. Antaŭas Nederlando kaj sekvas Svedujo. En la periodo 8-20.6.1982 mi entreprenis kun mia edzino Vera zigzagan rondveturadon tra «nia dua patrujo». La karaktero de tiu neordinara vojaĝo estis misia kaj porpaca. Multajn gefratojn ni renkontis, kvankam por viziti ĉiujn necesus minimume tutjara periodo...

Ĉiutage en alia loko mi parolis pri la afero de la blinduloj, kelkfoje ankaŭ antaŭ publiko neesperantista. Mi dankis al ĉiuj fervoraj gehelpantoj, instigante ilin al informado kaj plua vasta kunlaborado. Kompreneble nenie mi neglektis emfazc rekomendi la Internacian Lingvon. Mi estas certa, ke pluraj pro nia vizito ekkomprenis la valoron de Esperanto kaj proponis al si eklerni ĝin.

La iniciatoro de Agado E3, kiu deziras esti internacia (= pli vasta adjektivo ol esperantista kaj ankaŭ pli ĝusta, ĉar multaj neesperantistoj sukcesas trovi la vojon al Heemskerk!) kampanjo por solidareco kun blinduloj en la Tria Mondo, rakontis ankaŭ pri tio, ke prezentiĝis nova helpokrio.

El Kostariko, Istituto por blindaj infanoj en tiu mez-amerika lando urĝe bezonas brajlo-presilon por pretigi lernilojn en pli granda kvanto. Nune la instruistaro devas permane brailigi ĉiujn lernolibrojn en sia libera tempo, do ekster la lernej-programaj horoj. Mi estas en kontakto kun spertuloj en la sino de nederlandaj porblindulaj organizaĵoj!

Dumvoje Vera ne malofte kaptis la okazon informi ĉeĥain kaj slovakajn geamikojn pri la internacia movado «VIRINOJ POR PACO».

Nia vojaĝo estis granda sukceso, nelaste dank’ al la multaj gesamideanoj, kiuj donis al ni utilan helpon, varman gastamon kaj malfermitan hejmon. Ni spertis, kiom kai kiel la katakomba eiklezio en tiu transkurtena lando atestas kaj aktivas. Multon vidis niaj okuloj, aŭdis niaj oreloj, registris niaj koroj, pri kio ni ĉi tie devas silenti. Certe niaj gefratoj en tiu lando, kiun regas timo senlima kaj ateisma diktaturo, meritas nian subtenon, sed ĉiuokaze nian daŭran preĝadon!

 

Jacques Tuinder, Agado E3

 

al la indekso


 

SURVOJE AL DEFINITIVA AGNOSKO

 

La Kongregacio de la Sakramentoj kaj la Dia Kulto, antau ol aprobi la Malgrandan Meslibron laŭ traduko de Patro Giacinto Jacobitti O. P. kaj Episkopo Alfredo Pichler, postulis estigi Liturgian Komisionon sub gvido de iu Episkopo, kiu reviziu la tekston kaj mem aprobu ĝin antaŭ redono al la Kongregacio.

Laŭ tiu postulo, fondiĝis la Komisiono en jena konsisto: Episkopo Ladislavo Miziołek, prezidanto; Pastro Duilio Magnani; vicprezidanto; Sinjoro Antonio De Salvo kaj Pastro Jozefo Zielonka, kunsekretarioj; Patroj Giacinto Jacobitti kaj Albino Ciccanti; Pastroj Felice Ruaro, Battista Cadei, Roger Degrelle, Alfons Beckers, Bernhard Eichkorn, Sándor Szénasi, Lajos Kóbor, Manuel Casanoves, Franjo Gruić, Romano Forycki, Stanislao Płachta, Johano Kos; Sennoma Grupo el Ĉeĥoslovakio.

Ĉar, pro nekonataj kialoj, kontaktoj kun p. Ciccanti kaj p. Casanoves montriĝis neeblaj, ne estas konataj iliaj opinioj pri la nova Meslibro. Do, la Liturgia Komisiono praktike konsistis el 17 personoj, se oni rajtus la ĉeĥoslovakan grupon kalkuli unupersone.

La Komisiono laboris en jena ordo:

a) Unue estis dissendita - fare de la Centra Oficejo - teksto de la Malgranda Meslibro al ĉiuj Komisionanoj, kiuj havis la devon pristudi ĝin kaj sendi al sekretario siajn rimarkojn. Tiamaniere kolektiĝis la opinioj en sufiĉe granda kvanto.

b) En dua etapo estis prilaboritaj ĉiuj supraj proponoj kaj rimarkoj en unu precizan raporton, kiun C. O. dissendis al ĉiuj Komisionanoj por kompari kaj eventuale revizii siajn opiniojn. La reviziitaj raportoj revenis al la C. O. kaj tiamaniere ekestis nova, dua raporto.

c) Komisionanoj, kiuj sukcesis kunveni, por buŝe pridiskuti la proponitajn ŝanĝojn aŭ korektojn en la nova Meslibro, fondis novan Revizian Komisionon, en konsisto: p. R. Degrelle, p. J. Kos, p. S. Plachta, p. J. Zielonka, kiuj en la tria etapo de la laboro faris la lastajn - kompromisajn korektaĵojn.

Ĝenerale dirite, la Komisiono opinias, ke la teksto donita de p. Jacobitti kaj ep. Pichler estas bona, kaj oni devis fari nur etajn ŝanĝojn, ĉefe pri:

1) ordo de la mestekstoj kaj ritaro, ke ĝi estu meze de la libro;

2) unuigo de la formoj de la paralelaj tekstoj, ekz. en prefacoj kaj preĝoj;

3) korekto de forlasoj kaj tajperaroj.

La Liturgia Komisiono laboris sub mia gardo kaj konsiloj. La korektitan Meslibron mi atente trarigardis, kaj, vidante ĝin bona, mi ĝin aprobas kaj subskribas.

 

+ Ladislao Miziołek, Helpepiskopo de Varsovio

 

al la indekso


 

STIPENDIO «PENTEKOSTO»

 

Ĝis 30.6.1982 (limdato por la periodo oktobro 1982-septembro 1983), alvenis al IKUE 4 validaj kandidatiĝoj por la stipendio «Pentekosto»: du hindoj, unu zairano kaj junulino el Salvadoro, kiuj studas en Romo kaj pretas plenumi ĉiujn postulatajn kondiĉojn.

Alvenis, krome, 3 nevalidaj kandidatiĝoj, kiujn oni ne povas enkalkuli pro tio, ke la koncernaj interesuloj ne loĝas en Romo (2 vivas en Madagaskaro kaj 1 en norda Italio).

Ĝis la fino de septembro, tiucela komisiono devos decidi, al kiu aljuĝi la stipendion. La decido ne estos facila, ĉar ĉiuj 4 kandidatoj aspektas lertaj kaj helpindaj. Se venus pliaj donacoj por la fonduso, eble oni povus kontentigi ĉiujn kvar, dividante la planitan sumon (1.500.000 lirojn) kaj la pliajn interezojn en 4 stipendietojn. Tio ankaŭ ebligus pli konscian ekzamenon de la kandidatoj por la posta stipendia periodo (oktobro 1983-septembro 1984), surbaze de la provtempo, kiun ili, iusence, plenumos la unuan jaron.

Ni alvokas, pro tio, al malavara kontribuo. Oni konsideru, ke «misiado» ne estas nur tiu, kiu disvolviĝas en la misiaj, foraj landoj. Tiuj gestudentoj, kiuj de malproksime venas al ni kaj travivas nekredeblajn malfacilaĵojn, estas, iusence, misio kiu venas al ni, anstataŭ irado nia al misiaj landoj.

Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

LA DONACO, KIUN LA MONDO ATENDAS

 

«Al tiu eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, al tiuj, kiuj estas sanktigitai en Kristo Jesuo, vokitaj por esti sanktuloj... la eklezioj de Azio vin salutas» (1 Kor).

Kiam en la leteroj de Paŭlo ni trovas tiajn esprimojn, ni ekpensas, ke la tiutempaj kristanaj komunaĵoj estis jam vastaj kaj fortikaj. En la realo, tridek jarojn post la morto de Jesuo, en la grandega urbo Korinto (600.000 loĝantoj, vera metropolo en tiu epoko!) la baptitoj estis nur kelkdekoj; cetere, la tuta kristanaro ne ampleksis pli ol kelkmilojn da homoj. Kaj tamen, kia memcerteco en la vivo kaj en la misia agado de tiuj unuaj kristanoj! La konscio pri sia malmultenombreco kaj senarmiteco ne kaŭzadis krizojn ĉe la sekvantoj de la apostoloj. Ili estis konvinkitaj, ke la Eklezio vivas ne pro ilia nombro, ne pro ilia agado, sed pro la Graco de l’ Sinjoro.

 

La Spirito blovas, kie Ĝi volas

 

Jen ekzemplo por multaj el ni, tro ofte angorplenaj pro la eksento, ke tiu Eklezio en kiu ni partoprenas estas en danĝero, ĉar la nombro de la fideluloj daŭre malkreskas. Se ĉi tiu krizo signifas, ke nia atesta strebo velkis, estas ĝuste, ke ni sentu nin maltrankvilaj; sed ni ne devas forgesi, ke la pluvivo de la Eklezio kaj ĝia fideleco al Kristo estas konfiditaj nur al la Dia Spirito, kiu blovas kie Ĝi volas. Sufiĉas tralegi la historion, eĉ supraĵe, por konstati ke prosperegaj Eklezioj (ekzemple, tiuj afrikaj de la unuaj jarcentoj) abrupte malaperis, kaj malriĉegaj komunaĵoj poste fariĝis dissemantoj de la Evangelio en la tutan mondon.

La fakto, ke la Spirito senĉese konfuzas la horizontojn de la homaj antaŭvidoj, esperoj aŭ timoj, ne devas liberigi nin de la devo senti nin kunrespondecaj pri la Eklezio, kaj alfronti la malfacilajn realojn de la nuntempo; sed ĝi devas gardi nin kontraŭ iu pesimismo gvidita nur de profanaj kriterioj, kaj kontraŭ la tentoj, kiuj povas deveni de tio. Kiel diris granda germana teologo (Moltmann), ofte la Eklezio estis vokita elekti inter profana «graveco» kaj evangelia «signifo»; kaj, tre ofte, ju pli ĝi elektis monduman gravecon, des malpli ĝi kapablis prezenti al la homoj la aŭtentikan vizaĝon de Kristo.

 

Arbitraj postuloj

 

Tio okazis ankaŭ ĉar ofte la postuloj de la homoj rilate la Eklezion estas konfuzaj kaj arbitraj, pro la malkvieteco de la humiluloj aŭ pro la ruzeco de la potenculoj. Ekzemple, hodiaŭ ni klare vidas, ke la Eklezio eraris, dum pasintaj jarcentoj, kiam ĝi tro multe striktigis sian predikadon kaj agadon al pure konsolaj dimensioj, al la adorado de iu Dio, kiu estis la ĵokera (*) respondo al la homaj problemoj, tiu, kiun oni alprenas kiam oni ne trovas aliajn solvojn. Kiam la scienco pruvis la superstiĉan karakteron de tia religiemo, la Eklezio aspektis iu forto malamika de la progreso, de la racio, de la vero; kaj ĝi malgajnis multajn el stai gefiloj.

La samo okazis en la socia kampo. Tro ofte varbita de la potenculoj, la Eklezio ekpredikis al la malriĉuloj nur rezignemon kaj esperon pri estonta vivo. Tial, kiel skribas Moltmann, «ĉar la Eklezio anoncadis iun Dion sen surteraj esperoj, la amasoj komencis aliĝi al esperoj sen Dio...». Jen la disiĝo inter la Eklezio kaj la laborista klaso, la terura «skandalo» de pasinta jarcento.

La listo de la eraroj, kiujn la Eklezio faris en sia prezentiĝo al la homoj, povus daŭri longe. En diversaj tempoj kaj lokoj, ĝi akceptis esti potenca institucio (kvankam Jesuo, ĝia fondinto, vivis malriĉe kaj mortis kiel sklavo), politika ideologio (kvankam Kristo proklamis: «Mia regno ne estas de ĉi tiu mondo»), bonfara instanco, reĝa tribunalo, kultura matrico (kvankam la Evangelio devas esti egala por ĉiuj tempoj kaj ĉiuj popoloj), kaj tiel plu. Per la akcepto de tiaj anstataŭaj roloj, en historiaj periodoj de dekadenco de la aliaj institucioj, la Eklezio aspektis (kaj estis) konservativa elemento, obstaklo je la civila kaj politika progreso; kaj tiel ĝi malgajnis grandajn homamasojn.

 

Rapide evoluanta historio

 

Historio pri jarcentoj, eĉ pri du jarmiloj. Sed ankaŭ historio, kiu rapidege evoluis. Oni ne povas kompreni la seriozecon de la kolizio inter la moderna mondo kaj la Eklezio, se oni ne konsideras la proporciojn de ĉi tiu rapidigo. La homaro bezonis dekmilojn da jaroj por atingi la malkovron de rado; 5 mil jarojn por fabriki, baziĝante sur tiu principo, veturilon kun rapideco de 100 kilometroj por horo; sed apenaŭ 40 jarojn por superi la sonmuron, kaj pliajn 20 por eliri el la Tero, sendi astronaŭtojn sur la Lunon, lanĉi sondilojn sur Marson, irigi raketojn trans la limojn de nia galaksio. La terloĝantoj, supozeble 800 milionoj komence de 1800, duobliĝis unu jarcenton poste, kaj triobliĝis post aliaj 50 jaroj. Sekve de la industriigo, enormaj homaj migradoj aliigis la aspekton de tutaj landoj kaj kontinentoj. Ŝanĝiĝis ankaŭ, kaj radikale, la homaj moroj, Du grandaj ideologioj ekregis la mondon, ambaŭ profunde malamikaj al la Eklezio.

En la areo regata de marksismo-leninismo, kvankam la reĝimaj formoj estas malsimilaj inter si aŭ eĉ malamikaj, la lukto kontraŭ religio senescepte troveblas. Oni kontraŭbatalas la Eklezion, tie, ne nur en la nomo de la racio, sed ankaŭ pro la konvinkiĝo, ke la Eklezio estas, per si mem, iu realo kontraŭa al tiu de la Ŝtato.

En la du areoj regataj de la alia granda ideologio (la industriigita okcidento kaj la «tria mondo»), la situacio estas, ŝajne, pli «milda». Kapitalismo radikale negas la Evangelion, tamen sen akreco: tion ĝi faras per la ekzaltado, (dank’ al la enorma povo de la psikologiaj teknikoj je dispono), de valoroj antipodaj kompare kun tiuj kristanaj: konkurenco anstatau solidareco, havi anstataŭ esti, tempo kiel mono anstataŭ kiel ŝanco plibonigi sin mem. Sed tiu manko de akreco ne estas ĉiea: en la tria mondo, kiam la Eklezio memorigas al la malriĉuloj ilian dignon, kapitalismo ne hezitas praktiki polican subpremadon.

 

Eklezio «en krizo»

 

Suferplena historio kaj abruptaj ŝanĝiĝoj: oni povas bone kompreni, ke la Eklezio aspektas en krizo, kaj en krizo sentas sin la fideluloj, precipe tiuj de la landoj kun pli «malnova» kristaneco. En tiuj zonoj (ekz. Italio) la infIuo de la Eklezio en la profana kampo estis agnoskata de skribitaj kaj neskribitaj reguloj; kaj ĉar la grandega plimulto estis (aŭ deklaris sin) katolika, katolikoj sentis sin senescepte pravaj kaj povohavaj. Iliaj moralaj elektoj, iliaj vivmanieroj, ja, estis larĝe protektataj de la Ŝtato.

Ĉio ŝanĝiĝis ĉe la ekrego de demokratio. Dekmilionoj da homoj ekkonsciis, ke ili estas nur laŭnome kristanoj, ke ili estas enkalkulataj en la popolnombradoj, sed ke, konkrete, ili tute ne aliĝas al la Eklezio. Mesaĝoj inter si kontraŭdiraj senhalte atakas la publikan opinion promesante feliĉon: ne nur pri politiko kaj kulturo, sed ankaŭ pri moralo. La katolika tradicio estas rapideme difinata «subprema». La demokrata virto de «toleremo» estas ofte anstataŭata de «konsentemo», kiu egalas al forigo de responsemo. Dum en la komunista areo la homaj liberecoj estas daŭre vundataj. de la oficiala dogmatismo, en la kapitalisma areo la emfazado de profito kaj la marĝenigo de ĉiam pli vastaj socitavoloj favoras la kreskon de monstra perforto, «politika» aŭ «komuna». Iu nestabila internacia paco apudas la abismon de infera atomarmilaro. Iu neantaŭvidita energikrizo sajnas estingi la esperojn pri novaj vivniveloj por la « bonstataj popoloj».

 

Mesaĝo pli aŭtentika

 

Al ci tiu mondo, malsana pro nestabileco kaj frenezo; al iu homo, kiun la progreso ne liberigis el la timo (nur ĝiaj kaŭzoj ŝanĝiĝis); al ĉi tiuj la kristanaro devas adresi sian mesaĝon. Instruita per la iamaj eraroj, la Eklezio estas nun pli malriĉa, sed, ĝuste pro tio, pli aŭtentika. Ĝi scias, ke ĝi ne povas liveri al la mondo respondojn pri sciencaj, filozofiaj, politikaj problemoj, aŭ pri ekonomio kaj publika ordp, nek certigi la liberigon el malsanoj, aŭ el naturaj katastrofoj, aŭ el la angoro devenanta el difinitaj formoj de ekspluatado.

La donaco de la Eklezio al la hodiaŭa mondo estas tute alia, tamen gravega: ĝi estas la anonco pri iu Dio, kiu amas la homon, tiom multe, ke Li enkarniĝis por ĝin savi; pri iu Dio, kiu, fariĝinte homo en Jesuo la Nazaretano, identigis sin kun la pli malriĉaj: «Ĉio, kion vi faros al ili, vi faros al mi». Tio signifas, ke ĉiu homo, ankaŭ kaj ĉefe tiu, kiun la materialisma socio nomas «senutila» (la infano nenaskita, la juna senlaborulo, la maljunulo, la handikapito, la rifuĝinto, la loĝanto de subevoluintaj zonoj) estas senfine amata kaj, do, enorme grava.

Ĉi tiu mesaĝo estas ankaŭ invito forlasi timon kaj serĉadi ĝojon. Ĝi anoncas al la homo, ke kiu pretas akcepti la riskojn de la sindonemo, de la gastemo, de la fido en la aliaj, de la homa solidareco, savas sian vivon: alivorte, jam surtere li povas kaj devas atingi trankvilon kaj ĝojon. Pli malrica ol aliaj rilate «posedaĵojn», li estos riĉa je frataj homaj rilatoj, kiuj sole igas signifa la vivon.

 

La estonteco el la tria mondo

 

Tia mesaĝo, por esti kredebla de la nuntempa homo (kiu iĝis nekredema pro tiom multaj falsaj majstroj) ne bezonas predikejojn sed atestojn. Malgraŭ la pesimismo de multaj, tiaj realaĵoj jam vaste ekzistas en la Eklezio. Kelkaj estas pli facile videblaj, ĉar ili apartenas al nia sama socia medio (temas, ofte, pri junularaj klopodoj, kiuj meritus pli da respektoplena atento niaflanke); sed aliaj atestoj (verŝajne, la pli decidigaj por la estonteco de la Eklezio) estas naskiĝantaj ĝuste en tiuj triamondaj landoj, fronte al kiuj la maljuna kristana Eŭropo sin sentis majstro de kredo.

En Azio, kie kristanismo devas senĉese rilatigi sin kun la altega mistikeco de aliaj religioj; en Afriko, kie la valoroj de la familia grupo liveras al la kristana «familio» modelojn laŭ granda riĉeco kaj allogo; en Latin-Ameriko, kie la bazaj komunaĵoj, animataj de la pli malriĉaj, ŝajnas forigi el la Evangelio ĉiun aldonaĵon de hezitemo kaj intelektismo kaj emfazi ĝian valoron de manifesto de totala homliberigo; en tiuj kontinentoj konturiĝas la vizaĝo de iu nova Eklezio. Fronte al ĉi tiuj realaĵoj, la eŭropaj kristanoj troviĝas, plimalpli, kiel la unuaj hebreoj konvertiĝintaj al kristanismo troviĝis fronte al la unuaj konvertiĝoj de paganoj: «Kaj ciuj kredantoj el la cirkumcido miregis pri tio, ke ankaŭ sur la nacianojn estis surverŝata la donaco de la Sankta Spirito» (Agoj 10, 45). Ankaŭ en ni povas ekesti miro; sed nur nia orgojlo estas minacata, ne nia saviĝo.

 

(*) Jokero: kroma ludkarto, kalkulata kiel laŭvola anstataŭaĵo (laŭ PIV).

 

Ettore Masina (el la katolika gazeto «Jesus» 11/1979)

El la itala tradukis Antonio De Salvo

al la indekso