Enhavo de Espero Katolika numero 12/1981

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

 

Sur la kovrilo: Kristnasko (miniaturo el manuskripto de 1380). Urba Muzeo pri Malnova Arto, Torino (Italio).

 

 

 

 

 


 

KATOLlKA HORIZONTO

 

Dum internacia kunveno en Peruĝo (Italio) pri religia plurismo en Eŭropo, oni analizis, interalie, la projekton de eŭropa unuiĝo en la verkoj kaj en la faroj de Papo Johano Paŭlo la dua.

La konkludo estis, ke en tiu projekto kristanismo elstaras kiel unuiga faktoro, en la kadro de iu kristana unueco, kiu etendiĝas de Atlantiko ĝis Uraloj. Ne plu, do, Oriento kontraŭ Okcidento aŭ inverse, sed unu sola estaĵo, inkluzive de Sovetunio. Tio implicas, ke oni rediskutu la nunan realon, nome, la kontraŭajn blokojn interne de la eŭropaj limoj. La propono de la Papo, tute evidente, havas revolucian valoron, kaj ĝi nepre influos ĉiajn diskutojn pri la politika aranĝo de Eŭropo.

La temo de la «Komunaj kristanaj radikoj de la eŭropaj nacioj» estis amplekse traktita ankaŭ dum Internacia Kolokvo en Romo (3-7.11.1981), iniciatita de la Pontifika Laterana Universitato (Romo) kaj de la Katolika Universitato de Lublino (Pollando).

Ricevante en aŭdienco, 6.11.1981, la partoprenantojn en la Kolokvo (inter kiuj troviĝis ankaŭ la esperantista franciskano Albino Ciccanti), Johano Paŭlo la dua emfazis, interalie, ke «oni devas serĉi la spiritajn fundamentojn de Eŭropo, por trovi renkont-ebenon inter la diversaj streĉoj kaj la diversaj penso-fluoj, por eviti aliajn tragediojn, kaj precipe por doni al la homo, al la individuo, kiu marsas laŭ diversaj vojoj al la Domo de l’ Patro, la signifon kaj la direkton de ĝia ekzisto».

 

«La paco, dono de Dio konfidita al la homoj» estas la temo fiksita de Johano Paŭlo la dua por la 15-a Tutmonda Paco-Tago, celebrota la 1-an de januaro 1982.

La elekto daŭrigas la tempojn de la antaŭaj Tagoj, kaj enkadriĝas en la pacaj vojaĝoj kaj paroladoj, per kiuj pluraj aspektoj de la paco estas emfazitaj.

La temo intencas substreki la intervenon de Dio en la homa vivo. «Se la Eternulo ne konstruas la domon, tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj; se la Eternulo ne gardas urbon, tiam vane maldormas la gardanto» (Psa 127, 1). Nur surbaze de la religiaj principoj kaj de la transcendo la homo povas atingi la plenan komprenon de si mem kaj de la proksimulo, kaj starigi tiun solidarecon, kiu ebligas kunekziston en la vero, en la justeco, en la amo kaj en la libero.

La kontribuo al la paco de religio ĝenerale, kaj de la katolika Eklezio aparte, estas tre grava. Al iu homaro markita de malamo, de maljusteco kaj de milito, ja, religio memorigas, ke ĉiuj homoj estas egalrajtaj fratoj. Al la katolikoj, home, la Eklezio memorigas, ke «la surtera paco... kiu naskiĝas el la amo al la proksimulo, estas bildo kaj efiko de la paco de Kristo, kiu de la Patro devenas. La enkarnigita Filo, ja, Princo de la Paco, per sia Kruco repacigis ciujn homojn kun Dio, kaj, restarigante la unuecon de ĉiuj en unu solan popolon... Li mortigis en sia karno la malamon, kaj, en la gloro de sia Resurekto, disvastigis la Spiriton de amo en la koron de la homoj» (Gaudium et Spes, n. 78).

 

 al la indekso


 

EKUMENAJ INFORMOJ

 

En la itala revuo «Prospettive nel mondo» (Perspektivoj en la mondo) de pasinta septembro, la Ĉefrabeno de Romo, Elio Toaff, skribis interalie:

"Hebreismo rigardas kun profunda maltrankvilo al la vetkuro je sinarmado, al la subfosado de la malstreĉiĝo, al la militista pliintensigo, per kiuj la nuna mondo ŝajne intencas denove laŭiri la vojojn de milito, kvazaŭ pro iu blinda sinmortiga volo. La mondo estis kreita por la vivo kaj por la paco, kiel estas skribite en la Biblio; por tio ĝi estis elpensita kaj volita de Dio, kaj se iam ĝi estis detruita en la diluvo, pro homa kulpo, la signo de ĉielarko simbolis, ke tia tragedio neniam plu ripetiĝu. La nacioj ŝajne ne konscias, ke ili alproksimiĝas al dua diluvo, ĉifoje realigota de la homoj mem, per la teruraj atomaj armiloj. La epizodo de la Babela Turo, kiu sekvas la diluvon, indikas, ke la orgojlo deturnas la vidon el la bono, kaj kondukas al la neebleco komuniki inter la homoj kaj la nacioj. El tio naskiĝis, tiam kiel nun, perforto kaj ekstremismo, du malsanoj, kiuj malpurigas la homan socion kaj alproksimigas ĝian finon, per memdetruo. Neniel tro laŭta, do, estos la krio de tiuj, kiuj - laŭ diversaj kredoj, sed kun bona volo - intencas averti kaj admoni antaŭ ol estos tro malfrue".

 

La Episkopo de Malago (Hispanio), Mons. Ramňn Buxarrais, oferis 200.000 pesetojn por la konstruado de Kristana Centro en Los Rubios. Tio pruvas la harmonion, kiu en tiu diocezo karakterizas la rilatojn inter kristanoi kaj katolikoj. La Episkopo akompanis la oferon per la esprimo de bedaŭro pro tio, ke li ne povas donaci plimulte. La Centro de Los Rubios estos renkontiĝejo de ĉiuj kristanaj konfesioj de Hispanio.

 

La miksa Komisiono, katolika kaj kristana, por la traduko de Biblio en la japanan, anoncis, ke la versio de la Malnova Testamento estos preta en septembro 1984. Kiam la Komisiono komencis funkcii, en junio 1972, oni antaŭvidis, ke la traduko de la Nova Testamento estos preta en 1975, kaj tiu de la Malnova en 1979; sed la laboro estis pli kompleksa ol planite, tiel ke la versio de la Nova Testamento aperis nur en 1978, kaj tiu de la Malnova aperos, kiel dirite, en 1984.

Por elteni la elspezojn de la kolosa laboro, ĝis nun kristanoj partoprenis 70%, kaj katolikoj 30%.

B. C.

al la indekso


 

FRATARO “SANKTA BENEDIKTO” POR KRISTANA EŬROPO

 

Multaj estas la asocioj kiuj, trans landlimoj, teksis reciproke solidajn ligilojn de amikeco kaj frateco inter la popoloj, interalie je eŭropa nivelo. El ili troviĝas «Fraternitas Sancti Benedicti» (Frataro Sankta Benedikto), kiu ĵus fariĝis 10-jara. Tio estis okazo por demandi pri ĝia rolo la eŭropan prezidanton, s-ro René Pellabeuf. lntervjuis la lKUE-ano Germain Pirlot el Belgio:

 

D. - Kio estas “Frataro Sankta Benedikto”?

 

R. - Frataro Sankta Benedikto estas eŭropa asocio, kiu aktivas, por ke la konstruiĝanta Eŭropo estu akorda, en stai moroj kaj institutoj, kun la natura juro, sur kiu baziĝas kristanismo. Ali-dirite, ni klopodas, por ke la justeco kaj la opini-libereco estu garantiitaj en Unuiĝinta Eŭropo. Tio eblas nur se la natura moral-leĝo penetras la morojn kaj la leĝojn de tiu nova politik-unuo. La fundamentaj principoj, civitanaj kaj politikaj, estis dum jarcentoj memorigataj de la Papoj. Sufiĉas al ni pristudi la tekstojn de la Eklezio, pritrakti ilin kaj ilin klarigi al la Eŭropanoj; Ĉiu bonvolema homo, kiu ajn estu lia filozofia kaj religia referenco, povas nur konsenti, ĉar tiel multe ili estas evidentaj.

Frataro Sankta Benedikto naskiĝis antaŭ 15 jaroj, laŭ iniciato de kelkaj laikoj, kiuj plurjare strebis al arigo de dokumentoj, al preparo de sintezaj dosieroj kaj al observado de diversaj eŭropaj medioj. Poste, en 1971, ĝi registris sian statuton en Germanio kaj en Francio. Ekde tiam, ĝi diskoniĝis diversmaniere en pluraj landoj; ĝi eldonas revuetojn kaj bazajn dokumentojn; ĝi varbas en ĉiuj sociaj kaj religiaj medioj. lnter ĝiaj membroj troviĝas regionaj elektitoj, juristoj kaj religiuloj. Frataro Sankta Benedikto estas establita en aliaj eŭropaj landoj, kaj eĉ ekster la Eŭropa Komunumaro (*).

 

D. - Kiel Frataro Sankta Benedikto povas kontribui al plibona kompreno inter la popoloj kaj al la paco en Eŭropo kaj en la mondo?

 

R. - Nia asocio povas ege kontribui al frateco inter la popoloj, al la paco en Eŭropo kaj eĉ ekster nia kontinento. Ni publikigis Eŭropan Dosieron, kies kompleta titolo estas La antaŭenigo de la civilizacio fare de Unuiĝinta Eŭropo, kaj subtitolo Se Eŭropo unuiĝas politike, tio estu sur daŭremaj bazoj. Ĉiu eŭropa lando, kiu konformigus sian politikan kaj socian vivon al la principoj entenataj en tiu Dosiero, retrovus sian soci-politikan ekvilibron; krome, ĝi estus malfermita al pli bona kompreniĝo rilate al siaj najbaroj, en aŭ ekster la nuna Eŭropa Komunumaro. Kompreneble, ni ne havas la monopolon de tiu civitana agado, kaj ni kunlaboras kun multaj asocioj!

 

D. - Ĝis kioma grado estas ankoraŭ aktuala por Eŭropo la mesaĝo de Sankta Benedikto, post 1500 jaroj?

 

R. - Ne estas hazardo se, en 1964, Papo Paŭlo la 6-a, daŭrigante agadon de Pio la 12-a, donis al Eŭropo Sanktan Benedikton kiel Sanktan Patronon, kun la prerogativoj de la Sanktaj Patronoj de la Nacioj. Kiel ĉiu ajn, la Papo observadas tiun politike konstruiĝantan Eŭropon. Li deziras, ke la propeto de tiu Sanktulo helpu la bonvolemajn homojn en tiu konstruiĝo sur daŭremaj bazoj, kaj ke la ekzemplo de tiu Sanktulo inspiru la pionirojn de Eŭropo. La Papo deziras, ke ĉi tiuj samtempe preĝu kaj laboru, kiel faris Sankta Benedikto, kiu donis al sia Ordeno la moton Preĝu kaj laboru. Nur tiamaniere homa faraĵo havas perspektivon daŭri. Sankta Benedikto estas ankaŭ simbolo pri la unueco por Eŭropo, ĉar li vivis antaŭ la disiĝo de la Kristanoj.

 

(*) La Frataro eldonas informan bultenon (Europrospections), kaj jam publikigis kelkajn dosierojn kaj verkojn en la franca.

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

Foliumante arkivajn aĵojn, s-ro Aleš Berka, Landa Reprezentanto de IKUE en Ĉeĥoslovakio, antaŭ nelonge retrovis raraĵon: manuskripton de la Help-Episkopo de Prago (Ĉeĥoslovakio) Antonio Eltschkner, mortinta 22.2.1961. Temas pri la 10-a hejma tasko de Esperanto-kurso, gvidita de la instruistino Ludmila Dandová; dato: 27.3.1924. En tre bona Esperanto, Mons. Eltschkner (tiam, ankoraŭ ne Episkopo) raportis, interalie, pri vizito ĉe la Internacia Foiro de Prago.

 

Kard. Carlo Confalonieri (v. EK 10-11/1981, p. 178) skribis, en itala lingvo, 14.10.81, responde al letero de P. Magnani, kiu demandis lian opinion pri Esperanto: «Gratulon pro via bela agado. Pri la resto mi demandas de mi mem, mallaŭte, kial inventi novan lingvon, se jam ekzistas tiom multe da ili».

 

Okazis en Ĉenstoĥovo (Pollando) impona Esperantista Preĝtago, malgraŭ ĉiuspeca krizo. Partoprenis ĉirkaŭ 200 personoj, nur el Pollando. Havis lokon: vizito ĉe la Gracodona Bildo, memorigo de la mortintaj samideanoj, debatoj kaj raportoj, S. Meso en Esperanto kun prediko, S. Krucvojo sur la remparegoj de la Hela Monto, arta programo, ktp.

 

La 40-a Kongreso de IKUE havos lokon en Lille (Norda Francio), de sabato 17.7.1982 posttagmeze ĝis vendredo 23.7.1982 matene.

Kongresa temo: LA PACO.

           

al la indekso


 

LINGVAJ PROBLEMOJ EN LA EKLEZIO

 

Disvolviĝis en Miami, en la suda parto de Usono, trisemajnaj kursoj pri hispana lingvo kaj kulturo, organizitaj de la Episkopara Komisiono, kiu prizorgas la migrintojn el Kubo, Meksikio, Porto-Riko kaj aliaj hispanlingvaj landoj. Partoprenis en la kursoj (kiuj okazas jam de tri jaroj) la koncernaj Episkopoj, «por ke ili kapablu paroli kaj preĝi kun siaj diocezanoj en ilia patrina lingvo», pastroj, kiuj taksas ke la kursoj «estas vojo al evanzelizado», kaj laikoj, kiuj volontule kontaktas la migrintojn.

La neceso ellerni la hispanan elstaras el kelkaj donitaĵoj. Ekzemple, en multaj parokoj de la diocezo Belleville la plimulto el la parokanoj estas meksikdevena, sed nur 3 sacerdotoj flue parolas la hispanan. En la diocezo Atlanta vivas preskaŭ 200.000 hispanlingvanoj, ofte kun multaj sociaj problemoj.

 

Festis sian dekjaran datrevenon, 30.9.1981, la Centro por Biblia Apostolado de la Verbitaj Misiistoj en Bandundu (Zairio), kiu, kun la celo plifaciligi la aliron al la Sankta Skribo, aperigas periodaĵon en 6 lingvoj (franca, angla, kikonga, lingala, ciluba kaj sŭahila).

 

Papo Johano Paŭlo la dua akceptis en aŭdienco, 17.10.1981, la Patriarkon de la Ortodoksa Etiopia Eklezio, Lian Sanktecon Abuna Tekle Haimanot.

La Papo esprimis sian ĝojon pro ĉi tiu renkontiĝo (la unua en la historio), kiu enkadriĝas en la komuna strebo de ĉiuj kristanoj al kunkresko survoje al plena unueco.

La Papo emfazis, ke, pro manko de kono de la respektivaj lingvoj, pro diversaj historiaj cirikonstancoj, pro diferencaj pensmanieroj kaj kulturoj, la du Eklezioj vivis, ĝis nun, disigitaj kaj en kondiĉoj de kreskanta kaj reciproka nekono. «Niaj Eklezioj - diris Johano Paŭlo la dua - travivis la heredaĵon konfiditan de la Apostoloj laŭ diferencaj formoj kaj manieroj, kaj ĝin evoluigis laŭ sia pens- kaj viv-maniero. Tio kondukis ankaŭ al malsimilaj esprimoj liturgiaj, disciplinaj kaj telogiaj, kio, per si mem (kiam ĉi tiu varieco reciproke kompletigas kaj ne kontraŭstaras), estas bona afero por la vivo kaj la misio de la Eklezio meze de ĉiuj popoloj. La unueco de la kredo vestas sin per la kultura kaj spirita kontribuo aparta de ĉiu popolo kaj de ĉiu loka Eklezio. La kontaktoj, kiujn ni restarigis, ebligas remalkovri la profundan kaj veran realon de ĉi tiu ekzistanta unueco. Ankaŭ la veraj malakordoj estas vidataj kun pli granda klareco en ilia efektiva konsisto, progresive liberigite de ĉiuj neesencaj elementoj kaŭzitaj de la lingvaj ambiguecoj».

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Mi esprimas apartan dankon kaj konsenton pro la artikolo «Sankta Antono kaj neperforto» (EK 6/1981, p. 111).

Mi, kaj multaj el ni, tute ne sciis, ke S. Antono estis kontraŭ mortpuno, kion mi povas bone utiligi ankaŭ en miaj verkadaj klopodoj, ekz. ĉe germanlingvaj katolikaj resp. kristanaj gazetoj: efektive, ankaŭ «bonaj kristanoj» ne malofte esprimas favoran sintenon pri mortopuno, eĉ postulante ĝian reenkondukon en landojn, kie ĝi ne plu ekzistas.

Walter Mudrak, Aŭstrio

 

Mi ne scias, ĉu katolikoj de Esperantio sufiĉe taksas la influon de Vatikana Radio. Mi spertis plurfoje tiun influon. Al geamikoj, kiuj iomete kaj fratece primokis min pro la fakto, ke mi estas Esperantisto, mi nur respondis: «Ĉu vi scias, ke Radio Vatikana po dufoje semajne elsendas en Esperanto?». Tiu demando sufiĉis, por ke la primokado fariĝu intereso.

Mi havas proponon; nuntempe ĝi estas nur persona, sed mi esperas, ke poste aliaj akceptos gin. Mi intencas fondi novan fakon, de la «Geamikoj de Radio Vatikana», kiuj:

1) promesu skribi po unufoje semajne al Radio Vatikana, por ke sufiče granda kvanto da leteroj atingu regule la instancojn de RV, kaj ke tiuj leteroj ne venu nur de kelkaj personoj;

2) parolu pri Radio Vatikana, ĉiufoje kiam tio eblas, al geamikoj, pastroj, episkopoj, por sciigi pri la agnosko de Esperanto fare de nia katolika radio;

3) donacu iom da mano, por ke la Esperanto-fako de RV povu ankoraŭ pli trafe kaj regule labori.

Jen mia propono. Bonvolu pripensi la aferon, reagě, plibonigi ĝin, kaj poste - tio estas la ĉefaĵo - agi.

Roger Degrelle, Francio

 

Mi sugestas al la aŭskultantoj de ĉiuj radio-elsendoj en Esperanto (ne nur vatikanaj!), ke ili, uzante la aŭskultitajn informojn, skribu al la altranguloj, entreprenoj aŭ organizaĵoj menciitaj dum la elsendoj mem. Oni substreku, ke la informoj estis ricevitaj pere de Esperanto-elsendo. Tio multe helpos al la Esperanto-redakcioj, al la movado, kaj al la Esperantistoj samcivitanaj de la cititaj altranguloj aŭ instancoj.

Duilio Magnani, Italio

 

De junio mi loĝas en la granda urbo Madras, kie mia Superulo nomis min pastro de unu paroĥo kaj superulo de kapucena monaĥejo. En tiu monaĥejo ni estas tri fratoj. La paroĥo havas preskaŭ 7.000 kristanojn en 950 familioj. Preskaŭ ĉiutage mi vizitas familiojn en iliaj hejmoj. Niaj kristanoj ĝojas pri la vizito de pastro. Mi volas esti ankaŭ ilia frato kaj amiko. Iliaj problemoj fariĝas miaj problemoj. En nia paroĥo estas ankaŭ riĉaj familioj, sed la pli multaj personoj estas malriĉaj. Kelkaj familioj eĉ malsatas. Ilia problemo estas ĉiutaga nutraĵo.

En nia lando la problemoj de malriĉeco kaj senlaboreco estas akutaj. Lingvo internacia ne koncernas malriĉulojn. Eble ĉe pli riĉaj personoj oni povas disvastigi Esperanton. Por skribi al eksterlando oni bezonas monon: la poŝta tarifo por unu letero al eksterlando egalas al preskaŭ 1/3 de taga salajro de nefaka laboristo...

P. Odilo Maria Lucas, kapuceno, landa reprezentanto de IKUE en Hindio

 

al la indekso


 

VIVO POR LA LEPRULOJ

 

Marcello Candia, doktoro pri kemio el Milano (Lombardio, Norda Italio), mortinta antaŭ kelkaj monatoj, dediĉis siajn riĉaĵojn kaj sian vivon por elaĉeti el la malsano la leprulojn.

En intervjuo, donita okaze de la «Tutmonda Tago de Lepruloj», Candia diris, ke lepro koncernas, hodiaŭ, ĉirkaŭ 20 milionojn da homoj en la tuta mondo, sed ne plu temas tiom pri medicina problemo, kiom pri la sinteno de la sanuloj fronte al la malsanuloj. Proksimume antaŭ 20 jaroj, D-ro Candia vendis siajn havaĵojn kaj translokiĝis al Brazilo; tie, ĉe la leprulejo de Marituba, li kreis komunaĵon de religiuloj-flegistoj, kiuj vivas kune kun la malsanuloj, dividante la suferojn :kaj mildigante ilian solecon. Krome, li fondis haspitalon en Macapŕ, kaj organizis servon de hejma asistado al lepruloj.

Lepro estas disvastiĝinta precipe en la tropikaj zonoj kaj en tiuj ekvatoraj, kie ekzistas vastaj arbaregoj, kun loĝantaro dissemita en kabanoj. «Ĉiun posttagmezon - memorigis, siatempe, d-ro Candia - mi akompanis per ĵipo kuraciston, viziti la izolitajn kabanojn». En Marituba, li devis antaŭ ĉio superi la ekmiron, poste la suspektemon de la lokaj autoritatuloj. «Dum 4 jaroj la guberniestro ne rajtigis nin konstrui domon por la komunaĵo interne de la leprulejo. Ni estis liberaj eniri kaj eliri; sed ne estis same. Nia eniro kaj eliro donis al la lepruloj la impreson, ke ni ne vivas kun ili. Kiam, fine, oni rajtigis nin vivi kun la lepruloj, tio estis la plej aprezata afero por la lepruloj mem».

Toth, laŭ Radio Roma-Esperanto

El la itala tradukis Antonio De Salvo

al la indekso


 

PAPAJ PREĜINTENCOJ POR JANUARO 1982

 

Ĝenerala: por ke la Katekizado havu taŭgan ekumenan dimension.

Misia: por ke la atesto de la varieco de la lokaj Eklezioj ene de la Universala Eklezio favoru la perfektan unuecon de la disĉiploj de Kristo.

 

al la indekso

 


 

LA KORPO DE KRISTO

 

Mi vidis en la ĵurnaloj nomon, kiu plenigis min per nepra malkredemo. La usonanoj jam lanĉis ankoraŭ unu vastegan, modernan, mortigan submarŝipon – sian 77an. Ĉi tiu ŝipo kostis pli ol 600 milionojn da dolaroj: eble la egalvaloron de almenaŭ deko de la plej modernaj malsanulejoj. Kaj ili nomis ĝin «Corpus Christi» - Korpo de Kristo.

Eble, mi konjektis, tio estis nura akcidento. Eble oni nomis ĝin laŭ la Teksasa urbo, forgesinte la signifon de la latinaj vortoj. Sed tute ne. La Mararmea Sekretario apartte klopodis sciigi, ke: «Edukite laŭ la instruado de la Eklezio, mi speciale konscias, ke ĉe la Eklezio militista forto estas rigardata kaj akceptata kiel pacinstrumento».

Oni tute ne forgesis, kion «Corpus Christi» signifas... Sed jen io nova en la longa historio de la geedzeco inter Eklezio kaj Ŝtato. Ĉu ni nun povas atendi ian novan interkontinentan raketon kun la nomo de Nia Sinjorino de Lurdo, aŭ neŭtron-bombojn dediĉitajn al Sankta Francisko el Asizo? La indigno tamen estas ne aparte helpema gvidilo. Eble, amikoj miaj - orientaj kaj okcidentaj, kristanaj kaj nekristanaj - ĉi tiu epizodo devus almenaŭ kaŭzi, ke ni ĉiuj pripensadu la veran signifon de «Corpus Christi» - la Korpo de Kristo, al kiu ni ĉiuj apartenas; la signo de vivanta unueco, kiu kapablas nin ĉiujn kuntiri en unu vastan homaran familion.

La korpo de Kristo konas neniun limon. La korpo de Kristo kreskas nur pere de pardono, kompato, disdonado kaj amo.

En tiu korpo la dividaĵoj kreitaj de ni, viroj kaj virinoj, ne trovas lokon. Kristo estis mortigita pro blasfemo. «Por kio», oni diris, «ni plu bezonas atestaĵon»? Kaj ni mem – ĉu ni plu bezonas atestaĵon por konstati, ke moderna religio perdis sian vojon, kiam al unu el la plej multekostaj ekzemploj de la prostituado de diaj donacoj kaj talentoj oni povas doni la nomon de la Princo de Paco?

Ni devas labori dum la tempo al ni donata, por transformi evangeliajn figurojn en politikajn realaĵojn. Tio ja povas fariĝi. Estas ni, ne tiu mortiga submarŝipo, kiuj portas la korpon de Kristo en la hodiaŭan mondon.

Mons-ro Bruce Kent

el dissendo de la BBC-a Mondservo, 1.5.1981,

poste publikigita en la bulteno de Pax Christi

Elangligis Roderic McDermott

al la indekso


 

BIBLIO KAJ EKUMENISMO

 

La unua demando pri ekumenismo ne estas: Al kia Unueco la Eklezioj devas kune marŝi; sed: «Al kio servas Eklezio». Mirinde, la kristanoj ĝis nun ne multe tion serĉis. La antaŭaj generacioj havis respondon tute pretan: «la utileco de Eklezio estas savi la homojn». Sed al niaj samtempuloj precize ŝajnas trosimplega tiu klarigo. Tamen, en la bona solvo de tiu demando kuŝas la tuta problemo de biblia Ekumenismo.

Kion pri Eklezio diris Jesuo? Li ĝin nomis nur dufoje. Mat 16, 18: «Mi diras al vi, ke vi estas Petro kaj sur tiu-ĉi roko mi konstruos mian Eklezion, kaj la pordegoj de Hades ne superfortos ĝin». kaj Mat 18, 17: «Se li rifuzos aŭskulti ilin, diru al la Eklezio».

Sed kiom pli ofte Jesuo parolis pri la Regno de Dio! Tiu-ĉi vorto troviĝas entute 109 fojojn en la evangelioj. En la prediko de Jesuo, la Regno de Dio aspektas gvidmotivo. Ĝi ne estas nura filozofio, interesa por kelkaj intelektuloj. Ĝi estŕs Dia Parolo de vivo, de persona kaj de socia vivo, de amplena, kredoplena kaj esperplena vivo.

Sed Dio, sola aŭtentika Savanto, volas Eklezion por montri al la homoj la videblan realigon de sia Regno. Dio prezentas al la mondo Eklezion kiel efikan Signon kvazaŭ Sakramenton de sia Regno. El inter la homoj de la mondo, iu kvanto estas alvokita, sen pli atendi, «fariĝi Eklezio», tio estas, konkrete eniri la videblan komunumon de la kristanoj.

Evidente, ĝi ne rajtus resti fermita en si mem. Ĝi ne respondus al la volo de Dio, kiu formis ĝin por la mondo. Kaj la mondo ne estus interesita pri ĝi, se ĝi mem ne estus interesita pri la mondo! Ni mem, ne rigardinte la rolon de Eklezio, tute vane diskutus ĝiajn esencajn karakterojn. Ni devas samtempe studi: unuflanke la triunuan Dion, ĝian ununuran Fonton, kaj aliflanke la Mondon, al kiu Eklezio devas alporti la Bonan Novaĵon de la Savo.

Por precizigi nian temon, ni ĝin dividos en 3 partojn. La Regno de Dio, kies efika Signo estas Eklezio, respondas al la 3 ĉefaj demandoj de la nuntempa mondo: komunikiĝo kaj paco; lumo kaj certeco; konfido kaj espero. Ni vidos, kiel la Bona Novaĵo estas valora respondo al tiuj vivaj bezonoj de la homaro. Konsekvence, ni pli klare komprenos kiom estas necesa la krista Eklezio, kiu devas signifi kaj realigi tiun Evangelion de la Regno de Dio en la tuta mondo. Nia ekumena vokiĝo estas konstrui la privilegian Asembleon, kie manifestiĝas la Dia Regno: la frata Amo inter la Gefiloj de la eterna Patro, la Saĝeco de Jesuo, la Pentekosta Espero.

La kadro de tiu-ĉi artikolo ne permesas tre longan malvolvadon: ni alvokos nur la unuan aspekton de la Regno de Dio, rezervante la aliajn por eventuala estonta artikolo.

 

En nia disa mondo, Eklezio devas esti signo de frata, evangelia amo

 

Niaj samtempuloj intence serĉas komunikiĝon, pacon, unuecon. Pli kaj pli ili travivas izolecon, havas la impreson esti disigitaj el la aliaj, perditaj en anonima, burokrata homamaso. Spontane unuiĝas la junularo en neformalajn grupojn aŭ grupetojn. Kelkaj, ne plu trovante en sia familio la malnovan unuecon kaj helpon, kaj ne havante laboron, feliĉon kune serĉas sur la vojoj de la drogo. Ili ne plu estas logitaj de ia «milita gloro». Ili kantas kaj gitaras la belecon de la paca frateco, cĉ rifuzante militservon.

En multaj landoj, estas intensa fabrikado de nukleaj armiloj, kiuj anoncas terurajn mondmilitojn, kaj homoj havas la senton esti sen fortoj por ilin malebligi.

Ĉu la Evangelio de la Regno de Dio estus vojo al la dezirata paco? Al la frakasiĝanta mondo, Jesuo proponas la unuigan amon: «Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu la alian. Per tio ĉiuj homoj scios ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia» (Joh 13, 34-35).

Eĉ aldonas Jesuo: «Vi audis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon; sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo» (Mat 5, 43-45). Plue, tiu pardono kondiĉas la pardonon de Dio al ni: «Pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj».

Jesuo mem donas al ni, siaj gefratoj, la plej mirindajn ekzemplojn: «Ne estas pli granda amo, krom doni sian vivon por la aliaj». Ĉiujn alijn Li amis, inkluzive siajn ekzekutistojn.

Li estis la unua Neperfortulo, dirante al Petro: «Remetu vian glavon en ĝian ingon; ĉar ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos» (Mat 26,52). La kristanoj, enirinte per bapto en la Eklezion, devas montri al la Mondo la virtojn de tiu Dia Regno, kiun proklamis Jesuo. Tiel la fratoj de Jesuo daŭrigas la laboron de Israelo: atesti la projektojn kaj agadojn de Dio sur la kreitaro. Per tiu ligilo de Eklezio kun la Malnova Testamento, oni enskribas en ĝi ĉiujn notojn de la biblia nocio de la Popolo de Dio, aparte la alvokon, la aliancon, la konsekron al Dio, la promesojn. Plue, tiu koncepto enkondukas dinamismon: per tio Eklezio havas propran vivon kaj marŝadas al fino fiksita de Dio. Ĝi estas enskribita en la moviĝema historio de la homoj; ĝi povas kaj devas evolui kaj pliboniĝi plibonigante la mondon.

Sed ne sufiĉus koncepti Eklezion kiel Popolon de Dio, en la senco de Israelo, kiu, simple, estus ricevinta kaj agnoskinta sian Mesion. Jesuo ne nur estas iu Mesio, sed la Filo de Dio fariĝinta homo. «Responde Simon-Petro diris: Vi estas la Kristo, Filo de la vivanta Dio» (Mat 16, 16).

La ideo de Popolo de Dio, cĉ se ĝi estas riĉa, ne tute esprimas la realon de Eklezio. Sub la Nova Leĝo, tiu de la Promesoj realigitaj per la Enkarniĝo de la Filo de Dio kaj la Donaco de la Spirito, la Popolo de Dio ricevis novan statuton, kion oni povas esprimi nur en la kategorioj kaj la teologio de la Korpo de Kristo: «Ĉion Li (la Patro) metis sub liajn piedojn kaj donis Lin kiel Kapon super ĉio por la eklezio kiu estas lia Korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas ĉion en ĉio» (Efe 1, 22).,

Dum la tri unuaj jarcentoj de la krista erao, la kristanoj unuanime proklamis la pacan amon. Ĉu la nunaj Eklezioj sufiĉe kredas en la potenco de la Evangelio de amo, kaj de ĝia mobilizanta vigleco por unuigi, kaj la popolojn de la Mondo kaj la Ekleziojn de Kristo?

 

Konkludo: praktika ekumena agado

 

Nia ekumena agado estas studi la respektindajn valorojn de ĉiu eklezia komunumo kaj de ĝiaj membroj. Tio ne estas nur devo, sed fonto de ĝojo, ĉar ni havas multajn okazojn serĉi kaj malkovri en la aliaj verajn kvalitojn, kiuj invitas nin admiri la senliman bonecon de Dio.

La marŝo al Unueco ne signifas malriĉiĝo de ĉiuj eklezioj; sed harmonia partopreno de ĉiu eklezio en la valoroj de la aliaj.

Ĉiu Eklezio kaj Ekleziano havas elstaran vokiĝon: sencese progresi en la Amo, Vero kaj Espero, por esti, en la mano de la Patro, la Filo kaj la Spirito, efika ilo de la Savo de la Homoj. Homaranismo kaj Ekumenismo sin interhelpas.

Eldezio estas viva Estaĵo. Sed la vivo ĉefe manifestiĝas per la movado. Do Eklezio kaj kristanoj devas esti esence progresemaj, sekvantaj la Apostolon: «Parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo, el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortigita tra ĉiu artiko de la livera sistemo, per energio, laŭ la mezuro de ĉiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en Amo» (Efe 4, 15-16).

P. Louis Bourdon O.P., Francio

al la indekso


 

ADVENT-ALVOKO 1981

 

Denove venis jam advento!

Sed ĉu ni konsideras ĝin?

Al primedito kaj pripento,

ĉu vere regas nin inklin’?

Atingis ree nin advento

en mondo de armad-terur’.

ĉu ne kulpas per silento

ni ĉe ĉi tiu krim-konkur’?

Advento tial nin insiste vokas

al penso-ŝanĝo ĝis al am-ektrem’;

se murdoj kaj mortigoj plu provokas,

malamo kaj venĝemo estis sem’!

Advento kiel graco novdonita

al granda konvertiĝo gvidu nin,

al pac-agado laŭkristanspirita

jen por ni vivo-tasko, viv-destin’!

Advento venis en la «larmo-valon»,

por esperige kuraĝigi nin,

trarompi katastrofan vetarmad-spiralon

ne servi al preparo de homara fin’!

 

Walter Mudrak, Aŭstrio

al la indekso


 

LA EKLEZIO KAJ LA MALSANULOJ

 

Intervjuite de Vatikana Radio, P. Henry Joulia, animzorganto ĉe la Sanktejo de Lurdo (Lourdes, Francio), tiel esprimis sin pri la «Internacia Jaro de Handikapitoj» (1981):

«La vorto handikapito ne devus esti konservata. Eble, oni devus trovi alian vorton (*). Ĉiukaze, kiam oni uzas ĉi tiun vorton oni parolas precipe pri fizika malsanulo, invalido. Ĝuste por la homoj kun iu fizika aŭ mensa invalideco oni laboras dum ĉi tiu jaro. Sed kio estas sana homo? Antaŭ du jaroj, en Lurdo, iu handikapito havis ĉirkaŭ si kelkajn personojn, kiuj kompatis lin. Iumomente, sen incitiĝo, li diris: «Mi estas fizika handikapito, mi havas invalidecon e la kruroj, sed, se iu ne havas koron, kiel nomigas tiu invalideco?».

 

Vatikana poŝtmarko por la Jaro de Handikapitoj (1981)

 

Malsanuloj bezonas la komunaĵon, ĉar ilia sentiveco estas pli granda en la momentoj de malsano. Ili bezonas eksenti, ke oni amas kaj komprenas ilin. Sed ankaŭ la komunaĵo bezonas la malsanulojn, la handikapitojn, ĉar ili ebligas al ni remezuri la aferojn, retrovi hierarkion de la aferoj de la vivo. Kiam oni estas malsanaj, multaj aferoj, kiuj pli frue ŝajnis gravegaj, reakiras sian ĝustan valoron.

La morgaŭaj homoj estos certe pli sanaj ol tiuj nunaj, rilate fizikan farton; sed la progreso estas ambigua, ni povos iĝi sklavaj aŭ liberaj, depende de la tipo de civilizo kiu naskiĝos, iu civilizo de la amo (laŭ la vortoj de Paŭlo la sesa kaj Johano Paŭlo la dua), aŭ iu civilizo, en kiu la homo estos simpla figuro».

 

(*) Estas interese, ke la gazeto «Monato» (n. 9/81, p. 9) ĵus analizis la problemon el lingvistika kaj sociologia vidpunkto, kaj proponis la vorton malavantaĝulo, rifuzante (pro diversai konsideroj) la aliajn handikapito, handikapulo, invalido, malbonŝanculo, kriplulo, difektito, malhelpito, malavantaĝigito,

 

al la indekso


 

LA  SANKTA NOKTO

 

- Konsolu vin, Maria, al Betlehem’ ni venis

trofee ornamita, post pilgrimad’ senĉesa.

Ĉar mi tro laca estas kaj vi pro laco penis

ni haltu ĉe gastejo por la ripoz’ necesa.

 

Ĉe l’ kampanil’ eksonas

malrapide la sesa.

 

- Ho vi de l’ “Ĉeval’ Griza”, ĉu eta loko restas

por mi kaj por Jozefo, apenaŭ loko eta?

- Sinjoroj, mi bedaŭras: mirakla nokto estas;

tro multaj la fremduloj; ĉambraro plenkompleta.

 

Ĉe l’ kampanil’ eksonas

malrapide la sepa.

 

- Gastejestro de l’ “Maŭro”, ĉu ĉambro je dispono?

Mia edzin’ tre lacas, mi falas sen apogo!

- Tuta hotelo plenas, terasoj kaj balkonoj:

provu ĉe l’ “Blanka Cervo”, tiu pli suba loko.

 

Ĉe l’ kampanil’ eksonas

malrapide la oka.

 

- Ho vi de l’ “Blanka Cervo”, ĉu havas vi eĉ kelon

por dormi? Ne nin sendu al loko pli antaŭa!

- La stelon ni atendas. Plenigas la hotelon

kleruloj, astronomoj el ĉiu land’ ĉirkaŭa.

 

Ĉe l’ kampanil’ eksonas

malrapide la naŭa.

 

- Estrino de l’ “Tri Merloj”, kompatu vi fratinon!

Pensu pri mia stato kaj pri la strat’ longega!

- Ĝis la tegment’ atendas de l’ stelo la kulminon

saĝuloj el la gentoj persa, egipta, greka...

 

Ĉe l’ kampanil’ eksonas

malrapide la deka.

 

- Estro de Cezarea... - Maljunan lignaĵiston?

Lin loĝigi? L’ edzinon? Eĉ loĝi ne pagante?

Da kavaliroj, damoj mi havas plenan liston.

Miksi diversajn klasojn ne estas elegante.

 

Ĉe l’ kampanil’ eksonas

la dekunua lante.

 

La neĝo - Jen brutejo! - Ĉu loko por enveno?

- Froste! - Ni haltis! - Kiom da neĝo! - Laŭ komplezo

por iom nin varmigi jen bovo kaj azeno...

Maria jam eksvenas, pro Di-akuŝa pezo...

 

Ĉe l’ kampanil’ eksonas

la Sankta Noktomezo.

 

Naskiĝis Li jen! Haleluja!

 

Naskiĝis l’ Infan’ Suverena.

La nokto per bela lum’ tuja

de l’ dia komet’ iĝas plena.

Sakŝalmoj, per gajaj insistoj,

vi tintu kaj estu sonoraj!

Do venu, mastrinoj, paŝtistoj,

ho gentoj proksimaj kaj foraj!

 

Nek silkoj nek molaj tapetoj,

sed, kiel jam estis skribite

de jaroj kvar mil de l’ Profetoj,

nur iom da pajlo surlite.

Dum jaroj kvar mil ni atendis

ĉi horon, post horo kaj horo.

Naskiĝis Li jen! la Sinjoro!

En landon la nian descendis!

De l’ dia komet’ iĝas plena

la nokto, per bela lum’ tuja.

Naskiĝis l’ Infan’ Suverena.

Naskiĝis Li jen! Haleluja!

 

Guido Gozzano, trad. Carlo Minnaja

 

Ĉi tiu traduko gajnis la duan premion en la traduka konkurso “Vittorio Dall’Acqua” 1981. Ni dankas la tradukinton kaj la Italan Esperanto-Federacion, pro la afabla rajtigo je publikigo.

 

al la indekso