Enhavo de Espero Katolika numero 9/1981

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

 

Sur la kovrilo: La brazila Ĉefepiskopo Hélder Pessoa Câmara, mondkonata batalanto por justeco kaj paco.

 

 

 

 

 


 

NIA ESPERANTISTA EKUMENA KONGRESO

 

Ne estas la unua fojo, ke okazas komuna kongreso de ambaŭ branĉoj de la kristanaj Esperanto-organizoj, nome, de la protestanta KELI kaj la romkatolika IKUE. La ekumenismo ne estas ia superflua hobio, sed ja esenca, nerezignebla postulo de la kristanismo.

Ĉi-jare, la ekumena kongreso de kristanaj esperantistoj okazis en Dalfsen, Nederlando, de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto, kun partopreno de ĉirkaŭ 150 gekongresanoj el 17 diversaj landoj. La kongreskomitato laboris nelacigeble. S.roj Vernooy, Smits kaj s-ino de Jong atendis en stacidomoj la kongresontojn, por ke ili atingu la gastigaman, modernan kongresejon «De Bron» (La Fonto).

Sabate vespere, la 25-an de julio, la prezidanto, S-ro Krikke, malfermis la kongreson. El protestanta flanko sentoplene salutis s-ino Koopmans, kiu plenigis la tutan kongreson per sia fervora parolado kaj siaj kortuŝaj kantado kaj muzikado. El katolika rondo varme salutis pastro Roger Degrelle, kunprezidanto de la kongreso. Oni transdonis la salutojn de forestantoj pro malsano aŭ okupiteco, inter ili la prezidanto de IKUE pastro Magnani, kiel ankaŭ de tiuj el oriento kiuj ne ricevis ŝtatan rajtigon por forvojaĝi.

Nia agado komenciĝis per preĝado kaj kantado. Ĉi-rilate menciindas pastoro Adolf Burkhardt el Germanujo, kiu lerte instruis koruson kaj gvidis la kantadon dum la tuta semajno.

Dimanĉe matene okazis ekumena Diservo, zorge preparita de pastro Eichkorn el Germanujo. Predikis la nederlanda pastoro van Achterberg, deirante el la jenaj vortoj de la profeto: «Mi alfluigos super vin abundon da paco». Sekvis katolika Meso, kuncelebrata de dekduo da pastroj. Estis korŝire konstati, ke nia neplena unueco ne jam permesas al ĉiuj partopreni en la sama komunio.

En la posttagmezoj kaj vesperoj disvolviĝis pluraj aranĝoj: estrarkunsidoj, bibliaj temoj, lingvaj problemoj (s-ro de Hoog), spektado de diapozitivoj. Laŭ nederlanda kutimo, la aranĝojn agrable interrompis kafo-paŭzoj.

Lunde, la franca dominikano patro Bourdon fervore prelegis pri Biblio kaj ekumenismo. La Eklezio estas por la Regno de Dio, kiun ĝi devas manifesti per la frataj repaciĝo kaj amo. Post la prelego la kongresanoj disiĝis en diskut-rondetojn.

Marde, pastorino Jelly Koopmans pasie traktis pri Biblio kaj rolo de la virino, kaj pri la klopodoj de la eklezioj redoni al la virino ŝian ĝustan lokon en la kristanaj komunaĵoj. En la diskut-rondetoj okazis respektoplena konfronto inter la katolikaj kaj protestantaj starpunktoj ĉi-koncerne.

Merkrede okazis tuttaga ekskurso al surd-orienta Drente. Ankaŭ en la antaŭaj tagoj okazis duontagaj ekskursoj al Vilsteren, Giethoorn, Ommen, tiel ke ebliĝis kontakto kun pluraj flankoj de la nederlanda vivo kaj historio.

Ĵaŭde vespere, en la reformita preĝejo de la vilaĝo Oud-Leusen, ni celebris ekumenan Diservon kun prediko de pastro Degrelle pri manao, la mirakla nutraĵo en la dezerto, kaj pri la du disĉiploj en Emaus. Sekvis protestanta festo de Sankta Manĝo. Ne ĉiuj partoprenis en ĝi; sed ĉiuj intense preĝis, ke baldaŭ venu la tempo de unu nura komunio de ĉiuj kredantoj en Kristo.

Vendrede pastoro Ciril Horak el Ĉeĥoslovakio prelegis pri Biblio kaj paco. Ĉiuj popoloj, ĉu orientaj, ĉu okcidentaj volas pacon, sed ne estas! Ni devas multe preĝi, forgesi la malbonajn ekzemplojn, imiti modelajn kristanojn kiel Albert Schweitzer, Martin Luther King, Helder Camara, Tereza de Kalkuto, Luthuli.

En la sama tago okazis pluraj liberaj aranĝoj, kiel mallonga prelego de pastro Kóbor el Hungarujo, pri helpo al Agado E3 por blinduloj en Kamerunio, iniciatita de gesinjoroj Tuinder, kaj pli ĝenerale pri helpo al bezonuloj, sendepende de religiaj aŭ konfesiaj apartenoj.

Sinjoro Philippe Cousson, estrarano de KELI, parolis pri Esperanto-agado inter geknaboj (ĉi-okaze ni konstatas kun ĝojo, ke en ĉi tiu kongreso ĉeestis deko da diverslandaj geknaboj).

Grupo de IKUE-anoj kaj KELI-anoj interesplene informiĝis kaj diskutis pri la Esperanto-programoj de Radio Vatikana.

Sabate matene la kongresanoj adiaŭis sin reciproke.

Ni finas nian raporton dirante, ke ĝi estis kongreso senambicia, sed kun vere gefrata etoso, tiel ke, kredeble, ĉiu revenis hejmen kun pli profunda sindevigo por la ekumena agado. Por tio ni ŝuldas dankon al la Sinjoro.

Sac. B. Cadei, Italio

 al la indekso


 

KELKAJ DECIDOJ DE LA ESTRARO

DUM LA KONGRESO EN DALFSEN

 

Oni komisiis P. Beckers prilabori novan tekston de la IKUE-statuto, rilate Plenumkomitaton (art. 21-23), voĉdonotan de la Ĝenerala Kunveno dum la venonta IKUE-Kongreso. Oni ankaŭ studu la eblecon, ke la Prezidanto estu elektata de la Estraro anstataŭ de la Ĝenerala Kunveno.

 

Oni decidis eldoni, dank’ al la financa profito de la Kongreso, kongreslibreton kun la ĉefaj paroladoj.

 

La Ekumena Komitato decidis plirapidigi la eldonadon de diversaj kantikoj (sur slipoj), pripensi la venontan Ekumenan Kongreson, atentigi pri komunaj liturgiaj tekstoj de kredkonfeso kaj kelkaj prefacoj.

 

Estas jam aktuala la eldono de nova adresaro; ĝi estu facile trarigardebla.

 

al la indekso


 

PROTOKOLO DE LA ĜENERALA KUNVENO DE IKUE

(Dalfsen, 30.7.1981)

 

(selektitaj eroj)

 

Raporto da la Estraro

 

P. Kóbor raportas pri la laboro de la estrarkunsido: konfirmo de 4 deĵorantoj en la Centra Oficejo en Romo (De Salvo, Laughery, Lipari, Cadei); elekto de P. Degrelle kiel unua Vicprezidanto)

 

Raportoj pri landa agado

 

            Aŭstrio (Mudrak): temas pri nura sekcio de la nacia Esperanto-ligo; ĝi prizorgas kursojn kaj agadas ankaŭ per radio.

            Belgio (Beckers): ne ekzistas landa asocio. La katolikoj partoprenas en la landa neŭtrala ligo.

Ĉeĥoslovakio (raportas Kóbor el Hungario): La IKUE-sekcio estis aboliciita. EK oficiale ne estas allasata. Estas privataj kontaktoj kun la ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj, kiuj estas tre fervoraj.

Francio (Degrelle): 60 membroj en IKUE, sed la landa ligo konsistas entute el 200 membroj. Bulteno 4.foje jare.

F.R. Germanio (Kondor): 85 memhroj abonantoj. Kondor regule aperigas artikolojn en la loka garetaro.

Hungario (Kóbor): 60 membroj abonantoj plus 10 nur abonantoj. En Budapeŝto estas vigla katolika grupo, kun monata S. Meso. Ankaŭ ekumena biblia studado.

Italio (Ciccantti): ĉirkaŭ 200 IKUE-anoj. Dumonata bulteno. Kongresoj ĉiun trian jaron. Okazas interregionaj kongresoj.

Jugoslavio (Bosiljević): Pastro Gruić tre aktivas. 70 IKUE-anoj.

Nederlando (Smits): «Komuna Esperanto-Gazeto», kies redaktoro li estas, havas sekcion pri lKUE.

Pollando (Płatek kaj Forycki): la Episkoparo disponigis animzorgantojn por esperantistoj. Ekzistas pluraj «Esperanto-Oazoj». Okazas Spiritak Ekzercoj kun internacia karaktero (precipe por orienteŭropanoj). Pluraj E-lingvaj S. Mesoj. Oni diskutas, ĉu la katolikaj esperantistoj fatiĝu membroj de Pola Esperanto-Asocio.

Sovetunio (Cadei el Italio): sciigoj pri pluraj katolikaj esperantistoj en Litovio, sed ankaŭ aliloke. Ili havas malfacilaĵojn. Propono de P. Degrelle: IKUE-anoj mendu ĉe la Centra Oficejo Bibliojn havigotajn al sovetiaj gefratoj.

Svislando (Bommer): 23 lKUE-anoj. Li dissendas al ili po 4 cirkulerojn jare.

 

Espero Katolika

 

Laŭ P. Thalmaier, ĝi estas tro itala kaj pola. Laŭ aliaj, ĝi estas ne sufiĉe internacia. Oni faru pli profundajn artikolojn, sed ne tro longajn. La leteroj al la Papo rabas spacon, kiun oni povus uzi alimaniere. Laŭ P. Cadei, religiaj aktualaĵoj kaj edifaĵoj tre gravas por orientanoj, kiuj ne povas legi alian religian gazetaron. luj proponas aldoni folion nur por orientaj legantoj.

 

Laborplano

 

P. Degrelle proponas, ke la Plenumkomitato havu la samajn rajtojn kiel la estraro. La propono akceptiĝas unuanime kun unu sindeteno.

Oni komunikas, ke estis starigita Liturgia Komisiono. Same pri Ekumena Komitato, kiu konsistas cl P. Degrelle kaj P. Bourdon por IKUE, kaj P. Burkhardt kaj P. Koopmans por KELI.

La eldonejo de la londona «Nova Testamento», kiu estas elĉerpita, pretas represi ĝin, kontraŭ mendo de minimume 1.000 ekzempleroj niaflanke: jes.

 

Porpastraj Seminarioj

 

P. Eichkorn parolas pri sia agado, pri la klopodoj kontakti kun la seminariaj superuloj.

 

Stipendio por triamonda seminariano

 

Oni instigas pliriĉigi la fonduson.

 

Infana Sekcio

 

Oni instigu infanojn skribi al la prizorganto, P. Degrelle.

 

Venonta IKUE-Kongreso

 

Limdate de okrobro, P. Bourdon respondos, ĉu eblas organizi ĝin en Lille (Francio) en 1982. Se ne, ĝi okazos en 1983 en difinota loko. En 1984 okazos denove Ekumena Kongreso IKUE-KELI, en Hamburgo (F.R. Germanio).

 

La protokolinto: Cadei

al la indekso


 

PAPAJ PREĜINTENCOJ POR OKTOBRO

 

Ĝenerala: por ke la alvokoj kaj la iniciatoj de la Plejsupra Pontifiko, por la kanstruo de la paco en la vero, sukcesu estingi la naskiĝantajn konfliktojn.

Misia: por ke Ĉinio malfermiĝu al la Evangelio anoncata de la Eklezio.

 

PAPAJ PREĜINTENCOJ POR NOVEMBRO

 

Ĝenerala: por la mortontoj, kaj por tiuj, kiuj asistas ilin.

Misia: por la Eklezio en Suda Afriko.

 

al la indekso


 

KUNSIDO DE LA LITURGIA KOMISIONO EN DALFSEN

 

Konstatinte, ke parto de la membroj de la Liturgia Komisiono (v. EK 6/1981, p. 100) ĉeestas en la Kongreso, oni interkonsentas okazigi kunsidon, por interŝanĝi opiniojn kaj formuli proponojn, kiujn oni transdonos al la neĉeestantaj komisionanoj.

28.7.1981 kunsidas pastroj Degrelle, Eichkorn, Beckers, Thalmaier, Forycki,

Płatek, Kóbor, Ciccanti kaj Cadei.

P. Degrelle proponas, ke prezidu la kunsidon p. Eichkorn: propono unuanime akceptita. Sekretarios p. Cadei.

P. Eichkorn proponas, ke oni legu kelkajn notojn de p. Cadei pri celo, konsisto kaj labormetodo de la Liturgia Komisiono.

P. Beckers rimarkigas, ke, sekvante la proponojn de ĉi tiuj notoj, oni bezonus 15 jarojn!

P. Degrelle diras, ke, kiel unuan paŝon, oni devas korekti la «Malgranda Misalo»-n.

P. Cadei diras, ke multe da laboro jam estas farita: oni ne startas de nulo. Oni kolektu la tekstojn, jam aprobitajn aŭ ne, ĝis nun esperantigitajn. Aliflanke, ankaŭ la nacilingvaj Komisionoj, kiuj havis je dispono pli da fakuloj ol ni, laboris plurajn jarojn.

Ankaŭ P. Ciccanti emfazas, ke oni devas eluzi la jam faritan laboron.

P. Kóbor diras, ke oni devas strebi al kiel eble plej internacieca teksto: en la nun ekzistantaj liturgiaj tekstoj foje senteblas itala aŭ pola fono.

Oni konsentas, ke estas dezirinde, ke unu komisionano fariĝu fakulo pri ekleziaj (precipe konciliaj) dokumentoj pri liturgio, kaj krome, starigu kontaktojn kun la vatikanaj (kaj ankaŭ diocezaj) instancoj pri liturgio. Kiel animpaŝtistan fakulon pri liturgio proponas sin P. Eichkorn. Kiel lingvajn fakulojn oni proponas plurajn nomojn, ankaŭ de nekatolikoj; tamen oni ne protokolas tiujn nomojn: unue, ĉar ni kunsidas neformale, due, ĉar ŝajnas pli konvene starigi personajn kontaktojn, kiam la farota laboro estos konkrete difinita.

Ĉar la konkretaj spertoj povas multe helpi, kaj ĉar estas devige, komuniki al la Centra Oficejo de IKUE ĉiun Esperantlingvan S. Meson, oni rekomendas, ke oni faru precizajn raportojn, kiuj konsistigu valoran dokumentaron por la preparotaj tekstoj.

P. Degrelle donas praktikan konsilon: se oni multobligas tekston por iu Diservo, oni faru tion nur en tre limigita kvanto; se ne, la preparitaj tekstoj ne vendeblos. Oni sendu al la C.O.  ekzempleron de eventuale multobligitaj tekstoj.

Pri la kriterioj de la liturgiaj tekstoj: fideleco al la kredo kaj al la latina originalo; internacieco; facileco sen banaleco; kiel en la nacilingvajn versiojn, ankaŭ en la Esperantan oni devos allasi kelkajn fakajn esprimojn. Por labori sur la lingva kampo proponas sin P. Ciccanti kaj P. Cadei.

P. Ciccanti proponas, ke oni kontaktu P. Jacobitti pri la ĝis nun farita laboro.

Kiel faris la nacilingvaj Komisionoj, oni traduku unue la dimanĉajn kaj festajn mestekstojn.

La protokolinto: P. Cadei

 al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

Artikolo pri la 50-jara datreveno de Vatikana Radio, tradukita kaj koncizigita el «Espero Katolika» 2/1981, aperis en la belga bulteno por radi-amatoroj «Echos Radio» 16/1981 (majo 1981), zorge de la Dumviva Membro de IKUE Michel Pilloy. Komence de la artikolo estas eksplicite dirite, ke temas pri tradnko el Esperanto: krome, estas emfazitaj la ekzisto de elsendoj en Esperanto kaj la favora reago de la aŭskultantoj.

 

F-ino Jeannine Gilles el Beaune, Francio, iĝis Dumviva Membro de IKUE.

 

Laŭ iniciato de la itala kapuceno Riccardo Di Prinzio, ilustrita artikolo pri la «Eŭkaristia Miraklo de Lanĉano» aperis (en formo de «pagita anonco») ĉe paĝoj 251-253 de la Jarlibro 1981 de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

 

Kolora bildkarto, kiu prezentas la faman «Tombon de Julieta» en Verono (Italio) kaj frazon en Esperanto, estis eldonita de s-ro Renato Tommasi. Dorsflanke, la bildkarto surhavas ankaŭ la adreson de IKUE.

 

10.5.1981 havis lokon en Radom (Pollando) la unua kunveno de nove fondita IKUE-rondo, kun S. Meso en Esperanto celebrita de P. Józef Zielonka el Tarnów. La kunveno okazis en la paroka domo de Palotanoj, kaj la S. Meso en la tiea kapelo; dank’ al preparitaj mes- kaj kant-tekstoj, la partopreno estis vigle aktiva. Multaj unuan fojon partoprenis en tia soleno; regis kortuŝa etoso.

 

Pilgrimo al la Sanktejo de la Graveda Dipatrino en Matemblevo (Pollando) okazis 31.5.1981, zorge de la Gdanska Katolika Oazo de Esperantistoj. S. Meson en Esperanto kuncelebris pastroj Józef Zielonka el Tarnów kaj Stanisław Płatek el Gdańsk. Ĉeestis 32 geesperantistoj, kiuj, poste, partoprenis kunvenon en la arbaro.

 

S. Meso en Esperanto havis lokon, 7.6.1981, en la preĝejo de dominikaninoj en Kielce (Pollando). Celebris P. Józef Zielonka el Tarnów; partoprenis 23 personoj.

 

Responde al la letero sendita al la Papo, de P. Magnani, 17.5.1981 (v. EK 6/1981, p. 97), Mons. Martines, anstataŭanto de la Ŝtata Sekretario, skribis, interalie, 8.6.1981: «La esprimoj de amemo kaj de bondeziro, kiujn Vi, nome de la tuta esperantista familio, bonvolis adresi al la Plejsupra Pontifiko por bondeziri lian baldaŭan resaniĝon, estis kaŭzo de granda konsolo kaj kontentigo por Lia animo. Laŭ komisio de la Sankta Patro, mi transdonas al Vi koran dankon pro ĉi tiu atesto de profunda devoteco».

 

En la kadro de la «Esperanto-Tagoj» okazis en Krakovo (Pollando), 14.6.1981 je la 8-a, en la Akademia Kapelo, S. Meso en Esperanto, celebrita de la krakova animzorganto P. W. Martuszewski. Partoprenis multaj geesperantistoj el diversaj lokoj de Pollando, inkluzive de ĉirkaŭ 50 el Krakovo mem.

 

60 personoj partoprenis (8-15.7.1981) Spiritajn Esperanto-Ekzercojn en Gostyń, ĉirkaŭ 80 km sude de Poznań (Pollando). Pro la konataj malfacilaĵoj, ĉijare ne venis gastoj el eksterlando.

Ĉiutage okazis S. Meso en Esperanto; celebranto estis P. Józef Zielonka el Tarnów, kaj dufoje kuncelebris P. Józef Gotter el Chocianowiec.

Dum ĉiutagaj kunvenoj, oni preĝis, kantis, kaj aŭskultis prelegojn aŭ versaĵojn. Tagmeze oni preĝis anĝeluson, en spirita kunligo kun la Papo, kaj vespere oni partoprenis Diservon kun rozario.

 

Aperis en Romo, en julio, 87-paĝa «Katalogo de Esperanto-periodaĵoj ĉe Universitata Biblioteko de Katolika Universitato en Lublin», zorge de Anna Grabowska kaj Edward Wojtakowski.

Eldonis la libreton, kiu kompletigas la konatan «Decimala Katalogo de la planlingva literaturo» de E. Wojtakowski), Czesław Biedulski.

 

Kadre de la 19-a Somera Esperanto-Universitato en Gyula (Hungario), 10.7.1981 okazis S. Meso en Esperanto.

 

Okaze de la Internacia Konferenco de ILEI (lnternacia Ligo de Esperanto-Instruistoj) en Gödöllo apud Budapeŝto (Hungario), P. Ferenc Nádi el Inota celebris S. Mesojn en Esperanto, 12.7.1981 kaj 19.7.1981. En Gödöllo havis ankaŭ lokon, 12.7.1981, Ekumena Diservo en la internacia lingvo.

 

Preskaŭ 1.500 personoj partoprenis, dimanĉon 26.7.1981, S. Meson en Esperanto en la Katedralo de Brasília (Brazilo), okaze de la Universala Kongreso de Esperanto. Kuncelebris Pastroj Bruno Ostropolski (Argentino), Pedro Urbaitis (Brazilo), Sigmund Klimowicz (Usono), Roque (Brazilo), Nogueira Machado (Brazilo) kaj Kowal (Pollando).

Ĉeestis kunvenon de IKUE, vendredon 31.7.1981, ĉirkaŭ 45 personoj, kiuj – laŭ certigo de P. Ostropolski - «estas nun pretaj agadi por Esperanto en siaj katolikaj medioj».

 

Mons. Karl Berg, Ĉefepiskopo de Salzburg (Aŭstrio), skribis 6.8.1981 al s-ro Walter Mudrak, Landa Reprezentanto de IKUE en Aŭstrio: «Pro la atentaj salutoj de la 5-a Ekumena Esperanto-Kongreso de la katolikaj kaj evangeliaj esperantistoj en Nederlando, mi volas kore danki al vi». La originala teksto estas en germana lingvo.

 

En dukolumna artikolo, titolita «La ĉeĥaj gejunuloj reiras al Dio», aperinta en numero 28/1981 de la dioceza gazeto «Il Ponte» de Rimini (Italio), P. Duilio Magnani detale parolis pri la renkontiĝo de 21.5.1981 inter delegacio de IKUE kaj Kard. Tomašek (v. EK 7-8/1981, p. 125), kaj menciis la problemojn, kiujn ankaŭ katolikaj esperantistoj spertas en Ĉeĥoslovakio.

 

Invito al Skiferioj en St. Magdalena (Sudtirolo/ Alta Adiĝo, ltalio), en la semajnoj 27.12.1981-3.1.1982 kaj 4.1.1982-11.1.1982. Eblas partopreni ambaŭ semajnojn. Skiado. Vesperaj kursoj esperantlingvaj pri «Enkonduko en legadon de la Biblio, precipe de la Malnova Testamento» (gvidas Pastro d-ro W. Kuhnigk) kaj «Eklerno de manpupludado aplikebla en festetoj» (gvidas H. J. Kindler-Trixini); prelego de H. J. Kindler-Trixini, kun lumbildoj, pri «Kvin monatoj en Sud-Orienta Azio».

 

 al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Mi legis, en EK 3-4/1981, la plendon de Sac. Jan Kos el Pollando, kiu, pasintjare, ne trovis en Nazareto, en la Baziliko de la Anonco, la bildon de «Nia Sinjorino de la Espero».

Kiam, ĉi-printempe, mi pilgrimis al la Sankta Lando, mi vidis la kortuŝan bildon, sub la portiko, dekstre.

Maria Noseda Ceci Neva, Italio

 

Post 22 jaroj, mi transdonis la sekretariecon de KELI. Anstataŭ min, nia jarkunveno nomis du sekretariojn; ĉe la unua (s-ro Jean-Eric Perrin) nun estas la sidejo de KELI.

Mi volas danki pro la agrabla kunlaboro kun vi.

Tini Putto, Nederlando

 

Mi tralegis la artikolon «Liturgio en Esperanto» (EK 5/1981, p. 76), kaj, precipe, la aldonitajn «Regulojn».

Lau la premiso de la paragrafo 1), «Esperanto ne estas lingvo parolata de la popolo».

En Esperanto, la negacio devas esti ĉiam antaŭ la vorto, kiun oni neas. Sed ne ĉiam oni observas tiun regulon. Fakte oni ne povas nei «estas», ĉar Esperanto ekzistas. Ĉu oni neas «lingvo»? Neeblas, ĉar Esperanto ekzistas, kaj ĝi ekzistas kiel lingvo. Ĉu oni neas «parolata»? Nur kiu ne konas ĝin aŭ ĝin ne parolas, povus aserti tion. Do, konklude, laŭ tiu formulo oni volas aserti, ke ne ekzistas popolo, kiu parolas Esperanton, kaj pro tio ĝi ne povas esti konsiderata liturgia lingvo.

Mi ne estas fakulo pri tiaj aferoj; sed mi demandas: ĉu la latina lingvo estas liturgia lingvo? Se jes, de kiu popolo ĝi estas parolata?

Pietro Dao, Italio

 

Efektive, la interpreto de s-ro Dao estas ĝusta: la frazo de la Kongregacio intencas diri, ke ne ekzistas popolo, kiu parolas Esperanton. Malpli trafa estas la komparo inter Esperanto kaj latino. Fakte, la latina lingvo (samkiel la hebrea, la greka, la araba, la praslava, kaj eble aliaj) estas liturgia lingvo pro historiai kaŭzoj, sendepende de la fakto, ĉu ĝi estas nun parolata de iu popolo aŭ ne. La Dua Vatikana Koncilio malfermis la Liturgion ankaŭ al aliaj lingvoj, sed nur kondiĉe, ke temu pri lingvoj parolataj de iu popolo: la celo, ja, estis pure animzorga, kaj rilatis al la oportuneco alproksimigi la homojn al la Liturgio (aŭ, se oni preferas, la Liturgion al la homoj), ebligante pli vastan kaj konscian partoprenon. Tamen, restas iu neta distingo inter la «bazaj» liturgiaj lingvoj kaj tiuj «popolaj», kiuj estas egaligataj ekz. al latino, sed ne pro la samaj ecoj kaj kaŭzoj.

Antonio De Salvo

 

Mi volus ion aldoni al la statistiko pri esperantistaj seminarianoj en Pollando (v. EK 7-8/1981, p. 124). En Tarnów ekzistas pli ol 8 da ili. Mi instruas Esperanton, en la tiea Seminario, ekde 1974; ĉijare lernis la lingvon 30 seminarianoj, el kiuj 20 subiĝis al publika ekzameno, kaj ricevis specialan noton enskribitan en la atestiloj. La aliaj 10 ektimis la ekzamenon, kiu estas libervola, sed ankaŭ ili ne ĉesis esti lernantoj kaj esperantistoj. Ĝenerale, tiel aspektas la situacio ĉiujare. Do, multaj seminarianoj kaj pastroj konas Esperanton en mia Diocezo; plej ofte, la esperantistaj pastroj ne engaĝiĝas en la oficiala Esperanto-movado, tamen ili uzas la lingvon por propraj celoj.

En mia laboro ĉe la Seminario en Tarnów mi renkontas neniun malhelpon. La lingvo estas oficiale agnoskita kiel libervola lingvo; mi ankaŭ ne vidas problemon kun lernolibroj, ĉar ankoraŭ ne mankas ĉe ni la tajpiloj. Unusola problemo, kiun mi vidas, estas manko de instruistoj kaj prelegantoj. Ja, oni ne povas enpuŝi en la Seminariojn kun iu ajn instruisto. Sed multai el tiuj, kiuj estas kapablaj homoj, ne havas tempon kaj emon; krome, ĉion oni devas fari je propra kosto, kaj tio certe ne allogas.

Sac. Józef Zielonka, Tarnów (Pollando)

 

Mi ĉiam tiel opiniis, ke unu el niaj taskoj estas «bombardi» la katolikan gazetaron per informoj pri Esperanto en ĉiu lando. Mi tradukis mallongigite la artikolon «Mortis kardinalo Wyszyński» (EK 6/1981), sub la titolo: «Eble en la sekva koncilio...». Ĝi aperis en la katolika semajna gazeto Nova Homo en la rubriko «Per katolikaj okuloj», en kiu legiĝas opinioj pri gravaj problemoj, citaĵoj.

Estas vere, ke ne ĉio aperas (ĝis nun la gazeto komunikis kvar informojn de mi), sed la ĉefredaktoro bone scias, kiaj artikoloj konvenas al la gazeto. Gravas, ke oni sendu novaĵojn, informojn pri Esperanto kaj pri la eventoj esperantaj el la katolika movado. EK tre taŭgas kiel fonto. Kiu silentas, konsentas. Do, se ni silentas, ni konsentas, ke ni ne ekzistas.

Mi dankis la ĉefredaktoron pro la aperigo de la artikoleto kaj samtempe mi informis lin, ke en EK 7-8/1981 aperis la pensoj pri «Ekumenismo» aperintaj en Nova Homo, kaj kiujn mi tradukis en Esperanton por EK. Jen, unu el la roloj de la Internacia Lingvo!

Ho ve, kiel domaĝe, ke Espero Katolika ne estas trioble pli ampleksa kaj la ĉefredaktoro ne havas kvinoble pli da tempo por ĝi!

S. Nagy, Hungario

 

Ricevinte la revuon «Espero Katolika», mi multon eksciis pri nia amatega S.Patro. Ja, mi ne povas kapti Vatikanan Radion per mia aparato, tial mi malmulton sciis kaj scias ankoraŭ nun. Dankegon al vi!

El Rumanio

 

Mi esprimas mian grandan ĝojon. Hieraŭ, 7.8.1981, reveninte hejmen de mia unua misia marŝado unuope, mi trovis EK 7-8/1981, la unuan numeron ricevitan de mi en Madagaskaro.

Mia ĝojo pligrandiĝis, kiam mi trovis mian leteron kun la foto farita en Poznań. Estas komike, ke mi ne ricevis ĉi tiun foton, kaj mi vidis ĝin unuafoje en EK.

Relegante mian presitan leteron, mi ektimas, ke oni povas pensi, ke mi multe suferas kaj plendas. Kontraŭe, kvankam estas malfacilaj vivkondiĉoj kaj mankas multaj aĵoj, mi estas tre tre feliĉa, ĉiam bonhumora!

Antaŭ du semajnoj mi preparis mian unuan predikon, kiun mi legis trifoje dum mia restado kun malagasoj. Komence mi skribis ĝin pole, poste mi tradukis francen, kaj donis al itala pastro, kiu tradukis malagasen. Nun mi preparas mian duan predikon, ĉar post kvin tagoj mi pasigos kelkan tempon ĉe la kristanoj loĝantaj malproksime de la misiejo.

Baldaŭ mi ekloĝos en la misiejo Marolambo: 3.500 kvadrataj kilometroj, 59.000 loĝantoj, 6.770 katolikoj, 5.120 protestantoj. Ne eblas viziti ĉiun kristanan komunumon pli ofte ol 2-3 fojon en ĉiu jaro: dimanĉe la kristanoj kunvenas por preĝi sen pastro, kunlaboras 83 katekistoj.

La nombro de la katolikoj laŭ la oficiala statistiko superas la kvanton de la personoj vivantaj laŭ la katolikaj kutimoj. Aliflanke, mi estis en vilaĝo, kie ekzistas katolika komunumo tre vivanta kaj forta malgraŭ ke neniu estas baptita, eĉ ne la katekisto.

Mi jam alkutimiĝis vivi simple, malbezoni aĵojn, kiujn mi ne povas aĉeti. Ni ricevadas multon de diversaj eŭropaj landoj; sen la bonvolo kaj helpo de niaj bonfarantoj, ni ne povus, ekzemple, projekcii religiajn filmojn, montri kaj donaci religiajn bildetojn.

Mi preĝas ofte intence de ĉiuj bonfarantoj, kaj mi konscias, ke mi neniam pagos la ŝuldon de l’ dankemo, plejofte al nekonatoj, sed mi ĝoje pensas, ke la Ĉiopova Dio bonege rekompencos.

P. Johano Sadowski, Madagaskaro

 

Mi plene konsentas kun la artikolo en EK 7-8/1981 (p. 132), ke Esperanto estas tre facila lingvo, tamen ne tro facila. Faktoj tion pruvas.

En 1939 mi partoprenis jugoslavan katolikan Esperanto-kongreseton en Ljubljana. Mi celebris la Sanktan Meson en la preĝejo de la ursulina monaĥinejo, sed mi vane atendis la alvenon de alia pastro, J. P., kiu, la antaŭan tagon, parolante kun mi en f'ranciskana monaĥejo, estis firme promesinta, ke li predikos en Esperanto. Okazis, ja, miskompreno de la programo, kiu, ĝuste, antaŭvidis la S. Meson en la monaĥineja preĝejo, dum Pastro J. P. prezentiĝis ĉe tiu monaĥeja!

P. Lovro Kiš, Jugoslavio

 

al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

La katolika loĝantaro de Usono superis 50 milionojn. Katolikoj konsistigas nun 22,5% el la tuta usona loĝantaro.

En la 33 ĉefdiocezoj kaj en la 138 diocezoj de Usono ekzistas 360 Ĉefepiskopoj kaj Episkopoj, 58.398 sacerdotoj (el kiuj 35.627 diocezaj kaj 22.771 religiulaj), 122.653 monaĥinoj, 12.468 seminarianoj.

La ĉefdiocezo Ĉikago daŭe estas tiu kun plej granda katolika loĝantaro (2.380.000); sekvas Los-Anĝeleso (2.230.000) kaj Bostono (iom pli ol unu miliono).

 

Plenumiĝis tri jarcentoj de unu el la plej fruaj klopodoj de evangelizado de Aŭstralio. La 15-an de julio 1681, ja, estis kreita en Romo la Apotrola Prefektejo de Aŭstrala Lando, kiu ampleksis Aŭstralion, Papulandon-Novgvineon kaj Antarkton (supozatajn, tiam, kiel unu solan kontinenton). La Prefektejo estis starigita de la Kongregacio por la Disvastigo de la Kredo (De Propaganda Fide), laŭ propono de itala misiisto, la dominikano Vittorio Ricci, kiu estis nomata unua Prefekto.

Patro Ricci, kiu vivis en monaĥejo de Manilo (Filipinoj), faris sian proponon surbaze de informoj ricevitaj de iuj nederlandaj esploristoj, kiuj revenis de vojaĝo al tiuj foraj landoj. La religiulo skribis al Romo en 1676, dirante, ke li estas preta vojaĝi al la «Aŭstrala Lando»; sed la letero bezonis 5 jarojn por atingi la roman Kongregacion, tra Pacifiko, Meksikio kaj Hispanio. En la letero, pastro Ricci emfazis, ke Aŭstralio estas tiel granda, ke «oni povas ĝin trairi dum du jaroj neniam vidante la maron». La Kongregacio tuj akceptis la proponon, sed la koncerna letero same bezonis 5 jarojn por atingi Manilon: tiam, pastro Ricci estis mortinta jam de unu jaro.

 

Papo Jahano Paŭlo la dua kortuŝite brakumis, la 29-an de aŭgusto, la reĝisoron Krszytof Zanussi, italdevenan polon. Tio okazis ĉe la fino de la projekciado de la filmo «El lando malproksima», en la somera papa restadejo de Castel Gandolfo apud Romo.

La filmo alfrontas la homan kaj religian travivaĵon de Karol Wojtyła, en la kadro de la historio de la katolika Pollando: ĝi ampleksas la lastajn kvindek jarojn, kaj tuŝas ĉiujn pli dramajn kaj signifoplenajn eventojn, la eksplodon de la dua mondmilito, la insurekcion de Varsovio, la ribelon de Hungario, la pli ĵusajn agitiĝojn kaj laboristajn protestojn. Karol Wojtyła neniam aperas kiel protagonisto, sed li agas paralele kun la pola historio. La Papo sekvis la projekciadon kun profunda atento, precipe en la momentoj, en kiuj la filmo estas «dura, senkompata, sed kortuŝa»; li taksis perfekta la rekonstruon de la medio, bonega la interpretadon de Cezary Morawski, la aktoro, kiu nekredeble similas al la Papo; preciza kaj historie ĝusta la realigon: «Nenio estas forĵetenda - diris la Papo al la reĝisoro - Dio kompensu vin pro mia Pollando».

Luigi Carandina, laŭ Radio Roma – Esperanto

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

Latin-Ameriko (kiu ne identiĝas kun Suda Ameriko, kvankam tiu estas ĝia ĉefa parto) etendiĝas, de nordo ĝis sudo, 10.000 kilometrojn. Sur giganta areo de 21 miilionoj da kvadrataj kilometroj, vivas preskaŭ 325 milionoj da homoj, el kiuj 40% havas malpli ol 15 jarojn. La loĝantaro kreskas tre rapide: en 1900, Latin-Ameriko havis 63 milionojn da loĝantoj; 163 milionojn en 1950; laŭ la prognozoj, 690 milionojn en la jaro 2000.

Problemoj, tie, estas multaj: nekredebla malriĉeco, preskaŭ kompleta neebleco partopreni la socian kaj civilan vivon, altega infan-mortemo, manko de loĝejoj, malsanoj, senlaboreco, etnaj kontrastoj.

La Eklezio, en Latin-Ameriko, decide renoviĝis post la Dua Vatikana Koncilio. Tie, kiam oni parolas pri evangelizado, pli ol simplan anoncadon de la Evangelio oni celas ĝian aplikon al la realoj de la kontinento. Tio, kompreneble, havas delikatajn aspektojn, ĉar ekzistas ja la risko, ke la «interna revolucio», kiu transformas la homon per la forto de la aplikata Evangelio, estu interpretata kiel bezono de efektiva revolucio, per sloganoj kaj barikadoj.

Serioza problemo, kiun la Eklezio alfrontas en Latin-Ameriko, estas la manko de sacerdotoj. Meznombre, latinamerika pastro devas zorgi pri 6.000 fideluloj (por komparo: en Belgio, 700; en Italio, 1.055), sed eĉ pri 250.000 en kelkaj brazilaj zonoj. Por ke ĉiu latinamerika pastro povu zorgi pri 3.000 fideluloj, oni bezonus tuj preskaŭ  50.000 novajn sacerdotojn!

 

 al la indekso


 

IKEK: INFANA KATOLIKA ESPERANTO-KLUBO

 

Ni ĵus travivis bonegan kaj esperoplenan Ekumenan Kongreson en Dalfsen (Nederlando). Kiel vi ĉiuj scias, Ekumeno estas strebo por reunuigi ĉiujn kristanojn en unu solan Eklezion laŭ la preĝo de Jesuo.

La kongreso estis tre fratema, amikema. La etoso estis vere agrabla kaj farnilieca. Ni eĉ ĝojis, ĉar ni renkontis plurajn geknabojn el diversaj landoj. Vidante ilin mi imagis al mi, ke baldaŭ ni kapablos organizi kongreson por geknaboj. Ĉu mia revo realiĝos? Kion vi opinias pri tio?

 

Poezi-flanke

 

“Vojo, vero, vivo estas

ja Mi: ĉu kun Mi vi restas?”

Tiun vorton de Jesuo

ni aŭskultu tre atente

kaj agadu diligente

en amstrebo sen malfruo.

 

Se ni celas ekumenon,

koran pacon kaj serenon,

ni traserĉu en Biblio

Lian volon, Lian gracon

kaj ni festu la donacon

pian en Eŭkaristio.

 

Jesuo-flanke

 

«Mi preĝas por tiuj, kiuj kredos al mi, por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis».

Kiel bela kaj profunda estas tiu lasta preĝo de Jesuo al sia Patro. Jesuo venis surteren, por ke ĉiu sciu, ke li havas Patron en la ĉielo; Patron, kiu volas la unuecon de ĉiuj siaj filoj.

Kion ni faras age kaj preĝe, por ke tiuj :kredantoj je Dio estu nur unu granda familio?

 

IKEK-flanke

 

Olivero, Ĝilo, Fabrico, Nikolao, Mikaelo kaj Romualdo el Sens (Francio) skribas:

«Ni volas klarigi por vi nian esperantan agadon malgraŭ la ferioj, kiuj ĝenas iomete nin. Ĉiusabate, je la dektria kaj duono, ni venas en nian preĝejon. Tie ni trovas nian pastron kaj kun li ni purigas la benkojn. Poste venas parokaninoj por ekzercado de la kantoj por la venonta dimanĉo. Kompreneble ni partoprenas tion. Nur poste ni povas eliri por kunveni ĉe la katekisma ĉambro por nia tre rapida lernado. Nia pastro donas al ni novaĵon pri niaj amikoj el Germanio aŭ legas al ni leterojn ricevitajn de siaj korespondantoj precipe italaj aŭ brazilaj. Poste ni lernas en la ekzercaro de Za.menhof aŭ ni tradukas laŭvice la artikolojn de Espero Katolika. Ofte ni serĉas en la vortaro la sencon de iu vorto nekonata de ni. Ni ĝojas, ĉar nia pastro anoncis al ni la viziton de pastro Eichkorn, kiu, reveninte el la kongreso en De Bron, trapasos ĉe ni por ripozi. Ni estas tre ĝojaj pri tio, ĉar lastan jaron ni kune pilgrimis al Lurdo kaj ni bone konas pastron Eichkorn. Ni esperas, ke vi bone fartas; kaj ni sendas al vi, kaj pere de vi al ĉiuj IKEK-anoj, niajn tutkorajn salutojn».

Dankon, koran dankon al la meso-servantoj de Sankta Klemenro apud Sens. Vi estas tre laboremaj kaj akurataj. Gratulon.

Daŭre atendas viajn leterojn kaj proponojn

P. Roger Degrelle, Francio

al la indekso


 

FONDUSO «PENTEKOSTO»

 

Komence de la kuranta jaro la subskribinto havis la ŝancon ricevi, flanke de iu familio, kiu deziras resti nekonata, la grandan sumon de 10.000.000 da italaj liroj. La deziro de la monoferintoj estas nur la Dia Mizerikordo.

Tiu bonfaro estis la konkludo de pluraj kontaktoj kun la heredantoj, kiuj disdividis la sufiĉe grandan kapitalon de la ankoraŭ vivantaj gepatroj. Ili donacis sen difinita celo, kaj oni akceptis mian proponon starigi komencan kapitalon por fonduso, kies estonta rentumo sufiĉos por seminariano el evolulandoj ĉe romaj katolikaj universitatoj aŭ pormisiaj lnstitutoj, kun la sindevigo esperantistiĝi kaj helpi ĉe la IKUE-Centra Oficejo.

Oni enlistigis kelkajn kondiĉojn por ilin submeti al la rajtigo de la IKUE-estraro. Se, pro iu ajn kaŭzo, ĝi ne akceptos, la monoferintoj konfidos ĉion al la itala sekcio de IKUE (UECI); efektive, tiu malavara familio konfidis al mi ĉiujn eblajn decidojn pri tiu kapitalo, nune kaj estonte.

Sed mi jam transdonis la tutan kapitalon al D-ro De Salvo, bona kaj fidinda mastrumanto kaj fakulo pri ŝtata administracio, do des pli pri IKUE-financo. Li apartigis ĝin, kaj, je la fino de la jaro, sufiĉe alta rentumo aldoniĝos al la kapitalo mem aŭ ĝi estos preta por la studento.

Komence oni donis al la fonduso la nomon de iu mortinta familiano de la donacintoj; poste oni preferis «ESPERO», sed... la nunaj eventoj kaj iniciatoj sugestis alian titolon.

Honore al la Sankta Spirito, la «Aŭtoro» de la unua mirakla lingva interkompreniĝo (Agoj, 2), kiu indikis al la unua Eklezio la forigon kaj la venkon de la babela subpremanta lingva sinteno; je memoro de la 1.600-a jarreveno de la Koncilio de Konstantinopolo (381), kiu temis pri la doktrino de la Sankta Spirito «Sinjoro kaj Viviganto, kiu kun la Patro kaj la Filo estas kunglorata kaj parolis per la profetoj», kaj la 1550-a jarreveno de la Koncilio de Efezo (431), kiu dogme proklamis la Virgulinon Marian «Dipatrino»; omaĝe al la invito de la Sankta Patro Papo Johano Paŭlo la dua, kiu instigis la tutan Eklezion, per letero adresita al la Episkoparo la 25-an de pasinta marto, celebri tiujn datrevenojn per specialaj iniciatoj; do, interkonsente kun tiu malavara familio, oni decidis fine elekti la nomon de la fonduso je «PENTEKOSTO». Des pli, ke oni proponis festi la Pentekoston kiel «NIA FESTO» (v. EK 6/1981).

Nia Protektantino de la Espero, la Senmakula, tre intime rilatanta kun la Sankta Spirito, kiu estigis Ŝin «Dipatrino», tre ĝojos pro via bonfaro je signo de la Pentekosto, en kies centro Ŝi estis.

Restis nur, pligrandigi la fonduson. Kiamaniere oni aldonis al la bazaj 10 milionoj alian milionon? Jen!

Mi adresiĝas per ĉi-vortoj kompreneble al ĉiuj, sed precipe al miaj kunfratoj, des pli al la paroĥestroj. Tial permesu al mi miajn spertojn tiurilate.

Ĉiujare en mia paroĥejo oni monkolektas plurfoje por la malriĉaj Landoj, por la Misiistoj ktp. Kutime en ĉiuj paroĥpreĝejoj oni tion faras. Mi anoncis al la fidelularo mian intencon disdoni parton al la fonduso favore al malriĉa evolulanda studento en Romo. Tial mi havigis al D-ro De Salvo aliajn 417.000 itallirojn el paroĥaj monkolektoj kaj 300.000 oferitajn de unuopaj paroĥanoj tiucele.

Ĉu vi deziras koni ankaŭ la lastan kazon? Jen: S-ro X suferis automobilan akcidenton sen iu ajn postsekvo. «Se mi ricevos iom da mono fare de la respondeculo, mi donos ĝin je bonfaro» - diris al si mem s-ro X. Tial, post la ricevo de 300.000 italliroj, la bonŝanca paroĥano sin turnis al mi kaj donacis la sumon por bonfaro. Mi klarigis al li miam intencon, kaj li tute konsentis. Tiel oni aldonis al la 10.000.000 alian milionon kaj 17.000 lirojn.

Mi scias, ke ne tiel ofte okazas tiaj aferoj. Tamen, ili okazis, kaj mi ilin interpretis kiel signon de la Dia Providenco.

Karaj kunfratoj, kial ne ankaŭ vi?... La fonduso «PENTEKOSTO» atendas viajn konkretajn reagojn samkiel fare de la samkredanoj esperantistoj. Guton post guto ni konstruos firman kaj daŭran bonfaradon, tre allogan por la porpastraj studentoj kaj por la misiistaj lnstitutoj.

Intertempe, kion ni faras? La usona teologia studento en Romo Kevin Laughery serĉos la adresojn de ĉiuj misiaj revuoj kaj bultenoj. Al ili ni, kiel eble plej baldaŭ, adresos artikolanoncon pri tiu fonduso, pri Esperanto, pri IKUE ktp. kaj atendos la reagojn. Tiucela komisiono poste elektos la plej taŭgan studenton je nia celo. Samtempe, ni informos ankaŭ la IKUE-Landajn Reprezentantojn de la evolulandoj, por ke ili kontribuu al la propono de studento kaj al lia elekto. Tiamaniere, ni klopodos atingi samtempe plurajn celojn: la karitaton laŭ la ordono de Kristo, la helpon al misia studento, la diskonigan informon ĉe misiaj instancoj pri esperanta katolika movado, la akiron de estonta pastro al esperanta movado, kaj... eble estontan altrangulon de nia Eklezio!

Ni preĝu la Sanktan Spiriton por nia movado, ĉar ĝiaj venkoj estos nur laŭ la Dia Volo. La Senmakula peradu niajn klopodojn pro niaj preĝpetoj.

Sac. Duilio Magnani, Italio

al la indekso


 

LINGVAJ PROBLEMOJ EN LA EKLEZIO

 

Aperis moderna traduko de la Biblio en lingvon gujerati, parolatan de ĉirkaŭ 40 milionoj da homoj en nord-okcidenta Hindio. La traduko estis farita, dum 17-jara laboro, de la hispana jezuito Jesůs Cueli kaj de nekristanaj indiĝenoj. Por ke la teksto estu viva kaj aktuala, la tradukistoj estis elektitaj (laŭ la literatura ĝenro de la originalo) inter poetoj, rakontistoj, ktp. La rezulto estis, ke la tradukaĵo estas tiel unuaranga el literatura vidpunkto, ke ĝi povos allogi ankaŭ nekristanojn. La libro ampleksas 1.600 paĝojn. La kostoj estis pagitaj de la Pontifikaj Misiistaj Agadoj, de la germana instanco «Missio» kaj de hispanaj samnacianoj de Patro Cueli.

 

La lingvoj de la indiĝenoj estas ĉiam pli vaste uzataj en la katolika liturgio en Aŭstralio. Tion deklaris la Episkopo de Darwin, Mons. John O’Loughlin, kiu estas prezidanto de la episkopara komitato por la indiĝenoj. Li indikis kiel ekzemplon la misian stacion Port Keats, en la diocezo Darwin, kie oni jam tradukis en la lokan lingvon la jaran ciklon de la Meslegaĵoj kaj la preĝojn de la fideluloj. Multaj himnoj kaj kantoj, krome, estas en la loka lingvo kaj kun tradicia muziko. Io simila okazas ankaŭ en Bathurst Island, alia misia stacio en la diocezo Darwin.

 

al la indekso


 

LA EVANGELIO AL LA AFRIKANOJ

 

«La unua amo de mia junaĝo estis por la kompatinda Negrujo, kaj, antaŭ 17 jaroj, lasinte ĉion, kion mi plej multe amis, mi venis en ĉi tiujn regionojn por labori kun la celo mildigi ĝiajn jarcentajn malfeliĉojn».

Tion oni legas en unu el la sennombraj leteroj, kiujn la granda misiisto Daniele Comboni skribis, de la afrika kontinento, al geparencoj kaj geamikoj. «Negrujo» (*) estis la nomo, kiun mezepokaj geografoj donis al tiu senfina afrika regiono, kiu etendiĝas de la dezerto de Saharo ĝis la Grandaj Lagoj, de la Ruĝa Maro ĝis la Gvinea Golfo. «Negrujo» estas la traduko, farita de tiuj geografoj, de la araba termino «Bilad-es-Sudan», kiu signifas, ĝuste, «Lando de negroj». En ĉi tiu mondo, izolita de la resto de la Tero, turmentata de malsato kaj de soifo, suferanta pro inundoj kaj malsanoj, sed precipe pro la vendado de sklavoj, disvolviĝis, en la dua parto de pasinta jarcento, la agado de Daniele Comboni, kiu mortis en Kartumo (Sudano), apenaŭ 50-jara, ĝuste antaŭ unu jarcento.

Neniu misiisto estas fremda, en kiu ajn mondoparto: lia agado disvolviĝas laŭ valoroj, kiuj estas ĉiamaj kaj universalaj. Mond-civitano, sendita de la Eklezio en la nomo de Kristo - kiu ordonis: «Iru ĝis la limoj de la Tero!» - la misiisto estas altvalora peranto inter la unuopaj Eklezioj, kaj li efike kunlaboras en la kreado de universala Eklezio. Jen kial la kombonianoj sentas la devon transdoni la apartan mesaĝon de Comboni, kiu estis vere revolucia, se oni konsideras ĝian tempon, kaj pro tio estas eksterordinare aktuala.

La intuicio de Comboni efektiviĝis en la kadro de la misiista revekiĝo de la Eklezio en la 19-a jarcento, kiam la eŭropaj landoj celis la konkeron de Afriko. Bedaŭrinde, ne ĉiam estas eble distingi la misian fenomenon de pasinta jarcento disde la tiama koloniisma modo, trempita de la ideologio de «Eŭropo centro de l’ mondo». La konkerintoj, kiuj tro memfide opiniis, ke ili havas la monopolon de la civilizo, laŭfakte forgesis la historian pasintecon, ofte glorplenan, de la afrikaj socioj. Ĉi tiu estis la miskompreno de la eŭropa koloniismo, kiu klopodis transformi Afrikon en alian Eŭropon.

Daniele Comboni havis la kuraĝon agi nekomformisme, lokante la afrikan homon en la ĉeflokon, en sia animzorga agado. Afrikanoj, laŭ Comboni, ne nur kapablas ricevi instruon, sed ili ankaŭ kapablas decidi pri sia estonteco kaj pri tiu de la resto de l’ mondo. Evangelizado, do, kiel anonco, sed ankaŭ kiel remalkovro, laŭ mirinda plano, kiu celis la savigon de la afrikanoj pere de la afrikanoj mem.

Bianchi, laŭ Radio Roma - Esperanto

El la itala tradukis Antonio De Salvo

(*) En itala lingvo, Nigrizia

 

al la indekso