Enhavo de Espero Katolika numero 6/1981

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

 

Sur la kovrilo: Kard. Wyszyński kaj P. Magnani okaze de hazarda renkontiĝo en Ĉenstoĥovo 16.9.1973

 

 

 

 


 

FRATO INTER FRATOJ

 

La frato, kiu trafis min

 

«Estu laŭdata Jesuo Kristo!

Karegaj fratoj kaj fratinoj, mi scias, ke en ĉi tiuj tagoj, speciale en ĉi tiu horo de Maria preĝo, vi estas kuniĝintaj kun mi.

Mi dankas vin kortuŝite, pro viaj preĝoj, kaj mi benas vin ĉiujn.

Mi estas aparte proksima al la du personoj vunditaj kune kun mi.

Mi preĝas por la frato, kiu trafis min, al kiu mi sincere pardonis. Kuniĝinte kun Kristo, sacerdato kaj viktimo, mi oferas miajn suferojn por la Eklezio kaj por la mondo.

Al Vi, Maria, mi ripetas: Tute via mi estas».

 

Tiel Papo Johano Paŭlo la dua alparolis per radio, 17.5.1981, el sia hospitala ĉambro, la hom-amason kunvenintan en Placo S. Petro. Temis pri mirinda atesto pri la kristana principo de pardono: la pafinto estis nomita per la dolĉa vorto “frato”!

 

Mi ĝojas pri miaj suferoj

 

Dimanĉon 24.5.1981, la Papo tiel alparolis per radio la fidelulojn:

 

«Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Mi deziras hodiaŭ turniĝi en aparta maniero al ĉiuj malsanuloj, esprimante al ili, mi malsana kiel ili, parolon de konsolo kaj de espero. Kiam, tuj post mia elekto al la Katedro de Petro, mi venis vizite al la Polikliniko Gemelli (*), mi diris, ke mi volas apogi mian papan oficon precipe sur tiuj, kiuj suferas. La Providenco aranĝis, ke al la Polikliniko Gemelli mi revenis kiel malsanulo. Mi denove emfazas nun la saman konvinkiĝon de tiam. La suferado akceptata en unueco kun Kristo suferanta havas nekompareblan efikon par la plenumo de la dia savo-plano. Mi ripetos, do, laŭ Sankta Paŭlo: Mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankaĵon de la suferoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la Eklezio (Kor 1, 24). Mi invitas ĉiujn malsanulojn kuniĝi kun mi en la ofero al Kristo de propraj suferoj por la bono de la Eklezio kaj de la homaro. Maria Sanktega estu por ni helpo kaj konsolo...».

 

La voĉo de l’ Papo estis emoci-plena, kelkfoje mallaŭta, sen tiu vigla tono, kiu jam iĝis familiara; sed ĝi havis iun apartan internan intensecon, kiu igis ĝin pli intima kaj kortuŝa.

 

Frato inter fratoj

 

Signifoplena komento pri la atenco kontraŭ la Papo estis farita, 15.5.1981, de la Ĉefepiskopo de Parizo, Mons. Jean-Marie Lustiger:

 

«Oni diras, ke la Papo estas nesingarda, ĉar li iris mezen de la homaj amasoj, senzorge pri la sekurecaj servoj (**). Sed mi pensas, ke li faras tion ĉar li ne estas potenculo de ĉi tiu mondo, li ne estas kiel iu ŝtatestro, kiu protektigas sin. La Papo estas atestanto pri Kristo, kaj li prezentiĝas kiel frato kiu iras mezen de fratoj. Li ne povas tien iri kun la zorgo protekti, defendi sin. Li iras mezen de la amaso samkiel iris Kristo, ĉar li estas atestanto pri la amo de Dio, kiun li anoncas, kaj pri la bezono de la homoj ami sin reciproke. Pro tio li, certasence, finfine troviĝas en tiu kondiĉo de naiveco, de maforteco kaj de vundeblo, kiu estas tipa de amo».

 

La bona paŝtisto

 

La dojeno de la Kardinala Kolegio, Kard. Carlo Confalonieri, tiel esprimis sin:

 

«Kial agresi la Papon, kiu estas la nearmita heroldo de la bona novaĵo, la defendanto de la homo, la senlaca atestanto pri la paco kaj la amo sur la mond-vojoj? Kial levi la manon, armitan de perforto kaj malamo, kantraŭ tiun, kiu levas siajn manojn nur por brakumi la infanojn, por karesi la malsanulojn, por konsoli kaj beni ĉiujn, kiuj alkuras al li? Kial?

La demando, ni scias tion, ne havas racian respondon, ĉar ĝi eniras la mallumon de la absurdeco. La mistero de l’ malbono restas nepenetrebla fronte al la klpodoj de la racio. Konsolo al la koroj perturbitaj povas veni nur el la vorto de Kristo: «La bona paŝtisto fordonas sian vivon por la ŝafoj». Ĝuste ĉar li estas bona, la paŝtisto fordonas sian vivon».

 

La bondeziroj de la Esperantistoj

 

La Prezidanto de IKUE sendis al la Papo, 17.5.1981, ĉi tiun leteron (en itala lingvo):

 

Beatega Patro,

al la preĝoj kaj kortuŝitaj petoj de la tuta katolika mondo; al la voĉo timoplena kaj indigninta de la bonvolemaj homoj, terurigitaj pro la abomeninda sakrilegia atenco kontraŭ Via Sankteco, certe ne mankis tiuj de la esperantistoj, katolikaj kaj nekatolikaj, el la tuta mondo.

Via Sankteco, senkompromisa heroldo de la digno de ĉiu Homo, senlaca defendanto de ĉiu libero kaj rajto de la Eklezio, pura kaj forta pledanto por ĉiu Homa rajto kontraŭ ĉiu formo de subpremado, povas kalkuli pri la lojaleco kaj la fideleco de la katolikaj esperantistoj, kiuj vidas en Vi, krom Patron kaj Atestanton pri la Kredo, subtenanton de la egalrajteco ankaŭ sur la lingva ebeno.

La mallumo, kiu per internaciaj ondoj furiozas kontraŭ la «roko de Petro», trovas Marian Sanktegan, kiu, samkiel en tiu signifoplena 13-a de majo, tago dediĉita al la Aperoj de Fatimo, patrine protektas la Eklezion de Sia Filo, kvankam ne estas de ĝi forprenita iom da tiu suferado, kiun Ŝi antaŭanoncis se la fideluloj ne preĝos kaj ne pentofaros. Kvankam la blanka vesto de Via Sankteco trempiĝis en purpura sango, la Madono lerte defendis «Sian propraĵon»!

Morgaŭ, 18-an de majo, en la 61-a datreveno de la naskiĝo de Via Sankteco, mi havos kaŭzon por pli granda preĝo, danko kaj peto, kaj ĝojan okazon por silente alproksimiĝi al Via lito de sufero kaj humile oferi ai Vi la omaĝon de la tuta katolika esperantista familio, kun la sincera bondeziro de longa vivo je la servo de la Eklezio kaj de la tuta Homaro. La Madono, kiun ni ŝatus plimulte aŭskultata, amata kaj honorata, precipe en ĉi tiu jarcenta fino en kiu datrevenas la dua miljaro de Ŝia Senmakula Koncipiĝo, protektu Vin ĉiam kaj ĉie. Bonvolu nin patre beni

Sac. Duilio Magnani

Prezidanto de IKUE

 El la itala tradukis A.D.S.

(*) Polikliniko ĉe la Fakultato pri Medicino de la Katolika Universitato «S. Koro» de Romo.

(**) Estas interese, ke jam en EK 12/1978 (p. 208), apenaŭ kelkajn semajnojn post la elekto, estis notite: «Ne estas mistero, ke la italaj policanoj havas multajn zorgojn koncerne la sekurecon de ĉi tiu Papo, kiu moviĝas tute senĝene meze de la hom-amasoj».

 

 al la indekso

 


 

MORTIS KARDINALO WYSZYŃSKI

 

La Primaso de Pollando, Kard. Wyszyński, mortis en Varsovio, preskaŭ 80-jara, 28.5.1981.

Pri lia figuro, sufiĉas memorigi la vortojn de Papo Johano Paŭlo la dua (v. EK 12/1978, p. 207), adresitajn al Kard. Wyszyński en la aŭdienco de 24.10.1978: «Ne estus sur la katedro de Petro ĉi tiu pola Papo... se ne estus estinta via kredo, kiu ne retretis antaŭ la karcero kaj la sufero, via heroa espero, via senlima konfido en la Patrino de la Eklezio...».

Aliaj atestoj estas troveblaj en letero, kiun la Prezidanto de IKUE, Sac. Duilio Magnani, sendis al Kard. Wyszyński (en itala lingvo) 20.4.1981. Ĝi diras interalie:

… La katolikaj esperantistoj sekvas kun admiro la iradon de la pola popolo, ĉiam pli aliĝinta al la loka Eklezio, gvidata kun klareco kaj firmeco de Via Eminenco kune kun la Episkoparo. Mi memoras kun plezuro kaj kristana fiero la vortojn, kiujn Via Eminenco diris al mi en iu hazarda sed por mi providenca renkontiĝo en Ĉenstoĥovo (16.9.1973), dum kiu mi manifestis malĝojon pro tio, kion mi estis vidinta en najbara lando: «La unueco kaj la obeemo de la popolo al la pastraro, de la pastraro al la Episkoparo, kaj la firma kunligiteco de ĉi tiu lasta, savis la Eklezion de Pollando». Volu .la Bona Dio, per la propeto.de la Senmakula, kiun ni ŝatus aparte honorata en la Dumiljara Datreveno de Ŝia naskiĥo, subteni la fidelegan Pollandon en la malfacila situacio!

Benu min, Eminenco, kaj bonvolu akcepti la omaĝon kaj la estimon de la Katolikaj Esperantistoj, granda parto el kiuj estas ĝuste pola. Pri Esperantistoj, ofte kuraĝigas min en mia laboro en ĉi tiu kampo iu frazo, kiun Vi diris al mi konfidence, tenante min sub-brake: «Eble, en la venonta Vatikana Koncilio oni parolos en Esperanto!». Ĝi resonas hodiaŭ pli ol tiam kiel bondeziro kaj aprobo en mia nova servotasko por la esperantistaj gefratoj...

 

al la indekso

 


 

 

LITURGIA KOMISIONO

 

Surbaze de la ricevitaj konfirmoj, ni komunikas la nomojn de la membroj de la Komisiono starigita (laŭ invito de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulro: v. EK 5/1981, p. 77) por revizii la liturgiajn tekstojn en Esperanto:

 

Prezidanto: Mons. Władysław Miziołek, Help-Episkopo de Varsovio (Pollando).

Vic-Prezidanto: Sac. Duilio Magnani, Rimini (Italio).

Membroj: P. Giacinto Jacobitti O.P., Romo (Italio); Sac. Józef Zielonka, Tarnów (Pollando); Sac. Alfons Beckers, Beringen (Belgio); Sac. Battista Cadei, Romo (Italio); Sac. Manuel Casanoves, Barcelono (Hispanio); Sac. Roger Degrelle, Tomblaine (Francio); Sac. Bernhard Eichkom, Messkirch (F.R. Germanio); Sac. Roman Forycki, Ozarów Maz. (Pollando); Sac. Franjo Gruić, Djakovo (Jugoslavio); Sac. Lajos Kóbor, Dénesfa (Hungario); Sac. Jan Kos, Stary Sącz (Pollando); P. Stanisław Płachta, Brzeziny k. Lodzi (Pollando); Sac. Felice Ruaro, Costermano (Italio); Sac. Sándor Szénŕsi, Eger (Hungario); rezervita nomo el Ĉeĥoslovakio.

Sekretarioj: D-ro Antonio De Salvo, Romo (Italio); Sac. Józef Zielonka.

Apenaŭ ni ricevos aliajn konfirmojn, ni komunikos la nomojn de pliaj membroj.

 

al la indekso

 


 

RAPORTO DE LA DIREKTORO DE “ESPERO KATOLIKA”

 

Por komparo, oni bonvolu legi la antaŭan raporton, en EK 9/1979, p. 151.

1) Dum 1979 aperis 9 numeroj, kun entute 208 paĝoj kaj 42 fotoj; en 1980, 9 numeroj kun entute 200 paĝoj kaj 35 fotoj (por komparo: en 1978, 10 numeroj kun 220 paĝoj kaj 42 fotoj). La malkresko de la nombro de la paĝoj kaj de la fotoj estis kaŭzita de la neceso limigi la elspezojn. Por la kuranta jaro 1981 estas la intenco eldoni 9 numerojn, kun 200 paĝoj kaj proksimume 30 fotoj.

2) La enhavo de la revuo estas maiksimume ĝisdata, kun informoj ofte tute freŝaj. Ankaŭ la fotoj estas, ĝenerale, tre aktuaalaj (grandparte ili estas liverataj, bonŝance senpage, de la itala Registaro; ankaŭ rimarkinde kontribuas unuopaj esperantistoj).

3) La ekspedo de la revuo estas farata ĝustatempe. Bedaŭrinde, tamen, la poŝta servo (iom tutmonde, sed aparte en Italio) malbone funkcias, tiel ke la sendaĵoj ofte bezonas longan tempon por atingi la adresatojn. Solvo estus, ekspedi la revuon pere de vatikana poŝto (kiu estas tre pli rapida ol tiu itala), sed la vatikanaj tarěfoj estas duoblaj komparre kun tiuj italaj.

4) Apartan mencion meritas la distribuado de EK en Pollando, Hungario kaj Ĉeĥoslovakio (kiuj, kune, konsistigas ĉirkaŭ duonon el la IKUE-membraro). Al tiuj landoj, ja, la revuo ne iras individue, sed en registritaj pakaĵoj adresitaj al kelkaj distribuantoj. Tio kaŭzas, kompreneble, ioman prokraston en la liverado al la unuopaj membroj, ĉar oni devas kalkuli duoblan distribuadon (por Ĉeĥoslovakio, eĉ trioblan). Aliflanke, pro la apartaj cirkonstancoj en la nomitaj landoj, ne eblas agi alimaniere: kaj jam devus esti konsiderata iuspeca  «miraklo» la fakto, ke IKUE sukcesas alvenigi ĉiujare ĉirkaŭ 200 kilogramojn da EK al tiuj landoj.

5) Koncerne la enhavon de EK, kompreneble mi ne rajtas prijuĝi. Persone, mi sentas ian «maturiĝon» sampaŝe kun la paso de la jaroj, tiel ke, laŭ mia subjektiva impreso, la kolekto 1980 bongustas pli ol tiu 1979. Pliboniĝo ankaŭ okazis, lastatempe, dank’ al la intensa kunlaboro de kelkaj membroj (Laughery, Cadei, Degrelle, ktp).

Antonio De Salvo

 al la indekso


 

PENTEKOSTO: NIA FESTO

 

Ofte oni diras kaj legas: tiu ĉi estas la epoko de la Sankta Spirito. Pluraj laŭdas kaj gloras Dion pro la videbla renoviĝo de la Eklezio, pro la ĉiam pli profunda ekumena deziro en la kristanoj. Multaj signoj de nova spirita printempo aperis en la katolika Eklezio ekde kiam Papo Johano la dudektria, parolante pri la dua Vatikana Koncilio, diris: «La Koncilio estas malfermita fenestro por freŝa aerbuŝumo al la Eklezio». Efektive, buntaj iniciatoj, inspiritaj personoj, pluraj grupoj kaj ekumenaj movadoj, pia religia populara konscienco ktp. ekfloradis en la eklezia kampo per la roso de la Sankta Spirito. Riĉega bibliografio, teologiaj kaj asketaj revuoj, ekumenaj klopodoj, ĥarismanoj, ekleziuloj, altranguloj, ktp. ŝajnas, tagon post tagon, honori, pliprofundigi la ekkonon rilate la unuopan kredanton kaj la komunumon.

La hodiaŭa mondo multe bezonas la novan Pentekoston, por ke la animoj sentu sin skuataj, lumigataj, plifortigataj por nova rekomenco de la kristana vivo, kiu, pli rapide, konduku ilin al la Savo, al la Sanktiĝo. Jam Papo Paŭlo la sesa, dum merkreda aŭdienco (16.10.1974), konfesis ankoraŭfoje, ke «La Eklezio vivas per infuzado de la Sankta Spirito, infuzado kiun ni nomas Graco, t.e. donaco karitata, amo de la Patro, transdonita al ni per la elaĉetado de Kristo en la Sankta Spirito».

Pluraj eldiroj, en tre malsamaj okazoj, de la nuna Papo, atentigas specialmaniere la popolon de Dio pri la Sankta Spirito. El ili ni ne forgesas la apostolan leteron datitan, ĝuste kaj intence, la 25-an de la ĵus pasinta marto, pri la datrevenoj de la Koncilioj de Kostantinopolo (381) kaj Efeso (431). «La Sankta Spirito daŭre vivigos la Eklezion kaj antaŭenpuŝas ĝin sur la vojoj de la Sankteco kaj de la Amo - skribis Johano Paŭlo la dua - kaj la doktrino pri la Sankta Spirito, liturgie proklamita dum 16 jarcentoj en la kredkonfeso, akompanos la Eklezion de nia tempo en perspektivo jam de la advento de la tria jarmilo...».

La plej evidenta, okulfrapa kaj alloga manifestiĝo de la Sankta Spirito en la nuntempa Eklezio estas tiu spirita vekiĝo nomita «perĥarisma renoviĝo», kiu altiras kreskantan atenton pri la Persono de la Sankta Spirito, sendita de la Patro kaj de la Filo sur ĉiujn kredantojn, kaj pri la plenpova kaj mistera agado, kiun la Sankta Spirito disradias per siaj specialaj donacoj aŭ «ĥarismoj».

 

Nova Pentekosto

 

Do, la temo de la Sankta Spirito kaj liaj ĥarismoj estas tre aktuala en la Eklezia komunumo: tial oni diras ankaŭ, ke okazadas nova Pentekosto. Laŭ Sankta Tomaso el Akvino (I, II, III, 4) la Pentekosto daŭras en la Eklezio duforme:

unue: por sanktigi la fidelularon;

due: por ĝin riĉigi per specialaj donacoj cele la proksimulon kaj la kristanan komunumon.

Jen mia demando: ĉu la esperantistoj partoprenas la «novan Pentekoston?». Tutcerte ke jes kaj nepre, kiel baptitoj kaj konfirmaciitoj.

Neniu ĝin pridubas. Kompreneble, tiu pentekosta renovigo fare de la Sankta Spirito dependas de la persona disponebleco. Oni estas certaj, ke la esperantistoj ricevas ordinarajn donacojn de la Sankta Spirito, kiel ĉiuj samkredantoj, por propra ofico en la Mistika Korpo; kaj povas okazi, ke pluraj katolikaj samideanoj eĉ ricevis apartajn donacojn por la konstruado de la Mistika Korpo de Kristo, kaj ili farigis «ĥarismanoj».

Sed, mi precizigas mian demandon rilate nian E-idealon: ĉu disvastigi Esperanton estas ia kuruaborado kun la Sankta Spirito por la renovigo kaj fratigo de la mondo? Ĉu Esperanto povas esti taksata, iasence kaj malstrikte dirite, «donaco de la Sankta Spirito» por kontribui iel al la starigo de la homa frateco? Ĉu la Sankta Spirito estigis kaj deziras ĉi homfratigan interkomprenilon?

Teologiaj kunfratoj kaj bibliistoj povos doni fakan respondon, tamen mi opinias, ke la respondoj povos esti jesaj. La Esperantistoj kontribuas renovigi la mondon sub la influo de la Sankta Spirito, kiu sendube donacas eĉ ordinarajn sciencajn donacojn al iu ajn. Ankaŭ ili estas ĥarismoj. En la ĥarismoj la Sankta Spirito manifestiĝas «en» kaj «tra» la naturaj kapableco kaj zorgemo de la kredanto, kiu plenumos sian taskon en la eklezia komunuma konstruado, la Dia Regno, la Mistika Korpo de Kristo surtere. Nature, la «hierarkia ĥarismo» devas ĝin pritaksi kaj ordigi al la komunuma bono, laŭ la vortoj de Sankta Paŭlo: «Ne estingu la Spiriton; ne malestimu la profetaĵojn; elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona; detenu vin de ĉia formo de malbono» (1 Tes 5, 19-22).

Tiucele, ĉu sufiĉas al ni la rekonoj de la lokaj Episkopoj? Ĉu la agrahla simpatio kaj papaj Benoj de Pio la deka kaj de la aliaj Pontifikoj? Ĉu sufiĉas la liturgia aprobo de Paŭlo la sesa pri la Meso en Esperanto aŭ la publika saluto en placo S. Petro (Osservatore Romano 15.8.1975)?

Kompreneble, ne, almenaŭ mondnivele. Pro tio ni klopodas esti oficiale rekonataj de la Kongregacio pri la Laikoj. Sed, kiam?

Intertempe nia apostola agado pere de Esperanto daŭras seninterrompe, loke kaj internaciskale, per la vatikana Radio mem! La Sankta Spirito laboras kun ni kaj ni festu Lin ĉiam, precipe en la Pentekosto. Ĝi farigu nia festo-tago. Kun la samideanoj ni festas ĉiujare la zamenhofan Tagon; kiel kristanoj ni celebras la Pentekoston, kiel Tagon de la mirakla lingva interkompreniĝo (Agoj, 2, 8). Ni ne timas paroli pri tio, ĉar ne suspektindaj ekleziaj altranguloj jam unuigis la lingvan problemon kun la Pentekosto. Aŭskultu!

 

Mirakla tago de interkompreniĝo

 

«Inter la signoj akompanantaj la malsupreniron de la Sankta Spirito sur la Apostolojn, la plej luma estas sendube la miraklo de la lingvoj, per kiu ĉiu pilgrimanto de Jerusalemo aŭdis en sia lingvo. Ĝi temis pri tuta renversiĝo de tio, kion signifis la babela turo, kun la lingva ĥaoso, provokita de la malhumileco kaj memsufiĉeco de la homoj». (Homilio de Kard. Etchegaray ĉe la eŭropa televido je Pentekosto 1979). La Kardinalo daŭrigis dirante ke «la Eklezio intencas subpremi neniun lingvon, eĉ la malgrandajn, kiel ekzemple la Vaskan, kaj oni ne trudas iun ajn ligvon malavantaĝe de la aliaj, eĉ se ĝi estus la plej disvastigita». La Purpurulo ne solvis la problemon de la eŭropa interkomprenilo, ĉar li transpasis, per pindara flugo, al la «komuna lingvo de la Amo». Tamen la Eklezio per Lia voĉo asertis ion serioza pri la nuna monda pensmaniero rilate la duan lingvon. Tiu aserto kaj la Pentekosto-maniero pri la interkompreniĝo postulas de la Eklezio  la duan logikan paŝon! Sufiĉas al ni nun, ke la Kardinalo ektuŝis nian lingvan problemon ĝuste en la Pentekosta Tago. Interalie, kiu kansilos Lin, aŭ Lian posteulon Kard.-on Hume (Prezidanto de la Eŭropa Episkopa Konsilantaro) daŭrigi la pentekostan eŭroplingvan temon?

Por konkludi rapide, ĉar mi intencis nur flanktuŝi la problemojn, mi revenas al la alvoko de la nuna Papo.

En ĝi la Papo konsilas evidentigi, ĉi jare, la Pentekoston en la tuta Eklezio okaze de la du konciliaj jubileoj kaj iliaj difinitaj doktrinoj. Li, kiel posteulo de S. Petro, jam plenumis tiun parton kunigante ĉiujn Episkopajn Konferencojn de la Katolika Eklezio, la Patriarkojn ktp. Kaj ni? Ni celebru la Pentekoston, spirite kunigitaj kvankam dissemitaj sur la kvin kontinentoj, unuanime preĝantaj kun la Papo kaj kun la Episkopoj, unuiĝontaj en la romaj bazilikoj (matene en S. Petro kaj posttagmeze en S. Maria la plej Granda), la «Vespermanĝejoj» de tiu ĉi Pentekosta Tago. Kiel la posteuloj de la Apostoloj, ni estas, por nia KRISTANA kaj esperanta celoj, je dispono de la Sankta Spirito kun la Dipatrino. Samkiel la unuan fojon Ŝi altiris, per sia humila Senmakuleco, la rigardon kaj la favoron de la Triunuo, tiel la Ĉielpatrino, kies 2-miljara naskiĝdatreveno okazas en la nuna tempo, per siaj daŭraj preĝoj, altiros novan Pentekoston al Sia Eklezio.

La programo de la IKUE-anaro povos esti, do, laŭeble:

1) Plenumi antaŭ ĉio la unuan celon de la Pentekosto: esti «Sankta» per la Dia Graco, kiu daŭre renovigas :la tutan personon.

2) Preĝi por posedi la ĥarismon de la unulingva fratiga interkomprenilo cele al nia eklezia komunumo, eĉ per unuhora (grupe aŭ private) Adorado en la Pentekosta Tago, nia Festo.

3) Agi per Esperanto al la starigo de la Mistika Korpo de Kristo, ĉu kiel Mistero, ĉu kiel Institucio.

4) Pristudi private kaj en E-grupoj, je biblia kaj teologia vidpunkto, nian E-servon en la Eklezio.

Resume, mi konkludas per pragramvortoj de Papo Paŭlo la sesa (29.11.1972): «La Eklezio bezonas ĉiaman Pentekoston, fajron en la koro, la vortojn sur la lipoj, la profetaĵon en la rigardo».

Duilio Magnani, Italio

 al la indekso


 

CIRILO KAJ METODO KUNPATRONOJ DE EŬROPO

 

Per apostola letero de 31.12.1980, la Papo proklamis la sanktulojn Cirilon kaj Metodon kunpatronoj de Eŭropo, kune kun Sankta Benedikto. Pri tio, la slovaka Episkopo Jozefo Tomko deklaris al la Vatikana Radio:

 

Temas pri gesto elstare elokventa, kun profunda signifo eklezia kaj kultura; gesto de profeteca espero por la estonteco de tuta Eŭropo, de ĝia spirita riĉaĵo, kaj por la atingo de la plena unueco kun la Orienta Eklezio.

Antau ĉio, ĝi solene agnoskas la historian realon, la meritojn de la du sanktuloj, misiistoj por la evangelizado de pluraj eŭropaj popoloj. Ankaŭ, ĝi agnoskas la apartan kontribuon de la du sanktuloj al la kulturo de pluraj slavaj popoloj. Per la enkonduko de propra alfabeto, per la traduko en slavan lingvon de la Sankta Skribo kaj per la enkonduko de la liturgio en tiu slava lingvo, la du sanktaj fratoj iĝis patroj de la kulturo kaj iniciatintoj de la literaturo de multaj popoloj. Ĉu ne estas signifoplene por iu popolo, ke la unua frazo skribita de ĝi estis la komenco de la Evangelio laŭ Johano, kaj ke, dank’ al la du sanktuloj, la slava lingvo estis allasita en la liturgio, samnivele kun la tri «sanktaj lingvoj» (hebrea, greka, latina)?

Por la nuntempa historio, temas pri gesto, kiu invitas tutan Eŭropon rekoni siajn radikojn en la komuna heredaĵo kultura kaj spirita, kiu estas pli profunda ol ĉiu ajn divido je «okcidenta» kaj «orienta».

Elstare grava estas la solena agnosko de du kristanaj tradicioj, sur kiuj baziĝas Eŭropo: tiu okcidenta, kiu devenis de Romo, kaj tiu orienta, kiu devenis de Konstantinopolo, ambaŭ, tamen, en la sino de unu sola Eklezio. Per sia agado, Cirilo kaj Metodo emfazis la spiritan. unuecon baziĝantan sur unu sola Evangelio, en la respekto, por la riĉeco de la popoloj, de la lingvoj kaj de la tradicioj. Ĉi tiu fakto restas valora ankaŭ hodiaŭ.

La popoloj de okcidenta Eŭropo devas memori pri tiu unueco, kaj la popoloj de orienta Eŭropo ne devas forgesi sian spiritan kaj kulturan ligon kun la kristana kaj eŭropa familio.

Sed, precipe, la gesto montras ekumenan fidon. Cirilo kaj Metodo, devenantaj de Konstantinopolo, ankaŭ meze de malifacilaĵoj kapablis konservi la unuecon kun Romo, agante kiel ponto inter du kristanaj tradicioj en la kadro de nedisiĝinta Eklezio: ĉar, super la malfacilaĵoj, jam tiam ekzistantaj, pli forta estis ĉe ili la sopiro al unueco.

El la itala tradukis A-D.S.

al la indekso


 

IKEK: INFANA KATOLIKA ESPERANTO-KLUBO

 

Tremigis nin ĉiujn la terura sciigo: Papo Johano Paŭlo la dua vundiĝis pro du kugloj. Nekredeble: la Papo, kiu amas la infanojn, la Papo, kiu laboras por la paco, la Papo, kiu travojaĝas la mondon por la homarfratiĝo, la Papo, kiu benas, preĝas, pardonas, konsolas, aŭskultas, alparolas homamasojn, la Papo planken falas: pafo, sango, muto, konsterno. Tamen ne malespero. Li daŭre amas, Li denove parolas, Li kredfervore Dion preĝas.

Ni preĝu, amu, agu kun Li.

 

Poezi-flanke

 

Ridetante Papo benas

la infanojn. Ĉu postenas

mortigisto? Patro amas!

Kial estus, ho timulo,

sub sunhelo mortnebulo?

La murdisto pretĉiamas!

 

Kial, homo monde skua,

al Johano Paŭlo dua

vi ĵus pafis? Ne komprenas

la infanoj, kiuj volas

korfratecon. Larmoj solas,

dum karulo preĝe svenas.

 

Jesuo-flanke

 

Ni neniam devas forgesi la vortojn de Jesuo al Petro: «Mi diras al vi, ke vi estas Petro kaj sur tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de la Infero ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo». Per tiuj gravaj kaj solenaj vortoj Jesuo konfidis al Petro kaj al ties postvenantoj sian Eklezion.

Tiu Eklezio vivas sur la tuta tero, pro tio la papa koro trasuferas kaj traĝojas la mondan vivon. Dank’ al Esperanto, internacia lingvo, ankaŭ infanoj kapablas sperti pri tutmonda ĝojo kaj tutmonda sufero. Estu veraj Esperantistoj por esti plie veraj katolikoj (katolika = universala).

 

IKEK-flanke

 

El Slovakio: «Sukceson kaj dian benon al via klopodo deziras Margaretka Majtanová». Dankon, Margaretka, sed venontfoje ne forgesu indiki vian adreson!

El Pollando: «Mi estas knabo kaj havas 12 jarojn. Mi loĝas en Tarnów. Antaŭ unu monato mi komencis lerni Esperanton. Nun mi volas korespondi kun eksterlandanoj. Estu tiel bona kaj skribu al mi kelkajn vortojn. Vian adreson mi ricevis de pastro Zielonka». Dankon, Rudek. Jen via adreso transdonita al ĉiuj IKEK-anoj; Rudek Boadan - Tarnów, Pollando.

Mi esperas, ke IKEK-anoj interskribos, por amikiĝi kaj fratiĝi: ĉu tio ne estas unu el la celoj de nia internacia klubo?

Mi daŭre atendas viajn leterojn, poŝtkartojn kun multaj novaĵoj, ideoj.

Plej amike salutas vin ĉiujn

P. Roger Degrelle

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Mi tre feliĉe travivis Paskon, la grandan Tagon de reviviĝo de Nia Sinjoro. Ĉi-tiea granda preĝejo, jam transformita en fabrikon, ĉesis produktadi 3 tagojn, por ke amaso da samkredanoj povu en ĝi celebradi Paskon kaj aŭdi la Sanktan Meson.

P.S. Kaiz, Popola Ĉinio

 

Mi legis la artrkolon de Kevin Laughery pri mia lando (EK 5/1981, p.90). Liaj rimarkoj pri la lingvo-problemo estas notindaj por ĉiuj esperantistoj. La ejra lingvo estis daŭre, dum ĉirkaŭ 50 jaroj, instruata devige en ĉiuj lernejoj, kaj neniu povis superi eĉ la plej malgravan ekzamenon sen kompetenteco en ĝi. La rezulto estis, ke miloj da studentoj malŝatis, eĉ abomenis la lingvon, kvankam ĝi estis, teorie, ilia gepatra lingvo. La leciono por la esperantistoi estas, ke, se iam iu registaro aŭ lernejo volos trudi Esperanton, ni nepre devos malakcepti tian «helpon». Oni sukcese instruas nur volontulojn.

Mŕire Mullarney, Irlando

al la indekso


 

BIBLIO KAJ PACO

 

Ĉu Dio de milito aŭ de paco?

 

La unua problemo, kiu prezentiĝas al la esploranto de la temo «Biblio kaj paco», estas tio, ke la Malnova Testamento ŝajnas reliefigi la militon pli ol la pacon. Fakte, unu el la plej antikvaj titoloj de Dio estas Jave-Cebaot = Sinjoro de Armeoj, kaj la kred-konfeso de la Izraelidoj havas kiel kernon la venkon de Dio super la Egiptoj por forsavi la Hebreojn: «Ni prikantu la Sinjoron, ĉar miriride Li triumfis: ĉevalon kaj batalanton Li renversis en la maron» (Eliro 15,1).

Jen estas la problemo: kiel kunigi la Dion-batalulon kun la Dio de paco (2 Kor 13, 11)? La solvo estiĝas ne el la kontraŭmeto, sed el la integriĝo de la du bildoj.

La signifo de la koncepto pri «Dio de la Militoj» (kp Nombroj 21, 14) estas tio, ke Li ne estas Dio de rezignacio, taŭga por cedemaj homoj, kiuj imagas sen-energian Dion. Male, la Biblio prezentas Dion energian, ĉeestan kaj aktivan en la homa historio. Por tion aserti, la Biblio aplikas la bildon de «Dio batalanta», tio estas, eniĝanta en la homan dramaron, kies kulmino estas la milito.

Flanke kun tiu ĉi «milita» aspekto, ni devas meti la alian, tio estas, ke Dio celas la «pacon» de la mondo. La paco estas la plej granda bono, kiun Dio donacas, kaj kiun la Izraelidoj deziras: «Granda estas la Sinjoro, kiu volas pacon» (Psa 35, 27); «Deziru pacon al Jerusalemo! Estu paco al viaj amantoj» (Psa 122, 6). Evidentiĝas, ke se la paco estas donaco de la Sinjoro de la Armeoj, ĝi ne povas esti nura senkonflikteco, sed io pli profunda, staranta transe de la konfliktoj, sen neadi la konfliktojn mem.

 

Donaeo de Dio kaj konkero de homoj

 

Laŭ la biblia koncepto, paco (hebree ŝalom) koncernas homon en bonstato, en ĝustaj rilatoj (harmonio) kun si mem kaj la aliuloj, kun Dio kaj la naturo. Ĝiaj simboloj rilatas kun ripozo, festo, vivo, libero. Laŭ la Biblio estus sensenca la moderna alternativo justeco-paco, ĉar la vera feliĉo (paco) atingeblas nur en la justeco, kiu estas agnosko de la ordo fiksita de Dio, kaj do ĝi kongruas, finfine, kun la bono mem (kp Psa 37, 37).

La unua elpaŝo por atingi la paco-bonon, estas agnoski ĝin kiel donacon de Dio, kaj atendi ĝin en fido-plena preĝado. En multaj Bibliaj tekstoj la paco prezentiĝas kiel eskatologia (= fintempa) donaco, tio estas, havebla ne per homaj klopodoj sed per fintempa donaco de Dia mizerlkordo: «Al li Vi konservos pacon absolutan, ĉar Vin li fidas... Sinjoro, Vi starigos por ni pacon, ĉar ankaŭ ĉiujn niajn aferojn Vi faris por ni» (Jesaja 26, 3.12). Dio superos la malordon kaŭzitan de perforto: «Loĝos lupo kun ŝafido...» (Jesaja 11, 6-9). Ĉi-ĉio tamen devas ne ekskluzivi la homan intervenon kaj kunlaboron: la Dio-de-bataloj devigas la kredantojn al la parpaca batalado. Tial ni trovas en la Biblio la pasian bataladon de la profetoj por la paco, kaj tiu paco ne estas la senkonflikteco, kiu neadas la historion: male, ĝi estas energia strebo al etika renoviĝo, kiu devas anticipi, simboli kaj alvoki la finan renoviĝon donacotan nur de Dio: «Li juĝos inter la nacioj, kaj li decidos pri multaj popoloj, kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn, kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion kaj oni ne plu lernos militon» (Jesaja 2, 4).

La manieroj de tiu batalado por paco tre varias: de profeto Elija, kiu ne hezitas mortigi la profetojn de diaĵo Baal (1 Reĝoj 18), ĝis la bildo de la Servanto de Javeo, kiu «ne krios nek bruos... kanon rompetitan li ne rompos por ke la savo etendiĝu gis la fino de la tero... Li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj propetis por la krimuloj» (Jesaja ĉap. 42, 49, 50, 53).

 

Jesuo kaj paco

 

La ĵus cititaj tekstoj de profeto Jesaja enkondukas nin en la Novan Testamenton, kie en Jesuo la paco esperita de la profetoj fariĝas realo donacita de Dio per la Sankta Spirito al la kredantoj: «La frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco...» (Gal 5, 22); «La regno de Dio... estas justeco kaj paco kaj ĝojo en la Sankta Spirito» (Rom 14, 17). Tial la kristanoj povas vere diri: «Kristo nia paco» (kp Efe 2, 11-18). Por ili la paco ne estas antaŭ ĉio frukto de valorplena etika decido; sed ĝi estas, unualoke, persono, nome Jesuo Kristo. Li repacigis la homojn kun Dio, kun si mem, kaj unujn kun aliaj, forigante ĉiun disigan barilon, ĉar en la nova vivo ĉia diskriminacio inter judoj kaj paganoj, grekoj kaj barbaroj, sklavoj kaj liberaj, viroj kaj virinoj (konfliktoj religiaj, etnaj, sociaj kaj seksaj) ne plu havas sencon. La konfliktado estas forigita, aŭ pli bone orientita al la unu nura celo, kiu meritas la aplikon de ĉiuj energioj, nome la Regno de Dio. Ĉi tiu Regno «estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas ĝin» (Mat 11, 12)! En tio konsistas la vera batalado de la homo. Li ne devas heziti forlasi ĉion por sekvi la Majstron; li devas ne timi tiujn, kiuj mortigas la korpon; li devas pardoni sepdekfoje sep, kaj preĝi por la malamikoj: lia modelo estas la ĉiela Patro, kiu levigas sunon kaj pluvigas super justulojn kaj krimulojn (Mat 5, 44-48). Vivante en Kristo, la kredanto scias, ke «la milduloj heredos la teron» kaj ke «la pacfarantoj» vere estas «beataj» (Mat 5, 9). Lia espero ne estas iluzio, sed forto aktiva kaj efika, ne minacata de seniluziiĝo, ĉar li scias, ke eĉ fiaskoj kaj stagnadoj apartenas al ĉi tiu sencoplena historio. La kredanto, spertante la «pacon de Kristo, kiu superas ĉian intelekton» (Fil 4, 7), antaŭvidas la estontan donacon de Dio al la mondo: la pacon plenan kaj tutecan de la nova Jerusalemo, kiam Dio estos ĉio en ĉiuj. La kredanto, firme certa pri la helpo de sia Dio, en ĉi tiu fragmento de historio, kiu konsistigas lian vivo-tempon, strebas montri sin disĉiplo de la Nazaretano, kaj agadi por la paco praktikante la amon. Lia tasko, do, estas scii la vojojn por pli kaj pli konkretigi kaj efektivigi sian amon, kiu estas la amo de Kristo mem, aganta en li.

P. Rota Scalabrini, Italio

El la itala resume tradukis B. Cadei

 al la indekso


 

RECENZO

 

Geza Gardonyj, SKLAVOJ DE DIO

 

Romano. 409 p., 20 cm. 5.000 ekzempleroj. Eld. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1972, kun la helpo de italaj kaj polaj esperantistoj. Mendebla ĉe IKUE.

 

La romano - klasikaĵo de la hungara literaturo - temas pri la vivo de Sankta Margit (Margareta), filino de la hungara reĝo Beta (Adalberto) la 4-a, unu el la plej estimataj hungaraj Sanktulinoj.

Jam antaŭ ŝia naskiĝo en 1242, la gepatroj oferis Margaretan al Dio, por ke Li indulgu Hungarion de la mortiga danĝero de la tatara invado. Malgraŭ tiu invado, Hungario ne neniiĝis. Kaj la reĝidino pasigis grandan parton de sia vivo en dominikana monaĥinejo (kies restaĵoj estas ankoraŭ nun videblaj) sur la danuba «Insulo de leporoj» (hodiaŭ, «Insulo Margareta»). La leganto konatiĝas, pere de la figuroj de Margareta kaj de la (inventita) János, filo de ĝardenisto, kun la vivo de la tiama hungara socio. Kaj, precipe, li ĝuas simplan, pure zamenhofan lingvon: la traduko, cetere, estis reviziita de F. Szilagyi kaj K. Kalocsay, kaj valorajn konsilojn donis W. Flammer kaj G. Jacobitti.

Stefano Nagy, Hungario

 al la indekso


 

SANKTA ANTONO KAJ NEPERFORTO

 

«Okazas atencoj, rabadoj, homaj forraboj, urba gerilo, kruelaj bataloj inter malamikaj klanoj...». Tio ŝajnas priskribo de nia epoko; kontraŭe, temas pri kroniko de antaŭ 800 jaroj. Tiuj misfaroj okazis en Norda Italio en la 13-a jarcento. Vera ŝtormo de perforto kaj de sango. Krome, ekzistis ankaŭ iu nesanga perforto: ĝi estis la prunto kun altega interezo, pro kiu la familioj ruiniĝis. Estas vere nekredeble, kiel la diversaj epokoj similas unu al la alia!

Sed, meze de tiu krueleco, estis ankaŭ iu homo, kiu detruis sin, mortante apenaŭ 40-jara, por haltigi la perforton. Li estis portugalo, el Lisbono. Veninte al Italio, li iĝis franciskana monaĥo; kaj en Italio, apud Padovo, li mortis, ĝuste antaŭ 750 jaroj. Pro tio li estas nomata Sankta Antono el Padovo.

Antono estis elstara neperfortemulo. Eĉ pli. Li sin ĵetis en la mezon de la perforto, tute sen armiloj. Li alfrontis la tiranojn en iliaj palacoj. Li altiris grandajn hom-amasojn, tiel grandajn, ke la preĝejoj ne sufiĉis por ilin enteni ĉiujn, kaj do li paroladis sur la placoj. Li konsumis sian tutan vivon batalante kontraŭ perforto kaj egoismo, armite nur per kuraĝo kaj malriĉeco. Li savis garantiulojn, forrabitajn homojn, minacatajn familiojn; li repacigis malamikajn grupojn, senarmigis krimulojn. Alivorte: li faris ĝuste tion, kion ĉiu el ni volus fari hodiaŭ, fronte al la ĉiam pli vasta perforto. Multaj krimuloj pentis pro li kaj įĝis honestuloj. Ne pledante por mortopuno - eĉ, batalante kontraŭ ĝi - Antono faris en sia tempo dekoble pli ol Unuiĝintaj Nacioj en nia epoko.

Rimarku: apenaŭ 11 monatojn post lia morto, Papo Gregorio la 9-a proklamis Antonon Sankta, ĉar tion postulis la hom-amasoj, kiuj volis lin kiel daŭran modelon antaŭ la okuloj. Kaj ne nur la tiamaj homoj bezonis lian kuraĝigan ekzemplon: ankaŭ por ni, hodiaŭ, Antono estas majstro de paco.

Antonio De Salvo

al la indekso