Enhavo de Espero Katolika numero 2/1981

al la indekso de jarkolekto 1980-1985

 

 

 

 

Sur la kovrilo: la preĝejo honore al S. Aleksandro en Varsovio (Pollando), kie okazas Meso en Esperanto (kun posta kunveno en la apuda katekizejo) ĉiun duan dimanĉon je la 17-a horo.

 

NOTO POR LA HISTORIO: la fotoj kiujn Vi vidas ĉi tie koloraj, estis publikigitaj blank-nigraj.

 

 

 


 

EKUMENA KONGRESO IKUE-KELI

(Dalfsen, Nederlando, 25.7-1.8.1981)

 

Serioza partopreno

La Kongreso estos ekumena: tio signifas, ke kristanoj el diversaj eklezioj kunvenos por komune pristudi kelkajn problemojn, kiuj nuntempe estas gravaj por la kristanaro. Oni serĉu unuecon kaj inspiron sur komune kristana bazo.

La Kongreso estu praktike utila por ĉiuj, kiuj partoprenos, kaj, pere de ili, por la kristanaj Esperanto-movadoj. En tiu rilato ĝi estu tre serioza, t.e., jam hejme oni preparu sin. La gvida temo de 1a Kongreso estos: «La Biblio, bazo de kristana aktivado». La unua prelego estos: «La Biblio kaj la ekumeno». La dua: «La Biblio kaj la paco». La tria: «La Biblio kaj la rolo de la virinoj».

En la venontaj numeroj ni donos kelkajn subpunktojn, por ke estu pli facile studi la temojn.

Krome, ĉiutage okazos mallongaj instruaj prelegoj pri bibliaj temoj, kaj instruaj duonhoroj pri la lingvo Esperanto. En ĉi tiu maniero ni esperas altigi la nivelon de ĉi tiu Kongreso kaj de tiuj estontaj.

 

Amikeco kaj Turismo

Memkompreneble, Kongresoj estu ĉiam ankaŭ renkontiĝejoj de agrabla kunestado, kie estiĝas aŭ renoviĝas ligoj de amikeco. Por tio estos sufiĉe da okazoj; nur estas dezirinde, ke oni kunportu sian plej bonan humoron.

Ankaŭ la turisma flanko estos aranĝita kiel eble plej bone: unu tut-taga ekskurso (inkluzivita en la kotizo) kaj tri malgrandaj (libervolaj, malmultekostaj). Kutime estas pluraj kongresanoj, kiuj deziras vidi pli multe de la kongres-lando. Nu, Nederlando havas la avantaĝon de sia malgrandeco; tio signifas, ke ĉiuj urboj kaj turismaj lokoj estas facile atingeblaj. La trajnoj kostas iom malpli ol en multai aliaj landoj, kaj ili veturas ofte. Regulaj aŭtobus-linioj estas ĉie, la aŭtovojoj estas bonaj, kaj apartaj padoj por bicikloj estas multaj.

Kun multaj nederlandanoj oni povas interkompreniĝi per la lingvoj angla kaj germana. La prezoj ĝenerale estas same altaj ol en la ĉirkaŭaj 1andoj, nepre ne pli. En multaj vagonaroj oni povas aĉeti trinkaĵojn aŭ manĝaĵojn je normalaj prezoj. Ankaŭ surstrate oni vendas multe, kaj en la tuta lando troviĝas ĉinaj kaj ankaŭ ĉiam pli da italaj restoracioj. Multaj nederlandaj urboj havas interesajn butik-stratojn, plurajn muzeojn, ktp.

La sablo-bordoj ĉe la Norda Maro estas longaj kaj larĝaj, facile alireblaj. La multaj ebenaj kamparoj estas karakterize belaj. Al automobilistoj ni konsilas veturadojn sur la mallarĝaj vojoj sur la digoj, laŭlonge de la grandaj brakoj de Rejno. Estas neforgeseble bele.

En Amsterdamo oni nepre ŝip-veturu tra la urbaj kanaloj, kaj en Roterdamo sur la rivero kaj tra kelkaj grandaj havenoj. La turo «Euromast» en Roterdamo donas vere apartan panoramon.

La vetero en Nederlando estas relative milda, sen estremoj. Kvankam ni esperas sunplenan kongres-tempon, tamen oni ne forgesu pluv-mantelon.

 

Mesoj kaj Vesproj

Ĉiutage oni povos (libervole) partopreni Meson en Esperanto, matene, kaj Vesprojn, vespere. Por ke la kantoj estu vere internaciaj, oni bonvolu sendi esperantigitajn kantojn el ĉiuj landoj, kun vortoj kaj muziko, al: P. Roger Degrelle, B.P. 23, F-54010 Tomblaine, Francio.

 

 al la indekso

 


 

REGULARO POR LA LANDAJ REPREZENTANTOJ DE IKUE

 

La Estraro de IKUE, per skriba interkonsento, aprobis ĉi tiun regularon por la Landaj Reprezentantoj:

1) La Landa Reprezentanto (LR) de IKUE bezonas la rajtigon de la IKUE-Estraro. La CO proponas lin laŭ ebleco (art. 42 de la IKUE-statuto).

2) Kie ekzistas Landa Ligo (LL) ĝi aŭtomate estas Landa Reprezentanto, kaj ĝia Prezidanto aŭ Sekretario aŭ iu Estrarano prizorgas la rilatojn kun la Centra Oficejo (CO) de IKUE en Romo. En la supraj kazoj, ne estas bezonata rajtigo de la Estraro de IKUE. Se, kontraŭe, la Landa Ligo preferas komisii alian personon por la tasko de Landa Reprezentanto, tiam estas bezonata la aprobo de la IKUE-Estraro.

3) La LR kolektas la aliĝ- kaj abon-kotizojn (art. 43); transdonas, ĉiumonate, la liston de la pagintaj membroj aŭ abonantoj al la CO; sendas la koncernan monon al la kaso de IKUE; varbas novajn membrojn kaj sugestas al la CO taŭgajn varbilojn; stimulas la malnovajn membrojn aŭ abonantojn pagi la kotizojn.

4) La LR rajtas reteni el la jarkotizoj 5% por siaj ordinaraj elspezoj. Li rajtas ricevi repagon de eksterordinaraj elspezoj nur se la Estraro de IKUE aprobas tiujn elspezojn.

5) La LR reprezentas oficiale IKUE-n antaŭ la landaj aŭtoritatuloj, civilaj kaj ekleziaj (art. 43).

6) La jaraj kotizoj estas decidataj de la Plenumkomitato de IKUE, surbaze de propono de la CO kaj interkonsente kun la LR-oj.

7) La LL kaj la LR devas konservi la jaran liston de la membroj kaj de la abonantoj; jarfine, ili devas sendi al la CO kompletan liston, kaj raporton pri la jara agado.

8) La LR proponas al la CO ekspedi specimenon de «Espero Katolika» (EK), kun la celo varbi membrojn aŭ abonantojn, al la lokaj esperantistoj. La CO rajtas sendi specimenojn de EK ankaŭ proprainiciate.

9) La eksigon de membro de IKUE decidas nur la IKUE-Estraro, surbaze de dokumenta dosiero transdonita de la LR au LL (art. 8).

10) Ĉiu loka esperantisto aliĝu prefere al lKUE pere de la LR. Ĉiukaze, la CO transdonas al la LR 5% el la kotizo, eĉ se ĝi estas pagata rekte al la CO.

11) La LR sendu, almenau unu fojon en la jaro, cirkuleron al la landaj membroj kaj abonantoj. Se ekzistas landa organo, la kontakto pavas esti farata pere de ĝi.

12) La LR sendu alla CO kopion de la gravaj leteroj, kiujn li skribas konekse kun sia tasko. Reciproke, la CO sendu al la LR kopion de la pli gravaj leteroj, kiuj koncernas la landan agadon.

13) La eksigo de la LR estas decidata nur de la IKUE-Estraro. Se LR estas LL, la eksigo de la komisiito kiel LR estas decidata de la LL, interkonsente kun la IKUE-Estraro.

14) Principe, la maksimuna aĝo de LR estas 70 jaroj. La IKUE-Estraro rajtas plialtigi tiun limon, en esceptaj kazoj.

15) Kvankam estas konsilinde, ke LR prezentu mem la personon, kiu transprenos la taskon de nova LR, la decido apartenas ekskluzive al la IKUE-Estraro.

16) Se la LR ne plenumas siajn devojn, la IKUE-Estraro rajtas eksigi lin kiel LR-n, post peto de klarigoj kaj admono.

 

al la indekso

 


 

INTERVJUO KUN JESUO

 

Vatikana Radio prezentis, 15.5.1979, programon (zorge de Paolo Scappucci kaj Prof. Jean Galot), kiu imagis «intervjuon kun Jesuo». Ni aperigas ĝian esperantlingvan tradukon, zorge de Antonio De Salvo (*):

 

D. - Jesuo, Vi neniam evitis respondi al tiuj, kiuj demandis ion de Vi. Vi respondis ĉiam al ĉiuj, krom al Herodo, se mi bone memoras. Do, mi ekkuraĝas demandi ion de Vi. Por komenci: ĉu vi ŝatas Vian nomon «Jesuo»?

R. - Mi ŝatas la signifon de ĉi tiu nomo, kiu signifas «Dio savas».

 

D. - Kion Vi opinias pri tio, ke Via nomo troviĝas nun sur bluzoj kaj bluĝinoj? (**)

 R. - Iam mi diris: «Se mi estos suprenlevita super la tero, mi altiros ĉiujn homojn al mi» (Joh 12, 32).

 

D. - Estas iuj, kiuj surhavas insignon kun la anglalingva frazo «Jesuo vin amas»...

R. - Per tio scios ĉiuj homoj, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al la alia (Joh 13, 35).

 

D. - Nu, ĉu ankau Vi pledas por ke «oni zorgu pri amo, ne pri milito»?

R. - Amon pli grandan, ol tiun ĉi, neniu havas, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj (Joh 15, 13).

 

D. - Kaj kiuj estas viaj amikoj?

R. - Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi ordonas al vi (Joh 15, 14).

 

D. - Kaj ĉu Vi havas malamikojn?

R. - Satano, sed mi vidis lin kiel fulmon falintan de la ĉielo (Luk 10, 18).

 

D. - Kiu estas Via ideo pri feliĉo?

R. - Feliĉaj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio kaj observas ĝin (Luk 11, 28).

 

D. - En kio konsistas, laŭ Vi, la homa fremdiĝo el propra medio?

R. - Ĉiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko (Joh 8, 34).

 

D. - Kion Vi dirus al junulo, kiu uzas narkotaĵojn?

 . - Ĉiu, kiu trinkas el tiu ĉi akvo, denove soifos; sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, fariĝos en li fonto de akvo ŝprucanta supren por eterna vivo (Joh 4. 13-14).

 

D. - Kaj al la fanatikuloj de bomboj kaj revolveroj, kion Vi havas por diri?

R. - Ciuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos (Mat 26, 52).

 

D. - Kian opinion Vi havas pri libereco?

R. - Se la Filo liberigos vin, vi estos vere liberaj (Joh 8, 36).

 

D. - Kiu estas la plej granda danĝero, kiu nun minacas demokration?

R. - Ĉiu regno dividita kontraŭ si fariĝas dezerta, kaj ĉiu arbo aŭ domo dividita kontraŭ si ne starados (Mat 12, 25).

 

D. - Ĉu estas iu nutraĵo, kiun Vi preferas?

R. - Mia nutraĵo estas fari la volon de Tiu, kiu sendis min, kaj fini lian laboron (Joh 4, 34).

 

D. - Ĉu ekzistas malvirtoj, kiujn Vi pretas pardoni?

R. - Ĉia peko kaj blasfemo estos formetita al homoj; sed la blasfemo kontraŭ la Spirito ne estos formetita (Mat 12, 31).

 

D. - Kion Vi intencas diri?

R. - La lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, ĉar iliaj faroj estis malbonaj (Joh 3, 19).

 

D. - Kiun kvaliton Vi plej multe ŝatas en Viaj amikoj?

R. - Estu via parolo: jes, jes, ne, ne (Mat 5, 37).

 

D. - Kion Vi opinias pri la teoriumado de perforto?

R. - Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar ili filoj de Dio estos nomataj (Mat 5, 9).

 

D. - Kiel Vi prijuĝas la hodiaŭan mondon?

R. - Mi venis ne por juĝi la mondon, sed por savi la mondon (Joh 12, 47).

 

D. - Kaj Vian opinion pri la politika situacio?

R. - Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio (Mat  22, 21).

 

D. - Kiun konsilon Vi donus nun?

R. - Viglu kaj preĝu (Mat 26, 41).

 

D. - Kion Vi opinias pri iu virino, kiu ne volas abortigi, malgraŭ siaj malbonegaj sankondiĉoj?

R. - Ho virino! Granda estas via fido (Mat 15, 28).

 

D. - Se Vi venus hodiaŭ en la mondon, ĉu Vi dirus malsimilajn aferojn?

R. - Ĉielo kaj tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos (Mat 24, 35).

 

D. - Kiu estas Via plej granda promeso?

R. - Kaj jen, mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo (Mat 28, 20).

 

(*) La evangeliaj tekstoj estas lau la esperanta traduko de la «Biblia Societo», 1913.

(**) Neologismo, proponita de Waringhien, por indiki iun specon de krudŝtofa pantalono.

 

al la indekso


 

LA URBO DE LA AMO

 

Mortis, 15.1.1981, Pastro Zeno Saltini, la fondinto de la komunaĵo «Nomadelfio» (apud Grosseto, Toskanio, Centra Italio), la urbo, kie regas frata amo (la nomo «Nomadelfio», el la greka lingvo, signifas «loko, kie la amo estas leĝo»).

Pastro Zeno naskiĝis, antaŭ 80 jaroj, en Fossoli di Carpì apud Modeno (Emilio, Norda Italio); li apartenis al tradiciema familio, kiu posedis vastan bienon en la Pada Ebenaĵo. Tre baldaŭ, tamen, li forlasis la komfortojn de la familio por dediĉi sin al la revo starigi komunaĵon de homoj liberaj kaj regataj de la principoj de totala kristanismo.

Li decidis iĝi sacerdoto, kaj kiam, en 1931, li celebris sian unuan Meson, li volis ĉe la unua vico, meze de la aŭtoritatuloj, 18-jaran knabon, kiu estis ĵus elirinta el karcero, kie li estis enfermita pro malgrandaj ŝteloj: «Mi adoptas ĉi tiun knabon kvazaŭ filon», diris Pastro Zeno. «Kiu eraris ne sukcesas elaĉeti sin, se iu ne fidas al li».

Tiu estis la unua faro de la batalo de Pastro Zeno por reakiri al la socia vivo la senhejmajn, senkuraĝajn, senesperajn homojn, plejparte infanojn kaj geknabojn orfajn kaj forlasitajn. Naskiĝis, tiel, en la vilaĝo San Giacomo di Roncole, la unua komunaĵo, kie bonaĵoj kaj laboro estis komunaj.

Sed precipe en la tuja postmilita periodo Pastro Zeno trovis sian genton. En 1947, gvidante siajn «gefilojn», li okupis la terenon de la iama koncentrejo ĉe Fossoli, kaj sukcesis transformi tiun lokon en urbon, kie la amo estas la sola leĝo.

Pastro Zeno laboregis por vivteni sian komunaĵon. Li frapadis ĉe la pordo de la riĉuloj, kaj li eĉ vagadis tra la stratoj de Modeno, ludante akordionon, por gajni iom da mono.

Intertempe, la loĝantaro de Nomadelfio kreskadis, kaj iumomente la komunaĵo translokiĝis al la ĉirkaŭaĵoj de Grosseto. Sed la iniciato de Pastro Zeno ne ĝuis multe da simpatio ĉe la politikaj kaj la ekleziaj instancoj, kiuj ne ŝatis la komunecan etoson kaj la miksitecon de la familioj. Pastro Zeno, do, forlasis pastrecon, kaj Nomadelfio dissolviĝis. Rezistis nur malgranda kerno, kiun la iama Pastro, iĝinte laiko, organizis sur civila bazo, kiel societon: temis pri 400 homoj dividitaj laŭ 12 «familioj».

En 1962, Papo Johano la 23-a permesis, ke Pastro Zeno reakiru sian pastran oficon, kaj nomis lin parokestro de tiu urbo baziĝanta sur la amo.

Antaŭ ol morti, la fondinto de Nomadelfio lasis spiritan testamenton, en kiu li invitas la nomadelfianojn daŭrigi lian mision; li finas per ĉi tiuj vortoj: «Kiam mi mortos mi ne volas plorojn, oni ludu valson de Strauss».

Teksto de Spinelli, traduko de Antonio De Salvo (laŭ Radio Roma-Esperanto)

 

al la indekso


 

IKEK: INFANA KATOLIKA ESPERANTO-KLUBO

 

Jen nia dua paĝo. Ĝi ankoraŭ ne entenas viajn leterojn, viajn sugestojn, karaj lKEK-anoj, ĉar necesas iom de tempo por skribi, sendi, aperigi tekston en «Espero Katolika». Sed estu certaj, ke baldaŭ viaj unuaj ideoj kuŝos ĉi-tie. Skribu tion, kion vi volas: verku poemetojn kaj anekdotojn, donacu vian sperton.

Mi esperas, ke venonte mi ĝojos anoncante la nomojn kaj adresojn de la unuaj membroj de nia klubo: ĉu geknaboj ne estos multnombraj, dinamikaj, esper-plenaj? Tute ne! Svarmu (*) vervo, svarmu vivo, svarmu graco!

 

Poezi-flanke

Certe la geknaboj vivas,

lernas, ludas kaj aktivas

sialoke. Sed Kristano

ankaŭ preĝas patran Dion

kaj fid-kantas melodion

al Mari’ el kor-fontano.

Ĉu suficas sialande

agi? Krist’ demandas skande (**).

Ho knabaro, estu ondo

amon naska. Man-en-mane

kuru teron, kaj hosane

pacon portu al la mondo.

 

Jesuo-flanke

Ĉiufoje, kiam ni partoprenas en la Sankta Meso, ni aŭdas tiujn vortojn el la sacerdota buŝo: Pacon mi donas al vi, mian pacon mi lasas al vi. Tiu frazo venas el la koro kaj el la ago de Jesuo. Tuta-vive Li alproksimiĝis kaj al la plenkreskuloj kaj al la infanoj, por disdoni al ili sian amon, sian helpon, sian pardonon, sian pacon.

Jes ja, ni ĝoju pro la paco donita al ni de Kristo. Kaj, danke, ni strebu (***) por starigi, konservi kaj plifirmigi pacon. Ke paco estu via-hejme, vialerneje, tutmonde.

 

IKEK-flanke

Kiam vi legos ĉi tiujn liniojn, sendube pluraj el vi jam estos al mi skribintaj por diri: «Jes, mi deziras fariĝi IKEK-ano», aldonante, monuj-malferme: «Mi sendas la abon-prezon al mia landa peranto por ricevi regule kaj atendeme nian amatan ligilon».

Mi ankaŭ esperas, ke skribante al leter-amikoj pluraj el vi invitos aliajn aliĝi al nia klubo: jes, ju pli ni estos, des pli ni renovigos la tutan asocion kaj la katolikan Esperanto- movadon.

Mi deziras nur, ke la proverbo «de parolo ĝis faro estas tre malproksime» estos malvera. Mi atendas, do, viajn skribaĵojn, kaj antaŭe dankas, plej frate kaj amike

P. Roger Degrelle

 

(*) Svarmi: esti tre multnombra (laŭ PIV).

(**) Skande: ritme.

(***) Strebi: energie streĉi la fortojn por atingi celon (laŭ PIV).

 

al la indekso


 

ĈU ESPERANTO KONTRAŬ LATINO?

 

Kiom ofte oni aŭdas aŭ legas ĉi tiun riproĉon flanke de ekleziuloj kontraŭ Esperanto (*).

Sed, ĉu vere tiuj «danĝeraj esperantistoj» volas forigi latinon? Nu, ni rigardu la faktojn.

1) En la Dua Vatikana Koncilio latino ne estis la sola oficiala lingvo, kiel ĝis nun dum la Koncilioj, sed ankaŭ aliaj lingvoj. Ĉu Esperanto kulpas? Ĉu Esperanto forigis la latinon? Ĉu la Konciliaj Patroj parolis Esperante anstataŭ latine?

2) La lingvo de la liturgio hodiaŭ jam ne estas nur latino, eĉ, latinaj vortoj apenaŭ aŭdiĝas en la liturgio. Ĉu Esperanto estas ties kaŭzo? Ĉu ĝi forigis la latinon el la liturgio? La esperantistoj nur tion volas, ke Esperanto estu la lingvo de la S. Meso, kiam ĉeestas diversnaciaj esperantistoj. Kaj kial ne povas partopreni S. Meson esperantlingvan la samnacianoj? Ja, ne la lingvo estas la esenco de la S. Meso.

3) La instruado en la Universitatoj, Seminarioj, ne okazas nur latine, sed en pluraj lingvoj. Ĉu pro Esperanto?

4) ĉu la katolikaj sacerdotoj, dum siaj eksterlandaj vizitoj, vojaĝoj, renkontiĝoj k.t.p., interparolas latine una kun la alia? Neverŝajne, sed eblas. Ili povas konversacii unu kun la alia, se ili ambaŭ hazarde parolas la saman lingvon. Sed povas okazi, ke hungara sacerdoto parolas angle, germane, sed itala sacerdoto scias france, hispane. Do, ses lingvoj ne sufiĉas, per ke ili interŝanĝu siajn pensojn.

5) Certaj dokumentoj, libroj, instruoj, statutoj k.t.p. de la Eklezio estis verkitaj en latina lingvo, kaj ĝis kiam la Eklezio vivos, jene estos. (Pri ĉi tiu punkto kp. «Latino kaj Esperanto», EK 10/1980. Bonega artikolo, plena de valoraj pensoj). La multlingva Eklezio, kiel monda organizo, bezonas komunan lingvon, kiun ĝi jam havas ekde dumil jaroj, kaj do estis kaj estos la latino. Samkiel Esperanto ne volas neniigi, «forigi» la gepatrajn lingvojn kaj anstataŭi ilin, sed volas esti la dua lingvo en la internaciaj rilatoj, same Esperanto ne volas forigi la latinon el la Eklezio, sed volas esti la dua lingvo, sed ne tie, kie la latino estas absolute necesa, bezonata, neanstataŭigebla, sed tie, kie la latino jam ne volas aŭ ne povas funkcii kiel interkomunikilo, do inter sacerdotoj kaj fideluloj, apud la latino, kiu havas sian dumiljaran kaj «eternan rolon» en la vivo de la okcidenta Eklezio. Esperanto ne volas esti la lingvo de Vatikano, kiu bezonas la latinon; tion la esperantistoj tre bone scias. Oni parolu latine (oficejoj k.t.p.), «ĉar latino estas la komuna lingvo de la okcidenta Eklezio kaj Vatikano estas ties centro». (Tamen ĝia oficiala organo estas itallingva!).

La esperantistoj ne estas iaspecaj «kontraŭlatinistoj». Do, kion ili volas? La respondo estas facila kaj simpla.

- Kiel oni parolos en la tria Vatikana Konsilio, ni ne scias.

- Koncerne la liturgion, por esperantistoj, la S. Meso staras sur la unua loko. Estas bedaŭrinde, pri tio,. ke ne ekzistas ankoraŭ definitiva, oficiala, unueca liturgia teksto en Esperanto.

- Seminarioj. Ni petu, ke estu permesite la memvola lernado de Esperanto. «Permeso» ankaŭ tion signifas, ke per diversaj rimedoj ne estu malhelpata la memvola okupiĝo pri ĝi. Voli tion, ke en Esperanto oni instruu kelkajn lernobjektojn, estas naiva, nepriresponda peto.

- Sacerdotaro. Jen por ili havas Esperanto la plej grandan rolon. Sed eĉ ne nun kontraŭ la latino! Nome la latino neniam estis tutmonda interligilo, lingvo komuna inter la tutmonda sacerdotaro. Ili neniam havis interrilaton per latino unu kun la alia. Esperanto ĝuste tion volas, ke per Esperanto la sacerdotoj povu kie ajn kaj kiam ajn plekti interrilaton ĉu buŝe ĉu per korespondado. Esperanto estu la komuna lingvo, kiam ili renkontiĝas, diskutas, kunvenas, vojaĝas, vizitas sin reciproke k.t.p. Nur per Esperanto estus eblo - post iom da tempo - eldoni unulingvan gazeton, kiun sacerdoto en metropolo kaj en vilaĝo aŭ en Eŭropo kaj en Afriko komprenas. Per korespondado povas estiĝi tiel granda reto de kontaktoj, kiu nun apenaŭ estas kredebla. Ĝuste pro tio ni opinias grava, ke la seminarianoj sciu pri Esperanto, ja ankaŭ ili estos sacerdotoj.

Ĉu Esperanto volas ĉi-terene «elpeli» latinon? Ne, ĉar ne estas io, kion oni forigu! Kaj jen io tre grava. Esperanto estas por la sciantoj de latino multe pli facila ol por la aliaj, kaj se la gepatra lingvo de la sacerdoto apartenas al iu lingvo de la hindeuropa lingvofamilio, li jam scias grandan parton el vortaro, kaj la gramatiko - kompare kun tiu de latino estas kelkhora legado.

- Fideluloj. Certe, ke ankaŭ inter ili disvastiĝus Esperanto, se ili vidus la favoran sintenon de la ekleziuloj. Mi pensas, ke Esperanto, ankaŭ en ĉi tiu kazo, ne batalas kontraŭ latino. Esperanto volas, ke la centlingva katolikaro komprenu sin reciproke.

- Ankoraŭ io. Estu permesite, ke en la katolikaj lernejoj, gimnazioj, liceoj, altlernejoj k.t.p. la esperantistoj povu konatigi Esperanton, povu paroli pri ĝi kaj eventuale ili ne trovu surskribon: «Esperanto estas hobio, ne lernu ĝin», sed oni legu  «la diraĵojn de la papoj pri Esperanto».

Resume. Esperanto ne volas okupi la poziciojn de latino en Koncilioj aŭ en Vatikano aŭ en liturgio aŭ en la Seminarioj, nenie. (Esperanto estis akceptita ce la Radio Vatikana, ne post forigo de latino). Esperanto volas esti la dua lingvo apud latino en la vivo de la Eklezio, samkiel, ĝi volas esti la dua lingvo apud la gepatra lingvo. Estas memkompreneble, ke la esperantistoj volas helpi la Eklezion per Esperanto en la realigo de ĝiaj celoj kaj ĉi-terene ĝi povas fari multe pli ol latino. Tion oni devas komune ellabori. Esperanto jam trovis sian lokon en la diversaj socioj, same ĝi devas trovi tiun ankaŭ en la vivo de la Eklezio. Jen la vojo de la estonteco.

Esperanto, kiu akuzas vin? Kie estas viaj akuzantoj?

S. Nagy, Hungario

 

(*) Interalie, en la kajero 3/1980 de la latinlingva revuo “Latinitas”, eldonata en Vatikano, aperas kvinpaĝa artikolo de iu Henricus Reinhardt, titolita “Adversus Esperantistas”, kiu enhavas tiel ofendajn akuzojn kontraŭ la Esperantistoj, ke IKUE sendis al la redakcio oficialan protestleteron. Noto de la Redaktoro.

 

al la indekso


 

VATIKANA RADIO 50-JARA

 

Rimedo de evangelizado kaj signo de suvereneco

 

Vatikana Radio estis inaŭgurita ĝuste antaŭ 50 jaroj (12.2.1931).

Verdire, la teknikaj preparoj por ĝia starigo komenciĝis jam pli frue, en 1929, samtempe kun 1a Lateranaj Paktoj, kiuj markis la naskiĝon de la malgranda, sed suverena Ŝtato de Vatikan-Urbo.

La Papo Pio la 11-a, tiam reganta, komisiis la taskon starigi radio-stacion al la inventinto mem, Guglielmo Marconi, kiu en tre mallonga tempo pretigis la instalaĵon.

La inaŭguro, kiel dirite, okazis la 12-an de februaro 1931. Marconi mem anoncis: «Post kelkaj momentoj, la Sankta Patro inaŭguros la Radiostacion de la Vatikana Urbo... Dum preskaŭ 20 jarcentoj la Papo aŭdigis la vorton de sia Di-devena instru-rajto; sed ĉi tiu estas la unua fojo, en kiu lia persona voĉo povas esti aŭskultata samtempe tra la tuta mondo».

Kaj tuj la unua, latin-lingva radiomesaĝo de la Papo trakuris kaj kovris la tutan terglobon.

«Ĉar pro dia mistera plano - diris la Papo - ni sekvis la apostolon Petron, kiu ricevis kun la aliaj la dian taskon prediki al ĉiuj popoloj kaj al ĉiuj kreitaĵoj, ni adresiĝas al ili ĉiuj per la vortoj mem de la Sankta Skribo: Aŭdu, ho ĉieloj... aŭskultu la tero... aŭdu ĉiuj popoloj... » (*).

 

Avangarda tekniko

 

Tiu unua instalaĵo disponis pri elsendilo «Marconi» kun potenco de 10 kilovattoj, kiu funkciis laŭ du ondlongoj, per du ĉiudirektaj antenoj. La Vatikana stacio estis, tiam, la plej alta esprimo de tekniko kaj scienco: ekzemple, la unua radio-ponta stabila komuniko en la mondo estas tiu starigita de Marconi en 1933, per la radia kunligo de Vatikano kaj Castelgandolfo (la somera papa rezidejo, je distanco de kelkaj dekoj da kilometroj el Romo).

Sed la radia progreso baldaŭ igis ne sufiĉa la instalaĵon. En 1937, do, la vatikana Ŝtato estis provizita per nova elsendilo 25-kilovatta, por kurtaj ondoj, reguligebla laŭ 10 malsamaj frekvencoj. Kvar antenoj anstataŭis la komencajn du, kaj kvina anteno estis ĉiudirekta.

Ekde 1940 okazis ĉiutage programoj en lingvoj itala, angla, franca, germana kaj hispana; krome, du aŭ tri fojojn en ĉiu semajno ankaŭ en la lingvoj portugala, pola, ukrajna, litova kaj rusa.

 

Helpo al la viktimoj

 

Tiom da fervoraj iniciatoj estis abrupte interrompitaj de la dua tutmonda milito. La Vatikana Radio, tiam, fariĝis Informa Oficejo por priserĉado de viktimoj de la milito, de milit-kaptitoj kaj de netroveblaj homoj. En la periodo 1940-1946, Vatikana Radio elsendis, entute, 1.240.728 mesaĝojn.

 

Teknika modernigo

Sampaŝe kun la teknika progreso, renoviĝadis la aparatoj de Vatikana Radio. Alvenadis, tiucele, mon-oferoj. La plej grava donaco venis de la nederlandaj katolikoj, kiuj, per la kampanjo «Unu miliono da guldenoj por la Radio de l’ Papo», ebligis la aĉeton de 100-kilovatta send-aparato por kurtaj ondoj.

Sed pli potencaj sendiloj kaj antenoj (precipe por mezaj ondoj) estis bezonataj. Tamen, la Vatikana Ŝtato montriĝis tro malgranda kaj sufokita en la centro de Romo; tiel, oni decidis starigi tute novan stacion ekster la urbo. Kiel sidejo estis elektita la zono Santa Maria di Galeria, 18 kilometrojn for de la urbocentro. En 1952 estis subskribita konvencio kun Italio, kaj komenciĝis la laboroj por starigo de radio-stacio sur areo 10-oble pli vasta ol Vatikano.

La nova stacio (kunligita radio-ponte kun Vatikano) estis inaŭgurita de Papo Pio la 12-a, kiu, en tiu okazo, plenumis la plej longan vojaĝon de sia papeco, de Castel Gandolfo al Santa Maria di Galeria (proksimume 50 km: kiel ŝanĝiĝis la tempoj...).

 

La instalajoj

 

La stacio estis ekipita per la 100-kilovatta elsendilo por kurtaj ondoj donacita de la katolikaj nederlandanoj; per 2 elsendiloj «Brown Boveri», en unuopa potenco de 10 kilovattoj, funkciantaj ankaŭ paralele; kaj per alia 100-kilovatta elsendilo por mezaj ondoj.

Krome, impona komplekso de 21 direkteblaj antenoj por kurtaj ondoj (kiuj povis, en nur kelkaj sekundoj, esti kunligataj 6-ope), kaj unu ĉirkaŭradianta anteno por mezaj ondoj.

Al tiuj instalaĵoj, kiuj ankoraŭ nun ebligas grandan parton el la ĉiutagaj elsendoj, aldoniĝis, en 1961, nova elsendilo 100-kilovatta por kurtaj ondoj («Telefunken»), donacita de la germana kardinalo Frings, kaj alia, same 100-kilovatta, donacita de la katolikoj de Aŭstralio kaj Novzelando.

Novaj, potencaj aparatoj estis donacitaj de la usona kardinalo Spellmann kaj de la «Kavaliroj de Kolombo», kaj elsendilo 250-kilovatta por mezaj ondoj de pluraj usonaj organizoj.

 

La orientiĝa anteno de Radio Vatikana

La nuna, totala potenco atingas 1.500 kilovattojn, tiel ke Vatikana Radio, ankaŭ dank’ al direkteblaj antenoj, atingas ĉiun parton de la terglobo. Precipe kunhelpas en tio la plej freŝa elsendilo, 500-kilovatta, de firmao «Telefunken», kaj la nova plurbenda orientiĝa anteno, kiu konsistas el du metalaj latis-turoj, 79 metrojn altaj kaj 85 metrojn distancaj inter si, kiuj sin apogas al centra akso laŭvole orientigebla; inter la du turoj pendas la disradianta sistemo, konsistanta el duobla dupolusa kurteno.

La aŭdebleco eĉ pliboniĝus, se Vatikana Radio povus havi ripetajn staciojn en aliaj landoj; sed tio ne eblas, pro diversaj kaŭzoj.

 

En 34 lingvoj

Proksimume 300 personoj laboras stabile ĉe Radio Vatikana, kaj 200 sporade. Ili apartenas al 43 malsamaj nacioj (plimulte temas pri laikoj, sed ne mankas gereligiuloj), kaj prizorgas programojn en 34 lingvoj, inkluzive de Esperanto.

 

 

Laŭ Vatikana Radio, Esperanto

adaptis kaj koncizigis Antonio De Salvo

 

(*) Estas interese, ke sur la poŝtmarko eldonita de Vatikano por celebri la 50-an datrevenon de Vatikana Radio, la frazo «Aŭdu ĉiuj popoloj» ne estas en latino, sed en itala lingvo.

 

al la indekso


 

NE PLU KOINCIDO

 

Sabate Romo, dimanĉe Vatikano

 

Oni bezonis 4 jarojn, sed fine oni solvis la problemon de la samternpeco de la Esperanto-elsendoj de Radio Roma (Itala Radio/ RAI) kaj Vatikana Radio: ekde marto 1981, Radio Roma elsendos en Esperanto ne dimanĉe, kiel ĝis nun, sed sabate. Restos senŝanĝaj la horoj (20.00-20.20 laŭ grenviĉa tempo, 21.00-21.20 laŭ mez-eŭropa tempo) kaj la ondlongoj/ frekvencoj (metroj 31,33 - 41,15 - 41,24; kilohercoj 9575 - 7290 - 7275).

Ne estis facile trovi la solvon al la problemo de samtempeco, ĉar la du stacioj, kvankam ambaŭ en Romo, apartenas al du sendependaj kaj suverenaj Ŝtatoj (respektive, Italio kaj Vatikano). Krome, nek Vatikana Radio nek la Esperantistoj deziris forigon de la vatikana programo el la nunaj tago kaj horo, ĉar tiu programo okazas tuj post la Rozario, kiam ĉiuj elsendiloj estas funkciantaj, ĉiudirekten. Restis, do, la solvo ŝanĝi la horon aŭ la tagon de Radio Roma; kaj oni decidis ŝanĝi la tagon: la Esperanto-programo anstataŭos la danan elsendon, kiu, siavice, surondiĝos dimanĉe anstataŭ sabate.

Estus tre bele se la Esperantistoj skribus dankajn vortojn al Radio Roma pro ĝia saĝa decido (adreso: Radio Roma, Esperanto, C.P. 320, 1-00100 Roma Centro Corr., Italio).

Oni bonvolu memori, ke la korespondaĵoj pruvas, ke iu radio-programo estas aŭskultata, au almenaŭ dezirata (ankaŭ se oni ne sukcesas aŭdi la elsendon, oni skribu por diri tion. Des pli bone se, anstataŭ skribi simplan plendon pri neaŭdebleco, oni sendas negativan raporton de aŭskulto, indikante teknikajn donitaĵojn: tipon de radio-aparato kaj de anteno, provitajn ondlongojn/ frekvencojn, spertitajn malfacilaĵojn). Al la ĝustaj raportoj de aŭskulto (kun indiko ankaŭ de detalo el la aŭskultita elsendo) oni respondas per konfirmo-kartoj en Esperanto.

Se oni sendas plurajn raportojn de aŭskulto en unu sola koverto, oni bonvolu skribi ilin sur apartaj folioj.

 

Pli da varieco!

 

Duono el la 622 korespondajoj alvenintaj al Radio Roma dum 1980 estis «produktita» de nur 20 homoj; ĉu vere ne eblas, ke pli multe da Esperantistoj skribu, tiel ke estu pli da varieco en la nomoj de la korespondantoj? Pli granda varieco, interalie, ankaŭ donus pli efikan valoron al la nombro de la korespondaĵoj, en si mem rimarkinda.

Antonio De Salvo

(Redaktoro de la Esperanto-elsendoj de Radio Roma)

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Kun granda intereso mi legis (EK 9/1980) la artikolon «IKUE-kunveno en Stokholmo». Interalie la kunvenantaj IKUE-anoj plendis, ke Radio Vadkana kaj EK estas tro katolikaj.

Kredu, ke ĉi tiuj plendoj ne nur ĉagrenis, sed eĉ iomete kolerigis min. Al la klarigoj de la redaktoro mi volas aldoni, ke mi supozas, ke la plendantoj vivas en landoj kun tro granda religia libereco, pro tio ŝajnas al ili RV kaj EK tro katolikaj. Mi rekomendas, ke ili translokiĝu, por ke ili rapide ŝanĝu sian opinion. Poste ili postulos, ke RV kaj EK fariĝu ankoraŭ pli katolikaj, se eblas, ĉar RV kaj EK fariĝus por ili la sola spirita nutraĵo, kies valoron ili kapablus pli ĝuste pritaksi. Pardonu, mi volis ofendi neniun, mi ja plene respektas la rajton de ĉiu libere esprimi sian opinion, sed eĉ Kristo indigniĝis, se temis pri gravaj aferoj.

El Ĉeĥoslovakio

 

En la tagoj 13-14.12.1980 okazis en Krakovo (Pollando) «Tagoj de Zamenhof», dum kiuj P. Wiesław Martuszewski aranĝis Meson en la preĝejo de Patroj Franciskanoj. Alvenis multaj geesperantistoj el diversaj landoj; la kapelo estis plenplena. Longe ni memoros la liturgion, predikon kaj kantadon: multaj, kiuj unuafoje partoprenis en tia kunveno, estis kortuŝitaj.

El Pollando

 

Leginte la artikolon «Pri kotizoj» en EK 11-12/1980, mi opinias, ke oni povus malfermi specialan konton por ricevo de donacoj por helpi tiujn membrojn, por kiuj la kotizo-pago estas tra peza. Mi mem tuj ĝiras donaceton al IKUE.

René Lecocq, Francio

 

Unu afero ŝarĝas mian koron kaj turmentas miajn pensojn.

Vivis kun ni, esperantistoj, en Gliwice (Pollando), samideanino, Zofia Giedroyc-Fick. Si estis gaja, bonkora, tute sindona al la Esperanto-afero. Arde ŝi batalis, instigis, varbis. Ŝi partoprenis la IKUE-kongresojn en Romo (1975) kaj Ĉenstoĥovo (1977), kaj la Spiritajn Ekzercojn en Gostyń.

Bedaŭrinde, pro longdaŭra malsano ŝi forpasis 18.2.1979. Dum la entombigo neniu eĉ menciis, ke ni adiaŭas esperantistinon, kaj en neniu revuo aperis iu ajn sciigo pri tiu malĝoja foriro. Tiom vigla, ofte eĉ laŭta persono, forpasis tiel silente, preskaŭ nerimarkite. Nur ŝia edzo, la esperantisto s-ro Kazimierz Fick, ĉiun tagon vizitas ŝian tombon.

Modeste mi demandas, ĉu eblas mencii en EK la datrevenon de la morto de tiu vere ard-kora esperantistino?

Maria Ölund-Zielińska, Svedio/ Pollando

 

En EK 10/1980 mi legis, ke en Brazilo ekzistas ankoraŭ pli ol 200 ekzempleroj de la «Memorlibro de la Tria Esperantista Eŭkaristia Mondkunveno». Estus bone, se ankaŭ la libroservo de IKUE ofertus ĉi tiun libron, kiu estas tre interesa kaj valora; se ĝi ne estas ofertata, neniu scias, ke ĝi ekzistas kaj estas ankoraŭ havebla. Estus ankaŭ bone, se la katolikaj libroj estus haveblaj ankaŭ en la naciaj Esperanto-centroj.

Wìlhelm Witte, F.R. Germanio

Vi pravas. Sed, bedaŭrinde, la C.O. de IKUE ne havas la eblecon stoki novajn librojn, pro absoluta manko de spaco. Tie, ja, ankoraŭ kuŝas rimarkinda kvanto da kelkaj eldonaĵoj, kiuj okupas multe da loko. Unu el la iniciatoj, kiujn de kelka tempo oni prizorgas por mildigi la situacion, estas ĝuste la liverado de libro-stokoj al naciaj libroservoj aŭ al landaj reprezentantoj de IKUE (ekz., en F.R. Germanio al la Esperanto-Centro Paderborn kaj al Sarlanda Esperanto-Ligo; en Hispanio, al la Hispana Esperanto-Federacio; en Francio, Jugoslavio kaj Pollando, al la landaj reprezentantoj de IKUE). Kiam estos spaco je dispono, oni povos pensi pri mendoj de aliaj titoloj kaj pri eldonado de novaj verkoj.

Antonio De Salvo

 

Bonvolu, mi petas, klarigi ĉi tiujn vortojn, kiujn mi legis en EK: abnorme, klefo, alumnoj, palotano, krokodili.

«Malklera leganto» el Francio

 Mi tuj diru, ke vi ne estas «malklera», kiel vi sprite diras, pro nekono de kelkaj vortoj.

Ne ĉiuj, ja, povas havi je dispono PIV (Plenan Ilustritan Vortaron); kaj ne ĉiuj bezonataj vortoj troviĝas eĉ en tiu grandega vortaro: jen kial povas okazi, ke kelkaj vortoj legeblaj en EK ne estas tuj kompreneblaj (kvankam mi zorge klopodas uzi lingvaĵon kompreneblan).

Koncerne vian peton de klarigoj, jen la signifoj de la menciitaj vortoj:

abnorme = ne-norme (laŭ PIV);

klefo = per figura-senca plivastigo de la signifo indikita en PIV («signo lokata ĉe la komenco de la notliniaro por montri la nomon de la noto kaj ĝia alteco»), oni parolas pri la «starpunkto, de kiu oni alrigardu kaj interpretu ion»;

alumnoj: efektive temas pri neologismo, netrovebla en PIV aŭ aliaj vortaroj, kiu indikas la seminarianojn (studentojn pri teologio);

palotano: ano de la instituto de sekularaj (nemonaĥaj) pastroj fondita de la itala sanktulo Vincenzo Pallotti;

krokodili: paroli nacilingve en Esperantista medio (laŭ PIV).

Antonio De Salvo

 

EK de tempo al tempo aperigas sur siaj paĝoj la liston de libroj aĉeteblaj ĉe la C.O. de IKUE.

Lige kun tio - du rimarkoj:

- La nombro de libroj estas ĝene modesta. Krome, ekde du jaroj ĉiam la samaj titoloj. Dum longaj monatoj aperas nenio nova. Kial? Ĉu ni ne bezonas bonan, religian literaturon? Malkvietiga estas tiu ĉi eldona stagno.

- Foliumante la esperantan gazetaron oni facile rimarkas, ke ĉiu nova, esperanta libro, ĉu originala ĉu traduko, estas diligente anoncata kaj fake recenzata. Kial EK ne faras la samon? Malsufiĉas indiki nur 1a liston de libroj, iliajn aŭtorojn kaj titolojn. Necesas priparoli la enhavon de ĉiu libro, ties lingvan valoron ktp. Faka, preciza recenzo estas la plej efika reklamo. La legontoj volas scii, kion ili aĉetas, kio estas aĉetinda.

Pro tio, anstataŭ plendi, ke niaj libroj - cetere laŭtitole malmultaj - okupas lokon de la C.O. nevendite, ni komencu reklami ilin per bona recenzo. Ekzemple, mi ĝis nun vane atendis sufiĉan rekomendon de la libro: «Francisko el Asizo, Profeto por nia tempo», kiun mi konsideras tre valora kaj interesa. «La dia avarulo», eldonita en la jaro 1979, estas rimarkita kaj recenzita - nur en «Esperanto» (11/1980).

Konklude: bonvenaj estas novaj libroj kaj detalaj recenzoj!

P. Johano Kos, Pollando

Vi pravas, ke en EK ne aperas recenzoj de libroj, sed nur mencioj. Tio ŝuldiĝas al la fakto, ke bedaŭrinde mi ne kapablas recenzi. Kun plezuro, tamen, mi gastigos recenzojn verkitajn de aliaj.

Pri la eldona agado de IKUE oni baldaŭ diskutos en estrara-komitata kunsido, kaj dum la Kongreso de Dalfsen/ Nederlando.

Antonio De Salvo

 

En Budapeŝto (Hungario) jam de 4 jaroj oni celebras S. Meson en Esperanto, la duan dimanĉon de ĉiu monato je 15,30. La loko troviĝas en la kapelo de la parokejo «Kristus Kiraly» (Kristo Reĝo), en la urbocentro (V. EK 11-12/1980, p. 197, ndlr).

Tiuj 4 jaroj havas sian historion. En la unuaj tempoj ni, laikaj virinoj, kopiis la mestekston por ĉiu okazo, kaj multobligis ankaŭ la kantojn, tradukitajn de pastro Ferenc Nadi. Ne havante kantiston, ni ludis harmoniumon. Kiam la celebranto ne scipovis sufiĉe bone Esperanton, ni meditis pri la Evangelio. Nun ni havas bonegan esperantistan celebranton, P. Ferenc Nadi, kiu, bedaŭrinde, loĝas 80 km distance de Budapeŝto. Ni, ankaŭ, nun havas kantistinon, eminentan, kvankam ne profesian.

Post la S. Meso ni kunvenas en la baptokapelo, por pritrakti Esperantajn informojn pri IKUE. La partoprenantoj estas egalproporcie viroj kaj virinoj, sed, bedaŭrinde, malmultaj.

La malgranda komunumo havas ekumenan karakteron. Protestantaj gefratoj ne nur ĉeestas, sed eĉ kunlaboras; ankaŭ ni partoprenas ilian «Biblian Horon».

Anna Németh, Hungario

 

La 20-an de decembro 1980 katolikaj Esperantistoj renkontiĝis en Niepokalanów (Pollando), loko de la Senmakula Virgulino, por travivi unu tagon de Advento en plena amikeco.

La S. Meso estis celebrita de P. J. Zielonka, kun la asisto de frato Kornel Kaczmarek, proksimulo de P. Maksimiliano Kolbe. Vespere, la kunvenintoj pasigis tre agrablajn kaj kortuŝajn horojn, kantante kristnaskajn kantojn kaj reciproke bondezirante al si feliĉon laŭ la pola tradicio. Oni ne forgesis la misian aferon; tiucele, estis kolektita donaca monsumo.

Marta Sosińska, Pollando

 

al la indekso


 

NI GRATULAS

 

De la 15-a ĝis la 30-a de oktobro 1980, la konata franciskano P. Albino Ciccanti el Rimini (ltalio), Komitatano de IKUE, aktivis en Novjorko (Usono), precipe ĉe la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, kunlabore kun la Oficejo de UEA, kiu tie funkcias de kelka tempo (v. EK 10/1980, p. 165).

Interalie, P. Ciccanti havis kontaktojn kun Mons. Ettore Di Filippo, kiu de 15 jaroj deĵoras ĉe la Konstanta Komisiono de la Sankta Seĝo ce UN; Mons. Di Filippo afable kaj longe konversaciis kun P. Ciccanti, montrante plenan konvinkiĝon pri la graveco de neŭtrala, komuna lingvo.

P. Ciccanti estis ankaŭ intervjuita de ĵurnaloj, pres-agentejoj kaj radiostacioj.

 

En 1981 okazas la Ora Esperantista Jubileo de Pastro Alfons Beckers (Belgio), Honora Prezidanto de lKUE, Estrarano de 1939.

 

En aŭtuno 1956 la tiam 14-jara Antonio De Salvo (Italio) eklernis Esperanton; ĉijare, do, estos lia Arĝenta Esperantista Jubileo.

 

Okaze de paroka festo, 30.11.1980, la Esperantista Grupo de Ambatondrazaka (Madagaskaro), sub la gvido de s-ro Roger Randrianekena (Landa Reprezentanto de lKUE), prezentis al la parokanoj du spektaklojn, konsistantajn el esperantigitaj popol-kantoj de diversaj nacioj. Tiu formo de propagando de Esperanto multe entuziasmigis la publikon.

 

Kekaj membroj de la Katolika Esperanto-Centro de Milano (Italio), inter kiuj la Komitatanino de lKUE Prof-ino Serenella Giacchino, partoprenis, la 15-an kaj la 16-an de novembro 1980, gravan kunvenon en la Regiona Lombardia Seminario, pri la temo «Projekto de la katolikoj por Milano. Kultura perspektivo por la atesto de la kredo».

La geesperantistoj prezentis siajn spertojn (precipe pri internacia korespondado) en la komisiono «Lernejo kaj socio: la esperoj de la junularo».

 

P. Stanisław Pietrzak (Pollando) estis nomita Parokestro.

 

Nova, sed jam tre agema katolika Esperanto-Grupo estis fondita en Trento (Italio), zorge de s-ro Pietro Dao, Dumviva Membro de lKUE. La kunvenoj okazas ĉe la Monaĥejo de Patroj Franciskanoj (strato Grazioli), la unuan mardon de ĉiu monato je la 17-a horo, kun la animzorga interveno de la parokestro, P. Eliseo Onorati, kiu promesis denove studi Esperanton. La Grupo (kiu informis pri sia agado la Episkopon) nun planas starigi dialogon kun la katolikaj organizoj kaj kun la gazetaro de Trento-lando, kun la precipa celo okazigi Esperanto-kursojn en la Seminarioj.

 

La Franciskana Esperanto-Centro de Rimini ĵus eldonis, kunlabore kun la Turisma Entrepreno de Asizo, 2 belegajn kolorajn bildkartojn, respektive kun la «Simpla prego» kaj kun la «Kantiko de la Kreitaĵoj» de S. Francisko. La kartoj ne estas vendataj, sed oni petas kontribuon por repagi la kostojn.

 

P. Duilio Magnani, Prezidanto de lKUE, vizitis Sovetunion en novembro 1980, kiel membro de delegacio de samcivitanoj de Rimini, invititaj de la ĝemela urbo Soci. En tiu okazo, estis subskribita interkonsento inter la Esperanto-kluboj de la du urboj, por pli-intensigo de reciprokaj kontaktoj.

 

D-ro Josef Kondor el Neuwied-Engers, F.R. Germanio, aperigis novan tipon de glumarko kun dulingva teksto (en Esperanto kaj en la germana) «Helpu al la lepruloj». Unu folio kun 32 glumarkoj kostas 2 germanajn markojn.

Per la vendo de glumarkoj, d-ro Kondor sukcesis kolekti por la lepruloj 17.000 germanajn markojn!

 

P. Manuel Casanoves el Barcelono, Hispanio, Dumviva Membro kaj Komitatano de IKUE, estis elektita Prezidanto de la ĵus restarigita «Kataluna Esperanto-Asocio».

 

En la 15-a (kaj lasta) volumo de la katalun-lingva Enciklopedio «Gran Enciclopèdia Catalana» aperas 17-linia noto pri D-ro Zamenhof, verkita de P. Manuel Casanoves. En pli fruaj volumoj jam aperis aliaj priesperantaj kontribuaĵoj de P. Casanoves.

 

En la sama «Gran Enciclopèdia Catalana», ĉe la litero «L» oni trovas la nomon de Renat (René) Llech-Walter el Perpignan (katalun-lingva parto de Francio), Dumviva Membro de IKUE. Estas menciita tie la agado de René Llech-Walter koncerne katalunan lingvon kaj literaturon kaj Esperanton.

 

al la indekso