|
Sur la kovrilo: Hostyn na Morave, tradicia ĉeĥoslovaka pilgrimloko
|
||
|
|
||
|
LA EKLEZIO ESTAS JAM UNUECA
Ĉiuj kristanoj proklamas, en la sama «Kredo»: «Mi kredas la Eklezion unu, sankta, katolika (universala) kaj apostola». Ni, per tia kred-atesto, emfazas la profundan realon de la Eklezio de Kristo, kiu daŭras senŝanĝa, malgraŭ la pekoj de la homoj, kiuj konsistigas ĝin, kaj malgraŭ la historio, kiu ofte kompromitas ĝin. Efektive, se oni konsideras ne nur la kredon, sed la historion kaj sperton, oni vidas Ekleziojn disiĝintajn, anstataŭ Unu Eklezion. Oni vidas nefidelajn kristanojn, anstataŭ Eklezion sanktan. Oni vidas kristanaron minoritatan kaj sen elano, anstataŭ Eklezion universalan. Oni vidas kredantojn, kiuj zorgas pri si mem, kaj responsulojn, kiuj luktas por la povo, anstataŭ Eklezion apostolan. Tamen, malgraŭ ĉi tiuj malbonaĵoj, kiujn ni spertas ĉiutage, nia kredo daŭre atestas pri la unueco, la sankteco, la universaleco kaj la apostoleco de la Eklezio. Tio okazas, ĉar la kredo rigardas el la vidpunkto de Dio, kaj ne nur el tiu de la homo. Tiel, se oni alrigardas la konkretan realon, ani povas malesperi pri la unueco de la kristanoj. Ne nur la disiĝoj hereditaj de la historio, sed novaj opozicioj interne mem de la eklezioj, ŝajnas nevenkeblaj, kaj povas malfirmigi nian kredon pri Unu Eklezio. Kaj tamen Dio, kiu elrigardas la korojn kaj konas la devenon kaj la limojn de niaj disiĝoj, vidas la Korpon de Kristo en ĝia nedetruebla unueco. Kaj, se ankaŭ ni metas nin en ĉi tiun lumon de Dio, kiu estas tiu de la kredo, ni povas diri sen hezitoj: «Jes, efektive la Eklezio estas Unu». Certe, ofte oni renkontas ĉe la eklezioj (kaj ankaŭ ĉe iliaj responsuloj) kristanojn, kiuj opinias, ke ili havas la devon atentigi pri la realo de la sperto: la ekumenaj klopodoj estas laŭdindaj, sed ili ne atingis gravajn celojn; estis prilaboritaj kelkaj doktrinaj akordoj, sed katolikoj kaj protestantoj daŭre ne akordiĝas pri Eŭkaristio, pastra ofico, Eklezio, Maria, Petro... Al kio utilas tiom da ekumenaj dokumentoj, krom al kontentigo de malgrandaj grupoj de inicitaj teologoj? Ofte, la responsuloj mem de la eklezioj estas ĉe la bazo de ĉi tiu pesimismo. Pro anim-zorga skrupulo, ili timas ŝoki la pli malfortikajn, proponante al ili radikalan, doloran kaj tamen viv-necesan reviziadon de la prapatraj kredoj. Kaj, tamen, la senlaca penado de la ekumenaj teologoj strebas elstarigi la vidpunkton de la kredo en la unueco, kontraŭ la pesimismaj konstatoj de la sperto. Oni kritikas, kelkfoje, la rezultojn de la jam atingitaj doktrinaj akordoj, nomante ilin «naivaj» aŭ «konfuzaj»; kontraŭe, ili estas fonto de espero por multaj kristanoj, kaj aparte por la «miksaj» familioj, kiuj plejmulte suferas pro la daŭraj disiĝoj. Ekde la dua Vatikana Koncilio, la unueco de la kristanoj en unu sola bapto estas forte emfazata, tiel ke kelkloke (ekz. en Francio) oni praktikas ekumenan celebradon de la bapto por la gefiloj de la miksaj paroj. Ĉu oni sufiĉe agnoskis la gravecon de ĉi tiu reciproka rekono de la bapto? Se, per la bapto, ni ĉiuj trairis la morton kaj la releviĝon de Kristo; se ni ĉiuj estis purigitaj; se la Sankta Spirito estis al ni donita por ke ĉiu el ni iĝu vivanta membro de la Korpo de Kristo; se tio estas vera, kaj se la vortoj signifas ion, do ni ĉiuj apartenas al la unika Eklezio de Dio: vere, la Eklezio de la baptitoj estas unu. Surbaze de ci tiu fundamenta unueco de la Eklezio en la bapto ni devas kredi je la profunda unueco de la kristanoj. Ĉu ni, ofte, estas tro postulemaj rilate la unuecon de la eklezioj? Ĉu, eble, ni estas trompataj de iu tro preciza koncepto de unueco, kvazaŭ iam ekzistis tia kompleta unueco de la kredo en ĉiuj detaloj? Ekde la komenco, la Eklezio estis mult-faceta en iu fundamenta unueco. Hodiaŭ, por kredi en la unueco de la Eklezio, ni devus kontentiĝi pri la kredo en la Eŭkaristio kaj en la pastra ofico, laŭ la difinoj de la plej ĵusaj ekumenaj dokumentoj. Sendube, problemoj daŭre ekzistas rilate la nomojn de Maria kaj Petro (devoteco al Maria kaj papa ofico), sed ankaŭ ĉi-kampe oni povas strebi al komuna antaŭeniro. Frato Max Thurian, Taizé, Francio El la itala katolika gazeto «Jesus» 10/1979 tradukis Antonio De Salvo
|
||
|
LA ĈINA EKLEZIO ESTAS VIVA
Post longa silento, esperigaj sciigoj venas de Popola Respubliko Ĉinio. Ĉinaj kristanoj denove povas skribi al eksterlando. Ankaŭ la kristanaj esperantistoj restarigas korespondajn kontaktojn. En 1980, du romkatolikaj kardinaloj vizitis Ĉinion (Etchegaray kaj König). Papo Johano Paŭlo la dua esprimis admiron pro la fideleco de la ĉinaj kristanoj, kaj esperon por pliboniĝo de la rilatoj kun Popola Ĉinio. Verdire, malfacilaĵoj ne mankas. Post fondo de la Ĉina Popola Respubliko (1949), la aŭtoritatuloj, strebante rompi la ligojn kun la pasinteco, postulis, interalie, la elekton de episkopoj sen papa rajtigo. Ĉar la Sankta Seĝo rigardis tiun papan rajtigon kiel signon de unueco kaj katolikeco, tio kaŭzis rompon de la rilatoj kun parto de la ĉina katolika Eklezio. Komplikis la aferon diversaj aliaj faktoj (malsamaj kulturo kaj pensomaniero, rilatoj de Vatikano kun Tajvano/ Formozo, k.a.). La eksterlandaj pastroj kaj religiuloj estis devigitaj forlasi la landon, tiuj enlandaj suferis divers-manierajn persekutadojn, kiuj fariĝis pli akraj dum la Kultura Revolucio. Post la likvido de la Kultura Revolucio, la situacio de la kredantoj fariĝis pli bona. Pastroj kaj episkopoj, kiuj suferis karceron dum eĉ 25 jaroj, nun estas liberigitaj. Ne ĉio, tamen, estas glata. Reciprokaj miskomprenoj ankoraŭ restas. La klopodoj superi la malfacilaĵojn estas rimarkindaj. La heroa fideleco de multaj kredantoj pravigas - ŝajnas al ni - nian fidon pri la vivemo de la ĉina Eklezio. B. C.
|
||
|
EKUMENISMO
Oni preparas, en Nederlando, Komunan Kongreson de KELI kaj IKUE. Laŭ mia nombrado ĝi estas la 5-a, post Limburg, Klagenfurt, Hamburg kaj, neoficiale sed tre reale kaj efike, Varna. Ĝi povas havi decidan signifon. En mondaj kadroj, frosto falis sur la ekumenajn klopodojn. Stagnas multaj iniciatoj, elreviĝo anstataŭis elanon kaj entuziasmon multloke. Antaŭ la vizito de la papo al Germanio, pasintan novembron, en la katolikaj preĝejoj oni disdonis broŝuron prepare al tiu vizito; ĝi enhavis ĉapitron historian, en kiu teologia profesoro el Freiburg atribuas la tutan kulpon pri la skismo en la reformacia epoko al Martin Luther kaj karakterizas lin kiel krudan fanatikulon, kiu detruis la unuecon de la eklezio - laŭ maniero kutima en libroj de pasinta jarcento, sed kiun oni supozis definitive malaperinta en la nuna teologio. Tio kaŭzis grandan ekscitiĝon. La episkopoj penis mildigi la ondojn, kaj la papo reagis tre saĝe kaj unuafoje publike diris, ke la kulpo ne estis nur je unu flanko. Sed la epizodo montras, kiel rompebla estas ĉio atingita ĝis nun en la kampo de reciproka kompreno kaj frata amo. Mia espero estas, ke ĉi-foje KELI kaj IKUE estos avangardaj, kaj ne lasos sin kuntreni kun la tendenco retiri sin al malnovaj pozicioj. La komuna kongreso donas ŝancon! Past. Adolf Burkhardt, F.R. Germanio Vicprezidanto de KELI
|
||
|
TESTAMENTO
La malsanulo, el profunda dormo vekiĝinte, suspiris kaj parolis jene: «Foren, foren de ĉi tie lastatempe mi ŝajne vojaĝadis...! Nu, Jesuo mem - emfaze li daŭrigis - lin foje mi ja vidis sur la vojo... Jen kiel miaj zorgoj havis finon. De tiam, nome, certecon mi konas. Mi ne baraktas plu. La sola necesaĵo estas ne ĉe hedkonfliktoj akre partizani (eĉ se purintence oni luktas), sed plene en la krista karitato sin trovi kaj vivadi... ».
* * *
Tiel do la patro parolis, fronte al la morto, kaj mi, senvorte, alprenis heredaĵon.
Roderic McDermott, Britio
|
||
|
EKUMENAJ INFORMOJ
Muzulmanoj en la mondo estas 500 ĝis 750 milionoj; 80% el ili vivas en Azio. Indonezio (125 milionoj da fideluloj) estas la plej granda muzulmana ŝtato en la mondo; sekvas Pakistano kaj Hindio (po 75 milionoj), Turkio (41 milionoj), Sovetunio (35 milionoj). En Afriko muzulmanoj estas preskaŭ 90 milionoj (el ili, 44 milionoj vivas en Niĝerio kaj 35 milionoj en Egiptio). Eŭropo havas ĉirkaŭ 9 milionojn da ili (el kiuj 3,5 milionojn en Jugoslavio kaj 2 milionojn en Francio). En Amerikoj, fine, muzulmanoj estas proksimume 500 mil, kaj en Oceanio 66 mil.
La ekumena komunaĵo de Taizé (Francio) festis, antaŭ kelkaj monatoj, la 40-an datrevenon de sia fondiĝo. La Centro de Taizé (proskimume 10 km for de Cluny) estis kreita de frato Roger Schutz, kun la celo gastigi ĉiujn, kiuj deziras paŭzon de enmemiĝo kaj preĝo. Fondite de protestantoj, la komunaĵo sin malfermis ankaŭ al katolikoj en la 60-aj jaroj, tiel iĝante unu el la plej konataj ekumenaj lokoj. Nuntempe, Taizé havas daŭre okdekon da religiuloj, en egalaj proporcioj protestantaj kaj katolikaj; ĝi estas kolektopunkto por gejunuloj el la tuta mondo, kiuj, precipe en okazo de la ĉefaj religiaj festoj, pilgrimas al la vilaĝo por mediti kaj preĝi «por ke la Eklezio iĝu loko de komuneco por la tuta homa familio».
Laŭ kard. Basil Hume, Ĉefepiskopo de Westminster (Britio), post la dua Vatikana Koncilio la agado por la unuiĝo de kristanoj iĝis esenca parto. de la katolika vivo. Laŭ la Kardinalo, komence oni emis alcentrigi la atenton al tio, kio unuigas; sed nun oni devas ankaŭ alfronti, rekte, tion kio disigas, por klopodi solvi la konfliktojn.
Por la unua fojo en Aŭstralio katolika ĉefepiskopo parolis dum diservo en hebrea sinagogo. Tio okazis en Melburno, pasintan novembron, en la kadro de la celebrado de la 15-jara datreveno de la deklaro de la dua Vatikana Koncilio «Nostra Aetate», pri la nekristanaj religioj. La ĉefrabeno de Melburno, John Levi, invitis la ĉefepiskopon Frank Little paroli en la sinagogo. La katolika ĉefepiskopo diris, esence, ke, fronte al la defioj de la sekulareca mondo, multe pli gravas tio, kio unuigas kristanojn kaj hebreojn, ol tio, kio disigas. Ili havas komunan koncepton pri la homo kaj pri la mondo, kun Dio kiel origino kaj kiel fina celo. Estus belege - diris mons Little - se, superante la neesencajn diferencojn, oni povus doni komunan ateston pri la transcendeco de Dio. Ĉu la kristana popolo, ĉu tiu hebrea, estas preĝemaj, kun profunda respekto al monogamio, al la familia vivo, al la homa digno kaj al la homa vivo ekde la unua komenco. Multaj el la miskomprenoj inter kristanoj kaj hebreoj ŝuldiĝas al manko de komunikado, sed, pere de reciproka malfermiteco, povas kreski kaj disvolviĝi reciproka estimo kaj amikeco.
|
||
|
KATOLIKA HORIZONTO
En Francio vivas preskaŭ 900.000 portugaloj (el kiuj 400.000 en la pariza regiono). Ilia animzorgado estas konfidita al apenaŭ 14 saeerdotoj. kaj 8 monaĥinoj portugalaj. Malgraŭ la helpo de kelkaj francaj sacerdotoj, kiuj lernis la portugalan, kaj de kelkaj brazilaj pastroj, la animzorga situacio estas tute nekontentiga. Aliflanke, la portugala Eklezio ne havas la ebleeon pliintensigi sian paŝtistan agadon eksterlande; pro tio, nun oni klopodas engaĝigi en la aferon la francan Eklezion, malgraŭ la malfacilaĵoj koneksaj kun la lingvaj problemoj kaj kun la fakto, ke ankaŭ la franca Eklezio ne travivas facilajn momentojn (ekzemple, la Katedralo de Marsejlo estis, de pasinta oktobro, grandparte fermita al la kulto, pro maniko de deĵorantoj, de mono kaj de fideluloj)..
En malgranda farmodomo apud Nampula (Mozambiko/ Afriko), kie vivas kvin hispanaj kontemplemaj monaĥinoj, apartenantaj al la ordeno «Servantinoj de Maria», votis sin al la religia vivo mozambika knabino 23-jara. Fratino Stelo (tiel ŝi nomiĝas) jam de kelkaj jaroj revis tion, sed ne mankis al ŝi obstakloj, en la familio kaj en la ĉirkaŭa medio. Gaja kaj afabla (ŝi ludas gitaron kaj tamburon kaj ŝatas kanti), fratino Stelo devis, preskaŭ tuj, forlasi la blankan monaĥinan veston kaj surmeti soldatan uniformon. Kiel ĉiuj mozambikaj knabinoj, ja, fratino Stelo plenumas la devigan soldatservon.
Malgranda minoritato, vigla kaj fortika; tiel la katolika Eklezio en Greklando estis difinita de la katolika Ĉefepiskopo de Ateno, mons. Nikolao Foscolos. Katolikoj en Greklando, laŭ la Ĉefepiskopo, kvankam minoritataj el la nombra vidpunkto, ne estas izolita komunajo; kontraŭe, ili estas bone integriĝintaj en la nacian vivon, kaj donas rimarkindan kontribuon al la kultura vivo de la lando. Kvankam multaj aspektoj, teologiaj kaj spiritaj, kunigas katolikojn kaj ortodoksulojn, ekumenismo evoluis tre malrapide. La ĉefa problemo de la katolika Eklezio en Greklando. estas la granda malkoncentriĝo de la fideluloj. El ĉirkaŭ 10-miliona loĝantaro, katolikoj en Greklando estas 45.000 (0,5%). El ili, 25.000 (pli ol duono) vivas en Ateno, ĉirkaŭ 10.000 en la insuloj Syros kaj Tynos, kaj aliaj 2.700 en la insulo Korfuo. Al ĉi tiu katolika komunaĵo, kiu sekvas la latinan riton, oni devas aldoni kelkajn milojn da katolikoj laŭ bizanca rito.
Dum la Sinodo pri Familio, kiu okazis en Romo pasintan oktobron, interalie kard. Pericle Felici, Estro de la Supera Tribunalo de la Sankta Seĝo, rimarkigis, ke en kelkaj diocezaj Tribunaloj enorme kreskis, en la lastaj 10 jaroj, la nombro de la deklaroj de nevalideco de geedziĝo. Temas - li diris - pri zorgiga fenomeno, ne tiom pro la nombro en si mem de tiaj deklaroj, kiom pro la motivoj, sur kiuj plejparte baziĝas la verdiktoj: la psikologia nematureco, aŭ la nekapablo devontigi sin al la geedzaj devoj aŭ plenumi ilin. Precipe en la formo, en kiu tiuj motivoj estas aplikataj, eblas multaj misuzoj. Alia zorgiga fenomeno estas la tendenco pledi ne antaŭ la loka Tribunalo, sed antaŭ Tribunalo de alia diocezo, taksata «pli milda»; lige kun tio, la Supera Tribunalo ĵus eksigis kelkajn advokatojn, kiuj kutimis «devojigi» la procesojn.
Okaze de la vizito de Papo Johano Paŭlo la dua al F.R. Germanio, kard. Joseph Ratzinger, ĉefepiskopo de Munkeno kaj Frisingo, deklaris, interalie: «En nia diocezo, kun preskaŭ 2.200.000 katolikoj, en la lastaj jaroj oni havis, meznombre, 5 sacerdotiĝojn en ĉiu jaro, dum ili devus esti almenaŭ 50. La problemo de la alta aĝo de niaj saeerdotoj iĝis vere zorgiga: ne nur kreskas la nombro de la parokoj, kiuj ne havas animzorganton, sed ankaŭ kreskas la senesperiĝo de la sacerdotoj, kiuj ne vidas postsekvantojn. Krome, laŭgrade mankas la ebleco adresi sin al la junularo en taŭga maniero, ĉar la sacerdotoj estas dividitaj disde la junularo de unu tuta generacio. Ĉiam pligrandiĝas la nombro de la homoj, kiuj ne povas esti atingataj de la sacerdotoj. Sekve de la vizito de la Papo, ni atendas novan ĝojon en la kredo. En la hodiaŭa mondo, la homo travivas sian kredon, tre ofte, kiel problemon aŭ kiel malfacilaĵon. La vizito de la Papo pruvis, ke la kredo kapablas unuigi la homojn, doni forton, ke ĝi estas bela kaj ĝojplena afero. Ĝuste ĉi tiu sento de ĝojo povos doni novan forton, novan kuraĝon, pli profundan senton de komuneco; kaj mi esperas, ke kreskos la vokiĝoj al sacerdoteco, dank’ al tio ke la Papo atentigis, “ke ekzistas plenumenda tasko, ke ĝi estas granda kaj bela, kaj ke la homoj sopirantendas”».
El proksimume 61,5 milionoi da loĝantoi de F.R. Germanio, katolikoj estas 26.720.000 (43.5%), evangelianoj 23.309.000 (42.8%), muzulmanoj (precipe turkaj enmigrintoi) preskaŭ 1.500.000 (2,4%). Ekzistas, krome, kelkaj centmiloi da membroj de aliai kristanaj konfesioj aŭ nekristanaj relìgioj, kaj 30.000 hebreoi (en 1930 ili estis 564.000). La katolika Eklezio en F.R. Germanio aspektas firme ligita al la tradicio, solida en la strukturo kaj en la disciplino, fidela al si mem malgraŭ la malfacilaĵoj de nia epoko, kai samtempe riĉa je spiritaj iniciatoj, malfermita al la resto de l’ mondo per konkretaj help-agadoj (sufiĉas mencii la instituciojn “Adveniat”, “Misereor” kaj “Kirche in Not-Ostpriesterhilfe”).
Nomiĝas «Agado S. Bonifaco» (Bonifatiuswerk) la katolika instanco kiu, ekde 1849, okupiĝas pri la animzorgado de katolikaj minoritatoj en Germanio kaj Skandinavio. En norda Germanio, la katolikoj estas tre malmultaj kaj malkoncentritaj (en Sleŝvigo-Holstinio, ekzemple, ili estas malpli ol 6%, en Germana Demokrata Respubliko ili estas nur 7,85%, kaj en norda Finnlando la paroko Jyväskylä estas granda kiom F.R. Germanio, sed ĝi havas nur 300 fidelulojn). En la jaroj 1977-1979, la Bonifatiuswerk (kies nomo memorigas tiun de S.Bonifaco, evangelizinto de Germanio) havigis al la katolikaj minoritatoj pli ol 161 milionojn da germanaj markoj.
Sacerdotoj, monaĥoj kaj monaĥinoj progresive malpliiĝis en la periodo 1973-1978, sed, kompense, laŭgrade pliiĝis la nombro de la kandidatoj al sacerdoteco, almenaŭ en Afriko, Amerikoj kaj Azio. Tio aperas el la “Statistika Jarlibro de la Eklezio”, publikigita en oktobro 1980. Aliaj interesaj donitaĵoj estas jenaj. Fine de 1978, katolikoj (pli precize, baptitoj kiel katolikoj) estis preskaŭ 750 milionoj, tio estas ĉirkaŭ 18% el la tutmonda loĝantaro; laŭ kontinentoj, ili estis 48,6% en Amerikoj, 35,5% en Eŭropo, 7,8% en Azio, 7,3% en Afriko kaj 0,8% en Oceanio. La procentaĵoj ŝanĝiĝas se oni komparas la nombron de katolikoj kun la loĝantaro de la diversaj mondopartoj. Tiel, katolikoj konsistigas 62,1 % el la loĝantaro en Amerikoj, 39,6% en Eŭropo, 25,3% en Oceanio, 12,4% en Afriko kaj 2,3 % en Azio. En la menciita periodo 1973-1978 plimultiĝis la ekleziaj distriktoj (3,5%), la parokoj 2,6%) kaj la misiaj stacioj (14,7%). Fine de 1978, okupiĝis pri animzorgado 1.659.010 homoj: 3.650 episkopoi. 416.329 sacerdotoj (el kiuj 253.451 sekularaj kaj 157.878 monaĥaj), 5.562 stabilaj diakonoj, 74.792 nesacerdotaj monaĥoj, 984.782 monaĥinoj kai 173.895 katekistoj en misiaj landoj. La komparo inter ĉi tiuj ciferoj kaj tiuj de 1973 montras, ke malkreskis la nombro de sacerdotoj (3,3%), de nesacerdotaj monaĥoj (10,7%) kaj de monaĥinoj (5,1 %), dum la stabilaj diakonoj pli ol triobliĝis. La sacerdotiĝoj malkreskis de 6.034 en 1973 al 5.918 en 1978; sed la tendenco estas nun je denova kresko. Alia grava donitaĵo estas la fakto, ke en 1973 ekspastriĝis 3.690 sacerdotoj, dum en 1978 tio okazis ĉe 2.037. Rilate seminarianojn, post serioza krizo (kiu atingis sian pinton en 1975) montriĝas tendenco al denova kresko: en 1978 la seminarianoj estis 62.670, kompare kun 60.142 en 1975. Ilia distribuo estas tre malsimila: kiel dirite, ili kreskis en Afriko, en Amerikoj kaj en Azio, dum ili malkreskis en Eŭropo kaj Oceanio. Plia grava rimarko: fine de 1978, la meza aĝo de la episkopoj estis 62 jaroj.
Deĵoras ĉe la diocezaj filioj de la itala sekcio de la katolika Help-Instanco “Caritas” preskaŭ 500 el la 3.000 italaj junuloj, kiuj rifuzas soldatservi (laŭ la itala juro, junulo povas, anstataŭ soldatservi dum 12 monatoj, deĵori ĉe publik-interesa instanco dum 20 monatoj). Tiuj 500 okupiĝas precipe pri asisto al maljunuloj, droguloj kaj handikapitoj, pri sanitara flegado de malsanuloj en hospitaloj kaj hejmoj, pri kulturaj servoj en la malriĉaj antaŭurbaj kvartaloj.
Estis inaŭgurita, 18.10.1980, la nova sidejo de la “Sekreta Vatikana Arkivo”, la plej grava en la mondo pro la abundo kaj la varieco de la konservitaj dokumentoj. Rilate tempon, la Arkivo ampleksas 15 jarcentojn, kaj rilate spacon ĝi estas universala, samkiel universala estas la katolika Eklezio. Nun, dank’ al la nova sidejo, la Vatikana Arkivo ankaŭ havas alian rekordon, tiun de vasteco. Al la ĝisnunaj 50 kilometroj da bretaroj, ja, aldoniĝis pliaj 50 kilometroj en la nova sidejo. La Sekreta Vatikana Arkivo estis starigita de Papo Paŭlo la kvina en 1611, kun la celo kunigi la pli fruajn arkivojn dissemitajn en Romo; ankoraŭ nun oni povas admiri la belegajn, originalajn ŝrankojn kaj la mirindajn freskojn de la ĉambregoj. Tra la jarcentoj, aliaj ejoj aldoniĝis, por akcepti la materialon kiu senĉese alfluis el la tuta mondo. Jam komence de ĉi tiu jarcento oni pensis je nova sidejo, sed provizore oni alfrontis la bezonojn per adaptado de ejoj ĝis tiam utiligitaj por aliaj celoj. Tamen, la ritmo de la kresko de la dokumentoj estis ĉiam pli vigla kaj zorgiga, tiel ke en 1974 Papo Paŭlo la sesa komisiis la planadon de nova Arkivo, kiu plenumu la bezonojn de 50 jaroj. La laboroj, komencitaj fine de 1977, daŭris tri jarojn. La Arkivo situas sub la grandega Korto de la Pinkonuso, en Vatikano; temas pri enorma «skatolo» el ferbetono, kun ĉiuj ses facoj nepermeablaj. Longa 64 metrojn, larĝa 56, alta 5,7, ĝi gastigas, laŭ du etaĝoj, 50 kilometrojn da bretaroj. La senfina ĉambrego estas provizita per memstaraj instalaĵoj por lumigado, hejtado, aerumado kaj fajroestingado. La ĉambrego ne havas videblajn aperturojn; ĝiaj metalaj pordoj malfermiĝas aŭtomate, eksteren, ĉe simpla tuŝo.
|
||
|
EL ĈEĤOSLOVAKIO KUN KREDO, ESPERO KAJ AMO «La Patro, kiu vidas en sekreto, donos al vi la rekompencon» (Mat 6,6)
La IKUE-ano, kiu vizitas ĉeĥoslovakajn samcelanojn, spertas, ke malgraŭ silento kaj manko de ekstera organizo, la izolaj gefratoj ankoraŭ flegas Esperanton kaj aŭskultas Esperantajn radiodissendojn. Tio, interalie, ludas gravan rolon por ne perdi kontaktojn kun la Esperanta katolika movado. Ĝuste tio impresas ĉe niaj ĉeĥoslovakaj geamikoj: ili profunde sentas sin en unueco kun la tuta Eklezio de Kristo. Kiam, private, ili atingas tradiciajn ĉeĥoslovakajn pìlgrimlokojn, ili preĝas por la tuta kristanaro. La legantoj komprenas, ke ni ne dediĉas al ili grandan spacon sur ĉi tiuj paĝoj, sed ke ili okupas grandan lokon en nia koro.
|
||
|
IKEK: INFANA KATOLIKA ESPERANTO-KLUBO
Vivu denove kaj pli energie nia IKEK. Multiĝu ĉiuloke, ĉiulande, ĉiuparoke la IKEK-anoj, por ke nia malnova sed daŭre juniĝanta IKUE ekfloru pli kaj pli de vivaj ridetoj, plenplenaj ĝoj-ridoj, esperigaj junaj adeptoj. Dankon al la estraro de IKUE, kiu lasis lokon al laburĝonaj esperantistetoj, kaj bonvenon al la estont-riĉaj geknaboj, kiuj alrigardas la jam delonge laborantajn plenkreskulojn: ĉiuj junas sed ne same: la unuaj kun impeto kaj la aliaj kun spertado.
Poezi-flanke: Sed kial ne komenci poezie? Jen, do, kio inspiris al mi iu knabo, kiun mi vidis paŭte (*) unusola kaj, poste, ludanta kamarad-meze: Ununura en angulo mi sidadas sen stimulo. Ĉar ja troas mia tristo, mi ne povas moveti min. Ĉu mi restos kaj sen fin’ kaŭre (**) paŭta plor-solisto? Ekveku cin, ho ĝoj-amo, ke mi viglu en teamo (***): disfaldiĝu, korpo mia, streĉu koron frat-impete, staru vigle, kaj magnete rapid-kuru al l’ alia!
Jesuo-flanke: Venis Jesuo nin viziti. Tion Li faris okaze de Kristnasko. Sen-mona, sen-doma, sen-trona. Sed ne sen vivo, sen ĝojo, sen amo. Al ni Li venis kun sia koro, sia graco, sia tenero. Kaj Li venis ne nur al ni, sed ankaŭ al ĉiuj homoj, amante egale ĉiujn, dezirante ĉiujn savi kaj konduki al sia kaj nia Patro. Jes ja, ni ĝoju pro la alveno de Kristo. Ni ĝoju kaj ni danku. Kaj, samkiel Li, pro amo kaj fidelo al Li, ni iru kaj al la Patro kaj a1 ĉiuj niaj fratoj.
IKEK-flanke: Estas facile fariĝi lKEK-ano: sufiĉas esti knabo kaj pagi la duonon de la plenkreskula kotizo. Ĉiuj geknaboj, kiujn ankoraŭ ne trafis la 15-a jaro, rajtas fariĝi IKEK- anoj. Ĉiuj lKEK-anoj rajtas skribi al la prizorganto de IKEK (P. Roger Degrelle, B.P. 23, F-54510 Tomblaine, Francio) por doni sian vidpunkton, por diri tion, kion ili faras por Kristo, por Esperanto, por esti kaj bona kamarado kaj bona kristano. Mi esperas, do, ke baldaŭ aperos leteroj de multnombraj geknaboj, por ke multaj sciu pri niaj agadoj, provoj kaj sukcesoj, ankaŭ por ke IKEK-anoj eksciu pri la sinteno de la aliaj geknaboj. P. Roger Degrelle, Francio
(*) Paŭti: montri malbonhumoron, malkontentiĝon, antaŭenigante la lipojn en grimaceto (difino laŭ PIV). (**) Kaŭri: sidi sur la kalkanoj (laŭ PIV). (***) Teamo: grupo de ludantoj de unu flanko (laŭ PIV).
|
||
|
LINGVAJ PROBLEMOJ EN LA EKLEZIO
En Lesoto (Afriko) estis publikigita la altara misalo en sesotho, la ĉefa afrika lingvo de tiu lando. La teksto estis prizorgita de patro Francis Mairot, de la ordeno «Oblatoj de Maria Senmakula» (O.M.I.). La misalo estas provizita per gvidlinioj por la katekistoj, kiuj prezidas la liturgion de la parolo okaze de malĉeesto de sacerdoto. La misalo estos uzata, krom en Lesoto, ankau en Sudafriko, kie laboras pli ol 100.000 lesotaj migrintoj.
La asocio “An Tour-Tan” (La lumturo) de Kergrist-Moëlou en Bretonio (nordokcidenta Francio), starigita kun la celo eldoni, reeldoni kaj disvastigi la verkojn de la religia kaj kultura riĉaĵo bretona, aperigos la Biblion en bretona lingvo. La Malnova Testamento ampleksos 5 volumojn; la unua estas jam vendata.
Laborgrupo konsistanta el du herer-lingvaj loĝantoj de sudokcidenta Afriko, el unu katolika teologo kaj el unu luterana pastoro, ĵus kompletigis la tradukon en lingvon hereran de la unuaj kvin libroj de Biblio (Pentateŭko: Genezo, Eliro, Levidoj, Nombroj kaj Readmono).. La Psalmoj kaj la Nova Testamento estis tradukitaj en la hereran jam en la dua duono de pasinta jarcento.
La anglikana Eklezio ĝisdatigis, post 300 jaroj, sian malnovan «Libron de komuna prego» (Book of common prayer). La nova teksto, kiu titoliĝas «Alternativa ritlibro» (The alternative service book), ne anstataŭas tiun malnovan, sed estas nur alternativo por tiuj anglikanaj parokoj, kiuj volos akcepti ĝin. La nova volumo, kies komenca eldonkvanto estis 500.000 kopioj, uzas, anstataŭ la tradiciajn liturgiajn esprimojn (kiuj, ofte, iĝis nekomprenataj de la fideluloj), eldirojn pli proksimajn al la hodiaua parolmaniero.
Ekde 3.11.1980, Vatikana Radio elsendas ankaŭ en vjetnama lingvo, dufoje en ĉiu tago (je la grenviĉaj horoj 12.30 kaj 23).
Disvolviĝis en Romo, fine de oktobro 1980, la 30-a ĝenerala Kapitulo de la Kongregacio de la Oblatoj de Maria Senmakula (O.M.I.), kiu havas 5.800 religiulojn en 54 landoj. La 111 partoprenintoj en la kunveno apartenis al 19 landoj; el ìli, 13 parolis nur unu lingvon, 28 du lingvojn, 70 tri lingvojn aŭ eĉ plimulte.
|
||
|
NE ESTAS EBLE
P. Duilio Magnani, Prezidanto de IKUE, sendis al la Papo, 1.12.1980, ĉi tiun leteron (en itala lingvo):
Beatega Patro, la doloro, kiu skuas la koron de la italoj en ĉi tiuj tagoj, kaj kiu trovis tiom da eĥo en Via patra koro, estingas ĉiun deziron, kiu ne koncernas fratan helpon al la viktimoj, vivantaj kaj mortintaj, de la katastrofo (*). Tamen, la vivo daŭras, kaj aliaj puŝas nin antaŭen. Estas en la nomo de l’ Sinjoro «kiu venas», ke ni fidas, tenante permane la gefratojn senkuraĝigitajn, kiuj serĉas helpon materian kaj spiritan. En la maro de la multenombraj problemoj, kiujn Via Sankteco klopodas ĉiutage alfronti, mi kuraĝas denove elstarigi la proponon, jam aliajn fojojn faritan: la kristnaskan saluton al la esperantistoj dissemitaj en la kvin kontinentoj. Sankteco, ne ricevis respondon miaj antaŭaj preĝpetoj tiucele, sed mi opinias, ke ili ankaŭ ne estis rifuzitaj. La Esperantistoj scias tion, kaj invitas min esperi: «Eble, almenaŭ pro la insisto, la Sankta Patro elaŭdos niajn malfortajn voĉojn». La frata dialogo inter la popoloj kaj la individuoj mem, unuflanke stimulata de la potencaj kaj rapidegaj komunikiloj, estas bremsata, aliflanke, de la miljara kaj nesolvita problemo de la lingvo; kaj tio ĉar tiuj, kiuj havas la pov-rimedojn, ĉirkaŭiras la Babelan Turon, sed ne havas la kuraĝon eniri ĝin portante en ĝin la spiriton de Pentekosto. Sankteco, la Apostoloj paroladis ĉiujn lingvojn, do nenia miro se la Posteulo de Sankta Petro sin adresos al la mondo, je Kristnasko, bondezirante kaj salutante en internacia lingvo Esperanto. La Esperantistoj, pere de mi, bondeziras al Vi Bonan Kristnaskon kaj Feliĉan Novjaron, kaj, samtempe, ili preĝas kaj esperas aŭdi tion de Vi, reciproke, en unu sola lingvo, Esperanto, kvankam ili apartenas al 44 diversaj lingvoj! Sed la «ekumena» kialo ne estas la lasta inter la motivoj, kiuj puŝas nin insisti. Kaj la Esperanto-Fako de Vatikana Radio, al kiu Via Sankteco povos turniĝi por la traduko de la kristnaska bondeziro (**), facile povos pruvi tion. Ankoraŭ kortuŝite pro la brakumo, kiun Via Sankteco bonvolis doni al mi, neatendite, dum la neforgesebla aŭdienco al la fideluloj de Rimini kaj Cesena la 19-an de pasinta aprilo (***), kun renovigita fervoro mi petas, por mi kaj por la asocianoj, la Apostolan Benon. Sac. Duilio Magnani Prezidanto de IKUE
(*) Temas pri la terura tertremo, kiu skuis Sudan Italion en novembro 1980. (**) La Esperanto-Fako de Vatikana Radio ricevis, efektive, peton de traduko de kristnaska saluto. (***) v. EK 5/1980, p. 69.
Responde, venis ĉi tiu letero (en itala lingvo), datita 18.12.1980:
«Respektinda Sinjoro, la Sankta Patro akceptis kun plezuro la devotajn bondezirojn, kiujn Vi, ankaŭ nome de la membroj de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, bonvolis havigi al li okaze de la proksimaj Kristnaskaj festoj kaj por la Nova Jaro. Multe dankante pro ĉi tiu delìkata gesto de atentemo kaj de respekto, Lia Sankteco deziras reciproki ĝin, alvokante la elverŝon de la donacoj de ĝojo, de paco kaj de kristana prospero, alportataj de la dia Savanto, propete de kiui li donas la preĝpetitan, konsolan Apostolan Benon. Koncerne la deziron de Vi manifestitan en la letero, mi devas komuniki al Vi, ke oni ne vidas la eblecon plenumi ĝin. Kun sentoj de aparta estimo mi konfirmas min. Dev.ega en la Sinjoro Ep. Martines anstat.».
|
||
|
EPISKOPO RESPONDAS EN ESPERANTO
P. Duilio Magnani, Prezidanto de IKUE, skribis dankleteron (en Esperanto) al Mons. Lech Kaczmarek, Episkopo de Gdansko (Pollando), kiu nomis sacerdoton Stanisław Płatek dioceza animzorganto por esperantistoj (v. EK 5/1980, p. 74). Responde, venis ĉi tiu letero en Esperanto (*), datita 22.11.1980:
«Lige kun ricevo de la letero de P. Duilio Magnani - la Prezidanto de IKUE - pri la fondo de la Animzorgado por Esperantistoj en la Marbordo de Gdańsk, mi - Episkopo de Gdańsk, d-ro Lech Kaczmarek - decidis organizi en nia regiono Diocezan Animzorgadon de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista ĉe la Vatikana Konsilio pri Laikoj (**), por disvastigi tiel la Evangelion de Jesuo Kristo pere de la internacia lingvo. Por tiu celo mi indikis en Sopot la preĝejon je la nomoj de la Plej Sankta Virg. Maria kaj de Sankta Andreo Bobola - la Martiro de Ekumenismo - kaj, samtempe, nomis Pastron Stanislavo Płatek la Dioceza Animzorganto por Esperantistoj, konkorde kun la Dekreto pri la Misia Agado de la Eklezio: “Kie ajn kreiĝas okazo proklami la misteron de Kristo, tie oni devas al ĉiuj homoj kuraĝe kaj firme paroli pri la Vivo de Dio kaj pri Jesuo Kristo, kiun Li sendis al ĉiuj” (Ad gentes divinitus 2, 13)». Ep. Lech Kaczmarek
(*) La traduko al Esperanto estis prizorgita, verŝajne, de P. Płatek. (**) Verdire, la Konsilio pri Laikoj ankoraŭ ne akceptis la aliĝon de lKUE (v. EK 11-12/1980, p. 192). |
||
|
ASOCIAJ NOTOJ
Nova landa reprezentanto por Tajvano (Ĉinio) fariĝis Pastro Marko Ŭang Bu-jung, Catholic Church, 4 Pei-ping Road, Hualien, Taiwan, R,O.C. IKUE sincere dankas al la ĝisnuna landa reprezentanto, P. Johano B. Se-ĉien Kao, kiu dum multaj jaroj fidele servis, kaj kiu daŭre agadas por la katolika Esperanto-movado.
Dank' al la intensa agado de la nova landa reprezentanto por Jugoslavio, la jugoslava membraro de IKUE kreskis de 15 al 50. Dankon pri tio meritas, krom Prof. Franjo Gruić, s-ino Mica Petrić el Ljubljana kaj Verica Rajković el Vinkovci, kiuj fruktodone kunlaboris en la varbado. Renkontiĝo de la jugoslavaj IKUE-anoj estas proponata por sabato 25.1980, je la 9-a horo, en la Katedralo de Zagrebo, por interkonatiĝi persone, preĝi, interparoli kaj plani.
Kun ega bedaŭro la krakovaj katolikaj esperantistoj devis adiaŭi sian animzorganton, Patron Mateon Krzymowski (v. EK 5/1980, p. 79, kaj 9/1980, p. 131), kiu estis translokita al nova posteno en Lodzo. Kvankam li estis tre okupita kiel Rektoro de la krakova Porpastra Seminario, P. Krzymowski ĉiam trovis tempon por efika animzorgado, pro kiu oni ŝuldas al li grandan dankon.
Nova animzorganto de la krakovaj katolikaj esperantistoj iĝis la juna Pastro Wiesław Martuszewski. Helpas lin Franciszka Bardecka, Izabela Mikstein, Halina Włodarczyk kaj Zofia Zamiejska.
Printempa Esperantista Skiado okazos en Serneus (Grizono/ Svislando) de la 8-a ĝis la 15-a de marto. Teologi-studentoj pagos duonan kotizon. Aliĝoj kaj informoj ĉe P. Bernhard Eichkorn, Kolpingstr. 8, D-7790 Messkirch, F.R. Germanio.
Nova landa reprezentanto de IKUE por Svislando fariĝis P. Francisko Bommer, Collège S.Marie, CH-1920 Martigny. Al la ĝisnuna landa reprezentanto, s-ro Paulo Scherer-Graher (kiu konservas la taskon de kasisto de la Svisa Sekcio de IKUE) la IKUE-estraro esprimas sian dankon kaj aprecon pro la farita laboro.
P. Francisko Bommer, Svislando, fariĝis Dumviva Membro de IKUE.
S-ro Eugeen Paesmans, de pli ol 50 jaroj membro de IKUE kaj delonge landa reprezentanto por Belgio, transdonos sian taskon al s-ro M. Audenaert, Beekstraat 6, B-9100 Lokeren. La estraro de IKUE sincere dankas al s-ro Paesmans (en kies lertaj manoj la belga membraro rimarkinde kreskis).
|
||
|
NI GRATULAS
P. Johano B. Kao, ĝisnuna landa reprezentanto de IKUE en Tajvano (Ĉinio), gvidas novan kurson de Esperanto por la gestudentoj de la Fu-ĵen Katolika Universitato de Taipei. La kurso komenciĝis 24.10.1980, kun la partopreno de 157 gejunuloj (110 studentinoj kaj 47 studentoj). Ankaŭ okazas duagrada kurso por 4 studentoj.
En novembro 1980 aperis ampleksa (820-paĝa) kaj belaspekta Ĉina-Esperanta Vortaro, zorge de Pastro Marko Ŭang Bu-jung, nova landa reprezentanto de IKUE en Tajvano (Ĉinio). La titolo de la impona volumo estis aŭtografe skribita de la eksa Ministro de Edukado de Tajvano kaj famkonata verkisto Ĉen Li-fu; sur la frontispico videblas eldiro en ĉina lingvo de la eksa Prezidento de Tajvano, Jen Kia-kan («Esperanto utilas por komprenigi reciproke la popolojn kaj efektivigi la universalan harmonion en la mondo»). La antaŭparolo estis verkita de la Rektoro de la Fu-ĵen Katolika Universitato de Taipei, Ĉefepiskopo Stanislao Lokuang.
La «Germana Asocio por Helpo al la Lepruloj», eldoninto de prospekto en Esperanto pri sia karitata agado, tiel skribis 16.10.1980 al d-ro Kondor (en germana lingvo): «Ĝis nun, neniu el niaj prospektoj en fremdaj lingvoj (angla, franca, hispana) atingis kompareblan sukceson. La Esperantistoj estas vere homoj malfermitaj kaj ĉiuflanke interesitaj».
|
||
|
LEGANTOJ SKRIBAS
Nepre necesus nova jarlibro post tiu de 1978. Sed oni preparu ĝin pli zorge ol la lastan, en kiu mi nur streĉe trovas la nomojn. Mi proponas kunlabori kun eldonejo, kiu estas sperta pri adres-listoj. B.E., F.R. Germanio
Efektive, nova jarlibro estus bezonata. Sed oni devas ankaŭ kalkuli pri kelkaj malfacilaĵoj: komuna decido de IKUE kaj KELI pri kuneldonado; kolektado de ĝisdataj adresoj (la C.O. ne havas freŝan liston de la membroj en Pollando kaj Ĉeĥoslovakio, kiuj, kune, konsistigas duonon el la IKUE-membraro); kosto de la volumo. Ĉiukaze, kiam eblos eldoni novan jarlibron, oni kompostos ĝin laŭ aliaj principoj ol ĉe tiu de 1978. Via kritiko tiurilate estas prava; siatempe, sub la puŝo de la urĝo, kaj sen sperto, oni ne sufiĉe prizorgis la uzeblecon de la adreslisto. Antonio De Salvo
Mi daŭre instruas Esperanton al miaj 10 meso-servantoj; el ili, nun 3 aŭ 4 povas bone paroli la internacian lingvon. En aŭgusto 1980 ni pilgrimis al Lurdo (Lourdes) kune kun la meso-servantoj de P. Eichkorn el F.R. Germanio. Unu el tiuj venis loĝi ĉi tie, por du monatoj kaj duono, por pli bone lerni la francan lingvon. En oktobro 1980 ni renkontiĝis en Ronchamp (Francio) kun la meso-servantoj de Unterkirnach (kiuj, intertempe, ne plu estas kun P. Eichkorn, kiu translokiĝis al Messkirch). Partoprenis ankaŭ la familioj de la germanaj meso-servantoj, kiuj akceptis nin en F.R. Germanio en aprilo 1980 (v. EK 6/1980, p. 95). P. Gerardo Schneider, F-89100 Sens (Francio)
En EK 9/1979 (p. 157) s-ro André Ribot skribis bone: «...ĉe tiu pordo de la seminarioj kaj episkopejoj ni devas - laŭ mi - frapi». Tute prave. Mi jam ricevis la eĥon, frapinte la pordon, ĉar nia Episkopa Moŝto M. Fu Tieshan (*), kiu iam tuŝis Esperanton, diris al mi, ke Esperanto estas utila kaj devas esti lernota de li mem. Laŭ mia opinio, ne nur mi ĉino, sed ankaŭ la tutmondaj katolikoj devas frapadi lian pordon. Oni bonvolu amase skribi al Mons. Mikel Fu Tieshan, Ĉina Popola Respubliko. Petro S. Kaiz, Ĉinio (*) Temas pri episkopo de la «Ĉina Katolika Eklezio».
La Germana Asocio por Helpi la leprulojn eldonis prospektojn en Esperanto (v. EK 7-8/1980, p, 123) sen mia aparta instigo, simple rekoninte mian persistan agadon favore al la lepruloj, kiu daŭras jam de 5 jaroj. Mia agado, cetere, estas nur kompletigo de tiu, tre pli ampleksa, de P. Richard Otto, kiu sukcesis enspezi, dum la pasintaj 10 jaroj, pli ol duonmilionon da germanaj markoj. Mia kontribuo al tiu giganta sumo estas modesta, tamen signifa: per la vendado de la esperantlingvaj glumarkoj, mi sukcesis havigi al tiu porleprula agado 14.000 germanajn markojn, kaj mi daŭrigas... Josef Kondor, F.R. Germanio
|
||
|
LA ORTOGRAFIO DE ESPERANTO Oficiala komuniko de la Akademio
La Akademio de Esperanto notas kun forta malaprobo diversajn proponojn, inter si malsimilajn, ŝanĝi aŭ modifi la ortografion de Esperanto. La Akademio konstatas, ke neniu ortografia ŝanĝo estas necesa aŭ dezirinda, aŭ en ligo kun modernaj presmasinoj aŭ komputmaŝinoj, por kiuj ĝia ortografio estas tiel same oportuna kiel la ortografioj de aliaj lingvoj, aŭ pro iu ajn alia motivigo. La ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj kulturo de tiu lingvo, kaj konformiĝas perfekte al la karaktero de la lingvo. Iu ajn ortografia ŝanĝo nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion. Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldoniĝas samloke jena rimarko: «Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u». Oktobro 1980 W. Auld, Prezidanto D-ro A. Goodheir, Sekretario
|
||
|
POR ELIRI EL LA KAĈO
En EK 10/1980, la artikolo de S-ano Kevin Laughery alportas al ni valorajn informojn pri la ĉiutagaj malfacilaĵoj, kiujn devas alfronti en Romo Profesoroj kaj Studentoj de la diversaj Pontifikaj Universitatoj, por solvi, kiel eble malplej malfacile, la dornoplenan problemon de komuna lingvo. En la nuna stato de la afero, al tiuj altnivelaj Universitatoj alkuras de l’ tuta mondo gestudentoj, kies gepatraj lingvoj estas plej diversaj, ne nur eŭropaj, sed ankaŭ aziaj kaj afrikaj. Sekve, la kaoso estas plej granda, kaj, laŭ la citita artikolo, ĉiuj ĝis nun provitaj solvoj montriĝis nekontentigaj, tiamaniere, ke, sur la lingva kampo, Profesoroj kaj Studentoj sidadas en plena kaĉo. Tamen, ĉia problemo estas solvebla; en nia preciza kazo, ĝi estas eĉ solvenda! En sia artikolo, S-ano Laughery perfekte klarigas la neeblecon konservi la latinon aŭ adopti unu el la modernaj naciaj lingvoj! Do, ni ne plu rajtas elekti la solvon ĉar nur unu sin proponas jam de pluraj jarcentoj. Je la 17-a jarcento, ekzemple, kiam bonedukita persono deziris sekvi la kursojn de alilanda Universitato, la lingva barilo tute ne ekzistis, ĉar nur unu lingvo estis tiam uzata, la latina. Profesoroj kaj Studentoj tute libere kaj senpene parolis, diskutis, verkis, lekciis en latina lingvo. Malgraŭ tio, ke la jarcentoj forpasis, la solvo daŭre validas, kondiĉe ke oni anstataŭigu la latinon per lingvo speciale adaptita al tiu tre faka rolo de internacia komprenilo. Nu, estas senutile perdi sian tempon serĉante kian kaj kiun lingvon oni elektu; nur ESPERANTO kapablas kontentigi ĉiujn... krom la malprogresemulojn pli pretajn kritiki ol proponi pli bonan rimedon! Ni, do, pli de proksime konsideru la aferon. Kompreneble, la enkonduko de Esperanto en Universitaton ne povas okazi en unu tago! Tia afero,okazonta post pluraj jarcentoj da latineco, postulas kelkajn monatojn, por ke Profesoroj kaj Studentoj dediĉu la necesan tempon por lerni la lingvon por ili novan. Dume, la kursoj povos okazi laŭ la kutimaj reguloj, t.e. kun la kutimaj malfacilaĵoj! La unua paŝo, laŭŝajne, estas la oficiala decido, ĉe unu el la koncernaj Universitatoj, alpreni Esperanton kiel kurslingvon almenau dum provtempo, ni diru kvin jaroj. Tiam, en la oficiala hortabelo, oni devos enprogramigi du horojn da Esperanto, ĉiusemajne; tiujn kursojn gvidos prefere samnacianoj, t.e. italo por italaj Studentoj, usonano por usonaj aŭ germano per germanaj. Post kelkaj semajnoj, unu el la du antaŭviditaj horoj oni uzu por kunvenigi ĉiujn Esperanto-Studentojn kune, kaj komenci trejni ilin al konversacio, malpermesante la uzadon de la gepatraj lingvoj. Kompreneble, en tiuj kursoj devos partopreni ankaŭ la Profesoroj, por ke ili akiru sufiĉan praktikon de la lingvo. Ĉar, en tiuj universitataj medioj, oni rilatas nur kun jam multe lernintaj homoj, estas esperinde sen troa optimismo, ke, eĉ antaŭ la fino de la lernojaro, oni povos iom post iom anstataŭigi la latinan kaj la naciajn lingvojn per Esperanto, por doni la kursojn. Por la sekvontaj jaroj, estas antaŭvideble, ke la nepra utileco de la lingvo internacia invitos Profesorojn kaj Studentojn al la ĝeneraligo kaj pliampleksigo de la komencita eksperimento. Ĉu tiuj linioj renkontos aprobon aŭ mokon? En la unua kazo, ni vere ĝojos; kaj en la dua kazo, ni ankaŭ tre ĝojos, pensante, ke, finfine, iu trovis pli praktikan rimedon por anstataŭigi Esperanton, kaj por ke Babelo fariĝu Pentekosto! André Ribot, Francio
Noto de la redaktoro: bedaŭrinde, la realo ŝajnas al mi tre malproksima el la espero-plena bildo skizita de s-ro Ribot. Antaŭ nur kelkaj semajnoj, la usona kard. Baum, nova Prefekto de la Kongregacio por Katolika Edukado, rifuzis akcepti en aŭdienco la Prezidanton kaj la Sekretarion de IKUE, ĉar - kiel li skribigis de sia sekretario - «la Sankta Patro emfazis multfoje la neceson, ke la universala lingvo por la Eklezio estu latino. Ne estus prudente, por la Prefekto de la Sankta Kongregacio por Katolika Edukado, kuraĝigi alian universalan lingvon». Antonio De Salvo |
||
|
KONSERVADO DE KRAKOVO
Krakovo, iama ĉefurbo de Pollando, estas de jarcentoj unu el la plej gravaj artaj kaj kulturaj centroj en la mondo. Por la esperantistoj ĝi estas aparte kara, ĉar ĝi gastigis du Universalajn Kongresojn kaj daŭre havas viglan Esperanto-vivon; por la katolikoj, Krakovo gravas, interalie, ĉar ties Metropolito estis la nuna Papo Johano Paŭlo la dua. UNESKO decidis enskribi Krakovon en la liston de la 12 plej altvaloraj mondaj trezoroj, konservendaj per internacia kunlaboro. Tiucele, sur la ĉefa placo de Krakovo estis starigita ŝparkesto, kun la indiko en 9 lingvoj «Por renovigo de krakovaj historiaj monumentoj». Antaŭ nelonge, estis aldonita ankaŭ skribaĵo en Esperanto. Ĉiu, kiu sendos donacan sumon, ricevos specialan diplomon, kaj ĉiuj nomoj de donacintoj aperos en la ĉefa pola semajnrevuo «Przekrój». Pro tio, donacante ion, oni ne forgesu mencii la vorton «Esperanto».
Leszek Kordylewski, Pollando
|
||
|
|