Enhavo de Espero Katolika numero 11-12/1980

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: P. Giacinto Jacobitti O.P., iniciatinto de la Esperanto-elsendoj de Vatikana Radio  

 

 

 

 


 

ĈU ESPERANTO ANKAŬ POR LA MALRIĈULOJ

EN LATINA AMERIKO ?

 

La pilgrimado al la “Reĝino de la Nacioj” allogis al Banneux (Belgio) tridekon da Esperantistoj (v. EK 9/1980, p. 134), kiuj intencis honori, pere de la Internacia Lingvo, la “Virgulinon de la Malriĉuloj”.

El Francio, Nederlando, Luksemburgio, Pollando kaj F.R. Germanio, ili alvenis al tiu vilaĝeto. El Belgio mem, nome el Flandrujo, el Valonujo kaj el Bruselo, ankaŭ alvenis junaj kaj maljunaj, spertaj kaj komencantaj esperantistoj, kiuj ŝatas esti kondukataj al Kristo pere de la “Patrino de l’ Savanto, Patrino de Dio”.

Taga temo estis: “Kiel aktivigi la junularon en la Eklezio pere de Esperanto?”. Oni serĉis kaj diskutis, ŝajne senprofite, ĝis la momento proponi temon por la proksima jaro. Tiam junulo proponis, ke oni interesiĝu pri Latina Ameriko, okaze de la Tutmonda Kongreso en urbo Brazilio. Grizulo opiniis, ke pro la Virgulino de la Malriĉuloj estus inde fokusigi «la Malriĉulojn en la tuta mondo». Sinteze, oni interkonsentis speciale atenti la malriĉulajn latinamerikajn klasojn en ilia bezono koni kaj uzi la lnternacian Lingvon. Oni ja rimarkigis, ke en Brazilo mem la posedantaj kaj klerigitaj klasoj pli ofte profitas la eblecojn de Esperanto ol la aliaj. Kaj oni ankaŭ povas antaŭvidi, ke la vizitontaj el aliaj mondopartoj ĝenerale ne povas esti malriĉuloj.

Ni, do, helpu la malriĉulojn el Latina Ameriko konscii pri la riĉeco de la internaciaj komunikoj pere de Esperanto, kaj ekkoni la mesaĝon de la Virgulino de la Malriĉuloj por nia tempo. Tiel konkludiĝis nia diskuto.

 

* * *

 

Nun, se ni ne ŝatas ripozi ĝis la proksimjara pilgrimo, sed male intencas “aktivigi la junularon en la Eklezio pere de Esperanto”, estus necese konkretigi nian rezolucion. Jen mia propono: junaj legantoj de «Espero Katolika» informiĝu pri la mesaĝo de Banneux kaj informu latinamerikanojn pri ĝi. Gejunuloj serĉu kontaktojn kun personoj aŭ grupoj el kiu ajn lando, ekde Meksikio ĝis Fajrolando. Ni informiĝu pri ilia vivo kaj demandoj; diskutu kun ili la signifon, por ili, de la Universala Kongreso de Esperanto en la urbo Brazilio; pritraktu la mesaĝon de Banneux; prezentu sian faradon kiel partoprenon en la Papa Tutmonda Pilgrimado. Do, perletere oni pilgrimas al Nia Sinjorino de Aparecida (Brazilo), al Nia Sinjorino de Guadalupe (Meksikio), kiel faris persone Papo Johano Paŭlo la dua. Oni petu informojn pri tiuj sanktejoj kaj aliaj en tiu mondoparto, kaj diskonigu ilin en Eŭropo; sammaniere, oni transdonu informojn pri Lourdes, Banneux, Fŕtima.

La Esperanto-dissendo de Vatikana Radio atentigis min pri la ebleco preĝi la Rozarion helpe de Radio. Ĉar la aŭdebleco ne ĉiam sufiĉas, mi registris Rozarion en Esperanto sur kasedo. Nun mi legas en la program-bulteno de Vatikana Radio, ke «la Rozario de la Papo estas havebla sur kasedo (latine-itale)». Kial vi mem, gejunuloj, ne registras kun amika grupo vian Rozari-kasedon?

En Banneux Patro Bourdon menciis, ke jam ekzistas grupo de Esperantistoj, kiuj ĉiutage, unuope, preĝas unu Dekon de Rozario en Esperanto (v. ankaŭ EK 10/1980, p. 163). Kial ni ne unuiĝu en la preĝo aŭskultante ĉiun tagon unu Dekon, malrapide preĝatan kaj sekvitan de esperanta Maria kanto? Ni povus sendi tiajn kasedojn al niaj korespondantoj, speciale al ĉiuj latinamerikaj.

Rimarku, ke ne estas necese esti esperantisto por kunpreĝi: la vatikanan Rozarion en latina lingvo volonte kunpreĝas la kredantoj, ĉu latine ĉu nacilingve. Tio, do, estus por vi okazo eĉ alvoki unu aŭ du personojn por kunpreĝi kun vi. Tre gravas, por la homaro, ne nur ke oni sciu, ke Esperanto ekzistas, ne nur ke ĝi vivas, ne nur ke la Esperanto-movado elspezas pli ol 30 milionojn da dolaroj en ĉiu jaro (grava, impresa fakto por mi!), sed ankaŭ ke Esperanto preĝas, fideme preĝas, infane preĝas, esperplene preĝas.

Espero estas mirinda natura virto. Sed, por la kristano, la supernatura Espero ripozas sur la konscio de nia homa malriĉeco kunligita kun la alkcepto de la Diaj promesoj. La Patro amas nin, kaj Li sendis al ni malriĉuloj Sian Filon, pere de la Virgulino. “Kredu en mi! Mi kredas en vi...”.

Esperantistoj, ĉu vi ne ofte spertis, ke oni ne kredas en vi? Ni bezonas, ke oni kredu en ni. Sed tio alvenas kiel graco: ni unue kredu en la Patrino de la Savanto, Patrino de Dio. Jes, Ŝi kredas en ni!

Sac. Louis Muller, Belgio

 

 al la indekso

 


 

ESPERANTO-TRADUKISTOJ

 

Multaj esperantistoj agas en la kadro de la internaciaj fakaj organizoj. Ankaŭ esperantistaj tradukistoj (kaj tradukantoj) devus grupiĝi, por kunordigi la individuajn laborojn, organizi internaciajn kongresojn kaj seminariojn, publikigi artikolojn kaj verkojm pri la traduk-arto, interŝanĝi spertojn pri tradukado de ĉiufakaj tekstoj (inkluzive de tiuj religiaj).

Par fondi internacian asocion de esperantistaj tradukistoj mi petas rimarkojn, proponojn, opiniojn, statut-projekton ktp.

Zbigniew Czupkałło, Pollando

al la indekso

 


 

KATOLlKA HORIZONTO

 

La 22-an de novembro la Eklezio memorigas Sanktan Cecilan, patroninon de la amantoj de religia muziko.

La tipo de muziko, kiun la Sanktulino favoras, klare evidentiĝas el la bildoj, kiuj tradicie prezentas ŝin: en tiuj bildoj, Sankta Cecila ludas orgenon, kiu ankaŭ en nia nuntempo estas konsiderata, de la latina Eklezio, la plej taŭga por celebri kun spirita fervoro la liturgion de la diaj misteroj.

Hodiaŭ, verdire, oni ludas en preĝejoj multajn instrumentojn; sed restas la fakto, ke pli taŭgas por religia muziko tiuj instrumentoj, kiuj purigas la sentojn kaj ilin suprenigas al la sfero de transcendenco, ol tiuj, kiuj kreas nur bruon kaj agitiĝon.

 

Ankaŭ en 1980, centmiloj (eble eĉ milionoj) da pilgrimantoj alfluis al Romo por aŭskulti la parolon de l’ Papo, por esprimi al li sian filan senton, por honori la tombojn de la Apostoloj Petro kaj Paŭlo, por preĝi en la prakristanaj Bazilikoj kaj en la Katakomboj, por viziti la urbon en kiu, de preskaŭ 2000 jaroj, agas la posteuloj de Petro.

Diversaj estas la ekonomiaj kondiĉoj de ĉi tiuj pilgrimantoj, ilia aĝo, ilia lingvo, ilia fizika stato. Pro tio, la Sankta Sidejo starigis, en 1933, apartan organizon, kiu havas la taskon akcepti tiujn pilgrimantojn en la plej taŭga maniero, igante pli fruktodona kaj malpli peza ilian restadon en Romo. Temas pri la “Peregrinatio ad Petri Sedem” (Pilgrimado al la Sidejo de Petro), kies adreso estas: Piazza Pio XII, 3, I-00193 Roma, Italio.

La «Pilgrimado» ne zorgas nur pri malmultekosta restado (aparte por la gejunuloj, por la neriĉuloj, por la maljunuloj, por la malsanuloj: nome, por tiuj kiuj, pro diversaj kaŭzoj, havus malfacilaĵojn por utiligi la normalajn hotelojn), sed ĝi ankaŭ okupiĝas pri paŝtista animzorgado: planado de la vizito de Romo, kun celebrado de Mesoj en la Bazilikoj kaj en la Katakomboj; religia kaj arta akompanado interne de la Baziliko de S. Petro; kaj, pli ĝenerale, ĉiuj faroj, kiuj povas kontribui starigi senton de frata akcepto, kaj igi la viziton al Romo ne eksterordinara viv-evento (ekz. okaze de la Sankta Jaro), sed ordinara kaj ripetiĝanta afero.

 

Hispanio estas la kvara lando en la mondo (post Usono, F.R. Germanio kaj Italio) rilate kontribuojn por la Misioj.

Krome, el la 160.000 misiistoj, kiuj nuntempe agadas en la tuta mondo (40.000 sacerdotoj, 20.000 monaĥoj kaj 100.000 monaĥinoj), preskaŭ 25.000 estas hispanoj.

 

al la indekso

 


 

LINGVAJ PROBLEMOJ EN LA EKLEZIO

 

Dum la vizito, kiun la Reĝino de Britio Elizabeta la dua faris en Vatikano 17.10.1980, Papo Johano Paŭlo la dua emfazis, interalie, “la rolon de la angla lingvo, disvastiĝinta en la mondo, kiel providenca rimedo por la kresko de la frateco inter la homoj kaj la popoloj”.

 

Samkiel ĉe pli fruaj Episkopaj Asembleoj, ankaŭ la laboroj de la Sinodo pri Familio, okazinta en Vatikano dum oktobro, disvolviĝis, krom en ĝenerala kunveno, ankaŭ en «Lingvaj grupoj», kiuj, laŭ la regularo, havas la celon “liveri la eblecon pli bone esprimi sian opinion kaj pli facile atingi la ĝeneralan aprobon”: alivorte, kompreni kaj komprenigi sin.

La Episkopoj enskribiĝas je la «Lingvaj grupoj» laŭ libera elekto, ankaŭ sendepende de propra lingvo. La elekteblaj lingvoj estas: la latina, la angla, la franca, la germana, la itala kaj la hispana-portugala.

En la Sinodo pri Familio, la Grupoj estis 12: 3 en la angla, 3 en la hispana-portugala, 3 en la franca, 1 en la germana, 1 en la itala kaj 1 en la latina. Plej multnombre, oni elektis la anglan; plej malmultnombre, la latinan (apenaŭ 10 Patroj el proksimume 200).

 

En la araba mondo, de Irano ĝis Atlantiko, ekzistas iu lingva unueco je literatura nivelo, sed la popoloj parolas diversajn lingvojn aŭ dialektojn (kun araba karaktero), tiel ke la lingvoj efektive parolataj estas preskaŭ nekompreneblaj de persono, kiu konas nur la klasikan araban. Gazetoj, radio kaj televido klopodis forigi ĉi tiun fenomenon de «diglosio» (nome, de diferenco inter literatura kaj parola lingvo), sed ili sukcesis nur “krei” trian tipon de araba ingvo, kiu estas kompromiso inter la klasika kaj la popola araba.

En tiu «komuna» araba parol-lingvo ĵus aperis, en 20.000 ekzempleroj, traduko de la Nova Testamento, zorge de la Universala Biblia Societo. Per ĝi oni povos igi pli alirebla la mesaĝon de la Skribo (estas nun preparata la traduko de la tuta Malnova Testamento, kiu estos preta en 1982), kaj prezenti Kriston en pli aŭtentika maniero al la islamaj fideluloj, por kiuj, laŭ Korano, Kristo estis profeto, saniganto de malsanuloj kaj reviviganto de mortintoj. Krome, ĉar la araba lingvo estas parenca al la aramea kaj al la hebrea, konataj de Jesuo, la ritmo de la evangeliaj vortoj, en la araba traduko, estas tre proksima al tiu de la voĉo de Kristo mem.

 

En Italio vivas preskaŭ 500.000 eksterlandanoj. Ne temas nur pri la tradiciaj komunaĵoj, sed pri malriĉaj homoj, ofte migrintaj kontraŭleĝe, kiuj eniris Italion pro ekonomia aŭ politika bezono. Italio, kiu ĝis nun liveris laborantojn al la internacia merkato, nun iĝis lando, al kiu oni migras. Ekde 1973, la nombro de la italoj, kiuj de elksterlando reiras al Italio, superas tiun de la italoj kiuj migras eksterlanden. Al tio aldoniĝas la fenomeno de la eksterlandanoj, kiuj migras al Italio: temas, interalie, pri 40.000 civitanoj de la Eŭropa Ekonomia Komunaĵo, 30.000 jugoslavoj, 30.000 marokanoj, 35.000 grekoj, 10.000 hispanoj, 60.000 servistinoj el Verda Kabo, Maŭricio, Sejĉeloj, Somalio kaj Filipinoj, 30.000 tunizianoj, 50.000 egiptoj, turkoj kaj araboj, 30.000 alĝerianoj, libianoj kaj etiopianoj, kaj 20.000 politikaj rifuĝintoj. La itala Eklezio klopodas, jam de kelkaj jaroj, fari ion por favori la integriĝon de tiuj migrintoj en la italan socion. “Ili estas niaj fratoj”, ripetas slogano. Kaj, tiucele, multobliĝas la iniciatoj, spiritaj kaj materiaj.

 

Samoa estas malgranda insularo de Oceanio (Polinezio), sendependa de 1962. Sur areo de 2.800 kvadrataj kilometroj vivas tie 153.000 loĝantoj, el kiuj 32.000 estas katolikoj kaj multaj aliaj apartenas al diversaj kristanaj konfesioj. Malgraŭ sia malgrandeco, Samoa povas fieri pri Kardinalo (Pio Taofinu’u).

De du jaroj, tri salezanoj laboras tie. Temas pri la italo Elio Proietto kaj pri du hindoj, James Adayadid kaj Sebastian (ĉiuj vokas lin nur per la baptonomo, ĉar lia familia nomo estas Vadakkekokollamparambil!).

Rakontas P. Proietto (en la «Salezana Bulteno» 12/1980): «Mi instruas en migra lernejo. Estas peze komprenigi sin, ĉar la gelernantoj tre malmulte konas la anglan. La Meson mi celebras, de kelka tempo, en la samoa lingvo; mi esperas, ke baldaŭ mi povos ankaŭ kompreni, kion mi diras... ».

 

“La Eŭropa Ekonomia Komunaĵo, kiu serĉas propran identecon, povus malkovri, per la revalorigo de latino, ke ĝi jam posedas unuecan kulturon de pli ol 500 jaroj”. Tion asertis, en artikolo, Ernesto Piacentini, sekretario de la Fondaĵo “Latinitas” (Latineco), la organismo, starigita de Papo Paŭlo la sesa, kiu pledas por antaŭenigo de latina lingvo. Piacentini substrekis, pledante por enkonduko de latino kiel parolata lingvo en Eŭropo, ke apud la lingvo de la romianoj ekzistas alia latino, kies vivo estas ankaŭ longa kaj glorplena, la latino de tiuj elstaraj eŭropaj homoj, kiuj verkis en latino. Laŭ Piacentini, la revalorigo de latino metus ĉiujn popolojn sur ebenon de kultura egaleco.

Pri la temo, la revuo “Latinitas” ankaŭ aperigis kontribuaĵojn, favorajn al latino, de Egger, Barbalace (*), Vallejo, Roth kaj Palmerini, kaj 8-paĝan leteron, favoran al Esperanto, de Prof. Carlo Agostini, kiu estas difinita de la revuo “tre vigla pledanto por la Zamenhofa lingvo sed konanto de tiu latina” (**).

 

 

(*) Estas interese, ke G. Barbalace estas «esperantisto». Li eĉ kunlaboris en la verkado de Esperanto-gramatiko!

(**) Prof. C. Agostini, elstara esperantisto, estas ankaŭ tre lerta latinisto. La letero, kiun li sendis al la revuo “Latinitas”, estas en bonega latino. Siatempe, Prof. Agostini sendis latinlingvan leteron pri Esperanto al la partoprenantoj en la Dua Vatikana Koncilio.

           

al la indekso


 

EVANGELIZADO KAJ ATEISMO

 

Dum aŭdienco (10.10.1980) al la partoprenintoj en internacia kongreso pri la temo «Evangelizado kaj ateismo», Papo Johano Paŭlo la dua parolis pri ĉi tiu «spirita dramo (ateismo) de nia tempo», kiu, komence rezervita al elito, «iĝis hodiaŭ amasa fenomeno, kiu trafas la Ekleziojn deinterne, kvazaŭ la kredantoj mem, inkluzive de tiuj kiuj diras sin kristanoj, kaŝe akceptas ĝin, en la nomo de la homa aŭtonomio kaj digno».

Ateismo, por emfazi la homon, neas Dion. Ĉi tiu estas la spirita dramo de nia epoko, kaj la Eklezio intencas alfronti ĝin kuraĝe. «Al ĉiuj ni volas diri kun forto: ankaŭ ni, samkiel vi kaj, se eble, pli ol vi, respektas la homon. Ni volas helpi vin malkovri kaj dividi kun ni la ĝojan anoncon de la amo de Dio, de tiu Dio, kiu estas la fonto kaj la fundamento de la homa grandeco».

La fenomeno «ateismo» ŝparas nenion kaj neniun; ĝi trafas Orienton kaj Okcidenton, la socialismajn landojn kaj tiujn kapitalismajn, la mondon de kulturo kaj tiun de laboro. Neniu aĝo, neniu kontinento estas for. La komuna bazo estas, ke la homo estas ĉio kaj sufiĉas al si mem.

Tamen, la diversaj formoj de ateismo ne malhelpas (eĉ, ofte ili kunhelpas) la revekiĝon de religia sento, en la koro de la reĝimoj oficiale ateismaj samkiel ĉe la tiel diritaj konsumismaj socioj. Tio estas por la Eklezio vera defio, kiu tradukiĝas en enorman taskon, alfrontendan kaj plenumendan per la kunlaboro de ĉiuj ĝiaj filoj: denove enhejmigi la kredon en la diversaj kulturaj medioj de nia epoko, kaj ree vivigi la valorojn de la kristana humanismo.

Neniu el la modernaj ideologioj, kiuj interplektiĝas ĉe la principo de la homa memsufiĉo, sukcesas kontentigi la soifon pri absoluto, kiu enestas en la homo. «Ni estu, do, en spirito kaj vero, atestantoj pri la vivanta Dio, meze de universo alcentrigita al si mem kaj balanciĝanta inter satana orgojlo kaj seniluzia malespero».

Estas tasko de la kristano ree malkovrigi la ĉiam novan forton de la Evangelio, antaŭ ĉio per propra atesto, kiu «devas esti, samtempe, atesto per penso kaj per vivo... Fronte, hodiaŭ pli ol iam, al la dramo de ateismo, la Eklezio intencas renovigi siajn strebojn, pensojn kaj atestojn, en la anonco de la Evangelio».

 

al la indekso

 


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Samideano el *** sendis al mi folion de via revuo «Espero Katolika». Ĝi tre plaĉas al mi. Se estas eble, sendu al mi tutan revuon; mi legos ĝin atente, ĉar en Bulgario mankas tia literaturo.

El Bulgario

 

Responde al via demando pri Dumvivaj Membroj (EK 3/80, p. 50), mi sciigas, ke mi unue aliĝis al IKUE ĉirkaŭ en 1933 por kelkaj jaroj, realiĝis iam en postmilitaj jaroj, kaj fariĝis DM en majo 1958. En la listoj mia nomo estas indikata, laŭ la usona kutimo, kiel «S-ino Berthold Schmidt», laŭ la nomo de mia edzo.

Louisa H. Schmidt, Usono

 

Vidante artikoleton en «Heroldo de Esperanto» pri Papo Johano Paŭlo, kiu benis la gazeton «Espero Katolika», mi scivolas, ĉu vi volus reklami senpagan sendon de specimeno de via gazeto al petantoj, en «Kvakera Esperantisto»; kaj ĉu vi bonvolos anonci en EK similan senpagan sendon de «Kvakera Esperantisto» al iu petanto.

Estas bone, ĉu ne, ke niaj Esperantaj gazetoj donu ekzemplon de kristana komprenemo kaj interhelpo.

Guy B. Tordoff, redaktoro de «Kvakera Esperantisto»

 

En via listo en EK 7-8/1980 (p. 126) mi ne trovis mian kategorion. Mi volus aldoni punkton: «religiemaj» (prefere «kristanaj») esperantistoj. Mi estas kristana esperantisto, kaj por mi Esperanto estas ilo en la servo de Dio.

El Nederlando

 

En EK 7-8/1980 (p. 126) troviĝas la artikolo «Elektu vi mem vian kategorion». Mi ne komprenas, kial aperas tia skribaĵo en EK? Ĉu ĉi tiuj kategorioj rilatas nur al la katolikaj esperantistoj? Kompreneble ne. Kial mi elektu el ĉi tiuj kategorioj? Laŭ la artikolo oni rajte supozas, ke la esperantistoj konsistas grandparte el ne tute normalaj homoj, kaj nur 1 el 13 estas ordinara esperantisto, eble eĉ malpli (ĉar la nombro de la aliaj samideanoj povas esti multe pli).

Ankaŭ inter la neesperantistoj svarmas stranguloj, menskonfuzuloj, tamen oni ne egaligas ilin al aliaj. Ni ne donu argumentojn kontraŭ ni al la malamikoj de la lnternacia Lingvo. Ekzemple, se iu Episkopo petus tradukon ĝuste de tiu artikolo, kian opinion li ricevus pri tiaj strangaj esperantistoj?

Ĉu EK estas destinita esti kaj resti nur informilo? Ĉu ne estus pli utile uzi ĉi tiujn du paĝojn por literaturaĵoj? Eble ne necesus, ke ĉiuj artikoloj estu presataj per la sama litertipo: la revuo estus laŭaspekte pli varia, se la graveco de la unuopaĵoj estus montrata de diversaj litertipoj. Mi ne scias, kiom kostus ĉi tiu ŝanĝo.

El Hungario

 

Mi jam aliĝis al la 66-a Universala Kongreso de Esperanto en la ĉefurbo de Brazilo, Brasilia. Mi esperas, ke miaj superuloj permesos al mi iri al tiu suda Lando.

Mi estas preta prediki en iu preĝejo dum la Kongreso, se mankos alia kandidato. Se eble baldaŭ, oni devus aranĝi pri meslibretoj, kiujn oni povus multobligi laŭ la bezono.

P. Sigmund M. Klimowicz, kapuceno (Usono)

 

La parokestro de mia regiono faris, 18.5.1980, alvokon al la fideluloj, invitante ilin al la lernado de Esperanto. Tuj poste, 31.5.1980, mi komencis Esperanto-kurson por la parokanoj, sed, bedaŭrinde, ĉeestis nur 10 gejunuloj, kiuj, krome, iom post iom forlasis la kurson.

La malfacilaĵo estas, ke la plenaĝuloj ne interesiĝas al la intelektaj valoroj, kiuj ne kontribuas al la ĉiutaga kaj peniga vivteno. Mi bezonas konsilon kaj helpon. La parokestro ne eklernis Esperanton; eble, li ne havas tempon por tio. Mi agadas sole. Tiel mi deziras scii, ĉu IKUE havas helpkason por misioj. La evoluantaj landoj bezonas subtenon. Vi, kiuj vivas en riĉaj landoj, jam delonge ricevintaj tiom da bonaĵoj, devas senŝpare klopodi por disvastigi la bonfaraĵojn al ĉiuj popoloj de Dio.

Roger Randrianekena, Madagaskaro

IKUE ne havas apartan kason por misioj; tamen, laŭ siaj (bedaŭrinde modestaj) eblecoj, ĝi klopodas helpi la misiajn iniciatojn, kiuj estas ligitaj kun katolikismo kaj kun Esperanto. Antonio De Salvo

 

Mi apogas la postulon de s-ro Jan Książek (EK 7-8/1980, p. 122), ke estu en EK paĝoj dediĉitaj «al la esenco kaj principoj de nia katolika kredo».

Ni katolikoj, bedaŭrinde, malmulte konas nian kredon, ofte nia kredo estas supraĵa, kaj la plimulto ne scias dogmojn kaj ne povas klarigi la religiajn malfacilaĵojn al la infanoj kaj al la nekreduloj. Plej plaĉas al mi katolika katekismo konsistanta el demandoj kaj respondoj, kun mallongaj, praktikaj aplikoj al la vivo.

P. Stefan Motyka, Pollando

 

Pastro Henriko Jozefo, 89-jara hinda religiulo de la Kongregacio de la Karmelanoj de Maria Senmakula, ankoraŭ laboras kiel aktiva esperantisto en Keralo (Suda Hindio).

Kiam li estis juna lernanto en sia vilaĝo, tute hazarde li trovis lernolibron de Esperanto, kaj lernis la lingvon memstare.

Dudek jarojn li laboris kiel misiisto en Suda Hindio, kie li konvertis pli ol 1.000 personojn al katolikismo. Kiel senlaca amanto de Esperanto, ĝis nun li instruis ĝin al 200 personoj en Keralo. Ankoraŭ nun, malgraŭ sia aĝo, Pastro Henriko Jozefo sindone instruas Esperanton al grupeto de 10 universitataj studentoj.

P. Cyriac Kanichai, Hindio

 

Lige kun via anonco en la lasta katalogo de UEA, bonvolu sendi al mi la liston de la libroj aĉeteblaj ĉe via libroservo, kaj informi min pri la kondiĉoj kaj metodoj de aĉetado por netranspagipovaj landoj.

L. K., Pollando

Ni klarigas, por tiuj kiuj ne legis la katalogon 1980-82 de la libroservo de UEA, ke IKUE reklamas per ĉi tiu anonco (p. 205): «ANKAŬ EN LANDOJ KUN TRANSPAGAJ PROBLEMOJ... oni povas aĉeti la titolojn vendatajn ĉe la Centra Oficejo de IKUE. Petu senpagan libroliston!». La aĉeteblaj titoloj estas tiuj, kiuj aperas en la «librolisto», kiu periode estas publikigata en EK. La mendojn oni faru al la C.O. en Romo, kaj la pagojn (en nacia valuto) al la koncerna landa reprezentanto, aŭ al la persono, kiun la C.O. de IKUE indikos. Antonio De Salvo

 

Interesas min kelkaj libroj el via libroservo. Sed, kvankam mi havus la avantaĝon pagi ilin en nacia valuto, ili kostas tro multe por mi. En Hungario la libroj kostas malmulte; la Esperanto-libroj iom pli, sed je viaj prezoj la aĉetado estas malebla por la plej multaj esperantistoj.

Miaopinie, Mons. Poggi pravis, kiam li diris, ke ni bezonas riĉan subtenanton, kaj ke ni devas eldoni literaturaĵojn. La unua afero solvus la duan.

I. N., Hungario

Efektive, la prezoj de libroj estas tre malsimilaj en landoj tiel diritaj «socialismaj» kaj «kapitalismaj». En tiuj socialismaj, libroj kostas tre malmulte, sed troveblas nur difinitaj titoloj; en tiuj kapitalismaj, la titoloj estas multegaj, sed la prezoj estas tre altaj. Kial? Ĝuste pro tio, ke la prezo de publikaĵo estas strikte ligita kun ĝia vendata eldonkvanto: en socialismaj landoj, oni estas devigataj koncentri la aĉetojn je relative malmultaj titoloj, kiuj, do, estas vendataj en sufiĉa kvanto; en tiuj kapitalismaj, la aĉetoj rilatas al tre pli granda nombro da titoloj, ĉiu el kiuj, do, estas vendata en nur limigita kvanto, kun rekta influo sur la prezon.

Al tio oni aldonu aliajn du ĝeneralajn konsiderojn. La preznivelo en socialismaj landoj estas malalta kompare kun tiuj kapitalismaj, ankaŭ ĉar la nivelo de salajroj estas, paralele, malalta; pro tio, kiam per socialisma salajro oni volas aĉeti kapitalisman varon, oni spertas la altecon de la kapitalisma prezo kompare kun la socialisma salajro. Krome, ĉar la socialismaj valutoj estas praktike neŝanĝeblaj, por superi la transpagajn problemojn oni devas ekspluati nerektajn kaj kompleksajn vojojn, kiuj, kompreneble, havas koston: tio faras, ke la civitano de socialisma lando pagas tre pli multe ol la sumon, kiun la civitano de lando kapitalisma siavice sukcesas enkasigi.

Ni faru praktikan ekzemplon. Polo, kiu volas aliĝi al IKUE, pagas jaran kotizon de 300 zlotoj, kiuj egalas al sumo 8-oble pli granda ol la sumo, kiun fakte lKUE ricevas en liroj: tio en la senco, ke por gajni la 6.000 lirojn, kiujn IKUE pene sukcesas eltiri de tiuj 300 zlotoj, itala dungito devas labori 1/8 el la tempo, kiun devas prilabori pola dungito por gajni 300 zlotojn. Pro tio estas des pli mirinde kaj admirinde, ke unu triono el la membroj de IKUE estas ĝuste poloj!

Rilate Esperanto-librojn, ni aldonu plian konsideron. Tiuj eldonataj en socialismaj landoj havas, kutime, pli altan eldonkvanton kaj vendeblon, ĉar ili estas amase aĉetataj de samnacianoj, kiuj utiligas ilin kiel rimedon de interŝanĝo kun esperantistoj de kapitalismaj landoj. Tio estas tiel vera, ke ĝuste IKUE, antaŭ kelkaj jaroj, faris malagrablan sperton, kiam ĝi kuneldonis iun libron kune kun iu eldonejo de iu socialisma lando: tiam, la okcidenta merkato (kiun IKUE planis ekspluati per sia porcio de ekzempleroj) estis tutsimple saturita de la porcio asignita al la socialisma lando, kiu estis amase sendita okcidenten kiel rimedo de akiro de kapitalismaj varoj.

Se tiaj estas la kondiĉoj, mi timas, ke por decide antaŭenigi Esperanton ne estas sufiĉe trovi riĉan subtenanton; estas bezonata nova tipo de ekonomiaj rilatoj je internacia nivelo.

Antonio De Salvo

 

Mi trovis tre interesaj la numerojn 9/1980 kaj 10/1980 de EK. Mi ne scias, ĉu ĉiuj same opinias, tamen mi kun plensincera danko volas esprimi mian ĝojon. Bone, ke vi ne presas longajn leterojn, kiuj ne al ĉiuj estas interesaj. Ĉifoje vi elektis tion, kio donas la bildon de nia movado, sen troa babilado. La artikoloj estas vere interesaj kaj utilaj. Speciale mi ĝojas pro ambaŭ kovrilbildoj. Ili min enpensigas - eble ankaŭ la aliajn.

J. Z., Pollando

 

Rezulte de informo, kiu aperis en EK 7-8/1980 (p. 108) pri senpaga libro pri Hiroŝimo, ni nun ricevadas petojn pri ĝi. Sed fakte la libro elĉerpiĝis ant sufiĉe da tempo. Bonvolu do anonci tion al la legantoj.

Victor Sadler, ĝen. dir. de UEA

 

En mia hejmo, jam de kiam mi estis infaneto ĉe familio konsistanta el gepatroj kaj kvin gefratoj, ni kutimis reciti, de ĉiam, la Rozarion.

Poste, ene de la familio de mi fondita, mi sekvis tiun tradicion, sed, bedaŭrinde, la nuntempa nova vivmaniero forblovis ĝin. Hodiaŭ estas malfacilega afero kunordigi preĝadon en hejmo. Necesas, ke ĉiuj hejmanoj estu konsciaj, kaj deziru reciti preĝojn familie. Tiel same, la regantaj ventoj hodiaŭaj ankaŭ kunlaboras al tiu malfeliĉaĵo.

Fronte al tio, mi tutkore akceptas la ideon de P. Bourdon (EK 10/1980, p. 163) reciti ĉiutage unu Dekon de Rozario kiel proponite, kun la aldono de la monataj papaj preĝintencoj.

Tiamaniere, mi sentas min helpata rekonstrui certagrade mian prapatran kutimon, kaj mi spertos, samtempe, la movadan intimecon, preĝante precipe por la tuta esperantistaro, por la Eklezio, kaj tiel plu.

Jozefo-Maria Pi, Hispanio

 al la indekso

 


 

PREĜO POR LA FAMILIO

 

Okaze de la Episkopa Sinodo pri Familio, kiu havis lokon en oktobro, Papo Johano Paŭlo la dua verkis ĉi tiun preĝon:

 

Dio, de kiu venas ĉiu patreco ĉiele kaj surtere,

Patro, kiu estas Amo kaj Vivo,

faru, ke ĉiu homa familio surtere iĝu,

pere de Via Filo, Jesu-Kristo, “naskiĝinta el Virino”,

kaj pere de la Sankta Spirito, fonto de dia amo,

vera sanktejo de vivo kaj amo

por la generacioj ĉiam renoviĝantaj.

Faru, ke Via graco gvidu la pensojn kaj la agojn de la geedzoj

al la bono de iliaj familioj

kaj de la familioj de la tuta mondo.

Faru, ke la junaj generacioj trovu en la familio fortan apogon

por sia homeco kaj sia kresko en la vero kaj en la amo.

Faru, ke la amo, plifortigita per la graco de la sakramento de Geedziĝo,

montru sin pki forta ol ĉiu malforteco kaj ĉiu krizo,

tra kiuj, fojfoje, pasas niaj familioj.

Faru, fine, tion ni petas de Vi laŭ propeto

de la Sankta Familio de Nazareto,

ke la Eklezio, meze de ĉiuj nacioj de la tero,

povu fruktodone plenumi sian mision

en la familio kaj pere de la familio.

Vi, kiu estas la Vivo, la Vero kaj la Amo,

en la unueco de la Filo kaj de la Sankta Spirito.

Amen.

 

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

al la indekso

 


 

VATIKANA RADIO

 

La Episkopo de Bergamo, Mons. Giulio Oggioni, tiel skribis (en itala lingvo) 6.10.1980 al P. Magnani, Prezidanto de IKUE:

 

Respektinda P. Duilio,

laŭ via peto, mi rajtigas la Respektindan sacerdoton P. Battista Cadei, de ĉi tiu Bergama diocezo, meti sin en la servon de IKUE kiel respondecan redaktoron de la elsendoj en lingvo Esperanto de Vatikana Radio.

La rajtigo estas unujara renovigebla. La dirita sacerdoto rezidos en la Paroko S.Bazilo (Roma), paŝtiste servante dum la tempo, kiun lasos al li libera la deĵoro ĉe Vatikana Radio.

Giulio Oggioni

 

P. Magnani tiel respondis (en itala lingvo) 14.10.1980:

 

Tre Respektinda Ekscelenco,

kun granda ĝojo mi ricevis, antaŭ nelonge, Vian sopiritan oficialan komunikon de 6.10.1980, rilate la translokiĝon de Sac. Battista Cadei, esperantisto, al Romo, por la fruktodona kaj tiel bezonata apostola servo per la ondoj de Vatikana Radio.

Via decido, Ekscelenco, estis vere providenca, ĉar la Resp. Patro Giacinto Jacobitti, iniciatinto kaj responsulo de la elsendoj en Esperanto de Vatikana Radio, estis antaŭ nelonge en kliniko dum unu monato, kaj nun, kvankam hejme, li ne sentas sin sufiĉe forta por daŭrigi laboron tiel respondecoplenan kaj vastan, kiaj estas la du ĉiusemajnaj elsendoj kaj la koneksa korespondado.

La frata akcepto, kiun faris al P. Cadei la Resp. Parokestro de S. Bazilo, P.Carmelo Pelaratti, kaj liaj kunlaborantaj kunfratoj, estis neduba signo kaj konfirmo, ke oni estas kaj agas en la Dia Volo.

Mi dankas Vin, Tre Respektinda Ekscelenco, nome de la tuta estraro de IKUE kaj de ĉiuj membroj dissemitaj en 44 landoj, kaj de la multai geaŭskultantoj, katolikaj kaj nekatolikaj, de la Esperanto-fako de Vatikana Radio, kiuj povos esti informataj, en nedubinda maniero, dufoje en ĉiu semajno, pri la vivo de la Eklezio. Mi vere volus ke, je konfirmo de tio, kion mi diras, Via Ekscelenco ricevu de ili, kiel signon de estimo kaj de dankemo, almenaŭ unu dankan karton!

La komprenemo de Via Ekscelenco, samkiel tiu de multaj aliaj Episkopoj, por nia aparta apostola agado je internacia nivelo, esperigas nin, ke la idealo, por kiu ni luktas, ĉiam pli firmiĝos ankaŭ en la Katolika Eklezio, por la bono kaj la frateco de la Homaro.

Humile mi kisas la S. ringon, kaj petas, ke Vi benu nin

Duilio Magnani

 

Mons. Oggioni tiel reskribis (en itala lingvo) 24.10.1980:

 

Tre respektinda sacerdoto P. Duilio,

mi ricevis vian leteron, tiel dankeman pro la gesto de Prof. sac. G. Battista Cadei je la servo de niaj gefratoj kiuj aŭskultas en lingvo esperanto. La sindonemo estis tute de P. Battista, kaj mi simple sekvis tiujn, kiuj al mi ŝajnis la signoj de la volo de l’ Sinjoro.

Mi kore benas vin.

Giulio Oggioni

 

P. Cadei efektive translokiĝis al Romo 15.10.1980. Ekde la fino de oktobro li ekprenis la respondecon de la Esperanto-elsendoj de Vatikana Radio. Ekde novembro, la Centra Oficejo de IKUE funkcias ankaŭ kiel sidejo de la Esperanto-fako de VR, kaj IKUE pagas la administrajn elspezojn (ni klarigas, ke P. Cadei laboras senpage; la elspezoj, cetere grandaj, estas por la administra flanko: ankaŭ, ekzemple, la papero por la redaktado de la tekstoj, la kovertoj kaj kartoj por la respondoj, kaj parto de la afranko, estas pagataj ne de Vatikana Radio, sed de IKUE, samkiel, pli frue, ili estis pagataj de P. Jacobitti).

Antonio De Salvo

al la indekso

 


 

ASOCIAJ NOTOJ

 

Prof. Austin Herschel eksiĝis kiel komitatano de IKUE. Lian postenon prenis, reprezente de Usono, Kevin Laughery.

 

La Prezidanto kaj la Sekretario de IKUE transdonis al la Konsilio pri Laikoj (v. EK 6/1980, p. 87), 20.11.1980, ampleksan dokumentaron pri la Unuiĝo kaj ĝia apostola agado, cele al agnosko de IKUE kiel intemacia katolika organizo aganta en la kadro de la Konsilio. Respondo de la vatikana instanco estas antaŭvidita por la fino de kuranta jaro.

Dume, ni ripetas nian alvokon al la posedantoj de dokumentoj, kiuj povas favori tiun agnoskon (ekz. aprobaj leteroj de Episkopoj k. s.), havigi ilin, en originalo aŭ en fotokopio, al la Centra Oficejo de IKUE.

 

al la indekso

 


 

NI AGU EKSTEREN!

 

Mi havas la impreson, ke la Esperantistoj tro multe turniĝas nur en sia propra domo, esperantigante tiujn, kiuj jam estas Esperantistoj. En tiu maniero ni malrapide montras Esperanton al tiuj, kiuj estas eksterhejme. Ili ne eniros la hejmon, en kiu oni parolas «en alia lingvo». Ni troviĝas ankoraŭ en Esperantujo batalanta kaj ne triumfanta, ni devas eble pli paroli en aliaj lingvoj ol en Esperanto. Tiam pli da homoj komprenos nin, kaj konvinkiĝos pri tio, kion ni priparolas ai ili. Alimaniere, la homoj rigardas nin kiel strangulojn. Ni devas prezenti la internacilingvan problemon en serioza maniero, antaŭe preparita. Mi pensas, precipe, pri la publikaĵoj en nacilingvoj, ĉu en gazetoj, revuoj ĉu en apartaj verkoj. En publikado, en disvastigado, povas ĉiuj partopreni, donante sian apogon diversmaniere, ankaŭ ekonomie. Mi pensas, ke la Esperantistoj de la unuopaj landoj povus prizorgi unu bone preparitan verkon nacilingve. Aŭ oni povus prepari ĝin en grupo kaj traduki ĝin en unuopaj landoj.

Mi ricevis multajn leterojn, el diversaj landoj, rilate al mia verko (*). Kelkfoje skribis ilin profesoroj. Pere de nacilingva poresperanta literaturo ni povus fari multe. Esperantistoj mem devus fari pli multe en tiu ĉi kampo kaj ili devus kunlabori pli. Unu homo ne faros multe, ĉar li ne povas koni tro multe da lingvoj, kaj ne povas esti ĉie. Kaj ni devas interesiĝi plimulte pri tiu ĉi poresperanta literaturo. Multfoje ni interesiĝas tro pri simplaj kunvenoj, ekskursoj, kongresoj, kaj eĉ aĉetas multajn esperantajn librojn, sed ĉio restas en Esperantujo. Certe la Esperantistoj konas certan nombron de redaktoroj de nacilingvaj revuoj, aŭ havas eblecon de iu kontakto kun ili.

Alia afero estas la organizado de konferencoj aŭ kunvenoj en diversaj medioj, pri Esperanto aŭ internacilingva problemo, eventuale rilate al la Eklezio, evangelizado aŭ Ekumenismo.

Pri la supre indikitaj problemoj oni povus pli skribi en Espero Katolika. Certe multaj Esperantistoj volas nur religian enhavon. Multfoje ĝi estas tradukaĵo el aliaj lingvoj, kiun oni povas trovi en nacilingvaj gazetoj. Niaj tekstoj povas esti religiaj kaj samtempe priesperantaj, analizante manierojn de esperantigo kaj de «kristanigo».

Laŭ la eblecoj mi provos ankoraŭ sikribi pri detaloj, kiuj permesos ekspliki pli bone la aferon.

Jerzy Korytkowski, Pollando

 

(*) La konata verko de P. Jerzy Korytkowski «lnternacia lingvo en Eklezio kaj mondo» ekzistas, krom en Esperanto, ankaŭ en la lingvoj itala, franca kaj hispana.

 

al la indekso


 

PRI KOTIZOJ

 

La ĝisnuna kotizo por Hungario (200 forintoj) estas, laŭ mi, la plej alta prezo por membro-abonanto. Ĝi egalas al 37 kilogramoj da pano, aŭ 33 litroj da lakto, aŭ 33 kilogramoj da butero, aŭ 60 boteletoj da Pepsi cola.

L. K., Hungario

 

La ĝisnuna kotizo por Pollando egalas al tritaga salajro de pastro laboranta en diocezo. Por la simpla homo ĝi eĉ povas esti problemo, ĉar ĝi kelkoble superas la tiuspecajn abonkotizojn ĉe ni.

Z. J., Pollando

 

Mi esprimas mian opinion kontraŭ plialtigo de la kotizo, pro la granda krizo ekonomia kaj la terure akriĝanta problemo de kontraŭvolaj senlaboruloj.

M. C., Hispanio

 

Se oni konsideras la inflacion, mi pensas, ke oni povus plialtigi la kotizon 10%.

R. D., Francio

 

Mi bone komprenas la malfacilaĵojn de kelkaj landoj; pro tio, mi esperas ke, dank’ al donacoj, oni povos eviti plialtigon de la kotizo. Se, tamen, tiuj donacoj ne venos, oni devos necese elekti inter du solvoj, egale malagrablaj: aŭ plialtigi la kotizon, aŭ malpliigi la nombron de la paĝoj de EK.

Ĉiukaze, IKUE pretas ekzameni kun komprenemo la situacion de tiuj, kiuj havas ekonomiajn malfacilaĵojn por aliĝi.

Antonio De Salvo

al la indekso


 

LA TAGO DE LA MORTINTOJ

 

Se la homo malakceptus la ekziston de Dio, tiam la tombejo vere estus la loko de ĝia definitiva malvenko. Tion memorigis la Papo okaze de la Tago de Mortintoj 1979 (sed la instruo daŭre validas).

En la momento mem, en kiu la homo igas Dion mortinta en sia menso kaj en sia koro, ĝi samtempe rezignas pri la kristana certeco de la eterna vivo, kaj kondamnas sin mem al nereturnebla morto; nome, ĝi akceptas tiun programon pri morto de la homo, kiu, bedaŭrinde, kaj ofte sen pripenso, laŭgrade iĝas la programo de la hodiaŭa civilizo.

Se la homo malakceptus la ekziston de Dio, tiam la tombejo estus vere la loko, kie manifestiĝas la definitiva kaj neŝanĝebla venko de la tero super la homo; la loko de la regado de la tero super tiu homo, kiu, dumvive, pretendis esti ĝia mastro.

Al ĉi tiu koncepto, kiu humiligas la homon, la Papo kontraŭmetis la vivoplenan programon de kristanismo. «Ni kredatestas - li diris - pri la ekzisto de Dio kaj lia regado super la kreitaĵo, pri lia sava ĉeesto en la homa historio... Nia fido ebligas, ke ni pensu je la mortintoj kiel je personoj kiuj, pere de Kristo, vivas en Dio... Ni rigardu nian vivon, en la Tago de Mortintoj, en.la perspektivo de la eterneco».

 

al la indekso


 

LA PAPO AL F. R. GERMANIO

 

En 5 tagoj (15-19.11.1980) Johano Paŭlo la dua «konkeris» F. R. Germanion.

Temis, sendube, pri la plej malfacila el ĉiuj ĝisnunaj vojaĝoj de la Papo: Germanio, ja, estas la lando de Lutero, kaj, krome, la lando pro kiu multe suferis la pola nacio. Sed Johano Paŭlo la dua sukcesis, unu fojon plie, mildigi la animojn, ankaŭ per kelkaj kuraĝaj gestoj: ekzemple, li rekonis iajn respondecojn de la katolika Eklezio pro la disiĝo inter la kristanoj; li agnoskis la grandecon de Lutero; li kisis la germanan teron; li eĉ aŭspiciis la reunuiĝon de Germanio en la kadro de unuiĝonta Eŭropo.

Dum la vojaĝo, kiun la Papo mem difinis «pilgrimado», Johano Paŭlo la dua faris 50 paroladojn, ankoraŭfoje surprizante per sia mensa vigleco kaj fizika eltenemo. Li alfrontis kun la kutima firmeco la plej tiklajn problemojn, religiajn kaj sociajn. En lando, kie estas ĉiam pli disvastiĝintaj la signoj de sekulareco, la Papo konfirmis la valorojn de familio kaj geedzeco, kaj kondamnis la ekstergeedzajn seksajn rilatojn kaj la abortigon. Krome, parolante al la junularo, li alfrontis unu el la plej seriozaj problemoj de nia epoko, la fuĝon el sia memo, kiu kondukas multajn gejunulojn al la detruo de propra homeco per alkoholo kaj narkotaĵoj, en senespera soleco, sopire al politikaj kaj sociaj utopioj kiuj tradukiĝas en totalitarismajn reĝimojn. Al la protestantoj, li lanĉis alvokon por superi ĉiujn konfliktojn, en momento en kiu estas tiel serioza la atako fare de ateismo.

Sed Johano Paŭlo la dua havis, precipe, la meriton emfazi, en Germanio riĉa kaj ekonomie forta, la nepran neceson de mondo pli justa kaj digna por ĉiuj homoj, sur la tuta tero. «Se oni ne ŝanĝas la manieron vivi kaj evolui - diris la Papo - neniu lando, eĉ riĉa, povos rezisti kontraŭ la atako de tiom da homoj, kiuj ne havas por vivi». Kaj, verŝajne, ĝuste ĉi tiu admono estis tio, kio plejmulte skuis la konsciencojn.

Antonio De Salvo

 

En Kolonjo mi partoprenis en la renkontiĝo kun la S. Patro. Pli ol duonmiliono da homoj ĉeestis, en perfekta disciplino, spite al la terure malbona vetero. Dum la tuta tempo pluvis, eĉ pluvegis, kaj la vento blovis. La tereno estis tiel malseka, ke ni paŝadis en la koto ĝis la maleoloj; tamen ni estis ĉiuj feliĉaj, ĉar ni povis vidi la S. Patron kaj aŭdi lian predikon, preĝon kaj fortan kantadon...

Josef Kondor, F. R. Germanio

al la indekso


 

KIO MANKAS

je Advento kaj Kristnasko 1980

 

Mankas vera kristaneca kredo

ankaŭ inter nia kristanar’:

mens’, animo iĝis jam posedo

de l’ konsum-epok’ en pens’ kaj far’.

Adorata estas materio,

mono kaj potenc-celad’ ekstrema,

ŝajnprogreso, la moderna «dio»,

sed ne la INFANO BETLEHEMA!

Kred’ kristana forte rekomendas

oferemon laŭ plej alta ver’.

Kiel pac-portantojn Dio sendas .

nin en mondon de malpac-mizer’.

Jen advento kaj Kristnasko vokas, levas

nin admone al denova di-favor’:

mon-avido kaj malamo cedi devas,

sed nur amo regi en kristana kor’!

 

Walter Mudrak, Aŭstrio

 

al la indekso


 

TRA LA KATOLlKA ESPERANTO-MOVADO

 

Meso en Esperanto estis kuncelebrita de P. Petro Urbaitis (Brazilo) kaj P. Bruno Ostropolski (Argentino) okaze de Sud-Brazila Regiona Esperanto-Renkontiĝo en Porto Alegre (19-21.9.1980).

 

La duan dimanĉon de ĉiu monato, je la horo 15,30, en la preĝejo «Kristo Reĝo» (Krisztus Király) en Budapeŝto, Hungario, okazas Sanktaj Mesoj en Esperanto.

En 1981, tiuj Mesoj havos lokon en la tagoj 11 jan., 8 febr., 8 marto, 12 apr., 10 majo, 14 jun., 12 jul., 9 aug., 13 sept., 11 okt., 8 nov., 13 dec.

 

21.9.1980 grupo de 19 geesperantistoj pilgrimis al la Monto S. Kruco, ĉirkaŭ 30 km de Kielce (Pollando).

S. Meso en Esperanto (unuafoje tie) estis celebrita de P. Józef  Zielonka.

 

Okaze de Trilanda Renkontiĝo en Xhorix (Belgio), en kiu partoprenis ĉirkaŭ 60 esperantistoj el Belgio, F.R. Germanio, Nederlando kaj Britio, P. Louis Muller (Belgio) celebris dulingvan diservon (en la franca kaj en Esperanto), kun prediko en Esperanto, 19.10.1980.

 

Sur Hela Monto en Ĉenstoĥovo (Pollando) kunvenis, 28.9.1980, preskaŭ 150 polaj IKUE-anoj, kiuj kune preĝis, kantis kaj interŝanĝis siajn spertojn (atingojn kaj malfacilaĵojn).

La kunveno okazis en la Papa Salono. La animzorganto de la polaj katolikaj esperantistoj, P. Józef Zielonka, legis salutajn telegramojn, inter kiuj elstaris tiu de la pola Episkopo Francisko Musiel; P. Zielonka ankaŭ raportis pri la katolika agado en Pollando, kaj siajn spertojn en loka laboro komuněkis ĉeestantoj el pli ol dek urboj.

Dum la preĝtago oni partoprenis, interalie, Meson kaj Krucvojon.

La ĉenstoĥova ensemblo «Verdaj steletoj» pliriĉigis la aranĝon per siaj religiaj kantoj.

 

al la indekso


 

NI GRATULAS

 

Cesar kaj Margareta Vanbiervliet-Rysman (Belgio) festis, en aŭgusto, 50-jaran geedziĝan jubileon. Ili havas 11 gefilojn kaj 16 genepojn.

S-ro Vanbiervliet, de pli ol 50 jaroj membro de IKUE, kreis en sia urbo Kortrijk unu el la plej grandaj Esperanto-Bibliotekoj en la mondo.

 

La prestiĝa itala eldonejo Sansoni aperigis, en sia kolekto «Saggi» (Eseoj), preskaŭ 300-paĝan volumon (en itala lingvo) zorge de Franco Frabboni, kun titolo «Plenaĝa lernejo - Infana lernejo kaj novaj edukaj enhavoj». La libro prezentas la Aktojn de la Kunveno pri «La rajto je kono kaj kreivo ĉe la infano de la 80-aj jaroj. Ni kune konstruu edukan planon por la infana lernejo», kiu okazis en San Marino 12-15.9.1979, laŭ iniciato de la Ministerio pri Publika Instruado kaj Kulturo de tiu Respubliko, kaj en la kadro de la «Internacia Jaro de la Infano».

Partoprenis en la Kunveno, siatempe, pli ol 300 personoj, ĉiuj kun alta kvalifikiteco.

Pli ol 17 paĝoj de la volumo estas dediĉitaj al referaĵoj pri la instruado de Esperanto, zorge de P. Albino Ciccanti, Prof. Helmar Frank, D-ro Sergio Mariani kaj Prof-ino Marina Michelotti.

 

En la kataluna urbeto Vilanova i la Geltrů (Hispanio), en la kadro de la 22-a Kataluna Esperantista Renkontiĝo, 28.9.1980 okazis, interalie, Meso en Esperanto kun prediko (fare de P. Manuel Casanoves), inaŭguro de Zamenhof-strato, kaj la 20-a eldono de la Internaciaj Floraj Ludoj (festparoladis s-ro René Llech-Walter, franca kataluno, Dumviva Membro de IKUE; prezidis la juĝan komisionon P. Manuel Casanoves, Komitatano de IKUE; kaj gajnis la unuan premion la ĉeĥa poeto Jiři Kořínek, membro de IKUE).

 

 al la indekso


 

ANONCETOJ

(ili aperis dise tra la tuta numero, noto de la TTT-ejestro)

 

 

Pagu frue vian kotizon 1981! Vi multe helpos, tiel, nian administradon, kaj ne riskos maltrafi iujn numerojn de la revuo (numero 2/81 iros nur al pagintoj).

 

 

Esperantajn librojn, revuojn, poŝtostampojn sendas s-ro Luis Vicino, (...) Buenos Aires 36, Argentino. Interŝanĝe li deziras maksimum-kartojn kaj Esperantajn filatelaĵojn.

 

 

«Leo Tolstoj – La homo, la verkisto kaj la reformisto» estas eksterordinara libro, eldonita de Lina Gabrielli (... Ascoli Piceno, Italio), kiu prezentas la rememorojn de Victor Lebrun, amiko kaj sekretario de Tolstoj.

La libro, kiu enhavas, interalie, 20 leterojn de Tolstoj al Lebrun kaj kelkajn preskaŭ centjarajn fotojn, estis verkita originale en Espreranto, tiel ke nuntempe la esperantistoj konas, pri Tolstoj, faktojn nekonatajn en naciaj lingvoj.

 

 

«Joĉjo, legolibro por komencantoj, legolibro pri Esperantujo» titoliĝas 96-paĝa libreto de Elda Otto, kiu volas esti pli ol gaja rakonto. Ĝi uzas plej simplan lingvon, laŭeble evitante tiujn participojn kaj kunmetitajn vortojn, kiuj ofte timigas la komencantojn; la libro, ja, celas esti legata precipe de komencantoj, kaj, samtermpe, pruvi ke eĉ per plej simpla Esperanto oni povas ĉion diri, kvankam ne ĉiam altnivele.

Vendoprezo 8 nederlandaj guldenoj plus sendokostoj (Internacia Esperanto-Instituto (....) Den Haag, Nederlando).

 

 

Ĵus aperis la kvara eldono de la fama libro de Edmond Privat «Esprimo de sentoj en Esperanto», Vendoprezo 7 nederlandaj guldenoj plus sendokostoj (Internacia Esperanto-Instituto (....) Den Haag, Nederlando).

 

 

 

 al la indekso