Enhavo de Espero Katolika numero 6/1980

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: en la festo de l’ Korpo de l’ Sinjoro.

 

 

 


 

KONSILIO PRI LAIKOJ

 

En pluraj dokumentoj, la dua Vatikana Koncilio parolis pri la internaciaj katolikaj organizoj (Gaudium et Spes n. 90, Apostolicam Actuositatem n. 19, Ad Gentes n. 29, Inter Mirifica n. 22).

Precipe grava estas la unua alineo de n. 90 de la Paŝtista Konstitucio Gaudium et Spes:

«Por la kristanoj, elstara formo de internacia agado estas sendube la kontribuo, kiun ili donas, unuope aŭ grupe, al la institucioj, kiuj celas plivastigi la internacian kunlaboron... La diversaj internaciaj katolikaj organizoj povas, krome, fari multajn servojn por la konstruado de tutmonda komunaĵo paca kaj frata. Estas necese ilin solidigi, ilin provizante per pli multnombra kaj klera personaro, pliigante la materiajn rimedojn, kiujn ili bezonas, kaj harmonie kunordigante iliajn fortojn. Je niaj tagoj, fakte, la efikeeo de la agado kaj la necesoj de la dialogo postulas kolektivajn iniciatojn. Plie, tiai asocioj larĝe kontribuas pligrandigi la senton de universaleeo, kiu sendube taŭgas al la katolikoj, kaj naski la konscion pri vere tutmondaj solidareco kaj respondeco».

Por antaŭenigi la apostolan agadon de laikoj, Paŭlo la 6-a fondis la Konsilion pri Laikoj (latine: «Consilium de Laicis»), kiu fiksis ĉi tiujn regulojn koncerne la agnoskon, siaflanke, de iu organizo kiel «internacia katolika organizo»:

1) la vorto «organizo» estas interpretenda larĝasence: povas temi pri asocio, movado, federacio, ktp. Nur estas necese, ke la organizo klare difinu sian apartan karakteron (la kategorion de personoj, kiun ĝi koncernas) kaj sian agadsferon (spiritan, kulturan, bonfaran, ktp).

La organizo devas pruvi sian vivkapablon, en rilato kun la celoj de sia statuto. Pri tio, gravas, ke ĝi havu sufiĉan nombrokonsiston. Oni ne postulas de ĉiuj la saman kvanton; temas, esence, pri kvalita taksado, en funkcio de la flegata celo. La organizo, alivorte, devas baziĝi sur efektiva membraro, devas havi respondecajn gvidantojn, devas posedi la rimedojn necesajn por sia laboro, devas faciligi la rilatojn inter siaj membroj (precipe, ĝi devas okazigi, je regulaj intervaloj, asembleojn de la membraro, por fari bilancon de la plenumitaj agadoj kaj plani tiujn plenumotajn, kaj por nomi la personojn, kiuj estu respondecaj pri tio), havi sufiĉan ekonomian memstarecon por esti sendependa (kvankam tio ne ekskludas, ke ĝi petu donacojn aŭ subvenciojn).

2) Per ke organizo estu internacia, ne sufiĉas, ke ĝi deklaru sin tia, kvankam ja estas postulate, ke ĝi tion eksplicite faru. La internacia karaktero pruviĝas per pluraj samtempaj cirkonstancoj: la organizo devas havi membrojn en diversaj landoj; favori la interŝanĝojn, la komunikojn kaj la dialogojn inter ili; formi siajn membrojn al internacia spirito kaj evoluigi, ĉe ili, la senton de tiucela respondeeo; havi universalan vidpunkton, kiu preteriru la kadron de la nacioj kaj de la regionoj, eĉ kiam, ĉe la komenco, ĝi limiĝas je nur kelkaj nacioj.

La internacia karaktero postulas kunfandiĝon de la agadoj de la diversaj naciaj komponantoj, kaj efektivan partoprenon de la bazo en la estrado, en internacia perspektivo: simpla adicio de naciaj elementoj ne sufiĉas por fari «internacian organizon».

3) La vorto «katolika» estas la plej grava, ĉar ĝi donas tute apartan signifon al la organizo. Por ke iu organizo povu esti nomata katolika, estas necese, ke: ĝi eksplicite referencu al la Evangelio kaj al la Eklezia Instruo; ĝi esprimu la volon eniĝi en la paŝtistajn strebojn de la Eklezio; ĝi flegu la edukiĝon al la kredo de siaj membroj; ĝi estu preta servi en difinitaj sektoroj; ĝi alprenu la «malfermitecon» de la Eklezio en la spirito de la dua Vatikana Koncilio; ĝi estu konsekvenca en la rilatoj kun la eklezia hierarkio. Eĉ se, en difinitaj kazoj, iu organizo povas akcepti kiel membrojn nekatolikajn kristanojn, aŭ eĉ nekristanojn, ĝi ne povas deflankiĝi de la katolika Eklezio, de ĝia doktrino kaj de ĝiaj celoj, sen ŝanĝi sian esencan karakteron. Kaj (kiel diras la dekreto pri apostolado de Laikoj Apostolicam Actuositatem, n. 24) «neniu iniciato povas pretendi la nomon “katolika” sen la konsento de la laŭlega eklezia autoritato», kiu, por la internaciaj organizoj, povas esti la Ŝtata Sekretariejo de la Sankta Sidejo.

Ĉe la Konsilio pri Laikoj ekzistas registro de la internaciaj katolikaj organizoj; ĉiuj rajtas peti enskribiĝon, kiu, tamen, iĝas definitiva nur post la agnosko, fare de la Sankta Sidejo, ke estas plenumitaj la kondiĉoj pli frue listigitaj.

Ĝuste surbaze de la diritaj reguloj, per letero de 19.2.1980 P. Magnani petis la enskribiĝon de IKUE, kaj, kun la celo klarigi persone la agadon de nia asocio, li ankaŭ petis de Kard. Opilio Rossi, Prefekto de la Konsilio pri Laikoj, aŭdiencon por si kaj por la Sekretario de IKUE.

Tiu aŭdienco havis lokon 24.4.1980. La Kardinalo tre afable intelparolis kun Magnani kaj De Salvo, preskaŭ unu horon (interalie, li konfesis, ke li jam pli frue aŭdis pri Esperanto, ĉar, kiam li estis Nuncio en Aŭstrio, la tiama Federacia Prezidento, la esperantisto Franz Jonas, kelkfoje parolis al li pri la Internacia Lingvo: jen nekonata epizodo de la esperantista agado de la socialisto Jonas, kiu kun la Nuncio de la Sankta Sidejo babilis pri... Esperanto!). Kun intereso Kard. Rossi informiĝis pri la agado de IKUE, kaj li estis tre surprizita, aŭdante, ke la esperantistoj ne celas simple amon kaj fratecon, sed ili ankaŭ havas ampleksan apostolan agadon, kiu esprimiĝas per konkretaj faroj (eldonado, kongresoj, spiritaj ekzercoj, organizitaj bonfaraj iniciatoj, diskonigo de la vivo de la Eklezio ĉe nekatolikoj, nekristanoj kaj nekredantoj, ktp).

La konkludo de la aŭdienco estis, ke IKUE prezentu dokumentaron pri sia agado, kun akompano de aprobaj leteroj de Kardinaloj kaj Episkopoj, kiuj atestu pri la plenumo, fare de IKUE, de la kondiĉoj preskribitaj por agnosko fare de la Sankta Sidejo. Tia materialo nun estas kolektata, kaj, espereble, oni povos relative baldaŭ antaŭenigi la dosieron. Tiucele, ni petas la urĝan helpon de niaj membroj, por ke ni povu havi, eventuale eĉ nur fotokopie, rekomendajn leterojn de diversnaciaj ekleziaj eminentuloj.

A.D.S.

 al la indekso

 


 

LI ESTIS BONA

 

Ni posedas diversajn titolojn,

aŭ ankaŭ atribuas al ni iun postenon.

Ekzistas iu hierarkio de alnomoj.

Eĉ la plej malgranda alnomo estas avidata.

La vivo ŝajnas malagrabla sen iu titolo.

Ni ŝatas diversajn titolojn.

Ni envias titolojn al aliuloj.

Kiel bele sonas:

ministro,

ambasadoro,

direktoro,

rektoro,

profesoro,

doktoro,

magistro,

estro...

Ni pretendas ĉi alnomojn,

kaj eble malofte pri ni oni povus diri:

«li estas bona homo».

Kiu scias, ĉu ne nur ĉi titolo valoras.

Certe nur ĝi estos grava antaŭ Dio.

Kaj ĝi estas sendube la plej grandioza titolo.

 

p. D. Wider OCD: «Szukajcie Pana», p. 67;

esperantigis p. S. Płachta OFM

 

 al la indekso

 


 

P. CHRISTIAENS REIRIS AL BELGIO

 

8.6.1980 P. Joseph Christiaens (pri li, v. EK 12/1978) forlasis definitive Romon al sia patrolando Belgio.

Li skribis, interalie, ĉi tiujn kortuŝajn adiaŭajn vortojn:

«Mi ĝojas, ke Dio donis al mi la okazon kunhelpi en la laboro de IKUE, laŭ miaj fortoj aŭ kapableco. Mi esperas, ke vi ricevos la helpon de pluraj aliaj... Mi transdonas kotizon por 5 jaroj. Poste, se Dio konservos al mi la vivon, mi pagos plue».

IKUE sincere dankas pro la multjara, helpema agado de P. Christiaens ĉe la C.O. Estu aparte permesate, ke mi aldonu personan dankon, ne nur pro la kunlaboro, sed ankaŭ pro la spirito, ĉiam frata, en kiu tiu kunlaboro disvolviĝis.

Antonio De Salvo

 al la indekso

 


 

NI GRATULAS

 

Nia IKUE-ano Germano Gimelli el Bolonjo, Italio, prezentis filatelan kolekton pri Esperanto, en 90 paneloj, en la belegaj salonoj de la «Prezidenta Ejo» de la Centra Stacidomo de Milano, okaze de Fervojista Filatela Ekspozicio (7-18.5.1980).

Preskaŭ samtempe (8-11.5.1980), s-ro Gimelli prezentis duan filatelan kolekton pri Esperanto en Taranto, ĉe la alia (sud-orienta) ekstremaĵo de Italio, dum ekspozicio organizita de la loka Turisma Entrepreno kaj dediĉita al turismo («Italia Bella ‘80»). Menciindas, ke por la unua fojo oni ekspoziciis ion pri Esperanto en Taranto, kaj, entute, eble por la unua fojo oni parolis pri la Internacia Lingvo en tiu urbo.

 

Dank’ al interveno de Antonio De Salvo (kiu, profesie, kontrolas la agadon de la itala Ministerio pri Internaj Aferoj), la Itala Esperanto-Federacio kaj Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj estis akceptitaj, en 1979, en la Nacia Konsilantaro de Neregistaraj Organizoj, kiu, ĉe la dirita Ministerio, prizorgis la italajn aranĝojn por la «Internacia Jaro de la Infano», iniciatita de Unuiĝintaj Nacioj.

IEF kaj ILEI aperis en la Dekreto de la Prezidanto de la Itala Respubliko, kiu starigis la diritan Konsilantaron; en la oficialaj publikaĵoj de la Ministerio (interalie, per du tutaj paĝoj en la grandformata bulteno, speciale eldonita por la Internacia Jaro de la Infano); kaj en la fina raporto, kie oni povas legi: «En la ampleksaj referaĵoj de IEF kaj de la itala sekcio de ILEI, kiuj raportis pri diversaj iniciatoj, ĉiam elstaras, konstante, la koncepto de edukiĝo al internaciismo».

 

Tre originala ekspozicio estis inaŭgurita en Romo, 22.5.1980, en la historia palaco de Kolegio «S. Apollinare», en la renesanca kvartalo.

Temas pri ekspozicio pri religiaj bildetoj, eldonitaj omaĝe al Dio, al la Madono, al Sanktuloj; dankesprime pro ricevitaj gracoj; okaze de baptoj, unuaj komunioj, konfirmacioj, ordinoj, unuaj Mesoj, geedziĝoj, jubileoj, mortoj, ktp.

La ekspozicio estis aranĝita de esperantista ĵurnalisto, Gennaro Angiolino, kiu ankaŭ prizorgis la eldonon de katalogo.

Pluraj ĵurnaloj raportis pri la ekspozicio, kiu, pro la naskita intereso, verŝajne iĝos konstanta. La plej disvastigita itala ĵurnalo, «Il Corriere della Sera», en sia eldono de 31.5.1980, ekzemple, aperigis 6-kolumnan artikolon. En ĝi estas eksplicite menciite, ke inter la elmontrataj bildoj troviĝas ankaŭ kelkaj kun teskto en Esperanto.

Religiaj bildetoj el ĉiuj Landoj kaj en ĉiuj lingvoj estas dezirataj por pliampleksigo de la ekspozicio. Oni mencios, en komunikaĵoj, ke la materialo plivastiĝis dank’ al la helpo de la Esperantistoj. La bildetojn oni povas sendi al IKUE, kiu zorgos pri la transdono.

 

En aŭgusto plenumos 84 jarojn s-ino Anna Rejrhárková el Hradec Králové, Ĉeĥoslovakio, daŭre aktiva membro de la loka Esperanto-klubo.

 

al la indekso

 


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

En Bydgoszcz (Pollando) oni celebras ĉiumonate Mesojn en Esperanto. Oni atendadas senpacience la dimanĉon, en kiu oni povos aŭskulti la Dian Vorton en Esperanto. Por la tekstoj oni uzas la "Kongresan Preĝaron" de Ĉenstoĥovo kaj la "Meslibretojn" eldonitajn en Romo.

Post la Meso, okazadas diversaj prelegoj, ofte kun lumbildoj.

Kia forto devigas nin partopreni en la Esperanto-Mesoj? Ĉu nur amo al Esperanto? Ŝajnas al mi, ke tiu forto estas konscio pri granda movado, kiu ligas nin sub la gvido de unu Paŝtisto. Mi memoras mian unuan kontakton kun la Esperanto-Mesoj dum Tutpollanda Esperanto-kongreso en Gdansko, antaŭ multaj jaroj, kaj la IKUE-kongreson en Ĉenstoĥovo. Admirinda afero. Ĉiuj kristanoj el diversaj landoj komprenis bone kaj facile la Dian Vorton, kaj ricevis la Dian Benon en la sama, komprenebla lingvo.

Esperantujo tamen ekzistas, kaj ĝi bezonas la Dian Vorton en Esperanto.

Urszula Łangowska, Pollando

 

Mi notis en EK unu vorton, kiun mi ne konas. De tiu tempo mi estas malkvieta. Mi legis, ja, pri la «engaĝiteco» de Paŭlo la 6-a en la defendo de la Katolika Eklezio, kaj ke la Papo sin sentas profunde «engaĝita» en la renoviĝo okazanta en la tutmonda Eklezio. Kion signifas «gaĝo»? La vorto «engaĝiteco» ne ekzistas en la Plena Vortaro. Mi petas, sciigu min pri la nova vorto.

Alia temo. Mi havas libron, kies titolo estas «Historio de Religio». En ĝia lasta paĝo estas la nomlisto de la Papoj, de Sankta Petro ĝis Leono la 13-a. Ĉi tiun liston mi dezirus kompletigi.

El Hungario

La vorto «engaĝi» estas notita en la Plena Ilustrita Vortaro, kiel neologismo signifanta, interalie, «fari, ke iu partoprenu iel en iu afero», aŭ (sub «engaĝi sin») «alpreni politikan pozicion, vidpunkton, ktp». Sinonime, oni povus paroli pri «sindevigo» de la Papo.

Rilate la nomliston, post Leono la 13-a estis Pio la 10-a, Benedikto la 15-a, Pio la 11-a, Pio la 12-a, Johano la 23-a, Paulo la 6-a, Johano Paŭlo la l-a kaj Johano Paŭlo la 2-a.

Antonio De Salvo

 

En EK 1-2/80 mi rimarkis, je p. 20, la terminon «Antikva Testamento» anstataŭ «Malnova Testamento». Kial? Laŭ Plena Ilustrita Vortaro «antikva» estas «io ekzistinta kaj delonge ne plu ekzistanta», aŭ «tro malnova, malmoderna». Tio ne konvenas al la Malnova Testamento. Certe, ankaŭ «malnova» havas malĝustajn aludojn «difektita aŭ senvalorigita aŭ anstataŭita». Sed la akcento estas sur «jam delonge ekzistanta aŭ konata», «antaŭa» kaj «malfreŝdata». Do ni restu ĉe la «Malnova Testamento».

Bernhard Eichkorn, FRG

 

Ni estas konvinkitaj, ke EK devas esti forumo laŭ la celoj de la IKUE-statuto. Do, ĝi devas havi veran paŝtistan karakteron, similan al tiu de la Papo, kaj plie baziĝi sur la gejunuloj, kiel ankaŭ la Papo faras. Ekzistas diversaj movadoj (Focolarini, Gen, Taizé-anoj, karismanoj, kaj certe ankaŭ aliaj), pri kiuj ni nenion aŭdas aŭ legas. Organizaj temoj nur poste, ĉe la fino de la gazeto. Kaj, ĉu la Papo salutas Esperante ĉu ne, ankaŭ estas afero duaranga aŭ eĉ pli posta. Same, enormaj kostoj de kongresoj kaj simile. Ni devas per komuna klopodo antaŭenporti la internajn valorojn de esperantismo kaj kristanismo, ankaŭ sur la paĝoj de EK.

El Hungario

 

Mi volas respondi al la alvoko, per kiu la aŭtoro finas la artikolon «Esperantaj Diservoj» (EK 12/1979). En la urbo Bydgoszcz okazas renkontiĝoj de katolikaj esperantistoj. Partoprenas ilin lokaj esperantistoj kaj, okaze de internaciaj aranĝoj, anoj el tuta lando kaj eksterlandanoj. Ili okazas unu fojon en ĉiu monato, krom julio kaj aŭgusto, kaj la Duan Festotagon de Kristnasko. Ili konsistas el 2 partoj:

1. Sankta Meso.

2. Religia programo.

La legaĵojn (Unuan, Respondan Psalmon, Duan, Porpetajn preĝojn) plenumas kelkaj el la fideluloj. La religia programo estas varia, kaj kelkfoje konvena al aktualaj eventoj, festoj ktp. Ĝi konsistas el prelegoj, prezentoj de lumbildoj, deklamoj, ekzercoj de kantoj, legadoj de artikoloj ktp. Flanke de la Eklezio, la grupon konstante prizorgas du lokaj pastroj kaj, de tempo al tempo, unu el la ĉirkaŭaĵo (oftaj kuncelebroj). Por la konstantaj preĝoj ni uzas la kongresan tekston el Ĉenstoĥovo (1977). La pastroj havas grandigitan meslibron. La votajn preĝojn ni ĉerpas el libro al ni pruntedonita, presita en la tempo de agado de pastro Paruzel, kun mesoj por ciuj dimancoj kaj festoj de la jaro.

Ni povas konstati, ke ni sukcesis varbi al niaj renkontiĝoj personojn, kiuj kutime tre malofte vizitas preĝejojn, indiferentajn en religia praktikado.

Aldone kelkaj rimarkoj. En uzo estas multai tekstoj, kio estas tre bedaŭrinda afero.

Ni ricevis la mestekstojn de la lastaj kongresoj, kaj en ĉiu ni trovas kelkajn preĝerojn ŝanĝitaj. Kial la IKUE-estraro allasas ilin, estas por ni nekompreneble.

Se iu ŝanĝo estas vere necesa, ni posedas organon, EK, en kiu la estraro povas ĝin enkonduki.

Pardonu, sed en tiuj kazoj kulpas la estraro de IKUE, kiu allasas la ŝanĝojn.

Józef Pawel Bieliński, Pollando

 

Mi plene samopinias, ke la cirkulado de pluraj mestekstoj estas absolute netolerebla afero (pri tio mi ankaŭ skribis en EK). Oni povas havi diversajn opiniojn pri la oficiale aprobita teksto (la sola rajtigita de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto) sed, dum ĝi restos tiu aprobita, neniu, laŭ mi, rajtas ŝanĝi, aldoni aŭ forigi ion: tio ne nur pro seriozeco de la afero (kompreneble, la diverseco de tradukoj faras tre malbelan impreson) , sed ankaŭ pro teologiaj konsideroj, facile imageblaj.

Rilate la respondecon de la Estraro de IKUE, mi povas diri, ke ĝi neniam rajtigis ŝanĝojn (kiujn, cetere, ĝi ne rajtus aprobi, ĉar tia tasko apartenas nur al la Kongregacio). Lastatempe, la Estraro plurfoje emfazis la neceson forigi la nunan kaosan situacion. Rilate la kongresajn librojn, ili estas pretigataj ekster la interveno-povo de la Estraro; por 1a estonteco, tamen, oni formale invitos la organizantojn utiligi nur la oficialajn mestekstojn.

Antonio De Salvo

 

Kun atento mi tralegis la artikolon pri Esperanto-Diservoj (EK 12/1979, p. 194). Estas bone, ke la ekleziaj instancoj komencas kompreni la neceson de Esperanto en Diservoj - almenau dum internaciaj kunvenoj «kie Esperanto estas la sola lingvo komune komprenata»). Tamen se jes, se dum internaciaj kongresoj oni povas celebri S. Meson esperante, konsekvence necese estas fari tion ankaŭ en pli malgrandaj, naciaj asembleoj («kie ĉiuj komprenas la lokan lingvon»). Kial? Por bone ekkoni la liturgiajn E-tekstojn, por orientiĝi en meslibro, por alkutimiĝi al partopreno en S. Meso en Esperamo, unuvorte por bone prepari sin al plena, inda kaj aktiva partopreno en internaciaj Diservoj. Pro tio la uzo de Esperanto en S. Mesoj dum naciaj kunvenoj ne estas «nur kultura fenomeno, sen reala neceso».

Kaj ankoraŭ unu afero. Ĉiu scias, kiel facile la homoj alkutimiĝas al iuj vortoj, frazoj, preĝoj. Ankaŭ en Liturgio. Recitante la samajn preĝojn en unu lingvo, ankaŭ en tiu nacia, ni malgraŭvole falas en rutinon, eldiras ilin aŭtomate kaj senatente. Bona rimedo kontraŭ tio estas reciti ĉi tiujn preĝojn en alia lingvo. Pro tio, se iu grupo konas tian lingvon (mi pensas pri Esperanto) kaj almenaŭ de tempo al tempo uzas ĝin en S. Eŭkaristio, tio estas certe kun spirita bono de ĉiuj fideluloj. El psikologia vidpunkto tio estas vere «reala neceso».

P. Johano Kos, Pollando

 

En EK 4/1980 mi vidis kun plezuro, ke kelkaj IKUE-anoj ekkonsciis, ke la movado pli malpli “lamas”, kaj ke necesas revigligi ĝin.

La agadsugestoj estas realismaj. Tiuj samideanoj bone komprenis, ke antaŭenigo ne troviĝas en statutŝanĝoj - kio estas perdo de tempo, de energio kaj kio, finfine, nur bremsas la agadon! - sed en konkreta uzo de la internacia lingvo.

J. Korytkowski prave diras, ke «estas pli grava afero skribi kaj paroli pri Esperanto en naciaj lingvoj ol en Esperanto mem». Sed ni atentu pri tio, kion ni skribas, resp. diras. Ni ne uzu vanajn aŭ fanfaronajn sloganojn, sed sciencajn argumentojn. Ankaŭ pri la dirmaniero ni zorge atentu: ni nepre forigu polemikan stilon, kiu estas unu el niaj gravaj malamikoj.

Tiurilate, mi aldonos, ke nepre ni ne respondu en Esperanto al ĵurnalisto, kiu informiĝas pri la internacia lingvo. Tian stultaĵon oni faris pasintjare.

Laŭ J. Grabmaier, «Esperanto povus montriĝi utila okaze de internaciaj renkontiĝoj». Jes, certe, sed eble ne laŭ la proponita maniero, kiu, laŭ mi, estas tro «peza». Pri tio ni povus lerni de Prof. H. Frank el Paderbon, kiu bonege komprenis tion kaj agadas dulingve, t.e. en Esperanto kaj en la oficiala lingvo de la regiono, kie okazas kunveno, seminario, ktp. Tri fojojn mi partoprenis laborkonferencon en Paderborn, kiu okazis en Esperanto kaj en la germana. Tio ebligas al neesperantistaj samfakuloj partopreni kaj nature renkontiĝi kun la internacia lingvo. Tie mi spertis alian etoson ol en la Esperanto-renkontiĝoj: oni nek sentas nek sensas «propagandan etoson», oni ĉeestas NE por varbi, sed nur por labori PER Esperanto. Enradikiĝintaj propagandistoj kaj varbistoj estas aliaj malamikoj niaj!

Ĉu, dum IKUE-kongresoj, ne povus okazi taga dulingva renkontiĝo por pritrakti problemon kun neesperantistoj?

Ni nepre eliru niajn «verdajn getojn» kaj klopodu eniri singarde la plej diversajn mediojn. Eĉ sur loka nivelo ni povas multe fari; sufiĉas du, tri aktivuloj por roli kiel Esperanto-fakgrupo kaj kunlabori kun loke samfaka grupo neesperantista. Ekzemple, IKUE-anoj povus peri internaciajn rilatojn kun eksterlandaj katolikoj neesperantistaj, traduki artikolojn, leterojn, ktp.

Laŭ tia formulo oni pli facile kaj pli efike povas integriĝi en lokan socion; tiam ne plu temas pri «blinda» varbado por Esperanto, sed laboro per la internacia lingvo, kio estas la plej taŭga propagando.

Mi scias, ke estas pli facile organizi ion teorie ol praktike - mankas homoj kaj gvidantoj, nemalofte ŝvebas rutinismo, nova pensmaniero timigas - sed ni klopodu ĝisdatigi kaj renovigi niajn agadmetodojn.

Mi esperas, ke per interŝanĝoj de sugestoj kaj spertoj en EK IKUE sukcesos impulsi novan etoson fruktodonan.

Aliaj sugestoj:

- ni ne lasu Esperanto-revuojn en tirkestoj, sed ni sendu ilin al ekzemple aziaj aŭ afrikaj samideanoj, kiuj tre, tre malfacile povas aboni kaj aĉeti Esperantaĵojn;

- ni agadu aktive en niaj Esperanto-fakasocioj, kie trovigas la estonteco de la internacia lingvo; bedaŭrinde la plimulto estas nur surpaperaĵoj!

- pli kaj pli ni klopodu uzi Esperanto por profesiaj celoj; la internacia lingvo bezonas pli da realismo ol nun;

- nepre ni plibonigu niajn «gazetarajn servojn»; tiurilate ni devus pli ofte peti konsilojn de ĵurnalistoj mem (eventuale mi povas sciigi proprajn spertojn, kiujn mi surpaperigis);

- finfine, ni okupiĝu pli pri agado kaj malpli pri statutoj: Esperantistoj estas tro formalaj!

Germain Pirlot, Belgio

 

Laŭ via alvoko en EK 4/80, mi volas doni vivsignon bel Dumviva Membro de IKUE. Mi eklernis Esperanton en la jaroj 1948-49, en la kadro de popolaltlerneja kurso. En 1953 mi aliĝis al la Katolika Esperanto-Centro en Germanio. Mi fariĝis Dumviva Membro de IKUE 1.12.1963.

Anton Kronshage, FRG

 

Mi estas tre okupita. Mia paroko ampleksas 7 grandajn kvartalojn (kun 20.000 fideluloj), 3x10 kilometrojn, kun 7 preĝejoj, 6 Mesoj ĉiudimance kaj 800 baptoj ĉiujare. Krome, mi administras niajn du katolikajn lernejojn, kun 1.800 lernantoj. Pro tio, mi povas fari preskaŭ nenion por Esperanto. Ĉi tie estas alia pastro, kiu eklernas Esperanton.

P. José Claramunt, Meksikio

 

al la indekso

 


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

Estis preskaŭ 6 milionoj la fideluloj, kiuj en 1979 pilgrimis al la famkonata Maria Sanktejo en Ĉenstoĥovo, Pollando. La pilgrimantoj venis el 56 Landoj (laŭvice: Pollando, Usono, Italio, F.R. Germanio, Aŭstrio, Francio, ktp). En la sama jaro, estis celebritaj en la Sanktejo 39.000 Mesoj, kaj estis disdonita la Eŭkaristio al 1.800.000 fideluloj. Antaŭ la mirakla bildo de la Nigra Madono oni preĝis seninterrompe dum 117 noktoj.

 

Ekzistas lokoj, en la mondo, kie «malvarma milito» koncernas nur la lukton kontraŭ la malvarmo. Unu el tiuj lokoj estas Alasko (Usono); tie vivas, interalie, sur insuleto je apenaŭ 4 kilometroj de Sovetunio, komunumo de 150 eskimoj, kiuj estas religie prizorgataj de la jezuito Thomas Carlin. Dum tri monatoj en ĉiu jaro (de oktobro ĝis januaro), la paroko, situanta sur la insuleto Malgranda Diomedo, estas komplete izolita el la resto de l’ mondo, pro la glacio, kiu malpermesas ĉiun ŝipan kaj aviadilan kunligon.

 

La granda statuo de Kristo Elaĉetanto, unu el la plej sugestiaj bildoj de Rio de Janeiro (Brazilo), situanta je 700-metra alteco sur la monto Corcovado, estas en malbonaj kondiĉoj. Profundaj fendoj en la dekstra okulo kaj en la buŝo, la fingroj de la maldekstra mano rompitaj, la dekstra mano kun evidentaj truoj, makuloj kaj difektiĝoj en la tuta strukturo, minacas la statuon. Probable, le restaŭraj laboroj okazos baldaŭ.

La ideo starigi la statuon naskiĝis en 1926. La konstruado daŭris 5 jarojn: la inaŭguro okazis en oktobro 1931. La statuo, kiu estas 38 metrojn alta, havas ĉe la bazo kapelon, kiu povas enteni 150 homojn. La brazila inĝeniero Heitor da Silva e Costa prizorgis la betonan strukturon, kaj la franca skulptisto Paul Landowski modlis la figuron.

 

En Kanado (precipe en la anglalingva parto, sed iom ĉie) vivas preskaŭ duonmiliono de katolikaj ukrajnanoj. lli havas 7 Episkopojn, kiuj estras diocezojn laŭ orienta bizanca rito kaj ukrajna lingvo, tute samnivelajn kun tiuj laŭ latina rito. La ukrajnaj Episkopoj, ekzemple, rajtas alpreni decidojn koncerne liturgion, katekizadon, paŝtistan agadon, ĉar ili konsistigas apartan grupon en la kadro de la Kanada Episkopara Konferenco.

La rilatoj inter la bizancaj kaj la latinaj katolikoj en Kanado estas fratecaj; kaj tio multe helpas en la kontaktoj kun anglikanoj kaj protestantoj, kiuj konsistigas preskaŭ duonon el la kanada loĝantaro: fakte, tiuj frataj rilatoj pruvas, ke la Katolika Eklezio kapablas adaptiĝi al la bezonoj de la unuopaj popoloj. Se estas vere ke, historie, oni spertis disiĝojn inter kristanoj, nun ekzistas la ebleco rekuniĝi en unu solan Eklezion, respektante la diferencojn inter la diversaj kulturoj.

 

Daŭre kreskas en Pollando la nombro de la sacerdotaj vokiĝoj. En 1979, estis ordinitaj 589 sacerdotoj, 20 plimulte ol en 1978, 109 plimulte ol en 1971.

La unuan lokon havas la diocezo de Tarnów (33 sacerdotoj), sekvate de tiu de Krakovo (29). Kancerne la nombron de la seminarianoj, Krakovo okupas la unuan lokon (307), sekvate de Katowice (291) kaj Tarnów (284). Fine de 1979, ekzistis en Pollando 5.845 superaj seminarianoj, 520 plimulte ol en 1978 kaj 1.757 plimulte ol en 1971.

 

La nombro de la seminarianoj enskribiĝintaj en la superai Seminarioj de Hispanio, en la lernojaro 1979-80, estis la plej malalta en la lastaj 40 jaroj: Cirkau 1.000, kompare kun 1.507 en 1978-79, 3.361 en 1970-71 kaj 10.500 en 1968-69.

En 1979, apenaŭ 169 seminarianoj estis ordinitaj sacerdotoj en Hispanio.

 

Parolante ĉe Vatikana Radio, Mons. Andréas Rubio Garcia, Episkopo de Mercedes (Urugvajo), tiel prezentis la problemojn de sia diocezo: «15.000 kvadrataj kilometroj, 15 sacerdotoj, 190.000 loĝantoj. Tio signifas, ke ĉiu sacerdoto devas prizorgi, meznombre, 1.000 kvadratajn kilometrojn kaj preskaŭ 13.000 homojn.

Kiam mi alvenis en mian diocezon, mi unue senkuraĝiĝis, pro la absoluta manko de seminarianoj; nun estas 8 da ili, do mi iel esperas, kvankam mi daŭre serĉas sacerdotan helpon en Italio, en Hispanio kaj aliloke».

 

Kardinalo Léon-Etienne Duval, Ĉefepiskopo de Alĝero, difinis la progresojn en la dialogo inter islamanoj kaj kristanoj «signo de espero en la nuntempa mondo». La Kardinalo emfazis, interalie, ke katolikoj agnoskas, ke muzulmanoj atestas la ĉeeston de Dio vivanta, ĉiopova kaj kompatema, plejsupra juĝisto de ĉiuj homoj; ke kun muzulmanoj jam delonge kristanoj starigis dialogon, je tri niveloj; la dialogo de la koroj, nome, amikeco inter kristanoj kaj muzulmanoj; la dialogo de la vivo, nome, la komunaj streboj por la antaŭenigo de la homaj valoroj, sur la bazo de la kredo en Dio; kaj la teologia dialogo, kiu celas pli precizan difinon de la unuopaj pozicioj, por superi miskomprenojn kaj antaŭjuĝojn.

 

La arkivo de la Misiista Kongregacio “De Propaganda Fide”, en Romo, konsultebla de la publiko ĝis la dokumentoj de la jaro 1903, komenciĝas de la jaro 1622. Tiam, fakte, estis fondita la Kongregacio, kun triobla celo: spirite direkti kaj kunordigi la misian agadon en la tuta mondo; daŭrigi aŭ komenci dialogon kun aliaj kristanaj eklezioj, por restarigi unuecon (ĉar la disiĝoj estas grandega obstaklo al la evangelizado); kaj organizi animzorgadon de la katolikoj dissemitaj en nekatolikaj medioj.

Nuntempe, la Kongregacio (kiu alinomiĝis “Por la Evangelizado de la Popoloj”) konservas nur la unuan celon, tiun pure misian.

La kolekto de la dokumentoj de la Kongregacio estas unika en la mondo. Ĝia valoro ne estas nur religia. Fakte, en tiuj dokumentoj (leteroj kaj raportoj de episkopoj kaj misiistoj, memuaroj, protokoloj de kardinalaj asembleoj, instrukcioj, dekretoj, ktp) oni trovas ne nur misiajn informojn, sed ankaŭ sciigojn pri la kulturo de la diversaj popoloj, pri ilia historio, religio, moroj, lingvo, ktp. Kaj, se oni konsideras, ke sub la prizorgado de la Kongregacio troviĝis precipe la popoloj de la Tria Mondo, oni povas facile kompreni, kian altegan valoron, historian kaj kulturan, la arkivo havas hodiaŭ por la koncernaj popoloj kaj por la scienco. Fakte, el la tuta mondo studuloj ĉerpas e1 la arkivo historiajn elementojn: ekzemple, unu verkas disertacion pri la ĝardenoj de la ĉina imperiestro en la 18-a jarcento, alia pri la historio de la Sueza Kanalo, baziĝante sur originalaj dokumentoj.

 

Havas pli ol 50 jarojn la blindaj monaĥinoj “Sakramentaninoj”. La 15-an de aŭgusto 1927, ja, P. Orione realigis projekton, kiun li flegis de 10 jaroj: en tiu tago, kvar blindaj virinoj iĝis monaĥinoj, por dediĉi sin al ĉiutaga adorado.

La nekutima ordeno tuj disvastiĝis, de Piemonto (nord-okcidenta Italio), al aliaj lokoj, en Italio, Argentino, Hispanio kaj Brazilo.

 

Okaze de la 15-jarcenta datreveno de la naskiĝo de S. Benedikto, estas interese pripensi la evoluon de la monaĥa vivo tra la jarcentoj kaj ĝian aktualecon en la nuntempa mondo.

Ĉe la komenco, la benediktana monaĥismo fontis el la askeza tradicio de Okcidento, kiu, siavice, baziĝadis sur la spertoj de la orientai monaĥoj. Dum tri jarcentoj, la benediktana monaĥismo ne multe diferencis de la samepoka monaĥismo; poste, ĝi laŭgrade akiris propran karakteron, dank’ al emfazo de la Regulo donita de S. Benedikto.

Tra la jarcentoj, baziĝante sur la sama Regulo, naskiĝis pluraj benediktanaj familioj. La diferencoj fontas el diversaj interpretoj de la Regulo. Ekzemple, Klunizanoj aparte emfazis la liturgian aspekton de la Regulo. Poste, Cistercianoj pliprofundigis la askezan aspekton, kaj donis apartan gravecon al la manlaboro. En la kadro de la benediktana familio, poste ekstaris ermitaj movadoj, precipe en Italio (ekz. Kamaldulanoj, Valombrosanoj, ktp). En la 15-a jarcento, Olivetanoj distingiĝis pro la amo al la artoj; Silvestranoj, kontraŭe, emfazis malriĉecon kaj foriĝon el la mondo. En la 15-a jarcento komenciĝis reveno al la origina Regulo, dank’ al la Kongregacio de Montecassino. Sed ankoraŭ pliaj reformoj viciĝis: interalie, Trapistoj emfazis la rigoron de la Regulo kaj la kamparan laboron; en Francio, Maŭranoj substrekis la gravecon de la intelekta laboro.

La benediktana monaĥismo estas daŭre aktuala. Al la nuntempa homo, ĝi memorigas la elstarecon de la spiritaj valoroj kompare kun la materio, kaj la gravecon de la harmonio inter la du ĉefaj homaj agadoj: preĝo kaj laboro, kiuj plene realigas ia homon. .Benediktanoj, krome, ĉiam elstaris pro la ama prizorgo de la liturgio, donante al la Eklezio, en ĉi tiu kampo, netakseblan kontribuon. Oni ne forgesu, krome, la flegadon de la bibliaj studoj, kaj la eblecojn, kiujn la benediktanaj abatejoj proponas, por renkontiĝoj de preĝoj kaj enmemiĝo en la kaoso de la hodiaŭa mondo. Fine, oni ne forgesu la kontribuon de benediktanoj al la ekumena dialogo. La benediktanaj ordenoj naskiĝis pli frue ol la grandaj historiaj disiĝoj, kaj pro tio ili estas laŭnature elektataj kiel lokoj de preĝo kaj studo fare de membroj de aliaj religiaj konfesioj.

 

La dominikana ordeno vigle klopodas favori religiajn vokiĝojn ĉe maorioj kaj polinezianoj. Nun oni preskaŭ superis la iaman tendencon iel perforti, kulture, la popolojn kun malsamaj tradicioj, kaj maturiĝis sinteno de respekto por la diversaj kulturaj medioj.

La dominikana ordeno, tradicie eŭropa, nun spertas "vokiĝan fluon" laŭ internacia skalo.

 

Klaŭzuraj monaĥinoj trovigas en preskaŭ ĉiuj mondopartoj. La plej ĵusaj statistikoj parolas pri 100 mil monaĥinoj en 3.200 monaĥinejoj. La plej multnombraj estas karmelaninoj (preskaŭ 15.000), klaraninoj (14.000), benediktaninoj (10.000) kaj dominikaninoj (4.600). Laŭlande, la rekordo apartenas al Hispanio (926 monaĥinejoj); sekvas Italio (520), Francio (400), Belgio (200). Proporcie al la nombro de katolikoj, tamen, la unuan lokon okupas Japanio, kiu, fronte al 377.000 katolikoj, havas 13 monaĥinejojn.

 

Rapidege elĉerpigis, en Keralo (Hindio), du eldonoj (en totala kvanto de 175.000 kopioj) de traduko de la Nova Testamento en moderna lingvo malayalam.

Keralo estas unu el la plej kristanaj zonoj de Hindio. Ĝi entenas 3 milionojn da katolikoj, kaj unu milionon da aliaj kristanoj. La katolikoj de Keralo kansistigas 40% el ĉiuj hindaj katolikoj.

 

La evangeliza agado de la katolika Eklezio en Pakistano, kie la juna katolika komunumo vivas en malfacilaj cirkonstancoj, multe profitis de la utiligo de la lokaj lingvoj en la disvastigo de la Biblio kaj en la liturgio, dank’ al la dekretoj de la dua Vatikana Koncilio.

La unua traduko de la Biblio en lingvon urduan datumas de 1927; ĝi estis reviziita en1958, kaj komplete refarita en 1968. Per la uzo de la lokaj lingvoj en la liturgio, oni favoris la viglan kaj konscian partoprenon de la fideluloj en la celebradoj. Krom la urdua, en liturgio estas uzataj la lingvoj panĝaba kaj guĝeratia.

 

Preskaŭ ĉiuj spuroj de la katolika Eklezio en Kamboĝo, ekzistinta ĝis 1975, malaperis. El la 17 monaĥinoj kiuj, en aprilo de tiu jaro, ankoraŭ vivis en tiu lando, 10 rifuĝis al Vjetnamo, 1 mortis, do entute restas 6. El la 40 katekistoj, 2 rifuĝis al Vjetnamo, 2 al Francio, 4 mortis, 7 klopodas organizi preĝrenkontojn, dum pri la ceteraj 25 oni scias plu nenion.

Konklude, en Kambogo ne plu ekzistas episkopoj, sacerdotoj, monaĥoj, kaj, praktike, monaĥinoj. Preskaŭ ĉiuj preĝejoj estis sisteme detruitaj. Restas nur la malgranda ligna preĝejo en la vilago Chomnom (utiligata kiel magazeno) kaj la Domo de la Monaĥinoj de la Providenco (utiligata kiel orfejo). Pri la kristanoj oni scias tre malmulte. Onidire, tri malgrandaj kristanaj komunaĵoj kuniĝis ĉirkaŭ kelkaj katekistoj; unu el tiuj komunaĵoj konsistas preskaŭ nur el virinoj kaj infanoj, ĉar preskaŭ ĉiuj viroj estis murditaj aŭ mortis pro suferegoj.

 

Abarzuza, malgranda vilaĝo kun 544 logantoj en la hispana provinco Navaro, estas naskiĝloko de 85 gereligiuloj, tio signifas 15,6% el la logantaro. El tiuj, 14 estas diocezaj sacerdotoj, 18 monaĥoj kaj 53 monaĥinoj; 20 vivas eksterlande, 50 en aliaj hispanaj provincoj kaj 15 en Navaro.

 

Johano Paŭlo la dua akceptis en aŭdienco, 15.3.1980, 1.400 ministojn de la italaj marmorminejoj de Carrara. La Papo tiel parolis:

«La Providenco volis, ke ankaŭ mi, en difinita periodo de mia vivo, spertu la malmildan laboron de ŝtonministo. Mi povis, tiel, persone konsciěgi pri la malfacilaĵoj, kiuj ligiĝas kun tiu laboro: forto ne sufiĉas, estas ankaŭ bezonataj lerteco, regado de si mem, vigleco de reagoj, kuraĝo. Ne sufiĉas esti kapabla manipuli la aparatojn, oni devas koni la sekretojn de la montaro, kaj ankaŭ ĝiajn kaŝitajn insidojn. Precipe, oni bezonas solidajn moralajn kvalitojn, por rezisti je peniga laboro. Ekzistas, krome, neantaŭviditaj eventoj kaj akcidentoj, kiuj povas transformi, en nur kelkaj momentoj, la labormedion en la scenejon de tragedio: ankaŭ pri tio mi havas sperton, kaj temas pri okazintaĵoj, kiuj restas gravuritaj en la animo por la tuta vivo».

La Papo ankaŭ esprimis la bondeziron, ke la peno de la ŝtonministoj estu subtenata kaj lumigata de la kredo en Kristo, en kiu ili kapablu vidi amikon, ĉar ankaŭ Li spertis la penon de la manlaboro. La Papo ankaŭ invitis la ŝtonministojn ami la Madonon, kaj li aldonis:

«Kaj, de tempo al tempo, ankaŭ diru preĝon por mi, por ke mi, farinte iam vian laboron, nun kapablu plenumi la taskojn, ne malpli pezajn, kiujn la Sinjoro volis konfidi al mi».

 

Nome de «Kroatio ĉiam fidela» kaj de ĉiuj kroatoj dissemitaj tra la tuta mondo, estis prezentita al la Papo, 24.4.1980, la volumo «La Katolika Eklezio kaj la kroatoj en eksterlando», eldonita en Zagrebo.

La verko, kiu entenas kvin ĉefajn ĉapitrojn, evidentigas la zorgon de la Papoj por la migrintoj kaj tiun de la kroata Eklezio por siaj samnacianoj en eksterlando. La migrado de kroatoj komenciĝis antaŭ jarcentoj, je la tempo de la turka invado. Nun, kroatoj en eksterlando disponas pri 181 parokoj kaj misioj, kie deĵoras 250 sacerdotoj: el tiuj, 140 lasis sian patrolandon en la lastaj 10 jaroj.

 

al la indekso

 


 

ALVOKO

 

Antaŭ kelka tempo iu studento pri sociologio kontaktis kun mi kun la peto havigi al li informojn pri iama estrarano de “Nederlanda Katoliko”, de la iama “Internacia Katolika Informejo” kaj eble ankaŭ de IKUE.

Tiu studento pri sociologio volas skribi la vivhistorion de la iama religia konsilanto kaj fondinto de N.K. pastro Lambertus J.J.M. Poell, kiu mortis en 1937. Ekster sia laboro por Esperanto, pastro Poell okupis sin multe pri la tiama socia agado en Nederlando. Precipe pri tiu agado la studento volas skribi verkon. Li mem ne scipovas Esperanton. Li jam scias plurajn faktojn, pro tio, ke li loĝas en la loko (Gemert en la provinco Norda Brabanto) kie, en siaj lastaj jaroj, vivis pastro Poell. La studento petis min skribi al IKUE, demandante, ĉu ĝi eble posedas korespondaĵojn de pastro Poell, aŭ gazetojn, el kiuj li povas ĉerpi faktojn kaj cirkonstancojn. Mi per ĉi tio faras tion.

S.P. Smits, Dunantstraat 164, NL-2713 VC Zoetermeer, Nederlando

 

 ĜISDATIGO: la verko poste aperis. Oni povas legi pri tio, klikante ĉi tie

 

Bedaŭrinde, la arkivoj de IKUE plurfoje detruiĝis, pro diversaj kaŭzoj, plejparte ligitaj kun la manko (ĝis la sufiĉe freŝa starigo de Centra Oficejo en Romo) de stabila dokumentejo.

Multfoje okazis, ke la morto de IKUE-Prezidanto aŭ Sekretario signifis ankaŭ la malaperon de la dokumentaro de ili posedita (ĝuste en Nederlando, IKUE ne sukcesis reakiri la dokumentaron de la mortinta P. Wannemakers, malgraŭ longa intertrakto kun la “Fondaĵo S.Bonifaco” en Nijmegen: laste, la Bibliotekisto de la Nederlanda Provinco de Jezuitoj, per letero de 13.12.1978, sciigis, ke la kolekto de P. Wannemakers estis transdonita al la Katoloka Universitato de Nijmegen, ĉar, laŭ la opinio de la Fondaĵo, “plifortigita per bonegaj nederlandaj esperantistoj, nur iu universitata instanco povas prezenti sufiĉajn garantiojn por longdaŭra sekureco kaj komuna ĝenerala alirebleco”).

Pro tio, IKUE mem ne povas, bedaŭrinde, plenumi la peton de la juna studento. Tamen, mi tre volonte publikigas vian alvokon, kun la espero, ke unuopaj IKUE-anoj posedas elementojn por riĉigi la preparatan verkon.

Antonio De Salvo

 

al la indekso

 


 

PILGRIMO

 

Por la dua fojo (la unua estis en 1978), 1.5.80 la Gdanska Katolika Oazo de Esperantistoj organizis pilgrimon al la Matembleva Maria Sanktejo, proksime de Gdansko. Sanktan Meson celebris P. J. Zielonka, alveninte el Tarnów (preskaŭ 780 km). La pilgrimo okazis en ĝoja etoso malgraŭ la frosta vetero. Oni fiksis la lastan majan dimanĉon kiel konstantan, ĉiujaran daton por esperantista pilgrimo al la Matembleva Sanktejo.

Edita Fiutak

 

al la indekso

 


 

EKUMENAJ RENKONTIĜOJ

 

«Ni aranĝas ekumenajn ceremoniojn en la Germana Milita Tombejo de Costermano», diris al mi germana pastro dum la unuaj monataj de mia paroĥestra laboro; kaj li aldonis: «Vi estas korege invitata». Mi promesis, ke mi partoprenos. Castermano estas proksima al la Garda-lago, kaj tial dum la somero vizitas la Germanan Tombejon multai feriantoj, precipe germanaj kaj aŭstraj, kaj realiĝas la vortoj de bela himno: «Das Schicksal hat euch weit vertrieben, die Heimat wird euch nie vergessen» (La Destino pelis vin malproksimen, la patrujo neniam forgesos vin).

Mi sciis, ke partoprenos la ceremonion homoj de diversaj kanfesioj: romkatalikoj, malnovaj katolikoj, luteranoj, kalvinanoj ktp. Mi estis profunde kortuŝita, kiam ili preĝis kaj kantis kune. Kiam la trumpetoj ekkantis «Allein Gott in der Höhe sei Ehr'», ĉiuj kantis unuanime. Sekvis psalmo, kiun ĉiuj preĝis kune. Poste ĉiuj aŭskultis atente la predikon de evangelia pastoro. Somere predikas alterne katolika pastro kaj evangelia pastoro. Je la fino ĉiuj levis al la sama Dio la komunan preĝon «Vater unser» (Patro nia).

Ekumenaj preĝoj kaj ceremonioj okazas ofte en la Germana Tombejo. Ankaŭ mi havis okazon gvidi plurfoje ekumenajn ceremoniojn. Iun tagon post la ceremonio alproksimiĝis al mi germana virino kaj diris: «Sinjoro paroĥestro, mi scias, ke vi amas ankaŭ nin protestantojn, cetere ni adoras la saman Dion. Mi volus paroli kun la paroĥestro de Bagnolo, la vilaĝo, kie falis mia edzo. Eble li multe scias pri tiuj teruraj tagoj. Bedaŭrinde mi ne konas la italan lingvon: ĉu Vi povas helpi min?».

Mi akompanis la virinon al tiu vilaĝo, sed kiam ni alvenis, ŝia fotoaparato ne plu funkciis. Hazarde mi vidis tuj vendejon, kiu montris multajn aparatojn, kaj diris: «Sinjorino Ruth, eble tie oni povas ripari vian aparaton». Ni eniris, kaj tuj mi prezentis la virinon: «Stephan, germanino, volus fari fotojn ĉi tie, ĉar en Bagnolo estis mortigita ŝia edzo, sed bedaŭrinde ŝia fotoaparato ne funkcias; ĉu Vi aŭ alia povas funkciigi ĝin?». «Ja», diris laŭte la germana virino. La vendistino vokis sian edzon kaj prezentis lin dirante; «Jen mia germana edzo; li estis amiko de Ernst, kiu venis ofte en nian domon. Li estis tre afabla. Bedaŭrinde, iun tagon la partizanoj kaptis lin, kaj sen kompato murdis lin. Ni vidis lian sangantan vizaĝon en tiu strato». Kaj ili indikis la straton, poste la germano rakontis multe pri la lastaj monatoj de la Dua Mondmilito. Sinjorino Stephan eksciis de tiu familio multe pli ol ŝi estis esperinta.

Kiam ni revenis en Costermano’n, ŝi donacis al mi grandan rozarion kaj danke diris; «oni donacis al mi ĉi tiun rozarion, sed mi ne preĝas al la patrino de Jesuo, ĉar mi estas protestantino. Sed mi honoras Jesuon same kiel Vi, ni adoras la saman Dion».

 

Sac. Felice Ruaro, Italio

al la indekso