Enhavo de Espero Katolika numero 1-2/1980

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: Fratino Maria Irma Bettegatti, Misiistino de la Senmakula Reĝino de la Paco, 48-jara, plenumas paŝtistan agadon en Megolo, malgranda vilaĝo de Piemonto (nord-okcidenta Italio).  Eble ŝi ne estas la unua en la mondo, tamen la afero estas interesa, ĉar Fratino Maria estas, iusence, parokestrino: fakte, kvankam ŝi rajtas nek celebri Meson nek konfespreni, ŝi zorgas pri ĉiuj aliaj paŝtistaj agadoj, favore al siaj 350 “parokanoj”.

 

 

 


 

LA PAPO NE SALUTIS

 

Niaj esperoj ne plenumiĝis: la Papo ne salutis en Esperanto je Kristnasko. Plej probable, lastmomente io okazis, kio ŝanĝigis la programon (kelkajn tagojn antaŭ Kristnasko, komisiito de la Sankta Seĝo petis de P. Jacobitti Esperantlingvan tradukon de la teksto de mallonga saluto). Estas supozeble, ke tiu nekonata evento estis kaŭzita de la opinio, ke la Esperantistoj volas forigi latinon el la Eklezio, kio, en si mem, estas malvera (kvankam ekzistas ankaŭ kelkaj radikalaj Esperantistoj, kiuj tiel misopinias): ne ŝajnas sensignife, ja, ke la Papo ne nur ne salutis en Esperanto, sed ankaŭ aldonis specifan konsideron, parolante en itala lingvo, pri «latino, kiu estas la komuna lingvo de la okcidenta Eklezio».

La Papo, en si mem, estas favora al Esperanto; sed, kiel mi jam atentigis aliloke, la Papo ne estas la tuta Eklezio, kaj, precipe, la Papo ne povas simple neglekti la starpunktojn de la roma Kurio. Pro tio, anstataŭ riproĉi al Johano Paŭlo la dua, ke li ne salutis en Esperanto, ni, prefere, informu lin kaj la Kurion pri la efektivaj celoj de la katolikaj Esperantistoj, kiuj ne estas la anstataŭigo de latino por la oficialaj ekleziaj rilatoj, sed la pli facila interkompreniĝo de la katolikoj tra la tuta mondo pere de lingvo pli facila ol tiu latina. Kaj ni informu, en sinteza kaj ne altruda formo, pri la servo de la katolikaj Esperantistoj al la Eklezio, en la paŝtista kampo. Tion ni faru per leteroj adresitaj rekte al la Papo, en naciaj lingvoj.

 

Antonio De Salvo

 

La prezidanto de IKUE, Sac. Duilio Magnani, tiel skribis al la Papo, en itala lingvo, 25.12.79:

 

«Beatega Patro,

mi humile alvokas, en ĉi tiu Kristnaska tago, Vian komprenemon de Patro, imagante la multajn problemojn kaj zorgojn, kiuj okupas Vin.

Mi ne estis iluziiĝinta, sed sincere mi havis kelkajn esperojn, koncerne la akcepton de mia propono uzi ankaŭ Esperanton en la kristnaskaj bondeziroj al la tuta mondo, laŭ mia letero de 15.11.79. La milionoj da esperantistoj certe ne celas anstataŭigi la latinon, oficialan lingvon de la Eklezio kiel Via Sankteco volis prave substreki, sed ili atendas, ke estu eble pasi, de la laŭdaj kaj kuraĝigaj vortoj ricevitaj flanke de ĉiuj Plejsupraj Pontifikoj, de Pio la deka ĝis Via Sankteco, al la praktika uzado de ĉi tiu internacia lingvo Esperanto, kvazaŭ por logike kroni la certe signifoplenan, sed memkompreneble nekompletan, aron da naciaj lingvoj uzataj por la kristnaskaj aŭ paskaj bondeziroj al la unuopaj papoloj. Des pli ke Esperanto estas unu el la lingvoj uzataj de Vatikana Radio.

Sankta Moŝto, se estas certe, ke kiel respektoplenaj filoj kiaj ni deziras esti, ni ne povas formuli iun ajn pretendon pri la deziro de ni esprimita al Vi, tamen ni ŝatus koni la motivigojn de la Patro. Ĉu ni estas malsaĝuloj? Utopiuloj? Ĉu la peto estas tro frua? Ĉu la antaŭjuĝoj de aliaj bremsas? Ĉu estas ĝuste, ke ni daŭrigu nian proponon radikale alternativan kompare kun tiuj proponitaj kaj spertitaj tra la jarcentoj, nome la uzo de naciaj lingvoj, ĉiam ligitaj al la "povo", kiel rimedo de internacia interkomunikado?

Beatega Patro, mi volus doni respondon sinceran kaj motivitan al la multnombraj leteroj, kiuj daŭre demandas de mi, kial nia Internacia Asocio de Katolikaj Esperantistoj ne proponas al la Sankta Patro la uzon ankaŭ de Esperanto. Ĉu mi povas esperi je Via Patra respondo? Temas pri peto, kiun mi kuraĝas fari kun fila respekto, kun la celo plibone servi al la Eklezio, pere de nia tutmonda Esperanto-movado, valorigante ĉion bonan kaj novan en la homa progreso, harmonie kun la dua Vatikana Koncilio.

Bonvolu akcepti min kiel humilan servanton de la Eklezio, kaj doni al mi Patran kaj Apostolan Benon. De Via Sankteco dev.ega

Sac. Duilio Magnani

Prezidanto de IKUE»

 

 al la indekso

 


 

KIAL ONI NE ŜANĜIS?

 

Multaj bedaŭros, ke ĉi tiu numero de EK 1980 (samkiel kelkaj aliaj en estonteco) aperas kun kovrilpaĝo de pli frua periodo, anstataŭ kun nova koloro. Ankaŭ mi bedaŭras; sed post longa pripenso, mi konkludis, ke la limigitaj financaj rimedoj de IKUE ne permesas, ke oni simple forĵetu la kovrilpaĝojn restintajn de antaŭaj jaroj.

Aliflanke, estas neeviteble, ke ioma kvanto da kovrilpaĝoj restu ĉe la fino de ĉiu jaro: fakte, ĉe la jarkomenco oni ne povas precize diveni, kiom da kovrilpaĝoj oni bezonos (ĉar oni ne scias precize, kiom da kajeroj aperos, kaj kiom da kovrilpaĝoj difektiĝos dum stokado kaj presado). Tial, oni devas presigi, jarkomence, iom pli altan kvanton da kovrilpaĝoj, ĉar la laborkostoj tiel multe influas, ke fari dua eldonon de la sama paĝo dum la jaro, en rilato kun pli precize difinitaj bezonoj, kostas pli multe ol forĵeti, eventuale, superflue pretigitajn paĝojn.

Mi fidas je la komprenemo de la abonantoj de EK.

Antonio De Salvo

 

NOTO DE 2005: la vizitantoj de niaj IKUE-paĝoj, tamen, vidas la kovrilon kun la koloro elektita por 1980: ĝi estas eta "falsaĵo", kiun ebligis la modernaj komputilaj aranĝo-manieroj. Fakte, ĝis n-ro 6/1980 (kiam oni enkondukis la oranĝ-koloron) la kovriloj havis unu aŭ la alian el la du koloroj de 1978 kaj 1979 (respektive: blua kaj malhele ruĝa)

la TTT-ejestro. 

 

 al la indekso

 


 

EKUMENAJ INFORMOJ

 

La Prezidanto de Egiptio, Sadat, 19.11.1979 metis la angulŝtonon de grandioza interreligia komplekso en Sankta Katarina de Sinajo, dediĉita al la tri kultoj islama, kristana kaj hebrea. La komplekso konsistos el moskeo, biblioteko, preĝejo kun tri fakoj (por la celebrado de katolikaj, ortodoksaj kaj protestantaj diservoj), kaj sinagogo. Kvin grandaj turoj superregos la konstruaĵon: du surhavos krucon, la tria la islaman lunarkon, la kvara la stelon de Davido, kaj la kvina simbolan prezenton de la unueco de la tri grandaj monoteistaj religioj.

 

La Eklezioj katolika, luterana kaj episkopa en Brazilo reciproke agnoskis la bapton, per akordo valida por la tuta lando. En la dokumento, la tri Eklezioj «dankas Dion pro ĉi tiu baza ligo, petas la asiston de la Sankta Spirito por superi la disiĝojn, kaj sin devigas daŭrigi la iradon al perfekta kristana unueco».

 

La Ortodoksa Eklezio en Usono komencis sisteme labori por evangelizi neblankulojn: tiucele, la Patriarko de Aleksandrio en Egiptio kunordigas la misiajn agadojn, laŭ la modelo de la katolika Kongregacio por la Evangelizado de la Popoloj (la iama «Propaganda Fide»).

Oni pristudas la eblecojn de pli vasta enkonduko de afrikaj tradicioj en la liturgion, des pli ke, laŭŝajne, la nuntempa interesiĝo de multai uson-afrikanoj pri la Ortodoksa Eklezio estas ligita ĝuste al la riĉeco de la ortodoksa liturgio.

Ĝis nun, rus-ortodoksuloj agadis en Usono nur ĉe rusaj elmigrintoj (la iama agado en Alasko ĉesis tuj post la cedo de tiu Lando al Usono fare de la Caroj).

 

Parolante, 23.11.1979, al la partoprenantoj en Ekumena Renkontiĝo iniciatita de la Sekretariato por la Unuiĝo de Kristanoj, Johano Paŭlo la dua diris, ke la vorto «ekumenismo» ne devas elvoki malpravajn timojn pri la adaptiĝoj necesaj por efektiva renoviĝo de la Eklezio. «Des malpli - li aldonis - ekumenismo estas pasporto al indiferentismo, aŭ al neglektado de ĉio, kio estas esenca en nia sankta tradicio. Kontraŭe, ĝi estas instigo, vokado por ke ni agu, sub la gvido de la Sankta Spirito, por la videbla kaj perfekta unueco en la kredo kaj en la amo, en la vivo kaj en la agado, de ĉiuj, kiuj deklaras sian kredon en la unika Sinjoro Jesuo Kristo». Tiucele, la Papo pledis por ke estu daŭrigata la teologia dialogo kaj la kunlaboro kun la aliaj Eklezioj kaj komunumoj, kiuj jam estis tiel fruktodonaj en la kampoj de la antaŭenigo de la socia justeco kaj de la homaj rajtoj, de la evoluigo kaj de la helpo al la mizeruloj.

Johano Paŭlo la dua aparte substrekis du urĝajn taskojn: la sacerdotoj kaj la aspirantoj al la sacerdoteco aprecu la ekumenan dimension de sia misio, kaj transdonu ties spiriton al la fideluloj; la religia instruado estu kunligita kun la celoj de ekumenismo, per seriozaj streboj ankaŭ de persona puriĝo, en la humileco kaj en la fervoro de la Spirito. por ke la unueco estu atingita kiam, kaj per la rimedoj, kiujn la Sinjoro volos.

La Sankta Patro ankaŭ insistis pri la paŝtista karaktero de la unuiga tasko. Dum kristanoj estas disiĝintaj, la predikado de la Evangelio estas malhelpata: la disiĝoj inter la kristanoj malfavoras la kredeblecon al la Evangelio kaj al Kristo mem. «La disiĝo - diris la Papo - estas skandalo, malhelpo por la disvastigo de la Evangelio. Estas nia devo klopodi, per la graco de Dio, forigi ĝin kiel eble plej baldaŭ... Neniu malprave kredu, ke ĉi tiu laboro por la perfekta unueco de la kredo estas io duaranga, kion oni povas senfine prokrasti. La prava bezono de pacienco en la atendo de la horo de Dio neniam devos esti okazo de kontentiĝo pri la nuna stato de kredo-disiĝo».

 

Paca brakumo inter la patriarkoj de la Eklezio de Antiokio karakterizis, 16.12.1979, la finon de la ekumenaj celebradoj, en Libano, memore al la 16-jarcenta datreveno de la morto de S. Bazilo la Granda.

Sur la maria monteto Harissa, apud la statuo de «Nia Sinjorino de Libano», ekumene renkontiĝis la patriarkoj greka-melĥita, maronita, armen-ortodoksa kaj armen-katolika, la reprezentantoj de la patriarkoj siri-katolika kaj grek-ortodoksa, kaj la apostola nuncio en Libano.

Dum la ceremonio, en la preĝejo dediĉita al S. Paŭlo, reciproka brakumo kunigis en la nomo kaj en la memoro de la «Granda Patro» de la Orienta Eklezio la estrojn de la kristanaj komunumoj, sopirantaj al unueco.

En la homilio, la katolik-melĥita patriarko de Antiokio Maksimo la kvina Hakim memorigis, ke S. Bazilo estis «Granda» ankaŭ ĉar li komprenis la valoron de la vivo, kaj kapablis doni socian signifon al la kristana vivo. Fakte li konstruigis, apud Cezareo, la «Urbon de la malriĉuloj», kiun li provizis per multnombraj karitataj institucioj.

Okaze de ĉi tiu 16-jarcenta datreveno, aperis traduko en araba lingvo de la verko de S. Bazilo pri la Sankta Spirito, kiu kontribuis al la difino de la «Kredo» dum la Koncilio de Konstantinopolo.

 

Deklaracio pri la komuna kompreno de la sakramento de bapto estis subskribita, en Aŭstralio, de la Katolika Episkopara Konferenco kaj de la Asembleo de la Unuiĝinta Eklezio. Temas pri unu el la fruktoj de la regulaj teologiaj interparoloj inter la du Eklezioj, post kiam, en 1977, Metodistoj kaj Presbiterianoj kuniĝis en la Unuiĝintan Eklezion. La teksto de la deklaracio ankaŭ pledas por daŭrigo de la teologia dialogo, por klarigi tion, kio ankoraŭ bezonas komunan pliprofundigon.

 

al la indekso

 


 

REVENO

 

Al lando praava,

post longa vojaĝo,

por vidi la lokojn

de sia junaĝo,

Li sola revenas

sen ia soleno.

Li grimpas pilgrime

al Jerusalemo,

alvenas vizite

al fama preĝejo

en kiu troviĝas

la sankta tombejo.

En ŝildo, sur pordo,

legiĝas notico:

kristanoj ĉi tien

eniru en vico,

ne mikse, sed nur laŭ

la kredaparteno:

por kult’ ortodoksa

en frua mateno,

por rito melĥita

en la posttagmezo

kaj rom-katolikoj

vespere por Meso.

Monaĥo gardisto

al tiu fremdulo

hezite senmova

sub tiu tabulo,

helpeme demandas:

Ĉu vi ne komprenas,

al ajn konfesio

ĉu vi apartenas?

Jam estas fiksita

por ĉiu la horo:

elektu la tempon

por via adoro!

Do, kio vi estas,

ho pia turisto?

Mi estas, Li diras,

Mi estas nur Kristo.

 

Vittorio Dall’Acqua

(El la bulteno 41/12-1979

de la Katolika Esperanto-Centro en Milano, Italio)

 

al la indekso

 


 

EKUMENA PROPONO

 

Mi proponas, ke:

1 - Ĉiu landa sekcio de IKUE klopodu organizi Esperanto-kursojn por la porpastraj seminarianoj, gimnaziaj kaj tealogiaj, dum venonta somero 1980, ekzemple kiel feriperiodon.

2 - La landaj sekcioj, kiuj sukcesos tion fari, aranĝu, kun la helpo de IKUE, interŝanĝon de vizitoj inter la kursanoj, kaj, se eble, internacian kurson por progresantoj en unu el la koncernataj landoj, eldonon de faka interligilo, ktp.

3 - En tria momento, oni klopodu aranĝi internacian ekumenan feriadon por seminarianoj katolikaj, ortodoksaj, anglikanaj, protestantaj, ktp.

Duilio Magnani

 

 al la indekso

 


 

FORTO KAJ KURAĜO

 

Unu el la aspektoj, kiuj plej profunde trafis la observantojn de la vojaĝo de la Papo al Irlando kaj Usono, estis la forto kaj la kuraĝo, per kiuj, en siaj paroladoj, li alfrontis la plej urĝajn moralajn problemojn, kun plena kono de la modernaj starpunktoj kaj, samtempe, kun absoluta fideleco al la tradicia doktrino, indikante la solvon de la diversaj problemoj precize kaj klare, sen malcertecoj kaj ambiguaj sintenoj.

Johano Paŭlo la dua sciis (kaj tion li diris al la usonaj episkopoj), ke «se ni proklamas la veron en la amo, ne eblas al ni eviti kritikojn: nek eblas plaĉi al ĉiuj. Sed estas eble labori efektive por la bono de ĉiu. Pro tio ni estas humile konvinkitaj, ke Dio estas kun ni en nia ofico de vereco».

Baziĝante sur ĉi tiu Dia asisto, li proklamis antaŭ ĉiuj, klerikaro kaj fideluloj, humilaj formetitaj popoloj kaj reprezentamoj de la plej grandaj nacioj, la fundamentajn principojn por la defendo de la vivo en ĝia pleneco kaj por la antaŭenigo de ĉiuj homaj rajtoj. Li proklamis la dignon de la homa persono kaj ĝian neelmezureblan valoron, senkonsidere pri rasoj aŭ etnaj devenoj; li energie rifuzis la subpremadon de la malfortuloj, la manipuladon de la neŝirmitoj, la forĵetadon de la disponeblaj aĵoj, la senhaltan sinarmadon, la nejustajn strukturojn kaj sociajn politikojn, kaj ĉiun formon de perforto kontraŭ la individuoj kaj la popoloj.

Aparte li alfrontis tiujn moralajn problemojn, kiuj pli strikte rilatas al la esenco de geedziĝo, al la bezonoj de familio, al la valoro de vivo. Li plurfoje reasertis la nerompeblon de la geedza ligo. Li konfirmis, ke seksumado estas home kaj morale bona nur en la kadro de geedziĝo. Li konfirmis la malhonestecon de la samseksaj rilatoj, samtempe pledante por komprenemo favore al tiuj, kiuj havas tiajn inklinojn. Li kondamnis kontraŭkoncipilojn. Li konfirmis la neatencendan valoron de ĉiu homa vivo ekde la koncipiĝo, kondamnante abortigon. Simile li esprimis sin kontraŭ eŭtanazio, neakordigebla kun la respekto por la homa digno kaj kun la sankta valoro de la vivo.

 

«Ofte la libereco de la volo kaj de la persono estas komprenataj kiel rajto fari ĉion ajn, akcepti neniun regulon kaj neniun devon... Sed Kristo ne instruas al ni tian interpretadon kaj praktikadon de libereco... Je la okuloj de Kristo, la libereco ne estas «libereco el», sed «libereco por».

Oni ne povas pretendi retroirigi, por tiel diri, la Eklezion laŭlonge de la historia irado de la homaro. Sed ankaŭ oni ne povas tro memfide kuri antaŭen, al iuj manieroj travivi, koncepti kaj prediki la kristanan veron, kiuj ne baziĝas sur la totala instruo de la Koncilio, interpretata je la lumo de la Sankta Tradicio»

(Johano Paŭlo la dua al la kardinaloj, 5.11.1979)

 

Oni devas urĝe reagi kontraŭ opinioj, unuflankaj kaj misgvidaj, kaj oni devas kuraĝe kontraŭstari kelkajn zorgigajn fenomenojn, kiaj estas la forpreno de la privata vivosfero fare de la socio, kaj la perforto al la socio fare de la privatuloj. La rilato inter publikaj kaj privataj aferoj estas kerna en la sperto de la nuntempa homaro, ĉar en kelkaj landoj la jura sistemo antaŭvidas la elstarecon de la publikaj aferoj ĝis preskaŭa nuligo de tiuj privataj, dum en aliaj landoj oni subigas al la privataj interesoj eĉ fundamentajn bezonojn kaj interesojn de la kolektiva vivo. Bedaŭrinde, en ambaŭ sintenoj estas ĉiam la homo tiu, kiu suferas, en sia privata aŭ socia dimensio, pro la uzo de la leĝa povo kiel rimedo de superregado (de la individuo aŭ de la kolektivo) anstataŭ kiel rimedo de justeco.

(Johano Paŭlo la dua al la partoprenantoj en kongreso de katolikaj juristoj, 7.12.1979).

 

al la indekso

 


 

ASOCIAJ NOTOJ

 

Ekde 1.1.1980, Antonio De Salvo rezignis je la ĝisnuna tasko de Direktoro de «L’Esperanto», organo de la Itala Esperanto-Federacio. Tiel li povos dediĉi sin plimulte al «Espero Katolika», kaj, samtempe, li evitos tiun nevolan monopolon de la Esperanto-informado en Italio, kiu devenis el la fakto, ke li ankaŭ estis (kaj daŭre restas) redaktoro de la Esperanto-elsendoj de Radio Roma.

 

al la indekso

 


 

REHONORADO DE GALILEI

 

Papo Johano Paŭlo la dua proponis al la kleruloj, al la teologoj kaj al la historiistoj la totalan rehonoradon de Galileo Galilei, dufoje kondamnita de la «Sankta Oficejo», antaŭ tri jarcentoj kaj duono.

Papo Wojtyła preteriris la revalorigon, kiu jam estis farita de Paŭlo la sesa kaj de la dua Vatikana Koncilio. Parolante la 10-an de novembro ĉe la Pontifika Akademio pri Sciencoj, antaŭ multaj Nobelpremiitoj, kardinaloj kaj diplomatoj, la Papo urĝigis profundan revizion de la proceso kontraŭ Galilei, kaj invitis la Eklezion mem lojale agnoski la maljustaĵojn, «de kiu ajn flanko ili venas», por ke estu definitive forviŝitaj «la suspektoj, kiujn ĉi tiu afero daŭre enmetas en multajn spiritojn, kontraŭ fruktodona konkordo inter scienco kaj kredo, inter la Eklezio kaj la mondo».

Papo Johano Paŭlo la dua, kiu celebradis la unuan jarcenton de la naskigo de Albert. Einstein, apudmetis la meritojn de ĉi tiu elstara sciencisto al tiuj de Galilei (ili «karakterizis iun epokon», diris la Papo); kaj li proponis ilin ambaŭ al la atento de la teologoj, cele al pli profunda studo.

«La Eklezio - aldonis la Papo - plena je admiro pro la genio de Einstein, kiu montras la spuron de la kreanta Spirito, neniel enmiksiĝas en prijuĝon (pri kiu ĝi ne kompetentas) koncerne la doktrinon pri la grandaj sistemoj de l’ universo; sed ĝi proponas ĉi tiun doktrinon al la pripenso de la kleruloj, por malkovri la harmonion, kiu ekzistas inter la scienca vero kaj tiu revelaciita».

Rilate Galilei, «kiu multe suferis - (tiel diris la Papo) - pro homoj kaj organoj de la Eklezio», Johano Paŭlo la dua certigis sian plenan subtenon por kompleta rehonorado: «temas pri entrepreno - li diris - kiu povos honori la veron de la kredo kaj de la scienco, kaj malfermi vojon por estontaj kunlaboroj». Poste, la Papo menciis kelkajn pecojn ĉerpitajn el la leteroj de Galilei, substrekante ilian harmonion kun la eldiroj de la Koncilio kaj de la eklezia doktrino koncerne la interpretadon de la Sankta Skribo: «Ĉi tiu harmonio kontribuas krei favoran deirpunkton por la solvo de la afero».

El la vidpunkto de principoj, la Papo proklamis, fine, ke la fundamenta scienco estas universala bonaĵo, kiun ĉiu popolo rajtas kultivi en plena libereco el ĉiu formo de internacia servuteco aŭ de intelekta koloniismo. En siaj aplikoj, krome, ĝi devas inspiriĝi al la amo, al la saĝeco kaj al la kuraĝo. «Samkiel racio postulas religian liberecon - konkludis Papo Wojtyła, samlandano de Koperniko - tiel scienco plenrajte postulas liberecon de esploro».

 

Luigi Carandina, traduko de Antonio De Salvo (laŭ Radio Roma)

 

al la indekso

 


 

RADIO-PROGRAMOJ EL ROMO

 

El Romo, regulaj radio-elsendoj en Esperanto estas disaŭdigataj de la Itala Radio (RAI) kaj de la Vatikana Radio.

a) RAI elsendas en Esperanto jam de multaj jaroj (de 1935 gis 1941, kaj denove ekde 1950). Iam, estis oftaj elsendoj (en iuj periodoj, eĉ po tri ĉiusemajne); poste, pro ŝpar-celoj kaj pro nesufiĉa premo fare de la esperantistoj, la elsendoj eĉ riskis malaperi, kaj pene oni sukcesis konservi po unu semajnan elsendon. La programo estas disaŭdigata nur per kurtaj ondoj, ĉar ĝi estas direktata ekskluzive al eksterlando, en la kadro de la zorgoj de la Ministra Prezidantaro por fari iom da propagando eksterlande.

Surbaze de konvencio, la itala Registaro donas ĉiujare difinitan sumon al RAI, kiu komplete prizorgas la realigon de la programoj kaj la koneksajn servojn (korespondadon, ktp.). Fine de ĉiu jaro, RAI devas raporti al la Registaro pri la farita laboro; la Registaro devus kontroli, ke la elsendoj estis fruktodonaj, precipe en rilato kun la kvanto kaj kun la enhavo de la alvenintaj korespondaĵoj. Praktike, tiu kontrolo estas tre ĝenerala; kaj, memkompreneble, RAI ne havas stimulon plibonigi siajn programojn, se tio kuntrenas pliajn kostojn, ĉar la kompenso estas jam antaŭe fiksita, sendepende de la rezultoj.

La tuta fako de la elsendoj al eksterlando estas sub la kontrolo ankaŭ de speciala Komisiono, konsistanta esence el parlamentanoj; al ĝi, ekzemple, oni devas turniĝi por modifi la horaron de la programoj.

La elsendo en Esperanto estas disaŭdigata ĉiun dimanĉon, de 21.00 ĝis 21.20 laŭ Mez-europa tempo. Prizorgas ĝin Antonio De Salvo (pli frue, zorgis pri ĝi, tra la jaroj, Blasimme, Musella, familio Minnaja kaj Corsetti). Ekde 1979, RAI ankaŭ pagas la tradukojn (el esperanto al la itala, kaj inverse) de la alvenantaj korespondaĵoj kaj de la koneksaj respondoj.

La ĉefaj problemoj de la E-elsendo de RAI estas du: la programo estas nur malfacile aŭdebla en Italio mem (kaj ankaŭ eksterlande la aŭskulto ne estas facila), kaj la elsendo koincidas kun tiu en Esperanto de Vatikana Radio. La unua problemo ne estas solvebla, ĉar ĝi dependas de bazaj teknikaj kaŭzoj; por la dua oni atendas baldaŭan decidon (eble, la elsendo okazos sabate).

La esperantistoj havas la devon subteni la programon per alskriboj. Fakte, radio-elsendoj ne havas alian rimedon, por konstati la aŭskulton, ol kalkuli la nombron kaj konsideri la enhavon de la korespondaĵoj. La Esperanto-programo de RAI ricevas sufiĉe da korespondaĵoj kompare kun la aliaj programoj, tamen ankoraŭ nemulte por ke oni povu konsideri definitive firma la pozicion kaj la prestiĝon de la elsendo. La daŭra subteno estas bezonata ankaŭ por pruvi al la Registaro, ke la mono elspezata estas fruktodona (ĉiujare, la elsendo kostas plurajn milionojn da liroj).

b) Vatikana Radio elsendas en Esperanto ekde Pasko 1976, unue nur por kelkaj sekundoj, poste dum 10 minutoj, kaj nun dum 25 minutoj en ĉiu semajno (du elsendoj).

La programo estas prizorgata, ĉefe, de Patro Jacobitti, kiu ne nur ricevas neniun kompenson, sed eĉ eltenas rimarkindajn elspezojn.

La programo okazas sur mezaj kaj kurtaj ondoj kaj sur frekvenca modulado, per potencaj aparatoj, tiel ke ĝi estas sufiĉe bene aŭdebla en la tuta mondo; gi eĉ «kovras» la italan programon, kiu okazas samtempe kaj je tute proksimaj frekvencoj, dimanĉe.

Vatikana Radio ankaŭ utiligas (eĉ, tre amplekse) Esperanton en sia monata program-bulteno.

La Esperanto-sekcio de Vatikana Radio ricevas, ĉiujare, preskaŭ 4.000 korespondaĵojn, kaj tiel ĝi viciĝas unualoke. Tio, tamen, kaŭzas rimarkindan laboron (kiel dirite, tute senpagan) por la respondoj, kiuj estas ĉiam akurataj kaj diligentaj.

La ĉefa problemo de Vatikana Radio estas la fakto, ke P. Jacobitti estas maljuna, kaj oni ne vidas, almenaŭ momente, la eblecon de anstataŭanto. IKUE estas prizorganta la aferon, sed oni ne havas solvon submane.

Kompreneble, ankaŭ por Vatikana Radio validas la alvoko al la Esperantistoj skribe subteni sian stacion.

A.D.S.

al la indekso

 


 

NI GRATULAS

 

De 21.9.1979 gis 6.10.1979, P. Albino Ciccanti turneis en Danlando, prelegante en diversaj medioj (Esperanto-kluboj, gimnazio, paroka grupo, katolika parokejo, Rotari-klubo).

 

Ĉe la preĝejo de Patroj Dominikanoj (Maria Rotunda) en Vieno, Aŭstrio (Postgasse 4), estis denove pendigita, laŭ propono de s-ro Walter Mudrak kaj helpe de fratino Hermine de la Tria Ordeno, bela afiŝo kun kristnaska mesaĝo en kelkaj lingvoj, inkluzive de Esperanto: «Gloro al Dio en la altoj kaj sur la tero Paco!».

 

al la indekso

 


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

Oni venas al Romo, pilgrime, ĉar en Romo troviĝas la tomboj de la ĉefapostoloj, kaj ĉar Romo estas sidejo de l’ Papo, Vikario de Kristo. Tion substrekis Johano Paŭlo la dua, kiu aldonis:

«La pilgrimantoj, kiuj venas al Romo, estas nek fremduloj nek gastoj, sed samcivitanoj de Petro kaj Paŭlo. En Romo, ĉiu baptito reiras al la origino de sia kristana identeco, kaj sentas sin hejme, ĉar la grundo de Romo estas trempita per la sango de la Martiroj, niaj praavoj en la kredo.

Por la kristanoj, precipe por la katolikoj, kiuj venas al Romo, ekzistas ankaŭ alia motivo, kiu ligiĝas ne tiom kun la pasinteco kiom kun la nuntempo. Ĉi tie, ja, havas sian sidejon la vivanta posteulo de Petro, kiu estas ne nur la estro de la roma diocezo, sed ankaŭ ŝarĝito de la universala ofico. Lia paŝtista funkcio, kiu daŭrigas tiun de la fiŝkaptisto de Galileo, konsistas en la paŝtado de la ŝafoj de Kristo, ne nur malebligante ilian ŝanceliĝon kaj dissolviĝon, sed ankaŭ favorante ilian kreskon kaj disvastiĝon».

 

Per solena rito en la Siksta Kapelo, la slovaka mons. Tomko estis konsekrita Episkopo, 16.9.1979. Krom la Papo, ĉeestis 21 Kardinaloj, kvindeko da Episkopoj, pluraj familianoj, kaj multai slovakoj, venintaj precipe el Okcidenta Europo, Ameriko kaj Aŭstralio.

La rito, kiu daŭris preskaŭ du horojn, disvolviĝis en lingvoj latina kaj slovaka. Dum la homilio, eldirita parte en la itala kaj parte en la slovaka, la Papo diris, ke li volas aparte brakumi, per la memoro kaj la amo, la nacion kaj la tutan landon, kie la nova Episkopo naskiĝis.

La Papo ankaŭ adresis saluton en ĉeĥa lingvo «al la kara frata nacio ĉeĥa». Post la rito, Johano Paŭlo la dua alparolis la ĉeestantojn en pola lingvo, kaj, interalie, kun bedaŭro li substrekis, ke neniu ĉeĥoslovaka Episkopo povis alveni al Romo por ĉeesti la ceremonion.

 

Pridemandite de Vatikana Radio pri la misiistaj problemoj en Altvolta Lando (Okcidenta Afriko), kard. Paul Zoungrana deklaris 8.11.1979:

«La plej urĝa problemo, en la kampo de evangelizado, koncernas la disponeblecon de personaro. De ĉiuj vilagoj venas la peto ekkoni kristanismon, sed la personaro mankas, pro diversaj kaŭzoj: antaŭ ĉio, misiistoj maljuniĝas, kaj vokiĝoj estas nesufiĉaj. Estas vere, ke en Seminarioj la kandidatoj al sacerdotiĝo estas multaj, sed pluraj jaroj devos pasi, antaŭ ol ili esros ordinitaj. Ni havas laikajn katekistojn, sed la sperto pruvis, ke la agado de la sacerdoto estas nepre necesa. Jen kial la «misio» estas daŭre aktuala.

Alia problemo estas tiu de la homaj kondiĉoj de nia popolo, kiu postulas, ke kristanoj aktive engaĝu sin en la kampo de evoluo: sekeco, malsato, analfabetismo serioze kondiĉas la vivon de nia popolo.

Krome, oni ne devas forgesi la problemon de pliprofundigo de la kredo, des pli ke ni vivas en kontakto kun islamismo kaj kun diversaj ideologioj».

 

La Seminario de Bilbao (Hispanio), por la unua fojo ekde sia fondiĝo, gastigas malpli ol 50 seminarianojn, precize 44: temas pri zorgiga simptomo de la krizo de vokiĝoj, kiu trafis la lokan Eklezion. En la lastaj 10 jaroj, meznombre po 8 seminarianoj esris, ĉiujare, ordinitaj sacerdotoj; por la venonta jartrio oni antaŭvidas, ke ili estos, entute, maksimume 9.

 

La sacerdotaj vokiĝoj kreskas en la diocezoj de Anglio kaj Kimrio (Britio). En 1979, ja, estis 150 la anoj de la grandaj Seminarioj, kvardekon plimulte ol meznombre en la tri antaŭaj jaroj. Krome, lastatempe 50% el la anglaj kaj kimraj seminarianoj persistas ĝis la sacerdotiĝo.

Nuntempe, Anglio kaj Kimrio disponas pri 3.800 diocezaj sacerdotoj.

 

En Bulgario, la Katolika Eklezio havas du diocezojn (Nikopolo kaj Sofio-Plovdiv), kaj la apostolan esarkejon de Sofio por la katolikoj laŭ bizanca rito. En tuta Bulgario ekzistas, krom du Episkopoj kaj unu Esarko, apenaŭ 51 sacerdotoj, kaj ĉirkaŭ 70 monaĥinoj.

La ĉefa eklezia problemo en Bulgario estas la malfacilaĵoj por varbi novajn sacerdotojn. Tute mankas seminarioj, kaj do la anstataŭigo de la nunaj sacerdotoj (kies meza aĝo superas 60 jarojn) estas preskaŭ neebla. Oni antaŭvidas, ke se ne okazos novaĵoj, post 10 jaroj nur malmultaj pastroj povos ankoraŭ plenumi sian apostolan oficon.

 

Maria Pilar Subirŕ, vidvino de Sorribas, iĝis klaŭzura monaĥino en Berga apud Lérida (Hispanio). La afero ne estus eksterordinara, se fratino Subirŕ ne havus 83 jarojn, 8 gefilojn, multajn nepojn kaj kelkajn pranepojn. La familianoj amase ĉeestis la ceremonion.

 

Katolikoj en F.R. Germanio estas 26.880.000, kaj, malgraŭ malpliiĝo de preskaŭ 400.000 anoj en la lasta jardeko, ili konsistigas la plej multnombran religian grupon en la Lando.

En la sama jardeko, la nombro de la sacerdotoj malkreskis 8,9 %, la baptoj de novnaskitoj 34%, la funebraj ceremonioj 27,1%. Kontraŭe, kreskis 147% la baptoj de konvertiĝintoj pli ol 7-jaraj. La malpliiĝo de la baptoj de novnaskitoj respegulas la fortan malkreskon de naskiĝoj en FRG; la malpliiĝo de la nombro de tiuj, kiuj sin deklaras formale katolikaj, estas parte klarigebla per fiskaj konsideroj, ĉar en FRG tiu, kiu sin deklaras ano de iu Eklezio, devas pagi imposton, kiun la registaro destinas al la indikita Eklezio.

 

Iama universitata Profesoro 72-jara, vidvo kaj patro de 5 gefiloj, celebris sian unuan Meson 17.12.1979, en Cagliari (Sardinio, Italio).

La nova sacerdoto, Prof. Antonio Maria Spanedda, instruis mikrobiologion ĝis antaŭ du jaroj, kiam li emeritiĝis. Vidvo de 25 jaroj, Praf. Spanedda realiĝis al la kredo post longa periodo de religia indiferenteco. Li estas konsiderata elstara figuro de sciencisto kaj honesta homo.

 

En la lastaj 15 jaroj, triobliĝis la nombro de la studentoj pri teologio ĉe la Universitato de Salisburgo (Aŭstrio). Sed, antaŭ 15 jaroj, la studentoj pri teologio estis preskaŭ ekskluzive kandidatoj al sacerdotiĝo, dum, hodiaŭ, pli ol duono intencas resti laikoj. Simila tendenco evidentiĝas ankaŭ ĉe aliaj aŭstraj Universitatoj, samkiel ĉe tiuj de F.R. Germanio: rimarkinda estas la nombro de la studentoj pri teologio, sed malmultaj la kandidatoj al sacerdotiĝo.

 

Sur la planko de la S. Petro-Baziliko en Vatikano estas markitaj la nomoj de 22 grandaj preĝejoj de tuta mondo, kun la indiko de la koncerna longeco, inter 101,19 metroj (S. Patrico en Novjorko, Usono) kaj 158,10 metroj (S. Paŭlo en Londono, Britio), por videble emfazi la grandiozecon de la S. Petro-Baziliko, kiu estas longa 186,36 metrojn.

La laste aldonita nomo de preĝejo estas tiu de la Baziliko de Gdansko (Pollando), dediĉita al Maria (103,50 m).

 

La eventoj de Irano estas jam de kelka tempo sur la ĵurnaloj; sed kia estas la situacio de kristanismo en lrano? Oni povas diri, ke kristanismo havas, en tiu Lando, grandan pasintecon, modestan nuntempon, kaj nefacilan estontecon.

Laŭtradicie, estis la apostolo Tomaso la unua evangelizanto de tiu Lando, kie estis fonditaj kristanaj komunumoj, kiuj mirinde floris, tiel ke fine de la sesa jarcento ekzistis pli ol 40 episkopoj.

Ankaŭ nestorianismo vigle aktivis. En 1552 parto el la nestorianoj realiĝis al Romo, kun la uomo de «Katolika kaldea Eklezio». Dum nestorianoj restis proksimune 2.500, kaldeoj estas preskaŭ 18.000: sed, ĉar ili uzas la sirian lingvon en teologio kaj liturgio, ili estas konsiderataj fremduloj en sia lando.

Ekzistas, krome, en Irano, preskaŭ 8.000 armen-katolikoj, kies deveno ligiĝas kun S. Gregoro la Lumiganto (ĉ. en la jaro 288). Kontraŭe, armen-ortodoksuloj estas, en Irano, 100.000, tio signifas duonon el ĉiuj iranaj kristanoj.

La latina katolika Eklezio ĉeestas en Irano ekde la 14-a jarcento, dank’ al la misiistaj streboj de dominikanoj kaj franciskanoj; sed la unua latina ĉefdiocezo, tiu de Ispahan, estis starigita nur en 1629.

Ekzistas, krome, aliaj 17 religiaj konfesioj, grandparte protestantaj, kiuj eniris la Landon dum la lastaj 100 jaroj.

Ĉiuj kristanaj Eklezioj en Irano havas similajn problemojn: enurbiĝo de la fideluloj, manko de loka klerikaro, manko de kristana literaturo en persa lingvo, manko de Eklezio «iraneca». Alia grava problemo estas la dialogo kun la ŝijaisma Islamo, praktikata de la plimulto el la 35 milionoj da irananoj: kompare kun sunaistoj, la alia granda islama tendenco, ŝijaistoj estis pli mistikaj kaj religiemaj, havas siajn «martirojn» kaj siajn «sanktulojn», kaj atendas la revenon de Madhi, la granda imamo naskiĝinta en 868.

 

2.400.000 geknaboj malpli ol 15-jaraj vivas nuntempe, en Eŭropo, en lando alia ol tiu devena, kiel filoj de gastlaboristoj. Pri tiuj geknaboj, pri ilia edukiĝo kaj pri ilia plena socia evoluo, diskutis en Strasburgo, en decembro 1979, la Katolika Komitato pri Migradoj.

Oni substrekis, ke la plena evoluo de tiuj gejunuloj estas serioze malhelpata de pluraj faktoroj, kiaj la nesufiĉa kleriĝo lerneja kaj faka, la limigitaj laboreblecoj, la sociaj antaŭjuĝoj, la sopiro de la gepatroj al iama reenpatriiĝo. Pro tio, la problemo devas esti alfrontata kaj solvata, samtempe, de la ŝtatoj kaj de la sociaj fortoj, en la devenaj kaj en la gastigantaj landoj.

 

En la grandioza scenejo de la Siksta Kapelo, kaj en la sugestia kadro de bizanca-slava rito, 13.11.1979 Johano Paŭlo la dua konsekris episkopo la novan metropoliton de Filadelfio de Ukrajnanoj (Usono), mons. Myroslav Lubachivsky. Kuncelebris kard. Jozefo Slipyi kaj mons. Maksimo Hermaniuk, metropolito de Winnipeg de Ukrajnanoj (Kanado).

Dum la homilio, la Papo diris, interalie: «Mi deproksime konas la historion de via popolo, kaj de tiu Eklezio, kiu de jarcentoj estas ligita kun ĝi. De tie venas mia preteco hodiaŭ almeti miajn manojn, kune kun vi, tre respektindaj fratoj, sur tiun, kiun la Sankta Spirito vokas al la episkopa ofico».

Johano Paŭlo la dua ankaŭ vigle laŭdis kardinalon Slipyi, «la plej eminentan estron de la ukrajna Eklezio». Adresante sin al li, la Sankta Patro diris: «Ne nur la filoj kaj la filinoj de via popolo, sed la tuta Eklezio kaj la nuntempa mondo konas vian neordinaran ateston, kiun vi, per via malfacila vivo kaj aparte per via multjara kaptiteco, donis al Jesuo Kristo kaj al la Eklezio, naskiĝinta el Lia Kruco kaj Resurekto. Estas konsole ekvidi, ke nun vi estas ĉe ni, kaj ke vi povas dediĉi vin al la bono de via popolo, kiel la paŝtisto kiu daŭre oferas sian vivon por siaj ŝafoj, ekzilite el tiu Eklezio, kiu ekde 1596 daŭre estas en unueco kun la sidejo de Petro, fidele jam de preskaŭ 400 jaroj. Ĉi tiu fideleco, aparte dum la lastaj jarcentoj, estis kaj daŭre estas pagata per grandaj oferoj».

Kard. Slipyi, nun 87-jara, pasigis 18 jarojn en la koncentrejoj de Siberio. La maljuna purpurulo, kiu jam en la daŭro de la dua mondmilito estis scnĉese persekutita de la naziaj okupantoj, estis arestita de la sovetaj autoritatoj 11.4.1945, kaj nur en februaro 1963, dank’ al la interveno de Papo Johano la dudektria kaj de la usona Prezidento Kennedy, estis liberigita, kaj forpelita el sia patrolando. De tiam, li vivas en Vatikano.

 

La jezuito Carlo Maria Martini, rektoro de la Gregoria Universitato, estis nomita de la Papo nova ĉefepiskopo de Milano (Italio), kiu estas la plej granda diocezo en la mondo (1.113 paroĥoj kun 5.125.000 loĝantoj).

La ĝisnuna ĉefepiskopo, kard. Colombo (kiu, parenteze, ĉiam tre favore kondutis al Esperantistoj), deklaris pri tio: «La Papo, plenumante peton, kiun mi plurfoje faris, akceptis mian eksiĝon el la paŝtista ofico de ĉi tiu diocezo. La Sinjoro Jesuo, kiu ne volis senfina la vivon de la homoj sur la tero, eĉ ne tiun de siaj episkopoj, scias, ke por ĉiuj venas aĝo, kiam la fortoj laŭgrade foriras, kaj kreskas la bezono je enmemiĝo kaj ripozo. Kaj al la koro, kiu, kontraŭe, ne maljuniĝas, Li kapablas doni la pacon promesitan al la homoj de Lia favoro. Antaŭ 16 jaroj, Paŭlo la sesa volis konfidi al mi la prizorgon de ĉi tiu Eklezio, kiu estis lia. Alia paŝtisto nun anstataŭas lin en la sama penado. La homoj sinsekvas, sed Jesuo Kristo estas la sama de hieraŭ, hodiaŭ kaj ĉiam»

 

al la indekso

 


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Luksemburgo, 21.12.79

 

Estimata, kara sinjoro direktoro,

 

pri via letero koncerne la IKUE-kongreson en Luksemburgo, en EK 12/1979, mi tute ne konsentas.

Vi ja scias, ke patro Biedulski ne estis «la prezidanto por la kongreso», ke la estraro tute ne respondis pri la temo de la kongreso, ke la landaj reprezentantoj ne respondis al miaj informoj kaj ne reagis koncerne la afiŝojn kaj glumarkojn, per kiuj oni tre facile estus povinta gajni monon por la kongreso kaj ankaŭ por la landaj kasoj, ke tiu «sufiĉe granda sumo» estis nur 1000 GM, kiujn mi devus repagi tuj post la kongreso kune kun la «gajno» ktp.

Do, tial mi protestas kontraŭ via priskribo de la preparado. Sed ne ekestu kvereloj inter ni. Mi petas vin, publikigi tion en la revuo, kaj tamen restas amike via

H. J. Kindler-Triksini

P. S. La «malmultaj personoj», kiuj preparis la kongreson, estis du: la sekretariino de la Centro kaj mi.

 

Mi tre volonte denove agnoskas, ke tiuj du nuraj personoj kapablis, malgraŭ multaj malfacilaĵoj, organizi brilan kongreson. Pri la resto, ĉar mi samopinias, ke oni evitu kverelojn, mi rezignas je repliko, kaj konsideras fermita la diskuton.

Antonio De Salvo

 

 

En EK 9/1979 kaj 10-11/1979 aperis kelkaj fotoj pri la 38-a kongreso de IKUE. Ĉu estus eble, estonte, sub tiaj fotoj meti la nomojn de la fotitaj personoj, aŭ almenaŭ de la Esperantistaj eminentuloj (La anoj de la estraro ktp)?

Gottfried Noske, F.R. Germanio

 

Mi volonte akceptas vian pravan sugeston. Tiucele, tamen, estas necese ke, miavice, mi estu informata pri la nomoj de la personoj, kiuj aperas en la fotoj sendataj por publikigo en EK.

Antonio De Salvo

al la indekso

 


 

LINGVAJ PROBLEMOJ EN LA EKLEZIO

 

Nova hispanlingva traduko de Biblio estas distribuata en Usono, ĉe la katolikoj venantaj el la apuda Meksikio kaj loĝantaj precipe en la sudaj kaj okcidentaj Ŝtatoj. La teksto, aprobita de la latin-amerikaj episkopoj, havas la titolon «Dios habla hoy» (Dio parolas hodiaŭ), kaj estas distribuata de la Amerika Biblia Societo.

Lige kun tio, mons. Patrick Flores, ĉefepiskopo de San Antonio (Teksaso), substrekis la urĝan neceson de evangelizado de la meksik-devenaj usonanoj: «Multaj aliaj konfesioj - klarigis la ĉefepiskopo - prizorgas intensan varbagadon ĉe tiuj homoj, el kiuj ĉirkaŭ 15% ne plu praktikas katolikismon. Ili estas tiel malsataj pri la dia vorto kaj la preĝo, ke ili akceptas ĉiun ajn inviton adresitan tiucele».

 

Aperis en F.R. Germanio nova kritika eldono de la Nova Testamento, en la greka originalo. La verko estis prizorgita de spertula teamo, kiu laboris tiucele 25 jarojn, sub la gvido de Prof. Kurt Aland, de la Universitato de Münster. La spertuloj reviziis la konatan eldonon prizorgitan en 1898 de Prof. Eberhard Nestle, farante 2.000 korektojn. Por la nova eldono oni konsultis 5.300 manuskriptojn kaj 5.000 mikrofilmojn, kaj oni utiligis komputilon por difini la plej ĝustan grekan version de la biblia teksto.

 

«Kial geedziĝi preĝeje?». Ĉi tiu estas la titolo de volumo, kiun la klaretanaj misiistoj aperigis pasintjare en Usono, en lingvoj angla kaj hispana, en la kadro de la multnombraj iniciatoj por paŝtista prizogardo de hispanlingvaj usonanoj. Sur la kovrilo, la titolo en la hispana antaŭas tiun en la angla. La du tekstoj estis verkitaj rekte en la du lingvoj, sen traduko, kaj ili esprimas, esence, la saman enhavon, laŭ la respektivaj lingvo-uzoj kaj kulturoj. La aperigo de ĉi tiu volumo - klarigis la eldonintoj - estis decidita pro la granda nombro da dulingvaj familioj ĉe la 19 milionoj da hispanlingvaj usonanoj.

 

La Episkopara Konferenco de Paragvajo (Suda Ameriko) aprobis la tekstojn de la Meso en lingvo guarani, kiuj nun atendas la definitivan rajtigon fare de la Sankta Seĝo.

Jam nun, en kelkaj paragvajaj diocezoj oni recitas en guarani la «Kredon», la «Patron Nian» kaj la «Gloron».

Guarani estas la nacia lingvo de Paragvajo, kune kun la hispana; parolas ĝin ĉiutage la kamparanaj loĝantaroj de la interna parto de la Lando.

 

Tuj elĉerpiĝis, en Hindio, la unua katolika kompleta Biblio en lingvo khasi, parolata de preskaŭ 600 mil loĝantoj de la regiono Meghalaya.

La volumo, 2.300-paĝa, estis publikigita de la salezana eldonejo de Shillong. Pli frua eldono de Biblio en lingvo khasi estis publikigita antaŭ 89 jaroj, en 1891, de la presbiteriana misiisto John Roberts.

 

Por la unua fojo, la Nova Testamento estis komplete tradukita en modernan araban lingvon. La traduko estis publikigita en Bejruto (Libano), de kie la teksto estos disvastigata ĉe la kristanojn de la araba mondo.

Intertempe, daŭre progresas la traduko en la modernan araban de la Antikva Testamento, kiun oni planas aperigi en 1982.

 

En Liono (Francio) vivas 35.000 armenoj. Ili disponas, jam de pli ol unu jaro, pri Kultura Centro Katolika-Armena, kiu iniciatas kulturajn. aranĝojn, kaj instruas, precipe al la junuloj, la lingvon, la historion, la literaturon kaj la ĉefajn elementojn de la armena civilizo, kun la celo «partopreni en la konstruado de pli bona mondo, ĉiam restante veraj armenoj kaj ĵaluze konservante la kredon kaj la tradiciojn de la prapatroj».

 

La Biblia Societo de Sudafrika Respubliko publikigis en moderna lingvo zulua la Evangelion laŭ Marko, la Agojn de la Apostoloj, la Leterojn de S. Paŭlo al la Efesanoj kaj la Psalmojn. La tekstoj estas kunmetitaj en unu sola volumo, titolita «La bona novaĵo de Dio», riĉe ilustrita per scenoj inspiriĝantaj al la vivo de la zulua popolo.

 

Baldaŭ kompletiĝos la traduko de Biblio en kvin lingvojn parolatajn en Zambio (Afriko): bemba, biza ala, kinamvanga, kitonga kaj loza. La tradukaj laboroj daŭras jam de pluraj jaroj, zorge de la loka Biblia Societo. La kristana komunumo de Zambio konsistigas proksimume 28 % el la pli ol 5 milionoj da loĝantoj.

 

Havas pli ol 400 jarojn la unua presejo en la lingvo tamila (Hindio). La ideo de tiu presejo estis lanĉita en 1575 de la jezuito Henriques, kiu, konante tiun lingvon, deziris aperigi en ĝi katekismon, gvidilon por konfespreno kaj priskribojn de la vivo de la Sanktuloj, por la uzado fare de la konvertiĝintoj. La iniciato realiĝis en 1578, en la urbo Punnakayal, zorge de alia jezuito, Baria.

 

Dum la ĝenerala aŭdienco de 5.9.1979, Johano Paŭlo la dua sin adresis ankaŭ en slovena lingvo al la fideluloj de la diocezo de Triesto (nordorienta Italio), kie ekzistas rimarkinda slovena minoritato. La Papo premisis, en itala lingvo, ke «vizitante Petron en la persono de lia humila posteulo, oni konfirmas la principon de la unueco de la Eklezio, trans ĉiu natura disiĝo, ankaŭ etna...». Pro tio, li invitis ĉiujn «formi ĉiam kune unu solan koron kaj unu solan animon, ne nur en la internaj sentoj, sed ankaŭ en la paŝtista kampo, tiel donante al la mondo lumoplenan ateston de solidareco, eĉ pli, de frateco». Poste, Johano Paŭlo la dua aldonis, en la slovena: «Mi estas tre ĝoja adresi min en ilia lingvo al la slovenaj pilgrimantoj, same venantaj el la diocezo de Triesto. Mi kore bondeziras, ke via originala kultura identeco, enigita en la urban kaj eklezian vivon, estu por vi kaj por ĉiuj vera kontribuo de spirita riĉeco».

 

La laboroj de la kardinala kolegio, kiu kunvenis en Romo de la 5-a ĝis la 9-a de novembro, disvolviĝis laŭ ses lingvogrupoj: latina, itala, franca, angla, hispana kaj germana. Komence, la grupoj estis kvin, sed preskaŭ tuj oni aldonis tiun germanlingvan, pro la insistaj petoj de la koncernaj kardinaloj .

 

La episkopo de Augsburg (F.R. Germanio) ordonis, ke en ĉiuj parokoj de la diocezo oni celebru Meson en latina lingvo almenaŭ po unu dimanĉon ĉiumonate. La episkopo, mons. Josef Stimpfle, substrekis, ke latino daŭre estas la oficiala lingvo de la Eklezio, kaj al latino oni ŝuldas la konserviĝon de multaj kulturaj valoroj. Dum la ĉiumonata Meso, ankaŭ la kantoj estu en latino, «por pruvi - skribis la episkopo - nian unuecon kun la Sankta Roma Eklezio».

 

al la indekso

 


 

PASIS TRI JAROJ

 

17.1.1977 tragika stratakcidento forprenis el niaj vicoj unu el la plej agemaj laborantoj por niaj esperantaj kaj katolikaj idealoj, patron Henrikon Paruzel. Tri jaroj pasis de tiam. La bezonoj de la vivo alvokis aliajn al la daŭrigo de la iniciatoj de P. Paruzel. La ĝermo de li ĵetita ne pereis. Kaj ni, hodiaŭ, memorigas lin kun granda dankemo.

Certe niaj legantoj ĝojos sciante, ke jam de kelkaj monatoj la tombo de P. Paruzel estas en ordo (tiel ke ne plu validas la rimarkoj entenataj en EK 5/79, je p. 75).

 

al la indekso

 


 

POLAJ KATOLIKAJ ESPERANTO-ARANĜOJ EN 1980

 

Konstantaj

 

Bielsko-Aleksandrowice, preĝejo de S.J. Sankander, ĉiun 5-an dimanĉon de monato, je la 13-a h., Esperanto-diservo, kaj poste amika kunveno en tiea katekizejo.

 

Bydgoszcz, Ossolińskich 2, Patroj Misiistoj, ĉiun duan dimanĉon, je la 16,30 h., Esperanto-diservo, kaj poste kultura programo en tiea katekizejo.

 

Gdańsk, Elżbietanska 1, Patroj Palotanoj, en ĉiu lasta dimanĉo, je la 17-a h. Esperanto-diservo, kaj poste amika kunveno en tiea katekizejo.

 

Gliwice, Lużycka, preĝejo de S. Mikaelo, ĉiun kvaran dimanĉon, je la 15-a h. Esperanto-diservo, kaj poste kultura renkontiĝo en tiea katekizejo.

 

Krakovo, Wiosny Ludów 5, Patroj Franciskanoj, ĉiun duan dimanĉon, je la 15-a h., Esperanto-diservo, kaj poste kultura renkontiĝo en la tiea katekizejo

 

Krakovo, Stenna 5, Klubejo de Katolika Inteligentularo, ĉiun duan sabaton, je la 18-a h. - Kultura renkontiĝo.

 

Lodzo, Sienkiewicza 60, kapelo de S. Kristoforo, ĉiun kvaran dimanĉon, je la 12-a h. – Esperanto-diservo, kaj poste amika kunveno en katekizejo.

 

Nowy Sącz, parokejo de la Plej Sankta Koro de Jesuo, en katekizejo de Patroj Jezuitoj, ĉiun lastan mardon je la 18-a h. - Amika renkontiĝo de esperantistoj.

 

Sosnowiec, Orla 15, kapelo de S. Tomaso, ĉiun trian dimanĉon, je la 15-a h. Esperanto-diservo, kaj poste amika renkontiĝo en tiea katekizejo.

 

Tarnovo, Krasickiego 9, Patroj Filipanoj, ĉiun ĵaŭdon je la 17-a h. - Renkontiĝo kun la Biblio kaj la Eklezio.

 

Varsovio, Plac Trzech Krzyży,  preĝejo de S. Aleksandro, ĉiun duan dimanĉon,  je la 17-a h. Esperamo-diservo, kaj poste kunveno en tiea katekizejo.

 

Varsovio, Kopernika 34, Klubejo de Katolika Inteligentularo, ĉiun duan vendredon, je la 18-a h. - Artisma kunveno.

 

Vroclavo, Katedralna 4, preĝejo de SS. Petro kaj Paŭlo, je la 17-a h. Esperanto-diservo.

 

Unuopaj

 

(Por ĉiu aranĝo, eĉ se plurtaga, oni indikas nur la komencan tagon)

 

6. 1.1980         Spirita pilgrimo al Betlehemo, Tarnów, Krasickiego 9.

12.1.1980        Ekumena renkontiĝo ĉe oblato, Gdańsk, Elżbietanska 1.

13.1.1980        Renkontiĝo kun betlehemaj paŝtistoj, Varsovio, Ksiązęca 21; je tiu aranĝo venos ankaŭ Episkopo W. Miziołek.

19.1.1980        La unua studenta renkontiĝo, Gliwice, par. de S. Mikaelo.

20.1.1980        Pilgrimo al la tombo de p. H. Paruzel, Zabrze, par. de S. Josefo.

27.1.1980        Oblato sub la Hela Monto, Ĉenstoĥovo.

9.4.1980          Spiritaj ekzercoj por la animzorgantoj. Ĉenstoĥovo.

20. 4.80           Ekskurso al Wadowice, la naskiĝurbo de Papo Wojtyła. Renkontiĝo en la tiea preĝejo je la 10-a h. - poste speciala programo.

27. 4.80           Pilgrimo al Piekary Sląskie, renkontiĝo ĉe la tiea baziliko je la 10-a horo.

1.5.1980          Spiritaj Ekzercoj en Pieniężno, klostro de Patroj Verbitoj.

11.5.1980        Renkontiĝo kun la hungaraj Geamikoj.

25,5,1980        Pilgrimo al la sanktejoj en Szczecin.

23.7.1980        Spiritaj Ekzercoj en Gostyń «Święta Góra» - klostro de Patroj Filipanoj. Komenco la 23-an tagmeze kaj fino la 26/27-an de julio. En kadroj de la S. E. okazos la 1-a Kongreso de polaj katolikoj, la 1-a Kongreso de pola junularo, kaj la 1-a infana Kongreseto. Ĉiuj Gastoj estas bonvenaj! Post la S. E. ni havas eblon forveturi al Gdansko je la UEA-Antaŭkongreso.

27.7.1980        Antaŭkongreso de UEA. Dum la daŭro de la Antaŭkongreso, ĉiutage okazados ekumenaj kunvenoj.

11.8.1980        Perpieda pilgrimo de Przemyśl al Kalwaria Pacławska.

17.8.1980        Pilgrimo al Lipinski.

31.6.1980        Pilgrimo de Bielsko-Biała al Szczyrk «Kapelo sur Monteto» tra montaro Szyndzielnia kaj Klimczok.

25. 9.80           Ekskurso de S. Katarina al S. Kruco tra montato «Góry Swiętokrzyski».

19.10.80          Pilgrimo al Kalvaria Zebrzydowska. Renkontiĝo antaŭ la tiea baziliko je la 9-a horo.

 

La supra listo de la Animzorgado ne estas ankoraŭ kompleta, ĉar oni ne povas antaŭvidi ĉiujn cirkonstancojn. Pri ĉio detale informas la Frateca Informejo Katolika, Johano Edling, str. J. Krasickiego 9; 33-100 Tarnów, Pollando.

Józef  Zielonka, Pollando

 

al la indekso