Enhavo de Espero Katolika numero 12/1978

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

 

Sur la kovrilo: Johano Paŭlo la dua.

 

 

 


 

JOHANO PAŬLO LA DUA:

LA PAPO, KIU VENAS DE MALPROKSIME

 

Du konklavoj, abrupte kaj neatendite, en la mallonga spaco de 71 tagoj; du momentoj aparte delikataj, kiuj provis la Eklezion antaŭ ĝi mem kaj antaŭ la mondo. Kaj la provo estis superita kun surpriza rapideco, kvankam la elektantoj estis multaj kaj tre malsimilaj inter si, laŭ diversaj nacioj, rasoj, kulturoj kaj spertoj. Sed unu afero, la plej grava, estis al ili komuna: la amo al la Eklezio.

Unu tago sufiĉis por la elekto de Johano Paŭlo la unua. La konsentoj kaj la esperoj, kiujn li vekis ekde la unua apero, la sento de malpleno kaj de perturbiĝo, kiuj plenigis la Eklezion kaj la mondon pro lia abrupta morto, dokumentas la validecon de la elekto de la unua konklavo.

Du tagoj, kontraŭe, estis bezonataj por elekti Johanon Paŭlon la duan. Estis bezonata pli da tempo, pli longa meditado. Kiam li ekaperis ĉe la balkono de la S.Petro-Baziliko, oni komprenis la kialon: rompante plurjarcentan tradicion, la konklavo elektis neitalon. Temis pri kuraĝa ago, kaj la suprizo estis granda. Silento okupis la homamason, ŝokitan pro la anonco. Sed temis pri nur unu momento, la tempo necesa por kompreni la personecon de la nova Papo. Kaj tuj la aplaŭdo, la entuziasmo, la kortuŝo.

Parolante en la itala, Karol Wojtyła, metropolito de Krakovo (Pollando) kaj nun posteulo de Petro, tiel diris:

«Estu laŭdata Jesu-Kristo. Karegaj gefratoj, ni estas ankoraŭ ĉiuj ĉagrenitaj pro la morto de la karega Papo Johano Paŭlo la unua. Kaj jen, la tre eminentaj Kardinaloj alvokis novan episkopon de Romo. Ili vokis lin el lando malproksima... malproksima, sed ĉiam tiel proksima, pro la komuneco en la kristanaj kredo kaj tradicio. Mi ektimis akceptante ĉi tiun nomumon, sed mi tion faris en la spirito de obeemo al nia Sinjoro kaj en la totala kon­fido al lia Patrino, la Madono Sanktega.

Mi ne scias, ĉu mi povas bone esprimi min en via... en nia itala lingvo. Se mi eraras, vi korektos min. Kaj tiel mi prezentiĝas al vi ĉiuj, por atesti nian komunan kredon, nian esperon, nian fidon al la Patrino de Kristo kaj de la Eklezio, kaj ankaŭ por denove komenci sur ĉi tiu vojo de la hi­storio kaj de la Eklezio, per la helpo de Dio kaj de la homoj».

 

El lando malproksima sed ne fremda

 

Pola Papo je la gvido de la roma Eklezio, konkrete atestas la univer­salecon de la kristana mesaĝo, samtempe emfazante la apartan mision de la Eklezio en la nuntempa mondo.

Karol Wojtyła, nova Papo kun la nomo Johano Paŭlo la dua, naskiĝis antaŭ 58 jaroj en Wadowice, malgranda vilaĝo proksima al la tragike konata Auschwitz. Tie li pasigis sian junaĝon, studante en la loka liceo kaj aparte elstarante pri lingvoj kaj beletro. Apartenas al tiuj jaroj liaj unuaj poemoj, pli poste publikigitaj sub pseŭdonimo. En tiu tempo, la juna Wojtyła ankaŭ okupis sin pri teatro, historiaj studoj, muziko. Amanto de sporto, li elstaris en skiado, kanuado, piedpilko, kaj faris longajn montajn marŝojn.

Je la epoko de la nazia invado de Pollando, li abrupte devis interrompi la studojn, kaj, por vivi, laboris kiel ŝtonministo kaj kiel laboristo en kemia fabriko de Krakovo. En ĉi tiu martira urbo, antikva restadejo de polaj reĝoj - plurfoje detruita de la invadintoj kaj ĉiam persiste rekonstruita - li sentis en si la unuajn alvokojn al la eklezia vivo. Li studis en Seminario, kaj en la Katolika Universitato de Lublino; kiam ili estis fermitaj de la okupantoj, li aktive partoprenis en la popola rezisto kontraŭ naziistoj.

Fine de la milito - kiam li havis 26 jarojn - li estis ordinita sacerdoto, kaj poste, en la roma Universitato «Angelicum», li doktoriĝis pri Filozofio kaj Teologio.

Reveninte al sia patrolando, li komencis sian pastran oficon, ĉefe inter studentoj kaj laboristoj. Lia vigla intereso por la problemoj de la junularo kaj de ĝia enigo en la laboran kaj socian vivon, kondukis lin al pliprofundigo de la sociologiaj studoj. Li iĝis profesoro pri socia etiko ĉe la Universitato de Krakovo, dum li specialiĝis pri labor-rilatoj ĉe la Katolika Universitato de Lublino.

En tiu periodo plifirmiĝis liaj kontaktoj kun la intelektulara medio. Pli ol 100 liaj verkoj - grandparte eseoj - aperis en francaj filozofiaj gazetoj, laŭ la antikva pola tradicio, kiu de ĉiam alvojigas en la katolikan kulturon la fruktojn de la plej elstaraj polaj mensoj.

Sperta pri teologio kaj sociaj problemoj, Wojtyła estis nomita, en 1958, helpanto de la Ĉefepiskopo de Krakovo, unu el la plej grandaj polaj diocezoj, kaj tie, por la unua fojo, li devis alfronti rekte kaj oficiale la delikatan problemon de la rilatoj kun la komunista strukturo. Al la fideluloj li kuraĝe diris, ke «ateismo, kiel fundamento de la nacia vivo, estas doloriga miskompreno, el la vidpunkto de la homa progreso». Krome, li batalis por ke «la principo de konscienca kaj religia libero estu ĝisfunde plenumata kaj estu taksata netuŝebla».

En 1964, li iĝis Ĉefepiskopo de Krakovo, pro la morto de la antaŭinto; kaj tri jarojn poste li estis nomita Kardinalo de Paulo la 6-a.

En tiu nova kardinala kvalito li multe vojaĝis ekster Pollando, pristudante la rolon de laikoj en la vivo de la Eklezio. Ankaŭ la dua Vatikana Koncilio lin vidis inter la protagonistoj. Nelacigebla, en la granda katolika asembleo li batalis favore al la liturgiaj novaĵoj (kaj, speciale, al la enkonduko de la naciaj lingvoj en la Meson), novaĵoj, kiujn li taksis taŭga rimedo por penetrigi la apostoladon en «apartajn situaciojn».

 

Kelkaj komentoj

 

«La Sankta Patro venas de malproksime, sed en Kristo li estas proksima al ni, nun pli ol iam, kaj li kondukos nin malproksimen per la Evangelio de la kredo».

(Itala Episkopara Konferenco, 18.10.1978)

 

«Mi jam laboris kun la nova Papo, dum la dua Vatikana Koncilio, en la Sinodoj de la episkopoj kaj en la asembleo de la eŭropaj episkopoj. Pro tio mi estas certa, ke li donos al la universala Eklezio tion, kion ĝis nun li donis al sia krakova diocezo: paŝtistan agadon, subtenatan de vasta kulturo filozofia kaj teologia; klaran konon de la problemoj de la modernaj socioj; apartan atenton al la morala kaj religia formado de la junuloj, precipe de tiuj destinitaj al la sacerdotiĝo».

(P. Pedro Arrupe, Generalo de Jezuitoj, 18.10.1978)

 

«La maniero, en kiu la itala popolo akceptis la elekton, estas pruvo de katolikeco flanke de la itala popolo. Estis neniu naciismo, estis vere malfermiĝo al la mondo. Kaj tio ankaŭ entenas signifon en si mem, ĉar ĝi klare montras, ke la Eklezio estas por ĉiuj. Ankaŭ tre grava estas la fakto, ke li mem estis laboristo, kiu konis la kondiĉojn de la homamasoj; li certe estos grava momento en la kreado de ĉi tiu unuigo inter la popolo kaj Dio».

(Kardinalo Leo Jozef Suenens, Primaso de Belgio, 19.10-1978)

 

«Mi admiras ĉi tiun homon, kiu travivis sian kredon sentime. Li estas teologo, kiu havas bonegajn bazojn, kaj kiu kapablas kunmeti amon al la tradicio kaj malfermitecon al ĉiuj fluoj de la hodiaŭa penso. Kaj, krome, mirinda episkopo, kiu, en la glora kaj fidelega Pollando, kapablis konservi, en la nuntempa klimato, kristanan vivon, kun seminarioj riĉaj de lernantoj, kun ofta partopreno en la sakramentoj, kun vigla sento de aliĝo al la Apo­stola Sidejo».

(Kardinalo Pericle Felici, 19.10.1978)

 

«Post tiom multe da italaj Papoj, estis oportuna la elekto de alilanda Papo. Des pli bone se temas pri polo, konsiderante, ke preskaŭ duono el la homaro vivas sub marksismo, kaj ĉi tiu elekto pruvas, ke la Evangelio estas ĉie la sama, sen iu ajn diferenco».

(Mons. Jean Bernard, episkopo de Nancy, Francio)

 

«La nova Papo, kiu travivis la detruon de la polaj hebreoj, certe estos sentiva al ĉiuj postuloj de la dua Vatikana Koncilio por ke oni forigu malamojn, antaŭjuĝojn kaj nekomprenemojn rilate hebreojn».

(Prof. Elio Toaff, ĉefrabeno de Romo, 19.10.1978)

 

«Estis granda surprizo. Ni ankoraŭ ne scias, kion diri. Ni timas, ke oni forprenos de ni la grundon de la komunumo kiel memoraĵon, kaj oni transformos nian komunumon en sanktejon. Ĝis nun la homoj plendis, ke la Papoj ĉiam estas italaj. Ĉu nur italoj, ili demandis de si mem, estas tiel saĝaj kaj havas la monopolon de la kristana kredo? Kaj jen, kontraŭe, ke ni havas polan Papon!».

(Marian Skrzypczak, urbestro de Wadowice, naskiĝloko de Johano Paŭlo la dua, 19.10.1978)

 

«Diversaj kaj kompleksaj historiaj cirkonstancoj konsilis, dum pli ol 4 jarcentoj, elekti la roman episkopon inter italoj. Sed de pluraj jardekoj la geografio de la Eklezio profunde ŝanĝiĝis. Dank’ al Dio, la disvastiĝo de katolikismo tra la tuta mondo igis Italion ĉiam pli malgranda porcio en la granda katolika familio. La elekto de neitala Papo ne dependas de spirita elĉerpiĝo aŭ laciĝo de la itala kristanaro. Tute male, la itala Eklezio - kiu, tra ĉi tiu jarcento, donis al la papeco mirindan serion de personoj elstaraj pro sankteco, prudento kaj klarvido - ĝojas kaj fieras, ke ĝi preparis ĉi tiun tagon, en kiu la universala naturo de katolikismo povas montriĝi sen ambigueco».

(Kardinalo Giovanni Colombo, ĉefepiskopo de Milano, Italio, 19.10.1978)

 

Alparolo al la Kardinaloj

 

La 18-an de oktobro, la Papo akceptis en aŭdienco la kardinalojn.

La dekano, kard. Carlo Confalonieri, adresis al la Papo noblan saluton:

«La roma popolo - li diris - malfermita pro antikvega kutimo al la sento de universaleco, tuj komprenis la profundan signifon de la malproksima deveno, ekster la limoj de Italio, de la nova Papo, kaj flankenmetante la plurjarcentan tradicion tuj kuniĝis kun li, kiu, lasinte pro la dia volo sian naskiĝlandon, iĝis episkopo de tiu Romo, kiu estas la patrolando de ĉiuj kredantoj en Kristo, kaj kie ĉiuj, el ĉiuj mondopartoj, troviĝas hejme».

Respondante, Johano Paŭlo la dua diris, parolante en la itala: «Estis akto de konfido kaj, samtempe, de granda kuraĝo, ke oni volis alvoki neitalon kiel roman episkopon».

La Papo substrekis, poste, ke la purpura vesto de la kardinaloj estas simbolo de fideleco ĝis sangoverŝado: «Via vesto estas vesto de sango, kiu memorigas kaj prezentas la sangon verŝitan por Kristo, tra la jarcentoj, de la Apostoloj, de la Episkopoj, de la Kardinaloj... Kaj mi kuraĝus aldoni, ke ankaŭ en nia epoko ne mankis kaj ne mankas en la kardinala kolegio tiuj, kiuj havis kaj daŭre havas la sperton de karcero, de suferoj, de humiliĝoj pro Kristo».

 

La internaciaj rilatoj

 

La 20-an de oktobro, la Papo akceptis en aŭdienco la diplomataron.

Li substrekis la deziron de la Eklezio kontribui al la evoluo de la popoloj, respektante iliajn apartajn diversecojn kaj realigante justecon kaj pacon sur internacia ebeno. Krome, li postulis por la fideluloj religian liberecon kaj egalecon de traktado, kaj en la intereso de ĉiuj homoj la respekton de la homaj rajtoj, konfirmante la sindevigon de la Eklezio por superi la malju­stecojn kaj mildigi la fizikajn kaj moralajn mizerojn en la mondo.

«La Eklezio - li diris - ĉiam deziris partopreni en la vivo kaj kontribui en la evoluo de la popoloj kaj de la nacioj. La Eklezio ĉiam agno­skis apartan riĉecon en la diverseco kaj plureco de iliaj kulturoj, de iliaj historioj, de iliaj lingvoj. En multai kazoj, la Eklezio alportis sian specifan kontribuon en la formado de ĉi tiuj kulturoj. La Eklezio opiniis kaj daŭre kredas, ke en la internaciaj rilatoj oni devas respekti la rajtojn de ĉiuj nacioj».

Johano Paŭlo la dua aldonis, ke la historio de Pollando instruis al li la respekton de la aparta valoro de ĉiu nacio, de ĉiu popolo, de ĝia tradicio kaj ĝiaj rajtoj, inter la aliaj popoloj.

Koncerne la signifon de la diplomataj rilatoj, la Papo diris: «Sen konfu­zo de kompetentecoj, ili manifestas, miaflanke, ne necese la aprobon de iu aŭ de alia reĝimo - kio ne koncernas min - nek, evidente, la aprobon de ĉiuj ĝiaj aktoj en la plenumado de la publikaj aferoj».

 

La solena enoficiĝo

 

La nova episkopo de Roma solene komencis sian oficon de posteulo de Petro dimanĉon la 22-an de oktobro, antaŭ homa amaso, kiu plenigis la S. Petro-Placon, kaj la tuta mondo, kunligita per la televido de 44 landoj (inter kiuj Pollando) simultane emisiantaj, kaj per la registritaj programoj de multegaj aliaj retoj (Vatikana Radio, siavice, elsendis kronikon de la evento en naŭ lingvoj: itala, hispana, franca, angla, germana, pola, ĉeĥa, bulgara kaj rusa).

La Papo renovigis la kred-ateston de la Apostolo Petro: «Vi estas Kristo, la Filo de la vivanta Dio», kaj aldonis la peton, ke ĉiuj preĝu por lia paŝtista ofico: tion li faris en 10 lingvoj (pola, franca, angla, germana, hispana, portugala, rusa, slovaka, ukrajna kaj litova).

En la homilio ne mankis vualitaj aludoj al la personaj travivaĵoj de la Papo mem. Ekzemple, Johano Paŭlo la dua memorigis, ke nur la obeemo al la inspiro ricevita de la Sinjoro kondukis Petron al Romo: eble ĉi tiu fiŝkaptisto de Galileo estus preferinta resti tie, kun sia boato kaj siaj retoj. Sed, gvidite de la Sinjoro, li alvenis al Romo.

Meze de aplaŭdoj, la Papo tiel daŭrigis: «Al la Seĝo de Petro en Romo hodiaŭ supreniras Episkopo, kiu ne estas romano. Episkopo, kiu estas filo de Pollando. Sed, de ĉi tiu momento, ankaŭ li iĝas romano. Jes romano! Ankaŭ ĉar filo de nacio, kies historio, ekde sia aŭroro, kaj kies miljaraj tradicioj, estas markitaj de ligo viva, forta, neniam interrompita, sentata kaj travivata, kun la Sidejo de Petro; nacio, kiu al ĉi tiu Sidejo de Romo ĉiam restis fidela».

Johano Paŭlo la dua poste memorigis, ke en la pasintaj jarcentoj, kiam la posteulo de Petro enoficiĝis, oni metis sur lian kapon la tiaron, kun tri kronoj. «Papo Johano Paŭlo la unua - li aldonis - kies memoro estas tiel viva en niaj koroj, ne volis la tiaron, kaj hodiaŭ ne volas ĝin lia posteulo.

Ne estas tempo, ja, reveni al rito, kiu (neĝuste) estis konsiderata kiel simboIo de la surtera potenco de la Papoj. Nia epoko nin invitas, nin puŝas, nin devigas alrigardi la Sinjoron kaj nin mergi en humilan kaj devotan meditadon de la plejsupra potenco de Kristo mem».

Post fervora kaj humila preĝo al Kristo Sinjoro, por ke Li igu lin servisto de la unika Krista potenco, Johano Paŭlo la dua tiel daŭrigis: «Gefratoj! Ne havu timon ricevi Kriston kaj akcepti lian povon! Helpu la Papon kaj ĉiujn kiuj volas servi Kriston, kaj, per la povo de Kristo, servi la homon kaj la tutan homaron! Ne havu timon! Malfermu, eĉ malfermegu la pordojn al Kristo! Al lia savanta povo malfermu la limojn de la ŝtatoj, la ekonomiajn samkiel la politikajn sistemojn, la vastajn kampojn de kulturo, de civilizo, de evoluo. Ne havu timon! Kristo scias, "kio estas en la homo". Nur Li scias tion! Hodiaŭ tiel ofte la homo ne scias, kion li portas en sia interno, en la profundo de sia animo, de sia koro. Tiel ofte li estas necerta pri la signifo de la vivo sur ĉi tiu tero. Li estas invadita de la dubo, kiu transformiĝas en senesperiĝon. Permesu do, mi petas, mi preĝpetas kun humilo kaj konfido, permesu al Kristo paroli al la homo. Nur Li havas vortojn de vivo, jes, de eterna vivo».

Menciindas, ke ĉi tiuj frazoj ne estis tradukitaj de la kronikisto de la pola televido.

Inter la plej kortuŝaj momentoj de la ceremonio, meritas memorigon: la esprimo de obeemo fare de la 117 ĉeestantaj kardinaloj, kiuj unuope kisis la manon de la Papo kaj ricevis lian pacan brakumon (laŭvice, la unuaj tri kardinaloj estis la dekano, Confalonieri, la pola Primaso, Wyszyński, kaj la Ŝtata Sekretario, Villot); la entuziasma partopreno de ĉirkaŭ 4.000 poloj, el kiuj multaj en belegaj naciaj kostumoj; la preĝoj en la diversaj lingvoj (la du legaĵoj estis, respektive, en la angla kaj en la pola; la Evangelio estis legita en latina lingvo unue, kaj ripetita en la greka).

Post la ceremonio, la Papo supreniris en sian privatan apartamenton, kaj aperante ĉe fenestro recitis kun la fideluloj la «Anĝeluson». Li aldonis  ĉi tiujn vortojn por la junularo:

«Mi adresas min kun granda dankemo al la junularo, ĉar ĝi estas... vi estas la estonteco de la mondo, vi estas la espero de la Eklezio, vi estas mia espero».

 

Kelkaj komentoj pri la enoficiĝo

 

Intervjuite pri la enoficiĝa ceremonio (kiun anglikana Primaso partoprenis por la unua fojo), la ĉefepiskopo de Canterbury, d.ro Donald Coggan, tiel esprimis siajn impresojn:

«Mia partopreno estis akto de bonvolo... Ni kunigis niajn preĝojn al tiuj de la nova Papo por lia enorma tasko».

La Prezidanto de la Ŝtata Konsilantaro de la Pola Popola Respubliko, la plej alta aŭtoritato de Pollando, tiel esprimis sin:

«Ni profunde travivis la diversajn fazojn de ĉi tiu ceremonio, kaj ne nur la ĉeestantoj en ĉi tiu placo. Dank’ al la amas-komunikiloj (radio kaj televido) ĉiuj poloj sekvis kune kun ni la diversajn fazojn de ĉi tiu evento. Mi estas konvinkita, ke ili partoprenis kun ni ĉi tiujn intensajn kaj kortuŝajn momentojn. Miaflanke mi volus aldoni, ke ĉi tie, sur la S. Petro-placo, multe impresis aŭdi la Papon paroli en pola lingvo».

 

Transkurtene

 

Por la unua fojo, la ĉeĥoslovakaj televidaj spektantoj povis vidi Papan enoficiĝon: mallongaj bildoj estis prezentitaj dum la ĉefa vespera gazeto. Ankaŭ la hungaraj radio kaj televido prezentis informojn kaj artikolojn. En Germana Demokrata Respubliko longaj scenoj de la ceremonio estis elsenditaj; sed multaj sekvis la rektan programon de la dua kanalo de la federaci-germana televido.

La pola gazetaro vaste gastigis la eventon. La organo de la komuni­sta partio, «Trybuna Ludu», publikigis en la unua paĝo komunikaĵon de la oficiala presagentejo. Alia ĵurnalo, «Życie Warszawy», publikigis foton de la hom-amaso en la S. Petro-placo kaj komunikaĵon de la soveta agentejo «Novosti».

Milionoj da poloj sekvis la ceremonion ĉe la radio kaj la televido. Duondezertaj la stratoj de Varsovio kaj Krakovo. La vesperon de la 22-a de oktobro, la preĝejoj de tuta Pollando estis plenplenaj de fideluloj, ĉar ĉiuj matenaj ritoj estis prokrastitaj al la posttagmezo, por ebligi la spektadon de la enoficiĝa ceremonio. En Ĉenstoĥovo, 100 mil pilgrimantoj dankis la «Nigran Madonon» pro la donaco de pola Papo.

 

Kun poloj

 

Johano Paŭlo la dua akceptis en aŭdienco, la 24-an de oktobro, 4.000 polajn pilgrimantojn, plenajn de entuziasmo.

Nome de ĉiuj, alparolis la Papon la pola Primaso, kard. Wyszyński: «Ne estas facile paroli al vi, Sankta Patro. Ni scias, ke vi dediĉis vian tutan vivon al la Eklezio en spirito de obeemo, kaj ni scias, kiom kostis al vi ĉi tiu decido. Ne estis facile por vi lasi vian patrolandon, Kra­kovon tiel amatan, viajn kampojn, viajn arbarojn, nun tiel malproksimajn... Pollando, ĉiam fidela, faros ĉion, por ke vi havu neniun problemon kun la pola Eklezio... Vi multe amis la Madonon de Ĉenstoĥovo: en tiu sanktejo ni preĝos por vi... Antaŭ la elekto vi estis nia kolego. Post la elekto ni genuiĝas antaŭ vi, ĉar vi estas nia Papo».

La plej kortuŝa momento estis ĝuste kiam la 77-jara Primaso genui­ĝis antaŭ la juna samnaciano, kaj Papo Wojtyła tuj genuiĝis siavice, kaj ambaŭ longe sin brakumis, genue, inter la senĉesaj aplaŭdoj de la ĉeestantoj. Mirinda bildo, ne nur por la Eklezio de Pollando, sed an­kaŭ por la universala Eklezio, kaj aparte por la suferantaj Eklezioj.

Respondante, Papo Wojtyła diris, adresante sin al kard. Wyszyński:

«Ne estus sur la katedro de Petro ĉi tiu pola Papo... se ne estus estinta via kredo, kiu ne retretis antaŭ la karcero kaj la sufero, via heroa espero, via senlima konfido en la Patrino de la Eklezio; se ne estus estinta Jasna Góra (la Hela Monto de Ĉenstoĥovo)...».

Adresante sin al ĉiuj poloj, enlande kaj eksterlande, la Papo aldonis: «Mi tion diras al ĉiuj samnacianoj, sen esceptoj, respektante ilian kredon kaj iliajn konvinkiĝojn. La amo al la patrolando nin kunigas kaj devas nin kunigi super ĉiuj diverĝoj. Ĝi havas nenion komuna kun mallarĝa naciismo aŭ ŝovinismo, sed ĝi fontas el la leĝo de la homa koro. Ĝi estas mezurilo de la homa nobleco. Mezurilo, kiun plurfoje oni elprovis dum nia neglata historio. Ne estas facile rezigni je la reveno al patrolando. Sed, se ĉi tiu estas la volo de Kristo, oni devas ĝin akcepti, kaj pro tio mi ĝin akceptas. Mi nur preĝas, ke ĉi tiu malproksimo eĉ pli multe kunigu nin. Ne forgesu min en la preĝo, por ke ĉi tiu Papo, kiu estas sango de via sango kaj koro de viaj koroj, bone servu la Eklezion kaj la mondon en la malfacilaj tempoj, kiuj antaŭas la finon de ĉi tiu dua miljaro Mi ankaŭ petas, ke vi konservu vian fidelecon al Kristo, al lia Kruco, al la Eklezio kaj al ĝiaj paŝtistoj. Kaj ankoraŭ: opoziciu al ĉio, kio kontrastas kun la homa digno...».

Al la fideluloj de Krakovo, la Papo speciale diris, interalie: «Mi devis forlasi Krakovon tuj antaŭ la preparoj de la granda jubileo de Sankta Stanislao. Eble Dio permesos, ke mi partoprenu gin... ».

 

Kardinalo Villot

 

Johano Paŭlo la dua konfirmis Ŝtata Sekretario kardinalon Johanon Villot, kun la klaŭzo «ĝis oni aran­ĝos alimaniere».

Al la Kardinalo, la Papo tiel skribis: «Per gesto de profunda delikateco, vi tuj esprimis al ni la opinion, ke por tiu alta ofico ŝajnus oportune, pro la nunaj cirkonstancoj, prikonsideri italdevenan kardinalon. Ni sincere aprecis ĉi tiun vian geston de totala disponebleco, kiu honoras Vin, sed ni taksas, post sobra meditado, ke - dum la komenca periodo de nia papeco - ni devas profiti de via altvalora agado».

 

Ĉe Maria Sanktejo

 

Dimanĉon la 29-an de oktobro, la Papa vojaĝis al la Sanktejo, laŭtradicie tre antikva, de «La Mentorella», ĉirkaŭ 40 km for de Romo. Li konas tre bone tiun Sanktejon, situantan je 1.200-metra alteco, ĉar plurfoje li iris tien pilgrime, por honori la «Madonon de la Gracoj», prizorgatan de polaj pastroj. Verdire, Papo Wojtyła kutimis tien iri piede dum la lastaj 12 kilometroj, sed ĉi-foje li devis utiligi helikopteron, pro evidentaj kaŭzoj (ankaŭ ligitaj kun lia persona sekureco: ne estas mistero, ke la italaj policanoj havas multajn zorgojn koncerne la sekupecon de ĉi tiu Papo, kiu moviĝas tute senĝene meze de la hom-ama­soj).

La Papo volis viziti la Sanktejon tuj post sia enoficiĝo, por atesti pri la Eklezio, kiu preĝas por servi la nuntempan mondon, soifantan je Dio: «Ĉi tiu loko - li diris – dum miaj restadoj en Romo multe helpis min preĝi. Pro tio mi ankaŭ hodiaŭ deziris veni ĉi tien. La preĝo, kiu diversmaniere esprimas la rilaton de la homo kun la vivanta Dio, estas ankaŭ la unua tasko kaj preskaŭ la unua anonco de la Papo, samkiel ĝi estas la unua kondiĉo de lia servado en la Ek1ezio kaj en la mondo». Estas kurioze, ke la latina nomo de la Sanktejo ("Wultvilla", laŭ nomo de la tradicia fondinto, iu goto nomiĝanta Wult), aspektas papenca al la familia nomo de la Papo.

 

Omaĝe al la Sanktaj Patronoj

 

La 5-an de novembro, Papo Wojtyła iris preĝi sur la tombojn de la Sanktaj Patronoj de Italio, Francisko el Asizo kaj Katarina el Sieno. Tio ne mirigas, en la kadro de la paŝtista stilo de la nova Papo, kiu faras ĉion eblan por eniĝi en la spiritan realon de la itala nacio, kies Primaso li nun estas. Krome, oni ne povas neglekti la universalan valoron de la figuro de Francisko el Asizo, kaj la allogon, kiun ĉi tiu Sanktulo naskas ĉe la nuntempa socio, per siaj alvokoj al postuloj hodiaŭ tre sentataj: frateco, malriĉeco, simpleco, ĝojo, universaleco... En la gesto de Papo Wojtyła estas, krome, kontinueco kun la agado de la antaŭaj Papoj, kiuj aparte estimis Sanktan Franciskon: Papo Johano Paŭlo la dua estas la 19-a Papo, kiu iras al Asizo, ekde Gregoro la naŭa, kiu en 1228 sanktigis Franciskon kaj metis la angulŝtonon de la Baziliko.

Antaŭ ol forlasi Romon, la Papo tiel parolis al la hom-amaso: «Mi de­ziras dediĉi ĉi tiun dimanĉon speciale al la Sanktaj Patronoj de Italio. Mi bone komprenas, ke suprenirante al la Seĝo de Petro en Romo mi troviĝis meze de la historio de ĉi tiu Lando kaj de ĉi tiu Nacio.

Italio! Kiu ne konas ĝian pasintecon, kunligitan kun la potenco de la iama Romo! Romo kiel urbo kaj kiel imperio. Ĝuste en la koron de ĉi tiu imperio venis Petro... Al ĉi tiu urbo Petro estis gvidita de la ĉiopova mano de l’ Sinjoro... En la konklavo, post la elektiĝo, mi pensadis: kion mi diros al la Romanoj, kiam mi prezentos min antaŭ ili kiel ilia episkopo, venante el "lando malproksima", el Pollando? Tiam venis al mia menso la figuro de Sankta Petro. Kaj tiel mi pensis: antaŭ preskaŭ dumil jaroj ankaŭ viaj prapatroj akceptis ĵus-alveninton; nun, do, ankaŭ vi akceptos min.

Eble ne estas oportune, ke mi denove pritraktu ĉi tiun temon, post kiam serio da cirkonstancoj konfirmis, kun kiom da bonkoreco, post tiom da jarcentoj, vi akceptis neitalan Papon. Pro tio, mi deziras antaŭ ĉio danki Dion, kaj vin... kaj mi volas reciproki en tute aparta maniero vian akceptadon. Pro tio mi iras al viaj Sanktaj Patronoj. Tiel mi intencas enigi min en la historion de la savo, kiu gravuriĝis, en tiel elokventa kaj abunda maniero, en la itala historio.

Italio! Romo! Ĉi tiuj nomoj ĉiam estis al mi proksimaj kaj karaj. La historio de Pollando, la historio de la Eklezio en mia patrolando estas plenaj de eventoj, kiu alproksimigis al mi Romon kaj Italion, kaj ilin igis al mi karaj, mi dirus miaj. Krakovo, la urbo de kie mi venas, ofte estas nomata "la pola Romo". Mi esperas, ke venante el la pola Romo al la eterna Romo, mi povos, kiel roma Episkopo, servi, sub la protekto de la Patrino de la Eklezio kaj de viaj Sanktaj Patronoj, ĉiujn, sed en aparta maniero ĉi tiun vian amatan landon, kaj la homojn, kiuj akceptis min kun tioma koreco».

Al Asizo Papo Wojtyła iris per helikoptero de la itala militaviado (diference de Papo Johano la 23-a, kiu tien iris, en 1962, per trajno).

Parolante al la homa amaso, kiu nekredeble plenigis la spacon antaŭ la Baziliko (eĉ sur la tegmentoj de la domoj!), la Papo interalie diris: «La franciskana mesaĝo disvastiĝis malproksimem, trans la italajn limojn, kaj tre frue ĝi ankaŭ atingis Pollandon, kie ĝi ĉiam agadas kun abundaj fruktoj, samkiel, cetere, en aliaj landoj kaj kontinentoj... Ĝuste el la mirinda trunko de la franciskana spiriteco burĝonis Maksimiliano Kolbe, aparta patrono de niaj tempoj malfacilaj.

Mia koro malfermiĝas al Sankta Francisko, kaj ekkrias: «Vi, kiu tiel alproksimigis Kriston al via epoko, helpu nin alproksimigi Kriston al nia epoko, al niaj malfacilaj kaj krizaj tempoj. Helpu nin! Ĉi tiuj tempoj atendas Kriston kun grandega sopiro, kvankam multaj homoj el nia epoko ne kon­scias pri tio. Ni alproksimiĝas al la dumila jaro post Kristo. Ĉu temas eble pri tempoj, kiuj preparas nin al renaskiĝo de Kristo, al nova Advento?

Vi, kiu portis en via koro la travivaĵojn de viaj samtempuloj, helpu nin ampleksi la travivaĵojn de la homoj de nia epoko: la malfacilajn problemojn sociajn, ekonomiajn, politikajn, la problemojn de la nuntempaj kulturo kaj civilizo, ĉiujn suferojn de la nuntempa homo, ĝiajn ŝanceliĝojn, ĝiajn dubojn, ĝiajn neadojn, ĝiajn streĉitecojn, ĝiajn kompleksojn, ĝiajn maltrankvilojn... Helpu nin traduki ĉion en simplan kaj fruktodonan evangelian lingvaĵon».

Menciindas, ke dum la alparolo al la amaso en Asizo abrupte leviĝis krio: «Parolu al ni pri la Eklezio de l’ Silento!». Papo Wojtyła respondis: «Jam ne ekzistas Eklezio de l’ Silento, ĉar la Eklezio nun parolas per la buŝo de la Papo!».

Reveninte al Romo, Johano Paŭlo la dua iris aŭtomobile al la Baziliko de S. Maria «sopra Minerva», la unika roma preĝejo laŭ gotika stilo, kie estas konservata la korpo de S. Katarina (krom la kapo, kiu troviĝas en Sieno).

«Mi devas - diris la Papo - ankoraŭfoje danki la dian saĝecon, ĉar ĝi volis utiligi ĉi tinn simplan kaj samtempe profundan koron de virino, por montri, en periodo de necerteco, la vojon al la Eklezio, kaj aparte al la posteuloj de Petro... La misio de la virino estas profunde gravurita en la mistero de la Eklezio... Kiel siatempe Sankta Katarina estis majstrino kaj gvidantino de la Papoj forlasintaj Romon, nun ŝi inspiru la Papon venintan al Romo, kaj alproksimigu al li ne nur sian patrion, sed ankaŭ ĉiujn landojn de la mondo, en unu sola brakumo de la universala Eklezio».

 

La roma Klerikaro

 

La 9-an de novembro, Papo Wojtyła akceptis en aŭdienco la sacerdotojn de la roma diocezo. Temis pri kortuŝa renkontiĝo, en kiu la memoroj de la longa paŝtista sperto en la krakova diocezo interplektiĝis kun la problemoj - laŭ diversaj vidpuktoj, tre similaj - de la diocezo de Romo.

Johano Paŭlo la dua antaŭ ĉio klarigis, kial li opiniis oportune ne tuj renkonti la roman klerikaron: ĉar temas pri Papo, kiu post 455 jaroj venas el eksterlando, estis oportuna iu antaŭa tempo de prepariĝo. «Post ĉi tiu prepariĝo - diris la Papo - mi volas plenumi mian bazan devon oficiale preni sur min la respondecon de ĉi tiu roma komunaĵo. Mi plene konscias, ke mi iĝis Papo de la Universala Eklezio ĉar mi iĝis Episkopo de Romo. La ofico de roma Episkopo, kiel posteulo de Petro, estas la radiko de la universaleco».

Memorigante sian krakovan sperton, la Papo diris, ke li konscias, kion signifas evangelizi kaj paŝtiste agadi en urbo, kies historia centro estas plena de preĝejoj laŭgrade sen paroĥanoj, dum samtempe naskiĝadas novaj kvartaloj kaj antaŭurboj, kiujn oni devas provizi per novaj preĝejoj, ofte ankaŭ luktante por atingi la bazajn kondiĉojn por la evangelizado. La Papo aldonis, ke la laikiĝo - planita, aŭ devenanta el kutimoj kaj inklinoj de la loĝantoj de granda urbo - haltas, kiam ĝi renkontas vivan kred-ateston, kiu kapablas evidentigi ankau la socian dimension de la Evangelio.

Johano Paŭlo la dua poste invitis la ĉeestantojn profunde ami sian sacerdotecon: «Ni estas bezonataj de la homoj, senfine bezonataj, kaj ne duontempe, kvazaŭ oficistoj! Ni estas bezonataj por doni ateston kaj veki en la aliaj la bezonon doni ateston. Kaj se iam povas ŝajni, ke ni ne estas bezonataj, tio signifas, ke ni devas komenci doni pli klaran ateston... Ni ne kreu al ni la iluzion, ke ni servas la Evangelion, se ni klopodas dissolvi nian sacerdotan karismon pere da troa interesiĝo pri la vasta kampo de la surteraj problemoj, se ni deziras "laikigi" nian manieron vivi kaj agi, se ni forviŝas ankaŭ la eksterajn signojn de nia sacerdota vokiĝo. Ni devas kon­servi la senton de nia aparta vokiĝo, kaj ĉi tiu "aparteco" devas esprimi sin ankaŭ en nia ekstera vesto. Ni ne hontu pri ĝi! Ni estas en la mondo, jes! Sed ni ne estas de la mondo!».

Substrekinte la esencan diferencon de la sacerdota ofico de la pastroj kompare kun tiu universala de la fideluloj, diferencon, kiu manifestiĝas en la ofico de la parolo kaj de la sakramentoj - precipe per la eŭkaristia ofero, je kiu nur la sacerdoto estas rajtigita - Johano Paŭlo la dua emfazis, ke la sacerdota ofico de la pastroj devas esti klara kaj esprimoplena, kaj ke ĝi, en la tradicio de la latina Eklezio, estas strikte kunligita kun la celibato.

 

La monaĥinoj

 

La 10-an de novembro, la Papo akceptis en aŭdienco plurajn milojn da romaj monaĥinoj. La entuziasmo de la religiulinoj estis tiel granda, ke la Papo ŝerce diris: «Mi opiniis, ke la monaĥinoj estas seriozaj. Kontraŭe, ili faras multe da bruo, kaj estas tiom energiaj, ke ili volas detrui la Papon jam ĉe la unua renkontiĝo!».

Johano Paŭlo la dua parolis, poste, pri la rolo de monaĥinoj en la nuntempa mondo, substrekante antaŭ ĉio la fundamenton de la preteco de la religiulinoj sin fordoni al Dio: «La religia vokiĝo - li diris - konsistas en la akcepto de severa disciplino, kiu ne devenas el ordono, sed el evangelia konsilo: konsilo pri ĉasteco, pri malriĉeco, pri obeemo. Ĉi tiu akcepto, plenkonscie farita, laŭfakte malkaŝas la profundecon de la libero de la homa spirito. La vokiĝoj estas, ĉu por la komunaĵo de la Popolo de Dio, ĉu por la ekstera mondo, viva signo de la "venonta tempo", kiu ankaŭ eniras, per la religia vesto, la ĉiutagan vivon de la Eklezio kaj de la socio.

Tiuj, kiuj amas Dion sen rezervoj, aparte kapablas ami la homon, sin fordonante sen personaj interesoj kaj sen limigoj».

La Papo tiel daŭrigis: «Kiel Episkopo de Romo, mi petas vin: estu spirite patrinoj kaj fratinoj por ĉiuj homoj de ĉi tiu Eklezio, kiun Jesuo, en sia neeldirebla mizerikordo kaj graco, volis konfidi al mi. Estu tiaj por ĉiuj, sen esceptoj, sed precipe por la malsanuloj, la suferantoj, la forlasitoj, la infanoj, la gejunuloj, la familioj en malfacilaj kondiĉoj. Iru renkonte al ili! Ne atendu, ke ili venu al vi!».

Ankaŭ dum ĉi tiu aŭdienco, kieI jam en Asizo, la Papo volis ĉirkaŭ si la klaŭzurajn monaĥinojn. Al ili li diris; «Mi deziras adresi specialan papolon al la karaj klaŭzuraj fratinoj, al tiuj ĉeestantaj en ĉi tiu renkontiĝo kaj al tiuj, kiuj estas en sia rigora klaŭzuro, elektita pro speciala amo al la dia Edzo. Mi salutas vin ĉiujn kun aparta intenseco de sentoj, kaj spirite mi vizitas viajn konventojn, ŝajne fermitajn, sed reale tiel profunde malfermitajn al la ĉeesto de la vivanta Dio en nia homa mondo, kaj pro tio tiel necesajn al la mondo».

 

La enoficiĝo en la roma diocezo

 

Dimanĉon la 12-an de novembro, Johano Paŭlo la dua eliris el Vatikano por solene enoficiĝi en la roma diocezo, en la katedralo de S. Johano ĉe Laterano (estas konate, ja, ke la roma katedralo ne estas S. Petro, sed S. Johano).

Miloj da homoj aklamis lin laŭlonge de la vojo. Ĉe la piedoj de Kapitolo - la historia monteto, kie de pli ol dumil jaroj disvolviĝas la civila vivo de Romo - omaĝis al la Papo la urba administrantaro, estrata de la komunista urbestro Giulio Carlo Argan. En sia saluto, la urbestro diris, interalie, ke «Romo ne estas feliĉa urbo, kaj, en sia sufero, ĝi precipe soifas je justeco kaj solidareco. Malgraŭ la streboj por ŝanĝi malnovajn kondiĉojn, ĝi daŭre estas urbo disŝirata de socia maljusteco, turmentata de ne kontentigita bezono de laboro, de domoj, de asistado, de kuIturo. Tro ofte la malsekureco kaj la soleco puŝas seniluziigitan junularon al narkotaĵoj, al krimo, al perforto, al terorismo».

La urbestro aldonis, ke la urba administrantaro estas kaj volas esti respektema de la distingo inter religia kaj civila povo, en la certeco, ke ilia paraleleco povas nur favori la socian ekvilibron, samkiel okazis dum la antaŭaj papecoj.

Respondante, Johano Paŭlo la dua memorigis la iaman alvenon al Romo de la humila fiŝkaptisto de Galileo, la apostolo Petro, el homa vidpunkto neklera kaj neforta, sed interne subtenata de la forto de la Spirito, kiu igis lin kuraĝa portanto de la Evangelio. «Al ĉi tiu urbo - diris la Papo - nun alvenis nova posteulo de Petro, li mem markita per tiom da homaj nesufiĉoj, sed fidoplena en la nemankipova helpo de la Graco».

La Sankta Patro aldonis, ke li vive sentas la respondecon, kiu devenas al li el la kompleksaj problemoj kuntrenitaj de la paŝtista zorgo de komunaĵo enorme kreskinta en ĉi tiuj lastaj jaroj. «Mi ne povas ne rigardi kun simpatio - li diris - al tiuj, kiuj, havante sur siaj ŝultroj la honoron kaj la pezon de la civila administrado de Romo, strebas por superi nekontentigajn sociajn situaciojn».

Antaŭ ol foriri, la Papo - kiu varme brakumis la urbestron - esprimis la bondeziron, ke la urba administrantaro, «laŭ percepto de la komuna bono, entenanta ĉiun aŭtentikan homan valoron, kapablu doni malfermitan kaj koran atenton ankaŭ al la bezonoj devenantaj el la religia dimensio de Romo».

Alveninte al S.Johano, la Papo alparolis la homan amason, humile petante akcepton kaj konfidon: «Mi haItas ĉe la sojlo de ĉi tiu templo, kaj mi petas de vi, ke vi akceptu min en la nomo de l’ Sinjoro. Mi petas, ke vi akceptu min samkiel vi akceptis, tra ĉiuj jarcentoj, ĉiujn miajn Antaŭulojn, samkiel vi akceptis, antaŭ nur kelkaj semajnoj, Johanon Paŭlon la unuan, tiel amatan de la tuta mondo! Mi petas, ke vi bonvolu akcepti ankaŭ min». Kaj la roma popolo akceptis lin. La roma animo kondutis laŭ siaj tradicioj, ĉar en Romo neniu estas fremda: des malpli la roma Episkopo, kvankam li venas el Oriento. Inter Romo kaj la Papo tuj ekestis sintonio. Romo iris renkonte al Johano Paŭlo la dua, kaj lin akceptis kun malfermita animo, des pli, ke li apartenas al heroa Eklezio, preskaŭ legenda, fortikigita de antikvaj kaj freŝaj suferoj. En la vizaĝo de la Papo, la romanoj legis dolorojn kaj suferojn, kiuj unuigas; kaj en tiu vizaĝo la romanoj - kiuj scias, kion signifas suferi kaj esperi - tuj sin rekonis. La pola Papo, siavice, iris renkonte al la romanoj: kaj la sintonio iĝis perfekta. Johano Paŭlo la dua jam konkeris ĉiujn.

Antonio De Salvo

 al la indekso


 

DANKON!

 

IKUE sincere dankas al s-ro Paŭlo Scherer-Graber, Svislando, kiu tre diligente kaj sindoneme prizorgis la kasajn aferojn dum longa tempo. Nun li devis rezigni je tiu funkcio, en ligo kun la venontjara Universala Kongreso de Esperanto en Lucerno, kiu havos en li unu el la ĉefaj organizantoj.

S-ro Scherer-Graber plue restos landa reprezentanto por Svislando.

 

al la indekso


 

JOHANO PAŬLO LA DUA KAJ ESPERANTO

 

Ĉiuj jam povis sperti la inklinon de la nova Papo al la lingvoj (probable, unu el la kaŭzoj de la profunda simpatio, kiun la romanoj tuj ek­sentis al li jam ĉe lia unua apero, estas ĝuste la fakto, ke li preskaŭ perfekte regas la italan lingvon). Pro tio oni ne devas miri, ke Papo Wojtyła havis ankaŭ kontaktojn kun Esperanto, des pli, ke ĉi tiu lingvo naskiĝis ĝuste en Pollando, kaj ke tie ĝi estas aparte konata kaj estimata.

En speciala maniero Esperanto estas aprecata, en Pollando, en la katolika medio, kie ĝi estas uzata por la liturgio, por la predikado, por efektivigo de spiritaj ekzercoj; almenaŭ unu Episkopo (Mons. Władisław Mi­ziołek el Varsovio) parolas Esperanton, aliaj esprimis sin favore (v. la kongresan libron de la 37-a IKUE-Kongreso, Ĉenstoĥovo 1977), multaj sacerdotoj kaj engaĝitaj fideluloj ĝin praktikas (v. la «Kristanan Esperantistan Jarlibron 1978»).

En tiaj cirkonstancoj, ne estas mirige, ke la iama Metropolito de Kra­kovo, Mons. Wojtyła, sekvis kun simpatio la katolikan Esperanto-movadon; tio kulminis, en 1977, per la akcepto de la Alta Protektado de la 37-a IKUE-Kongreso, al kiu li sendis jenan mesaĝon (legeblan en la menciita kongreslibro, p. 8):

«Patro Sankta, gardu en via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni» (Joh 17, 11).

Kiel Jesuo Kristo preĝis por siaj disĉiploj pri la unueco, tiel same mi en la nomo de la Eklezio preĝas viaintence. Unu kredo kaj unu amo helpu al vi unuigi la disbatitan mondon en unu ŝafaron sub unu Paŝtisto. Unu supernacia lingvo - Esperanto – ankaŭ servu efike al ĉi tiu nobla celo. En mia propra nomo kaj en la nomo de multaj favoraj al vi polaj episkopoj, mi benas vian agadon kaj deziras al vi la Dian gracon».

Okaze de la Kongreso, la tiama kardinalo Wojtyła estus devinta ne nur ĉeesti, sed eĉ celebri la Sanktan Meson kaj prediki en Esperanto: tion li estis promesinta, malgraŭ la tiam estiĝantaj malfacilaĵoj koncerne liturgion en Esperanto. Ĉio estis jam preta, kiam neatendita cirkonstanco devigis la Kardinalon rezigni pri la aranĝo. Sed ni legu la vortojn, kiujn li mem tre delikate skribis (en pola lingvo) al la organiza komitato (v. «Espero Katolika» - n. 8/1977, p. 191):

«Bonvolu akcepti mian senkulpigon pro la foresto la 18-an de aŭgusto sur la Hela Monto. Neatendite por ni ĉiuj okazis en tiu tago la enterigo de la sankte memorigata pastro arkiepiskopo Antonio Baraniak, la poznanja metropolito. Kvankam la funkcioj konfiditaj al mi fare de la organizantoj de la Kongreso estas ege honoraj kaj gravaj kaj mi tre volus ilin plenumi, nepre necesa estas mia partopreno en la funebraj ceremonioj, ligitaj kun la sepulto de la poznanja metropolito, tre proksima al ni ĉiuj kaj mepitplena por la Eklezio en nia patrujo. Tial mi petas la Prezidiumon kaj ankaŭ ĉiujn estimindajn Kongresanojn kompreni la motivon de mia foresto kaj pardoni ĝin. La ĉefcelebranton de la S. Meso elektu la kongresa Pre­zidiumo laŭ sia bontrovo. Spirite kunligita kun la preĝo kaj la laboroj de la Kongreso, mi esprimas la esperon, ke sub la sankta patroneco de la Helmonta Sinjorino ĝi donos benatajn fruktojn».

Ankaŭ ĵuse la tiama kardinalo Wojtyła rigardis kun simpatio al la katolika Esperanto-movado. Sufiĉas memori la leteron, publikigitan en «Espero Katolika» 8/1978 (p. 132), per kiu li bondeziris okaze de la 75-jara datreveno de la revuo de IKUE:

«Estimata Patro Biedulski,

mi multe dankas pro via letero kaj la sendita numero 5/1978 de "Espero Katolika". Okaze de la 75-jara datreveno de la ekzisto de ĉi tiu Revuo, mi bondeziras elkore al la Prezidanto kaj al ĉiuj membroj de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista dian benon en la laboro por la bono de la Eklezio kaj de la animoj, kaj ankaŭ la plej grandan ekfloron de via agado en la tuta mondo».

Tre afablajn vortojn kard. Wojtyła ankaŭ skribis, antaŭ kelkaj monatoj, por danki pro la sendo al li de kelkaj fotoj faritaj de la landa reprezentanto de IKUE por F.R. Germanio, d-ro Josef Kondor, tiel ke en la korespondpegistro de IKUE por la kuranta jaro 1978 la nomo «Wojtyła» aperas dufoje en la kolumno de alvenintaj korespondaĵoj. En la kolumno de tiuj forsenditaj, aperas interalie la mencio de jena letero, originale en pola lingvo, sendita 17.10.1978 de la Prezidanto de IKUE al la nova Papo:

«Partoprenante la komunan ĝojon pro la elekto de Via Eminenco kiel Anstataŭanto de Kristo en la Katedro de Petro, mi esprimas, en la nomo de katolikaj esperantistoj el 60 landoj, la plej korajn gratulojn kaj la ardajn dezirojn de Dia beno al Via plua laboro sur nova vojo de la Eklezio.

Ne eblas ne substreki la fakton, por ni historian, ke la lasta, 37-a Kongreso de lnternacia Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj okazis ĝuste sub la protektado de Via Sankteco, tiam Kardinalo kaj Metropolito de Krakovo. La vortoj de Via Sankteco, tiam adresitaj al la Kongreso:

«Unu kredo kaj unu amo helpu al vi unuigi la disbatitan mondon en unu ŝafaron sub unu Paŝtisto. Unu supernacia lingvo - Esperanto - ankaŭ servu efike al ĉi tiu nobla celo»

restos por ni kiel devizo en nia daŭra laboro».

Ni varme esperas, ke Papo Wojtyła havos por ni, katolikaj esperantistoj, la saman simpation, kiun li montris al ni kiel kardinalo, kaj eventuale eĉ iom pli multe!

 

Antonio De Salvo

al la indekso


 

VATIKANA TELEGRAMO

 

La 13-an de oktobro 1978 kard. Villot sendis jenan telegramon (en itala lingvo) al p. Biedulski, Prezidanto de IKUE:

«Mi esprimas sinceran dankemon pro la mesaĝo sendita okaze de la neatendita malapero de la Sankta Patro Johano Paŭlo la unua, dum mi petas la donacon de novaj preĝoj».

 

 al la indekso


 

FERIOJ KUN DIO

 

La postkoncilia periodo de la Eklezio karakterizas sin per ekestado kaj aktiviĝado de diversaj malgrandaj grupoj kaj komunumoj. La celo de tiuj ĉi grupiĝoj kaj komuniĝoj estas konvertiĝi, en frateca etoso travivadi la katolikan kredon, eksenti la ĉeeston de Kristo en la frataro, pleniĝi per apostola kaj misia spirito k.s.

Tiuj-ĉi movadoj ekestantaj en la universala Eklezio vidiĝas ankaŭ en Pollando. Ili ekestadis jam antaŭ la Vatikana Koncilio, sed vaste multnombriĝis antaŭ kelkaj jaroj. La ĉefa pioniro de tiu-ĉi postkoncilia movado estas profesoro de la Katolika Universitato en Lublin - pastro Francisko Blanchnicki. La grupiĝoj de li inspirataj nomiĝas plej ofte "oazoj". Ilia centro krei­ĝis en Krościenko - bela, montata ripozloko ĉe la rivero Dunajec.

La detala programo de oazoj ŝanĝiĝas depende de la apartaj celoj, kapaktero de la grupiĝo, kaj spirita nivelo de la partoprenantoj.

En 1978-a, por novaj adeptoj de tiu-ĉi movado estis organizitaj grupiĝoj nomitaj: «Oazo de l’ nova vivo», kies ĉefa celo estis konvertiĝo. Ili daŭris 15 tagojn. Ĉiu tago estis teme ligita kun laŭvica rozari-mistero, do kun la gravai eventoj de la savhistorio.

La ĉiutaga programo havis jenajn kadrojn:

- matena komuna preĝo;

- eŭkaristia kunveno (Meso) – kiel la «fonto kaj pinto» de la tagaj travivoj;

- ekskurso kun «malfermitaj okuloj» - kiel renkonto kun religiaj simboloj en la naturo;

- evangelia interparolo - kiel renkonto kun biblia vorto en malgrandaj grupoj;

- «tendo de interrenkonto» - kiel individua preĝa legado de Sankta Biblio aŭ preĝo ĉe la Plej Sankta Sakramento;

- «preĝlernejo» - kiel vesperaj preĝoj kun enkonduko al la preĝpraktikado;

- «serena vespero» - kiel resumo de la tuttaga religia travivo sur­fone de religiaj kanto kaj poeziaĵo.

Multaj el la aranĝoj okazas en malgrandaj grupetoj, kiujn prizorgas t.n. inspirantoj. La tuton gvidas pastro t.n. moderatoro.

Krom tiuj ĉi oazoj okazas ankaŭ aliaj similaj grupiĝoj, kun iom aliaj programo kaj nomo. Tiuj ĉi, organizataj ekzemple en la Tarnova diocezo por junularo, nomiĝas: «Ferioj kun Dio». Ili okazadas en atrakciaj montaraj lokoj, i.a. ankaŭ ĉe Krościenko, en la vilaĝo Tylmanowa.

Dum la ĉi-jaraj «Spiritaj Ekzercoj» en Gostyń multaj gejunuloj proponis, ke la Esperanto-junularo kunvenu aparte, eble oaz-maniere, konsidere niajn specialajn religiajn celojn. Sekve de tio IKUEJ planas okazigi venont­somere junularajn «Feriojn kun Dio» ĝuste en la menciita Tylmanowa. La dioceza Tarnova protektanto de tiaj aranĝoj - episkopo Petro Bednarczyk ­- ĝoje akceptis la planon.

Evidentas, ke la aranĝo, se ĝi okazos, devos konsideri ankaŭ la fakton, ke gejunuloj estas plej ofte komencantaj en Esperanto. Do, paralele kun religiaj programeroj, necesos okazigi ian lingvolernadon por apartaj naciaj grupoj.

Ni opinias, ke multaj junaj gesamideanoj profitos la okazon ripozi en bela ĉirkaŭaĵo inter la montoj kaj ĉe la rivero, refreŝigi la animojn, renkontiĝi kun Dio en esperanta juna frataro kaj prepariĝi al plenumo de niaj propraj taskoj en la mondo.

Se do vi interesiĝas pri tiu-ĉi okazontaĵo, bonvolu kontaktiĝi kun:

samideanino Halina Mastalska (sekretariino de IKUEJ), str. Róźana 6, PL-32840 Zakliczyn n. D., Pollando;

aŭ: pastro Stanisław Ruchała (prezidanto de IKUEJ), PL-33122 Wierzchosławice 69, Pollando;

aŭ: pastro Stanisław Pietrzak (respondecanto pri «Ferioj kun Dio»), PL-38327 Rzepiennik Strzyzewski, Pollando.

 

Halina Mastalska

 al la indekso


 

GRATULON!

 

La 28-an de oktobro 1978, plenumis 80 jarojn p. Joseph Christiaens, kiu diligente kaj fruktodone kunlaboras en la C.O. de IKUE. Dum ni tutkore gratulas, ni taksas interese prezenti mallongan biografion de ĉi tiu modesta sed eksterordinara homo.

Li naskiĝis en la belga urbo Tongeren, kie oni parolas la flandran, sed kie ankaŭ la franca estas vaste konata. Li eklernis Esperanton jam antaŭ la unua mondmilito, sekve de la legado de tri artikoloj en la revuo de «Tupisma Klubo». Post la milito li eniris la novicejon de la Blankaj Patroj, misiistoj en Afriko, kaj li bone finis la provtempon en Alĝerio; sed poste, en Kartago (Tunizio) li malsaniĝis dum la unua teologia studojaro, kaj devis reiri hejmen.

En 1923, li petis eklabori kiel oblata servisto en la Domo de la Blankaj Patroj en Antverpeno, Belgio, kaj tie li servis dum 23 jaroj, ĝis la fino de la dua mondmilito. Lia laboro estis parte mana en la Domo kaj parte spirita en la oficejo. Dum tiu periodo li studis Esperanton, kaj kontaktis multajn fervorajn Esperantistojn.

En 1945 li ricevis la permeson daŭrigi siajn teologiajn studojn, kaj sacerdotiĝis en 1948, jam 50-jara. Post la sacerdotiĝo, li iris kiel misiisto al la tiama Kongolando (nun Zairo), kie li deĵoris unue kiel profesoro en Seminario, poste kiel paroĥestro en malproksima misiejo, kiel animzorganto de afrikaj monaĥinoj, kaj kiel sekretario de la Episkopo: entute, li deĵoris en misilando 22 jarojn.

En 1970, p. Christiaens revenis al Eŭropo, kaj ĝis nun laboris kiel arĥivisto kaj bibliotekisto en la ĝenerala domo de la Blankaj Patroj en Romo. En 1973, li superis la duagradan ekzamenon de Esperanto.

Plia detalo pri ĉi tiu neordinara homo: li estas la sepa de 16 infanoj, el kiuj 5 iĝis monaĥinoj kaj 2 (inkluzive de p. Christiaens) misiistaj sacerdotoj.

 

al la indekso


 

38-A IKUE-KONGRESO

LUKSEMBURGO (7 -14.8. 1979)

 

La Esperanto-Centro Luksemburgo (pastro Hansjörg Kindler-Triksini) preparas la 38-an Kongreson de IKUE, kiu okazos de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 1979 en la ĉefurbo de la grandduklando Luksemburgo. Oni jam luis la plej elegantan kunvenejon de la urbo, la «Cercle», meze en la centro. Ĉiuj vidindaĵoj estas atingeblaj de tie piede en kelkaj minutoj. Ĉirkaŭ la «Place d’Armes», la ĉarma piedira zono, troviĝas multe da gastejoj kaj kafejoj, kie la partoprenontoj ankaŭ ricevos rabaton dum la kongreso.

Tranoktadeblecoj estos en diverskvalitaj domoj, de lernejoj ĝis la luksa hotelo Holiday Inn.

La alta protektanto de la kongreso estas la episkopo de Luksemburgo, monsinjoro Jean Hengen. Aliaj eminentuloj estas en la honora komitato, ekz. la honora ŝtatministro, la abato de Clervaux, la ĉefrabeno kaj multaj aliaj. La moto de la kongreso estas «La rajto je vivo», kaj gravai prelegoj kaj diskutoj pri tiu aktuala temo estas antaŭviditaj. Memkompreneble, ĉiutage estos solena diservo en la internacia lingvo, ankaŭ ekumene; artaj kaj distraj vesperoj, filmoj, ekskursoj al Clerf/ Clervaux, Trier (Treviro) kaj al la mozela vinpejzaĝo estos ofertataj.

Oni esperas ankaŭ povi helpi al gesamideanoj el nepagipovaj landoj.

La Esperanto-Centro jam eldonis afiŝojn, glumarkojn, bildetojn, ktp. Bonvolu mendi amase! (Esperanto-Centro Luksemburgo, PF 628, Luksemburgo). La afiŝo montras la katedralon, la plej antikvan preĝejon Sankta Miĥaelo, la tri plej gravajn pontojn, kaj la statuon de la Sankta Virgulino konsolantino de la afliktitoj, patronino de Luksemburgo.

Estu bonvenaj en la verda koro de Europo! - «Dio komprenas ankaŭ Esperanton!» - Lernu, parolu, kantu kaj disvastigu la Internacian Lingvon en la Eklezio!

 

al la indekso