Enhavo de Espero Katolika numero 5/1977

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: Nia Sinjorino de la Espero

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 

 


 

SALUTO AL ĈENSTOĤOVA

 

Al ĉi fama urbo Via

venas ni kun pet’ kongresi,

ke Vi volu ne forgesi

nin, ho Dipatrin’ Maria.

 

Migras ni kun preĝo pia

nek por trudi nek agresi,

sed nur peton ĉi adresi

por la mond’ malharmonia,

 

drona en la pek’ malnova,

ke Vi, glora Ĉenstoĥova,

nin instigu saĝi nur,

 

donu forton, Vian gracon,

ke l’ homaro trovu pacon

kaj konkordon en futur’.

 

Jiří Kořínek

 

 al la indekso


 

LA KONGRESLANDO

 

Veturante Pollandon oni devas koni iom da ties historio.

El la prahistorio ni scias, ke sur la tereno de la nuntempa Pollando aperis la unuaj homoj en la paleolita periodo /220000 - 50000 antaŭ Kristo/, sed nur en la bronza epoko /1700 - 700 antaŭ Kristo/ oni povas paroli pri Slavoj, el kiuj poste formiĝis Pollando.

La Slavoj vivis en gentaj organizoj apud pli grandaj riveroj, kiuj ilin nutris kaj servis al ili kiel trafikvojoj. Slavoj ne sciis skribi, pro tio krom la materia kulturo, ili ne postlasis al ni multe da informoj pri sia historio. Tra tiu tereno gvidis tiel nomita «sukcena vojo» de la Balta Maro ĝis Konstantinopolo kaj dank' al komercistoj konserviĝis kelkaj sciigoj en la sudorientaj kronikoj.

La Slavoj en la VIII-a jarcento ankoraŭ ne havis ŝtatan organizon, vivante en apartaj familioj aŭ gentaj grupoj, kaj okupiĝis pri fiŝkaptado, ĉasado, malmulte pri la terkulturado. En praarbarego ili sentis sin sekuraj, pro tio ili ne konis armilojn, nek batalis kontraŭ malamiko. Anstataŭ tio ili tre ŝatis muzikon kaj kantadon, kiu harmoniis kun la naturo. Ĉe-zone ili ĉiam portis instrumentojn.

La dana kronikisto Helmold skribis, ke «laŭ gastemo neniu trovos pli honestan kaj bonkoran nacion».

Herbord el Hamburgo aldonas: «Ĉiu mastro havas la hejmon al si puran, oportunan, al la ripozo taŭgan. La tablo estas plena de ĉio, kio necesas por manĝi kaj trinki / ... / Se iu volas nutri sin en iu ajn tempo, ne gravas, ĉu hejmano ĉu fremdulo, li trovas ĉion preta / ... /. Kaj tia estas inter ili fido kaj la socia konscio, ke tute vi ne trovos inter ili ŝtelistojn. Kestojn kaj fermitajn kaŝejojn ili ne havas. Ni ne vidis ĉe ili serurojn nek ŝlosilojn; eĉ pli, ili miris, vidante niajn pakaĵojn kaj kestojn fermitaj».

Religie Slavoj estis paganoj. Ili honoris multajn spiritojn kaj idolojn, el kiuj Svaroĵye estis la ĉefa. Li regis la ĉielon kaj la teron; al li oni oferadis en ĉies nomo.

En la IX-a kaj la X-a jarcentoj el Okcidento alvenis Pollandon novaĵo en formo de kristanismo. Estis malfeliĉe, ke kun la evangelizado iris la germana invado: kruda, raba kaj sangoverŝa. Kaj malgraú tio «en la nomo de Kristo». Tia kristanismo al neniu plaĉis. En la X-a jarcento la ĉefa postulo de la Slavoj estis organizi sin kontraŭ la okcidentaj atakoj; konstrui serurojn, forĝi armilojn kaj lerni batalon. Tion ĝuste faris la unua princo Mesko kun sia gento Poloj, de kiuj la tuta tereno prenis la ŝtatnomon - Pollando.

Poloj sorbis la puran kristanismon de misiistoj sendataj el Konstantinopolo, Romo, Nederlando kaj Irlando. La kristanismo estis jam konata en Pollando, kiam Mesko la Unua edzinigis al si ĉeĥan princinon Dobravan, kiu pli frue akceptis la katolikismon. Kun ŝi venis Pollandon episkopo Jordano - Nederlandano kaj du italaj monakoj. Ili baptis la polan estron kune kun lia kortegaro en Poznano la 14-an de aprilo 966. De tiu tempo oni kalkulas la kristanan tempon en Pollando.

Por certigi ekziston de la jam katolika Pollando, Mesko la Unua sendis al papo Johano XIII dokumenton nomitan «Dagome judex», kiu konserviĝis en la Vatikana Arkivo ĝis nun. La dokumento omaĝas al la papo kaj difinas la polajn limojn, kiuj estas la samaj kiel nun. Per la dokumento la pola reĝo volis liberigi sin de la okcidenta misiemo, transdonante sian landon al la eklezia gardo.

Samtempe malkaŝiĝis la ĝusta celo de la germana evangelizado kaj komenciĝis furioza batalo kontraŭ Pollando. El tiu tempo famas du sukcesaj defendoj kontraŭ la invadintoj: Cedynia / 972 / kaj Niemĉa / 1017 /.

Pri la lasta skribis germana kronikisto Thietmar: «Neniam mi aŭdis pri la sieĝitoj, kiuj kun plia persistemo kaj antaŭvida lerteco zorgis pri sia defendo /.../. Se okazis al ili / al Poloj / io profita, ili neniam kriis pro la ĝojo, sed ankaŭ la malvenkojn ne malkaŝadis per publika plendo» /.

La pola nacio malgraŭ senĉesa puŝado orienten / Drang nach Osten / konservis sian ekziston, estis tamen forigita el la okcidenta hejmlando.

La supraj eventoj ĵetas siajn ombrojn kaj radiojn sur la tutan historion de Pollando. Sen ili ne ekzistus Pollando nek la nacio tia, kian ni konas nun. Kvankam la pola historio dependas de niaj virtoj kaj malvirtoj, ĉiam ni revenadas al nia komenco, kiam venis al ni la kristanismo. Eĉ nun, post longaj kaj terure doloraj faloj, foje vi aŭdos akuzon, ke la okcidenta katolikismo ligiĝas kun la imperialismo kaj la fremda hegemonio.

La nuntempa Pollando naskiĝis post la dua mondmilito kiel reeĥo de la X-a jarcento. La X-an kaj la XX-an jarcentojn oni povas kompari kaj trovi en ili multe da similaj kaŭzoj. La lando estas transŝovita okcidenten sur la naskiĝloko, inter la limojn el la X-a jarcento. La lando, kiu travivis dum la lastaj du jarcentoj sian dispartigon kaj du mondmilitojn, estis prirabita de la malamikoj, perdis en malliberejoj kaj sur batalkampoj de ĉiuj kontinentoj sian intelektularon kaj ĉ. 70% de la historia havaĵo. Sur tute novaj fundamentoj, foje eĉ inversaj, kaj sub la orienta influo, elkreskis el la bruligita tero la nova Pollando. Ĝi estas socialisma.

Ĉar post la eventoj Pollando apartenas al la plej malriĉaj je la arta kaj historia restaĵoj, ne mirige, ke ties doganistoj zorgas, ke nenio estu elveturigita, kun nekomprenebla al okcidentulo severeco. Tio ankaŭ estas la memdefendo.

Dumtempe kreiĝis nova inteligentularo kaj floras jam nova civilizo kun sia kulturo. La renaskita nacio vigle tiras antaŭen, enirante la nuntempan historion de la mondo. Poloj zorgas pri sia reveno al la prahistoria gastemo kaj, forĵetinte la armilojn, gvidas relative mildan vivon. La persona sekureco en la nuna Pollando certe estas tre granda.

Soleca vagado nokta tra urbego ĝenerale ne vekas ian timon. Faras tion eĉ infanoj tute senĝene.

Kun la socialismo eniris Pollandon ateismo. La oficiala ŝtato estas malreligia kaj la registaro celas ateismadon. Malgraŭ tio la Eklezio ekzistas kaj la laikigado ne iras rapide. Tio ĉi dependas ne nur de la ŝtataj leĝoj, sed ankaŭ de la nacia sinteno. Neniu honesta Polo faras malagrablaĵojn al tiu, kiu publike montras sian religian postenon. Tion oni devas mem sperti vizitante la Kongreslandon.

p. J. Zielonka

al la indekso


 

LA KONGRESLANDO INVITAS LA ESPERANTISTOJN

 

La Kongreson ni komencos per la Antaŭkongreso, kiu okazos en Gostyń Poznański «Święta Góra» la 9 - 16-an de aŭgusto. En la unua tago ni kunvenas ĉirkaŭ la tagmezo. La lastan ni veturos pilgrime al Częstochowa / Ĉenstoĥova / por kongresi la 17 - 21-an de aŭgusto. La 21-an komenciĝas la I-a Postkongreso en Góra Św. Anny. La 22-an de aŭgusto komenciĝas la II-a Postkongreso en Niepokalanów.

Kiamaniere oni povas atingi la Kongresejojn

Por vojaĝi taŭgas ĉiuspeca trafikilo, tamen plej ofte estas uzata trajno, pro tio mi aldonas mapon kun la internaciaj kaj enlandaj vojoj.

La Skandinavanoj plej verŝajne alvenos Pollandon perŝipe al SzczecinGdańsk. La urboj estas ĉebaltaj havenoj, kiuj malgraŭ totala detruo dum la lasta mondmilito, havas interesajn objektojn por vidi. Estas konsilinde viziti la marajn muzeojn kaj la rekonstruitajn malnovajn kvartalojn, kun kiuj ligiĝas pola historio.

En Gdańsk, en preĝejo de s. Elizabeta estas celebrata s. Meso en Esperanto ĉiun duan sabaton de la monato je la 17-a horo.

Veturante je la Antaŭkongreso en Gostyń Poznański, oni devas trapasi Poznanon. Tie estas vizitenda Ostrów Tumski, la plej malnova parto de la urbo, iam fortika insulo, kie estas la katedralo. Tie akceptis la baptosakramenton pola reĝo Mesko la Unua en la 14-a de aprilo de 966-a jaro. Tiu ĉi tago estas la dato de la oficiala kristaniĝo de Pollando.

Apud la katedralo loĝas ĉefepiskopo Dro Antono Baraniak kaj lia helpepiskopo Tadeo Etter, kiuj tre amike rilatas al nia katolika E-movado, akceptante la esperantistojn, benante ilin kaj eĉ helpante. Proksime estas la ĉefepiskopa porpastra seminario, kiu dank' al la episkopoj favore malfermas la pordojn por esperantistaro volanta tie spirite ekzerci sian religian vivon.

Veturante je la Antaŭkongreso de la Okcidento aŭ la Oriento, oni ankaŭ devas trapasi Poznanon.

El Poznań ni povas uzi ĉiun trajnon, kiu veturas suden, en direkto al Wrocław aŭ Katowice, sed oni devas transvagoniĝi en Leszno aŭ en Jarocin, por veturi al Gostyń Poznański. Tie oni devas demandi pri «Święta Góra / la Sankta Monto /. Tiel nomiĝas monakejo de PP. Filipanoj, en kiu okazadas ĉiujare la spiritaj ekzercoj por esperantistoj kaj ĉijare la Antaŭkongreso de IKUE inter la 9-a kaj la 16-a de aŭgusto.

Pri la tiea baziliko estis jam artikolo en nia revuo, pro tio ĉiloke mi ne bezonas ion novan aldoni. Oni devas nur mencii, ke la Sankta Monto estas la ĉefa pilgrimloko de la poznana diocezo kaj la 15-an de aŭgusto, dum la Antaŭkongreso, estas tie indulgencfesto. En la solenaĵo partoprenas amaso da pilgrimantoj kun sia pastraro kaj episkopoj. Ĝuste nia partopreno en la indulgenctagoj estos ne nur nia spirita preparo por la Kongreso, sed ankaŭ bonega okazo por propagandi niajn idealojn.

Kiu veturos el la sudo devas inverse uzi trajnon al Poznań kaj ankaŭ transvagoniĝi en Leszno aŭ Jarocin. 

Veturante el Parizo, oni nepre vizitu Vroclavon / Wrocław /, la tre malnovan polan urban, kiun ni rericevis post la dua mondmilito. Post la terura batalo el Vroclavo restis nur ruinaĵoj. La hodiaŭa urbo estas entute rekonstruita. En ĝi neniu forgesu rigardi la plej malnovan kvartalon Ostrów Tumski kun la katedralo kaj multaj preĝejoj. Tie, en la vroclava porpastra seminario, ankaŭ oni favore akceptas la esperantistojn por spirite ekzerci.

Proksime estas malgranda sed tre malnova preĝejo de ss. Petro kaj Paŭlo, kie ĉiun lastan dimanĉon en la monato okazadas s. Meso en Esperanto je la 17-a horo.

Survoje el Prago situas malgranda urbo, sed samtempe fama pilgrimloko, Bardo Śląskie. En tiea klostro de FF. Ursulaninoj ankaŭ okazadas la spiritaj ekzercoj por esperantistaro.

Kiu veturos al Gostyń Poznański el Vieno aŭ Budapeŝto, devas en Katowice transvagoniĝi, prenante kurson en direkto al Poznań kaj poste ŝanĝi la trajnon en Jarocin aŭ Leszno.

Katowice estas centro de pola peza industrio kaj minejarto. Tie estas interesaj por viziti novaj kvartaloj kun siaj preĝejoj, parko de kulturo kaj besta ĝardeno... Al la esperantistoj valoras scii, ke en proksima Sosnowiec ĉiun trian dimanĉon de la monato estas celebrata s. Meso en Esperanto.

Proksime de Katowice trovigas Góra Św. Anny / la Monto de S. Anna /, kie okazos la I-a Postkongreso / 21 - 24 VIII /. Pri tiu loko jam estis artikolo sur alia loko de Espero Katolika.

Częstochowa / Ĉenstoĥova / estas la loko de la 37-a I.K.U.E.-Kongreso. Pri tiu urbo ni jam multe legis kaj ĉiloke mi ne devas plu ripetadi la sciigojn. Al la veturantaj kongresanoj mi nur memorigas, ke al Ĉenstoĥova oni plej oportune veturas per la internacia trajnlinio el Gdańsk, Warszawa aŭ Katowice. La aliaj vojoj estas malfacilaj por la fremduloj.

En Ĉenstoĥova ni kolektiĝas sur Jasna Góra / la Hela Monto /, kie situas klostro de PP. Paŭlanoj. Tie estas nia kongresejo.

Al Niepokalanów ni veturos tra Warzawa / Varsovio /, kiu estas la ĉefurbo de Pollando. Ne estas eble paroli pri ĝi per kelkaj vortoj. Estonte tie, nepre oni devas rigardi la ĉefajn vidindaĵojn. Mi nur memorigas tie ke la urbo estis preskaŭ entute detruita dum la lasta mondmilito. Kion vi tie ekvidos, elkreskis el cindrujo en la ĝusta senco. Kiu vidis Varsovion la 1945-an jaron, povis kompari ĝin kun ia ŝtona dezerto. La hodiaŭa ĉefurbo pulsas per la nova vivo dank’ al persista laboro de ĉiuj Poloj.

En Varsovio vivas Esperanto-Sekcio de Klubo por Katolikaj Inteligentuloj kaj ĉiun unuan dimanĉon de la monato je la 17-a horo estas celebrata en Esperanto s. Meso, en preĝejo de s. Aleksandro. Tie parokestras episkopo dro Ladislavo Miziołek, konata al ĉiuj samideanoj el la 36-a I.K.U.E.-Kongreso kaj el lia esperantista agado.

En Varsovio vivis kaj mortis Doktoro Esperanto, L. L. Zamenhof.

Pri Niepokalanów mi ankaŭ ne bezonas informi, ĉar la loko estas konata en la tuta mondo pro nomo de beata P. Maksimiliano Kolbe, kiu estis fondinto de la klostro, tie vivis laboreme kaj de tiu loko estis forprenita en Oświęcim, kie martirigis lin hitleraj naziistoj. Pri tio ĉi jam skribis nia revuo Espero Katolilca. En Niepokalanów okazos la II-a Postkongreso / 22- 25 VIII /.

El la urboj signitaj sur la mapo nepre ni memoru Krakovon / Kraków /. Ĝi havas la plej grandajn artan kaj historian valorojn. Mi pensas, ke neniu kongresano forveturos el Pollando antaŭ ol viziti Krakovon. Pri ties valoraĵoj mi nenion skribos tie ĉi. Oni devas ilin vidi kaj studi.

Al la esperantistaro valoras scii, ke en Krakovo fondiĝis la unua Esperanto-Sekcio ene de tiea Klubo por Katolikaj Inteligentuloj kaj en preĝejo de PP. Franciskanoj ĉiun duan dimanĉon de la monato estas celebrata s. Meso en Esperanto.

Al la kongresanoj tre gravas, ke ĝuste la krakova ĉefepiskopo, kardinalo dro Karolo Wojtyła, estas la ĉefa protektanto de la 57-a I.K.U.E.-Kongreso en Ĉenstoĥova. Li, malfermonte la Kongreson, celebros la inaŭguran s. Meson en Esperanto.

Sude de Krakovo estas fama pilgrimloko Kalwaria Zebrzydowska, kien volonte pilgrimas esperantistoj por kune spirite ekzerci.

Proksime de tiu loko situas la plej granda sur la tuta mondo martirejo Oświęcim, kie dum la lasta mondmilito la germanaj naziistoj murdis pli ol kvar milionoj da senkulpaj homoj el 28 landoj. La kongresanoj ne forgesu doni la omaĝon al la nuntempaj martiroj.

En la orienta parto de Pollando estas urbo Lublin. Ĝi famas pro la Katolika Universitato / KUL/. Tie ankaŭ funkcias la unua biblioteko de IKUE, organizita de la laste mortinta pastro Henriko Paruzel el Zabrze.

Survoje al Litovio, nordoriente estas urbo Białystok, la naskiĝloko de L. L. Zamenhof.

Restis ankoraŭ tri urboj sur nia mapo: Olsztyn, Kielce kaj Tarnów. En la urboj estas oficiale instruata Esperanto en la tieaj porpastraj seminarioj. Tio ĉi donas esperon, ke el la seminarioj eliros venontaj animpaŝtistoj por la esperantista ŝafaro. Krome, en la lasta funkcias la Frateca Informejo Katolika, kies respondeca korespondanto estas p. Stanislavo Ruchala.

p. J. Zielonka

al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

Karaj gelegantoj, kiel vi jam rimarkis, nun E.K. donas multajn informojn ankaŭ pri la vivo de la Eklezio, ankaŭ pro la fakto ke KATOLIKA SENTO, kiu sub la redaktado de P. Giacinto Jacobitti atingis multajn neitalojn, precipe en orientaj landoj, revenis al la antaŭa tasko de modesta bulteno de la itala katolika unuiĝo esperantista.

Antaŭ Pasko mi petis Patron Jacobitti, ke li kunlaboru sendante la tekston de la religiaj informoj, kiujn li prizorgas por la Radio Vatikana. Li tre afable akceptis sendi ilin ĉiumonate: do niaj religiaj informoj estas frukto de la kunlaborado de du redakcioj: Redakcio de Espero Katolika kaj Esperanta Redakcio de Vatikana Radio.

La Redaktoro de E.K.

 

Murdita en Brazzaville Kard. Miayenda

La 23-an de marto Paŭlo VI je la komenco de la ĝenerala aŭdienco diris: «Alvenis ĉimatene la malĝojiga anonco, ke Kard. Emile Biayenda, ĉefepiskopo de Brazzaville, en la respubliko Kongo, estis murdita. Li estis 50jara. Antaŭe oni murdis la Prezidanton de la Respubliko, poste, ni ne scias en kiuj cirkonstancoj, tiun ĉi bonegan kaj fervoregan kardinalon. La Eklezio en siaj plej indaj kaj plej malavaraj filoj daŭrigas pagi tiun kontribuadon de doloro kaj de sango, kiun ĝia Fondinto, Jesuo Kristo, kunligis kun ĝia misio de paco kaj amo. Donante al vi ĉi tiun tre malĝojigan sciigon, ni petas ke vi partoprenu nian tutan ĉagrenon kaj preĝu por la eterna ripozo de tiu elektita animo de patro kaj paŝtisto, kaj por la paco kaj la konkordo en tiu Nacio al ni tiom kara kaj nun tiom suferanta».

Misiistinoj de la Karitato en Filipinoj

La kongregacio fondita de Patrino Tereza de Kalkuto, la misiistinoj de la Karitato, konsentis labori ĉe baraka zono de Manilo. La centro, konsistanta el tri konstruaĵoj kaj situanta en kvartalo Tondo, estis inaŭgurita de la ĉefepiskopo de Manilo.

Papa invito al sentoj de paco kaj pardono

La 13-an de marto la Papo, sin montrante el fenestro al la popola amaso antaŭ la Anĝelus-preĝo, varme invitis al sentoj de paco kaj de pardono. Li diris: «Pacon, fratoj suferantaj de nia Eklezio! Pacon, fratoj de sama lando! Pacon, membroj de sama civila socio! Pacon kaj forton! Pacon kaj pardonon! Pacon kaj esperon! Tiel ni preĝas hodiaŭ por nia urbo, por nia lando, por ĉiuj popoloj de la tero. La perforto ne estas progreso.

La venĝo ne estas justeco. La malamo ne estas civilizacio...

La Eklezio ignoras diskriminacion

En marto okazis la plena asembleo de la sudafrikaj episkopoj.

En sia deklaracio ili proklamis, ke la Eklezio ignoras ras-diskriminaciojn kaj sociajn privilegiojn, kaj asertas la neceson de egala salajro por egala laboro. Pro

tio ili zorgos pri formado de socia konscio, ĉar la kompleta liberigo de la homo estas unu el la plej gravaj taskoj de la evangelia laboro.

La paska mesaĝo de la Papo

Malgraŭ la minaco de la nuboj kaj la malvarma vetero pli ol 200.000 personoj ĉeestis en la Placo de S. Petro: Romanoj kaj pilgrimantoj el multaj landoj.

Tagmeze, post la solena Meso, Paŭlo VI adresis sian paskan mesaĝon al la popolamaso kaj al ĉiuj kristanoj kun ĝi kunligitaj per radio aŭ televido en Eŭropo, Ameriko, Afriko ĝis Ekstrema Oriento.

Bondezirante ĝojoplenan Paskon, la Papo klarigis la profundan signifon de sia bondeziro. Antaŭe li anoncas, ke Jesuo, krucumita sub Pilato en Jerusalemo, reviviĝis, malfermante al la vivo senfinan horizonton kaj forigante la timon de siaj disĉiploj.

Due li anoncas la universalan reviviĝon. Kristo estas la unua; post li ĉiuj mortintoj en Kristo reviviĝos per li. «La korpa morto ne estas la fino de nia ekzistado; ĝi estas dormado, kiu antaŭiras novan tagon neniam finiĝontan».

En tiu ĉi perspektivo ŝanĝiĝas la klasifiko de la surteraj valoroj kaj devoj. La Papo aldonis: «Kristo reviviĝinta estas hodiaŭ proksima al ĉiu el ni kredantoj kaj baptitoj: li igas nin partoprenantoj de sia reviviĝo, donas al ni sian spiriton, estigas en ni novan koron, kiu devos renovigi nian vivon, nian amon kaj kontribuos transformi la teron».

Sian esperopleman bondeziron la Papo adresis precipe al la junularo, admonante: «La vivo estas bela, se ĝi estas nova; ĝi estas nova, se ĝi estas bona, saĝa, forta; unuvorte, se ĝi estas vere kristana».

Je la fino de sia mesaĝo Paŭlo VI esprimis sian koran bondeziron en 12 modernaj lingvoj kaj konkludis per la beno «Urbi et Orbi» (al Romo kaj al la tuta mondo).

18 milionoj da dolaroj por persekutitoj

En la jaro 1976 en la tuta mondo oni kolektis pli ol 18 milionojn da dolaroj por la «suferanta Eklezio», t. e. favore al la eklezio persekutata en orientaj landoj kaj de la eklezio minacata en la Tria Mondo.

Iniciatinto de tiu helpado estis P. Werenfried van Straaten en la jaro 1947.

Tutafrika Konferenco: maltrankvileco

La konferenco de la afrikaj eklezioj en marto deklaris, ke la murdo de kard. Biayenda, ĉefepiskopo de Brazzaville, malmultajn tagojn post la murdo de la Konga Prezidento kaj nur unu monaton post la murdo de la uganda ĉefepiskopo Luwun, kaŭzis timon kaj maltrankvilecon inter la kristanoj.

120.000 brazilaj universitatanoj apogas la episkoparon

En komuna letero sendita al la Brazila episkopa konferenco la subskribintoj, reprezentantoj de 64 grupoj univesitataj, esprimis al la episkopoj apogon kaj solidarecon en la agado por defendi la homajn rajtojn, kaj petis ke oni antaŭeniru sur tiu ĉi vojo. Interalie ili diris: «Jam ofte la Brazila Eklezio, precipe per la episkopa konferenco, unuigis sian voĉon al tiu de la subpremitoj, ne nur por protesti kaj malaprobi, sed ankaŭ por agi por konkreta defendo de la rajtoj pri libereco kaj pri pli bonaj kondiĉoj de la laboristoj. Per tiu ĉi letero ni donas nian apogon kaj nian solidarecon al tiuj ĉi kuraĝaj agadoj favore al la subpremitoj».

10-a datreveno de «Populorum progressio»

Pasko 1967: Paŭlo VI levis krion de doloro kaj de espero per la encikliko «Populorum Progressio» pri la evoluo de la popoloj.

Konstatinte la malordon de la mondo, la kreskantan malekvilibron inter riĉaj kaj malriĉaj landoj, la Papo volis alvoki ĉiujn bonvolajn homojn por realigi pli justan mondon.

La konkluda alvoko admonis al komuna klopodo «por helpi la mondon triumfi super la egoismo, la malhumileco kaj la rivaleco, venki la nialjustaĵojn, por ke malfermiĝu al ĉiuj homoj la ebleco de pli humana vivo kaj ĉiu povu esti amata kaj helpata kiel proksimulo kaj frato». Bedaŭrinde por multaj tiu encikliko restis profeta voĉo krianta en dezerto de indiferenteco.

«Justitia et Pax» en Usono kontraŭ la mort-kondamno

La batalo por la abolicio de la mort-kondamno en Usono vidas en la unuaj vicoj ankaŭ katolikojn. La episkopoj alfrontis la problemon en la jaro 1974: tiam 108 episkopoj estis kontraŭ la mort-kondamno, 63 favoraj, du ne vocioni.

Nun estas pli alta la nombro de tiuj, kiuj estas malfavoraj.

«Justitia et Pax», komisiita de ili pristudi la problemon, deklaris ke la Eklezio neniam alfrontis rekte la problemon de la ŝtata rajto apliki tian punon, nek kondamnis ĝin.

Tamen ili prezentas argumentojn kontraŭ la mortkondamno:

Dio estas la absoluta reganto de la homa vivo;

oni devas helpi la krimulon pli ol kontentiĝi per puno;

oni devas rekoni la moralan malforton de la homo kaj la bezonon de repaciĝo;

estas malfacile juĝi la kompleksan naturon de la krimoj sur la tereno morala, psikologia, kultura, socia kaj spirita;

ne ekzistas konvinkanta pruvo, ke la mortkondamno malkonsilas aliajn fari krimojn;

tiu kondamno estas precipe aplikata kontraŭ malriĉuloj.

«Justitia et Pax» konkludas: «La episkopoj agis kuraĝe kontraŭ abortigo kaj eŭtanazio, do interna logiko devus porti la katolikojn esti kontraŭaj al la mortkondamno, laŭ 1a principo, ke la homa vivo estas sankta».

Kompreneble temas pri opinioj, ĉar restas la granda diferenco inter la vivo de senkulpa feto aŭ malsanulo kaj la vivo danĝera de krimulo.

Konferenco de Eŭropaj Eklezioj

Ĉe Linz (Aŭstrujo) ekde la 7-a ĝis la 11-a de manto renkontiĝis 60 delegitoj, reprezentantoj de 19 eŭropaj kaj 2 latinamerikaj ŝtatoj, por la laboroj de la Konferenco de la Eŭropaj Eklezioj. Centra temo de la studoj estis: «Eŭropo post Helsinko»; kaj: «La taskoj de la Eklezioj».

En la konferenco, en kiu partoprenis 108 eklezioj de ĉiuj eŭropaj landoj, escepte de Albanio, la Katolika Eklezio havas staton de observanto.

Zairio

La nombro de la katolikoj, laŭ la lastaj statistikoj, estas ĉ. 11 milionoj el iom malpli ol 23 milionoj da loĝantoj.

La 47 diocezoj de la lando estas gvidataj de 5 aŭtoktonaj ĉefepiskopoj kaj unu misiista; krome, de 33 lokaj kaj 8 misiistaj episcopo. Troviĝas ankaŭ 4 helpepiskopoj aŭtoktonaj.

Ora datreveno de la beatigo de la kroatino Ozana

Antaŭ 50 jaroj, fare de papo Pio XI-a, estis levita al honoro de altaro la unua kroatino, beata Ozana Kotorka. Naskita en 1493a en vilaĝeto Releze (en la hodiaŭa Montenegro) de piaj ortodoksaj gepatroj, ŝi fariĝis poste diservantino kaj fondintino de katolika dominikana monaĥinejo en la urbo Kotor (Cattaro). Efektive ŝi montris kaj vivis sian kredon en ekumena spirito jarcentojn antaŭ ol tio oficiale kaj konscience rekoniĝis kiel ĝenerala kristana strebado kaj spirito, kiu hodiaŭ pli kaj pli akceptiĝas en la tuta mondo. Ozanan honoras en ŝia hejmlando kaj la kredantoj de la ortodoksa kaj de la katolika eklezioj. Pluraj proponas kaj traktas ŝin patronino de l’ ekumenisrno. Pri la strebado al kristana unueco la virgulino Ozana povas per sia ekzemplo ankaŭ hodiaŭ aktuale paroli al ni.

La «ora» datreveno de ŝia beatuliĝo ŝajnas esti konvena okazo, por instigi nin al ankoraŭ pli sindonaj klopodoj por interkristanaj komprenemo kaj estimo, survoje al la celo «por ke ĉiuj estu unu» en senco de la s-ta Spirito. La solenaĵojn dum la 30-a de aprilo 1977 gvidos kroata kardinalo, d-ro Franjo Šeper el Romo, kiu por tiu okazo venos al Kotor. La virgulino el eta slava popolo povos hodiaŭ daŭrigi sian mision por kristana unueco kaj fariĝi nuntempa diperantino en la tutmonda kristana familio.

 

 al la indekso


 

ESPERANTO TRA LA MONDO

Inter la multaj aranĝoj ni mencias la plej gravajn, por ke la gelegantoj havu vastan panoramon de la esperantista agado. Ni elĉerpas informojn el «Esperanto», organo de UEA, «Budapeŝta informilo» kaj aliaj revuoj. Ni komunikas nur la monaton kaj la urbon kun la lando de la aranĝo.

Aprilo:           

61-a Brita Kongreso de Esperanto, Hastings, Britujo

19-a Kongreso de Kanada E-Asocio, Victoria, Kanado

 

Majo:

29-a IFEF-Kongreso, Swanwick, Britio

Eŭropa E-Kongreso, Paderbon. Germanio

Franca E-Kongreso, Grenoble, Francujo

Kongreso de FKEA, La Houssaye en Brie, Francujo

Belga E-Kongreso, Kortrijk, Belgujo

 

Junio:

Internacia Universitata Seminario, Umea, Svedio

 

Julio:

15-a Somera E-Universitato, Gyula, Hungario

Internacia Virina Renkonto, Budapest, Hungario

Internacia Medicinista E-Konferenco, Krakovo, Pollando

11-a Int. Konferenco de ILEI, Luksemburgo

37-a Hispana Kongreso, Sabadell, Hispanujo

KELI-Kongreso, Edimburgh. Skotlando

50-a SAT-Kongreso, Aŭgsburgo, Germanujo

62-a Universala Kongreso de Esperanto, Rejkjaviko, Islando

 

Aŭgusto:

23-a Int. E-Ferio-Semajno, Krommenie, Nederlando

35-a Int. Junulara Kongreso de TEJO, Poitiers, Francio

6-a Varia Int. Semajno, Budapest-Szeged, Hungario

37-a Kongreso de IKUE, Częstochowa, Pollando

64-a Kongreso de japanaj Esperantistoj, Tokio, Japanujo

 

Septembro:

48-a Itala Kongreso de Esperanto, Campobasso, Italio

Ora Pola Aŭtuno, Międzygorze, Pollando

18-a Eŭropa Ferio-Semajno, Wengen, Svislando

Trilanda E-Konferenco, Gorizia, Italio.

19-a Kataluna E-ista Renkontiĝo, Cornellá, Hispanio. 

P. Albino Ciccanti en Trento

La 12-an de pasinta marto oni konkludis en Trento la semajnon de internacia amikeco. La loka E-grupo sukcesis aranĝi prestiĝan vesperon en kiu partoprenis pli ol cent invititoj, inter kiuj troviĝis la ĉefaj reprezentantoj de la urbaj kaj regionaj instancoj.

Gasto aparte ŝatata estis P.A. Ciccanti, invitita kiel oficiala preleganto.

Kav. Bassetti, prezidanto de la loka grupo, per trafaj vortoj prezentis al la publiko pastron Ciccanti kiel unu el la plej konataj Esperantistoj, kiu jam de pli ol 20 jaroj dediĉas sian vivon al la esperanto-movado.

P. Ciccanti parolis pri Esperanto ĝenerale, pri siaj spertoj kiel esperantisto ofte vojaĝanta tra la mondo, kaj altiris la atenton de la ĉeestantoj al la leĝpropono n. 952, prezentita de la rimina deputito Nicola Sanese en la pasinta decembro, rilate la enkondukon de Esperanto en la italajn lernejojn.

Pri la E-aranĝo raportis la regiona radio kaj la loka gazetaro kun dikaj titoloj kaj fotoj.

La revuoj «Kontakto» kaj «Paco»

Ni utiligas la recenzon, kiu aperis en «Dia Regno» (N. 3-1977).

Kontakto, belaspekta, ĉar - mi povus diri - eldonata de UEA.

La lasta numero de 1976 estas tute dediĉita al lingvistiko.

Kun kreskanta interesiĝo mi elektis verkaĵon de H. Trunte: «Esperanto: ĉu eŭropa lingvo?». Kritikantoj ofte asertas ke nia lingvo estas tro eŭropeca. Ĉu prave?

Oni ne povas kaŝi ke la vortaro estas preskaŭ tute okcident-eŭropeca. Sed lingvo ne estas nur vortoj. Grava estas ankaŭ la strukturo. Trunte, doninte multajn ekzemplojn el aro da lingvoj, konkludas ke la strukturo estas esence aglutina, sed ankaŭ ke tiu strukturo tre similas al la strukturo de la turka lingvo, kiun Zamenhof ne scipovis. Esperanto, tion li konstatas, ne estas nur eŭropa, kaj ĝi estas tipologie kompromiso inter la sinteza tipo (turka) kaj la analiza tipo (japana). En la unua numero 1977 la legantoj de la revuo havas la parolon. Tio estas pro enketo inter la legantoj, kiu vidigas foje surprizajn facetojn.

«Paco» estas eldono de Mondpaca Esperantista Movado (MEM), Germana Dem. Resp. Bone presita revuo kun pluraj pecoj el la literaturo kaj artikoloj. Inter ili estas instrua la artikolo de D. Blanke: «La antikvaj lingvoj kaj la problemo de internacia lingvo». Alia grava ero: «El la Fina Akto de Helsinki». Ĝi ne enhavas la kompletan tekston de tiu interkonsento, ni tamen ĝoju ke Paco esperantigis kaj publikigis la plej gravajn partojn. En ĉi tiu interkonsento estas la nun aktuala paragrafo, en kiu la partoprenantaj ŝtatoj promesas respekti la homajn rajtojn kaj bazajn liberecojn, inkluzive la liberecon de pensado, konscienco, religio kaj konvinko por ĉiuj sen diferenco de raso, sekso, lingvo aŭ religio.

«Dio komprenas ankaŭ Esperanton»

Laŭ la informa servo PILO-PRESS, en la liturgia revuo «Gottesdienst» aperis artikolo titolita «Gott versteht auch Esperanto», kiu informis pri la spertoj de la luksemburga pastro Hans Kindler.

Ni citas kaj tradukas: «Komuna Diservo en la Eŭropa Paroĥo en Luksemburgo. La pastra teamo, kiu reprezentas 5 lingvogrupojn, t. e. germanan, anglan, francan, italan kaj nederlandan, bezonas tre longan tempon por prepari la Meson. Kiu lingvo estas uzenda kaj en kiu parto de la Diservo? Se ni uzas denove la patrinan latinan lingvon, kiu predikos latine kaj kiu komprenos? Patrina lingvo de la Eklezio? Eventuale interkomprena lingvo por malgranda elito de lertuloj kiel en la mezepoko. Kiom da episkopoj dum la lasta Koncilio povis esprimi sin flue en la latina lingvo?

La personoj ne venus aŭskulti nin. Tiel oni renoncas pri la prediko, ĉar ekzemple la nederlandanoj diras: Ni ne venas, se oni parolas france, kaj siavice la francoj diras same pri prediko en alia lingvo. Pro tio la paroĥo en multaj dimanĉoj estas dividita. La eŭropa eklezia komuneco restas sur la papero kiel la politika ĝis nun...».

Esperanto en radio-stacioj de Britio

La organo de LEA informas: «Pluraj studentaj radio-stacioj disaŭdigas ĉijare la E-kurson «Jen nia mondo», ellaboritan speciale por tiu celo. Tiu amasa instruado de la Internacia Lingvo en britaj universitatoj estas rezulto de kvinjara laboro de Grupo Kvin». Tiu aktiva grupo laboris vigle ankaŭ en la parlamentai medioj.

Internacia Medicinista E-Konferenco                       

Universala Medicina E-Asocio, aliĝinta faka organizajo de LEA, kaj la Studenta E-Rondo de la Medicina Akademio en Krakovo, organizas en tiu urbo Internacian Medicinistan E-Konferencon, kiu okazos en julio.

Don Quijote en Esperanto

La mondfama klasikaĵo de la hispana literaturo Don Quijote de la Mancha, en traduko de akademiano Fernando de Diego, estas jam kompostata kaj aperos verŝajne en junio ĉi-jare. Ĝi ampleksos 672 paĝojn, estos ilustrita kaj bindita. La eldonon prizorgas Fondación Esperanto.

Dua internacia prilgrima kunveno esperantista en Peruweltz                

Dimanĉon la 4-an de septembro okazos en Peruweltz, belga pilgrimloko de Nia Sinjorino de la Bona Helpo, inter la urboj Mons kaj Tournai kaj proksime je la franca landlimo, la dua internacia pilgrima kunveno esperantista. La centra temo estos «La Eklezio en la moderna tempo».

La unua internacia pilgrima kunveno esperantista okazis en septembro de la pasinta jaro en la belga pilgrimloko Banneux.

 

 al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

D-ro Alfons Halbedl:

«Trovinte okazon kaj tempon tralegi la kajerojn 1, 2 1977 de EK, mi esprimas mian ĝojan kontentecon pro iliaj enhavo kaj plaĉa aranĝiĝo. Dankon pro tio kaj pro la akcepto de okaza kontribuado, kiun cetere mi jam faris antaŭ la unua mondmilito kaj poste. Pri ekzisto, formo, celo kaj enhavo de EK mi ree informis varbeme ĉefulojn de mia diocezo (Graz-Seckau)...».

 

 

M. S. (Pollando):

«En la dua numero de E.K. estas multe pri P. Paruzel. Mi pensas, ke poloj ne forgesos lin. Jam estis kelke da funebraj mesoj celebritaj por Li. Mi ĉiukaze forgesas lin neniam... Al mi plaĉis via artikolo "Lasta vizito de P. Paruzel", sed en "Ni funebras" Vi aldonis al P. Paruzel 10 jarojn, ĉar li naskiĝis en 1914 j.».

Noto de la Redaktoro:

Mi estas konvinkita, ke la polaj samideanoj ne povas forgesi Pastron Paruzel, kiu multege laboris por PKUE. Mi aŭdis, ke multegaj partoprenis la funebran Meson. Koncerne lian aĝon mi bedaŭras, ke la informo el malproksima urbo (telefone) ne estis bonege aŭdata: tio kaŭzis aldonon de 10 jaroj. Do P. Paruzel estis 66jara, povus labori por IKUE ankoraŭ longtempe.

 

D-ro J. Kondor (instruisto en Lahnstein, Johannesgymnasium, Germanujo):

«Por efike subteni la agadon de la esperanto-redakcio de Radio Vatikana mi proponas fondi Klubon de Aŭskultantoj, kiuj morale devigas sin skribi de tempo al tempo al Radio Vatikana pri siaj spertoj, proponoj, kritiko kaj tiamaniere helpas al la redaktoroj. Krome ili mendu kvanton da elegante presitaj monataj programkajeroj, kun intenco dividi ilin inter konatoj, en preĝejoj, paroĥejoj, por tiamaniere gajni novajn aŭskultantojn al Radio Vatikana».

Noto de la Redaktoro:

Aprobinda estas la propono pri fondo de Klubo de Aŭskultantoj de R. V.

 

al la indekso


 

OMAĜE AL PATRO PARUZEL

 

 

Alvokis Dio nian karan patron,

orfiĝis pola grego esperanta,

aflikto ŝiras freŝan korcikatron

kaj ĉio, ĉio ŝajnas al ni vanta.

 

Sukcesis Patro en Pollando kara

IKUE-anojn firme ekcementi.

Pro lia bona koro malavara

ĉiuj rezistoj devis eksilenti.

 

Kvazaŭ sorĉisto, spit’ al ĉiu baro,

li alkondukis nin al bela Romo,

por ke ni povu en la Sankta Jaro

kongresi pie en la Pacodomo.

 

Senlaca, vigla, preti sin dediĉi

li estis vera de l’ kongres’ animo:

tiel lin nomis patro Jacobitti.

Ni ĉiuj same jesas kun estimo.

 

Ideo rava: en la Hela Monto

la trideksepa IKUE-kongreso!

Penigaj zorgoj... Sed sur horizonto

insida morto siblas: «Frato, ĉesu!».

 

Ĉu antaŭsentis servist’ de Maria

foriron sian? Li tiom rapidis,

li mem elektis el ligo nacia

la posteulojn. Al tiuj konfidis

 

la planojn, taskojn, tutan noblan verkon

kaj je patrono donis patron Kolbe.

Pri tio oni pensis, kiam ĉerko

ripozis digne sub preĝeja volbo.

 

Ni kore dankas vin, ho Patro kara,

pro via amo al la verdstelanoj,

pro via koro granda, malavara,

pro la muzilo por muzikemanoj.

 

Muzilo ĉarma, vera il’ de l’ muzo,

de Esperanto frateto pli juna,

ĝi fine venkis per simplecouzo.

Ilia vojo ĉiam marŝos kuna.

 

Patro Paruzel, kavaliro Dia,

muzile kantas al vi koro nia.

 

Anna Mackiewiczowa, Varsovio

 

al la indekso


 

KARA VIZITO EL C.O. DE IKUE

 

Dimanĉe, la 6-an de februaro 1977 ni travivis belan momenton. Neatendite venis agrabla gasto - direktoro de C.O. de IKUE en Romo, P. Leszek Irek. Ho, kia surprizo estis la renkontiĝo! Rekte el la buŝo de tiel grava reprezentanto ni havis eblecon aŭdi diversajn informojn pri nia kara IKUE-movado, al kiu la ĉeĥoslovakaj katolikaj esperantistoj sentas sin forte ligitaj, precipe nun, kiam estis fondita ĝia Centro en Romo. Fondo de C.O. de IKUE en proksimeco de amanta koro de papo Paŭlo VI, kies batojn bone sentas la fideluloj de nia lando, estas granda donaco de nia bona ĉiela Patro.

Ni estis treege afliktitaj aŭdinte sciigon pri la tragika forpaso de meritoplena kaj oferema IKUE-ano, kunfondinto de C.O. de IKUE en Romo - P. Henriko Paruzel el Pollando, kiu ĝis la lasta momento de sia surtera migrado dediĉis sin al Esperanto kaj al nia IKUE-movado. Nur Dia Providenco kapablas kompreni ĉion, kion la homoj ne povas kompreni. Fariĝis volo de Dio, kiu vokis sian fidelan filon en sian ĉielan hejmon. Bona Dio, rekompencu bonkorecon de P. Paruzel per eterna feliĉeco.

Denove post kelkmonata paŭzo ni havis eblecon danke al nia karega gasto vidi kaj legi la januaran n-ron de Espero Katolika. Mi esprimas elkorajn gratulojn kaj dankegojn al ĉiuj, merite de kiuj la revuo E.K. estas pli impona, pli enhavoriĉa kaj pli alloga. Mi nur bedaŭras kun ceteraj ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj, ke ni ne rajtas ricevadi ĉi tiun de ni ŝatatan organon, kiu estis ĉiam por ni grava spirita nutraĵo.

Kun ĉiuj katolikaj esperantistoj de la mondo ni ĝojegas pro regulaj kaj sufiĉe bone aŭdeblaj disaŭdigoj de la Vatikana Radio en Esperanto. Realiĝis nia longtempe sopiratendata revo, ke ankaŭ pere de Esperanto estu diskonigata «Bona Novaĵo». Tio estas la plej granda donaco al tutmonda esperantistaro por ĉi jaro.

La vizito de estimata kaj kara direktoro de C.O. de IKUE P. Leszek Irek memorigis al ni pasintajn vizitojn de IKUE-funkciuloj, precipe la patrecajn vizitojn de nia forpasinta IKUE-prezidanto sac. F. Longoni, kiun ni preĝante ofte rememoradas.

La adiaŭo kun Patro Leszek Irek kaj la gastoj el Pollando, kiuj venis la sekvantan tagon post lia alveno, ne estis facila. La pordoj de niaj hemoj estas malfermitaj por ĉiu IKUE-ano, kiu deziras viziti nian landon, kiun la bona ĉiela Patro venigos al ni. La lastaj vortoj de la estimata C.O.-direktoro estis jenaj: «Mi forlasas vian gasteman landon kun sincera admiro». La vizito postlasis en ni neforgeseblajn impresojn kun sinceraj deziroj en la koroj, por ke nunjara IKUE-agado kaj la okazonta kongreso sub la ŝirmo de Di-patrino signifu komencon de nova flora periodo de la IKUE-movado. Tiuintence preĝu ĉiuj fidelaj IKUE-anoj. Dio benu!

Miloŝ

al la indekso


 

FINANCA RAPORTO 1976

 

Svisaj frankoj    
1. Moviga kalkulado Enspezoj Elspezoj
Saldo la 1-an de januaro 1976 7.083,00  
Kotizoj 6.592,09 49,45
Fonduso « Nepagipovaj membroj» 82,10  
Fonduso «Espero Katolika» 123,50  
Donacoj: ĝeneralaj = 237,49    
                rentumo Herschel = 3.457,97    
                por Centra Oficejo = 26,00    
Totalo donacoj 3.721,46  
                al la redaktoro (salajro)   3.402,00
Presado de «Espero Katolika» (9 numeroj)   5.475,80
Afrankado de «Espero Katolika»   720,35
Administrado   201,67
Diversaĵoj: rericevo de la interez-imposto 270,30    
de Keli por K.E.J.  4365,82    
Biblia fonduso 10,00    
Totalo diversaĵoj 4.646,12  
bankaj impostoj   47,40
Libro-servo 17,00  
Bankaj interezoj 135,40  
  22.400,67 9.896,67
Saldo la 31-an de decembro 1976   12.504,00
  22.400,67 22.400,67
     
2. Bilanco    
Posedaĵo la 31-an de decembro 1976    
Saldo (banka konto kuranta)  12.504,00  
Ŝparlibro no. 36493.02 5.730,85  
Posedaĵo 18.234,85  
     
Komparo de la posedaĵoj    
Posedaĵo la 31-an de decembro 1975 12.668,05  
Posedaĵo la 31-an de decembro 1976 18.234,85  
Pliiĝo 5.566,80  

 

Emmenbrŭcke, la 12-an de februaro 1977.

La kasisto:

Paul Scherer

KOMENTARIO 

Kotizoj: Tiu sumo de sv. fr. 6592.09 enhavas kotizojn de du Dumvivaj Membroj, kio sumas je fr. 740.—. Restas do fr. 5852.09, pagita de 371 membroj. Enkalkulitaj estas 25 por 1975 kaj 15 por 1977. La meza kotizo estas fr. 15.77.

La donacoj por la biblia fonduso (10.—) kaj por la Centra Oficejo (26.—) estas ĉi-monate transpagitaj.

La okulfrapa pligrandiĝo de la posedaĵo kaŭzas el la pago de KELI por jarlibroj. Ĉu tiu mono restos la nia aŭ ne, dependas de la heredantoj de nia mortinta prezidanto Longoni, kiu pagis la plej grandan parton de la jarlibroj.

Paul Scherer

RAPORTO DE LA KAS-KONTROLANTOJ

BERICHT DER KASSA-REVISOREN

Die unterzeichneten Revisoren haben die vorliegende Rechnung geprüft. Sie stellen fest:

  1. Die Rechnung ist arithmetisch richtig.

  2. Die Belege stimmen mit den Eintragungen im Kassabuch und im Bankkontokorrent überein

  3. Dem Rechnungsführer wird für die saubere und gewissenhafte Arbeit gedankt und Décharge erteil.

  4. Das Sparheft Nr. 36.493.02 der Sparkasse der Adm. St. Gallen verzeigt per 31. Dezember 1976 ein Guthaben von Fr. 5.730.85 gegenüber Fr. 5585.05 im Vorjahre. Die Vermögensrechnung verzeigt ein Kapital von Fr. 18.234.85 gegenüber Fr. 12.668.05 im Vorjahre.

Ch - 6020 Emmenbrŭcke, den 23. Marz 1977/S

Die Rechnungskommission

Der Prasident:     (G. Albert)

Die Mitglieder: (HR. Bucheli) (A. Stadelmann)

 

al la indekso


 

BUDĜETO 1977

Svisaj frankoj

Enspezoj  
Kotizoj 6.000,00
Fonduso «Nepagipovaj membroj»  100,00
Fonduso «Espero Katolika»  100,00
Donacoj 400,00
Diversaĵoj  300,00
Kongreso en Polujo 300,00
  7.200,00
   
Elspezoj  
Presado de «Espero Katolika»  6.000,00
Afrankado de «Espero Katolika»  700,00
Administrado 400,00
Diversaĵoj  100,00
  7.200,00

al la indekso


 

DONACOJ

 

DONACOJ POR CENTRA OFICEJO DE IKUE

Felice Ruaro L. 100.000

 

 

DONACOJ POR BIBLIA FONDUSO

NN L. 10.000

 

 

al la indekso


 

MADONO DE ATEISTOJ

 

Mi gardostaras

ĉe l’ nekredantoj

pri mia Filo.

 

Helpodezire.

 

Ili estas ankaŭ

infanoj.

Kvankam sen kono

pri tio.

 

Preĝas mi.

 

Mi preĝas

pro ili

neniampreĝantaj.

 

Se ili sangas,

mi vindas

iliajn vundojn

per preĝo.

 

Se ili dronas,

mi ĵetas

la savoŝnuron

el preĝo.

 

Se ili mortas,

submetas

mi la kusenon

el preĝo.

 

Kaj poste mane mi prenas

ilian cindron.

 

Kaj antaŭmetas siblantan

al mia Filo.

 

Petante Lin

je la kompato

por ili.

 

Por la neantoj.

 

Por nekredantoj.

 

Neekzistantoj.

 

Plenigu ilin

per Via enhavo.

 

Inspiru ilin

per Via eterno.

 

Ardigu ilin

Per Via turmento.

 

Ili estu

Via dorno.

 

Ili estu

Via kruco.

 

Mortu, Filo.

 

Mortu ree pro ili

ankoraŭfoje.

 

Jam lastan fojon.

 

Jen la Patrino

Vin petegas.

 

Ege Vin petas

Madon’ de ateistoj.

 

Laŭ Roman Brandstaetter

elpoligis Jerzy Podbielski

 

al la indekso


 

NOVAJ KOLORAJ GLUMARKOJ

 

D-ro J. Kondor, Germanujo, prizorgis la eldonon de 6000 folioj kun belegaj koloraj glumarkoj pri la IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥova. Ĉiu folio havas 20 glumarkojn kaj kostas 1,50 DM.

La eldoninto sendis 500 foliojn al P. Jacobitti (Roma - Italio), 1000 al P. Tic (Centra Oficejo de IKUE) kaj 500 al la Redaktoro de E.K.

Aĉetu tuj foliojn da glumarkoj ĉe la indikitaj adresoj aŭ ĉe la eldoninto mem: D-ro J. Kondor, Neuwied 21, Germanujo. Ĉe li vi povas ankaŭ mendi glumarkojn pri la lepruloj (2 DM por ĉiu folio) .

 

al la indekso


 

LIBROSERVO DE IKUE

1. J. Korytkowski: Internacia lingvo en Eklezio kaj mondo. L. 3000 aŭ 5 dol. us.

2. La sama verko en itala lingvo: La Chiesa e il problema della lingua ausiliare internazionale. L. 3000 aŭ 5 dol. us.

3. Kristana Esperantista Jarlibro. L. 1000 aŭ 1,5 dol. us.

4. Katolika Preĝaro . L. 1000 aŭ 1,5 dol. us.

5. Gardony: La sklavoj de Dio. L. 1500 aŭ 2 dol. us.

6. Muzilo n. 4. L. 1500 aŭ 2 dol. us.

7. J. Korytkowski: Ekumenismo kaj internacilingva problemo. L. 1800 aŭ 2,2 dol. us.

8. Serio de 10 kol. bildkartoj kun la «Himno de la kreitaro». L. 400 aŭ 0,5 dol. us.

9. Nova Testamento (malgranda formato). L. 1500 aŭ 2 dol. us.

10. La Sankta Biblio. L. 3000 aŭ 5 dol. us.

11. Papo Paŭlo VI: La vojoj de la Eklezio. L. 500 aŭ 0,6 dol. us.

12. Francisko el Asizo, profeto por nia tempo. L. 4400 aŭ 5 dol. us.

13. Multkolora bildeto (14x22 cm.) kun porpaca preĝo de S. Francisko. unu eks. 500 L., pli ol 5 ekz. pu 300 L.

Atentu: Por neitaloj iom da pli alta prezo inkluzivas la sendokostojn.

Italoj devas aldoni 10% por tio. Pro libroj pagu al: Banko de IKUE: Istituto per le Opere di Religione, Citta del Vaticano. Aŭ: C.C.P. (poŝt-ĉekkonto) 23290000 Centra Oficejo de I.K.U.E.

Indikitajn presaĵojn vi trovos ankaŭ ĉe la: Eldona Librovendejo «ANCORA», ROMA.

 

al la indekso