Enhavo de Espero Katolika numero 9/1976

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

 

 


 

La verda ondo en Czestochowa

 

Nova ondo venis al la Klara Monto

Kaj ekbrilis forte verda stelo.

Konstruiĝis amikeca, paca ponto.

Niajn pensojn turnas al ĉielo

 

La plej sankta Virgulino nia.

Ni preĝas ĉe la Mirakla Altaro,

Petegante pri la graco Dia

Por ĉiuj, por l' esperantistaro.

 

« Bona Dio, benu nian agadon»,

Petas nia kortuŝita koro;

«Pli fortigu la movadon»,

kantas la animoj je adoro.

 

Boguslavo Sobol

 

 al la indekso


 

Kunveno de la Estraro de IKUE

En la kadro de la 47-a Itala Esperanto-Kongreso en Massa, okazis la Estrarkunveno, prezidita de ties Prezidanto, Pastro D-ro C. Biedulski. Partoprenis la jenaj Estraranoj: P.M. Casanoves, el Hispanujo, P. L. Goude el Francio, S-ro Galbusera el Italio kaj S-ro Scherer-Graber el Svislando. La ceteraj ne povis alveni. Ĉeestis ankaŭ la Honora Prezidanto, P. A. Beckers, la Redaktoro de E.K., P. F. Ruaro, kaj funkciuloj de la Centra Oficejo.

Post la pasintjara Roma Kongreso ĉi tiu estis la unua kunveno. Enkondukante ĝin, la Prezidanto raportis pri la lastaj klopodoj faritaj, precipe ĉe diversaj Vatikanaj instancoj, ekz. la Sekretariato por la nekredantoj, la Administracia Direktoro de «L'Osservatore Romano», la Direktoro de «Radiogiornale» de la Vatikana Radio kaj aliaj.

El la multnumera tagordo ni substrekas la ĉefajn punktojn. Unue la propono de nova redaktoro kaj redaktado de « Espero Katolika» por la venonta jaro, ĉar la ĝisnuna Redaktoro, post 5-jara laboro, pro siaj okupoj petas rezigni. Post longa diskutado oni decidis, ke pastro Ruaro plenumu sian taskon ĝis la proksima IKUE-Kongreso, sed helpata jam ekde nun de P. Ostropolski. lntertempe oni devas serĉi novan redaktoron. En la novembra numero de EK aperos enketo pri la deziroj kaj sugestoj de la legantoj koncerne la enhavon. Pro la malpliiĝo de la nombro de la Estraranoj kaŭze de la forpaso de la antaŭa Prezidanto kaj de S-ro Vigar, oni konstatis la neceson koopti du provizorajn Estraranojn, kiuj portempe funkcios ĝis la IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥovo. Pro la fakto ke laboras jam sindone en la Centra Oficejo, oni elektis por tiuj taskoj Patron Ostropolski el Argentino kaj Patron Irek el Pollando. La Estraranoj, laŭ propono de la Prezidanto, interkonsentis pri la graveco havi Vicprezidanton kaj post balotado rezultis elektita S-ro Galbusera, Sekretario de IKUE, kiu transdonis sian sekretarian oficon al la Centra Oficejo.

La Kasisto, S-ro Scherer-Graber, raportis pri la financa stato de IKUE. Oni memorigas, ke detala raporto jam aperis en la 4-a numero.

La sekva punkto koncernis la konstantan funkciadon de la Centra Oficejo en la lokalo, kiun IKUE ricevis dum la 36-a Kongreso dank' al la klopodoj de P. Duranti kaj P. Paruzel. En tiu oficejo jam laboras ekde 4 monatoj en tre modestaj kondiĉoj P. Ostropolski kaj en la lasta monato alvenis P. Irek, salvatoriano el Pollando. La Estraro pritraktis la koncernajn postenojn de la C.O. necesajn por plenumi pli efikan laboron kaj decidis starigi oficojn de direktoro kaj sekretario.

Fine oni konstatis la neceson renovigi kontakton kun ĉiuj landaj reprezentantoj, landaj ligoj, apartaj fakoj kaj - per enketo - kun la tuta membraro. 

al la indekso


 

Du programeroj de la 47-a Itala Kongreso

De la 18-a ĝis la 24-a de septembro okazis en Massa la 47-a Itala E-Kongreso. En la kadro de la Kongreso kunvenis ankaŭ UECI, la itala sekcio de IKUE. Belega surprizo por multaj kongresanoj estis certe la ĉeesto de Lia Episkopa Moŝto D-ro L. Miziołek, helpepiskopo de Varsovio. Li estis ĉefcelebranto de la Dimanĉa Diservo kaj enkondukis ĝin parolante itale kaj esperantlingve. Post la evangelia legaĵo predikis P. Albino Ciccanti, Prezidanto de UECI. Alia tre interesa programero okazis ĉe Kastelo Malaspina, kiam oni inaŭguris la novan marmoran statuon honore al Majstro Zamenhof, kun la ĉeesto de multaj aŭtoritatuloj. Benis la statuon la pola Helpepiskopo, kiu estas en la foto apud la Zamenhofa busto kune kun P. Urbaitis, P. Ruaro, P. Scortini, S-ro Gimelli, P. Ciccanti kaj P. Magnani.

La busto, el marmoro de la provinco Massa-Carrara, restos en la kastelo kun aliaj elstaraj figuroj de la tutmonda kulturo. Ni raportis aparte pri la gravega kunsido de la Estraro.

F.R.

al la indekso


 

20 novaj kardinaloj

La 24-an de majo Paŭlo la 6a «kreis» 20 kardinalojn. Tial la nombro de la Sankta Kolegaro atingas la sumon de 137 purpuruloj, el kiuj 89 servas ĉe samnombraj diocezaj aŭ ĉefdiocezoj. 70 estas eŭropaj, 23 latinamerikaj, 15 nordamerikaj, 12 afrikaj, 12 aziaj kaj 5 el Oceanio.

 al la indekso


 

Omaĝe al S. Francisko

En 1976 pasas la 750 jaroj ekde la morto de unu el la plej elstaraj homidoj, kiu spirite brakumis tutan kreitaron kaj scipovis profunde, grandanime adori Dion, alproksimigi homojn al Li kaj denove montri kaj rememori la vojon al la vera frateco, reciproka interkompreno kaj paco.

Kiamaniere Francisko el Asizo akiris tiel vastapertan klarvidon kaj amoplenan sintenon al Dio kaj al ĉiuj Liaj kreitaĵoj? Jen unu el la fontoj: Francisko akuzita de sia avara patro antaŭ l' Asiza episkopo, redonante ĉion, eĉ siajn vestojn, deklaris konteste, provoke sed konsekvence: «Ĉiuj aŭskultu: ĝis hodiaŭ mi vokis Bernandone 'n patro mia. De nun mi povas diri nur al Dio: PATRO Mia, kiu estas en la ĉielo, en Vin mi metas tutan mian bonon kaj vivon». Poste sekvis lia arda, fervora sindono al la Patro pere de serioza aliĝo al Jesuo Kristo kaj Lia Evangelio.

Kiel fruktoplena rezulto de lia senkompromisa kristana vivo restis fonditaj de li tri ordenoj (por viroj, por virinoj kaj por laikoj vivantaj en familioj), kiuj daŭrigas kaj diskonigas lian idearon, konatan pli vaste kaj pli ĝenerale kiel franciskanismo aŭ franciskana movado. IKUE volas kontribui al tiu mondskala omaĝo, aperante baldaŭ en internacia lingvo la verkojn de N.G.H. van Doornik: «Francisko el Asizo, Profeto por nia tempo» kaj de S. Riabinin: «Sankta Francisko» - poeziaĵoj reflektantaj la aktualecon de lia spirito. Krom tio jam ni eldonis la faman «Himnon de la kreitaro» en serio de 10 bildkartoj.

Jen kelkaj eroj de la aperonta kolekto de S. Riabinin-versaĵoj.

Ĉ. B. 

Sankta Francisko,

ekvivigu sur la tuta terglobo

la skolojn de amo al Dio, homoj kaj mondo.

Iliaj diplomitoj

estas nuntempe la plej necesaj, nepre serĉataj.

 

 

Sankta Francisko,

ne homoj

obstaklas min celi al Dio -

nur mi mem al la homoj malhelpas!

- ne Kristo

prokrastas la venon al mi -

nur mi mem konstante haltigas Lin antaŭ la sojlo...

Esper. S. Wejland

 al la indekso


 

EPISKOPO LEFEBVRE

Unu el plej ĉagrenaj epizodoj en la Eklezio estas nuntempe la obstina malobeo de Mons. Lefebvre, kiu estis apostola vikario en Dakkar kaj episkopo de Tule (Francujo). La Sankta Sidejo post multaj admonoj malpermesis al li la sacerdotajn oficojn pro lia troa tradiciismo kaj pro la sekva rifuzo de la Dua Vatikana Koncili. Tio okazis en julio, post la nelegitima ordinado de la 29-a de julio.

La dialogoj kun la kardinaloj Tabera, Garrone kaj Wright ne movis lin de lia obstina pozicio kontraŭ la Koncili, kiu laŭ lia opinio alportis gravajn damaĝojn al la Eklezio. Ankaŭ la afablaj leteroj de l Papo invitantaj lin, rompi kuraĝe la ĉenon kiu igas lin malamiko de la Eklezio, al kiu li servis longtempe kun granda amo, trovis en la franca prelato rifuzon.

La 29-an de aŭgusto - malgraŭ la merpermeso - Lefebvre celebris publike la Meson (latine) en Lille kaj atakis forte la Papon kaj la episkoparon en sia parolado. La saman tagon la Papo adresis sian parolon al l fideluloj venintaj al Castelgandolfo kaj invitis ilin preĝi por la paco kaj la unueco en la interno de la Eklezio kaj ami la sanktan Eklezion «nun afliktitan de epizodoj de ŝiranta malkonsento». Paŭlo la 6a aldonis: «Unu el tiuj ĉi ĉagrenaj epizodoj kaj nun la plej grava estas tiu jam konata de unu el niaj kunfratoj en la episkoparo, kiun ni ĉiam estimis kaj respektegis; li memvole malobeis gravan leĝon de la Eklezio per nepermesita celebrado de sanktaj ordinoj, tiel meritante la malpermeson de la sacerdotaj oficioj laŭ la preskribo de la Kodo de la eklezia Juro. Malgraŭ tio oni diras, ke tiu kunfrato, defiante tiujn ĉi ŝloŝilojn konfiditajn de Kristo al niaj manoj, volas arogi al si la celebradon de Diservoj sen antaŭa deva repaciĝo. Tio ĉagrenas nin kaj certe ankaŭ vin...». Al Paulo la 6a alvenis el ĉiuj partoj de la mondo leteroj, en kiuj oni deklaras solidarecon kun la Vikario de Kristo kaj oni malaprobas tiun rompon de la eklezia komuneco.

La 11-an de septembro Mons. Lefebvre, okaze de sia vizito al sia fratino apud Romo, vizitis la Sanktan Patron, kiu kun patra amo akceptis lin kaj ankoraŭ invitis lin al konkordo kun la Sankta Sidejo. Nun - meze de septembro - ni ankoraŭ ne scias, ĉu la franca prelato ŝanĝis siajn sentojn kaj sintenon. Ni esperas, ke baldaŭ la doloriga epizodo ĉesos per plena komuneco kun la Papo kaj kun la Episkoparo, en obeemo kaj fideleco.

al la indekso


 

AVERTOJ

1. Aperis nova disko de sac. Hansjörg Kindler (Triksini). Temas pri religiaj Esperanto-kantoj (Maria, Vin ami - Savanto, venu baldaŭ - Kristanoj, laŭdu Dion nun - Laŭdu la reĝon - Honorigante danku nun!) kun ĉarmaj melodioj kaj modela prononco. Kantistino estas Beby Kohl, akompanata de piano kaj fluto. Kiu deziras la diskon, sendu 8 GM (germanajn markojn) aŭ 120 BF (plus sendokostoj) al la konto de pastro Kindler, Luxembourg. 

2. Nova reprezentanto por Britujo: S-ro J. Harris, Birmingham . Nova reprezentanto por Jugoslavio: P. Felix Stricki, Katkov (Baĉka) - Jugoslavio

 al la indekso


 

Filadelfio:
kora alvoko al la unueco de la kristanoj

Vastan eĥon vekis en la tuta mondo la 41-a Internacia Eŭkaristia Kongreso en Filadelfio (Usono), kiun partoprenis multaj kardinaloj kaj episkopoj, inter - preter la Papa Legato, Kard. Knox, kaj la ĉefepiskopo de Filadelfio, Kard. Krol - la Prezidanto de la Sekretariato por la unueco de la kristanoj, Kard. Willebrands, la episkopo de Recife, Helder Camara, la prezidanto de la karismuloj, Kard. Suenens, kiu celebris Diservon por pli ol 30.000 karismuloj. Oni varme salutis ankaŭ «patrinon Tereza» el Kalkuto (Hindujo) kaj aliajn mondfamajn virinojn; usonajn aŭtoritatulojn, precipe Prezidenton Ford je la konkludo de la Kongreso. Kompreneble oni akceptis respektoplene kaj varme la mesaĝon de la Papo je la fermo. Inter la programeroj estis tre interesa kaj kortuŝanta la ekumena Diservo okazinta la 5-an de aŭgusto.

Unu post la alia la reprezentantoj de la diversaj kristanaj eklezioj alproksimiĝis al la grupoj de dekduopaj personoj kaj lavis iliajn piedojn. Kiel unua la Papa Legato genuiĝis antaŭ homo de alia konfesio kaj lavis liajn piedojn. Tiun humilan agon li ripetis ankoraŭ trifoje. Post li faris la samon aliaj 16 religiaj aŭtoritatuloj.

Kard. Willebrands rimarkigis: «Laŭ la katolika doktrino oni devas diri, ke se ni ne profesas la plenecon de la unueco en la kredo ni ne povas esprimi kaj kune celebri la signon de tiu pleneco. Karaj gefratoj, ni scias kiom da ĉagreno kaŭzas en ni la fakto ni ne povas kuncelebri...».

Tiel per la lavado de piedoj la diversaj reprezentantoj volis evidentigi siajn aspirojn al la unueco kaj samtempe esprimi la ĉagrenon pro la daŭro de la malfacilajoj, kiuj malhepas la plenan unuecon.

Katolikoj, protestantoj, ortodoksanoj, ekleziuloj kaj laikoj, viroj kaj virinoj, junuloj kaj maljunuloj, blankuloj kaj nigruloj reciproke pardonpetis pro la kulpoj pri la disiĝo de la kristanaro. 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS

En aŭgusto forpasis F-ino Collingridge en sia 89-a jaro. Ŝi estis filino de George Collingridge, Esperanto-pioniro, kiu estigis la unuan E-klubon en Nova Sud-Kimrujo (Aŭstralio) kaj verkis angle «The discovery of Australia» (La malkovro de Aŭstralio). Ni memoru pri ambaŭ en niaj preĝoj.

 al la indekso


 

Kristanoj kaj hebreoj en Izraelio

En aŭgusto okazis la 30-a datreveno de la fondiĝo de la Internacia Konsilantaro de kristanoj kaj hebreoj. Tiuokaze kunvenis ĉirkaŭ 100 reprezentantoj de 14 landoj, inter P. Marcel Dubois, membro de la Vatikana Komisiono pri la dialogo kun la hebreoj, d-ro Franz von Hammerstein, membro de la Ekumena Konsilantaro de la Eklezioj, kaj d-ro Friedrich Brassloff, membro de la tutmonda hebrea Konsilantaro. Temo de la kongreso: «Izraelio, realo kaj faktoj».

Je la malfermo salutis la kongresanojn la urbestro de Jerusalemo, kiu substrekis la simbolan signifon de la ĉeesto en la sankta urbo de hebreoj kaj kristanoj por pliprofundigi la dialogon inter la du religiaj kredoj en la lando, kie ili naskiĝis.

Poste parolis reprezentantoj de la plej grandaj religiaj komunoj de Jerusalemo: hebreoj, katolikoj, anglikanoj, ortodoksanoj, luteranoj, mahometanoj, armenanoj...

La kongresanoj ekzamenis la faktorojn religiajn, naciajn, politikajn kaj ekonomiajn, por ke la interkompreniĝo okazu kaj la dialogo estu fruktodona.

Kompreneble la problemoj estas komplikitaj kaj malfacilaj, sed tiuj ĉi unuaj paŝoj malfermis bonajn perspektivojn.

 

 al la indekso


 

FRANCA KATOLIKA ASOCIO (Filio de IKUE)

Ni ricevis la ekzempleron n. 109 (julio/oktobro 1976) de FRANCA ESPERANTISTO, kies lerta redaktorino estas S-ino Vincent. La temo kiu elstariĝas ĉe ĝia tralegado estas la sukcesplena Kongreso de FRANCA KATOLIKA ESPERANTO-ASOCIO, okazinta en la urbo Bourges, dum la unua semajno de junio. Kvankam pasis jam kelkaj monatoj depost tiu evento, mi pensas tamen, ke ne estos interesomanka ĉe niaj legantoj iome resuma komento pri la tre varia kaj riĉa enhavo de la oficiala organo de FKEA, komenciĝante per la «Bileto de la Prezidanto», kiu meritus kompletan tradukon, ĉar ĝi estas la sola peco en franca lingvo. Tie S-ro René-Claude Colas rememoras nian 36-an IKUE-kongreson en Romo, celebritan en la kadro de la Sankta Jaro, kaj elvokas la S. Mesojn kaj la aliajn liturgiajn preĝojn unuafoje eksonintajn en Esperanto sub la majestaj volboj de Sankta Petro kaj sub tiuj de la aliaj ĉefbazilikoj de la Eterna Urbo.

Poste li esprimas la dankon de la francaj katolikaj esperantistoj al la loka arkiepiskopo de Bourges, Monsinjoro Paŭlo Vignancour, pro lia afabla akcepto en sia katedralo kaj pro liaj kuraĝigaj vortoj. Interalie, la arkiepiskopo diris, ke «komuna lingvo estus plifaciliginta la laborojn de la Dua Vatikana Koncilio, same kiel estus utila ĉe la komunikado inter la membroj de la katolika hierarkio». Tio, daŭrigas S-ro Colas, igas nin pensi kaj diri, ke ni iam vidos la aŭtoritatulojn praktikantaj la Internacian Lingvon, kondiĉe ke ĝia instruado estu enkondukita en la katolikaj medioj, lernejoj, movadoj, seminarioj, junularo... Necesas interalie, ke la junaj katolikoj, instigitaj de la deziro vivi laŭ universala kulturo kaj dezirantaj meti tiun idealon je la servo de la kredo, decide sin impliku en la agadon.

Instiginte ĉiujn al pli efika laboro por akceli la estonton de la movado, S-ro Colas invitas al aliĝo al iu el la ĝeneralaj aŭ fakaj Esperanto-asocioj, ne cedante al la kirloj da emocioj provokita de kelkaj bruoj rilate la sintenon de UEA, laŭ kiuj, la neŭtraleco de nia ĉefa movado estus en danĝero. «Por ni - aldonas S-ro Colas - neŭtraleco signifas toleremon, bonvolan akcepton de tiuj, kies elektita vojo estas malsama ol la nia, komunan agadon kiam temas pri celado de la samaj objektivoj. Rifuzante implikiĝi en polemikoj, ni rimarkos tamen, ke la Estraro elektita de UEA asertis, ke la neŭtraleco plurestas por kiel esenca garantio de la efiko de la laboroj de la Asocio». Poste, la Prez. de FKEA admonas la katolikojn, kies partopreno en komunaj manifestacioj devas esti garantio kaj atesto de tiu neŭtraleco, precipe kun tiuj kiuj kredas en Dio kaj, memkompreneble, kun niaj kristanaj fratoj, kun kiuj nin unuigas komunaj klopodoj rilate la deziron akceli la Unuecon. Sekve, li elvokas la memoron de Pastro Ferdinando Portal, kiu multe klopodis veki en siaj samtempuloj la Ekumenan senton, kio rememorigas nin, ke en 1903, Pastro Emilio Peltier fondis nian revuon ESPERO KATOLIKA, kaj estas, kune kun kelkaj aliaj, en la kadro de la movado dank'al Esperanto, pioniro kaj iniciatinto de la Ekumena priokupiĝo.

Mi pensas, ke ni ĉiuj la IKUE-anoj povas alproprigi la suprajn trafajn konsiderojn de S-ro Colas. 

En plua raporto pri la FKEA-kongreso, Pastro Goudé reliefigas ties « ĝojan etoson». Interalie, li mencias la esperantlingvan salutleteron de S-ro Boisdé, deputito-urbestro de Bourges, kaj de alilandaj amikoj: D-ro Zeballos Morales, el Urugvajo, kaj S-ro Vladimir Repka, el Slovakio. Poste, li raportas pri alia ekzemplo imitinda de ĉiu IKUE-ano ĉie ajn en la mondo, dirante, ke sin informis reciproke pri la unuopa instruado de la Intern. Lingvo: S-ro Greiner, instruisto apud Toul, gvidas neoficialan kurson por 6 gelernantoj; Pastro Degrelle, el Nancy, organizas perkorespondan kurson, same kiel S-ro Lecoq, fervojisto, ĉirkaŭ Tours; S-ro Henry gvidas kurson en Ste-Genevieve-des-Bois; Pastro Bourdon instruas 6 gelernantojn en Lille; Pastro Goude, kun la Bauge-a grupo, pretigas pedagogian materialon por oficiala kurso en unuagrada lernejo en Le Vieil-Bauge.

S-ro Colas bedaŭras, ke en la pasintjara IKUE-Kongreso en Romo, la kongresa parto preskaŭ nuliĝis profite al pilgrimo okaze de la Sankta Jaro. Ni devas priatenti, ke la samo ne okazu venontjare dum nia 37-a en Ĉenstoĥovo, kiu estas antonomazie pilgrimloko.

Pastro Degrelle, peranto de IKUE en Francio, plendas, ĉar li ne sukcesis havi la liston de la francaj IKUE-anoj. Li petas, ke la FKEA-anoj informu lin pri sia aliĝo al IKUE, kaj pagu sian kotizon rekte al li. Li opinias ankaŭ, ke «ni bezonas bonan, akuratan, regule sendatan katolikan kaj internacian revuon». Mi supozas, ke ni ĉiuj konsentas pri tio. La novaj FKEA-estraranoj estas: Prezidanto: S-ro Colas; vicprezidanto: Pastro Degrelle; ĝenerala sekretario: S-ro Despiney; kasistino: S-ino Vincent; helpkasisto; S-ro Villeneuve; religiaj konsilantoj: Pastroj Bourdon kaj Degrelle; membroj: Frato Marmou, S-ino Michau, F-inoj Preux kaj Vanneau, S-roj Bessiere kaj Veron. La venonta Kongreso de FKEA okazos en La Houssay-en-Brie je Pasko 1977. Mi kaptas la okazon por fari varman alvokon al ĉiuj Landaj Ligoj kaj Reprezentantoj aŭ katolikaj unuopuloj, ke ili bv. sendi al la Centra Oficejo en Romo raporton pri ilia agado: sukcesoj, malsukcesoj aŭ klopodoj en katolikaj medioj.

Ni sincere gratulas la francajn samideanojn pro ilia mirinda laboro.

Pastro Bruno Ostropolski

 al la indekso


 

La unua kongresa rezolucio en Ateno

La 61-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Ateno, Grekujo, de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 1976 kaj diskutinte kiel ĉeftemon la Internacian Kunlaboron de Ŝtatoj je Regiona Nivelo,

notas:

l. La kreskantan kaj salutindan kunlaboron inter ŝtatoj en samaj geografiaj regionoj,

2. La ofte esprimitan deziron de la ŝtatoj en samaj regionoj evoluigi siajn interrilatojn per pacaj rimedoj kaj en harmonia kunlaboro, anstataŭ per konfrontiĝo kaj malamikeco;

3. La antaŭvideblan intensiĝon de tiuj regionaj interrilatoj en la estonteco; atentigas:

1. Ke esenca elemento en la ĝusta kaj justa rilatado de la ŝtatoj estas egaleco de lingvoj, kiel nun penas apliki certaj internaciaj regionaj organizoj;

2. Ke tiu lingva egaleco estas tre multekosta kaj neefika se ĝi ne estas atingata per ponta lingvo, kiu neŭtrale ligu la diversajn ŝtatojn - membrojn;

3. Ke la neŭtrala kaj esprimkapabla Internacia Lingvo Esperanto reprezentas idealan ponton, taŭgan por oficiala utiligo en internaciaj organizoj;

4. Ke Esperanto, pro sia facila lernebleco, ankaŭ aparte bone taŭgas por senpera kontaktado inter la civitanoj de najbaraj landoj;

kaj alvokas:

1. Al la diversaj internaciaj regionaj organizoj, ke studu la eblecon utiligi Esperantcn kiel lingvon de dokumentado kaj eventuale lingvon de administrado kaj debato, kaj ke     antaŭenigu ĝian utiligon en la propraj regionoj;

2. Al la diversaj ŝtatoj, ke ili antaŭenigu la instruadon kaj utiligadon de Esperanto por ĉiaj homaj kontaktoj inter lingvaj grupoj el la koncernaj regionoj;

3. Al la regionaj organizoj kaj la unuopaj ŝtatoj, ke komune realigu la jam ekzistantajn interkonsentojn kiuj celas faciligi la homan kontaktadon trans naciaj limoj kaj la redukton aŭ eliminon de lingvaj baroj aŭ lingva diskriminacio.

al la indekso


 

Rezolucio de la neŬtrala E-movado 

La 2-a Internacia Konferenco de la Neŭtrala Esperanto-Movado, okazinta en Parizo de la 1-a ĝis la 7-a de aŭgusto 1976,

ANALIZINTE en sia programo ankaŭ la «Finan Akton de la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo»,

kaj KONSIDERINTE ĝiajn konsekvencojn por la Internacia Esperanto-komunaĵo,

1. ESPRIMAS sian solidarecon kun la principoj de sekureco kaj kunlaboro, kiel deklaritaj en la Akto;

2. DONAS SPECIALAN APOGON al la parto koncernanta la kunlaboradon sur la humaneca kaj aliaj kampoj (homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, interalie ankaŭ sporto, informado, studo de fremdaj lingvoj kaj civilizacioj), ĉar tiu parto respondas al la humaneca internaciismo esence ligita al la Internacia Lingvo Esperanto;

3. KONSTATAS, ke bedaŭrinde la ĝisnunaj rezultoj neniel respondas al la promesoj entenataj en la Akto kaj atendataj de la popoloj de Eŭropo, aparte ne en la sfero delibera cirkulado de la homoj kaj ideoj;

4. ATENTIGAS, ke tra la tuta dokumento treniĝas la lingvo-diverseco kiel esenca obstaklo al realigado de ĝiaj promesoj kaj rekomendoj, se tiuj efektive fontis el sinceraj intencoj, ĉar la uzado de la Internacia Lingvo Esperanto kiel komuna neŭtrale homa lingvo estas nepraĵo;

5. KONFIRMAS la ideojn esprimitajn en la Deklaro de Principoj» adoptita de la 1-a Internacia Konferenco de la Neŭtrala Esperanto-Movado en Saarbrücken kaj INSTIGAS la Esperanto-parolantojn intensigi siajn agadojn laŭ tiuj principoj;

6. RELIEFIGAS la ekziston de Internacia Esperanto-komunaĵo sendistinge de kiu ajn asocio kaj EMFAZAS la kulturan identecon de la neŭtrala Esperantomovado laŭ la tradicio de 1905, kies esperantismo esprimiĝas en humaneca internaciismo.

Parizo, la 5-an de aŭgusto 1976

En la nomo de la partoprenantoj de la Konferenco: J. Thierry, prezidanto; M.H. Vermaas kaj H. Müller, vicprezidantoj; P. Zacho, sekretario.

 al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

P. Georgo Korytkowski:

«Kara Redaktoro, mi volus ĝoje anonci al Vi, ke la verko "Internacia lingvo en Eklezio kaj mondo" en Esperanto kaj "La Chiesa e il problema della lingua ausiliare internazionale" en itala lingvo estas preta. Mi sendos al Vi la libron por eventuala recenzo, anonco... Intertempe mi sendas artikolon pri simila problemo».

Noto de la Redaktoro:

Mi gratulas kun multaj aliaj esperantistoj al Patro Korytkowski pro lia nova verko, kiun espereble multaj legos kun granda intereso kaj profito. La esperantistaro devas esti tre danka al la pola kapuceno pro lia intensa agado favore al Esperanto. Nia Redakcio aperigos lian artikolon kaj recenzon pri lia nova verko. 

 

S-ro Smits, landa reprezentanto por NL:

«Mi nun havas la librojn de la Esperanto-libroservo de s-ino de Jong en Boskoop. Ŝi ne plu povas ekzerci la taskon pro malsaneco. Sekve mi alportis en mian domon ĉiujn librojn kaj broŝurojn de IKUE-libroservo»

 

G. Pirlot:

«Mi neniam rimarkis, ke la nuna estraro de UEA aŭ propagandis pri socialismo aŭ ne respektis la neŭtralecon de la Asocio. Male mi rimarkis, ke tiu estraro senripoze strebas antaŭenigi la movadon kaj fortigi ĝin; plie la ĝishamburga deficito (tiam UEA troviĝis sur la vojo de la bankroto) fariĝis granda profito.

Anstataŭ malŝpari lokon en EK por publikigi skribaĉojn de personoj kiuj volas partigi la E-movadon, estus ege preferinde pritrakti la reorganizon de IKUE laŭ la proponoj de nia Prezidanto en la junia numero de nia revuo... Rilate la 2-an Internacian Konferencon de la Neŭtrala E-Movado P.P. informas, ke nur 20-30 personoj ĉeestis ĝin kaj ke tie D-ro Haupenthal retiriĝis kiel sekretario kaj sin distancigis».

Noto de la Redaktoro:

Ni gastigis kelkajn leterojn en EK, ĉar D-roj Haupenthal kaj Perko juĝis negative la publikigon de la deklaro de D-ro Denoel sen nia komentario; plue D-ro Ivo Lapenna konsiderus «kontraŭa al bazaj moralaj konceptoj» nian silenton «sub la preteksto eviti polemikojn», ĉar ĝi estus solidariĝo kun «hontindaj kalumnioj» kontraŭ li. Ĉiukaze estonte ni evitos publikigon de aliaj leteroj pri faktoj, kiujn ni rigardis nur el malproksime kaj pri kiuj do ni ne povas juĝi. 

 

Partoprenintoj en spiritaj ekzercoj en Gostyn:

Tre Karaj Gefratoj!

Esperantistoj el Ĉeĥio, Francujo, Nederlando, Moravio, Germanio, Pollando, Slovakio, Hungarujo kaj Italujo kunvenintaj je la semajnaj Spiritaj Ekzercoj en Bardo Slaskie (70 personoj) transsendas al Vi la plej fratecajn salutojn.

Ligas nin ne nur unu kredo sed ankaŭ la komuna lingvo - esperanto, kiu igis nin vera familio. Nia celo estas profundigi en ni la unuecon kun Dio kaj la Eklezio; ankaŭ la ekumena amikeco internacia kaj la apostolado inter esperantistoj tie, kien la Eklezio kun la oficiala misio atingi ne povas.

Nian plej fratecan amon ni volas esprimi per tre malnova pola kutimo, nome, per panregalo. La pano estas por ni la plej kara donaco de Dio al nia surtera vivo. Ĝi estas ĉiam honorata en Pollando. Ĝin uzis Jesuo Kristo por la Eŭkaristio. Tiamaniere la pano transprenis novan, la simbolan valoregon. Ĝi estas ŝparenda kaj honorinda.

Esprimante laŭeble plej profundan amikecon, ni transsendas al Vi la blankan panon, kiun benis ĉiuj pastroj partoprenintaj en la Spiritaj Ekzercoj dum varma preĝo de ĉiuj ĉeestantoj. Bonvolu akcepti la panon kaj regalu per ĝi ankaŭ viajn Geamikojn.

Noto de la Redaktoro:

En la nomo de ĉiuj, kiuj ricevis la panregalon, mi dankas la sendintojn. Certe ni estis per nia penso ĉe vi kaj ni esperas, ke ni renkontiĝos persone dum la Kongreso en Ĉenstoĥovo.

 

 

al la indekso


 

EKUMENA DISERVO DE LA PAROLO 

En la kadro de Esperanto-kulturaj tagoj en Wels okazis ekumena Parola Diservo. Ĉar pastro Can. Reg. Karl Hochgatterer pro kuracada restado ne povis veni, ni flanke de AKLE decidis aranĝi, permesite, Diservon de Parolo. Ni legis la koncernajn tekstojn, preĝis kune la Gloron, Kredokonfeson, la porpetajn preĝojn kaj Patro Nia-n.

W. Mudrak laŭtlegis la jam pretan predikon kaj, konekse kun la epistolo, la alvokon de P. Biedulski.

W.M.

al la indekso


 

el aŬstrujo kara vizito

AKLE Vieno en sia ejo (Graben) la 8-an de junio (Pentekosto-mardo) povis speciale saluti la redaktoron de «Espero Katolika», P. Felice Ruaro de Costermano, Italio, kiu estis survoje al Budapeŝto. Post enkondukaj esencaj vortoj de la AKLE-afergvidanto pri la katolika Esperanto-laboro, precipe laŭ pentekosta konsidero, la tre ŝatata gasto, kore dankinte, parolis koncize pri aktualaj aferoj de EK kaj IKUE, menciante ankaŭ la signifan IKUE-kongreson en Romo en la pasinta sankta Jaro. Li krome, laŭdezire, skizis apartan taskon, kiun li plenumas - preter la tasko de paroĥestro kaj delegito por turismo - prizorgante tombojn de militfalintoj germanaj kaj aŭstriaj en sia paroĥa regiono.

Pluraj AKLE-anoj mankis pro jam programitaj pentekostaj ferioj. Honoris tiun modestan, sed indan kaj ĝojigan kunvenon prof. d-ro Karl Beckmann, prezidanto de la Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF), AEF-vicprezidanto Emil Vokal kaj AEF-redaktoro Hugo Kraus per aktiva partopreno.

Estis eble prezenti kaj konatigi s-anon P. Ruaro al la Katolika Gazetar-Agentejo «Kathpress».

Walter Mudrak

 

al la indekso