Enhavo de Espero Katolika numero 8/1976

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

 


 

SALUTO AL LA UK EN ATENO
KAJ AL LA KUNVENOJ DE IKUE KAJ KELI

 

Al kongreso en Ateno

flugu ĉi saluto mia,

al labor' de ekumeno

benu la f avoro Dia!

Eĉ se min krom poŝmalpleno,

forestigas kaŭz' kelkia,

 

mian menson mi do tiras

sub la gloran Akropolon,

kie historio spiras,

kie fratoj streĉas volon,

sian jes al paco diras,

servas Dion kaj popolon.

 

Helpu ĉiu ni laŭpove,

ke en mondo paco regu,

ke ekpensu homoj nove,

pli konkordu, malpli peku,

pli kristane, Zamenhofe

konsciencojn niajn veku.

 

Jiri Korinek el Ĉeĥoslovakio

 

 al la indekso


 

LA PAPO BENAS LA KONGRESON

 

Kelkajn tagojn post la U.K. la Prezidanto de IKUE ricevis el la Ŝtata Sekretariejo de Lia Papa Moŝto leteron responde al la telegramo sendita al la Sankta Patro en la nomo de la kongresanoj. Jen la traduko:

«Tre estimata S-ro Prezidanto!

La Sankta Patro ricevis la telegramon de Vi senditan nome de la partoprenantoj en la Kongreso, kiu okazis en Ateno de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto. Kore dankante pro la piaj sentoj kaj omaĝoj, la Sankta Patro ripetas la bondeziron esprimitan pasintjare okaze de la XXXVI-a IKUE-Kongreso kaj volonte donas la petitan Apostolan Benon favorantan la akiron de abundaj Diaj gracoj»

 

al la indekso


 

Aŭdienco ĉe episkopo Andreo-Maria Deskur,
prezidanto de la Pontifika Komisiono por la Sociaj Komunikiloj

 

La 25-an de junio, la Prezidanto de la Pontifika Komisiono por la Sociaj  Komunikiloj, Lia Ekscelenco Monsinjoro p Andreo-Maria Deskur, akceptis en sia Vatikana sidejo, delegacion de IKUE. En la delegacio artoprenis kelkaj kunlaborantoj ĉe la Centra Oficejo de IKUE en Romo: P. Bruno Ostropolski, P. Egidio Paŭlo Tic kaj la subskribanto.

La celo de nia vizito estis informi la Pontifikan Komisionon pri la socikomunika agado pere de Esperanto, kiel internacia lingva komunikilo. La interesema, favora kaj amika akcepto de la Eklezia altrangulo tuj fariĝis konkreta kaj rigardanta la eblecojn de la Esperanta agado sur la religia kampo. Episkopo Deskur estis mirigita pri la religia kontribuo de Esperanto en la formo de eldonaĵoj, religiaj kunvenoj, spiritaj ekzercoj, radiodissendoj, — eĉ tiu de la Vatikano —, la propono pri la semajna eldono de «Osservatore Romano», ktp. El liaj paroloj oni povis konstati lian favoran sintenon, aplaŭdon kaj bondezirojn por la daŭrigo de nia direkta laboro.

Pastro Tic, asistanto ĉe la Generala Kurio de la Franciskanoj, informis pri la eldono de nova biografio pri Sankta Francisko, okaze de lia 750-a jubileo, sub titolo: «Francisko, profeto de nia tempo», originale verkita en nederlanda lingvo de la kapuceno van Doornik, kaj esperantigita de Frato Arnoldo Mulders, FSC., laboranta en la Nederlandaj Antiloj. La verko estas jam sub presado zorge da P. Tic, OFM. La Generalo de la Ordeno mem bonvolis skribi la antaŭparolon, substrekante la universalecon de la mesaĝo de S. Francisko kaj la bezonon disvastigi ĝin ankaŭ pere de Esperanto, por ke ĝi atingu kiel eble plej grandan nombron de bonvolaj homoj el ĉiuj rasoj kaj nacioj. Similajn pozitivajn opiniojn esprimis ankaŭ Episkopo Deskur.

Unu el la ĉefaj celoj de nia vizito estis la prezentado de mia doktoreca tezo al Monsinjoro Deskur. Mia verko estas tre ligita ĝuste kun la kampo de intereso de la Pontifika Komisiono por la Sociaj Komunikiloj, ĉar evidente la baza homa komunikilo estas la lingvo. Kiel emfazis la Prezidanto de la Komisiono, la Eklezio volas uzi ĉiujn pozitivajn faktorojn por evangeliaj celoj, pacagado kaj ĝenerala interkompreno. En ĉi tiu perspektivo la Internacia Helplingvo kapablas doni tre efikan kontribuon por la efektivigo de la nomitaj celoj. La Episkopo akceptis la tezon en itala lingvo, titolitan: «La Chiesa e il problema de la lingua ausiliare internazionale» kaj ties esperantan tradukon: «Internacia Lingvo en Eklezio kaj mondo», kune kun mia antaŭa verko: «Ekumenismo kaj Internacilingva Problemo-Language and Ecumenism». Li trafoliumis kun atento la librojn, demandis kelkajn klarigojn kaj esprimis la deziron daŭrigi la kontakton kun la Esperanta agado, kun IKUE-Centro kaj ĝia personaro.

Pastro Bruno Ostropolski (poldevena argentinano el la diocezo Posadas-Misiones, kaj nun konstanta deĵoranto ĉe la Centra Oficejo de IKUE en Romo) parolis pri la grandskala utiligo de la sociaj komunikiloj sur la vasta Latin-Amerika kontinento, ekz. en la radiofoniaj lernejoj. Kvankam, krom la ega Brazilo, la etaj Gvajano kaj Haitio, la ceteraj Latinamerikaj landoj parolas oficiale la hispanan lingvon, tamen tiuj samaj radiofoniaj lernejoj estas devigataj uzi kelkajn aŭtoktonajn lingvojn okaze de la alfabetigado kaj evangelizado de indiĝenaj popoloj, ekz. la keĉuan, ajmaran, gvaranian kaj aliajn: en Meksikio, Centra Ameriko, Brazilo... P. Ostropolski citis la kuriozan kazon de la vastega Brazilo, kie Esperanto estas mirige disvastigita. Li opinias, ke, malgraŭ ĝia ŝajna aŭ eĉ preskaŭ reala unulingveco, Latinameriko prezentas grandajn perspektivojn por la Esperanto-kristana agado. Akorde al tiuj perspektivoj, li preparas jam la tradukon de mia verko «Internacia Lingvo en Eklezio kaj Mondo», en la hispanan lingvon. Monsinjoro Deskur, kiu vizitis Sud-Amerikon antaŭ nelonge (okaze de Internacia Kongreso pri Katolika Gazetaro, en Buenos Aires), esprimis sian admiron pro la vasta kaj efika laboro de evangelizado pere de la modernaj soci-komunikiloj, en tiu kontinento.

Dum la renkontiĝo ni povis konstati la kompletan favoron al Esperanto ĉe la Prezidanto de la Pontifika Komisiono per la Sociaj Komunikiloj. Tial, ni konkludis ke, ĉiam kaj ĉie la Esperantistoj devas informi pli ofte la Ekleziajn instancojn pri sia poresperanta agado. Ĉiuj estas pretaj helpi por akceli la pacon kaj la komprenon en la homaro.

P. Georgo Korytkowski

 

al la indekso


 

ALIAJ INFORMOJ EL POLLANDO

 

VARSOVIO. La centran solenaĵon de la Dia Korpo en la ĉefurbo ĉijare partoprenis grupo da esperantistoj el la Varsovia Klubo de Katolikaj Intelektuloj. La procesion, elirantan el la baziliko de S. Johano, kondukis la Primaso, kard. Stefano Wyszynski. En sia prediko ĉe la lasta altaro al amase veninta fidelularo la Primaso diris, ke la verajn unuecon kaj pacon al la nacio povas doni nur la religio, kiu instruas amon al ĉiu homo.

NIEPOKALANOW. En la sanktejo de Beata Pastro Maksimiliano Kolbe prezentata estas la ekspozicio okaze de la 750-jara datreveno de la morto de Sankta Francisko el Asizo. Al Pollando la Fratoj Malpligrandaj (Minores) venis jam en la jaro 1327. Menciinde, ke terciano estas i.a.. la pola Primaso (kiu en la kuranta jaro finis 75 jarojn).

 

W. Tomaszewski

 al la indekso


 

KRONIKEROJ EL LA 61a UNIVERSALA KONGRESO
DE ESPERANTO

 

Dimanĉe, la 1-an de aŭgusto, en la Katolika Katedralo de S. Dionizio, je la 17 h., kvin sacerdotoj el 3 landoj kuncelebris la S. Meson por ĉirkaŭ 200 personoj el diversaj landoj (Bedaŭrinde, je la sama horo okazis la malfermo de la Kongreso). Predikis Pastro Hansjorg Kindler, el Luksemburgo. Li petis, ke la kristanoj preĝu por ke Esperanto baldaŭ fariĝu la Eklezia interkomprena lingvo. Je la fino de la Sankta Liturgio, la Atena Arkiepiskopo, Lia Ekscelenco Monsinjoro Nikolao Foscolos, solene benis Esperantlingve la tutan ĉeestantaron.

Je la sama horo, niaj fratoj la KELI-anoj, celebris sian Diservon ĉe la Unua Greka Evangelia Preĝejo.

La 3-an de aŭgusto, en la Kongresejo okazis kunsido de Katolikaj Pastroj, el 5 landoj. Oni konstatis, ke IKUE nepre devas eldoni la komunan parton de la Misalo kun elektitaj kantoj kaj konvenaj preĝoj.

La 4-an de aŭgusto, la Prezidanto de IKUE, P. D-ro Biedulski, akompanata de aliaj 4 Pastroj, vizitis oficiale la Arkiepiskopon de Ateno. Oni informis Lian Ekscelencon pri IKUE kaj la kristana Esperanto-movado, kaj omaĝis al li per la verko de D-ro J. Korytkowski: «La Chiesa e il problema della Lingua ausiliare internazionale». La Arkiepiskopo kun la du paroĥestroj de la Katedralo, subskribis la peton al la Vatikana Radio kaj la telegramon senditan al la Papo Paŭlo VI. Ili promesis apogi nian aferon en sia medio.

La 5-an de aŭgusto, laŭ la programo de la Kongreso, okazis en la Salono «Stamatiadis» ĉe la Kongresejo, du religiaj kunvenoj laŭvice: a) KELI jarkunveno, al kiu ĉeestis IKUE-anoj kun la Prezidanto, kaj b) IKUE-kunveno, kun reprezentantoj de la frata asocio KELI. La ĉeestantoj aprobis la telegramon senditan al la Papo Paŭlo VI, kiu tekstas jene: « Okaze de 61. Universala Kongreso de Esperanto en Ateno, Ĉefepiskopo Nikolao Foscolos, Pastroj, IKUE-anoj partoprenantaj en S. Meso Katedralo S. Dionizio, tutkore salutas kaj humile petas Apostolan Benon al Via Sankteco. Samtempe certigas plenan aliĝon al patraj instruoj de Via Sankteco rilate evangelizadon de nuntempa mondo, pere de Internacia Lingvo Esperanto».

La 6-an de aŭgusto, antaŭ la tre sukcesa distra prezentado de la eksterordinara magiisto «Triksini» (Pastro H. Kindler), agrable kantis la (mini) ensemblo «Evangelia Ritmo», sub la direkto de P.L. Irek, al ĉ 300 aŭskultantoj, kiuj premiis ilin per varma aplaŭdo.

La 8-an de aŭgusto (Dimanĉo): en la sama Katedralo estis kuncelebrita S. Meso por ĉ. 50 personoj, kiuj ankoraŭ restis en Ateno post la Kongreso. Dum la Diservo kantis la ensemblo «Evangelia Ritmo» alterne kun la ĉeestantoj, dank'al la vigla direkto de P. Kindler. Predikis la Prezidanto de IKUE, dankante al Dio pro kaj precipe pro ĉiuj kaj precipe pro la gravaj kongresaj atingoj. Li emfazis, ke ni devas daŭrigi nian ekumenan laboron pere de Esperanto, malgraŭ la multaj malfacilaĵoj, kiujn spertis ankaŭ la Apostolo S. Paŭlo, kiam, antaŭ du jarmiloj, ĝuste ĉi tie en la Atena Areopago, li anoncis la Evangelion de Kristo.

Fine, P. Biedulski invitis ĉiujn al la 37-a IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥovo la venontan jaron.

Dum ĉiuj la tagoj de la Kongreso, kun la helpo de niaj kantistinoj, daŭris la deĵoro ĉe la IKUE-kiosko en la Kongresejo, kie oni vendis E-katolikajn eldonaĵojn, disdonis informilojn kaj kolektis pli ol 300 subskribojn por la peto al la Vatikana Radio.

 

Bruno Ostropolski

 al la indekso


 

IMpresoj pri la dimanĉa inaŭguro de la U.K.

 

Partopreni en la U.K. unuafoje, kiel okazis al mi, estas tre emocie. Se oni rigardis supraĵe la enirejon de la Hiltona Hotelo, tie estis nur amaso da fremdaj personoj, babilantaj kiel en komunaj babelaj kunvenoj, nome foiroj, feriadlokoj, k.t.p. Pli atente rigardante, oni povis miregi tuj la unuecon de la lingvo, la harmonion de la animoj, la afablajn salutojn en la tuta diverseco de la rasoj kaj de la moroj. La ĉeestantaro manbatas honore al prezidanto Tonkin, ĉiu rigardas atente lin ridetantan kaj mansalutantan. Li prezentiĝas juna, moderna, demokrata inter la elstaraj komitatanoj. Klare kaj sekure li fluigas la vortojn kaj la pensojn, substrekatajn per oftaj manbatoj de la neordinara familia rondo.

Vere tre granda kaj impona familio, kiu serĉas kun li la majstran vojon por unuigi kaj pacigi la popolojn.

Flanke kaj antaŭ la Prezidanto sidiĝas elstaraj altranguloj de la gastema Grekujo kaj de aliaj landoj, preskaŭ 50 naciaj reprezentantoj. Laŭ sia vico preskaŭ ĉiuj parolas. Ni kutime esperas kaj forte per manbatoj esprimas nian aprobon al la bonvolemaj vortoj, sed bedaŭrinde ĉiuj el ni scias, kion ili efektivigos. Sen profunda konvertiĝo de la pensmaniero, preskaŭ neniu arde batalos kontraŭ la miljaraj baroj. Ne sufiĉas la emocio de tiu solena momento, se ĝi ne fontigas internacian sintenon en la internan ŝanĝon.

Ankaŭ la delegitoj sinsekve salutas la noblan ĉeestantaron, sed treege mirinda estis ankaŭ por ĵurnalisto, kiu tute private ĉeestis, la fakto ke per la sama sennacia artefarita lingvo ĉiuj kongresanoj komprenis bone unu la alian. Laŭ mia pastra vidpunkto, kristane parolante, la unua impreso estis ke la biblia babela puno ŝanĝiĝis en la pentekostan lingvan interkompreniĝon. Sur niajn lipojn tute emocie venis ofte la vortoj de tiuj, kiuj aŭskultis la apostolojn kaj miregante diris unu al la alia: «Kiamaniere ni komprenas ilin, kiel se parolus niajn naciajn lingvojn?» (Ago 2,8).

Intertempe deko da fotistoj, kiel abeloj en printempo, kaptas la bonŝancan okazon por gajni monon, ne certe por diskonigi nian idealon.

La dua memorinda ero de la dimanĉa tago en la kadro de U.K. estis por ni katolikoj la kristana Eŭkaristia Diservo en la katedralo de S. Dionizio en Ateno. Atendis nin pastrojn Lia Moŝto Ĉefepiskopo Nikolao Foskolos, kiu deziris prezidi la kuncelebron. Li Esperante salutis kristane la ĉeestantojn kaj fine benis ilin. Partoprenis pli ol 200 samkredanoj; 5 pastroj (Hansjorg Kindler el Luksemburgo, D-ro Szenasi Sandor el Hungario, P. Albino Ciccanti, P. Di Prinzio kaj Duilio Magnani el Italio) celebris la diservon. Pastro Kindler, kiu prizorgis ĉion kaj estis la Ĉefecelebranto, predikis kaj gvidis la kantojn. Ĉiu ĉeestanto manhavis elegantan ordinaran parton de la S. Meso presitan de la luksemburga Pastro kaj senpage disdonitan. La unueco elfontis de la sama kredo pere de sama lingvo, sed bedaŭrinde ne de la kantoj. Oni devas atingi la unuecon ankaŭ en tia kampo, klarigante antaŭe en nia revuo kiaj kantoj okazos kaj sekve publikigante la muzikon. Tio fariĝus ankaŭ bona okazo por kunmeti katolikan internacian kantareton. Estas tre grava afero dum la diservo kanti kune per plena kaj laŭta voĉo. Ŝajnas ke la komuna kanto pli gravigas la internacian interkomprenilon ol la simpla dirado. Antaŭ la Meso estus bone lerni iomete la kantojn kaj havi ankaŭ la orgeniston.

Per Eŭkaristio ni certe estis kunligitaj al la Roma Eklezio, sed mia animo serĉis alian ligilon kun la Papo krom la preĝo en la S.a Meso, nome per telegramo esperantlingva. Jam mi spertis ĉi tion dum la rimina Ueci-kunveno la unuajn tagojn de la lasta majo kaj mi sciis la eĥon tra la kuriaj romaj oficistoj. Pro tio mi sugestis al nia kara Prezidanto Biedulski, kiu bedaŭrinde pro nevolitaj kauzoj tre malfrue atingis Atenon, sendi esperantan telegramon al Lia Moŝto Papo Paŭlo VIa kun la subskribo de la Atena Ĉefepiskopo. Jen la teksto: «Okaze 61-a U.K. de Esperanto en Ateno Cefepiskopo Nikolao Foskolos, Pastroj, Ikue-anoj partoprenantaj S. Meson en katedralo S. Dionizio tutkore salutas kaj humile petas Apostolan Benon de Via Sankteco samtempe certigas plenan aliĝon al patraj instruoj de via Sankteco rilate evangelizadon de nuntempa mondo pere de internacia lingvo esperanto».

Sekve de tio mi kaptas la okazon petegi ĉiujn samkredanojn sendi ĉiam al la Papo telegramon, sed esperante, ne en nacia lingvo, ĉu dum fakaj niaj kunvenoj ĉu en la kadro de esperantaj renkontiĝoj aŭ kongresoj. Tio ĉi signifas ĉe niaj ekleziaj medioj la katolikan ĉeeston en la esploro kaj varbado por la homa promocio.

Dum la restado de la pastroj en Ateno la Prezidanto de IKUE klopodis esplori pli profunde la animon de la Ĉefepiskopo, kiu en privata renkontiĝo, pliigis sian ekkonon de la esperanta katolika movado kaj spertis la evangeliajn kantojn fare de pola mini-ensemblo gvidita per gitaro de Pastro Irek. Li promesis kontaktiĝi kun la lokaj geesperantistoj dezirante doni al la Eklezio mem sennacian komprenilon. Cetere ĉiuj atenanoj bedaŭras balbuti multajn fremdajn lingvojn pro la loka turismo kaj subkonscie ili jam havas la unuan interkomprenilon, la «koinè».

Sac. D. Magnani

 al la indekso


 

Prediko de P.H. Kindler en Ateno

 

Karaj gefratoj

Estas granda ĝojo por ni ĉiuj, ke ni havas la eblecon celebri la Sanktan Ofermanĝon en Ateno, en ĉi-tiu malnova urbo, plena da historio, ankaŭ da kristana historio. Ĉi-tie la apostolo de la popoloj, Paŭlo, predikis pri la nekonata Dio kiel hodiaŭ ni aŭdis en la agoj. Kaj ni komprenu lian demandon tiel: ĉu Dio por ni Kristanoj el ĉiuj partoj de l' mondo estas Dio konata? Aŭ eble nia pensado ankaŭ estas idolplena kiel la iama Ateno plena da fremdaj diaĵoj?

Ni estas Esperantistoj kaj tial esperantoj, kaj la espero estas dia virto. Mi kredas, ke Sankta Paŭlo hodiaŭ uzus la internacian lingvon por disvastigi la ĝojigan informon, kiu estas antaŭ ĉio la informo pri la releviĝo de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Esperanto estas genia ideo kaj verko de vere granda homo, apostolo de la paco, judo, israelido kiel Paŭlo. Sed se ni ŝatas nian belan lingvon, se ni ankaŭ uzas la titolon de nova libreto pri ĝi «Mia amata Esperanto», ni ne rajtas rigardi Esperanton kiel novan diaĵon! Ĝi nur estas ilo por estigi amikecon kaj interkompreniĝon inter la homoj, kaj tiel proksimigi ilin al Dio. Tio estas la tasko de ni kristanaj Esperantistoj, uzi tiamaniere la Internacian Lingvon. Ni ne restu sekto en la Eklezio! Esperanto jam estas vere liturgia lingvo por internaciaj kunvenoj, ĝi estu la nova morgaŭa lingvo de la tuta Eklezio. Kial preskaŭ neniu ekster ni aŭdis kaj legis pri la Esperanto-Mesoj en Romo dum la Sankta Jaro, de la papa salutvorto ktp. Karaj gefratoj, ni devas paroli pri Esperanto kaj ĝiaj eblecoj en la paroĥoj, en la popolaltlernejoj, en la katolikaj instruejoj. Sed ni lernu bone kaj prudente argumenti por Esperanto, kiel estas priskribita en nia kongresa libro. Kaj tiam oni skribos pri nia movado en la gazetoj kaj revuoj, oni parolos pri ni en radio kaj televido. Aranĝu pli da malgrandaj internaciaj kunvenoj, invitu Esperanto-sacerdotojn por celebri la Sankta Meson kun vi, interesigu la junularon. Imagu kion Paŭlo estus farinta.

La viroj de Ateno mokis pri Paŭlo kiam li parolis pri releviĝo de mortintoj; aliaj diris: ni aŭskultos vin denove pri tio. La saman sorton ĉiuj kristanoj havos kiam parolos pri la sama ĉiam aktuala afero, aŭ per nacia aŭ per internacia lingvo. Sed kelkfoje ni ekscios ke iuj aliĝos kaj kredos, kredos ankaŭ ke per Esperanto ni povas disvastigi ĉi-tiun savontan Evangelion.

La Sinjoro hodiaŭ estas en nia mezo, en la mezo de vere pentekosta multpopola komuno, kie unu komprenas la alian. Li donacu al ni la gracon ke ĉiam pli multe da homoj havu tiun feliĉigan sperton. Amen.

 

 al la indekso


 

Triksini en Ateno

 

En la Kongresa Libro (p. 39) estas programero titolita «Triksini», koncernanta nian IKUE-anon P. Hansjorg Kindler kun bela bildo. Jen la teksto:

«Ekster la Esperanta medio li skribas sian nomon Triksini, sed alifoje ankaŭ Hansjorg Kindler - el Luksemburgo. Vendredon, la 6-an de aŭgusto, je la 16,30 h. en la salono Zamenhof Triksini, la magiisto kun la blua ŝtono, membro de la Internacia Magia Societo, montros sian sorĉan arton en la 90-minuta prezentaĵo "Mirigaĵoj el 5 kontinentoj".

Neniu scias precize, eĉ ne la flugkompanio aŭ la doganistoj, kion li alportis en siaj kofroj al Ateno. Sed ke li alportas ridojn kaj miradon, tio almenaŭ estas promesita».

 

al la indekso


 

Unua Internacia Pilgrimo esperantista al Banneux

DIMANĈON LA 12-an DE SEPTEMBRO

 

Sekve de renkontiĝo de katolikaj esperantistoj dum la Eŭropa Esperantokongreso en Eindhoven, dum Pasko, okazos dimanĉon la 12-an de septembro la unua internacia pilgrimo esperantista al Nia Sinjorino de la Malriĉuloj en Banneux, en Belgujo (apud Liege-Luik). Oni atendas gesamideanojn el Belgujo, Francujo, Germanujo kaj Nederlando, sed ankaŭ katolikaj esperantistoj el aliaj landoj estas kompreneble tutkore bonvenaj.

La partoprenontoj alvenos je la 09.30 horo (belga tempo) en la kunvenejo «Foyer de la Vierge des Pauvres». Je la 10-a horo tie komenciĝos kunsido pri la temo «Papo, Eŭropo kaj la Virgulino de la Malriĉuloj». Parolos Pastro L. Bourdon, Dominikano, el Francujo kaj s-ro W.A.M. van Heugten, el Nederlando. Post tiuj mallongaj prelegoj estos diskutado, al kiu povas partopreni ĉiuj ĉeestantoj. Je la 15.30 h. estos en la «Preĝejo de Maria, Perantino kaj Reĝino» sankta Meso en Esperanto. Tion sekvos babilado kun kafo kaj adiaŭo.

Partopreno al la elspezoj: 80 BF (aŭ egalvaloro en aliaj valutoj), pagotaj dum la kunveno. Estas eble manĝi je modera prezo en «Foyer»; kiu deziras tranokti tie skribu senprokraste al la estro de la kunvenejo, Pere Arbinolo, Banneux, Belgujo.

Katolikaj gesamideanoj, ĝis la 12-a de septembro, en Banneux!

 

 al la indekso


 

Vatikana Radio

Kara Aŭskultanto,

Post la decido de la Vatikana Radio, enkonduki ankaŭ Esperanton en la dissendojn, ni ricevis de la Esperantistoj multajn leterojn kun esprimoj de ĝoja kunsento kaj ankaŭ kun sugestoj. Dum per ĉi tiu letero ni dankas ilin pro la interesiĝo, ni volas ankaŭ profiti de la okazo por respondi al la plej ofte ricevitaj rimarkoj.

Pluraj esprimas disreviĝon pro la dumnokta horo de la disaŭdigo. Ni ankaŭ ekde la komenco agnoskis, ke la horo ne estos vere ideala.., sed ni klarigis, ke, ĉar la tempo utila estis jam okupita de aliaj programoj, ne estis eble je la komenco elekti pli taŭgan horon. Tio, kion la V.R. povis fari por respondi al la deziro de la katolikaj esperantistoj, estis ludi, komence, tiun solan karton pri kiu ni povis disponi — konsciante tamen ke ĉi tio estas provizora solvo — kaj transpasi, tuj kiam estos eble, al pli kontentiga horo.

Pri horo. Kiel sciate, estas la nokto la plej taŭga tempo por transendoj je granda distanco. Kaj Esperanto, kiel internacia lingvo, celas ĝuste ĉi tion. Ŝajnas malfacile akordigi la teknikajn postulojn de la radio kun tiuj de ĝiaj fervoraj aŭskultantoj. Tamen ni ne rezignos priserĉi pli bonan vojon.

Pri programoj. La V.R. devas en la nuna momento kalkuli kun la reduktita nombro da teknikistoj, ĉar multaj el nun libertempas. Pro tio estos ankoraŭ necesa pacienco kaj espero. Sed ni scias, ke ĉi tio ne mankas, ĉar ĝi estas en la difino mem de la esperantistoj.

Nia programo estas tro mallonga, ni diru, simbola. Vere, sed ni ne forgesu, ke ni moviĝas ĝis nun sur eksperimenta vojo. Okazis, ke kelkaj, kiuj volis aŭskulti dum la anoncita horo, rimarkis kun granda seniluziiĝo, ke la mallonga programo jam finiĝis. Bedaŭrinde oni devas rigardi ĉi tiun renkontiĝon kun la radio iom proksimuma: povas esti, fakte, ke ĝi okazas kelkajn minutojn antaŭ aŭ post la fiksita horo, ĉar ĝi aperas inter du muzikaj programoj, kies daŭro iom oscilas — sed ĉiam laŭ limoj de nur kelkaj minutoj.

Pro ĉi tiu, kaj kelkaj aliaj motivoj, kara Aŭskultanto, la V.R. ne povis ĝis nun doni definitivan informan karakteron al nia programo aŭ dediĉi al ĝi pli longan tempon.

Ni tamen esperas superi ĉiujn malfacilaĵojn kune kun vi, kiuj dume povas helpi montrante senlace viglan interesiĝon al la problemo, pri kiu ni zorgas, kaj instigante multajn kaj multajn petojn de aliaj esperantistoj al la V.R., por pruvi eĉ al la plej skeptikuloj la oportunecon de ĉi tiu dissendo en la internacia lingvo.

Kun la espero, ke la V.R. sukcesos dum ne tro longa tempo progresi laŭ la vojo elektita de la dissendoj en Esperanto, nia Itala Sekcio daŭrigos disvolvi sian kunlaboran kaj stimulan agadon sampaŝe kun la Roma IKUE-Centro, kiu reprezentas la interesojn de la Katolikaj Esperantistoj de la tuta Mondo.

La Itala Sekcio kunlaboranta kun la V.R. en la Esperanta Kampo, amike salutas vin.

 

 al la indekso


 

GOSTYN POZNANSKI - SPIRITAJ EKZERCOJ

1976.07. De lA 4a ĝis la 12a

 

Dio benu!

Estas malfacile raporti pri tiuj spiritaj ekzercoj. Fakte, en mia vivo, estis la unua fojo, ke mi travivis tiel longajn kaj tiel allogajn kaj samtempe tiel seriozajn kaj tiel profundajn tagojn, preĝante, pripensante, ridante, aŭskultante, eĉ parolante.

Sed kion diri?

Unue, ni estis pli ol sep dek por fari la tuton aŭ almenaŭ kelkajn erojn de ĉi tiuj spiritaj ekzercoj.

Due, ĉiutage, kune kaj en bonega etoso kristana, ni partoprenis kaj en la sankta meso kaj en la adoracio. Multaj pastroj povis, kelkaj por la unua fojo, prediki en la internacia lingvo, kaj ĉiufoje kun sufiĉa sperto en la lingvo sed multe pli en la kono kaj konigo de Jesuo Kristo. 

 

Sac. R. Degrelle salutas la episkopon.

 

Ĉiutage, je la naŭa, ni sidis en la kongresejo por aŭdi paroladojn pri pluraj temoj, interalie pri la tria mondo, pri la eksterlandaj misioj, pri la infanaj problemoj, pri la legado de la Sankta Biblio.

Ĉiuvespere, dum la adoracio, kaj kelkfoje tagmeze, antaŭ la manĝo, okazis aliaj prelegoj, kiujn prizorgis ne nur pastroj sed ankaŭ laikuloj, se ne diri laikulinoj, kaj alumnoj. Estis vera plezuro aŭdi ĉi tiujn junajn religiajn paroladantojn kiuj kun fervoro nova, verda entuziasmo transdonis al ni siajn plej belajn pensojn pri virinoj kaj viroj katolikaj, kiuj bone servis kaj Dion kaj ties Eklezion.

Dufoje, merkrede kaj dimanĉe, okazis solenaj mesoj en la Baziliko de la Sankta Monto: multaj partoprenantoj, religia atmosfero, kortuŝaj preĝintencoj, bonegaj predikoj (diritaj en Esperanto kaj tradukitaj en la polan lingvon), klare kantitaj psalmoj kaj kantikoj, jes ja la tuto estis, miaguste kaj miaopinie, trafa, valora en religia senco kaj en propaganda senco. Propaganda kompreneble rilate Esperanton sed eble ankoraŭ pli rilate nian kredon kaj esperon.

Ni multe kantis religie kaj profane. Ni aŭdis bonegajn poeziaĵojn kaj ŝercajn baladojn.

Estas menciinda la fakto, ke ni konatiĝis kaj amikiĝis kun surdmutuloj sin preparantaj al sia unua komuniiĝo. Ankaŭ iliaintence ni preĝis.

Pri la preĝo estas substrekinde, ke la personaj preĝoj svarmis, elŝprucis el la koroj de ĉiuj partoprenantoj. Kiaj belaj, bonegaj kaj bonigaj preĝoj, simplaj, amikecaj, kredemaj kaj esperaj, profundaj kaj abundaj estis elparolitaj dum la mesoj kaj la adoracioj. Neforgeseblaj preĝoj!

Mi devas aldoni, ke la Superulo de la Religiuloj de ĉi tiu loko estis tute akceptema kaj bonkora; sed ne nur li, ankaŭ la aliaj Filipanoj salutis nin en la internacia lingvo per kortuŝa «Dio benu!» kaj multe parolis kun ni.

Ankaŭ, lia ekscelenco ĉefepiskopo de Poznan faris al ni grandan honoron kaj gravan plezuron: kun ni li celebris la Sanktan Meson, al ni li diris bonkorajn kaj kuraĝigajn vortojn, kun ni li dankis al Dio, por ni li preĝis. Ankoraŭfoje estu danko al vi, estimata kaj kara patra Moŝto. Ĉio havas sian finon, kiel diris Pastro Verdulo, la organizinto, ĉe la komenco de sia adiaŭa parolado. Ĉio havas sian finon, sed sendube li ne parolis pri miaj memoraĵoj kaj plibonigoj. Dankon al vi ĉiuj, karaj polaj amikoj! Kaj ĝis revido.

Dio benu!

Pastro Roger Degrelle

 

 al la indekso


 

Pilgrimo al fundamento de l' kristanismo

 

Por ĉiu homo tre gravas la naskiĝloko. Kun ĝi ligiĝas memoro pri la gepatroj, infanaĝo kaj kune travivitaj impresoj. De tiuj cirkonstancoj dependas foje posta vivo, kaj eĉ post longa disiĝo la homo retiras al sia nesto.

Pollando ankaŭ havas la naskiĝlokon kaj daton de sia kristaniĝo. Poznan ĝi estas kaj la 14-a de aprilo 966-a jaro la naskiĝdato. Ĝuste tiam simbole baptiĝis Pollando. Mi diras — simbole, ĉar la lando jam ekde longe sorbis la kristanismon ĉiufibre kaj en Vistulanio jam multe pli frue floris la religio, kvankam ties estro — reĝo, Mesko la Unua plu vivis pagane, malgraŭ tio, ke pri la Eklezio li estis bone informita. Jen en la 965-a jaro venis Pollandon ĉeĥa princino Dobrava por edziniĝi al Mesko la Unua, kaj kun ŝia kortegaro venis ankaŭ tri misiistoj: episkopo Jordano — Nederlandano kaj du monakoj — Italoj. Al ili ni dankas bapton de la unua historia reĝo.

 

 

La grupo kun la episkopo de Poznan.

 

Ĉi-jare forpasis la 1010-a datreveno de la historia evento. Polaj esperantistoj, honorante la datrevenon, organizis pilgrimon al la memorinda loko. La iniciaton subtenis Lia Ekscelenco, Episkopa Moŝto Tadeo Etter el Poznan. Li akceptis la esperantistojn en la Arkiepiskopa Porpastra Seminario, kie ili spirite ekzercis 12-15 VII 1976. De tiu loko 14 VII eliris la pilgrimo al la poznania Baziliko, kie eksterordinare honore salutis ĝin tiea parokestro, la Episkopo mem. Jen liaj vortoj:

«Karaj Esperantistoj: sacerdotoj, alumnoj, fratoj kaj fratinoj! Mi estas vere ĝojigita, ke mi povas denove renkontiĝi kun vi. Samtempe ege min kortuŝis via profunda kredo, kiu vin kondukis al la Sankta Monto, al piedoj de la Plej Sankta Maria, por ke en tiea silento vi koncentriĝu dum la dektagaj Spiritaj Ekzercoj.

La sama fido venigis vin poste ĉi tien, al Poznan, en la unuan Katedralon de la Krista Eklezio sur la pola tero. Vi estas disĵetitaj sur diversaj landoj de Eŭropo, sed ligas vin kono de la sama lingvo - Esperanto. Sed antaŭ ĉio ligas vin la sama profunda kredo kristana, komuna aparteno al la Eklezio kaj la granda deziro donadi ateston al Jesuo Kristo en la hodiaŭa mondo, al kiu vi apartenas, en kiu vi restadas.

Tre kore mi dankas al vi por la vortoj de saluto sonigitaj per buŝo de via reprezentantino (Kornelia Naggy) kaj unu el la pastraro (Roger Degrelle). La vortoj estis eldiritaj en nekomprenebla al mi lingvo, kvankam tradukitaj, tamen pli bone elsentitaj de la episkopa koro, kiu estas al vi sindona.

En la Meso Sankta ni ligos nin per la komuna preĝo petante Dion — per la perado de la Plej Sankta Patrino kaj de sanktaj Patronoj el tiea Katedralo, kaj el nia urbo, la Apostoloj Petro kaj Paŭlo — por ke la Sinjoro Dio gardu viajn naciojn kaj pro via partopreno en la Meso Sankta, pro via preĝado, permesu al ni ĉiuj ĝisatendi la bonan kaj feliĉan estonton».

Post la saluto la Ekscelenco celebris solenan Sanktan Meson en la plej kara loko de la Katedralo, en la Ora Kapelo, kio estas tre rara escepto rezervita nur por la plej honorindaj gastoj. En la Diservo kuncelebris naŭ pastroj el diversaj landoj. Post la Evangelio la Episkopa Moŝto predikis al la esperantistaro:

«Miaj Fratoj kaj Fratinoj! Ni troviĝas en la loko al ĉiu Polo tre kara. Antaŭ mil jaroj, precize en la 965-a, el la najbara Ĉeĥlando estis alveninta al Poznan la ĉeĥa princino Dobrava, por edziniĝi al la pola princo Miecislavo kaj kristanigi la polan nacion. En sia kortegaro venis Poznanion la unua sur la pola tero episkopo Jordano. Li preparis la unuan historian estron de Pollando al la akcepto de la kristanismo. Post unujara katekumenado, en la 966-a jaro, precize antaŭ 1010 jaroj, tie ĉi Mesko la Unua akceptis la baptosakramenton. Kune kun li baptiĝis lia kortega armeo kaj tiamaniere la reĝo enkondukis la polan nacion en la historion, en la familion de la kristanaj landoj.

Ni estas do en la loko, kie komenciĝis skribita historio de Pollando, kie la pola nacio, jam baptita, enpaŝis en la Eklezion de Jesuo Kristo. Ni troviĝas en la loko, kie antaŭ mil jaroj elŝprucis fonto de la «vivanta akvo, elfluanta por la eterna vivo».

Daŭrigante sian paroladon, la Episkopo prezentis mallonge la historion de sia katedralo, kie ripozas episkopoj kaj monarkoj. Tiun ĉi unuan polan katedralon la Sankta Patro honoris per la titolo de baziliko. Post la Meso la Ekscelenco adiaŭis nin per tre amikaj vortoj kaj adresis specialan dankon al la organizinto de la ekzercoj, pastro Zielonka.

Niaj koroj estis tre feliĉaj.

Raportas J. Verdulo

 

 al la indekso