Enhavo de Espero Katolika numero 6/1976

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

 

 


 

AL MARIA

 

Maria, vin ami, ĝojego por mi,

ĉar Dio donacis la gracon al vi:

Spirito la Sankta, en vin, virgulin',

fluegis, vi iĝis la Diopatrin'.

 

Por la Plejaltulo la amplena kor',

kaj tial anĝelon vi ne sendis for;

vi aŭdis la vorton kaj diris al li:

mi nur servistino, mi servos al Di'!

 

Ho donu la manon, ĉiela reĝin',

kaj nin akompanu ĝis la vivofin'!

Por viaj infanoj nun petu, Mari',

kaj via fileto, li helpu al ni!

 

Sac. H. Kindler

 

Laŭ kanto el Paderborn/Germanio 1765

 

 al la indekso


 

ROMO-ATENO per aviadilo

okaze de la IKUE-KUNVENO

 

Per taŭga vojaĝoficejo ni organizas vojaĝon al Ateno por partopreni la kunvenon de IKUE kiu okazas dum la universala kongreso de UEA.

PROGRAMO

SABATO 31 julio 1976 - forveturo el Romo per aviadilo al Ateno kaj transiro al la hotelo.

De la 2-a ĝis la 6-a tago restado en Ateno kun partopreno en ekskursoj kaj vizitoj.

7-an tagon matene forveturo per aviadilo al ROMO.

PREZO: it. Liroj 236.000 el kiuj 30.000 por la enskribo. En la prezo estas entenataj: flugvojaĝo Romo-Ateno, la tuta pensiono komence de la vespermanĝo en aviadilo ĝis la matenmanĝo de la 7-a tago, tranoktado en hoteloj (dulitaj ĉambroj), vojaĝimpostoj, asistado, ekskursoj per aŭtobusoj.

Tiuj kiuj intencas partopreni skribu kaj mendu, kiel eble plej rapide, al la sekretariejo de IKUE - VERONA Italujo. Detalaj informoj pri la kunveno sekvos.

 

al la indekso

 


 

Letero de la Prezidanto al IKUE-anoj

 

Estu bonvenataj per kristana saluto la Estimataj Estraranoj kaj la Komitatanoj, la Redaktoro de Espero Katolika kun Liaj Kunlaborantoj, la Oficistoj de la Centra Oficejo, la Estraroj de Landaj Ligoj, Apartaj Fakoj, nia. Karega Junularo, Sacerdota Rondo de Pio X kaj ĉiuj Karaj Individuaj IKUE-membroj dise vivantaj en tuta mondo!

En la aprila numero de E.K. mi salutis ĉiujn IKUE-anojn kaj dankis pro la senditaj bondeziroj kaj promesitaj preĝoj okaze de mia elekto je la prezidanto de IKUE.

Ĉi-foje necesas skizi antaŭ ĉies okuloj la ĝeneralan planon de nia agado en la lumo de nia Statuto kaj fiksi la irendan vojon en la plej novaj cirkonstancoj. Mi pensas antaŭ ĉio pri tri gravaj eventoj, kiuj karakteriziĝas per jenaj paneldevizoj:

—        La evangelizado de la tuta mondo,

—        Jesuo savas kaj liberigas,

—        La interkompreno kaj paco por Eŭropo kaj mondo.

Aprezante la ĝisnunajn atingojn de nia movado ni povas kun reala optimismo rimarki la perspektivojn grandegajn, kiuj malfermiĝas antaŭ IKUE. Estas ĝojiga fakto la fondo de la Centra Oficejo en la ĉefurbo de la Kristanismo - Romo. La konstanta loko de C.O. certe ebligos plenkolekti arkivon, la kurantan dokumentaron, bibliotekon kaj permesos establi pli efikan laboron. Kun la Roma Centra Oficejo ni ligas ankaŭ la novajn eblecojn reliefigi nian pli vastan agadon en la Eklezio kaj por la Eklezio kaj ekfari ion pli al efektivigo de supremenciitaj kaj subenomitoj agadceloj.

Homaro troviĝas survoje al sia integriĝo. En ĉi-tiu komplika, diversaspekta kaj interplektita procezo ne povas manki la esperantistoj kaj speciale katolikaj aŭ pli ĝuste: kristanaj esperantistoj. Ni esperantistoj ja multfoje spertis grandegan valoron de reciproka interkompreno atingata dank' al la forigo de lingva bariero kaj ni ĝuis kaj ĉiam travivas ĉi-tiun misteran, tre seriozan, spiritan okazintaĵon, ke ni ĉiuj fakte estas fratoj. Do ni devas persiste plulabori en nia internacilingva kampo kaj serĉi rimedojn ĉiam novajn por atingi niajn celojn.

Konkrete mi precizigas ĝin jene. IKUE celas pere de Esperanto:

plenumi la ordonon de Jesuo Kristo: «Iru en la tutan mondon kaj prediku la evangelion al ĉiu kreaĵo» Marko 16: 15;

montri la unuecon de la Eklezio uzante la internacian lingvon en liturgio kaj apostola agado;

kontribui al realigo de la homa interkompreno, frateco kaj paco en la nuntempa mondo; strebi «por ke ĉiuj estu unu» Joh 17: 21.

Verdire niaj rimedoj restos certe la samaj, sed estu faritaj kun pli konscia kaj viva sindono, nome - la preĝo, niaj kunvenoj, simpozioj, kongresoj, niaj diversaj kontaktoj kun ekleziaj instancoj, kun aliaj konfesioj kaj influhavaj organizacioj. Ni profundigu la aktivecon de la landaj kaj regionaj ligoj, daŭrigu la pli vastan subtenon de nia oficiala organo.

Ni intencas multobligi specialajn publikaĵojn por konkeri al nia movado la porpastrajn seminariojn, fratajn kaj fratinajn ordenojn kaj katolikajn universitatojn.

Ni apogos la agadon de IABO, IKI, Carosi kaj estigos aliajn fakajn organizojn. Mi atentigas la ĵus fonditan Esperantistan Malsanularan Asocion EMA. Mi mem ege kontas je tiu karega gefrataro, kiu povas oferi siajn preĝojn kaj suferojn por altiri la Dian benon sur nian tutan IKUE-laboron. Mi dezirus plivigligi la landajn ligojn, ke fariĝu pli multnombraj, precipe en la ekstereŭropaj kontinentoj. Mi varme petas kaj volus meti en korojn de landaj IKUE-prezidantoj, la landaj Reprezentantoj kaj aliaj Aktivuloj ke nepre ili interesiĝu, revivigu aŭ organizu denove nian junularon en kadro de siaj asocioj aŭ starigu apartajn gejunulajn sekciojn.

Ni volus pli bone diveni la bezonojn de la t.n. Tria Mondo kaj precipe helpi la tieajn lernejojn kaj porpastrajn seminariojn havigante al ili konvenan literaturon pri eklezia instruo.

Samtempe en spirito de ekumenismo surbaze de la decidoj de la dua Vatikana Koncilio, la lastaj Mondepiskopa Sinodo kaj atingoj de Mondkonsilantaro de Eklezioj — ni fortigos la kontaktojn kun alikonfesiaj Esperantistaj Asocioj. En kunlaboro kun ili ni dezirus kiel eble plej baldaŭ eldoni la tutan Sanktan Biblion.

Karaj Gefratoj. Mi kalkulas je Via nova fervoro, pli vigla agado en Viaj medioj, je Viaj sugestoj, konsiloj, rimarkoj kaj kritikoj por tiamaniere kunlabori kun ĉefa estraro kaj kun mi.

Ĉ. Biedulski, prezidanto

al la indekso


 

CZESTOCHOWA

 

Nia Redakcio estas tre danka al:

P.H. Paruzel, kiu sendis la «polan numeron» de E.K. (1959), en kiu troviĝas bela artikolo pri la vidindaĵoj de Czestochowa;

Fr-ino Felicja Organa el Czestochowa, kiu transkribis kaj sendis la tekstojn italan kaj germanan troviĝantajn en la konvento de la Paŭlanoj en Jasna Góra;

P.L. Irek, kiu promesis serion da artikoletoj pri Czestochowa;

P. G. Jacobitti, kiu tradukis el «L'Osservatore Romano» artikolon de B. Lewandowski kaj aperigis ĝin en «Katolika Sento» (marta n.ro).

 

Ni donas nun mallongajn sciigojn pri la sanktejo de Jasna Góra (Klara Monto). Jasna Góra estas tre bone konservita fortikaĵo, admirinda verko de la pola arkitekturo. Impresas speciale la defend-muroj, el kiuj kvazaŭ kreskas la masivoj de la preĝejo kaj de la monaĥejo.

La mondfama pilgrimloko, kiu ek de la jaro 1382 apartenas al Patroj Paŭlanoj (= anoj de S. Paŭlo ermito), enhavas la miraklan bildon de la Nigra Madono proklamita «reĝino de Pollando» en la jaro 1656. Ĉi tien venas pilgrimoj el proksime kaj malproksime por honori kaj alvoki la sanktan Virgulinon. Oni kalkulis, ke ĉiujare ĉ. unu miliono da fideluloj vizitas la faman preĝejon de Klara Monto. Precipe nombraj estas la pilgrimantoj en la tagoj 15-a kaj 26-a de aŭgusto kaj 8-a de septembro. En la jaro 1982 la Poloj festos la 600-jaran restadon de la mirakla bildo. Dum 6 jaroj prepariĝos al la jubilea festo per preĝoj, meditoj, sakramenta puriĝado, prelegoj ktp.

Kaj nun ni elĉerpas el «Katolika Sento» la historion de la sanktejo.

 

 HISTORIO

 

En 1382 la princo de Opolo, Ladislao, alvokis al la monahejo de S. Laŭra apud Buda en Hungarujo la Paŭlanojn kaj al donacis la sanktejon de Ĉenstoĥovo, konfidante ankaŭ al iliaj zorgoj la bildon de la miraklofaranta Madono.

Malfacile estas dokumenti la devenon de la pentraĵo: problabla estas la hipotezo, ke la bildo venis el Oriento, t.e. el Rusujo aŭ prefere el Bizanco - Konstantinopolo.

La pola historiisto Johano Dlugosz, priskribante la agreson de rabistoj al la sanktejo de la Madono en 1430, asertas ke «al ĝi alkuras popolo riĉa je kredo kaj pieco el la tuta Pollando kaj el la najbaraj landoj Moravio, Prusujo kaj Hungario, precipe dum la solenaj festoj de la Tre Sankta Virgulino, kies mirakla bildo — mirinda pentraĵo — estas tie gardata pro la elstaraj gracoj tie ricevitaj». La alfluo de la pilgrimantoj al la sanktejo de Ĉenstoĥovo kreskis precipe dum la 16-a jarcento, tiel ke tri jarcentojn post la alveno de la Paŭlanoj en la jubileaj celebradoj partoprenis pli ol 140.000 pilgrimantoj, kun ĉirkaŭ 600 sacerdotoj.

En tiu okazo Papo Inocento 11-a dekretis plenan indulgencon por la pilgrimantoj al Jasna Góra, tiel konfirmante la decidon de sia antaŭulo Marteno 5-a.

Papo Klemento 11-a permesis la kronadon de la mirakla bildo kaj sendis siajn kronojn, elektante kiel sian anstataŭanton por la kronado Mons. Hieronimon Grimaldi, tiam Apostolan Nuncion en Pollando. Tiel je la 8-an de septembro 1717 la sankta bildo de la Nigra Madono estis solene kronata per la papaj diademoj.

En 1882, la 500 jara datreveno, Pio 9-a donis la plenan indulgencon al la partoprenantoj en la jubileaj celebradoj.

En 1910 S. Pio 10-a, eksciinte pri la ŝtelado de la oraj kronoj donitaj de Klemento 11-a, donacis du novajn kronojn, kaj estis komisiita por la kronado Mons. Stanislao Zdzitowiecki, episkopo de Wloclawek, en kies teritorio estis la sankteio: la kronado okazis je la 22-a de majo 1910 subĉiele, antaŭ la sanktejo, kun partopreno de preskaŭ ĉiuj polaj episkopoj kaj dek miloj kaj miloj da pilgrimantoj.

Dum sia ses-jarcenta historio la Maria sanktejo de Ĉenstohovo plurfoje estis tiu de 1430, dum kiu la bildo mem de la Sanktega Madono estis difektita pro tri glavtranĉaĵoj sur la vizaĝo, kiuj ĝis nun estas videblaj, ĉar oni ne povis malaperigi ilin dum la restaŭradoj de 1682 kaj 1925, nek post la mondmilito.

La aktuala monaĥejo de la Paŭlanoj datiĝas de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, kaj ĝia Krucvojo ĉirkaŭ la sanktejo de la jaroj 1903-1914.

Grupo da polaj IKUE-anoj jam komencis organizi la 37-an kongreson de IKUE, kiu okazos en la fama sanktejo de la 18-a ĝis la 23-a de aŭgusto 1977. Baldaŭ oni prenos kontaktojn kun la Estraro de IKUE por ke la kongreso - pilgrimado estu plej bone organizata kaj fariĝu evento ĉiam memorinda en la historio de nia Asocio.

 

 al la indekso


 

PASTRO KAJ MAGIISTO

 

La nova vicprezidanto de la Luksemburga Esperanto-Asocio estas sacerdoto. Hansjörg Kindler estas germano kaj jam tri jarojn pastro de la germanlingva komunumo en la eŭropa paroĥo kaj profesoro de religio en la eŭropa lernejo en Luksemburgio. Jam kiel studento li gvidis Esperanto-grupon ĉe la universitato de Friburgo/Germanio. En la lando kie nun li vivas kaj laboras, li varbadas por la internacia lingvo per gazetartikoloj kaj paroladoj kaj en diservoj. En la eŭropa lernejo verŝajne baldaŭ komenciĝos kursoj por geinstruistoj kaj gelernantoj el la naŭ ŝtatoj de la komuna merkato. La Luksemburga Turisma Oficejo promesis al la landa asocio presigi la varbprospekton de la urbo en Esperanto. Pastro Kindler ankaŭ estas f'amkonata kiel magiisto kaj marionetludisto. Trixini (Triksini) estas lia artista nomo kaj li estas membro de la internacia magia societo. Li portas la arĝentan signon. Ĉi-tiu amataĵo estis lia profesio antaŭ la studado de la teologio. Sed lia ĉefepiskopo permesis al li daŭrigi ĝin por ĝojigi la homojn kiel Don Bosko, la sankta patrono de la varieteaj kaj cirkaj artistoj.

Eble dum la venonta mondkongreso en Ateno vi vidos kaj aŭdos la magiiston Trixini. Sed antaŭ ĉio li preparos la diservon kun siaj novaj tradukoj de meskantoj. Hodiaŭ vi legas ŝtrofojn de Maria-kanto.

Pastro Kindler-Trixini, kiu jam estas fakdelegito por religio kaj marionetludo de UEA estos la venonta landa reprezentanto de I.K.U.E. en Luksemburgio. Kaj ni esperas ke ni ricevos plurajn artikolojn, poemojn k.a. de li por nia katolika Esperanto-bulteno.

 

Rimarko: Luksemburgio = la lando Luksemburgo — la ĉefurbo

 

 al la indekso


 

REPREZENTANTOJ DE E.K. EN PEKINO

 

Nia Redakcio ŝatas kulturajn interŝanĝojn kun Redakcioj de aliaj Esperanto-revuoj. Tiucele ĝi akceptis la afablan inviton de la Redakcio de «El Popola Ĉinio» kaj en aprilo nia senlaca Sekretario, S-ro Franco Galbusera, kiel reprezentanto de «Espero Katolika» vojaĝis al Pekino kun Prof. Leandro Taccani el Milano kaj aliaj esperantistoj. La renkontiĝo, kiu okazis en luksa hotelo de Pekino, estis tre kora. La dialogo estis tre vigla kaj ambaŭ grupoj povis kompreni sin reciproke tre bone: tio ankoraŭ unufoje pruvis, ke Esperanto taŭgas por interkompreniĝo ankaŭ inter homoj de la plej diversaj lingvoj kaj kulturoj. Je la fino la ĉina grupo oferis al la italaj gastoj refreŝigaĵon kaj kiel memoraĵon donacis luksan libron titolitan “Noveloj de Lusin”.

Alian delikatan signon de amikeco donis la Redakcio de «El Popola Ĉinio», kiam ĝi post kelkaj tagoj sendis kurieron en Kantonon, kien intertempe estis veturinta nia delegacio, por porti al ĝi la fotojn de la kunveno.

Nia Redakcio dankas tutkore la Redaktoron de «El Popola Ĉinio» kaj liajn kunlaborantojn.

 

La ĉina grupo kun la italaj gastoj. Inter ili la ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio

S-ro GTONG PEIKANG kaj nia Sekretario S-ro Franco Galbusera

 

 al la indekso


 

KUNVENO U.E.C.I. en RIMINO (Italujo)

 

En la tago 1 kaj 2 de la ĵus pasinta majo okazis en Rimino la kunveno de UECI, la itala filio de IKUE, en kiu partoprenis sesdeko da delegitoj el diversaj italaj urboj.

Kutime la UECI-anoj kunvenas okaze de la nacia kongreso de la itala Esperanto-federacio, sed jam de kelkaj jaroj oni aranĝas apartan kunvenon ĉiutrijare, koincide kun la renovigo de la centra komitato laŭ la UECI-statuto.

En ambaŭ tagoj la S. Meso en esperanto estis kuncelebrata de patro Egidio Tic, polo alveninta el Romo, kaj p. A. Ciccanti UECI-prezidanto. Gvidis la asembleon kaj la liturgiajn kantojn en esperanto dum la Meso Sac. D. Magnani, kiu ankaŭ prelegis pri la temo de la kunveno: «La lingva problemo en la evangelia agado kaj homa promocio». Koncize kompare kun la vasteco de la temo sed per trafaj kaj solidaj argumentoj li demonstris la nunan kaosan situacion pri la lingvo-problemo kaj en perspektivo la plej taŭgan solvon pere de la adopto de Esperanto kiel dua, komuna lingvo.

F.ino Carla Boga, vicprezidanto de la loka esperanto-grupo, mallonge raportis pri interesa persona sperto kiel instruistino pri esperanto en mezgrada lernejo. P. A. Ciccanti raportis pri la agado de UECI en la lasta jartrio kaj skize montris la laborplanon por la estonto.

P. E. Tic proponis la eldonon de biografio pri S. Francisko el Asizo okaze de la 750-a jarreveno de lia morto kaj invitis la ĉeestantojn al la IKUE-kongreso-pilgrimo al Ĉenstoĥovo en Pollando venontjare.

Danke al la belega vetero estis por ĉiuj agrabla la posttagmeza ekskurso al la proksima Respubliko San Marino. Vespere oni montris lumbildojn pri la sukcesa eksperimento rilate esperanto-instruadon en elementa lernejo en Cesena kaj filmetojn pri pasintaj esperanto-aranĝoj kie kelkaj ĉeestantoj sin rigardis kiel pli malpli konsciaj aktoroj.

La kunveno bone atingis sian celon. La lokaj gazetoj kaj radio kontentige raportis pri ĝi. Per murafiŝoj informis la publikon je dioceza nivelo kaj per 500 presitaj invitiloj perpoŝte senditaj oni persone invitis al la Kunveno.

 

 

Sac. Duilio Magnani prelegas pri la temo:

«La lingva problemo en la evangelia agado kaj homa promocio».

[Maldekstre sidanta je la tablo estas P. Albino Ciccanti, noto de la TTT-ejestro]

 

 al la indekso


 

STUDSEMINARIO EN BARDOLINO

 

La Itala Instituto de Esperanto kaj la Itala Esperantista Federacio invitis instruistojn, studemulojn de pedagogio, psikologio kaj lingvistiko, spertulojn pri aŭdaj kaj vidaj teknikaĵoj, aŭtorojn de didaktikaj libroj kaj aliajn, kiujn interesas la problemoj de la instruado, al seminario en Bardolino ĉe la lago de Garda por interŝanĝi spertojn pri metodoj kaj teknikaĵoj en la instruado de la lingvoj.

En la kadro de la kunveno oni ekzamenis la didaktikajn kaj sociajn valorojn de la «lingvo ponto» Esperanto kaj oni evidentigis ĝian rolon en la lernado de la lingvoj.

La kunveno daŭris de la 29-a de aprilo ĝis la 2-a de majo. La 1-an de majo vespere la Redaktoro de Espero Katolika celebris la Sanktan Meson esperantlingve kaj parolis al la ĉeestantaj esperantistoj en la preĝejo de Bardolino.

 

 al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

D-ro P. Dendel, estrarano de UEA.

Kelkaj legantoj demandis ĉu estas vere, ke UEA falis en la manojn de senskrupulaj politikistoj, kiuj volas propagandi por socialismo. La redaktoro de E.K. adresis demandon al la estraro de UEA. D-ro Dendel, komisiita por repacigi la movadon, sendis afable ĉi tiun klarigon: «Ni iom miras, ke vi ne ricevis interŝanĝe la revuon ESPERANTO, ĉar en la n-oj de septembro 1974 (p. 142 kaj 147) kaj de septembro 1975 (p. 142) estas la deklaroj de la gvidinstancoj de UEA. Mi aldonas fotokopion de la n-o de sept. 1974.

Mi nur povas ripeti al vi, ke la estraro kaj la komitato de UEA konsideras la neŭtralecon de UEA kiel la absolute necesan garantion por la efikeco de komuna laboro por Esperanto. Cetere depost baldaŭ du jaroj la en Hamburgo elektita estraro strikte respektis kaj respektigis la neŭtralecon de la Asocio. Neniun solan escepton oni povus mencii al vi pri tio.

Ni volonte sugestus al vi, ke via ŝatata revuo ne konsentu malfermon de polemikoj pri tiuj okazaĵoj, kiujn forgesis aŭ juĝas elpasintaj la preskaŭ totaleco de la esperantistoj en sia volo iri antaŭen por la defendo de la L.I.».

 

P. H. Paruzel (Polujo):

«Nia nova Prezidanto arde deziras kun ni ĉiuj en Polujo, ke Vi ne forlasu la redaktoran postenon almenaŭ ĝis la ĉenstoĥova Kongreso (18-23 VIII -1977), eĉ ĝis la fino de la jaro 1977. Mi persone esperas, ke Vi restos kiel eble plej longe nia EK-redaktoro, sed postulu de la IKUE-Estraro redaktoran komitaton, stabon de bonaj plumoj; Vi zorgos pri la eleganteco de la IKUE-revuo kaj en la redakcia komitato Vi havos faciligon... Mi esperas, ke la malproksimeco de la Centra Oficejo ne malhelpos al Vi kaj ke Vi baldaŭ povos transdoni la eldonistajn taskojn al la Roma IKUE-Hejmo».

 

Tibor Beŝŝenyei, hungara KELI-ano:

«Mi havas feliĉon sendi al Vi tri poemetojn por Via revuo. Vi povas juĝi ĉu ili estas publikeblaj aŭ ne. Ne miru, ke mi verkas por katolika revuo. Mi ĉiam uzas Esperanton por la celo de ekumenismo. En mia reformita eklezio mi estas prebitero kaj volas ĉiam tion serĉi, kio kunligas ĉiujn kristanojn, ne tion, kio apartigas».

 

 al la indekso


 

RADIO VATIKANA

 

Kara Aŭskultanto,

La Sanktan Sabaton, 17-an de aprilo, je la 23,30 h. G.M.T., unuafoje surondiĝis per la Vatikana Radio dissendo en Esperanto, laŭ semajna ofteco. Ĉi tio responde al la varma deziro de multaj ĉiulandaj katolikaj Esperantistoj, kiuj, dum nia tempo en kiu amaskomunikiloj estas je la servo de malbono kaj malvero, insiste petas, ke pli kaj pli la vorto de Kristo kaj de la Eklezio, ankaŭ per Esperanto, riparu, kompensu, prilumu.

Fakte ili, konsciaj ke la idealo de Esperanto — interfrateco de popoloj — estas esence kristana, ekde la naskiĝo de la Internacia Lingvo klopodis, por ke ĝi servu al la disvastigo de la vorto de Dio kaj al la instruoj de la Eklezio. La dissendoj de la Vatikana Radio en Esperanto povos, komence, ŝajni tro malgranda paŝo, sed ili estu esprimo de nia aprezado kaj kuraĝigo, kvankam laŭ la limigitaj rimedoj pri kiuj ni disponas, kompare kun la vasteco de la evangeliza problemo. La horo de niaj esperantaj programoj estis elektita ne senintence malfrua, por ebligi la plej efikan disvastigon ĉiudirekten per mezlonga ondo (1529 kHz) en la tuta Eŭropo kaj en la Mediteranea zono. Ni nun petas de vi, ke vi bonvolu informi nin, ĉu vi povis bone aŭskulti, kaj ke vi esprimu konfide al ni viajn dezirojn kaj sugestojn, kiuj estos valora helpo al nia laboro. La Itala Sekcio, kiu kunlaboras kun la Vatikana Radio en la Esperanta kampo, salutas elkore vin, atendante viajn respondojn.

 

 al la indekso


 

Pri Kalocsay en Hungara Katolika Revuo

 

Post enterigo de la cindroj de mia amata amiko kaj kunlaboranto, la genia Kalocsaj, mi ricevis la revuon de la Actio Catholica en Budapeŝto: UJ EMBER / Nova Homo / kun bela nekrologo kaj vivpriskribo. En ĝi estas kelkaj detaloj pri lia vivo, kiujn la aliaj Esperanto-revuoj ne konigis, laŭ mi estus domaĝe ilin preterlasi.

Precipe gravas detaloj pri lia medicina agado kaj verkado, lia nobla sinteno, kiel saniganto! La revuo konsideris nian forpasintan eminentulon, membro de la katolika eklezio, eĉ se — laŭ la raportanto — lia katolika kredo «vundiĝis». Pri tio mi ĝis nun ne sciis ion, ja junaĝe mi amikiĝis, babilis pri diversaj aferoj, li donacis al mi siajn tiamajn poemojn, parte ankoraŭ hungarajn, parte en Esperanto. En mi ne vidis ian trompiĝon, kio kaŭzus la perdon de kredo. En kelkaj estis foje tristo, sed tio ne estas escepta ĉe junuloj. Eble tiu sonis tiel:

«Maldolĉa kanto.

Ekiri, kiel la migruloj

Sen cel', sen hejmo vagi sola

Ne turnu sin plu la okuloj

Al la ĉielo senkonsola

 

kio jene finiĝas:

 

«Kaj kun la vekrianta vento

Vetkanti kanton malesperan».

 

En alia li plendis:

 

«Ho, se alvenus sopirata savo,

Kiu la korojn portus al la lum'...

Espero trompa! Tiu sav ne venas...

La kor' fermita malespero penas...».

 

Sed ja post tiuj, ofte samtempe li skribis petolajn, honhumorajn, gajajn versojn.

Eĉ post tiuj tempoj li ŝajnis ne rezigni pri sia aparteno al la Katolikoj, ja en 1928 ĉe fondiĝo de la Hungara Katolika Esperanto-societo li ĉeestis fundkunvenon kaj fariĝis «kunprezidanto» apud la prezidanto: parlamentano publike eble pli grava. Oni vidas lin en la mezo de la estraro sur tiutempa fotografaĵo.

 / Komitatano estis tiam Julio Baghy! / Kiam en 1929 estis memorvizito ĉe la tombo de prelato Giesswein, prezidanto de Esperanto-Societo, en la nomo de la Katolika Societo Kalocsaj faris poezian memorparoladon. Li ankaŭ partoprenis en la esperantista agado de la 34-a Eŭkaristia Kongreso en Budapeŝto, je kiu okazo lia traduko de poemo de fama katolika poeto Sandor Sik aperis kun aparta laŭda mencio en Hungara Heroldo, kiel majstra verko».

Ĉe la solena Eŭkaristia Vespero esperantista Kalocsay prezentis sian poemon por tiu okazo verkitan / kiu estas legebla en la poste aperinta kongres-libro alvokante la homaron dividitan «per la save gvida Reĝo Kristo»! kun jena fino:

«Ĉar sola savo estas por la tero

Sub sankta signo de la di-ofero

De ĉi neestingebla lum' interna,

La dolĉa reĝ' de Kristo, reĝ' eterna!»

 

Pro tio rigardas la revuo de la «Actio Catholica» eĉ nun nian forpasinton sia. Kalocsay apartenis al tiuj artistoj, kiuj neniam estis kontentaj pri siaj verkoj kaj ilin ofte denove rebonigis, korektis, kompletigis, reverkis - kvankam kelkaj legantoj ofte esprimis, ke al pli bone plaĉis la «unua eldono». «Eble tia propra reverko» estis lia konscia ŝanĝiĝo, kio instigis lin, ke li post 1945 fariĝu membro de la partio, al kio — kiel jam post la senceremonia enterigo de liaj cindroj en la familia tombkapelo en Máriabesnyó —(kio cetere estas fama hungara pilgrimejo! )— diris al mi lia edzino, —«li restis fidela ĝis sia morto». Sed simile li restis fidela al Esperanto, al ties poezio kaj lingvo, al sia bonama, helpema, bonvola karaktero, al sia bonhumoro, al la nobla homamo kaj al la agado por la paco kaj kulturo de la homaro! Tial estas interesa la menciita «katolika» nekrologo skribita «al liaj cindroj» por vidi lin en tiu ĉi lumigo.

P. Balkanyi

 

 al la indekso


 

Kalocsay tradukisto

 

Kálmán Kalocsay, kiu mortis la 27-an de februaro, estis ne nur honora universitata profesoro pri medicino, sed ankaŭ Esperanta poeto, tradukisto, eseisto, lingvisto kaj multjara redaktoro. Li estas precipe konata kiel tradukisto. Lia stilo estas perfekta, modela; multaj konsideras lin la tria granda evoluiginto de la lingvo apud Zamenhof kaj Grabowski.

Ni nomas liajn precipajn tradukaĵojn.

KANTANTA KAMPARO entenas tradukon de 101 hungaraj popolkantoj.

ETERNA BUKEDO estas antologio el poeziaĵoj de 22 naciaj lingvoj.

La leganton ĉarmas mondfamaj poetoj kiel Milton, Shelley, Shakespeare, Paŝkin, Hugo, Caducci, Vrchlicky, Lope de Vega, Heine, Poe ktp.

JOHANO LA BRAVA estas longa poemfabelo de la hungara klasikulo Petöfi.

LA TRAGEDIO DE L'HOMO estas drama poemo de Irme Madach.

La INFERO de la itala poeto Dante Alighieri.

LA FLOROJ DE LA MALBONO de la franca poeto Baudelaire.

REĜO LEAR, LA TEMPESTO, SOMERMEZNOKTA SONĜO de Shakespeare.

EZOPA SAGO entenas 77 reverkitajn fablojn de la greka klasikulo.

HUNGARA ANTOLOGIO entenas belajn perlojn de la hungara literaturo.

KANTOJ KAJ ROMANCOJ de Heine: la traduko estas frukto de komuna laboro kun Waringhien.

 

En la tirkestoj de lia labortablo kuŝas ankoraŭ amaso da poeziaj tradukoj, preparitaj por la longe prirevita mondliteratura antologio «Tutmonda Sonoro», kiu ne povis aperi.

Jen la soneto, kiu enkondukas la antologion «Eterna Bukedo»:

 

Por fuĝi for de l' taga tedo

ĝardenojn fremdajn mi trairis.

Plezure gapis mi kaj miris

kaj kuris mi de bed' al bedo.

 

Sur ĉiu bedo kaj arbedo

min freŝaj floroj tente tiris.

Mi pekis: kelkajn mi deŝiris

kaj plektis ilin je bukedo.

 

Jes, ŝtelis mi el fremdaj koroj:

bukedon de ŝtelitaj floroj

prezentas mi en verda vazo;

 

Eternaj floroj estas ili:

 eĉ paliĝinte ŝajnas brili

en bel' sentempa de l' ekstazo.

 

Leo Belmont aldonas: «Ho, se tiaj ŝtelistoj estus pli nombraj!».

 

 

 al la indekso


 

Pentekosto

 

Jen, jam okazis ke parolis

en ĉiuj lingvoj kaj komprenis ĉiu.

Inter aŭskultantoj estis neniu,

en kiu io bona ne eksonis.

 

Kaj portis dise la Novaĵon:

novaĵon bonan: Li estis inter ni!

Kaj multaj komencis koron malfermi

kaj diskonigi la fortan pruvaĵon.

 

Ĉiujn amas Li, tial releviĝis,

el la mortintoj por ni li vekiĝis

kaj iris ĉielen por fari lokon.

 

Kara Sinjoro! Tial mi Vin dankas;

el mia vivo jam nenio mankas,

Vi jam purigis mian pekan koron!

 

Tibor Beŝŝenyei (Hungarujo)

 

 al la indekso