Enhavo de Espero Katolika numero 5/1976

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

 

 


 

AVERTOJ

1. La membroj, kiuj ankoraŭ ne pagis la jarkotizon, bonvolu tuj ĝin sendi al sia landa reprezentanto.

La Redakcio de E.K. estas tre danka al la landaj reprezentantoj pro ilia sindona kunlaborado.

2. La «Katolika Preĝaro» de nia memorinda prezidanto Don Longoni estas mendebla ĉe nia sekretariejo en Verona aŭ ĉe la nova centro de IKUE en Romo kontraŭ 1200 italaj liroj.

3. La Muzilo - Kajero n. 4 de prof. H. Paruzel (74 paĝa) estas mendebla ĉe la Centra Oficejo en Romo. Jen la enhavo: Enkonduko latine - esperante - Ekumenaj kantoj - Psalmoj - Advento - Kristnasko - Fastotempo - Paskotempo - Pentekosto - Eŭkaristiaj kantoj - Mari-kantoj - Antaŭ la altaro - Anĝela meso - Reĝa meso - Rekviema meso - Kristo venkas. Prezo: lir. 1500 plus 200 por afrankoj.

4. Tiuj, kiuj sendas artikolojn aŭ raportojn, bonvolu skribi tre klare, alie ni devas ne publikigi aŭ transskribi ilin kun granda perdo de tempo.

 al la indekso


 

AL LA EŬKARISTIA KONGRESO

(KOLOMANO KALOCSAY)

 Okaze de la morto de K. Kalocsay, elstara figuro de la literaturo kaj lingvoscienco de Esperanto, D-ro J. Kondor sendis al nia redakcio la belegan poemon de la hungara Majstro pri la memorinda Eŭkaristia Kongreso de Budapeŝto en 1938. La Papa Delegito estis Kard. Pacelli, poste papo Pio la 12a.

D-ro Kondor, kiu tiam studadis en Budapeŝto, diris: « Mi mem aŭdis kaj vidis lin (= Kalocsay) dum la deklamado».

Ĉe la Danubo, kiu por rubando

Majesta metas inter land' kaj lando

Ligilon firman, daŭran de jarmiloj,

Kaj nerompeblan de la hom-armiloj,

Nun gajaj himnoj, piaj psalmoj voĉas:

La korojn milde reĝo Kristo kroĉas

En nerompeble firma harmonio

Per sankta sorĉo de la komunio.

Donacon de la sango kaj la korpo

De Dio, oferitan por homaro.

Jen miloj kaj dekmiloj, ega maro

Da homoj prenis al si en absorbo

Feliĉa, dum la koroj arde batis,

Ligitaj per vinculum caritatis.

Kaj tra la sange disŝirita mondo

Trakuras, kvazaŭ per elektra ondo.

El centmil koroj voĉ de unu koro,

Sublime nobliĝinta per adoro

De l' diohomo, kies sava saĝo

Surteren portis benon de l' Mesaĝo.

Kaj tiu voĉo, tiu koraklamo,

Kiel korbato de l' ĉiela amo,

Kun vigla vibro kaj kun ritmo festa

Disflugas ĉien sur la ter’ tempesta

Kaj trovas eĥon en la koroj frataj

Samvibre viglaj kaj samritme bataj,

En kiuj vivas, per la save gvida

Reĝ' Kristo, la Homaro sendivida.

Sed tiu voĉo trovas ankaŭ murdan

Malamon, trovas nekomprenon surdan.

Vojo-perdintajn korojn, ĉe idoloj

Paganaj, reportantaj al la tero,

Kiel dum la migrado de l' popoloj.

La leĝon de la sango kaj de l' fero,

Martirojn novajn, brulon de altaroj

De l' Krista amo kaj de l' homa indo,

Sangverŝojn de la cirko de l' cezaroj...

Kaj antaŭ tiu ĉi anima blindo

Ekmuĝas tiu voĉ' milionobla

Kaj krias tondre, en indigno nobla:

Quo vadis, mundus? Antaŭ via salto

En la abismon, antaŭ fal' el alto,

Ho haltu kaj rigardu dum momento

Pri via glora verk' vi homa gento:

La cerbo ja, pri kiu vi fieris,

Kiel iam en Babel, jen liveris

Al vi nur mondkonfuzojn, kataklismojn.

Savo-promesajn, damnoportajn ismojn,

Mizeron en abund’, kaj por instigo

De plej terure stulta menmortigo:

Venenajn gasojn, flugmaŝinajn bombojn,

Por fari senekzemplajn hekatombojn,

Maŝinojn kreis al vi la genio

Por sklavo, kaj vi iĝis jam nenio.

Krom sklav' de via sklavo, ĉar en sino

Vi portas la animon de maŝino!

Ho rekonsciu en la lasta horo,

Ke vanta estas ĉio, sen animo

Sublime nobliginta en adoro

De l' diohomo! Venu por pilgrimo

Al la altar' mistera, kie fumas

Incens' de l' amo, kie arde lumas

La korpo kaj la sango, tra landlimoj,

Al sankta unueco de l' animoj!

Ĉar sola savo estas por la tero,

Sub sankta signo de la di-ofero

De ĉi neestingebla lum' interna,

La dolĉa reĝ' de Kristo, reĝ' eterna!

 

al la indekso


 

FABELO (de dipatrino)

 

En preĝejo — kolonoj oritaj,

kun oritaj inkrustaĵoj longformaj,

de la ter' al l'arkadoj leviĝis.

En oraj verstaĵoj — l'ikonoj

briletis norme tra la malhel'

Eĉ la malhelo en la preĝejo

ielan havis rebrilon oran.

En ora duonombro bruladis,

per flametoj el pura rubeno,

la lampoj kun oritaj ĉenetoj.

 

La homaro venadis matene,

venis viroj, virinoj preĝantaj.

Trembrilis la flamoj kandelaj,

radiante sukcenan lumeton.

Al arkadoj leviĝis incenso,

per lazuraj nuberoj parfumaj.

De supra fenestreto — radio

traboris la incensan nebulon.

Pli supre ol l' incensa lazuro,

pli supre ol la ora nubaĵo,

ol la or-inkrustitaj kolonoj,

Gaja leviĝis — kanto hosana.

 

En preĝejo, post pezaj vualoj,

post rubena okulo de lampo,

de kvin jarcentoj jam nun suferis

ĉagrenita — la Panjo de Dio,

vizaĝon klinitan sur l' Infano,

longajn okulojn ombre velurajn,

buŝon sulkitan de la malĝojo.

Eble kamparano Novgoroda,

aŭ pentristo, aŭ simpla monako

—okul' hela, profunda, lazura

eble viro kun falkaj okuloj

vivigis la diinon paceman.

Nun pri tio diveni ne gravas,

estis certe pentristo talenta.

De kvin centjaroj jam nun suferis

ĉagrenita — la Panjo de Dio

por la Filo Jesu' krucumita.

Sed ŝi eble suferos, ĉar larmojn,

ĉar lamentojn tro multajn demetis

ĉe ŝiaj piedoj — kampulinoj,

nigre vestitaj pilgrimantinoj,

el vilaĝoj proksimaj kaj foraj.

Tuthumilaj, timemaj, fidemaj,

flustris al ŝi sian preĝon:

«Ni timas turniĝi al Li Mem,

pro tio ke ni grave pekadis:

Li eble kolerus kaj eĉ punus:

ni ne Lin ĝenu per bagatelo;

sed certe ĉe la Filo vi zorgos

por ĉi pet' je bezono malinda;

kie kor' de juĝisto malmolas,

estas mola la koro patrina:

ni pro tio vin, Panjo, petegas:

protektu, donu helpon, kompaton».

 

Venis poste terura ondego,

la kolonoj skuege falegis,

planken falis la lampoj, splitiĝis

la ruĝaj brikoj, ŝtonoj sabliĝis —

kaj la pluvo forskrapis orumon;

iĝis l'ikonoj — lernej-hejtaĵo.

Anstataŭ la muroj de la templo

—alta, purega kaj tute brila—

ĉirkaŭe kreskis urtikoj grasaj.

Nun la homaro plendi iradas

ĉe la ĵurnalo de la distrikto

kontraŭ la prezidant' de l' kolhozo,

kaj kontraŭ Peĉjo, la brigadestro:

ja tie justeco troveblas!

Sur la vojo min kaptis soifo.

Staris izbeto en la vilaĝo.

Mi frapetis — oldulino venis,

en grandan ejon min enkondukis.

Mi eltrinkis tason — viŝis buŝon,

la septon mi transiris, por verŝi

la restan akvon en la sitelon,

(trans la septo staris kuirejo

kun siteloj, kaldronoj kaj potoj).

inter kaldronoj, kuvoj, kuleroj,

supre de la krevinta pavimo,

tute brilo per oro kaj bunto,

staradis sur benko la diino,

en oritaj vestaĵoj plisitaj,

vizaĝon klinitan sur l' Infano,

longajn okulojn ombre velurajn,

buŝon faltitan per la malĝojo.

«Al mi donu, avinjo, l' ikonon,

en ĉefurbon mi tuj ĝin transportos».

«Al vi, ĉu? Por ke vi ĝin primoku,

vi ĝin malhonoru blasfeme?»

«Kiom? Por ĝin montri al homaro!

Ĝia posteno estas muzeo:

en Tetrjakov', Ermitej', aŭ Luvr'».

«Muzeanoj plurfoje venadis,

multajn monerojn ofertis;

eĉ kompatemon ekscitis.

Min tamen ne trompas la ŝajnigo,

kaj mi diris: «Eĉ min distranĉu,

la okulojn per fero forbrulu,

sed mi la belegan Dipatrinon

ne lasos al honto far diabloj».

«Sed pri kiaj diabloj vi klaĉas,

ineto, laboristoj pri arto

ili estos, belecon aprezas,

kaj belecon kolektas po-gute».

« Mirinde! Amase forĵetinte,

nun po-pecete kolektus?».

«Sed vi — kion pri ĝi faras? Preĝon?

Restas por vi aliaj ikonoj».

«Kion mi faras? Je la mateno.

post la leviĝo, mi per oleo

ŝmiretas ĝin, kaj poste lumilon

mi ekbruligas antaŭ Patrino,

kaj ŝi longe kun mi paroladas.

longe kaj dolĉe scias paroli

la Patronino kune kun mi».

«Stulta fariĝis vi, virineto:

nu kiam tabulo tilia —

- se eĉ kun orumitaj koloroj

parolsciu laŭ nia lingvaĵo?»

«Ĉu vi eniris por trinki akvon?

Do vi eliru: jen tie pordo!»

 

Mi eniris, kaj tuj ekekstazis:

mi foriris tra verdaj ebenoj,

mi foriris en urbojn betonajn,

mi parolis kaj manĝis kun multaj;

en hoteloj mi noktojn pasigis.

Kaj iom post iom — stranga sonĝo

ĝi al mi ŝajnis, aŭ fabelo,

ke en la kuirej' de oldulino,

inter potoj, kuleroj, kuvetoj,

sur tiu sama benko el kverko —

- kie jam nun ŝi vivi kutimas -

trovas rifuĝon la Dipatrino,

en oraj, faldumitaj vestaĵoj,

vizaĝon klinitan sur l' Infano,

longajn okulojn ombre velurajn,

buŝon signitan per la malĝojo.

La ino per oleo ĝin ŝmiras,

kaj poste ekbruligas lumilon,

flustre parolas kun Patronino.

Vane insistas la muzeanoj.

 

V. SOLUĤIN (rusa poeto)

Traduko de sac. B. Cadei

 

al la indekso


 

VENTO POR NIA MUELILO

 

Prof. J. Kondor, Germanujo, sendis al la Redakcio de E.K. fotokopion de du artikoloj, kiujn li verkis por montri la utilon de Esperanto. «Esperanto hilft» kaj «Esperanto hat geholfen». Li feriis pasintjare kun sia familio en Hastings (Suda Anglujo). Apud li loĝis esperantisto, kun kiu li povis tre bone konversacii en la lingvo de Zamenhof.

D-ro Kondor partoprenis en virina klubo kaj faris paroladon pri siaj travivaĵoj en Luksemburgo kaj lia amiko tradukis tre flue en anglan lingvon. Je la fino de sportfesto oni petis lin doni arĝentan pokalon al la junaj venkintoj. Kiam li disdonis la premiojn, li faris paroladon en Esperanto, kiun lia amiko tradukis en la anglan lingvon.

*

Amiko, kiu havas grandan butikon en Garda (ĉe la samnoma lago), diris al mi: «Eniras mian butikon germanoj, danoj, nederlandanoj, svedoj ktp. Nur kun granda penado ni povas iomete interkompreniĝi, sed vespere mia kapo estas terure laca».

Se ĉiuj konus kiel duan lingvon Esperanton, la afero estus tute alia.

*

Antaŭ 28 jaroj oni starigis la Ekumenan Konsilantaron de la Eklezioj, kiu nun ampleksas 263 ekleziojn dissemitajn en pli ol 90 nacioj. Kiom da utilo, se en la kunvenoj la partoprenantoj parolus kaj komprenus la internacian lingvon Esperanto!

*

Dum la memorinda aŭdienco de 13.8.1975 [dum kiu ĉeestis la kongresanoj de IKUE, noto de la TTT-ejestro] la Papo parolis unue en la itala lingvo. Apud mi estis grupo da italaj junuloj, kiuj atente aŭskultis. Sed kiam la Papo parolis france, angle, hispane kaj germane, la junuloj — kaj ne nur — enuiĝis kaj babilis inter si longtempe. Se Esperanto estus la komuna lingvo de la homaro, la ĝeneralaj aŭdiencoj estus por la Papo granda ŝparo de tempo kaj fortoj, malpli lacigaj por la partoprenantoj.

 al la indekso


 

Ateno Lumos por Kongresanoj

 

La urbo Ateno, kie okazos la 61-a UK, estos speciale lumigita nokte. Tiel promesis la urbestro de Ateno.

 

La solena inaŭguro de la Kongreso okazos en la Atena Hotelo Hilton. La ĉeftemo de la UK estas: «Internacia kunlaboro de ŝtatoj je regiona nivelo». Kroma interna temo: «Kiel nuntempe argumenti por Esperanto?».

 

 al la indekso


 

FAKAJ TERMINAROJ

 

Dum la lastaj jardecoj jam aperis en Esperanto terminaroj pri multnombro da fakoj, ekz. fervojo, geologio, kemio, maŝinfako, medicino, religio... La verkintoj tamen estis plejparte unuopuloj, kiuj formis siajn terminojn proprajuĝe, sen kontaktoj kun aliaj fakaj aŭ lingvaj kompetentuloj. Pro tio necesas iomete malfidi tiajn terminarojn. Tute fidinda tamen estas la en 1974 aperinta «Internacia komerca - ekonomika vortaro en 9 lingvoj» de F. Munniksma: ĝi enhavas Esperanton kaj eĉ la difinojn en Esperanto apud tiuj donitaj en la angla.

 

La «Plena ilustrita vortaro», ĝuanta duonoficialan karakteron, enhavas jam kontentigan nombron da fakvortoj, tiel ke ĝi estas uzebla kvazaŭ kiel universala leksikono. La fakmondo tamen bezonas multe pli ampleksan vort-trezoron.

 

Necesas atentigi la vastan esperantistaron, ke jam antaŭ jardekoj fondiĝis «Internacia Scienca Asocio Esperantista» (ISAE), kies organo estas «Scienca revuo»: ĝi pruvas, ke Esperanto taŭgas por esprimi ĉiujn nuancojn de la teknik-sciencaj temoj; tamen ankoraŭ mankas kunlaborantoj pri multe da fakoj.

 

De nun ISAE kaj la Akademio de Esperanto (AE) kune agadas por garantii kontinuan evoluon de la terminaro en ĉiuj fakoj kaj same unueciĝon de la lingvo.

El «Esperanto»

 al la indekso


 

ESPERANTO EN PERSPEKTIVO

 

«Jam de pluraj monatoj estas aĉetebla la libro ESPERANTO EN PERSPEKTIVO, kiu donas klaran bildon pri la socia signifo de la esperanto-movado: lingvo ne estas nur gramatiko kaj vortaro; ĉio, kio estas en esperanto krom gramatiko kaj vortaro, ricevas en ĉi tiu libro mencion kaj komenton» (N. Minnaja)

 

Ĉiu, kiu iasence konsideras sin serioza esperantisto kaj ne nur periferia hobiisto, povos profiti per studado de ESPERANTO EN PERSPEKTIVO; sed precipe tiuj, kiuj deziras: ekzameni aŭ ekzameniĝi, instrui, verki pri Esperanto, maturstile kaj inteligente propagandi pri Esperanto en diversaj medioj kaj armi sin kontraŭ demandoj... (Marjorie Boulton)

 

 al la indekso


 

UNUA PACIFIKA E-KONGRESO

 

La pasintan januaron okazis en la Kolegio «Queen's» de la Melburna Universitato la unua Pacifika Kongreso, al kiu aliĝis 242 homoj. Malfermis ĝin S-ro M. Byrne, ministro pri turismo de la ŝtato Viktorio. En la vasta programo, prelegoj alternis kun amuzvesperoj, internacia koncerto kaj drama konkurso. Oni esprimis la deziron, ke pacifikaj kongresoj okazu ĉiun kvaran jaron, kiel la Olimpikoj.

 

 al la indekso


 

TELEVIDA KURSO DE ESPERANTO

 

En la Slovaka televido aperis televida kurso: la aŭtoro estas Pavel Rosa, kiu dediĉis multe da tempo por prepari ĝin.

 

La kurso ampleksas 17 duonhorajn lecionojn, kiuj estas filmitaj sur 35-milimetra bendo. La elsendado okazas ĉiun merkredon je la 21,20 en la dua programo de la Slovaka televido kaj estas videbla ne nur en la nordaj partoj de Hungarujo.

 

 al la indekso


 

SINJORO, DONU VIDPOVON!

 

Sinjoro, donu al mi vid povon!

Ĉe Via vojo tiel mi krias.

Al almozulo donu almozon,

Mi sentas, nun Vi apud mi iras.

 

Mi estas blinda, nenion vidas,

Blinda min naskis mia patrino.

Viaj disĉiploj ĉiuj min bridas;

Sed mi ŝrikas, kiel akrigilo!

 

Vi devas aŭdi la akran voĉon,

Mian krion, ho ido de David'

Kaj Vi ne povas lasi la lokon

Kie vokas Vin mizera homid'!

 

Mi scias bone, havante povon

Vi povas fari miraklon al mi

Ho! Aŭskultu la mizeran voĉon

Kaj mi ne ĉesas la bonon psalmi!

 

Vi ektuŝu la blindajn okulojn

Mi kredas, vidi tuj mi komencas.

Vi jam sanigis multajn blindidojn

Ho, mi jam Vian potencon sentas.

 

Vian vizaĝon vidi unue,

Mi forte, eĉ fortege sopiras!

Poste kun granda amaso kune

Vin sekvi mi ĝis morto dezirus!

 

1976.03.25. Budapeŝto

 

TIBOR BEŜŜENYEI

H-1148. Budapest, XIV

HUNGARIO

 

 al la indekso


 

RESURREXIT

 

Kristo duafoje venis en la judan teron.

 

La dua reveno estis triumfo.

 

Filo de Dio, belega per la beleco de sia antaŭe turmentita kaj krucumita Korpo, bonodora dank' al spiro de Dieco, Savinto, venkis morton kaj malfermis al ĉiuj bomoj de bona volo pordegon de eterna feliĉo.

 

De nun Li akompanas homon ĝis la fino de l' mondo.

 

Multaj vidis Lin post Lia glora Resurekto, multaj parolis kun Li, manĝis, aŭskultis Lian voĉon.

 

La tre amata Savinto devis suferi kaj morti por resurekti.

 

Lia morto estis kondiĉo de resurekto. Niaj korpoj simile al Korpo de Kristo devas ankaŭ morti por resurekti.

 

Tamen Li restis kun ni en plej Sankta Sakramento, la sama Kristo, kiu antaŭ 2000 jaroj naskiĝis, vivis, suferis, mortis kaj resurektis.

Li restis kun ni:

en nia suferanta mondo,

en niaj puraj koroj, kiujn regas Lia graco,

en niaj preĝejoj, malliberulo de l' amo en la blanka ero de Pano.

Alleluja! Christus vivit!

 

 al la indekso


 

TUTPOLLANDA PREĜTAGO DE ESPERANTISTOJ

sur Klara Monto en Ĉenstoĥova

Ĉenstoĥovo estas jam ekde ses jarcentoj la spirita centro de la pola katolikaro. Ĉiujare pilgrimas tien multaj kredantoj por preĝi antaŭ la mirakla bildo de Dipatrino Maria /Nigra Madono/. En ĉi-tiun eklezian agadon eniras la pola esperantistaro organizante ĉiujaran preĝtagon la unuan dimanĉon de junio. Ĉijare tio okazos la 5-6-an de junio.

Jen detala programo:

 

Sabato, la 5-an de jun. 76

h. 17.00 - S. Meso kun homilio.

18.00 - Konferenco.

19.00 - Interkona Vespero.

20.00 - Krucvojo.

21.00 - Kunveno en la Kapelo de Dipatrino.

 

Dimanĉo, la 6-an de jun.

h. 8.00- Preparo al la liturgio.

9.00 - Pontifika Meso en la Baziliko.

11.30 - Laborkunveno aparta por plenkreskuloj kaj junularo.

13.30 - Adiaŭ antaŭ la Mirakla Bildo.

 

BONVENIGITAJ KAJ INVITITAJ estas ankaŭ eksterlandaj samideanoj.

 

Animzorganto de polaj esperantistoj

P.R. Forycki

 

 al la indekso


 

EPISKOPO MIZIOŁEK PRI ESPERANTO

 

Laŭ la raporto de «Nia Espero», bulteno de la polaj katolikaj esperantistoj, la 12-an de januaro la krakova Esperanto-Sekcio havis eksterordinaran kunvenon en la klubo de katolikaj inteligentuloj (KIK), en kiu partoprenis Lia Episkopa Moŝto D-ro Ladislao Miziołek, helpepiskopo de Varsovio kaj multaj delegitoj el vojevodioj Katowice, Kielce, Nowy Sacz, Tarnów, Varsovio... Jen la parolado de la episkopo: «Estas evidenta ordono de Jesuo Kristo: "Iru kuj instruu ĉiujn naciojn!" Kaj instrui ni povas nur tiam, kiam ni ligos kontaktojn kun la aŭdantoj. Alie nia parolado similus nur al balbuto de neniu komprenata.

Eĉ la plej savodona mesaĝo valoras nenion, se ĝi ne estas kompreneble transdonita.

En la unua jarcento helpis al la misiado ne nur speciala graco de Dio, sed ankaŭ la historia avantaĝo, ke en la roma imperio preskaŭ ĉie estis komprenata la greka lingvo 'koine'. En tiu lingvo estis konata la Sankta Skribo kaj la unuaj teologiaj disertacioj.

Dum la mezepoko la lastaj tempoj — la saman rolon plenumis la latino. Tamen pli kaj pli ĝi iĝas la lingvo de specialistoj, ne atingebla por la amaso, ĉar ĝi estas tro malfacila por studi kaj mankas al ĝi novaj vortoj, kio tre malebligas transdonon de la hodiaŭa penso. Malgraŭ la plej granda estimo al la lingvo mi devas konstati ties praktikan perdiĝon. Domaĝe!

Sekve de tio ekestis granda manko en la internacia interkompreno ene de la Eklezio. Tia montriĝis sufiĉe doloriga dum la lasta Koncilio Vatikana, kiam multaj episkopoj, precipe el la okcidenta Eŭropo, sidis surdomute, profitante nur el neprecizaj tradukaĵoj.

La nervoziga malfacilaĵo de la interkompreniĝo vekis grandan deziron pri iu komuna kaj neŭtrala lingvo. Nia Eminenta Kardinalo Wyszynski diris intervjue al pastro Duilio Magnani: "La sekvonta Koncilio parolos Esperanton". Kvankam la eldiraĵon oni devas kompreni iom ŝerce, tamen certas, ke la Kardinalo esprimis en ĝi varman deziron de la Ekezio; la realigo tamen de tiu deziro dependas de la esperantistoj mem.

Dum la lasta IKUE- Kongreso en Romo mi havis praktikan pruvon, kiel la internacia lingvo utilas kaj estas agnoskata de la ekleziaj aŭtoritatoj. Tie mi celebris multfoje en Esperanto ĉe la plej honoraj altaroj de la romaj bazilikoj...».

 

 al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

P. Proulx (Kanado):

«Kun granda bedaŭro mi legas pri la morto de nia sindonema prezidanto, pastro Longoni. En la nomo de ĉiuj kanadaj IKUE-anoj mi esprimas tutkorajn kondolencojn al la estraranoj. Neniam oni devas forgesi, ke la morto ne estas fino, sed komenco. Mi certigas, ke li ĉiam restos en niaj memoroj.

Samtempe mi gratulas la novan prezidanton P. Dr. Biedulski kaj bondeziras por li kaj IKUE bonan sukceson».

*

Maria Sienkiewicz (Usono):

«Gratulon pro la bela revuo, kiun mi ĉiam legas kun granda intereso sentante min kunligita kun la granda familio de IKUE».

*

P.H. Paruzel (Pollando):

«Mi vidas tre volonte vin en la posteno de redaktoro de E.K. Vi bezonas stabon da kunlaborantoj kaj ni prizorgos ĝin, tiel ke vi devos nur porti la materialon al la presejo kaj korekti la presprovojn».

Noto de la Redaktoro:

Mi estas tre danka al mia kara kolego P. Paruzel pro lia estimo kaj helpemo. Mi kredas, ke multaj estus pli kapablaj redaktoroj, ĉiukaze lia deziro estas la sama ol tiu de la Estraro, kiu petis, ke mi restu en mia posteno. La helpemon kaj agemon de polaj samideanoj mi bone konas kaj ŝatas. Certe oni ne devas forgesi, ke Espero Katolika estas internacia revuo, kiu devas akcepti la kunlaboradon de orientuloj kaj de okcidentuloj. Kaj espereble restos iom da spaco en ĝi por la redaktoro.

*

 Frato E. Mulders (Nederlandaj Antiloj):

«Momente mi estas tradukanta el la nederlanda lingvo libron de N.G. van Doornik pri Francisko el Asizo... La 18-a ĉapitro priparolas la faman Kantikon de 1' frato Suno. Mi trovis la tradukon de pastro W. Flammer en E.K., sed mi scias, ke ankaŭ la itala P. Carolfi iam faris tradukon. Mi ŝatus havi tiun tradukon. Eble vi aŭ alia samideano bonvolos sendi ĝin al mi. Mia adreso: Fr. E.N. Mulders, ARUBA - Nederlandaj Antiloj».

Noto de la Redaktoro:

Se kelka IKUE-ano havas la deziratan tradukon de P. Carolfi, bonvolu sendi ĝin al Frato Mulders.

*

S-ro Rene Claude Colas (Francujo):

Hodiaŭ 14.4.1976 mi ricevis la bultenon de la francaj katolikaj esperantistoj, en kies unua paĝo troviĝas la «bileto de la Prezidanto». S-ro Colas (filo de la fama pioniro, pri kiu nia revuo en siaj tri lastaj numeroj multe raportis) esprimas ankoraŭ unufoje sian deziron, ke E.K. donu multajn informojn pri la katolika mondo, pri ekumenismo kaj pri la enkonduko de Esperanto en la instituciojn kaj grupojn. Li montras kiel ekzemplon la bultenon de la italaj kat. esperantistoj (Katolika Sento), kiu «s'est présenté comme une revue bien rédigée, dense et présente un certain intérêt que nous apprécions».

 Noto de la Redaktoro:

Estus facile preni el katolikaj ĵurnaloj kaj revuoj (ekz. L'Osservatore Romano, L'Avvenire, Famiglia cristiana ktp.) multajn religiajn informojn kaj plenigi ne 16 paĝojn, sed 50 kaj pli. Sed multaj IKUE-anoj diris: «Religiajn informojn ni legas en niaj katolikaj gazetoj, pli frue kaj pli longe...». Do ni kutime donas nur malmultajn informojn pri la vivo de la Eklezio kaj pri ekumenaj problemoj. Ni ne mankis memorigi la klaran instruadon de la Eklezio pri moralaj kaj religiaj problemoj: ekz. pri justeco, karitato, vera signifo de la paco, aborto, eŭtanazio, antaŭgeedziĝaj seksaj interrilatoj, samseksamo, pastra celibato, rilato de la romkatolika Eklezio kun aliaj eklezioj, ktp.

Ni dediĉas pli da paĝoj al la vivo de IKUE, al la pioniroj de nia katolika movado (ekz. al la patro de prezidanto Colas ni dediĉis multajn paĝojn), al la esperantista movado en la mondo, al nia literaturo, ktp. En Katolika Sento (januara numero) ni legas: «Espero Katolika, kiel organo de IKUE, devas raporti pri la tutmonda organizado de la internacia esperanta asocio; do, pri la aktiveco de la landaj asocioj kaj urbaj grupoj, pri presado de nia literaturo, pri problemoj kaj akcelo de nia movado. Ne precize pri ekleziaj informoj, ĉar povas aparteni al ĉiu ajn alia revuo».

En estontaj kongresoj ni pritraktos, ĉiukaze, la problemon, se okazos ĝenerala kunveno kun debatoj.

 

 al la indekso


 

NI FUNEBRAS

 

La 3-an de decembro 1975 forpasis s-ano Ludwig Siedl, dum jardekoj agema esperantisto en Vieno, kelkajn tagojn post la atingo de sia 96-jariĝo. Al lia filo prof. P. Suither Siedl, Salzburg, ni esprimas profundsencan kondolencon.

 

Ni funebras ankaŭ kun nia multjara, fervora samcelano Karl Dürrschmid, suferinta pro la morto de sia kara edzino Jozefine. S-ano Dürrschmid en 1970 plensukcese organizis la 2-an IKUE-KELI-Kongreson en Klagenfurt, do multaj samideanoj konas lin.

 

 

 al la indekso


 

SONETO PRI LA FRATAMO

 

Ĉu ekzistas amo inter la fratoj,

se iu nur diras: « Mi amas Dion»,

se — se bezonas — li faras nenion

kaj nenion donas al malsatantoj?

 

Ĉar la homaro bezonas nutraĵon

ne nur spiritan, sed materialan.

Tiel ni faras agadon vanan,

senfrukte proklamas Bonan Novaĵon.

 

Do nia agado estu la Bono!

Tion atendas de ni la Sinjoro

kaj tiam la Paco inter nin venas.

 

Ĉur frukto de l' amo estas helpemo,

ni devas fari ĝin ĝis la Reveno:

pro tio nia Di' certe nin benas!

 

Tibor Bessenyei (KELI-ano)

Budapest

 

al la indekso


 

TERURA MALEKVILIBRO

 

En la jaro 1970-a ni estis 3.635 milionoj, el kiuj pli ol du miliardoj en Azio. Laŭ statistikoj de la Unuiĝintaj Nacioj estas konsiderataj « riĉaj» 21 okcidentaj kaj 8 orientaj landoj, entute 1.230 milionoj da enloĝantoj. Temas pri 34% de la homaro, kiuj disponas je 86% de la riĉaĵoj.

Aliaj 105 landoj (66% de la homaro) kun 2.400 milionoj da enloĝantoj disponas je 14% de la tutmondaj enspezoj.

Kontraŭ meznombra enspezo de 50 jaraj dolaroj por civitano de la «Alta Volto» (Afriko) staras la 5.000 dolaroj-enspezo por ĉiu Usonano.

al la indekso


 

INTERVJUO KUN RUMANA JUNULO

 

Antaŭ nelonge itala jurnalisto intervjuis junan rumanan rifuĝinton. Traian parolis libere pri sia lando, pri la registaro kaj la Eklezio.

 

D. Kial vi fuĝis el via lando?

R. Nur pro unu kialo: mia kredo. Mi estis ortodoksulo, nun mi estas katoliko, tamen mia konvertiĝo estis sekreta.

 

D. Kial vi ŝanĝis religion?

R. La ortodoksa religio ne kontentigis mian verosoifon, krome la sinteno de ĝia hierarkio rilate al la reĝimo naŭzis min.

 

D. Kiam vi komencis piani vian fuĝon?

R. Kiam mi fariĝis konvinkita katoliko: tiam mi estis 17-jara.

 

D. Kiel vi realigis vian planon?

R. Per multaj malfacilaĵoj mi sukcesis ricevi la permeson veturi al kelkaj socialismaj landoj, poste... Sed mi preferas silenti por ne kompromiti personojn, kiuj helpis min.

 

D. Kiuj liberecoj mankas en Rumanio?

R. Ĉiuj! Politika, religia, kultura, ktp.

 

D. Post la kontaktoj, kiujn vi havis kun italoj, ĉu vi pensas, ke la italoj konas bone la situacion de komunismaj landoj?

R. Mia impreso estas, ke multaj italoj kredas je la komunismo kiel je surtera paradizo kaj je solvo de ĉiuj problemoj. Sed mi bondeziras, ke via lando neniam ĝin spertu.

 

D. Ĉu vi volus doni kelkan konsilon al la italaj katolikoj?

R. Unu: ke ili ne lasu sin konduki en la tenton aliĝi al tiu ideologio. Inter komunismo kaj katolika Eklezio ne povas okazi alproksimiĝo.

 

al la indekso


 

MOSKEO EN ROMO

 

Baldaŭ komenciĝos la konstruado de moskeo en Romo. Temos pri la plej riĉa en okcidento: 8 jaroj da laboroj, 40 miliardoj da italaj liroj de elspezo, areo de 30 mil kvadrataj metroj donacita de la itala ŝtato.

La verko, projektita de la arkitekto Abdelmagid Bouzid, estis proponita de la Irana ŝaho, kaj estas mone subtenata de ĉiuj muzulmanoj, arabaj kaj ne arabaj. Granda modelo montras, kian aspekton havos la moskeo: grandega ŝtontabulo hela, el kiu elstaros orumita kupolo kovrita per skribaĵoj kaj simboloj el Korano kaj du minaretoj, el kiu la pli alta mezuros pli ol 80 metrojn. La kupolo, kun duobla volbo, havos diametron de 55 metroj; krome, rivereto 300 metrojn longa laŭiros alian malaltan konstruaĵon kun 5 malgrandaj minaretoj kiu gastigos la Islaman Centron, ejon por kunvenoj inter kristanoj kaj muzulmanoj, centrojn por kulturaj iniciatoj, teologian islaman Instituton kaj Bibliotekon. Oni antaŭvidas, krome, ekzotan ĝardenon, kiu memorigos la atmosferon de la arabaj landoj. La Roma Moskeo, pro sia grandeco kaj pro la menciitaj kulturaj-religiaj centroj, estos avangarda loko por dialogo inter religioj ne plu malamikaj.

 Teksto de Daniela Berti, traduko de Antonio de Salvo

 

al la indekso