Enhavo de Espero Katolika numero 6/1974

al la indekso de jarkolektoj 1971-1975

 

 

 

 

 

·  TRADUKO 

·  NI FUNEBRAS

 


 

KONGRESO

 

De la 20-a ĝis la 27-a de julio okazos la 3-a internacia kongreso de kristanaj esperantistoj, 35-a internacia kongreso de IKUE kaj 26-a internacia kongreso de KELI. 

Kongresejo: Jugendpark Hamburg-Langenhorn, Jugendparkweg 60, Hamburgo. 

Loka Kongresa Komitato: Hella Lanka - Hamburg

Tel. 040 - 631 XX XX  

 

Niaj fotoj montras la kongresejon kaj la preĝejon St. Ansgar, kie okazos Diservo okaze de la kongresa malfermo.

Ekumena diservo okazos en la St. Ansgar-preĝejo.

 

KELI-IKUE-kongresejo

 

 

 al la indekso


 

Memorinda kunveno en Rimini

 

De la 28-a ĝis la 30-a de aprilo okazis studkunveno de sacerdotoj en Rimini. Gastigis ilin la monakejo S. Bernardino da Siena, kie estas la mondfama P. Albino Ciccanti. La kunveno estis malfermita precipe al sacerdotoj, kiuj konas Esperanton kaj la katolikan esperantistan movadon, sed ankaŭ al aliaj sacerdotoj. La programo montras la gravecon de tiu kunveno: Pri nia movado parolis P. Ferdinando Longoni, prezidanto de IKUE; pastro Angelo Duranti, prezidanto de IABO (= Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj) pritraktis la temon «Esperanto kaj Bibliaj studoj»; P. Albino Ciccanti parolis pri «Esperanto kaj paŝtista agado por turismo»; Esperanto kaj liturgio» estis la temo de pastro Bruno Benini; P. Georgo Korytkowski parolis pri «Esperanto kaj Ekumenismo».

La ĉeestantoj esprimis la deziron kunveni ankaŭ venontjare.

P. Albino Ciccanti, prezidanto de UECI, komunikis, ke la kunveno de UECI okasos en Verona tuj antaŭ la nacia kongreso de la italaj esperantistoj (14-20 IX).

 

al la indekso


 

E-Kongresoj

 

De julio ĝis septembro okazos pluraj kongresoj.

En Hamburgo la internacia kongreso de kristanaj esperantistoj (20-27 VII).

La Universala Kongreso (27 VII - 3 VIII).

En Valladolid la 34-a Hispana E-Kongreso (18-22 VII).

En Magliano, apud Lugano, la 15-a Eŭropa-Semajno, organizita de Svisa Asocio de E-Fervojistoj (22-28 IX).

En Verona la 45-a itala kongreso de E. (14-20 IX).

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Paŭlo Balkanyi (Hungarujo) :

«Kelkfoje mi ricevis vian edifan revuon kaj gratulas pro la nuna enhavo, bela aspekto kaj bonaj tekstoj kaj raportoj. Kelkaj opinioj kaj alparoloj estas vere trafaj. Por iom helpi mi sendas apudan tekston. Mi esperas, ke ĝi estos internacie interesa por la legantoj. Mi bondeziras Dian benon al via revuo, ankaŭ al la ekumena kunlaboro kun ĉiuj kristanoj de la mondo, precipe kun KELI, en la komuna ŝafaro de nia Sinjoro Jesuo Kristo...».

Noto de la Redaktoro:

Mi dankas al la fama esperantisto pro liaj gratuloj, bondeziroj kaj interesa artikolo. Kiam mi vidis en lia letero la subskribon «Paŭlo Balkanyi 80 jara», mi tuj serĉis en mia gvidlibro por supera ekzameno la nomon jam konatan kaj legis: «P. Balkanyi naskiĝis en 1894 en Budapeŝto. Lia esperantista kariero komenciĝis en 1909... En 1921 li eldonis la unuan verketon de K. Kalocsay. Li kunlaboris en la redakcio de Literatura Mondo kaj de post tiu tempo li kunlaboras al preskaŭ ĉiu grava E-gazeto...». Korajn gratulojn al la mondfama pioniro de Esperanto kaj multajn bondezirojn okaze de lia 80-a jaro!

*

Miloŝ Ŝvaĉek (Ĉeĥoslovakio)

skribis en marto:

«Kara mia frato, kelkaj ekzempleroj de EK atingas nin, aliaj ne. Bedaŭrinde EK estas daŭre inter la malpermesitaj revuoj kaj neniuj intervenoj helpis. Ni devas pacience atendi. Mi devas danki nian karan Redakcion, kaj aliajn helpopretajn fratojn, ekz. Johan Müller (Germanujo), Piet Bujnsters (Nederlando), sac. Battista Cadei (Italujo)...

N-roj 1 kaj 2 tre plaĉas al mi. Ambaŭ estas speciale interesaj por niaj ikue-anoj, ĉar raportas pri nia agado, kiu spite de malfavoraj kondiĉoj produktas bonajn fruktojn... Kun granda intereso ni sekvos ĉiujn raportojn pri la hamburga IKUE-KELI kongreso. Ni ne ĉeestos, kvankam nia sopiro estas granda. Partoprenontoj de la kongreso en Hamburgo, survoje bonvolu viziti viajn ĉeĥoslovakajn gefratojn, kiuj volonte akceptos vin. Skribu al Miloŝ, Ĉeĥoslovakio... Ankaŭ la enhavo de la komuna n-ro de EK kaj DR estas bonega, al mi plaĉas pli ol pasintjare». 

Noto de la Redaktoro:

Koregan dankon al nia kara Miloŝ pro lia invito kaj pro ĉio. Ni bone scias pri la «malfavoraj kondiĉoj» de niaj karaj kaj agemaj gefratoj, kiuj estas ĉiam en nia penso kaj en nia koro.

Ankaŭ ni atendas pacience la tempon, kiam povos sen malhelpoj ricevi la revuon EK kaj partopreni niajn internaciajn kongresojn: certe tiam granda spirita forto riĉigos niajn kongresojn. Sed ni ne devas forgesi, ke iliaj preĝo, amo kaj spirita apudesto estas jam granda forto por nia Asocio kaj por la komuna kongreso en Hamburgo.

Mi deziras feliĉajn kaj fruktodonajn tagojn dum la someraj ferioj. Espereble okcidentaj gefratoj trovos la tempon por viziti niajn karajn ĉeĥoslovakajn esperantistojn.

*

P. Jozefo Zielonka (Pollando) :

«Bonvolu informi pri tio: de la 9-a ĝis la 12-a de aŭgusto en Gostyn Poznanski-Swieta Gora okazos spiritaj ekzercoj por esperantistoj: iom mediti, iom preĝi, iom kanti. Mi korege invitas vin kaj viajn geamikojn. Kostoj 70 zl. por unu tago. Poste ni vizitos Ĉestoĥovon, Krakovon kaj Kalvarion (volontuloj). La aliĝojn mi akceptas.

Kun katolika kaj samideana saluto, via J. Zielonka, Tárnow Pollando».

*

Scherer Graber (kasisto – Svislando) :

Mi ĉisendas al vi la kasraporton 1973 kun komentario kaj kun la raporto de la kaskontrolantoj. Al ĉio bonvolu aldoni la precipan informon, ke la landaj reprezentantoj sendu ĉiujn aferojn, kiuj koncernas la membrojn kaj iliajn adresojn al sinjoro Galbusera, nova sekretario de IKUE.

Noto de la Redaktoro:

IKUE devas esti dankema al s-ro Scherer pro lia diligenta agado, kiu ofte estas peza kaj malfacila, kaj ankaŭ pro liaj meritoj kiel sekretario ĝis 1972. Pro sia okupo li devis rezigni la postenon de sekretario; do landaj perantoj kaj aliaj membroj skribu al la kasisto Scherer nur por financaj aferoj.

*

D. De Boer (Nederlando) :

En Espero Katolika de febr. '74, Patro H. Paruzel skribis sur paĝo 188-a, ke apartaj kongresoj de KELI kaj de IKUE estas anakronismaj. Tio laŭ li estas, ke tiaj aferoj ne estas konformaj al nia ekumena epoko.

Ĉu vere la ĝisnunaj apartaj kongresoj de KELI kaj de IKUE estas antikvaĵoj kaj ne plu havas valoron? Mi dubas, ĉar laŭ mi, tiuj kongresoj havas specialajn celon kaj karakteron, kiujn Universala Kongreso ne povos plenumi.

Alia afero estas, ke niaj du kristanaj Esp. asocioj, KELI kaj IKUE daŭrigos la klopodojn de tempo al tempo organizi komunan kongreson. Mi preferas, ke tiuj kongresoj donu pli bonan interkomprenon, kontentecon, koheremon kaj spiritajn travivaĵojn sur bazo de la Sankta Biblio.

En 1968, 1970 kaj nun en 1974 ambaŭ asocioj faris(as) siajn klopodojn efektivigi tian komunan kongreson. Mi havas la impreson, ke de ambaŭ flankoj estas la bona volo, sed oni devas esti ĉiam tre singardaj ne erare tuŝi la ekleziajn konfesojn.

Nuligi tiajn kongresojn ne ŝajnas al mi ĝusta ideo. Mi proponas, ke la estraroj de KELI kaj IKUE esploru, ĉu estas bazo por komuna kongreso en la nuna tempo... aŭ ĉu ĝi vere estas anakronismo? Mi kredas, ke ne.

En memstareco de ambaŭ asocioj ni serĉu tion, kiu kunigas nin. La propraj kongresoj kaj la komuna donu al la anoj valoran riĉecon de la vivo kaj spiritan travivaĵon. Mi ne kredas, ke tiaj aranĝoj estas antikvaĵoj.

La aserto de Patro Paruzel, ke apartaj kongresoj estas nenecesaj el vidpunkto de la ekumenismo ne baziĝas sur realismo.

Plue nia pola frato diris, ke IKUE apartenas al UEA kaj se li opinias, ke IKUE estas sub la decido, juĝo, konsidero de UEA, li eraras.

Same kiel KELI, IKUE estas memstara Esp. Ligo en kontakto kaj kunlaboro kun UEA. IKUE estas neneŭtrala asocio en la kadro de UEA kaj nur ligita sur bazo de reciprokaj interŝanĝoj de servoj ktp.

Patro Paruzel argumentas, ke dum la U.K. povas okazi Diservoj, sed tio estas ekster la respondeco de UEA kaj ĝi lasis la intereson al la kristanaj asocioj. UEA estas neŭtrala Esp. asocio rilate al nacieco, raso, religio, politiko kaj sociaj problemoj. Ni kunlaboras kun UEA kaj la reciprokaj helpoj vere estas modelaj. Ĉiuj asocioj scias siajn taskojn kaj se eble laboras en siaj propraj medioj. Komune ni laboras por atingi la celon kaj la kristanaj asocioj faras tiun per la propagando de la internacia lingvo inter la kristanaro.

Ankaŭ la apartaj kongresoj povas havi influon por varbi homojn disvastigi la kristanan kredon kaj la savon en Jesuo Kristo en la mondon.

*

Carlo Sarandrea (Italujo) :

Kara Redaktoro, kun ĝojo mi sciigas, ke la 9an de junio 1974 naskiĝis en Budapeŝto SZÉP Attila. Post pli ol 31 jaroj kaj 9 tagoj (en 2005) li pastriĝos, post laboro kiel inĝeniero. Li estos estrarano de IKUE, kaj inter la multegaj agadoj, kiujn li faros por IKUE estos la starigo de io, kion Vi kaj ĉiuj Viaj legantoj ankoraŭ ne scias pri kio temas: interreta paĝaro de la Unuiĝo. Senutilas ke mi konigu la adreson nun, sed en 1999, en iu maŝino kiu estos tiam je dispono, provu tajpi "www.ikue.org".

P.S. mi ne scias kiamaniere eblis, ke mi skribu ĉi tiun leteron al Vi: fakte nun mi konscias, ke mi eklernos Esperanton post 4 jaroj...

 

 

al la indekso


 

Vento por nia muelilo

 

LA PRAKTIKA UTILO DE ESPERANTO

Esperanto estas vere facila kaj taŭga lingvo, inda por esti kiel eble plej kultivata. Esperanto estas la plej taŭga interkomprenigilo inter diversaj popoloj. Kelkaj popoloj jam komprenis tion, sed estas aliaj personoj kaj popoloj, kiuj ĝis nun ne povis tion kompreni. Ili vidas en Esperanto utopion, kaj neas ĝian utilecon.

Unue oni devas scii ke Esperanto ne intencas forigi iun ajn nacian lingvon, sed ĝi deziras nur esti ligilo inter ĉiuj nacioj; ĝi ne disvastigas malamon inter la popoloj sed ĝi deziras konkordon, harmonion kaj amon. Kiel ankoraŭ en la pasinta jarcento la latina lingvo estis tre disvastigita kaj multe uzata en libroj, parlamentoj, kunsidoj, tiel povus nun, en la 20-a jarcento tia ilo esti Esperanto. Kelkaj diras: Oni enkonduku denove la latinan lingvon kiu jam delonge estis komuna lingvo de multaj popoloj. Bone, sed mi demandas: ĉu homo en la 20-a jarcento, en nervomalsana jarcento, povus atendi ke laboremaj homoj, kiuj rilatas en negociaj, kulturaj kaj societaj aferoj kun homoj de diversaj lingvoj, ellernu la latinan lingvon? La latina lingvo havas multajn regulojn kiujn oni devas en la uzado respekti, kaj tial okazas ke ankaŭ kleruloj malfacile parolas la latinan lingvon. Esperanto estas tiel simpla ke ĝin je malgranda klopodo povas ellerni ankaŭ simplaj laboristoj kaj metiistoj, ĉar tiu lingvo havas malmultajn regulojn; esceptoj tute ne ekzistas. Kompreneble, ankaŭ tie ĉi necesas la lernado de vortoj, sed pro la simpla vortfarado de novaj esprimoj la lernado estas tre plifaciligita.

Jen la praktika utilo de Esperanto!

En nuna tempo multaj sciencoj estas tre evoluitaj. Scienculoj estas homoj de diversaj nacioj, verkas en diversaj lingvoj. La studentoj en studado de diversaj fakoj estas devigataj krom la gepatra lingvo koni ankaŭ iun alian lingvon por povi sekvi la literaturon de siaj fakoj. Se scienculoj verkus en Esperanto, kaj ĉiuj studentoj krom sia gepatra lingvo ellernus ankaŭ Esperanton, ĉiu povus facile konzulti la librojn de siaj fakoj kaj tiel forrestus la neceso studadi malfacilajn lingvojn de aliaj nacioj.

P. Lovro Kiŝ

 

al la indekso


 

ESPERANTOPAROLANTOJ

MALLIBERIGITAJ EN ĈILIO

 

La 23an de decembro 1973a 38 «sil-anoj» estis arestitaj kaj malliberigitaj. Post du tagoj estis reliberigitaj pro manko de kulpec-pruvoj. La 16an de januaro aliaj 10 «sil-anoj», 5 viroj kaj 5 virinoj, estis arestitaj.

Kio estas «Silo»? Kaj kial silanoj estas esperantoparolantoj?

Silo estas la nomo de movado pacista, kiu celas plibonigon de individuoj kaj integrigon de malsamaj kulturoj.

La iniciatinto de tiu movado, kiu disvastiĝis jam en pluraj latinamerikaj kaj eŭropaj landoj, lernis siatempe Esperanton kaj eĉ verkis en la internacia lingvo. Lia nomo estas Marjo Rodriges Kobo.

Ĉiuj silanoj konsideras do kiel sian moralan devon lernadon de Esperanto. Fakte unu el la unuaj internaciaj kongresoj de silanoj, kiu okazos venontoktobre en Meksik-urbo, adoptos Esperanton kiel laboran lingvon. Do, jen kial ĉiuj dek ĉiliaj arestitoj estas, krom silanoj, esperantligvanoj. Por protesti kontraŭ la ago de la ĉilia registaro ĉiuj silanoj en la mondo ekorganizis protestmarŝadojn, kontaktis registarojn kaj reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj, kiuj prizorgas la observadon de homaj rajtoj (ekzemple Internacia Amnestio, Internacia Komitato de RuĝKruco, Internacia Eklezi-konsilantaro, ktp.).

Pro la esperantisteco de multaj silanoj, kiel supre menciite, estis kontaktitaj ankaŭ pluraj Esperanto-organizajoj.

La grupo de San Francisko (Usono) de ELNA (Esperanto-ligo por Norda Ameriko) aperigis artikolon en sia bulteno pri la okazintaĵo, kaj promesis krome sian apogon por kontakti la Ĝeneralan Sekretarion de UNO Kurt Valdhajm.

Kontaktoj ekestis ankaŭ kun italaj esperantistoj.

Do, en ĉiuj landoj, kie silanoj ĉeestas, ili serĉas la apogon kaj la solidarecon de la ĝenerala publika opinio por ĉesigi la religian subpremon en Ĉilio, ĉar ĝi reprezentas rompon de unu el la plej puraj esprimoj de spiritaj ecoj de homoj.

Kompreneble silismo kontraŭas neniun apartan politikan reg-sistemon, ĉar ĝi ne havas intereskampon saman al tiu de politikaj partioj. Pro tio kiu ajn oficiala aŭ privata instanco, kiu kontraŭas ĝin, elmontras per ĉi tiu kontraŭado sian stultan kaj subpreman bazon.

P. Mujica (Italio)

al la indekso


 

PREMIO «LUCIANO CATTORINI»

INTERNACIA LITERATURA KONKURSO SUB LA AŬSPIĈIOJ DE LA ITALA RONDO

«La Patrolo»

 

 

La itala rondo «La Patrolo» organizas, enkadre de la 45-a Itala Esperanto-Kongreso en Verona (septembro 1974), literaturan konkurson laŭ la jena regularo:

1. La kondurso estas internacia: ĉiuj esperantistoj — escepte de la redaktoroj de «Literatura Foiro» kaj de la ĵurianoj — rajtas partopreni.

2. Ĉiu rajtas konkursi en ĉiu branĉo nur per unu verko, neniam premiita kaj neniam aperinta prese.

3. La branĉoj estas:

a)         originala poezio (maksimume 50 versoj)

b)        originala prozo (maksimume 200x65 tajpitaj spacoj).

4. La verkoj estu tajpitaj kun interlinia spaco. Oni sendu kvar kopiojn de ĉiu konkursaĵo. Sur ĉiu kopio estu skribita:

a)         la branĉo por kiu ĝi estas destinita

b)        la pseŭdonimo de la aŭtoro.

Al la sendaĵo estu aldonita koverto entenanta slipon kun pseŭdonimo, nomo kaj adreso de la aŭtoro. Sur la koverto oni skribu nur la branĉon kaj la pseŭdonimon.

Oni enmetu ankaŭ tri respondkuponojn por sekretariaj elspezoj.

5. Oni sendu ĉion (konkursaĵon, slipon en koverto kaj responduponojn) al la jena adreso:

Premio « LUCIANO CATTORINI» literatura rondo « LA PATROLO», MILANO (Italio)

6. Validas nur la konkursaĵoj senditaj antaŭ la 1-a de julio 1974 (laŭ poŝta stampo).

7. Komisiono formita de Clelia Conterno Guglielminetti, Gaudenzio Pisoni, Nicolino Rossi juĝos la verkojn de la branĉo originala poezio. Komisiono formita de Gianluigi Gimelli, Carlo Minnaja, Giorgio Silfer juĝos la verkojn de la branĉo originala prozo. Estos sekretariino de la konkurso Michela Lipari.

8. La premiitaj verkoj aperos enpremiere en «Literatura Foiro» kaj «L'Esperanto». Partopreno en la konkurso implicas permeson por senpaga publikigo en la du menciitaj gazetoj.

9. Ĉiu ĵuriano asignos al la unuopaj konkursantoj poentojn inter 0 kaj 30. Por eniri la finalan klasifikon necesas akiri minimuman kvorumo estas 63 poentoj; por gajni la unuan premion la minimuma kvorumo estas 72 poentoj.

10. La rezultoj estos diskonigataj dum speciala kunveno okaze de la Itala Esperanto-Kongreso. La antaŭviditaj premioj estas maksimume tri (1 a, 2a, 3a) por ĉiu branĉo. La premiojn oni komunikos en la koncerna informilo. 

 

al la indekso


 

la pLej sankta Virgulino

revenas al EgipTujo...

 

Mallonga resumo pri la aperaĵoj tie en la jaroj 1968-1969, laŭ Patro J. Palmer, O.S.B.. Por ekkoni la verecon de la raportataj faktoj kaj konvinki sin pri iliaj praveco kaj aŭtentikeco li veturis speciale al Egiptujo por ekzameni ĉion sur la loko. La rezultatojn de tiu laboro li publikigis en sia libreto «ZEITOUN», el kiu ĉi-tiu resumo estis elĉerpita, kun afabla permeso de l' Eldonejo. 

 

Kvin jaroj pasas ĉijare kiam en Egiptujo superordinaraj, mirindaj fenomenoj okazis, pri kiuj eĉ sekulara monda gazetaro skribis multe tiam. En ZEITOUN ĉe Kairo la Plej Sankta Virgulino aperis multfoje super kopta preĝejo.

Egiptanoj havas grandan respekton por Maria kaj plej el ĉiuj la koptoj nutras koran kaj profundan piecon por la Dipatrino. La koptaj kristanoj devenas de St. Marko, kiu predikis tie la Evangelion.

La aperaĵoj okazis en la tempo, kiam Egiptujo trapasis gravan krizon pro milito de Izraelujo kontraŭ la arabaj ŝtatoj. En spaco de preskaŭ 14 monatoj, de aprilo 1968 ĝis junio 1969, la « Sinjorino» aperis tie multfoje kaj ŝi estis vidata de miloj kaj centmiloj da homoj de variaj aĝoj, socialklasoj kaj religiaj konfesoj: mohametanoj, koptoj, ormiankatolikoj, protestantoj kaj aliaj plue, el diversaj landoj kaj rasoj.

Ĉiuj atestis, ke vidis la «Sinjorinon» per siaj propraj okuloj. Ĉio komencis kiam dum la nokto de la 2-3 aprilo 1968 du laboristoj de urbaj remizoj ekvidis sur la granda mezkupolo de l' preĝejo, aliflanke de la sama strato, ian blankvestitan virinon, kun vualo sur la kapo kaj en longa robo, kvazaŭ monaĥino, kiu ŝajnis brakumi la krucon sur la kupolo kaj kroĉi sin al ĝi, kio vekis suspekton ke ŝi volis fali malsupren. Unu el la laboristoj rapide kuris alvoki la pastron de l' preĝejo, dum la alia alarmis la sav-ambulancon. La alveninta pastro rapide orientis sin pri la supernatura oriĝino de ĉi-tiu aperaĵo.

Komencante de ĉi-tiu nokto centoj da aliaj aperaĵoj sekvadis preskaŭ ĉiunokte tra ia tempo, poste iomete malofte sed tamen ĉirkaŭ trifoje po semajno kaj speciale ĉiu-dimanĉe kaj en Maria-festoj, kiujn la kopta kalendaro nombras 32 en la jaro. La preĝejo en Zeitoun estas konstruita sur la loko, kie laŭ la tradicio la Sankta Familio loĝadis dum sia restado en Egiptujo.

La Sinjorino aperadis en diversaj formoj: unufoje Ŝi estis kvazaŭ ŝvebinta en aero supre la preĝejo, alifoje iradante sur la plata tegmento de l' preĝejo de unu flanko al alia ke ĉiuj malsupre povis vidi ŝin, salutante la homojn per movado de la manoj kaj benante ilin aŭ streĉante al ili sian manon kun oliv-branĉeto. Ŝi neniam restis staranta senmove, sed ĉiam estis aktiva; eĉ faltoj de ŝiaj vestoj moviĝis en la vento. Se Ŝi tenis la infanon Jesuon sur sia maldekstra brako, tiam Ŝi faris signojn nur per sia dekstra mano. Kiam Ŝi aperis kun Jesuo infano apud sia flanko, tiam ili ambaŭ respondis la salutojn de l' konfluintaj amasoj per siaj manoj kaj benis ilin.

Unufoje Ŝi estis vidata kun la krono sur la kapo, brilanta kvazaŭ de diamantoj — aŭ sen la krono. Unu de l’ atestantoj certigis, li mem vidis ŝin en ĉirkaŭ dek variaj formoj. Kaj tiaj ŝanĝoj sekvis ofte tiel rapide, ke la homaj amasoj ĉirkaŭantaj la preĝejon ekvidis ŝin por unu momento en tia formo, kaj en alia momento prezentis sin al ili en alia aspekto. Estas rimarkinde ke dikleroj ĉiuj, kiuj atestis la viziaĵojn de l’ Sinjorino — mohametanoj, koptoj, katolikoj kaj aliaj pluaj — estas identaj rilate la manieron de l’ aperaĵoj. Kiam la homoj kriis al ŝi: «Mario, ni kredas en Vi», Ŝi respondis al ili silente per graciaj gestoj.

La plej longa aperaĵo okazis de la 9a horo vespere ĝis ĉirkaŭ 4,30 de la sekva mateno: multaj ĉeestantoj povis iri hejmen kaj alporti ankaŭ siajn parencojn, amikojn kaj konatulojn. Plejmulte da ĉeestantoj estis mohametanoj.

Kutime la aperaĵojn de l’ Sinjorino antaŭiris iaj misteraj lumoj kaj brileco. Neniaj sonoj akompanis ilin, sed kiam ili montriĝis — la placoj, stratoj kaj stratetoj ĉirkaŭe resonadis per ĝojego de l’ homoj. El tiu lumeco aperadis poste la Sinjorino mem. Ŝi estis tute radianta per granda lumeco kaj heleco, kiuj kvazaŭ girlandoj de l’ sputantaj fajreroj aŭ daŭre ŝanĝantaj paket-lumoj ĉirkaŭis ŝin, ke oni ofte ne povis ekvidi ŝian vizaĝon pro akreco de l’ lumo. Alifoje ankaŭ misteraj incensnuboj supreniris tra la fermitaj fenestroj el la preĝej-kupolo en tiel granda kvantego, kvazaŭ ili estis kaŭzitaj per milionoj da incensujoj, kaj poste ili falis malsupren sur la amasojn ĉirkaŭantajn la preĝejon.

Alia fenomeno akompananta la aperaĵojn de l’ Sinjorino estis iaj kuriozaj birdoj nekonataj antaŭe, similaj al la kolomboj sed pli grandaj.

(daŭrigota)

al la indekso


 

Traduko

 

 

Hieraŭ mia patrino foriris

laŭ la ĉielvojo kaj ŝi ankoraŭ ne revenis

kaj la koro diras al mi, ke ne plu revenos ŝi.

Kia aflikto, patrinon ne plu havi!

Kian grandan aflikton donas ĝi!

 

Tiu ĉi nokto ĉiu stelo estis kri'

Kiom malĝoja estas patrinon krii

kaj senti, ke nur silenton plenumas la kri'!

 

Vojo al ĉiel' ... kaj ne revenis ankoraŭ ŝi!

Ĝi estas adiaŭo, kiun ploras ĉiun stel'.

Geamikoj: patrinon jam ne havas mi.

Mi volas diri, ke ŝi ne estas hejme, sed en la ĉiel'.

 

P. Ramon Castelltort, Sch. P.

 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS

 

P. TERESA CLARAMUNT LLOVERAS

Vidvino de Tomaso Claramunt Roqueta

ripozis en la paco de la Sinjoro

fortigita per la Sanktaj Sakramentoj.

 

al la indekso


 

Dante Alighieri - SUR LA INFERA PORDO

(TRIA KANTO)

 

 

Tra mi vi venas urbon de turmento,

tra mi vi venas al dolor' ĉiama,

tra mi vi venas al damnita gento.

 

Aŭtoron mian gvidis justo flama,

la Dia Povo kreis min en kaŝo

kaj ĉefa Saĝo kaj Praforto Ama.

 

Ne estis antaŭ mi kreita aĵo

krom la eternaj, mi eterne staras:

ĉiun esperon lasu ĉe l' enpaŝo.

 

(Traduko de Kalocsay)

 

al la indekso


 

Giosuè Carducci - AVE MARIA

(LA PREĜEJO DE POLENTA)

 

 

Ave Maria! Kiam per vent' kuras

salut' humila, l' etaj mortemuloj

kapon malkovras, frnton sian klinas Dante, Haroldo.

 

El flutoj iras lanta melodio

inter ter' kaj ĉielo nevideble:

eble spiritoj, kiuj estis, estas aŭ kiuj estos?

 

Milda forgeso pri la viv' laciga,

meditema sopir' pri la kvieto,

kaj ĉarme dolĉa dezireg' de ploro kaptas l' animon.

 

Bestoj silentas, homoj kaj la aĵoj;

la roza sunsubir' enlazuriĝas;

altaj la vertoj per ondig' murmuras: Ave Maria.

 

(Traduko de Ferdinando Longoni)

 

al la indekso


 

Kiel la porko estis dividata

 

La paroĥestro, la pedelo kaj la vikario

triope iris al la loterio.

Loterian bileton ili nur unu aĉetis,

pro tio premion ili tute ne atendis.

 

Sed porkon ili gajnis tute ne atendite,

vi dirus do ĉu ne mirige?

Ĝi estis buĉata, la embaraso komenciĝis,

ĉar pri la dividado ili ne akordiĝis.

 

La pedelo tre ruza komencis ekspliki,

ke ĉiu sloganon devos klarigi,

kiu iom rilatas al nov-testamento,

li pensis: 'mi havu la predon kun multo da rento'.

 

La paroĥestro ornamis belege la ĉambron,

ĉar tie ili festos la pork-dividadon.

Triope ili sidis nun ĉirkaŭ la tablo,

kaj atendis la komencon de la spektaklo.

 

La paroĥestro rajtis unue komenci,

kaj povis jam tuj sloganon elpensi.

Li ekstaris kaj kuraĝe li diris:

«Petro al soldato orelon deŝiris».

 

La vikario post tio la vicon nun havis,

pro tio decide tutlonge ekstaris,

Li diris: «La Sinjoro estu laŭdata,

Johano, li estis senkapigata».

 

Jen kuŝis la porko, sen kapo sen orelo,

la paroĥestro diris..., nun via vico pedelo.

La ruza pedelo saltis de l' seĝo kaj diris:

«Ili volvis lin en tukon, al Egiptujo ili fuĝis».

 

trad.: C. Wijn

 

al la indekso


 

KAPREOLINETO

 

La arbara gardisto alporti ŝin el la arbaro, timanta, terurita. Pro plej malgranda murmureto ŝi tremis kiel tremolo. La grandegaj kortaj hundoj, Visla kaj Zagraj, saltis al ŝi furioze bojante, kaj la gardisto pene forpelis ilin en ilian dometon. Sed Manjo komencis karesi la kapreolineton, alportis al ŝi lakton, kaj la malfeliĉa besto iom post iom kuraĝiĝis, komencis pli gaje ĉirkaŭrigardi, fine eĉ salti. Post kelke da tagoj ŝi jam sentime kuris en la tuta domo kaj ĝardeno, post kelke da monatoj ŝi ne evitis eĉ Vislan kaj Zagraj-on, kiuj kuris al kuŝiĝis ĉe ŝiaj piedoj, lekis ŝin kaj ŝian amikinon Manjon.

Manjo sidis tutajn horojn ĉe la fino de l'aleo antaŭ la pordeto, post kiu jam komenĉiĝis la arbaro, la kapreolineto ĉe ŝiaj piedoj. La kapreolineto fiksis sur la okulojn de Manjo sian rigardon molan, infanan, plenan de konfido, ke Manjo gardos kaj defendos ŝin en malfeliĉa okazo. Post la pordeto la arbaro bruis; tie estis la libero, la kunulinoj. Ŝi kuŝis ĉe la piedoj de Manjo kaj rigardis ŝiajn okulojn. Manjo estis ŝia kunulino.

La folioj flaviĝis, la floroj velkis, grizaj nuboj kovris la ĉielon, la arbaro malĝojiĝis. Poste la neĝo komencis fali, la blanka vintra kovrilo aperis sur la tero. Post la teruraj frostoj ree ekblovis pli molaj ventoj, la viviga suno komencis varmigi, la neĝo degelis. Alkuris la printempo, verde vestante la teron kaj ornamante ĝin per floroj. Manjo ree sidiĝis kun sia kapreolineto ĉe la pordo de l' ĝardeno. Sed la kapreolineto, jam granda, pli kaj pli maltrankvile turnis sin al la arbaro, flaris, ĉirkaŭrigardis. Foje vespere la kapreolino estis ekstreme maltrankvila. La luno hele lumis. Ombro aperis ĉe la pordeto. Manjo, ektiminte, turnis tien la kapon kaj ekvidis post la pordeto inter la arbetoj kapon de altkreska kapreolo kun belegaj kornoj.

En la sekvinta tago Manjo vane serĉis la kapreolineton en la tuta ĝardeno. Nenie ŝi trovis «Malfidela amikino!» murmuretis ŝi. Pasis multaj, multaj monatoj. Oni jam preskaŭ forgesis pri la kapreolineto. Foje en vintra vespero Manjo en varma pelto iris tra la aleo ĝis la pordeto. La neĝo klinis al la tero la branĉojn de l' abioj. Post momento ŝajnis al Manjo, ke iu staras antaŭ ŝi kaj ŝin rigardas. Ŝi levis la okulojn kaj ekvidis post la pordeto la perdiĝintan kapreolineton. Si ĝoje kuris al la amikino, sed la kapreolineto time forkuris. Manjo provis proksimiĝi al ŝi, la kapreolineto ree forkuris, sed post momento ŝi haltis kaj rigardis' Manjon. Manjo sekvis ŝin pli kaj pli rapide. La kapreolino kuris antaŭ ŝi saltante kaj senĉese rigardis, ĉu ŝia antaŭa amikino efektive iras post ŝi. Tiamaniere la kapreolineto kondukis Manjon en la silentan arbaron, kie sendube neniam paŝis homa piedo. Subite la kapreolineto saltis en la densejon kaj malaperis. Manjo haltis, ne sciante, kien sin turni. En la densejo eksonis mallaŭta blekado. Manjo rampis tra la densejo kaj ekvidis la kapreolinan neston. Du malgrandaj tremantaj idoj kuŝis tie. Apud Manjo ekvidis la patrinon, sian malfidelan amikinon, kiu forlasis ŝin pro la arbaro, amo kaj patrineco. Larmoj ekfluis el la okuloj de Manjo. Si proksimiĝis singarde al la etuloj kaj ame karesis ilin. La patrino rigardis ŝin trankvile, konfide, kvazaŭ dezirante diri ion al ŝi. En la arbaro mallumiĝis.

Feliĉe por Manjo la luno aperis super la arbaro. Post longa erarado Manjo renkontis la servistojn, kiuj serĉis ŝin kun lanternoj, ĉar la tuta domo maltrankviliĝis pro ŝia malapero.

En la sekvintaj tagoj Manjo penis ree viziti la rifuĝejon de sia amikino, sed malgraŭ kelkhora serĉado ŝi ne povis trovi ĝin. Kaj ree ŝi longan tempon forgesis pri la kapreolineto. La kapreolineto esti forgesita, ĉar la belan domon ĉe la arbaro komencis viziti iu, kiun Manjo ĉiam atendis malpacience kaj ŝi senĉese rigardis tra la fenestro, se li ne venis dum kelke da tagoj. Baldaŭ oni festenis la fianĉiĝon. Poste oni komencis kudri la vestaron. Fine alveturis la familioj de l' estontaj geedzoj, amikoj, amikinoj; poŝte oni venigis la edziĝan veston, la fianĉo alportis la ringojn.

La gajaj junaj gefianĉo-kunuloj ĉirkaŭis Manjon; la tutan vesperon kantis al ŝi la konatan kanton:

La lastan fojon vi dormos ĉe via patrinjo,

Morgaŭ vi havos jam propran majstraĵon!...

Kiam la amikinoj sufokiĝis pro ridado, la fianĉo kliniĝis al Manjo... neniu rigardis... kaj tiam... unuafoje...

Manjo forkuris de li en la ĝardenon. Ŝia kapo brulis. Ŝi duonsvenis, deziris esti sola en la ĝardeno, malproksime de l' edziĝa bruo. Estis silenta, luma, luna nokto. Manjo iris tra la tuta aleo ĝis la pordeto, sidiĝis sur la benko...

«Morgaŭ?... Kio okazos morgaŭ?... Leviĝos tago ne simila al la hodiaŭa!... Kion ĝi postulos de ŝi?... Kion ŝi al ĝi ŝuldos?...»

Subite ŝi ekaŭdis murmureton post la pordo. Terurita ŝi saltis de l' benko. Inter la abioj moviĝis ombroj. Proksime io griza... ĝi estas ŝia kapreolino, kun' du timemaj idoj!... Kapreolineto, venu al mi, venu!...

La kapreolino, starante post la pordeto, rigardis Manjon per siaj konfidemaj okuloj: la junaj idoj, kiuj eble unuafoje elkuris el sia nesto en la vastan mondon post la patrino kondukanta ilin, time kaj mire rigardis la junan knabinon.

La okuloj de tiu ĉi patrino kvazaŭ parolis ion al Manjo, kion ŝi ne povis kompreni, sed ŝi demande rigardis ilin, kiel juna amikino la okulojn de pli sperta amikino. La kapreolineto turnis la kapon jen al la idoj, jen al Manjo...

Subite en la aleo eksonis mallaŭta murmureto: «Fraŭlino Mario, fraŭlino Mario!» La kapreolineto kun la idoj forkuris, ankoraŭ unufoje rigardis al Manjo kaj malaperis inter la abioj.

A. Niemojewski

al la indekso


 

AFORISMOJ

 

Iuj benoj de Dio enirante rompas la vitrojn de la pordo aŭ de la fenestro. Louis Veuillot

 

La sacerdoto devas esti konsolanto kaj amiko de la malriĉuloj, sed por ke iru sen timo al la sacerdoto, li devas fariĝi malriĉulo. Antoine Chevrier

 

La sufero estas kiel revelacio: ĝi komprenigas aferojn, kiujn antaŭe ni ne komprenis. Oscar Wilde

 

La doloro devas esti la interna risorto, per kiu la spirito progresas. G. Gentile

 

al la indekso