Enhavo de Espero Katolika numero 12/1967

al la indekso de jarkolektoj 1966-1970

 

La bildo sur la titolpaĝo montras pentraĵon de nekonata artisto: la paŝtistoj rigardas la Krist-infanon

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 


EK ANTAŬ 60 JAROJ - DECEMBRO 1907

Kio estas tiu unuiĝo, pri kiu ni parolas kiel pri baldaŭ efektivigebla afero? Tre grava estas, ke ni diru ĝin precize, por antaŭe respondi la kontraŭdirojn, kiuj nature prezentas sin al la inteligenteco.

La reunuiĝo, kiun ni deziras, ne estas konfuza sinkretismo doktrina, al kiu la religioj kaj eklezioj alvenus konservante nur minimumon de sia kredo, tiamaniere, ke ili tenus nur la ideojn komunajn al ĉiuj homoj, kiuj havas religian senton: oni tial ricevus abstraktan restaĵon, kiu ne havas religian eksteraĵon, oni venus simple al la dissolvo de l’ Eklezioj por unuigi ilin. Nu, ni pretendas, ke l’ Eklezio ekzistados kun sia tuta organismo kaj ke la fido estos integrale konservata. La unuiĝo, pri kiu ni parolas, ne estas konvertiĝo de l’ disigitaj Eklezioj, kiuj forlasus siajn “erarojn” kaj ekzistadon por esti ensorbataj en la latina Eklezio.

La unuiĝo ne estas federo de aŭtonomaj Eklezioj, kiuj, konservantaj sian plenan sendependecon, interkonsentus por meti sub miksa tribunalo la konfliktojn, kiuj naskiĝus inter ili kaj, praktike, unuigus siajn penadojn por batali kontraŭ la komunaj malamikoj, kontraŭ ateismo, alkoholismo, trolibereco de l’ stratoj, kc. Tiu interkonsento por agado morala kaj religia estas tre dezirinda - mi parolos pri ĝi poste - sed oni ne devas kredi, ke ĝi egalvaloras, en ia grado ajn, la unuiĝon de l’ Eklezioj. Ĝi povos prepari la unuiĝon; ĝi ne estos la unuiĝo.

La unuiĝo, kiun ni deziras, ne estos konsekvenco de traktaĵo aŭ interkonsento politika. Ĝi estos fakto. La Eklezioj unuiĝos, ian tagon, ĉar ili sentos sin “identikaj” en siaj esencaj kredoj; ili unuiĝos, ĉar  ili sentos sin jam unuigataj. Se ĉiu el ili laborados por pliproksimiĝi al la idealo, kiun Jesu-Kristo montris al ni, se ĉiu el ili penados por pligrandigi en siaj membroj la kariton, venos tago, kiam disĉiploj de Jesu-Kristo sentos ke la skismo ne plu havas motivojn, ke ĝi estas la granda peko kontraŭ Jesu-Kristo, kaj pro Kristana spirito ili ĉesigos ĝin. La Eklezioj tiam unuiĝos en la sama Kredo, en la obeo al sama ĉefo, konservante en la unuiĝo la neesencajn diversaĵojn pri disciplino kaj liturgio, kiuj dependas de historio aŭ de l’ moroj de la nacio, en kiu ili vivadas. Estos “pluraj” Eklezioj Kristanaj kaj unu Eklezio Katolika.

al la indekso


 

gracoplenan

 pacoplenan

KRISTNASKON

kaj

benoplenan

serenplenan

NOVAN JARON

  

deziras al vi

estraro de IKUE

kaj

redakcio de EK

al la indekso


5-MINUTA PREDIKO

La ĉiama skandalaĵo de kristanismo, Kristo mem kaj de lia eklezio estos, ke ili estas “historiaj”. Ĝuste, tiel pensas la homo, en la 15-a jaro de imperiestro Tiberio, ĝuste en Judujo kaj Galileo, ĝuste sub la princoj de tiam kaj sub Pilato kaj Annas kaj Kajfas! Kial la savo de ĉiuj homoj ne komenciĝas ĉe la komenco de ĉiuj? Kial ne ĉiam kaj ĉie? Ĉu ne de ĉie kaj ĉiutempe estas sama distanco al la Dio de eterno, al kiu apartenas la tuta mondo?

Sed ne, tiam kaj tie la parolo de la Sinjoro iris al Johano, kaj per tio komenciĝis la decida fazo de la savhistorio. Kaj tiel restis. Oni devas esti baptata ĝuste per akvo, kaj ne eblas sen. Ĝuste sabate oni devas en ligna kesto - nomata konfesejo - aŭdi la indulgan vorton el homa buŝo, kaj ne nur voli aŭdi la mildan voĉon en Dio en la voĉo de la propra koro. Kaj la bela naturo de Dio tamen ne estas la preĝejo, en kiu oni trovas ja korpon kiu tiutempe suferis sub Poncio Pilato ĉe kruco. La vortoj en la katekismo, sed ne la ideoj en la ĉielo de la metafiziko estas la veroj, kun kiuj oni povas vivi kaj morti.

Dio mem povas trovi la homon kie la homo sen kulpo kun bona konscienco haltiĝas. Kaj Dio en sia kompatemo faros tion senmezure, sen ke ni devas zorgi pri tio. Sed tio ne pruvas, ke ni povas preskribi al li, kie ni grandanime permesas al li trovi nin. Li povas iri ĉiujn vojojn. Ni, lia kreitaĵo, povas iri nur tiujn, kiujn li preskribis al ni.

Li antaŭsignis por ni difinitajn vojojn de savo, ĉar li mem - graco super ĉia mezuro! - volis iri ilin, mem fariĝi homo, kaptita kiel ni en spaco kaj tempo kaj historio, kiujn neniu spirito de homo vere povas eskapi en tiu mondo. Ni ne devas serĉi Dion en lia regno de senfineco, en kiu ni nur erarirus senespere en senvoja malpleno.

Vere, la kristanismo estas tiel homa, ĝi estas historia kaj tre konkreta religio, skandalaĵo por la fieruloj, kiuj efektive - almenaŭ en la religio - ne volas esti homoj; sed graco kaj vero por tiuj, kiuj humilkore volas esti homoj en spaco kaj tempo ankaŭ se ili adoras Dion de eterno kaj senfino.

Karl Rahner

al la indekso


EKLEZIO KUN SINODA STRUKTURO

Konkludoj el la episkopa sinodo

 

Kion unue oni emus kritiki pri la Episkopa Sinodo, nome ke ĝi ne havas decido-povon, fakte montriĝis avantaĝo. La sinodo - ne koncileto, nek parlamento, nek registaro - devis des pli konvinke argumenti, des pli funde esplori la realon. Kaj tio fortigis ĝin. Aliflanke konsiloj kaj diskutoj kaj proponoj povas esti pli kuraĝaj ol decidoj.

La papo deziris organon, kiun li povas konsulti, kaj kiu - reprezenta por la mondeklezio - povas konsili lin. Li ne plu volas sola decidi en tut-ekleziaj aferoj. Do la sinodo tamen partoprenas la “regadon” de la eklezio, kontraste al la kurio, kiu pli kaj pli fariĝas administra organo. (Antaŭ nelonge la jezuito kaj koncil-teologo Hirschmann diris, ke reformi la kurion oni povas nur, se oni ŝanĝas la personojn; sed por tion fari, la naciaj eklezioj devas esti pretaj, fordoni bonajn kapojn al Romo!).

Paŭlo VI plurfoje dum la sinodo nomis sin “primaso en amo”, demonstrante tiel ke efektive kaj serioze li volas antaŭeniri la vojon al eklezio kun sinoda strukturo, ke do la papa primaso cedas de juraj rajtoj, kiuj transiros al sinodaj organoj, al primaseco de karisma amo - paŝo ankaŭ sur ekumene fruktodona vojo.

Aliflanke - kaj tion kun granda ĝojo oni devas rimarki - la kurio dum la sinodo montriĝis multe pli milda kaj dialogema ol ankoraŭ dum la koncilo. La antaŭ nelonge okazinta resp. anoncita reformo ŝajne jam montras unuajn rezultojn. Tiel la kurianoj ankaŭ pli volonte konsentis al sinodaj ellaboraĵoj, kvankam oni povus supozi, ke la kurio konsideras, ke la sinodo ja ne decidas... kaj tial kuria konsento estas pli senkonsekvenca. (Parenteze, tio estus eraro!)

Fine estas interese ankaŭ konstati ke nek la malfermo nek la fermo de la sinodo estis apartaj solenaĵoj, sed okazis en la kadro de la kvazaŭ ordinara vatikana vivo. Tio tutcerte estas bona signo, ĉar evidentiĝas, ke ĝi fariĝu “ordinara”, do konstanta institucio eklezia. Cetere, ankaŭ la rilato al la ĵurnalistoj almenaŭ dum la lasta tempo de la sinodo pliboniĝis, certe dank’ al la mondvastaj protestoj kontraŭ la antaŭkoncila metodo (vidu lasta EK), kaj pro la fakta neefiko de la sekretemo, ĉar estis sufiĉe da sinodanoj, kiuj - kontraŭ pago - donis al la ĵurnalistoj la petitajn informojn...

 

La rezultoj

Kvin temoj estis traktendaj laŭ deziro de la papo; pri la rezulto de la unua - eklezia juro - ni raportis jam en la lasta numero.

La dua temo, eduko de sacerdotaj kandidatoj kaj reformo de la seminarioj, ne konkretiĝis en gravaj decidoj; nur: la Kongregacio por Seminarioj estas ne plu estra instanco, sed nur organo, per kiu oni povas interŝanĝi ideojn kaj spertojn.

La tria temo, liturgio, alportis unu tre gravan novaĵon: novan “norman meson” kun tri legaĵoj (el MT, Epistoloj kaj Evangelioj) kaj kvar proponojn por nova formo de kanono mesa.

La kvara temo, interkonfesiaj geedziĝoj, fakte restis, kio ĝi estis: problemo. La mezeŭropaj episkopoj ne sukcesis konvinki siajn sudlandajn kolegojn pri la neceso de radikala reformo, dum la (samtempe kunveninta) laika kongreso postulis agnoskon de geedziĝo antaŭ evangelia pastro. La bagatelaj plibonigoj ĉiukaze ne solvas la problemon, kiu nun des pli estas diskutata. Ŝajne momente la sola progreso en tiu demando povas veni de landaj episkopaj konferencoj, kiuj donos vastanimajn dispensojn. Ĉar efektive la praktiko lasis la teorion jam longe malantaŭ si. Tion finfine oni devos rimarki ankaŭ en “pure katolikaj” landoj.

La kvina kaj plej grava temo, la kredo-danĝeroj de la postkoncila epoko, trovis la plej bonan solvon. Ĝojige, ke la timoplena katalogo (starigita de la kurio) de eraroj kaj herezoj estis komplete malakceptita de la sinodo, kiu anstataŭe ellaboris proponojn, kiel pozitive oni povas fortigi la kredon, ekz. per epokotaŭgaj predikoj kaj intensa animzorgado, Krome la sinodo - malgraŭ ĉiuj riproĉoj kiel “cenzuro” - rekomendis starigi papan teologo-komisionon, kiun la papo konstante povas konsulti, kiu estu sendependa de la kredo-kongregacio kaj kies membroj venu el ĉiuj teologiaj skoloj.

Vere, kuraĝa propono tute laŭ koncila spirito.

 

Paco-mesaĝo

Apud la supre nomita nur unu plia dokumento rezultis el tiu unua kunveno de la sinodo: paco-mesaĝo. Ĝi tekstas en la plej gravaj partoj jene:

“Ni membroj de la Episkopa Sinodo kunveninta en Romo, partoprenas la zorgon de la Sankta Patro kaj aliĝas al liaj ripetaj apeloj par paco en la mondo.

Ni ne povas fermi nian sinodon sen direkti urĝan paco-mesaĝon al ĉiuj homoj, precipe tiuj, kiuj estas responsaj pri la sorto de la popoloj, kaj tiuj, kiuj suferis kaj suferas pro la teruraj sekvoj de milito. Ni konstatas ke jes la mondo pli kaj pli konsciiĝas pri sia unueco kaj reciproka dependeco, sed ke tamen ĝi estas ne malpli disŝirita per kontraŭaĵoj, konfliktoj, militoj. Ĉu tio, kio okazas antaŭ niaj okuloj… estas nur la preparo al ĝenerala mond-brulo?

La katolika eklezio rigardas la paco-laboron ne apartigebla de sia sociala misio. Tial insiste ni petas ĉiujn kristanojn klopodi kaj labori por la paco.

La pli potencaj nacioj havas la plej grandan respondecon pri la paco. Ni petas ĉiujn ŝtatvirojn konsideri, ke ĉiuj homoj estas fratoj, ĉar la dia ordono de proksimul-amo pli kaj pli validas ankaŭ inter la nacioj. La paco estas frukto de justeco kaj amo. Tial estas la devo de ĉiu homo, prepari justecon kaj amon, por ke povos regi la paco inter la homoj”.

al la indekso


 

FARO DE L’ SANKTA SPIRITO

La 3-a laika kongreso en Romo 1967

 

La 3-a Mondkongreso de la Laika Apostolado havis du karakterizajn trajtojn:

1. La honesta strebado de klerika flanko, laŭ la koncilo plen-serioze taksi la laikon en la eklezio, lasi al li efektive lian respondecon. Al tio korespondis la volo de la laikoj, tian respondecon efektive transpreni.

2. Ne ĉie kaj ĉiel klerikoj kaj laikoj sciis en tiu por ili nekutima interrilato spontane konduti ĝuste. Unuopaj klerikoj refalis en paternalismon, multaj laikoj reagis kun agresemo, kiu devis aperi troigita al sobra observanto.

Klerikojn, kiuj rezultojn de laborkomisionoj tuj kaj timoplene raportis al la papo, li trankviligis per milda rimarkigo: li ne vidas motivon interveni.

Sed la reprezentanto de la Mondkonsilantaro de Eklezioj en Ĝenevo Hans Ruedi Weber, en sia kun granda aplaŭdo akceptita finparolo pri siaj impresoj, diris ke li miris pri la tensioj inter klerikaro kaj laikaro. Li demandis, ĉu la katolikoj en tiu punkto ne suferas pro la komplekso, kiu malhelpas ilin aliri pli gravajn taskojn.

Laiko kaj kleriko ja estas unu, funkcioj kompletigas sin reciproke, kaj ankaŭ en la laboro en kaj pri la mondo ili devas kune kiel unu eklezio. Li persone miksis en la laborkomisionoj la kunlaboron de teologoj.

La vortoj de protestanto, kiu cetere estis profunde impresita per la kongreso, estas signo kiel malkaŝe oni dialogis. La katolikoj havas ĉiujn motivojn, ne eviti tiajn kresko-krizojn. Fakte ili ankaŭ ĉiuj konsentis en tio kaj eĉ ne unu partoprenanto intencis dubi pri la hierarkia strukturo de la eklezio. La unueco ankaŭ ĉiam denove eklumis en la liturgio de la kongreso.

 

Kreskas nova unueco

Ĉiu ricevis ujon kun ok kajeroj de kongres-tekstoj. En la unua oni legis instrukciojn, i. a.: “La liturgiaj solenaĵoj ne estas horoj, kiuj estas rezervitaj apud la propra kongresa laboro por la religio; sed ili estas esenca parto de la programo kaj animigas ĉiujn aliajn agojn. La bibli-tekstoj kaj preĝoj rilatas al la temoj, kiujn studas kaj diskutas la kongreso”.

Tio estis fakto, kaj la konsilantaro de kardinalo Lercaro donis specialan permeson por la kompilado de mestekstoj por tiu kongreso. Sed en la instrukcioj troviĝas ankaŭ frazo: “En la laboro de la kongreso la liturgio ankaŭ havas la taskon, klare montri la aktivan rolon, kiun ludu la laikoj en vivo kaj agado de la eklezio, dum ĝi samtempe substrekas la ne fordoneblan kaj ne anstataŭigeblan servon, kiun la pastraro faras por formado kaj kreskigo de la di-popolo”,

Ĉiu tiu tre intima interligo de diservo kaj laboro eble estis la plej bela kaj valora aspekto de tiu kongreso; samtempe nekontestebla progreso kompare al la du unuaj laikaj kongresoj.

Unu surprizan ekkonon mi havis: ni plendas hodiaŭ, ke per la modernaj tendencoj ĉio endanĝeriĝas disfali; kaj pro tiu disfalo de tre karaj domoj, en kiuj ni sentas nin hejme, suferas multaj katolikoj. Sed samtempe jam kreskas -tiel ŝajnis al mi dum la kongreso - nova unueco, kiun antaŭe en tia maniero ni ne konis. Ĝi nutriĝas per la sakramento de la unueco kaj trapenetras la tutan agadon; ĝi transiras ankaŭ la limojn de la eklezio kaj ampleksas la tutan mondon

Dum la koncilo tio estis ankoraŭ belaj vortoj, kiuj ŝajnis revoj. Dum la tria mondlaika kongreso tiu unueco akceptis jam sperteblajn formojn. Tio plenigis ĉiujn, kiel mi kredas, per prava entuziasmo.

 

Rezultoj

Sed kio pri la rezultoj? Mi volas juĝi singarde. Ok rezoluciojn oni metis antaŭ la ferman kunsidon. Ili estis akceptitaj de la delegitar-ĉefoj dum la antaŭa nokto unuanime aŭ per granda plimulto. Kelkaj post akraj debatoj. Pliaj dekunu rezolucioj kuŝas antaŭ mi sur la tablo.

Sole pro tempomanko ili ne plu eniris voĉdonadon. La kunsido fermiĝis unu kaj duonan horojn post meznokto. En tio oni agis tro rapide - se ankaŭ ne senkonscience. Evidente kelkloke mankas ekzakta formulado.

Tamen oni devas koncedi: tiuj pretaj kaj nepretaj rezolucioj havas nekontesteblajn avantaĝojn:

1. Ili rezultis el vere fundaj debatoj. Komparo kun la sinodo altrudiĝas. Per la proceduro sinoda dialogo ne eblis, oni faris nur monologojn. Post la laika kongreso multaj sinodanoj demandis sin, ĉu estonte ne ankaŭ la sinodon oni dekomence dividu en laborsekciojn.

2. La rezolucioj spiras veran vivon - multe pli ol la vortoj kaj skemoj de la sinodo. La sinodanoj eliris de principoj kaj parolis pri aktualaj ardaj problemoj, kiuj ilin mem ofte persone tute ne tuŝas, pri kiuj ili scias nur el “raportoj”. Ĉe tio oni ĉiam riskas maltrafi la realecon, kiel inverse la laikoj de la kongreso riskis subtaksi la signifon de principoj. Ĉi tie evidentas la neceso de reciproka kompletigo.

Oni aŭdas la krion por nova pripenso de la stato de la virino en la eklezio dum la laika kongreso tiel laŭte, ke la koncil-eldiroj tiurilataj sonas kiel pala kaj malproksima eĥo, kiu tute ne supozigas la urĝecon de la problemo.

Simile estas ĉe la rezolucioj pri naskoreguligo kaj interkonfesiaj geedziĝoj. Oni sentas la suferon de la konscienco, la trudadon de la amo, la ribelon kontraŭ kruelaĵoj, kiujn miloj da kristanoj sentas nekristanaj. Estas kvazaŭ riveloj por homoj, kiuj ne staras en la suferoj de edzeco hodiaŭa. Kaj tiel mi povus daŭrigi…

Mi ne devas nomi la unuopajn rezoluciojn kaj konceptojn. Ilia valoro ankaŭ ne estas, ke ilin nun devus aŭ povus - same kiel ili estas formulitaj - akcepti la paŝtistoj de la eklezio: nekredeble koncize kaj akre, kiel minacantaj glavoj. Ilia valoro troviĝas en tio, ke tie kvazaŭ modele eklumas, al kio sopiras la bonaj, inteligentaj, konsciencemaj, aktivaj kristanoj el vere kristana respondeco kaj pri kio ili suferas. Tio ŝajnas al mi esti bazo por vera dialogo. Instruanta eklezio kaj teologoj povas ne preteriri ĝin pro kelkaj neekzaktaj formuladoj. Ili ankaŭ ne faros, ĉar ili estas paŝtistoj. Ili ne rajtas fari, ĉar ili estas unu popolo kun ĉiuj tiuj laikoj, kaj scias, ke la Sankta Spirito - laŭ atesto de la historio - emas doni siajn profetajn karismojn pli ofte al laikoj ol al paŝtistoj.

En tiu senco sen troigo oni povas nomi tiun kongreson faro de la Sankta Spirito.

P. Mario von Galli

al la indekso


NI PREĜU KUN LA PAPO

 

1. Ke reestiĝu reciproka fido kaj estiĝu vera frateco inter la popoloj kaj nacioj.

2. Ke ĉiuj kredantoj fervore subtenu la misiadon de la eklezio.

al la indekso


EL LA UNIVERSALA EKLEZIO

Kardinalo Emile Leger de Montreal, Kanado, kiu famiĝis i. a. dum la koncilo, rezignis pri sia ofico kaj kun konsento de la papo iris al la lepruloj.

Kardinalo Francis Spellman, ĉefepiskopo de Novjorko, mortis la 2-an de decembro 1967 tute neatendite. La kardinalo kun “tipe usona kariero” rikoltis lastan jaron akran kritikon pro predikoj antaŭ soldatoj en Vjetnamio. Liaj ĉefaj meritoj estas sur karit-sociala kampo. I. a. li batalis ankaŭ kontraŭ rasismo.

Membriĝo de la Vatikano en UN estus ebla, deklaris la vatikana UN-observanto Mons. Giovanetti. La papo ĉiam estas preta kunlabori kun UN por atingi ĝiajn altajn celojn, li diris.

La unua virino en vatikana ofico kun alta responso, subsekretariino en la orden-kongregacio, estas monaĥino. Tri aliaj monaĥinoj jam dum kelka tempo laboras en la Vatikano.

La mes-kanono intertempe estas preĝata en pluraj landoj en nacia lingvo. Laste la franca kaj germana tekstoj ricevis la aprobon de la papa liturgia komisiono.

La sudana ĉefministro Mahgoub konfirmis, ke anstataŭ la ekzilitaj eksterlandaj misiistoj rajtos eniri la landon afrikaj sacerdotoj.

Pli multe flegi kontakton al la ĉiutago de la alia konfesio postulis d-ro Klein, abato en Trier/ Germanio. Oficialaj kontaktoj, li diris, ne tiel rapide povas atingi konkretajn rezultojn. Tial la privataj iniciatoj estas esencaj por la ekumena movado.

La episkopo de Vich/ Hispanio, Ramon Masnou. kaj liaj sacerdotoj postulis liberajn sindikatojn por la lando. Ili argumentis per citaĵoj el la papaj social-enciklikoj. En Hispanio ekzistas nur ŝtate kontrolitaj sindikatoj.

30 hispanaj sacerdotoj estas arestitaj kaj atendas siajn procesojn pro politikaj deliktoj. Ili subtenis aŭ partoprenis demonstraciojn de laboristoj kaj studentoj kontraŭ la Franco-reĝimo.

Eksedziĝo eble baldaŭ estos ebla ankaŭ en Italio. Tiurilata leĝpropono pasis la unuan obstaklon en la itala parlamento.

Interbatis sin en Sinai-monaĥejo en la regiono okupita de Israelo ortodoksaj monaĥoj kaj israelaj soldatoj. Episkopa deklaro diras ke ordinare la soldatoj kondutas korekte, sed la rilatoj al la araboj estis multe pli bonaj.

Monaĥinoj vivas pli longe ol la ordinaraj usonaj virinoj. Tion eltrovis profesoro Nix, Louisiana. La meza mort-aĝo de monaĥinoj estas 77 jaroj, 10 jaroj pli ol de aliaj virinoj.

 

al la indekso


ESPERANTISTOJ ESPERIGAS ESPERANTOJN

“Ni kion povos ni faros!”

En la monato decembro ni celebras ne nur Kristnaskon, sed ankaŭ la naskiĝitagon (15.12.1859) de d-ro L. L. Zamenhof. Kvankam la aŭtoro de la internacia lingvo nomis sin “nur hebrea homarano liberkreda”, li iam diris al kongreso de kristanaj gejunuloj: “Kio pli bela en la mondo ol plena sekvado al instruo de Jezuo!”. Tre verŝajne d-ro Zamenhof komprenis, ke estas malvasta parenceco inter la idealo de Kristo kaj la ĉefa ideo, al kiu li mem fordonis sin de sia plej frua infaneco: la revo pri la unuiĝo kaj familiiĝo de la homaro!

Min persone ĉiam frapis la plena harmonio inter la pensado kaj agado de d-ro Zamenhof. Tial li, kiel idealisto, certe kredis, ke lia idealo ne estas utopio.

Lia biografiisto, d-ro Edmond Privat, rakontas, kiel la juna kuracisto iam inter 1885 kaj 1887 vane serĉis vivrimedon, ĉar mankis sufiĉa klientaro. “Ankaŭ lia modesteco kaj sentemo lin malhelpis. Tre ŝatata de malriĉaj malsanuloj, li ne sciis gajni grandajn sumojn”. Ĉar li estis tro impresiĝema kaj la suferoj de la malsanuloj tro multe lin turmentis, li decidis elekti fakon okulistan. Tamen, kiam li estis finstudinta kiel okulisto, restis por li ĉiam ekstreme malfacile vivteni sin kaj sian familion. La kaŭzo estas, ke Zamenhof “fariĝis vera bonfaranto”, kiel prave rimarkas Privat. Kiam li loĝis en malriĉa hebrea kvartalo de Varsovio, li havis tre malkaran praktikadon, ĉar “klientoj pagis nur kvardek kopekojn, kelkaj eĉ nenion”, dum “ordinaraj okulistoj”, lukse loĝantaj en riĉaj salonoj, postulis grandajn sumojn! Tial multaj homoj eĉ preferis iri ĝis blindeco. La atendejo de d-ro Zamenhof tamen baldaŭ pleniĝis dum la tuta tago. Li estis vere popola kuracisto! Laŭ Privat li sentis sin hejme nur inter la malriĉuloj, kaj multajn li savis de blindeco.

Efektive, Zamenhof ne estis “ordinara okulisto”. Li estis idealisto kaj konkretigis siajn idealojn en sia persona vivo, kaj klopodis tion ankaŭ en la esperanto-movado. Li mem mortis, sed restis la lingvo kun ĝia interna ideo. AGADO E 3 estas nenio alia ol konkreta “eksterigo” de tiu ideo, kiu esprimiĝas same en la encikliko “Popolorum Progressio”.

Antaŭ nelonge mi ricevis numeron de la brajle presita ESPERANTA LIGILO, en kiu aperis artikolo pri nia kampanjo. Volonte mi mencias, ke nemalmulte da legantoj - ofte tre malavare - reagis al la alvoko helpi al niaj nenecese blindaj kunhomoj en afrikaj evolulandoj. Tiel helpas inter si samsortanoj!

Dum la internacia feria seminario de blindaj esperantistoj, kiu okazis en aŭgusto pasinta en Rheinbreitbach (Germanujo) kaj kiun partoprenis 87 personoj el 15 landoj, la Prepara Komitato kolektis 245 germ. markojn por la agado! Atingis la kason ankaŭ alia granda donaco de blinda esperantisto.

Estas fakto, ke ĉiam ekzistis tre forta ligilo inter la blinduloj kaj la Esperanto-movado. Ĉi-rilate mi menciu ankaŭ la nomon de d-ro Javal, eminenta oftalmologo, kiu inventis diversajn okul-instrumentojn kaj mem fariĝis blinda en 1900. Li okupis sin pri la edukado kaj adaptado de la blinduloj al la socia vivo. Li elpensis aparaton, kiu ebligis al li skribi mem krajone siajn leterojn. Esperanto ŝajnis al li plej necesa helpilo por la disvastigo de la brajla literaturo (Prof. G. Waringhien).

Dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis al la “D-ro L. L. Zamenhof -Kliniko”. Granda donaco envenis el Aŭstrujo kaŭze de artikolo en “Alle Welt”. Denove paroĥestro destinis parton de dimanĉa monkolekto por la agado. Dankon al ĉiuj, kiuj sendis okulvitrojn kaj poŝtmarkojn. Precipe specialmarkoj estas bonvenaj!

Oni agis laŭ la spirito de d-ro Zamenhof: en Anglujo, Aŭstrujo, Ĉeĥoslovakio, Francujo, Germanujo, Hispanujo, Italujo, Nederlando, Nova Zelando, Svislando.

            Venditaj poŝtmarkoj: 18--; venditaj bildkartoj: 150--.

            Antaŭa sumo ned. guld. 6.944,24; nuna sumo 8.160,50.

            La kliniko kostos: ned. guld. 25.000--

Jacques Tuinder

al la indekso


DEZIRAS KORESPONDI 

Januŝ Pac-Pomarnacki (Vroclavo, Pollando), 20-jara studento, pri turismo, literaturo, filmo, muziko, vivo en aliaj landoj.

 

al la indekso


ESPERO KATOLIKA PAROLATA

Antaŭ unu jaro ni demandis al la legantoj kunlaboron por sonbenda servo de IKUE por blindaj esperantistoj, kiuj per la laŭtlegado de kelkaj membroj, ankaŭ povas esti informataj pri la enhavo de “Espero Katolika”. Estis nur malmultaj membroj, kiuj promesis kunlaboron, sed ili tiel bone plenumis sian taskon, ke nuntempe la servo por blinduloj regule funkcias. Ĉiu numero de “Espero Katolika” estas laŭtlegata, kaj ni intencas ankaŭ surbendigi la broŝurojn, kiujn IKUE kaj Kristana Ekumeno eldonis dum la lasta tempo.

Grava novaĵo estas ke s-ro G. van Ierland, Engelen (N.B.), Nederlando, metis je dispono de IKUE sian specialan surbendigejon, en kiu li kopias la bendojn por blinduloj. Tiu ĉi laboro estas tre temporaba, kaj ni ĝojas, ke s-ro van Ierland estas preta fari tion. Li ankaŭ faris malpezajn skatoletojn, en kiuj oni povas ekspedi la bendojn. Tiuj, kiuj volas kunhelpi per laŭtlegado de parto el EK, direktu sin al li. Ju pli da voĉoj estos sur la bendo, des pli agrabla EK estos por niaj blindaj membroj!

Esperantistoj, kiuj loĝas izolitaj de aliaj gesamideanoj kaj kiuj deziras aŭdi Esperanton por ekzerci ĝin, povas mendi kopion ĉe s-ro van Ierland, sed ili sendu ankaŭ malplenan sonbendon al li, sur kiu li povos fari la kopion.

CvK (Corry van Kleef)

al la indekso


Survoje al Limburg

MARIA INTER LA KONFESIOJ?

Protestantaj kaj katolikaj pensoj pri la patrino de Jesuo

La festo de la senmakula koncipiĝo kaj Kristnasko metas Marian en la religian konsideradon dum la monato decembro. Ankaŭ okaze de la 450-jara memoro pri la reformacio Maria denove estis temo pli multe diskutata inter la konfesioj. Tial ni ĉi-sube publikigas du paralelajn artikolojn pri Maria, respektive de la protestanta teologo d-ro Kurt Nitzschke kaj de la katolika teologo profesoro A. Brandenburg.

Ne necesas, ĉar sufiĉe ofte ni jam faris tion, atentigi pri la fakto, ke unualinie ni devas serĉi tion, kio jam estas komuna al ni - kaj tio estas la ega plimulto el la temoj. Sed aliflanke ni konsciu, ke klopodi pri unuiĝo neniel signifas forviŝi la diferencojn. Ilin ni devas klarigi, tiel ke la alia tre bone komprenas, kion ni kredas - kaj inverse - tiel ke post tiu klarigado ni povos serĉi vojon por renkontiĝo sur komuna bazo.

Pentraĵo de Murillo (Madrid)

Protestanta vidpunkto

Se evangeliana kristano estas demandita de katoliko pri la pozicio de Maria en la evangeliana eklezio, li venas en strangan ĝeniĝon: pri kio li parolu? La katoliko esperas, ke en la nuntempa klimato de proksimiĝo de la konfesioj ankaŭ la protestanto trovas novan aliron al la Maria-kulto. Certe li ne atendas ke ĉiuj Maria-dogmoj estu agnoskataj, sed li deziras do, ke almenaŭ minimumo de kulto troviĝu. Sed kaŝe li tamen metas sian Maria-bildon kun ĉio, kion la roma eklezio en dogmo kaj kulto scias pri ŝi, kun ĉiuj ŝiaj virtoj kaj privilegioj kiel mezurilon, per kiu li mezuras la respondon de la protestanto.

Sed de ĉi-ĉio la protestanto nur povas limigi sin, ĉar li kapablas paroli pri Maria nur tiel, kiel ŝi renkontas lin en la NT. Kion ni nun ekscias pri Maria, se ni demandas la Sanktan Skribon? Maria staras en la NT simple, kiel memkompreneble.

Ŝi renkontas nin kiel patrino de Jesuo. Ŝia loko estas ĉe la kripo. La Filo de Dio fariĝis en Jesuo vera homo kaj Maria estas serva ĉenero de la homiĝo. La koncilo de Efezo (431) dogmigis tiun homecon. Tiu dogmo estas kristologia, Maria estas menciita nur en duaranga frazo. Ŝi apartenas al la kristologio kaj tiel por la evangeliana pensado tiu frazo de la efeza koncilo ĉiam restas duaranga, dum la katolika pensado faras ĝin memstara eldiro pri Maria kaj nun plue pripensas, kiel Dio preparis por ke Ŝi estu digna je la di-patrineco.

Tian apartan mariologion la NT ne konas, ja ĝi ŝajnas eĉ malpermesi ĝin. Kiam virino el la popolo komencas glori la patrinon, kiu donis la vivon al la Sinjoro, Kristo rifuzas tion (Luk 11,27 s.). La homiĝo estas por la NT la ĉefaĵo, la persono de la patrino tute malgravas.

Tiel ankaŭ la persono de la patrino kaj ŝia aparta rilato al la Sinjoro ĉiam estas severe distingita de la savo-senditeco de Kristo. Ambaŭ havas nenion komunan.

Malgraŭ tiu severa distingo Maria ne estas sensignifa. Ŝi ankaŭ kapablas diri ion al ni, kaj ĝuste en sia homeco. Luther precipe gloras ŝian humilecon: “ŝi troviĝas kiel dipatrino levita super ĉiuj homoj, kaj tamen restas tiel simpla kaj trankvila, ke pro tio ŝi ne estus rigardanta servutulinon stari sub si” (ekzegezo de Magnificat). Ŝi estas vokita de Dio en tute aparta maniero kaj kiel ŝi sekvis tiun vokon, tio povas kaj devas esti modelo kaj ekzemplo por ni. Luther tial juĝas kaj honoras Marian modelo de kredo. Ĉar por Kristo ne la karaktero de homo estas esenca, sed nur lia kredo. Tial por protestanto ne signifas malaltigi Marian, se ŝi portas ankaŭ homajn trajtojn. Ŝi apartenras al “Liaj”, kiuj dubas pri lia senditeco (Mar 3,21) - almenaŭ ne estas kialo escepti ŝin en tio. Ŝi aperas en sia tuta homeco, ankaŭ ŝi devas, malgraŭ aparta voko de Dio, iri tra kredo-lernejo, ankaŭ ŝia vojo kondukos tra senespero kaj afliktiĝo, rezignoj kaj doloroj, ĝis ŝi fine povas stari sub la kruco.

Tiu loko de la Johano-Evangelio - Maria sub la kruco (Joh 19,26 ss) - novtempe pli kaj pli venas en la centron de la mariologia meditado. Sed laŭ la tuta cetera sinteno de la evangelio ĝi ne povas esti komprenata tiel, kvazaŭ ĝi donus al Maria parton en la savagado de Kristo, sed temas pri la homo Maria, por kiu la kruco - same kiel por la disĉiploj - unue signifas kompletan ruiniĝon, tiel ke la Sinjoro devas konsoli ilin. Pri parto en la savagado de Kristo la predikado de la juna eklezio sciis nenion, kaj tiel oni rajtas kompreni ĉi tiun lokon ankaŭ nur en ĝia tenera homeco, ĝi montras ĉe la fino ankoraŭfoje la homon Jesuo, kiu amas ankaŭ sian patrinon.

Tiel Maria apartenas tute al la homa flanko. Sed pro ŝia kredo Luther povas vidi Marian ankaŭ ĉe ŝia filo en la ĉielo, tamen li rifuzas, plie spekulacii pri tio. Luther ankaŭ decide rifuzas “fari artikolojn de la kredo pri kiuj ni ne havas fundajn tekstojn, alie de tago al tago venos novaj artikoloj de kredo”. La konsekvenco povas esti por Luther nur, “ke Kristo per tio estas malgrandigita, ke oni metis korojn pli multe al Maria ol al Kristo mem, ke Kristo kvazaŭ estas malantaŭen en la malhelon kaj tute forgesita”. Same Luther rifuzas ĉian alvokon de Maria. Li ja scias ion pri la propeto de la sanktuloj (ĉe kio oni devas atentigi ke por li la sanktuloj ne estas nur la perfektintoj, ili vivas ankaŭ inter ni), li ankaŭ nomas Marian “propetantino”, sed li rifuzas ŝin kaj la sanktulojn alvoki pro peto. Ĉar Kristo instruis nin preĝi al la Patro, preĝo al Maria kaj la sanktuloj nur malgravigus tiun preĝon.

Per tiu mallonga resumo mi desegnis la kadron, en kiu por protestanta teologio eblas diri ion pri Maria.

Prof. Kurt Nitzchke

 

Katolika vidpunkto

Ni kontentiĝas pri la eldiroj de la evangeliana teologo pri la mariologio kaj provas doni kelkajn rimarkojn, kiuj nature neniel celas prezenti la abundon de la katolika mariologio kaj la nuntempan problemaron. Tio kondukus nur al nepermeseblaj nekorektaĵoj. Ni kompilas kelkajn tezojn, kiuj tuŝas unue la katolikan instruon en ĝia ekumena aspekto kaj due la evangelianan.

Kiel diras la eminenta franca teologo Laurentin, la klarigado de kelkaj problemoj el la mariologio estas nerifuzebla intern-katolika ekumena tasko. Tion pretervidi signifus malheligi gravan postulon de nia tempo. Oni parolas ĝuste en la mariologio pri minimumistoj kaj maksimumistoj, pri konservativuloj kaj progresuloj. Sed ni diras kun Ortega y Gasset: la destino de nia tempo ne estas esti progresema aŭ konservativa, sed eviti tiun antikviĝintan alternativon. Ni pensevoluigas la mariologion per la de la koncilo nove donacitaj pens-metodoj kaj -strukturoj.

La mariologio ne estas disigebla de la mistero de Kristo kaj ĝi havas sian lokon en la instruo pri la eklezio. Maria estas la unua savitino, la prabildo de la eklezio. Legu pri tio la okan ĉapitron de la konstitucio pri la eklezio.

La koncilo vidis Marian en la savhistorio, montris novajn ordojn kaj kuntekstojn en ĝi. Biblia intensigado de la rilato inter Maria kaj la ligo-decido de Dio kun la homoj estas grava tasko de la estanteco. Maria kiel patrino de la kredantoj staras, kiel Abraham staris antaŭ la ligo de la promeso, ĉe la komenco de la nova kaj eterna interligo, kiun Dio faris per Kristo kun la homoj.

Interŝanĝoj kaj interŝovoj en tio ne estas eblaj. Ankaŭ teologia troigado ne estu ebla post la koncilo. Tradiciajn eldirojn pri Maria en litanioj kaj preĝoj, kiuj ŝajnas esti tro entuziasmaj, oni devas ĝuste juĝi infanaj piaj eldiroj; ili tenas siajn lokon kaj valoron, sed ne ĉiam povas esti prenataj kiel dogmaj eldiroj kun karaktero de absoluteco.

Pri la evangeliana kompreno de Maria unue oni devas diri, ke la protestantismo ne havas sisteman doktrinaron pri Maria. Tamen en la historio de la protestantismo la doktrino kaj kulto de Maria estas tre gravaj. Ankaŭ la reformatoroj konas veran Maria-laŭdon. Tio validas en aparta maniero por Luther, kun limigoj ankaŭ por Calvin kaj neatendite elformite por Zwingli. Evangeliana teologio ofte referencas al la principo “nur la Skribo” por efike elstarigi la kontraŭecon al la katolika mariologio. Pretervidante, ke tiu principo de “sola scriptura” ne estas origine reformatora principo, hodiaŭ neniu prenas la Skribon izolita, ekz. sen la apostola predikado kaj tradicio, ja eĉ ne plu la Skribo sen la sfero de la eklezio. Oni eĉ povas diri, ke la formhistorio, ellaborita en la evangeliana teologio, donis al ni - katolikaj kaj protestantaj - teologoj novajn elementojn por kompleta kompreno pri la viva tradicio en la kredo-sfero de la eklezio.

Tiel papere magra, kiel oni ofte prezentas la skribo-principon, ĝi ne estas en la evangeliana teologio kaj tute ne en la katolika. Ni faras du demandojn al la evangeliana teologio. Kial ĝi vidas Marian ankaŭ post la Dua Vatikana Koncilo ĉiam sen rilato al la savhistorio, do al la evoluo de promeso kaj plenumo? Ni estas konvinkitaj, ke en tiu punkto povus estiĝi fruktodona dialogo, kiu servos al la vero por ambaŭ partioj. Dua demando, kiu ŝajnas al ni precipe grava: ĉu senpera mariologia diskutado entute povas esti sencohava, se ĉe multaj protestantaj teologoj la malnoveklezia dogmo de la kristologio de Efezo kaj Kalkedon ne plu estas memkomprenebla premiso? Karl Rahner diras pri tio: “Ĉu oni povas riproĉi al katolika teologo, se kelkfoje li havas la impreson, ke la resentimento kontraŭ la katolika mariologio, kiu ja ankoraŭ ne ekzistis dum la reformacia tempo, estas nutrata subtere per kristologio, kiu en tiu punkto kaj ne nur en la mariologio ne plu staras sur la fundamento de malnova eklezio kaj reformacio?”.

Hodiaŭ temas inter ni, tion oni devas diri kun ĉia emfazo, ne pri la diferencoj koncerne Maria kaj ŝia agado en la savhistorio, sed temas primare pri tio, ke oni akcentas la diecon de Dio kaj ke Kristo estas vera Dio kaj vera homo. Estas preskaŭ timige, ke en tio ne malmultaj protestantaj teologoj parolas ekskluzive nur pri la homeco de Jesuo. Jen do Maria estas la patrino de Jesuo, sed ne dipatrino. Ni klarigu unue tion, ke Kristo estas vera Dio kaj vera homo, tiam dialogo pri Maria ne irus sen sukceso, precipe ĉar la koncilo en tiu punkto forigis multon neklaran. Tial ni finas per la deziro, ke oni revenu al la kristologio de la Sankta Skribo en la eklezio kaj la tradicio inkluzive de la reformacia.

A. Brandenburg

al la indekso


EL LA REDAKCIO

Ni forte esperas, kara leganto, ke ankaŭ ĉi tiun pasintan jaron vi trovis nian revuon interesa kaj leginda. Almenaŭ ni ĉiam klopodis liveri al vi tian revuon, kaj  ankaŭ venontjare klopodos.

Se vi do fakte agnoskas niajn klopodojn kaj ŝatas ĉi tiun revuon, vi certe ankaŭ ne forgesos pagi vian kotizon por la nova jaro. Ĉar se vi ne faras, povus esti, ke baldaŭ la revuo ne plu venos al vi. Estus domaĝe.

Se vi ne estas kontenta, skribu al ni. La redakcio estas danka pro ĉiu sincera kritiko. Kaj se vi estas kontenta, ne kontentiĝu pri kotizpago, sed ankaŭ iomete varbu por nia revuo. Se nur ĉiu leganto varbos unu plian leganton, kia progreso estus!

 

al la indekso


 

LA SAVO DE LA POPOLOJ

Kvina parto

(unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto)

[noto de la TTT-ejestro: en la originala revu-numero, la titolo erare estis "Sesa parto"]

Kaj Dio diris al Jonaso: “Vi domaĝas la hederon, pri kiu vi ne laboris kaj kiun vi ne edukis, kiu dum unu nokto elkreskis kaj dum unu nokto pereis. Kaj ĉu Mi povus ne domaĝi Ninive-n, la grandan urbon, en kiu troviĝas pli ol cent dudek mil homoj, ne povantaj distingi inter sia dekstra mano kaj sia maldekstra, kaj krom tio multe da brutoj?” (Joh 3,10-11).

Ĉu vi neniam vizitis kermeson kaj staris antaŭ ridigaj speguloj por rigardi la monstrajn figurojn, kiuj aperas el ili? Kaj ĉu vi tiam ne rideksplodis pro tiuj ridigaj ŝajnestaĵoj, ĉiufoje laŭforme aliiĝantaj? Ankaŭ lzraelo rigardis en tia spegulo, kiam ĝi enkarnigis sin en la karikaturan figuron de Jonaso.

En ĉio Jonaso montriĝas la negativo de Abrahamo. Tiu iradis kun Dio kaj pledis por perdita urbo. Jonaso, tamen, estas tute senmova ne pro inerteco sed pro ribeleco. Li forkuregas cent okdek gradojn el la direkto al Dio.

Jonaso, kie vi estas? La voko de Dio resonas super la maro. Ĝia eĥo reflektas kontraŭ la ventojn super la oceano, batotuŝas la ondojn kaj vipstimulos ilin. Vento kaj ondoj amase ĉirkaŭas la ŝipon, sur kiu Jonaso sin kaŝas, ĝuste kiel Adamo en la arbustaĵo de la paradizo. Li silentadas, kaj kiam li post longa tempo tamen respondas “Jen mi estas, Sinjoro!”, li kuŝas alnaĝinta sur la bordo en la direkto al Ninive.

Kiu vi estas, Jonaso? Oni povas vidi lin iranta tra Ninive kun malmilda vizaĝo. Lian koron mordetas la supozo, ke la alvoko al konvertiĝo, kiun li vole-nevole estis anoncinta, surgenuigos Ninive-n. Li malemas al tio. Li elŝprucas sian galon kontraŭ Dio: “Ha Sinjoro, ĉu mi ne diris tion kiam mi restadis ankoraŭ en mia lando? Kaj ĉu mi ĝuste ne tial rapidege forfuĝis al Tarŝiŝ? Mi ja bone sciis, ke vi estas favora Dio - bonkora, indulga kaj riĉa je kompato - kaj ke vi do pentos la malfeliĉon”.

Jonaso ne estas historia figuro, sed difinita formo de Izraelo tra la jarcentoj. Oni rekonas Jonason en la pli aĝa frato el la parabolo kaj en la Fariseoj, kiuj ankaŭ ne komprenis la suverenan potencon de la graco de Dio en la kontakto de Kristo kun la pekuloj kaj impostistoj. Jonaso estas la sendito fuĝanta, la karikaturo de la peranteco de Izraelo, la degeneraĵo de elektito.

Sed lia kontraŭludo ankaŭ klarigas, kiu estas Dio: la senlime kompatema, kiu volas esti ne nur Dio de la judoj sed ankaŭ de la nekredantoj, kiu indulgas urbon sin konvertantan. Estas surbaze de ĉi tiu kompatemo, ke la promeso farita al Abrahamo ĉi tie denove plenumiĝas: en vi kaj en via idaro estos benataj ĉiuj generacioj de la tero!

 

al la indekso


SANKTA FRATO EN KRISTO

Atenagoro I vizitis Paŭlon VI

 

La 26-an de oktobro 1967 la Ekumena Patriarko Atenagoro I fine venis por sia longe planita vizito al Romo. Sub sonoril-sonoj, por la unua fojo dum sia vivo li eniris la bazilikon de Sankta Petro, ĉe kies enirejo renkontiris lin Paŭlo VI. Ambaŭ havis larmojn en la okuloj, kiam plurfoje ili ĉirkaŭbrakis kaj kisis sin.

En la baziliko ĉeestis la preĝadon i. a. 80 kardinaloj kaj la episkopoj de la finiĝanta sinodo. Post la komuna “Patro nia” (latinlingva) la patriarko parolis. Li nomis la papon “Sankta Frato en Kristo”, kion la ĉeestantoj longdaŭre kaj entuziasme aplaŭdis. “Ni venas al via Sankteco kiel frato al frato”, li diris. Per noblaj vortoj li laŭdis Paŭlon VI kaj lian agadon kaj diris: “Sur ĉi tiu sankta loko ni preparas menson kaj koron antaŭeniri en la direkto al komuna celebrado de Ia eŭkaristio”.

Li parolis pri la urĝa neceso de progresoj en la ekumena agado kaj sia espero, ke dank’ al multaj preĝoj kaj laboroj, sed precipe dank’ al amo, “ni konstruos firme kaj sekure la unuecon de niaj eklezioj en Kristo”.

Paŭlo VI en sia respondo atentigis, ke neniam antaŭe la unuiĝa strebado estis tiel libera de politika kaj alia ekstera influoj kiel hodiaŭ. Tio estas signo de la agado de la Sankta Spirito. Sur ambaŭ flankoj oni reformas, diris la papo, kaj postulis pozitivan kunlaboron par superi tion, kio ankoraŭ disigas nin.

La papo portis dum la ceremonio la stolon, kiun Atenagoro donacis al li en Istanbulo, dum Atenagoro portis la krucon de Johano XXIII.

Post la mesaĝoj la papon ĉirkaŭbrakis denove la patriarko kaj la kvar metropolitoj akompanantaj lin. Inverse kvar kardinaloj faris, inter ili kardinalo Bea, kun kiu Atenagoro tre kore interparolis dum kelkaj minutoj. Per la beno de papo kaj patriarko finiĝis tiu historia horo.

Horo de amo estas nun

La patriarko posttagmeze vizitis la bazilikon de Sankta Paŭlo, kie li alparolis kaj benis la milojn da ĉeestantoj. Vespere li estis akceptita en la Vatikano de la membroj de la sinodo, de kurianoj kaj reprezentantoj de la romaj universitatoj. Bea salutis lin, dezirante pliajn progresojn en la proksimiĝo de la eklezioj. Atenagoro respondis, ke ambaŭflanke ni devas korekti la erarojn de la pasinteco. Li esperas la grandan momenton, kiam episkopoj el oriento kaj okcidento povos kuncelebri ĉe la sama altaro. Eble tiu horo ne tiel baldaŭ venos, sed la horo de la amo jam venis - “ĝi estas nun”.

La 27-an antaŭtagmeze papo kaj patriarko dum unu horo interparolis private en la papa biblioteko. Poste ili interŝanĝis donacojn.

Posttagmeze Atenagoro vizitis la Lateranan bazilikon kaj la Koloseon, kie li kantis kun sia akompanantaro grekan preĝon al la martiroj, kaj la grotojn de Sankta Petro kaj la tombon de Johano XXIII, kie li demetis kesteton kun tri oraj spikoj kaj manskribita mesaĝo: “Memore al papo Johano: se la semo de greno ne falas en la teron kaj mortas, ĝi restas sola. Se ĝi mortas, ĝi portas riĉan frukton”. Vespere la patriarko vizitis Sanktan Maria Maggiore, la postan tagon la katakombojn kaj la ortodoksan preĝejon en strato Sardegna, kie lin salutis la ortodoksaj kredantoj de Romo.

Adiaŭo

Sabate posttagmze Atenagoro denove estis en la privata biblioteko de la papo, kie okazis la oficiala adiaŭa ceremonio. La du viroj donis komunan deklaron, kiu substrekas la ĝojon pri la renkontiĝoj, la neceson de dialogo en reciproka estimo al la propraj tradicioj, la deziron al konstantaj kontaktoj. Ili volas atingi konkretan solvon de pastoralaj problemoj, precipe de la interkonfesia geedziĝo. Krome ili deziras pli bone kunlabori por justeco kaj paco, pri kiu ili apelas ankaŭ al la responsuloj de nacioj kaj popoloj.

En mallonga parolado la papo dankis al Atenagoro pro la vizito, kiu finiĝis per komuna tagmanĝo kun Bea kaj metropolito Meliton.

Je la 16 h la patriarko forlasis la Vatikanon kaj forflugis 40 minutojn poste al Ĝenevo.

al la indekso


AGNOSKITA KULTURO

Papa Mesaĝo al Afriko

 

Sub dato de 29-a de oktobro 1967 Paŭlo VI direktis mesaĝon al Afriko, kiu ne estas encikliko kaj en sia karaktero estas tute nova papa publikaĵo. Plej rimarkinde estas, ke por la unua fojo papa dokumento agnoskas la afrikan kulturon memstara kaj samrajta apud la kulturoj de aliaj kontinentoj.

Li volas atesti al la afrikanoj sian patran amon, siajn esperojn kaj dezirojn por la bonfarto de ĝiaj nacioj, skribas la papo.

Li gloras la kristanajn tradiciojn de Nordafriko kaj esprimas sian altestimon al la grek-ortodoksa eklezio de Aleksandrio, la kopta kaj etiopia eklezioj. Same li esprimas estimon al ĉiuj en Afriko vivantaj mahometanoj, kaj petas ilin, kunlabori kun la kristanoj por defendi la bazajn homajn rajtojn.

Ne kondamni

La papo alparolas ankaŭ la novajn naciojn de Afriko kaj laŭdas, ke la transiro al sendependeco preskaŭ ĉiam okazis orde kaj pace. Se jen kaj jen perforto akompanis ĝin, diras la papo, tio ne povas esti kialo, kondamni papolon aŭ tutan kontinenton.

Afriko hodiaŭ estas progresanta. La eklezio vidas en la moralaj kaj religiaj valoroj de Afriko la provindencan bazon por peri la mesaĝon de la evangelio, kaj konstrui novan socion en Kristo.

La plej granda parto de Afriko estas en evoluado, kiu estas malfacila. Li nomas plurajn obstaklojn: malordo, perfortoj, rasismo, kio en diversaj afrikaj ŝtatoj kondukis proksimen al popolmurdado. Estas necese, li postulas, serioze kontraŭbatali la analfabetismon kaj evoluigi la agrikulturon laŭ la atentigoj de “Mater et Magistra”.

 

Nova misio

En la dua parto la papo direktas sin al la misiistoj, episkopoj, regantoj, inteligentuloj, familioj, virinoj kaj junularo de Afriko.

“Via tasko estas, fruktigi la renkontiĝon de kristanismo kun la afrika tradicio”, li diras al la episkopoj kaj misiistoj. Li koncedas, ke la misiado pasintatempe tro malmulte atentis la pozitivajn valorojn de la malnovaj kutimoj kaj tradicioj. Li postulas de la neafrikaj misiistoj, adaptiĝi al la novaj politikaj kaj sociaj cirkonstancoj. La registarojn Paŭlo VI memorigas pri grava respondeco, kaj admonas, serĉi la pacon per dialogo, ne per potenco kaj perforto, atenti la religian liberecon kaj superi tribajn konfliktojn.

Nova kulturo

Al la inteligentuloj la papo skribas, Afriko bezonas ilian laboron, “por ke ĝia nova kulturo maturiĝu sur la malnova trunko”. Ankaŭ la eklezio multe esperas en ili. -

La familiojn li admonas, defendi siajn bazajn karakterizojn: monogamion kaj nedissolveblon. La afrika virino bezonas pli kaj pli klaran konscion pri la digno de sia persono, sia senditeco kiel patrino kaj siaj rajtoj en la socia vivo kaj progreso de la moderna Afriko.

La junularo fine havas la taskon, superi la kontraŭecon de pasinteco kaj novaj strukturoj de la estanteco. La papo admonas la junulojn, ke ili ne facilanime akceptu materialistajn principojn.

Li finas la mesaĝon per la fid-esprimo, ke Afriko spite al kelkaj ombroj “scias moviĝi sur la vojo de progreso kun plena estimo al la rajtoj de Dio kaj la homa digno”. Li salutas: “Paco estu inter vi! Amu vin kiel fratoj!”.

 

al la indekso


 

KRISTANA KULPO PRI JUDOJ

Israelo dum aŭtuno 1967

 

Estis ĉe la fino de la jaro 5727 laŭ juda kalendaro, kiam mi vizitis Israelon. Ĉe mia forflugo oni jam vigle preparis la novjarfeston. Tiu jarkalkulo unu plian fojon atentigis min pri la aĝo de tiu popolo kaj ke sur ĝi bazas ni ĉiuj, kiuj nomas nin kristanoj, ke sen la elektita popolo - kiu ĝi estas ankoraŭ hodiaŭ! - kaj sen la MT ne ekzistus la nova di-popolo kaj la NT.

Sed en Israelo mi ankaŭ ĉie renkontis signojn de tiu kristana sinteno al la popolo, en kiu naskiĝis Jesuo, sinteno kiun oni povas nomi nur peka kaj kulpa.

Kiel ni povis esti tiel nekredeble arogaj, paroli pri di-murdo (teocido) kaj fine eĉ fali en genocidon? Ĉar neniu povas kontesti ke la nazia masakro de 6 milionoj da judoj, kiun mi povis detale studi en la memorejo Jad Vaŝem, eblis nur pro la antisemitismo kristana. Lapide en sia jam fama libro “Romo kaj la Judoj” venas al ĝuste tiu konkludo, ke la germana katolikaro estis tro antisemitisma por ebligi al la papo efike kontraŭi la nazian krimon.

Kaj ĉu ne dum jarcentoj ni postulis konvertiĝon de la juda popolo - kun kiu rajto? Se ni pledas por religia libereco, ni ne rajtas starigi tian postulon, ni nur rajtas dirj al ili pri tiu Jesuo, kiu laŭ nia kredo estas la mesio, kiun ili ankoraŭ atendas.

Lastatempe oni parolas pri verŝajno, ke Vatikano starigos diplomatajn rilatojn al Israelo kaj do agnoskos oficiale tiun ŝtaton (kion ĝis nun ĝi ne faris). Eĉ oni nomis jam daton: Kristnasko 1967. Momente, kiam mi skribas ĉi tiujn liniojn, mi ne havas definitivajn kaj certajn informojn pri tio. Estus ja bela simbolo, se ĝuste Kristnaskon oni farus.

Sed mia impreso post la vizito en Israelo, la konkludo el multaj interparoloj estas, ke tian paŝon la Vatikano efektive ŝuldas al Israelo, kaj ke la ĝeneralaj rilatoj inter judoj kaj kristanoj multe pliboniĝus per gi. Ĉar en Israelo oni ja komprenas, ke la Vatikana diplomatio devas atenti ankaŭ la arabajn landojn, kie estas kristanoj, almenaŭ pli multaj ol en Israelo. Sed ke tiuj arabaj landoj - kun ĝiaj kristanoj - estos ĝismortaj malamikoj de Israelo, ĉu tiu fakto ne ridindigas la Vatikanan sintenon, kiu aliloke kaj aliokaze ĉiam pledas por justeco, paco, amo inter la popoloj? Ĉu Romo ne demonstracie devus ekstari sur la flanko de Israelo kontraŭ la maljustajoj de araba politiko?

Kaj ni kristanoj finfine devus vidi en judoj, kio ili vere estas: kvazaŭ niaj pli aĝaj fratoj, kiuj adoras la saman Patron kiel ni.

Sur la paĝoj de ĉi tiu revuo aperis jam pluraj artikoloj pri la rilato kristana-juda. Per ĉisupraj rimarkoj mi volas fini mian raport-serion pri Israelo; sed ankaŭ estonte ni aperigos artikolojn pri tiu temo, en unu el la venontaj numeroj detalan priskribon pri la judaj reagoj al la koncildeklaro, kiu parolas pri la juda popolo. Kaj ankoraŭfoje ni esprimu la deziron, tutkaran kaj sinceran, ke baldaŭ en la Sankta Lando regu tiu paco, kiun anoncis la anĝeloj ĉe la naskiĝo de la Paco-Princo, Jesuo. Ŝalom, Israel! Pardonu nian pekon kontraŭ vi! Paco estu ankaŭ inter kristanoj kaj judoj!

S. Maul

al la indekso


LA SANKTA LANDO - SURVOJE AL LA PACO!

 

Milito kaj perforto ĉiam akompanis la homaron, sed niatempe pli kaj pli evidentiĝas, ke milito ne estas humana kaj celtrafa rimedo por solvi interhomajn demandojn. Neniam milito estis afero alloga. Dum la unua mondmilito estis pli ol dek milionoj da viktimoj, dum la dua ses dek milionoj, kaj eventuala atommilito postulos certe centmilionojn da homvivoj.

Granda skandalo estas, ke la pordefendaj elspezoj daŭre kreskadas, dum ni kontraŭe povas konstati, ke la helpo al evolulandoj estas nepre nesufiĉa! Ĉu do la freneza armado estas afero pli preferinda ol la havigado de hominda ekzisto al la junaj popoloj? Ĉu ne estas fakto nekontestebla, ke la problemoj pri paco kaj evoluhelpo intime interdependas?

Ni vivas en mondo ege difektita. Inter ni troviĝas dek milionoj da lepruloj, dek kvin milionoj da blinduloj, cent milionoj da tuberkulozuloj, k.t.p., kiujn ni grandparte povas helpi per la rezultatoj de la modernaj sciencoj. Sed plej grave la mondon difektas la nehumanaj militoj, ankaŭ la akra batalo inter Israelo kaj la arabaj landoj. Tie ĉi ni staras i. a. antaŭ la problemo de 1,5 milionoj da palestinaj fuĝintoj. La ne hominda situacio, en kiu devas vivi tiom da homoj kaj la militfenomeno estas nenie tiel hontigaj kiel en la lando, kie tri inter si parencaj mondreligioj renkontas unu la alian; lando, kiun judoj, kristanoj kaj mahometanoj - ĉiuj predikantaj la amon al Dio kaj al la proksimuloj - konsideras eĉ Sankta Lando...

Prof. G. H. L. Zeegers, sekretario de la internacia Federacio por Evoluhelpo “Carosi” (kun kiu I.K.U.E. kunlaboras) havis kelkajn interparolojn kun la judo Abe Nathan, kiu la 28-an de februaro 1966, do jam antaŭ la lasta jud-araba milito, havis la kuraĝon flugi de Tel Aviv al Port Said por paroli kun Nasser pri siaj paco-idealoj. Lin lacigis la senperspektivaj interdisputoj de la politikistoj, kaj li volis kiel ordinara komercisto transigi ĉiujn barilojn, elektante la rektan vojon kun grandegaj riskoj.

Li diris: “Mi kapablis konvinki la israelanojn pri tio, ke la araboj ne estas barbaroj, kiaj ni konsideris ilin dum la pasintaj 18 jaroj. Mi rakontis al ili pri ilia amikeca gastamo, kaj ĉio ĉi donis al mi novan esperon, ke paco estas ebla”.

Tiun ĉi rimarkindan viron, kiu nun estas hotelestro en Tel Aviv, obsedas realisma pac-ideo. Liaj porpacaj rimedoj kaj klopodoj atestas pri grandaj koro, kuraĝo kaj malegoismo, kaj riĉa fantazio kune kun akre realisma vido al la situacio. Tial Abe Nathan tiris la atenton de la tuta mondo al si kaj al lia idealo: servi la pacon.

Servon al la paco li volas realigi per sia plano konstrui “piratan radiosendilon” ie inter Tel Aviv kaj Cyprus por povi dissendi siajn pacomesaĝojn al judoj kaj araboj. Tiel li volas kvazaŭ bojkoti la malamon semantajn programojn de la sendiloj en Kairo kaj Jerusalemo. Li intencas elsendi bonan judan kaj araban muzikon kaj objektivajn novaĵojn por kaj pri judoj kaj araboj, tiel gajnante la fidon de ambaŭ.

Abe Nathan opinias, ke la planoj por paco kaj interpopola kunlaboro en la Proksima Oriento devas baziĝi sur faktoj kaj sociala esploro (sociologio, polemologio, irenologio, k.t.p.). Per la enspezoj, kiujn li esperas ricevi el radioreklamoj, li intencas konstrui specialan lernejon en Nazareto, en kiu urbo loĝas ĉ. 24.000 araboj. Nazareto estas t. n. “duobla urbo”, ĉar en alia parto loĝas judoj. Ambaŭ partoj estas inter si apartiĝintaj kaj havas sian propran urbestron. Sur la limo de tiu ĉi urbo aperos la t. n. “Ŝalom(Paco)-lernejo”, en kiu judaj kaj arabaj infanoj 12-18jaraĝaj (kiuj ĉie vizitadas apartajn lernejojn) ricevos komunan instruadon, por tiel ekkoni unu la alian kaj forigi el iliaj koroj ĉiujn antaŭjuĝojn kaj malamon.

Terenon oni jam ricevis de la araba kaj juda urbestraroj de Nazareto. Por tiu ĉi lernejo Abe Nathan bezonos 500.000 dolarojn el Usono kaj Eŭropo, kaj 500.000 israelajn pundojn. Sekcioj de la SHALOM ONE PEACE FOUNDATION troviĝas en

Nov-Jorko, Frankfurto, Londono, Parizo, Ateno kaj Amsterdamo. Prof. G. H. L. Zeegers estas prezidanto de la nederlanda komitato.

Abe Nathan, kiu investis sian propran monon en la sendilŝipon kaj en la paco-lernejon, vojaĝis tra la tuta mondo. Lin akceptis i. a. papo Paŭlo VI kaj prezidanto Zakir Hussain de Hindujo.

“En ĉiuj ĉi landoj mi faris ĉion, kion povas fari unu homo por progresigi pli bonan kompreniĝemon inter judoj kaj araboj, kaj samtempe mi serĉis gvidanton kiu povos proksimigi la tagon de la paco kaj movi du mondojn kune eksidi ĉe la konferenca tablo, kie solvo por nia problemo povos esti trovata. Depost mia reiro al Israelo mi estis docento en universitatoj, lernejoj, kibucoj kaj arabaj vilaĝoj, klarigante al la homoj, ke ne povas esti parolo pri paco, se ni estas pretaj pagi por ĝi prezon”. Tion li diris jam en 1966.

La 28-an de junio de la sama jaro Abe Nathan gvidis pacomarŝon de Tel Aviv al Jerusalemo, kie multaj miloj staris ĉirkaŭ la parlamentejo, kaj prezentis al la israela registaro peticion, en kiu li pledis, ke la registaro faru pli multe por la paco ol ĝi faris en la pasinteco.

Menora - la ĉefa juda simbolo - antaŭ la Parlamentejo en Jerusalemo

[noto de la TTT-ejestro: la foto estis farita en 2006.

En tiu aperinta en la originala revu-numero de 1967 la arbaro estas tute mankanta]

 

La 28-an de oktobro 1966 li gvidis alian marŝon al Jerusalemo por inaŭguri pacomonumenton okaze de la dekjara datreveno de la Sinai-militiro: simbolon de la deziro de la israela popolo por pace vivi kun la najbaraj popoloj.

Bedaŭrinde Abe Nathan ne scipovis malhelpi la duan jud-araban militon pere de sia porpaca agado. Tamen li streĉos ĉiujn siajn fortojn por certigi daŭran pacon al la Sankta Lando kaj Proksima Oriento.

Kiu ne dezirus helpi al tiu ĉi nobla homo, kiu tiel tuŝis la korojn de judoj, mahometanoj kaj kristanoj? Dio abunde benu lin, por ke per lia fervoro naskiĝu io granda el la sufero de la lasta milito kaj de la palestinaj fuĝintoj!

La prezidanto de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista sendis leteron al Nathan, urĝe petante lin daŭrigi siajn fervorajn klopodojn por la paco.

 

al la indekso


RESPONDECO PRI LA PACO 

En oktobro 1967 la Nederlanda sekcio de PAX CHRISTI konigis al la gvidado de la Pastorala Koncilo, ke ĝi evidente ne opiniis grava la problemaron pri milito kaj paco, ĉar la katolika porpaca movado ne troviĝis en la listo de kandidatoj por la nova koncila konsilantaro. PAX CHRISTI opinias, ke ĉi tiu irado de aferoj estas simptoma por la fakto, ke la plej grandan parton de la katolikoj nur malmulte tuŝas la demandoj pri milito kaj paco. Laŭ PAX CHRISTI la koncilo ne ekskluzive okupu sin pri interne ekleziaj aferoj, sed ĝi respondu al la postuloj, kiujn la hodiaŭa mondsituacio starigas.

Rilate al la plendo de PAX CHRISTI mi povas rimarki, ke ĝi estas nur parte prava. En nia diocezo (Groningen) la interparolgrupoj diskutos dum la dua koncilsezono pri kvar gravaj temoj, inter kiuj “la sociala respondeco de la Eklezio”. Oni parolos pri: a) la respondeco pri politiko kaj socialaj problemoj; b) evolu-helpo; c) la respondeco pri la paco.

Se sufiĉa nombro da membroj de I.K.U.E. skribe respondos la kvin demandojn, mi kompilos raporton, kiun mi - en la nomo de nia unuiĝo - sendos al la superaj organoj de la Pastorala Koncilo kaj al la estraroj de PAX CHRISTI en diversaj landoj.

Nia respondeco pri la paco

1. Nian vivon ni ricevis de Dio kaj ni ne povas ĝin arbitre ĉesigi. Tio estas nia konvinko kristana. Ni ne “mastras” nian propran vivon nek la vivon de aliaj. Se iu volas ĉesigi sian vivon aŭ tiun de alia homo, li faras tion, ĉar tiu vivo fariĝis en liaj okuloj senvalora kaj sensenca. Tiun ĉi kaŭzon ne akceptas la kristana kredo; laŭ tiu kredo ĉiu vivo estas sencoplena kaj valora.

2. Estas du situacioj, en kiuj jam de antikve oni permesis ĉesigi la vivon: sindefendo kaj mortpuno. De la sindefenda principo oni derivis ankaŭ la permesitecon de la batalado en milito. “Kaj jen la monstro kiun ni nomas milito. La sindefenda principo absolute ne estas la lasta parolo en tiu afero. Nian kredon devas obsedi la paco. Per ĉiam pli granda intenseco la kristana penso devos esplori inter ade pli rigoraj limoj la permesitecon de la milito” (Nova Nederlanda Katekismo).

“Justeco, racieco kaj kompreno pri la homa digno tial urĝe postulas, ke ĉesu la vetkuro al armado. Ili postulas, ke la armiloj, kiuj jam estas disponeblaj en multaj landoj, ambaŭflanke kaj samtempe estu malpliigataj; ke oni malpermesu kernarmilojn; ke ĉiuj landoj venu al interkonsento pri malarmado kun efektiva reciproka kontrolo” (Papo Johano XXIII en sia encikliko “Pacem in Terris”).

“Ĉar la ŝtatistoj, kiuj responsas pri la bonfarto de sia propra popolo kaj devas prosperigi samtempe la bonfarton de la tuta mondo, estas treege dependaj de la opinio kaj la mentaleco he la amaso. Ilia fervorado por la paco rezultas en nenio, tiom longe ke malamikeco, malestimo, malfido, interrasa malamo kaj ideologia fanatikeco disigas inter si la homojn kaj faras ilin reciprokaj kontraŭuloj. Tial unualoke necesas formado de nova mentaleco kaj nova entuziasmigo de la publika opinio. Tiuj, kiuj dediĉas sin al tiu eduka tasko, speciale inter la junularo, aŭ formas la publikan opinion, devas konsideri sian devon sanktan, veki en ĉiuj novan paco-mentalecon. Ni ĉiuj devas plibonigi nian internan sintenon, ni devas direkti niajn okulojn al la tuta mondo kaj al la taskoj, kiujn ni ĉiuj povas komune fari por la bonfarto de la homaro. Kaj ni ne trompu nin per falsa espero! Ĉar se la homaro ne forlasos malamikecon kaj malamon… ĝi eble travivos la malluman horon, en kiu ne estos plu alia mondo ol la terura mondo de la mono” (Konstitucio pri la Eklezio en la mondo).

Demandoj:

1. Ĉu vi opinias, ke ankaŭ en nia moderna tempo oni povas konsideri la militon formo de sindefendo?

2. Kion vi opinias ĉi-koncerne pri la ĉiujaraj pordefendaj elspezoj?

3. En la Konstitucio pri la Eklezio en la mondo estas skribite: “Krome ŝajnas juste, ke la leĝoj en homa maniero zorgu pri tiuj, kiuj pro konsciencaj kialoj rifuzas militservon, kondiĉe ke li prenu sur sin iun ajn alian formon de servo al la homa socio”. Kia estas via opinio?

4. Kiujn konkretajn eblojn vi vidas por formi la publikan opinion en la senco de nova paco-mentaleco?

5. “Pacon Mi lasas al vi; mian pacon Mi donas al vi. Ne kiel la mondo donas, Mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek timiĝu” (Joh 14, 27). Kiel vi priskribas la pacon, pri kiu Kristo parolas tie ĉi? 

Survoje kun “Pacem in terris”

En 1963 la Nederlanda Sekcio de PAX CHRISTI starigis komisionon de diversfakaj specialistoj, kies komisio estis: “pristudi la eblon formuli de katolika flanko starpunkton koncerne la demandojn pri milito kaj paco en la atomepoko”. La raporto (SURVOJE KUN “PACEM IN TERRIS”) estos tiel leginda kaj pripensinda, ke ĝi aperos en la venontjara jarkolekto de “Espero Katolika”. Mi esperas, ke nia revuo tiam estos alloga ankaŭ por tiuj nekotolikaj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri la problemoj de paco kaj milito.

Pax Christi-anoj:

9. F-ino C. van Kleef, Blokker, Nederlando

10. S-ro Gerhard Wagner, Markgroningen, Germanujo

MEMBROJ DE PAX CHRISTI, anoncu vin bonvole, por ke nia listo fariĝu kompleta!

 

al la indekso


SUDTIROLO KAJ KRISTANA KONSCIENCO

 

Sub tiu titolo de 1-a ĝis 3-a de septembro 1967 okazis en Bozen/ Bolzano (Sudtirolo/ Alto Adige, Italujo) kunveno inter diverskonfesiaj kristanoj el Sudtirolo, Italujo kaj Aŭstrujo. Ĝi estis aranĝita de Internacia Repaciga Ligo (International Fellowship of Reconciliation) kaj de junaj kristanoj el ĉiuj etnaj grupoj de Sudtirolo. La kunvenintoj, malaprobante perforton kaj malamikecon, volas disponigi siajn fortojn al integrita Sudtirolo, en kiu german- kaj itallingvanoj kontribuu al paca, demokrata vivo.

Okazis prelegoj de prof. Lidia Menapace (deputitino en Bolzano) pri “Sudtirolo el historia vidpunkto”, de d-ro Hildegard Goss-Mayr (Vieno) pri “Neperforto kiel kristana teniĝo”, de Alexander Langer (Bolzano) pri la “Aktuala situacio en Sudtirolo”, kaj fine de prof. Giorgio Spini (Firenze) kaj Erwin Rennert (Vieno) pri “Kristanoj en Italujo kaj Aŭstrujo antaŭ la problemo de Sudtirolo”. Oni traktis la erarojn, preterlasojn kaj malsukcesojn en ambaŭ landoj, kaj alvokis la kristanojn de la du nacioj kunlabori informite, konscience kaj fruktodone ĉe la konstruado de la paco en Sudtirolo.

Kvin laborrondoj prilaboris la temojn socio, eklezio, lernejo, kulturo, Sudtirolo kaj Eŭropo. La rezultoj celas la forigon de la internaj tensioj de la lando. Tiu tasko povas esti efektivigata nur de la loĝantaro de Sudtirolo mem, kaj postulas novan spiritan sintenon.

En la fina rezolucio, la partoprenantoj interalie kondamnis unuanime ĉiujn formojn de perforto kaj de l’ terorismo, kiuj malebligas la repaciĝon de la popolgrupoj kaj la jure-politikan solvon, sufokante kaj neniigante ĉiajn klopodojn je efektivigo de la paca kunvivado inter la tri etnaj grupoj de Sudtirolo. Prelegoj kaj rezultoj de la kunveno aperos libroforme en itala kaj germana lingvoj.

Gazetara dokumentado pri la kunveno (german- kaj itallingvaj raportoj el diversaj ĵurnaloj) estas senpage ricevebla ĉe la redakcio de “Der Christ in der Welt”, (Schottengasse 3a/I/58, 1010 Wien, Aŭstrujo).

al la indekso


ORDENO POR GEEDZOJ

Unika gemonaĥejo en Italio

 

Monaĥejo - pli ĝuste: gemonaĥejo - por geedzoj? Konsterniĝo, cinismo, skeptiko kaj ironio ekestas, kie ajn ĉi tiu ĝis nun unika ideo fariĝas publika. Dume jam 50 geedzaj paroj, ĉefe italaj, inter 40 kaj 68 jaroj, montris seriozan intereson pri la “Religia Komuno por Geedzoj”.

Certe ne estas unike aŭ nove, ke geedza paro pliaĝa sentis vokiĝon al monaĥa vivo, sed ĝis nun aŭ nur unu parto - kun konsento de la alia - iris en monaĥejon, aŭ ĉiu parto iris en apartan monaĥejon resp. monaĥinejon.

Sed kial disigi ilin se ambaŭ sentas la vokiĝon kaj “la homo ne rajtas disigi, kion Dio kunigis”? Tiel demandis Bice Pagnamento, aktiva svisa avino kaj eminenta batalantino kontraŭ la malsato en la mondo. Fakte la demando estas tiel simpla, ke oni hodiaŭ miras, kial ne iam pli frue oni demandis tiel.

Jam en 1962

La ideo naskiĝis en sinjorino Pagnamento, edzino de televida direktoro, jam en la jaro 1962; ŝi eliris de la ekkono, ke multaj nejunaj geedzoj malgraŭ komuna vokiĝo ne eniris ordenon, ĉar ili ne volis oferi la edzecon. Per tio la eklezio perdis multajn bonajn fortojn. Ŝi diskutis la ideon kun ĉirkaŭ 70 ekleziuloj, “de simpla frato ĝis apostola nuncio”. Ankaŭ ili ne opiniis, ke la unikan proponon kontraŭas biblio aŭ teologiaj principoj. Kaj la koncilo eĉ fortigis ŝian ideon.

Monaĥa kibuco

Inter Firenzo kaj Arezo, en Fonte Morondoli (Casentino) staras la domo akceptanta estontajn gemonaĥojn (se oni povas uzi ĉi tiun vorton). Celo de la ordeno estas “nove plenigi la ideon de la katolika geedzeco por junaj paroj. La domo estu paciga renkontiĝejo por ĉiuj geedzoj, kiuj serĉas konsilojn aŭ volas ĉerpi novajn fortojn por la obtuza ĉiutago”.

La ordo de la ordeno bazas sur la benediktana principo “preĝu kaj laboru”. La gepatroj havas laŭplaĉan kontakton kun siaj gefiloj kaj parencoj, pro kiuj bezonkaze ili ankaŭ rajtas forlasi la gemonaĥejon. Ilin, cetere, elektas komisiono de episkopo, 6 sacerdotoj kaj la fondintino. La loĝejoj estas spartane simplaj, kvankam plej modernaj. Krom por la komunaj preĝoj kaj meditado, la ĉirkaŭ 30 gemonaĥoj kunvenas minimume unu fojon dumtage por komuna manĝo.

Laborforton kaj profesian scion ĉiu disponigas al la komuno. La akademianoj havos la eblecon, daŭrigi personajn studojn.

Por doni al la domo la necesan financan fundamenton, oni organizas ĝin laŭ kibuca metodo: la geedzoj disponigas siajn personajn profitojn kaj rentumojn al la komuno. Sed la substanco de ilia eventuala propraĵo-kapitalo restas netuŝita kaj apartenos al la eventualaj infanoj. Sinjorino Pagnamento: “Oni ne intermiksu la gemonaĥejon kun bona asekuro por maljunuloj…”.

Obstaklo

Sed ĝuste en tiu koncepto spertaj ordenanoj vidas obstaklojn por stumblado. La harmonio povus esti ĝenata, se ĉiu povas sekvi proprajn interesojn, kaj kiel monaĥejo povus vivi el propra forto?

Ĉar kiu monaĥejo hodiaŭ ne bezonas multajn donacemajn subtenantojn por pluekzisto? Kaj ĉu la sociaj malfacilaĵoj de monaĥejo ne estos multoblaj en gemonaĥejo?

Sed la episkopo de Fiesole, al kies diocezo apartenas Fonte Morandoli, benis la eksperimenton. Nur, kaj tion la fondintino bone scias, la vatikana kongregacio ne tiel baldaŭ agnoskos la komunon oficiala ordeno. La gemaljunuloj promesintaj obeon, malriĉecon kaj ĉastecon (kio ne malpermesas ja geedzan amon) kaj portantaj simplajn grizajn vestojn, estos longan tempon ekzamenataj. Sed ŝi estas konvinkita pri la sukceso: “Ni ne havas motivojn malkuraĝi. Ankaŭ la jezuitoj sesfoje fiaskis, ĝis ili estis agnoskita ordeno”.

B. K.

al la indekso


EK RECENZAS

 

Aleš Berka: Esperanto - lingvo internacia - Jazyk mezinarodni. Supervido de gramatiko ekzercaro kaj vortaro Esperanta - ĉeha. Eldonis Esperantista Rondeto ĉe Uzina klubo ZV Sklár, Vsetín-Ohrada Ĉeĥoslovakio. 74 paĝoj. Prezo ne indikita.

Ĉeĥoslovaka Esperanto-movado suferas jam kronike pro manko de Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj. Kiam post multjara paŭzo reaperis la lernolibro de T. Kilian kaj la vortaro de R. Hromada, ili estis dum kelkaj tagoj disvenditaj, kaj la merkato kaj la studantoj de la internacia lingvo restas sen helpiloj. Por iom digi tiun breĉon eldonis la Esperantista Rondeto ĉe la Uzina Sindikata Klubo Sklár en Vsetín tiun ĉi lernolibron de Aleš Berka.

El tio, ke el la 74 paĝoj 45 paĝojn ampleksas la Esperanta-ĉeĥa vortaro, 20 paĝojn la gramatiko de Esperanto, 8 paĝojn legolibreto, oni povas konstati, ke temas pri konciza supervido de la gramatiko kaj strukturo de Esperanto. La lernolibro malhavas polecionajn ekzercarojn kaj estas konsiderata kiel helpilo por kursgvidantoj, do ĝi premisas pluan ekzercaron, tekstaron kaj eksplikojn.

Bedaŭrinde en la unua eldono restis relative multaj eraroj kaj preseraroj, pro kiuj la aŭtoro eldonis apartan dupaĝan liston de korektigoj. Por la preparata tralaborita reeldono antaŭvidas la aŭtoro plenan perfektigon kaj ĝustigon. Eĉ tiel la libreto faras valoran servon al la ĉeĥa Esperanto-movado, kaj la iniciato de Aleš Berka estas salutinda.

Jiří Kořinek

 

Jan Otčenašek: ROMEO, JULIETA KAJ LA TENEBRO, el la ĉeĥa trad. Vl. Vána; 12x18,5 cm; 176 p.; eld. STAFETO (Beletraj Kajeroj 26), prezo 1,80 dolaroj.

Ne malprave Louis Aragon en sia prologo aludas la Taglibron de Anne Frank, ĉar la situacio en la romano de la konata ĉeĥa verkisto estas simila: juda knabino kaŝiĝas dum la Hitler-okupado en Prago; ŝia protektanto, junulo 18-jara, fariĝas ankaŭ ŝia amanto. La delikata am-rakonto estas drameca kiel ĝia fino: ŝi mortas per germanaj kugloj, provante atingi siajn gepatrojn en koncentrejo.

La aŭtoro scias bonege veki en la leganto la atmosferon ne nur de gejunula amo, sed ankaŭ de mortriska aventuro kaj de teroro resp. “tenebro”. Vere leginda libro, dank’ al la klarigoj komprenebla ankaŭ por alilandanoj. La tradukinto majstras sian fakon, ĉar fakte vaste oni forgesas legi neoriginalan verkon.

sm (Stefan Maul)

 

KATALOGO DE LA HUNGARLANDA ESPERANTO BIBLIOTEKO, kompilis György Gyuris, 288 p., 9x20 cm, stencilita, ricevebla ĉe la Hungara E-Muzeo, Szeged.

La katalogo estas interesa kompreneble unualoke por vizitantoj de la biblioteko en Szeged, kiu ne pruntedonas librojn. Laŭ la katalogo ĝi havas tre malmultajn katolikajn librojn. Estus dezirinde, ke IKUE kaj katolikaj esperantistoj havigu al ĝi plian katolikan literaturon. (La sola moderna titolo estas “La Vojoj de la Eklezio”).

sm (Stefan Maul)

 

Reuven Kritz, FREŜA MATENO, el la hebrea tradukis Ota Ginz; 280 p., 12x18 cm; kartonkovrilo kun desegno; pluraj tutpaĝaj ilustraĵoj; ricevebla kontraŭ 24 steloj ĉe la eldonejo PURA, Simiat Oren 4, Kirjat Mackin, Israelo.

Grandparte freŝa romano pri juda knabo, kiu enmigras kun sia patro al Israelo kaj ekkonas la vivon en kibuco. La aŭtoro skribas sufiĉe interese, nur kelkfoje la entuziasmigo pri kibuca vivstilo estas sterila kaj ĝenetas. Sed certe estas leginda, instrua kaj ankaŭ amuza verko. La tradukinto bone laboris, nur jen kaj jen atenta leganto rimarkos hebreismojn.

sm (Stefan Maul)

 

LA HEIDELBERGA KATEKISMO, tradukita de prof. pastoro W. J. Downes, 46-paĝa kajero, eldonita de Oekumenische Delmenhorst, Germanujo; gm 1.80.

La Heidelberga Katekismo, akceptita de la palatinata sinodo en Heidelberg 1563, fariĝis la plej grava instru- kaj konfeslibro por la reformitoj en multaj landoj.

Estas ĝojige, ke ĝi nun ekzistas en modela kaj science korekta E-eldono. Ĝi ja ne nur estas historia dokumento, sed bazo ankaŭ por la instruo de la hodiaŭa protestantismo. Tial estas rekomendinde, ke ankaŭ anoj de aliaj konfesioj konu ĝin.

sm (Stefan Maul)

 

Prof. M. Fernández Menéndez, LA HOMO SUR SIA VOJO (El Hombre en su Camino), Krestomatia Lernolibro Hispana-Esperanto; 374 p., 15x20 cm; riĉe ilustrita; eldonis “La Bona Semisto”, Montevideo, Urugvajo.

La unuarigarde konglomerat-impresa libro estas dediĉita al UN kaj eldonita okaze de la Jaro de Internacia Kunlaboro. Fakte ĝi grandparte estas propagando por Esperanto, krome lernolibro por hispanoj. Mi nur timas, ke lernema hispano ektimos antaŭ tiel dika lernolibro por “tiel facila lingvo”…

sm (Stefan Maul)

 

JEN NIA MONDO, Duo Espero kantas ok kanzonojn de Bob Dylan kaj Pete Seeger; trad. de W. Pilger; aranĝita de Melle Weersma; 30 cm; 33 r. m. longedaŭra; altfidela sonreprodukto; stereo/ mono-disko; en kolora kovrilo; kun ĉiuj tekstoj; prezo 16,50 ned. guld.; eldonis Iramac nv Bredinsweg 43, Bussum, Nederlando (mend-numero Relax 7002).

Ĉi tiu disko posedas ĉiujn kvalitojn kaj kondiĉojn por fariĝi “bestseller”: bonega teknika kvalito, modela lingvo, artisma nivelo de la Duo Espero (gefratoj Hanny kaj Adri, konataj ankaŭ el televido) kaj kantoj, kiuj ne povas esti rifuzataj kiel aĉ-muziko aŭ “ŝlagero”. Ok kanzonojn la gefratoj kantas alterne kaj kune; la prononco estas preskaŭ neriproĉinda, la esprimskalo de la voĉoj vasta. Kio koncernas la enhavon de la kanzonoj, kiujn oni povus kvalifiki “protestkantoj”, oni povas nomi ĝin almenaŭ pensiga se ne poezia. Pli bone laŭ ĉiuj aspektoj plaĉas al mi persone “Ĉiuj floroj estas for” kaj “Israela Lulkanto” (kiun tamen mi ŝatus ankoraŭ pli delikata), dum tiu kanto, kiu donis la titolon al la disko, “Jen nia mondo”, ŝajnas al mi la plej triviala (sed relative triviala!). “Kun helpo de Dio” de Dylan estas ja ateista kanto, sed aliflanke ĝi estas akuzo ne simple refutebla kontraŭ la kristanaro. Ni prenu ĝin tre serioze! Entute: mi vere nur povas rekomendi ĉi tiun belegan diskon al ĉiuj. Ĝis nun ni ne havas pli bonan.

sm (Stefan Maul)

al la indekso


NOVAJ LIBROJ DE E. J. GÖRLICH

 

Nia samideano prof. d-ro E. J. Görlich, Vieno, komitatano de IKUE kaj direktoro de la ŝtata ekzamenkomisiono por Esperanto, estas ankaŭ konata verkisto kaj historiisto. Li estas membro de diversaj famaj sciencaj asocioj kaj de la PEN-klubo. Antaŭ pluraj monatoj li prelegis ĉe la Moskva universitato pri la aŭstra literaturo inter Grillparzer kaj Doderer.

Antaŭ neloge nun aperis slovenlingva traduko de lia romano “La knabino de Louisiana” en eldonejo Mladinska Knjiga, Ljubljana (Jugoslavio). Tiu romano, kies originalo aperis en germana lingvo, temas pri la negro-problemo en Usono. Ĝi aperis germanlingve ankaŭ en dramigita formo; la prezentado sur aŭstria scenejo estas preparata.

En la eldonejo Paul Pattloch, Aschaffenburg (Federacia Respubliko Germanujo) aperis la verko “La eklezio de la Novepoko”. Sur 164 paĝoj estas traktita la historio de la eklezio de 1700 ĝis 1914. Jen la verko de kristane-humanisma historiisto, kiu montras objektivan bildon pri tiu grava kaj interesa periodo, ne ŝparante kritikon kaj malkaŝajn vortojn, sed tamen ankaŭ konfesante la konvinkon pri la supernatura fondiĝo de l’ eklezio,

Jam antaŭe aperis en la sama eldonejo la volumo “La eklezio de la Nuntempo”, pri la epoko inter 1914 kaj la estonteco.

Al ĉiuj legantoj, kiuj scipovas la germanan resp. la slovenan lingvon, la menciitaj libroj estas ege rekomendataj.

 

al la indekso


RADIO ROMA

 

Adreso: Radio Roma, Esperanto, Casella postale 320, I-00100 ROMA.

La dissendoj okazas de h 21.00 ĝis h 21.20 MET sur jenaj kurtondoj: 30,90 - 41,24 - 50,08 metroj. Redaktoro: Luigi Minnaja.

La dua parto de ĉiu dissendo estas dediĉata al “Kuriero de Esperanto”, la unua parto al jenaj temoj:

Januaro: 7. Tra la literaturo; 14. Novaĵoj el Italujo; 21. Italaj Kanzonoj en Esperanto; 28. Leterkesto.

Februaro: 4. Collodi, aŭtoro de la Infanromano “Pinokjo”; 11. Italaj belartaj urboj: Pistoia; 18. Kiel naskiĝis la statuo “Perseo” de Cellini; 25. Mozaikoj en la baziliko de S. Marko en Venecio.

 

al la indekso